Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sensekureco aŭ ekzilo en Ebur-Bordo

La afliktoj de afrika futbalo

El la 32 teamoj partoprenantaj la Mondan Pokalon en Rusio, nur Niĝerio kaj Senegalio reprezentas subsaharan Afrikon. Elstaraj ludistoj el la kontinento ne mankas, sed la riĉaj landoj de la Nordo ilin akaparis. Ĉampionoj de Afriko en 2015, kaj kvalifikiĝintoj en la lastaj tri turniroj de la Monda Pokalo, eburbordanoj ĉi-jare devas kontentigi sin per tio, ke ili sekvos la Mondan Pokalon televide. Ĉiutage, iliaj profesiaj kluboj malfacile vivtenas sin.

En Akoumassi, en la sudoriento de Abiĝano, oni transformas la korton de la urba mezlernejo en trejnkampon dum la lernejaj ferioj. Ĉi-matene en aprilo, la komencantaj futbalistoj de la akademio Métro Star piedbatas la pilkon sub sufoka varmo. Kunfondinto de ĉi tiu lernejo, unu el centoj en la ekonomia ĉefurbo de Ebur-Bordo, Aristide B.* trejnas junulajn teamojn. Eksa profesia futbalisto, li alvokis sian plej bonan ludiston. En ruĝaj ĵerzo kaj ŝorto, 9-jara infano elpaŝis. “Mi deziras ludi en Eŭropo” li diris memfide. Ĉu li konscias la riskojn de tia aventuro? La leviĝanta stelulo de Metro Star kapjesis al sia ĉefo. Eksa teamestro de la nacia teamo de Ebur-Bordo, Yaya Touré ricevas preskaŭ 1 milionon da eŭroj monate ĉe Manchester City*; Neymar, la brazila stelulo de Paris Saint-Germain, pli ol 3 milionojn*. Ĉi tiuj ludistoj apartenas al la elito kiu perlaboras pli ol 720 000 dolarojn (620 000 eŭrojn) ĉiun jaron, enkalkulante ĉiujn kontinentojn, kaj kiu konsistigas 2% de profesiaj futbalistoj laŭ esploro de la Internacia Federacio de Profesiaj Futbalistoj (Fifpro) farita en 2016 ĉe 54 naciaj asocioj. La plimulto loĝas en Eŭropo, en la landoj de la Golfo aŭ en Ĉinio. Kontraste, 21% de ludistoj ricevas malpli ol 300 dolarojn (260 eŭrojn) monate, plejparte ĉe afrikaj kluboj kiuj pagas la plej malaltajn salajrojn.

* La nomoj de la futbalistoj de Koumassi estas ŝanĝitaj laŭ ilia peto.
* Afrik-foot, la 31a de decembro 2017.
* L’Équipe, Boulogne-Billancourt, la 24-a de septembro 2017.

Kaj kvankam, tutmonde, 41% de prisonditaj ludistoj diris ke iliaj salajroj estis prokrastitaj en la lastaj du sezonoj, ĉi tiu proporcio atingas 55% en Afriko. Nedisputeble, la kontinento havas la plej nesekurajn laborkondiĉojn por ludistoj: 15% ne havas kontrakton, kompare kun 3% en Eŭropo. Nepagitaj gratifikoj por subskriboj, prokrastoj de salajroj, vundoj kaj nepagita hospitala kuracado: jen la ĉiutaga vivo de afrikaj ludistoj. En mondo for de la kelkaj privilegiaj ludistoj kiuj riĉiĝas per sia talento en la eŭropaj ĉampionadoj, ili ofte ludas sen kontrakto kaj en plendegindaj laborkondiĉoj.

