Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Wigan, en Anglio de malabundo

Laŭ la spuroj de George Orwell

Anoncita kiel simpligo per kununuiĝo de diversaj monhelpoj, la Brita “universala kredito” konsternas multajn malriĉajn familiojn. Sur la kajoj de Wigan, en la graflando Lancashire, tiu fiasko aldoniĝas al socia diseriĝo sekvanta kvar jardekojn da ekonomia liberalismo. Same kiel en la epoko kiam George Orwell vizitadis tiun lokon, multaj estas nun la Angloj enkaptiligitaj en malriĉeco.

Ja necesis komenci de la komenco: strato Darlington, Wigan, Lancashire. La priskribo de la pensiono situanta ĉe la numero 22 de tiu strato komencas La straton al la kajo de Wigan*. Tiu rakonto de George Orwell ankoraŭ malbone konata en Francio, estis sukceso en Unuiĝinta Reĝlando tuj ĉe ĝia publikigo, en marto 1937, fare de la eldonisto Victor Gollancz. Daŭre estas laŭmoda bongusto havi en sia libroŝranko, eĉ nelegitan, tiun precizan kaj kruelan bildon de la laborista situacio dum la granda ekonomia kolapso en Anglio, tiu Nord-Okcidenta, tiu de minejaj teramasoj, de manufakturoj, de putoj, tuneloj kaj minejaj ŝutmontoj.

* George Orwell, The Road to Wigan Pier , 1937.

Dum tiu vintro de 1936, Orwell loĝas kelkajn tagojn ĉe la Brooker familio, estroj de mizera pensiono kaj de tripvendejo ankaŭ mizera en la kvartalo Scholes. Tio sufiĉe ŝokis lin, por ke la 22-a de la strato Darlingston okupu la unuan ĉapitron de lia libro. Malpureco, tromiksiteco, etmenso de la gastigantoj, mizero de la gastoj (konsumitaj de lacegigaj malbone pagataj laboroj kaj persekutitaj de la administraciaj kontroloficoj)... Jen laŭ Orwell resumo de lia vojaĝo en tiu regiono, kie al senlaboreco aldoniĝas la penegeco de laborkondiĉoj. Li priskribas la “senfinajn labirintojn de domaĉoj”, la “malhelajn postkuirejojn, kie maljuniĝantaj kaj malsaniĝantaj estaĵoj rondiras same kiel blatoj”. Kaj li frapdiras: “Estas ia devo foje kaj refoje vidi kaj flari, precipe flari, tiajn lokojn, por ne forgesi, ke ili ekzistas. Tamen, pli bone estas ne tro longe resti tie.”

La tripvendejo estis detruita. Pli malproksime, sur gaja gazona bedo, preskaŭ nevidebla tabulo memorigas la viziton de la verkisto. Sub la pluveto de tiu somerfino de 2018 la strato Darlington ne estas pimpa. Ankaŭ ne tre malgaja. Kaj tre longa. La sendifektaj vicoj de ruĝaj unuetaĝaj brikdomoj ŝajnas etendiĝi ĝis la horizonto. Ĉiuj samaj. Tamen, se oni bone rigardas, iuj pordaj farbaĵoj pli forskamiĝas ol aliaj, iuj fenestroj ŝirmas plastajn florojn. Foje la teretaĝoj estas okupitaj de butikoj, plejparte por ĉiam fermitaj: mallevitaj feraj kurtenoj, lignaj tabuloj kaŝantaj la montrofenestrojn. Inter la malmultaj plufunkciantaj, budoj proponas samtempe picojn, hamburgerojn kaj kebabojn. La verdaj murlignaĵoj de vetperisto allogas la rigardon. Malriĉeco ne estas evidenta, kaj Orwell, hodiaŭ, ne vidus malantaŭ domo tiun virinon, kiu “komprenis tiel bone kiel mi la kruelegon esti ĉi tie, surgenue sur glitigaj ŝtonoj en akra malvarmo en malantaŭkorto de domaĉo, por priserĉi per bastono haladzan kloakelirejon”. La domoj daŭre estas tie, tuŝiĝantaj dorsaldorse kaj flankalflanke en vicoj de centoj da metroj. Iliaj etaj kortetoj estas foje ornamitaj per rozujoj kaj malfermiĝas al trotuaroj larĝaj, puraj kaj flankitaj de arboj.

