Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La franca ribelo

Kiam ĉio venas al la surfaco

Pro la “flavaj veŝtoj”, potenco tro memcerta kaj pretendanta servi kiel modelo por Eŭropo devis cedi antaŭ la ribelo de sociaj grupoj, kiuj ĝis tiam ne estis kolektive tre mobilizitaj. Ene de monato transportoj, impostsistemo, medio, edukado kaj reprezenta demokratio estis pridubataj.

EN PARIZO, la 15-an de Decembro 2018, tri flavveŝtuloj alternis sur la Placo de la Operejo por legi paroladon “al la franca popolo kaj al la prezidanto de la Respubliko, Emmanuel Macron”. La teksto tuj anoncis: “Tiu ĉi movado apartenas al neniu kaj al ĉiuj. Ĝi estas la esprimiĝo de popolo kiu, de kvardek jaroj, vidas sin senposedigita je ĉio, kio ebligis al ĝi kredi je sia estonteco kaj je sia grandeco.”

En malpli ol monato, la kolero kaŭzita de imposto pri brulaĵoj tiel kondukis al ĝenerala diagnozo samtempe socia kaj demokratia: la movadoj, kiuj kunigas partojn de la loĝantaro malmulte organizitajn rapide politikigas ilin. Tiom, ke la “popolo” malkovras, ke ĝi estas “senposedigita je sia estonteco” jaron kaj duono post kiam ĝi metis al sia pinto homojn, kiuj fanfaronis esti forbalainta du partiojn kiuj, ĝuste dum kvardek jaroj, alternis en la registaro.

Kaj jen la ĉefo de la skipo cedis. Same kiel, antaŭ li, aliaj liaspecaj mirinduloj, ankaŭ junaj, ridantaj, modernaj: s-roj Laurent Fabius, Anthony Blair kaj Matteo Renzi, ekzemple. Por la liberala burĝaro la elreviĝo grandegas. La prezidant-elekto de 2017 — miraklo, ĉiela surprizo, gajnsistemo — igis ĝin esperi, ke Francujo fariĝis feliĉa insulo en turmentata Okcidento. Tempe de la surtroniĝo de s-ro Macron kun fono de la Himno al la ĝojo, la brita semajnulo The Economist , perfekta mezurilo de la sento de la internaciaj gvidantoj, prezentis lin kiel Jesuon paŝantan sur akvo, en brila kostumo kaj kun rideto sur la lipoj.

La maro englutis la mirinfanon, tro fideman al siaj intuicioj kaj tro malestimantan la ekonomian kondiĉon de la aliuloj. Dum elektokampanjo la situacio de sociala seneliro intervenis nur kiel ornamo, ĝenerale por klarigi la sintenon de tiuj, kiuj voĉdonas malbone. Sed poste, kiam la “malnovaj koleroj” sumiĝas kaj kiam, sen konsidero por tiuj, kiuj ne plu povas daŭrigi, oni estigas novajn, tiam la “monstro”, kiel nomas ĝin s-ro Christophe Castaner, ministro pri internaj aferoj, povas elveni el sia skatolo.*

* “Monstro kiu naskiĝis el malnovaj koleroj”, Christophe Castaner, Brut, 8-an de Decembro 2018.

La estingiĝo de maldekstra memoro en Francujo klarigas, kial oni tiel malmulte elvokis la analogiojn inter la “flavveŝtuloj” kaj la laboristaj strikoj de Majo-Junio 1936. Jam tiam la sama surprizo de la superaj klasoj montriĝis antaŭ la vivkondiĉoj de la laboristoj kaj antaŭ ilia postulo je digno: “Ĉiuj, kiuj estas fremdaj al tiu sklava vivo, tiam klarigis la filozofino kaj laborista aktivulino Simone Weil, ne kapablas kompreni tion, kio estis decida en tiu ĉi afero. En tiu ĉi movado temas pri io tute alia ol pri iu aŭ alia aparta postulo, kiom ajn grava ĝi estas. (...) Temas pri tio, ke post esti ĉiam cedanta, ĉion suferanta, ĉion dolore akceptanta silente dum monatoj kaj jaroj, oni nun kuraĝas leviĝi, teni sin stare. Preni la parolon siavice.”* Poste, elvokante la interkonsentojn ĉe la ĉefministro, kiuj naskis pagatajn feriojn, la kvardekhoran laborsemajnon kaj altigojn de la salajroj, Léon Blum raportis tiun parol-interŝanĝon inter du intertraktintoj de la mastraro: “Mi aŭdis s-ron Duchemin diri al s-ro Richemond, kiam oni vidigis al li la kvoton de certaj salajroj: “Kiel eblas tio? Kiel vi povis lasi fari tion?””*

* Simone Weil, “La vie et la grève des ouvrières métallos”, La Révolution prolétarienne, Parizo, 10-an de Junio 1936.
* Citita en Quand la gauche essayait. Les leçons du pouvoir (1924, 1936, 1944, 1981), Agone, Marsejlo, 2018.

