Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Mortula ŝipo

Rakonto de usona maristo

Proksimuma tradukojaro: 1995

Kreis la Esperantan tekston: Kaiser

DUA LIBRO

SURSKRIBO* SUPER LA ŜIPANARAJ KAJUTOJ DE LA MORTULA ŜIPO

Kiu eniras ĉi tien,
ties nom’ kaj ekzisto estas estingitaj.
La vento forblovis lin*.
De li eĉ spireto ne konserviĝis en la vasta vasta mondo.
Li povas nek iri returne
nek paŝi antaŭen,
kie li staras, tie anatemo lin tenas.
Lin konas nek Dio nek infero.
Li ne estas tago, li ne estas nokto.
Li estas la nenio, la neniam, la neniam plu.
Li estas tro granda por la senfineco kaj li tro etas por la sablograjno,
kiu havas siajn celojn en la universo.
Li estas la neniam estinta kaj la neniam pensita!

*

La surskribo: la surskribo super la ŝipanaraj kajutoj de la Mortula Ŝipo havas rilaton al la inferoporda surskribo de Dante en “La dia komedio”: “Kiu eniras ĉi tien, tiu delasu de ĉiu espero!”

La ŝajne absolute pesimisma surskribo de B. T. estas tamen ambivalenca. En la filozofio de la germana individua anarkiisto Max Stirner (1806-1856) la enhavo de la surskribo estas la “pordo”, kiun homo devas trairi, se li volas agi kiel memkonscia individuo. Tiu pensado troviĝas jam ĉe Jesuo Kristo. La influo de Max Stirner, prononcata Maks Ŝtirner, al Ret Marut estis esenca, unuavice pro ties siatempe tute nekutima defendo de la unikeco de ĉiu homo. Marx kaj Engels, kiuj konis Stirneron el filozofa klubo de Berlino, skribis dikan verkon, “La germanan ideologion” por ridindigi ties libron “La unikulo kaj lia propraĵo”. Kvankam ili en multaj detaloj tute pravas, ili ĝuste kontraŭ la kerna eldiro de la libro, “ĉio estu mia afero..., nur mia afero ne estu mia afero”, ne scias diri ion konvinkigan. Eĉ male, sen la obstina defendo de la individuo fare de Max Stirner la sekva frazo verŝajne ne estus skribita en la Komunista Manifesto: “Sur la loko de la malnova burĝa socio kun siaj klasoj kaj klasaj antagonismoj ni havos asocion, kie la libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj.” (traduko de Detlev Blanke).

* La vento forblovis lin: En pli fruaj tempoj vaĉo konsistis el ok “glasoj”. Por tion mezuri ekzistis specialaj sablohorloĝoj. La sablo de supra glaso fluis en la suban dum duono de horo. Tiel la vaĉuloj orientiĝis. Se la sablo estis komplete fluinta suben, ili vekkantis en la orelojn de la vaĉontoj: “En la nomo de Dio, sep pasis kaj ok forblovis. Amen.”

Ĉapitro 23

Nun mi rigardis de proksime la ŝarkkaptistojn. La impreso, kiun mi ricevis jam de ekstere, neniel pli boniĝis. Ĝi eĉ ne pli malboniĝis, ĝi fariĝis simple neniiga. Komence mi kredis, ke inter ili estas kelkaj negroj kaj araboj. Sed nun mi rimarkis, ke ili nur tiel aspektis sub karbopolvo kaj koto. La ferdeklaboristo staras ja nuntempe sur neniu ŝipo, kun la ebla escepto de la rusaj bolŝevistaj ŝipoj, sur la sama rangoŝtupo kiel la ŝipes tro. Kaj efektive, kien tio finfine kondukus? Iun belan tagon oni povus erari pri tio, kiu estas kiu, kaj eltrovi, ke la ferdeklaboristo same tiel inteligentas kiel la ŝipestro. Kelkfoje tio eĉ ne estus pruvo pri tio, ke la ferdeklaboristo efektive estas inteligenta.

Ĉi tie sendube eĉ inter la ferdeklaboristoj estis rangoŝtupoj. Jen estis ferdeklaboristoj de la unua rango, fer deklaboristoj de la dua, de la tria kaj kvara rango. La du poŝoŝtelistoj, kiuj tie staris, ŝajne apartenis al la kvina rango de la ferdeklaboristoj. Mi ne scias, kiu homa raso momente estas la plej malcivilizita. Tio ŝanĝiĝas ja en ĉiu jaro, depende de tio, kiom valoras aŭ senvaloras por aliaj la lando, kie vivas tiu homa raso. Sed tiujn du ferdeklaboristojn la necivilizita raso verŝajne eĉ ne povus utiligi por disbati kokosojn. Tiom da ferdeklaboristoj, ke ĉiu rango havu ĉi tie sian laŭjuran reprezentanton, oni ne povis dungi por Jorike. Sekve tiuj de la unua, de la dua, tria kaj kvara rango ne ĉeestis, kaj nur du de la kvina kaj tri de la sesa rango. La reprezentantojn de la kvina rango mi priskribis, tiujn de la sesa mi ne povas priskribi, ĉar mi povas kompari ilin kun nenio alia, kio troveblas surtere. Kvankam ili sendube estis originaluloj, mi devas kontentiĝi per tio, ke mi diras: ili estis indaj reprezentantoj kaj oni povis kredi al ili sen legitimaĵoj, ke ili apartenas al la sesa rango.

