Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dekstra kurso de la posteulo de Rafael Correa

En Ekvadoro, surpriza novliberalismo

Dum la prezidanteco de s-ro Rafael Correa (2007-2017) Ekvadoro ofte entuziasmigis la progresemulojn: per reduktado de la malriĉeco, per trudado al la investintoj restrukturi la ŝuldojn kaj per azilo al s-ro Julian Assange, la fondinto de WikiLeaks ... Kiel klarigi la cent-okdek-gradan returniĝon de lia posteulo Lenín Moreno, elektita por daŭrigi la saman politikon?

MAJO 2017. La enpotenciĝo de s-ro Lenín Moreno kiel prezidanto de Ekvadoro kaŭzis suspiron de senŝarĝiĝo ĉe la latinamerikaj progresemuloj. Ĉar li venkis kontraŭ la bankisto Guillermo Lasso, s-ro Moreno seke haltigis la triumfadon de la dekstrularo en la regiono post la elektoj de s-ro Horacio Cartes en Paragvajo en 2013 kaj de s-ro Mauricio Macri en Argentino en 2015 aŭ la nomumadon de s-ro Michel Temer en Brazilo sekve al la eksigo (pli ol kontestata) de s-ino Dilma Roussef en 2016.*

* Vd Anne Vigna, “Au Brésil, la crise galvanise les droits”, Le Monde diplomatique, Decembro 2017.

Dum la elektokampanjo s-ro Moreno promesis daŭrigi la “civitanan revolucion” de sia antaŭulo Rafael Correa, miksaĵon de disvolvado, de alidistribuado kaj de alikonstruado de la ŝtato. Li ankaŭ promesis plibonigi la stilon, taksatan agresa kaj “vertikalisma” de la prezidinto. Lia promeso: Organizi grandan nacian dialogon por ĉesigi la politikan polusigon, kiu laŭdire elĉerpigis parton de la loĝantaro. La dubindigo de la modelo de Correa fortiĝis kun la ekonomia krizo de 2015-2016 kaj la korupto-skandaloj, kiuj tuŝis la ĉirkaŭaĵon de la eksa ŝtatestro. Por s-ro Moreno do la horo de ŝanĝo.

Post la elekto la lando malkovras, ke la “nacia dialogo” havas nur unu celon: proksimigi la palacon Carondelet (sidejo de la registaro) kun la elitoj, kiuj agas kontraŭ Correa. Surmetinta la prezidantan skarpon, s-ro Moreno agas kvazaŭ lia legitimeco dependus de lia kapablo aranĝi tiom strangegan repacigon. Ŝajnas ke la programo, kiu en la urnoj triumfis kaj kiu povus malhelpi la “dialogon”, forvaporiĝis. Restarigo de la potenco de la merkatoj, aliĝo al la usona ekstera politiko: la unuaj disponoj de s-ro Moreno konsternis la regionan maldekstrularon. Ili entuziasmigis la dekstrularon. La ĉefa kontraŭulo, kiun la nova prezidanto elektis? La homo, kies politikon li promesis daŭrigi kaj kies vicprezidanto li estis dum ses jaroj, de 2007 ĝis 2013: s-ro Correa. La “civitana revolucio”, tiu politika projekto, kiu transformis la landon, enpotencigis homon, kiu agas por malfari ĝin.

En Februaro de 2018 la registaro de s-ro Moreno organizis referendumon prezentatan kiel necesan por kontraŭbatali la korupton. Ĝia reala celo: malfortigi la prezidinton, ankoraŭ tre aprezatan de parto de la loĝantaro. El la sep proponoj submetitaj al voĉdonado, unu malpermesas al la politikaj gvidantoj kandidati pli ol du fojojn por la sama funkcio; la alia permesas eksigi funkciulojn nomumitajn en la Konsilantaron de Civitana Partoprenado kaj de Sociala Kontrolado, taksitaj proksimaj de la eksa ŝtatestro. S-ro Moreno sukcesis kaj larĝe venkis. S-ro Correa malfortiĝis, ĉar li jam ne rajtas kandidati por la prezidant-elektoj de 2021. La altiro kaŭzita de la foriro de liaj proksimuloj transformas la prezidant-palacon en varman neston por la reprezentantoj de la elito, de la mastraro kaj de la dekstrularo.