Malgraŭ sinsekvo de doloraj spertoj en kelkaj kluboj, 27-jaraĝa Justin S. ankoraŭ esperas surtiri siajn futbalbotojn denove. En 2007, en la 17a jaraĝo, li subskribis sian unuan profesian kontrakton. Lia ĉiumonata salajro de 76 eŭroj estis pli malalta ol la minimuma salajro en Ebur-Bordo (91,50 eŭroj). La bonifiko por subskribo de 229 eŭroj specifita en la kontrakto neniam estas pagita al li. “La klubestrino petalvokis al niaj emocioj: ‘Mi estas via panjo, via panjo ne havas monon’. Ni falis en la trompon” li diris. Post sensukcesa elprovo kun tunizia klubo, en januaro 2008 li provis sian fortunon en la eburborda Ligue 2. Estis infero. “Oni pagis al mi iom pli ol 15 eŭrojn monate, dum laboristoj ricevis 5 eŭrojn tage.” Por instigi al futbalistoj atingi la pintan rangon en la supra ligo, la administrantoj de la klubo ravis la ludistojn proponante al ili bonifikojn de 30 eŭroj por ĉiu venko. Du monatoj pasis sen venko, kaj la salajroj estis pagitaj malfrue. La kondiĉoj en ilia loĝejo similis la plej malbonajn ŝvitlaborejojn. Ludistoj dormis sur la planko de dormejo kun siaj tornistroj kiel kapkuseno, diris Justin S.

“Pasigi tri monatojn sen salajro en Ligue 1 estas ofte”

Dek jarojn poste, ĉi tiaj kondiĉoj ankoraŭ daŭras en Ebur-Bordo kiel la klubestro agnoskas, laŭ sia propra maniero. Bernard Adou, la paternalisma prezidanto de la Association Sportie de l’Indénié (ASI), klubo en Ligue 1 de Abengourou, en la oriento de la lando, alvokas al vunditaj futbalistoj ignori siajn vundojn: “Eĉ en la kazo de nebonaj kondiĉoj kaj nepago de salajroj, ludistoj devas ludi. Nepagitaj salajroj povas esti kompensataj, sed ne matĉoj” plu diris s-ro Adou. Efektive, nepagitaj salajroj kaj bonifikoj ne ĉiam estas kompensataj. Furioziĝintaj, Justin S. kaj liaj samteamanoj fine bojkotis trejnadon en 2008-2009. En letero al la estraro de la klubo, la futbalistoj petis matracojn kaj ventolilojn. Ili ricevis tion, kion ili petis, sed katastrofoj daŭre trafis la teamon. Ludisto infektiĝis de malario, 21-jaraĝa defendanto mortis en hospitalo post kolizio dum trejnado. Estis neelteneble por Justin S. kaj kvar el liaj samteamanoj, kiuj decidis forlasi la klubon dum la sezono. Ili pli preferis senlaborecon ol ekspluatadon.

21-jaraĝe, lia kolego Samuel K. jam estis spertinta la afliktojn de la vivo de profesia futbalisto. Aktuale ludanta en Ligue 1, li estis vundita en decembro 2016. “En la stadiono Champroŭ en Abiĝano, kie oni prikonkuras la plimulton de la matĉoj de la ĉampionado, la artefarita gazono estas disfadeniĝinta kaj danĝera” li diris. “Multaj ludistoj vundiĝas”. La klubestro konsentis pagi la koston de la operacio tuj post kiam li estos enbankiginta la transklubiĝan pagon de alia ludisto. Post ses monatoj, la pago ankoraŭ ne estis farita. La Eburborda Futbala Federacio (FIF) akceptis la respondecon pri lia postoperacia kuracado. Translokita al alia klubo de la supra ligo, li denove vundiĝis en februaro 2018. Malgraŭ tio, la klubestro petis al li ludi la tutan sekvantan matĉon, post tri tagoj. La ludisto rifuzis. La pago de lia salajro estis interrompita. “Mi ne ricevis mian salajron de pli ol unu monato, ĉiuj eburbordaj klubestroj estas samaj” li diris kolere. Ne nur li estas submetata al tia trakto.