Universo de teĥnikaj devigoj, de plenigendaj demandaroj, de mezurenda produktivo

Ĉu s-ro Macron eble havis la saman revelacion, kiam li aŭdis la flavveŝtulojn rakonti sian ĉiutagan vivon? Kun la okuloj fiksitaj al telesuflorilo, streĉita, iom pala, li ĉiukaze koncedis ke “la klopodoj, kiujn oni postulis de ili, estis tro grandaj” kaj ke tio “ne estis justa”. La “pedagogio” povas esti ĝojiga, kiam ĝi ŝanĝas la adresaton.

“Kiel ni povis lasi fari tion?” Ĉiu konas pli bone, danke al la flavveŝtuloj, la liston de maljustaĵoj faritaj de la nuna registaro: 5 eŭroj monate malpli en 2017 por tiuj, kiuj ricevas personigitan helpon al loĝado (APL laŭ la franca) kaj samtempe la forigo de la progresado de la imposto pri kapitalo; forigo de la imposto pri riĉaĵo (ISF) kaj samtempe malaltigo de la aĉetpovo de la pensiuloj. Sen forgesi la plej kostan: la “librotenan simpligon” de la impostkredito por konkurenckapablo kaj por dungo (CICE) pagata al la entreprenoj. En 2019 la publika trezoro do pagos dufoje al s-ro Bernard Arnault, la plejriĉulo de Eŭropo, proprietulo de Carrefour kaj de LVMH, de la gazetoj Le Parisien kaj Les Échos. Tiu sola dispono kostos proksimume 40 miliardojn da eŭroj en 2019, do 1,8 elcenton de la malneta enlanda produkto (MEP) aŭ, se oni preferas ... pli ol centoble la sumon de la reduktado de la APL. En kvinminuta filmeta kolerparolado, kiu kontribuis al la lanĉiĝo de la flavveŝta movado, s-ino Jacline Mouraud plurfoje demandis al s-ro Macron: “Sed kion vi faras per la mono?” Jen la respondo.

Eksterordinare alta prezo por plenigi la benzinujon, aŭtomobila teĥnika kontrolo eĉ pli rigora, kaj jen ĉio venis al la surfaco. La bankoj, kiuj regalas sin per ĉiu kredito, kiun ili donas, sed kiuj, pro ŝparemo, “aligrupigas” siajn oficejojn — do ili fermas ilin —, kaj fermas la kontojn de siaj klientoj, kiam ili elmetas ĉekon sen kontroli sian bonhavon por transvivi monatfinon. La pensioj, jam tro malaltaj, kiujn la registaro prisuĉas kvazaŭ ili estus ĝia rabista kaverno. La virinoj, kiuj kreskigas siajn infanojn sole kaj kiuj malfacile ricevas la nutraĵ-monon de siaj eksaj kunuloj, ofte same malriĉaj kiel ili. La paroj devas kunvivi malgraŭ sia diseco, ĉar ili ne povas pagi du luprezojn. La necesaj novaj elspezoj, Interreto, komputilo kaj poŝtelefono, kiujn oni pagas ne por la plezuro rigardi filmojn ĉe Netflix, sed ĉar la raciigo de la servoj de la poŝto, de la imposto, de la fervojo, ankaŭ la malapero de la telefon-kabinoj, detruis ĉian eblecon vivi sen ili. Kaj la akuŝejoj, kiuj fermas, la vendejoj, kiuj malpliiĝas, Amazon kiu ĉie etendas siajn deponejojn. La tuta ĉi universo de sociala anemio, de teĥnologiaj devigoj, de plenigendaj demando-slipoj, de mezurenda produktivo, ankaŭ de soleco, ekzistas pli aŭ malpli ekster Francujo (vidu la artikolon ......p. 20, 21, [aperonta ĉi tie en 2 semajnoj]); ĝi trudiĝas sub tre malsamaj politikaj reĝimoj kaj ĝi ekzistis antaŭ la elekto de s-ro Macron. Sed ŝajnas, ke la franca prezidanto amas tiun novan mondon kaj faris ĝin sia socio-projekto. Ankaŭ pro tio li estas malamata.

