Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kataro serĉanta amikojn

LA 10-AN de Aprilo 2018 la retejo de la Usona Cionista Organizaĵo (ZOA laŭ la angla) publikigis komunikaĵon, kiu anoncis, ke ĝi kaj ĝia prezidanto Morton Klein estas “fieraj kaj feliĉaj anonci ke, danke al siaj klopodoj, inkluzive de longaj, multnombraj kunvenoj profundigataj de s-ro Klein en Doho*, en Kataro, kun la emiro kaj ceteraj altaj kataraj respondeculoj, (...) Kataro akceptis ne dissendi la malice kontraŭjudan dokumentfilmon de Al-Ĵazira faritan de enŝovito en la tiel nomatan “usonan judan premgrupon””.* (Vidu la artikolon de Alain Gresh: Spionado kaj timigoj — Israela premgrupo, la malpermesata dokumentfilmo).

* Tiu araba urbo estas en Esperanto skribata diverse. Laŭ la diversaj etnolingvaj skriboj iuj skribas Doha, aliaj Dohao, la PIV nomas ĝin Daŭho. -vl
* “ZOA/Mort Klein convinced Qatar to cancel anti-semitic Al Jazeera “Jewisch lobby” series”, 10-an de Aprilo 2018,.

Semajnon poste la televido rebatis: “Morton Klein malprave kvalifikas la temon de la serio kiel la “usona juda premgrupo”, dum la enketo temas pri la usonaj por-israelaj organizaĵoj (inkluzive de la ZOA) kiuj klopodas por apogi la interesojn de eksterlanda potenco en usona teritorio.”* Al-Ĵazira pravis almenaŭ en tiu ĉi punkto: en la dokumento estas nenia referenco al “juda premgrupo” — kvankam tiu termino, uzita de prezidinto de la Monda Juda Kongreso*, en Usono estas kutima. La televido tamen restis muta pri sia decido ne dissendi la enketon.

* “Al-Jazeera denies claims of pro-Israel group on The Lobby films”, 17-an de Aprilo 2018,.
* En Novembro 1978, Nahum Goldmann petis la prezidanton James Carter rompi la “judan premgrupon”, kiun li asimilis al “detrua forto”, “obstaklo al la paco en la Proksim-Oriento”.

Por kompreni, kio okazas pri tiu dokumentfilmo, necesas reveni al la krizo, kiu ekde la printempo de 2017 alfrontigas Kataron kun kelkaj ĝiaj najbaroj, ĉefe Saud-Arabujo kaj la Unuiĝintaj Emirlandoj, apogataj de Egiptujo.* Tiuj submetis Kataron al embargo. Ili postulas de Doho rompon de siaj rilatoj kun Irano, likvidon de Al-Ĵazira, fermon de la konstruata turka militbazo kaj ĉesigon de ĝiaj ligoj kun la “teroristaj” organizaĵoj, nome la Islamaj Fratoj kaj Hizbolaho.

* Vd Fatiha Dazi-Héni, “Stranga milito ĉe la Golfo” [“Drôle de guerre dans le Golfe”], Le Monde diplomatique en Esperanto, Julio 2017.

Estas vere ke, ekde la enpotenciĝo en 1995 de la ŝejko Hamad Ben Khalifa Al-Thani, la patro de la nuna emiro Tamim Ben Hamad Al-Thani, la eksterlanda politiko de Kataro estas almenaŭ originala kaj volas esti sendependa, ĉefe de Saud-Arabujo. La lando gastigas unu el la strategiaj bazoj de Usono en la regiono; ĝi flegis, ĝis la eksplodo de la “araba printempo”, elstare bonajn rilatojn kun la Hizbolaho kaj la siria reĝimo, antaŭ ol subteni la ribelulojn; ĝi konservas densajn kontaktojn kun la Hamaso kaj donas financan helpon al Gazo; ĝi estis unu el la solaj arabaj landoj, kiuj havis israelan komercan mision (fermitan post la milito kontraŭ Gazo de 2008-2009). Fine, Al-Ĵazira, spite al ĉiaj kritikoj al ĝia traktado de la arabaj ribeloj — speciale la milito en Libio — aŭ, pli lastatempe, ĝia kompleza sinteno al la reĝimo de s-ro Recep Tayyip Erdogan, malfermis debatojn en la araba mondo, kiu incitegas la plej multajn arabajn reĝimojn.

