Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nova kajero de “Manière de voir”

Ĉu estingi la Lumojn?

VINTAGE*, retro*, bela nostalgio ... Oni salutas la pasintecon kiel neniam antaŭe, ĉar la estonteco seniluziigis. La promesoj de la progreso fariĝis minacoj. Ĝi signifas nun kvazaŭ aŭtomate la sukcesojn de la scienco kaj de la teĥnologioj, ofte asociataj de malsalutindaj montriĝoj de la moderneco: la atencoj al la medio, la modifoj de la laboro, la genetikaj manipuladoj ... Iel malklare la nocio mem de progreso estas parigata kun tiu de ŝanĝo. Inkluzive de la valoroj, same individuaj kiel politikaj. Esti malfermita, esti moviĝema, esti vigla: jen kion ĝi pretendas simboli. Tiuj, kiuj rifuzas obei, ŝajne estas ... malprogresemuloj, eĉ reakciuloj aŭ almenaŭ popolistoj. Oni komprenas, ke estas iom da malfido, eĉ se nur vide al la rezultoj de la praktikigo de tiuj trudoj, memorigas la lasta liveraĵo de Manière de voir.*

* Origine: vin(rikolta) jaro, uzata por ĉiaj modoj. -vl
* muzikstilo de antaŭaj modoj. -vl
* “Le progrès en procès” [“Progreso en procezo”], Manière de voir, n-ro 161, Oktobro-Novembro 2018. Ĉe kioskoj aŭ rete: https://boutique.monde-diplomatique.fr].

Ŝajnas, ke tiu malŝato estas saĝa. Sed tamen bonegaj progresoj efektive okazis nome de idealo de progreso. De la forigo de la privilegioj en 1789 ĝis la starigo de la sociala asekuro, de la principo de senpaga instruiĝo, laika kaj deviga, starigita de la Pariza Komunumo ĝis la pagataj ferioj de la Popolfronto, okazis brilaj konkeroj, kiuj inventis la eblecon de mondo, kie ĉiu estu egala kun la alia.

La atingoj ne alvenis meĥanike, kvazaŭ movataj de aŭtonoma forto. Ili estis produktitaj de kolektivaj imagoj kaj bataloj, portataj de la rifuzo de la tradicia komuna saĝo, kiu plej ofte estas nur la interigo de la regantaj valoroj. Jes, rifuzi ke ĉio estu skribita, ke la homoj bezonas ĉefon kaj la socio hierarĥion, ke la malegalecoj estas naturaj, tio signifis ekigi la batalon kontraŭ la rezignacio, inventi estontecon pli kaj pli loĝeblan. Liberiga aŭdaco. Tiu progreso estis sufiĉe paligita, aŭ taksata malpli valora, aŭ devojigita.

Nuntempe ĝia pridubigo volas esti konsiderata kiel aŭtente pNova kajero de “Manière de voir” — Ĉu estingi la Lumojn?

Nuntempe ĝia pridubigo volas esti konsiderata kiel aŭtente progresema. Mirinda perversigo de la vortoj, brila konfuzado de la ideoj. Por pli riĉigi sian humanecon, necesus reveni al la koro, al la animo, al la malnova tempo, kiam oni ankoraŭ sciis vivi, kaj al tio, kion la progreso laŭdire perdigis: la senton de io spirituala. Necesus malfidi la arogantajn Lumojn [la ideojn de la klerismo], kiuj komencis emancipiĝi el la ĉenoj de la obskurantismo kaj de la naturo, per la laboro de la racio, kiu laŭdire feliĉigas nek la homojn nek la planedon. Tio signifas anstataŭigi la armilon de kritika analizo per retiriĝo al asertita homa esenco. Tio signifas dissolvi la demandon de socia progreso en la individuan kulpiĝon. Antaŭ ol iri serĉadi la fantasmajn “perditajn balojn”.rogresema. Mirinda perversigo de la vortoj, brila konfuzado de la ideoj. Por pli riĉigi sian humanecon, necesus reveni al la koro, al la animo, al la malnova tempo, kiam oni ankoraŭ sciis vivi, kaj al tio, kion la progreso laŭdire perdigis: la senton de io spirituala. Necesus malfidi la arogantajn Lumojn [la ideojn de la klerismo], kiuj komencis emancipiĝi el la ĉenoj de la obskurantismo kaj de la naturo, per la laboro de la racio, kiu laŭdire feliĉigas nek la homojn nek la planedon. Tio signifas anstataŭigi la armilon de kritika analizo per retiriĝo al asertita homa esenco. Tio signifas dissolvi la demandon de socia progreso en la individuan kulpiĝon. Antaŭ ol iri serĉadi la fantasmajn “perditajn balojn”.