Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Mortula ŝipo

Rakonto de usona maristo

Proksimuma tradukojaro: 1995

Kreis la Esperantan tekston: Kaiser

UNUA LIBRO

Song of an American Sailor*
* la komenca kanto: “Estis mia intenco skribi amrakonton. Vi vidas tion ĉe la enkonduka kanto. Sed neniam mi sukcesas fari per miaj figuroj, kion mi volas ... kaj tamen ĝi estas la granda neeldirita amrakonto de tiu, kiu ne povas reiri al sia amatino.”

Now stop that crying, honey dear,
the Jackson Square remains still here
in sunny New Orleans,
in lovely Louisiana.
in lovely Louisiana.
She thinks me buried in the sea,
no longer does she wait for me
in sunny New Orleans,
in lovely Louisiana.
The death-ship is it I am in,
all I have lost, nothing to win so far off sunny New Orleans,
so far off lovely Louisiana.

Kanto de usona maristo

Nun jam ne ploru, karulin’,
ĉe Jackson plac’ atendu min en suna Nova Orlean’
en rava Luiziano.
Ŝi kredas min sur l’ grund’ de mar’,
ne plu atendas en la ar’,
en suna Nova Orlean’
en rava Luiziano.
Mi mortis ne ĉe iu rif’,
veturas sur mortula ŝip’.
Ve, for de l’ suna Nova Orlean’.
Ve, for de l’ rava Luiziano.

(B.T. en letero el la jaro 1925)

Ĉapitro 1

De Nov-Orleano ni estis transportintaj plenan kotonkargon trans la maron al Antverpeno, sur la S. S. Tuscaloosa*.

* Tuscaloosa: urbo en la okcidenta Alabamo, fondita en 1816 sur la tereno de indiana vilaĝo, la nomo de indiana tribestro; ankaŭ la nomo de fama oceana vaporŝipo.

Ĝi estis bona ŝipo. Mil diabloj, estas vere. First rate steamer, made in USA*. La hejmlanda haveno: Nov-Orleano. Ho, sunplena ridanta Nov-Orleano, tiel malsim ila al la sobraj urboj de la glaciiĝintaj puritanoj kaj skle rozaj kotonkomercistoj de la nordo! Kaj kiaj belegaj kajutoj por la maristaro. Finfine ŝipkonstruisto, kiu havis la revolucian ideon, ke la maristaro ankaŭ estas homoj, kaj ne nur manoj*. Ĉio estas pura kaj afabla. Banejoj kaj multe da pura tolaĵo, kaj ĉio moskitorezista. La manĝo bone gustis kaj abundis. Kaj ĉiufoje oni disdonis purajn telerojn, lavitajn tranĉilojn, forkojn kaj kulerojn. Tie estis negroknaboj, kiuj devis fari nenion alian ol teni puraj la kajutojn, por ke la maristoj restu sanaj kaj en bona humoro. Finfine la kompanio eltrovis, ke bone humora maristaro pli enspezigas ol ĉifonula.

* First rate steamer, made in USA (angle): Vaporŝipo plej alkvalita, produktita en Usono
*

homoj kaj ne nur manoj: “Li (la kapitalisto) ne povas kompreni, ke li havas ankoraŭ alian rilaton al la laboristo krom tiu de vendo kaj disvendo, li ne rigardas ilin homoj, sed ‘manoj’ (hands) ...”, skribis Friedrich Engels (1820-1895) en sia unua libro ‘Situacio de la laborista klaso en Anglio’, el la jaro 1845. Ĉiuj pliaj citaĵoj de Engels estas el tiu libro. Tiu grandioza verko de la junulo Engels, tute preteratendita de Traven-esploristoj, pri la frukapitalismo en Anglio estis la plej grava fonto por la verkinto de la Mortula Ŝipo.

Cetere, B. Traven, Jack London kaj F. Engels havas ankaŭ alian komunecon: La cindro de B. Traven estis ĵetita el aviadilo sur la indianan regionon Chiapas en Meksiko. La cindron de Jack London oni forsendis en leteroj al amikoj. Kaj tiun de Engels oni ĵetis en la kanalon inter Calais kaj Dover.

Ankaŭ la usona verkisto Jack LondonLondon estas pseŭdonimo — uzis ĝin por sia libro “Homoj de l’ abismo” pri la loĝkvartalo East End de Londono. En ĉifonoj kaj aspektanta kiel senhejmulo li faris en tiu urbokvartalo praktikajn esplorojn por la libro. Antaŭ sia aresto kaj poste Ret Marut loĝis en tiu havena regiono.

Dua Oficiro, mi ...? Ne, sinjoro. Mi ne estis la Dua Oficiro en tiu ladokesto. Mi estis simpla ferdeklaboristo, tute simpla laboristo. Pripensu, sinjoro, maristoj ja preskaŭ ne plu ekzistas, kaj ankaŭ ne estas postulataj plu. Tia moderna kargoŝipo verdire ne plu estas ŝipo. Ĝi estas flosanta maŝino. Nu, ke maŝino bezonas maristojn por la servado, vi certe mem ne kredus, eĉ se vi scius nenion plian pri ŝipoj. Laboristojn tia maŝino bezonas, kaj inĝenierojn. Ankaŭ la ŝipestro, la kapitano, nuntempe estas nur inĝeniero. Kaj eĉ la A. B.*, staranta apud la rudro, kiun oni certe povis rigardi dum la plej longa tempo kiel mariston, nuntempe estas nur maŝinisto, kaj ne pli. Li havas nur la taskon funkciigi la levilojn, kiuj komunikas la turndirekton al la rudromaŝino. La romantiko de la marrakontoj jam delonge pasis. Mi opinias eĉ, ke tia romantiko neniam ekzistis. Nek sur la velŝipoj nek sur la maro. Tiu romantiko ekzistis ĉiam nur en la fantazio de la aŭtoroj de tiuj marrakontoj. Tiuj mensogaj rakontoj forlogis sufiĉe multajn bravajn knabojn al vivo kaj medio, en kiu ili devis perei korpe kaj anime, ĉar ili kunportis nenion pli ol sian infanan kredon pri la honesto kaj veramo de tiuj rakontistoj. Eblas, ke romantiko iam ekzistis por kapitanoj kaj rudristoj — por la ŝipanaroj neniam. La romantiko de la ŝipanaroj ĉiam estis nur: supermezure kruela laboro kaj besteca traktado. Kapi tanoj kaj rudristoj aperas en operoj, romanoj kaj baladoj. La gloran kanton pri la herooj, kiuj faris la laboron, oni kantis neniam. Tiu glora kanto ja estus tro brutala por entuziasmigi tiujn, kiuj volis, ke oni kantu ĝin. Jes, sinjoro.

* AB, able-bodied seaman (angle): plene lerta maristo

Ĝustadire, mi estis ne pli ol simpla ferdeklaboristo, nur tio. Mi devis fari ĉiun necesan laboron. Por diri la tutan veron, mi estis nur farbisto. La maŝino iras per si mem. Kaj ĉar necesas doni al la laboristoj okupon kaj alia laboro estas nur en esceptaj okazoj, kiam kargoholdoj estas purigendaj aŭ io estas riparenda, oni ĉiam farbas ion. De matene ĝis vespere, kaj tio neniam ĉesas. Ĉiam estas io, kio bezonas farbon. Iun tagon oni konsterniĝas tute serioze pri tiu eterne daŭranta farbado, kaj oni tute sobre konvinkiĝas, ke ĉiuj ceteraj homoj, kiuj ne marveturas, nenion alian faras ol produkti farbojn. Tiam oni sentas profundan dankemon al tiuj homoj. Se ili iam rifuzus plu fari farbojn, la ferdeklaboristo ne scius, kion fari, kaj la Unua Oficiro, sub kies komando la ferdeklaboristoj troviĝas, baldaŭ malesperus, ĉar li ne scius, kion ordoni al la ferdekuloj. Ili ja ne povas ricevi la monon por nenio. Ne, sinjoro.

La salajro ne estis tro multa. Tion mi ne povus aserti. Sed, se mi elspezus dum dudek kvin jaroj neniun cendon, se mi zorgeme ŝparus unu monatan salajron post la alia kaj ne estus sen laboro, tiukaze mi — post la paso de tiuj dudek kvin jaroj da nelaca laboro kaj ŝparado — efektive ne jam povus pensiiĝi, sed post pliaj dudekkvin jaroj da laboro kaj ŝparado mi povus alkalkuli min kun certa fiero al la suba tavolo de la meza klaso. Al tiu tavolo, kiu rajtas diri: “Dank’ al Dio mi ŝparis rezervan groŝon por pluvaj tagoj.” Kaj ĉar tiu popoltavolo estas ĝuste la laŭdata tavolo, kiu konservas la ŝtaton en ĝiaj fundamentoj, tiam oni povus diri pri mi, ke mi fariĝis valorplena membro de la homa socio. Por atingi tiun celon, kvindekjara laboro kaj ŝparado ne estas tro multa. La transmondon oni tiel certigas al si kaj la ĉitiun al aliaj.

Mi tute ne emis rigardi la urbon. Mi tute ne ŝatas Antverpenon. Tie vagas tiom da fiaj maristoj kaj similaj fatrasuloj. Jes, sinjoro.

Sed la aferoj en la vivo ne ruliĝas tiel glate. Ili nur malofte konsideras tion, ĉu oni ŝatas aŭ ne ŝatas ion. Ne estas la rokoj, kiuj regas la iradon kaj karakteron de la mondo, sed la etaj ŝtonoj kaj sableroj.

Ni ne ricevis kargon, kaj oni ordonis, ke ni veturu hejmen kun balasto. La tuta maristaro iris en la urbon, en la lasta vespero antaŭ la hejmveturo. Mi estis tute sola sur la antaŭferdeko. Tro mi legis kaj tro mi dormis kaj mi ne sciis, kion entrepreni? Jam tagmeze ni ĉesis labori, ĉar tiam la vaĉoj estis jam disdonataj por la veturo. Ĝuste tial ĉiuj iris en la urbon, por ankoraŭ iom tralavi la gorĝon, kion ni hejme ne povus fari pro la benata prohibicio.

Jen mi kuris al la balustrado por kraĉi sur la akvon, jen mi rekuris al la kajutoj. Pro la ĉiama observado de la vakaj kajutoj kaj pro la ĉiama gapado al la enuigaj havenaj instalaĵoj, deponejoj, staploj kaj al la tristaj kontorĉeloj kun siaj obskuraj fenestroj, tra kiuj nenio alia videblis ol leteraj kolektoj kaj montoj da plenaskribitaj negocaj paperoj kaj frajtleteroj, mi baldaŭ sentis min mizerega. Ĝi estis tiel neeldireble trista. La vespero proksimiĝis kaj videblis apenaŭ iu homo en tiu parto de la haveno.

Venkis min tute stulta sopiro al la sento de firma tero sub miaj piedoj, sopiro al strato kaj homoj, kiuj promenas babilante sur strato. Jen la afero: Mi volis vidi straton, ĝuste straton, nenion alian. Straton, kiun ne ĉirkaŭas akvo, straton, kiu ne ŝanceliĝas, kiu tute firmas. Mi volis fari donaceton al miaj okuloj, volis graci ilin per la okazo rigardi straton.

“Pro tio vi devus esti veninta pli frue,” diris la oficiro, “mi nun ne donos monon.”

“Sed mi nepre bezonas dudek dolarojn antaŭpage.”

“Kvin vi povas havi, sed ne unu cendon pli.”

“Per kvin mi tute ne povas entrepreni ion. Mi devas havi dudek, alie mi morgaŭ malsanus. Kiu tiam farbu la kuirejon? Ĉu vi eble scias tion? Mi devas havi dudek.”

“Dek. Sed tio estas nun mia lasta vorto. Dek aŭ nenion entute. Mi ĉiukaze ne havas la devon doni al vi eĉ nur kvincendon.”

“Bone, donu dek. Tio estas ja fia avaro, praktikata kontraŭ mi, sed ni ja ĉion devas toleri, al tio oni nun jam kutimiĝis.”

“Subskribu la kvitancon. Ni transskribos ĝin morgaŭ sur la listojn. Tion mi nun ne emas fari.”

Tiel mi nun ekhavis la dek. Mi entute volis nur dek. Sed, se mi estus dirinta dek, li sub nenio cirkonstanco donintus pli ol kvin, kaj pli ol dek mi ne bezonis, ĉar mi ne volis pli elspezi; ĉar tio, kio jam enpoŝas, ne revenos hejmen, se oni iris en la urbon.

“Ne ebriiĝu, la loko estas malica,” diris la oficiro, kiam li prenis la kvitancon al si.

Tio estis impertinenta ofendo. La ŝipestro, la oficiroj kaj la inĝenieroj dufoje ĉiutage ebriiĝis en la tuta tempo, kiam ni nun ankrumis en ĉi tiu haveno, sed al mi oni predikas, ke mi ne ebriigu min. Mi eĉ ne pripensis fari tion. Ja kial? Estas tiel stulte kaj neprudente.

“Ne,” mi respondis, “mi neniam akceptas eĉ guton de tiu veneno. Mi scias, kiom mi ŝuldas al mia ŝtato, eĉ en fremda lando. Jes, sinjoro, mi estas abstina, seka kiel osto. Pri tio vi povas fidi, tia mi estas. Mi kredas je la sankta prohibicio.” Tuj mi elestis kaj forsaltis de la kesto.

Ĉapitro 2

Estis longa bela somera krepusko. Mi trotis kontenta pri la mondo tra la stratoj kaj ne povis imagi, ke iu estas en la mondo, al kiu tiu mondo ne plaĉas. Mi rigardis la montrofenestrojn kaj mi rigardis la homojn, kiujn mi renkontis. Lindaj knabinoj, ĉe la diablo, estas vere! Kelkaj kompreneble tute ne atentis min, sed ĝuste tiuj, kiuj min alridis, plej ĉarmis. Kaj kiel afable ili povis ridi! Tiam mi venis al domo, kies fasado estis pompe orumita. Tiel gaje tio aspektis, la tuta domo kaj la orumaĵo. La pordoj vaste malfermis kaj diris: “Volu enveni, amiko, nur por iom da tempo, sidiĝu, kondutu kiel hejme kaj forgesu viajn zorgojn.” Mi tute ne havis zorgojn, sed estis tamen gajige, ke iu petis min forgesi la zorgojn. Estis tiel afable. Kaj ene de la domo jam troviĝis amaso da homoj, kaj ĉiuj tre gajis, forgesis la zorgojn, kantis kaj ridis, kaj sonis tie tia plezuriga muziko. Nur por rigardi, ĉu la domo ankaŭ inter ne havas orumaĵon kiel ekstere, mi eniris kaj sidiĝis sur seĝo. Tuj venis knabo al mi, alridis min kaj metis botelon kaj glason rekte antaŭ mian nazon. Evidente oni vidis ĝin sur mia vizaĝo, ĉar li alparolis min tuj en la angla:

“Bonvolu priservi vin, mon ami*, kaj plezurigu vin kiel ĉiuj aliaj.” Nur gajaj vizaĝoj en la rondo, post semajnoj kun nenio alia antaŭ la okuloj ol akvo kaj fetoranta farbo. Do mi plezuriĝis, kaj ekde tiu momento mi ne povas rememori ion konkretan. Mi ne riproĉas la afablan knabon, sed certe la prohibicion, kiu faris nin tiel feblaj kontraŭ tentoj. Leĝoj ĉiam febligas, ĉar apartenas al la homa naturo, transpaŝi leĝojn, kiujn faris aliaj.

* mon ami (france): mia kara

La tutan tempon tre kurioza nebulo estis ĉirkaŭ mi, kaj malfrue en la nokto mi trovis min en la ĉambro de beleta ridanta knabino.

Finfine mi diris al ŝi: “Well, Mademoiselle*, kioman horon ni nun havas?”

* Well, Mademoiselle: bone, fraŭlino

“Ho,” ŝi diris kun sia afabla rido, “bela knabo —” Jes, ĝentlemanoj, tion la Mademoiselly diris al mi, “bela knabo, ho, bela knabo,” ŝi diris, “ne estu plezurfuŝanto, estu kavaliro, ne lasu sola delikatan junan damon je noktomezo. Jen eble proksimas rompŝtelistoj, kaj mi tiel terure timemas, la rompŝtelistoj eble povus eĉ murdi min.” Nu, mi ja konas la devon de ruĝsanga usona knabo en tiaj cirkonstancoj, se li estas petata protekti senhelpan feblan damon. Ekde mia unua enspiro oni predikis al mi: Kondutu ĝentile en la ĉeesto de damoj, kaj se damo petas pri io, jen vi devas hasti kaj fari, eĉ se tio kostus vian vivon.

Nu, tre frue matene mi kuregis al la haveno. Sed tie la Tuscaloosa ne videblis. La loko, kie ĝi ankrumis, vakis. Ĝi hejmeniris al la suna Nov-Orleano, hejmiris sen kunpreni min.

Mi vidis infanojn, kiuj devojiĝis kaj ial apartiĝis de la patrino; mi vidis homojn, kies dometo forbrulis aŭ fordrivis en inundo, kaj mi vidis bestojn, kies kunulo estis forpafita aŭ forkaptita. Ĉio ĉi estis tre malĝoja. Sed la plej malĝoja el ĉiuj aferoj estas maristo en fremda lando, kies ŝipo ĵus forveturis sen kunpreni lin. La maristo, kiu restas. La maristo, kiu postrestas.

Ne la fremda lando premas lian animon kaj incitas lin larmi kiel infaneto. Li kutimas fremdajn landojn. Ofte li libervole postrestis kaj ofte li finis la kontrakton, maldungiĝis pro ia kialo. En tiuj kazoj li ne sentis malĝojon aŭ animpremon. Sed, se la ŝipo, kiu estas lia hejmo, forveturas sen kunpreni lin, aldoniĝas al la sento de senpatrieco la mortiga sento de superflueco. La ŝipo ne atendis pro li, ĝi povas aranĝiĝi sen li, ĝi ne bezonas lin. Malnova najlo ie elfalinta kaj postrestanta povas fariĝi fatalaĵo por la ŝipo; la maristo, kiu ankoraŭ hieraŭ taksis sin tiel grava por la prospero kaj la veturado de la ŝipo, nun malpli valoras ol tiu malnova najlo. La najlon oni ne povus rezigni, la mankon de la maristo, kiu postrestis,

oni ne sentas. La kompanio ŝparas lian salajron. Maristo sen ŝipo, maristo, kiu ne apartenas al ŝipo, malpli valoras ol polvo sur strato. Li apartenas al nenie, neniu volas havi kontakton kun li. Se li nun ie saltus en la maron kaj dronus kiel kato, neniu rimarkus lian mankon, neniu serĉus lin. “Nekonato, evidente maristo,” jen ĉio, kion oni dirus pri li.

Kiel karese, mi pensis, kaj mi tuj donis al tiu ondo de ektimo rapidan kaj solidan baton sur la kreston, tiel ke ĝi fuĝis. Faru la plej bonan el la malbono kaj la malbono tuj malaperos.

Egale, Satano prenu tiun malnovan najlokeston, estas aliaj ŝipoj en la mondo, la oceanoj ja tiom grandas kaj tiom vastas. Venos alia, venos pli bona. Kiom da ŝipoj estas en la mondo? Certe duono de miliono. El ili unu certe iam bezonos ferdeklaboriston. Kaj Antverpeno estas granda haveno, ĉi tien tiu miliona duono da ŝipoj sendube iam venos, iam kaj iun fojon certe. Oni devas havi nur paciencon. Mi ja ne povas atendi, ke jam tie sur la akvo tia kesto ankrumas kaj la kapitano en mortotimo krias: “Sinjoro ferdeklaboristo, venu tuj supren al mi, mi bezonas ferdeklaboriston, ne iru al la najbaro, mi petas vin surgenue.” Tiel multe min efektive ne turmentis la malfidela Tuscaloosa. Kiu pensintus tion pri tiu belulino? Sed tiaj ili ĉiuj estas, ĉiuj, ĉiuj. Kaj ĝi havis tiajn purajn kajutojn kaj tian bonan manĝaĵon. Ĝuste nun ili matenmanĝas, tiuj malbenitaj kanajloj. Mian porcion de ovoj kaj ŝinko ili manĝas aldone. Se almenaŭ ne Slim ricevus ĝin, ĉar al tiu hundo de iu Bob, mi ne emas cedi la plezuron. Sed li certe estos la unua, kiu trafosos mian havaĵon kaj elserĉos la plej bonan el ĉio al si, antaŭ ol oni forŝlosos la tuton. Tiuj banditoj tute ne forŝlosos la aĵojn, ili glate dividos ilin inter si kaj diros, ke mi havis nenion, tiuj banditoj kaj friponoj. Ankaŭ al Slim oni ne povas fidi, li ja jam antaŭe ĉiufoje ŝtelis la tualetsapon de mi, ĉar li ne volis lavi sin per ordinara sapo, tiu danda Broadway*-stalono. Jes, sinjoro, tion tiu Slim faras; vi ne kredus tion, se vi vidus lin.

* Broadway: granda strato de Nov-Jorko, konata pro siaj multnombraj teatroj

Vere ne, tiom mi ne maltrankviliĝis pro la forkurinta kesto. Sed, kio serioze ĉagrenis min, estis, ke mi ne havis eĉ unu favan cendon en mia poŝo. Tiu linda knabino rakontis al mi en la nokto, ke ŝia korege amata patrino tre malsanas, kaj ke ŝi ne havas monon por aĉeti medikamentojn kaj fortikigan manĝaĵon. Mi ne volis respondeci la morton de la patrino*, kaj tial mi donis al la ĉarma knabino la tutan monon, kiun mi havis ĉe mi. Mi ricevis riĉan pagon en la formo de mil feliĉaj dankesprimoj de la knabino. Ĉu io estas en la mondo, kio pli feliĉigas ol la mil dankesprimoj de ĉarma knabino, kies amatan patrinon oni ĵus savis de la morto? Ne, sinjoro.

*

Mi ne volis respondeci la morton de la patrino: “En Hamburgo, tie mi estis, kun veluro kaj silko min vestis. Mian nomon mi ne rajtas diri, ĉar mi estas, ho ve, damo por mon’. Mia frato skribis: Ho, fratino, ho, venu hejmen! Nia patrino kuŝas tre malsana. Ŝi ploras pro vi, sian solan feliĉon. Jen mi skribis al li: ‘Ho, frato, mi ne povas reveni. Mia honoro en Hamburgo restis. Hejmlande mi ne trovos la feliĉon.’”

(Havena kanto, ne rimita de mi)

Ĉapitro 3

Mi sidiĝis sur grandan keston, kiu tie troviĝis, kaj imagis la Tuscaloosa sur la vojo trans la maron. Mi esperis kaj deziris, ke ĝi krake surveturu rokon kaj pro tio devu reveni aŭ almenaŭ per boatoj elŝipigi kaj resendi la maristaron. Sed ĝi ĉirkaŭveturis elegante la rifojn, ĉar mi ne vidis ĝin reveni. Ĉiukaze mi elkore deziris al ĝi ĉiujn katastrofojn kaj pereojn, kiuj entute povas trafi ŝipon. Sed tio, kion mi plej klare revis estis, ke ĝi falu en la manojn de marrabistoj, kiuj de supre ĝis sube elrabu la ŝipon kaj forprenu de la bestaĉo Bob mian tutan havaĵon, kiun li certe jam alproprigis al si, kaj ke ili tiel forte surdraŝu lian rikanan grimacilon, ke la rikanado kaj mokemo forlasu lin por la tuta cetera vivo.

Ĝuste kiam mi komencis iom endormiĝi kaj sonĝi pri tiu belulino, iu frapis min sur ŝultron kaj vekis min. Li tuj komencis tiel fulmrapide paroli al mi, ke mi ekhavis kapturnojn.

Mi furioziĝis kaj diris kolere: “Ĉe l’ ratoj, lasu min en paco, mi ne ŝatas vian babilaĉon. Krome, mi ne komprenas eĉ vorton el via parolaĉo. Foriru al la Satano.”

“Vi estas anglo, ĉu ne?” li nun demandis angle. “No, Yank.

“Ha, do usonano.”

“Jes, kaj nun lasu min en paco kaj ekiru vian vojon. Mi tute ne volas paroli kun vi.”

“Sed mi al vi, mi estas policisto.”

“ Fortuno vin gardas, kara amiko, bona posteno,” mi respondis.

“Kio do? Ĉu vi sidas en la kaĉo, aŭ ĉu vi havas aliajn zorgojn? Maristo, ĉu ne?” li demandis plu.

Yes, old man. Ĉu vi eble havas postenon por mi?”

“De kiu ŝipo?”

“Tuscaloosa el Nov-Orleano.”

“Ĝi eliris je la tria matene.”

“Mi ne bezonas vin, por ke vi rakontu tion al mi. Ĉu vi ne scias pli bonan ŝercon? Tiu estas jam malnova kaj fetoras.”

“Kie vi havas viajn paperojn?”

“Kiujn paperojn?”

“Vian maristan dokumenton.” Aj ĉokolada kremo kun poma saŭco! Mia marista dokumento? Tiu estis en mia jako kaj la jako estis en mia vestosako, kaj mia vestosako mole kuŝis sub mia dorm breto en la Tuscaloosa, kaj la Tuscaloosa estis..., jes ja, kie ĝi nun estas? Se mi nur scius, kian matenmanĝon ili ricevis hodiaŭ! La negro certe denove bruligis la lardon, nu, mi foje diros mian opinion al li, kiam mi farbos la kuirejon.

“Nu, via marista dokumento. Vi ja komprenas pri kio temas, ĉu?”

“Mian maristan dokumenton. Se vi celas tiun, do mian maristodokumenton. Jen mi efektive devas konfesi la veron al vi. Mi ne havas maristodokumenton.”

“Neniun maristdokumenton?” Tion oni devus aŭskulti, per kia perpleksa tono li diris tion. Proksimume kvazaŭ li volus diri: “Kiiio? Vi ne kredas, ke ekzistas mara akvo?” Estis tute neimageble por li, ke mi ne havas maristo dokumenton, kaj li demandis pri tio la trian fojon. Sed dum li demandis ĝin ĉifoje, evidente tute maŝinece, li jam supervenkis sian miron kaj aldonis: “Neniujn aliajn paperojn? Pasporton aŭ identigilon aŭ ion similan?”

“Ne.” Mi diligente traserĉis miajn poŝojn, kvankam mi tre bone sciis, ke mi ne havas eĉ vakan leterkoverton kun mia nomo ĉe mi.

“Kuniru kun mi!” respondis la viro. “Kien kuniri?” mi demandis, ĉar mi tamen volis scii, kion la viro celas, kaj sur kiun ŝipon li volas fortreni min. Sur rumboaton mi ne reiros, tion mi jam nun povas deklari al li. Tien eĉ dek ĉevaloj ne plu tiros min.

“Kien? Tion vi tuj vidos.” Ke la viro eksterordinare afablas, mi ne povus aserti, sed la dungomastroj nur tiam afablas kiel mielo, se ili efektive ne povas trovi iun por kesto. La ŝipo, al kiu li volis konduki min, ŝajne estis sufiĉe brava boateto. Mi ne pensis, ke mi tiel rapide venos sur alian keston. Fortunon oni bezonas, kaj ja ne ĉiufoje tuj malesperi.

Finfine ni albordiĝis. Kie? Vi bone divenis, sinjoro, en policejo. Jen oni tuj ĝisfunde ekzamenis min. Post kiam ili jam traserĉis min multfoje kaj neniu kunkudro plu estis sekreto por ili, la viro tute seke demandis min: “Neniuj armoj? Neniuj iloj?” Nu, en tiu momento mi vere volonte tuj pafus pugnon al li. Kvazaŭ mi povus kaŝi maŝinpafilon en la supra duono de la naztruo kaj levstangon sub palpebro! Sed tiaj estas tiuj homoj. Se ili ne trovas ion, ili asertas, ke oni kaŝis ĝin; ke oni ne posedas tion, kion ili serĉas, ili ne povas kompreni, kaj neniam lernos kompreni. Tiutempe mi ankoraŭ ne sciis tion.

Poste mi devis stariĝi antaŭ pupitro, malantaŭ kiu sidis viro, kiu fikse rigardis min, kvazaŭ mi estus ŝtelinta lian palton. Li malfermis dikan libron, kiu enhavas multajn fotojn. La viro, kiu akompanis min ĉi tien, ludis la interpretiston, ĉar alie ni ne povus interkompreniĝi. Kiam ili bezonis niajn knabojn, en la milito, ili komprenis nin; nun tio delonge pasis, kaj tial ili ne plu devas kompreni ion.

La altranga pastro, tiel li ja aspektis malantaŭ sia pupitro, ĉiufoje rigardis la fotojn kaj poste min, aŭ pli precize, mian vizaĝon. Tion li faris pli ol centoble kaj liaj kolaj muskoloj ne laciĝis, tiom li alkutimiĝis al tiu laboro. Li havis multe da tempo, kaj li disponis pri ĝi tute senĝene. Ja la aliaj devas pagi tion. Do, kial rapidi? Finfine li balancis la kapon kaj klake fermis la libron. Evidente li ne trovis mian foton. Cetere, mi ne povis rememori, ke mi iam lasis foti min en Antverpeno*. Fine mi iĝis hunde laca pro tiu enuiga afero kaj diris: “Nun mi ja malsatas. Mi ankoraŭ ne matenmanĝis hodiaŭ.”

* ...lasis foti min en Antverpeno: Tio povus esti, sed en Londono li devis allasi, ke la polico fotas lin en la prizono de Brixton la 1-an decembro 1923. Sur la policaj serĉlistoj de la gvidintoj de la bavara konsilia respubliko en Munkeno mankis la foto de Ret Marut.

“Konsentite,” diris la interpretisto kaj kondukis min en malvastan ĉambron. Multe da mebloj ne enestis, kaj tiuj, kiuj enis, ne estis faritaj en artmetiejo.

Sed kio estas tio ĉe la fenestro? Strange, ĉi tiu ĉambro ŝajnas kutime servi por konservi la belgan ŝtatan trezoron. La ŝtata trezoro kuŝas ĉi tie sekura, ĉar de ekstere certe neniu povas enveni, tra la fenestro certe neniam, ne, sinjoro.

Mi volus scii, ĉu vere la homoj ĉi tie nomas tion matenmanĝo. Kafo kun pano kaj margarino. Ili ankoraŭ ne venkis la sekvojn de la milito. Aŭ ĉu male la milito estis farita nur por havigi pli grandajn matenmanĝojn? Tiukaze ili certe ne gajnis ĝin, kion ajn la ĵurnaloj skribu pri tio, ĉar ili certe jam antaŭ la milito nomis tiujn kelkajn panerojn matenmanĝo, kiu ja prezentas la minimumon de kvalito kaj kvanto, kiun oni ĝuste ankoraŭ kaj nur tial rajtas nomi matenmanĝo, ĉar oni ricevas la manĝeton matene.

Ĉirkaŭ la tagmezo oni denove kondukis min al la altranga pastro.

“Ĉu vi deziras iri al Francio?” Tion oni al mi demandis.

“Ne, mi ne ŝatas Francion. La francoj ĉiam devas okupi ion kaj ne povas okupiĝi pri io. En Eŭropo ili ĉiam devas okupi ion kaj en Afriko ĉiam okupe lupi. Kaj tia okupiteco nervozigas min, ili eble povus bezoni tre rapide soldatojn, kaj min, ĉar mi ne havas maristodokumenton, erare trakti kiel aliulon, kiel unu el siaj okupuloj. Ne, al Francio mi iros en neniu kazo.”

“Kiel vi pensas pri Germanio?” Kiom multe tiuj homoj volas scii pri mi! “Al Germanio mi same ne ŝatus iri.”

“Kial? Germanio estas ja rava lando, kaj tie vi facile retrovos ŝipon.”

“Ne, mi ne ŝatas la germanojn. Se oni prezentos la kalkulojn al ili, jen ili estos minacataj de l’ okupolupo, kaj se ili ne povos pagi la kalkulojn, jen ili fariĝos la okupitoj. Kaj ĉar mi ne havas maristodokumenton, ankaŭ tie oni erare povus preni min aliulo, kaj mi devus kunpagi. Tiom da mono mi ja neniam povus perlabori kiel ferdeklaboristo. Tiel mi neniam povus suprengrimpi en la plej suban tavolon de la meza klaso kaj fariĝi valora membro de la homa socio.”

“Kial vi tiel multe babilas pri ĉio? Diru koncize, ĉu vi volas iri tien, ĉu ne?” Ĉu ili komprenas, kion mi diras, mi ne scias. Sed ŝajnas, ke ili havas multe da tempo kaj ĝojas, ke interparolo okazas.

“Do, traktite kaj paktite, vi iros al Nederlando,” diris la altranga pastro kaj la interpretisto diris al mi.

“Sed mi ne ŝatas la nederlandanojn,” mi respondis, kaj tuj mi volis diri kial, kiam oni diras al mi: “Ĉu vi ŝatas aŭ ne ŝatas la nederlandanojn, tio tute ne estas nia afero. Diskutu tion kun la nederlandanoj. Francio estus la plej bona rifuĝejo por vi. Sed tien vi ne volas iri. Al Germanio vi same ne volas iri, tio ne estas sufiĉe bona por vi, kaj nun vi simple iros al Nederlando. Fino kaj punkto. Alian landlimon ni ne havas. Pro vi ni ankaŭ ne povas serĉi alian najbaron, kiu eble povus perlukti vian estimon, kaj en la akvon ni ankoraŭ ne volas ĵeti vin. Jen la sola limo, kiu restas al ni kiel lasta. Iru do al Nederlando kaj nun punkton. Ĝoju, ke vi tiel facile eliĝas el la afero.”

“Sed sinjoroj miaj, vi eraras, mi tute ne volas iri al Nederlando. La nederlandanoj okupas ...”

“Silentu. La demando estas decidita. Kiom da mono vi havas?”

“Vi ja traserĉis ĉiujn miajn poŝojn kaj vestajn kunkudrojn. Kiom da mono vi trovis?” Kiel ne koleriĝi en tia momento? Ili traserĉas dum horoj kvazaŭ per lupeo min, kaj poste ili eĉ farisee demandas, kiom da mono mi havas.

“Se vi ne trovis monon, mi ne havas monon,” mi diris.

“Estas bone. Tio estas ĉio. Rekonduku lin en la ĉelon.” La altranga pastro per tio finis sian ceremonion.

Ĉapitro 4

En la malfrua posttagmezo oni kondukis min al la stacidomo. Du viroj, unu el ili la interpretisto, akompanis min. Evidente ili pensis, ke mi neniam en mia vivo veturis trajne, ĉar mi ne rajtis fari ion sola. Unu el ili aĉetis la biletojn, dum la alia restis tuj apud mi kaj atentis, ke ne tamen iu ŝtelisto ŝarĝu sin per la vana laboro ankoraŭfoje traserĉi miajn poŝojn. Ĉar tie, kie la polico traserĉis poŝojn, eĉ la plej lerta poŝoŝtelisto ne plu trovus kupreron.

