Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Serĉado de memsufiĉo ĉiakoste

Malgraŭ la blokado, la duoninsulo Kataro eskapas

Pli ol unu jaron post sia forpelo el la Kunlabora Konsilio de la Golfo, Kataro nenion cedis al la postuloj de siaj najbaroj, kaj kondukas sian influbatalon je internacia nivelo. En Doho, la oficialuloj laŭte asertas, ke la blokado plifortigas la koherecon de la loĝantaro kaj favoras la ekonomian diversiĝon de la lando. Tamen, la strukturaj malekvilibroj plurestas.

Oni ne fidu dormantan akvon. Tiu, brile turkiskolora, kiu bordas la Doho-golfeton estas serena kvazaŭ oleo-maro dum tiu somero 2018. Fajra varmo kaj lumo sieĝas la ĉefurbon de Kataro, ĉirkaŭlimigante la socian vivon en la klimatizitaj spacoj. Ĉe la kajo, kun veloj malsupre, la velboatoj ne vidis turiston de pluraj semajnoj. Antaŭe dediĉitaj al fiŝado kaj transporto de varoj, tiuj tradiciaj lignaj velŝipoj estas unu el la malmultaj nostalgiaj cedoj al la fervoro de moderneco, kiu ekregis la urbon meze de la 1990-aj jaroj. De post tiam, helpe de betono kaj vertikaleco, tiu fervoro senĉese redesegnas la urban perspektivon, pri kiu fieras la loĝantoj.

Sed la loza ruliĝado de la boatoj portantaj flagon ruĝan, violkoloran kaj blankan — la naciajn kolorojn — estas trompa. Ĉar la akvoj de la arabo-persa Golfo estas malklaraj* kaj ilia vaporo estas saturita je sensekureco. Nekonata agitado ekregis la regionon de post kiam Kataro, riĉega emirlando apenaŭ same vasta kiel Francilio (11 521 kvadrataj kilometroj), estis elpelita el la Kunlabora Konsilio de la Golfo (KKG) fare de tri siaj najbaroj, Sauda Arabujo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) kaj Barejno, kaj ankaŭ de Egiptujo. La 5-an de junio 2017, tiu kvaropo kaj kelkaj cirkonstancaj aliancanoj dekretis rompon de siaj diplomatiaj kaj ekonomiaj rilatoj kun Doho, dum Riado tuj fermis sian landlimon, la solan kiu ligas Kataron al la tero de la araba duoninsulo. De post tiam, en kelkaj saudaj mensoj naskiĝis la ideo fosi sesdek kilometrojn longan kaj ducent metrojn larĝan kanalon inter ambaŭ landoj por eĉ pli izoli la emirlandon. Sed, manke de oficiala konfirmo de Rijado, tiu projekto aperas nun kiel ĥimero, kiun Doho rifuzas serioze konsideri.

* Mehran Kamrava, Troubled Waters: Insecurity in the Persian Gulf, Cornell University Press, kol. “Persian Gulf Studies”, Ithaca, 2018.

La konfliktoj antaŭanoncantaj la krizon akumuliĝis de jaroj, nutrataj de kreskanta inciteco de la saudanoj al tiu marbordano emancipita kaj riĉega je gaso*. Ĝia subita kvaranteno, dekretita meze de Ramadano, surprizis Dohon. Ĝiaj arabaj najbaroj starigis partan blokadon fermante siajn mar- kaj aer-spacojn al la kataraj ŝipoj kaj aviadiloj. Laŭ la Internacia Mon-Fonduso (IMF) preskaŭ 40 miliardoj da dolaroj estis elprenitaj el la lokaj bankoj fare de maltrankvilaj elmigrintoj aŭ de civitanoj de la blokado-landoj. La superbazaroj estis kaperitaj, antaŭ la starigo de ‘aera ponto’ al Eŭropo, Irano kaj la landoj de la hinda subkontinento. Ĝis tiam, granda parto de la importaĵoj, aparte la freŝaj produktoj kaj la konstru-materialoj, devenis de la Emirlandoj kaj Sauda Arabujo, aŭ transitis tra ili.

* Vd. Fatiha Dazi-Héni, “Stranga milito en la Golfo”, Le Monde diplomatique en esperanto, julio 2017.

