Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Historio

Klasikuloj por la popolo

Necesis la renkontiĝo de la nocio popolo, senigita je siaj negativaj kromsignifoj, kaj la industriiĝo de la produktad-teĥnikoj por ke evoluu la ideo krei kolektaĵojn de la grandaj literaturaj kaj politikaj verkoj je malalta prezo. Tiu entrepreno, ofte portata de la spirito de la klerismo kaj de espero je kolektiva emancipiĝo, estis kronita de sukceso.

KIU PROMENANTE en okaza librovendejo, ne falis sur libron de Platono, de Vilhelmo Ŝekspiro aŭ de Voltero en malmultekosta malnova kolektaĵo de klasikuloj? La “Classiques Larousse” en Francujo — naskitaj en 1933 —, la “Little Blue Books” en Usono aŭ la “Penguin Classics” en Britujo siatempe estis eksterordinare popularaj. Kun siaj antaŭuloj ili dum du jarcentoj ludis konsiderindan rolon, internaciskale, en la intelekta elformiĝo de la malpli bonstataj homoj.

La unuaj entreprenoj tiaj aperis komence de la 19-a jarcento, kvankam la “Blua biblioteko”, disvastigita ĉefe de stratvendistoj, jam en la 17-a jarcento enkondukis la principon de malaltpreza kolektaĵo. Tre verŝajnas, ke tiuj malmultekostaj romanoj, dramoj, diversaj manlibroj tiam estis unu el la precipaj kultur-fontoj por la malpli kleraj homoj. Ekde 1799 la franca presisto kaj tipografo François-Ambroise Didot (1730-1804) startigis la “Kolektaĵon de francaj kaj latinaj klasikuloj” kaj aperigis en pluraj eldonoj sur papero de malegala kvalito, kun adaptitaj prezoj, Horacio, Vergilio, Jean de La Fontaine ...

Aliaj sekvis. En la unua triono de la jarcento, en Italujo, Giovanni Silvestri konceptis la “Biblioteca scelta di opere italiane antiche e moderne” (“biblioteko de elektitaj antikvaj kaj modernaj italaj verkoj”). Proksimume samepoke la aŭdaca Carl Joseph Meyer startigis en Germanujo, kun grandega sukceso, la “Miniatur-Bibliothek der Deutschen Klassiker” (“Miniatur-biblioteko de la germanaj klasikuloj”) — asertante, ke Goeto (Johann Wolfgang von Goethe) kaj Ŝilero (Friedrich von Schiller) estas la proprieto de ĉiuj, kion kontestis tiuj, kiuj posedis la rajtojn ... — kaj William Pickering, en Anglujo, la “Aldine Edition of the British Poets” en kvindek tri volumoj.

La kresko de la loĝantaro kun lerneja kleriĝo, la industriiĝo de la produktad-teĥnikoj, la populariĝo de la principo de kolektado* kaj la konvinko, ĉe iuj, ke gravas ke la konoj estu alireblaj por ĉiuj multigas la kolektaĵojn de tio, kio estas konsiderata kiel la plej bonaj produktoj de la homa spirito. Routledge kaj Macmillan en Britujo, Hetzel kaj Hachette en Francujo dum la dua duono de la 19-a jarcento per malaltigo de la prezoj konkurencis por konkeri la plej grandan parton de la nacia merkato, kaj la panteono de la klasikaj verkoj ludis decidan rolon en iliaj eldon-strategioj. Pierre-Jules Hetzel estis en 1848 kabinet-ĉefo de Alfphonse de Lamartine — tiam ministro pri eksteraj aferoj — kaj, kiel respublikano, li poste ekziliĝis en Belgujo. Li estis amiko de Jean Macé, la fondinto de la Ligue de l’enseignement (“Ligo de instruado”) kaj eldonis Prudonon*, Jules Verne, kaj tra la revuo Magazino pri edukado kaj libertempo li kreis specifajn kolektaĵojn por la junularo. La skota eldonisto Nelson specialiĝis pri kolektaĵoj de represitaj verkoj en la originala lingvo aŭ tradukitaj en Francujo, Germanujo, Hungarujo kaj Hispanujo, kun provoj ankaŭ en Ĉinujo kaj Ruslando.z7 La sukcesoj estis certe grandega: en 1884 Frederick Warne & Co. asertis esti vendinta tri milionojn kaj duono da ekzempleroj en dek kvin jaroj de sia kolekta serio “Chandos Classics”, kiu entenis pli ol cent titolojn (Ŝekspiro, Walter Scott, Vergilio, Miguel de Cervantes), kaj Nelson en 1913 anoncis ke tridek mil libroj ĉiutage eliras lian ĉefan presejon.