La kvartalo Scholes de 2018 restas malriĉa kvartalo. Pli ol 17% de la loĝantoj de Wigan profitis ŝtatan monhelpon en 2011*, kontraŭ 13,5% en la tuta lando, kaj 16% vivis en sociala loĝejo, kontraŭ 9% en la tuta lando. Kaj Scholes estas unu el la plej malriĉaj kvartaloj en tiu malriĉa urbo. Orwel priskribis la “laboristajn domarojn, kies ĉiuj loĝantoj vivteniĝas danke al komitatoj por publika helpo, kreitaj en 1930, kaj al monhelpoj”. Nuntempe, S-ino Barbara Nettleton, fondinto de la komunuma asocio Sunshine House (domo de sunradio), opinias nepre necese instrui al la loĝantoj ke “ne estas hontinde, esti malriĉa”.

* Censado de 2011, la sekvonta okazos en 2021.

La ministoj, tiuj “belegaj homaraj tipoj”

La jaroj post la dua mondmilito fine estis nur parentezo. La karbominejoj, la kotonfabrikoj, la ŝtalejoj plenaktive funkciis, kaj Londono starigis helpeman ŝtaton. “Infano, mi ne bezonis vekhorloĝon, ĉar mi aŭdis la sonorilon de la najbara teksaĵuzino, memoras S-ino Nettleton. Eblis forlasi sian laboron matene, kaj trovi novan posttagmeze.”

La unua matena bruo, estis la paŝoj de la laboristinoj kaj la sono de iliaj galoŝoj sur la pavimita strato”, skribas Orwell. “Ni estis tre aktiva industria centro. Estis segejoj, teksejoj, mekanikejoj, minejoj. Matene kaj vespere aŭdeblis la skrapado de la lignoŝuoj de laboristoj, kiuj iris aŭ revenis el sia laborejo, rakontas S-ro Les Bond, emerita laboristo, parolante pri sia urbo Accrington, kvindek kilometrojn for de Wigan. Kaj, en la jaroj 1960-aj, la laboristoj povis prunti monon por aĉeti domojn. Ĉio tio estas finita. Ĉiuj industrioj foriris.” Senindustriiĝo, tutmondiĝo, novliberalismo: tiu regiono, de Liverpolo al Sheffield tra Manĉestro, neniam restariĝis post la jaroj de Thatcher*.

* Margaret Thatcher, konservativa ĉefministro reginta de 1979 ĝis 1990.

“La malvenko de la minista striko en 1984-85 donis severan baton al la laborista klaso”, bedaŭras S-ro Gareth Lane, membro de Bakers, Food and Allied Workers’ Union (BFAWU, sindikato de la nutraĵa industrio), kvankam li estas tro juna por esti travivinta ĝin. “Ni malfacile regajnas vojon kaj reorganizas la laboristojn.” Ĉar nenio restas el la industria bastiono. Eĉ ĝia memorado ŝajnas esti viŝita, krom ĉe maljunuloj kaj aktivuloj. “Ĉu la minejoj, la ministoj? Sed mi ja apenaŭ havas 30 jarojn! Kion mi povas diri pri tio?” ekkrias juna aŭtovendisto trinkante bieron en la klubo de la ministoj de Astley. Verŝajne li eĉ ne rimarkis, super la bufedo, la telerojn ornamitajn je la gloro de la ministoj. Sur unu el ili, jen frazo: “Despite pitfalls, some good, some bad, I’m proud to be a mining lad”, kiun eblas tiele traduki: “Malgraŭ la minputoj, foje bonaj, foje malbonaj, mi fieras esti mina knabo.” Ĝi ĉirkaŭas la tri simbolojn de tiu metio: la kaskon, la galoŝojn kaj la lampon. Orwell resonigis tiun fierecon, kaj li admiris, post kiam li mem malsupreniris tien, tiujn “belegajn homarajn tipojn” kapablajn labori en la karba infero.

