Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2017-2019

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiam ŝtato organizas la notadon de siaj civitanoj

Bonaj kaj malbonaj ĉinoj

Ĉu publika aŭ privata, loka aŭ nacia, individua aŭ sektora, noto-sistemo nomata “sociala kredito” disvolviĝas en Ĉinujo. Komence, ĝi imitis la usonan sistemon, kiu atribuas bonan noton al la depruntintoj, kiuj regule pagas siajn datpagojn. Ĝi poste etendiĝis al aliaj tipoj de konduto. Raportaĵo en Hangzhou, sidejo de la entrepreno Alibaba, kaj en la kamparo de Shandong-provinco.

LA SCENO okazas sub niaj okuloj apud la dua enirejo de la popolo-hospitalo n-ro 1 de Hangzhou, sude de Ŝanhajo, en Zhejiang-provinco. La strato estas kvieta. Maljuna virino atendas sur trotuaro apartigita de la ŝoseo per barileto samalta kiel ŝiaj genuoj. Ŝajnas, ke ŝi atendas taksion. Estas multaj vojtuberoj, kaj la aŭtoj iras malrapide. Subite la virino superpaŝas la barilon, malsupreniras de la trotuaro, kliniĝas sur la aŭtokapoto, kaj eksaltas kvazaŭ kaprido antaŭ ol sidiĝi surgrunde, kun interkrucitaj brakoj. La juna stiristo eliras el sia aŭto kaj alproksimiĝas, febra. Sekvas tuta horo da senfinaj diskutoj, kun ĉeesto de pripensema flegisto kaj policano hazarde preterpasinta, ĝis la akiro de (interkonsento pri) mona kompensaĵo.

Tiu ĉi sceno estas peng ci — laŭlitere “tuŝi porcelanon”-, provo elpremi monon per falsa akcidento, fariĝinta tiom banala en Ĉinujo, ke la platformoj de videoj plenplenas je kompilaĵoj foje ridegigaj, ofte teruraj. Kolero leviĝas fronte al tiuj agoj, kiuj aldoniĝas al multaj aliaj trompoj: prisanaj aŭ prinutraĵaj skandaloj, falsaĵoj, ktp. Tiel ĉio, kio ebligas elimini la trompistojn havas sukceson ĉe la loĝantaro. Tial la kontrol-sistemo nomata “sociala kredito” trankvile povas disvolviĝi. Cetere, de la pasinta somero, la vortoj “honesteco” (cheng) kaj “fidindeco” (xin) aperas sur la propagandaj afiŝoj, kiuj akompanas tiun aron de privataj kaj publikaj mekanismoj por taksi la individuojn, la oficialulojn, entreprenojn kaj profesiajn sektorojn, rekompencante la bonajn kaj punante la malbonajn.

Lin Junyue, pekina esploristo, estas unu el ĝiaj teoriistoj. En 1999 li eniris laborteamon laŭpete de la tiama ĉefministro, s-ro Zhu Rongji, kiu nomis lin ĉefinĝeniero. “Usonaj entreprenoj estis petintaj lin krei ilojn por kolekti informojn pri la ĉinaj entreprenoj al kiuj ili deziris mendi. Ni do, kun niaj kolegoj faris studvojaĝojn en Usonon kaj en Eŭropon, kaj ni komprenis, ke ni devas fari eĉ pli bone ol tio: konstrui solidan sistemon por dokumenti la pagopovecon de la ĉinaj civitanoj kaj entreprenoj. Nia raporto, nomata “al nacia sistemo de kredit-mastrumo”, aperis en marto 2000, ĵus antaŭ la kunvenoj de ambaŭ Asembleoj*. La termino ‘sociala kredito’ aperis en 2002, kiam oficialulo sugestis leksikologian simetrion kun la ‘Sociala Asekuro’”, li klarigas al ni.

* La nacia popola Asembleo kaj la konsultiĝa Politika Konferenco de la ĉina popolo aparte kunvenas, ĉiujare en marto.

