Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel la riĉuloj detruas la mondon

Ĉu eble la media problemo estas intime ligita kun la sociala krizo en la mondo? Efektive, tiuj kiuj havas la politikajn kaj financajn stirilojn, ankaŭ reprezentas modelon de ekscesa konsumado, detrua por la planedo ... sed imitata de la mezaj klasoj. Se tiuj en alta pozicio decidos pri malkresko, tio efikos al ĉio ... Konservi la Teron, tio eblas per pli da egaleco.

La tri aŭ kvar generacioj, kiuj troviĝas ĉe la transiro al la tria jarmilo, estas la unuaj en la historio de la homaro, ekde kiam la dupieduloj paŝas sur la planedo, kiuj stumblas super la limoj de la biosfero. Tiu ĉi renkontiĝo okazas ne sub la signo de harmonio, sed sub tiu de grava ekologia krizo.

Ni emfazu kelkajn aspektojn. La unua estas la nova maltrankvilo de la klimat-sciencistoj: ili jam de kelkaj jaroj cerbumas pri la ebla neinversigeblo de la klimata ŝanĝo. Ĝis nun oni pensis, ke okazas laŭgrada varmiĝo, sed ke, kiam la homaro konscios pri la graveco de la situacio, eblos retropaŝi kaj rehavi la klimatan ekvilibron. La klimatistoj diras al ni, ke eble ni atingas tian sojlon, ke la klimata sistemo deglitas en neinversigeblan malordon: la gronlandaj glaĉeroj* fandiĝas multe pli rapide ol la modelistoj antaŭvidis; la oceanoj povus sorbi malpli da karbongaso; la jam okazanta varmiĝo povus rapidigi la fandiĝon de la grundon de eterna frosto, tiun gigantan tavolon de frosta tero en Siberio kaj Kanado, kiu per tio minacas ellasi la kvantegojn da karbongaso kaj da metano, kiujn ĝi enhavas.

* Glacirivero aŭ glaciero, ankaŭ nomata glaciejo aŭ glaciego. La ĉinoj trafe diras en sia lingvo “movglacio”. -vl

Dua observo estas, ke la ekologia krizo estas ne nur klimata. Tiu ĉi estas la fenomeno plej konata de la granda publiko, sed ĝi estas nur parto de la tuta krizo, de kiu alia parto estas sendube same grava: la erozio de la biodiverseco, kies amplekson plej bone ilustras la fakto, ke la specialistoj parolas pri “sesa estinga krizo” por nomi la rapidan malaperadon de specioj en nia epoko. La kvina estingokrizo, antaŭ sesdek kvin milionoj da jaroj, malaperigis la dinosaŭrojn.

Tria parto, eble malpli urĝe sentata aŭ malpli bone prezentita ol la problemo de la klimatŝanĝo: ĝenerala ĥemia poluado de nia medio, de kiu du aspektoj estas aparte maltrankviligaj. Unuflanke la nutraĵaj ĉenoj estas poluataj, ja en dozoj tre etaj, de ĥemiaj poluantaj substancoj. Aliflanke, ĉiam pli klare aperas la fakto, ke la plej granda ekosistemo de la planedo, la oceanoj, pri kiuj oni pensis ke ilia kapablo regeneriĝi estas preskaŭ senfina, estas pli kaj pli malfortigita, pro poluado kaj pro malboniĝo de iu aŭ de alia aparta ekosistemo.

Tiuj ĉi konstatoj difinas la politikan urĝecon de nia epoko. Tamen nia socio estis avertita pri la danĝero nek de hodiaŭ nek de hieraŭ, sed de pluraj jardekoj. Ekde kiam Rachel Carson alarmis per La silenta printempo (Le printemps silencieux) en la jaro 1962, kaj post kiam en la 1970-aj jaroj la ekologia demando brue penetris en la publikan debaton, internaciaj konferencoj, sciencaj artikoloj, bataloj de ekologiistoj amasigis multajn konojn, kiuj ĉiam konfirmis la ĝeneralan tendencon.

Kial do niaj socioj ne vere orientiĝas al politiko, kiu ebligus eviti la profundiĝon de la ekologia krizo? Jen la ĉefa demando. Por respondi, necesas analizi la fortrilatojn en niaj socioj. Tiuj estas efektive organizitaj por blokadi la necesajn politikojn.

Kiel? Jam de dudeko da jaroj la kapitalismo estas karakterizita per la reveno de malriĉeco en la riĉaj landoj. La malkreskado de la kvoto de malriĉeco, konstanta ekde la finaj 1940-aj jaroj, interrompiĝis en la okcidentaj landoj, kaj en kelkaj ĝi eĉ inversiĝis. Same la nombro de homoj en situacio de provizoreco, do iomete super la sojlo de malriĉeco, ankaŭ regule altiĝas. Cetere, mondskale la nombro de homoj en situacio de absoluta malriĉeco, do kiuj disponas pri malpli ol 2 dolaroj tage, restas en la alteco de 2 miliardoj, dum la Organizaĵo pri nutraĵo kaj kampkulturo (ONK, laŭ la angla: FAO) taksas la nombron de homoj nesufiĉe nutrataj je 820 milionoj.

