Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Imran Khan, de kriketo al registarestro

La nova ĉampiono de la pakistana armeo

Post kelkaj provoj, la eks-kriketisto Imran Khan enoficiĝis kiel la ĉefministro de Pakistano je la 17a de aŭgusto kaj nun gvidas koalician registaron. Liaj kontraŭkoruptaj paroladoj kaj lia projekto de “nova Pakistano” allogis 32% de la voĉdonantoj kaj donis al lia partio plimulton en la Nacia Asembleo, kun 116 seĝoj (el 272). Sed ĉio ĉi neniel estus ebla sen la pli-malpli rimarkebla subteno de la armeo.

Eĉ pli ol la antaŭaj, la pakistanaj parlamentaj elektadoj de la 25a de julio okazis sub la influo de la armeo. Naskiĝinta en aŭgusto 1947 el la dispartigo de brita Hindio, Pakistano jam spertis tri puĉojn, kiuj ebligis al la armeanoj regi dum entute 30 jaroj (de 1958 ĝis 1970, poste de 1977 ĝis 1988 kaj 1999 ĝis 2008). Dum dek jaroj, tamen, la armeo estas restinta en la fono, lasante al la civiluloj siavice enoficiĝi post elektadoj pli-malpli makulitaj de neregulaĵoj.

La elektado de 2008 markis du-stadian transiron al demokratio: en februaro, la Pakistan People’s Party (PPP) gajnis la parlamentan elektadon danke al la ondo da kondolenco estigita de la murdo de Benazir Bhutto, la filino de Zulfikar Ali Bhutto, la fondinto de la partio; poste, en aŭgusto, generalo Pervez Musharraf rezignis la prezidantecon favore al la vidvo de Benazir Bhutto, Asif Ali Zardari. Kvin jarojn poste, kaj unuafoje en la historio de la lando, demokratie elektita registaro povis kompletigi sian plenan mandaton kaj la registaro demokratie ŝanĝiĝis, kiam la centrisma-dekstrisma Muslim League of Pakistan — Nawaz (MLP-N ) anstataŭis la centrisman-maldekstrisman PPP.

La profundigo de la demokrata procezo neeviteble zorgigis la armeon, kiun oni modeste nomas “the establishment” (la establitaro) — sed kiun ĝiaj oponantoj nomas la “deep state” (la profunda ŝtato) pro la kerna rolo de la servoj de militaj informoj, la InterServices Intelligence (ISI). Ne nur la enradikiĝo de laŭleĝe elektita registaro el civiluloj estis minaca sed, enoficiĝinte, iuj gvidantoj de la PPP kaj la MLP-N provis plenumi politikojn kiuj kontraŭis tiujn de la armeo, precipe rilate al Hindio, kiun ĝi rigardas kiel sian ĉefan malamikon. Ekzemple, Zardari proponis kunlabori kun Hindio en la enketo pri atencoj de novembro 2008 en Mumbajo kiuj mortigis pli ol 160 civitanojn. Sed li devis rapide retiri sian proponon ĉar parto de la pakistana armeo organizis ĉi tiujn atakojn.

Nawaz Sharif (MLP-N), kiu jam estis ĉefministro de 1990 ĝis 1993, de 1997 ĝis 1999, kaj denove de 2013 ĝis 2017, paradokse montriĝis malpli obeema. Komercisto, kies politika kariero estis lanĉita de la “establitaro” por kontraŭi al Benazir Bhutto, Sharif provis en la finaj 1990aj jaroj sin liberigi de la influo de la armeo. Dum sia dua mandato, li faris pacproponojn al Hindio, ĉar li estis konvinkita ke Pakistano malŝparas siajn rimedojn en la vetarmado kun sia najbaro, kaj ke la ekonomio de la lando povos multe profiti de dupartia komerco kun ĝia najbaro. Ĉi tiu politiko, kiu malkontentigis la armeon, grandparte estis la motivo de la puĉo en 1999. Malgraŭ tio, s-ro Sharif ne estis forlasinta ĉi tiun ideon kiam li reenoficiĝis en 2013, kiel atestas liaj ripetitaj kunsidoj kun Narendra Modi, la ĉefministro de Hindio, en 2014 kaj 2015. La armeo, kiu kontraŭas al normaligitaj rilatoj kun Hindio, sukcesis elreligi ĉi tiujn diskutojn, ĉar normaligo signifus ratifiki la dispartigon de Kaŝmiro kio forprenus el la armeo unu el ĝiaj pravoj de ekzisto kaj reduktus ĝian buĝeton.