En 2006, La Popola Banko de Ĉinujo — la centra banko — adoptas la principon de credit score (“kreditnoto”), kiel en Usono, kie tiu noto komenciĝas ĝenerale je 300 (tre malbona) kaj haltas je 850 (tre bona)*. Poste, Lin Junyue daŭrigis siajn esplorojn. “Ni volis esplori krediton laŭ larĝa senco, kun informo-kolektado multe pli impona, venanta ekzemple de la ministrejo pri la ŝtato-sekureco aŭ de tiu de telekomunikado. Tiu projekto estis validigita en 2012 fare de la Komisiono por evoluado kaj reformo, kiu ankaŭ trovis la pilot-urbojn.”

* Vd. Maxime Robin, “Usono kaj la arto eltordi monon el la malriĉuloj”, Le Monde diplomatique en esperanto, septembro 2015.

La esploristo rifuzas ĉiun facilaniman komparon kun la televida orwela serio Black Mirror*, tre populara en Okcidento, kaj malkonfirmas la hipotezon de nacia individua noto*: “Ni ne atingis tion, eĉ se ni jam preterpasis la banalan taksadon de pagipoveco. Ĉiuspecaj informoj estos iom post iom kolektitaj pri individuo aŭ instanco. Tio precipe ebligos al homoj aŭ entreprenoj senriproĉaj, sed havantaj neniun ekonomian historion, aliri, danke al novaj kriterioj, al deprunto, al adjudikoj kaj al multaj aliaj novaj ŝancoj.”

* Vd. Thibault Henneton, “Scienco kaj intuicio/ prognozo de Black Mirror, en “Écrans et imaginaires”, Manière de voir, n-ro 154, aŭgusto-septembro 2017.
* Vd. Jamie Horsley, “China’s Orwellian social credit score isn’t real”, Foreign Policy, Vaŝintono, DC, 16-a de novembro 2018.

Programoj “Reto de la ĉielo” aŭ “Akraj okuloj”

Kvardek tri modelo-municipoj testas la disponon ĝis 2020. Ĉiu havas sian kriteriaron, sian liter- aŭ poento-sistemon, kaj eĉ elektas sian nomon: “Sociala kredito de la prunuja floro” por Suzhou, “Sociala kredito de jasmeno” por Xiamen. Preskaŭ ĉiuj uzas la datumojn kolektitajn sur la sociaj retoj aŭ sur la apoj de saĝaj telefonoj, sed ankaŭ la ĉiam pli ellaborita filmkontrolado. En 2020, ĉiuj gravaj urbaj lokoj devus esti ekipitaj per vizaĝrekonantaj kameraoj: tio estas la programo “Akraj okuloj”, kiu ebligas al la kamparanoj ligi siajn televidilon aŭ saĝtelefonojn al la kontrolaj filmiloj lokitaj ĉe la enirejoj de la vilaĝo. “La sekureco-sento estas la plej bona donaco, kiun lando povas doni al sia popolo”, deklaris la prezidanto Xi Jinping en dokumentfilmo montrita ĉe la nacia televido ekde la 10 -a de julio 2017, antaŭ la 19-a Kongreso de la ĉina komunista Partio. La filmo memorigis, ke preskaŭ unu el du kontrolkameraoj (42%) en la mondo troviĝas en Ĉinujo.

Lin Junyue, siaflanke, observas kiel la pioniraj municipoj ekuzas lian aranĝaĵon pri sociala kredito kaj faras ĝin sia. “En Suqian, obeo al la trafik-regularo aperas esenca en la noto. En Rongcheng, oni koncentriĝas pri moraleco, civitaneco. En Hangzhou, oni konstruas reputacion de urbo noviga kaj konektita. Nia teamo fajne observas tiun procezon, samtempe laborante pri la protektado de la personaj datumoj, ĉar necesos kadro. Cetere ekzistas internacia normo ĉi-teme: ISO/TC 290. Sed, tro protekta, ĝi estas bremsilo por ekonomio.” Kaj li konkludas: “En 2020, la reguloj estos starigitaj, la punoj kaj rekompencoj inventitaj. La infrastrukturo estos kreita, kaj la lando povos adopti ĝin.” En Pekino, tio okazos en 2021.

