Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La kaŭzoj de renversiĝo — Ĉu Brazilo estas faŝisma?

La elektoj de Oktobro 2018 en Brazilo estis stampitaj de la venko de s-ro Jair Bolsonaro kaj de lia ekstremdekstra grupo, la Socialliberala Partio de Brazilo (PSL). Kontraŭ virinoj, kontraŭ samseksamuloj, rasisto, ĉirkaŭata de tiuj, kiuj favoras revenon de la militistoj en la potencon, s-ro Bolsonaro enkarnigas politikan tendencon, kiu en Latinameriko ekde la fino de la diktatorecoj restis diskreta.

ANKORAŬ antaŭ kelkaj monatoj Brazilo estis survoje al maldekstriĝo. Ĉio indikis, ke s-ro Luiz Inácio da Silva (Partio de la laboristoj, PT) facile venkos en la prezidant-elektoj de Oktobro 2018. Kun 40 elcentoj de la voĉdon-intencoj la prezidinto ĝuis komfortan antaŭecon antaŭ siaj rivaloj, eĉ en la kunteksto de ŝanĝiĝemo kiu komplikigis la taksadojn. Kondamnita pro korupto sekve al dubinda proceso — stampita de severeco, kiun la justico ŝparis al la dekstraj gvidantoj*—, “Lula” la 11-an de Septembro 2018 do devis rezigni pri sia kandidatiĝo. Poste, ekstremdekstra deputito, kiu proponas purigi la landon el la komunismo kaj restarigi la ordon, aperis kiel la fortulo de la kvina plej loĝata lando de la planedo. Ĉu la brazilanoj do fariĝis faŝistoj en kelkaj semajnoj?

* Vd Anne Vigna, “En Brazilo, la disbranĉiĝoj de la skandalo Odebrecht”, Le Monde diplomatique en Esperanto, Septembro 2017.

Malmultaj homoj konis la ekziston de s-ro Jair Bolsonaro (Socialliberala Partio, PSL) antaŭ la elektokampanjo de 2018. Liaj seksistaj spritaĵoj, tiuj kontraŭ samseksamuloj kaj favoraj al torturo aŭ kiuj bedaŭras la mildecon de Augusto Pinochet estus certe forgesitaj se diritaj de iu el la ĉefartikolistoj dresitaj por funkciigi la profitpumpilon. Sed konsiderataj kiel programo de homo kiu akiris 46 elcentojn de la voĉoj dum la unua baloto de la prezidant-elekto, ili trairis la mondon.

La ekstremdekstraj brazilanoj sendube ekzistas. Sed ĉu ili estas pli ol frakcio de la kvardek naŭ milionoj da homoj kiuj voĉdonis por s-ro Bolsonaro? Ĉu prefere taksi, kiel Juan Jesús Aznarez, ĉefartikolisto de la hispana ĵurnalo El País, ke la rezulto de la elekto ilustras “la politikan analfabetecon de granda parto de Latinameriko”, regiono loĝata de “milionoj da analfabetoj pri demokratio”?* Per aliaj vortoj, ke la argumentado de tiuj ĉefartikolistoj por klarigi la elekton de s-ro Donald Trump en Usono kaj la decido favore al la briteliro el la Eŭropa Unio en Britujo aplikeblas ankaŭ al la sukceso de s-ro Bolsonaro en Brazilo?

* Juan Jesús Aznarez, “La solución liberticida”, El País, Madrido, 9-an de Oktobro 2018.

Tria analizo deiras de la sento de punrestado de multaj brazilanoj. Antaŭ nur kelkaj jaroj ilia lando vekis esperon kaj admiron. Dum la kunveno de la G20 de Aprilo 2009 la usona prezidanto Barack Obama interrompis konversacion por rapidi al “Lula”, kiu ĵus alvenis: “Lin mi admiras: la plej populara politika gvidanto de la mondo!” Kelkajn monatojn poste la brita semajngazeto The Economist celebris la “ekflugon” de Brazilo: impresa leviĝo, simboligita de la ekflugo de la statuo de la Kristo Savinto el la pinto de la monto Korkovado, en Rio-de-Ĵanejro.