“Popolisma malŝparo”

FONDITA de s-ro Correa en 2006, la Alianza País (Alianco Lando, AP) fariĝis la plej grava partio post la fino de la diktatoreco en 1979. En 2017 ĝi atingis la plejmulton en la parlamento, kvankam ĝia grupo reduktiĝis de 100 seĝoj al 74 (el 137). En la kulmino de la konflikto inter s-roj Correa kaj Moreno la elekto-tribunalo decidis meti la partion sub la regadon de la dua kaj tiel devigis liajn politikajn kontraŭulojn provi fondi novan strukturon. Tiu tamen malfacile realiĝas pro la malhelpoj, kiujn la elekto-instancoj — nun proksimaj al s-ro Moreno — metas sur lian vojon.* La implodo de la fortoj kiuj, hieraŭ, enkarnigis la “civitanan revolucion”, faciligis la proksimiĝon de la elitoj kun la prezidanto Moreno, kiu neniam konsideris la partiojn kaj la popolajn mobiliziĝojn kiel demokratiajn fortojn utilajn por la rekonstruado de politikaj blokoj. Kelkajn monatojn poste, la nomumado de s-ro Richard Martínez, ĉefo de la ekvadora mastraro, en la postenon de ministro pri ekonomio fortigis la interkonsenton, kiu subtenas la potencon de s-ro Moreno, dum la fendiĝo inter Correa-anoj kaj Moren-anoj senigis la registaron je plimulto en la parlamento.

* La grupo por Correa nombras dudek naŭ deputitojn.

Sed la nova klano en la potenco ne limigas sin al la tradiciaj elitoj: ĝi entenas ankaŭ, sur suba nivelo, intelektulojn, kiuj identiĝas kiel “progresemaj”, reprezentantojn de sindikatoj kaj figurojn de la indiĝena movado. Do, situacio, kiu ŝokis parton de la regiona maldekstro. En Aŭgusto de 2018 ekzemple la argentinano Adolfo Pérez Esquivel, Nobel-premiito pri paco en 1980, sendis malfermitan leteron al la Konfederacio de Indiĝenaj Naciecoj de Ekvadoro (Conae). S-ro Moreno tiam proponis al tiu organizaĵo instaliĝi en la ekvadoraj lokaloj de la Unio de la Sud-amerikaj Nacioj (Unasur), kiun, same kiel la loka dekstrularo, li volas malfortigi: ”Lenín Moreno, kiu kun aliaj landaj gvidantoj faras novliberalan politikon, provas detrui tiujn spacojn de integrado kaj de partopreno, skribas s-ro Pérez Esquivel. (...) La indiĝenaj popoloj de Ekvadoro ĉiam mobiliziĝis por defendi siajn rajtojn kaj siajn liberecojn. Estus bedaŭrinda, se ili akceptus tiun proponon, kiu celas malfortigi niajn demokratiojn. La Conae ne povas ignori la decidan rolon, kiun Unasur ludis por deprajmi kaj publike denunci la ŝtatrenversojn en Bolivio, en Ekvadoro, en Paragvajo kaj en Honduro, inter aliaj.* Lia letero restis sen respondo.

* “Carta pública de Adolfo Pérez Esquivel a la Conae”, TeleSur, 29-an de Aŭgusto 2018, www.telesurtv.net.

Post revenigi mastrarajn interesojn kaj la reakcian parton de la sociaj kaj sindikataj organizaĵoj en la sinon de la ŝtato — io, kion s-ro Correa ĉiam rifuzis —, la nova prezidanto nun regas kun partio sen politika kohero, sen elekta bazo kaj sen popola subteno. La potenco disvolvas la ideon, ke la krizo, kiu taŭzas la landon, klarigeblas per la “popolisma malŝparado”. S-ro Martínez stiras dekstren: celo de buĝeta pluso, liberaligo de la komerco, fleksebligo de la laborleĝo. La leĝo pri disvolvado de la produktado, voĉdonita en Aŭgusto 2018, trudas la konsumredukton kaj samtempe elsarkas la politikojn de disvolvado kaj de alidistribuado de la antaŭa mandato.