Pasigi tri monatojn sen salajro estas ofte en Ligue 1” plendis Aristide B. “Kelkfoje, la pagon de la baza salajro kondiĉas venko aŭ eĉ pluraj sinsekvaj venkoj.” Laŭ la Asocio de Eburbordaj Futbalistoj (AFI), la plej altaj salajroj varias de 450 ĝis 600 eŭroj. La mezuma laborpago de la loka futbalisto estas inter 230 kaj 300 eŭroj, aŭ trioblo de la minimuma salajro, en lando kies ekonomio denove kreskas (8% ĉiun jaron ekde 2015). “Kiel oni povas atendi ke, fine de sia kariero, kiu estas laŭdifine mallonga, futbalisto povas utiligi sian ŝparmonon por aĉeti domon?” demandis Cyril Domoraud, la prezidanto de la AFI. La eksdefendanto de Inter Milano akceptis nin ĉe la sidejo de la organizaĵo kiu troviĝas en Cocody, riĉa urbo norde de Abiĝano. Eksa teamestro de la nacia teamo de Ebur-Bordo, s-ro Domoraud ludis en Francio, ĉe Olympique de Marseille kaj en Monako, kaj poste ĉe Espanyol en Barcelono. La aliaj fondintaj membroj de la asocio ankaŭ faris sukcesajn karierojn en Eŭropo. Ikono de la eburborda futbalo, adorata en la lando, Didier Drogba gajnis la pokalon de la Eŭropa Ligo de Ĉampionoj ĉe la angla klubo Chelsea. Alia nacia stelulo, Kolo Touré, ankaŭ ludis en Anglio por Arsenal, Manchester City kaj Liverpool.

Malmultaj aŭdacas sin turni al proceso por defendi siajn rajtojn pro timo pri venĝatencoj. La vicprezidanto de la Eburborda Futbala Federacio, Sory Diabaté, kiu ankaŭ estas la prezidanto de la Profesia Futbala Ligo, rifuzas ĉian respondecon. “Kelkaj junuloj plendas pri tio, ke ili ne ricevis sian salajron, sed ili eĉ ne havas kopion de sia kontrakto. (...) Estas neeble fari juĝon kiam kontrakto mankas”, tiel li pravigas sin. Dum s-ro Diabaté respondis niajn demandojn en sia oficejo, dungito de la Federacio filmis la intervjuon. Alia ĉiam ĉeestis. “Ĉi tiu komitato nek estas sendependa nek egala, kiel Fifpro rekomendis” kontraŭe diris s-ro Domoraud: La ludistoj de AFI ne estas membroj de ĝi. Ĉio ĉi aludetas misekvilibron favore al la dungantoj. Ĉion dirinte, klubestroj elektas la membrojn de la estrara komitato de la eburborda federacio.

En Ebur-Bordo, la supervivo de profesiaj kluboj dependas de federacia financado. Ĉiu teamo ricevas la saman kvoton, fiksitan je 114 000 eŭroj ĉiujare. Iuj ne konsentas kun ĉi tiu egalrajteco. Pere de sia ĝenerala direktoro la franco Benoît You, Asec Mimosas akuzas ke ĉi tiu sistemo malinstigas la leviĝon de viglaj kaj sukcesaj kluboj. Asec rekomendas subvencion kiu konsistu el fiksa parto, identa por ĉiuj, kaj varia parto indicita laŭ la nivelo de organiziteco de la kluboj. Plimulto de klubestroj kaj la IFF malakceptas ĉi tiun ŝanĝiĝon.

Rimedo por ekvilibri la buĝeton

Krom de internaj kvereloj, eburborda futbalo estas antaŭ ĉio subfosata de sia kronika malkapablo generi enspezojn. La mezuma ĉeesto ĉe matĉo de la eburborda Ligue 1 estas ĉirkaŭ mil spektantoj. Nur unu evento tiras la amasojn: Asec Mimosas kontraŭ Africa Sports. Delongaj rivaloj, ĉi tiuj du teamoj el Abiĝano estas la plej prestiĝaj de la lando. Kvin mil spektantoj ĉeestis ilian lastan alfrontiĝon. La malmulta enspezo de 750 eŭroj estis dividita egale inter la du kluboj. Pro la malalta nivelo de publikeco, sponsoroj ne deziras alfiksi sian logotipon al la ĉemizoj de la ludistoj.

