Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sepdek jarojn post la Universala Deklaracio de la Homrajtoj

Ne ekzistas politika libereco sen socia egaleco

Adoptante la Universalan Deklaracion de la Homrajtoj, la 10-an de decembro 1948, la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj la unuan fojon akordiĝis pri principoj ebligantaj al la homoj vivi en libereco, egaleco kaj digneco. Kvankam multaj progresoj okazis depost tiam, la eksplodo de malegalecoj kaj la akceliĝo de la ŝtataj politikoj zorgantaj ĉefe pri publika sekureco minacas la rajtojn same politikajn, kiel ekonomiajn kaj sociajn — des pli fragilajn ke oni konsideras ilin izole.

LEGI KAJ RELEGI la Universalan Deklaracion de la Homrajtoj, sepdek jarojn post ĝia adopto fare de la Unuiĝintaj Nacioj en Parizo, estas daŭre utila ekzerco, ĉar tiu teksto plu proponas nun la plej progreseman vizion de tio, kio nia mondo povus esti. En la momento celebri tiun datrevenon, estus logike substreki la nekontesteblajn progresojn kune faritajn dum tiuj jaroj por transformi ĉi tiun vizion en realon. Sed honesteco devigas nin diri, ke netoleremo kreskas, ke ekstremaj malegalecoj disvastiĝas dum la ŝtatoj montriĝas nekapablaj kolektive fari la necesajn decidojn por alfronti la tutmondajn minacojn. Ni troviĝas ekzakte en la situacio, kiun la landoj subskribintoj de la Deklaracio volis eviti. Ni do ne kontentiĝu per tiu celebrado, kaj ni prenu tiun historian okazon por fari bilancon kaj labori por konkretigi la homrajtojn por la plej granda nombro.

La dua artikolo de la Universala Deklaracio diras, ke la proklamitaj rajtoj apartenas al ĉiu el ni, ĉu ni estas riĉa aŭ malriĉa, kiu ajn estas nia sekso aŭ nia haŭtkoloro, la lando kie ni vivas, la lingvo kiun ni parolas, niaj opinioj aŭ niaj kredoj. Tiu universalismo, kiu estas ĉe la origino de ĉiuj rajtoj de la homo, ne nur ne fariĝis realo, sed suferas hodiaŭ brutalajn atakojn. Amnesty International kune kun aliaj organizaĵoj senĉese substrekas, ke diskursoj plenaj je stigmatizo, malamo kaj timo disvolviĝas en neniam vidita maniero tra la mondo, de la 1930-aj jaroj.

La ĵusa venko de s-ro Jair Bolsonaro ĉe la prezidanta elekto en Brazilo, malgraŭ programo malkaŝe malamika al la fundamentaj rajtoj, perfekte ilustras la defiojn al kiuj ni devas respondi.

SE S-RO BOLSONARO sukcesos plenumi la promesojn de senhumaniga kampanjo, lia aliro al la rega pozicio minacas la indiĝenajn loĝantarojn, la tradiciajn kamparanajn komunumojn — nomatajn quilombos-, la lesbianojn, gejojn, duseksajn, trans- kaj inter-seksajn homojn (LGDTI), la nigran junularon, la virinojn, la aktivulojn kaj la organizaĵojn de la civila socio.

Estas absolute necese sin demandi kial ni troviĝas en situacio, kiun la Deklaracio volis precize eviti; situacio en kiu la homaj rajtoj estas atakataj kaj rifuzataj pro la motivo, ke ili protektas kelkajn sed ne ĉiujn.

La multaj kialoj, kiuj kondukis al tia stato, estas ja kompleksaj, sed tute certa estas nia nekapablo konsideri la homrajtojn kiel aron da nedivideblaj rajtoj laŭnature ligitaj kaj aplikeblaj al ĉiuj. La Universala Deklaracio ne disigis la civitanajn rajtojn de la kulturaj, ekonomiaj, politikaj kaj sociaj rajtoj. Ĝi ne disigis la neceson konkretigi la rajton je nutrado kaj la neceson certigi esprimliberecon. Ĝi jam agnoskis tion, kion ni kutime rekonas hodiaŭ: ambaŭ estas esence ligitaj.

