Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Komerca milito, strategia streĉitec

Donald Trump denuncas “jardekojn da mallojalaj atakoj”

Ĉinujo-Usono, kie haltos la reciproka akriĝo?

En krucmilito kontraŭ la importoj s-ro Donald Trump minacas meti altajn doganaĵojn al ĉiuj ĉinaj produktoj enirantaj Usonon. La usona prezidanto esperas starigi fronton kun Eŭropo kontraŭ Pekino. Ĉinujo siavice provas forigi la okcidentan premon sur sia ekonomio per akcelado de sia moderniĝo kaj per serĉado de novaj merkatoj, speciale per la “silkaj vojoj”.

USONANOJ kaj ĉinoj elterigis la (komercan) milit-hakilon, kaj ŝajnas, ke nenio kapablas resaĝigi ilin. S-ro Donald Trump komencis per minaco al tiuj, kiuj “priŝtelas nin” (18-an de Aprilo 2017), kaj ricevis la averton de s-ro Xi Jinping: “Neniu atendu, ke Ĉinujo toleras atakojn malfavore al siaj interesoj” (18-an de Oktobro 2017).* De la vorta pliakriĝo oni rapide transiris al la kaptila sinsekvo de doganaj sankcioj. Vaŝingtono altigis la doganaĵojn (de 10 al 25 elcentoj) por serio da ĉinaj importaĵoj; Pekino rebatis.

* “Texte intégral du rapport de Xi Jinping au XIXe Congrès national du PCC”, 3-an de Novembro 2017, http://french.xinhuanet.com.

La temo, komencita printempe, estis daŭrigata dum la tuta somero kaj minacas etendiĝi multe post la vintro ... Ofte malfacilas distingi la tondrajn anoncojn disde la reale aplikataj disponoj. Ĉe la usona flanko oni starigis liston de 5.745 ĉinaj produktoj (ŝtalo, aluminio, ĥemio, teksaĵoj, elektroniko ktp), en alteco de 200 miliardoj da dolaroj (komparebla kun la 505 miliardoj da dolaroj da importoj en 2017), por kiuj validis doganaĵoj de 10 elcentoj ĝis la 1-a de Januaro 2019; poste la dogantarifoj altiĝos al 25 elcentoj. La listo entenas plurajn esceptojn. Kurioze la inteligentaj horloĝoj (smart watches) , pri kiuj Apple ĉampionas en Usono, estas esceptitaj ĉe tiuj dogan-altigoj kaj povos daŭre muntiĝi kaj reimportiĝi de Ĉinujo ... Pekino rafinis siajn reprezaliojn listigante 5.200 usonajn produktojn en la valoro de 60 miliardoj da dolaroj (130 miliardoj da dolaroj de usonaj importoj en 2017) (vidu la grafikon).

Se kredi membrojn de certaj pekinaj kaj honkongaj rondoj, “Pekino ŝajnas esti surprizita de la protektisma fulmo de Trump kaj subtaksis la kreskon de la kontraŭĉinaj sentoj en la usona elito”.* Usona politika konsilinto rimarkigas: “Por kompreni la usonan politikon, Pekino tro kalkulas pri Wall Street kaj pri la politika elito [interalie s-ro Henry Kissinger, kiu kontribuis al malfermo de la rilatoj inter la du landoj] — homoj, kiuj havas nenian influon al Trump.”

* Wendy Wu kaj Kristin Huang, “Did China think Donald Trump was bluffing on trade? How Beijing got it wrong”, South China Morning Post, Honkongo, 27-an de Julio 2018.

Efektive, la ĉinaj intertraktistoj, sub influo de la konfidenculo de la prezidanto, s-ro Liu He, pensis esti atingintaj interkonsenton en Majo ĉi-jare, per la promeso altigi la aĉetojn de energio kaj de kampkulturaj produktoj kaj krome per la propono de la ebleco por eksterlandaj entreprenoj — nome usonaj, kompreneble — fariĝi plimult-akciuloj en ĉinaj societoj.