Tamen ne de ĉiuj: tiuj, kiuj troviĝas en bona situacio, diplomitoj, burĝoj, loĝantoj de metropoloj, estas same optimistaj kiel li. Tiom longe, kiom la lando estas trankvila, aŭ malespera, kio signifas la samon, la mondo kaj la estonteco apartenas al ili. Flavveŝtulo, proprietulo de unu el tiuj unufamiliaj domoj kiuj, en la 1970-aj jaroj, estis simbolo de socia supreniro, amare ironiis: “Kiam la aviadiloj flugas malalte super nia domaro, oni diras al si: “Jen la parizanoj, kiuj povas flugi en feriojn. Kaj krome ili lasas al ni sian kerosenon”.”*

* Citita de Marie-Amélie Lombard-Latune kaj Christine Ducros, “Derrière les “gilets jaunes”, cette France des lotissements qui peine”, Le Figaro, Parizo, 26-an de Novembro 2018.

S-ro Macron tamen povas kalkuli kun aliaj apogoj krom tiuj de la nomadaj burĝoj de la ĉefurbo, inkluzive de ĵurnalistoj. Tiu de la Eŭropa Unio ekzemple: Kun Britujo, kiu revenas al sia insulo, kun Hungarujo, kiu grumblas, Italujo kiu malobeas, ĝi ne povas malhavi Francujon nek puni ĝin kiel Grekujon, kiam ĝiaj buĝetoj transiras la kadron. Ĉar, kiom ajn s-ro Macron malfortiĝis, li restas unu el la tre malmultaj figuroj, kiuj sur la ŝaktabulo de la liberala Eŭropo ankoraŭ valoras. Bruselo kaj Berlino do zorgos por ke li restu.

La burĝaro, kiu konas siajn interesojn, scias unuiĝi kiam la domo brulas

Tiom ke ĝi koncedas al Parizo kelkajn ĉefpekojn. Kvar tagojn antaŭ ol la franca prezidanto akceptis plurajn postulojn de la flavveŝtuloj, kio sekvigus altigon de la buĝeta deficito trans la sanktan limon de 3 elcentoj de la MEP, la eŭropa komisaro pri ekonomiaj kaj financaj aferoj Pierre Moscovici, anstataŭ riproĉi kaj minaci lin en la espero malinstigi lin fari tiom frenezan malprudenton, li sciigis, ke li vidas en tio nenian maloportunon: “Mi, kiu estas la gardisto de la traktato pri stabileco kaj kresko, ne havas la rolon por diri al tiu aŭ tiu lando: “Vi devas malaltigi tiun aŭ tiun socialan elspezon, vi devas ricevi tiun aŭ tiun imposton.” (...) Tiu regulo de 3 elcentoj ne estas la plej grava. Gérald Darmain [la franca ministro pri publika buĝeto] diris, mi komprenis lin: “2,9 aŭ 3,1, tio ne estas infero aŭ paradizo”; pri tio li ne tute malpravas, kaj devas decidi Francujo, kion ĝi devas fari. Mi ne diros hodiaŭ: “Francujo estas minacata de sankcioj, ĝi transiris la procedurojn de deficito”” (France-Inter, 6-an de Decembro 2018). Oni ne povas tro konsili al la hispanoj, italoj kaj grekoj traduki tian teksteron (niaj internaciaj eldonoj taskos sin pri tio ...), kaj al estonta franca registaro, kies ekonomia suvereneco estus pli kontestata kaj ĝiaj buĝetaj transpaŝoj malpli akceptitaj, konservi kopion de ĝi en siaj dosieroj.