La George Orwell de La strato al la kajo de Wigan ne havas bonan reputacion ĉi tie. Ekde la publikigo de la libro, en 1937, iuj reproĉis al li troan nigrigon de la bildo. Jerry Kennan, senlabora ministo, politika aktivulo kaj “gvidinto” de Orwell, tiam asertis, ke la verkisto forlasis siajn unuajn gastigantojn, ne sufiĉe malriĉajn laŭ sia opinio, por iri al Brooker, pli taŭgaj por la bildo de malpureco kaj malriĉeco, kiun li serĉis. Fakte tiu akuzo laŭdire devenas de memestima vundo de Kennan, kiu neniam ricevis dediĉitan ekzempleron. La taglibro de Orwell montras, ke neatendita malsaniĝo de la unua gastigantino irigis lin al la tripvendistoj. Sed ne gravas: la legendo persiste restas, kaj estas ĝueme ripetata de multaj komentistoj ĝis nun. Necesas forgesigi Orwell-on, kaj precipe diri, ke ĉio tio estas eksmoda, taŭga por historia forgeso.

“Ne plu estas laboro, sed malriĉeco restas”

Tiun historion, Brian, filo, nepo kaj pranepo de ministo, renkontita en trinkejo de Accrington, ja studis. Li eĉ volis profesiiĝi pri tio. Li estas nun tuttempa laboristo en uzino, kiu faras verandojn, kaj priridas: “Sep jarojn da historiaj studoj, kaj jen kien tio irigas: ĉi tien!” Tamen, li opinias sin bonŝanca. Liaj infanaĝaj amikoj, tridekjaraj same kiel li, estas foririntaj, senlaboruloj aŭ malstabile laborantaj. “La duonnudajn ŝarĝistojn, kiuj laboris funde de la minejo priskribita de Orwell anstataŭas senlaboruloj de jobcentres (la publika servo por dungado) aŭ laboristoj havantaj kontraktojn ”nul horoj“! La diferenco kun la epoko de Orwell, estas, ke ne plu estas laboro. Sed la malriĉeco ja restis! Ĝi enradikiĝis ĉi tie.

La du aŭ tri puraj senaŭtaj stratoj de la urbocentro de Wigan, Sheffield aŭ Accrington ne ŝanĝas ion ajn: malriĉeco elfluas el la eksaj industriaj urboj. Ties loĝantoj iras por aĉeti nutraĵojn en rabatprezajn superbazarojn. Ĉi tie ni estas en la lando de butikoj en kiuj, ĉio kostas 1 sterlingan pundon (“pound”, iomete pli ol 1 eŭro): Poundland, Poundstretcher, Poundworld... Por vestaĵoj kaj akcesoraĵoj, la loĝantoj turnas sin al karitataj butikoj, kiel tiuj de Savarmeo. Por komputiloj, juveloj kaj brokantaj telefonoj, Cash Shops aŭ Cash Converters vendas garantiaĵojn lasitajn de senmonaj pruntintoj. La okulo de Orwell estus logita ne de la karbopolva nigro, kiu farbis ĉion, sed de la akraj koloroj de tiuj butikoj, des pli viglaj, ke la proponaĵoj estas malbonkvalitaj. La verkisto verŝajne priskribus la butikojn BrightHouse, marko de luvendo por mebloj kaj elektraj aparatoj, kiu havas malbonan famon, kiu situas en la urbocentro fronte al la urbodomo de Accrington, aŭ fronte al la granda butikarego apud la senaŭtaj stratoj de Wigan. Iliaj klientoj estas la plej malriĉaj kaj la plej malstabilaj, laŭ la Britaj oficialuloj mem*.

