Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Filozofio

Pensado de batalo

LA HISTORIOGRAFIO de nia lastatempa pasinteco, kun tiu de la ekonomio, estas sendube la intelekta kampo, kiu daŭre restas la plej konflikta. En ĝi temas pri la ebleco aŭ maleblo referenci la emancipajn kaj revoluciajn provojn, kiujn la historio spertis; same multaj solvoj por ŝanĝi la kapitalismon kaj do da refutoj de ĝia pretendo reprezenti la sole eblan manieron de sociala organiziĝo. Pro tiu konstato, kaj pro la neceso doni al la progresemaj aktivuloj ilian historion, la itala komunista filozofo Domeniko Losurdo*, malaperinta lastan junion, entreprenis kompletan kritikon de la dominanta historiografio.*

* Itale: Domenico Losurdo. -vl
* Domenico Losurdo, Le Révisionnisme en histoire. Problèmes et mythes [La reviziismo en historio. Problemoj kaj mitoj], Albin Michel, kol. “Histoire”, Parizo, 2006.

La unua kampo, en kiu li praktikis sian analizon, estis tiu de la intelekta genealogio de la politikaj fortoj. Li sekvis la rektan linion de la studoj dediĉitaj de Georgo Lukaĉo al la germana historio de la pensado* kaj li entreprenis la kontestadon de la liberala rakonto de miljara alfrontiĝo inter libereco kaj totalismo, kia legeblas ekzemple ĉe Karl Popper. En la studado, kiun li dediĉis al la politika liberalismo*, li profundigis la intuicion, jam ĉeestan ĉe Karlo Markso, de profunda ambiguo de tia filozofio, kiu estiĝis inter la 17-a kaj la 19-a jarcentoj, de John Locke ĝis Alexis de Tocqueville, ĉirkaŭ la nocioj de naturrajto kaj individua libereco. La liberalismo efektive postulas universaligon de la rajtoj, interalie de tiu, fundamenta, de la rajto je proprieto. Kio principe emancipas grupojn politike malgrandajn, sed kio iras sampaŝe kun la grava malboniĝo de la kondiĉoj de tiuj, al kiuj tiuj rajtoj estas rifuzitaj — kion ilustras la sklavismo, tipa por tiu “ekskluda klaŭzo”, kiu konsistigis la liberalismon. La limo inter liberala tradicio kaj konservativa tradicio estas pro tio almenaŭ malklara ...

* Georges Lukács, [La Destruction de la öraison. De l’après Nietzsche à Heidegger et Hitler [Georgo Lukaĉo: La detruado de la racio. De post Niĉeo ĝis Heidegger kaj Hitlero], Delga, kol. “Philosophie”, Parizo, 2017, 465 paĝoj, 24 eŭroj. — Pri lia prezentado de Niĉeo vidu, en Esperanto, Richard Sorg: Domenico Losurdo interpretas Niĉeon, en: Ekonomia krizo. Analizoj n-ro 3, p. 26-42. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, ISBN 978-2-918300-22-9. -vl
* Domenico Losurdo, Contre-histoire du libéralisme, La Découverte, kol. “Cahiers libres”, Parizo, 2013.
— En Esperanto: Domeniko Losurdo: Libereco kiel privilegio. Kontraŭhistorio de la liberalismo. Tradukita de Vilhelmo Lutermano, [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 379 paĝoj, ISBN 978-2-918300-82-3 (= MAS-libro n-ro 85). -vl

Losurdo realigas metodon, kiu miksas filozofion kaj historion, konfrontante la konceptojn uzataj de la studataj aŭtoroj kun la historiaj kromsignifoj de la terminoj, per kiuj ili esprimas ilin. Li aplikas tiun metodon al la plej kanonaj aŭtoroj, inkluzive de Niceo [Friedrich Nietzsche], kio ebligas al li senvalidigi la interpretojn, kiuj izolas liajn plej polemikajn konceptojn (sklavo, virino, judo ktp) el la kunteksto kaj la liatempaj diskutoj, al kiuj ili dankas parton de sia senco.*

* Domenico Losurdo, Nietzsche, le rebelle aristocratique. Biographie intellectuelle et bilan critique, Delga, kol. “Philosophie”, 2016.

En tiu sama perspektivo de kritika prilumado liaj laboroj pri la germana idealismo* male volas montri la elstare progreseman karakteron de tiuj, kiuj estis ofte prezentataj kiel antaŭuloj de la totalismo — unue de Hegelo [Georg Wilhelm Friedrich Hegel]. Losurdo raportas pri la ĉirkaŭaĵoj de lia pensado de la historio, kaj de lia teorio profunde politika de la homa komunumo, ankrita en pensado stampita de admiro por la Franca Revolucio.

* Domenico Losurdo, [Hegel et la catastrophe allemande, Albin Michel, kol. “Bibliothèque du Collège international de philosophie”, 1994. Kp ankaŭ Autocensure eto compromis dans la pensée politique de Kant, Delga, 2018, 22 eŭros.

Ĝuste Hegelo servas al Losurdo kiel vojmarko por skribi la historion de la realaj socialismoj*, la dua granda aspekto de lia verkaro. Kontraŭflue al la abstraktaj kondamnoj kaj de la neado de la historio, kiuj amase montriĝas en la historiografio de la USSR kaj de la Popolrespubliko Ĉinujo, li entreprenas la verkadon de historio de la revolucioj kaj de la reĝimoj, kiuj sekvis ilin, kiel provon per malrapida kaj malfacila lernprocezo. Malperfektaj kaj kelkfoje krimaj, ili estas remetendaj en sian longan historion (pezo de la aŭtokratia tradicio, de la malamo inter la komunumoj, ktp) kaj en sian kuntekston (milita invado de la Sovetunio, situacio de kvazaŭa encirklado, imperiismaj premoj, ktp), kaj ne juĝendaj laŭ ideala normo ekster la konkretaj donitaĵoj. Tiuj analizoj por iuj povus ŝajni kontesteblaj. Sed Losurdo, per sia tuta konsiderinda laboro*, ankaŭ metis la markojn de politika kaj intelekta realproprigo de la granda progresema tradicio.

* Domenico Losurdo, La lutte des classes. Une histoire politique et philosophique, Delga, kol. “Théorie”, 2016.
* En Esperanto aperis, krom lia supre menciita “Libereco kiel privilegio. Kontraŭhistorio de la liberalismo.”,
‣ Domeniko Losurdo: Ĉu fuĝi el la historio? La rusa kaj la ĉina revolucioj hodiaŭ. El la itala germanigita de Erdmute Brielmayer kaj Hermann Kopp, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 204 paĝoj, ISBN 978-2-918300-26-7 (= MAS-libro n-ro 33);
‣ Domeniko Losurdo: Hegelo, Markso kaj la Ontologio de la socia esto, en: Div.: Ontologio kaj fremdiĝo nuntempe. Domeniko Losurdo: Hegelo, Markso kaj la Ontologio de la socia esto; Claudius Vellay: Fremdiĝo el la vidpunkto de la ontologio de Lukaĉo. Materiisma etiko ĉi-flanke de religio kaj kredo. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano. [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2013, 61 paĝoj, ISBN 978-2-918300-86-1 (= MAS-libro n-ro 89), p. 8-24. -vl

Guillaume FONDU.