Ekde 2016, Canal Plus pagas 2,3 milionojn da eŭroj ĉiujare al la Eburborda Futbala Federacio por elsendi matĉojn de la supra ligo. Ĝi rifuzas publikigi ĉi tiun sumon, kiu estas konfirmita de kelkaj klubestroj kaj ŝajnas esti ridinde malalta. En komparo, estas atendeble ke la Profesia Futbala Ligo de Francio ricevos 1 153 milionojn da eŭroj el elsendorajtigoj ĉiusezone ekde 2020. Ĝia vicprezidanto, s-ro Diabaté, rimarkas tamen ke “Danke al la kontrakto kun Canal Plus, la Federacio povis pliigi la subvencion al kluboj je 40%”. Sed povus esti ke tio ne sufiĉas. Ekzemplo estas la Stella Club, emblema teamo de la malriĉa urbo Adjamé en la nordo de Abiĝano. “Ĉiun jaron, mankas al ni iom pli ol 90 000 eŭroj por pagi niajn elspezojn” klarigis Salif Bictogo ridetante. Li ankaŭ estas la ĝenerala direktoro de la togolanda kaj benina filioj de Snedai, la koncesiulo por pasportoj kaj biometriaj vizoj en la nomo de tiuj landoj. “Ni devas pagi la monon el niaj propraj poŝoj. Mi antaŭpagas monon dum pli ol dek jaroj!” aldonis la klubestro de Stella, inter du ekridegoj. La subvencio de la federacia registaro kovras nur kvaronon de la jarbuĝeto kaj, post la malpromocio de la klubo al Ligue 2 en 2015, la kompanio Orange retiris sian subtenon. De tiam, neniu alia sponsoro anstataŭis ĝin. Liaj ludistoj ankaŭ estas devigataj konsenti krediton al la klubo. “Mi pagas ilin malfrue je almenaŭ unu monato kaj duono. Mi mem devas havi rimedojn. Precipe pro tio, ke la Federacio pagas la subvencion per kelkaj partopagoj, kaj kutime malfrue”. Tiel la klubestro pravigas sin, tiu, kiu estis ludisto de la klubo Stella antaŭ ol li alproprigis al si la estrecon de sia hejmurba klubo antaŭ 18 jaroj.

Interligiteco kun la politika mondo

Samkiel la plimulto de siaj kolegoj, s-ro Bictogo uzas la salajrojn de siaj ludistoj kiel rimedon por ekvilibrigi la buĝeton. Li emfazas siajn senpartiecon kaj entrepreneman sperton kiuj pruvas, laŭ li, lian seriozecon kaj profesiecon. Klubestroj, kiuj estas malpli kompetentaj kaj pli favoras sian propran intereson, subentirus la eburbordan futbalon. “Se ekzistus financa kontrolorganizo, kiel en Francio (kie la Nacia Direkcio pri la Kontrolo de Administrado kontrolas la kontojn de profesiaj kluboj), pli ol duono de kluboj estus retroklasifikita” li asertis.

Influa agento de ludistoj kaj ĝenerala direktoro de la ASI Abengourou, Abdoulaye Diabaté konfirmis ĉi tiun diagnozon. “Iuj kluboj vivas sole per la subvencio. Ili tute ne scias kiel disvolviĝi, iliaj klubestroj ne estas entreprenistoj” li lamentis. Ĉu “entreprenemo” estas la solvo por la subevoluo de la eburborda futbalo? S-ro Adou, la prezidanto de la ASI, ŝajne respondas al la profilo skizita de sia kolego. Ĉi tiu komercisto estras la eburbordan filion de Grenobloise d’Electronique et d’Automatismes (GEA), franca firmao kiu estas specialisto pri la instalado de pagbariloj. Li akceptis nin en sia luksa vilao en Abiĝano. S-ro Adou aĉetis la klubon en 2014. Li heredis teamon kies ludistoj ricevis mizeran laborpagon: ĉirkaŭ 90 eŭrojn, la minimuman salajron. La entreprenisto pliigis salajrojn kaj konstruis konkurencivan teamon. La atenditaj sportaj rezultoj sekvis. “Ĉi-jare, salajroj estas pagataj regule. Tio estas, ĉiam pli” aldonis s-ro Diabaté, iom petoleme.

Impulsata de altaj ambicioj, s-ro Adou ne estas kontenta nur labori por la sporta progreso de sia klubo. En Decembro 2016, li estis elektita deputito de la elektantaro de Abengourou. “La klubo kontribuis 30% aŭ 40% al mia elektiĝo” diris la klubestro de la ASI. “Tiuj, kiuj ne konis min, vidis min televide.” En marto, li anoncis sian kandidatiĝon por la prezidanteco de la regiona magistrato de Indénié-Djuablin, de kiu Abengourou estas ĉefurbo. “Nur politikistoj povas esti klubestroj en Afriko” diris s-ro Adou. “Se, morgaŭ, mi fariĝos la prezidanto de la regiona magistrato, mi investos monon en la disvolvon de la klubo. Komercisto ne investos en klubon se ne estos profito.” Povas esti, ke la prezidanto de la ASI sekvas la paŝojn de sia kolego ĉe AS Tanda. Komercisto, urbestro kaj deputito de la distrikto Assuéfry-Transua en la nordoriento de la lando, Séverin Kouabénan Yoboua gajnis du ĉampionecojn de Ligue 1 en 2015 kaj 2016.