* La societo BrightHouse estis objekto de esploro fare de la institucio por regularo de financaj societoj, kiu juĝis, ke ĝi ne estas “respondeca pruntisto”. Vidu: Hilary Osborne, “Malkaŝo pri la sekretaj investoj de la Angla reĝino en insuloj Kajmanaj”, The Guardian (Londono), tradukita en Le Monde, Parizo, 5-a de novembro 2017.

La butikoj BrightHouse ne strebas prizorgi sian aspekton. La montrofenestra farbo forskvamiĝas, la tapiŝoŝtofo eluziĝis. Neniu granda marko inter la proponataj lavmaŝinoj, plataj ekranoj, kuirfornoj aŭ kanapoj por luvendo. Sed la interezaj procentoj estas supermezuraj: ne malpli ol 69,9%, kiam oni kalkulas por unu jaro. Jen lavmaŝino kun enhaveco de ses kilogramoj, el nekonata marko: etikedo indikas 180,50 sterlingajn pundojn (206 eŭrojn). Sed BrightHouse ĉefe direktiĝas al la homoj, kiuj ne povas pagi kontante tiun sumon, kaj devas pagi poparte. La principo estas simpla: ju pli vi estas malriĉa, des pli vi pagas, kaj fine vi pagas tre koste. Tiu lavmaŝino kostos 535 eŭrojn, se vi elektas semajnajn pagojn po 3,40 eŭroj dum 156 semajnoj, tri jaroj. La televidilo je 374 eŭroj fine kostos 890 eŭrojn, semajne po 5,70 eŭroj dum tri jaroj. Ne inkluzivinte asekuron. La butikĉeno estas prospera: 270 butikoj en la tuta Unuiĝinta Reĝlando. Miloj da familioj tie subskribas ĝiajn kontraktojn.

La ĝeneraligo de kontraktoj “nul horoj”

S-ino Lissa P.* daŭre bedaŭregas tion. Tiu juna virino 25 jara, kun violkolora hararo, haŭttrabora ornamaĵo kaj sporta pantalono, neniam jam laboris. Trafita de la malsano de Crohn, diagnozita kiam ŝi gravediĝis je unua filino, 17 jaraĝe, ricevas invalidecan monhelpon po 342 eŭroj ĉiun duan semajnon, al kiu aldoniĝas monataj 342 eŭroj pro malsano. Ŝia kunulo ricevas senlaborecan monhelpon po 250 eŭroj semajne. Ili loĝas, kun siaj kvar infanoj, en sociala loĝejo je 91 eŭroj semajne, ne kalkulante ties fakturojn, kaj tiel estas malfacile ekvilibrigi la buĝeton. “Senĉese rezisti al petoj de la infanoj estas lacige”, ŝi suspiras dum la petolaj infanoj ludas pilkon inter la benkoj de la preĝejo, en kiu ni renkontas ŝin. “Do, kiam la kuirforno paneis, mi rezignis. Mi deziris novan kuirfornon. Mi iris al BrightHouse, kaj mi ankaŭ ekvolis kvardek-du-colan televidilon. Tio entute kostis po 34 eŭroj semajne, dum du jaroj. Mi pensis, ke tio eblas.” Neatenditaĵo, pagakcidento, kaj ŝi ne plu havas asekuron. La televidilo paneis, ŝi devas daŭre pagi ĝin ĝis la fino.

* La antaŭnomo estis ŝanĝita laŭ ŝia volo.