La viro, kiu aĉetis la biletojn, ne donis mian bileton al mi. Verŝajne li supozis, ke mi tuj vendus ĝin. Ili poste tre ĝentile akompanis min al la kajo kaj kondukis min al mia kupeo. Mi supozis, ke ili tie adiaŭos min. Sed tion ili ne faris. Ili sidiĝis apud mi en la kupeo, kaj por protekti min kontraŭ falo el la trajno, ili sidigis min meze de si. Ĉu belgaj policaj oficistoj ĉiam estas tiel ĝentilaj al homoj, mi ne scias. Mi mem ne povis plendi pri ili. Ili tiam donis cigaredojn al mi. Ni fumis kaj la trajno ekvaporis. Post nelonga veturo ni forlasis la trajnon kaj venis en urbeton. Denove oni kondukis min al policejo. Mi devis sidiĝi sur benko en tiu ĉambro, kie restadis ĉiuj ĉi policaj oficistoj, kiuj tenis sin deĵorpretaj. La du viroj, kun kiuj mi venis, rakontis pri mi grandan historion. La ceteraj bastonuloj, aŭ pli bone dirite, la aliaj policaj oficistoj, algapis min el la tuta vico, kelkaj kun tia intereso, kvazaŭ ili vidis neniam tian viron, kaj aliaj, kvazaŭ mi ie estus entrepreninta duoblan rabosuicidon.

Ĝuste tiuj, kiuj tiel fatale fikse rigardis min, kiuj konsideris min kapabla je la plej hororaj krimoj, kies farintojn oni ankoraŭ ne kaptis, kaj kiuj opiniis min kapabla estonte eĉ multe pli grave krimi, ol mi jam krimis laŭ ilia netrompebla opinio, subite enfluigis al mi la penson, ke mi atendas ĉi tie la ekzekutiston, kiu videble ne estas hejme kaj kiun oni tial unue devas serĉi.

Neniu kaŭzo por ridi, ne, sinjoro. Estis tre serioza afero. Oni devas nur iom primediti tion. Mi ne havis maristodokumenton, mi ne havis pasporton, mi ne havis identigilon, mi ne havis iun alian paperon, kaj ankaŭ mian foton la altranga pastro ne trovis en sia dika libro. Se tie almenaŭ mia foto enus, tiukaze li ja tuj scius, kiu mi estas. Ke ili postrestis pobe de la Tuscaloosa, tion povus rakonti kiu ajn, kiu vagabondas tie. Loĝejon mi havis nenie en la mondo. Aŭ ladokesto aŭ marista domo. Ankaŭ membro de iu komerca ĉambro mi ne estis. Mi ja estis neniulo. Nu, nun mi demandas vin, kial la povraj belgoj almoznutru neniulon, dum ili jam nutras tiom da neniulaj infanoj, kiuj ja almenaŭ duone apartenas al tie.

Sed mi apartenis per neniu duono tien. Mi estis nur plia kaŭzo por denove devi prunti monon de Usono. Pendigi min, estis la plej abrupta kaj simpla metodo por liberiĝi de mi. Mi eĉ ne povis kondamni ilin pro tio. Neniu homo zorgis pri mi, neniu homo demandus pri mi, eĉ mian nomon ili ne devus enskribi en siajn dikajn librojn. Kaj tute certe mi estis pendigota. Ili nur atendas la ekzekutiston, kiu regas la metion, alie tio estus ja neleĝa ago kaj murdo.

Kiom mi pravis! Jen la pruvo. Unu el la bastonuloj proksimiĝis kaj donis al mi du dikajn cigaredoskatolojn, la lastan donaĵon al la kompatinda pekinto. Poste li donis ankaŭ alumetojn, sidiĝis flanke de mi kaj per misa lingvo alparolis min, ridis kaj afablis, frapis mian ŝultron kaj diris: “Ne estas tiel terure, amiko, ne faru tragedion el ĝi. Fumu, por ke la longa tempo ne enuigu vin. Ni devas atendi ĝis noktiĝos, alie ni ne povus bone fari ĝin.” Ne fari el tio tragedion, se la pendumilo atendas min! Ne tiel terure! Mi volus scii, ĉu oni jam provis tion kun li, ke li tiel decide povas diri: ne tiel terure, kaj atendi ĝis malhelas. Klare, dum la taga helo mankas al ili iom la kuraĝo, ni ja eble povus renkonti iun, kiu konas min, kaj tiam la plezuro estus fuŝita. Sed ne havas sencon jam nun lasi la kapon pendi, sufiĉe baldaŭ ĝi pendos per si mem en la maŝo. Kaj antaŭ ĉio mi fumas nun kiel fabrika kamentubo, por ke ili finfine ne ŝparu eĉ la cigaredojn.

La cigaredoj gustas je nenio. Nura pajlo. Fulmotondro! Mi ne volas pendi. Se mi nur scius kiel tiri min el ĉi tio. Sed ili sen interrompo ĉirkaŭas min. Kaj ĉiu novulo, post la deĵortransdono envenanta, algapas min kaj volas scii de la aliaj, kiu mi estas, kial mi estas ĉi tie, kaj kiam oni pendigos min. Kaj poste ĉiu rikanas per la tuta vizaĝo.

Naŭza popolo. Mi volus scii, kial ni helpis al ili. Pli poste mi ricevis mian lastan manĝon. Sed pliaj tiaj avaruloj sur la tuta mondo ne ekzistas! Tion ili do nomas ekzekuta manĝo: terpoma salato kun peceto da hepata kolbaso kaj kelkaj pantranĉaĵoj kun margarino. Mi povus verŝi larmojn pro tio. Ne, la belgoj ne estas bonuloj, kaj nur je haro mi evitis vundiĝon, kiam ni devis tiri ilin el la kaĉo kaj perdis nian monon. Tiu, kiu donis al mi la cigaredojn kaj provis persvadi min, ke ne estas tiel terure esti pendigita, nun diris: “Nu, vi estas bona usonano, vi ne trinkas vinon, ĉu?” Kaj ĉe tio li alridetis min. Je la diablo, se li ne estus tia hipokritulo kun sia “ne tiel terure,” oni povus preskaŭ kredi, ke ekzistas ankaŭ simpatiaj kaj afablaj belgoj.

“Bona usonano? Merdon sur Usonon! Mi trinkas vinon, kaj multe.”

“Tion mi ja tuj pensis,” ridetante diris la bastonulo. “Vi estas sincera. Tio estas nura oldulina idiotaĵo, via tielnomata prohibicio. Vi lasas vin komandi de onjoj kaj preĝinoj. Min tio ja ne koncernas. Sed ĉi tie ĉe ni ankoraŭ la viroj portas la pantalonon.” Dio, jen finfine iu, kiu vidas la dornon en la karno. Tiu viro ne povas perdiĝi, tra malklara akvo li povas rigardi ĝis la fundo. Domaĝe por la viro, ke li estas bastonulo. Sed, se li ne estus bastonulo, mi verŝajne neniam estus rigardinta tiun gigantan glason da bona vino, kiun li nun antaŭmetis al mi. La prohibicio estas grava hont indaĵo kaj peko, kiu estu lamentita al Dio. Mi certas, ke ni iam kaj ie krimis teruraĵon, ĉar ili forprenis de ni tiun delektindan donacon de Dio.

Ĉirkaŭ la deka vespere la donacinto de la vino diris al mi:

“Do, nun estas nia tempo, maristo, venu kun mi.” Kiun sencon havus krii: ‘Mi ne volas esti pendigita!’, se dekkvar viroj ĉirkaŭas min, kaj ĉiuj dekkvar reprezentas la leĝon. Jen la sorto. Nur du horojn la Tuscaloosa bezonintus atendi pro mi. Sed du horojn mi ne valoras, kaj ĉi tie mi eĉ multe malpli valoras.

Sed pensi pri tiu senvaloreco tamen indignigis min, kaj mi diris:

“Mi ne kuniros, mi estas usonano, mi plendos pri tio.”

“Ha!” unu el ili moke alkriis min. “Vi ne estas usonano. Do pruvu tion. Ĉu vi havas maristodokumenton? Ĉu vi havas pasporton? Nenion vi havas. Kaj kiu ne havas pasporton, estas neniu. Ni povas fari al vi, kio plaĉas al ni. Kaj tion ni nun faros, sen demandi vin. For la bubon!” Ne necesis, ke mi provoku eĉ baton sur la kranion, ĉar fine ja nur mi estus la stultulo. Tial mi devis ektroti.

Maldekstre de mi iris la gajulo, kiu mise parolis la anglan, kaj dekstre de mi iris alia. Ni forlasis la urbeton kaj baldaŭ ni troviĝis sur vastaj kampoj.

Regis timiga tenebro. La vojo, kiun ni iris, estis nur malglata, radspurumita kampvojo, sur kiu oni nur streĉe povis paŝi. Volonte mi estus sciinta, kiom longe ni tiel migros, ĝis ni atingos la tristan celon.

Nun ni forlasis eĉ tiun aĉan vojon kaj devojiĝis sur herbejan padon. Dum sufiĉe longa tempo ni iris tra herbejoj.

Nun venis mia momento por elhaŭtiĝi*. Sed tiuj uloj videble estis telepatiuloj. Ĝuste, kiam mi volis delikate svingi brakon al la mentono de unu el miaj apuduloj, la viro kaptis mian brakon kaj diris: “Nun ni alvenis. Nun ni devas adiaŭi unu la alian.” Kia hororsento, kiam oni tiel klare kaj reale vidas alrampi la lastan minuton. Eĉ ne alrampi. Ĝi sobre staris antaŭ mi. Tre sekis en mia gorĝo. Volonte mi estus trinkinta gluton da akvo. Sed nun ja eĉ pri akvo pensi ne plu eblis. Tiujn kelkajn minutojn mi ja eltenos sen akvo, tion ili certe dirus al mi. Pri la donacinto de la vino mi ne supozis antaŭe, ke li estas tia hipokritulo. Ekzekutiston mi imagis alia. Kia senhonora kaj fia metio, kvazaŭ ne ekzistus aliaj profesioj. Fi, ĝuste ekzekutisto, bestaĉo, kaj tio eĉ profesie.

* elhaŭtiĝi (slange): fuĝi, foriĝi

Neniam antaŭe en la vivo mi tiel forte sentis, kiel grandioze bela estas la vivo. Grandioza kaj senmezure bela la vivo eĉ tiam estas, kiam oni venas laca kaj malsata al la haveno kaj eltrovas, ke la ŝipo estas for, kaj ke oni postrestis sen maristodokumento. Vivi ĉiam estas bele, kiom ajn trista ĝi ŝajnas. Kaj tiel simple esti forviŝita en tia nigra nokto sur vasta kampo, kvazaŭ oni estus ne pli ol vermo! Tion mi ne atendis de la belgoj. Sed kulpas tion la prohibicio, kiu tiom febligas la homojn kontraŭ tentoj. Se mi havus ĉi tie inter miaj manoj, ĝuste nun, tiun Mr. Volstead! La edzino de tiu viro tre verŝaj ne pli ol nur malicis, ke li povis elpensi kaj elfetori ion tian! Kaj tamen mi ĝojas, ke tiuj milionoj da sakroj, kiuj ŝarĝas la vivon de tiu viro, ne tondras sur min.

Oui*, Mister, ni devas adiaŭi. Eble vi estas tre simpatia homo. Sed momente ni tute ne bezonas vin.” Sed tial ili ja ne devas tuj pendigi min.

* Oui (france): jes

Li levis brakon. Evidente por ĵeti la ŝnuron ĉirkaŭ mian kolon kaj strangoli min. Ili ne faris al si la penon konstrui eŝafodon. Tio kostus tro multe.

“Jen,” li nun diris kaj montris per etendita brako, “tie transe, ĝuste kien mi montras, estas Netherlands*. Vi certe jam aŭdis pri ĝi, ĉu?”

* Netherlands (angle): Nederlando

“Jes.”

“Nun iru rekte en tiu direkto, kiun mi signas per la brako. Mi ne supozas, ke vi nun tie trafos kontroloficiston. Ni informiĝis. Sed, se vi vidos iun, penu preteriri lian vojon. Post horo de irado, ĉiam en tiu direkto, vi venos al la fervojlinio. Sekvu tiun linion ankoraŭ dum iom da tempo en la sama direkto, kaj tiam vi atingos la stacion. Restu proksima al ĝi, sed ne montru vin. Ĉirkaŭ la kvara matene venos multaj laboristoj, kaj tiam iru al la giĉeto kaj diru nur: ‘Rotterdam, derde klasse*’, sed ne diru eĉ unu vorton pli. Jen kvin guldenojn por vi.” Li donis al mi kvin monbiletojn.

* Rotterdam, derde klasse (nederlande): Roterdamon, tria klaso

“Kaj jen ankoraŭ iom da manĝo por la nokto. Ne aĉetu ion en la stacio. Baldaŭ vi estos en Roterdamo. Tiom longe vi certe eltenos.” Nun li donis al mi pakaĵeton, en kiu laŭ la ekstera ŝajno enestis buterpanoj. Poste mi ricevis ankoraŭ pakaĵon da cigaredoj kaj skatoleton da alumetoj.

Kion diri pri tiuj homoj? Ili estas senditaj por pendigi min kaj donas al mi eĉ monon kaj buterpanojn, por ke mi povu forkuri. Ili havas tro bonan koron por tiel fridsange mortigi min. Kiel ne ami la homojn, se oni trovas tiajn bonulojn eĉ inter policistoj, kies koroj pro la ĉiama homĉasado tute ŝtoniĝis? Mi skuis tiel forte la manojn al ambaŭ, ke ili ektimis, mi volus forporti la manojn.

“Ne tiel spektaklu, iu transe eble eĉ aŭdos vin, kaj tiam ĉio estos en la kaĉo. Kaj tio ne estus bona, tiukaze ni povus komenci denove.” La viro pravis. “Kaj nun bone aŭskultu, kion mi diras al vi.” Li parolis duonlaŭte, sed penis ekzakte ĉion klarigi al mi per tio, ke li ripetis plurfoje la eldirojn. “Nur ne venu denove al Belgio, pri tio mi avertas vin. Se ni trovos vin ankoraŭfoje inter ne de niaj limoj, vi povas fidi je tio, ke ni metos vin por la tuta vivo en prizonon. Por ĉiam prizono. Kara amiko, tio signifas multon. Do, mi eksplicite avertas vin. Ni ja ne scias, kien sendi vin. Vi ne havas maristodokumenton.”

“Sed eble mi al la konsulo ...”

“Silentu, mi petas, pri via konsulo. Ĉu vi havas maristdokumenton? Ne. Nu do. Tial via konsulo elĵetos vin tiel, ke krakos, kaj tiam vi sidos sur nia nuko. Vi nun scias, pri kio temas. Por ĉiam en prizono.”

“Tute certe, sinjoroj miaj, mi promesas tion. Mi ne denove enpaŝos vian landon.” Ja kial? Ligis min nenio al Belgio. Por diri la veron, mi ĝojis eliri. Nederlando multe pli bonas. La nederlandanojn oni komprenas almenaŭ duone, dume ĉi tie oni ne komprenas eĉ vorton de tio, kion la homoj diras, kaj kion ili celas.

“Bone do. Nun vi estas avertita. Do, hop! Kaj estu memgarda. Se vi aŭdos paŝojn, kuŝiĝu surtere ĝis la paŝoj pasos. Ne lasu vin kapti, alie kaptos ni vin, kaj tiam via vivo aĉos. Feliĉan vojaĝon.” Ili formarŝis kaj lasis min sola. Tiam mi ekmigris, feliĉa kiel tajloro. Ĉiam en tiu direkto, kiun ili montris al mi.

Ĉapitro 5

Roterdamo estas ĉarma urbo, se oni havas monon.

Mi eĉ monujon ne havis, en kiun mi povus meti ĝin, se mi havus monon.

Tie en la haveno estis eĉ ne unu ŝipo, kiu bezonus fer deklaboriston aŭ Unuan Inĝenieron. En tiu tempo estis tute egale al mi. Se oni postulus sur iu ŝipo Unuan Inĝenieron, mi akceptus la postenon. Tuj. Sen eĉ palpe brumi. La spektaklo ekus ja nur, se la ŝipo veturus surmare. Kaj tiam ili ne tiel simple povus ĵeti min en la maron. Ĉiam io estas farbenda, jam troviĝus la ĝusta laboro. Mi finfine ne estas tia homo, kiu insistus ĝis murdo kaj ĝis morto la salajron de la Unua Inĝeniero. Mi ja povas rabati iomete. Je Dio, en kiu butiko oni ne foje marĉandas la prezon suben, eĉ se la pentrita afiŝo “Fiksaj prezoj” pendas kiom ajn granda? Spektaklo tute certe estus okazinta; ĉar tiutempe mi povis distingi nek krankon disde valvo nek bielon de ŝafto. Tio evidentiĝus ĉe la unua signalo, kiam la ŝipestro sonorilus suben “helike lante” kaj la ladokesto eksagus antaŭen, kvazaŭ devigita gajni je morto kaj vivo la Bluan Rubandon. Amuzaĵo estus tamen. Sed ne dependis de mi, ke mi ne povis elprovi la ŝercon, ĉar neniu serĉis Unuan Inĝenieron. Estis serĉata neniu, sur neniu ŝipo. Mi estus akceptinta ĉion inter kapitano kaj kuireja knabo. Sed eĉ ne kapitanon ili bezonis ...

Vagadis tie tiom da maristoj, kiuj ĉiuj atendis ŝipon. Spite tion ankoraŭ eĉ kapti ŝipon, kiu transveturos al la Ŝtatoj, tio estas pli ol nur senespera. Ĉiuj volas suriri keston, kiu transveturos, ĉar ili ĉiuj volas ĵeti tie la ankron kaj poste elsalti pobe*. Ĉar ĉiu el ili supozas, ke trans la oceano oni nutras la homojn per sekvinberoj, ke ili devos nur malfermi la bekon. Sed merdo. Kaj poste sidas milopoj da ili en la havenoj kaj atendas ŝipon, kiu portos ilin hejmen, ĉar tamen ĉio montriĝis tute alia ol ili imagis. La ora epoko pasis, alikaze neniu estus trovinta min sur la Tuscaloosa, kie mi estis ferdeklaboristo.

* elsalti pobe (slange): fuĝi

Sed la du afablaj belgaj bastonuloj donis al mi konsilon: Mia konsulo. Mia! Ambaŭ bastonuloj ŝajne pli bone konis mian konsulon ol mi. Strange. Estas ja mia devo pli bone koni lin, ĉar li estas mia. Pro mi li estas en la mondo. Pro mi li ricevas sian pagon.

La konsulo anoncas dekojn da ŝipoj por la landlima imposto, do li certe ankaŭ ion scias pri bezonataj ferdeklaboristoj, des pli, se mi ne havas monon.

“Kie vi havas vian maristodokumenton?”

“Mi perdis ĝin.”

“Ĉu vi havas pasporton?”

“Ne.”

“Ateston de ŝtataneco?”

“Neniam havis.”

“Ja kial do vi venis ĉi tien?”

“Mi pensis, ke vi estas mia konsulo, kaj ke vi helpos al mi.” Li rikanis. Strangas, ke la homoj ĉiam rikanas, se ili volas doni baton al iu.

Kaj kun tiu rikano sur la lipoj li diris: “Via konsulo, ĉu? Tion vi devas pruvi al mi, kara viro, ke mi estas via konsulo.”

“Sed mi ja estas usonano kaj vi estas usona konsulo.” Tio certe estas vera.

Sed ŝajne tamen ne estis vera, ĉar li diris: “Usona konsulo, eĉ se ĉimomente ankoraŭ ne la Unua, mi efektive estas. Sed ĉu vi estas usonano, tion vi devas ankoraŭ pruvi al mi. Kie vi do havas viajn paperojn?”

“Mi ja diris al vi jam, ke mi perdis ilin.”

“Vi perdis ilin. Kiel oni povas perdi siajn paperojn? Tiujn oni ja ĉiam portas ĉe si, tiom pli, se oni troviĝas en fremda lando. Vi ja eĉ ne povas pruvi, ke vi efektive estis sur la Tuscaloosa. Ĉu vi povas pruvi tion?”

“Ne.”

“Do, kial vi venis ĉi tien? Eĉ se vi veturis sur la Tuscaloosa, eĉ se pruveblus, ke vi vere veturis sur la ŝipo, tio estus eĉ ne la plej malgranda pruvo, ke vi estas civitano. Sur usona ŝipo ankaŭ hotentotoj povas labori. Do, kial vi venis ĉi tien? Cetere, kiel vi venis sen paperoj de Antverpeno ĉi tien al Roterdamo? Tio estas neordinara.”

“La polico min ja ...”

“Mi tre petas vin, ne venu al mi ankoraŭfoje kun tia rakonto. Kie oni iam aŭdis tion, ke ŝtataj oficistoj sendis iun per tia neleĝa vojo trans limon en fremdan landon? Sen paperoj? Tiel vi ne povas trompi min, kara viro.” Kaj ĉion tion li diris rikanante kaj kun eterna rideto, ĉar usona oficisto ĉiam devas rideti, eĉ se li anoncas mortkondamnon. Tio estas lia respublika devo. Sed kio plej multe incitis min, estis, ke li ludis dum sia parolado ĉiam per krajono. Jen li zigzagis per ĝi sur la tabloplato, jen li gratis per ĝi en sia hararo, jen li tamburis per ĝi “My old Kentucky home*”, kaj jen li klakis per sia krajono tiel sur la tablo, kvazaŭ li volus per ĉiu klako firmnajli vorton.

*

My old Kentucky home (angle): Mia malnova hejmlando Kentucky, usona popolkanto.

Strofo:

La negroj ĝojas en la Kentucky-land’,
ĉar brilas somera la sun’.
Herbejoj floras, kaj el la foliar’
sonas ĉiam birdaj kantoj nun.
Infanoj ludas senzorge ĉe l’ kaban’,
gajege, sen melankoli’;
sed iam frapos malĝojo al la pord’
nur pro vi, Kentucky-land’, pro vi!
Ploru ne, negrino,
ĉe la kampara rand’!
Sed eksonu kanto por la Kentucky-hejm’,
por la kara, malproksima land’!

trad. Paul Bennemann

Plej volonte mi estus ĵetinta la inkujon sur lian vizaĝon. Sed mi devis pacienci, kaj tial mi diris: “Eble vi povas havigi al mi alian ŝipon, por ke mi venu hejmen. Ja povas esti, ke iu ŝipestro bezonas ankoraŭ viron aŭ, ke iu malsaniĝis.”

“Ŝipon? Sen paperoj ŝipon? Ne de mi, tiukaze tute ne penu reveni al mi.”

“Sed kie mi ricevu paperojn, se vi ne donas paperojn al mi?” mi demandis.

“Ĉu tio eble estas mia afero, kie vi ricevu paperojn? Ja mi ne forprenis ilin. Ĉu ne? Jen ĉiu vagabondo, kiu ne pli bone atentis pri siaj paperoj, povus veni kaj postuli paperojn.”

“Sinjoro,” mi tamenis je tio, “mi supozas, ke ankaŭ jam aliaj homoj, kiuj ne estas laboristoj, perdis siajn paperojn.”

“Vi pravas, sed tiuj homoj havas monon.”

“Ha, tiel!” mi kriis laŭte. “Nun mi komprenas.”

“Nenion vi komprenas,” li rikanis, “mi volas diri, ke temas tiukaze pri homoj, kiuj posedas kromajn legitimaĵojn, homoj, pri kiuj neniu dubo eblas, homoj, kiuj havas hejmon, kiuj havas adreson.”

“Do estas mia kulpo, ke mi havas nek vilaon nek hejmon nek alian adreson ol mian laborlokon?”

“Tio ne estas mia afero. Vi perdis la paperojn. Zorgu do, ke vi ricevu aliajn. Mi devas agi laŭ miaj direktivoj. Ne estas mia kulpo. Ĉu vi jam manĝis?”

“Mi ja ne havas monon kaj mi ne petis almozon ĝis nun.”

“Atendu momenton.” Li ekstaris kaj iris en alian ĉambron. Post kelkaj minutoj li revenis kaj donis al mi karton.

“Jen manĝokarto por tri kompletaj tagoj en la marista domo. Se ĝi estos elĉerpita, venu senĝene ankoraŭfoje. Provu denove, eble vi trovos alian ŝipon, ŝipon de alia nacio. Kelkaj ne tiel precize kontrolas. Mi ne rajtas fari aludojn. Vi mem devas eltrovi tion. En tiu ĉi kazo mi estas absolute senpotenca. Mi estas nura servisto de la ŝtato. ‘m sorry, old fellow, can’t help it. Good bye and g’d luck!*

* ‘m sorry, old fellow, can’t help it. Good bye and g’d luck (angle): Mi bedaŭras, amiko mia, mi ne povas helpi al vi. Adiaŭ kaj multe da feliĉo.

Eblas, ke la viro pravas. Eble li tute ne estas tia bestaĉo. Kial homoj estu bestaĉoj? Preskaŭ mi supozas, ke la ŝtato estas la bestaĉo. La ŝtato, kiu forprenas la filojn de la patrinoj, por ĵeti ilin antaŭ la idolojn. Ĉi tiu viro estas la servisto de la bestaĉo, tiel kiel la ekzekutisto estas la servisto de la bestaĉo. Ĉion, kion la viro diris, li lernis parkere. Certe li devis lerni tion, kiam li trapasis la ekzamenojn por fariĝi konsulo. Tio glitis tute glate el li. Al ĉiuj miaj eldiroj li havis konvenan respondon, kiu tuj ŝtopis mian buŝon. Sed kiam li demandis: “Ĉu vi malsatas? Ĉu vi jam manĝis?” li subite fariĝis homo kaj ĉesis esti bestaĉservisto. Havi malsaton estas io homa. Havi paperojn estas io malhoma, io kontraŭnatura. Tial la diferenco. Kaj jen la kialo pro kio homoj pli kaj pli ĉesas esti homoj kaj fariĝas figuroj el papermaĉaĵo. La bestaĉo ne bezonas homojn; tiuj kaŭzas tro multe da laboro. Figuroj el papermaĉaĵo pli bone lasas sin starigi en vicoj kaj meti en uniformojn, por ke la servistoj de la bestaĉo povu vivi pli oportune. Yesser*, Jes, sinjoro.

* Yesser: la angla parolkuntiro de Yes kaj Sir, do: Jes, sinjoro

Ĉapitro 6

Tri tagoj ne ĉiam estas tri tagoj. Estas tre longaj tri tagoj kaj estas tre kurtaj. Ke tri tagoj povus esti tiom kurtaj kiom tiuj tri tagoj, en kiuj mi havis bonan manĝon kaj liton, mi ne estus kredinta. Mi volis sidiĝi unuafoje por matenmanĝo, kaj jam la tri tagoj pasis. Sed eĉ se ili daŭrus la dekoblan tempon, al la konsulo mi ne reirus. Ĉu mi eble denove aŭskultu liajn parkere lernitajn ekzamenajn demandojn? Ion pli bonan ol antaŭe li ankaŭ nun ne scius. Ŝipon li ne povis havigi al mi. Do, kiun sencon havus permesi, ke li verŝu sur min siajn paroladojn? Eble li denove estus doninta al mi karton. Sed ĉifoje certe jam kun gesto kaj mieno, kiuj kunpremus al mi jam la gorĝon, antaŭ ol mi metus kuleron en la supon. La tri tagoj fariĝus eĉ multe pli kurtaj ol la antaŭaj.

Sed la plej grava kialo estis, ke mi ne volis perdi el mia memoro la etan pecon da homo, kiu li estis okaze de mia unua vizito en tiu momento, kiam li zorgis, ke mi bone fartas. Certe li ĉifoje transdonus la karton al mi kun la plena supereco de bestaĉservisto kaj kun moralornamitaj paroloj, ke ĉi tiu fojo devos esti la lasta fojo, ke venas tro multaj kaj ke oni ne ripozu kun tio, ke oni mem faru ion por antaŭeniri. Prefere mortaĉi, ol iri plian fojon tien.

Ho, amata animo de maristo, kiom mi malsatis! Tiom mi malsatis, ke Dio indulgu. Kaj tiom laca pro la dormado en pordegaj vojoj kaj anguloj, ĉiam ĉasate dum facila dormo de la noktpolico, kiu per poŝlampoj enlumigis en la pordegajn vojojn kaj angulojn. Ĉiam devi memgardi, dum dormo devi aŭskulti la patrolon je kvindekpaŝa distanco, por sufiĉe frue eklepori. Esti kaptita de ili signifus la labordomon.

Kaj en la haveno neniu ŝipo, kiu bezonus iun. Tie tiom da centoj de maristoj el la propra lando estas surpiede, kiuj serĉas ŝipon kaj havas bonajn paperojn. Kaj neniu laboro en la fabrikoj, neniu laboro en iu vendejo. Eĉ se laboro estus, la viro, kiu donas la laboron, tute ne rajtus doni ĝin al mi. Ĉu vi havas paperojn? Ne? Domaĝe, mi ne rajtas dungi vin. Vi estas eksterlandano.

Kontraŭ kiuj la pasportoj kaj enirvizoj estas direktataj? Kontraŭ la laboristoj. Kontraŭ kiuj celas la limigado de enmigroj en Usonon kaj en aliajn landojn? Kontraŭ la laboristoj. Kaj je kies instigo kaj pro kies potenca subteno ofte estas kreitaj tiuj leĝoj, kiuj neniigas la liberon de la homoj, kiuj devigas ilin vivi tie, kie ili ne volas vivi, kiuj malhelpas ilin iri al tiu parto en la mondo, en kiuj ili ŝatus vivi? Je instigo kaj pro subteno de la laboristaj organizoj. Bestaĉo en la bestaĉo: Mi gardas mian klanon;

tiu, kiu ne apartenas al mia klano, povas perei, se tiu pereas, tiom pli bone, jen unu rivalo malpli. Jes, sinjoro. Tiom malsata kaj tiom laca! Poste venas la tempo, en kiu oni ne plu pensas pri tio, ĉu faras diferencon, erare interŝanĝi la monujon de alia, kiu ne malsatas, kun la propra ne ekzistanta monujo. Oni ne devas erare interŝanĝi ilin, oni komencas, sen intenci tion, pensi pri la monujo de homo, kiu ne malsatas.

Sinjoro kaj damo staris antaŭ montrofenestro, kiam mi preteriris.

La damo diris: “Ja diru do, Fibby, ĉu tiuj beletaj retikuloj ne vere tre ĉarmas?” Fibby diris tra la dentoj ion, kio povis esti aŭ konsento aŭ la malo, sed ankaŭ bone eblis, ke tio signifis: Lasu min trankvila kun viaj banalaĵoj! La damo: “Mi diras, ke vere, ili vere ravas, estas originala pranederlanda metia artaĵo.”

“Klare,” Fibby nun seke diris, “aŭtentika pranederlanda, kopirajtita en 1926.” Tio estis por mi muziko de la sferoj. Nun mi konvinkiĝis. Mi nun tre rapidis kaj ne perdis plian sekundon. Jen ja la pura oro kuŝis antaŭ mi meze de la strato.

Ŝajnis al mi, ke Fibby multe pli amuziĝis pri tio, kion mi rakontis al li, ol pri tio, kion rakontis lia edzino aŭ lia amikino aŭ lia ... nu, sinjoro, ne estas mia afero, en kiu rilato de parenceco ili ambaŭ troviĝis, sed ĉiuokaze li delekte amuziĝis pri mia rakonto. Li ridetis, poste li ridis, kaj fine li kriis tiom, ke la homoj ekhaltis. Se mi ne estus aŭdinta tuj pro lia “Tsat so*!”, kiam li unue intonaciis ĝin, de kie li venis, jam perfidus lin lia nebridebla ridado. Tiel povas ridi nur usonano, jes ja, ili povas ridi. “Do bubo, vi prezentis grandioze vian rakonton.” Kaj jam li denove ridis. Antaŭe mi supozis, ke li eklarmos pro mia trista rakonto. Nu, li ja ne estis en mia haŭto. Li rigardis ĉion ĉi de la komika flanko.

* Tsat so!: nenorma parolmaniero de la angla: That’s so!, Esperante: Tiel estas!

“Nu diru do, Flory,” li turnis sin al sia akompanulino, “ĉu tiu birdeto, falinta el la nesto, ne efektive grandioze prezentis sian rakonton?”

“Efektive, tre amuze. De kie vi estas? El Nov-Orleano? Tio ja estas tute rava. Tie loĝas eĉ nun onklino de mi, Fibby. Ĉu mi ne jam rakontis pri onklino Kitty el Nov-Orleano, Fibby? Mi kredas, ke jes. Vi ja scias, tiu, kiu ĉiam tiel komencas ĉiun frazon: ‘Kiam avĉjo ankoraŭ loĝis en South Carolina ...’”

Fibby tute ne atentis, kion diris lia Flory, li lasis ŝin paroli, kvazaŭ ŝi estus akvofalo, al kiu li kutimiĝis. Li fingrumis en siaj poŝoj kaj aperigis dolarbileton: “Ne estas por via rakonto mem, amiko mia, sed estas por tio, ke vi tiel majstre prezentis la rakonton. Bone scipovi prezenti rakonton, kiu ne veras, tio estas talento, amiko mia. Vi estas artisto, ĉu vi scias tion? Por diri la veron, estas domaĝe, ke vi tiel vagabondas en la mondo. Vi povus enspezi multe da mono, kara amiko. Ĉu vi scias tion? Ĉu li ne vere estas artisto, Flory?” li turnis sin denove al sia ... nu, ni diru, edzino; ne estas mia afero, ili certe havas sian pasporton tia, kia ili bezonas ĝin.

“Vi ja pravas, kompreneble, Fibby,” Flory respondis en ekstazo, “vi pravas, ke li estas granda artisto. Mi havas ideon, Fibby, tuj demandu lin, ĉu ni povus havi lin por nia vespera festeno. Certe, tiel ni povus superatuti la Pennington’ojn, tiun favan bandon.” Do, estas efektive lia edzino.

Fibby dediĉis eĉ ne la plej minimuman atenton al la akvofalo. Li ridetis kaj ridis plu. Li denove fingrumis en siaj poŝoj kaj venigis plian fojon dolarbileton en la taglumon.

Nun li donis al mi ambaŭ biletojn kaj diris: “Vidu, la unua estas por tio, ke vi tiel majstre prezentis vian rakonton, kaj la alia estas por tio, ĉar vi donis al mi brilan ideon por mia gazeto. En miaj manoj ĝi valoras kvinmilon, en viaj ne eĉ cendon. Sed mi pagas vin nun per cendo kun dividendo. Multan dankon por via peno, goodbye* kaj multe da feliĉo.” Tio estis la unua mono, kiun mi ricevis por la prezento de rakonto. Jes, sinjoro.

* good-bye (angle): adiaŭ

Mi eksaltis al monŝanĝejo. Je dolaro ĉirkaŭ du kaj du onon da guldenoj, por la du dolaroj sekve ĉirkaŭ kvin guldenojn. Bela sumeto. Post kiam mi donis tie la biletojn, la ŝanĝisto amasigis ĉirkaŭ kvindek guldenojn antaŭ mi. Tio estis surprizo. Fibby donis al mi du dekojn, kaj mi supozis ilin, ĉar mi ja ne volis scivoleme disfaldi dum lia ĉeesto la ĉifitajn biletojn, unudolaraj. Fibby estas nobla animo. Wall Street* benu lin. Estas tute nature, ke dudek dolaroj estas tre multe da mono. Se oni posedas ilin. Se oni devas ilin elspezi, oni lernas subite, ke dudek dolaroj estas nenio. Des pli, se oni pasis vicon de malsataj tagoj kaj senlitaj noktoj. Antaŭ ol mi povis ekaprezi la valoron de la mono, ĝi jam estis foruzita. Nur la homoj, kiuj havas sufiĉe da mono, scias la valoron de mono, ĉar ili disponas pri la tempo por povi taksi la valoron. Kiel oni lernu scii la valoron de aĵo, se aliaj ĉiufo je tuj denove forprenas ĝin? Sed oni predikas, ke nur tiu, kiu havas nenion, scias, kion cendo valoras. Pro tio la klasaj kontraŭdiroj.