En Ebur-Bordo, la interligiteco inter la politika mondo kaj la mondo de futbalo estas malnova tradicio. En la 1980aj jaroj, la eburbordan futbalon regis Simplice Zinsou, la bofilo de Félix Houphouët-Boigny, la ŝtatestro kaj patro de la eburborda sendependeco. Spezo neniam estis problemo por la klubestro de Africa Sports. “Simplice Zinsou havis aliron al ĉio” nostalgie memoris Alexis Vagba, la nuna prezidanto de Africa Sports. La klubo havis la rimedojn por teni ludistojn tentitajn de eksterlanda kariero. “Li eĉ intencis serĉi talentulojn en aliaj Afrikaj landoj.” Fidela al Africa Sports dum 40 jaroj, s-ro Vagba spertis prosperajn tempojn, kaj poste tempon de relativa regreso. “Sukcesa entreprenisto, Simplice Zinsou ne subtenis la klubon longatempe. Africa Sports neniam posedis nemoveblaĵojn kaj ne havas sian propran trejnkampon!” li lamentis. Pro tio la trenejo de la dua plej granda klubo en Ebura Bordo estas “migra”, ĉar la klubo luas la kampojn sur kiuj ĝiaj ludistoj trejniĝas. Trejnisto venas konduki la ludistojn matene kaj poste revenigas ilin vespere.

La plimulto de eburbordaj kluboj ne havas sidejon. Pro tio ke mankas oficejoj, manaĝeroj okazigas kunsidojn ĉe si aŭ en hotelaj drinkejoj. “En subsahara Afriko, la profesiismo estas subevoluinta, same pri infrastrukturo kiel pri organizado” resumis Stéphane Burchkalter, ĝenerala sekretario de la afrika fako de Fifpro. Oni ĝenerale konsentas, tamen, ke la plej altranga el eburbordaj kluboj estas escepto. Asec Mimosas estas unuanime konsiderata kiel la sola vere profesia futbala ento. Samkiel Africa Sports, la Sporta Asocio de Komercaj Dungitoj profitis de altnivela subteno. Georges Ouegnin, la frato de la nuna prezidanto, estis la ĉefadjutanto de Houphouët-Boigny. La Direktoro de Protokolo de la Prezidanteco de la Respubliko, oni rigardas lin kiel la vicestron de la reĝimo. “Ĉi tio montras, ke ankoraŭ estas politikaj konektoj en la eburborda futbalo” diris Vagba. “Sen ĉi tiuj konektoj, klubo ne povas kreski.

Malkiel s-ro Zinsou, Roger Ouegnin, kiu estas la klubestro ekde 1989, donis al la klubo la rimedojn por disvolviĝi. Tio faris Asec unu el la plej bone strukturitaj teamoj en subsahara Afriko. Ĉe Sol Béni, sia sidejo kaj sporta komplekso el dek hektaroj ĉe la rando de laguno Ébrié en Cocody, Asec Mimosas havas instalaĵojn kiuj pravigas ĝian reputacion: du trejnkampoj, edukocentro, administrejo, konstruaĵo por la amaskomunikiloj de la klubo, kaj eĉ hotelo kun naĝejo. Respondeculo pri komunikado, trejnisto de teamo de junuloj malpli ol 15-jaraĝaj, kaj ĝenerala direktoro, s-ro You ĵonglas per siaj diversaj devoj. Li gvidas nin tra ĉi tiu loko kiu estas unika en lia lando.