La urbo Hangzhou asocias du noto-sistemojn de 2015. Unu estas municipa, ĉiam embrieca kaj nekonata de ĉiuj loĝantoj pridemanditaj de ni. La alia estas privata, populara kaj tre ŝatata de la aŭtoritatuloj: la Sezamo-kredito de Ant Financial, la financa branĉo de Alibaba, gloro de la ĉina elektronika komerco, kies sidejo estas en Hangzhou. Tiu privata kredito atribuas notojn — de 350 ĝis 950 — al la uzantoj de la pag-aplikaĵo Alipay (Zhifubao en la ĉina), tre populara en Ĉinujo kaj monopola ĉi tie. La bone notitoj ricevas “privilegiojn” kaj rajtas aĉeti tre profitajn financajn produktojn kaj uzi la konsum-kreditan servon ‘Huabei’ de Alipay.

Desegnita de arkitektoj en Seattle, la konstruaĵo Z Space estas la dua oficejo de Ant Financial konstruita ene de kvar jaroj. La kompanio nun havas “nur” 3 600 dungitojn, sed la konstruaĵo povas akcepti 8 000. Gardistoj kun orelaŭskultiloj, korpe fortikaj kvazaŭ soldatoj de la honor-gvardio, kontrolas la fluon de junaj dungitoj kun buntaj mallongaj pantalonoj ekipitaj per laŭmodaj Beats-aŭskultiloj, kiuj alvenas sur elektraj bicikloj aŭ sportaj aŭtoj. Alipay estas unu el la plej profitdonaj filioj de la grupo kaj anoncis 700 milionojn da aktivaj uzantoj en septembro 2018, kontraŭ 500 milionoj unu jaron antaŭe. Ĝia principo estas skanebla rapidresponda kodo (QR-kodo por quick response en la angla), kiu estas dudimensia streko-kodo. Adiaŭ la sonantaj moneroj: eĉ almozpetantoj portas QR-kodon (rapidrespondan kodon) ĉirkaŭ sia kolo.

Elektante Alipay, oni ankaŭ lasas Ant Financial amasigi aron da personaj informoj, kiel ekzemple detala nombro kaj kosto de siaj taksi-vojaĝoj, aĉetoj en surperbazaro, kuracistaj fakturoj, donacoj al karitataj asocioj. Simile kiel Fejsbuko (Facebook) generanta reklamojn el la interagoj de siaj uzantoj, la Sezamo-kredito konstruiĝas pere de la febraj aĉetoj faritaj tra Alipay. Kaj eĉ preter tio. “Kun la konsento de la uzanto, Sezamo kolektas kaj analizas kvin tipojn de datumoj, kolektitaj pere de la Alipay-platformo, sed ankaŭ de aliaj partneraj grandaj platformoj. Tiuj datumoj estas la aĉet-transakcioj, la repago de etaj pruntoj, la nemoveblaĵoj kaj la financaj produktoj de la uzanto, ties persona profilo — diplom-nivelo kaj ŝatokupoj — kaj ties mono-transigoj al aliaj Alipay-uzantoj.”, klarigas al ni s-ro Le Shen, proparolanto de Ant Financial, antaŭ ol precizigi: “Sezamo ne interesiĝas pri la GPS-datumoj de la uzanto, nek pri ties retmesaĝujo aŭ listo de telefon-alvokintoj.”