La kresko de la malegalecoj jam de dudeko da jaroj estas kroma aspekto de la sociala krizo. Multaj studaĵoj atestas pri tio. Unu el ili, gvidata de du ekonomi-sciencistoj de Harvard kaj de la Federal Reserve Board, estas plej klara. Carola Frydman kaj Raven E. Saks komparis la proporcion inter la salajro de la tri unuaj gvidantoj de la kvincent plej grandaj usonaj entreprenoj kaj la mezuma salajro de iliaj dungitoj. Tiu ĉi indikilo pri la evoluo de la malegalecoj restas stabila ekde la 1940-aj jaroj, kiam la observado komenciĝis, ĝis la 1970-aj jaroj: la entrepren-ĉefoj, kiuj eniris en tiun komparon, enspezis proksimume tridek-kvin-oblon de la mezuma salajroj de siaj dungitoj. Poste okazis ŝanĝo ekde la 1980-aj jaroj, kaj la proporcio kreskas regule kaj en la 2000-aj jaroj atingis proksimume la cent-tridek-oblon.

Tiuj ĉi studaĵoj montras, ke grava rompo okazis en la funkciado de la kapitalismo post sesdek jaroj. Dum tio, kion oni nomis la “tridek gloraj”, la kolektiva riĉiĝo, kiun ebligis konstanta altiĝo de la produktivo, estis sufiĉe egalece distribuata inter kapitalo kaj laboro, tiel ke la proporcioj de malegaleco restis stabilaj. Ekde la 1980-aj jaroj, tutaĵo de cirkonstancoj, kiujn ni ne povas analizi ĉi tie, kondukis al pli kaj pli klara disiĝo inter la kapitaluloj kaj la amaso de la civitanoj. La oligarĥaro akumulas profitojn kaj riĉaĵojn en grado neniam vidita dum jarcento.

Estas esence grava interesiĝi pri la konkreta maniero, per kiu la hiperriĉuloj uzas sian monon. Tiu jam ne estas kaŝita kiel tempe de la protestanta severmora burĝaro, kiun Max Weber priskribis: male, ŝi nutras ekscesan konsumadon, de jaĥtoj, de privataj aviadiloj, de grandegaj loĝdomoj, de juveloj, de horloĝoj, de ekzotaj vojaĝoj, de trompebrila fatraso da luksa malŝparego. La francoj malkovras kun s-ro Nicolas Sarkozy ĉagrenan ekzemplon de tiu blufe alloga konduto.

Kial tio estas kaŭzanto de la ekologia krizo? Por kompreni tion, ni devas turni nin al la granda ekonomikisto Thorstein Veblen, kies pensadon Raymond Aron rangis sur la saman nivelon kiel tiun de Carl von Clausewitz aŭ de Alexis de Tocqueville. Kvankam hodiaŭ forgesita, ĝi tamen prezentas frapan trafecon.

Ni plej ekstreme resumu ĝin. Kion Veblen diras? Ke la tendenco rivali estas ennaskita en la homa naturo. Ĉiu el ni havas emon kompari sin kun la aliaj, kaj provas montri per ia aŭ alia ekstera trajto iometan superecon, simbolan diferencon kompare kun la personoj, kiun kiuj li vivas. Veblen ne asertis, ke la homa naturo reduktiĝas al tiu trajto, li ne juĝis el morala vidpunkto, li konstatis. Apogante sin sur la multaj atestoj de etnografoj de sia epoko, li ankaŭ konstatis, ke tiu formo de simbola rivaleco observeblas en ĉiuj socioj.

Krome, li daŭrigis, ĉiuj socioj produktas sufiĉe facile la necesan riĉaĵon por kontentigi siajn bezonojn je nutraĵo, je loĝado, je edukado de la infanoj, je komuna vivĝuado ktp. Tamen ili ĝenerale produktas kvanton de riĉaĵoj multe pli ol necesas por kontentigi tiujn bezonojn. Kial? Ĉar ili ebligas al siaj membroj distingiĝi disde la aliaj.

Veblen poste konstatis, ke plej ofte ekzistas pluraj klasoj en la socio. Ĉiu el ili estas regata de la principo de elmontra rivaleco. Kaj, en ĉiu klaso, la individuoj prenas kiel modelon la konduton, kiu validas en la pli supra socia tavolo, kiuj montras ke estas bona tio, kion fari estas ŝika. La imitata socia tavolo siavice prenas kiel modelon tiun kiu estas super ĝi en la skalo de la riĉeco. Tiu imitado refariĝas de malsupre supren, tiel ke la pinta klaso difinas la ĝeneralan kulturan modelon de tio, kio estas prestiĝa, kiu trudiĝas al la ceteraj.