Dum la jardeko, kiu sekvis la adopton de la Deklaracio, la ŝtatoj dekuplis la du rajto-tipojn, kaŭzante malekvilibron en ilia percepto kaj ilia protekto*. Sed la internaciaj organizaĵoj por defendo de la homrajtoj, inkluzive de Amnesty International, devas akcepti sian parton de respondeco en tiu aberacio. Nia asocio estas ĉefe konata pro sia defendo de la konscienco-libereco kaj subteno al politikaj malliberuloj, tio estas homoj enkarcerigitaj pro tio, kio ili estas aŭ pro tio, kion ili kredas. Ni ankaŭ estas asociitaj al la lukto kontraŭ torturo, por abolo de la mortopuno aŭ por la esprimlibereco. Ni komencis studi kaj aktive antaŭenigi la ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn nur en la 2000-aj jaroj. De post tiam, ni kondukis kampanjojn kontraŭ la malrespekto de la rajto al deca loĝejo, al sano kaj al edukado. Ni scias, ke multo restas farenda.

* Vd. Jean Bricmont, “Une gauche endormie par l’hypocrisie impériale”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2006.

La tutmonda ekonomia krizo, kies konsekvencoj profunde sentiĝas, perfekte ilustras la neceson venki tiujn defiojn el vidpunkto de la homaj rajtoj. Tio, kio okazis en multaj eŭropaj landoj, montris la fragilecon, kaj eĉ la praktikan neekziston de baza sociala protektado. Eĉ pli malbone, en la plej trafitaj landoj, la ekonomiaj kaj sociaj leĝaroj restas tro ofte nesufiĉaj. Kio signifas, ke la civitanoj ne povas respektigi siajn rajtojn ĉe tribunalo, eĉ kiam tiuj rajtoj estas evidente perfortitaj.

EN MULTAJ okazoj, la registaroj elektis respondi al la ekonomia krizo per decidoj de malabunda politiko humane tre kostaj, malhelpante la aliron al la plej necesaj varoj, al la sano, loĝejo kaj nutrado. Hispanujo estas bona ekzemplo de tio: la registaro reduktis la publikajn elspezojn, inkluzive en la kampo de sano. La altkvalitaj flegoservoj tiam fariĝis pli kostaj kaj ekster la pagkapablo, ĉefe, de la homoj kun malgrandaj enspezoj, kaj aparte de tiuj, kiuj suferas pro kronikaj malsanoj, handikapoj kaj problemoj de mensa sano. Unu el la homoj pridemanditaj kadre de raporto pri la temo, konfesas al ni, ke li nun devas elekti inter manĝaĵo kaj medikamentoj: “Mi tro suferas, mi bezonas miajn medikamentojn. Ĉu mi flegos min, ĉu mi mortigos min (tiom netolerebla estas la doloro)... Do, se mi devas redukti mian manĝaĵon, mi tion faras, ĉar mi devas aĉeti medikamentojn*.”

* “Wrong prescription: The impact of austerity measures on the right to health in Spain”, Amnesty International, Londono, 24-a de aprilo 2018.

LA MANIERO, kiun la registaroj elektis por reagi al la kontraŭ-malabundaj movadoj estas alia pruvo de la nedisigebla karaktero de la politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj. En Ĉado, la limigaj decidoj adoptitaj de la regantoj pliprofundigis la loĝantaron en malriĉecon. Ili malhelpis la aliron al bazaj flegejoj kaj metis edukadon ekster atingeblon de multaj loĝantoj. Multaj ĉadanoj tiam manifestaciis kaj strikis. Anstataŭ aŭskulti iliajn plendojn, la registaro decidis sufoki ĉiun kontestadon. Ĝi elektis brutalan subpremon, arestante la aktivulojn kaj malrespektante en okulfrapa maniero ilian kunveno-liberecon.

Kvankam la tutmonda krizo ŝajnas malproksime malantaŭ ni, ni ĉiam observas ties sociajn kaj ekonomiajn konsekvencojn. La malegalecoj, la korupto, senlaboreco kaj ekonomia stagnado, kiuj frapas la loĝantarojn formas favoran terenon por emerĝo de gvidantoj, kiuj semas dividon kaj malamon, kun la konataj eksplodaj konsekvencoj.