“En krizaj momentoj la laŭcifera kalkulado estas duaranga”, s-ro Macron pledis antaŭ la parlamentanoj de sia plimulto por pravigi la dekon da miliardoj da eŭroj de kroma deficito, kiun li ĵus decidis fari. Kaj s-ino Angela Merkel preskaŭ tuj apogis la koncedon de sia partnero, destinita, laŭ ŝi, “respondi al la plendoj de la homoj”. La franca dekstra opozicio ankaŭ urĝe alvokis por ĉesigi la manifestaciojn. La burĝaro, kiu bone konas siajn interesojn, scias unuiĝi kiam la domo brulas. Por “savi la soldaton Macron”, la mastraro eĉ instigis la entreprenistojn pagi esceptan kromaĵon al siaj salajruloj — kaj ĝia prezidanto eĉ postulis altigon de la minimuma salajro! Kaj la komunikiloj ĉesis mokpiki potencon en ekstrema situacio. Ili estis avertitaj de respektataj ekonomikisto kaj politiksciencisto: “La ĵurnalistoj devas memori, ke ili ne estas simplaj observantoj, sed ke ili estas parto de la elitoj, kies rolo estas ankaŭ evitigi al la lando la ĥaoson.”* Mesaĝo ricevita de la ĉefartikolisto de la Figaro post la parolado de la prezidanto de la respubliko: “En la momento oni devas agnoski al la plenuma povo la meriton, ke ĝi konservis la esencon. (...) La impostaj disponoj favore al la investo (parta nuligo de la imposto pri riĉaĵo (ISF), imposto [“flat tax”] pri ŝparaĵo ...) estas konservataj, same kiel la malaltigoj de ŝarĝoj kaj de impostoj, kiuj pezas sur la entreprenoj. Nur ke tio daŭru!”*

* Elie Cohen kaj Gérard Grunberg, “Les Gilets jaunes: une double régression”, Telos, 7-an de Decembro 2018.
* Gaëtan de Capèle, “L’heure des comptes, Le Figaro, 11-an de Decembro 2918.

Sento de absoluta malfido al la kutimaj kanaloj de reprezentado

Oni ne povas ekskludi, ke tiu deziro plenumiĝos. La potenco ŝanceliĝis, ĝi ne estas teren batita; ĝi restariĝis, protektata de la institucioj de la 5-a respubliko kaj de parlamenta plimulto, kiu restos al ĝi des pli fidela ke ĝi dankas al ĝi ĉion. Ĝi ankaŭ komprenigis, ke ĝia afiŝita liberalismo ne malhelpos ĝin dismeti kiras-veturilojn en Parizo kaj antaŭmalhelpe aresti centojn da manifestaciantoj (1723 la 8-an de Decembro), same kiel ĝi jam faris en du sinsekvaj semajnoj. Ĝi ne hezitis inventi timojn — la prezidantejo elvokis “malmolan kernon” venintan al Parizo “por mortigi” — nek elvoki eksterlandan komploton — kompreneble rusan. Fine, per tio ke s-ro Macron pozicias sin mem antaŭ la “demandon de la enmigrado”, li konfirmas sian emon je politika cinikeco.

La potenco povas ankaŭ profiti de la malforta konsidero de la flavveŝtuloj pri la internacia ekonomia ordo. La “jupiteraj” fanfaronadoj de la respublika prezidanto, lia simbiozo kun la financa kaj kultura universo de la riĉuloj efektive favoris la iluzion, laŭ kiu lia politiko sekvas personan kapricon kaj do ke li facile kapablas radikale ŝanĝi ĝin sen malrespekti ĉiajn riglilojn. Sed Francujo jam ne disponas pri sia mono, ĝiaj publikaj servoj estas subordigitaj al eŭropa konkurenc-politiko, ĝia buĝeto estas kontrolata linion post linio de la germanaj respondeculoj, kaj ĝiaj komercaj traktatoj estas intertraktataj en Bruselo. Tamen, en la listo de la kvardek du postuloj plej disvastigataj de la flavveŝtuloj la termino “Eŭropo” nek la adjektivo “eŭropa” aperas eĉ ne unu fojon.

Same ŝajnis, ke la okupantoj de la trafik-cirkloj kaj iliaj adeptoj volis protesti pli kontraŭ la nombro de parlamentanoj kaj la privilegioj de la ministroj ol akuzi la senpovecon de siaj regantoj. Nu, oni ĵus vidis tion en la kazo de Ford, la mastro de usona multnacia konzerno povas rifuzi telefoni kun franca ministro, eĉ kiam lia societo anoncis fermi fabrikon en Blanquefort, apud Bordozo, kaj senlaborigi siajn 850 salajrulojn.*

* Kp collectif, Ford Blanquefort même pas mort!, Libertalia, Montreuil, 2018.