Tro malmulte, tro malfrue. Laŭ la usona financ-agentejo Bloomberg, “Trump haltigis la interkonsenton”. Io por konvinki Pekinon, ke la usona prezidanto “ne rezignos ĝis kiam li kontraŭagis la ĉinan kreskon”.*

* “China, unsure how to handle Trump, braces for “New Cold War””, Bloomberg News, Novjorko, 17-an de Aŭgusto 2018.

Tiu sento estas larĝe kunsentata de la ĉinaj elitoj. La debato (tre ŝirmita) temas esence pri la maniero trakti kun la usona amiko. Iuj, ekzemple la direktoro de la Centro de usonaj studoj de la universitato Renmin de Ĉinujo, Shi Yinhong, pensas, ke tiu alfrontiĝo “grandparte okazis pro Ĉinujo, kiu dum jaroj faris nenion”*, kaj konsilas prudenton. Malĝusta problemo, klarigas la tre oficiala Global Times: “En mallonga perspektivo Usono ne rezignos pri sia intenco haltigi Ĉinujon. [La konflikto] do ne solveblas per klopodoj niaflanke por konservi malfortan pretendon kaj adapti nian diplomatian kaj publikan sintenon.”* La ĵurnalo rekte aludas la doktrinon de la patro de la reformoj, Deng Xiaoping, kiu rekomendis “kaŝi siajn talentojn kaj atendi sian horon”. Male, la nuna prezidanto decidis konfirmi sian pozicion sur la internacia scenejo kiel la numeron unu de “granda lando” — por uzi lian esprimon — kiu intertraktas kun Usono egalece.

* Saml.
* Ĉefartikolo de Global Times, Pekino, 15-an de Julio 2018.

La diskutoj ne estas komplete interrompitaj. Fine de Aŭgusto delegitaro gvidata de la vicministro pri komerco, s-ro Wang Shouwen, iris al Vaŝingtono. Neniu atendis rezulton, kaj io tia ankaŭ ne okazis. Ĉu s-ro Wang ne kvalifikis Usonon kiel “komerca bestio” (trade bully)? Tio ne vere instigas al dialogo ...

Laŭ iu el la ekonomiaj konsilistoj de la ĉina prezidanteco, s-ro Yifan Ding, la usona agresemo memorigas pri la ofensivo lanĉita en la 1980-aj jaroj de la registaro Reagan “kontraŭ Japanujo, kiu tiam estis la dua plej granda ekonomio de la mondo”. Trudante eksterordinarajn doganaĵojn (ĝis 100 elcentoj pri televidiloj kaj magnetoskopoj*) kaj provokis altigon de la japanaj interezkvotojn, Usono “cedigis” Japanujon tiom, ke tiu suferis depresion, de kiu ĝi daŭre ne komplete resaniĝis ... Tia scenaro ne penseblas pro la ĉinoj: “Ni ne volas komercan militon. Sed ni povus alfronti ĝin, se ĝi okazus”, certigas s-ro Yifan.

* Sonbendiloj, aparatoj per kiuj oni tiam registris kaj reaŭdigis muzikon ktp. -vl
Usono provas timigi

SAME KIEL Tokio hieraŭ, Pekino vetis pri eksportado, kiu dum longa tempo estis la motoro de ĝia kreskado. Por eliri el la stagnado kaj malkresko de la maŭisma periodo, fine de la 1970-aj jaroj, la komunistaj gvidantoj uzis la rimedojn, pri kiuj ili disponis: multnombran laboristaron, kleran, disciplinitan kaj malalte pagatan; eksterlandajn kapitalojn, kiuj serĉis novajn merkatojn; internaciajn instituciojn, kiuj deziris krevigi la protektismajn riglilojn en la ekonomioj de la malnova mondo. “Ĉinujo hezitis antaŭ ol aliĝi, en la jaro 2001, al la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), koncedis la prezidanto Xi en la Davosa Forumo en Januaro de 2017. Sed ni konkludis, ke necesas la kuraĝo naĝi en la granda oceano de la mondaj merkatoj, kaj ni lernis naĝi”* ... eĉ tiom bone kaj tiom rapide, ke Ĉinujo preterpasis la francan, britan, germanan, poste japanan ekonomiojn. Ĝia malneta enlanda produkto (MEP) atingis 11.200 miliardojn da dolaroj en 2016, kontraŭ 18.569 miliardoj da dolaroj de la usona ekonomio. Nun iuj pensas, nome en Vaŝingtono, ke ĝi estas en bona pozicio por preterpasi Usonon. En la eleganta lingvaĵo, kiun oni kutimas ĉe li, la prezidanto Trump lanĉis: “Ĉiuj stultuloj, kiu koncentriĝas pri Ruslando, prefere okupiĝu pri Ĉinujo.”* Li ricevis avantaĝon, en Aŭgusto de tiu ĉi jaro, per la leĝo de nacia defendo (NDAA laŭ la angla), adoptita de la Kongreso (inkluzive de la plej multaj demokratoj). Tiu faras Pekinon kaj la batalon por “kontraŭagi ĝian influon” la “prioritato de Usono, [kiu] bezonas la kunigon de multecaj elementoj, nome diplomatiaj, ekonomiaj, armeaj kaj de la sekretaj servoj”.* Oni jam ne parolas nur pri komerco ...

