Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La prezidanto Daniel Ortega en sakstrato

Subprema devojiĝo en Nikaragvo

Ekde Aprilo, Nikaragvo suferas stratajn alfrontiĝojn. Ĉe unu flanko manifestaciantoj de diversaj socialaj devenoj kaj kun ofte malkongruaj ambicioj. Aliflanke, la ŝtatestro, s-ro Daniel Ortega, kiun la subpremado de timigas. En la 1980-aj jaroj la sandinista gvidanto povis kalkuli kun la subteno de la internaciisma maldekstro. Kiel tio statas hodiaŭ?

EKZISTAS du interpretoj de la politikaj perfortoj, kiuj disŝiras Nikaragvon ekde la lasta Aprilo. Unuflanke la prezidanto Ortega, la sandinista gvidinto reveninta al la kapo de la lando per la urnoj en 2006, prezentas sin kiel la viktimon de provo de “puĉo” aŭ de “konspiro” farata de la “teroristoj”, de “deliktuloj” kaj de “fidrogaj komercistoj”. Aliflanke, la kontestantoj — studentoj, kampuloj, pensiuloj, indiĝenoj ktp —, kunvenantaj en mobiliziĝoj samtempe amasaj kaj malhomogenaj, kiuj nomas sin “memkunvokitaj”, proklamas ke ili volas pace renversi la “ortegistan, nepotisman kaj koruptan diktatorecon”.

En Eŭropo same kiel en Norda kaj Suda Ameriko, la internacia maldekstro, iam solidara kun la revolucio de la Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo (FSLN laŭ la hispana) gvidata de la sama Ortega en la 1980-aj jaroj, ankaŭ dividiĝas. La unuaj, proksimaj de la plimulto de la komandanto, de la politikaj respondeculoj kaj de la sandinistaj intelektuloj de hieraŭ, kiuj forlasis la SFNL, seniluziiĝintaj aŭ eksigitaj de la ortegismo, denuncas la novliberalan, konservativan kaj aŭtokratan karakteron de potenco, kiu, laŭ ili, trompas la internacian opinion, ĉar ĝi deklaras sin socialista; inter ili la Zapatista Armeo de Nacia Liberiĝo en Meksiko, la Sentera Movado en Brazilo aŭ s-ro José “Pepe” Mujica, prezidinto de Urugvajo. La aliaj, ekzemple la Forumo de San-Paŭlo, kiu kunigas la esencajn latinamerikajn progresemajn partiojn, vidas en la perfortaĵoj la manon de Vaŝingtono kaj la umadojn de loka maldekstro deziranta seniĝi je maldekstra registaro. La pruvo, ili argumentas: S-ro Ortega suferas la atakojn de la granda mastraro kaj de la katolika hierarĥio — kaj ne precizigas, ke la privata sektoro kaj la eklezio estis hieraŭ inter la unuarangaj subtenantoj.

Forlaso de la ambicioj de hieraŭ

LA OPCIOJ de la nemovebla ĝenerala sekretario de la FSLN ne lasas multan spacon por dubo, ekde la elekta malvenko de la sandinistoj ĉe la voĉdonado de 1990. Rekonkeri la potencon, konstrui kaj firmigi sian hegemonion, duobligi la malnetan enlandan produkton (MEP) en unu jardeko (2007-2017) kaj akiri la gratulojn de la internaciaj financ-instancoj, tio havas koston: rezignon pri la iamaj idealoj pri potenc-divido, de socia justeco aŭ de nacia suvereneco.