Naciismo, islamo kaj konservativismo

Pro tio, ke Sharif obstine sekvis sian propran politikon, la armeo senlace laboris por forigi lin. Ĝin helpis la publikigo de la Panama Papers*, kiuj rivelis fraŭdojn fare de ok eksterlandaj firmaoj registritaj en la nomo de la familio Sharif. Proceso komenciĝis kaj enketkomisiono, kiu inkludis armeanojn, estis kreita laŭ la peto de la Supera Kortumo. La komisiono trovis ke la ĉefministro malobservis la konstituciajn postulojn pri sincereco kaj virteco ĉe politikistoj. Ĉi tiu verdikto kaŭzis lian eloficigon pro korupto en julio 2017, kaj poste dumvivan malpermeson okupi politikan oficon kaj dekjaran kondamnon al enprizonigo. La establitaro sukcesis elpeli s-ron Sharif. Per kiu ĝi povos anstataŭigi lin?

*Panama Papers”, International Consortium of Investigative Journalists, Washington DC, la 31a de januaro 2017.

La plej simpla solvo estus la rekta surpreno de la potenco, sed dum dek jaroj la armeo rifuzis konsideri tion. Unue, puĉoj ofte havas altan koston en la formo de internacia embargo, kaj Pakistano dependas de eksterlandaj donacantoj, precipe la Internacia Monfonduso (IMF). Cetere, la armeo havis ege ambivalencan opinion pri la periodo de regado de generalo Musharraf (1999 – 2008): regi signifas administri kaj ekonomion (la rezultoj restas nebonaj) kaj socion kun multoblaj streĉitecoj.

Prefere ol malpurigi siajn manojn, la armeo tial preferis sin turni al figuro kiu ebligos al ĝi resti post la kulisoj dum ĝi retenos la regadon de la aferoj kiuj plej gravas al ĝi: la rilatoj de Pakistano kun Hindio, Afganio, Usono kaj Ĉinio. Kontraŭ kosto de 56 miliardoj da usonaj dolaroj (49 miliardoj da eŭroj), Islamabado estas komencinta grandegan projekton kun Ĉinio, la Ĉinia-Pakistanan Ekonomian Koridoron, kiu plejparte konsistas el la konstruado de vojoj de komunikado inter okcidenta Ĉinio kaj la Hinda Oceano.

La armeo bezonis iun, kiu kundividas kelkajn el ĝiaj vidpunktoj, estas sufiĉe populara por esti elektita, kaj samtempe ebligos al Pakistano daŭrigi demokratan fasadon kiu kontentigos fremdajn kritikantojn kaj plenumos la aspirojn de la popolo por politika libereco. Ĉar dum 70 jaroj, Pakistano estas plagata de fundamenta streĉiteco inter la deziro pri forta reĝimo kiu povas protekti ĝin kontraŭ la (asertata) minaco de Hindio unuflanke, kaj soifo al demokratio aliflanke tiel, ke la armeo neniam sukcesis establi daŭrantan diktatoradon*. Imran Khan montriĝis esti la sola taŭga kandidato, malgraŭ sia ŝanĝiĝema karaktero.

* Pri ĉi tiu kerna punkto komparu Christophe Jaffrelot, ‘The Pakistan Paradox: Instability and Resilience’, Hurst (Londono) kaj OUP (Novjorko), 2015.

Li ŝuldas sian popularecon ĉe granda sekcio de la loĝantaro al sia sporta kariero — precipe al la Monda Pokalo de Kriketo gajnita de la teamo kiun li gvidis kiel teamestro en 1992-, kaj al sia filantropia agado, precipe la hospitalo por kanceruloj kiun li establis, sed antaŭ ĉio li ŝuldas ĝin al sia batalo kontraŭ korupto. Ĉi tio estas la kerna motivo de lia kampanjo ekde kiam li fondis la Pakistanan Movadon por Justeco (Pakistan Tehrik-e-Insaf, PTI) en 1996. Por la armeo, la batalo kontraŭ korupto havas la duoblan avantaĝon ke ĝi estas populara ĉe la mezklasanoj skandaliĝintaj de la maniero laŭ kiu la regantaj grandfamilioj (tiuj de Zardari-Bhutto, Sharif, ktp.) riĉigis sin, kaj ke ĝi senkreditigas eminentajn politikistojn. Khan kaj la armeo tial kundividas komunan celobjekton: la politika klaso.