* Wall Street: strato kun multaj bankoj kaj borsoj en Nov-Jorko, kvartalo Manhattan

Ĉapitro 7

Pli frue ol mi supozis, venis mateno, kiu estis, se juĝi laŭ la ŝajno, dum certa tempo la lasta mateno, kiu salutos min en lito. Mi traserĉis miajn poŝojn kaj trovis en ili ĝuste tiom da cendoj por ebligi neabundan maten manĝon. Neabundaj matenmanĝoj ne trovas mian aplaŭdon. Ili ĉiam estas la antaŭludo de tagmanĝoj kaj vespermanĝoj, kiuj ne aperos. Iun Fibby oni ja ne trovas ĉiutage. Sed, se mi trafos denove iun, tiam mi prezentos mian rakonton tiom komike kiom eblas. Tiam li eble ploros kordisŝire kaj ekhavos la kontraŭideon de la kvin mildolara ideo de Fibby. El ideo ĉiam eblas elpremi monon, egale ĉu ĝi plorigas aŭ ridigas. Ekzistas precize tiom da homoj, kiuj volonte ploras kaj pagas kelkajn dolarojn por la eblo plori, kiom da homoj ekzistas, kiuj prefere komplezas siajn ridmuskolojn.

... komplezas ... Nu, pri kio nun denove temas? Ĉu oni eĉ ne rajtas dormi iom trankvile en la lito por la lasta elspezita guldeno da dormpago, antaŭ ol oni devas forlasi ĝin?

“Lasu min dormi, damne. Mi pagis hieraŭ vespere antaŭ ol mi iris supren.” Kiel ne furioziĝi tiurilate? Sen interrompo oni krake bategas la pordon.

Kaj tuj denove frapas. “Fulmotondro, ĉu vi ne aŭskultis? Ke vi forportu vin, mi petas! Mi volas dormi.” Se ili nur malfermus la pordon! Mi pafus boton mezen de iliaj grimaciloj. Tiaj sentaŭgaj kaj impertinentaj kanajloj.

“Malfermu. Jen la polico. Ni deziras paroli kun vi momenton.” Mi tute serioze dubas, ke ie en la mondo plu estas homoj, kiuj ne estas policanoj. La polico zorgu por paco, sed neniu pli perturbas la pacon, neniu pli molestas la homojn, neniu pli da homoj pelas en la frenezon ol la polico. Tute certe, neniu kaŭzis pli da malfeliĉo en la mondo ol la polico, ĉar ja ankaŭ la soldatoj estas nuraj policistoj.

“Nu, kion vi deziras de mi?”

“Ni volas nur iom paroli kun vi.”

“Tion vi povus fari ankaŭ tra la pordo.”

“Ni volas vidi vin persone. Malfermu aŭ ni rompos la pordon.” Rompi la pordon! Kaj tiuj gardu kontraŭ rompŝtelistoj.

Bone, mi malfermas. Sed apenaŭ mi malfermis la pordon nur fendete, jam unu el la buboj enpremas piedon.

La malnova artifiko, pri kiu ili ĉiufoje denove fieras. Tio ŝajne estas la unua artifiko, kiun ili devas lerni.

Ili envenas. Du viroj en civilaj vestoj. Mi sidas sur la litrando kaj komencas vestiĝi.

La nederlandan mi regas sufiĉe bone. Mi veturis sur nederlandaj ŝipoj kaj nun ĉi tie lernis iom aldone. Sed la du birdoj ankaŭ iom regas la anglan.

“Vi estas usonano, ĉu?”

“Jes, mi pensas, ke jes.”

“Montru vian maristan dokumenton.” La marista dokumento ŝajnas esti la meza punkto de la universo. Mi certas, ke la milito okazis nur tial, por ke oni ĉiulande povu esti pridemandata pri la maristdokumento aŭ la pasporto. Antaŭ la milito neniu demandis pri la marista dokumento aŭ pri la pasporto, kaj la homoj estis feliĉaj. Sed militoj, entreprenataj por la libero, por la sendependeco kaj por la demokratio, ĉiam estas suspektindaj. Suspektindaj ekde tiu tago, kiam la prusoj kondukis siajn Liberigajn Militojn kontraŭ Napoleono. Se oni venkas en Liberigaj militoj, tiam la homoj post la milito perdas ĉiun liberon, ĉar la milito gajnis la liberon. Jes, sinjoro.

“Mi ne havas maristan dokumenton.”

“Vi ne haaaaavas maristan dokumenton?”

Tiun perpleksan tonon mi jam iam aŭdis, kaj ankaŭ ĝuste en momento, kiam mi volis dolĉe ekdormeti frumatene.

“Ne, mi ne haaaaavas. Neniun, neniun maristan dokumenton.”

“Tiukaze montru vian pasporton.”

“Mi ne havas pasporton.”

“Neniun pasporton?”

“Ne, neniun pasporton.”

“Ĉu ankaŭ ne identigilon de la ĉi tieaj policaj instancoj?”

“Ne, ankaŭ ne identigilon de la ĉi tieaj policaj instancoj.”

“Vi certe scias, ke vi ne rajtas restadi ĉi tie en Nederlando sen paperoj kun la vizo de niaj instancoj, ĉu?”

“Tion mi ne scias.”

“Tiel do? Tion vi ne scias, ĉu? Ĉu vi do eble vivis dum la lastaj monatoj kaj jaroj sur la luno?” La du birdoj opiniis tiun ŝercon tiel bona, ke ili laŭte ekridis.

“Vestiĝu kaj kuniru!” Scii mi volus, ĉu oni ankaŭ ĉi tie estu pendumita, se oni ne povas montri maristan dokumenton.

“Ĉu unu el la sinjoroj eble havas cigaredon?” mi demandas.

“Cigaron vi povas ricevi, cigaredon mi ne havas. Ni povas aĉeti ilin survoje. Ĉu vi volas havi la cigaron?”

“La cigaron mi prefere prenas.” Dum mi vestas kaj lavas min, mi fumas la cigaron. La du sidiĝas, sed proksime al la pordo. Mi ne tro rapidas. Sed eĉ se oni vestas sin tiom lante kiom eblas, iam oni tamen vestas sin ĝisfine.

Ni formarŝis kaj kie albordiĝis? Vi ĝuste divenis. En policejo. Unue oni nun denove ĝisfunde traserĉis min. Ĉifoje ili pli sukcesis ol iliaj fratoj en Antverpeno. Ili trovis en miaj poŝoj kvardek kvin nederlandajn cendojn. La monon por la matenmanĝo. Tion mi nun povis ŝpari.

“Kio? Pli da mono vi ne havas?”

“Ne, pli da mono mi ne havas.”

“De kio vi do vivis ĉi tie la multajn tagojn?”

“De tio, kion mi nun ne plu havas.”

“Jen vi do havis monon, kiam vi venis ĉi tien al Roterdamo, ĉu?”

“Jes.”

“Kiom da?”

“Tion mi jam ne scias tiel precize. Cent dolarojn proksimume, eble ankaŭ estis ducent.”

“De kie vi do ricevis la monon?”

“La monon mi simple ŝparis.” Tio videble estis denove bona ŝerco, ĉar la tuta bando kolektiĝinta ĉirkaŭ mi en la pridemanda ĉambro,

eksplode ekridis. Sed ĉiuj atentis, ĉu ankaŭ la altranga pastro ridis. Kaj kiam li ekridis, ankaŭ ili ekridis, kaj kiam li ĉesis ridi, ili tiel subite ĉesis ridi, kvazaŭ trafus ilin apopleksio.

“Kiel vi do envenis Nederlandon? Tute sen pasporto. Kie vi do travenis?”

“Mi simple iel envenis.”

“Kiel?” La konsulo ne kredis al mi, kiel mi envenis. Tiuj des pli ne kredus al mi. Mi ankaŭ ne rajtis fuŝi la plezuron de tiuj afablaj uloj el Belgio.

Mi do diras: “Per ŝipo mi venis.”

“Per kiu ŝipo?”

“Per la ... per ... per la Georgo Vaŝington*.”

* Vaŝington: unua prezidento de Usono, tiel skribita de Z. en la Fundamento de Esperanto

“Kiam?”

“Tion mi jam ne plu scias tiel precize.”

“Ĉu tiel? Do, per la Georgo Vaŝington vi venis. Tio estas ja sufiĉe mistera Georgo Vaŝington. Ĝi laŭ nia scio neniam estis en Roterdamo.”

“Ne estas mia kulpo. Mi ne respondecas pri la ŝipo.”

“Vi do tute ne havas paperon, tute ne legitimaĵon, nenion ajn, per kio vi povus pruvi, ke vi estas usonano?”

“Ne, sed mia konsulo ...”

Ŝajne mi faris bonajn ŝercojn. Denove ekis monstra ridado.

“Viiia konsulo.” Tiun ‘via’ li tiel longigis, kvazaŭ ĝi devus sufiĉi por ses monatoj.

“Vi ja ne havas paperojn. Kion en tiu kazo viiia konsulo faru por vi?”

“Li ja donos al mi paperojn!”

“Via konsulo, ĉu? La usona konsulo? Usona konsulo? Ne en nia jarcento. Ne sen paperoj. Ne sen tio, ke vi, ni diru, vivas en bona stato. Ne al tia vagabondo.”

“Sed mi estas ja usonano.”

“Eblas, sed tion vi devas pruvi al viiia konsulo. Kaj sen viaj paperoj li ne kredos al vi. Sen viaj paperoj li eĉ ne kredos, ke vi estas naskita. Mi volas ion diri por via instruo. Ŝtataj oficistoj estas ĉiam burokratoj. Ankaŭ ni estas burokratoj. Sed pli fiaj estas tiuj, kiuj nur de hieraŭ burokratas. Kaj la plej fiaj burokratoj el ĉiuj estas tiuj, kiuj heredis la burokratismon de la prusoj. Ĉu vi komprenas, kion mi celas diri?”

“Mi supozas, ke jes, sinjoro.”

“Kaj se ni nun kondukus vin tien, al via konsulo, kaj vi ne havas paperojn, tiukaze li transdonos vin oficiale al ni, kaj ni povus neniam plu liberiĝi de vi. Ĉu vi ankaŭ tion komprenas?”

“Mi pensas, ke jes, sinjoro.”

“Ja kion fari kun vi? Tiu, kiun oni kaptas sen pasporto, devas iri por ses monatoj en prizonon, kaj poste sekvas la deporto al la hejmlando. Via hejmlando estas kontestata, kaj tial ni devas meti vin en internigejon. Ni ja ne povas mortbati vin kiel hundon. Sed eble tiaj leĝoj ankoraŭ venos. Kial ĝuste ni satigu vin ĉiutage? Ĉu vi volas iri al Germanio?”

“Mi ne ŝatas Germanion. Se oni prezentas al la germanoj la kalkulon ...”

“Do ne al Germanio, tion mi povas kompreni. Sufiĉas por nun.” Jen oficisto, kiu evidente multe pensis aŭ legis multajn bonajn librojn.

Li nun alvokis bastonulon kaj diris: “Konduku lin al la ĉelo, donu al li matenmanĝon, iru aĉeti anglan gazeton kaj ĵurnalon, por ke li ne enuu. Ankaŭ kelkajn cigaredojn.”

Ĉapitro 8

Malfrue posttagmeze ili denove kondukis al la oficisto, kaj oni diris al mi, ke mi sekvu la du oficistojn en civilaj vestoj. Ni eniris la stacidomon kaj ekveturis. Ĉe urbeta stacio ni forlasis la trajnon kaj iris al la policejo de la urbo. Tie mi sidis sur benko, kaj ĉiuj bastonuloj, kiuj finis sian vaĉon, rigardis min kvazaŭ mi estus besto en zoologia ĝardeno. De tempo al tempo ili ankaŭ alparolis min. Kiam estis ĉirkaŭ la deka, du viroj diris al mi: “Venis la ĝusta tempo, ni iru.” Ni iris tra kampoj kaj sur herbejaj padoj. Finfine la du ekhaltis, kaj unu el ili parolis kun memgarda voĉo: “Iru tien en tiu direkto, kiun mi montras al vi, ĉiam rekte. Vi ne trafos iun. Sed se vi vidos iun, ne krucu lian vojon aŭ kuŝigu vin, ĝis li preterpasis. Irinte dum kelka tempo, vi alvenos fervojlinion. Sekvu la fervojlinion, ĝis vi alvenos la stacion. Restadu proksime ĝis la mateno. Tuj kiam vi vidos, ke oni pretigas trajnon por la ekveturo, iru al giĉeto kaj diru: ‘Une troisiéme Anvers*.’ Ĉu vi povas memorteni tion?”

* Une troiséme Anvers. (france): Bileton triaklasan al Anvers.

“Jes, tion mi povas. Estas tre facile.”

“Sed parolu krom tio neniun vorton. Vi ricevos tiam vian veturbileton kaj veturos al Antverpeno. Tie vi facile sukcesos pri ŝipo, ĉar oni ĉiam bezonas maristojn. Jen iom por manĝi, kaj jen ankaŭ iom por fumi. Aĉetu nenion, ĝis vi estos en Antverpeno. Jen tridek belgaj frankoj.” Li enmanigis al mi pakaĵeton da buterpanoj, papersaketon kun cigaroj kaj skatolon da alumetoj, por ke mi ne devu peti iun pro fajro.

“Neniam revenu Nederlandon. Atendos vin ses monatoj en prizono kaj poste internigejo. Do, ni eksplicite avertis vin, antaŭ atestanto. Good-bye kaj multe da feliĉo.” Jen mi staris nokte sur kampo sub la ĉielo. Multe da feliĉo! Dum iom da tempo mi iris nun en la montrita direkto, ĝis mi konvinkiĝis, ke ambaŭ ne plu povas vidi min, aŭ ke ili estas jam for. Poste mi haltis kaj komencis pripensi.

Ĉu al Belgio? Tie atendus min tutviva prizono. Ĉu ree al Nederlando? Tie atendus min nur ses monatoj en prizono. Tio ja malpli kostus. Poste sekvus aldone la internigejo por senpasportuloj. Mi bedaŭris, ke mi ne demandis, kiom longe la internigejo daŭrus. Verŝajne tutan vivon. Ja kial en Nederlando kostu malpli ol en Belgio?

Mi fine decidis, ke Nederlando en ĉiu kazo malpli kostos. Ankaŭ tial estis pli bone, ĉar mi tie povus elturniĝi lingve, dum en Belgio mi povus paroli nenion kaj kompreni eĉ malpli.

Mi nun une iris por certa tempo flanken, proksimume tridek minutojn. Kaj poste rekte trans la kampojn reen al Nederlando. Tiu ‘tutvive’ vere tro amaris.

Iris sufiĉe glate. Nur ĉiam brave antaŭen! “Haltu! Ekstaru! Aŭ ni pafos!” Tre agrable, se subite iu elvokas el la nigra nokto: “Ni pafos.” La viro ja ne povas celi kaj vidi min li same ne povas. Sed ankaŭ necelita kuglo povas trafi. Kaj tio finfine tamen pli fias ol ‘tutvive’.

“Kion vi faras ĉi tie?” Du viroj elvenis el la mallumo kaj al mi. Unu el ili demandis min.

“Mi promenas iom, mi ne povas dormi.”

“Kial vi promenas ĝuste ĉi tie sur la limlinio?”

“La limon mi ne vidis, mankas ja barilo ĉi tie.” Du akre brilaj poŝlampoj celis al mi, kaj oni traserĉis min. Kial tiuj homoj ĉiam devas traserĉi? Mi supozas, ke ili ĉie serĉas la perditajn dek kvar punktojn de Wilson*. Ĉiukaze, mi ne havas ilin en la poŝoj.

* la perditaj dekkvar punktoj de Wilson: proklamo de la usona prezidento Thomas Woodrow Wilson je la 8-a januaro 1918, kiu celis pacon kaj novan mondan ordon inter la militpartoprenantoj

Kiam ili nun trovis nenion krom la buterpanojn, la tridek frankojn kaj la cigarojn, unu el ili restis staranta apud mi, dum la alia iris prilumi iom la vojon, sur kiu mi venis. Verŝajne li esperis tie trovi la mondopacon, kiu estas serĉata en la tuta mondo, de kiam niaj knaboj batalis kaj sangis por tio, ke tiu milito estu la milito lasta. “Kien vi volas iri?”

“Mi volas reiri Roterdamon.”

“Ĉu nun? Kial ĝuste noktomeze kaj kial ĝuste ĉi tie tra la herbejo? Kial vi ne iras sur vojo?” Kvazaŭ oni ne rajtus iri nokte sur herbejo! Tiuj homoj havas strangajn vidpunktojn. Kaj ĉiam ili tuj suspektas, ke oni eble krimis ion. Mi rakontis nun, ke mi venis el Roterdamo kaj kiel mi venis ĉi tien. Sed tio nun kolerigis ilin kaj ili diris, ke mi ne mistifiku ilin. Estas ja tute klare, ke mi venas de Belgio kaj volas ŝteliri en Neder landon. Kiam mi nun diris, ke la tridek frankoj ja pruvas, ke mi diris la veron, ili koleriĝis eĉ pli kaj asertis, ke tio estu ĝuste la pruvo, ke mi volas trompi ilin. Laŭ ili la frankoj estu la pruvo, ke mi venas el Belgio, ĉar oni ne havas frankojn en Nederlando. Kaj nun eĉ aserti, ke nederlandaj oficistoj donis al mi tiun monon kaj deportis min meze en la nokto per eksterleĝa vojo trans la limon, tio devigus ilin aresti kaj akuzi min pro insultado de ŝtataj oficistoj. Sed ili diris, ke ili ankoraŭfoje volas indulgi min, ĉar videble mi estas kompatindulo, kiu ne havis la intencon kontrabandi, do ili volas rekonduki min sur la ĝustan vojon, per kiu mi povos reveni al Antverpeno.

Tiel bonaj tiuj homoj estis al mi ... Nun mi vere devis iri al Belgio, nenio helpus kontraŭ tio. Se nur la ‘tutvive’ ne estus.

Unu horon mi nun migris en la direkto al Belgio. Mi laciĝis kaj stumblis antaŭen. Plej volonte mi kuŝigus kaj dormus. Sed tamen mi opiniis pli bone pluiri por forlasi la zonon de danĝero, kie ili rajtas pafi al iu, kiu ne havas la rajton pafi.

Jen iu subite ekkaptas min je kruro. Mi pensas, ke estas hundo. Sed kiam mi ektuŝas ĝin, estas mano. Kaj jen jam poŝlanterno ekflamas. Tiu ĉi objekto estas plia inventaĵo de Satano, kiun oni vidas ĉiufoje nur tiam, kiam ĝi troviĝas proksime antaŭ la okuloj.

Du viroj nun ekstaras. Ili kuŝis tie sur la herbejo kaj mi glate iris en iliajn brakojn.

“Nu, kien vi volas iri?”

“Al Antverpeno.” Ili parolas nederlande aŭ, pli bone, flandre. “Al Antverpeno vi volas iri, ĉu? Nun en la nokto? Nu, kial vi ne iras sur laŭorda vojo, kiel decas ĉe honestaj homoj?” Mi rakontas nun, ke mi ne venis libervole, kaj mi rakontas, kiel okazis, ke mi devas vagabondi ĉi tie.

“Tiajn fabelojn vi povas rakonti al aliaj. Ne al ni. Ion tian ŝtataj oficistoj ne faras. Vi faris iun fiaĵon en Neder lando kaj nun vi volas transiri ĉi tie. Sed tio ne eblas. Unue ni traserĉu la poŝojn por ekscii, kial vi iras meze de la nokto tra herbejoj kaj ĉiam landlime.” Ili trovis en miaj poŝoj kaj en la kunkudroj de miaj vestaĵoj ne tion, kion ili serĉis. Mi volus scii, kion la homoj serĉas ĉiufoje, kaj kial ili ĉiam devas trafosi miajn poŝojn. Estas malica kutimo de tiuj homoj.

“Ni ja scias, kion ni serĉas. Pri tio ne zorgu.” Ankaŭ nun mi ne scias pli. Sed ili trovas nenion. Mi estas konvinkita, ke ĝis la fino de la mondo estos duono de la homoj, kiuj devas traserĉi poŝojn, kaj ke estos alia homarduono, kiu devas toleri la traserĉadon de la poŝoj. Eble la tuta kverelado de la homaro koncernas nur tion, kiu rajtas traserĉi poŝojn, kaj kiu devas toleri kaj eĉ pagi tion.

Post kiam la oficialaĵoj finiĝis, unu el ili diris al mi: “Jen, tie transe estas la direkto al Roterdamo, tien vi nun rekte marŝos, kaj ja ne montru vin denove ĉi tie. Kaj se vi denove renkontos la limpolicon, ne azenigu ilin kiel vi azenigis nin. Ĉu vi tie en via freneza Usono ne plu havas ion por manĝi, tiel, ke vi ĉiuj devas transveni ĉi tien, por forvori la iomon da nutraĵoj, kion ni mem bezonas por niaj homoj?”

“Sed mi ja tute ne libervole estas ĉi tie,” mi kontraŭdiris, kaj mi plej bone sciis, kiom mi pravas.

“Strange, tion diras ĉiu el vi, kiun ni kaptas ĉi tie.” Tio estas ja io tute nova. Sekve mi do eble ne nur mi devas vagabondi ĉi tie en fremda kontinento.

“Nun forportu vin kaj ne plu iru superfluajn kromvojojn. Baldaŭ heliĝos, kaj tiam ni bone observos vin. Roterdamo estas bona loko. Tie estas multaj ŝipoj, kiuj ĉiam bezonas iun.” Kiel ofte oni jam rakontis tion al mi. Per la ofta ripetado ĝi devus jam esti scienca vero.

Per la tridek frankoj mi ne povis entrepreni ion en tiu urbeto, ĉar tio certe tuj vekus atenton.

Sed venis laktokamiono, kiu kunprenis min ioman vojon. Kaj poste venis alia kamiono, kaj tiu dum certa tempo kunprenis min. Kaj poste venis kamparano, kiu veturigis porkojn al urbo. Tiel mi proksimiĝis mejlon post mejlo al Roterdamo. Tuj se la homoj ne apartenas al la polico, kaj tuj se ili ne volas esti alkalkulitaj al la polico, ili komencas esti tre simpatiaj estaĵoj, kiuj tute normale povas pensi kaj senti. Mi tute sincere rakontis al la homoj, kion mi travivis, kaj ke mi ne havas paperojn. Kaj ili ĉiuj tiel afablis, donis al mi manĝon, donis al mi varman, sekan angulon por dormi, kaj donis al mi bonajn konsilojn pri tio, kiel plej lerte preteriri la vojon de la polico.

Estas tre strange. Neniu ŝatas la policon. Kaj ĉe rompŝtelo oni vokas nur tial la policon, ĉar ne estas permesite mem draŝi la felon de la rompŝtelinto kaj forpreni mem la predon de li.

Ĉapitro 9

La nederlandaj guldenoj, kontraŭ kiuj mi ŝanĝis la tridek frankojn, ne tro helpis. Ĉar oni tute ne povas fidi monon, se oni ne havas ion kroman.

La kroma io venis en posttagmezo, tuj poste. Mi vagabondis laŭlonge de la haveno, kaj tie mi vidis proksimiĝi du virojn. Kiam ili proksimis, mi kaptis orele iom el ilia babilaĉo. Estas tiel drole aŭskulti paroli anglon. La angloj ĉiam asertas, ke ni ne ĝuste povas paroli la anglan; sed tion, kion tiuj homoj parolas, certe ne estas la angla. Tio tute ne estas lingvo. Nu, ne gravas, mi eĉ ne emas flari tiujn ruĝkapulojn. Sed nin ili ja same ne povas digesti. Tiel la afero denove ekvilibriĝas. Tiel tio iradas nun jam de cent kvindek kaj mi ne scias kiom da jaroj.

Nun la tuta supo kompreneble des pli superbolis, de kiam la granda skandalo komenciĝis.

Oni venas ekzemple al haveno, kie ili dike sidas kiel la beroj sur rubuso. En Aŭstralio, aŭ eble en Ĉinio aŭ Japanio. Kiel ĝuste la hazardo ludas. Oni emas iom tralavi la gorĝon kaj englitas en havenan tavernon. Tie ili sidas kaj staras nun, kaj apenaŭ oni eligis vorton, tuj la amuzo ekas: “Hej, Yank*.” Oni tute ne atentas pri la bovkapuloj, oni eltrinkas sian brandeton kaj intencas foriri.

* Yank (angle; slange): jankio, t.e. usonano

Kaj subite bruas voĉo el angulo: “Who won the war? Kiu gajnis la militon, Yank?” Scii mi volus, kial tio estu mia afero. Mi mem ne gajnis ĝin, tion mi certe scias. Kaj tiuj, kiuj vere opinias sin la gajnintoj, ankaŭ ne havas kaŭzon por ridi kaj ĝojus, se neniu parolus pri tio.

“Hej, Yank, who won the war?”

“Kion oni nun diru, se oni tute solas kaj tie estas du dekduoj da ruĝkapuloj? Se mi diras: ‘Ni!’, jen ili draŝos min. Se mi diras: ‘La francoj!’, jen ili draŝos min. Se mi diras: ‘Mi!’, ili ridos, sed tamen tradraŝos min. Se mi diras: ‘La dominioj, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando, Sudafriko!’, ili draŝos min. Se mi diras nenion, tio signifas: ‘Ni, la usonanoj!’ kaj ili draŝos min. Sed diri: ‘Vi gajnis ĝin’, tio estus impertinenta mensogo, kaj mensogi oni ne volas. Sekve oni tradraŝos min, kaj tion mi ne povas eviti. Tiaj estas tiuj bovkapuloj, kaj tamen oni diras eĉ nun: ‘la kuzoj de transe’. Ne miaj. Kaj tamen ili eĉ miras, se oni sentas sin naŭzita de ili.”

“Sed kion mi faru?”

“Sur kiu kesto vi estas?” mi demandis.

“Nu, malgranda jankio, kion vi faras ĉi tie? Ni ja ne vidis ŝipon el Usono.” Ili sentas sin superaj, ĉar ili jam suspektas la cinamon*.

* suspekti la cinamon (slange): jam antaŭsenti, pri kio temas

“Mi pobe elsaltis kaj nun ne povas levi la ankron.”

“Neniu asekurpoliso, ĉu?”

“Vi divenis.”

“Ĉu vi nun volas veturi kiel kaŝpasaĝero?”

“Mi devas. La ŝipo grundas, brulas.”

“Ni estas sur skota.”

“Kien vi elveturas nun?” mi demandis.

“Bulonjon, ĝis tie ni povos forstivi vin. Sed plu ne eblos. La ĉefo, la maato, estas hundo.”

“Bone, tiukaze mi iros Bulonjon. Kiam vi ekos?”

“Plej bone, se vi surŝipiĝos je la oka, tiam la ĉefo drinkos. Ni staros sur la unua ferdeko. Se mi ŝovos la ĉapon al la nuko, ĉio klaras, se mi faros nenion, tiukaze atendu ankoraŭ iom. Ne tiel paradu, ne montru vin. Sed, se ili vin kaptos, tiam prefere lasu platbati vian grimacilon ol diri, kiu pilotis vin, afero de honoro, ĉu vi komprenas?” Je la oka mi estis tie. La ĉapo estis ŝovita al la nuko. La maato ebriis kaj ne sobriĝis antaŭ Bulonjo, kaj tie mi elŝipiĝis kaj estis en Francio.

Mi ŝanĝis mian monon kontraŭ francaj frankoj. Tiam mi iris al la stacidomo, kaj tie staris la ekspresa trajno al Parizo. Mi aĉetis bileton por la unua stacio kaj sidiĝis en la trajno.

La francoj tro ĝentilas por molesti iun dum la veturo. Kaj jen mi subite troviĝis en Parizo. Sed tie ili kontrolis la biletojn, kaj mi ne havis bileton por Parizo.

Denove polico. Kompreneble, kiel povus funkcii sen polico? Ekis terura interbalbutado. Mi parolis kelkajn erojn de la franca lingvo, la aliaj homoj erojn de la angla. La plej multajn erojn mi devis diveni. De kie mi venis? El Bulonjo. Kiel mi venis al Bulonjo? Per ŝipo. Kie mi havas mian maristan dokumenton? Mi ne havas.

“Kio, vi ne havas maristan dokumenton?” Tiun ĉi demandon mi nun eĉ komprenus, se oni metus ĝin al mi hindustanlingve. Ĉar la gesto kaj la intonacio tiel ekzakte samas, ke mi povus erari neniam.

“Ankaŭ pasporton mi ne havas. Mi ankaŭ ne havas identigilon. Mi tute ne havas paperojn. Neniam havis paperojn.” Tion mi tuj diras per unu elspiro. Nun ili almenaŭ tiujn demandojn ne povas meti al mi kaj per tio pasigi la tempon. Ili efektive iom perpleksiĝas, ĉar ili nun tute perdis la fadenon. Dum kelka tempo neniu el ili scias, kion demandi aŭ diri. Feliĉe restis al ili ja la veturbileto, kiun mi ne havis. La postan tagon sekvas denove pridemandado. Mi trankvile lasas ilin pridemandi kaj paroli kaj demandi. Mi komprenas nenion. Sed fine klariĝas al mi, ke mi kaptis dek tagojn da prizono pro fervojtrompo aŭ io simila. Kiel mi sciu? Cetere, estis tute ne grave al mi. Tiel mi do alvenis Parizon.

La prizona kariero estis sufiĉe gajiga. Unua tago: enprizoniĝo, banado, kontrolo de la saneco, eldono de la tolaĵo, disdono de ĉeloj. La unua tago pasis.

Dua tago: veni al la kasadministranto por kvitanci la sumon, kiun mi posedis, kiam ili arestis min. Ankoraŭfoja konstato de mia persono kaj registriĝo en dikaj libroj. Posttagmeze: aŭdienco ĉe la prizona pastro. Li parolis bone la anglan. Li asertis tion. Sed tio certe estis la angla lingvo parolita, kiam Vilhelmo la Konkeranto ankoraŭ ne albordiĝis Anglujon, ĉar mi komprenis de tiu bona angla lingvo eĉ ne vorton, sed mi ne montris tion. Se li parolis pri Dio, li ĉiam diris “goat*”, kaj mi opiniis, ke li parolas pri kaprino. Per tio ankaŭ la dua tago pasis. Tria tago: Antaŭtagmeze oni demandas min, ĉu mi jam iam alkudris antaŭtukajn bendojn. Mi diris, ke ne. Posttagmeze oni informis min, ke ili min envicigos en la antaŭtukan sekcion. Tiel finiĝis la tria tago.

* goat (angle): ‘kaprino’, ĉar la prizona pastro misprononcis la anglan vorton ‘God’ (Dio)

Kvara tago: Antaŭtagmeze oni donis al mi tondilon, kudrilon, tutan kudrilon, fadenon kaj fingringon. La fingringo ne havis la ĝustan grandecon. Sed ili diris al mi, ke ili ne havas alian. Posttagmeze ili montris al mi kiel meti la tondilon, la kudrilon kaj la fingringon ĉiam videble sur la tabureton, kaj kiel meti la tabureton en la mezon de la ĉelo, kiam mi forlasos la ĉelon por rondiro. Ekstere apud la pordo ili fiksis afiŝon kun la surskribo: “Posedas tondilon, kudrilon kaj fingringon.” Tiel la kvara tago pasis.

Kvina tago: Dimanĉo. Sesa tago: Antaŭtagmeze oni kondukas min al la laborhalo. Posttagmeze ili montras al mi mian lokon en la laborhalo. La sesa tago pasis.

Sepa tago: Antaŭtagmeze ili montras al mi la prizonulon, kiu instruu min kiel alkudri antaŭtukajn bendojn. Posttagmeze la prizonulo diras al mi, ke mi jam enkudriligu la fadenon. La sepa tago pasis.

Oka tago: La instrumajstro montras al mi, kiel li alkudras antaŭtukajn bendojn. Posttagmeze sekvas la banado kaj pesado. La oka tago pasis.

Naŭa tago: Antaŭtagmeze mi devas veni al la direktoro. Oni informas min pri tio, ke morgaŭ finiĝos mia tempo en la prizono, kaj oni demandas min, ĉu mi havas ion por plendi. Tiam mi devas skribi mian nomon en la gastlibron. Posttagmeze ili montras al mi kiel alkudri antaŭtukan bendon. La naŭa tago pasis.

Deka tago: Antaŭtagmeze mi alkudras antaŭtukan bendon. Mia instrumajstro rigardadas la alkudritan bendon post horo kaj duono kaj tiam diras, ke ĝi ne estas bone alkudrita, ke li devas malkudri ĝin. Posttagmeze mi denove alkudras antaŭtukan bendon. Ĝuste kiam mi alkudris unu el la finaĵoj, oni vokas min por la preparo de mia liberigo. Oni pesas min kaj kontrolas mian sanecon, mi rericevas miajn civilajn vestojn, kiujn mi rajtas surmeti, kaj poste mi povas promeni en la korto. La deka tago pasis.

La venontan tagon je la sesa ili demandas min, ĉu mi volas matenmanĝi ankoraŭ. Mi diras ke ne, kaj ili kondukas min al la kasadministranto, kie mi devas atendi kelkan tempon, ĉar li ankoraŭ ne ĉeestas. Poste mi tamen ricevas matenmanĝon, kaj fine la kasadministranto alvenas, kiu redonas mian monon, kion mi devas kvitanci. Tiam mi ricevas dekkvin centimojn por la farita laboro, ekde nun estis libera kaj povis foriri. Multajn enspezojn mi ne alportis al la franca ŝtato, kaj ĉu nun la fervojo povas imagi al si, ke ĝi ricevis la pagon, tio estas plia demando. Sed tuj ekstere la polico min denove akceptis.

Oni avertis min. Ene de dekkvin tagoj mi forlasu la landon, per la sama vojo, kiun mi envenis. En la kazo, ke oni trovos min post paso de la dekkvin tagoj interne de la landlimoj, oni procedos kontraŭ mi laŭ la determinoj de la leĝoj. Do kontraŭ min procedos. Kion tio signifas, ne estis al mi klare. Eble pendumi aŭ rosti sur ŝtiparo.

Kial ne? En tiu ĉi epoko de la perfektigita demokratio, senpasporta homo, kiu pro tio ankaŭ ne rajtas baloti, estas herezulo. Ĉiu epoko havas siajn herezulojn, kaj ĉiu epoko havas sian inkvizicion. En la nuna epoko la pasporto, la vizo kaj la enmigrada anatemo estas la dogmoj, sur kiuj sin apogas la nepoveco erari, je kiuj oni devas kredi, ĉar alie oni devas elteni la diversajn gradojn de torturoj. Pli frue la princoj estis la tiranoj, nun la ŝtato estas la tirano. La fino de tiranoj ĉiam estas detroniĝo kaj revolucio, tute egale, kiu estas la tirano. La libero de la homo estas tro praorigine ligita kun ties tuta ekzistado kaj volado, ol ke la homo longe povus elteni iun tiranecon, eĉ se la tiraneco aperus en la velure mola mensogomantelo de la kundecida rajto.

“Vi ja devus havi iun paperon, kara amiko,” diris la oficiro, kiu avertis min. “Sen paperoj vi certe ne ĉiam povos vagabondi.”

