Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Brutala reformo de emeritaj pensioj en Rusio

La malsociala turno de Vladimir Putin

La Rusaj regantoj decidis prokrasti je pluraj jaroj la emeritaĝon. Tiel, meze de grava ekonomia krizo, la registaro elektis protekti la monujon de la grandaj firmaoj, malkaŝante la ĉefgravecon, kiun ĝi donas al interesoj de la ekonomia elito. Tial, la internaciaj sukcesoj de Moskvo ne plu sufiĉas por certigi la popularecon de la prezidanto.

Meze de junio 2018, dum komenciĝis la futbala mondpokalo, la aprobantoj de drasta reformo de la emeritiĝa sistemo venkis en Rusio. Esperante, ke la sporta entuziasmo preteratentigos ĝin, la ĉefministro Dmitri Medvedev anoncis la decidon de la registaro: la virinoj laboros ĝis 63 jaroj anstataŭ 55, la viroj ĝis 65 anstataŭ 60.

Kvankam S-ro Vladimir Putin pretendis resti ekster tiu debato, lia populareca nivelo falegis de 80% al 63% da aprobaj opinioj. Centoj da protestaj agoj en la tuta lando devigis lin rekte alparoli la loĝantojn en televido. Sensurprize la prezidanto mildigis la leĝprojekton, precipe malaltigante la virinan emeritaĝon ĝis 60 jaroj, kaj li promesis grandan plivalorigon de la pensioj: averaĝe po 1 000 rubloj (13 eŭroj) ĉiun jaron dum ses jaroj.

Sed tiu komunikada manovro nur duone sukcesis. Dum la strataj mobilizadoj forsvenis, la regantaro trafis balotajn malsukcesojn. En septembro, en regionaj balotadoj, kvar kandidatoj (ĉiuj elposteniĝantoj) nomumitaj de Unuiĝinta Rusio, la plimulta partio, devis submetiĝi al dua raŭndo, nekutima fakto en Rusio. En la regionoj de Vladimir kaj Ĥabarovsk, la naciistaj oponantoj (Liberal-Demokrata Partio de Rusio, LDPR) eĉ venkis. Kaj, vidinte la antaŭecon de la komunistoj en la regionoj de Primorje kaj Ĥakasio, la regantaro manovris por nuligi aŭ prokrasti la balotadon.

Kompare kun la politiko en aliaj landoj, la reformo de la Rusia emeritiĝa sistemo ŝokas pro sia amplekso kaj rapideco. De nun ĝis 2029, la laborantoj devos labori kvin pliajn jarojn por ricevi siajn pensiojn, po ses pliaj monatoj ĉiujare. En 1998 ankaŭ la Sud-Korea registaro prokrastis je kvin jaroj la emeritaĝon, sed ĝi planis malpli rapidan evoluon (po tri monatoj ĉiujare). En Germanio kaj Francio, la registaroj plialtigis la emeritaĝon, respektive je unu kaj du jaroj (ĝis 67 kaj 62 jaroj), po unu aŭ du monatoj ĉiujare.

Ĉu por la servo de la “humiluloj”?

La argumentoj de la apogantoj de tiu reformo similas al tiuj aliloke aŭdataj. Unue: maljuniĝado de la loĝantaro. En 2017, laŭ la oficialaj statistikoj de la ŝtatagentejo Rosstat, estis 36,5 milionoj da emeritoj por 83 milionoj da laborantoj, tio estas 2,3 laborantoj por 1 emerito, kontraŭ 3 por 1 en 2002. Nu, tiu malaltiĝo estas nur portempa, ĉar la perturbita generacio de la jaroj 1990-aj estos baldaŭ kunigita en la laborantaro al tiu, pli multa, naskiĝinta en la jaroj 2000-aj, periodo de forta kresko ekonomia kaj demografia.