Pri impostoj la teksto entenas amnestion por la privataj impost-ŝuldantoj kaj serion da donacoj por la grandaj entreprenoj, pretekstante “favorigi la revenon de la investistoj”. Prezentata kiel dispono por financi la ŝtaton, la leĝo permesas la impostan malobeon de la potenculoj. Krome, la unua artikolo de la leĝo por defendo de la laborrajtoj estas nuligita. Ĝi ebligis al la instancoj persekuti entreprenajn proprietulojn, kiuj atencis al la interesoj de siaj salajruloj per kaŝado de resursoj aŭ per forpreno de iliaj maŝinoj el la laborejoj.

Ĉar temas pri politikoj de disvolvado, la registaro ne impostas la eksterordinarajn prezaltigojn de krudmaterialoj kaj ne insistas pri revenigo de devizoj. Same kiel la brazila registaro ĝi malpermesas kreskigi la publikajn elspezojn je pli ol 3 elcentoj jare kaj reduktas la buĝetajn deficitojn sole al pago de interezoj por la ŝuldoj. La investado malaperis el la instrumentaro de publikaj politikoj; la privatigoj, male, estas faciligataj per subvencioj garantiataj por pluraj jaroj. La potenco adoptas la internacian sistemon de arbitracio de malkonsentoj por ĉiaj investoj el eksterlande, kaj per tio ne hezitas rompi la konstitucion.*

* Vd Benoît Bréville kaj Martine Bulard, “Des tribunaux pour détrousser les États”, Le Monde diplomatique, Junio 2014.

Krom sia partopreno en malfortigo de la Unasur kaj de la Komunumo de latinamerikaj kaj karibiaj ŝtatoj (Celac), s-ro Moreno proponas ke Ekvadoro aliĝu al la Pacifika Alianco, liberkomerca organizaĵo, kiu kunigas tiujn latinamerikajn ŝtatojn, kiuj estas regataj de konservativuloj. Li esprimas sin kontraŭ la azilo por s-ro Julian Assange, la fondinto de WikiLeaks, protektata en la ekvadora ambasadorejo en Londono kaj akuzata en Usono (vidu la ĉefartikolon de Serge Halimi).

La “popolisma ruiniĝo”, kiun la ekvadoraj novliberaluloj publike denuncas, ŝajnas malfacile pruvebla: inter 2007 kaj 2016 la kvoto de malriĉuloj falis de 37 al 23 elcentoj, dum la malneta enlanda produkto kreskegis je 68 elcentoj. Ili tamen volas reorganizi la socion por komplezi la internaciajn merkatojn. Sed la principoj de ilia nova ekonomio tre similas al la malnovaj logikoj de rento, kiuj prosperigis la iaman oligarĥion.

En lando, kiu ĵus spertis longan ciklon de hegemonio de progresisma tendenco enkorpigita de s-ro Correa, necesis profunda transformado de la fortrilato kaj de la meĥanismoj de legitimado de la potenco, por ke tia returniĝo estigu tiom malmultan rezistadon. Kiel klarigi la instaladon de tiu ĉi “surpriza novliberalismo”?

Tiu esprimo estis formulita en 2001 de la intelektulino Susan Stokes.* Ŝi tiam provis analizi la deficiton de demokratia legitimeco de latinamerikaj registaroj kiuj, same kiel tiu de s-ro Moreno hodiaŭ, enpotenciĝis per programo diametre kontraŭa al la tradiciaj liberalaj receptoj, kaj kiuj tamen aplikis ilin laŭlitere. En en Peruo de la 1990-aj jaroj s-ro Alberto Fujimori superis tiun malfacilaĵon — tiom verve, ke li sukcesis esti reelektita — per sia promeso estigi sekurecon kaj ordon (fronte al la minaco de la gerila Luma Pado) interŝanĝe de strukturaj ŝanĝoj. La Ekvadoro de 2018 siavice prezentas sian returniĝon kiel konsekvencon de la “morala krizo de la Corre-ismo”. La batalo kontraŭ la korupto ĉi tie fariĝas la precipa meĥanismo por legitimi la novliberalismon.