“Eble mi foje iru al mia konsulo.”

“Al via konsulo, ĉu?” La intonacion mi konis. Ŝajnas, ke mia konsulo estas konata en la tuta mondo.

“Ja kion vi volas ĉe via konsulo? Vi ja ne havas paperojn. Li kredos al vi eĉ ne silabon, se vi ne havas paperojn. Li nur paperojn akceptas. Pli bone, se vi tute ne irus tien, alie ni neniam povos liberiĝi de vi kaj vi ripozos dum via tuta vivo sur nia dorso.”

Kiel diris la romianoj? La konsuloj atente gardu la respublikon kontraŭ malbonoj. Kaj certe povus okazi multe da malbono al la respubliko, se la konsuloj ne malhelpus, ke iu, kiu ne havas paperojn, revidas sian patrion. “Sed iun paperon vi certe devus havi. Vi ja ne bone povus vagabondi sen paperoj dum via tuta cetera vivo.”

“Jes, tion ankaŭ mi pensas, ke mi devus havi iun paperon.”

“Mi ne povas doni paperon al vi. Surbaze de kio? Ĉio, kion mi povas doni, estas liberiga atesto de la prizono. Tia papero ne tre taŭgas. Tiukaze prefere neniun. Kaj sur ĉiun alian paperon mi povus skribi nur, ke la montranto asertas esti tiu aŭ tiu ĉi, ke li venis de tie aŭ tie. Sed tia papero estas senvalora, ĉar ĝi ne estas pruvilo; ĝi eldiras nur, kion vi diras. Kaj vi kompreneble povas rakonti tion, kion vi volas, ĉu veron, ĉu ne. Eĉ se estus la vero, necesus pruvo pri tio. Mi tre bedaŭras, mi ne povas helpi al vi. Mi avertis vin oficiale, vi devas forlasi la landon. Iru, mi proponas, al Germanio. Ankaŭ tio estas tre bela lando.” Kial ili ĉiuj intencas sendi min al Germanio? Tion mi volonte scius.

Ĉapitro 10

Nun mi restis unue kelkajn tagojn en Parizo, por atendi, kio okazos. Okazaĵoj foje kaj foje pli bone povas helpi progresi ol la plej belaj planoj. Mi ja nun havis rajton rigardi Parizon. Mia veturbileto estis pagita, mian manĝaĵon en la prizono mi perlaboris. Tiel mi ne plu ŝuldis ion al la franca ŝtato kaj rajtis piedi sur francaj pavimoj.

Sed, se oni tute ne scias kion fari, oni ekhavas tre diversajn superfluajn ideojn. Tian superfluan ideon mi ekhavis en iu bela tago, kaj ĝi kondukis min al mia konsulo. Ke estas tute senespere, mi sciis jam antaŭe. Sed mi pensis, ke domaĝas neniam, se oni kolektas spertojn pri homoj. Ĉiuj konsuloj estas gisitaj en la sama muldilo kiel preskaŭ ĉiuj oficistoj. Ili uzas laŭvorte la samajn parolformulojn, kiujn ili devis prezenti ĉe siaj ekzamenoj, ili fariĝas dignaj, seriozaj, ordonemaj, devotaj, indiferentaj, enuantaj, interesiĝemaj kaj profunde malĝojaj je la samaj okazoj, kaj ili fariĝas bone humoraj, gajaj, afablaj kaj babilemaj ĉe la samaj okazoj, sendepende de tio, ĉu ili servas Usonon, aŭ Francion, Anglion aŭ Argentinon. Scii, kaj precize scii, kiam ili montru unu el tiuj emocioj,

estas la tuta saĝo, kiun bezonas tia oficisto. Sed de tempo al tempo ĉiu oficisto foje forgesas sian saĝon kaj fariĝas dum tridek sekundoj homo. Jen oni tute ne rekonas lin, tiam li komencas turni la internan haŭton eksteren. Sed la plej interesa momento estas, kiam li subite sentas, ke la interna haŭto nudas, kaj li rapide rekrustigas ĝin. Por travivi tiun momenton kaj por pliriĉiĝi je sperto, mi iris al la konsulo. La danĝero estis, ke li kontestos min, ke li transdonos min oficiale al la franca polico, ke ili forprenos de mi la eblon libere iri mian vojon, ĉar tiam la polico observus min kaj mi devus fari raporton pri ĉiu el miaj paŝoj, kiun mi faris aŭ intencas fari.

Unue mi devis atendi dum la tuta antaŭtagmezo. Poste oni fermis. Ankaŭ posttagmeze ne venis mia vico. Per sonoj kiel ni ja ĉiam devas atendi, kien ajn ni venas. Ĉar pri tiu, kiu ne posedas monon, oni supozas, ke tiu havas almenaŭ senmezureble multe da tempo. Tiu, kiu posedas monon, povas aranĝi aferojn per mono; kiu ne havas monon por prezenti, devas pagi per sia tempo kaj sia pacienco. Se oni eĉ ekribelas aŭ esprimas sian senpaciencon laŭ neŝatata maniero, tiukaze la oficisto scipovas iri tiom da kromvojoj, ke oni devas pagi per la kvarobla tempo. Tial oni cedas al la tempopuno, al kiu oni estas kondamnita.

Sidis tie tuta vico de tiuj, kiuj devis oferi sian tempon. Kelkaj sidis jam dum tagoj. Aliaj estis jam sesfoje senditaj tien aŭ tien, ĉar tio mankis kaj tio ĉi ne havis la preskribitan formon, aŭ, pli bone, uniformon.

Jen malgranda, nekredeble dika damo enĵetiĝis, tiel nekredeble grasa. Ne imageblis, kiel grasa ŝi estis. En tiu ĉambro, kie la skeletecaj figuroj atende sidis sur la benkoj, per siaj kapmalantaŭoj preskaŭ tuŝantaj la mure fiksitan stelflagon, kies dimensio tiel gigantis, ke ĝi plenigis la tutan muron. En tiu ĉi ĉambro, kie senkulpaj, laborpretaj kaj laborspertaj homoj atende sidis kun vizaĝesprimo, kvazaŭ post tiuj multnombraj pordoj oni tiumomente subskribas ilian mortkondamnon, la grasa damo efikis kiel malica ofendo. Ŝi havis peĉe nigran, olean, buklan hararon, okulfrape kurban nazon kaj tre kurbajn krurojn. Ŝiaj brunaj okuloj tiel gape elrigardis el la grasa pastovizaĝo, kvazaŭ ili volus elŝveli el la kavoj en la sama momento. Ŝi estis vestita per la plej bona, kion riĉo povas aĉeti. Ŝi anhelis kaj ŝvitis, kaj sub la ŝarĝo de siaj perloĉenoj, orgarnaĵoj kaj briliantbroĉoj ŝi ŝajnis preskaŭ kolapsi. Se ŝi ne estus havinta tiom da pezaj platinringoj ĉirkaŭ la fingroj, la fingroj certe krevintus. Apenaŭ ŝi malfermis la pordon, jen ŝi jam kriis: “Mi perdis mian pasporton. Kie estas la sinjoro konsulo? Mi tuj bezonas novan pasporton.” Ho, vidu, ankaŭ aliaj homoj povas perdi sian pasporton. Kiu pensus tion? Mi kredis, ke tio povas okazi nur al maristo. Bone, Fanny, ĝoju, la sinjoro konsulo tuj rakontos al vi tekston pri nova pasporto. Eble vi alkudros la alian bendofinaĵon de la antaŭtuko. Kiel ajn malagrabla estis al mi la damo pro sia sintruda karaktero, mi sentis simpation al ŝi, la simpation de tiuj, kiuj estas alforĝitaj en la sama galero.

La akcepta sekretario tuj salte stariĝis: “Memkompreneble, M’me*, nur momenton. Bonvolu!” Li prenis seĝon kaj petis riverence la damon, ke ŝi sidiĝu. Li alportis tri formularojn, interparolis mallaŭte kun la damo kaj skribis sur la formularojn. La skeletecaj figuroj ĉiuj devis mem plenigi la formularojn, kelkaj kvar- aŭ kvinfoje, ĉar ili estis nebone plenigitaj. Sed la damo evidente ne kapablis skribi, kaj tial estis nur gesto de helpopreteco, ke la sekretario transprenis por ŝi tiun etan penon.

* M’me (france): sinjorino. Kion Traven rakontas pri la damo estas tute reala maljustaĵo, sed ke li rakontas tion iomete antisemiteme, ne estas hazardo, sed sekvo de la miskomprenemo de Marut kaj de multaj samtempanoj, ke estas io tipe juda fari negocojn. Nur en la mahagonoromanoj li tute forlasos tiujn cetere ankaŭ jam antaŭe nur tre rarajn antisemitaĵojn. Liaj plej proksimaj batalamikoj en Munkeno, Gustav Landauer, Erich Mühsam kaj dr-o Levine estis judoj. Kaj unu el liaj du plej ŝatataj germanaj verkistoj estis la judo Heinrich Heine. La alia verkisto estis Johann Wolfgang von Goethe.

Kiam la formularoj estis plenigitaj, li salte stariĝis kaj portis ilin tra unu el la pordoj, malantaŭ kiuj la mortkondamnoj estas subskribataj.

Li revenis tre rapide kaj diris duonlaŭte kaj ĝentile al la grasulino: “Mr. Grgrgrgs* deziras vidi vin, M’me. Ĉu vi havas tri fotografaĵojn ĉemane?” La grasa nigraharara damo havis la fotojn ĉemane kaj donis ilin al la helpopreta sekretario. Tiam ŝi malaperis malantaŭ la pordon, kie oni decidas pri la sortoj de la mondo.

* Mr. Grgrgrgs: dadaisma nomo

Nur tute malmodernaj homoj eĉ nuntempe plu kredas, ke la sortoj de la homoj decidiĝas en la ĉielo. Tio estas lamentinda eraro. La sortojn de la homoj, la sortojn de milionoj da homoj, decidas usonaj konsuloj, kiuj devas zorgadi pri tio, ke neniu malutilo trafu la respubliko. Jes, sinjoro.

La damo ne longe enestis en tiu ĉambro de misteroj. Elvenante ŝi fermis sian retikuleton. Ŝi fermis ĝin per forta energia klako. Kaj la klako kriĉis akrevoĉe: “Dio, ni ja havas, kio necesas por tio, vivi kaj lasi vivi.” La sekretario tuj stariĝis, duone elvenis de malantaŭ sia tablo, kaj movetis la seĝon, sur kiu la damo estis sidinta. La damo sidiĝis nur rande de la seĝo, malfermis sian retikulon, traserĉis ĝin dum kelka tempo, elprenis pudroskatoleton kaj lasis kuŝi la malfermitan retikulon sur la tablo, dum ŝi pudris sin. Kial ŝi jam denove devis pudri sin, kvankam ŝi certe nur antaŭ minuto sin pudris, ne estis tute klare.

La sekretario palpserĉis nun per siaj manoj sur la tuta tablo, por trovi iun paperon, kiun li certe metis al malĝusta loko. Finfine li trovis la folion, kaj ĉar ankaŭ la damo intertempe jam finpudris sin, ŝi prenis la retikulon al si, enmetis la pudroskatoleton kaj plian fojon tiel fermklakis la retikulon, ke la retikulo eligis la saman akran kriĉon kiel nelonge antaŭe.

La skeletecaj figuroj sur la benkoj ne aŭdis la akran kriĉon. Ili ĉiuj ŝajne estis elmigremuloj, kiuj ankoraŭ ne komprenis la mondlingvon klakan*, ĉar ili ne havis ion por povi klaki. Tial ili ja devis sidi sur la benkoj. Tial oni ja ankaŭ ne proponis kun riverenco seĝon al ili. Tial ili ja ankaŭ devis atendi, ĝis ilia vico venos, precize laŭ la numera sinsekvo.

* mondlingvon klakan: B. T. sciis pri la “artefaritaj lingvoj”, sed ne akceptis ilin. En “Lando de l’ printempo” (1928) li skribis: “Kaj malhelpas la klopodoj krei novajn arte faritajn lingvojn, dume estas multe pli utile studi unu el la grandaj regantaj vivantaj lingvoj, kiuj disvolviĝis nature. En la sama tempo, dum kiu ĉiuj laboristoj de la mondo povas lerni artlingvon, ili ankaŭ lernas vivantan lingvon, la hispanan aŭ anglan, por interproksimiĝi. Ne per arte farita lingvo, sed per vivanta lingvo oni lernas kompreni aliajn popolojn.”

“Ĉu vi ankoraŭfoje povus viziti nin post tridek minutoj, M’me, aŭ ĉu ni sendu la pasporton al via hotelo?” Ĝentila oni estas en usona konsulejo.

“Mi alveturos post horo. Mi ja subskribis la pasporton jam interne.” La damo ekstaris. Kiam ŝi revenis post horo, mi sidis ankoraŭ tie. Sed la grasa damo ricevis sian pasporton.

Ĉi tie mi finfine ricevos mian pasporton. Tion mi sciis. La sekretario ne devos sendi ĝin en mian hotelon, mi tuj kunprenos ĝin mem. Kaj se mi denove ricevos pasporton, tiam mi ankaŭ denove veturos sur ŝipo, se ne sur hejmlanda ŝipo, do tamen certe sur angla aŭ nederlanda aŭ dana. Almenaŭ mi ricevos denove laboron kaj havos la ŝancon, tamen iam trovi hejmlandan ŝipon en iu haveno, kie oni bezonas ferdeklaboriston. Mi ja ne nur povas farbi, mi ankaŭ scipovas poluri latunon; ĉar, se oni ne povas farbi ion, oni ĉiam poluras latunon.

Mi vere tro hastis pri mia juĝo. La usonaj konsuloj pli bonas ol ilia reputacio, kaj tion, kion diris al mi la belgaj, nederlandaj kaj francaj policistoj pri la konsuloj, estis nenio alia ol nacia envio.

Sed finfine venis la tago kaj la minuto, kiam estis la vico de mia numero kaj oni vokis min. Miaj skeletecaj benkaj kunuloj ĉiuj devis trairi alian pordon por ricevi la mortbaton. Mi estis escepto. Ili vokis min al Mr. Grgrgrgs aŭ kiel ajn la viro nomiĝis. Tiu ĉi estis la viro, kiun mi elkore deziris vidi; ĉar li estis tiu, kiu vere kapablas kompreni la zorgojn de homo, kies pasporto perdiĝis. Se neniu alia en la tuta vasta mondo helpus al mi, li helpos al mi. Li helpis al la orogarnita damo, des multe pli kaj multe pli rapide li helpos al mi. Estis bona ideo de mi, kiu forlogis min ĉi tien, por ankoraŭfoje serĉi mian fortunon.

Ĉapitro 11

La konsulo estas malgranda, magra viro, kiu tute elsekiĝis dum siaj deĵoraj jaroj. “Sidiĝu,” li diris kaj mangestis al la seĝo antaŭ sia skribtablo. “Kiel mi povas servi al vi?”

“Mi deziras havi pasporton.”

“Ĉu vi perdis vian pasporton?”

“Ne mian pasporton, sed mian maristodokumenton.”

“Aĥ, tiel, vi estas maristo?” Ekde tiu frazo li ŝanĝis sian paroltonon. Kaj tiu ĉi nova parolmaniero, kiu miksiĝis kun ia tre stranga suspektemo, daŭras nun dum kelka tempo kaj difinas la karakteron de nia interparolo.

“Mi perdis mian ŝipon.”

“Pro ebrio, ĉu?”

“Ne. Mi tute ne trinkas tiun venenon, eĉ ne guton. Mi estas seka kiel abstemulo.”

“Ĉu vi ne diris, ke vi estas maristo?”

“Tio mi vere estas. Mia ŝipo tri horojn pli frue ekveturis ol anoncite. Estis decidite, ke ĝi elveturu kun la alta tajdo, sed ĉar la ŝipo ne havis kargon, ĝi ne bezonis atenti la tajdon.”

“Kaj sekve viaj paperoj restis sur la ŝipo?”

“Jes.”

“Tion mi jam supozis. Kiun numeron via maristodokumento havas?”

“Tion mi ne scias.”

“Kaj kie oni pretigis ĝin por vi?”

“Tion mi ne povas diri tiel precize. Mi veturis sur bordŝipoj el Boston, el Nov-Jorko, el Baltimore, el Filadelfio, sur la Golfa Fluo kaj eĉ okcidente. Mi ne povas rememori, kie la dokumento estis pretigita.”

“Tion mi jam supozis.”

“Oni ja ne ĉiutage rigardas sian dokumenton. Mi neniam rigardis ĝin, dum la tempo, kiam mi havis ĝin.”

“Jes.”

“Ĝi ĉiam estis en mia poŝo.”

“Ĉu ŝtataniĝinta?”

“Ne. Naskita en la lando.”

“Ĉu registrita, la naskiĝo?”

“Mi ne scias, mi ankoraŭ tro etis, kiam mi naskiĝis.”

“Do ne registrita.”

“Tion mi ne scias,” mi diris.

“Sed mi scias tion.”

“Tiukaze vi ne bezonas pridemandi min, se vi scias ĉion.”

“Ĉu eble mi volas havi pasporton?” li rediris.

“Tion mi ne scias, sinjoro, ĉu vi volas havi pasporton.”

“Ja vi volas havi pasporton, ne mi. Kaj se mi donu pasporton, vi certe devas permesi al mi fari demandojn. Ĉu ne?” La viro pravis. Tiuj homoj ĉiam pravas. Tio estas tre facila por ili. Unue ili faras la leĝojn, kaj poste oni starigas ilin, por enblovi vivon en la leĝojn.

“Ĉu vi havas daŭran adreson en Usono?”

“Ne, mi loĝas sur miaj ŝipoj, aŭ se mi ne veturas sur ŝipoj, mi loĝas en maristaj hejmoj kaj gastejoj.”

“Do neniu daŭra loĝejo, ĉu membro en registrita klubo?”

“Kiu, mi? Ne.”

“Gepatrojn?”

“Ne, ili mortis.”

“Parencojn?”

“Dank’ al la ĉielo, ne. Se mi havus iujn, mi forĵurus ilin.”

“Ĉu vi balotis?”

“Ne. Neniam.”

“Sekve vi ankaŭ ne troviĝas en la registroj de balotintoj.”

“Certe ne. Mi ankaŭ ne balotus, se mi estus sur firma tero.” Li rigardas min nun dum longa tempo, sufiĉe stulte kaj perpleksa. La tutan tempon li ridetis kaj ludis kiel sia kolego en Roterdamo per krajono. Kion tiuj homoj farus, mi demandas al mi, se ne plu estus krajonoj? Sed tiukaze certe estus liniilo aŭ inksorbilo aŭ telefonŝnuro aŭ la okulvitroj aŭ kelkaj paperfolioj aŭ formularoj, kiujn oni kunfaldus aŭ malfaldus. Oficeja ĉambro estas tiel bone ekipita, ke la enestanto neniam enuas. Pensojn, pri kiuj li povas okupiĝi, li ne havas; kaj se li ekhavas iujn, li kutime ĉesas esti oficisto, kaj fariĝas societema homo. Se la fingroj iutage ne plu povus ludi per la ilaro, kiu troviĝas sur la inventarlistoj, ili eble ludus kaj borus je la fundamentoj, kaj tion la fundamentoj ne povus elteni.

“Do, mi ne povas doni al vi pasporton.”

“Kial ne?”

“Ja pro kio? Pro viaj nuraj eldiroj? Tion mi ne povas fari. Tion mi eĉ ne rajtas. Mi ja devas povi montri dokumentojn. Mi ja devas raporti, surbaze de kiuj pruvoj mi pretigis la pasporton por vi. Diru, kiel vi povas pruvi al mi, ke vi estas usonano, ke mi estas devigita okupiĝi pri vi?”

“Sed tion vi ja povas aŭskulti?”

“Kiel? Pro la lingvo?”

“Kompreneble. Tio ne estas pruvo. Prenu la kazon de Francio. Ĉi tie vivas miloj, kiuj france parolas kaj ne estas francoj. Ĉi tie estas rusoj, rumanoj, germanoj, kiuj pli bone kaj pli pure parolas la francan ol la francoj mem. Ĉi tie estas miloj, kiuj naskiĝis ĉi tie kaj ne estas ŝtatanoj. Aliflanke trans la maro estas centmiloj, kiuj apenaŭ kapablas paroli la anglan kaj pri kies usona ŝtataneco ne ekzistas eĉ la plej eta dubo.”

“Sed mi ja naskiĝis en la lando.”

“Tiukaze vi kompreneble povas esti usona civitano. Sed ankaŭ en tiu kazo vi devus pruvi ankoraŭ, ke via patro ne rezervis por vi alian ŝtatanecon, kiun vi ne malelektis, kiam vi plene aĝiĝis.”

“Jam miaj prageavoj estis usonanoj kaj ankaŭ jam iliaj gepatroj.”

“Pruvu tion, kaj mi devos pretigi pasporton por vi, ĉu mi volas aŭ ne. Konduku ĉi tien la prageavojn aŭ almenaŭ la gepatrojn. Sed mi volas decide plifaciligi la aferon, pruvu, ke vi estas naskita en Usono.”

“Sed kiel mi pruvu, se la naskiĝo ne estas registrita.”

“Tio certe ne estas mia kulpo.”

“Eble vi eĉ kontestas, ke mi efektive naskiĝis*?”

* “Eble vi eĉ kontestas, ke mi efektive naskiĝis?”: Hal Croves, la viro, kiu ĉiam asertis, ke li ne estas Traven, en intervjuo diris: “... Ne temas nur pri pasportoj. Temas pri tio, ke homoj sub modernaj kondiĉoj estas devigitaj ... Se oni ne havas pasporton, ankaŭ ne plu eblas pensi pri la animo de homo, la homo estas tute perdita.” Ret Marut plurfoje en sia vivo provis ricevi pasporton: en la jaro 1914 en Barmen (?), 1915 aŭ 1916 en Kolonjo, en marto de 1917 en Munkeno kaj marte de 1924 en Londono.

“Ĝuste. Tion mi kontestas. La fakto, ke vi staras ĉi tie antaŭ mi, ne estas pruvo por mi, ke vi estas naskita. Mi devas kredi tion. Tiel, kiel mi devus kredi, ke vi estas usonano, usona civitano.”

“Do, vi eĉ ne kredas, ke mi estas naskita? Tio ja vere estas la limo de ĉio ebla.” La konsulo ridetis sian plej belan oficejan rideton: “Ke vi estas naskita, mi ja devas kredi; ĉar mi vidas vin ĉi tie per miaj okuloj. Se mi nun pretigus pasporton por vi kaj pravigus ĝin hejme ĉe la instancoj tiumaniere, ke mi skribus en mia raporto: ‘Mi vidis la viron kaj kredas, ke li estas usona civitano!’, tiukaze facile povus okazi, ke ili eksigos min. Tion, kion mi kredas, la instancoj hejme ne volas scii. Ili volas scii nur tion, kion mi certe scias. Kaj tion, kion mi certe scias, mi ĉiam devas povi pruvi. Vian ŝtatanecon kaj vian naskiĝon mi ne povas pruvi.” Foje kaj foje oni emas bedaŭri, ke ni ankoraŭ ne estas faritaj el papermaĉaĵo; ĉar tiel oni vidus pro la stampo, ĉu ni estas produktitaj en la fabriko Usono aŭ en la fabriko Francio aŭ en la fabriko Hispanio, kaj la konsuloj ŝparus la penon disipi sian valoran tempon pro tiaj stultaĵoj.

La konsulo ĵetis la krajonon for de si, ekstaris, iris al la pordo kaj vokis nomon. Sekretario envenas, kaj la konsulo diras al li: “Trarigardu foje. Kiun nomon vi havas?” Li turnas sin al mi. “Ha jes, mi jam rememoras, Gale*, ĝuste. Do rigardu, tuj.”

*

Gale (angle): ventego, sed ankaŭ trovebla en la vorto Galileo, kien Jesuo foriris, ĉar profeto ne havas honoron en sia propra lando. (Sankta Johano, 4. 43-44). Ret Marut/ Traven devis forlasi Germanion, ĉar li estis serĉata ŝtatkrimulo pro la revoluciaj okazaĵoj en Munkeno en la jaro 1919. Por Marut Kristo estis “spartakisto kaj komunisto”, “kiu diferencis disde la komunistoj nur en tiu punkto, ke li ne bezonis Ruĝan Armeon.” Li ankaŭ skribis en sia anarkiema kontraŭmilita gazeto ‘Der Ziegelbrenner’ (La brikofaristo): “Jesuo estis homo kiel vi kaj mi, kaj tial li tiel gravas.” Gerard Gale, verŝajne konato de B. Traven, eldonis de 1917-1921 kun sia vivkunulino Magdalena E. Gale la revolucieman gazeton “Gale’s Monthly” en Meksiko, ĝuste en tiu tempo, kiam Marut en Germanio eldonis “La brikofariston”. Ribelon de anglaj brikofaristoj F. Engels priskribis en la jam menciita libro ‘Situacio de la laborista klaso en Anglio’. Plie la nomo Gale enestas en la vortoj galeaso kaj galero.

La nomo Marut devenas laŭ la supozo de la esploristo Rolf Recknagel verŝajne de la praa hinda literaturo, kie la marutoj aperas kiel ŝtormestaĵoj. Ili estas la kunuloj de Rudra ĉe la venko kontraŭ la demonoj. En la Rigvedo la marutoj laŭ Recknagel estas tiel karakterizitaj: “Ilian devenon scias neniu; nur ili mem scias la naskiĝlokon unu de la alia. Kun flugiloj unu kovras la alian kaj kune ili batalas, la ventfuriozaj falkoj ... Tial kun la marutoj la aro kapablas multon. Bela estas via sovaĝeco, kolera estas via senco, kiel de muĝanta Muni (ekstazulo) ...” Krome oni supozas, ke Ret Marut estas anagramo por la germana “der Traum”, la sonĝo. Sonĝoj povas esti utopiaj, sed Traven sciis ankaŭ pri taoismaj sonĝinterpretadoj, laŭ kiuj ne estas tiel certa, kio estas pli reala, la sonĝo aŭ la tielnomata reala mondo?

La viro lasas duone malferma la pordon, kaj mi vidas lin elserĉi ĉe ŝranko, kie miloj da flavaj kartoj estas stakigitaj, la literon G pro mia nomo. Estas la kartoj de la deportitoj, nedeziratoj, pacifistoj kaj konataj anarkiistoj. La sekretario revenas. La konsulo, kiu dum tiu tempo staris ĉe la fenestro kaj rigardis malsupren, turnas sin: “Nu?”

“Ne enestas.” Tion mi sciis antaŭe. Nun mi ricevos mian pasporton. Tiel rapide ne. La sekretario foriris denove kaj fermis la pordon post si. La konsulo diras nenion, sidiĝas denove ĉe sia skribotablo, rigardas min dum kelka tempo kaj ne scias plu, kion demandi? Liaj ekzamenaj demandoj sufiĉis ŝajne nur ĝis tiu punkto. Nun li ekstaras kaj forlasas la ĉambron. Ĉiukaze li serĉas konsilon en unu el la aliaj sanktaj ĉambroj. Mi ne plu havas ion por fari kaj rigardas la bildojn sur la muro. Ĉiuj montras konatajn vizaĝojn; la vizaĝo de mia propra patro ne tiel intimas al mi kiel tiuj vizaĝoj. Vaŝington, Franklin, Grant, Lincoln. Viroj, kiuj tiom hatis la burokratismon kiel hundo la katojn. “La lando estu por ĉiam la lando de la libero, kie la persekutatoj kaj ĉasatoj trovu rifuĝejon, se ili nur estas bonvolaj.”

“Tiu ĉi lando apartenu al tiuj, kiuj loĝas en ĝi.”

Sed kompreneble, tio ja ne povas pluiri ĝis eterne. “La lando apartenu al tiuj, kiuj loĝas en ĝi.” La puritana konscienco ne permesis diri, precize kaj koncize: “La lando apartenas al ni, al la usonanoj.” Jen estis la indianoj, al kiuj la lando estis donita de Dio, kaj la leĝojn de Dio la puritano devas respekti. “Kie la persekutatoj kaj ĉasatoj trovu rifuĝejon.” Tute bone, se ĉiuj, kiuj tie loĝas, estas persekutatoj kaj ĉasatoj el ĉiuj eblaj landoj. Kaj la idaro de tiuj persekutitoj kaj ĉasitoj riglas la landon, kiu estis donita al ĉiuj homoj. Kaj por ĝisfine perfektigi la rigladon, por ke ankaŭ muso ne povu tragliti, ili riglas kontraŭ la propraj filoj. Sub la masko de la propra filo povus ja enŝteliĝi la filo de najbaro.

La konsulo revenas kaj residiĝas. Li trovis novan demandon.

“Vi ja eble povus esti fuĝinta prizonulo aŭ iu, kiu estas serĉata pro grava krimo. Kaj mi pretigus por vi pasporton kun la nomo nomita de vi, kaj mi protektus vin per tiu pasporto kontraŭ la justa persekuto.”

“Jes, tion vi farus. Mi nun akceptas, ke mia vizito estis tute sensenca.”

“Mi vere tre bedaŭras, ke mi ne povas helpi al vi. Miaj kompetentoj ne etendiĝas sufiĉe vaste por pretigi pasporton aŭ iun paperon, kiu povus servi al vi kiel legitimaĵo. Vi devintus gardi pli zorgeme vian maristodokumenton. Tiajn aĵojn oni ne perdu en tiu ĉi tempo, en kiu la pasporto pli necesas ol io ajn*.”

* pasporto pli necesas ol io ajn alia: Bertolt Brecht skribis ironie en “Interparoladoj de fuĝintoj”, ke la pasporto el ĉiuj partoj de la korpo estas la plej grava.

“Sed nun mi tamen ŝatus scii unu aferon.”

“Nome?”

“Estis ĉi tie tre dika sinjorino kun multaj briliantaj ringoj, kiujn ŝi apenaŭ povis porti, ja ankaŭ ŝi perdis sian pasporton, kaj vi tuj donis pasporton al ŝi. Tio daŭris nur tridek minutojn.”

“Sed tio estis ja la sinjorino Sally Marcus el Nov-Jorko, vi certe jam aŭdis la nomon. La granda banko,” li diris per gesto kaj intonacio, kvazaŭ li dirus: Tio estis ja la Princo de Kimrujo kaj ne maristo, kies ŝipo forveturis.

Li certe rimarkis je mia mieno, ke tiel rapide mi ne povis kapti la sencon, ĉar li aldonis: “Vi certe jam aŭdis la nomon, ĉu? La granda banko en Nov-Jorko?” Mi dubis eĉ nun kaj diris: “Sed mi apenaŭ kredas, ke la damo estas usonanino, multe pli facile mi kredus, ke ŝi naskiĝis en Bukareŝto.”

“De kie vi scias tion? Sinjorino Marcus efektive naskiĝis en Bukareŝto. Sed ŝi estas usona civitano.”

“Ĉu ŝi havis sian ateston de ŝtataneco ĉe si?”

“Kompreneble ne. Kial?”

“Kiel vi do scias, ke ŝi estas usona civitano? Bone paroli la anglan ŝi ne lernis ĝis nun.”

“Por tio mi ne bezonas pruvon. La bankiero Marcus estas ja konata. Ŝi transveturis en luksokajuto sur la ‘Majestic*’.”

* Majestic (angle): la majesta

“Nun finfine mi komprenas. Mi transveturis nur en antaŭferdeka kajuto sur frajtŝipo kiel ferdeklaboristo. Kaj tio pruvas tute nenion. Granda banko kaj luksa kajuto pruvas ĉion.”

“La kazo estas ja tute alia, Mr. Gale. Mi diris al vi, ke mi povas fari por vi nenion. Mi eĉ ne rajtas fari ion por vi. Paperojn mi ne rajtas doni al vi. Mi persone kredas, kion vi diris. Sed se la polico kondukus vin al mi, por ke mi agnosku kaj akceptu vin, tiukaze mi glate forneus vin kaj kontestus vian ŝtatanecon. Mi ne povas fari ion alian.”

“Tiel mi do simple pereu en fremda lando.”

“Mi ne havas tian grandan povon, ke mi povus helpi al vi, eĉ se mi persone volonte farus tion. Mi donos al vi karton por hotelo por tri tagoj, kun ĉiuj manĝoj. Post paso de la tri tagoj vi rajtas reveni por dua kaj ankaŭ por tria.”

“Ne, mi tre dankas. Ne klopodu.”

“Eble bileto al la plej proksima iom pli granda havenurbo estus pli bone por vi, kie vi eble trovos ŝipon, kiu veturas sub alia flago.”

“Ne, dankon. Mi esperas, ke mi mem trovos mian vojon.”

“Nu do. Good bye kaj multe da feliĉo!” Sed jen denove la grandaj kontrastoj inter la usonaj oficistoj kaj oficistoj en aliaj landoj. Kiam mi estis surstrate kaj ĉirkaŭrigardis por trovi horloĝon, mi vidis, ke estas jam post la kvina. La deĵorhoroj de la konsulo finiĝis je la kvara; sed li eĉ ne unufoje montris iun signon de malpacienco aŭ sentigis, ke lia tempo jam delonge pasis. Nur nun mi efektive perdis mian ŝipon.

Adiaŭ, sunplena Nova Orlean’. Good bye and good luck to ye!* Amata, kara amatino en Nov-Orleano, nun vi povas atendi je via knabo; sur la Jackson Square* vi povas sidi kaj plori. Via knabo ne venos hejmen. La maro glutis lin. Kontraŭ ŝtormoj kaj ondoj mi povis batali, per farbo kaj per firmaj pugnoj; kontraŭ paragrafoj, krajonoj kaj paperoj ne. Serĉu sufiĉe frue alian, amatino*. Ne disipu vian rozkoloran junecon per atendado je senpatriulo kaj nenaskito. Fartu bone! Dolĉaj estis viaj kisoj kaj ardaj, ĉar ni ne zorgis pri geedza licenco.

* Good bye and good luck to ye! (angle): Adiaŭ kaj multe da feliĉo por vi!
* Jackson Square: publika placo en Nov-Orleano, nomita laŭ la usona prezidanto Andrew Jackson
* “Serĉu sufiĉe frue alian, amatino”: troviĝas en la danckanto de l’ skeletulo’ (vidu pri tio en rimarko 19/6)

Forgesu la knabinon. Hoj! Hoj! Vento ekblovas. Boys, get all the canvas set*. Ĉiun eron de tolo, elprenu ĝin kaj supren!

* Boys, get all the canvas set! (angle): Maristoj, hisu ĉiujn velojn!

Ĉapitro 12

La ekspresa trajno Parizo-Limoĝo. Mi sidas ene kaj ne havas bileton. Ĉifoje ili kontrolas. Sed mi malaperis senspure. Limoĝo-Tuluzo. Mi sidas ene kaj denove ne havas bileton.

Kial ili senĉese kontrolas? Ŝajnas, ke vere estas tro multaj fervojtrompistoj, pro kio ili tiel ofte kontrolas. Sed ili tute pravas, se ĉiu veturus sen bileto, kiu tiukaze pagu la dividendojn? Tio ne estus allasebla. Mi malaperas senspure. Post la paso de la kontrolo mi residiĝas sur mia loko. Subite la kontrolisto revenas, laŭiras la vicojn kaj rigardas min. Ankaŭ mi rigardas al li. Tute impertinente. Li iras plu. Oni devas nur scii kiel alrigardi kontroliston, kaj jam oni venkis. Li turniĝas kaj proksimiĝas al mi. “Mi petas, kie vi intencas ŝanĝi la trajnon?” Tre ruza bubo, tiu kontrolisto.

