Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La franca leviĝo — Kial nun?

Post jaroj da sociaj malvenkoj, jen movado senprecedenca devigis la registaron fornei sian buĝetan ortodoksecon. Kiel bonaj taktikistoj la flavveŝtuloj ne lasis sin trompi per la alternativo inter konservado de la klimato kaj aĉetpovo, sed ili apenaŭ havas strategion por renversi la eŭropan tablon (p. 1, 14 kaj 15). Post kiam ili sukcesis kunigi la senvoĉulojn, ili hezitas pri la maniero organiziĝi aŭ kuniĝi kun aliaj ribeloj, ekzemple tiu de la liceanoj (p. 16 kaj 17). La forta partopreno de virinoj atestas pri sociologia ŝanĝego, de kiu necesas tiri la politikajn instruojn (p. 18 kaj 19). Ĉio kuniĝis por grandigi tiun eksplodeman ŝarĝon, kies eksplodilo estis la aroganteco de la prezidanto Emmanuel Macron.

JAM DELONGE socia movado ne tiom maltrankviligis la registarojn. La amplekso, la daŭro kaj la decidemo de tiu de la “flavveŝtuloj” malagrable surprizis ilin. Ili estis ankaŭ malcertigitaj pro ĝia malhomogeneco koncerne ĝian intereson pri politiko, ĝian profesian aktivecon, loĝlokojn kaj partian orientiĝon. Ĝi ne atribueblas al tradiciaj politikaj aŭ sindikataj organizaĵoj: ĝi kunigas diversajn elementojn de tio, kion la potenco nomas “silenta plimulto”, en kies nomo ĝi pretendas esprimi sin kaj de kiu ĝi atendas nenian alian mobiliziĝon ol la voĉdonadon.

La klasika verko de la usona politiksciencisto Barrington Moore montras ideojn por klarigi la aperon de tiu grandparte sponteca kaj malmulte kunordigita movado.* Verkita en kunteksto, en kiu universitatanoj provis kompreni la grandajn kontestajn ondojn de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj en Usono, ĝi faras ŝanĝon de perspektivo. La demandon: “Kial tiuj uloj ribelas?”, ĝi anstataŭigas per tiu ĉi: “Kial ili ne faras tion pli ofte?” Kiam liaj kolegoj elvokas la pezon de la ekonomiaj malegaleco aŭ tiun de la rasa dominado, Moore respondas, ke tiuj faktoroj restas drame konstantaj dum la tuta historio, tamen sen kaŭzi ribelojn. Kvankam ili estas necesaj elementoj de ribelo, ŝajnas al li malfacila nomi ilin ĝiaj kaŭzoj.

* Barrington Moore jr, Injustice: The Social Bases of Obedience and Revolt, M.E. Sharpe, Novjorko, 1978.

Surbaze de abunde dokumentita studaĵo pri la germanaj laboristoj inter 1848 kaj 1930, la aŭtoro esploras la kaŭzojn, pro kiuj ili ordinare adaptiĝis al la socia kaj politika ordo, kiu estis al ili malfavora, kaj pri la kondiĉoj, kiuj, pli escepte, instigis ilin rifuzi ĝin. Lia ĉefa konkludo estas, ke la stabileco baziĝas esence sur la koncedoj, kiujn la dominantoj faras al la dominatoj: “Sen la koncepto de reciprokeco — aŭ pli precize, de morala devo, termino kiu ne implicas egalecon de la ŝarĝoj aŭ devoj —, fariĝas malebla interpreti la homan socion kiel rezulton de io alia ol de konstanta perforto kaj de trompado.”

Por Moore, la rompo de tiu “implicita interkonsento” klarigas la kontestadojn, kiujn li esploras. Ofte, rimarkigas li, ili devenas el teĥnikaj aŭ ekonomiaj transformadoj, kiuj nove miksas la kartojn kaj liveras respektivajn okazojn malaltigi la antaŭe faritajn koncedojn. Certaj frakcioj de la elitoj, kiuj “ne plu ludas la ludon”, tiam aperas kiel “parazitoj” kaj perdas sian ekzistorajton.

Por konvinkiĝi pri la aktualeco de tiu analizo sufiĉas memori pri la nuntempaj transformadoj de la labormondo, kiuj “malstabiligis la stabilulojn”, por uzi la formulon de la socisciencisto Robert Castel.* Al multaj el tiuj, kiuj havas laboron, la vivkondiĉoj malboniĝis, tiom ke ili devas luktadi por “transvivi la monatfinojn”, kion multaj flavveŝtuloj ripetadis.

* Robert Castel, Les Métamorphoses de la question sociale. Une chronique du salariat, Fayar, kol. “L’espace du politique”, Parizo, 1999.

Tiu ĉi situacio eĉ pli malboniĝis per la kreskanta malmuntado de la ŝtataj socialaj protektoj. En Francujo la ŝtato ludis centran rolon por mildigi la kontraŭecojn inter laboro kaj kapitalo. La disvolvado de altkvalitaj publikaj servoj — en edukado, sano, transportoj, komunikado, energio ktp —, alireblaj per malaltaj kostoj kaj en la tuta teritorio, ebligis limigi la plej malbonaj sekvoj de salajra rilato strukture malfavora al la laboristoj, almenaŭ ekde la dua duono de la 1970-aj jaroj.

La reformoj de la ŝtato konstante farataj ekde la mezo de la 1990-aj jaroj rezultis en duigo de la publika servo.* Ĉu oni konscias pri la distanco, kiu estiĝis inter malsanulejo, tribunalo aŭ universitato de regiona metropolo kaj tiuj de mezgranda aŭ de malgranda urbo? Ŝajnas, ke la principoj de profito kaj de konkurenckapablo venkis super la celo malaltigi la sociajn kaj teritoriajn malegalecojn. Tio klarigas la senton de forlasiteco, kiun la uzantoj elmontras kaj la konsterniĝon de la oficistoj, kiuj vidis sian mision radikale ŝanĝita, Pro tio ankaŭ la malklara impreso, ke la protekto, antaŭe garantiita al ĉiuj, funkcias nun ekskluzive por tiuj, kiuj ŝajnas esti plej bonstataj.

* Kp Laurent Bonelli kaj Willy Pelleter, “De l’État-providence à l’État manager” [“De la prizorgoŝtato al la manaĝera ŝtato”], Le Monde diplomatique, Decembro 2009, kaj, de la samaj aŭtoroj (sub la dir. de), L’État démantelé. Enquête sur une révolution silencieuse, La Découverte, kol. “Cahiers libres”, Parizo, 2010.

Tiu renversiĝo ne estas senefika por la sento de maljusteco priskribita de Moore kaj parte klarigas la kontraŭ-impostan dimension de la flavveŝtula movado.* Sed nun la ŝtataj respondeculoj perdis sian pozicion de arbitracianto kaj estas asociitaj al la ekonomiaj elitoj en la kategorio de “parazitoj”. La kritikoj pri la vivmaniero — reala aŭ supozata — de la parlamentanoj kaj de la ministroj regule aperas sur la okupataj trafikcirkloj (vidu la artikolon de Pierre Souchon paĝoj 16 kaj 17I kaj estas nutrataj de la skandaloj de maljustaj juĝoj, de imposta fraŭdo aŭ de sekreta interkonsento kun la afermondo, kiuj en la lastaj jaroj aperis.

* Vd Alexis Spire, “Aux sources de la colère contre l’impôt”, Le Monde diplomatique en Esperato, Decembro 2018.

Kelkaj eldiroj de la regantoj ŝajnas konfirmi tiun socian distancon al la “ordinaruloj”. Kiam Emmanuel Macron deklaras: “Stacidomo, tio estas loko, kie oni renkontas homojn kiuj sukcesas kaj homojn, kiuj estas nenio” (3-an de Julio 2017), aŭ kiam lia antaŭulo mokas — private — pri la “sendentuloj”*, ili sendube malkaŝas sian profundan ideon pri la socio. Sed ili ankaŭ nutras la senton de malestimo, kiun multaj el iliaj samcivitanoj sentas, cetere tiom ke la prezidanto de la respubliko koncentras sur sian omon la akumulitan koleron, kion resumas la slogano “Macron, for!”

* Citita de Valérie Trierweiler, Merci pour ce moment, Les Arènes, Parizo 2014.

Ŝajnas, ke ĉiuj politikaj partioj perdis sian krediton kaj estas kune rifuzataj kiel apartenantoj al la “sistemo”, eĉ se ili defendas alternativajn poziciojn. Tio klarigas ankaŭ, kial neniu ĝis nun kapablis enkadrigi la flavveŝtulan movadon aŭ proponi al ĝi ion alian ol alvokon al novaj elektoj.

Tiu ĉi maleblo ebligas ankaŭ kompreni la uzadon de memorganizado kaj de rekta agado. La kontestuloj ne serĉas disvastiĝon per organizaj, politikaj aŭ sindikataj komunikiloj, kaj ili ankaŭ ne uzas la kutimajn kanalojn de kontestado. Ili deziras direktiĝi rekte al la reprezentantoj de la potenco. Al la prezidanto kaj al la departementaj prefektoj unue, kiujn iuj proponas sieĝi. Per blokado de gravaj centroj, poste: de trafikcirkloj, de aŭtovojaj eliroj aŭ pagejoj, de landlimaj punktoj aŭ de benzin-deponejoj.