La franca prezidanto Emmanuel Macron provas esti ĉampiono de la lukto kontraŭ tiaj diskursoj, kiuj minacas enradikiĝi. “Eŭropo preskaŭ ĉie baskulas al la ekstremoj, kaj denove cedas al naciismo”, li ja deklaris okaze de televida parolado la 16-an de oktobro 2018. “Ni bezonas, en tiuj malhelaj tempoj, ĉiujn energiojn de la nacio (...). Mi fidas vin, mi fidas nin.” Tamen, la franca loĝantaro maltrankvilas pri la politikoj, kiujn li kondukas pri la labor-juro, la emerit-pensioj kaj aliro al universitataj studoj. Amnesty International ankaŭ evidentigis la limigojn al la manifestaci-rajto en Francujo, sub la preteksto de urĝo-stato. En 2018, la mobilizoj favoraj al leĝoj respektemaj al la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj kaŭzas, en plej bona okazo, indiferenton de la franca prezidanto, kaj, en la plej malbona, brutalan polican subpremadon.

TIA SKEMO estas trovebla ĉie en la mondo. Urĝas, ke la registaroj rekonu sian nekapablon respektigi ĉiujn rajtojn, el ĉiuj kategorioj. Tiucele ni ne devas kontentiĝi postuli la liberecon esprimiĝi kaj manifestacii; ni devas ankaŭ ekzameni la kaŭzojn de la kontestado. Ni prenu la ekzemplon de Jamal Khashoggi, tiu sauda ĵurnalisto konata en la tuta mondo ĉar li estis brutale mortigita en oktobro 2018 en la konsulejo de Sauda Arabujo en Istanbulo. Same kiel multaj el la homrajtaj defendantoj en sia lando, li estis strikte kontrolata de Rijado ĉar li elektis uzi sian esprimliberecon. En sia lasta artikolo publikigita en la Washington Post, li substrekis, ke liaj kolegoj ne povis malkaŝe trakti demandojn ligitajn al ilia ĉiutaga vivo. “Ni suferas pro malriĉeco, pro politika malzorgo kaj pri malbona edukado, li skribis. La kreado de internacia forumo, sendependa de la naciismaj registaroj, kiuj semas malamon, ebligus al la ordinaraj civitanoj de la araba mondo, trovi solvojn al la strukturaj problemoj de ilia socio*.” Khashoggi perfekte komprenis kial la homaj rajtoj formas tutaĵon. Esprim-libereco estas esenca ĉar ĝi ebligas al ni postuli la aliajn rajtojn, sed ĝi ne sufiĉas. Tial la egipta popolo skandis “Pano, Libereco, Socia justeco!” dum la “araba printempo” de 2011. Tio, kion ni ankoraŭ ne sukcesas kompreni, la manifestaciantoj de la Tahrir-placo en Kairo, jam dolore komprenis antaŭ sep jaroj: pri la homaj rajtoj, estas ĉio aŭ nenio. aŭ oni povas uzi ĉiujn, aŭ oni havas nenion.

* Jamal Khashoggi, “What the Arab world needs most is free expression”, The Washington Post, 17-a de oktobro 2018.

Se ni vere volas, ke la homaj rajtoj fariĝu realo por ĉiuj, urĝaj estas kelkaj decidoj. Kiel movado de defendo de la homaj rajtoj, ni devas ne nur plu defendi la esprim- kaj manifestaci-liberecon, sed ankaŭ establi ligon kun la ekonomiaj kaj financaj decidoj de niaj gvidantoj. Ni devas labori kun organizaĵoj similaj al la nia por postuli de la politikaj respondeculoj, ke ili raportu pri uzo de la publika mono, por batali kontraŭ korupto, kontraŭleĝaj kapitalmovoj kaj la difektoj de la internacia impostado. Ni devas strebi trovi solvojn al la strukturaj problemoj de niaj socioj.

Temas pri vasta projekto, kiu povos realiĝi nur se ni unuigas niajn fortojn kreante koaliciojn kun niaj partneroj de aliaj movadoj: aktivuloj de la homaj rajtoj, advokatoj, sindikatistoj, reprezentantoj de la sociaj movadoj, ekonomikistoj kaj religiaj respondeculoj. Kun la helpo de niaj aliancanoj en ĉiuj regionoj de la mondo, ni devas porti la voĉon de tiuj, kiuj bezonas estis aŭdataj. Nur solidareco permesos al ni atingi mondon sen malegalecoj kaj sen maljustaĵoj, mondon konforman al la engaĝiĝoj de la Universala Deklaracio de la Homrajtoj.

Kumi NAIDOO