Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Via dentobroso spionas vin

Gvatkapitalismo

La cifereca industrio prosperas danke al preskaŭ infanece simpla principo: eltiri proprajn donitaĵojn kaj vendi al reklamantoj prognozojn pri la konduto de uzantoj. Sed por ke profitoj kresku, prognozoj devas esti transformitaj en certaĵojn. Por tio, jam ne sufiĉas prognozi homajn kondutojn; estos necese ilin modifi grandskale.

Tiu tago en julio 2016 estis aparte peniga por David. Li pasigis longajn horojn aŭskultante atestantojn en proceso pri asekura afero en polveca tribunalejo en Nov-Ĵerzejo kie, antaŭ unu tago, kurentinterrompo venkis la klimatizan sistemon. Fine reveninte hejmen, li baniĝis en la freŝa aero kvazaŭ en oceano. Unuafoje post la mateno, li profunde enspiris, faris por si aperitivon, kaj supreniris por doni al si longan duŝon. Ĝuste kiam la akvo ekfluis sur liajn dolorajn muskolojn, eksonoris la pordosonorilo. Li surmetis t-ĉemizon kaj ŝorton kaj kuris malsupren. Malferminte la pordon, li trovis sin vidalvide kun du adoleskantoj svingantaj siajn poŝtelefonojn sub lia nazo.

Saluton! Vi havas pokemonon en via ĝardeno. Ĝi estas nia! Ĉu ni povas eniri por kapti ĝin?

Mi havas kion?

Tiun nokton, David estis ĝenita pliajn kvar fojojn de nekonatoj avidaj eniri lian ĝardenon kaj kiuj koleriĝis pro lia rifuzo. Ili kriegis kaj ekzamenis lian domon per la ekranoj de siaj saĝtelefonoj, serĉante la famajn kreitaĵojn de “la pliigita realo” nomatajn pokemonoj. Vidata per iliaj aparatoj, ĉi tiu mondoparto ja rivelas siajn pokemonojn, sed ekskludas ĉion alian. La ludo furoras en familioj tutmonde. Ĝi estis nova komerca inventaĵo: deklaro de eksproprietigo kiu transformas la realon en vastaĵon de malplenaj spacoj pretaj por esti ekspluatataj tiel, ke aliuloj povu profiti. “Kiom longe ĉi tio daŭros?” demandis David al si. “Per kia rajto ili faras tion ĉi?” “Al kiu mi telefonu por ĉesigi ĝin?

Nek li, nek la ludantoj perturbantaj lian pacon, suspektis ke ili estas renkontigitaj tiun nokton de aŭdaca kaj senprecedenca koncepto: gvatkapitalismo.

En 1999, malgraŭ sia mirinda nova mondo de retpaĝoj konsulteblaj per unu alklako, kaj kreskantaj komputikaj kapabloj, Google ne havis strategion por ekspluati la monon de siaj prestiĝaj investantoj.

Uzantoj kontribuis krudmaterialon en la formo de kondutaj donitaĵoj per kiuj Google plibonigis la rapidecon, precizecon kaj trafecon de siaj rezultoj kun la celo realigi suplementajn produktojn kiel, ekzemple, tradukadon. Pro ĉi tiu ekvilibro de potenco, estus finance riske, aŭ eĉ malutile, pagigi la uzantojn por uzi la serĉilon. La vendo de serĉrezultoj ankaŭ kreus danĝeran precedencon por la transnacia firmao, ĉar tio asignus prezon al informoj kiujn ĝia indeksroboto jam kaptis senpage. Sen aparatoj kiel la iPod de Apple, kun ĝiaj kantoj en cifereca formato, estis nek plivaloro nek profitmarĝeno, kaj nenio el kiu tiri profiton.

Tiutempe, reklamado estis flanka afero ĉe Google: AdWords, ĝia reklamfako, havis nur sep dungitojn, el kiuj la plimulto kundividis la antipation de la fondintoj pri sia fako. Sed en aprilo 2000, la fama “nova ekonomio” subite trafis en severan recesion, kaj financa tertremo ŝancelis la Edenan ĝardenon en Silicon Valley. La posta respondo de Google naskis kernan ŝanĝiĝon kiu transformis AdWords, Google, Interreton kaj la naturon mem de informokapitalismo en treege profitodonan projekton de gvatado.