Dua demografia argumento: la emeritaĝo ne plialtiĝis de post 1932, dum la vivdaŭro multe plialtiĝis. Laŭ la statistikoj de Rosstat, cititaj de S-ro Medvedev, ĝi estis 35 jaroj komence de la jaroj 1930-aj, kontraŭ 72,7 nun. Uzi kiel referencon epoko kiam la infana mortindico, tre alta, lezis tiun averaĝon ebligas aperigi unu el la plej malaltaj vivdaŭroj de Eŭropo, kiel sukceson... Plie, en 1932, nur malplimulto de maljunuloj ricevis emeritan pension. Tiu lasta estis ĝeneraligita al ĉiuj urbanoj en 1956, kaj al kamparanoj aŭ sovkozaj laboristoj en 1967. Tiam novnaskito povis esperi vivi ĝis 69,3 jaroj, nur tri jaroj malpli ol nun. En 2018 la viroj, precipe, devas maltrankviliĝi: ilia nuna vivdaŭro (66,5 jaroj, kontraŭ 77 por virinoj) superas nur je unu jaro kaj duono la aĝon, kiam ili povos ricevi pension.

La liberalaj ekonomikistoj obĵetas: ne gravas la esperata vivdaŭro de novnaskitoj, gravas la nombro de jaroj, dum kiuj la emeritoj vivos. Esploro farita de Lernejo pri Alta Studoj en Ekonomia Scienco*, ofte citata de ĵurnalistoj kaj subtenantoj de la reformo, asertas, ke la homoj atingintaj la emeritaĝon, eĉ prokrastitan, povas esperi plu vivi de 13,4 jaroj (por viroj) ĝis 21,7 jaroj (por virinoj). Tamen la demografo Anatoli Viŝnevski rimarkigas, ke tiu valoro fakte apenaŭ plialtiĝis depost la jaroj 1960-aj, kaj ĝi povas malaltiĝi okaze de plilongigo de la laborperiodo*.

* “La demografia situacio de plialtiĝo de emeritaĝo” (ruslingve), Higher School of Economics, Moskvo, 28-a de junio 2018, www.hse.ru
* “La plialtiĝo de emeritaĝo: demografiaj argumentoj kaj kontraŭargumentoj” (ruslingve), Demoscope Weekly, n°775-776, 18-a de junio-31-a de julio, www.demoscope.ru

Alia problemo ofte menciita: la socia rolo, kiun kutime ludis la virinoj elirintaj el laborantaro 55 jaraĝe. Laŭ la sociologo Elena Zdravomislova, la plej junaj inter ili apartenas al “sandviĉa generacio*, kiu havas duoblan ĉarniran rolon: ili prizorgas samtempe la genepojn, por ebligi laboron al junuloj, kaj la maljunajn gepatrojn, pri kiuj la ŝtatstrukturoj ne vere okupiĝas. Kiujn aliajn solvojn la registaro proponas por faciligi la profesian vivon de patrinoj de junaj infanoj, kaj plie por varti la plejaĝulojn?

* The vilage, 8-a de marto 2018, www.the-village.ru

Poste aŭdeblas la ekonomia argumento: pli longe labori ebligas plialtigi la nivelon de pensioj, kiun la subtenantoj de la reformo kaj la kontraŭantoj opinias nesufiĉa. Nun la averaĝa pensio estas 13 300 rubloj (ĉirkaŭ 175 eŭroj), tio estas 34% de la averaĝa salajro. Konsekvence, 44% de la viroj kaj 66% de la virinoj plu laboras post kiam ili ekakiris sian pension*. Tiu agmaniero jam ekzistis en Sovetunio je samnivela proporcio, sed la emeritoj tiam profitis de pli bona socia nivelo — en 1976 la akiritaj pensioj estis 52% de la averaĝa salajro* , kaj de malpli kosta sansistemo.

* Rosstat, Moskvo, 2016.
* Hélène Yvert-Jalu, “les personnes agées en Union Soviétique”, Population, N°6, Parizo, novembro-decembro 1985.