La 22-an de junio 2017, Associated Press rimarkigas, ke la malfermo de la blokado estas ligita al dek tri kondiĉoj. Kelkaj el ili reuzas la kutiman liston de akuzaĵoj: la Emirlando devas ĉesi enmiksiĝi en la internajn aferojn de la aliaj KKG-landoj, rompi sian subtenon al la “teroristaj” organizaĵoj — inter kiuj la Islama Frataro, fermi sian televidĉenon Al-Ĝazira kaj, precipe, turni la dorson al Tehrano. “Irano? Ĝi estas timiga najbaro, minaca por eta lando kiel la nia. Ni ne deziras fariĝi ties bona amiko, kaj cetere ni havas malkonsentojn. Sed ni ne havas alian elekton, ol akordiĝi kun ĝi.” respondas respondeculo pri sekureco en Doho*. Aliaj postuloj estas pli eksterkutimaj: la emirlando devas submetiĝi al ĉiujara inspektado de siaj najbaroj, aŭ al “pago de kompensaĵoj (...) pro la vivoperdoj kaj la financaj malprofitoj kaŭzitaj de [ĝia] aktuala politiko”. La lando devas ene de dek tagoj plenumi la tuton de la postuloj.

* Plimulto de la renkontitaj personoj eksplicite petis konservi anonimecon.

Pli ol jaro pasis, kaj la antagonismoj fiksiĝis. La mediacio provita de Kuvajto enkadre de la KKG enŝlimiĝis; jen plia malsukceso de tiu regiona organizaĵo fondita en 1981 por kontraŭbalanci la Islaman Respublikon de Irano. La akordiĝo-provo, kiu devas okazi en Vaŝingtono jam de monatoj, stumblas sur malakordiĝoj interne de usona administracio kaj, laŭ onidiroj en Doho, sur la malbonvolo de Abudabio, la ĉefa emirlando de UAE. La “kontraŭterorisma kvaropo”, kiel ĝi sin nomis, firme tenas siajn postulojn. “Ili estas tute ne realismaj”, respondas Kataro, laŭ kiu ilia sola celo estas submeti ĝin, same kiel okazis por Barejno, kromnomita “retweet country” (angle: redissenda lando) de kelkaj cinikuloj ĉe Doho pro ĝia emo redissendi sur tvitero la kontraŭ-katarajn mesaĝetojn venintajn el Sauda Arabujo. “Tiuj postuloj ignoras la fakton, ke suverena ŝtato ne povas esti ostaĝo. Krome ili estis redaktitaj laŭ formo, kiu lasis neniun lokon al intertraktado. (...) Ni intencas konduki nian politikon surbaze de niaj propraj taksoj”, laŭtis la katara ministro pi eksteraj aferoj, s-ro Mohammed Ibn Abderrahmane Al-Thani, antaŭ francparolantaj ĵurnalistoj en Doho, fine de majo 2018*.

* La aŭtoro de ĉi tiu artikolo partoprenis la gazetar-vojaĝon organizitan de la Oficejo por Komunikado de la registaro ( ), antaŭ ol reveni al Doho, tute sendependa, kelkajn semajnojn poste.
Necesaj elkoraj rilatoj kun Irano

Kataro estas preta militi. Milito sen mortigaj bataloj, sed milito kiu devigas la emirlandon batali sur ĉiuj frontoj: ekonomia, diplomatia, armea, amaskomunikila kaj eĉ jura, ĉar Doho decidis alvoki la internaciajn instancojn (la Monda Organizo pri Komerco, la Internacia Kortumo) pri la blokado. Tiu malvarma milito havis viktimojn: miloj da familioj dismetitaj ambaŭflanke de la landlimo, kaj kelkaj du-naciuloj malhelpataj vojaĝi. Kaj, kvankam neniu scias kiel la Golfo eliros el ĝi, ĝi jam havas siajn venkintojn: la armilindustriojn de la eksportantaj landoj, unuarange Usono, Britujo kaj Francujo.