* Susan Stokes, Mandates and Democracy. Neoliberalism by Surprise in Latin-America. Cambridge University Press, 2001.

La batalo kontraŭ la korupto kunigas du kompletigajn elementojn la politikan aktivismon de la justico kaj fortajn kampanjojn de la komunikiloj por malklarigi la popolan memoron. La manovroj kontraŭ la “koreismo” multiĝas en cirkulado, kiu nutras samtempe la registarajn decidojn, la reklamon en la sociaj retoj kaj la titolpaĝojn de la gazetoj. Jam ne temas pri juĝado de suspektatoj, sed pri ŝanĝo de la tribunaloj en legitimajn instancojn por juĝi la ĝustecon de respektiva politiko. Dum la vicprezidinto Jorge Glas — akuzata je asocio de banditoj — estas en malliberejo kaj s-ro Correa, kiu loĝas en Belgujo, estis sub internacia arest-mandato*, la ekvadora potenco iom post iom sukcesas dubigi la sukcesojn de tio, kion la ekvadoranoj tamen nomis la “gajnita jardeko” de 2007-2017: ekonomian kreskon, malaltigon de la malriĉeco kaj de la malegalecoj ...

* Nuligita de Interpol en Septembro 2018 pro la “politika naturo” de la okazanta proceso, kiu koncernas forkondukon de deputito.

La rakonto, kiu pravigas la juran kaj komunikilan operacon, sukcese trudas ideon: la “dika kaj netravidebla ŝtato”, asociata al la maldekstro, ne kapablas sekvi la plej elementan etikon. Ĝi do kondukas aŭtomate al diboĉo kaj krizo. La ekvadoraj potenco kaj komunikiloj aliĝas al la regiona ĥoro, kiam ili klarigas, ke la alidistribua politiko de la maldekstro kondukis al la korupto*, kaj samtempe ili asertas, ke la konsumlimigo en tiuj kondiĉoj estas morala neceso.

* Vd Renaud Lambert: “Ĉu Brazilo estas faŝisma?”, Le Monde diplomatique en Esperanto, Novembro 2018.

Leviĝas demando: ĉu tiu operaco estus ebla, se s-ro Moreno ne povintus profiti realan krizon ene de la “civitana revolucio”? La senpuneco, kiun ĝis nun ĝuis la respondeculoj de la fraŭdoj, instigis parton de la loĝantaro pravigi la registaron. Tiel ke, spite al la arbitreco de la kampanjo kontraŭ Correa, la batalo kontraŭ la korupto estis levita en la rangon de plej grava publika problemo. Ĉu en tia kunteksto la progresistoj povas kontentiĝi per tio ke ili klarigas siajn problemegojn per la “perfido de Moreno”? Tia strategio, kiu ignoras la popolan postulon je morala integreco, malfortigus la paroladojn de ĉiuj kiuj provas montri, ke la novliberalismo ne estas rimedo kontraŭ la laŭdiraj ekscesoj de la maldekstro, sed politika projekto de malegaleco.

La progresista tendaro troviĝas dividita inter maldekstro kontraŭ s-ro Correa kaj daŭre aktiva “koreismo”, sed malfortiĝinta pro la politikaj-justicaj atakoj de la potenco kaj pro sia propra malkapablo je memkritiko. Pro tio la ebleco de nova maldekstra ŝanĝo ŝajnas esti malcerta. La dekstrularo, kvankam ĝi fakte partoprenas en la potenco, gajnis eĉ ne unu prezidant-elekton ekde 1998; disfalo de la populareco de la aktuala reĝimo povus subfosi la esperojn korekti la aferojn per elektoj. En tia situacio, kaj same kiel la brazila prezidinto Temer, s-ro Moreno estus sukcesinta forvori samtempe tiujn, kiuj portis lin en la potencon, kaj tiujn, kiuj subtenis lian kontraŭpopolan krucmuliton. Ĉiuj nun konas la sekvon de la historio en Brazilo.

Franklin RAMÍREZ GALLEGOS.