“Boŭnan tagoŭn!” La gvidanto de la poŝoŝtelistoj kaj foirtrompistoj — halt, mi volis diri: la gvidanto de la poŝoŝtelistoj kaj ĉevalŝakristoj proksimiĝis al mi. “Mi esdas la Dua Inkŝeniero. Kaj tioŭ, kioŭ esdas miaŭ nej baroŭ, tioŭ esdas la dunkymen.” Kia angla! Mi certe devos traduki estonte en pli bone legeblan lingvon, por komprenebligi ĝin. Li volis informi min, ke li estas la Dua Inĝeniero kaj pro tio mia rekta ĉefo, de kiam mi apartenas al la nigra bando, kaj li informis min, ke la apudstaranto estas la donkeyman, alivorte dirite mia suboficiro.

“Kaj mi,” tiel mi nun prezentis min mem, “mi estas la Unua prezidanto de la kompanio, kiu posedas tiun keston, kaj mi venis sur la ferdekon por instrui la rapidan kuron al vi.” Se la du kredis, ke ili povas mistifiki min, ili por tio prefere serĉu alian, ne ĝuste min, kiu jam veturis kiel ŝipoknabo, kiam la samaĝuloj ankoraŭ lernis la abocon. Kun tia vanilo oni ne venu al mi, tiel ni trovos tuj ekde la unua vaĉo la ĝustan tonon inter ni kaj ne trinkos multe da spicita ĉokolado kune.

Sed li ne komprenis, kion mi diris; ĉar li plu parolis: “Iru al la kajutoj kaj elserĉu dormlokon por vi.” Nun vere tuj la ŝindoj falos de mia tegmento! Li ja ne eble serioze parolis kaj estas efektive la Dua Inĝeniero kaj mia superulo, tiu eskapita galersklavo, ĉu? Kvazaŭ iu batis mian kapon per klabo, tiel mi nun ŝanceliĝis al la antaŭferdeko, al mia kajuto.

Kelkaj viroj kuŝis pigre en sia litbenko. Kiam mi envenis, ili rigardis dormeme al mi sen montri iun intereson aŭ iun miron. Tiaj neatenditaj refreŝiĝoj de la ŝipanaro ŝajne tro ofte okazis, por ankoraŭ valori atenton. Pli poste mi iam aŭdis, ke en dekoj de havenoj, en kiuj Jo rike de tempo al tempo ĵetis la ankron, ĉiam du aŭ tri viroj atendis borde, kiuj pro tiu aŭ alia kaŭzo ne povis labori sur alia ŝipo aŭ nepre devis foriri, ĉar la kajoj fariĝis tro nesekuraj, kaj nun ĉiutage preĝis: “Ho Dio de la ŝipoj kaj anĝelaj armeoj, igu enveni la bonan oldan Jorike!” Sur Jorike ĉiam mankis du aŭ tri viroj, kaj mi certas, ke Jorike neniam en sia tuta longa vivo veturis kun kompleta ŝipanaro. Oni diris pri Jorike ankaŭ plian malicaĵon. Oni asertis, ke la ŝipestro jam multfoje iris al la pendumiloj kaj ekzamenis la pendigitojn, ĉu ankoraŭ estas fajrero da vivo en ili, tiel, ke ili havu ankoraŭ tiom da spiro por povi flustri la jeson por dungiĝi sur Jorike. Tiu fifamo malicas, tion mi scias, sed ĝi ne estas prenita el la aero kaj ne suĉita el orela lobo de kato. Mi demandis pro vaka litbenko. Unu el la uloj signis per la kapo al supre troviĝanta litbenko, kiu aspektis kiel lignoskatolo. Mi demandis, ĉu tie eble iu mortaĉis. La viro kapjesis kaj diris tiam: “La suba komodo same liberas.” Tial mi prenis la suban. La viro perdis ĉiun intereson pri mi kaj miaj faroj.