La naciismo de s-ro Khan ankaŭ kreis afinecojn kun la armeo. Malkiel siaj rivaloj, li ne estas asociiĝinta kun iu aparta provinco. Kontraste kun la familio Bhutto, kiu identigas sin kun Sindo, kaj la familio Sharif kun Panĝabo, Imran Khan, malgraŭ tio, ke li prezentas sin kiel paŝtuno* (kvankam li ne parolas la paŝtunan lingvon), apartenas al elito kiu transcendas regionajn dividojn, precipe danke al sia kariero kiel teamestro de la nacia kriketa teamo. La armeo, kiu pretendas esti simbolo de la nacia unueco, estas sensiva al ĉi tiu tutpakistana identeco, precipe pro tio, ke ĝi kontraŭas al la nuna tendenco al pli granda federismo. Ĝi sekve estas malfavora al la efektivigo de la 18a amendo de la konstitucio, aprobita en 2010 de la PPP kaj MLP-N, kiu donis al la provincoj pli grandan aŭtonomecon kaj pli da financaj rimedoj. La naciismo de la nova ĉefministro ankaŭ igas lin profunde malamika al Hindio, kiun li konstante kondamnis dum sia elektokampanjo.

* Vidu Imran Khan, ‘Pakistan: a Personal History’, Bantam, Londono, 2012.

Cetere, ankaŭ liaj mencioj pri islamo plaĉis al la armeo, kiu vole sin prezentas kiel la gardanton de la islama identeco de la lando. Malgraŭ sia aspekto kiel riĉa hedonisto (kiel atestas liaj du divorcoj), s-ro Khan emas montri siajn piecon kaj socian konservativismon. En artikolo en 2012 titolita ‘Mia vojiro en la religion’*, li rakontis sian reeltrovon de islamo responde al okcidenta materialismo, senmoraleco, kaj al la kritikoj de okcidentanoj pri lia religio dum la tumulto pri la Satanaj Versoj*. Li vidas en siaj kriketaj venkoj “la volon de Alaho”. De tiam, li surprenas sur sin la taskon establi dialogon inter la okcidentiĝintaj elitoj de Pakistano kaj la radikaluloj kies maltoleremo estas, laŭ li, fremda al islamo.

* Imran Khan, “My journey into religion”, la 14a de februaro 2012, https://themuslimtimes.info
* La romano ‘La Satanaj Versoj’, de la brita verkisto Salman Rushdie, estis eldonita en 1988. La aŭtoro devis kaŝi sin post kiam la irana ajatolo Ĥomejni kondamnis lin al morto en 1989.

Kvankam li pretendas esti mediaciisto, s-ro Khan pli kaj pli defendas poziciojn subtenatajn de islamistoj en la nomo de la tradicio, precipe familiajn valorojn. Li estas parolinta favore al strikta apliko de la ŝaria juro. Ekde 2013, li fervore volas intertrakti kun la pakistanaj talibanoj kaj laŭdas iliajn kamaradojn en Afganio, aprobante ilian juĝan “sistemon” kaj ilian batalon kontraŭ la usonanoj. Li gajnis reputacion de malcedema naciisto per sia kontraŭado pri atakoj per usonaj telestiraviadiloj ĉe la landlimo kun Afganio post 2010. Lia elektiĝo probable pli streĉos rilatojn kun Usono, kiuj jam estas komplikitaj de la redukto de usona monhelpo al Islamabado, decidita de Donald Trump.

Por allogi la voĉdonantojn, s-ro Khan ekspluatis kaj sian reputacion kiel ĝisosta naciisto, kaj sian fervoran piecon. Li vizitis la tombon de fama sufiisma sanktulo kun sia tria edzino, kiun li prezentas kiel sian spiritan gvidanton. Lia partio ankaŭ alvokis al pakistananoj voĉdoni kontraŭ la MLP-N pro tio, ke ĝi respondecis pri la ekzekuto de Malik Mumtaz Hussain Qadri. En januaro 2011, li murdis la guberniestron de Panĝabo, Salman Taseer, pro tio ke li kontraŭis al la leĝo kontraŭ blasfemeco kies ĉefaj viktimoj estas malplimultoj, precipe hinduoj, kristanoj kaj ahmadanoj. Koncerne tiujn lastajn, kiuj pretendas esti islamanoj sed kredas je profeto naskiĝinta en la 19a jarcento, s-ro Khan diris, ke ĉi tiu leĝo (sub kiu centoj da viroj kaj virinoj jam estas malliberigitaj) devus esti aplikata pli severe al ahmadanoj ĉar “neniu islamano povas nomi sin islamano se li ne kredas ke la profeto Muhammad estas la lasta Profeto”. Ĉi tiu tre delikata afero antaŭe estis ekspluatita nur de la plej radikalaj partioj.