En februaro 2015, Li Yingyun, teknologia direktoro de la Sezamo-kredito, klarigis la kalkulon de la noto en la ĉina ekonomia magazino Caixin: “Iu, kiu ludas ekranajn ludojn [rete kaj page] dek horojn ĉiutage, ekzemple, estos konsiderata kiel mallaborema, dum iu, kiu ofte aĉetas vindotukojn, estos konjekteble konsiderata kiel gepatro, kiu havas do pli akutan sencon pri respondeco*.” De post tiam, neniu plia informo eskapis pri tio, kion kaptas la algoritmo. Nuntempe, tiuj bonenotitaj de la Sezam-kredito ne interesas nur Ant Financial. Entreprenoj, kaj eĉ konsulejoj, provas allogi tiujn promesplenajn individuojn. Tiel, la servo de retaj renkontiĝoj proponas la plej bone notitajn fraŭlojn. Grandaj hoteloj, ĉefaj ludonantoj de bicikloj kaj aŭtoj ne pagigas la garantisumon, sufiĉe altan en Ĉinujo, al tiuj kies noto estas pli ol 650. Platformo pri ludonado de fotografa, videa kaj komputika materialo estas rezervita nur por la altenotitaj. Bona Sezamo eĉ povas apogi vizo-peton por Singapuro aŭ Kanado.

* Citita de Celia Hatton, “China “social credit”: Beijing sets up huge system”, BBC News, Pekin, 26-a de oktobro 2015.

Kompilaĵo de malĝentilaĵoj sur la loka ĉeno

De 2004, la municipo de Hangzhou atribuas “civitanan karton” al ĉiu loĝanto dek-ses-jara aŭ pli: plurfunkcia magneta karto, kiu uzeblas kiel karto de socia asekuro, transporto-karto, pagrimedo por pagi la trafik-monpunojn ĉe la koncernaj bornoj, kaj kiu permesas senpagan aliron al la urbaj parkoj. Tiam, la aŭtoritatuloj anoncis sian volon tiel krei vastan datumbazon por pli efike koni la bezonojn de la loĝantoj. De junio 2018, la posedanto de tiu civitana karto povas, se li tion deziras, baskuli al saĝtelefona apo proponanta similajn servojn. Por identigi sin, li devas informi pri sia sezamkredito, kiu estas detektita per vizaĝ-rekonado. Tiu teknika manipulado alportas la formalan pruvon de pasejo inter Alibaba kaj la Hangzhou-administrejo. Bona Sezamkredito certigas al ĝi, ke vi estas bona civitano.

Siaflanke, la centra banko, kiu en 2015, sukcesis atribui kreditnoton al nur kvarono de la ĉina loĝantaro, longtempe lasis Sezamon kaj sep aliajn financajn entreprenojn aliri ĉiujn bankajn kaj impostajn informojn de la loĝantaro. “Ĝi fine lanĉis sian propran not-krediton nomitan Baihang, en majo 2018, kun tiuj ok entreprenoj kiel minoritataj akciuloj”, precizigas Lin Junyue.

Necesas vojaĝi pli norden, ĝis la havenurbo Rongcheng, en Shandong-provinco, por kompreni kio estas municipa sociala kredito plene funkcianta kaj kontrolata de la publika forto. “Hangzhou konstruas sian reputacion ĉirkaŭ la alt-teknologiaj entreprenoj kaj donas gravecon al la Sezam-kredito, sed Rongcheng estas pli konata pro sia aktiva mastrumo de la civitana kredito. La urbo fokusiĝas al morala altiĝo de siaj loĝantoj. Vi konstatos, ke ili multe laboris rilate al instigado” anoncas al ni Lin Junyue. En Rongcheng, ja miksiĝas fervoro, konvinko kaj... multe da neseriozeco.

En tiu tagofino, la parko ĉirkaŭ la urbodomo estas kvazaŭ dezerta. Maljuna paro kun flikitaj vestaĵoj klarigas kial: “Estas la horo de “La vivo de la 360-popolo”. Multaj estas antaŭ sia televidilo.” Ĉiuvespere, la loka ĉeno disvidigas kolekton de malĝentilaj kondutoj kaptitaj de la kontrolkameraoj dum la lastaj dudek kvar horoj. Kalsonetoj alkroĉitaj sur la kradoj de loĝejaro, malnova kanapo forlasita sur trotuaro, aŭ, eĉ pli malbone, stiristoj kiuj ne malrapidiĝas ĉe la piediraj pasejoj, aŭ piedirantoj trairantaj ie ajn: la sekvencoj sin sekvas rapidritme. La aŭto-numeroj, la vizaĝoj kaj foje la nomoj de la kulpantoj estas montritaj, inter du admonoj de senemociaj policistoj, fikse rigardantaj al tekstomemorigilo.