En la litbenko estis nek matraco nek pajlosako, nek kuseno, nek kovrilo, nek littuko. Tie estis nenio. Nur la nuda vermborita ligno. Kaj eĉ de la ligno oni ŝparis ĉiun milimetron, kiun oni ankoraŭ povis ŝpari sen perdi la pravigon nomi tiun kofron por homaj ostoj ankoraŭ litbenko kaj ne eventuale ombrelkofro. En ĉiu el la du litbenkoj, kiuj kuŝis transe de mia, unu el ili supre kaj la alia sube, kuŝis ĉifonoj kaj disŝiritaj malnovaj sakoj. Tiuj estis la matracoj de la ŝipanoj, kiuj nun vaĉis aŭ pasigis ferdeke la tempon. Kiel kusenoj ili havis malnovajn ŝnuregojn. Ke eblas dormi sur ŝnuregoj, do tamen ne estas legendo el praa tempo. En la litbenko, kiu troviĝis super la mia, en kiu do antaŭnelonge iu mizere mortis, eble nur hieraŭ, ne kuŝis ĉifonoj. Se mi sidis sur mia litbenko, mi povis atingi la transan litbenkon sen devi etendi longe miajn krurojn. Mi jam tuŝis ĝin per la genuoj, se mi sidis ĉi tie. La ŝipkonstruisto estis bona matematikisto. Li elkalkulis, ke sur ŝipo ĉiam triono aŭ kelkfoje eĉ duono de la ŝipanaro vaĉas dum tiu tempo, dum kiu la litbenkoj estas uzataj. Sed okazis, ke ni tri viroj, kiuj loĝis en tiu kupeo, ĉiuj samtempe vaĉis, tiel, ke ni ĉiuj en la sama tempo devis vesti kaj malvesti nin en tiu ĉambro, kiu inter la litbenkoj larĝis apenaŭ kvindek centimetrojn. Tiu kirlado de moviĝantaj brakoj, kruroj, kapoj kaj ŝultroj iĝis eĉ pli konfuziga, kiam en najbara kajuto viro kun sia litbenko rompfalis kaj devis uzi tiun, en kiu iu mortis mizere. Tiel, kiel la aferoj ofte iras, ankaŭ ĉi tie okazis; la nova kajuta loĝanto kunapartenis al nia vaĉo, kaj nun la detaloj de la kirlado ĉe la vestado kaj malvestado tute ne plu distingeblis. Se la kirla konfuzo vere tro grandis, tiel, ke la ŝipsonorilo jam vokis la vaĉojn, tiam tiu aŭ tiu kriis subite tondran “Halt!”, kaj tiam laŭ senvorta interkonsento ĉiu el ni tenis sin senmova dum sekundo. Tiun ‘Halt!’ ni ne rajtis uzi sen bezono, sed nur, se iu estis en pleja danĝero, se iu perdis sian maldekstran brakon aŭ interkonfuzis sian dekstran kruron tiel kun la maldekstra kruro de alia kajutano, ke oni neniam eltrovus sen tiu “Halt!”, ke Martin kun la dekstra kruro de Bertram iris vaĉi, kaj Bertrand nur je la mateniĝo rimarkus, ke li turnis la rudron dum la tuta vaĉo per la dekstra mano de Martin kaj per la maldekstra mano de Hendrik, dum mi malpurigis la manojn de Bertrand kaj tute ne sciis, kiu eluzas la miajn.

Jam pli gravajn sekvojn havis, se Bertrand en la obtuza lumo de la fulganta kajutlampo eniris per sia dekstra kruro en la maldekstran kruron de sia propra pantalono, dume li enestis per sia jam vestita maldekstra kruro en la dekstra kruro de la pantalono de Hendrik. Foje tio kostis du pantalonajn duonojn, foje kostis ĉiudirekte flugantajn puŝojn, foje rompfalintan litbenkon aŭ trapuŝitan pordon. Sed ĉiufoje tio kostis tutan libertempan vaĉon da kvereloj kaj reciprokaj insultoj por povi konstati, kiu la unua metis kruron en la eraran pantalon duonon, kio devigis la senkulpulon rapide ĉirkaŭrigardi pro libera pantalonduono, por ke li nur ne devu iri al la vaĉo kun senvestita kruro. Efektive dufoje okazis, ke pantalonduono postrestis en la kajuto, kies mankon la laŭrajtaj posedantoj rimarkis nur tiam, kiam la mateno komenciĝis. Solvo por tio eble troviĝus, se interkonsento estintus ebla inter ni. Sed kiu en tiu kazo estu la kondamnito, punita per la devo ellitiĝi minuton pli frue? Ĉe la ellitiĝo ja tuj la sovaĝa kverelo komenciĝis pri tio, ke oni vekis tridek minutojn tro frue, pro kio tuj ĉiuj estis puŝitaj en animstaton, kiu malebligis kaj jam en la ekĝerma fazo sufokis ĉiun interakordiĝan negocadon. Tiuj kvereloj kaj koleroj kaj minacoj, ke oni ja rekompencos la tro fruan vekon fare de la vaĉintoj, kun la dormemaj homoj en la kajuto atingis la kulminon ĉiufoje ĝuste tiam, kiam la ŝipsonorilo vokis la vaĉontojn. Tiam aldoniĝis al la kolero la nervozeco, ke oni ne ĝustatempe pretos kaj devos komenci la vaĉon tuj kun riproĉo, ĉar la hundo denove tro malfrue vekis, kion li faris pro nura petolemo, se oni jam sen tio ne havis bonan rilaton al la Dua.

