Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉielheliĝo en Azio

EKZISTAS lando kie, malsame ol tio, kio okazas en Brazilo, la justico persekutas konservativajn prezidintojn, kondamnas ili pro fraŭdo kaj sendas ilin en malliberejon. Kie dekstruloj, ekstremdekstruloj kaj protestantaj fundamentistoj sentas sin perfiditaj de s-ro Donald Trump. Kie, anstataŭ ataki traktaton pri atoma malarmado, kiel kun Irano, aŭ trakton pri mezdistancaj raketoj, kiel kun Ruslando, la prezidanto de Usono ŝajnas voli solvi konflikton, kiun neniu el liaj antaŭuloj kapablis ĉesigi, ankaŭ ne la lasta, tamen Nobel-premiito pri paco.

Certe la afero okazas en la Ekstrem-Oriento, certe ĝi estas tro komplika por taŭgi por la granda unuflanka rakontado, kiu formas kaj misformas nian rigardon al la mondo. Tamen, dum la situacio de la planedo estas tiom malluma, la volisma kaj optimisma parolado de la sud-korea prezidanto Moon Jae-in ja devus esti rimarkita. La 26-an de Septembro 2018, en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro*, li eldiris: “Miraklo okazis en la korea duoninsulo”.

* Esprimo sinonima, sed pli trafa, al “Unuiĝintaj Nacioj”. -vl

Ĉu miraklo? Ĉiukaze kompleta returniĝo. Neniu forgesis la furiozajn tvitojn, kiujn antaŭ nur jaro s-ro Trump kaj la nord-korea prezidanto interŝanĝis — “fajron kaj furoron”, la atoman “grandan butonon” ktp. La ambasadorino de Usono ĉe la UN, s-ino Nikki Haley, eĉ konfesis, ke la 2-an de Septembro 2017, por premi Pekinon fari ion ĉe sia najbaro kaj aliancano, ŝi minacis sian ĉinan kolegon per usona invado al Nord-Koreujo. De tiam s-ro Trump salutas la “kuraĝon” de la prezidanto Kim Jong-un, “amiko”. Kaj dum respublikana mitingo li eĉ asertis, ke li sentas por li “amon”!

La koreoj, en la nordo same kiel en la sudo, uzas tiun situacion por progresi per rapidmarŝo: la sud-korea dekstrularo dispeciĝis; la reĝimo de Pjongjango ŝajnas doni prioritaton al la ekonomia disvolvado de la lando. Kalumniata de la demokratoj kaj de la usonaj komunikiloj pro lia proksimiĝo, kiun ili opinias malprudenta, kun Nord-Koreujo, la Blanka Domo ne emas koncedi, ke la memdeklarita majstro de la “arto de la deal” estis superruzita de iu pli ruza ol li. Ĉiukaze, se Usono decidus reveni al la “fajro” kaj al la “furiozo”, tiam la rapida malboniĝo de ĝiaj rilatoj kun Ĉinujo kaj Ruslando preskaŭ malpermesus al Moskvo kaj al Pekino sekvi Vaŝingtonon.

En tiu ĝenerala situacio la atoma malarmado de Koreujo ne devas fariĝi antaŭkondiĉo por realigi aliajn partojn de la intertraktado: ambaŭflanka suspendo de la militaj manovroj, nuligo de la ekonomiaj sankcioj, pactraktato, ĉar Pjongjango nenian rezignos pri sia viv-asekuro sen solidaj garantioj: S-ro Trump ne estas eterna, la mildeco de liaj sentoj ankaŭ ne ... Jen kroma kialo, eĉ se paradoksa, esti optimisma pri la regulado en la venontaj monatoj de konflikto, kiu daŭras jam tri-kvaronan jarcenton.

Serge HALIMI.