Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kia aŭtonomio por la Kurdoj en estonta Sirio?

Roĵavo inter kompromiso kaj utopio

Demokratia Federacio de Norda Sirio komencis diskutojn, rapide interrompitajn, kun la reĝimo de Damasko por oficialigi sian faktan aŭtonomion. La federacio, kiu perdis la urbon Afrin, restas minacata de la Turka armeo kaj de Organizo de la Islama Ŝtato. Interne la konfliktoj inter arabaj kaj kurdaj loĝantoj forsvenas, sed reciproka malfido daŭras.

Polvoplena urbeto inter la Siriaj urboj Kobane kaj Rakka, Ajn Issa estas la nova administracia ĉefurbo de Demokratia Federacio de Norda Sirio, ankaŭ nomita Roĵavo*. S-ino Ilham Ahmed akceptas nin. Tiu Kurdino deveninta de Afrin prezidas Sirian Demokratan Konsilion (SDK), la politikan branĉon de Siriaj Demokrataj Militfortoj (KSD), kiuj regas la tutan Nord-Orienton de la lando. Rekte, ŝi detalas la projekton pri aŭtonomio, kiun defendas tiu Kurd-Araba koalicio: “Ni postulas, ke la estonta Sirio enhavu aŭtonomajn zonojn. Ni volas novan konstitucion en kiu estos skribita malcentralizado”, klarigas al ni tiu, kiu en julio 2018, estris delegitaron de SDK en Damasko por la unuaj diskutoj kun la reĝimo de S-ro Baŝar Al-Assad.

* Legu: “Utopio meze de la Siria kaoso”, Le Monde diplomatique, septembro 2017.

Oficiala renkontiĝo jam okazis en Tabka, kie granda hidroelektra baraĵo sur rivero Eŭfrato bezonas gravajn riparojn. Nur la reganta reĝimo povas liveri la vicpecojn kaj la teknikistojn por la difektiĝintaj klapoj. Kvankam eblas teknika kunlaboro inter SDK kaj Damasko, politika interkonsento restas nun neverŝajna. “Ni konsciiĝis, aŭskultante la deklarojn de la reĝimo, ke la diskutoj estis por ĝi taktika afero. Ne ekzistas seriozaj streboj ĝiaj por progresigi ilin”, plu diras S-ino Ahmed. Ŝi tiel pravigas la neĉeeston en la renkontiĝo de la Siria opozicio en Istambulo: “Ni estas la vera opozicio. La plejparto de tiuj armitaj grupoj estas fakte ekstremistoj, kaj ili havas subtenon de Turkio. Provi trovi interkonsenton kun tiuj radikalismaj kaj ĝihadismaj grupoj estus por ni memmortigo.

La traktantoj de SDK iris en Damaskon sen antaŭmeti kondiĉojn. S-ro Hikmet Habib, Arabo de Kamiŝli, adjunkto de S-ino Ahmed kaj membro de la delegitaro, klarigas: “Ni ne uzas grandajn frapfrazojn, kiel ”Ni volas la falon de Baŝar Al-Assad.“ Tio ne estas la ĉefa punkto. Tio, kio gravas, estas modifi la konstitucion kaj ŝanĝi la bazon de la Siria politika sistemo. Estas grandega demokrata manko. La decidojn faras Damasko, kaj la sistemo dependas de kelkaj familioj, kiuj regas la landon.” Siaflanke, la buŝo de S-ro Al-Assad blovas same varmon kaj malvarmon. Li plurfoje ĵuris repreni ĉiun terpecojn de Sirio, akuzante, en decembro 2017, la Kurdojn pri perfideco. Tamen, komence de majo 2018, li asertis en televida deklaro, ke la pordo restas malfermita por diskutoj kun KSD, dum samtempe li taksis “portempaj strukturoj” la instituciojn starigitajn en norda kaj orienta Sirio. En ĉi tiu jarfino la diskutoj inter Damasko kaj SDK estas interrompitaj atendante, ke la situacio klariĝas en Idlib, urbo, kiun la reĝimo volas repreni de la ĝihadistoj, tuj aŭ iam.

Post la rekonkero de Kobane fare de la taĉmentoj por protektado de la popolo (YPG) kaj la taĉmentoj por protektado de la virinoj (YPJ), helpataj de Partio de la Laboristoj de Kurdio (PKK), la Kurdoj elektis ne proklami la sendependecon de Kurdio, sed starigis demokratian federacion inspiritan de komunumismo*, sen kontesti la ekzistantajn landlimojn. Tiam la malfido de la Arabaj, Turkmenaj kaj aliaj komunumoj al la Kurdoj estis granda. Ili timis, ke tiuj, kiuj venkis Organizon de la Islama Ŝtato (OIŜ) venĝos sin kontraŭ ili, pri la mistraktadoj de la Siriaj regantoj al la Kurdoj. “La Kurdoj multe suferis pro la politiko de asimilado farita de la Baas-reĝimo, rememorigas S-ro Habib. Tuj, kiam KSD liberigis la zonojn okupitajn de OIŜ, ni tre zorgis por restarigi fidon, kreante komitatojn por repaciĝo kaj konsiliojn reprezentantajn ĉiujn. Nun, oni povas diri, ke 60% de KSD devenas de Arabaj triboj.” Laŭ la plej freŝdataj taksoj, KSD havas kvardek mil virajn kaj virinajn militistojn.