* Isabelle Olivero, L’Invention de la collection, Éditions de l’Institut mémoires de l’édition contemporaine — Éditions de la Maison des sciences de l’homme, coll. “In octavo”, Parizo, 1999.
* France: Pierre-Joseph Proudhon (1809-1865), franca politika teoriulo. En 1840 li verkis “Kio estas la proprieto?” Lia verko “La filozofio de la mizero” (1846) havis grandan influon en Francujo dum longa tempo kaj fariĝis unu el la bazoj de la anarĥiisma pensado. Markso respondis al ĝi per “La mizero de la filozofio”. Vd Karlo Markso: La mizero de la filozofio. Respondo al Prudono: “La filozofio de la mizero”, kun antaŭparolo de Frederiko Engelso.; Pri J. B. Prudono. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 196 paĝoj, ISBN 978-2 918399-08-3 (MAS-libro n-ro 17). -vl

Dum la sekva jarcento la furoro ne ĉesis. Tiuj entreprenoj estis ofte la frukto de kunlaborado inter eldonisto kaj direktoro de kolektaĵo. Tio okazis komence de la 20-a jarcento ĉe la “Everyman’s Library” (“ĉies libraro”) de Joseph Dent kaj Ernest Rhys, aŭ pri la serio de la “Great Books of the Western World” (“grandaj libroj de la okcidenta mondo”) de Mortimer Adler, kiu ekde 1952 aperadis ĉe Britannica.* La “Bibliothèque de la Pléiade”, kreita de Jacques Schiffrin kaj post la dua mondmilito daŭrigata de Gallimard kaj Jean Paulhan, kvankam ne malmultekosta, tamen naskita en la spirito de demokratiigo de la aliro al la plej bonaj eldonaĵojn de la plej bonaj aŭtoroj. Same kiel la vortaroj kaj enciklopedioj kaj la popularaj romanoj, tiuj kolektaĵoj estis adaptitaj al la diversaj distribu-formoj por la granda publiko: vendo en librovendejoj, libro-kluboj aŭ vendo per korespondado. En la formo de poŝlibroj (paperbacks en la angla) aŭ digests (resumoj), la malmultekostaj klasikaĵoj neniam malaperis el la bibliotekoj kaj librovendejoj, por kontentigi la postulon ligintan kun la lernejaj programoj.

* Tim Lacy, The Dream of a Demoratic Culture: Mortimer J. Adler and the Great Books Idea, Palgrave Macmillan, Londono, 2013.

Kvankam ili havas la komunan trajton ke ili ekspluatas la fontojn liberajn de aŭtoraj rajtoj kaj ofertas ilin moderpreze, tiuj kolektaĵoj tamen ne similas. Ne ekzistas unueca formo de tiu modelo. Iuj publikigas kompletajn verkarojn, aliaj eltiraĵojn aŭ densigitajn tekstojn; iuj aperigas impresan kritikan aparaton, dum aliaj lasas la verkon simple tia, kia ĝi estas.

Kelkfoje ili koncentras sin al la nacia literaturo: “Niaj grandaj aŭtoroj” ĉe E. Dentu, kiu antaŭe aperigis Prudonon aŭ Louis Blanc* kaj kiu prezentas en tiu kolektaĵo felietonistojn por la tre larĝa publiko, kiel Paul Féval kaj Pierre Alexis Ponson du Terrail; “Every Irishman’s Library”, en 1915, ĉe Talbot Press, kiu komencis per antologio de nacia poezio. Aliaj preferas la internacian literaturon: la “Biblioteca universale Rizzoli”, fondita en 1949, ekzemple, kiu tamen komencis per I promessi sposi (“La fianĉoj”) de Alessandro Manzoni, grava romano de la itala literaturo, tre intime ligita kun la memoro pri la Risorgimento, la unuiĝo de la lando. Iuj ofertas malgrandajn librojn je tre malalta prezo, broŝuritaj sur maldika papero (“La klasikuloj por ĉiuj”, de Hatier, “The Temple Classics” de Dent), la aliaj binditajn volumojn, destinitajn por daŭro malgraŭ iliaj modesta prezo (“la “Modern Library” de Albert Boni kaj Horace Liveright*, “Libro clásico” ĉe Bruguera en Hispanujo).

* Louis Banc [luí blá] (1811-1882), franca historiisto kaj politikisto, teoriulo de la socialismo. Li estis membro de la registaro en 1848, spertis la frakason de sia projekto de socialaj metiejoj. Li estis ekzilita en Britujo kaj revenis al Francujo en 1870. -vl
* Jay Satterfield, “The World’s Best Books”. Taste, Culture, and the Modern Library, University of Massachusetts Press, Amherst, 2002.

La motivoj, kiam ili ne estas simple komercaj, ankaŭ varias. En multaj kazoj tiuj kolektaĵoj klopodis por firmigi nacian, lingvan aŭ kulturan komunumon. Ekzemple en la jaro 1925 dum malaltprezaj kolektaĵoj aperis preskaŭ samtempe en Bonaero de du konataj intelektuloj: la “Biblioteca argentina”, eldonata de Ricardo Rojas, kaj “La cultura argentina“, konceptita de José Ingenieros.* En tiu periodo de firmigo de la respubliko oni volis ebligi komprenon de la kultura kaj politika historio de la lando per elekto de la grandaj verkoj de la pasinteco.