La koncepto de akumulado, kiu certigis la sukceson de Google, klare aperas en patento registrita en 2003 de tri el ĝiaj plej spertaj komputikistoj. Sub la titolo ‘Generi uzant-informojn por laŭcelaj reklamoj’, ili klarigis ke ilia inventaĵo “celas derivi informojn pri uzantprofiloj kaj uzi ilin por la disvastigo de reklamoj*”. Alivorte, Google jam ne estis kontenta eltiri kondutajn donitaĵojn por plibonigi siajn servojn. De nun, ĝi legos la pensojn de siaj uzantoj por parigi reklamojn al iliaj interesoj kiuj estos deduktitaj el kromspuroj de ilia konduto enreta. La kolekto de novaj datumaroj, nomitaj ‘uzantprofiloj’, multe plibonigis la precizecon de ĉi tiuj prognozoj.

* Noto de la redakcio: Ni prenis ĉiujn piednotojn el la libro de Shoshana Zuboff.

De kie venas ĉi tiuj informoj? Laŭ la vortoj de la patentpetantoj, “ili povas esti deduktitaj”. Iliaj novaj iloj ebligas la kreon de profiloj per la integrigo kaj analizo de la serĉkutimoj de iu uzanto, de la dokumentoj kiujn tiu petas, kaj de miriado da aliaj enretaj kondutaj signaloj, eĉ kiam la uzanto ne rekte donas ĉi tiujn informojn. Profilo, atentigas la petantoj, “povas esti kreita (aŭ ĝisdatigita, aŭ vastigita) eĉ kiam neniuj eksplicitaj informoj estas donitaj al la sistemo.” Tiel, ili montras sian volon superi eventualan antagonismon rilate al la decidorajto de la uzanto, kaj ankaŭ sian kapablon tion fari. Kondutaj donitaĵoj, kies valoro estas “eluzitaj” laŭ la vidpunkto de la plibonigo de serĉoj, de nun formos la esencan krudmaterialon — ekskluzive proprietatan de Google — por konstrui viglan enretan reklammerkaton. Ĉi tiu informoj, kolektitaj por celoj aliaj ol la plibonigo de servoj, konsistigas superfluon. Kaj estas sur la bazo de ĉi tiu konduta superfluo ke la juna firmao havos aliron al la “regulaj kaj ĉiam pli kreskantaj” profitoj necesaj por ĝia supervivo.

Ĉi tiu inventaĵo de Google rivelas novajn ŝancojn subkompreni la pensojn, sentojn, intencojn kaj interesojn de individuoj kaj grupoj per arkitekturo de aŭtomatigita eltiro kiu funkcias kiel unudirekta spegulo, kun nek la konscio nek la konsento de la koncernatoj. Ĉi tiu postulo de eltiro ebligas ekonomiojn de skalo kiuj donas konkurencan avantaĝon unikan en tutmonda merkato por kiu prognozoj pri individuaj kondutoj reprezentas valoron aĉetatan kaj vendatan. Pli grave, la unudirekta spegulo simbolas apartajn rilatojn de socia gvatado surbaze de grandega nesimetrio de scio kaj potenco.

Adwords estis neatendita sukcesego kiu sekvigis grandan vastigon de la koncepto de komerca gvatado. Responde al la kreskanta postulo por alklakoj de reklamantoj, Google komencis etendi la modelon preter sian serĉilon por transformi la tutan Interreton en vastan rimedon el kiu ĉerpi por ĝiaj celataj reklamoj. Laŭ la vortoj de Hal Varian, la ĉefa ekonomikisto de Google, la kalifornia giganto entreprenis la taskon apliki siajn novajn kapablojn de “eltiro kaj analizo” al la enhavo de eĉ la plej malgranda paĝo en Interreto kaj al ĉio, kion faras ĝiaj uzantoj, kaj interpreti ĉi tiujn donitaĵojn per teknikoj de semantika analizo kaj artefarita inteligenteco. Rezulte, Google povis taksi la enhavon de iu paĝo kaj kiel uzantoj interrilatas kun ĝi. Ĉi tiu operacio de “reklamado per celado al interesoj”, surbaze de la patentitaj metodoj de la firmao, estis poste nomita AdSense. En 2004, ĝi enspezigis unu milionon da dolaroj ĉiutage; ĝis 2010, tiu cifero estis multobliĝinta pli ol dudek-kvin-oble.