Bonvenon en Rongcheng, fama pro sia fiŝado, sia industrio de loĝveturiloj kaj sia vintra rezervejo de mongolaj cignoj. Urbeto fariĝinta urbo ene de ses jaroj, per sorbo de ĉiuj vilaĝoj situantaj je malpli ol 20 kilometroj ĉirkaŭe. En Rongcheng kaj en kvazaŭ ĉiuj 919 vilaĝoj dependantaj de ĝia jurisdikcio, la sociala kredito estis starigita en 2013, estigante senteblan evoluon de la sintenoj kaj sociaj interagoj. La loĝantoj disponas pri baza kapitalo de 1 000 poentoj kaj estas aŭtomate en la A-kategorio. Laŭ gajno aŭ perdo de poentoj, ili supreniras al A+ aŭ falas al kategorioj B, C aŭ D. Perdi unu poenton sufiĉas por esti je 999, gliti al B-kategorio kaj ricevi de sia banko rifuzon de porloĝeja prunto. En la urbodomo ja, en renovigita oficejo oni povas ricevi sian noton, laŭ formo de stampita atestilo.

Depost kiam forlasita rubaĵo valoras punon je tri poentoj, trotuaroj kaj busoj estas mirige puraj. Neniu cigaredstumpo aŭ malplena bierbotelo videblas! Kaj ne necesas esti vidita de policagento por esti sankciita: la multaj Hikvision-kameraoj — la tutmonda ĉefa kompanio de telegvatado, de kiu la ĉina ŝtato estas majoritata akciulo — anstataŭas agentojn. Trairi straton ne plu estas kvazaŭneeble: sur la ĉefaj avenuoj, aŭtistoj haltas kiam proksimas piediranto — tre malofta fakto en Ĉinujo. Okaze de malobeo, la sankcio estas severa: monpuno de 50 juanoj, minus tri poentoj ĉe la stirpermesilo, kiu enhavas dek du, kaj minus kvin poentoj de sociala kredito. “Tio okazis subite, en la printempo de 2017. Iun tagon, la aŭtoj haltis antaŭ ni. Mi ne plu sciis kion fari!”, memoras s-ino Yuan, kun forta manĉura akĉento.

Multaj kvartaloj de la urbo adoptis bonkondutan ĉarton, subskribitan de la loĝantoj. La kvartalo Qingshan, ekzemple, afiŝas siajn sociajn vivregulojn sur larĝaj bluaj paneloj. Inter la prioritatoj estas: elimini la filmojn aŭ librojn tiel nomatajn “flavajn” (tio estas erotikaj), ne plu kultivi legomojn surstrate, eviti la neregistritajn preĝejojn, ĉesi paroli malĝentile al siaj najbaroj, aŭ paradi en luksa aŭto okaze de geedziĝoj aŭ funebroj. Ne respekti tiujn regulojn estas preni riskon faligi sian noton.