* Fernando Degiovanni, “The invention of the classics: Nationalism, philology and cultural politics in Argentina”, Journal of Latin American Cultural Studies, vol. 13, n-ro 2, Abingdon, 2004.

La celebrado de la klasikuloj, kontraste al la verkoj konsiderataj popularaj, estas konstanta parto de la konservativa retoriko.* Tamen kelkaj kolektaĵoj servis kiel lancopinto por provoj de popola edukado kun emancipaj celoj, nome en Francujo.

* Marc Fumaroli, aŭtoro de la eseo Le Sablier renversé. Des Modernes aux Anciens (Gallimard, 2013), ekzemple en 1997 registris elsendaĵon titolitan “Lisez les calssiques” [“Legu la klasikulojn”], daŭre disponebla en www.canal-u.tv.

Sub la Dua Imperio la “Nacia biblioteko” estis produktata de la presejo Dubuisson ekde la jaro 1863 laŭ decido de la tipografiaj laboristoj, kiuj tie laboris. Ili represadis ĉefverkojn de la franca kaj eksterlanda literaturo je tre malalta prezo, ĝuste kun la celo de popola edukado. La prezo de la volumo estis fiksita je 0,25 frankoj, do la estiĝoprezo. Komence tio estis nur simpla provo limigita al la rondo de fotografistoj, sed la sukceso estis rapida. La fotografistoj organizis sin en laborista societo de la eldonistoj de la “Nacia biblioteko”, kio ebligis al ili aperi publike kiel “popola organo de intelekta emancipiĝo”. La entrepreno daŭris longan tempon, speciale pro la eldonaj decidoj de la direktoro de la kolektaĵo, Nicolas David, kiu preferis la filozofojn de la klerismo, la latinajn aŭtorojn kaj la plej lastatempajn verkojn de François-René de Chateaubriand, Alfred de Musset aŭ de la subfosa Félicité de Lamennais. La kolektaĵo estis daŭrigata en 1926 de Tallandier, granda popola eldonisto, kun la sama celo de kultura demokratiigo, sed ankaŭ kun komercaj ambicioj.*

* Matthieu Letourneux kaj Jean-Yves Mollier, La Librairie Tallandier (1870-2000). Histoire d’une grande maison d’édition populaire. Nouveau Monde Éditions, Parizok 2011.

Inter 1950 kaj 1981 la kolektaĵo “La klasikuloj de la popolo”* de la eldonejo Éditions sociales siavice aperigis preskaŭ sepdek titolojn, kiuj plej ofte estis reeldonoj de famaj verkoj de la literaturo, de politika filozofio kaj de sciencoj. La titoloj devis reprezenti “la grandajn tekstojn kiuj konsistigas la heredaĵon de la universala kaj progresema kulturo, kaj unue la heredaĵon de la franca kulturo”: Thomas More, Moliero, Jean Racine, Luigi Pirandello, Gracchus Babeuf, Goethe, Paul Lafargue, Jean-Paul Marat ktp. La volumoj, kiuj prezentis elektitajn aŭ kompletajn verkarojn, estis akompanataj de solida enkonduko kaj de riĉa kritika aparato: multaj paĝpiedaj notoj liveris la historiajn referencojn, kaj de bibliografio.

* Originale: “Les classiques du peuple”.

LA CELO, por la Grupo de komunistaj historiistoj, inter ili la granda historiisto de la Franca Revolucio Albert Soboul, estis meti en la manojn de la komunistoj kaj simpatiantoj rekonsideratan universalan heredaĵon: “La studento, la gimnaziano, la instruisto, la profesoro, la esploristoj, skribis ili, trovos en ĝi komfortajn kaj sekurajn stud-instrumentojn. La laboristo, la kampara kaj urba laborulo, faros ĝin la bazo de sia libraro kaj tiel ekkonos la kulturan trezoron de la pasinteco kaj la progresemajn ideojn, kiuj konsistigas la fundamenton de la humanismo.”*

* Stéphanie Roza, “Un grand moment d’éducation populaire? “Les classiques du peuple” et le siècle des Lumières” dans Jean-Numa Ducange, Julien Hage et Jean-Yves Mollier (sub la dir. de): Le Parti communiste français et le Livre. Écrire et diffuser le politique en France au XXe siècle (1920-1992), Éditions universitaires de Dijon, 2014.

Kun la diversaj motivoj, kiuj instigis la eldonistojn dediĉi sin al kolektaĵo de klasikuloj por larĝa publiko, ili kune estigis, disvastigis kaj celebradis filozofian, literaturan kaj ankaŭ politikan heredaĵon kaj tiri ĝin el la limigita rondo de klera kulturo por fari ĝin komuna havaĵo alirebla por ĉiaj monujoj.

Anthony GLINOER.