Mi komprenas nur la vorton ŝanĝi en tiu momento, ĉar mi unue devas traduki enkape la ceterajn vortojn. Sed tion fari mi eĉ ne sukcesas, ĉar li tuj poste diras: “Bonvolu montri, mi tre petas, vian bileton.”

“ Nu, amiko, kiom ajn vi ĝentilas, kaj kiom ajn ĝentile vi petas, mi tre bedaŭras, mi ne povas plenumi vian deziron.”

“Tion mi sciis,” li diris tre trankvile kaj diskrete. Mi estas konvinkita, ke la ceteraj pasaĝeroj tute ne rimarkis, kia tragedio ĉi tie deruliĝas.

La viro prenas sian notlibron, skribas ion kaj iras plu. Eble li havas bonan koron kaj forgesas min. Sed en Tuluzo en la stacidomo ili jam atendas min. Sen blovmuziko, sed kun aŭtomobilo.

Estas tre bona aŭtomobilo, sekura kontraŭ fajro kaj rompŝteloj, kaj mi ne povas elfali dum la veturo kaj mi vidas el la fenestro nur parton de la plej supraj dometaĝoj, kiujn ni fluge rapide preterpasas. Estas speciala aŭtomobilo por gastoj, kiujn oni deziras ĉi tie bonvenigi, ĉar la tuta trafiko devas cedi lokon al mia aŭtomobilo, tiel, ke ĝi povas veturi sen malhelpo. Ĉiukaze la aŭtomobiloj en Tuluzo estas de fabrikmarko, kiun mi ne konas ankoraŭ. Nek Ford nek Dodge Brothers povus esperi je vendoj ĉi tie, aŭ ili devus pli akomodi sin al la lokaj postuloj.

Sed mi jam scias, kie mi albordiĝos. Se al mi iam ŝajnas strangaj la moroj kaj kutimoj en eŭropaj landoj, mi ĉiufoje estas survoje al policejo aŭ sub la flugiloj de bastonuloj. Hejme mi neniam en mia vivo havis aferon kun la polico aŭ kun kortumo. Ĉi tie mi povas sidi trankvile sur kesto aŭ kuŝi senkulpe en lito aŭ promeni tra herbejo aŭ veturi en trajno, ĉiufoje mi albordiĝos policejon. Ne mirige, ke Eŭropo ruiniĝas. La homoj ja tute ne havas tempon por labori, sep okonojn el sia vivo ili devas disipi en policejoj aŭ kun policistoj. Tial la homoj ĉiam estas tiel incititaj kaj tiel volonte militas, ĉar ili seninter rompe devas kvereli kun la polico kaj la polico kverelas kun ili. Ni ne plu prunte donu eĉ groŝon al la eŭropaj landoj, ili nur elspezus ĝin por plimultigi sian policon. Eĉ ne groŝon plu, ne, sinjoro.

“De kie vi venas?” La altanga pastro sidas denove antaŭ mi. Ili ĉiuj samas. En Belgio, en Nederlando, en Parizo, en Tuluzo. Ĉiam ili devas demandi, kaj ĉiam ili volas scii ĉion. Kaj mem oni faras ĉiufoje denove la grandan eraron, ke oni efektive respondas. Oni devus tute silenti, tute nenion diri kaj lasi diveni ilin. Tiel ili ĉiuj baldaŭ venus en frenezuldomon, aŭ ili ree enkondukus la torturon. Sed se oni respondus neniam, tiukaze la bastonuloj ja eĉ pli stultiĝus ol ili jam estas.

Sed tion oni eltenu, sidi aŭ stari kaj seninterrompe esti pridemandata kaj respondi nenion. La malbenita babililo parolas tute per si mem, tuj kiam alĵetiĝas demando. Tion la longa kutimiĝo kaŭzas. Estas neelteneble lasi ŝvebi en la aero demandofrazon sen restarigi la ekvilibron per respondo. Nerespondita demando ne lasas trankvilon, ĉiam postkuras, trudiĝas en la sonĝojn kaj forrabas la serenon por labori kaj pensi. La sola vorto “Kial?” kun demandosigno estas la centra punkto de ĉia kulturo, civilizacio kaj evoluo. Sen tiu unu vorto la homoj estas nenio pli ol simioj, kaj se oni donas al la simioj tiun sorĉvorton, ili tuj fariĝas homoj. Jes, sinjoro.

“De kie vi venas, mi volas scii!” Jen mi foje faris la provon ne respondi, sed jam nun mi ne plu eltenas. Mi devas rakonti ion. Ĉu mi nun diru, ke mi venis el Parizo? Aŭ ĉu mi prefere diru, ke mi venis el Limoĝo? Se mi diras Limoĝo, ili eble malmultekostigos la aferon je ok tagoj, ĉar Limoĝo ja pli proksimas ol Parizo.

“Mi eniris la trajnon en Limoĝo.”

“Tio ne estas ĝusta, homo, vi eniris en Parizo.”

Atentu, kiel bone ili povas diveni.

“Ne, mi ne eniris en Parizo, sed nur en Limoĝo.”

“Sed vi havas ja kajobileton de Parizo en la poŝo.” Ili do denove traserĉis miajn poŝojn. Mi tute ne rimarkis tion, ĉar mi jam tiom kutimiĝis al tio, ke ĝi ne plu kaptas mian atenton.

“Ho, la kajobileton mi havas jam delonge.”

“Kiom longe?”

“Ses semajnojn almenaŭ.”

“Tio estas rimarkinda. La bileto havas la daton de hieraŭ antaŭtagmeze.”

“Tiukaze oni erare antaŭdatis ĝin,” mi diras. “Evidente. Do, vi eniris en Parizo.”

“Sed de Parizo ĝis Limoĝo mi pagis.”

“Tiel do. Kaj vi estas tia bona pagulo, ke vi aĉetis krom la veturbileto eĉ kajobileton, kiun vi tute ne bezonas, se vi havas bileton. Sed, se vi havis bileton ĝis Limoĝo, kie do estas tiu bileto?”

“Tiun mi redonis en Limoĝo,” mi respondis.

“Sed tiel vi devus havi kajobileton de Limoĝo. Sed ni lasu tion. Unue ni foje firmtenos la personajn indikojn.” Bone, se ili firmtenos nur la personajn indikojn, mi preferas tion al tio, ke ili firmtenas min.

“Via ŝtataneco?” Estas nun delikata demando. Ion tian mi ne plu havas, de kiam mi ne povas pruvi, ke mi estas naskita. Mi ja povus provi kiel franco. La konsulo ja rakontis al mi, ke estas miloj da francoj, kiuj ne parolas la francan kaj tamen estas francoj, se temas pri ilia ŝtataneco. Li certe ne kredos tion al mi. Ankaŭ li volos vidi pruvojn. Mi volus nur scii por kiu malpli kostas veturi en trajno sen bileto, por francoj aŭ por eksterlandanoj? Sed la eksterlandano povus ja pensi, ke oni ne bezonas biletojn en Francio, ke li agis bonafide.

Monon ili ne trovis en miaj poŝoj, kaj jam tio suspektindas.

“Mi estas germano,” elfulmis el mi, ĉar tute subite kaptis min la ideo, ke mi ekvidu, kion ili faras kun Boche*, do boŝo, se ili trovas lin sen pasporto kaj sen bileto en sia lando.

* Boche (slange france): boŝo, germano

“Do germano. Nu! Eble eĉ el Potsdam, ĉu?”

“Ne, nur el Vieno.”

“Tio estas en Aŭstrio. Sed tio estas ja ĉio la samo. Do germano. Kial vi ne havas pasporton? Diru.”

“Tiun mi perdis.” Nun la tuta vico ree deruliĝis. En ĉiu lando ili havas precize la samajn demandojn. Tion kopiis unu de la alia. Elpensitaj ili estis verŝajne en Prusujo aŭ Rusujo, ĉar ĉio, kio koncernas la enmiksiĝon en la privatajn aferojn de homoj, venas el unu el tiuj landoj. Tie la homoj plej paciencas kaj akceptas ĉion, kion oni faras al ili, kaj antaŭ polurita butono ili demetas la ĉapelon. En tiuj landoj la polurita butono estas la malica Dio, kiun oni devas honori kaj adori, por ke li ne venĝu sin.

Du tagojn poste ili punis min per du semajnoj da pri zono pro fervoja trompo. Se mi estus dirinta usonano, ili eble eltrovintus, ke mi jam estas unufoje punita pro trompo de la fervojo, kaj tiukaze ĝi kostus pli. Sed ankaŭ mian nomon mi ja ne diris al ili. Estas foje avantaĝe nek havi pasporton nek maristodokumenton, kiujn iu povus trovi en la poŝoj.

Kiam la tagoj de la preparoj jam pasis, ili asignis min al mia laborkolono. Tie estis malgrandaj strangaĵoj stancitaj el stanita lado. Por kio oni bezonis ilin, sciis neniu, eĉ la gardaj oficistoj ne sciis tion. Kelkaj asertis, ke estas parto de infanludilo, aliaj diris, ke estas parto de kirasŝipo, kaj ankoraŭ aliaj estis konvinkitaj, ke apartenas al aŭtomobilo, kaj kelkaj ĵuris kaj forvetis kontrabanditan tabakon, ke tiu ladopeceto estas grava parto de stirebla aerŝipo. Mi firme opiniis, ke ĝi devas aparteni al skafandrista ekipaĵo. Kiel mi venis al tiu opinio, mi ne scias. Sed la ideo fiksiĝis en mi, kaj krome mi iam ie legis, ke por skafandrista ekipaĵo necesas tuta kolekto de aĵoj, kiujn oni alicele neniel povas utiligi.

De tiuj kuriozaj ladodetondaĵoj mi devis ĉiufoje kalkuli cent kvardek kvar kaj meti ilin en unu amaseton. Se mi elkalkulis amaseton, kiu nun kuŝis apud mi, kaj volis komenci alian amaseton, la gardoficisto venis al mi kaj demandis min, ĉu mi vere tute precize scias, ke estas cent kvardek kvar pecetoj, aŭ ĉu mi evenutale miskalkulis.

“Mi tute precize kalkulis ilin, estas precize cent kvardek kaj kvar.”

“Ĉu tio vere certas, ĉu mi tute certe povas fidi pri tio?” Li rigardis min tiel zorgoplene, kiam li demandis min pri tio, ke mi sincere ekdubis, ĉu vere kaj efektive estas cent kvardek kaj kvar pecoj, kaj mi diris, ke eble tamen pli bone estas, ke mi ankoraŭfoje kalkulu ilin. Je tio la oficisto diris, ke mi nepre faru tion, ke tio ĉiukaze pli bone estas, por ke ja ne okazu eraro; ĉar, se ili ne estus tute precize kalkulitaj, ekestus terura skandalo, kiu povus eble eĉ kosti lian postenon, kio tre malagrablus, ĉar li devas zorgi por tri infanoj kaj maljuna patrino.

Ĝuste kiam mi nun kalkulis duan fojon la amaseton kaj trovis la sumon ĝusta, la oficisto denove proksimiĝis. Mi vidis, ke li ree zorgoplene sulkigas la frunton, kaj por ŝpari la zorgojn al li kaj por montri, kiel forte mi partoprenas liajn zorgojn, mi diris, antaŭ ol li povis malfermi la buŝon: “Mi pensas, ke mi prefere plian fojon kalkulu; eble mi tamen miskalkulis je unu aŭ eĉ du.” Sur lia zorgosulka vizaĝo en tiu momento hastis tia beata rideto, kvazaŭ iu rakontus, ke li ricevos post paso de kvar semajnoj heredaĵon kvinmilfrankan.

“Ja faru tion, pro Dio, prefere tute ekzakte kalkulu plian fojon. Ĉar, se tie troviĝus peco tro multe aŭ tro malmulte kaj la sinjoro direktoro ordonus min al si por raporto, mi ne scius, kion fari? Mi tute certe perdus mian postenon, kaj jen la kompatindaj gebubetoj, kaj ankaŭ mia edzino ne tre sanas, kaj krome mia olda patrino. Ho ve, kalkulu do tute ekzakte cent kvardek kvar, precize dekdu dekduojn. Eble vi elkalkulu la pecojn entute podekdue, jen vi ne tiel facile povus miskalkuli.”

Ĝis la tago, kiam ili ellasis min, post la fino de mia prizona tempo, mi kalkulis entute tri amasetojn de la detondaĵoj. Eĉ nun mi ne scias, ĉu mi ne vere miskalkulis je unu. Sed mi dorlotas la kvietan esperon, ke la lojala oficisto kaj honesta prizorganto de sia familio ankoraŭfoje dum du semajnoj lasis kalkuli la tri amasetojn, tiel, ke mi ne devas repondeci, se la viro tamen estas ordonita raporti.

Mi ricevis salajron de kvardek kvar centimoj. Unu afero estas certa, ke, se mi veturus du pliajn fojojn sen bileto per la franca fervojo kaj oni kaptus min, la franca ŝtato nepre bankrotus. Tion eltenas neniu ŝtato, eĉ se ĝi status multe pli bone ol Francio.

Tiun damaĝon mi ne volis kaŭzi al la franca ŝtato, kaj mi ankaŭ ne volis, ke oni povu eĉ nomi min kulpa pro tio, ke la franca ŝtato ne povas interezigi la pruntitan monon.

Tial mi devis forlasi tiun landon. Tio estas, mi ne volas prisilenti, ke ne nur miaj zorgoj pri la bona stato kaj la regulita interezopagado de la franca ŝtato instigis min pensi pri akcelita ekveturo. Ĉe mia ellaso oni denove avertis min. Ĉifoje tre serioze. Se mi en la daŭro de dekkvar tagoj ne forlasos la landon, min trafos unu jaro kaj deportiĝo al Germanio. Tio denove kostus multon al la povra ŝtato, kaj mi eksentis sinceran kompaton al tiu plagata lando.

Ĉapitro 13

Mi migris suden, sur padoj tiom aĝaj, kiom la historio de la eŭropaj popoloj. Mi restis nun ĉe mia nova nacieco. Kaj se iu demandis min, mi tute seke diris: ‘boŝo’. Neniu ofendiĝis pro tio, mi ricevis ĉie manĝon kaj ĉie bonan dormlokon por nokto, de ĉiu kamparano. Ŝajnis, ke mi instinkte trafis la ĝustan. Neniu ŝatis la usonanojn. Ĉiu insultis kaj malbenis ilin. Tiuj estis por ili la rabistoj, kiuj monerigis siajn dolarojn el la sango de filoj de Francio, tiuj por ili estis la vampiroj kaj uzuristoj, kiuj nun plian fojon volas elmonerigi dolarojn el la zorgoj kaj larmoj de la postrestintaj patroj kaj patrinoj, ĉar ili neniam povas sufiĉe plene ŝtopi la faŭkon, kvankam ili jam sufokiĝas en oro. “Se ni nun havus ĉi tie unu el ili, unu el tiuj usonaj uzuristoj, ni mortbatus lin per draŝilo kiel oldan hundon, ĉar li efektive ne meritas ion pli bonan.” Mil damnojn! Jen Fortuno helpis al mi! “Tute male la boŝoj. Bone, ni faris militon kontraŭ ili, honestan kaj ĝustan militon. Ni reprenis Alzacon de ili. Tion ili tute akceptis, tion ili komprenis. Sed nun tiuj povraj diabloj tute same sidas en la koto kiel ni. Ankaŭ ilin la usonaj hundoj kaptis je la kolumo kaj elsuĉas eĉ la lastan ronĝitan oston. Ili ĉiuj malsatmortas, tiuj povraj boŝoj. Ni tiel volonte fordonus ion de ni, sed ni havas ja mem nur la nudan vivon, ĉar la usona diablo jam deŝiris de ni ĉion ĝis la ĉemizo. Nu, kial ili cetere trans veturis al Eŭropo? Por helpi al ni? Koregan dankon! Por deŝiri ankoraŭ la lastan fadenon de sur nia korpo. Ĉar ni mem devas pagi ĉion. Ni kaj la kompatindaj boŝoj.”

“Tion oni vidas je vi kiel mizere vivas la kompatindaj boŝoj. Tute malsata vi aspektas. Manĝu diligente, prenu. Prenu la plej bonan pecon, se bone gustas al vi. Se trans la Atlantiko ili ĉiuj tiel malsatas kiel vi, jen bonan nokton. Sed ni mem ne havas multon. Kien vi nun volas iri? Al Hispanio? Tio estus ĝusta. Tio prudentas. Ili havas ankoraŭ iom pli ol ni. Ili ne havis militon. Sed ankaŭ ilin la usonanoj ja tiel superruzis pro Kubo kaj la Filipinoj. Jen vi jam denove vidas. Ĉiam la usonanoj elrabas nin, la kompatindajn eŭropanojn. Kvazaŭ ili hejme trans la maro ne sufiĉe havus. Ne, ili devas veni ĉi tien por ŝteli kaj uzuri. Manĝu diligente. Ne ĝeniĝu pro ni, ĉar ni jam ĉesas manĝi. Ni ja ankoraŭ havas iom kaj almenaŭ de tempo al tempo povas satigi nin. Sed vi povraj boŝoj, ĉe vi la etaj beboj malsatmortas en la lulilo.”

“Kaj se nun ĉi tie iu povra diablo povis ŝpari la monon kaj volas transveturi al la usonanoj por perlabori kelkajn dolarojn kaj sendi ilin al siaj gepatroj, jen ili fermas la pordon, tiuj banditoj. Unue ili ŝtelas la landon de la kompatindaj indianoj, kaj havante ĝin, ili enlasas neniun plu, nur por ke ili tute povu sufokiĝi en la graso, tiuj malbenitaj hundoj. Kvazaŭ ili donacus ion al tiu, kiu venis. Labori li devas kaj multe. La plej aĉan laboron, kiun neniu usonano emas tuŝi, tiun povas fari niaj viroj.”

“Nu, aŭskultu, estas ja tiel, vi povus ĉi tie tute bone labori kelkajn semajnojn. Tiel vi povus dece nutri vin, ĝissate, por ke vi refortiĝu, ĉar Hispanio ankoraŭ malproksimas. Mon dieu*, multe pagi ni ne povas, monate po tridek frankojn, semajne po ok frankojn kaj la manĝon kaj la dormadon. Antaŭ la milito la salajro estis se majne nur po tri frankoj, sed nun ĉio tiom terure multekostas, ke estas peko. Ni havis ankaŭ dum la milito boŝon ĉi tie. Militkaptiton. Li estis tia diligenta viro, ni ĉiuj vere malgajis, kiam li devis iri hejmen. Diru, Antoine, Vilhelmo, la boŝo, li estis tre diligenta viro. Li bone laboris. Ni ĉiuj vere tre ŝatis lin, kaj la najbaroj ĉiam diris, ke ni tro bone traktas lin, sed tamen ni donis al li ĉion, kion ni povis doni. Li ricevis la saman manĝon kiel ni, tiurilate ni ne faris diferencon.” Tie laboris nun mi, kaj baldaŭ mi lernis, ke Vilhelmo certe estis tre fervora laboristo, ĉar mi aŭdis sesfoje ĉiun tagon: “Mi ne scias, sed Vilhelmo certe venis el tute alia regiono ol vi. Tiom, kiom tiu Vilhelmo, vi ne kapablas labori. Ĉu mi pravas, Antoine?” Kaj Antoine konfirmis: “Jes, certe li venis el tute alia regiono, ĉar tiom, kiom tiu Vilhelmo, li ne kapablas labori. Sed verŝajne ankaŭ inter la boŝoj estas diferencoj, tiel, kiel ĉe ni.” La ĉiama komparo kun tiu diligenta Vilhelmo, kiu certe pli ol mi estis sperta pri la agrokulturo, kaj kiu certe ankaŭ pro tio tiel “bone” laboris, ĉar li prefere restadis ĉi tie ĉe la kamparanoj ol esti resendita en la internigejon aŭ pavimi stratojn en Alĝero, baldaŭ atakis miajn nervojn. Eĉ se mi estus laborinta la duonan kvanton, estus trioble tro multe. Tiel malmultekoste la kamparano neniam denove ricevos laboriston. Semajne po ok frankoj. Aliaj kamparanoj devis pagi semajne po dudek, dudekkvin, tridek frankojn. Mi ricevis ok. Mi estis ja la malsatega boŝo, al kiu ili devis doni abundan manĝon, por ke li ree fortiĝu.

* Mon dieu (france): Dio, mia

Kiam mi forlasis ilin, klarigante, ke mi nun nepre devas ekiri Hispanion, ke mi neniel povas atendi pli da tempo, ke eble eĉ la polico venos, kiu malpermesos al mi labori ĉi tie, mi ricevis por mia sessemajna laboro entute dek frankojn. La kamparano diris al mi, ke li ne havas pli da mono. Se mi eble volus reveni post la unua tago de la nova jaro, li povos pagi la reston, ĉar li ricevos tiam la monon por la rikolto, sed nun li ne havas pli da mono.

Li aldonis, ke mi nun cetere tute sane aspektas, ke do la abunda manĝo efikis bone, kiun mi ricevis ĉi tie, ke mi cetere ankaŭ ne laboris ĝis la renversiĝo, la Vilhelmo...

“Jes,” mi diris, “la Vilhelmo estis ja el Vestfalio en la okcidento, sed mi venas el Sudfalio*, kaj tie oni ne tiel streĉe devas labori, ĉar ĉio kreskas per si mem, tie oni ne estas kutimiginta al tia peniga laboro.”

* Sudfalio: ne ekzistanta, ŝerce uzita

“Tiukaze tio tute kompreneblas,” diris la kamparano. “Pri Sudfalio ankaŭ mi jam aŭdis multon. Tio estas ja la granda duklando, kie troviĝas tiuj multaj sukcenminejoj, ĉu?”

“Pravas,” mi diris, “tio estas la parto de la lando, kie troviĝas la multaj altfornoj, en kiuj oni fandas la buleton laŭ Königsberg*.”

* Buletoj laŭ Königsberg: germane “Königsberger Klops”, estas malgrandaj viandbuletoj el la regiono de la iama orientprusa urbo Königsberg, nun nomata Kaliningrad kaj enklavo de Rusio. Erich Mühsam (1878-1934), anarkiisto kaj verkisto kune kun Marut kaj Gustav Landauer unu el la aktivuloj de la unua konsilia respubliko en la jaro 1919 en Munkeno, skribis antaŭ 1919 la artikolon “Kiel arto efikas interparolado pri la buleto laŭ Königsberg”. Tiun ŝercan artikolon Marut eble konis. En la jaro 1926, kiam Marut jam elkokoniĝis kiel Traven kaj vivis en Meksiko, E. Mühsam estis farinta alvokon en sia gazeto “Fanal”: “Kie estas la brikofaristo? Ĉu neniu el la legantoj de la ‘Fanal’ scias, kie la brikofaristo troviĝas? Ret Marut, kamarado, amiko, batalkunulo, homo, informu nin, moviĝu, donu signon, ke vi vivas, ke vi restis la brikofaristo, ke via koro ne bonziĝis, ke via cerbo ne skleroziĝis, ke viaj brakoj ne lamiĝis, ke viaj fingroj ne rigidiĝis. La bavaroj en 1919 ne kaptis vin; ili jam havis vin ĉe la kolumo, kaj sur la strato vi ankoraŭ fuĝis. Alikaze vi verŝajne tie kuŝus, kie Landauer kuŝas kaj ĉiuj aliaj, kiuj havis vivantan spiriton, kie ankaŭ mi kuŝus, se ili ne estus kaptintaj kaj fortrenintaj min el la murdcentro jam dekkvar tagojn antaŭe. Nun ili ne plu povas molesti vin. La amnestio de la antaŭa jaro devas validi ankaŭ por vi. Estas tempo, priskribi antaŭ la historio la ekeston kaj la iron de la bavara komunumo. Tio, kio okazis ĝis nun en tiu rilato ... estas stulta kaj malica, maljusta aŭ aplomba. Vi estis la sola, kiu aktive staris en la aferoj kaj tamen povis vidi el certa distanco kaj alto, kiuj malbonoj okazis, kio estis bonintenca, kio estis ĝuste entreprenita, kio pli ĝuste estu entreprenita. La postlasaĵo de Gustav Landauer, liaj leteroj, liaj paroladoj, liaj efikoj en la lasta tempo tre baldaŭ estos aperigitaj por la publika kritiko. Vi staris flanke de li helpante kaj instigante, kiam li estis la popola komisaro por instruo kaj propagando. Ni bezonas vin. — Kiu konas la brikofariston? Kiu el la legantoj de ‘Fanal’ scias, kie Ret Marut troveblas, atingeblas? Kiu povas eltrovi lian restadejon, sendu tiun ĉi kajeron al li. Multaj demandas pro li, multaj atendas lin. Li estas vokata.” Marut ne respondis, sed salutis pere de la ŝerca vortludo pri la buleto laŭ Königsberg en la Mortula Ŝipo. Mühsam skribis pli poste entuziasman artikolon pri tiu libro kaj ĝia aŭtoro.

“Kiel? La buleto laŭ Königsberg estas farata el fero, ĉu? Mi ĉiam kredis, ke ili faras ĝin el pistita antracito.”

“Tio estas la falsita. Tiun ili efektive faras el pistita antracito,” mi rediris. “Pri tio vi ja ne malpravas, ĝi konsistas el pistita antracito kun densigita sulfura peĉo. Sed la veran, la aŭtentikan buleton laŭ Königsberg ili fandas en altfornoj, kaj tiu multe pli duras ol la plej dura ŝtalo. Per ĝi niaj generaloj plenigis ja la torpedojn, per kiuj ili sinkigis la kirasŝipojn. Mi mem ĉe tia alta forno laboris.”

“Vi estas ja tre ruzaj homoj, tion mi devas koncedi,” la kamparano diris. “Sed ni gajnis la militon, kaj pro tio ni ne sentas nin ofenditaj de vi. Kaj krome la milito jam finiĝis. Kial do plu malici unu al alia? Fartu bone kaj agrable en Hispanio.”

Foje mi tamen demandos al germano, kio efektive estas buleto laŭ Königsberg. Ĉiu, kiun mi demandis, rakontis al mi ion alian, sed kompreneble, neniu el ili estis germano.

Ĉapitro 14

La pejzaĝo baldaŭ fariĝis tre soleca, nur montara tereno, mi grimpis kaj grimpis. La kamparanoj pli kaj pli raris kaj la kabanoj pli kaj pli mizeris. Akvo abundis, sed la mangaĵo magris kaj apenaŭ sufiĉis. La noktoj estis preskaŭ fridaj, nur en esceptaj okazoj troviĝis kovraĵo kaj ofte eĉ ne sako. La enmarŝo en sunajn landojn ĉiam postulas penojn, tion ne nur unuopuloj, sed ankaŭ tutaj popoloj spertis. “La landlimo nun ne plu malproksimas,” estis dirite al mi, kiam mi matene forlasis la paŝtiston, en kies mizera kabano mi dormis, kaj kiu dividis kun mi sian iometon da fromaĝo, cepoj, pano kaj akveca vino. Tiam mi troviĝis sur vojo, kiu grimpis la montojn kaj denove malgrimpis en la valojn, nur por plian fojon ascendi kaj denove descendi.

Sur tiu vojo mi venis finfine al granda alte volbiĝanta pordego, kiu aspektis tre antikva. Ambaŭflanke de la pordego etendiĝis muro, kiu aspektis same tiel grize flava kaj malnova kiel la pordego. Tiu muro ŝajnis ĉirkaŭi grandan bienon. La vojo kondukis rekte tra la pordega arko.

Por progresi sur la strato, tute ne eblis alie fari ol trairi la pordegon. Mi esperis, ke la vojo kondukos tra la biena korto kaj, ke sur la transa flanko estos simila pordego, tra kiu oni revenos sur la straton.

Mi ekmarŝis, iris tra la pordego kaj migris senflankiĝante antaŭen sen vidi iun.

Sed subite elvenas el iu angulo du francaj soldatoj kun fusiloj kaj surmetitaj bajonetoj, proksimiĝas al mi kaj demandas min pri la pasporto. Ĉi tie ŝajne eĉ la soldatoj demandas pri la marista dokumento.

Mi klarigas, ke mi ne havas pasporton. Sed tiam ili diras, ke ili volas vidi ne mian pasporton vojaĝan, kiu tute ne interesas ilin, sed nur mian pasporton pretigitan de la franca militministerio en Parizo, kiu donas al mi la rajton ĉi tie sen akompano ĉirkaŭpromeni en la remparoj.

“Tion mi ne sciis, ke tio estas remparoj,” mi diras, “mi ĉiam iris sur la strato kaj supozis, ke tio estas la vojo al la landlimo.”

“La vojo al la limo horon pli frue flankeniĝas dekstren. Tie estas ŝildo. Ĉu vi ne vidis tion?”

“Ne, la ŝildon mi ne vidis.” Mi nun rememoras, ke mi vidis vojon flankeniĝi dekstren. Sed mi memoras ankaŭ, ke mi vidis en la lastaj tagoj tutan aron da vojoj flankeniĝi dekstren aŭ maldekstren. Sed mi supozis, ke plej bone mi iru ĉiam rekte antaŭen, en la suda direkto. Tio estis por mi la celata direkto. Mi vidis tiom da ŝildoj. Sed kial ĉiuj ŝildoj koncernu min? Se ili montris la nomon de loko, mi ja ne sciis, ĉu tiu loko pli aŭ malpli proksimas al la limo. Finfine mi nur cirkle irus kaj neniam venus al Hispanio, se mi estus marŝinta laŭ ĉiuj ŝildoj. Mapon, sur kiu mi povintus legi la lokajn nomojn, mi ja ne posedis.

“Ni devas konduki vin al la deĵoranta oficiro.” La du soldatoj prenis min inter si kaj forkondukis min.

La deĵoranta garda oficiro estis ankoraŭ juna viro. Li tre serioziĝis, kiam li eksciis, pri kio temas.

Poste li diris: “Ni devas pafmortigi vin. Ene de dudek kvar horoj. Laŭ la milita leĝo pri landlimoj. Laŭ paragrafo ...” Ĉi momente li diris numeron, kiu ne interesis min.

Kiam la juna oficiro diris tion, li tute paliĝis kaj apenaŭ povis eligi la vortojn. Li devis kvazaŭ elsputi ilin.

Estis permesite al mi sidiĝi, sed la du soldatoj kun la surmetitaj bajonetoj plu staris apud mi. La juna oficiro prenis folion kaj provis skribi. Sed li estis tro ekscitita kaj devis lasi tion. Fine li elprenis cigaredon el sia arĝenta skatoleto. Li volis interlipigi ĝin, sed ĝi falis malsupren, kaj mi vidis tremi liajn manojn. Por kaŝi tion, li elprenis plian fojon cigaredon kaj metis ĝin nun per tute rigida kaj lanta brakmovo en la buŝon. La alumetoj trifoje estingiĝis. Antaŭ ol li flamigis la kvaran, li demandis min: “Ĉu vi fumas?” Poste li premis butonon, kaj envenis servosoldato, al kiu li ordonis aĉeti du cigaredajn pakaĵetojn en la kantino, je lia nomo. Mi ricevis tiam la cigaredojn kaj rajtis fumi, dume la du soldatoj staris apud mi kiel idoloj kaj ne moviĝis.

Trankviliĝinte, la oficiro prenis libron, foliumis en ĝi kaj legis kelkajn tekstpartojn. Poste li prenis alian libron kaj ankaŭ en tiu legis, serĉante diversajn tekstpartojn, kiujn li komparis kun aliaj.

Estis strange. Mi, kiu estis la viktimo, ne sentis eĉ aludon de ekscitiĝo. Kiam la oficiro diris al mi, ke ili devas pafmortigi min ene de dudek kvar horoj, tio ne pli profunde impresis min, ol se li dirus: “Malaperu de ĉi tie, kaj rapidu.” Tio lasis min frida kiel pavimŝtono.

Fakte kaj tute senŝerce dirite, mi estis jam delonge morta. Mi ne estis naskita, ne havis maristodokumenton, neniam en mia vivo povus denove ricevi pasporton, kaj ĉiu povis trakti min laŭ sia plaĉo, ĉar mi estis ja neniu, oficiale tute ne estis en la mondo, sekve ne eblis, ke iu povus serĉi min. Se iu min mortbatus, ne estus murdo. Ĉar mi mankis nenie. Oni povas detrui la honoron de mortulo, oni povas prirabi lin, sed ne murdi.

Tio kompreneble estas enkape konstruitaj imagoj, kiuj tute ne eblus, ja eĉ estus signo de frenezo, se ne ekzistus burokratismo, landlimoj kaj pasportoj. En la epoko de la ŝtato eĉ tute aliaj aferoj eblas, kaj el la universo povas esti forviŝitaj eĉ tute aliaj aferoj ol kelkaj homoj. La plej intimaj, la plej praaj leĝoj de la naturo povas esti forviŝitaj kaj kontestataj, se la ŝtato volas ampleksigi kaj profundigi sian internan potencon koste de la ununuro, de la unuopo, kio estas la fundamento de la universo. La universo estas ja konstruita el individuoj, ne el gregoj. Ĝi ekzistas pere de la reciproka kontraŭa efikado de individuoj. Kaj ĝi kolapsas, se la libera moviĝado de la unuopaj individuoj estas limigata. La individuoj estas la atomoj* de la homa specio.

*

La individuoj estas la atomoj de la homaro: “ ... nenio ekestas el la neestanteco. Alikaze ĉio el ĉio povus ekesti, ĉar baza ŝtofo ja ne necesus. Kaj se tio, kio perdiĝas, forirus en la neestantecon, tiukaze ĉiuj aĵoj jam delonge estus neniigitaj..”

“La korpoj estas ... aŭ kunmetaĵoj aŭ ties partoj. La lastaj devas esti nedivideblaj kaj senŝanĝeblaj, se ne ĉio iru en la neestantecon, sed daŭre ekzistu spite al la dissolviĝo de la aĵoj; ĉar ili estas el solida naturo kaj tute ne povas dissolviĝi. Tiel la bazaj partoj de ĉiuj aĵoj devas esti nedivideblaj (=atomoj).” Kontraŭe al la ĵus citita Demokrito, kiu nur materie difinis la atomojn, Epikuro eltrovis, ke la atomoj “deflankiĝas de la rekta linio”. Tio kondukis lin al tio, kio la juna Marx difinis la “filozofio de la absoluteco kaj al libereco de la memkonscio”, ĉar sen tio la atomoj ja ne povus deflankiĝi dum la libera falo. (Epikuro vivis de 342/341 ĝis 271/270 antaŭ Kristo) La citaĵoj estas el “Leteroj al Herodoto”.

Eble la anoncita pafmorto ankaŭ pro tio ne postlasis impreson ĉe mi, ĉar mi jam unufoje gustumis tion, kaj tiutempe kun ĉiuj kunligitaj hororoj. Sed ripetoj mildigas, eĉ se temas pri ripetitaj mortkondamnoj. Se vi unufoje eskapis, vi ĉiam eskapos.

Kio ajn estis la motivo de mia febla percepto fronte al la minacita mortkondamno, ĉiukaze ĝi estis egala al mi kiel eluzita kaforestaĵo.

“Ĉu vi malsatas?” la oficiro nun demandis. “Kiel lupo, tion vi povas kredi al mi,” mi diris. La oficiro ruĝiĝis sur la tuta vizaĝo kaj komencis laŭte ridi.

“Vi havas bonajn nervojn!” li diris ridante. “Ĉu vi supozis, ke mi ŝercas?”

“Pri kio?” mi demandis. “Ne eble pri la proponita manĝo, ĉu? Tio vere ne plaĉus al mi.”

“Ne,” la leŭtenanto respondis, kaj li fariĝis iom pli serioza, “pri la pafmortigo.”

“Tion mi prenis tiel serioze, kiel vi celis ĝin. Laŭvorte. Se tio estas skribita en via leĝo, vi efektive devas fari tion. Sed vi ja ankaŭ diris, ke laŭ la leĝo ene de dudek kvar horoj. Sed ĝis nun pasis nur kvarono de horo, kaj vi ja espereble ne pensas, ke mi malsatos dum la ceteraj dudek tri horoj kaj tri kvaronoj, nur pro la pafmortigo. Se vi volas pafmortigi min, vi povas doni al mi ankaŭ bonan manĝon. Tion mi vere ne emas donaci al via ŝtato.”

“Vi ricevos bonan manĝon. Mi ordonos tion. Dimanĉan manĝon por oficiroj, duoblan porcion.” Mi nun vere volas vidi, kion francaj oficiroj dimanĉe manĝas. Pridemandi min aŭ demandi pri la maristodokumento, tion la oficiro opiniis ne necesa. Finfine mi foje trovis homon, kiu nenion volis scii pri miaj privataj aferoj. Eĉ miajn poŝojn ili ne traserĉis. Sed la leŭtenanto pravis. Se la pafmortigo estas enda, ne valoras la penon pridemandi aŭ trafosi poŝojn. La rezulto ja ĉiam samus.

Daŭris sufiĉe longe, ĝis mi ricevis mian manĝon. Tiam oni kondukis min en alian ĉambron, en kiu staris tablo kovrita per tablotuko, sur kiu la manĝilaro estis aranĝita laŭ alloga maniero, por faciligi kaj plibeligi al mi la manĝadon. Oni aranĝis ĉion nur por unu persono, sed teleroj, glasoj, tranĉiloj, forkoj kaj kuleroj tiom amase troviĝis, ke ili bone sufiĉus por ses personoj.

Miaj gardpostenuloj intertempe finis sian deĵoron, mi ricevis du aliajn. Unu el ili staris nun ĉe la pordo kaj la alia malantaŭ mia seĝo. Ambaŭ kun surmetita bajoneto, kaj la fusilo ĉepiede. Sed ekstere antaŭ la fenestro mi ekrigardis ankoraŭ du pliajn, kiuj patrolis tien kaj reen kun la fusiloj sur la dorso. Honorgardo.

Ili ne bezonis timi, sed povintus trankvile iri en la kantinon por ludi kartojn. Ĝis mi ne enhavus, sub mia ledohaŭto, la dimanĉan manĝon por oficiroj, la duoblan porcion, mi forirus eĉ ne paŝon.

Se juĝi laŭ la multaj diversaj tranĉiloj, forkoj, kuleretoj, grandaj kaj malgrandaj teleroj, vitroteleretoj kaj grandaj kaj malgrandaj vin- kaj likvorglasoj, kiuj staris antaŭ mi, min ja atendis io, de kio povus forpeli min eĉ ne triobla mortkondamno. Se oni komparas kun la pel veto, en kiu oni antaŭmetis al mi la belgan ekzekutan manĝon, atendis min ĉi tie neniu terpoma salato kun hepata kolbaso. Mi havis nur unu zorgon, kaj tiu estis, ĉu mi kapablos manĝi ĉion, ĉu mi eble tamen devos lasi nemanĝita ion, kio povus plenigi la lastan horon de mia ekzisto per la torturaj turmentoj de amara pento, ĉar mi seninterrompe devus pensi pri tio, kiel eblis, ke mi ĝuste tion lasis nemanĝita.

Fine estis la unua kaj finfine ankaŭ la unua kaj duono. Jen la pordo malfermiĝis kaj la festeno komenciĝis. Unuafoje en mia vivo mi lernis per spertado, kiaj barbaroj ni estas, kaj kiaj kulturaj homoj estas la francoj, kaj mi aldone lernis per spertado, ke la nutraĵoj de la homo ne estu boligitaj, frititaj, rostitaj, stufitaj aŭ bakitaj, sed preparitaj, kaj, ke tiu preparado estas arto, ho ne, ne arto, estas doto de la naturo metita en la lulilon de benato kaj selektito, pro kiu li fariĝas geniulo.

Sur la Tuscaloosa la manĝo estis bona, ja bonega. Sed post la manĝoj mi ĉiam povis diri, kion mi manĝis. Tion mi ĉi tie ne povis diri. Tio, kion oni prezentis ĉi tie kaj kiel gustis, tio estis kiel poemo, ĉe kiu oni revas kaj eniĝas en la staton de beateco, kaj pri kiu oni poste, demandita pri la enhavo, devas konfesi kun plej eble granda miro, ke oni ne atentis ĝin.

La artisto, kiu kreis tiun poemon, estis vere granda. Li ne postlasis en mi senton de pento pro postrestintaj versoj. Ĉiu plado estis tiel zorgeme pesita kaj kunmetita kaj taksita rilate al ĉiuj valoroj de nutro kaj ĝuo, ke mi postlasis eĉ ne forkpintplenon, ke mi plu atendis la sekvontan pladon per pli intensa antaŭĝuo, kaj kiam ĝi venis, emis saluti ĝin per fanfaroj. Tiu ĉi festeno daŭris proksimume horon kaj kvaronon aŭ iom pli, ĝi povintus daŭri kvar horojn, kaj tamen mi estus postlasinta nenion. Ĉiam denove alvenis tia buŝpleno, kaj poste tia frandaĵo, tiam denove tia kandizita frukto kaj plia tia kremaĵo, kaj post ĉiu manĝmetado oni volis vidi plian. Sed kiam ĉio finfine pasis — belo ja multe pli rapide pasas ol tristo —, kiam ankaŭ ĉiuj likvoroj, vinoj, vinetoj kaj gutetoj iris la vojon de ĉiuj bonaj gutoj, kiam fine la kafo — dolĉa kiel knabino en la unua vespero, varmega kiel ŝi en la sepa kaj nigra kiel la sakroj de la patrino, kiam ŝi ekscias tion — estis trinkita, mi sentis min plenigita sako, sed mi sentis ankaŭ bonan farton kaj paradizan saton kun fajna kaj delikata aludo de sopiro pri la vespermanĝo.

Sinjoroj! Jen manĝo, kiun mi nomas artaĵo. Pro tia mi kun ĝojo lasus min ĉiutage dufoje pafmortigi.

Mi fumis cigaron, el kiu mi suĉis ĉiujn aromojn kaj sundancojn el la karibaj Antiloj. Poste mi kuŝigis min sur la soldatliton, kiu staris en la ĉambro, kaj observis la bluajn nubojn.

Ho, kiel bela estas la vivo! Belega! Tiel bela, ke oni lasas sin pafmortigi kun dankema rideto sur la lipoj, sen perturbi per grumbloj aŭ lamentoj la harmonion de la vivo.

Ĉapitro 15

Kelkaj horoj jam pasis antaŭ ol la leŭtenanto envenis. Mi ekstaris, sed li diris al mi, ke mi trankvile plu kuŝu, ke li volas informi min nur pri tio, ke la komandanto ne revenos morgaŭ vespere kiel li pli frue informis, sed jam morgaŭ matene, do antaŭ la paso de miaj lastaj dudek kvar horoj, ke tial li havas la eblon transdoni la aferon al la komandanto mem.

“Kompreneble,” li aldonis, “vian sorton tio ne ŝanĝos. La milita leĝo tre precizas pri tiu punkto kaj ne lasas breĉon.”

“Sed la milito jam pasis, sinjoro leŭtenanto,” mi diris. “Certe. Sed ni troviĝas ankoraŭ en la militstato, kaj verŝajne tiom longe, ĝis ĉiuj kontraktoj estos definitive regulitaj. Niaj limfortikaĵoj ankoraŭ ne ŝanĝis siajn regularojn eĉ en unu punkto, ili estas la samaj kiel dum la milito. Pro la nunaj minacaj cirkonstancoj en niaj nordafrikaj kolonioj la militministerio karakterizas la hispanan landlimon kiel pli grandan danĝerzonon ol nian orientan limon.” Tio tre malmulte interesis min, kion li rakontis pri danĝerzonoj kaj regularoj. Kial la franca politiko koncernu min? Min post mia saniga tagmeza dormo io tute alia interesis, kaj tion mi ankaŭ tuj volis sciigi al li.

Li intencis foriri, sed ankoraŭfoje rigardis min kaj poste ridete demandis: “Mi esperas, ke vi bone fartas spite la cirkonstancojn. Ĉu la manĝo bone gustis al vi?”

“Jes, dankon.” Vere, mi ne povis lasi ĝin nedirita:

“Pardonu, sinjoro leŭtenanto, ĉu mi ricevos ankaŭ denove vespermanĝon?”

“Kompreneble. Ĉu vi eble pensas, ke ni lasas vin malsatmorti? Eĉ, se vi estas boŝo, ni tamen ne lasos vin malsatmorti. Post kelkaj minutoj vi ricevos la kafon.” Mi hezitis iomete pro ĝeniĝo, oni ja ne volas malĝentili al sia gastiganto. Sed merdon, kial mortkondamnito plu ĝentilu? “Pardonu, sinjoro leŭtenanto, ĉu mi ricevos denove oficiran manĝon, duoblan porcion?”

“Memkompreneble. Kion vi pensis? Tio estas en la regularo. Estas via lasta tago. Kun malbona memoro pri nia fortikaĵo ni vin ja ne al la, al ... do forsendos.”

“Ne zorgu pri tio, sinjoro leŭtenanto, mi tenos la fortikaĵon en bona memoro. Vi povas pafmortigi min trankvile. Nur ne ĝuste en tiu momento, kiam la oficira manĝo, la duobla porcio, kuŝas sur la tablo. Tio estus ago de barbarismo, kiun mi forgesus neniam, kaj kiun mi tuj devus raporti, kiam mi alvenos tie supre.” Kelkan tempon la oficiro rigardis min, kvazaŭ li ne bone komprenus. Efektive ne estis tiel facile klarigi al si el miaj francaj vortfragmentoj, kion mi celis. Sed subite li kaptis la sencon kaj komprenis. Kaj tiam li tiel ridis, ke li devis iri al la tablo por povi firmteni sin je ĝi. La du soldatoj supozeble komprenis ion, sed la ĝustan sencon ili ne kaptis. Ili staris rigide kiel pupoj. Sed de la ridado de la leŭtenanto ili fine tamen infektiĝis kaj kunridis, sen scii, pri kio temas, kaj je kies kostoj okazas tiu ridado...

La komandanto tre frue revenis, kaj je la sepa matene ili kondukis min al li.

“Ĉu vi ne vidis la ŝildojn?”

“Kiujn ŝildojn?”

“Nu, tiujn ŝildojn, sur kiuj legeblas, ke tio ĉi estas armea tereno, kaj, ke tiu, kiun oni renkontos en tiu ĉi tereno, estos traktata laŭ la milita leĝo. Tio signifas, ke vi jam estas mortkondamnita, sen procesa debato, kaj, ke oni pafmortigos vin.”

“Tion mi jam scias.”

“Do, la ŝildojn vi ne vidis?”

“Ne. Kaj se mi vidis ilin, tiukaze mi ilin ne atentis. Mi ankaŭ ne povas legi, kio estas skribita sur la ŝildoj. Ĝustadire, mi povas legi tion, sed ne kompreni.”

“Vi estas nederlandano, ĉu ne?”

“Ne, mi estas boŝo.” Se mi estus dirinta, ke mi estas la diablo, kiu ĵus venis laŭ la plej rekta vojo el la infero por persone forkonduki la komandanton, li ne povus montri pli mirigitan vizaĝon.

“Mi supozis, ke vi estas nederlandano. Vi estas oficiro en la germana armeo aŭ almenaŭ vi estis, ĉu ne?”

“Ne, mi neniam estis soldato en la germana armeo.”

“Kial ne?”

“Mi estas C. O.*, prokonscienca rifuzanto, kiu dum la tuta tempo de la milito sidis enprizono.”

* C.O, conscientious objector (angle): militserva rifuzanto. E. Mühsam (vidu pri tio 12/4) rifuzis la servon, estis kondamnita je prizono. O. Maria Graf (vidu pri li ĉe 43/9), kiu pli poste internacie famiĝis kiel la aŭtoro kun la bavara ledopantalono, alia amiko de Marut, ludis antaŭ komisiono la idioton. Marut mem eble tial ne devis servi en la Unua Mondmilito, ĉar li ŝanĝigis sian ŝtatanecon komence de la milito al usonano. Estas alia afero, ke Ret Marut skribis kelkajn soldatrakontojn kaj eĉ novelon, kio pruvas, ke li bone konis la soldatan vivon de tiu tempo.

“Ĉar vi spionis, ĉu?”

“Ne, ĉar la germanoj supozis, ke mi ne allasas la militon. Kaj tial ili tiom timis, ke ili metis min kaj ses aliajn, kiuj same ne volis allasi la militon, en prizonon.”

“Alivorte, vi kaj la ses aliaj kunkaptitoj estus povintaj malebligi la militon?”

“Almenaŭ la boŝoj supozis tion pri mi. Antaŭe mi ne sciis, ke mi estas tia forta viro. Sed tiam mi eksciis tion, ĉar alikaze ili ja ne bezonus meti min en prizonon.”

“En kiu fortikaĵa prizono vi do troviĝis?”

“En ... en ... en Sudfalio.”

“En kiu urbo?”

“En Deutschenburg.”

“Pri tiu loko mi neniam aŭdis.”

“Jes, oni parolas nur malofte pri ĝi. Tio estas tute sekreta fortikaĵo, kiun eĉ la boŝoj mem ne konas.” La komandanto turnis sin nun al la leŭtenanto: “Ĉu vi scias, ke la viro estas germano?”

“Jes ja, li tuj diris tion.”

“Ĉu tuj li diris, sen antaŭaj pretekstoj?”

“Jes ja.”

“Ĉu li havis fotografan aparaton, mapojn, bildojn, desegnaĵojn, planojn aŭ ion tian?”

“Ne, ne videble. Mi ne ordonis traserĉi lin, li ĉiam estis observata kaj ne povis kaŝi ion.”

“Bone. Ni rigardu, kion li havas.” Nun venis du kaporaloj, kaj tiuj traserĉis min. Sed ili ne sukcesis. Ĉio, kion ili trovis, estis kelkaj frankoj, disŝirita naztuko, eta kombilo kaj sapopeco. La sapon mi portis ĉe mi kvazaŭ legitimaĵo, ke mi apartenas al civilizita raso, ĉar mia eksteraĵo ne ĉiam permesis konkludi tion. Kaj legitimaĵon ja finfine ankaŭ mi bezonis.

“Entranĉu la sapon,” oni ordonis al unu el la kaporaloj. Sed ankaŭ interne estis nenio alia ol sapo. La komandanto evidente supozis, ke enestas ĉokolado.

Tiam mi devis demeti la botojn kaj ŝtrumpojn, kaj ili traserĉis la plandumojn de miaj botoj.

Sed, se jam ĉiuj tiuj multaj policistoj ne trovis tion, kion ĉiuj ŝatus havi de mi, kaj ankaŭ ili ja bone scias kiel traserĉi, tiukaze la kaporaloj tiom malpli trovis ĝin. Se la homoj nur dirus, kion ili serĉas, mi volonte dirus, ĉu mi havas ĝin aŭ ne. Tiel ili povus ŝpari als si la penon. Tamen, en tiu kazo ili denove ne havus laboron kaj plian fojon ne scius, kion fari? Tio certe estas tre valorplena objekto, kiun ili serĉas en miaj poŝoj en ĉiuj landoj. Eble la mapo de perdiĝinta orminejo aŭ de diamantkampo, kiu sinkis en sablon. La komandanto preskaŭ perfidis ĝin, ĉar li parolis pri mapoj; sed rapide li rememoris, ke estas malpermesate perfidi la grandan profundan sekreton, kiun rajtas scii nur bastonuloj kaj soldatoj.

“Mi nur unu aferon ne komprenas,” la komandanto ree turnis sin al la leŭtenanto, “kiel eblis, ke li sukcesis preterpasi la gardistojn de la eksteraj remparoj, sen esti rigardita kaj halitigita?”

“Dum tiuj ĉi horoj estas nur malmulte da trafiko sur la alkondukantaj vojoj. Mi aranĝis en konformeco kun la ordono de la sinjoro komandanto por tiu tempo ekzercadon sur remparo ĉe la alia flanko, kaj ĉi tie restis nur patroloj, komisiitaj observi la alkondukantajn vojojn. Certe li traglitis inter du patroloj. Se estas permesate, mi volus prezenti pro tiu sperto al la komandanto la proponon entrepreni la ekzercojn nur kun triono de la trupo, por ke la nombro de gardostarantoj ne estu reduktita.”

“Ni supozis, ke neniu alproksimiĝo eblas. Mi devis agi laŭ la validaj instrukcioj, kies mankojn mi, kiel vi certe memoras, raportis. Mi havas nun fortan pozicion por venkigi nian koncepton. Tio havas valoron. Ĉu ne?” Mi ne sciis, kial koncernu min, kiun koncepton ili opinias pli bona. Kial ili diskutis ĉion ĉi en mia ĉeesto? Sed, estas vere, kial ili sekrete parolu antaŭ mortulo? “De kie vi venis?” la komandanto nun demandis min. “De Limoĝo.”

“Kie vi transiris la landlimon?”

“En Strasburgo.”

“En Strasburgo, ĉu? Ĝi tute ne situas ĉe la landlimo.”

“Mi volis diri, ke tie, kie la usonaj trupoj havas sian bazon.”

“Vi celas la teritorion de la Mozelo, ĉu? Do vi sekve transvenis de la Saarteritorio?”

“Jes, tion mi volis diri. Mi interkonfuzis Strasburgon kaj Saarsburg.”

“Kion vi faris ĉi tie la tutan tempon en Francio? Ĉu vi petis almozojn?”

“Ne, mi laboris. Ĉe kamparanoj. Kaj ĉiufoje, kiam mi havis denove iom da mono, mi aĉetis veturbileton kaj denove iom plu veturis, ĝis mi ree laboris ĉe kamparano kaj ree povis aĉeti veturbileton.”

“Kien vi nun volis iri?”

“Al Hispanio.”

“Kion vi volas fari en Hispanio?”

“Vidu, sinjoro komandanto, baldaŭ la vintro venos, kaj mi ne ŝparis monon por hejtaĵoj. Tial mi do pensis, ke mi prefere iru sufiĉe frue al Hispanio. Tie ankaŭ vin tre tre varmas, kaj oni ne bezonas hejtaĵojn. Tie oni povas sidi trankvile sub la suno kaj manĝi dum la tuta tago oranĝojn kaj vinberojn. Ili tie kreskas sovaĝe en la apudŝoseaj fosaĵoj, oni devas nur pluki ilin, kaj la homoj ĝojas, se oni plukas ilin, ĉar tiuj estas por la hispanoj nuraj fiherboj, kiujn ili ne volas havi.”

“Do, vi volas iri Hispanion, ĉu?”

“Mi volis iri. Nun ja ne plu eblas.”

“Kial?”

“Ĉar vi pafmortigos min.”

“Se mi nun ne ordonos pafmortigi vin kaj diros al vi, ke vi reiru per la plej rapida vojo al Germanio, kaj ke vi povos foriri libere sub la kondiĉo, ke vi tuj reiros al Germanio, ĉu vi promesus tion?”

“Ne.”

“Ne?” Li strange rigardis la leŭtenanton.

“Prefere esti pafmortigita. Al Germanio mi ne iros. Mi ne kunpagos ŝuldojn. Sed nedepende de tio, mi planis iri al Hispanio, kaj mi iros Hispanion kaj al neniu alia loko. Se mi volas iri ien, tiam mi iras tien. Se vi pafmortigos min, mi ne povos iri tien. Hispanion aŭ la morton. Nun vi povas trakti min laŭ via plaĉo.” La komandanto ekridis, kaj ankaŭ la leŭtenanto ridis. Kaj la komandanto diris ridante: “Kara amiko, tio savis vin. Mi ne diru kial, por ke oni ne misuzu tion. Sed vi konvinkis min, ke mi rajtas lasi vin libere foriri, sen neglekti per tio mian devon. Kion vi diras, leŭtenanto?”

“Mi konsideras la konvinkon de la sinjoro komandanto la sole ĝusta, kaj mi trovas nenion, kio povus ŝarĝi mian konsciencon aŭ mian honoron.” Poste la komandanto diris: “Eskorto vin nun tuj kondukos al la limo kaj transdonos vin al la hispana limgardo. Mi certe ne eksplicite devas atentigi vin, ke en tiu kazo, se oni denove vidos vin en la proksimo, ankaŭ, se estus ekstere de pure armea teritorio, ne plu estos demando, kia sorto vin atendus en la du horoj post via aresto. Ĉu vi ekzakte komprenis, kion mi celis diri?”

“Jes ja, sinjoro komandanto.”

“Bone, tio estas ĉio. Tuj ekiru.” Sed mi staris plu kaj tretumis unu piedon sur la alia. “Ion plian?” demandis la komandanto.

“Ĉu mi rajtas demandi al la sinjoro leŭtenanto?”

Ne nur la komandanto, sed eĉ pli la leŭtenanto, preskaŭ ŝtoniĝis. La komandanto ĵetis rigardon al la leŭtenanto, kvazaŭ li jam vidus lin antaŭ la milita tribunalo. Li ĝuste suspektis: la leŭtenanto efektive estis mia aliancano.

“Bonvolu demandi la sinjoron leŭtenanton.”

“Pardonu, sinjoro leŭtenanto, mi ankoraŭ ne matenmanĝis.” La komandanto kaj la leŭtenanto eksplodis per laŭta ridado, kaj la komandanto kriis al la leŭtenanto: “Nun certe ne plu estos dubo, ke la viro ne estas suspektinda.”

“La dubo min jam hieraŭ forlasis,” diris la leŭtenanto, “kiam mi demandis lin, ĉu li malsatas.”

“Bone, vi ricevu ankaŭ matenmanĝon,” la komandanto diris, eĉ nun plu ridante.

Sed mi havis plian enkoran deziron. “Sinjoro leŭtenanto, ĉar estas jam mia lasta manĝo, mia adiaŭa manĝo, ĉu mi rajtus peti pri oficira maten manĝo, pri duobla porcio? Mi tiel volonte deziras konservi la fortikaĵon en altestima memoro.” La komandanto kaj la leŭtenanto tiel ekmuĝis de ridado, ke la tuta fortikaĵo ŝajnis ektremi.

Ridante kiel urso, la komandanto elkriis la jenajn vortojn, kiujn li nur pene povis teni vice, ĉar ili denove kaj denove estis forhakitaj de lia krianta, tondranta ridado: “Tio estas la efektiva malsatega boŝo, se li jam dronas, se jam la maŝo estas ĉirkaŭ lia kolo, li ankoraŭ volas manĝi kaj manĝi kaj plian fojon manĝi. Tiun voreman idaron de la diablo ni neniam subigos.” Mi esperas, ke la boŝoj por tiu bona opinio pri la germanoj, kiun mi sugestis al la du francaj oficiroj, starigos por mi indan monumenton. Nur ne en la Aleo de l’ Venkintoj*, tiukaze prefere neniun. Jen la aĉa gusto en la buŝo neniam forlasus min, kaj ne sufiĉe radikalaj revolucioj aperus al mi kiel fantomoj.

* Aleo de l’ Venkintoj: troviĝis en Berlino, sed pro la Dua Mondmilito ne plu ekzistas; restaĵoj de la damaĝitaj, parte senkapigitaj, ŝtonfiguroj staras nun antaŭ brika muro de tombejo en Berlino.

Ĉapitro 16

Du viroj kun bajonetaj fusiloj akompanis min. Tiel mi enmigris en la sunplenan Hispanion. Kun ĉiuj armeaj honoroj. La soldatoj min gvidis al la limgardo kaj tie transdonis min al la hispanaj limoficistoj.

“Paperojn li ne havas,” diris la kaporalo, kiu akompanis min.

Es alemán?*” demandis la hispano.

* Es alemán? (hispane): Ĉu vi estas germano?

Si, señor*,” mi diris.

* Si, Señor(hispane): Jes, sinjoro

“Estu bonvena!” la hispano respondis, kaj al la kapo ralo li diris, ke estas en ordo, kaj ke li transprenas min. La kaporalo rigardis al sia horloĝo kaj poste skribis ion sur raportfolion. Tiam la du soldatoj sin turnis kaj formarŝis.

Good bye, France*!” La limo de Francio malaperis el miaj okuloj. La hispana oficisto tiris min nun en la gardoĉambron, kie min tuj ĉirkaŭringis ĉiuj oficistoj, kaj ĉiuj skuis mian manon kaj ĉirkaŭbrakis min. Unu el ili eĉ volis kisi miajn vangojn. Faru militon kontraŭ la usonanoj, kaj vi ne trovos pli bonajn amikojn sur la tuta terglobo ol la hispanojn! Se ili scius, kiu mi estas, ke mi forprenis Kubon kaj la Filipinojn de ili, kaj, ke mi krimis kontraŭ ili laŭ kelkaj pliaj manieroj, ili ne mortbatus min, por diri la veron, kaj ili ankaŭ ne resendus min en tiun regioneton, kie mi neniam denove rajtas montri min, sed ili efektive traktus min fride kiel malsekaj jakoj kaj indiferentus al mi kiel malnova litopajlo.

* Good bye, France! (angle): Adiaŭ, Francio

Unue ili enverŝis vinon por mi, poste sekvis ovoj kaj delikata fromaĝo, tiam io por fumi kaj denove vino kaj denove ovoj kaj delikata fromaĝo, kaj tiam ili diris al mi, ke baldaŭ la tagmanĝo sekvos. La oficistoj ekstere deĵorintaj envenis unu post la alia. Kaj nun neniu eliris denove. Tutaj kontrabandistaj taĉmentoj nun povus veni, tio tute indiferentus al ili. Ĉi tie estis germano, kaj al tiu oni devis montri, kiel oni pensas pri Germanio kaj la germanoj. Kaj por montri tion al li tute precize, honore al li, oni forlasis ĉiujn deĵorojn.

Se juĝi laŭ mia aspekto, mi ne estis glora ekzemplo de tiu tia pura kaj pimpa germana lando kaj de ĝiaj ĉiam tiel freŝe lavitaj kaj pimpaj enloĝantoj. De kiam mia Tuscaloosa forvelis, mi ŝanĝis nek mian kostumon nek miajn botojn, nek mian ĉapelon, kaj mia tolaĵo aspektis tia, kia ĝi devas aspekti, se oni lavas ĝin ĉe riveretoj kaj riveroj, kiujn oni preterpasas, per pli aŭ malpli da sapo pli aŭ malpli zorgeme, se oni poste pendigas ĝin sur arbusto, mem banas sin kaj fine tiel longe atendas, ĝis la tolaĵo sekiĝis, aŭ ĝis oni devas surmeti ĝin ankoraŭ malseka, ĉar komencas pluvi.

Sed mia aspekto ŝajne estis por ili la plej bona pruvo, ke mi venis rekte sen haltoj el Germanio. Tia, ili imagis, devas aspekti germano, kiu perdis la militon, kiun la usonanoj ĝisĉemize elrabis kaj la angloj elmalsatigis. Kaj mia aspekto tiel perfekte kongruis kun iliaj imagoj, ke tiukaze, se mi dirus, ke mi estas usonano, ili supozus min impertinenta mensogulo, kiu volas mistifiki ilin.

Ke iu, kiu rekte sen halto venis el Germanio, devas havi teruran kaj eĉ dum kvin jaroj ne mildigeblan malsaton, tio estis klara al ili. La tagmanĝo, amasigita antaŭ min, tiel abundis, ke mi povis kompensi senpene la kvinjaran malsatadon.

Poste iu alportis ĉemizon, alia botojn, alia ĉapelon, alia ses ŝtrumpoparojn, alia naztukojn, alia kolumon, alia silkajn kravatojn, alia pantalonon, alia jakon kaj tiel tio progresis seninterrompe. Mi devis ĉion akcepti kaj forĵeti ĉion, kion mi posedis ĝis tiam.

Posttagmeze ni kartludis. Tiun kartludon mi ne scipovis, sed ili instruis min, kaj baldaŭ mi ludis tiel bone, ke mi forgajnis de ili konsiderindan sumeton, kio tre plezurigis ilin, kaj kio ilin instigis ludi plu kaj plu.

Tra tiu stacio ankoraŭ neniam pasis germano, kaj tial ili feste honoris min kiel la unuan reprezentanton, la unuan aŭtentikan reprezentanton de tiu en tiu lando tiel amata popolo.

Ho, sunplena Hispanio! La unua lando, kiun mi renkontis, kie oni ne demandis pro mia marista dokumento, kie oni ne volis scii mian nomon, mian aĝon, mian korpolongon, miajn fingropremaĵojn. Kie oni ne trafosis miajn poŝojn, kie oni ne trenis min nokte al iu landlimo, kie oni ne forpelis min kiel oldan hundon, kie oni ne volis scii, kiom da mono mi havas kaj de kio mi vivis la lastajn monatojn.

Ne, ili eĉ ŝtopis miajn poŝojn, por ke finfine iu iam trovu ion en ili. La unuan tagon mi restis en la gardo ĉambro, la unuan nokton mi devis dormi en la domo de unu el la oficistoj, la sekvintan tagon oni prizorgis min en lia domo. Vespere alia oficisto transprenis min. Neniam iu volis fordoni min; ĉe ĉiu mi estus devinta resti plej prefere semajnon. Sed tion tiu, kies vico nun estis, ne permesis. Kaj kiam la vico finiĝis kaj estis rekomenconta, ĉiuj loĝantoj de la landlima vilaĝeto venis unu post la alia kaj esprimis sian pretendon je mi, kaj mi devis resti ĉiun tagon ĉe alia civitano. La konkurado, por ke mi foriru de ĉiu kun la sento, ke li gastigis min multe pli bone ol la najbaro, devigis min iunokte fuĝi. Mi estas firme konvinkita, ke la homoj nun ĉiuj asertas, ke ili ne atendis de mi tian sendankemon. Sed la morto per pafoj aŭ la pendumilo estis ja gaja komedio kompare al la turmentega morto, kiu tie atendis min, kaj kiun mi povis eviti per nenio alia ol la nokta fuĝo. Pro tiaj miskomprenoj la moroj de la homoj aĉiĝas. Mi certe plu vivas en ilia memoro kiel iu, kiu devas esti forkurinta punkaptito, ĉar mi skuis la polvon de la piedoj sub la ŝirmo de la nokto. Se venos tien denove fremdulo, ĉifoje eble ĝusta germano, tre verŝajnas, ke ili donos eĉ ne varman supon al li, aŭ, se ili tamen donos ĝin, tiukaze kun suprentiritaj brovoj kaj mieno, kiu klare montras: “Malsatmorti ni lasas neniun, kaj eĉ se estus la Satano mem.” El amo povas fariĝi ne nur la malo, sed multe pli malbone, el amo povas fariĝi sklaveco. En tiu ĉi kazo estis sklaveco kun mortbato. Eĉ sur la korton mi ne povis iri sen sperti, ke tuj familiano postkuris kaj zorgeme demandis, ĉu mi havas ankaŭ molan paperon. Jes, sinjoro.

Tion neniu homo eltenas, aŭ nur paralizulo. Se mi estus aludinta, ke mi intencas ekvojaĝi, la homoj katenintus min. Mi pensas, ke certe iu prudentulo vivas inter tiuj homoj, kiu vidas mian malican agon en pli milda lumo.

Ĉapitro 17

Tuj kiam Sevilla komencis enuigi min, mi formarŝis al Cadiz, kaj tuj kiam en Cadiz la aero ne plu elteneblis, mi migris reen al Sevilla, kaj kiam en Sevilla la noktoj ne plaĉis al mi, mi ekiris al Cadiz. Tiel pasis la vintro, kaj mian sopiron al Nov-Orleano mi estus povinta glate vendi kontraŭ kvarondolaro, sen senti pro tio konsciencajn riproĉojn. Kial devas esti ĝuste Nov-Orleano? Mi havis eĉ ne unu etan paperon pli en la poŝo ol en tiu delonge pasinta tago, kiam mi enmigris en tiun landon. Kaj neniam iu bastonulo interesiĝis pri miaj paperoj aŭ pri mia de kie, kien aŭ por kio. Ili havis aliajn zorgojn. Senpasportaj kompatinduloj estis ilia plej malgrava zorgo. Se mi ne havis monon por dormejo kaj kuŝigis min en iu angulo, mi kuŝis la postan matenon ĝuste tiel trankvile kaj senkulpe kiel mi kuŝigis min vespere. Kaj centfoje bastonulo preterpaŝis, kaj centfoje li bone atentis, ke neniu erare forŝtelu min. Mi tute ne kuraĝas pensi pri tio, kio okazus al aliaj landoj, se povra junulo aŭ eĉ tuta familio dormus sur pordega trairejo aŭ pasigus la nokton sur benko sen esti arestitaj kaj malaperintaj pro vagabondado kaj senhejmeco en prizonon aŭ en labor domon. Germanion certe tuj detruus tertremo kaj diluvo Anglion, se tia viro, kiu kuraĝas senhejmi, ne estus arestita kaj ĵetita en karceron por sufiĉe longa tempo. Ekzistas ja tuta vico de landoj, kie senhejmeco kaj sen rimedeco estas krimo; tio estas hazarde la samaj, en kiuj energia rabo, se ili nur ne kaptas vin, ne estas krimo, sed la unua paŝo al estimata civitano.

Kiam mi kuŝis sur benko, okazis, ke bastonulo vekis min por diri, ke tuj pluvos, ke mi agus bone, se mi irus al la transa pordega vojo aŭ al la remizo ĉe la alia fino de la strato, kie pajlo estas, kie mi pli bone povus dormi kaj kie ne enpluvas.

Se mi malsatis, mi iris en panvendejon kaj diris al la viro aŭ al la virino, ke mi ne havas monon, sed tiom pli da malsato, kaj mi ricevis panon. Neniu naŭzigis al mi la ekziston per la enuiga demando: “Kial vi ne laboras? Vi estas ja forta kaj sana viro!” Tion ili konsiderus grava malĝentileco. Estis ja tiel, se mi ne laboris, mi certe havis bonajn kialojn por tio; kaj demandi min pro tiuj kialoj, tion ili konsideris malĝentila.

Kiom da ŝipoj tie elveturis! Kelkajn tagojn eĉ ses. Certe estis laboro sur tiu aŭ alia. Sed mi ne zorgis pri tio. Mi ne postkuris la laboron. Ja kial? La hispana printempo alvenis.

Pri la laboro mi zorgu? Mi estis en la mondo, mi vivis, vivoplenis, mi spiris la aeron. La vivo tiel mirinde belis, la suno tiel oris kaj varmis, la lando tiel fabelece ĉarmis, ĉiuj homoj tiel afablis, eĉ se ili iris en ĉifonvestoj, ĉiuj homoj tiel ĝentilis, kaj pli ol ĉio alia estis tie tiom multe da vera libero. Ne estis miraklo. La lando ja ne partoprenis en la milito por la libero kaj la demokratio en la mondo. Tial la milito ĉi tie ne gajnis la liberon, kaj la homoj ne perdis ĝin.