* Parolado de s-ro Xi en la Monda Ekonomia Forumo, China Global Television Network (CGTN), 17-an de Januaro 2017.
* Twitter, 18-an de Aŭgusto 2018.
* “John S. McCain National Defense Authorization Act for fiscal year 2019”, 13-an de Aŭgusto 2018, www.congress.gov.

La usona supereco en ĉiuj ĉi kampoj (teĥnologia, ekonomia, diplomatia kaj armea) tamen estas eksterduba, kaj, kvankam la regno de la Mezo rapidege progresas, ĝia MEP, mezurita laŭ loĝanto, ne atingas 15 elcentojn de la usona. En la momento Usono provas timigi. Aliflanke, la ĉina komerca pluso rekordas: ĝi atingas 375 miliardojn da dolaroj, do preskaŭ la duonon (47,2 elcentojn) de la usona ekstera komerca fakturo. “Nia industrio estis la celtabulo dum jaroj, eĉ dum jardekoj, de mallojalaj komercaj atakoj, tondras s-ro Trump. Kaj tio kaŭzis ĉe ni fermadon de fabrikoj, de altfornoj, maldungon de milionoj da laboristoj, kun dek-onigitaj komunumoj.”*

* Twitter, 1-an de Marto 2018.

La konstato de la malindustriigo, komencita multe antaŭ la alveno de Ĉinujo sur la monda scenejo, estas tute eksterduba. Same kiel la malespero kaj la kolero de la loĝantaroj, kiuj pli kaj pli turnas sin al aŭtoritatecaj politikistoj kaj al reprezentantoj de la ekstremdekstro, en Usono same kiel en Eŭropo aŭ en Azio. Tamen oni ne trompiĝu pri la diagnozo. Ne la “mallojalaj praktikoj” faris la ĉinan sukceson — kvankam ili ekzistas, kion atestas la multaj akuzoj ĉe la MOK. Pekino, kiuj ŝatas fieri pri siaj rezultoj (800 milionoj da ĉinoj eliris el ekstrema malriĉeco), precipe uzis siafavore la regulojn diktitajn de la plej potencaj nacioj, kun Usono ĉepinte. Sed nenio devigas la okcidentajn gvidantoj malfermi sian landon al ĉiaj komercaj ventoj, subteni la delokadojn kaj forigi unu post la alian siajn instrumentojn de ekonomia interveno sub la premo de la multnaciaj konzernoj — kiuj konkure rapidis al la ĉina teritorio. Hodiaŭ daŭre pli ol kvar “ĉinaj” eksportoj el dek (42,6 elcentoj) fariĝas de eksterlandaj entreprenoj, kiuj regas la tutan ĉenon de la produkto (de la koncepto ĝis la vendo) kaj enpoŝigas la maksimumon de la profitoj. La plej konata ekzemplo estas tiu de la iPhone de Apple, muntata en Ĉinujo, sed kies ĉina parto estas nur 3,8 elcentoj de la aldonvaloro, dum 28,5 elcentoj revenas al Usono.