Ni eniris klasĉambron de la akademio. Dek du lernantoj inter 13- kaj 17-jaraĝaj partoprenis kurson pri kuracejoj kaj memkuracado. “Fabrice, kiom estis en via klaso antaŭ ol vi eniris la akademion?” demandis s-ro You. La infano respondis: “Kvardek kvin.” Alia diris: “Sepdek.” La klasoj de la akademio MimoSifcom ne estas tiel ampleksaj kiel tiuj de nacia eburborda instruplano de edukado. Du el la lernantoj estis flugontaj al Eŭropo, survoje al Francio kaj Belgio, kie ili ludos en turniroj. La plej bona lernejo en la lando trejnas 45 estontajn profesiajn ludistojn, kiu havas inter 12 kaj 18 jarojn. Elelektitaj, ĉi tiuj junuloj kutime estas el la malriĉaj kvartaloj de la ĉefurbo. La jarbuĝeto de 300 000 eŭroj estas plene financata de la agroindustria kompanio Sifca, la plej granda dunganto en Ebur-Bordo, kun 30 000 dungitoj. Asec proponas al siaj ludistoj salajrojn inter 500 kaj 800 eŭroj monate, mizeraj sumoj kompare kun tio, kion ili povus ricevi en Eŭropo, Azio, Nord-Afriko aŭ Sud-Afriko, sed ĉi tiuj sumoj estas trioble pli grandaj ol la salajroj proponataj en la aliaj eburbordaj teamoj. Enspezoj venas de reklamantoj, sed duono venas de transcedoj de ludistoj al eburbordaj kaj fremdaj kluboj: “Pro la manko de sufiĉaj rimedoj por reteni niajn plej lertajn ludistojn, ni estas devigataj vendi ilin. La klubo ricevas iometon da mono, sed tio reduktas la kvaliton de la ludado” agnoskis s-ro You.

Antaŭ 20 jaroj, estis tute alia afero. Sur la etaĝo de la administrantoj, galerio de fotoj de eksaj ludistoj memorigas pri la glora jardeko de la klubo. En la 1990aj jaroj, la plej bonaj eburbordaj futbalistoj ludis por Asec kaj formis la spinon de la nacia teamo kiu kvalifikiĝis tri fojojn por la Monda Pokalo (en 2006, 2010 kaj 2014) kaj gajnis la Afrikan Pokalon de Nacioj en 2015. Unu el ili estis Bakari Koné. Ĉi tiu eksa ŝotanto por Olympique de Marseille (2008-2010) pasigis sian junaĝon en Williamsville, laborista kvartalo en norda Abiĝano. Rimarkite de la rekrutigistoj de Asec, li aliĝis al la unua klaso de la akademio je la aĝo de 13 jaroj, en 1994. “Kiam mi havis 17 jarojn, mi revis pri kariero por helpi mian familion. Kiel faris ĉiuj lernantoj de la akademio” diris “Baky” trankvile. Post kvar sezonoj ĉe Asec, li ludis dum unu jaro en Kataro, preludo al elstara kariero en la Franca ligo.

Reveninte al sia originala klubo en 2016, la futbalisto nun laboras kiel administracia kadrulo kaj memoras la oran epokon de sia debuto. La fervoruloj de Asec kaj Africa Sports dormis antaŭe de la stadiono Houphouet-Boigny en Abiĝano por certigi al si lokojn! Tiu epoko jam pasis. La banaligo de futbalo fare de televido ŝanĝis la rilaton de “fanoj” al iliaj plej ŝatataj teamoj. “La fervoruloj de Asec agas kiel konsumantoj de televidaj sportaj programoj. Ili komparas la ofertojn. Unuflanke, ili havas televide la Eŭropan Ligon de Ĉampionoj kun ĝiaj internaciaj steluloj. Aliflanke, estas Asec kontraŭ Bassam ĉe la stadiono, mezbona matĉo ludata sur ludkampo de malbona kvalito en temperaturo de 40 gradoj. Ilia elekto estas rapide farita” resumis s-ro You abrupte.