“La ĉefa demando estas scii, ĉu la blokado estas bonŝanco aŭ bremsilo por Kataro”, komentas ambasadoro en Doho. Laŭ la kataranoj mem, koncerne la nacian koheron, la respondo jam estas konata: “Tiel strange kiel tio ŝajnas, la blokado igis nin pli fortaj”, asertas la eksministrino pri informado kaj komunik-teknikaroj Hessa Al-Jaber, membro de la Majlis Al-Choura (konsulta konsilio) kaj, cetere, de la kontrol-konsilio de Volkswagen, kies tria akciulo estas Kataro. “En Kuvajto, ne okazis ekstaro post la iraka invado [en 1990]. Ĉi tie la emiro sukcesis unuigi la kataranojn kaj la nekataranojn (Vidu art. ...). Estas kvazaŭ lia moŝto estis plebiscitita, ŝi daŭrigas.

Kataro emas kuraĝigi la arabajn ribelojn, aparte en Tunizio kaj Egiptujo, sed ĝi mem neniam organizis elektojn ĉe si, escepte por la municipaj konsilioj, kie la kandidatoj devas prezentiĝi sen politika etikedo (la partioj estas malpermesataj en la emirlando). Parlamenta baloto estis ja planata en 2013, sed ĝi estis prokrastita sen dato. Post multaj prokrastoj, la emiro Tamim Ben Hamad Al-Thani promesis por la fino de la jaro leĝon organizantan la unuajn naciajn balotojn por elekti tridek anojn de la Majlis Al-Choura, dum dek kvin aliaj membroj estos rekte elektitaj de li. Malfacilas trovi spuron de ia ajn politika opozicio, krom kelkaj personoj plej ofte instalitaj en Londono. Ĉar li denuncis la silentigon de la civitanoj de sia lando, kaj laŭdis la “tunizian printempon” en 2011, la poeto Mohamed Al-Ajami, alinomita Ibn Al-Dhib, restis kvar jarojn en malliberejo antaŭ ol esti pardonita.

La emiro estis tridek-tri-jara kiam li anstataŭis sian patron, s-ron Hamad Ben Khalifa Al-Thani, en 2013. La kataranoj vidas en li la iniciatanton de modernigo de tiu vahabita lando, same kiel ĝia sauda najbaro, kvankam ĝi ne postulas tiom rigorecan religian praktikon. La emiro Hamad estas ankaŭ kreditita pri la firmigo de Kataro sur la internacia sceno, rezulto de “protekto-diplomatio”, kiu konsistas maksimumigi la nombron de aliancanoj, kaj kiu incitegas same Rijadon kiel Abudabion. Kun la blokado, ties ŝablona portreto spontane aperis sur multegaj fasadoj kaj vehikloj, antaŭ ol la municipaj administracioj reordigis ĉi tiun novan modon.

Almenaŭ sur la materiala kampo, la kataroj havas malmultajn plendomotivojn: laŭ la Monda Banko, en 2017 la poloĝanta malneta enlanda produkto (MEP) je alparo de aĉetpovo daŭre situas je la unua tutmonda rango, je 128 378 dolaroj, la duoblo de tiu de Svislando. “Dum mia juneco, memoras s-ino Al-Jaber, kiu ne estas sesdekjara, ni ne havis elektron, manĝaĵo estis limigita kaj estis nur unu supera lernejo. Kaj, subite, nia vivo ŝanĝiĝis.”

La malkovro de nafto tie datumas de antaŭ la dua mondmilito. Sed la malkovro de giganta submara rezervejo de natura gaso en 1971, la jaron de ĝia sendependiĝo el la brita reĝlando, baskuligis tiun dezertan teritorion en riĉecon. Du trionoj de la kuŝejo de North Dome situas en la kataraj akvoj, kaj la restanta triono en la iranaj akvoj. Ĝia kunlabora ekspluatado devigas ambaŭ landojn flegi amikajn rilatojn.

Post kiam la emiro Hamad anstataŭis sian patron, en 1995, kaj vetis je masivaj investoj, partenere kun Exxon Mobil kaj Total, la grandskala ekspluatado estis lanĉita kaj metis Kataron, en 2006, ĉe la unuan rangon de la eksportantoj de likvigita natura gaso (LNG) — la esenca parto de ties eksportaĵoj, kaj triono de la tutmonda merkato. “Inter la komenco de la 2000-aj jaroj kaj 2013, rekorda jaro pri gas-kurzoj, nia MEP pasis de 20 al 200 miliardoj da dolaroj. Kataro ĉion ŝuldas al la vizio de emiro Hamad. Se via lando posedas la plej gravan gaskuŝejon en la mondo, se vi konstruas unu el la plej grandaj eksport-havenoj kaj ekipas ĝin per metan-ŝipoj, vi garantios ĝian sendependecon”, klarigas, mirigita, Khalid Al-Abdulkader, ekonomikisto ĉe la universitato de Kataro.