La virinoj ĵus emeritiĝintaj daŭre laboras precipe en sektoroj kutime “virinecaj” kaj subpagataj, kiel instruistoj en elementaj lernejoj aŭ en malsanulejoj, sociaj kaj kulturaj servoj. La viroj akceptas “laboretojn” malbone pagatajn. En sia televida parolado, S-ro Putin promesis averaĝan pension je 20 000 rubloj antaŭ 2024. Promeso malpli malavara ol ĝia aspekto: se inflacio daŭre konservas la ritmon konstatitan de ses jaroj, tiu altiĝo ebligos nur kompensi la perdon de aĉetpovo...

La Rusa prezidanto profitas de bildo de ŝtatista reganto deziranta restarigi la vertikalecon de la potenco. Dum liaj du unuaj mandatoj (2000-2008), la registaro reprenis la regadon de strategiaj sektoroj kaperitaj de olikargoj, ĉefe tiu de hidrokarbonoj, kaj la sekva reveno de ekonomia kresko denove ebligis regule pagi salajrojn kaj pensiojn. Ĉio tio firmigis la popularecon de S-ro Putin en la malalta kaj meza klasoj, tiuj “humiluloj”, kiujn li ŝatas laŭdi. Tamen, multaj observantoj neglektas la fakton, ke tuj post sia instaliĝo en Kremlo, li komencis “modernigi” la socian ŝtaton, bremsi la publikajn elspezojn kaj starigi impostojn favorajn al entreprenoj kaj altaj enspezoj. Li starigis unikan enspezimpostan procenton je 13% (2001), reformis la sistemojn por sano kaj edukado submetinte la malpliigitajn ŝtatajn subvenciojn al kriterioj pri efikeco kaj rendimento (2006-2012), kaj decidigis novan laborjuron, kiu kliniĝas favore al la mastraro (2002).

La emeritiĝa sistemo ne estis indulgita. En 2002, la registaro starigas gradmalkreskan kotizsistemon aparte maljustan, daŭre validan: la giganta plejmulto pagas 22% el sia malneta salajro al la ŝtata pensikaso, sed tiuj, kiuj enspezas pli ol 67 900 rublojn (900 eŭrojn) en 2018, tio estas proksimume la 15% plej pagataj salajruloj, kotizas nur 10% preter tiu sojlo. La saman jaron, la regantoj aldonas al la ekzistanta strukturo sistemon de deviga kapitaliga sistemo. De nun, 6% de la emeritiĝaj kotizoj nutras ne la pensikason kaj la financadon de la nunaj pensioj, sed financajn perantojn aŭ privatajn pensifondusojn.

En 2005, unua sablero enŝoviĝis en la reforman dentoradon. Protesta movado senprecedenca en postsoveta Rusio oponas la “monigon de socialaj avantaĝoj”, kiu celas malpliigi la senpagajn socialajn servojn (transportoj, flegadoj, ktp...) donatajn al tre granda parto de la loĝantaro. La registaro devis retropaŝi. Faciligitaj de la ega plialtiĝo de la prezo de hidrokarbonoj, iuj brue anoncitaj decidoj helpis trankviliĝon, ĉefe la starigo de porpatrina kapitalo, grava subvencio pagata al patrinoj ekde la dua infano, kaj la lanĉo de federaciaj programoj en edukado, sano, kaj loĝado. Ĉi lastaj kuniras en la komenco kun pli bonaj salajroj por instruistoj, flegistoj, kaj kun pli alta ŝtata financado por renovigo de loĝdomoj.