Ludistoj elsuĉitaj de la eŭropa Eldorado

La ĉampionado de la supra ligo estis kreita en 1960, tri jarojn post la unua turniro de la Afrika Pokalo de Nacioj. Post jardekoj da relativa progreso, afrika futbalo ricevis mortigan baton de la Eŭropa Tribunalo de Justico. Je la 15a de decembro 1995, la juĝdecido Bosman malpermesis restriktojn de la nombro de fremdaj futbalistoj kiuj ricevas permeson ludi en profesiaj teamoj de la Eŭropa Unio. Je la 23a de junio 2000, la Interkonsento de Kotonuo etendis ĉi tiun kondiĉon al afrikaj civitanoj. Post tio, elsuĉataj de la eŭropa Eldorado, la futbalistoj de la afrika kontinento amase elmigris tuj post kiam ili ekhavis 18 jarojn, la minimuma aĝo postulata de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia (FIFA). “La etendiĝo de la juĝdecido Bosman transformis Afrikon” diris Sory Diabaté. “Niaj gejunuloj identigas sin kun ludistoj kiuj enpoŝigas milionojn da eŭroj. Ili deziras foriri pli kaj pli frue.” Kaj ĉiapreze*. Ĉe la plej lertaj, multaj elektas duoblan naciecon, por aliĝi al nacia teamo en Eŭropo. Sekve, dum la Eŭropa Ĉampionado de 2016, 40 ludistoj de afrika deveno ludis en eŭropa teamo*.

* Vidu Johann Harscoët, “Tu seras Pelé, Maradona, Zidane” ou ... rien, Le Monde diplomatique, junio 2006.
* ’Euro 2016: 40 joueurs d’origine africaine’, la 9a de junio 2016, www.football365.fr

“Eŭropaj kluboj rabate aĉetas 18-, 19- aŭ 20-jaraĝajn afrikajn ludistojn por fari profiton per ilia revendo” diris You. Parenteze, ili ofte rifuzas pagi trejnkompenson al la hejmkluboj, kiel montras la malbonŝanco spertita de la Verdaj Agloj de Kinŝaso (Demokratia Respubliko de Kongolo), kiu ne povis ricevi el la belga klubo Anderlecht la koston de la trejnado de Junior Kabananga. “Kvankam ni ne povas kulpigi la kolonian superregadon pri ĉio, estas malfacile ignori ĝian efikon sur la kondiĉojn de nia internacia komerco” diris Jérôme Champagne, eksa direktoro de internaciaj rilatoj por FIFA de 2007 ĝis 2010*. Samkiel mineraloj kaj petrolo, futbalistoj estas eltirataj el siaj denaskaj landoj, kaj ekspluatataj kaj profitigataj fare de riĉaj landoj, precipe la eŭropaj.

* Vidu la intervjuon en nia retejo kun Jérôme Champagne: ‘Dans le football, le rideau de l’argent à remplacé le rideau de fer’, www.monde-diplomatique.fr/58795

Senkuraĝigita, la prezidanto de Africa Sports estas eksiĝonta. Mallaŭte, en la hotelo kie ni renkontis lin, s-ro Vagba sciigis al ni sekreton: “La klubo ne havas rimedojn por progresi. Mi estas faranta samkiel Asec. Ni estas aktuale vendantaj Africa Sports al belga investanto.” La koncernata aĉetanto intertraktas kun unu el siaj kolegoj, du tablojn poste ... Unue la ludistojn, poste la klubojn? Evidente, la eburborda futbalo estas ege avidata.

Firme establita en Afriko, samkiel sia trunka kompanio Bolloré, Canal Plus estas partopreninta strategion por subteni lokajn futbalklubojn. “Canal donis al la franca Ligue 1 la videblecon kaj la monrimedojn por disvolviĝi. La eburborda ĉampionado povas esti profesiigita laŭ la sama modelo” kredas la direktoro de la “sporta produktado” de la ĉeno en Ebur-Bordo. Specialiĝinta pri la surmerkatumaj teknikoj, la elokventa Eddy Rabin deziras transformi matĉojn en “eventojn” por fari la “produkton Ligue 1” pli alloga kaj tiri junan kaj ŝikan spektantaron. Kontraŭ la sama prezo, animaciaĵoj, dancoj kaj koncertoj regule gajigos la antaŭmatĉajn kaj postmatĉajn horojn kun, same kiel en la unua evento ĉi tia, organizita je la 24a de marto, la emblemaj eburbordaj ritmoj Coupés-Décalés. Ĉu tio ĉesigos la eliradon? Laŭ internacia esploro, 173 eburbordaj ludistoj elektis ekzilon en 2018*.

* ’Les footballeurs expatriés dans le monde: étude globale 2018’, Centre international d’étude du sport (CIES), majo 2018.