Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Por Julian Assange

FIEREGE, ridete, ĉirkaŭata de kvindeko da fotistoj kaj de kadristoj, Jim Acosta, la 16-an de Novembro 2018, celebris sian abruptan revenon al la Blanka Domo. Kelkajn tagojn antaŭe li perdis sian akrediton kiel korespondanto de Cable News Network (CNN), sed la usona justico devigis la prezidanton Donald Trump nuligi la sankcion. “Tio estis testo, kaj ni sukcesis ĝin, Acosta fanfaronis. La ĵurnalistoj devas scii, ke en tiu ĉi lando la gazetara libereco estas sankta, kaj ke ili estas protektataj de la konstitucio [por] enketi pri tio, kion niaj regantoj kaj niaj gvidantoj faras.” Laŭgrada transbildiĝo, muziko, feliĉa fino ...

Rifuĝinta ekde antaŭ ses jaroj en la ambasadorejon de Ekvadoro en Londono, s-ro Julian Assange certe ne povis rekte vidi per CNN tiom kortuŝan elnodiĝon. Ĉar la ekzistado lia similas al tiu de malliberulo. Malpermeso eliri, se li ne volas esti arestita de la britaj instancoj, kaj poste sendube transdonota al Usono; komunikadoj reduktitaj kaj ĉiaj turmentoj ekde kiam la ekvadora prezidanto Lenín Moreno, por komplezi Vaŝingtonon, decidis akrigi la restad-kondiĉojn de sia “gasto” (vidu la artikolon de Franklin Ramírez Gallegos).

La kaptiteco de s-ro Assange kaj la minaco de dekkelkoj da jaroj en usona malliberejo (en 2010 s-ro Trump deziris ke li estu ekzekutita) okazas tute pro la informada retejo, kiun li estis fondinta. WikiLeaks okazigis la ĉefajn malkaŝojn, kiuj ĝenegis la potenculojn de tiu ĉi mondo nun jam dum deko da jaroj: bildoj pri usonaj militkrimoj en Afganujo kaj en Irako, industria spionado de Usono, sekretaj kontoj en la Kajman-insuloj. La diktatoreco de la tunizia prezidanto Zine El-Abidin Ben Ali skuiĝis per la disvastigo de sekreta komunikaĵo de la usona ŝtatdepartemento, kiu kvalifikis tiun ŝtelad-reĝimon (“kleptokration”), amikan de Vaŝingtono, “reĝimo skleroziĝinta” kaj “kvazaŭ-mafio”. Ankaŭ WikiLeaks malkaŝis, ke du francaj socialistaj gvidantoj, s-roj François Hollande kaj Pierre Moscovici, la 8-an de Junio 2006 iris en la usonan ambasadorejon en Parizo kaj tie bedaŭris la fortan sintenon de la prezidanto Jacques Chirac kontraŭ la invado al Irako.

Sed tio, kion la “maldekstro” pardonas malpli ol ĉio al s-ro Assange, estas la retmesaĝoj, kiujn lia retejo piratis el la kampanjo de s-ino Hillary Clinton. Taksante, ke tiu afero favoris la rusajn intencojn kaj la elekton de s-ro Trump, ĝi forgesas, ke WikiLeaks tiam senvualigis la manovrojn de la demokrata kandidatino por saboti la kampanjon de s-ro Bernie Sanders dum la praelektoj de ilia partio. Tiam la komunikiloj de la tuta mondo ne hezitis pli disvastigi tiujn informojn, same kiel ili faris pri la antaŭaj, tamen sen ke iliaj eldonistoj estis komparataj kun eksterlandaj spionoj kaj minacataj je malliberejo.

La furiozo de la usonaj instancoj kontraŭ s-ro Assange estas subtenata de la malkuraĝo de la ĵurnalistoj, kiuj forlasas lin aŭ eĉ ĝojas pri lia malfeliĉo. Ekzemple en la televido MSNBC, la stelula animanto Christopher Matthews, eksa ĉefo de la Demokrata Partio, ne hezitis proponi, ke la usonaj sekretaj servoj devus “agi en israela maniero kaj forkapti Assange”...

Serge HALIMI.