Ĉiuj ingrediencoj de profitodona projekto kombiniĝis: superfluo de kondutaj informoj, la scienco de donitaĵoj, materiala infrastrukturo, komputopovo, algoritmaj sistemoj kaj aŭtomatigitaj platformoj. Ĉiuj konverĝis por estigi senprecedencan “trafecon” kaj miliardojn da ofertoj por reklamspaco. La procento de alklakoj samtempe kreskegis. Labori pri AdWords kaj AdSense nun estis tiel grave kiel labori pri la serĉilo. Pro tio, ke oni mezuris trafecon laŭ la procento de alklakoj, la eksceso de kondutaj donitaĵoj fariĝis la ĉefŝtono de nova formo de komerco kiu dependas de grandskala enreta gvatado. En 2004, la unua publika akcioferto de Google rivelis al la mondo la financan sukceson de ĉi tiu nova merkato. Sheryl Sandberg, eksa altranga kadrulo de Google kiu poste aliĝis al la direktoraro de Facebook, prezidis la transformon de tiu socia reto en giganton de reklamado. Gvatkapitalismo estis rapide aperanta kiel la modelo kiun ĉiuj elektas por informkapitalismo en la Reto kaj laŭpaŝe allogis konkurencantojn el ĉiuj sektoroj.

La gvatekonomio estas bazita sur principo de subiĝo kaj hierarkio. Forvelkas la malnova reciprokeco inter la komerca mondo kaj uzantoj; ĝin anstataŭas la projekto de la eltiro de profitoj el niaj agoj por celoj konceptitaj de aliuloj — vendi reklamojn. Ni ne plu estas la subjekto de la realigo de la valoro. Nek ni estas, kiel iuj diris, la “produkto” kiun Google vendas. Male, ni estas la objektoj el kiuj materialo estas eltirata, eksproprietigata, kaj poste injektata de Google en ĝiajn fabrikojn de artefarita inteligenteco kiuj fabrikas la prognozajn produktojn vendatajn al realaj klientoj: firmaoj kiuj pagas por ludi en la novaj kondutaj merkatoj.

Sub la mantelo de “personecigo”

De 1999 ĝis 2005, Douglas Edwards estis la unua respondeculo pri merkatiko de Google. Li priskribas kunsidon kun la fondintoj en 2001 pri la demando: “Kio estas Google?”. “Se ni havus kategorion”, diris Larry Page, kunfondinto de la firmao, “ĝi estus personaj informoj (...). La retejoj kiujn ni vizitas. Niaj komunikaĵoj (...). Niaj retaj indeksrobotoj kostas neniom (...). Konservado kostas neniom. Kameraoj kostas neniom. La publiko kreos grandegajn kvantojn de donitaĵoj (...). Ĉio, kion vi aŭdis, vidis aŭ spertis fariĝos priserĉebla. Via tuta vivo fariĝos priserĉebla *.”

* Douglas Edwards, I’m Feeling Lucky: The Confessions of Google Employee Number 59, Houghton Mifflin Harcourt, Novjorko, 2011.

La vizio de Larry Page proponas fidindan reflekton de la historio de kapitalismo, kiu konsistas el la kaptado de aferoj ekster la komerca sfero por ŝanĝi ilin en varojn. En sia eseo ‘La Granda Transformiĝo’, eldonita en 1944, la ekonomikisto Karl Polányi priskribas la alvenon de sinreguliganta merkata ekonomio per la invento de tri “fikciaj varoj”. Unue, la homa vivo, subigita al la merkata dinamiko kaj renaskiĝinta kiel “laboro” vendata kaj aĉetata. Due, la naturo, transformita en merkaton, kiu renaskiĝas kiel “terproprietaĵo”. Trie, la interŝanĝo, fariĝinta komerco kaj resurektinta kiel “mono”. La nunaj posedantoj de la gvatkapitalo kreis kvaran fikcian varon, trude eltiritaj el la eksperimenta realaĵo de homoj, kies korpoj, pensoj, kaj sentoj estas tiel sendifektaj kaj senkulpaj, kiel estis la herbejoj kaj arbaroj kun kiuj la naturo abundis antaŭ sia sorbo fare de la merkato. Konsekvenca kun ĉi tiu logiko, la homa sperto estas varigata de gvatkapitalismo por renaskiĝi kiel “kondutoj”. Konvertitaj en donitaĵojn, ili okupas sian lokon en la senfina atendovico destinita nutri maŝinojn konceptitajn por fari prognozojn aĉetotajn kaj vendotajn.

Ĉi tiu nova speco de merkato supozas ke servi al la veraj bezonoj de individuoj estas malpli profitodone, kaj sekve malpli grave, ol vendi prognozojn pri ilia konduto. Google eltrovis, ke ni havas malpli da valoro ol la prognozoj kiujn aliuloj faras pri niaj agoj.

Tio ŝanĝis ĉion

La unua ondo da prognozaj produktoj estis instigita de la ekscesoj de grandskalaj donitaĵoj eltiritaj per Interreto por produkti “trafajn” enretajn reklamojn. En la sekvinta paŝo, oni pridiskutis la kvaliton de la prognozoj. En la vetkuro por plejebla certeco, evidentiĝis ke la plej bonaj prognozoj devus esti laŭeble proksimaj al la observoj. Al la imperativo de la eltiro aldoniĝis dua ekonomia postulo: la imperativo de la prognozo. Tiu lasta unue manifestiĝas per ekonomioj de amplekso.

La eksceso de kondutaj donitaĵoj devas ne nur esti abunda, sed ankaŭ diversa. Akiri ĉi tiun diversecon necesigis etendi la operaciojn de eltirado de la virtuala mondo al la mondo reala, kie ni travivas nian “realan” vivon. La gvatkapitalistoj komprenis ke ĝia estonta riĉeco troviĝas en la disvolvo de novaj provizoĉenoj sur la vojoj, ĉe la arboj, tra la urboj. Ili devos havi aliron al via sangocirkulado, via lito, viaj matenaj konversacioj, viaj veturoj, via trotkurado, via fridujo, via parkadospaco, via vivoĉambro.

Dua dimensio, de eĉ pli kerna graveco ol diverseco, nun karakterizas la kolekton de donitaĵoj: profundigo. Por akiri tre precizajn kaj tial tre profitodonajn kondutajn prognozojn, estas necese prienketi niajn plej intimajn karakterizaĵojn. Ĉi tiuj akiraj operacioj koncentriĝas pri nia personeco, niaj humoroj, niaj emocioj, niaj mensogoj kaj niaj malfortaĵoj. Ĉiuj niveloj de niaj propraj vivoj estas aŭtomate kaptataj kaj kunpremataj en datumfluon por ĉenstabloj kiuj provizas certecon. Plenumata kun la preteksto de “personecigo”, granda parto de ĉi tiu laboro konsistas el trudema eltiro de la plej intimaj flankoj de niaj ĉiutagaj vivoj.

De la “inteligenta” vodka botelo ĝis la rektuma termometro konektita al la Reto, multiĝas produktoj destinitaj por interpreti, spuri, registri kaj komuniki donitaĵojn. Sleep Number, kiu provizas “inteligentajn litojn kun teknikaro por spuri la dormon”, ankaŭ kolektas “biometriajn donitaĵojn kaj donitaĵojn pri kiel vi, infano aŭ aliulo uzas la liton, interalie la moviĝojn de la dormanto, ties poziciojn, spiradon kaj korritmon.” Ĝi ankaŭ registras ĉiujn sonojn faritajn en via ĉambro ...