Dum la gazetaro laŭdas la “saĝan” maldekstron de “Lula” — kontraste al tiu, taksata tro “ruĝa”, de la venezuela prezidanto Hugo Chávez —, Braziljo renversis la hierarĥion de la internaciaj rilatoj. En Majo de 2010 Eŭropo malkovris la amplekson de la krizo en Greklando kaj en Irlando. Brazilo siaflanke montris maldecajn ekonomiajn rezultojn, per kiuj ĝi eĉ donis al si la plezuron de venĝo: prunton de 14 miliardoj da dolaroj al la Internacia Mon-Fonduso (IMF). En la sama jaro Braziljo kaj Ankaro ĉirkaŭiris la okcidentajn registarojn kaj atingis interkonsenton kun Teherano pri la irana atomprogramo. Ŝajnis, ke la mondo ŝanĝiĝis kaj ke Brazilo nun ludas unuarangan rolon.

Malpli ol du jarojn poste la lando vekas konsterniĝon. La scenaristoj de la usona serio House of Cards, kun tamen sufiĉe originalaj intrigoj, koncedas ke ili estas preterpasitaj de la kreemo, kiun la brazilaj skandaloj malkaŝas. Tiuj fraŭdoj, kiujn la komunikiloj — transformitaj en forton de opozicio kontraŭ la longan tempon hegemonia PT — pufigis, senkreditigis la politikan sistemon. La perforto de la delegitoj kontraŭ la institucioj speguliĝas en tiu, kiu premas la loĝantaron sur la strato: oni kalkulas mezume po unu murdon en ĉiuj dek minutoj: duonan milionon inter 2006 kaj 2016. En la supera meza klaso oni jam ne nombras la familiojn kiuj forlasis la landon.

Antaŭ la voĉdonado Brazilo troviĝis en ne daŭrigebla stato. Ekde la 2010-aj jaroj la falo de la eksportoj (kvante same kiel valore) kaŭzis gravan recesion. La dekoj da milionoj da homoj, kiujn la politiko de la PT eltiris el la malriĉeco, ne volis refali en ĝin. Dum la “Lula-jaroj” ili gustumis la progreson kaj la esperon, ke kiuj neniu facile rezignas. La oligarĥaro siaflanke, kiu havis internan ŝuldon, kies repagoj forvoras preskaŭ la duonon de la federacia buĝeto, postulis ke oni daŭre kaĵolu ĝin. Pro manko de rimedoj Braziljo ne povis kontentigi tiom kontraŭajn postulojn. La strategio de repacigo de la iama sindikatisto Lula da Silva, kiu ebligis samtempe mildigi la situacion de la kvartalaĉoj kaj ĝojigi la borson, funkciis dum longa tempo.

De sociala urĝo al subprema urĝo

EN 2013, manifestacioj aperis kun postulo de pli da publikaj servoj. Tre rapide la privataj komunikiloj ŝanĝis iliajn motivojn: ili prezentis ilin kiel reagon al la fraŭdoj, kiuj kovris la ĉeftitolojn de la gazetoj. Tiu agado funkciis des pli bone, ke ĝi donis al la mezaj klasoj la eblecon fine esprimi longe prisilentatan plendegon: tiun, ke iliaj ĉiutagaj privilegioj estis ronĝataj de la sociala politiko de la PT. “Necesas kompreni ke, antaŭ nur kelkaj jaroj, la flughavenoj estis lokoj de distingiĝo, klarigas al ni reprezentantino de la burĝaro de San-Paŭlo en 2013. Kun la kresko de la vivnivelo de la plej malriĉaj homoj, la mezaj klasoj devas nun vicostari apud personoj, kiujn ili konsideras almozuloj.” Kaj kion diri pri la decido de la senato, en 2013, doni al la domservistoj la samajn rajtojn kiel al la ceteraj laboristoj? Neakceptebla humiligo, kiu enkondukis la viruson de klasbatalo en la komfortan universon de la riĉaj klasoj.*

* VdAu Brésil, la trahison des domestiques”, en: “Travail. Combats et utopies”, Maniére de voir, n-ro 156, Decembro 2017-januaro 2018.