Estas tiel neimageble ridinde, ke ĉiuj landoj, kiuj asertas pri si, esti la plej liberaj landoj, donas en la realo al siaj loĝantoj la plej limigitan liberon kaj tenas ilin dum la tuta vivo sub kuratoreco. Suspektinda estas ĉiu lando, en kiu oni tiom parolas pri la libero, kiu laŭdire trove blas interne de ĝiaj limoj. Kaj se mi vidas dum la enveturo en havenon de granda lando gigantan statuon de la Libereco, neniu devas rakonti al mi, kio okazas post la statuo. Kie oni tiel laŭte devas krii: Ni estas popolo de liberaj homoj!, tie oni volas nur kaŝi la fakton, ke la libero estas entombigita, aŭ ke oni tiom prironĝis ĝin per centmiloj da leĝoj, ordonoj, dekretoj, instrukcioj, regu laroj kaj policaj bastonoj, ke restis nur la kriado, la laŭta fanfara bruego kaj la diinoj de libereco. En Hispanio neniu homo parolas pri libero, kaj en alia lando, en kiu oni same ne parolas pri libero, mi foje aŭdis mencion de la vorto mallibero. Tiun vorton oni parolis okaze de manifestacio. La manifestacio, kiun partoprenis la tuta loĝantaro, ĉe kiu honorindaj civitanoj ne timis iri post la flagoj de komunistoj kaj anarkiistoj, kaj ĉe kiu la komunistoj sin trovis ne tro noblaj por marŝi malantaŭ la flagoj de la patrio, okazis protesto kontraŭ la polico, kiu provis enkonduki laŭ la prusa modelo specon de deviga registriĝo por la loĝantaro. Ĝustadire, ĝi proponis nur, ke ĉiu civitano unu fojon jare registrigu en policejo sian adreson, sian nomon, sian aĝon kaj sian profesion. Sed la loĝantaro tuj flaris la diablon sub la masko kaj sciis jam ekde la unua vorto, ke tio estus nur la komenco de la deviga registriĝo.

Ekzistas hodiaŭ neniu homo surtere, kiu ne scias, kion signifas Germanio. La milito kontraŭ Anglio kaj Usono estis la plej bona reklamo por Germanio kaj por germana laboro. Ke Prusujo estas lando, scias nur malmultaj homoj surtere. Kiam oni aŭdas en Usono kaj en multaj aliaj landoj la vorton “Prusujo”, tiam oni neniam ligas ĝin al la lando Prusujo aŭ al ĝiaj loĝantoj, sed ĝi estas sinonimo por la strangolado de la libero kaj por polica kuratoreco.

Kiam mi estis en Barcelono, mi preteriris iutage grandan konstruaĵon, kaj mi aŭdis kriojn, plorĝemojn kaj veadon eliĝi el tiu konstruaĵo.

“Kio tie okazas?” mi demandis viron, kiu ĝuste preteriris.

“Tio estas la armea prizono,” li diris al mi. “Sed kial la homoj tie tiel kordisŝire krias?”

“La homoj? Sed ili estas ja komunistoj.”

“Ili ja ne devas krii, se ili estas komunistoj.”

“Ĉu vi vere ne komprenas? Oni nun tradraŝas kaj torturas ilin.”

“Sed kial do?”

“Ili estas ja komunistoj.”

“Tion vi nun jam la trian fojon diris al mi.”

“Tial oni ja mortbatas ilin. Vespere oni tiam elportas kaj enterigas ilin.”

“Ĉu ili estas do krimuloj?”

“Ne, sed komunistoj.”

“Tial oni torturas kaj mortbatas ilin?”

“Jes, ili volas fari ĉion alia. Al tiuj ĉio ne sufiĉe taŭgas. Ili volas nin fari sklavoj*, tiel, ke ni ne plu povas fari, kion ni volas. La ŝtato faru sola ĉion, kaj ni ĉiuj estu nur ankoraŭ la laboristoj de la ŝtato. Sed tion ni ne volas havi. Ni volas labori, tiam, kiam ni volas, kiel ni volas, kie ni volas kaj kion ni volas. Kaj se ni ne volas labori, sed morti pro malsato, ni ankaŭ tiukaze ne volas, ke iu en miksiĝu en tio. Sed la komunistoj volas enmiksiĝi en nian tutan vivon, kaj la ŝtato komandu ĉion. Tute juste, ke oni mortbatas ilin.” Ĉu mi pro tio kondamnu Hispanion? Mi eĉ ne pensas pri tio. Ĉiu epoko kaj ĉiu lando, kiel ajn civilizita, havas siajn persekutojn de kristanoj, siajn herezulajn aŭtodafeojn kaj torturojn de sorĉistinoj. En Usono la herezuloj estas ne pli bone traktataj ol en Hispanio. La malĝojiga, la lamentinda, sed tute homeca afero estas, ke tiuj, kiuj ĵus hieraŭ mem estis la persekutatoj, nun estas la plej kruelaj persekutantoj. Kaj inter tiuj bestecaj persekutantoj nun jam troviĝas ankaŭ la komunistoj. La plipostulantoj, la antaŭenpuŝantoj estas ĉiam persekutataj. Viro, kiu enmigris antaŭ kvin jaroj Usonon kaj hieraŭ ricevis sian duan ateston de ŝataneco, hodiaŭ estas la viro, kiu plej sovaĝe krias: ‘Firme riglu la limojn, ne plu enlasu iun.’ Kaj tamen ili ĉiuj estas nur enmigrintoj kaj filoj de enmigrintoj, eĉ la prezidento ...

* Ili volas nin fari sklavoj: “Mi abomenas la komunismon, ĉar ĝi estas la negacio de la libero, kaj ĉar mi ne povas imagi ion home indan sen libero. Mi tial ne estas komunisto, ĉar la komunismo koncentras kaj ligas ĉiun potencon de la socio en la ŝtato, ĉar ĝi necese kondukas al la centralizo de la propraĵo en la manoj de la ŝtato. Male mi deziras la radikalan forigon de la ŝtato, la radikalan ekstermon de la aŭtoritata principo kaj de la kuratoreco de la ŝtato, kiuj sub la preteksto morale instrui kaj civilizi la homojn, ilin ĝis hodiaŭ sklavigis, subpremis, ekspluatis kaj koruptis. Mi deziras la organizon de la socio kaj de la kolektiva kaj socia propraĵo de sube supren sur la vojo de la libera asociado kaj ne de supre suben helpe de iu aŭtoritato, kiu ajn ĝi estu.” (M.Bakunin)

Kial mi postkuru la laboron? Jen oni staras antaŭ tiu, kiu havas laboron por disdoni kaj estas traktata kiel altrudiĝema petanto de almozoj ... “Mi nun ne havas tempon, revenu pli malfrue.” Sed se foje la laboristo diras: ‘Mi nun ne havas tempon aŭ mi ne emas labori por vi’, tiukaze estas revolucio, striko, skuado je la fundamentoj de la komuna prospero, kaj la polico venas, kaj tutaj miliciaj regimentoj almarŝas kaj starigas la mitralojn. Jen la vero: estas kelkfoje malpli hontige peti pri pano ol peti laboron. Kaj tamen, ĉu la ŝipestro sola povas veturigi sian ladokeston, sen la laboristo*? Ĉu la inĝeniero sola povas konstrui siajn lokomotivojn sen la laboristo? Sed la laboristo devas peti kun ĉapelo enmane pro laboro, devas stari kiel hundo batota, devas ridi pri la kretena ŝerco de la labordonanto, kvankam li tute ne emas ridi, nur por teni en bona humoro la ŝipestron aŭ la inĝenieron aŭ la mastron aŭ la skipestron de laboristoj aŭ kiun ajn, kiu havas la kompetenton diri la aŭtoritatajn vortojn: ‘Ni dungas vin!’ Se mi tiel humile devas peti pro laboro por ricevi ĝin, mi povas ankaŭ peti postrestintajn tagmanĝojn en gastejoj. Hotelkuiristo ne tiel forĵete traktas min, kiel jam traktis min homoj, de kiuj mi petis laboron.

* Kaj tamen, ĉu la ŝipestro povas sola veturi sian ladokeston, sen la laboristo? Ĉu la inĝeniero sola povas konstrui siajn lokomotivojn sen la laboristo?: Tiujn demandojn B. Brecht simile ripetas en sia poemo “Demandoj de leganta laboristo”.

Do, kial postkuri la laboron, se la suno tiel ore brilas, se ĉie estas loko por dormi kaj ĉiuj homoj afablas kaj ĝentilas, se neniu policisto volas ekscii ion de mi, se neniu bastonulo traserĉas miajn poŝojn pro la perdita recepto por fari flekseblan vitron? Mi ekhavis apetiton je fiŝoj, kaj mi opiniis, se mi volas manĝi fiŝojn, estas plej simple havigi ilin, kaj por havigi ilin, mi devis ilin kapti. Panon, supon kaj ĉemizon mi ja facile povis havigi al mi; sed peti kiel almozulo ilaron por kapti fiŝojn, tio vere ŝajnis tro moderna al mi. Mi tial atentis, kiam pasaĝerŝipo alvenis kaj la vojaĝantoj forlasis la doganan konstruaĵon. Tie iu almanigis valizon al mi, kaj kiam mi redonis tiun valizon al la posedanto en la hotelo, mi ricevis tri pesetojn en la manon.

Kun tiu mono mi iris en butikon kaj aĉetis fadenon kaj hokon por kapti fiŝojn. Tio entute kostis proksimume peseton. Kvazaŭ preterpase mi rakontis al la vendisto, ke mi estas maristo, kiu perdis sian ŝipon. Jen la vendisto ridis, envolvis sufiĉe zorgeme miajn aĵojn en paperon kaj transdonis ilin al mi kun:

Favor!* Mi volis preni mian kvitancon, sed la vendisto ridetis, disŝiris per eleganta gesto la kvitancon, ĵetis ĝin per alia eleganta gesto malantaŭ la ŝultron, kliniĝis ĝentile kaj diris: “Estas pagite, mi tre dankas! Multe da plezuro ĉe la kaptado de fiŝoj, sinjoro.” Kaj en tiu ĉi lando mi postkuru la laboron? Tiun landon mi forlasu? Mi ja ne meritus, ke la hispana suno brilus sur min.

* Favor! (hispane): Kompleze

Ĉapitro 18

Mi sidis sur la kaja muro kaj tenis mian hokfadenon, kiu pendis en la akvo. Neniu fiŝo ekmordis, kvankam mi tiel bone provizis ilin per la sangokolbaso, kiun mi kunportis de nederlanda ŝipo, kie mi estis por manĝi restaĵojn, manĝi kun la maristaro. Ankaŭ ili ne ĉiam esta dignaj aferoj, tiuj vizitoj por manĝi la restaĵojn sur la ŝipoj, la kunmanĝado kun la maristaro de ŝipo, kiu ankras enhavene. La laboristo, kiu havas bonan laboron aŭ almenaŭ supozas havi bonan postenon, sentas sin foje tre supereca al laboristo, kiu ne havas laboron. Kaj tiun superecon li ankaŭ sentigas al la senlaborulo. La plej granda diablo por la laboristo estas la laboristo. ‘Nu, beachcombers*, vi strandvaguloj, ĉu vi denove ne havas ion por ŝtopi ĝin en viajn grimacajn vizaĝojn? Jen vi volas veni jam plian fojon sur nian keston, kaj ni donu al vi plian fojon manĝon, por ke vi povu ŝtopi ĝin en viajn grimacilojn, ĉu? Sed nur du el vi rajtas suprenveni. Vi porkoj alportas tro da koto al ni. ‘

* Beachcombers (angle): strandvaguloj, bordaj irantoj. Oni nomis ilin ankaŭ flugantaj fiŝoj kaj outerbounder. Ili estis la malo de tiuj maristoj, kiuj neniam forlasis sian ŝipon.

Tiam ni ne rajtis veni al la kajutoj, sufiĉe ofte ne. Ni devis halti antaŭ la pordoj. Tiam la kunproletoj ŝutis ĉion, kio restis sur la teleroj, kaj kion ili kelkfoje jam havis enbuŝe, en la grandan ladopelvon, en kiu oni estis alportinta la supon, tiam ili elŝovis la pelvon al ni, kaj ni devis manĝi sur la ferdeko, kie ni kaŭris sur la planko. Se ni tiam devis peti kuleron — mi kunhavis pro longa sperto ĉiam mian propran en la poŝo — ili diris, ke ni ne ricevos kulerojn. Tiukaze ni fiŝumis perfingre en la kaĉo. Aŭ ili ĵetis kelkajn kulerojn al ni kaj ĵetis ilin tiel lerte, ke ili falis en la kaĉon, tiel, ke ni devis eltiri ilin per niaj kotaj fingroj, kio ŝajnis doni inferan plezuron al tiuj uloj.

Kaj tiuj maristaroj eĉ ne estis la plej fiaj. Jen estis kelkaj, kiuj forpelis nin de la ŝipo, ĉar ni estas por ili fripona bando. Aŭ aliaj, kiuj antaŭ niaj okuloj ŝutis la plej belajn pelvojn plenajn de viando, legomo kaj terpomoj en la maron, kaj tutajn panojn postĵetis, nur por ĉagreni nin. Estis poste kelkfoje sufiĉe dolĉe travivi, se tiu aŭ alia el ili pro iu cirkonstanco estis maldungita aŭ elsaltis pobe, kaj tiam devis kuŝi kun ni sur la plaĝo, devis iri kun ni por manĝi restaĵojn, kaj tiel lernis, kiel sentiĝas tiuspeca traktado fare de la propraj klaskamaradoj.

Ne ĉiuj tiel agis. Sufiĉe da pesetoj mi ricevis de libervole donantaj ŝipproletoj, mi ricevis tutajn ladskatolojn plenajn de spicita bovaĵo aŭ hepata kolbaso aŭ sangokolbaso, ladujojn plenajn de legomoj, pokilograme kafon de la kuiristoj, tutajn panojn, kukojn kaj pudingojn. Unufoje dekdu, mi ripetas: dekdu rostitajn kokinojn, el kiuj mi mem devis forĵeti dek, kiujn mi ne povis manĝi kaj konservi, ĉar mi ja ne havis fridujon en miaj pantalonaj poŝoj. Ĉion, kion oni posedas en la mondo, oni havas ĉe si aŭ en si.

Kiam oni troviĝas sur la plaĝo apud hispanaj, afrikaj, egiptaj, hindiaj, ĉinaj, aŭstraliaj kaj sudamerikaj havenoj, oni koniĝas kun tre diversaj homoj kaj tre diversaj metodoj kiel vivteni sin. Sed neniu tiel fride sange lasas iun morti pro malsato kiel en multaj okazoj la laboristo. Kaj la laboristo de la propra nacio estas la plej terura el ĉiuj diabloj*. Okazis, ke la maristaroj forpelis min, la usonanon, de la usonaj ŝipoj. Male mi vivis kiel germano sur franca ŝipo kiel princo. La maristaro eksplicite invitis min, ke mi aperu sur la ŝipo por ĉiu matenmanĝo, ĉiu tagmanĝo kaj ĉiu vespermanĝo, dum la tuta tempo, kiam la ŝipo plu ankros en la haveno de Barcelono. Kaj mi ricevis la plej bonan, kio envenis la kajuton. Sed sur germanaj ŝipoj la maristoj tuj sur la falda ŝtuparo kun granda ŝildo alsaltis min: “Eniro malpermesita!” La germanaj ŝipoj estas la unu nuraj, kiujn mi konas, kiuj foje pendigas en la haveno grandan ŝildon kun la surskribo: “Eniro malpermesita!”, en la germana lingvo kaj en la lingvo de la lando, en kies haveno ili troviĝas. Jes, sinjoro.

* Kaj la laboristo de la propra nacio estas la plej terura el ĉiuj diabloj: “Sed la konkurado de la laboristoj unu kontraŭ la alia estas la plej fia flanko de la nunaj rilatoj inter la laboristoj, la plej akra armo kontraŭ la proletaro ...” (F. Engels)

Kiam mi restadis en Barcelono, oni rakontis al mi, ke en Marsejlo multaj usonaj ŝipoj ankras, kiuj ne povas trovi maristojn, ĉar tro multaj forfuĝis. La maristaro de vaporŝipo kunprenis min al Marsejlo. Sed estis falsa alarmo. Eĉ ne unu usona ŝipo ankris en la haveno, kaj ankaŭ sur la malmultaj aliaj nenio estis aranĝebla.

Tute malesperiĝinte mi iris tra la stratetoj en la havena kvartalo. Mi eniris tavernon, kiun multaj maristoj frekventas, por vidi, ĉu mi eble renkontos konaton, kiu povus helpi, ĉar mi ne havis eĉ centimon en miaj poŝoj. Kiam mi eniris kaj ĉirkaŭrigardis pro seĝo, proksimiĝis kelnerino, afabla juna knabino, kaj demandis, kion mi volas trinki. Mi diris al ŝi, ke mi ne havas monon, ke mi nur volas rigardi, ĉu iu konato enestas, kiu eble donos iom al mi. Ŝi demandis min, kio mi estas. Mi diris: “Germana maristo.”

Jen ŝi diris: “Sidiĝu, mi alportos manĝon por vi!”

Mi rediris: “Sed mi ja ne havas monon.”

“Ne gravas,” ŝi diris. “Vi tuj havos sufiĉe da mono.”

Tion mi ne komprenis kaj mi intencis skui la polvon de la piedoj, ĉar mi supozis, ke estas ia kaptilo.

Post kiam mi manĝis kaj botelo da vino staris antaŭ mi, la knabino subite vokis tute laŭte tra la taverno: “Sinjoroj, ĉi tie estas kompatinda germana maristo, kiu ne havas ŝipon. Ĉu vi volus doni iom al li?” Mi sentis, ke mi paliĝas kiel mortinto, ĉar mi nun pensis, ke tio estas la kaptilo, ke oni volas amuzi sin per tio, ke oni tradraŝas min, kaj sufiĉe draste. Sed nenio tia okazis. La homoj ĉiuj nur ĉesis paroli kaj turnis sin al mi. Unu el ili leviĝis, alvenis kun sia glaso, tintigis ĝin al la mia kaj tostis: “Je via sano, germano!” Li eĉ ne diris ‘boŝo’. Tiam la knabino prenis teleron kaj rondiris, kaj kiam ŝi poste elŝutis la teleron antaŭ min, mi kalkulis deksep frankojn kaj ĉirkaŭ sesdek centimojn. Nun mi povis bone pagi mian manĝon kaj mian vinon, kaj kiam mi reveturis du tagojn poste al Barcelono, eĉ kelkaj frankoj restis.

Mi ne kredas, ke iu malamikeco inter popoloj ekzistus, se oni ne artifike kreus ĝin kaj poste hejtus per fia agitado. Oni supozus, ke homoj pli prudentas ol hundoj. Sed hundoj nur de tempo al tempo lasas sin peli kontraŭ sia propra specio, kaj kelkfoje ne. Sed homoj ĉiam lasas sin peli kontraŭ aliaj, kaj la kŝ, kŝ eĉ ne devas esti farita lerte. Sufiĉas, ke ĝi estu farita, kaj jam ili atakas sin kvazaŭ freneziĝinte ...

Fulmotondro! Eĉ ne unu fiŝeto ekmordas la hokon, kaj la kolbaso el la ladskatolo tuj elĉerpiĝas. Jen la sekvo de tio, se oni revas kaj pensas pri io alia, anstataŭ atenti pri la negoco. Tuj kiam mi estos ariginta porcion, mi eliros, ekbruligos fajron kaj rostos la fiŝojn sur bastono. Foje io alia ol ĉiam fiŝoj frititaj en oleo.

Denove neniu alhokiĝis, kaj la kolbaso estas formordita. Kiom da tempo mi sidas ĉi tie? Certe jam tri horojn. Sed la kaptado de fiŝoj trankviligas la nervojn. Oni ne havas la senton disipi sian tempon. Estas utila laboro, kiun oni faras: Oni kontribuas sian parton al la nutrado de la popolo, ĉar se mi manĝas la fiŝojn, kiujn mi nun kaptas ĉi tie, mi ja ne devas formanĝi aliloke la nudelsupon. Tiu do povas esti ŝparita, kaj fine de la jaro oni retrovas la ŝparitan nudelsupon en iu statistiko, kie la linio, en kiu la ŝparita nudelsupo estas menciita, pli kostas ol sume ĉiuj forŝutitaj supoj de la tuta lando.

Sed mi povus ankaŭ vendi la fiŝojn. Eble mi arigos tiom da ili, ke mi povos ricevi du pesetojn. Tiukaze mi povus denove dormi en lito du noktojn.

Nu, amiketo, finfine mi tamen kaptis vin. Vi estas tiu, kiu formordis la tutan sangokolbason. Peza ĝi ja ne estas. Kilograma duono. Mi supozas, ke ne tute. Tricent kvindek gramoj. Vi ja nun vere bele baraktas. Mi povas kunsenti kun vi. Ankaŭ mi jam diversajn fojojn tiel baraktis, se bastonulo kaptis min kolume. Sed nenio helpas, mi havas apetiton je fiŝoj.

Jes ja, la akvo estas tiel agrable friska kaj la suno tiel bele varma. Kaj ankaŭ bastonulo ĉi tie ĝis nun ne kaptis min kolume. Kaj mi scias, kia sento estas. La tricent kaj kvindek gramoj cetere ne sufiĉus. Se vi pezus almenaŭ kilogramon. Kaj ĉar vi ja ekmordis kaj faris la komplezon al mi, ke mi ne tiel vane devis sidadi ĉi tie, kaj ĉar mi amas liberi, ĉar mi multe pli amas liberi ol povi manĝi ĝissate, kaj ĉar la suno ridas kaj la akvo bluas, kaj ĉar vi estas hispana fiŝeto: Hop, mi ne pafmortigos vin, gaje eknaĝu denove kaj ĝoju pri via vigla vivo. Ne tuj eniru en la reton de alia. Fornaĝu kaj salutu vian amikinon.

Jen ĝi plaŭdas kaj naĝas kaj ridas, ke mi povas aŭdi tion ĝis sur la muro. Salutu vian amikinon! ... aĥ, merdon, forgesu tion ...

“Vi estas stranga kaptisto de fiŝoj,” subite iu diris malantaŭ mi. Mi turnas min kaj vidas stari doganoficiston, kiu observis min dum la tuta tempo, kaj nun laŭte ridas. “Sed tie enestas ja pli da fiŝoj, la maro ja ne tro malgrandas,” mi diras, dum mi lancas denove sangokolbason sur la hokon.

“Certe enestas pliaj. Sed ĝi estis ja tute bona, dika fiŝo.”

“Certe ĝi estis tia, ĝi havas mian tutan ladskatolon da sangokolbaso en la stomako, tiukaze ĝi ne diku, ĉu?”

“Kial vi cetere kaptas fiŝojn, se vi reĵetas maren tiajn bonajn fiŝojn?”

“Por ke mi povu diri, ke mi kaptis fiŝojn, se hodiaŭ vespere iu demandos, kion mi faris dum la tuta tago.”

“Tiukaze do kaptu plu,” la doganoficisto diris kaj iris for.

Ke la kaptado de fiŝoj estas praktikata filozofio, tion komprenas nur tre malmultaj homoj*. Oni vivas ja ne por posedi ion, sed por deziri, por riski, por ludi, oni vivas.

* En la klasika taoisma verko “Zhuang-zi” de la ĉina filozofo Zhuang Zhou el la tria kaj kvara jarcentoj antaŭ la unua jarmilo troviĝas du belaj tekstoj, en kiuj tiu filozofo jam longe antaŭ Jesuo kaj B.T. filozofiumis pri la gajo de la fiŝoj kaj la kaptado de fiŝoj. Cetere, tiu miriga libro abundas de pensoj, kiuj retroviĝas en la verkoj de B. Traven.

Jen, jam denove fiŝo. Se mi nur ne estus lasinta foriri la alian! Nun baldaŭ porcio da fiŝoj kunestus. Sed mi ja ne enkondukos klasdiferencojn. La alian mi liberigis, nun mi ja ĉi tiun pro ĝia stulteco ne povas mortkondam ni. Tio estas, por diri la veron, la stulteco ĉiam kaj ĉie meritas la mortpunon, provizore oni punas ĝin nur per sklaveco. Se mi scius, ke mi ricevos ankoraŭ tri pliajn, kia vi estas, jen via fino certus. Mi havas apetiton je fiŝoj. Sed vi estas delica malgranda vivanta miraklo, nu, reiru do en la vastan maron. Hop! Libero tamen estas la plej granda kaj bona en la vivo. Ja, je ĉiuj diabloj, ĉu mi do ĉi tie al ĉiu el vi donu la manon? Jam mi denove havas fiŝon en la mano. Mi tute certe scias, ke, se mi nun retenos vin, eĉ ne unu plia ekmordos la hokon, ĉar ili ĉiuj scios, ke ili ne povas fidi min. Kaj havante nur vin, mi ne povas entrepreni ion kun vi. Tute ne valorus la penon foriri kaj bruligi fajron. Kiom da tempo la kara vivo konstruadis je vi, por konduki vin al tiu nemulta pezo? Ses jarojn, eble sep. Nun mi mortigu vin en sekundo per bato kaj finu vian vivon, ĉu? Fornaĝu, ĝuu la bluan maron kaj viajn kunulojn. Jen ĝi gaje vostumas for. Ĉu ne? Amiketo, vi scias la valoron de libero, ĝoju pri ĝi, estimu ĝin kaj estu feliĉa.

Sed tio estas ja sufiĉe stranga ladokesto, alflosanta tie ... Ĝi ĵus startis kaj ne bone moviĝas. Ĝi treniĝas kaj ruliĝas kaj gratas laŭlonge de la kajo. Videble ĝi ne volas eliri, ĝi timas la akvon. Tio tute certas, vi povas fidi pri tio, ke ekzistas ankaŭ akvotimaj ŝipoj, jes, sinjoro. Tio ja estas la eraro, tiel ofte farata, ke oni kontestas la personecon al ŝipoj. Ili havas sian personecon, siajn kapricojn, tute kiel homo. Tiu ĉi olda onklino havas personecon. Tion mi vidis jam en la unua momento. Leki salon kun ĝi ne estus amuzo.

Ĉapitro 19

Mi veturis sur tre diversaj ŝipoj, tion la dioj scias.

Kaj mil ŝipojn mi vidis, tion Tomaso* kredas al mi. Sed neniam antaŭe mi vidis ŝipon, kiu similis al tiu ĉi. La tuta eksteraĵo, por tuj komenci per tio, estis ne nur bona ŝerco, ne, ĝi estis neebla aĵo. Se oni vidis tiun ladokeston, oni dubis, ke ŝi* vere povus veturi sur la akvo. Multe pli oni preferis supozi, ke ŝi estas bona transportrimedo tra la dezerto Saharo, kiu facile venkas la plej bonajn kamelojn. Ŝia formo nek modernis nek mezepokis. Estus tute vana klopodo envicigi ĝin en iun periodon de la ŝipkonstrua arto. Sur la pruo ŝi portis la nomon “Yorikke”, do Jorike*. Sed la nomo tiel palis kaj tiel ellaviĝis, kvazaŭ ŝi hontus havi tiun nomon. Je la pobo, laŭ mara regularo, estu legebla la hejmloko. Sed de kie ŝi venis, ŝi volis riveli al neniu, verŝajne ŝi hontis ankaŭ pro sia loĝloko. Ankaŭ sian naciecon ŝi tenis strikte sekreta, videble ŝia pasporto ne estis tute en ordo. Ĉiukaze la nacia flago, kiu flirtis sur la flagstango, tiom palis, ke ĝi kapablus alpreni ĉian koloron*. Krome la flago tute disfranĝiĝis, kvazaŭ ĝi antaŭflirtis la batalantajn flotojn en ĉiuj marbataloj de la lastaj kvarmil jaroj.

* Tomaso: “Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.” (Sankta Johano 20.19-25)
* Ĉar la ŝipo en la tuta romano estas priparolata de B. Traven kvazaŭ ino, do per “ŝi” (germane=sie) eĉ kontraŭe al la germana genro (das Schiff = es = ĝi), necesis adopti tiun lingvouzon en la traduko.
*

Jorike: en la originalo “Yorikke”, havas rilaton al “Hamleto” de Shakespeare. La sekva parto, tradukita de L.L. Zamenhof, troveblas en SCENO I de AKTO V, kiu okazas sur tombejo.

HAMLETO (prenas kranion) Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per ridoj? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin per tio ĉi! ...

La aktoro Ret Marut ludis la rolon de unu el la tombofosistoj.

* Tradukante la tekston pri la koloroj de Jorike, mi devis pensi pri la vortoj, kiujn la doktoro de la medicino Philippus Aureolus Theophrastus von Hohenheim, nomata Paracelsus, kiu en la Kamparanaj Militoj en Eŭropo kiel militkampa kuracisto staris sur la flanko de la revoluciaj kamparanoj, skribis: “Ilian mondon ili tute kovris per la sepa koloro. Kaj ili asertas, ke tiu koloro estas plenvalida. Kaj tiel ili opinias, ke ankaŭ ilia kovrilo ĵetita sur la mondon estas perfekta. Ilia ĉiopotenca, de Dio damnita, ne pretervidebla, sed senfine trankviliga grizo. Sep astroj estas kaj sep sakramentoj. Kaj tiel do ili bezonas la sepan koloron. Kaj tiel ili kovrante surŝmiras ĉion. Nenio plu de la profunda nigro de la radikoj, de la origino de ĉio estanta. Nenio plu de la klara blanko de la lumo. Nenio plu de la bluo, de la konsolanta fortiganta bluo de la tero. Nenion plu de la friskiga verdo de la akvo. Nenio plu de la flirtanta kaj viviga flavo de la aero. Nenio plu de la majesta ruĝo de la fajro. Nenio plu, kio varmigas la koron. Griza kaĉo sur la tutan teron. Tiel ili larĝe kaj dike rulpremas ĝin antaŭ si kaj sufokas min.”

Kiun koloron ŝia vesto havis, mi ne povis distingi, kvankam tio koncernis mian specialan fakon. Plej verŝajne la jupeto, en longe pasinta tempo, iam estis blanka kiel neĝo, blanka kiel la senkulpeco de ĵus naskita bebo. Sed tio certe estis antaŭ tre longa tempo. Tio certe estis en la jaro, kiam Abraham fianĉiĝis kun Sara en Ur en Ĥaldeo. La eĝoj de la balustrado iam verdis. Ankaŭ tio estis antaŭ tre longa tempo. Post tiuj praaj tagoj Jorike travivis kelkajn centojn de pliaj farbadoj, laŭ la iro de la tempoj. Sed la ferdeklaboristoj neniam penis forskrapi la malnovan farbon. Verŝajne tio estis malpermesita al ili. Ĉiukaze oni ĉiam metis la novan farbtavolon sur la malnovan, tiel ke Jorike nun tiom ampleksiĝis, ke ŝi ŝajnis nun duoble pli granda, ol ŝi vere estis. Se oni entreprenus la laboron zorge detiri la diversajn farbtavolojn, tiam eblus precize konstati, kiun specon de farbo uzis ĉiu jarcento.

Memkompreneble, por ne esti kulpigita pro troigo, oni devus detiri la farbojn ne nur de la ekstera vesto, kie Jorike estis relative plej juna, ĉar oni sendis ŝin de tempo al tempo en instituton de plibeligo. Ne, oni devus detiri la farbojn de ĉiuj partoj de la ŝipo, precipe do de la internaj instalaĵoj, por ekscii la kolorojn, per kiuj la granda festohalo de Nebukadnecar estis ornamita, kion ni eĉ nun ankoraŭ ne scias, kio faras tre grandajn zorgojn al ni.

La vesto tiel malice aspektis, ke la diabloj en la infero kompatus ĝin. Ĝi havis grandajn surfacojn, sur kiuj la ferdeklaboristoj elprovis belan fortan bolŝevistan ruĝon. Sed poste la posedanto aŭ la kapitano ŝajne ne ŝatis tiun koloron, kaj oni farbis plu per aristokrata bluo. La ruĝo kostis monon, kaj senĝene oni lasis ĝin. Farbo estas farbo, kaj estas indiferente al la avida salakvo, ĉu ĝi voras bolŝevistan ruĝon, ĉu liberecoverdon, la grava afero estas, ke la vento kaj la ondoj ricevas ion por vori, alikaze ili vorus la ŝipon. La posta posedanto siavice pensis, ke nigra ŝipo pli belas kaj, ke dika nigro pli bone ol iu alia koloro blindigus la suspektemajn okulojn de la asekurasocioj. Sed neniam iu aŭdacis tiel altigi la kostojn, ke li superfarbis per la nova farbo ion, kio jam havis farbon, por doni unuecan nuancon al la tuta vesto. Nur ne superflue elspezi! Ŝi estis ja ... halt’, tion mi ankoraŭ ne volas diri, ĉar mi ja ankoraŭ ne scias. Sed olda salakva fiŝo flareblas rapide, kaj mi estas olda salakva fiŝo, kiu rapide flaras ion.

Se nun Jorike marveturis aŭ restis en haveno, la farbo ne sufiĉis, kaj oni farbis plu per la farboj, kiuj troviĝis. La ŝipestro ĉiufoje nur notis: “Aĉetis farbojn, aĉetis farbojn, aĉetis farbojn.” Neniu povas vivi nur de sia salajro. Sed la farbojn oni ne aĉetis, anstataŭe oni foruzis ĉiun farbon, kiu jam surŝipis, ĉu bruna, verda, viola, vermiljona, flava aŭ oranĝa farboj.

Tiel Jorike do aspektis de ekstere. Pro teruro preskaŭ elglitis la hokfadeno el mia mano, kiam mi unuafoje vidis tiun marmonstron.

Tio estas la rezulto, se oni havene ne donas tagfor permeson al la ferdeklaboristoj, pro nura avaro. La Unua Oficiro ne scias, kion fari kun ili, kaj tial ili devas farbi de matene je la sepa ĝis posttagmeze je la kvina, farbi, farbi, farbi, tiom longe, kiom ankoraŭ estas penikotenilo en la mondo kaj malnova ladskastolo kun tavolo da dikiĝinta kaj krustiĝinta farbo je la randoj.