La ekonomia krizo de 2008 ĉesigis tiun politikon. Poste, la recesio, kiu trafis Rusion en 2014 pro falo de la petrolkurzo kaj okcidentaj punoj ligitaj al la aneksado de Krimeo, devigis la registaron relanĉi sian politikon de buĝeta malabundo unue forigante elspezojn socialajn, edukadajn, sansistemajn. Abundo de helpo kaj impostkreditoj estas konsentataj al la plej grandaj firmaoj, ĉefe petrolkompanioj, kvankam jam la plej profitdonaj*, dum la miliarduloj al kiuj la okcidentaj punoj malpermesas viziti la Okcidenton, tio estas tiuj, kiuj apartenas al la proksimularo de S-ro Putin, ricevas impostrabaton*. Laŭ la kontrevizora kortumo, tiuj impostavantaĝoj konsistas en enspeza perdo de 11 000 miliardoj da rubloj (145 miliardoj da eŭroj) por la federacia buĝeto, kies enspezoj por la jaro 2018 fakte limiĝos je 15 000 miliardoj da rubloj (200 miliardoj da eŭroj)*.

* Novye Izvestia, Moskvo, 6-a de septembro 2018, www.newizv.ru
* RBK TV, 17-a de marto 2017, www.rbc.ru
* Konkludoj de la kontrevizora kortumo de Rusia federacio pri la efektivigo de la ĝenerala buĝeto de la jaro 2017, www.ach.gov.ru

Plialtigo de aldonvalora imposto (AVI) de 18% ĝis 20%, anoncita plialtigo de la procento, daŭre unika, de la enspezimposto: la kurantaj reformoj pli kaj pli fortigas la tendencon al malaltigo de la kotizoj kaj impostoj pri la kapitalo kaj plialtigo de la impostoj pri la laborenspezoj, precipe por la plej malaltaj salajroj. La regantaro ordonas al la loĝantaro fordoni oferaĵojn je la nomo de la internacia prestiĝo de Rusio. Tamen aliaj financaj fontoj ebligus konservi la nunan emeritaĝon kaj plialtigi la pensiojn, des pli en lando en kiu ili pezas nur 7% de la malneta enlanda produkto (MEP), kontraŭ 14% en Francio, Portugalio, aŭ Aŭstrio. La kontrevizora kortumo rekomendas limigi la esceptojn permesitajn al grandaj publikaj firmaoj dezirantaj malpliigi la dividendojn, kiujn ili pagas al la buĝeto de la akciposedanta ŝtato. Estas ja bona kialo: tiuj enspezoj estis kvaroniĝintaj en 2017, jaro kiam ili estis 667,6 miliardoj da rubloj (9,5 miliardoj da eŭroj). Ĉefa proparolanto de la socialaj movadoj en Dumao, la deputito Oleg Ŝein (pli maldekstra ol la centrodekstra partio Justa Rusio, kiu proponis lin) postulas lukton kontraŭ impostaj esceptoj, unikan kotiztabulon, kaj punajn decidojn kontraŭ la entreprenoj, kiuj fraŭdas aŭ kaŝas al impostofico la veran nombron de dungitoj. Laŭ taksado preskaŭ tridek milionoj da homoj estas kaŝe dungitaj.

Dum la realaj enspezoj de la loĝantaro falegis je ĉirkaŭ 10% depost 2014*, la registaro preferas protekti la bonan financan staton de la grandaj riĉuloj. Kvankam la promulgo de la leĝo malmobilizis la oponantojn, la registaro ne eliras senvunda el tio. “La alvoko al la ”tradiciaj valoroj de la plimulto“ kaj al la ”spirita unio“ por unuigi la socion ĉirkaŭ ĝia naciestro neniel helpas, kiam temas pri tia malpopulara decido”, rimarkigas Ilja Budrajtskis, historiisto kaj maldekstra politika aganto. Por multaj subtenantoj de S-ro Putin, allogitaj ĝis nun de lia bildo kiel protektanto de la popolo, jen farita pruvo: la interesoj de la klasoj malaltaj kaj mezaj ne pezas kontraŭ tiuj de la ekonomia kaj financa elitaroj. Tial, la somero 2018 markas la finon de la eŭforio, kiu sekvis la aneksadon de Krimeo.

* “La sociala kaj ekonomia situacio de Rusio” (ruslingve), Rosstat, 2018.

Karine CLÉMENT