Kun la aktuala nivelo de sia produktado kaj de siaj pruvitaj gasrezervoj, la tria post tiuj de Rusujo kaj de Irano, la emirlando havas antaŭ si pli ol cent jaroj da ekspluatado. Iom malpli se ĝi levos sian LNG-produktadon de 77 ĝis 100 milionoj da tunoj jare, antaŭ 2023, tiel kiel ĝi deklaris sian intencon. “Estis neeble, ke blokado malutilos al Kataro. La gas-enspezoj solaj kovras grandan parton de niaj buĝetaj bezonoj”, daŭrigas Al-Abdulkader. Spite al la embargo, neniu el niaj gasŝipoj aŭ naftoŝipoj estis prokrastitaj aŭ nuligitaj. Ni liveris 100% de niaj kontraktoj. Inkluzive tiujn al la EAU, kies elektro 40% dependas de nia gaso. Ni tre zorgas nian reputacion pri fidindeco”, siaflanke insistas s-ro Aziz Alouthman, vicsekretario ĉe la ministrejo pri financoj. Multaj kataraj respondeculoj insistas pri tiu informo, kiu evidentigas la paradoksan karakteron de la blokado, des pli ke la emirlandoj ĉiam pagas sian gason ĝustatempe.

Post deficito de 7 miliardoj da dolaroj en 2017, la financo-ministrejo anoncas plusan buĝeton por la nuna jaro. Laŭ s-ro Alouthman, la blokado kostis al la buĝeto apenaŭ pli ol unu milionon. La notado-agentejo Moody siaflanke taksis la publikan subtenon al ekonomio dum la du unuaj monatoj de la krizo je preskaŭ 40 miliardoj da dolaroj, konsiderinte la refortigon de la financa sistemo.

La diversiĝo de la importo-fontoj, etendita al Turkujo, Irano, Azio aŭ Eŭropo, kaj la translokigo de parto de la komerco pasanta tra la dubaja haveno Jebel Ali al la Omanaj havenoj tre rapide alportis aeron al la emirlando. Eĉ pli bone, la kataraj respondeculoj ripetas, ke la blokado rezultigis neatenditan akcelon de la diversigo de la ekonomio*.

* Zainab Fattah kaj Matthew Miller, “Qatar minister says neighbors’embargo is boon for economy”, Bloomberg News, Novjorko, 6-a de septembro 2018.
Dudek mil bovinoj importitaj el Usono

Konstruita en dek jaroj por 7,4 miliardoj da dolaroj, la haveno Hamad, sude de Doho, kiu enhavas dek flughavenajn terminalojn, jam sin prezentas kiel regionan giganton, spite al la mallarĝeco de la interna merkato. Por 700 milionoj da dolaroj, la lando ankaŭ akiris memsufiĉon pri freŝa lakto, kiun ĝi volas etendi al sia tuta konsumo de laktaĵoj. En malpli ol jaro, la nacia konglomerato Baladna (“nia lando”) konstruis meze de dezerto en la nordo, grandegan farmon: dudek mil bovinoj ĝis decembro, venintaj ĉefe el Usono, giganta melkomaŝino kun turniĝanta platformo veninta el Irlando, nederlanda direktoro, irlanda labordirektoro veninta el konkurenca Sauda Arabujo... En regiono kie temperaturo povas atingi 50°C, klimatizo aŭ provizado de bonkvalita furaĝo estas multekostaj. Baladna ne zorgis pri elspezoj, kun podetala vendoprezo je 1,60 eŭro, lasante supozi gravajn subvenciojn. “Ĉu tio estas ekonomia aŭ ne, ni ja devas esti memsufiĉaj. Estas vivneceso , decidas Al-Abdulkader. Antaŭe, ni ludis la karton de ekonomia integrado kun la KKG, ni importis de niaj najbaroj. De nun, ni produktos en Kataro ĉion, kion ni volas produkti.”