En la okuloj de tiu parto de la loĝantaro la korupto ne limiĝas al kontraŭleĝa riĉiĝo de la politikaj gvidantoj: ĝi koncernas ankaŭ la socialajn programojn por la popolaj klasoj, programoj kiuj fariĝis des pli neelteneblaj ke la ekonomia situacio streĉiĝis. Sur la stratoj la sloganoj evoluis. La urĝeco jam ne estis sociala, sed subprema. Oni devis liberigi la landoj el la “komunistoj”, el la reganta PT, kies gvidantoj ŝtelas duoble: unue per plenŝtopado de siaj propraj poŝoj kaj due per dorlotado de la nenifarado de siaj elektantoj.

La ekonomia krizo fariĝis politika, kiam la dekstruloj profitis la situacion en 2016 por eksigi la prezidantinon Dilma Rousseff. La akuzo de korupto estas senbaza, sed la agado funkcias. Enpotenciĝinte sen pasi tra la urnoj, la registaro de s-ro Michel Temer, de la Partio de la Demokratia Movado (PMDB), dekstra), solvis la ekonomian dilemon, al kiu la ŝtato estas alfrontita per tranĉado en la elspezoj, fleksebligante la labormerkaton kaj malaltigante la pensiojn. Lacigita de skandaloj, reganta sen ajna legitimeco, s-ro Temer iom pli senkreditigis la ŝtaton. Lia kvoto de populareco ne superis 3 elcentojn. La jurŝtato malaperis sur la ĉiam pli malsekuraj stratoj; ŝajnis, ke ĝi jam ne ekzistis en la ministrejoj. Iuj postulas revenon de la militistoj. La politika krizo iom post iom transformiĝis en krizon institucian.

En tia kunteksto nova kandidateco de “Lula” por larĝa koalicio de klasoj estis espero: tiu de reveno de periodo de abundeco de la 2000-aj jaroj, kiam la kresko ebligis dronigi la kontraŭecojn de la socio; per aliaj vortoj, la ambicio profundigi la junan brazilan demokration sen renversi la ĝisnunan staton. Laŭ la historiisto Fernando López D’Alesandro, tiu projekto povis kalkuli kun la subteno de la plej klarvidaj sektoroj de la mastraro en agordo kun [la prezidinto] Fernando Henrique Cardoso, la PSDB [Partio de la brazila socialdemokrataro] kaj kun parto de la PT, kiu deziris restarigi socialan pakton”.* Kaj kiam la mono cirkulas, la korupto — en la koro mem de la brazilaj institucioj* — ĝenas malpli. La zumado de la helikopteroj, kiuj transportadis siajn milionulojn de unu nubskrapulo al alia, povas eĉ revigi tiujn, kiuj ĵus aĉetis sian unuan aŭtomobilon. Ĉu tia projekto estis realisma? Enfermita en ĉelo, s-ro Lula da Silva povos nek defendi nek helpi sian nomumitan heredanton, s-ron Fernando Haddad, por fari tion. La espero kondukis en sakstraton: “La PT sen “Lula”, la ideo de nova socia pakto perdas sian fareblon”, konkludas López D’Alesandro.

* Fernando López D’Alesandro, “Con los días contados”, El País, Madrido, 17-an de Julio 2017.
* Vd Lamia Oualalou, “Au Brésil, “trois cents voleurs avec des titres de docteur” Lee MOnde diplomatique, Novembro 2015.