Tiajn okazintaĵojn, la reverendino Denise Hayes* povas rakonti multege. Partigita en du partoj per altaj pordoj, ŝia preĝejo Sankta Barnabas, en Wigan, utilas samtempe kiel kultejo kaj komunuma centro: senpagaj kafo kaj teo, tabloj kaj sidiloj, salonangulo kun kanapo, bilardo, porinfanaj ludoj, malmultekosta nutraĵvendejo. Ĉiun posttagmezon tie pasas familiaj patrinoj kaj patroj, senlaboruloj, malstabilaj laboristoj, alkoholuloj, droguloj, senesperuloj, samdireble preskaŭ la tuta loĝantaro de la paroko de Sankta Barnabas, 3600 homoj. “Kiam mi alvenis en tiun kvartalon, antaŭ kvar jaroj kaj duono, la situacio estis malbona. Nun, ĝi estas ankoraŭ pli malbona, frapdiras S-ino Hayes. Jam antaŭe estis malfacile diri, kio estis la ĉefa problemo: ĉu la manko de laboro, ĉu la malstabilaj postenoj, ĉu la malaltaj salajroj, ĉu la senkompetenteco...? Nun la registaro aldonis plian tavolon al mizero: la reformon de monhelpoj.

* En la anglikana religio, virinoj povas pastriĝi.

Unu sola monhelpo pagata ĉiumonate, la “universala kredito”, anstataŭas ses, inter kiuj senlaboreca, loĝeja, invalideca kaj familiaj monhelpoj, ĝis nun pagataj ĉiusemajne, aŭ ĉiumonate, aŭ ĉiun duan semajnon, aŭ, pri la loĝeja, rekte al posedanto (privata aŭ publika). Decidita de la konservativuloj en 2013, iom post iom efektivigata, tiu decido estas ege mallaŭdata de ĉiuj flankoj. Maltaŭga por la bezonoj de la koncernataj homoj, malbone efektivigata, kun senĉesaj misoj, ĝi fakte terurigas Tony-on, kiu sole edukas siajn kvar infanojn: “Mi devas transiri al la ‘universala kredito’, kaj mi tute ne scias, kiel mi regos tion”, diras tiu agrokultura laboristo senlabora de ok jaroj, dum lia lasta knabineto baraktas en liaj brakoj, sur unu el la sidiloj de la kirko Sankta Barnabas. Jam mi havas malfacilaĵojn pro miaj infanoj, kiuj ĉiam petas ion, li plu diras. “Estos ankoraŭ pli malfacile rezisti ilin, pro ĉiu tiu mono en la komenco de la monato.” Tony ricevas 250 eŭrojn ĉiulunde, “inter ili 107 eŭroj rekte iras al la sociala domposedanto”. Li aĉetas plej malmultekoste la nutraĵojn por sia familio, “precipe hamburgerojn, terpomojn kaj pastaĵojn”, kaj jam malfacile finas semajnon.

La laboristoj de La strato al la kajo de Wigan pagis sian gason laŭ meter (mezurilo), enŝovante pencojn en la aparato. Nenio ŝanĝiĝis, aŭ preskaŭ. Tony uzas antaŭpagan karton: “Antaŭe mi pagis laŭ fakturo, sed, unu fojon, mi ne pagis kaj la gasinterrompo estis jam planita. Tial, kun tiu karto, mi konsumas nur la gason, kaj elektron, kiun mi povas aĉeti.” Grimaca rideto tiras lian buŝon, preskaŭ sendentan: “Foje, estas malvarmo en la domo.” S-ino Hayes asertas, ke 90% de ŝiaj parokanoj uzas tiun modernan meter. Kaj ŝi komprenas la timon de Tony: “La transiro al la universala kredito okazas tute iel ajn. Ĉi tie multaj homoj vivas per monhelpoj jam de jaroj. Ricevi unufoje grandan sumon estas malfacile regeble. Sed la plej malbonaĵo, estas la prokrasto por la transiro al unufoja pago: estas intertempo de kvin, eĉ foje dek aŭ dek-unu semajnoj. Dum tiu tempo, la homoj nenion ricevas. Do, ili pruntas. Al amikoj, kiam ili bonŝancas, aŭ al pruntistoj. Kaj jen spiralfalo, ili neniam sukcesos ŝtopi tiun truon.”