Ĉapitro 24

Elektran lumon Jorike ne havis; evidente ŝi eĉ ne sciis en sia senkulpeco, ke io tia ekzistas. La kajuton lumigis petrola lampo. Oni tamen tiel devis nomi tiun lumaparaton. Ĝi estis misformita ladujo kun surŝraŭbita brulilo el fera lado, kiun oni prilaboris per trompaj artifikoj tiel, ke oni kredu ĝin pura latuno. Eble estis tempo, en kiu tiu trompo funkciis. Sed ĉar ĉiu infano scias, ke latuno ne rustiĝas, kaj ĉar de tiu latuna krono postrestis nur la rusto, kiu pro longa kutimiĝo kuntenis sin en la formo de cilindra brulilo, la trompo evidentiĝis, kompreneble en tempo, kiam la lampo ne plu interŝanĝeblis, ĉar la garantia tempo jam pasis. La lampo iam havis ankaŭ cilindron. La restaĵeto de tiu cilindro estis sole nur tial sendube identigebla kiel postrestaĵo de uzebla lampocilindro, ĉar foje kaj foje ĉirkaŭflirtis en la kajuto la demando: ‘Kies vico estas hodiaŭ purigi la cilindron?’ Neniam estis ies vico, kaj neniam iu tuŝis ĝin. Tion oni cetere demandis nur pro longa kutimo, por lasi al si la kredon, ke ni posedas lampan cilindron. Mi ne niam vidis iun, kiu havus tiom da kuraĝo tuŝi ĝin. Tion la cilindro ne estus transvivinta. Delikata rekta tuŝo de la cilindro estus farinta polvon el ĝi, la misfarinto estus respondeca pro tio, oni subtrahus la cilindron de la salajro, kaj tiumaniere la kompanio ricevus novan cilindron. Sed tial ne tuj la ŝipo. Ie oni ja trovintus vitropecon, kiu per la demando: “Kies vico hodiaŭ estas?” ricevintus la formon de cilindro. La lampo mem estis unu el tiuj lampoj, kiujn portis la sep virgulinoj, kiam ili estis memgardaj. Pro tiaj cirkonstancoj ne havus sencon atendi, ke ĝi povu prilumi eĉ nur mizere maristan kajuton. Ankaŭ la meĉo estis ankoraŭ la sama, kiun virgulino tranĉis el sia lana subjupo. La oleo, kiun ni ricevis por la lampo, kaj kiun oni cele al trompo nomis petrolo, kelkfoje eĉ diamantoleo, jam estis ranca, kiam la virgulinoj verŝis oleon en siajn lampojn. En la intertempo ĝi ne pliboniĝis. Ĉe la intima, ja tro intima brilo de tiu kajuta lampo, kiu brulis laŭ instrukcio dum la tuta nokto kaj tiel eĉ pli dikigis la sufoke aĉan aeron, ĉar ĝi neniam brulis, sed ĉiam nur fulgis, aŭ vesti aŭ malvesti sin — se oni krome estas laca kiel ŝtipo aŭ tute dormebria pro subita vekiĝo per kruda mano — tio estus kondukinta en la malvasta ĉambro al pli grandaj katastrofoj ol mi trovus konvena rakonti, se ne helpus en la plej oftaj kazoj mildigaj cirkonstancoj. Oni ja nur malofte pelas aferojn ĝis la ekstremo. Por konfesi la veron, plej ofte ni nek vestis nek malvestis nin. Ne tial, ĉar ni ne havis ion, per kio sin vesti aŭ malvesti. Pro tio ne. Iuj ĉifonoj ja ĉiam restis, por ke ni povu montri almenaŭ la bonan intencon. Sed kion fari, se oni havas nek matracon nek kovrilon, nek eĉ ion similan? Kiam mi alvenis, mi memoris pri normalaj boatoj kaj demandis:

“Kie do troviĝas la matraco por mia litbenko?”

“Tiujn oni ne provizas ĉi tie.”

“Kusenojn?”

“Tiujn oni ne provizas ