Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu la perdita honoro de la “Guardian”?

En Novembro de 2018, administra mallertaĵo de la usonaj instancoj konfirmis, ke Vaŝingtono ja sekrete deponis akuzon kontraŭ s-ro Julian Assange. De pluraj jaroj la fondinto de WikiLeaks, rifuĝinta ekde 2012 en la ambasadejo de Ekvadoro en Londono, diradis esti minacata de transdono al Usono, kie li timas senfinan punon je mallibero pro spionado aŭ eĉ ion pli malbonan.* En tiu kunteksto la 27-an de Novembro 2018 la brita centre maldekstra ĵurnalo The Guardian publikigis sensaciaĵon. Ĝi malkaŝas, ke s-ro Paul Monafort, eksdirektoro de la elektokampanjo de la kandidato Donald Trump, trifoje renkontis s-ron Assange en Londono: en 2013, en 2015 kaj en 2016.

* Vd Serge Halimi: Por Julian Assange, Le Monde diplomatique en Esperanto, decembro 2018.

La novaĵo kaŭzis des pli da bruo, ke en 2013 s-ro Trump ankoraŭ ne deklaris sin kandidato por la prezidanteco de Usono. Tuj CNN, MSNBC, la New York Times frande ĝuis tion. Ĉar ili suspektas, ke s-ro Assange agadis kune kun la rusaj instancoj por disvastigi informojn embarasajn por s-ino Hillary Clinton, liaj interparoladoj kun proksimulo de s-ro Trump konfirmas la delongan ekziston de sekreta interkonsento inter la usona prezidanto kaj s-ro Vladimir Putin. Resume, s-ro Assange servis kiel interliga agento inter tiuj du homoj.

Tamen jen: ĉu la tri renkontiĝoj inter s-ro Manafort kaj la fondinto de WikiLeaks okazis? Apriore maleblas dubi pri tio: la Guardian estas gazeto respektata en la tuta mondo, elstara kontraŭ la falsnovaĵoj [fake-news]. Nu, ĝia artikolo de la 27-a de Novembro ne estas redaktita en malrekta parolado: ĝi asertas. La pruvoj do ekzistas, la renkontiĝoj estas certaj. Kaj poste estiĝas dubo. Oni memoras, ke unu el la redaktintoj de la artikolo, Luke Harding, kiu aŭtoris libron titolitan Sekreta interkonsento. Kiel Ruslando elektigis Trump por la Blanka Domo*, havas personan riproĉon kontraŭ s-ro Assange. Oni malkovras, ke la nomo de unu el la du ceteraj respondeculoj de la sensaciaĵo, la ekvadorano Fernando Villavicencio, aktivulo kontraŭ la prezidinto Rafael Correa, kiu donis azilon al s-ro Assange, estis tuj eliminita el la retajn eldonojn de la Guardian; ke la komenca titolo de la artikolo, “Manafort havis sekretajn interparoladojn kun Assange en la ambasadejo de Ekvadoro” kelkajn horojn poste estis ŝanĝita al ...“laŭ la fontoj”. La renkontiĝo inter la du homoj fariĝis la “ŝajna renkontiĝo” ...

* Luke Harding: Collusion. Comment la Russie a fait élire Trump à la Maison Blanche, Flammarion, 2017.

Kvazaŭ ĉio ĉi ne sufiĉus, la ekskonsulo de Ekvadoro en Londono, s-ro Fidel Narváez, nekontesteble refutas la tri vizitojn de la konsilisto de s-ro Trump; WikiLeaks akuzas la Guardian tribunale; s-ro Manafort publikigas kategorian malkonfirmon. Nenia spuro de lia nomo aperas en la registroj de la ekvadora ambasadejo, ankaŭ nenia bildo de liaj eniroj aŭ eliroj en plej superrigardataj kaj plej filmataj lokoj de la planedo.

La usona ĵurnalisto Glenn Greenwald resumas la tutan ĉi aferon kun acida humuro: “Certe eblas, ke Paul Manafort, kaj eĉ Donald Trump, sekrete renkontis Julian Assange en la ambasadejo. Eblas, ke Vladimir Putin kaj Kim Jong-un ankaŭ kunvenis kun ili” (The Intercept, 27-an de Novembro) ... Eblas, sed malmulte verŝajnas: la Guardian tute ne maltrafintus tian sensaciaĵon.

Guy CAVALIER.