* Pri la inspirinto de la Kurda komunumismo, legu: Benjamin Fernandez, “Murray Bookchin, écologie ou barbarie”, Le Monde diplomatique, julio 2016.

Ĝis 2017 Roĵavo konsistis el tri kantonoj kun Kurda plimulto: Afrin, Kobane kaj Ĵazira. Post la konkero de Rakka en oktobro 2017, kaj la perdo de Afrin en marto 2018, la aŭtonoma federacio enhavas malpli da Kurdoj kaj pli da Araboj. Do gravas fortika alianco inter tiuj du popoloj. La stranga etoso de Kamiŝli, la ĉefurbo de la kantono Ĵazira, montras la komplikon de la situacio, per tutaj kvartaloj, kiuj restas regataj de la reĝimo. La kristana Siriaka loĝantaro estas partiĝanta inter subteno al Damasko kaj aliĝo al la projekto de aŭtonoma registaro. S-ino Elizabet Gaŭrije, membro de la aŭtonoma registaro por la kristana Siriaka komunumo kaj de la traktada delegitaro, akceptas nin en asocia sidejo. Ŝi tuŝis la demandon pri la partigo de riĉofontoj, precipe nafto, kies ĉefaj putoj estas regataj de la aŭtonoma registaro.“Sirio estas riĉa lando. La distribuo de la enspezoj estos traktata dum la venontaj diskutoj. Ni proponis al Damasko la kreon de dupartiaj komitatoj por publikaj servoj, sansistemo kaj ekonomio.

La traŭmo de la okupado de Afrin fare de Turkio

La aŭtonoma registaro devas ankaŭ trakti la malfacilaĵojn, kiujn ĝi trafas pri edukado. Unu el ĝiaj urĝaĵoj estis la starigo de lerneja studprogramo en tri lingvoj, Araba, Kurda kaj Siriaka, kun novaj pedagogiaj enhavoj por nesciencaj objektoj. “Ni havas neniun problemon pri la studprogramo de la reĝimo, kiam temas pri sciencaj objektoj, klarigas S-ro Musim Nebo, instruisto. Ili estas universalaj studprogramoj. Kompense, ni havas multajn problemojn pri objektoj kiel historio, sociologio aŭ geografio. La nearabaj popoloj forestas el ili.”

Fine de aŭgusto 2018, kelkaj dekoj da Siriakoj manifestaciis en Kamiŝli por kontraŭstari la trudon de nova studprogramo kriante frapfrazojn laŭdantajn S-ron Al-Assad. Ili havis du riproĉojn, la fermo fare de la aŭtonoma registaro de Siriaklingvaj klasoj en la publikaj lernejoj, kaj ili plendis, ke la diplomoj de la aŭtonoma registaro estas agnoskitaj nek de Damasko nek de la fremdaj landoj. Por sia defendo, la regantoj argumentas, ke la plejparto de la Siriakaj infanoj vizitas privatajn lernejojn, kaj tio pravigas la fermon de klasoj en la publikaj lernejoj. Iuj privataj lernejoj, regataj de la eklezio, estis portempe fermitaj, ĉar ili rifuzis uzi la novan studprogramon. Fine, interkonsento okazis: tiu programo estas efektivigita nur por la du unuaj klasoj en elementa lernejo. Por la aliaj klasoj de privataj lernejoj la programo de Damasko estas konservita, kaj tio certigas agnoskon de la diplomo.

En Kobane ni ĉeestas kunvenon de komunumo, asembleon en kiu la loĝantoj solvas la plej urĝajn ĉiutagajn problemojn. Loĝanto, S-ino Hevi Zora, denuncas la hipokritecon de iuj, kiuj senhezite sendas siajn infanojn en lernejojn situantajn ekster Roĵavo: “Kial iuj riĉuloj kaj eĉ membroj de la aŭtonoma registaro enskribigas siajn infanojn en Arabaj lernejoj de Latakio, Alepo, aŭ Damasko, dum la aliaj studas ĉi tie en la kurda?” Post unu semajno, dekreto punas ĉiun oficiston de la aŭtonoma registaro , kiu sendas siajn infanojn en la lernejojn de la reĝimo.

Tamen la konkordo inter la komunumoj ŝajnas pliboniĝi, kaj la novaj institucioj funkcias. En Kamiŝli, la kunprezidanto de la leĝfara konsilio, S-ro Hakem Khalo, klarigas: “Ĉi tie, en la kantono de Ĵazira, la ŝtato nenion distribuis. Ĝia centraliza sistemo neniam prizorgis la aliajn etnajn aŭ religiajn komunumojn. Nun, la reĝimo pensas, ke ĝi povos reiri al la situacio de antaŭ la revolucio de 2011, sed multaj Araboj nun partoprenas la sistemon de la aŭtonoma registaro. Ili kunsidas en la civilaj konsilioj en Rakka, en Tabka en Manbiĝ, en Deir-Ezzor. Ili konsciiĝas, ke ili povas prizorgi sian komunumon ja pli bone ol antaŭe.