Nun aldone okazas, ke la ferdeklaboristoj dum la farbado devas pendi ekstere apud la ŝelo de la ŝipo je ŝnuregoj aŭ sidi sur mallarĝaj tabuloj, kiujn oni lasas malsupren per ŝnuregoj. Se nun la tuta kesto subite ricevas sufiĉe grandan puŝon — ĉu pro neatendite granda ondo, ĉu pro la kirlaj ondoj de preterveturanta giganta kesto, aŭ tial, ke oni ne tenis sufiĉe flekseble la kaptoŝnuregojn dum la tajdoŝanĝo — la farbanto ekflugas sur sia mortobalancilo for de la ŝelo. Ĉar li nun preferas savi sian vivon anstataŭ la farbsitelon, kompreneble la farbsitelo renversiĝas kaj la bunta farbosupo fluas sur la ŝelo malsupren. Estas vere, la sitelo estas savita, kaj ankaŭ la viro, la sitelo pendis je ŝnurego kaj la viro ankoraŭ sufiĉe frue kaptis ŝnuregon. Sed la farbo! Sed la farbo! Sur Jorike oni povis postkalkuli krom la diversaj farbprovoj ankoraŭ tute ekzakte ĉiujn puŝojn, kiujn la bona ŝipeto travivis en la lastaj dek jaroj. Superfarbi tiujn farbelverŝojn, tio estus disipo. Estis farbo, kaj la celo delikatsente kovri per farbo la diversajn malbelaĵojn de Jorike, estis ja plenumita per ĉiu puŝo. Estis jam sen tio sufiĉe multekoste, ĉar ne la tuta farbo restis en tiuj okazoj sur Jo rike, sed parto malaperis en la maron kaj alia parto gluiĝis sur la pantalono de la ferdeklaboristo, kie ĝi tute superfluis. Per tiu farbita pantalono, kiun oni nun povas starigi, sen ke ĝi falus, la okazaĵo tute ne estas finita. Nun ankoraŭ sekvos la kverelo kun la Unua Oficiro, kiu reprezentas la opinion, ke la farbo pli valoras ol la viro, ke la viro anstataŭ pensi pri sia malgrava vivo estus devinta pensi unue pri la multvalora farbo. Ferdeklaboristojn li povus kolekti de sur la stratpavimo aŭ forpreni de sub pendumilo, sed farbo kostas monon. Kaj la ŝipestro denove terure spektaklos al li, ĉar li plian fojon ne scias, kion fari rilate la farblibron kaj ties rubriko “Aĉetitaj farboj” Ofte tia interparolado — post kiam la kutimaj sakrokanonadoj forpafis ĉian municion — finiĝas per tio, ke la savita ferdeklaboristo postulas sian salajron, ŝtopas la sakon, iras trans la balustradon kaj deziras al la ŝipo incendion* en la karboholdoj, kiam ĝi troviĝos kvincent mejlojn for de la bordo. Se homo frenezas, oni tion ofte jam rimarkas je la eksteraĵoj, je la aspekto de la vizaĝo, je la aranĝo de la vestoj. Ju pli homo frenezas des pli okulfrape estas lia aspekto. Oni ne bone povas diri, ke Jorike estis sama al prudenta ŝipo, al mense normala ŝipo, aŭ eĉ nur simila al tia. Tio estus ofendo por ĉiuj aliaj ŝipoj sur la sep maroj. Ŝia aspekto tiel perfekte harmoniis kun ŝia spirito, animo, karaktero kaj konduto, ke oni tute pravigite devis dubi pri la mensa saneco de Jorike. Estis ja ne nur la ekstera vesto, ne nur la koloro. Ĉio, kio videblis de tiu boato, plene kaj senrezerve kongruis kun la haŭto kaj la vizaĝo. La kargomastoj staris kiel magraj branĉoj zigzage en la aero. Se oni pafus kuglon en la kamentubon laŭlonge, eĉ se estus nur revolvera kuglo, ĝi neniam elirus el la alia finaĵo. Sed fumo preterpasas ja ankaŭ angulojn, alie Jorike neniam estus povinta fumi. Tute certe ne el la kamentubo. Kiun ligon la ponto havis al la aliaj ŝippartoj, mi ne povis eltrovi. Oni havis la impreson, kvazaŭ la ŝipo post la ekveturo devus reveni post horo por kunpreni la koman doponton, kiu restis havene; ĉar la ŝipestro el sia pozicio ne povis rimarki, ke la ŝipo jam survojas dum horo. Kaj nur, se la stevardo irus sur la ponton por diri al la ŝipestro, ke la manĝo en la oficira ĉambro pretas, oni eltrovus, ke la ponto kun la ŝipestro sur ĝi ne kunveturis, sed ŝvebas ie en la lasta haveno aŭ kroĉiĝis al io.

* incendio: Ke ŝipbruloj estis timataj, montras la angla marista kanto de hejtistoj. “Fire down below”, kiu priskribas incendion, ĉe kiu ĉie brulas, en la kuirejo, en la viandĉambreto, en la litbenko, en la monŝranko, kie la mono fandiĝas, kaj finfine sur la ferdeko. “Sube brulas, sube brulas, alportu sitelon kun akvo!”

Kiam mi nun sidis sur la muro, tiel diligente kaptanta fiŝojn kaj vidis Jorike, jen mi ridis, jen mi tiel laŭte kaj tiel monstre ridis, ke la bona Jorike subite ektimis kaj retroglitis duonon de ŝiplongo. Ŝi ne volis kaj ne volis eniri la akvon. Ŝi tiel gratis kaj skrapis la kajon, ke hundo bedaŭrus, ke oni sincere ekkompatis la plorindan onklinon, kiun oni ĝuste nun denove volis elpeli en la kruelan mondon de sovaĝaj potencoj kaj elementoj.

Sed neniu sentis kompaton al ŝi. Mi aŭdis la knarojn kaj ŝrikojn de la vinĉo kaj la pelmelan kuradon kaj sciis, ke ili nun ĝisfunde tradraŝos kaj malice hejtos la onklinon, kaj tiam ŝi tamen devos danci. Kion sola damo finfine povas fari daŭre kontraŭ tiom da krudaj pugnoj? Ŝi povas grati kaj mordi, sed ŝi devas elveni de malantaŭ la barilo kaj kuniri al la danco*, ĉu ŝi inklinas al tio, aŭ ne. Se tia pruda damo poste nur aŭdas la muzikon, ŝi estas la plej sovaĝa el ĉiuj. Tiel certe estis ankaŭ ĉe Jorike. Feliĉe enirinte la akvon ŝi kuros kiel juna diablino, por veni kiel eble plej rapide en alian havenon, kie ŝi povas ripozi kaj sonĝi pri pasintaj tempoj, kiam oni ne tiom multe pelis ŝin kiel en niaj hastaj tagoj. Ŝi ja ne plu estas infano kaj jam iom peza je la naĝiloj. Se ŝi ne estus tiel dike vestita, ŝi certe eĉ frostotremus en la frida akvo, ĉar la sango ne plu tiel junece kuras en la vejnoj kiel tiam, kiam ŝi rigardis la bonvenigajn solenaĵojn, aranĝitajn de Kleopatra* je la honoro de Antonio.

*

kaj devas kuniri al la danco: inter la versoj de Nathanael Schlott el la jaro 1701 pri “la danco de l’ skeletulo” en la Maria-preĝejo de Lübeck (vidu ankaŭ pri tio 45/1) estas la sekvaj. Por povi redoni tute precize la tekston mi prefere ne rimis:

La skeletulo al la junulino

Tiel kiel la mondo mi tute ne atentas komplimentojn.
Devo mi nomas la duran vorton, kiu rompas ŝtalon kaj feron.
Kaj kial vi volas rifuzi al mi la lastan iron?
La junulinoj alikaze ne kutimas rifuzi danceton.

La junulino al la skeletulo

Mi sekvas, ĉar mi devas kaj dancas kiel mi povas.
Fratinoj, elektu sufiĉe frue viron.
Tiel vi donas al la edzo en la vivo la manon,
kiun mi devas doni ne tute libervole al la skeletulo.

* Kleopatra kaj Antonio: Gemo el la antikvo montras Kleopatran kaj Antonion sur la malantaŭa ferdeko de kila ŝipo. Kleopatra partoprenis marbatalon ĉe Actium kiel komandantino de eskadro, sed fuĝis. La amanto Antonio tuj sekvis ŝin. Ŝia proksimo pli gravis por li ol la sukcesa fino de la marbatalo. Bela mensogeto, ĉu ne? Traven mencias Actium en la angla praversio de la Mortula Ŝipo, kiu troveblas en la biografio de Guthke.

Ĉapitro 20*

* La tuta ĉapitro estas kvazaŭ protesto kontraŭ la artikolo “Pri la aŭtoritato” de Friedrich Engels, kiu defendas kontraŭ la ideoj de Bakunin la neceson de aŭtoritato kaj ankaŭ asertas, “ke la neceso de aŭtoritato plej klare montriĝas sur ŝipo sur la maro, kie en la momento de danĝero la vivo de ĉiuj dependas de tio, ke ĉiuj tuj kaj absolute obeas la volon de unu sola persono.”

Laŭ la aspekto de ŝipo oni povas precize juĝi, kiel oni nutras kaj traktas la maristaron, se oni flaris antaŭe dum kelka tempo salan akvon. Jen iuj serioze imagas kompreni ion pri la maro, pri ŝipoj kaj maristoj, se ili veturis dekdu fojojn sur pasaĝera ŝipo, eble eĉ en ŝtata kajuto, trans oceanojn. Sed pasaĝero nek lernas ion pri la maro nek pri ŝipoj, kaj eĉ multe malpli pri la vivo de la maristaro. La stevardoj ne estas membroj de la maristaro, kaj ankaŭ la oficiroj ne estas membroj de la maristaro. La unuaj estas nur kelneroj kaj domservistoj, kaj la duaj nur oficiroj kun la rajto je pensio.

La ŝipestro komandas la ŝipon, sed li ne konas ĝin. Tiu, kiu rajdas sur kamelo kaj diras la lokon, kien li volas rajdi, scias nenion pri la kamelo. Nur la kamelpelisto konas la kamelon, al li la kamelo parolas, kaj li parolas al la kamelo. Nur li konas ties zorgojn kaj preferojn kaj dezirojn.

Tiel estas ankaŭ pri ŝipo. La ŝipestro estas la komandanto, la superulo, kiu ĉion volas havi alie ol la ŝipo. Lin la ŝipo hatas, tiel kiel ĉiuj superuloj kaj komandantoj estas hatataj. Se komandantoj vere iam estas amataj, aŭ se oni diras, ke ili estas amataj, jen oni nur tial amas ilin, ĉar tiel oni plej bone povas elteni ilin kaj iliajn kapricojn. Sed estas la maristaro, kiu amas la ŝipon. La maristoj estas la aŭtentikaj kaj efektivaj kamaradoj de la ŝipo. Ili poluradas la ŝipon, ili karesas ĝin, ili ĝin kisas. La ŝipanaro ofte ne havas alian hejmon ol la ŝipo; la komandanto havas belan domon, ie inter kampoj, li havas sian edzinon, li havas siajn infanojn. Ankaŭ kelkaj maristoj havas edzinon kaj infanojn, sed ilia laboro por la ŝipo kaj sur la ŝipo estas tiel streĉa kaj laciga, ke ili povas pensi nur pri la ŝipo kaj tute forgesas la hejman familion, ĉar ili ne havas tempon por pensi pri la hejmo. Se ili volus komenci pensi pri hejme, ili tuj ekdormus pro troa laciĝo.

La ŝipo tre bone scias, ke ĝi ne povus veturi eĉ metron, se la ŝipanaro ne estus. Sen ŝipestro ŝipo povas ve turi, sen ŝipanaro ne. La ŝipestro eĉ ne povus nutri la ŝipon, ĉar li ne komprenas kiel surĵeti karbojn, por ke la fajroj ne estingiĝu kaj tamen donu tiom grandan varmegon, kiom eblas, sen estigi per tio digestajn perturbojn.

Kun la ŝipanaro la ŝipo interparolas, kun la ŝipestro kaj la oficiroj neniam.

Al la ŝipanaro la ŝipo rakontas fabelojn kaj belegajn historiojn. Ĉiujn miajn marrakontojn la ŝipoj rakontis al mi, kaj ne homoj. La ŝipo ankaŭ volonte lasas rakonti ion al si de la ŝipanaro. Mi aŭdis ŝipojn ridi kaj subridi, kiam la ŝipanaro dimanĉe posttagmeze sidis sur la fer deko kaj interŝanĝis spritaĵojn. Mi vidis plori ŝipojn, kiam malgajaj rakontoj estis interŝanĝataj. Kaj mi vidis amare plorsingulti ŝipon, ĉar ĝi sciis, ke ĝi sinkos en la sekvonta veturo. Ĝi efektive neniam revenis kaj pli poste troviĝis en la Lloyds*-listo “Malaperinta”.

* Lloyds: brita unuiĝo de asekurkompanioj kun borso, precipe konata por marasekuraj aferoj, ekde 1683

Ŝipo ĉiam estas sur la flanko de la ŝipanaro, neniam flanke de la ŝipestro. La ŝipestro laboras ne por la ŝipo, li laboras por la kompanio. La ŝipanaro ofte eĉ ne scias, al kiu kompanio la ŝipo apartenas; ĝi ne cerbumas pri tio, ĝi zorgas nur pri tio, kio koncernas la ŝipon mem. Se la ŝipanaro malkontentas aŭ ribelas, la ŝipo tuj kunribelas. Strikrompantojn la ŝipo malamas pli ol la fundon de la maro; kaj mi konis ŝipon, kiu kun tuta grego da strikrompantoj, ankoraŭ preskaŭ en viddistanco de bordo, glate alfundiĝis. Neniu revenis, la ŝipo prefere mem sinkis profunden, ol lasi sin fingrumi de strikrompantoj. Jes, sinjoro.

Se la ŝipanaro estas malbone nutrata aŭ malbone traktata, la ŝipo tuj aliĝas al la partio de la ŝipanaro kaj tiel laŭte elkrias en ĉiu haveno la veron, ke la ŝipestro devas fermteni la orelojn kaj sufiĉe ofte havenkomisiono estas pelata el la dormo kaj ne pli frue retrovas trankvilon, ĝis ĝi entreprenis enketon. Mi estas tre certa, ke oni opinias min tute manĝavida ulo. Sed por maristoj la manĝo estas ja la sola afero, pri kio ili povas okupiĝi, krom pri la ŝipo. Aliajn ĝojojn ili ne havas, kaj streĉa laboro kaŭzas fortan apetiton. La manĝo estas grava parto de ilia salajro.

Sed sur Jorike, tiel, kiel ĝi sufiĉe laŭte elkriis, oni disdonis la plej mizeran manĝaĉon al la ŝipanaro, kiun avara kompanio kaj ŝipestro, kiu devas havigi al si kromajn enspezojn, iel povas aranĝi por ĝuste ankoraŭ vivteni la ŝipanaron. Kiujn ecojn la ŝipestro mem havis, tion Jorike rivelis al ĉiu, kiu komprenas la lingvon de ŝipo. Li volonte drinkis, sed nur bonajn markojn, li volonte manĝis, sed nur bonajn gustaĵojn, li ŝtelis ĉie, kie eblis ŝteli; li faris flankajn negocojn, kun ĉiu, kun kiu eblis, kaj je kies ajn kostoj. Ĉio cetera tre indiferentis al li, kaj persone li nur malofte molestis la ŝipanaron. Li molestis ĝin ĉirkaŭvoje pere de la oficiroj kaj inĝenieroj. Tiuj inĝenieroj, sur ŝipoj ne frenezaj, sed normalaj, eĉ kiel lubrikistoj ne povus labori.

Kiel eblis nur, ke Jorike ricevis kaj povis teni ŝipanaron? Kiel eblis, ke ŝi povis elveturi el hispana haveno, el tiu benita lando de sunbrilo kaj libero, kun kompleta ŝipanaro? Kaŝiĝis sekreto en tio. Ĉu ŝi eble eĉ estas ...? Sed eble jes. Eble ŝi vere estas mortula ŝipo. Jen! Finfine la enigmo solviĝis. Mortula ŝipo. Mil sakrojn! Ho, paseraj vostoj kaj fiŝaj naĝiloj! Jes ja, ŝi estas mortula ŝipo.

Ke mi ne tuj en la unua sekundo rimarkis tion! Mi simple dormemis.

Vere, jen neniu dubo plu eblas. Sed tie ankaŭ io alia estis perceptebla, tiel, ke ŝi eble tamen ne estis tio. Jen sekreto kaŝiĝas. Min tuj gratu urso el la norda poluso sur la postaĵo, se mi ne eltrovos, pri kio temas ĉe tiu kesto.

Jorike nun fine tamen decidis ekiri, libervole kaj sen kvereloj. Mi subtaksis ŝin. Ŝi timis la akvon pro bonaj kialoj. La ŝipestro estis azeno, jes, sinjoro. Jorike multe pli prudentis ol la ŝipestro. Ŝi tute ne bezonis kapitanon, tion mi nun vidis. Ŝi estis bona olda purrasa ĉevalo, kiun oni devas lasi iri libere, se ĝi iru la ĝustan vojon. Kapi tano devas nur antaŭmeti substampitan kaj subskribitan ateston, ke li sukcese trapasis ekzamenon, kaj tuj oni konfidas keston al li, kaj aldone eĉ tian delikatan, kian Jorike. Donu al sperta ferdeklaboristo la salajron de ŝipestro, kaj li pli bone kondukos Jorike trans la grandan ranolagon* ol koncesiita kapitano, kiu faras nenion alian ol ĉirkaŭpromeni la tutan tagon kaj mediti pri tio, kiel kaj kie pritranĉi eĉ iom pli la kostojn por la ŝipanaro, por elvringi por la kompanio kaj por sia poŝo eĉ plian kvincendon.

* trans la grandan ranolagon: trans la Atlantikon

La fluo kaj la vento direktis sin kontraŭe al Jorike, kontraŭe al tiu vojo, kiun la ŝipestro provis trudi al ŝi. Al tia delikata ino oni ne trudu kiel kaj kien iri, tiel ŝi povas nur devojiĝi. La piloto ne estis riproĉebla. La piloto bone konas sian havenon, sed li ne konas la ŝipon. Sed tiu ŝipestro eĉ multe malpli konis la ŝipon.

Ŝi rampis knarante laŭlonge de la kajo, kaj mi devis nun suprentiri la krurojn, ĉar alie ŝi estus kunpreninta ilin, kaj tiom multe mi ne avidis sendi miajn krurojn al Maroko, dum mi restas en Barcelono.

Pobe ŝi baraktis per la kirla naĝilo, kaj ĉi tie je la flankoj ŝi sputis kaj pisis tiel freneze, kvazaŭ ĝi drinkus mi ne scias kiom, kaj kvazaŭ ŝi havus mi ne scias kiom da problemoj por survojiĝi sen kunpreni la lanternfostojn. Finfine la ŝipestro sukcesis deiĝi de la kajo. Sed mi havas la konvinkon, ke estis Jorike mem, kiu komencis akcepti, ke ŝi nun devas zorgi pri si, se ŝi volas elveni kun sana haŭto. Eble ŝi ankaŭ volis ŝpari kelkajn sitelojn da farbo por sia posedanto.

Ju pli ŝi proksimiĝis des pli netolerebla fariĝis ŝia aspekto. Kaj la penso venis en mian kapon, ke eĉ, se la ekzekutisto nun ĉasus min kun malferma maŝo kaj mi povus eskapi lin nur per la dungiĝo sur Jorike, mi preferus la maŝon kaj dirus al la ekzekutisto: “Kara amiko, forkonduku min kaj sufiĉe rapide, por ke mi estu savita de tiu najlokesto.” Mi ja nun vidis ion, kio multe pli teruris ol ĉio, kion mi iam vidis en tiu rilato.

Ĉapitro 21

Sur la antaŭferdeko staris la vaĉanaroj, kiuj havis liberan tempon kaj rigardis trans la balustradon al la kajo, por ankoraŭ per la okuloj avide ensuĉi de la firma tero ĉion, kion ili povis kapti en tiuj lastaj momentoj. Sufiĉe ofte en mia vivo mi vidis ĉifonulajn, ruiniĝintajn, anime detruitajn, kotŝmiritajn, de pedikoj kaj abscesoj kovritajn maristojn, en aziaj kaj sudamerikaj havenoj, pli ol abunde kaj en pleja perfekto, sed, ke mi vidis kiam ajn tian ŝipanaron kaj eĉ tian, kia post plurtaga serĉa vagado ne estis ĵetita sur la bordon post ŝiprompo, sed troviĝanta sur elveturanta vaporŝipo, mi ne povis memori. Ke io tia eblus, mi ne supozis. Mi certe ne aspektis eleganta, kaj por diri la veron, laŭ aspekto mi multe pli prok simis al trampo ol al neĉifonulo. Sed kompare kun tiu ĉi ŝipanaro mi aspektis kiel la ŝejko de ĥoroknabino ĉe la Ziegfeld Follies en Nov-Jorko. Tio ne estis mortula ŝipo. Dio pardonu al mi tiun pekon; ili estis ja marrabistoj antaŭ la unua predo; piratoj* persekutataj jam ses monatojn de la militŝipoj de ĉiuj nacioj; bukanieroj*, kiuj tiel profunde falis, ke ili ne vidis alian eliron ol ataki kaj elrabi ĉinajn legomĵonkojn sur la maro.

* pirato: la vorto devenas de la greka “peiran”, serĉi sian feliĉon
* bukanieroj: Ili estis piratoj de la Kariba maro. Ili mem nomiĝis “fratoj de la bordoj”. La vorto bukaniero devenas de la hispana vorto Bucan, kiu signifas: Rostkrado por la sekigo de viando en la suno, ankaŭ kromnomo de la kuiristo John Silver el la fama libro “La trezora insulo” de Stevenson.

Sankta marserpento, kiom ĉifonulaj ili estis, kiel kotaj ili estis! Unu el ili ne surhavis ĉapon, ĉar li posedis nek ĉapelon nek ĉapon, sed volvis pecon de verda subjupo kvazaŭ turbanon ĉirkaŭ la kapon. Alia surhavis, sinjoroj, ne, tion vi ne kredos, sed mi ja tuj kiel hejtisto sur savboato estu dungita, se ne estas la vero, unu el ili surhavis eĉ cilindran ĉapelon*. Imagu tion, maristo kun cilindra ĉapelo. Ĉu la mondo ion tian iam travivis? Eble li estis ankoraŭ kamentubisto duonon de horo antaŭ la elveturo. Aŭ li purigis tie sur la kesto la kamentubon. Eble speciala ordono estis sur Jorike, ke la kamentubo balaendas nur kun cilindra ĉapelo. Similajn kuriozajn ordonojn mi spertis sur ŝipoj. Sed Jorike ne apartenis al la ŝipoj, kie oni enkondukas kuriozajn ordonojn; Jorike estis ŝipo, kie oni havas sufiĉe da laboro kun tiuj ordonoj, kiuj ekzistas mil jarojn, por ke la kesto funkciu. Ne, tiu cilindra ĉapelo estis uzata nur tial, ĉar la viro ne havis alian kapkovrilon, kaj se li havus iun, li videble posedis sufiĉe da estetika sento, por ne bone povi vesti sin per telerĉapo, pro la frakveŝto, kiun li portis sur la korpo. Ŝajnis eĉ ne tute ekskludeble, ke li forfuĝis de sia propra edziĝfesto en tiu fatala momento, kiam la seriozo ekis, kaj ĉar li ne trovis alian rifuĝejon for de la megeroj, ĉe la kulmino de la danĝero ekkaptis la Jorike, kie oni bonvenigis lin per brakumoj. Ĉi tie neniu el la megeroj serĉis lin, certe ne iun, kiu forkuris kiel leporo de la fianĉino en frako kaj kun cilindra ĉapelo.

* cilindra ĉapelo: Cilindraj ĉapeloj ankoraŭ en la 19-a jarcento efektive estis kapkovraĵo de germanaj maristoj.

Se mi estus sciinta, ke ili vere estas marrabistoj, mi estus petinta ilin surgenue, ke ili kunprenu min al gloro kaj oro. Sed se oni ne havas submarŝipon, marrabado en la nuna tempo ne plu valoras la penon.

Ne, ĉar ili ne estas marrabistoj, do prefere la ekzekutiston, ol esti devigita veturi sur Jorike. La ŝipo, kiu povus forlogi min de la sunplena Hispanio, devus esti ŝipo almenaŭ duoble pli bona ol la Tuscaloosa. Ho ve, kiom longa tempo pasis. Ĉu ŝi ankoraŭ estas hejme en Nov-Orleano? Nov-Orleano, Jackson Square, Levee kaj aĥ ... nu, mi foje surpiku denove sangokolbason; tuj post la preterpaso de la bunta kesto, mi ja eble kaptos dufuntan. Se ne, estos same bone, tiukaze mi esploros, kion la nudelsupo faras, aŭ mi demandos, kion ili vespermanĝos sur la nederlanda ŝipo tie transe.

Kiel limako, kiu tro multe manĝis, sed tamen devas trejni sin por la sekvonta vetkurado de limakoj, tiel Jorike preteriris.

Kiam la kapoj de la ĝangalobanditoj estis precize super mi, unu el ili vokis malsupren: “Hey, ain’t ye sailor*?”

* Hey ain’t ye sailor? (angla): He, ĉu vi estas maristo?

Yesser.

Want a ĝop*?” Pri sia angla lingvo li ne rajtas fieri, sed por intimaj familiaj rilatoj ĝi sufiĉas.

* Want a ĝop? (angle): misparolo de ‘Do you need a job? Ĉu vi bezonas laboron?

Ĉu mi volas havi laboron? Aj, griza urso ludanta la orgenon, li ja ne eble serioze diris tion? Ĉu mi volas havi laboron? Nun mi sidas en la kaptilo. Jen la demando, kiun mi pli timis ol la trombonon de la arkianĝelo Mikaelo en la Releviĝa tago. Kutime oni ja mem devas peti pro laboro. Tio estas eterna neŝanĝebla leĝo, de kiam laboristoj ekzistas jam. Kaj mi neniam iris por demandi, ĉiam pro la timo, ke iam iu dirus, ke jes.

Kiel ĉiuj maristoj, tiel ankaŭ mi estas superstiĉa. Sur ŝipo kaj surmare oni dependas de hazardoj kaj do ankaŭ de superstiĉoj*, alikaze oni ne eltenus tion kaj freneziĝus. Kaj estas tiu superstiĉo, kiu devigas diri min “jes”, se iu demandas min, ĉu mi volas havi laboron. Se mi dirus, ke ne, mi forĵurus mian feliĉon, neniam denove en mia vivo povus dungiĝi sur ŝipo kaj plej malverŝajne tiam, kiam mi nepre bezonus iun. Kelkfoje oni kun sukceso rakontas historion, sed kelkfoje oni ne sukcesas, kaj la viro krias: “Policon! Trompisto!” Se tiukaze oni ne tuj havas ŝipon je sia dispono, la polico kredas al la viro, kiu ne havas humuron kaj ideojn.

* superstiĉo: La multspeca superstiĉeco de maristoj radikas en la origine preskaŭ centprocenta dependeco de ondoj, vento kaj vetero, sed ankaŭ la dependeco de labordonantoj estigas superstiĉojn.

Tiu ĉi superstiĉo jam kelkfoje faris malicajn petolaĵojn al mi kaj puŝis min en laborokupojn, pri kiuj mi neniam supozus, ke tiaj efektive estas en la mondo. Ĝi estis la kaŭzo de tio, ke mi fariĝis tombistohelpanto en Guaya quil en Ekvadoro, kaj ke mi devis helpi vendi en jarfoiro en Irlando per miaj propraj manoj unu spliton post la alia de la kruco, sur kiu nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo elspiris sian lastan surteran suspiron. Ĉiu splito kostis duonon de krono, kaj la lupeo, kiun la homoj al done devis aĉeti por ankaŭ povi vidi la spliton, kostis plian kronduonon. Al tia laborokupo, kiun oni certe ne alkalkulos al miaj meritoj, oni ja venas pro superstiĉo. De kiam tio trafis min en Irlando, mi ne plu zorgis esti obeema kaj bona homo, ĉar mi sciis, ke mi nun forludis jam mian futuron. Estis ja ne pro tio, ke mi helpis vendi la splitojn. Ne, tio ne estis tiom fia, tion oni eble alkalkulus eĉ al miaj meritoj. Multe pli kondamninde estis, ke mi helpis al la komercisto en hotelĉambro tranĉi la splitojn el antikva kestokovrilo. Sed ankaŭ tio ankoraŭ ne estus tiel nepardonebla, se mi nur ne estus ĵurinta antaŭ la homoj je mia animo, ke mi mem kunportis la splitojn el Palestino, kie olda arabo konvertiĝinta al la kristani smo, en kies familia posedo la splitoj dum okcent jaroj troviĝis, konfidis ilin al mi kun la solena certigo, ke Dio ensonĝe aperis al li kaj ordonis lin, ke tiuj ĉi splitoj trovu la vojon nur al Irlando kaj al neniu alia loko. La dokumentojn arablitere skribitajn ni povis montri kaj ankaŭ tradukon en la anglan, kiu eldiris, ke en la dokumento vere tio estas skribita, kion ni rakontis ĉe la jarfoiro. Tiaj petolaĵoj povas trafi superstiĉan homon, jes, sinjoro.

Se ni almenaŭ estus sendintaj la enspezitan monon al monaĥejo aŭ al la papo! Ankaŭ tiukaze ne estus tiom malbone kaj mi povus havi la esperon, ke oni pardonos al mi. Sed ni elspezis la monon por ni mem, kaj mi zorgis tre atente pri tio, ke mi ricevu la ĝustajn procentojn kaj tantiemojn. Sed neniel mi estis trompanto, mi estis nur viktimo de la superstiĉo, de mia superstiĉo, ĉar la bonaj homoj ja kredis al mi. Tiuj ne estis superstiĉaj.

Ĉapitro 22

Tiel do okazis tute nature, ke mi diris “jes”, kiam oni demandis min, ĉu mi volas havi laboron. Io en mi devigis min diri, ke jes, kaj mi ne povis eskapi tiun trudon. Mi certas, ke mi paliĝis pro mortotimo, ĉar mi devis iri sur tiun keston.

“Ĉu A.B.*?” la viro demandis. Mi havas feliĉon, jen la savo. Ili bezonis iun A.B., kaj mi ne estis A.B... Mi nun prudente detenis min diri: “Plain”, ĉar okaze de bezono ferdeklaboristo povas stari ankaŭ ĉe la direktilo, precipe tiam, kiam la vetero trankvilas kaj grandaj kursŝanĝoj ne necesas.

* A.B., able-bodied seaman (angle): plene lerta maristo

Tial mi respondis: “Ne, sinjoro, ne A.B. Black gang. Nigra bando.”

“Fajne!” la viro kriis malsupren. “Jen tio, kion ni bezonas. Rapidu, hop, sursaltu.”

Nun ĉio klariĝis al mi. Ili prenis ĉiun, kiun ili kaptis kaj de ĉie, kie ili povis kapti iun, ĉar tiom aŭ tiom da viroj mankis al ili. Se mi estus dirinta: kuiristo, aŭ se mi estus vokinta: ĉarpentisto aŭ ŝipestro, ili ĉiam vokus: “Hop, supren!” Jen io ne estas en ordo. Damne, ĉu ĝi tamen estas..., ne, spite al ĉiuj suspektindaj cirkonstancoj, Jorike ŝajne tamen ne estis mortula ŝipo.

Mi devis ludi la lastajn kartojn.

Where’re ye bound? Kien vi veturas?”

“Kaj kien vi mem celas iri?”

Ili estas ruzuloj. Jen forkuro ne eblas. Mi povas voki suda poluso, ja, mi povas voki Ĝenevo, sen palpebrumo ili vokos al mi: “Tien ni veturas.” Sed mi sciis landon, kien la kesto ne riskus veturi, kaj tiu estis Anglio. Tial mi diris: “Anglio.”

“Viro, vi estas feliĉulo!” kriis la voĉo. “Ni havas kargon por tie, pecvarojn por Liverpolo. Tie vi povos maldungiĝi.” Per tio ili perfidis sin. La unu nura lando, kie mi ne povis maldungiĝi, kaj ankaŭ ne alia maristo, kiu ne veturas sur angla ŝipo, estis Anglio. Sed mi ne povis eviti tiun respondon rilate al Liverpolo. Mi ja ne povis pruvi al ili, ke ili mensogas.

Ŝajnas tiel ridinde. Kompreneble neniu povis devigi min dungiĝi sur iu ŝipo, en nenia kazo dum mi ankoraŭ staris sur la firma tero, kie mi ne troviĝis sub la juĝa povo kaj la leĝa potenco de la ŝipestro. Sed tiel ja ĉiam estas: Se oni fartas tro bone kaj tro feliĉe, tiam oni celas eĉ pli bonan vivon, eĉ se tiu deziro pri pli bona vivo kaŝiĝus nur en tio, ke oni sopiras ŝanĝon de la pejzaĝo kaj flegas kaj nutras la kvietan eternan esperon, ke ĉiu ŝanĝo devas konduki al io pli bona. Mi supozas, ke de kiam Adamo enuis en la paradizo, estas la malbeno de la homaro, ke oni neniam sentas sin perfekte feliĉa kaj tial ĉiam ĉasas pli grandan feliĉon. Se mi pensas pri Anglio kun ĝia eterna nebulo, kun ĝia eterne malseka frida klimato, kun ĝiaj pelaj ĉasadoj kontraŭ fremduloj, kun ĝia eterne stulte ridetanta kronprinco, kies masko glaciiĝis de frosto, kaj se mi komparas tion kun tiu libera kaj sun plena lando kaj kun ĝiaj afablaj enloĝantoj kaj nun imagas, ke mi ĉion ĉi forlasu, min vere kaptas sento kvazaŭ mi volus morti.

Sed jen la fatalo. Mi diris “jes”, kaj kiel bona maristo, kiu ne rompas sian promeson, mi nun devis dungiĝi sur tiu kesto, kaj se ĝi veturus rekte al la mara fundo; sur tiu ŝipeto, pri kiu mi moke ridis, pri kiu mi laŭte kaj hurlante mokridis, kiam mi unuafoje vidis ĝin, sur kiu mi ne volis veturi eĉ tiukaze, se mi povus reteni tiel la lastan spiron. Ne kun tiu ŝipo kaj ne kun tiu ŝipanaro! Jorike venĝis sin pro tio, ke mi moke ridis pri ĝi. Sed fakte mi meritis tion, kial mi iris al la kajo kaj lasis min vidi de elveturantaj ŝipoj? Jen oni tenu flanke la nazon. Elveturantaj ŝipoj tute ne koncernu nin, se ne estas la niaj, oni lasu ilin en paco kaj ne provu postkraĉi ilin. Tio ĉiam fatalas. Tion ili ne povas elteni.

Maristo ne sonĝu pri fiŝoj, kaj li ne pensu pri fiŝoj, tio ne estas bona.* Kaj mi iris ĉi tien kaj volis eĉ kapti kelkajn. Ĉiu fiŝo aŭ ties patrino jam frandis peceton de droninta maristo, tial maristo tenu sin for de fiŝoj. Se maristo volas manĝi fiŝojn, li aĉetu ilin de honesta fiŝisto. Kapti fiŝojn estas ties negoco, al li ili ne malicas; se fiŝisto sonĝas pri fiŝoj, tio signifas monon.

* Por maristoj sonĝoj pri fiŝoj estas antaŭsigno de ŝippereo, tiel kiel ratoj, kiuj havene forlasas la ŝipon aŭ pri la “griza morto”, kiu montriĝas kiel nebula homfiguro.

Mi pafis la lastan demandon, kiu eblis: “Kian monon vi pagas?”

“Anglan monon.”

“Kia la manĝo estas?”

“Abunda.” Nun mi sidis en la kaptilo. Por eliri ne restis eĉ fendeto. Por mia konscienco ne restis eĉ unu kialo por repreni mian jeson.

Ili ĵetis ŝnuregon al mi, mi kaptis la ŝnuregon, svingis miajn krurojn antaŭen al la ŝipo kaj dum ili tiris sur la ferdekon la ŝnuregon, mi grimpis laŭ la ŝipŝelo supren kaj saltis trans la balustradon.

Kiam mi staris ferdeke, Jorike strange rapide atingis sian plenan rapidecon, kaj dume mi karesis per miaj okuloj la malaperantan Hispanion, mi havis la senton, ke mi nun trapaŝis tra tiu granda pordego, super kiu legeblas la fatalaj vortoj:

Kiu eniras ĉi tien,
ties nom’ kaj ekzisto estas estingitaj,
la vento forblovis lin!