“Jes ja, respondas pakistana enmigrinto. Sed la kataranoj ne estas en la ekonomia aktivado; ni ja funkciigas la ekonomion. Kiel ili do povus mezuri la malrapidiĝon? De kiam la homoj de la Golfo ne plu venas, la taksioj estas malplenaj, hoteloj estas senhomaj kaj la butikoj fermiĝas en la komercaj galerioj. Rigardu ĉi tiun domaron: la gruo haltis, pro manko de konstrumaterialoj.”

Kelkaj lokuloj povas esti en malagrabla situacio, sed sur makroekonomia nivelo Kataro “sukcese sorbis” la blokadon, laŭ la konkludoj de IMF-misio en majo, kiu elvokis “efikajn amortizilojn kaj sanajn makroekonomiajn politikojn”. En aprilo, por altiri freŝajn likidaĵojn, la ŝtato emisiis ĝis 13 miliardojn da obligacioj eksterlande. Ili estis plurfoje “superaĉetitaj”, malgraŭ ke Sauda Arabujo provis sekigi la merkaton emisiante proprajn obligaciojn du tagojn antaŭe. “La intereso de la eksteraj investantoj estas nia atestilo pri ekonomia rezistkapablo”, ĝojas s-ro Alouthman.

Ĉu ĉio do plej bonas en plej bona mondo por Kataro, danke al ties neelĉerpeblaj naturaj riĉofontoj? Lando tiom riĉa, ke ĝi elspezis dekojn da miliardoj da dolaroj — varias la taksoj — por organizi la Futbalan Mond-pokalon en 2022. La nura renovigo aŭ konstruado de la ok stadionoj de la konkurso laŭdire kostas 14 miliardojn da dolaroj, pli ol la tuta rekorda sumo (10 miliardoj) de la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusujo. Kaj Doho devas alfronti du ripetiĝantajn akuzojn: korupto-suspekton pri la atribuo de la konkurso* kaj la laborkondiĉojn de pluraj dekmiloj da aziaj dungitoj sur la konstruejoj*.

* Heidi Blake kaj Jonathan Calvert, L’Homme qui acheta une Coupe du monde. Le complot qatari, Hugo Sport, Parizo, 2016.
* Vd. David Garcia, “Sklavoj de la 21-a jarcento en Kataro”, Le Monde diplomatique en esperanto, junio 2016.

Elvokita dum la lastaj jaroj, aparte de la anglosaksa gazetaro, la reatribuo de la konkurso al alia lando estas tre malverŝajna, ĉar la Federacio Internacia de Futbalo Asocia (FIFA) regule esprimas sian fidon al Kataro. Sed, se la blokado persistas, el la miliono kaj duono da atendataj spektantoj, “triono povus manki, ĉar la saudanoj, la emirlandanoj kaj la egiptoj ne venos”, atentigas okcidenta diplomato. La lando, kies specialaĵo estas akcepti internaciajn konferencojn kaj konkursojn, jam suferas pro ties foresto, li aldonas. Alia viktimo: Qatar Airways, flagoportanto de la disvolvad-ambicioj de la lando. Najlitaj ĉe la grundo dum la unuaj tagoj de la embargo, ĉiuj ĝiaj aviadiloj denove flugas, kaj novaj linioj estis malfermitaj por kompensi la 18 nuligitajn. Sed, deportante la cirkuladon en la iranan ĉielon, la fermiĝo de la flugspaco de la blokantaj landoj kaŭzas “gravajn” malprofitojn, laŭ propra konfeso de la direktoro de la kompanio, kiu rifuzas malkaŝi ilin.

Influbatalo kaj konkurado por subtenoj

“La batalo inter la aerkompanioj de la Golfo estas konflikto en la konflikto”, taksas Adel Abdel Ghafar, esploristo ĉe la Brookings Doha Center. Krom la politikaj postuloj, la blokado verŝajne respondas al ekonomia celo: haltigi la progresadon de Qatar Airways kompare kun ties emirlandaj rivaloj Etihad Airways kaj Emirates, sed ankaŭ kompare kun la malbonkvalitaj kompanioj de Sauda Arabujo kaj Barejno, Saudi kaj Gulf Air”, li skribis pasintjare*.