Niajn hejmojn celumas gvatkapitalismo. En 2017, specialistaj firmaoj konkurencis por la merkato de Rete konektitaj hejmaparatoj kun valoro de 14,7 miliardoj da dolaroj, kontraŭ 6,8 miliardoj antaŭ unu jaro. Je tiu kadenco, la sumo atingos 101 miliardojn en 2021. En lastaj jaroj, absurdaj novaj komercaĵoj gvatas niajn hejmojn: inteligenta dentobroso, inteligenta ampolo, inteligenta kaftaso, inteligenta bakforno, inteligenta sukelpremilo, eĉ sen mencii la inteligentajn manĝilojn kiuj supoze plibonigas nian digeston. Aliaj ŝajnas pli maltrankviligaj: hejma gvatkamerao vizaĝrekona, alarmsistemo kiu identigas nekutimajn vibrojn antaŭ domrabo, endoma GPS, sentiloj kiuj adaptiĝas al ĉiuj objektoj por analizi iliajn moviĝojn kaj temperaturon, eĉ sen mencii robotajn blatojn kiuj detektas sonojn. Eĉ la beboĉambro estas restrukturita por fariĝi fonto de konduta superfluo.

Dum intensiĝis la vetkuro por profitoj kreitaj de gvatado, kapitalistoj eksciis ke ekonomioj de amplekso ne sufiĉas. Certe, la superfluo de donitaĵoj devas esti abunda kaj diversa; sed la plej certa metodo por prognozi kondutojn estas interveni ĉe la fonto, formante kondutojn. “Ekonomioj de agado” mi nomas la procezojn inventitajn por atingi tion: programaroj agorditaj por interveni en realaj situacioj kiuj koncernas realajn homojn kaj aferojn. De tiam, la tuta cifereca arkitekturo de konektado kaj komunikado estis mobilizita por servi al ĉi tiu nova celo. Ĉi tiuj intervenoj celis pliigi certecon, influante iujn sintenojn: ili ŝanĝas, adaptas, manipulas, aligas per grupa efiko, akcelas. Ili fleksas niajn kondutojn laŭ apartaj direktoj: ekzemple, ili insertas specifan frazon en nian novaĵfluon, programas la ĝustatempan aperon de “aĉet”-butono sur nia telefono, malŝaltas la motoron de nia aŭto se la asekuropago estas tro posttempa, aŭ eĉ orientas nin per GPS en nia serĉo por pokemono. Laŭ iu programara konceptisto, “ni lernas skribi la muzikon kiu ilin dancigos. Ni povas disvolvi la kuntekston kiu ĉirkaŭas iun konduton por trudi ŝanĝon ... Ni povas diri al la fridujo: ”Ŝlosu vin, ĉar ili ne plu manĝu“, aŭ ordoni al la televidilo malŝalti sin por ke vi enlitiĝu pli frue.

Pro tio, ke la imperativo de la prognozo movis la operaciojn de provizado en la realan mondon, ankaŭ provizantoj de varoj kaj servoj en delonge establitaj sektoroj, malproksime de Silicon Valley, salivumas pri la ideo de la profitoj gajneblaj el gvatado. Precipe asekuristoj de veturiloj, avidas starigi telematikon — sistemojn de navigado kaj kontrolado de veturiloj. Ili delonge scias ke la risko de akcidento estas proksime korelativa kun la konduto kaj personeco de la kondukanto sed, ĝis nun, ili responde povis fari preskaŭ nenion. Raporto de la fako pri financaj servoj de la konsultofirmao Deloitte rekomendis de nun “minimumigon de riskoj” (eŭfemismo kiu, ĉe asekuristoj, temas pri la neceso garantii profitojn) per la konstanta kontrolado kaj sankciado de la asekuritoj — metodo nomata “konduta asekuro”. Laŭ la raporto de Deloitte, asekuristoj povas spuri la konduton de la asekuritoj perrete, registrante la horojn, lokojn kaj trafikajn kondiĉojn dum iliaj veturoj kaj observante ĉu ili rapide akcelas kaj veturas altrapide, aŭ eĉ trorapide, ĉu ili subite bremsas aŭ turniĝas, ĉu ili uzas siajn ĝirindikilojn*.

* Sam Friedman kaj Michelle Canaan, ‘Overcoming speed bumps on the road to telematics’ (PDF), Deloitte, la 21a de aprilo 2014.

Kiam certeco anstataŭas necertecon, asekuraj kotizoj, kiuj antaŭe reflektis la neeviteblajn danĝerojn de la ĉiutaga vivo, povas pliiĝi aŭ malpliiĝi en la daŭro de milisekundo, danke al la preciza kono de la rapideco je kiu vi veturas al la laborejo post aparte stresiga mateno dediĉita al la flegado de malsana infano, aŭ apenaŭ regita joro en la superbazara aŭtoparkejo. Telematikiloj, tamen, koncernas ne nur sciadon, sed ankaŭ agadon. La konduta asekuro promesas redukti riskojn per mekanismoj destinitaj por ŝanĝi kondutojn kaj pliigi enspezojn. Tio necesigas sankciojn, kiel tujaj pliigoj de interezoj, monpunoj, malŝaltoj de motoroj, sed ankaŭ rekompencojn kiel rabatoj, bonifikoj kaj poentoj uzotaj por estontaj avantaĝoj.

Spireon, kiu sin nomas la “plej granda telematika firmao” en sia kampo, spuras kaj kontrolas veturilojn kaj kondukantojn por luveturilaj firmaoj, asekuristoj kaj proprietuloj de veturilaroj. Ĝia ‘Sistemo de limigo de kromdamaĝo’ ekatentigas kondukantojn kiam iliaj kotizoj malfruas, demalproksime malŝaltas la veturilon se la problemo daŭras tro longe, kaj eltrovas ĝin por ke ĝi estu reprenita.

La telematiko inaŭguras novan epokon, tiun de la kontrolo de kondutoj per kiu asekuristoj povas fiksi la parametrojn de veturoj: sekurzonoj, rapidecoj, laborpaŭzoj, akceloj aŭ subitaj bremsadoj, troaj veturotempoj, veturado ekster permesitaj regionoj, eniroj en restriktitajn lokojn. Supersatiginte sin per ĉi tiuj informoj, algoritmoj kontrolas, taksas kaj rangigas kondukantojn, kaj tuj ŝanĝas iliajn kotizojn. Neniuj informoj estas malŝparitaj ĉar oni konvertas la “karakterajn trajtojn” kompilitajn de la sistemo en prognozajn produktojn vendatajn al reklamantoj. Tiuj, laŭvice, kontaktos la asekuritojn per reklamoj senditaj al iliaj telefonoj.

Kiam li malfermis la pordon tiunokte, David ne sciis ke li kaj la pokemon-ĉasistoj partoprenas realvivan eksperimenton pri ekonomioj de agado. Ili estis la provbestoj, kaj la laboratoriisto en blanka kitelo nomiĝis John Hanke.

Antaŭe vicprezidanto de Google Maps kaj estro de Street View, en 2010 s-ro Hanke kreis sian propran lanĉplatformon ene de Google: Niantic Labs, la firmao de kiu devenis Pokémon Go. Lia ambicio estis mapi la mondon kaj tiel ekposedi ĝin. Li jam fondis Keyhole, noventreprenon de virtuala mapado pere de satelitaj bildoj financitaj de la CIA kaj poste aĉetitaj de Google, kiu renomis ĝin Google Earth. Kun Niantic, li prilaboras ludojn de virtuala realeco kiuj elspuros kaj regos ludantojn demalproksime en lokoj kiujn Street View jam aŭdace registris sur siaj mapoj.

Ĉi tiu ludo baziĝas sur la principo de “la pliigita realo” kaj funkcias kiel trezorserĉado. Deŝutinte la aplikaĵon de Niantic, vi uzas la GPS-on kaj la fotilon sur via saĝtelefono por trovi virtualajn kreitaĵojn nomitajn pokemonoj. Ili aperas sur la ekrano kvazaŭ ili estas tuj antaŭ vi: en la ĝardeno de neavertita dommastro, en urba strato, en picejo, parko, apoteko, ktp. La celo estas instigi ludantojn “eliri” kaj “ekiri piedire al aventuro” en la subĉielaj spacoj de urboj, vilaĝoj kaj antaŭurboj. Havebla en Usono, Aŭstralio kaj Nov-Zelando ekde la 6a de julio 2016, en la daŭro de unu semajno Pokémon Go fariĝis la plej deŝutita kaj la plej profitodona aplikaĵo en Usono, rapide atingante tiom da aktivaj uzantoj sur Android kiel en Tvitero.