Por subteni s-ron Khan, la armeo ankaŭ provis subpremi neamikajn amaskomunikilojn (precipe Dawn, la ĉefan tutlandan ĵurnalon). Ĝi celis timigi ĵurnalistojn per diversaj rimedoj, minacante fari retaksojn de impostoj, kaj eĉ forkapton. La elektobservantoj de la EU kaj la Brita Komunumo de Nacioj nomis ĉi tian agadon “restrikto de la libero sin esprimi” kiu “instigis memcenzuron”*. Malgraŭ manipulado de la elektado, tamen, la PTI ne atingis absolutan plimulton. Ĝi gajnis 115 seĝojn el 272 per 32 procentoj de la voĉdonaro, kompare kun 64 seĝoj por la MLP-N (24 procentoj) kaj 43 seĝoj por la PPP (13 procentoj). Malgraŭ la premo, gvidantoj de la antaŭa reganta partio denove kandidatiĝis. La rezulto ankaŭ eble reflektas la fakton, ke la armeo ne tiom deziris subteni s-ron Khan kiom ili deziris eviti duan mandaton por la MLP-N, aŭ ke ĝi eĉ deziris realigi parlamenton sen plimulto, kiu malfortigos ajnan civilulan registaron.

* ’EU monitors team says Pakistan election not a level playing field’, la 2a de julio 2018, www.geo.tv
Strategia provinco

Ĉi tiun hipotezon plifortigas la rimarkinda sukceso de kelkaj politikaj novuloj, kiujn la armeo sekrete subtenis. Ekzemple, la komisiono pri elektadoj, submetita al premoj, permesis al membroj de la islamista movado Lashkar-e-Taiba, organizaĵo tradicie proksima al la armeo, kandidatiĝi kiel sendependuloj. Estis same pri Tehreek-e-Labbaik Pakistan, partio fondita en 2015 por defendi la ŝarian juron (kaj la murdon de la guberniestro Taseer), kiu gajnis pli ol 4% de la voĉdonaro. Ĉi tiuj novaj subtenantoj de radikala islamo en la politika areno anstataŭigas la tradiciajn islamajn partiojn, Jamaat-e-Islami and Jamiat Ulema-e-Islam, kies koalicio perdas sian forton.

La fragmentiĝo de la Nacia Asembleo konvenas al la “establitaro”, sed tio ne malhelpas ke s-ro Khan formu koalician registaron kun malgrandaj partioj kiu certigos al li plimulton, eĉ se ĝi estos fragila. Aldone, lia partio regas du provincojn, inter ili Panĝabo, kiu havas la plej grandan loĝantaron. Panĝabo estas trofeo kiun la PTI apenaŭ sukcesis tordi el la regado de la MLP-N; ĉi tio estis trankviliga por la armeo, kiu timis la influon de la familio Sharif en la provinco kie ĝi rekrutigas la plimulton de siaj oficiroj. Shehbaz Sharif, la frato de la eksĉefministro, estis la guberniestro de Panĝabo ekde 2008.

Ĉu ĉi tiu forta pozicio ebligos al s-ro Khan efektivigi siajn politikojn, aŭ ĉu li submetiĝos al la postuloj de la armeo? Nawaz Sharif provis liberigi sin de ĝi, kaj s-ro Zardari akomodis sin al ĝi. La nova ĉefministro eble serĉos ĝis nun nekonatan mezan vojon. Iuj kernaj aferoj baldaŭ rivelos la respondon. La ĉefministro sendube ne havos problemon pri la recentralizo de la lando per moligo de la 18a amendo de la konstitucio kaj disdivido de Panĝabo en kelkajn provincojn, kiel la armeo deziras, por malhelpi ke unu partio konstruu bastionon en ĉi tiu regiono el kiu venas pli ol duono de la parlamentanoj nuntempe. Aliflanke, li verŝajne trovos, ke estas malfacile financi sian promesitan “islaman socialan ŝtaton” sen redukti la buĝeton de la armeo (unu kvinono el la ŝtataj elspezoj, sen enkalkuli la pensiojn de emeritaj armeanoj). Li eble renkontos problemojn se li deziros havi voĉon pri rilatoj kun Ĉinio — kiujn li emas fortigi — kaj, kompreneble, kun Hindio.

Defioj venos el la financa krizo de la lando — kiu devigas s-ron Khan peti helpon de la IMF, kiel faris sia antaŭulo — kaj el la nove eltrovita unueco de la opozicio, precipe la MLP-N kaj la PPP. Fine, li havos la malfacilan taskon decidi la sorton de Nawaz Sharif: reteni lin en prizono, riskante transformi lin en martiron, aŭ liberigi lin, kio povus multe pli fortigi la opozicion. La solvo povus esti reekzili lin.

Christophe Jaffrelot

Christophe Jaffrelot estas direktoro de esploroj ĉe la Centre de Recherches Internationales (CERI), komuna esplorfako de Sciences Po kaj la Centre National de la Recherche Scientifique (CNRS). Li estas aŭtoro de Le Sindrome Pakistanais, Fayard, Parizo, 2013, kaj kunredaktoro, kun Laurence Louër, de Pan-Islamic Connections. Transnational Networks Between South Asia and the Gulf, Hurst, Londono, 2017.