Iuj staplas malfacilaĵojn. Tiuj, ekzemple, kiuj devas pagi, krom la ceteron, tiel nomatan spare bedroom tax, kromnomitan ekde ĝia decido en 2013 bedroom tax (dormoĉambra imposto). Jen familio kun du infanoj, kiu loĝas en triĉambra sociala loĝejo. La plej aĝa foriras el la familia hejmo. Lia ĉambro, nun libera aŭ nur foje okupata, estas konsiderata kiel troa de la sociala posedanto. La familio ricevos do sian loĝejan monhelpon malpliigitan je 14%. Per du “troaj” ĉambroj la malpligo estos 25%. Same kiam estas du samseksaj infanoj en la familio: ili povas loĝi en la sama ĉambro. “La ideo estas peli la homojn por ke ili forlasu sian loĝejon al malpli granda, analizas S-ino Hayes. Sed mankas socialaj loĝejoj, do la homoj ne foriras.” Multaj loĝantoj trovas sin kun nepagitaj luprezoj. Poste ili estas elpelitaj. “Tiuj homoj havas kaosan vivon, la registaro igas ĝin ankoraŭ pli kaosa. Ŝajnas ke tio okazas intence!” koleras la pastrino.

Ĉi tie same kiel aliloke, nun same kiel en la jaroj 1930-aj, ricevi monhelpon, eĉ malaltan, igas vin profitanto, helpato. “En la mezaj klasoj, oni daŭre parolis pri ‘tiuj pigruloj, kiuj nenion faras danke al la elspezoj de impostpagantoj’ kaj diris ke ‘ili trovus ĉiujn necesajn laborojn se ili klopodus por serĉi iun’” skribis George Orwell. “Ni ĉesigu monhelpojn por tiuj, kiuj rifuzas labori”, lanĉis la konservativulo David Cameron dum lia gajnita balotkampanjo de 2010, per kiu li iĝis ĉefministro, ĝis la balotado pri Brexit. Akiri senlaborulan monhelpon kaj gardi ĝin similas traboplenan vojon. David, ĉirkaŭ tridekjara, kontisto, daŭre inkubsonĝas pri la kvindek- ĝis cent-paĝaj formularoj plenskribendaj kaj pri la malklareco de trudiĝema sistemo: “Por la valoro de via monhelpo, ili studas kie vi loĝas, kun kiu, ĉu vi havas infanojn, kaj ili decidas tion, kion vi bezonas. Foje, tio, kion ili donas, ne sufiĉas eĉ por la nutraĵoj, por la busbiletoj, kiujn vi bezonas por iri al iliaj kunvokoj aŭ al dunga interparolado!”

Nuntempe David laboras po dek ses horoj semajne por Sunshine House, la organizaĵo de S-ino Nettleton. Li devas pruvi, ke li serĉas tuttempan laboron dum la aliaj dek ok horoj. “Mi ŝuldas semajne po tridek kvar horoj al la job centre”, suspiras tiu junulo. Orwell en 1936 aludas la means test, la “teston pri rimedoj”, ilo por kontroli la tuton de familiaj rimedoj de senlaborulo. Efektivigita en 1931, ĝi estis “unu el la plej malŝatataj institucioj dum la intermilita periodo*. Hodiaŭ, doktoro Aneez Esmail, familia kuracisto de tridek jaroj kaj esploristo en la universitato de Manĉestro, koleras: “Mi havas multajn kuracatojn, kiuj suferas mensajn malsanojn, kiel gravajn deprimojn. Iuj ricevas invalidecan monhelpon de dek jaroj. Subite, la registaro diras al ili, ke ili povas labori, kaj ke ili devas serĉi laboron! Sed tiuj homoj tute ne kapablas!

* Vidu: Stephanie Ward, Unemployment and the State in Britain: The Means test and Protest in 1930s South Wales and North-East England, Manchester University Press, 2013.