En Tel-Abiad, urbeto proksima de la Turka landlimo, oni ja sentas konfliktecon. OIŜ forpelita de KSD havis tie socian bazon. La trudado de Turkio kaj ĝiaj aliancanoj estas senĉesa. Al tio aldoniĝas la pezo de dolora pasintaĵo, ĉar la urbo estas parto de regiono, kien la Baas-reĝimo instalis Arabajn loĝantojn, en la jaroj 1960-aj, kaj senigis kurdojn el iliaj terposedoj. Ĉi lastaj zorgas ne montriĝi venĝemaj, kiel klarigas S-ro Reshad Kurdo, kies familio estis senproprietigita: “Kiam KSD liberigis la urbon el OIŜ, ni forpelis neniun. Ni ne reprenis niajn terojn prenitajn de Araboj antaŭ kvindek jaroj. Ni atendas politikan solvon.

Pridemandita Kurda garaĝisto restas skeptika: “Eĉ se ni konstruus paradizon, la Araboj ne fidus nin. Ili pensas, ke la Kurdoj volas subpremi ilin. Kaj pri ni, ni timas, ke Turkio faros ĉi tie la samon, kiel en Afrin.

Afrin... Ĉiufoje, kiam ni prononcas tiun nomon, niaj alparolatoj havas larmoplenajn okulojn. La okupado de tiu plimulte kurda kantono fare de Turkio estas vera traŭmo. En januaro 2018, post traktadoj, Rusio permesis al Turkio invadi ĝin. La koalicio kondukata de Usono fermis siajn okulojn, kaj la samaj Kurdaj soldatoj, kiuj forpelis OIŜ el Kobane kaj Rakka, kaj savis la Jezidojn el OIŜ en Sinĵar, tie estis buĉitaj en totala indiferenteco de la “internacia komunumo”.

Implikaĵo de kontraŭdirektaj aliancoj

Ne eblas tien iri. Ni haltas en la plej okcidenta urbo de la aŭtonoma federacio: Manbiĝ. Protektata de la koalicio kaj defendata de la loka militista konsilio, tiu urbo estas ekzemplo pri kunvivado de komunumoj. Pluraj homoj atestas pri la perfortaĵoj faritaj al la Kurdoj post la falo de Afrin. En raporto publikigita en junio 2018, Human Rights Watch denuncas la fakton ke: “armitaj grupoj de Siria Libera Armeo, subtenataj de Turkio, rabis, detruis aŭ ŝtelis Kurdajn civilajn proprietaĵojn en la Kantono de Afrin. Ili instalis militistojn kaj iliajn familiojn en domojn sen doni kompenson al ties posedantoj*”. De tiam, la organizaĵo daŭre atendas permeson de Turkio por surloke daŭrigi sian esploron.

* “Syria: Turkey-backed groups seizing property”, Human Rights Watch, 14 de junio 2018, https://www.hrw.org/news/2018/06/14...

Nuna Sirio estas implikaĵo de kontraŭdirektaj aliancoj. La Kurdoj de Afrin, okcidente de Eŭfrato, estis protektataj de Rusio, kiu forlasis ilin. La Kurdoj oriente de Eŭfrato kaj en Manbiĝ, estas nun protektataj de koalicio kondukata de Usono kaj Francio. Sed ĝis kiam? Surloke la loĝantoj opinias nemalhavebla internacian aerprotekton, sen kiu la Turka armeo aŭ la Siria armeo facile frakasos la malfortan demokratian federacion. Sed je kiu prezo? Por havi respondon, ni devas renkonti PKK-on, ĉefmalamikon de Turkio kaj, laŭ iuj komentantoj, “reĝisoron de la Kurda ludo en Sirio”.

Ni trapasas Tigrison, landlimon inter Sirio kaj Irako, sur barko, kaj trairas la nordan Irakon ĝis Kandil, montoĉeno, kiu ŝirmas la taĉmentojn de PKK. Tie ni renkontas S-ron Riza Altun. Jen la unua fojo, kiam grava respondeculo de PKK alparolas ĵurnalistojn depost la mortigo en aŭgusto 2008 de Mam Zeki, Jezida komandanto de PKK, fare de Turka misilo. Dum la tuta interparolo, nevidebla spavo zumadas super niaj kapoj. Sub la arba foliaro, S-ro Altun restas ĉiamflegma. “Nun estas ĉie kontraŭdiroj. Komence, Usono ne havis la strategian intencon subteni KSD-on. La Kurdoj ja bone scias, ke Usono estas imperiisma ŝtato, sed ni estas devigataj konservi tiun paradoksan rilaton, ĉar nia pluvivo estas en risko.” Kaj li pludiras, ke la freŝdata anonco de rekompenso por serĉato pri estroj de PKK fare de Vaŝingtono, klare montras la malfortecon de tiu alianco. La regantoludoj kaj konfliktoj inter grandaj potencoj atingas kulminon sur la Siria teritorio...

Mireille COURT kaj Chris DEN HOND