Kio okazas en tre malegaleca socio? Ĝi estigas eksterordinaran malŝparadon, ĉar la materia malŝparo de la oligarĥaro — ĝi mem kaptita de la elmontra konkurado — servas kiel modelo al la tuta socio. Ĉiu laŭ sia nivelo, en la limo de siaj enspezoj, provas akiri la havaĵon kaj la signojn konsideratajn plej valoraj. Komunikiloj, reklamo, filmoj, felietonoj, magazenoj “people” estas la rimedoj, per kiu la dominanta kulturmodelo disvastiĝas.

Kial do la oligarĥaro blokas la necesajn disvolvadojn por malhelpi la pligraviĝon de la ekologia krizo? Rekte, kompreneble, per la potencaj leviloj — politikaj, ekonomiaj kaj komunikilaj — pri kiuj ĝi disponas kaj kiujn ĝi uzas por konservi siajn privilegiojn. Sed ankaŭ malrekte, kaj tio estas same grava, per tiu kultura konsum-modelo kiu trapenetras la socion kaj kiu difinas la normalecon.

Nun ni revenas al la ekologio. Antaŭmalhelpi la pligraviĝon de la ekologia krizo kaj eĉ komenci ripari la medion, estas principe sufiĉe simpla: necesas ke la homaro reduktu sian efikon sur la biosfero. Atingi tion ankaŭ estas principe simpla: tio signifas redukti niajn elprenadojn de mineraloj, de ligno, de akvo, de oro, de petrolo ktp, kaj redukti niajn ellasojn de forcejaj gasoj, eligon de ĥemiaj rubaĵoj, de radioaktivaj materialoj, de pakmaterialoj ktp. Tio signifas redukti la tutan materian konsumadon de niaj socioj. Tia reduktado estas la esenca levilo por ŝanĝi la ekologian situacion.

Kiu reduktos la materian konsumadon? Oni taksas, ke 20 ĝis 30 elcentoj de la monda loĝantaro konsumas 70 ĝis 80 elcentojn de la resursoj ĉiujare tirataj el la biosfero. Do, la ŝanĝo devas veni el tiuj 20 ĝis 30 elcentoj, do plejparte el la popoloj de Nordameriko, de Eŭropo kaj de Japanujo. Ene de tiuj superevoluintaj socioj oni devas proponi redukti la materian konsumadon ne al la malriĉuloj, al tiuj, kiuj ricevas la minimuman salajron, al la modestaj salajruloj. Sed ankaŭ ne nur la hiperriĉuloj devas partopreni en tiu reduktado: ĉar eĉ se s-roj Sarkozy, Vincent Bolloré, Alain Minc, Bernard Arnault, Arnaud Lagardère, Jacques Attali kaj ilia sekvantaro de oligarĥoj rezignas pri siaj multekostaj aŭtomobiloj kun ŝoforoj, pri luksegaj horloĝoj, pri aĉetveturoj per ĵipoj al Saint-Tropez, ili ne estas sufiĉe multnombraj por ke tio sufiĉe ŝanĝas la kolektivan efikon al la medio. Oni devas proponi redukti la materian konsumadon al la tutaj okcidentaj mezaj klasoj.

Ĉi tie ni vidas, ke la demando de egaleco estas centra: la mezaj klasoj ne akceptos iri la vojon de malpli da materia konsumado, se la aktuala situacio daŭras, se la necesa ŝanĝo ne estas egalece adoptita. Por rekrei la senton de esenca solidareco por atingi tiun radikalan reorientiĝon de nia kulturo, evidente necesas ke oni faru ion por rigore redukti la malegalecojn — kio cetere transformus la nunan kultur-modelon.

La propono malaltigi la materian konsumadon povas ŝajni provoka, en la ideologia banujo, en kiu ni troviĝas. Sed hodiaŭ la altigo de la tutmonda materia konsumnivelo ne estas plu akompanata de altigo de kolektiva bonstato — ĝi male sekvigas malboniĝon de nia bonstato. Cetere, civilizacio, kiu elektas redukti la materian konsumadon, spertos, ke la pordo malfermiĝas al aliaj politikoj. Provizita per la transigo de riĉaĵoj, kiu ebligos redukti la malegalecojn, ĝi povos stimuli tiujn homajn agadojn kiuj estas socie utilaj kaj havas malgrandan efikon al la medio. Sano, edukado, transporto, energio, kampkulturo estas sferoj, en kiuj la sociaj bezonoj estas grandaj kaj la ag-eblecoj gravaj. Necesas renovigi la ekonomion per la ideo de homa utilo anstataŭ per la obsedo de materia produktado, favori la socian ligon anstataŭ individuan kontentiĝon. Fronte al la ekologia krizo ni devas konsumi malpli por distribui pli bone. Por pli bone vivi kune anstataŭ konsumi sole.

Hervé KEMPF.