La prezidanta grupo precize konstruis sian alprenon de ĉiuj potencoj. Ĝi faris interkonsentojn kun la antaŭaj malamikoj:mecenatoj de la kontraŭrevolucio, ideologiistoj de la liberalismo, pli aŭ malpli koruptaj dekstraj politikaj gvidantoj, “prezidant-faraj” kardinaloj, evangeliaj gvidantoj. Ĝi reformis aŭ ĉirkaŭiris la konstitucion, plioftigis la alelektojn kaj sekretajn interkonsentojn, organizis dubigajn elektojn ... Ĉiu manovro estis pravigita de la atingita rezulto: ĉiakoste solidigi la potencon, por ne plu lasi sin priŝteli kiel en 1990. S-ro Orlando Nuñez, konsilanto de la prezidanto, volonte konfirmis tion al ni, dum interparolado en Februaro de 2017: “Kiel ni povintus reakiri kaj poste firmigi nian potencon sen tiuj interkonsentoj kaj tiuj voĉ-aĉetoj? Nenia hegemonio eblas sen alianco. Kiel la dekstraj partioj povus ankoraŭ venki, kiam la plimulto de iliaj gvidantoj sidas nun en la parlamento kiel sandinistaj aŭ aliancaj deputitoj? Ni ne volas plu perdi la potencon per la urnoj.” Mallonge, la sperto de 1990 pravigis senkompleksan oportunismon miksitan kun dozo de cinikismo.

Sur ekonomia nivelo, profitante internacian kuntekston favoran ĝis en 2014 (altaj prezoj de eksportataj krudmaterialoj, ekvalido de la traktato pri liberkomerco inter Usono kaj Centrameriko, larĝanimeco de Venezuelo), la registaro de Ortega instalis sian “modelon de alianco kaj de interkonsento” kun la grandaj entreprenoj.* Tiom, ke s-ro José Adán Aguerri, prezidanto de la precipa mastra federacio, volonte transprenis la rolon de proparolanto de la registaro.

* Pedro Ortega Ramirez, “Politicas económicas han sido acertadas para reducir la pobreza”, 10-an de Aprilo 2018, www.ell9digital.com.

Oni elruligis la ruĝan tapiŝon al eksterlandaj investistoj, tra impostaj malaltigoj kaj sendevigoj, kiuj, laŭ la diversaj taksoj, reprezentas inter 800 milionoj kaj 1 miliardo da dolaroj. La mediprotektaj leĝoj estis malmuntitaj; dekreto de 2017 ekzemple sendevigas la projektojn de naturresursa ekspluatado pri antaŭaj studoj koncerne eblajn sekvojn ... La reĝimo de senimpostaj zonoj estis etendita precipe al la kulturado de tabako kaj de pasio-fruktoj. Aktuale la privata sektoro regas verŝajne 90 elcentojn de la jara produktado de riĉaĵoj*, dum la oficiala agentejo pri stimulado de la lando ĉe la investistoj, Pro-Nicaragua, en sia retejo gratulas sin pro tio ke la minimuma salajro estas “la plej konkurenckapabla en regiona skalo, kio faras Nikaragvon lando ideala por fari laborintensajn operaciojn.” S-ro Ortega faris Nikaragvon “sukces-kronitan modelon”, taksis la Internacia Mon-Fonduso (IMF) en Majo de 2017*, antaŭ ol konsili al la sandinista prezidanto ... trudi al la entreprenoj pli da impostoj, en zorgo de redistribuado!*

* Óscar-René Vargas, Nicaragua cambia, todo cambia, ASDI-Hivos, Managvo, 2014.
* Pedro Ortega Ramirez, “FMI reconoce exitoso modelo de Nicaragua”, 4-an de Majo 2017, www.ell9digital.com.
* Vd “Recherche percepteurs désespérément”, Le Monde diplomatique, aprilo 2018.

La ortegismo jubilas: la ekonomia kresko estas inter la plej altaj de la kontinento (4 ĝis 5 elcentoj jare), la eksterlandaj investoj kreskegas (mezume + 16 elcentoj jare ekde 2006), same kiel la eksportoj (+ 8 elcentoj), kaj la komerco kun Usono, kun distanco la unua partnero, kreskas. La registaro investas, konstruas, modernigas kaj garantias stabilecon kaj socialan pacon. Danke al la petrol-helpo de la ĉavesisma Venezuelo — ĉiujare la ekvivalento de kvarono de la nacia buĝeto — ĝi financas plurajn celatajn sociajn programojn. Sed la grandajn transformad-ambiciojn de hieraŭ ĝi anstataŭigas per similaj projektoj de “batalo kontraŭ la malriĉeco”, fine, al tiuj, kiuj dek jarojn antaŭe akompanis la strukturajn adaptojn.