La kombiniĝo de sento de “sufiĉas!”, kiu esprimiĝas kolektive, de foresto de komunikiloj, de manieroj de rekta agado kaj de lokado de la publika forto por bridi ilin sufiĉe klarigas la eksplodojn de perforto. Sen ajna dubo ĉefe en Parizo milite trejnitaj aktivuloj partoprenis en la alfrontiĝoj kun la polico kaj en la detruadoj. La gazetaro same kiel la registaro insiste informis tion kaj nomis samtempe “anarĥiistajn aŭtonomistojn” kaj ekstremdekstrajn grupojn. Sed la amplekso de tiuj agoj, kaj ankaŭ tio, kion oni scias de tiuj, kiuj estis venigitaj al la justico, montras, ke tuj agoj ne limiĝas al ilia konduto. Same ŝajnas malfacila imputi al ili la bruligo de la prefektejo de Puy-en-Velay, tiu de la pagejoj de La Ciotat kaj de Narbono, aŭ la disputoj, kiuj okazis iom ĉie en Francujo, ankaŭ en urbetoj. ANTAŬ KELKAJ jaroj alta respondeculo de la fortoj por konservi ordon, en interparolado, insistis pri la relativeco de perforto. Li konfidis al ni: “La komencan nivelon de perforto difinas ni, la institucio. Ju pli la nia estas alta, des pli altas ankaŭ tiu de la manifestaciantoj.” Amasaj arestoj (1723 en la sola tago de la 8-a de Decembro), uzado de akvokanonoj, de kirasitaj veturiloj, de helikopteroj kaj eĉ de rajdanta polico, ampleksa uzado de larmigaj gas-grenadoj (pli ol 10.000 por la pariza manifestacio de la 1-a de Decembro), ofta uzado de pafiloj de defend-kugloj (vidu “Disputataj armiloj”, paĝo 17) ... estas komprenebla, ke la elektita strategio en la lastaj semajnoj apenaŭ mildigis la streĉitecojn.

La elekto de tiuj taktikoj devenas precipe el la perfekta izoliteco de la francaj polico kaj ĝendarmaro, kiu igas ilin ne alireblaj por la teĥnikoj, kiujn iliaj kolegoj en la cetera Eŭropo disvolvas, ekzemple la la reciproka malakrigo.* Dudek jaroj da sekurec-politikoj konsiderinde altigis ilian povon kaj ilian aŭtonomecon. Iliaj agmetodoj en la batalo kontraŭ la terorismo, kontraŭ la malgranda delikto kaj kontraŭ la urbaj ribeloj estas nur tre malofte pridemanditaj; tiom ke ili konvinkiĝis pri la solideco de sia sperto kaj povas kelkfoje “nature” disvolvi siajn teĥnikojn en aliaj kuntekstoj kaj kontraŭ aliaj celoj. La bildoj pri dekoj da liceanoj de Mantes-la-Jolie arestitaj de la polico kaj genuigitaj, kun la manoj malantaŭ la kapo, ŝokis. Tio estas tamen praktiko relative kutima en certaj popolaj urbopartoj.

* Olivier Fillieule kaj Fabien Jobard, “Un splendide isolement. Les politiques françaises du maintien de l’ordre, La Vie des idées, 24-an de Majo 2016,.

Tiuj strategioj kaj tiuj energiaj aparatoj estas ofte subtenataj ankaŭ de la plej multaj deputitoj, kiuj vidas en ili la okazon por certigi decidemon, kiun ili taksas politike utila; pretaj poste rezigni pri ĉia respondeco pri la perforto, kiun ili atribuas nur al la “rompaj stratulaĉoj”, kun la interesita helpo de la komunikiloj, kiuj ĉiam avidas bildojn de alfrontiĝo kaj de detruado.

La registaroj sendube malbone taksas la katastrofajn efikojn de tiuj manovroj al sia legitimeco. Ili efektive estigas la senton, ke ili povas teni sian pozicion nur per la protekto de ŝildoj kaj bastonoj de la ordo-fortoj kaj de la tribunaloj de tuja apero. Ili kredigas la percepton, ke ilia potenco baziĝas nur sur la “konstanta perforto” kaj sur la “trompado”, kies malfortecon Moore montris. Male, la stabilecon de la socia ordo kaj kaj de la politiko daŭreme kondiĉas la “reciprokeco”.

Laurent BONELLI.