Kompreneble, la ĉinaj gvidantoj trudis al la eksterlandaj entreprenoj transigi parton de siaj teĥnologioj kaj de sia far-sciado. Tio ĝustas aparte pri la sektoroj de aeronaŭtiko, elektroniko, aŭtomobilo, rapidegaj trajnoj, atomenergio. Sed la multnaciaj konzernoj ne malemis koncedi tion, , ĉar ili estis tro feliĉaj povi ekspluati tiom malmultekostan laboristaron kaj ignori la ekologiajn sekvojn de sia produktado. Oni povas bedaŭri, ke la potenco ne same fervore protektis sian loĝantaron kontraŭ la kreskantaj malegalecoj kaj kontraŭ la poluado; sed tio certe ne troviĝas en la litanio de la riproĉoj, kiujn s-ro Trump kaj liaj amikoj gurdas.

Ilin ĉagrenas, ke “la Ĉina Komunista Partio [ĈKP] ne estis dresita de la komerco. La parti-ŝtato daŭre praktikas firman regadon de la ĉina ekonomio”, kiel formulas la ekonomikisto Brad W. Setser.* Per aliaj vortoj, la gigantoj de la kapitalismo ne povas tie fari aferojn tiel kiel ili volas. Tio ĝustas pri la tradiciaj industrioj, ekzemple la ŝtalindustrio, sed ankaŭ pri la gigantoj de Interreto, Google, Amazon kaj Facebook, nur Apple kiel sola el la bando de la GAFA lerte malimplikis sin. Per Alibaba, Tencent, Weibo, WeChat ... Ĉinujo efektive sciis disvolvi siajn proprajn teĥnologiojn. Certe la komunistaj gvidantoj uzas ilin por cenzuri la oponantojn. Sed la 802 milionoj da interret-uzantoj (57,7 elcentoj de la loĝantaro) kaj iliaj metadatumoj restas larĝe ekster atingo de la GAFA, kio faras Ĉinujon unu el la maloftegaj lokoj de la mondo, kiun ili ne regas.

* Citita de Gordon Watts, “China caught off guard as US trade war highlights Beijing’s dilemma”, 31-an de Julio 2018, www.atimes.com.

Jen pro kio la laŭmoda Silicon Valley — demokrata bastiono — aliancas kun la tre malnova Rust Belt (“rusta zono”) — bastiono de la usona prezidanto — kaj kun la gigantoj de la ŝtalindustrio. Tiuj “flegas tre densajn rilatojn kun pluraj altaj funkciuloj” de la Trump-registaro, inter ili la reprezentanto pri komerco, s-ro Robert Lightizer, jam ĉeesta en la skipo de Reagan de la 1980-aj jaroj, kion memorigas enketo de la New York Times.* Oni celas pli defendi la akciulojn ol la kolerajn laboristojn, kvankam iuj el tiuj lastaj povas profiti el la batalo kontraŭ malmultekostaj importoj.

* Jim Tankersley, “Steel giants with ties to Trump officials block tariff relief for hundreds of firms”, The New York Times, 5-an de Aŭgusto 2018.

Certe, la liberkomerco laŭdata preskaŭ ĉie — inkluzive de s-ro Xi — frapis milionojn da salajruloj tra la mondo kaj kaŭzis senprecedencajn ekonomiajn detruojn. Sed la protektismo komplete turnita al la libera profito tia, kian s-ro Trump praktikas, ne vere ŝanĝas la situacion por la giganta plimulto de la usonaj civitanoj. La komerca batalo do eble rezultigos nur malmultajn gajnantojn ... kaj eĉ neniun.

Por la ĉefa ekonomia konsilisto de la Blanka Domo, s-ro Lawrence Kudlow, ne estas dubo: Pekino fine cedos al la postuloj de la usona prezidanto. Laŭ li la ĉina ekonomio troviĝas ĉe la rando de eksplodiĝo. “La podetala komerco kaj la investoj disfalas”, li asertis dum diskuto de la registaro filmita de usonaj ĵurnalistoj kun la konsento de s-ro Trump.* Nu, nenia datumo konfirmas tiujn fanfaronaĵojn. La ĉinaj importoj daŭre kreskis, de 27,3 elcentoj inter Julio 2017 kaj Julio 2018 — kio supozigas fortan aktivecon. La eksportoj siavice daŭrigas sian kreskadon — malpli rapide, sed en la respektinda ritmo de 12,2 elcentoj jare.