La vigleco de la sociala kredito estas eĉ pli videbla en la malgrandaj vilaĝoj de la urbaro. Cento da ili jam disponas pri sia “placo de la sociala kredito”, kie amuzaj kaj koloraj paneloj detaligas la ordonojn, afiŝas la vizaĝojn de la meritaj civitanoj kaj indikas la nombron da poentoj aldonitaj aŭ deprenitaj dum la pasinta monato. En Dongdao Lu Jia, bela vilaĝo kies stratoj estis ĵus asfaltitaj, la loĝantoj ricevis, la 10-an de julio 2018, inventaron laŭ la Prévert-stilo, de la sociala notado. Dek du paĝoj, kie oni ekscias, ke tajli la fruktoarbojn de la najbaro rikoltigas unu poenton, veturigi maljunulon al hospitalo aŭ al bazaro, unu poenton, kun limo de dufoje monate; eltiri veturilon el la apudvoja fosaĵo: unu poenton; helpi legi la akvo-konsumnombrilojn, pruntedoni siajn ilojn: duono da poento. Sed se la kokinoj ne estas enkaĝigitaj, tio kostas 200 juanojn da monpuno kaj dek poentojn; stratbatalo: 1 000 juanojn kaj dek poentojn; forĵeti rubaĵojn en riveron: 500 juanojn kaj 5 poentojn; murskribaĵo aŭ gluitaj skribaĵoj taksitaj malamikaj al la registaro: 1 000 juanojn kaj 50 poentojn. La plej timiga puno estas por tiuj, kiuj iras peticii ĉe la supera nivelo, sen iri tra la vilaĝestro*: 1 000 juanojn kaj aŭtomatan baskulon en la B-kategorio.

* En Ĉinujo, malnova tradicio permesas porti sian peticion aŭ proteston al la supera nivelo, de la komunumo al kantono, kaj al la prefektejo, kaj poste al la provinco. Vd. Isabelle Thireau, “La plendoj de la ĉina popolo”, Le Monde diplomatique en esperanto, septembro 2010.

Pagi al si drinkadkunvenon... en la najbara vilaĝo

“Antaŭe, la vilaĝo pagis purigistojn, sed ili malbone laboris. Nun ni mem balaas. Tio donas al ni poentojn kaj ŝparigas monon”, rakontas s-ro Liu Jian Yi, 64-jara, bonhumore gaja, kun laborpantalono kaj florĉemizo. Tiu kamparano longtempe vojaĝis tra la lando, laŭ la bezono de ties konstru-laborejoj, kaj revenis loĝi en la domon el grizaj ŝtonoj, kie li naskiĝis. “Nun, mi ĵus riparis la kamenon de najbaro. Se mi deklaras tion al nia partiestro kaj se mia amiko konfirmas, kun foto kiel pruvilo, oni devos atribui al mi unu poenton. La notoj estas montritaj ĉiun monat-finon sur paĝo WeChat, sed mi ne havas saĝtelefonon.” Oni diras, ke la bone-notitaj homoj ricevos ostrojn kaj oleon por la ĉina Nova Jaro. “Lastatempe, najbaro rakontis al mi, ke la ĉefo kunmetis teamon de maljunuloj por konstrui en la urbo laborejon por handikapitaj laboristoj. Neniu havis la necesajn kvalifikojn. Tamen, la afero okazis, kun iom da ŝmirmono. Kaj tiu estas supozata atribui al ni poentojn, ĉu? Mi demandas min, ĉu tio estas serioza!”

En Ximu Jia, 250 loĝantoj, la najbara vilaĝo kiun trairas fiŝoza rivero, oni kultivas ginsengon malantaŭ dikaj nigraj tolaĵoj. La unua dometo, identa al la sekvaj kaj ĉirkaŭata de brilantaj vitrorompaĵoj, havas grandan ruĝan krucon sur sia betona tegmento. Ĝi estas la protestanta preĝejo, malferma dufoje semajne por dudeko da fideluloj. Malsvelta sinjorino kun mallonga hararo aperas ĉe la pordo. Sur emajlita plato najlita ĉe ŝia pordo, oni povas legi: “Familio kun ekzempla sociala kredito”. Same ĉe la najbaroj. “Tio komenciĝis antaŭ tri jaroj, klarigas s-ino Mu kun gorĝo-skrapado. Oficialulo sen kialo rekompencis la orientan parton de la vilaĝo. Kaj la okcidentan la sekvan jaron. Ili devis plenumi certan kvoton. Ĉijare la afero estas pli serioza. Ni ĉiuj ricevis libreton indikantan kion oni faru kaj ne faru, kvazaŭ en lernejo. Kun la kontaktoj de la juĝist-helpantoj por sciigi niajn bonajn agojn kaj peti poentojn.”