Ian estis levĉaristo dum tridek kvin jaroj. Iun matenon li leviĝis nekapabla moviĝi. “Artrito”, diagnozis kuracistoj. Jen li estas invalido, kun rilata monhelpo. “Komence, ili lasis min trankvila. kaj nun, ili konsideras, ke mi povas labori ĉar mi ne estas brakparalizita! Ili devigis min partopreni trejnadon por oficlaboro. Eĉ kun lambastonoj iu povas uzi komputilon” li ironias malantaŭ la bufedo de la akceptejo de Sunshine House, kie li volontule laboras kadre de tiu laborŝanĝo. Nu, li havas pli ol kvindek jarojn: “La entreprenoj, kiam ili vidas mian vivprotokolon, kun mia handikapo kaj mia aĝo, ili rekte tuj prenas la sekvantan!

Same kiel multaj el liaj kolegoj devenantaj el la Hinda subkontinento, doktoro Esmail precipe karieris kiel familia kuracisto en la plej malriĉaj kvartaloj, forlasitaj de la Britaj kuracistoj. En sia kabineto kaj dum la hejmvizitoj, li vidas mizeron pligrandiĝanta depost 2008 kaj la komenco de malabundaj politikoj, kaj ne gravas por li la 4% da senlaboreco pri kiu fanfaronas la konservativa registaro: “Mi neniam vidis tiom da malegaleco, nek tiom da senhaveco. Kiam mi estis studento en Sheffield, la ministoj havis fierecon, kaj esperon por siaj infanoj. Nuntempe, iuj el miaj kuracatoj ne havas monon por pagi la funebraĵon de familiano! La sorto de la plejparto de ili estas senlaboreco aŭ malbonaj malbone pagataj laboroj.” Forsvenis la minejoj, la teksejoj, la ŝtalejoj: la nuntempaj laboroj en Wigan, Sheffield, Accrington, estas la varejoj de grandaj societoj por perreta vendado kaj la restoracioj de rapidmanĝaj firmaoj. Senkompetentaj laboroj, plejofte pagataj laŭ la leĝa minimuma salajro, tio estas po malnete 8,94 eŭroj hore. Jill, 53 jara, fine decidiĝis kandidatiĝi ĉe Amazon. Ŝi opinias la kondiĉojn penegaj, malalta salajro, longa vojiro: “Pro la malaltigo de publikaj buĝetoj, estas malpli da busoj. Mi devas dufoje busŝanĝi. La vojiro daŭras unu horon kaj duono por iri, kaj same por reveni”. Sed temas pri tuttempa laboro. Nu, ja pli konvena ol la kontraktoj “nul horoj”, kiujn ŝi havis dum la lastaj jaroj.

Enkondukitaj de la entrepreno McDonald’s en la jaroj 1980-aj, la kontraktoj “nul horoj” ĝeneraliĝis post la krizo de 2008. Sen leĝa difino, ili disvastiĝis al ĉiuj laborsektoroj kaj estas fakte rajtigitaj de la ŝtato: ekde 2014 senlaborulo ne rajtas rifuzi ĝin, je puno de monhelpa ĉeso*. “Temas pri kontrakto, kiu certigas neniun horaron, klarigas S-ro Lane, la sindikatano de BFAWU. La dunginto laborigas vin laŭ sia volo, tiom da horoj, kiom li juĝas necesaj. Tio povas esti kvindek horoj ĉi semajnon, kaj nul la sekvontan. Vi estas avizita nur lastmomente, kaj vi povas nenion diri.” Li mem forlasis lernejon 16 jaraĝe, antaŭ ol subskribi tiajn kontraktojn “kun dekoj da dungintoj”. Ĝenerale, la dungo okazas pere de dungagentejo, kaj tio des pli malstabiligas la dungiton. “Dum la granda krizo, la laboristoj viciĝis sur la kajoj, kaj la dungantoj venis por dungi tiujn, kiujn ili bezonas. Ni revenis al tio, eĉ pli malbona. La mastroj faras same, sed tio okazas per telefono, do la homoj estas tre solaj”, koleregas tiu, kiu provas, de du jaroj, organizi la laboristojn de McDonald’s per laŭvicaj strikoj kromnomitaj “McStrike”. La kontraktoj “nul horoj” igas la vivon malcerta: ne eblas antaŭplani ion ajn, inkluzive la amuzokupojn de la infanoj, ne eblas plani ian ajn elspezon. Certe Orwell enmetus tiujn, kiuj estas tiel katenitaj en la klubo de “ĉiuj, kiuj laboras, sed kiuj, de la mona vidpunkto, povus same esti senlaboraj, ĉar la ricevita salajro ne ebligas dece vivi”.