Post la monatoj kiuj sekvis la ultimaton de siaj najbaroj Kataro ŝajnis ŝanceliĝi. Oni eĉ elvokis la hipotezon de invado al la eta emirlando fare de Saud-Arabujo. Des pli ke la prezidanto Donald Trump poziciiĝis kontraŭ Doho. Ĝuste en tiu streĉita kunteksto la emiro decidis startigi ofensivon de publikaj rilatoj en Vaŝingtono, kie liaj saud-arabaj kaj emirlandaj kontraŭuloj jam disponis pri densaj perantoj, nome kun la Fondaĵo por Defendo de la Demokratioj (FDD)*. Doho aĉetis la servojn de pluraj publikrilataj agentejoj en Usono. Ĝiaj celgrupoj: la konservativaj rondoj proksimaj de s-ro Trump, speciale la por-israla premgrupo.

* Vd Dan Lazare, “La timinda influo de Riado al Vaŝingtono” [“La redoutable influence de Riyad à Washington”] Le Monde diplomatique en Esperanto, Julio 2017.

PLURAJ vizitoj en la emirlando, inter ili tiuj de Alan Dershowitz, por-israela universitatano samtempe demokrata kaj amiko de la prezidanto Trump, de la eksa respublikana guberniestro de Arkansaso Michael Huckabee, cionista kristano, kies filino estas proparolanto de la Blanka Domo, kaj de la konservativa radio-animisto John Batchelor, indikis ke tiu kampanjo havas iom da sukceso. La efikoj senteblis en Vaŝingtono, kiu adoptis pozicion de arbitracianto en la krizo. En Aprilo 2018 s-ro Trump akceptis la emiron Al-Thani, kiu, kiel danko, anoncis la aĉeton de usonaj armiloj. Li eĉ faris donacojn al pluraj cionistaj organizaĵoj, interalie Our Soldiers Speak (“niaj soldatoj parolas”), kiu faras rondvojaĝojn de oficiroj de la israela armeo en Usono.[Tamara Nassar kaj Ali Abunimah, “Qatar funded Zionist Organization of America”, 10-an de Julio 2018,.

Sed la proksimiĝo al Kataro dividas la por-israelan premgrupon. En artikolo titolita “Kataro: la emirlando kiu trompas ĉiujn”, Yigal Carmon, direktoro de la Instituto de Esplorado de la Komunikiloj de Proksim-Oriento (Memri), kiu “superrigardas” la arabajn komunikilojn — kaj kiu ne hezitas deformi tion, kion ili publikigas*, —, indignas: “Malĝojigas vidi usonajn judajn gvidantojn fortigi la kontraŭjudajn kliŝojn per tio, ke ili pro nescio intervenas en la internajn konfliktojn, kiuj ne koncernas ilin, konfliktojn kompleksajn interarabajn kaj malfacile kompreneblajn.”*

* Vd Mohammed El-Oifi, “Désinformation à l’israélienne”, Le Monde diplomatique, Septembro 2005.
* Yigal Carmon, “Qatar, the emirate that fools them all, and its enablers”, Instituto de Esplorado de la Komunikiloj de Mez-Oriento, Vaŝingtono, DC, 18-an de Januaro 2018.

S-ro Jonathan Schanzer, de la FDD, plendas: “Estas nenio malbona en tio, ke analizistoj kaj intelektuloj iras al Kataro por informiĝi. La problemo estas, ke dum tiuj vizitoj ili ne aŭdas la alian version de la historio. Ili devas ankaŭ aŭskulti la kritikojn kontraŭ Kataro. Estas multaj aferoj kiujn ili devus koni pri la ligoj de Kataro kun Hamaso, Al-Kajdo, la talibanoj, la Islamaj Fratoj kaj kun aliaj problemaj agantoj.”* S-ro Schanzer, longe pridemandita de James Anthony Kleinfeld en la dokumentfilmo de Al-Ĵazira, bedaŭras ke ĉiuj liaj klopodoj por asociigi la movadon Bojkoto, Malinvesto kaj Sankcioj (BMS) kun “teroristaj” organizaĵoj (unue Hamaso, poste la Popolfronto de Liberigo de Palestino) en la usona opinio ne sukcesis.

* Citita de Amir Tibon, “Israeli Embassy in US: We oppose Qatar’s “Outreach to pro-Israel US Jews””, Haarec, 31-an de Januaro 2018.

Antaŭ jaro Kataro sukcesis reŝovi la danĝerojn, kiuj minacis ĝin, kaj meti siajn kontraŭulojn en defendan pozicion. Sed kia estos la prezo pagota de la palestinanoj por tiu nova politiko?

Alain GRESH.