Ŝia nomo ne estas en la eta listo de la bonaj agantoj de ĉi tiu monato aŭgusto, afiŝita en la korto de la komunuma salono, kie oni ekde tagiĝo ludas xiangqi (ĉinaj ŝakoj) por kelkaj juanoj. “Mi ankoraŭ ne pretas voki ilin por rakonti ke mi helpis mian najbarinon”. Ŝi flustras: “Mi havas amikinon, kies edzo ne repagis prunton. Li mistrafis nur unu monat-pagon, kaj troviĝis sur nigra listo. Ĉiuj najbaroj estis informitaj. Tio eble ne estas ligita, sed depost tiam ili disiĝis...” S-ino Mu fermas la pordon. Ŝi verŝajne aludas al tiu listo rilata al la “ekonomiaj deliktoj”, kiun la ĉina ŝtato ĝisdatigas ĉiumonate sur la retejo Creditchina.gov.cn. Oni ne scias la totalan nombron da entreprenoj kaj individuoj, kiuj estas en ĝi, sed nur la freŝajn aldonaĵojn. En septembro 2018, 228 000 individuoj kaj 55 000 entreprenoj aperis tie pro malbone repagitaj pruntoj, nepagitaj impostoj, monpunoj aŭ kondamnoj.

Sur la sociaj retoj, kulpuloj priskribas, preter la publika humiligo, la suferatajn sankciojn: malpermeso kandidatiĝi al adjudiko por entreprenoj, malpermeso rezervi ĉambron en la belaj hoteloj, enskribi sian idon en bona vesperlernejo, vojaĝi en aviadilo aŭ rapida trajno dum unu jaro. Eligi sian nomon el la listo, pagante ĉion ĝustatempe, fariĝas tiam prioritato.

Kelkajn kilometrojn pli suden, sur menhiro staranta rande de 4-traka ŝoseo, estas skribite per ruĝaj ideogramoj, ke najbara vilaĝo estas modelo rilate al la sociala kredito. La administranto ankaŭ estas la ĉefo de la loka federacio de virinoj. Kun la fino de la nacia politiko pri unusola infano, s-ino Yu Jianxia perdis la respondecon pri la naskokontrolo. De majo 2018 ŝi analizas la raportojn de siaj tri helpantoj, fidataj vilaĝanoj, al kiuj oni signalas bonajn aŭ malbonajn farojn. “Mi kolektas iliajn informojn la 18-an de ĉiu monato, mi sendas raporton al la vilaĝestro kaj la kanton-estro la 20-an, kaj oni kunvenas la 25-an por diskuti kaj atribui poentojn. Por validigi bonan agon, necesas minimume du fotoj aŭ unu videofilmeto. La helpantoj tion prizorgas, ĉar ĉi tie apenaŭ 50 homoj havas saĝtelefonon.” Ŝi asertas ke ŝi neniam forigis poentojn. Kiam iu lasas amason da aferoj sur sia trotuaro, mi lasas al li tri tagojn por purigi, antaŭ ol malaltigi lian noton. La celo ne estas kaŭzi malagrablon al iu, sed nur iom civilizi ilin. Nia slogano estas: “Hao Ren Hao Shi” [’Bonaj homoj, bonaj agoj’].”