* “Transcript of 8/16 Trump cabinet meeting: economic policies matter”, 16-an de Aŭgusto 2018, www.realclearpolitics.com.
La revo de azia koalicio

TAMEN LA alfrontiĝo ne estos sendolora. La vendoj al Usono estas 20 elcentoj de tiuj eksportoj. Ilia severega malpliigo nepre sekvigos malaltigon de produktado, en la elektronika aŭ teksaĵa sektoroj, sed ankaŭ en la sektoroj de superkapacito, kiel ŝtalo aŭ ĥemio. Tio devus rapidigi la okazantajn alistrukturadojn, kun la fantomo de sociaj movadoj kun ne kalkuleblaj sekvoj. Krome, fine de Aŭgusto, la ĉefministro Li Keqiang promesis helpoplanon, kiu kompensos eventualajn perdojn de merkatoj al la entreprenoj tuŝitaj de la komercaj restriktoj. Pli ol la rekta efiko al la kresko — inter 0,1 kaj 0,2 elcentoj, laŭ la usonaj studaĵoj — la samtempigo de tiuj alistrukturadoj kaj la transiro al pli kvalifikita ekonomio planita de la registaro povus troviĝi en danĝera situacio.

En la momento Ĉinujo montras kreskokvoton de 6,7 elcentoj en la dua kvaronjaro de 2018, do pli ol la oficialaj atendoj (6,5 elcentoj). Tiu tre politika nombro emfazas antaŭ ĉio la atingitan nivelon de dungado de la laboristaro alvenanta sur la labormerkato kaj la eviton de ĉia grava socia konflikto.

Tamen jam delonge la eksportoj ne plu servas kiel lokomotivo de la ĉina ekonomio. La interna konsumado kaj la investoj (respektive 43,4 elcentoj kaj 40 elcentoj de la MEP) anstataŭis ilin. Se la aferoj tro malboniĝos, la prezidanto havas la rimedojn por restartigi la maŝinon. Certe, li ne povas refari la efikon de 2007-2008, kiam, dum la krizo, lia antaŭulo larĝe malfermis la buĝetajn kranojn, je la prezo de konsternegaj malŝparadoj kaj zorgigaj enŝuldiĝoj — kiujn la nuna potenco provas ripari. Sed li disponas pri agospacoj. Malsame ol la Japanujo de la 1980-aj jaroj “ni havas merkaton de 1,4 miliardoj da loĝantoj, kiun s-ro Trump kaj liaj konsilistoj malfacile povus detrui”, emfazas ĉina ekonomikisto.

S-ro Xi kaj lia skipo disponas pri dua armilo por alfronti malkreskon: la planon “Made in China 2015”, lanĉita antaŭ tri jaroj por disvolvi industrion pli novigan kaj por atingi aŭtonomecon en dek sektoroj (inter ili la informadaj teĥnologioj, sed ankaŭ robotiko, aeronaŭtiko kaj spaco, oceaniko, elektraj veturiloj, biomedicino, novaj materialoj, energio ...). La elspezoj por esplorado kaj disvolvado, publikaj kaj privataj, sekvis; ili nun preterpasas 2,3 elcentojn de la MEP. Kompreneble la potenco esperis mallongigi la tempon de akirado de estontaj teĥnologioj per aĉetado de eksterlandaj entreprenoj; nu, Vaŝingtono vetoas, kaj certaj eŭropaj registaroj, kiel tiu de Germanujo, starigis restriktojn. Tamen ĝi havas sufiĉe da financaj rezervoj por resti pli longe en la ludo en Ĉinujo mem. Nenia fanfara anonco, sed, kiel s-ro Yifan klarigas — en la franca kaj sen vortludo —, “la usona embargo pri la elektronikaj produktoj vekis suspekton ĉe la gvidantoj, ĉar Ĉinujo estas la unua merkato por la usonaj ĉipoj. Post mallonge la ĉinaj entreprenoj produktos ilin ... kaj pli malalt-preze”.