Kaj tio ne sen noti certajn sukcesojn, ofte troigatajn en la oficialaj anoncoj. Laŭ la registaro la parto de la loĝantaro vivanta sub la sojlo de malriĉeco malgrandiĝis, pasante de 42,5 elcentoj en 2009 al 29 elcentoj en 2013. Se oni aplikas la metodon uzatan de la Monda Banko, la reduktado montriĝas malpli granda: de 44,7 elcentoj de malriĉuloj en 2009 al 40,5 elcentoj en 2013, dum la ekstrema malriĉeco stagnas (de 9,7 al 9,5 elcentoj). Sed la malegalecoj kreskis, pri kio la oficialaj taksaĵoj konsentas.* “La nombro de multmilionuloj (minimume po 30 milionoj da dolaroj) konstante kreskis de antaŭ kvar jaroj kaj atingas hodiaŭ 210”, skribis la ekonomikisto Enrique Sáenz en 2016.* Du jarojn antaŭe la grandaj riĉuloj de la landoj jam koncentris inter si tiom da riĉaĵoj kiom iliaj kolegoj en Gvatemalo, la plej grava ekonomio de la terkolo kaj inter la plej malegalecaj de la mondo.

* La nombroj de tiu ĉi paragrafo estas prenitaj el Arturo Grigsby, “La ley Nica nos coloca en una situación de alto riesgo. ¿Nos tocará repetir el mito de Sísifo?”, Envío, n-ro 415, Managvo, Oktobro 2016.
* Edmundo Jarquin (sub la dir. de), El régimen de Ortega. ¿Una nueva dictadura familiar en el continente?, Pavsa, Managvo, 2016.

Aliflanke, pli ol la duono de la nikaragvanoj jam ne povas pagi la canasta básica (la ĉiutagajn vivnecesajn produktojn), ĉar la meza reala salajro kovras nur 70 elcentojn de ĝia kosto. Laŭ la Centra Banko de Nikaragvo, 80 elcentoj de la aktiva loĝantaro vivas de la maloficiala sektoro en 2017, kontraŭ 60 elcentoj en 2009. Kaj, malgraŭ la duobliĝo de la riĉaĵoj produktataj interne de ĝiaj limoj en dek jaroj, Nikaragvo restas la plej malriĉa lando de la kontinento post Haitio.

Ekde 2015-2016 la venezuela helpo malaltiĝis, same kiel la prezo de la krudmaterialoj, kaj la etoso de la aferoj kun Usono malboniĝis. Tiu falo de la konjunkturo komplikigis la situacion por la registaro. Ĝi senigas ĝin je rimedoj, kiuj ebligis al ĝi fari sian agadon tolerebla en la okuloj de la loĝantaro. Pli malbone: la krizo minacas la aliancon teksitan de s-ro Ortega — kaj de lia edzino Rosario Murillo, vicprezidantino kaj nun ŝlosila figuro de la potenco — kun du gravaj partneroj, la grandaj privataj grupoj (maltrankvilaj pro malrapidiĝo de la ekonomio kaj pro la sociala kontestado) kaj Usono. Ties latenta malamikeco estis mildigita nur de la kapablo de Managvo garantii politikan stabilecon, liberkomercon kaj plej fidelan kunlaboradon pri migraj aferoj.

