Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Germanujo — Kiel la spartakismo estis detruita

EN LA UNUAJ tagoj de 2018 la radikala maldekstrularo honoris sur la stratoj de Berlino Rozon Luksemburgon kaj Karlon Libkneĥton, kiel ĝi faras ĉiujare en la kadro de memorado pri la 15-a de Januaro 1010, kiam tiuj du gvidantoj de la Spartako-Ligo estis murditaj de liberaj korpusoj, la armitaj helptrupoj de la regantaj socialdemokratoj decidintaj dispremi la revoluciajn movadojn tra la lando. Antaŭ la centjariĝo de tiu okazaĵo pluraj eŭropaj intelektuloj studas la pensadon de Rozo Luksemburgo.* En kolektaĵo de dudek kontribuaĵoj, inter ili tiuj de la filozofo André Tosel, kiun la verko honoras, Michael Löwy kaj Pierre Musso, la filozofino Marie-Claire Caloz-Tschopp, kunordiginto de la verko, interesiĝas pri la teorio de la “bumeranga efiko” trudita de la imperiismo kaj kiu troviĝas “en la ekspansiisma logiko de la kapitalismo kiu, post alporti “siajn konvulsiojn al la nekapitalismaj popoloj”, revenas al sia origino kaj tie trudas la novan “ekzistad-manieron””. la historiisto Jean-Numa Ducange parolas ĉefe pri la “politika radikaleco” de tiu pensado “kun liberecana aŭ kontraŭaŭtoritata fono, kiun frakcio de la radikala maldekstro ĝis hodiaŭ deklaras sia.” Tiu ĉi doktrina specifeco klarigas la disopiniojn inter Rozo Luksemburgo kaj Lenino kiu, laŭ Tosel, [por Rozo Luksemburgo, -vl] “havis multe tro dogmecan koncepton de la partio”. Lenino “ne vere respondis al la postulo de demokratio, kiun ŝi formulis, nome kiam ŝi diris, ke ne ne ekzistas libereco, se ne estas libereco por ĉiuj, kiuj ne pensas kiel ni [...].” La malkonsento eĉ pli montriĝas eĉ pri la konsilantaroj (sovetoj laŭ la rusa), kiuj, laŭ la luksemburganoj, por kiuj gravas la memmastrumado de la amasoj, estas konsiderataj kiel [“la “embrioj” de la novaj politikaj institucioj kaj de nova formo de regado, kiu celas eviti, ke la establita potenco forigu la konstituciigan potencon el la scenejo”.

* Marie-Claire Caloz-Tschopp, Romain Felli kaj Antoine Chollet (sub la dir. de), Rosa Luxemburg, Antonio Gramsci, aktualaj, Kimé, Parizo, 2018, 392 paĝoj, 29 eŭroj.

Sed ĉu eblas, ke du pilieroj ekzistas por dividita revolucia potenco, en la koncerna okazo la konsilantaroj kaj registaro dominata de la socialdemokratoj? Kelkaj germanaj subŝtatoj tre frue vetis pri tio, klarigas la universitatanino Cécile Poncet en alia kolektiva verko*: “Matene de la 8-a de Novembro 1918 la bavaroj tiel la unuaj leviĝis (...) kiel gecivitanoj de “libera ŝtato”, regata unuflanke de koalicia registaro (...) kaj aliflanke de konsilantaroj de soldatoj, laboristoj kaj kampuloj” En la unuaj semajnoj aperis novaj rajtoj (voĉdonrajto por virinoj, okhora labortago, eligo de la instrusistemo el la regado de la eklezio). En Aprilo de 1919 la konsilantaro de Bavarujo provis perforte trudi sian solan regionan aŭtoritaton. Ĝi estis rapide disbatita de la centra registaro.

* Alexandre Dupeyrix kaj Gérard Raulet (sub la dir. de), Allemagne 1917-1923. Le difficile passage de l’Empire à la république, Éditions de la Maison des sciences de l’homme, Parizo, 2018, 165 paĝoj, 19 eŭroj.

Tiu malvenko anoncis la finon de larĝa emancipa movado naskita en Kiel, en norda Germanujo. Fine de Oktobro 1918 marsoldatoj tie ribelis. Ili rifuzis fari lastan batalon kontraŭ la angla militŝiparo. Ili sciis, ke batali kontraŭ la britoj signifis ilian mortkondamnon, ĉar la milito estis jam perdita.* La historiisto Martin Rackwitz pritraktas detale ĉiun epizodon de tiu ribelo konsiderata kiel la vera eksplodilo de pli ampleksa kontest-movado, kiu kondukis al la abdiko de Vilhelmo la 2-a kaj krome al la politika fino de la Hohencola dinastio.

* Martin Rackwitz, Kiel 1918. Revolution — Aufbruch zu Demokratie und Republik [Kiel 1918. Revolucio — ekiro al demokratio kaj respubliko]. Wachholtz, Kiel, 2018, 302 paĝoj, 19,90 eŭroj.

Kiel ironio de la historio, tiuj malkontentaj soldatoj, kiu rifuzis la anarĥion, “sed volis socialan respublikon”* konfidis al Gustav Noske. Tiu socialdemokrata deputito kun dekstra linio estis sendita surloken por trankviligi. Certe li evitis sangelverŝon den la havenurbo, sed li restas tiu, kiu poste dispremigis la spartakistan revolucion en Berlino. Simbolo de sekreta interkonsento inter parto de tiu “maldekstro” kaj la fortoj de la reakcio.

* La franclingva tekstero estis tradukita de la aŭtoro.

William IRIGOYEN.