Krom la relanĉon de sia propra ekonomio la ĉinaj gvidantoj sekvas efektive du celojn: havi la manojn liberaj kaj esti aŭdata en la mondo, nome en evolulandoj. La uzado de s-ro Trump de la teĥnologioj sub usona licenco kaj de la eksterordinara privilegio de la dolaro por puni la entreprenojn, kiuj laboras kun Irano kaj por devigi ilin rompi kun tiu lando devis fine konvinki ilin, ke ili devas eliri el la kaptilo de la dependeco. Cetere ili sciigis, ke Pekino daŭrigos sian komercon kun Irano, uzante la juanon, en la kadro de duflankaj financaj interkonsentoj. “Tio estus malebla sen la politiko de internaciigo de nia mono”, emfazas pekina ekonomikisto, specialisto pri internaciaj rilatoj, kiu preferas resti anonima.* Tamen, la grandaj ĉinaj bankoj daŭre laboras plejmulte per dolaroj. La produktoj eksportataj al la landoj fifamigataj de Usono devas enteni nenian usonan eron por ne fali en la trumpajn sankciojn. La telefon-grupo Zhangxing Telecommunication Equipment (ZTE), al kiu dum certa tempo oni malpermesis agi en Usono, fine devis retropaŝi; ĝi estas nun dense superrigardata de Vaŝingtono.* Tiu formo de limigita suvereneco malfacile gluteblas por la naciistoj de Zhongnanhai, kie rezidencas la potenco, en la ombro de la Malpermesata Urbo.

* Vd Yifan Ding, “Bientôt des yuans dans toutes les poches?”, Le Monde diplomatique, Julio 2015.
* Ridha Loukil, “L’équipementier chinois ZTE placé sous tutelle américaine”, L’Usine nouvelle, Antony, 17-an de Julio 2018.

Plej verŝajne oni akcelos la planon “Made in China”, dum ĝi troviĝis ĝuste en la katalogo de riproĉoj flirtigata de la usonanoj. Tiuj vidas en ĝi danĝeran “volon de memsufiĉeco”, certigas Elizabeth C. Economy, direktorino de la aziaj aferoj en la Council on Foreign Relations en Novjorko, kaj eĉ “novan revolucion [kiu] celas defii la internaciajn valorojn kaj normojn, kiujn Usono subtenas”.* Ankaŭ tio estas malproksima de simpla komerca kverelo. La direktoro de la Centro de internacia politika ekonomio ĉe la universitato de Pekino, Wang Yong, kontestas tiun celon: “La argumento, laŭ kiu la ĉina modelo de disvolvado kaj ĝia filozofio celas defii Usonon, ne havas multe da senco. Ĉinujo ne proponas disvastigi sian ideologion eksteren kaj insistas pri ĉies rajto sekvi sian propran disvolvadon.”

* Elizabeth C. Economy, “China’s new revolution”, Foreign Affairs, Novjorko, Majo-Junio 2018.

Certe, la lando havas nenian mesian ambicion, kaj ĝia politika modelo ne multe logas. Ĝi tamen pretendas renversi la regulojn dekretitajn post la dua mondmilito sub la egido de Usono, de la Monda Banko kaj de la Internacia Mon-Fonduso. La prezidanto Xi ne kaŝas tion: “Ni volas aktive partopreni en la reformado de la sistemo de monda regado”, li deklaris al la kadruloj de la KPĈ dum la Centra Konferenco pri la Diplomatia Laboro* lastan Junion. Kaj, por fari tion, Ĉinujo teksas sian teksaĵon.

* “Xi urges breaking new ground in major country diplomacy with Chinese characteristics”, 24-an de Junio 2018, www.xinhuanet.com.