* Adel Abdel Ghafar kaj Andrew Leber, “The Gulf’s airlines are winning on product but losing at politics”, Brookings, Vaŝingtono, DC, 26-a de julio 2017.

Tiu insida konkurenco preskaŭ ŝajnas ĉikanoj kompare kun la ardaj alfrontiĝoj sur la tereno de komunikado kaj propagando. En la batalo por influo kaj la konkuro por subtenoj, kiuj alfrontigas la rivalojn de la Golfo, ĉiuj batoj estas permesataj. Disvastigataj de informadikaj programoj, la falsaj informoj kaj insultoj inundas la sociajn retojn. Elektronikaj mesaĝujoj de oficialuloj estis piratitaj, kaj ilia enhavo disverŝita tra amaskomunikiloj, por kompromiti iujn protagonistojn de la krizo, sen forgesi la kreadon de falsaj retejoj aŭ la enretigon de pseŭdo-dokumentfilmoj.

“Kataro elektis ne iri en la grizajn zonojn, kiel la kampanjoj de falsaj novaĵoj, asertas s-ro Saif Ben Ahmed Al-Thani, direktoro de la komunikado de la registaro. Ni havas nenion kaŝendan kaj ni preferas koncentri niajn klopodojn ĉe la amasinformiloj.” Ambasadoroj, ministroj, altfunkciuloj ricevis trejnsesiojn pri komunikado, antaŭ ol doni pli ol kvin cent intervjuojn, asertas la proparolanto. Li ne diras ĉion: laŭ la Reuters-agentejo, la lobiado-elspezoj de Kataro ĉe la usona administrado triobliĝis kompare kun la jaroj 2015-2016, por fiksiĝi je preskaŭ 25 milionoj da dolaroj, buĝeto de nun komparebla al tiuj de Rijado kaj Abudabio. “La golfo-landoj laŭlitere rampas unu sur la aliajn por fariĝi la plej bona amiko de Usono”, diras observanto.

De Usono, sed ne nur. De la komenco de la krizo, Doha multobligas la diplomatiajn aktivaĵojn, sendante siajn oficialulojn, sekvantajn la emiron, interŝanĝi sian tradician blankan tunikon kontraŭ okcidenta kravato-kostumo, kaj viziti Parizon, Londonon, Bruselon, Berlinon, Moskvon aŭ Vaŝingtonon. Ili tie estas regule akceptataj de grupoj de protestuloj, kies mobilizadon la registaro atribuas al la rivaloj de Kataro*. “Tiu ĉi tuta krizo resumiĝas je problemo de ĵaluzo. Ne hezitu tion skribi, martelas la ĝenerala prokuroro, s-ro Ali Bin Fetais Al-Marri. Kion povas respondi niaj najbaroj al siaj propraj popoloj antaŭ nia sukceso? La Futbala Mondpokalo 2022 rivelis ilian veran vizaĝon. Ili simple estas nekapablaj fari tion, kion ni faras por la kataranoj.”

* Vd. Alain Gresh, “Kataro serĉanta amikojn”, Le Monde diplomatique en esperanto, septembro 2018.

“Ju pli daŭras la krizo, des pli ĝi kostas al la reputacio de la blokantaj landoj, kaj al Kataro sur la ekonomia kampo, opinias Mehran Kamrava, direktoro de la Centro por internaciaj kaj regionaj studoj de la katara branĉo de la usona universitato de Georgetown. La intereso de ĉiu estas do haltigi ĝin.” Sed la regiono ne ŝajnas proksima de tio. “Ĉeestas tro da testosterono, inter 33-jara gvidanto en Sauda Arabujo [la hereda Princo Mohammed Ben Salman], alia 38-jara en Kataro, kaj la 72-jara infano en la Blanka Domo. Ĉio estas persona en tiu melodramo, kiu povus malnodiĝi tiel facile kiel ĝi komenciĝis. La problemo estas, ke tiuj personoj estas neantaŭvideblaj”, diras unu el niaj kunparolantoj sub la protekto de anonimeco.