Lastan Aprilon la malzorgemo de la registaro fronte al la arbaraj bruladoj en la natur-rezervo Indio Maíz, poste projekto de pensi-reformoj unue pelis sur la straton centojn da ekologiistoj, al kiuj aliĝis pluraj miloj da studentoj kaj da pensiuloj. Ekstreme kolerigita de la perforta subpremado, la opinio poste mobiliziĝis kontraŭ la prezidanta paro kaj ĝiaj simboloj. Dekoj da barikadoj leviĝis tra la lando, ĉefe de studentoj, junuloj el la popolaj kvartaloj aŭ de kampuloj. Pluraj manifestacioj, kiuj kunigis ĝis centmilojn da nikaragvanoj, marŝis tra la urboj. Ili alfrontis la pafojn de la polico kaj de la “volontulaj policistoj” — nomo kiun donis al ili la prezidanto en la televido Cable News Network (CNN) la 28-an de julio — kaj kiu estis ekipita per armiloj de la nacia armeo.

Opozicio en la opozicio

DE TRICENT ĝis kvarcent mortintoj, miloj da vunditoj kaj da malliberuloj poste, provo de “dialogo por la paco” estis abortigita, kaj la lando estis purigita je siaj barikadoj. Certaj studentaj aŭ kampulaj gvidantoj, same kiel sandinistaj disidentoj, kaŝas sin, se ili ne fuĝis eksterlanden. La ŝtatestro siavice gratulas sin pro la reveno al la “normaleco”. Intertempe li tamen perdis la apogon de la katolika ekzlezio — en tiu ĉi konflikto kontraŭ-Ortega peranto — kaj de la granda mastraro. Post pli ol ses semajnoj da subpremado la tri unuaj financaj grupoj (Pellas, Lafise kaj Banpro), kiuj ĝis tiam senkondiĉe subtenis lin, fine lasis lin fali. La Supera Konsilantaro de la Privataj Entreprenoj (Cosep), la Ĉambro de Komerco kaj Industrio (AmCham) en Managvo kaj la Nikaragva Fondaĵo por Ekonomia kaj Sociala Disvolvado (Funides) estis cetere unuarangaj ĉe la Civitana Alianco por la Justeco kaj la Demokratio, invitita de la Episkopa Konferenco por intertrakti kun la registaro. “Ili postulas la finon de la perforto kaj la okazigon de anticipaj elektoj en 2019, sed ne la ĝeneralan strikon nek la tujan eksigon de la prezidanta paro, kion postulas aliaj komponantoj — parto pli populara aŭ pli maldekstra — de la opozicio”, bedaŭras la studenta respondeculino Claudia H.

“La ribelo estas diverselementa, konfirmas s-ro René Rodríguez, universitata aktivulo de la grupo SOS Nicaragua. Unuflanke la “Miami boys”, kiuj eniris la landon post la malvenko de la sandinista revolucio en 1990, kun mastra programo proksima al la usonaj interesoj. Aliflanke mltaj historiaj sandinistoj kaj serio da socialaj, studentaj, feministaj, indiĝenaj kaj kampulaj organizaĵoj, kiuj kontraŭas la prioritaton al elminado kaj la koncentradon de la grundoj.” La unuaj deziras, ke Vaŝingtono pli akrigu siajn kondamnojn kaj aktivigas sian Nicaraguan Investment Conditionality Act (NICA). Tiu teksto, kiu atendas aprobon en la Senato de pli ol jaro, kondiĉas la konsenton de Usono al pruntoj de la multflankaj institucioj “al restarigo de la demokratio kaj al la batalo kontraŭ la korupto”. La duaj starigis la Kunlaboradon de la Sociaj Movadoj, kiu, sen rekta politika apogo, proponas “vojon por demokratiigo”: eksigo de la reĝimo Ortega-Murillo, starigo de transira registaro, elekto de konstituciiga asembleo.

Aktuale, dum la soci-ekonomia situacio daŭre pli malboniĝas, la nikaragva potenco vetas sur la brutala estingo de la “puĉistoj”. Ekstere ĝi provas kompromisi kun la rekomendoj kaj la minacoj de sankcioj de “internacia komunumo”, pri kiu neniu forgesis, ke ĝi subtenis ke en la lastaj jaroj ĝi subtenis, aplaŭdis kaj eĉ financis Managvon pro la ortodokseco de sia politiko ...

Bernard DUTERME.