Tio estas cetere ĝia tria armilo por alfronti la usonan embargon: apogi sin sur aliaj partneroj, kaj unue sur siaj najbaroj. La plej multaj inter ili timas ĝian potencon kaj ĝian ekonomian apetiton, sed ili bezonas vendmerkatojn, kaj la interazia komerco sole egalas al 43 elcentoj de la komerco de la landoj de tiu zono.* Des pli ke, en la pun-febro, la usona prezidanto skuis siajn historiajn aliancanojn, Japanon kaj Sud-Koreujon, per dogan-altigoj ankaŭ al ili (ŝtalo, aŭtomobiloj ktp). Ĉinujo povus kapti la okazon por relanĉi la integran regionan ekonomian partnerecon (RCEP), liberkomercan traktaton, kiun Ĉinujo konceptis por agi kontraŭ la transpacifika partnereco (TPP) lanĉita de s-ro Barack Obama kun la ideo — jam — ĉirkaŭbari Ĉinujon kaj kiun s-ro Trump ĵetis en la rubujon. Krom la dek landoj de la Asocio de la nacioj de Azio kaj de la Sud-Oriento (Anase laŭ la franca, aŭ Asean laŭ la angla)*, la traktato entenas Japanujon, Aŭstralion, Nov-Zelandon, Hindujon [Baraton] kaj Sud-Koreujon.

* “Examen statistique du commerce mondial 2018” [“Statistika ekzameno de la monda komerco 2018”], Monda Organizaĵo pri Komerco, Ĝenevo, www.wto.org.
* Birmo, Brunejo, Kamboĝo, Indonezio, Laoso, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamujo.

La direktoro de la Esplorcentro Aŭstralio-Japanujo ĉe la aŭstralia nacia universitato, Shiro Armstrong, vidas en tio “la naturan okazon por konstrui azian koalicion (...). La grupo entenas iujn el la plej gravaj kaj plej viglaj ekonomioj de la mondo”. Kaj li citas aŭstralian studaĵon, kiu montras, ke, “eĉ se la doganaĵoj altiĝos dekkvin-elcente en la mondo (kiel dum la Granda Depresio), la landoj de la RCEP povus daŭrigi sian ekspansion per tio ke ili forigas la doganaĵojn inter si”. Ne certas, ke ili ĉiuj pretas fari tion. Aŭstralio ekzemple ĵus fortenis la grupon ZTE, kiu devus starigi la reton 5G. Sed diskutoj okazas. Pekino kaj Tokio rekomencis la dialogon. Seulo serĉas punktojn de apogo en siaj intertraktadoj kun Pjongjango. Hindujo provas ekvilibriĝi inter Pekino kaj Vaŝingtono ...

La ĉinaj entreprenoj siavice komencis delokadi por ĝui ankoraŭ pli malaltajn salajrojn, kiel tiujn de Bangladeŝo, Vjetnamujo aŭ Sud-Afriko, kaj por ... ĉirkaŭiri la embargon kaj la altigitajn doganaĵojn: la produktoj organizitaj de la ĉinaj grupoj havos la stampon made in Bangladesh, made in Vietnammade in South Africa, kaj do estos ekster la usonaj doganaĵoj.

Krome, la famaj novaj “silko-vojoj” ebligas atingi Eŭropon per tera vojo tra la respublikoj de Centrazio kaj tra Ruslando, aŭ per marvojo tra Afriko, devus ankaŭ servi kiel vendo-merkatoj, nome por la konstruado de infrastrukturoj. La ĉina prezidanto tre lerte sukcesis fari tiujn mitajn vojojn multflanka projekto, kreante la Azian Bankon de Investado por Infrastrukturoj (ABII). Tiu havas kvindek sep fondintojn, inter ili Britujon, Germanujon, Francujon, Sud-Koreujon, Hindujon ktp. Per tio oni evitas ĉian financan kaj diplomatian izoliĝon. Ĉinujo antaŭ ĉio timas enfermiĝi en duflankan alfrontiĝon kun Usono, kiel iam la USSR.

Por la momento ĝi vetas pri la komercaj reprezalioj kontraŭ usonaj produktoj, por montri, ke ĝi ne cedos. En Usono tiuj disponoj ne estas senefikaj por la kampkulturistoj, kiuj, kun la altigo de la doganaĵoj, vidas siajn vendojn malkreski, nome por cerealoj, porkaĵoj, bovaĵoj ... S-ro Trump promesis al ili gravajn helpojn (ĝis 12 miliardoj da dolaroj), sed tiuj estos pagataj pogute kaj, laŭ la Wall Street Journal, komenciĝas maltrankvilo: “La patriotismo ne pagas la fakturojn”, atestas iu el ili.* Des pli ke, tre oportune, Pekino komplete forigis la doganaĵojn por sojo importata el Bangladeŝo, Hindujo kaj Sud-Koreujo, kaj aĉetas en Brazilo (cerealojn kaj viandon) aŭ en Aŭstralio. Kaj oni scias, ke ne facilas rekonkeri perditan klienton.