Neantaŭvideblaj kaj implikitaj en la “sekurec-dilemo” laŭ Kamrava — la feka cirklo kiu ekestas kiam ŝtato faras planon por plifortigi sian sekurecon: tio kreskigas la sensekureco-senton de la aliaj, kiuj siavice provas fari similajn agojn. La krizo inter la malamikaj fratoj de la KKG, precize kiam la tumultoj de Proksim-Oriento kaj la danĝeraj kalkuloj de la Trump-administracio kreskigis ĝis paroksismo la streĉojn inter la ŝijaistoj kaj la sunaistoj, eksterordinare akrigas la armilo-konkuradon.

Krom la timon esti distancigita, ĉi tiuj ripetataj elspezoj reflektas volon aĉeti la patronadon de la eksportantaj grandaj landoj. “Provizante armilojn ĉiam pli kompleksajn al la militantaj partioj, ĉi tiuj landoj pligrandigas la malsekurecon jam ekzistantan en la regiono. Sed la Golfo-landoj, pliigante la nombron de siaj provizantoj, siaflanke diversigas la partoprenantojn de la krizo”, substrekas Kamrava. Por Kataro, tiu strategio celas ĝin liberigi de tro granda dependeco de Usono, kies militbazo Al-Oudeid, sudokcidente de Doho, kiu enhavas pli ol dekmil homojn, estas la plej grava en Proksim-Oriento. La deplojo de turkaj soldatoj, kadre de defendo-interkonsento subskribita en 2014, estas ankoraŭ simbola, sed la krizo akcelis ĝin, kaj la nombro de soldatoj devus atingi 2000 antaŭ la jaro 2020.

La listo de la armilprovizantoj turnigas la kapon

Manke de pli aktualaj donitaĵoj, la Internacia Esplor-Instituto pri paco en Stockholmo (SIPRI) taksas, ke la importado de armilioj en Kataro kreskis je 166% inter 2013 kaj 2017 kompare kun la periodo 2008-2012 — kiam ili progresis je 225% en Sauda Arabujo, fariĝinta la unua importanto en la mondo. “Nia sekureco estas prioritato. Laŭ mi, por ĉiu dolaro enspezita en Kataro, oni devus investi la duonon en la defendo”, asertas Al-Abdulkader. De la komenco de la krizo, ne estis monato sen anoncoj pri negocado aŭ aĉetkontrakto de Doho. Francujo, Britujo, Usono, Germanujo, Rusujo, Italujo, Ĉinujo, Norvegujo...: la listo de la armilprovizantoj, latentaj aŭ konfirmitaj, turnas la kapon.

La ekipaĵoj de Kataro jam larĝe transpasas la uzkapablon de ĝiaj trupoj, taksitaj de Al-Jazira je dekdu mil soldatoj. Granda plimulto estas eksterlandanoj, pakistananoj, jemenanoj aŭ somalianoj, escepte de la altrangaj oficiroj. Nur por la armea aviadilaro, en 2017, Doho aĉetis dudek kvar Eurofighter Typhoon, tridek ses F-15 kaj dek du Rafale, krom la dudek kvar akiritaj en 2016. “La aĉetoj de armiloj ja dependas de politikaj decidoj, sed ili ankaŭ necesas por deadmono”, insistas Majed Mohammed Al-Ansari, instruisto pri politika sociologio ĉe la universitato de Kataro, referencante al la “strategio de la venenigita salikoketo” de Singapuro: “La insulo povus esti invadita en unu tago, sed je kosto de jardeka venenado de la invadintoj. Nia armilaro devas igi ĉiun okupado-provon kiel eble plej altkosta.”

Laŭ li, la risko de sauda aŭ emirlanda invado en Kataro, tre timata la pasintan jaron, nun malpliiĝis. La aŭtoritato de Usono al la Golfo kaj la interesoj ligitaj al la ekspluatado de riĉofontoj tiel vivnecesaj kiel nafto kaj gaso, restas potencaj ŝirmiloj por malhelpi tiun internajbaran kverelon, kiu riĉigas la armilar-vendistojn, transformiĝi en vera milito. Sed la streĉoj restas tiom grandaj, ke, en Doho, neniu sentas sin ŝirmita kontraŭ neatendita tornado, kiu malkatenigus la akvojn de la Golfo.

Angélique MOUNIER-KUHN