Vivgranda ludtereno

Nur ses tagojn post la distribuo de la ludo, Joseph Bernstein, reportero por la novaĵretejo BuzzFeed, konsilis al uzantoj de Pokémon Go ke ili rigardu la kvanton de donitaĵoj kolektataj de la aplikaĵo sur iliaj telefonoj. TechCrunch, specialista retejo de novaĵoj pri noventreprenoj kaj novaj teknikaroj, esprimis similajn zorgojn pri la “longa listo de permesoj postulata de la aplikajo.

Je la 13a de julio 2016, pli klariĝis la kaŝita principo de la ĉassekvo de donitaĵoj sur kiu baziĝas la ludo. Aldone al pagoj por suplementaj elektoj por la ludo, “la komerca modelo de Niantic enhavas duan eron, nome la koncepton de sponsoritaj lokoj” agnoskis Hanke en intervjuo kun la Financial Times. Ĉi tiu nova enspezfluo estis ĝia intenco dekomence: firmaoj “pagos al Niantic por esti inter la ejoj de la virtuala ludtereno, konsidere de la fakto, ke ilia ĉeesto allogos klientojn”. Fakturado, li klarigis, baziĝas sur “kosto por unu vizito,” kiu similas la “koston por unu alklako” de reklamoj en la serĉrezultoj de Google.

La ideo estas rimarkinde simpla: realmondaj enspezoj antaŭvideble kreskos tiom, ke Niantic kapablos puŝi klientojn al specifaj lokoj, ĝuste kiel Google lernis eltiri pli kaj pli da donitaĵoj kiel rimedoj por adresi enretajn reklamojn al specifaj personoj. La eroj kaj dinamikoj de la ludo, kombinitaj kun la alta teknikaro de la pliigita realo, instigas la publikon ariĝi en realmondaj lokoj por elspezi realan monon en realmondaj komercaj entreprenoj apartenantaj al la merkatoj de konduta prognozo de Niantic.

La apogeo de la furoro pri Pokémon Go en somero 2016 signis la plenumon de la revo de gvatkapitalismo: vivanta laboratorio pri la konduta ŝanĝiĝo kiu kombinis facilan uzadon kun larĝa gamo kaj agado. La ruzo de Pokémon Go estis transformi simplan amuzaĵon en ludon de tute alia ordo: tiun de gvatkapitalismo — ludo ene de la ludo. Ĉiu, kiu vagas en la parkoj kaj picejoj, tiel transformante la urbon en ludterenon, senscie servas kiel peono sur ĉi tiu dua multe pli granda ŝaktabulo. La fervoruloj de ĉi tiu alia ludo — la realmonda — ne estis ĉe la ekscititaj junuloj kiuj svingis siajn porteblajn komputilojn antaŭ la gazono de David, sed la veraj klientoj de Niantic: organizaĵoj kiuj pagas por ludi en la reala mondo, lulitaj de la promeso de profitodona rento. En ĉi tiu dua — konstanta — ludo, oni konkurencas pri la mono postlasita de ĉiu ridetanta ano de la grego. “La kapacito de la ludo servi kiel kokino de oraj ovoj por negocistoj kaj aliuloj kiuj serĉas klientojn, kaŭzas intensan intereson,” diris la Financial Times.

Ne povas esti garantiita rento sen la rimedo per kiu gajni ĝin. La novaj internaciaj instrumentoj de konduta modifado inaŭguras reakcian epokon en kiu la kapitalo estas aŭtonoma kaj individuoj estas malaŭtonomaj, la malo mem de la kondiĉoj bezonataj por ke la demokratio kaj la homaro vigliĝu. Ĉi tiu minaca paradokso estas ĉe la koro de gvatkapitalismo: nova speco de ekonomio kiu reinventas nin per la prismo de ĝia propra potenco. Kio estas ĉi tiu nova potenco, kaj kiel ĝi transformas la homan naturon en la nomo de siaj profitodonaj certecoj?

Shoshana ZUBOFF