* Jesse Newman kaj Heather Haddon, “US to pay farmers $4.7 billion to offset trade-conflict losses”, The Wall Street Journal, Novjorko, 28-an de Aŭgusto 2018.

En Usono la krucmilito de la Blanka Domo kontraŭ la ĉina invadinto estas relative bone akceptata. En la registaro multaj pensas ke Ĉinujo cedos, same kiel Meksiko, kiu akceptis certajn restriktojn, kaj ĉefe la starigon de minimuma hor-salajro de 16 dolaroj (egala al la minimuma salajro ĉe la tri grandaj usonaj konstru-firmaoj) en certaj entreprenoj, kiuj eksportas aŭtomobilojn.* Neniam antaŭe liberkomerca traktato entenis socialan klaŭzon, kvankam ĝia aplikado estos limigita. Alie okazas ĉe la gigantoj de distribuado kiel Walmart, kiuj provizas sin 80-elcente trans Pacifiko, kaj ĉe certaj industriistoj. Iliaj reprezentantoj, kunvenintaj en Vaŝingtono meze de Aŭgusto, taksis, ke “tiuj doganaĵoj faros financajn detruojn en [iliaj] industrioj kaj malfavoros la usonajn konsumantojn”.* Tiu argumento estas klasika, kiam oni volas argumenti kontraŭ ĉia protekto. Ĝi tamen estas vera. Por esti efikaj, necesus ke tiuj decidoj estu akompanataj de grava altigo de la aĉetpovo de la usonanoj — kio ŝajne ne estas sur la tagordo —, kaj ĉefe — eĉ malpli verŝajna — de reveno de la industrioj al la usona teritorio. Laŭ Bloomberg, la mastroj de teksaĵoj kaj de vestaĵoj ekzemple turnas sin al aliaj regionoj: Vjetnamujo, Kamboĝo ktp.* Kelkaj industrioj, ekzemple tiuj kiuj uzas specialajn ŝtalojn, jam akiris esceptojn kaj povas importi pli libere.

* Kvardek elcentoj de la produktad-valoro de aŭtomobilo devos veni de entreprenoj, kie la salajro estas je minimume 16 dolaroj hore.
* Owen Churchill, ”US trade panel hears harsh criticism of proposed new tariffs — and praise for Chinese craftsmanship”, South China Morning Post, 21-an de Aŭgusto 2018.
* “Fashion retailers turn to Cambodia and Vietnam as tariffs hit China”, Bloomberg News, 20-an de Aŭgusto 2018.

Dum la ĉirkaŭaĵo de s-ro Trump esperas ŝanceli Pekinon, tiu de s-ro Xi volas kredi ke, post la usonaj mez-mandataj elektoj en novembro, Vaŝingtono revenos al la tablo de intertraktado. Tamen, notas An Gang, esploristo ĉe la Pangoal Institution, ĉina pensfabriko, la konflikto ege transiras la komercan demandon: “La malkonsento havas nun militajn kaj strategiajn implikaĵojn.”* La gvidaj rondoj timas, ke la problemoj etendiĝos al la Ĉina Maro kaj al Tajvano, kie la streĉitecoj neniam estis tiom fortaj.

* “China, unsure how to handle Trump, braces for “New Cold War””, v.c.

Unu afero certas: la modelo de internaciigo kaj de specialigo de la produktadoj, starigita dum la lastaj jardekoj, en la Okcidento same kiel en Ĉinujo, fartas malbone. Tamen, nenia alia modelo skiziĝis, nek ĉe la adeptoj de la ĉineca “komunismo” nek ĉe la flatistoj de la usoneca kapitalismo, eĉ miksita kun protektismo. Tio lasas la pordon malfermita al ĉiaj superpromesoj.

Martine BULARD.