Ankoraŭ pli malproksime, ĉe la fino de bambu-heĝo, troviĝas la vilaĝo Mao Liu Jia. Homoj el la urbo alvenis je aŭroro ĉe s-ino Ma Yu Ling, 44-jara, por rikolti kelkajn poentojn. De 15 jaroj ŝi vivas kuŝanta sur sia kang — betona lito hejtita de sube-, kun akvobotelo kaj teleregilo apud sia mentono. Kulpas nerva malsano, kiu, malbone operaciita, fariĝis iom post iom kvadriplegio. “En 1998, Shandong TV venis viziti min por donaci al mi rulseĝon.Tiam mi ankoraŭ povis piediri. Nun mi ne plu povas movi eĉ mian kolon, tiom ĝi doloras.” Dufoje monate, de du jaroj, sindonemaj homoj — neniam la samaj — alvenas do de Rongcheng por purigi ŝian fendetoplenan dometon kaj zorgi pri ĝiaj loĝantoj. Bonfaro, kiu enspezigas 4 poentojn. Kelkfoje, tiuj volontuloj ankaŭ donacas pelmeno-pleton, kiun la edzo metas en la fridegujon. “Sed tio ne povas anstataŭi la malgrandan kompensaĵon — 3 000 juanoj jare [386 eŭroj]-, kiu estis al ŝi atribuita, ĝis kiam nia filo atingis labor-aĝon. Kaj ŝia malsano-asekuro repagas nek la vindotukojn, nek la pansaĵojn kaj antisepsaĵojn, kiujn ŝi konsumas grandkvante. Tio kostas 6 000 juanojn jare”, li diras servante glason da malbona alkoholo. S-ino Ma Yu Ling: “Ni neniam eliras la vilaĝon, krom por iri en kamioneto al la kantona hospitalo, por ŝanĝigi mian urino-sondilon fare de flegistino. Nu, havi vizitojn, esti ŝminkata, paroli kun virinoj de la urbo, tio estas multe da dolĉaĵo. Kaj mi prifajfas, ĉu ili tion faras por sia noto.”

“Unuigita noto havus neniun sencon”

En ĉi tiu parto de Shandong-provinco, ŝajne ekzistas tiom da praktikoj de sociala kredito, kiom da vilaĝoj. En Teng Jia, ekzemple, la malbonaj poentoj kaj la nomoj de iliaj posedantoj estas laŭtparolile skanditaj ĉiuvendrede vespere. Forpelo-proklamo, kiu instigas la loĝantojn solvi konflikton, aŭ pagi al si drinkad-kunvenon... en najbara vilaĝo, por eskapi el siaj helpantoj fariĝintaj gardistoj.

Jeremy Daum, usona esploristo en Yale, fakulo pri ĉina juro kaj aŭtoro de la blogo China law translate, tradukas kaj kunigas ĉiujn regularojn rilatajn al la ĉina sociala kredito*. Titana laboro. “Kiam homo eniras restoracion, li povas jam koni la noton atribuitan de la Agentejo pri nutraĵ-sekureco koncerne la purecon de la kuirejo. Tiu homo ne bezonas scii, ĉu la kuiristo kondukis kvarfoje sian avinon al la merkato, aŭ ĉu li uzis trajnon senbilete. Same, bankisto ne deziras scii, ĉu lia kliento bone kribras siajn dom-rubaĵojn antaŭ ol decidi alprunti al li monon, eĉ se li povas ricevi tiun informon.” Kaj li precizigas, ironie: “Iam eble, fajna analizo de la datumoj pruvos, ke fraŭdi pri trajnobileto inklinigas al malobeo de la sanitaraj reguloj, aŭ ke la poluantoj estas ĉiam malbonaj pagantoj; sed, nuntempe, unuigita noto havus neniun sencon por la registaro. Mi opinias, ke tio, kio plej gravas, tio estas la nigraj listoj kaj la publika humiligo, kiun ili kaŭzas”.

*Legal documents related to the social credit system”, China Law Translate, www.chinalawtranslate.com

Por la entreprenoj kaj ties gvidantoj engaĝitaj laborantaj en import-eksportado, la konstruado, fervoja kaj aera transporto, statistikoj, jura kaj notaria konsilado, eventokreado kaj reklamado, solidaraj asekuroj, protektado de intelekta proprieto, organizado de geedziĝoj, specifaj listoj distingantaj la bonajn kaj malbonajn elementojn ekaperas nun. Sed, por la civitanoj, la malklareco de la funkciado — kiu estas simila al tiu de la usonaj gigantoj de Interreto — povus transformi la socialan krediton en koŝmaron.

René RAPHAËL kaj Ling XI