* Vidu: Jacques Freyssinet, “Royaume Uni. Les contrats ”zéro heure“: un idéal de flexibilité?”, Chroniques internationale de l’IRES, n°155, Institut de recherches économiques et sociales, Parizo, februaro 2017.

Unuĉambra loĝejo kostas ĝis 850 eŭroj

Ne estas eĉ penseble pagi garantiaĵon por loĝejo aliloke de socialaj loĝaroj. Unuĉambra loĝejo povas kosti ĝis 850 eŭroj, ne inkluzivante uzaĵokostojn, en malriĉa kvartalo de Manĉestro. Tial, kiel surpriziĝi, ke du tuttempaj salajruloj kun normala kontrakto devas vivi en la senhejmula loĝcentro de Salford, en ĝia ĉirkaŭurbo? Kaŝita malantaŭ kuracadcentro, la noktazilo el nigraj brikoj apudas pentekostanan preĝejon. Ĉisabate la paro laboras kaj Justin, kiu akceptas nin en la loĝcentro, silentos “pro pudoro” pri tiuj gastoj. Tiu azilo estas la sola sude de Manĉestro, kiu estas malfermita sep tagojn semajne kaj dek-du monatojn jare, kaj por ambaŭ seksoj. Por ĉiu gastigita homo la loĝcentro ricevas po 114 eŭroj semajne el la nacia kaso por monhelpo. En la manĝejo deko da ĉiuaĝaj homoj, la plej juna kun akna vizaĝo, la plej aĝa similanta al Avo Julo, kun siaj blankaj longa barbo, ĉevalvosta hararo kaj bonanima diketeco, kaj du virinoj sidas ĉe rondaj tabloj. Silueto envolvita en litkovrilo kuŝas sur la salona kanapo, inter la ŝaltita televidilo kaj la bilardo, kiun neniu uzas. Dum la tago, la dormejo estas fermita. Justin ne malfermos ĝin antaŭ la 21-a kaj 30, por la religia prediko. La lumomalŝalto kaj pordofermo okazas je la 22-a, necesas eliri el la dormejo je la 6-a. Tridek viroj kaj virinoj kunloĝas en la vasta ĉambro sen ia ajn intimeco. La litoj estas nete vicigitaj, ĉiuj precize samaj, krom pluŝursoj sur du el ili okupitaj de virinoj. Kiam la loĝcentro devas rifuzi homojn, kaj tio ĉiam okazas, Justin donas dormosakon kaj konsilas iri al la kvartala McDonald’s, malfermita dudek-kvar horojn tage. “Sed ili nepre ne devas dormi, aŭ ili estas forpelataj.”

La efiko de malabundo kaj buĝetaj malaltiĝoj sur la plej malriĉaj estas tre grava, asertas doktoro Esmail: “Obezeco estas unu el la markoj de malriĉeco. Pli kaj pli da homoj havas diabeton. Kiun ni batalas per superkostaj kuraciloj, dum tiu malsano devenas de obezeco, mem devenanta de malriĉeco! Jen absurdaĵo!” Certe, la ekstrema malriĉeco, kiu ekzistis en la epoko de Orwell retroiris, la homoj ne plu mortas pro malsato. Sed la malriĉuloj pli kaj pli multiĝas. “Kaj pli kaj pli malesperantaj, li plu diras. Ni faris el malespero vivkutimon.

Gwenaëlle LENOIR