Pierre Bourdieu, antaŭ dudek jaroj analizante la senlaborulan movadon de la vintro 1997-1998, vidis en tio “socian miraklon”, kies unua konkero estis ĝia ekzisto mem: “Ĝi elŝiras la senlaborulojn, kaj kun ili ĉiujn laboristojn en situacio de provizoreco, kies nombro ĉiutage kreskas, el la nevideblo, el la izoliteco, el la silento, mallonge, el la neekzistado.”* La apero de la flavveŝtuloj, same “mirakla” kaj multe pli potenca, atestas pri la laŭgrada malriĉiĝo de ĉiam pli larĝaj partoj de la loĝantaro. Sed ankaŭ pri sento de absoluta malfido, proksima de naŭzo, al la kutimaj kanaloj de reprezentado: la movado havas nek gvidantojn nek proparolanton, ĝi reĵetas la partiojn, fortenas la sindikatojn, ignoras la intelektulojn, kontraŭbatalas la komunikilojn. Verŝajne en tio sidas ĝia populareco, kiun ĝi konservis eĉ post la scenoj de perforto, kiujn ĉia ajn alia potenco povintus uzi siafavore. Ĝi ankaŭ povas montri la plenumadon de parto de siaj postuloj. Escepte de la posedantoj de grandaj riĉaĵoj, kiu povas diri ion tian en la lastaj dek jaroj?

* Pierre Bourdieu, Contre-feux, raisons d’agir, Parizo, 1998.

Estas senutila voli legi la estontecon de movado kulture tiom fremda al la plej multaj de tiuj, kiuj faras tiun ĉi gazeton kaj de tiuj, kiuj ĝin legas. Ĝiaj politikaj perspektivoj estas malcertaj; ĝia karaktero malhomogena, kiu kontribuis al la atento, kiun ĝi ĝuas, minacas ĝian kunteniĝon kaj ĝian potencon: la interkonsento inter laboristoj kaj mezaj klasoj okazas pli facile kiam oni volas rifuzi imposton pri brulaĵoj aŭ forigon de la ISF ol kiam altigo de la minimuma salajro timigas mastron aŭ metiiston, ke iliaj sociaj kontribuaĵoj altiĝas. Tamen ja ekzistas ebla unuiga cemento, ĉar multaj postuloj de la flavveŝtuloj devenas el la transformiĝoj de la kapitalismo: malegalecoj, salajroj, imposto, detruiĝo de la publikaj servoj, ekologio kun puna seriozeco, ŝanĝoj de teritorioj*, superreprezentado de la diplomita burĝaro en la politikaj instancoj kaj en la komunikiloj, ktp.

* france: déménagement des territoires. -vl

Du vicoj, kiuj kruciĝas sen respondi unu al la alia, du maldekstroj kiuj ne konas unu la alian

En 2010 la ĵurnalisto François Ruffin elvokis la imagon de du progresemaj vicoj kiuj, en Amieno en la sama tago, interkruciĝis sen aliĝi unu al la alia. Unuflanke vico de laboristoj de Goodyear. Aliflanke alimondisma manifestacio kontraŭ kontraŭvirina leĝo en Hispanujo. “Tio estas, skribis Ruffin, kvazaŭ du mondoj, disaj nur je ses kilometroj, turnus al si la dorson. Sen ebleco de kuniĝo inter la “malmolaj” de la fabrikoj kaj, kiel ironias laboristo, “la burĝoj de la centro kiuj faras sian promenadon”.* En la sama momento ankaŭ la socisciencisto Rick Fantasia en Detrojto, Usono, menciis la ekziston de “du maldekstroj, kiuj ignoras unu la alian”, unu konsistanta el aktivuloj sen politika perspektivo, la alia el realistoj sen volo agi.* Kvankam la disecoj de Amieno kaj de Detrojto ne tute kongruas, ili memorigas pri la kreskanta abismo inter popola universo, kiu suferas la batojn kaj provas redoni ilin, kaj kontestada mondo (ĉu tro?) ofte inspirata de intelektuloj, kies papera radikaleco estas nenia danĝero por la socia ordo. Ankaŭ tiun disecon la movado de la flavveŝtuloj siamaniere memorigis. La tasko superi ĝin estas ne nur ĝia ...

* François Ruffin, “Dans la fabrique du mouvement social”, Le Monde diplomatique, Decembro 2010
* Rick Fantasia, “Ces deux gauches américaines qui s’ignorent”, Le Monde diplomatique, Decembro 2010.

Serge HALIMI.