Barante la vojon al la gvidinto, la tradicia dekstrularo pensis malfermi la vojon al sia prezidanteco. Ĝi pafis en sian propran piedon. Kun la subteno de la justico kaj de la komunikiloj ĝi persvadis la popolon ke la ŝtato havas nur unu funkcion: prirabi ĝin. Nu, la elektantoj komprenis, ke la PT estas la partio malplej korupta. Kvankam ĝia pezo malgrandiĝas (56 seĝoj kontraŭ antaŭe 69), ĝi restas la plej granda partio en la parlamento. La dekstrularo siaflanke kolapsis. La PMDB (fariĝinta MDB), la ĉefa elemento de la plej multaj aliancoj en la Kongreso ekde la reveno de la demokratio en 1985, perdas preskaŭ la duonon de siaj seĝoj (de 66 al 34) . La parlamenta grupo de la PSDB fandiĝis de 54 al 29 deputitoj. En la unua baloto de la prezidant-elektoj la voĉoj por la kandidatoj de la du grandaj konservativaj partioj estis apenaŭ 6 elcentoj.

S-ro Bolsonaro, forte subtenata de la evangeliistoj* kaj, por la momento, ne tuŝita de skandaloj, aperis kiel rimedo kontraŭ abomenata sistemo. Egale, ĉu liaj elektantoj aliĝas aŭ ne al liaj ideoj. “En tiu ĉi situacio mi preferas prezidanton kiu estas rasista kaj kontraŭ samseksamuloj ol prezidanton kiu estas ŝtelisto”*, koncedas funkciulo demandita de la British Broadcasting Corporation (BBC).

* Vd Lamia Oualalou, “Les évangélistes à la conquête du Brésil, Le Monde diplomatique Oktobro 2014.
* “Brasil: Por qué voto a Bolsonaro? “Prefiero un presidente homofóbico o racista a unuo ue sea ladrón”, BBC News Mundo, Londono, 8-an de Oktobro 2018.

La “solvo” Bolsonaro en ĉiuj punktoj distingiĝas de tiu kiun reprezentas “Lula”. Inter defendo de la ĝisnuna stato kaj la demokratio Bolsonaro jam delonge elektis. En ĉiu etapo lia recepto baziĝas sur jena principo: la plej malfortaj devas fari koncedojn. La defendo de la individua sekureco kaj de la privata proprieto, kiu zorgigas la popolajn klasojn same kiel la aliajn, postulos la oferon de senkulpaj vivoj. La restarigon de la sociaj hierarĥioj, kiu redonas al la superaj tavoloj de la mezaj klasoj iliajn privilegiojn, implicas degradi certajn kategoriojn de la loĝantaro (plej ofte laboristinojn kaj nigrulinojn) al la rango de subalterna plebo. La subtenado al la entreprenoj kondukos ekzemple al tio, ke la ministrejo pri medio estos metita sub la kuratorecon de tiu pri kampkulturo kaj al forlaso de la pariza interkonsento pri la klimato. Kaj la defendo de la merkataj interesoj (kiun garantias la bonaj konsiloj de la eksa bankisto Paulo Guedes, kun kiu s-ro Bolsonaro ŝajnas nun nedisigebla) estos akompanata de la kresko de la malriĉeco kaj de la malegalecoj.

“Malfeliĉe oni vere ŝanĝos la aferojn nur per interna milito, deklaris la ekstremdekstra deputito en 1999. Necesas fari la laboron, kiun la militista reĝimo [1964-1985] rezignis fari: mortigi proksimume tridek mil personojn. Kaj se senkulpuloj mortas, tio estas la prezo pagenda.”* En la momento la tankoj ankoraŭ dormas en la kazernoj, kvankam certaj membroj de la PSL, kiun ilia sukceso aŭdacigis, korpe agresis maldekstrulojn, samseksamulojn kaj opoziciulojn. La manovroj de la dekstrularo kaj de la komunikiloj kontraŭ “Lula” tamen ebligis la maleblon: levi la politikon, kiun s-ro Bolsonaro enkarnigas, en la rangon de akceptebla solvo por parto de la lando.

* Fernanda Trisotto, “O dia que Bolsonaro quis matar FHC, sonegar impostos e declarar guerra civil”, Gazeta do povo, Curitiba, 10-an de Oktobro 2017.

Renaud LAMBERT.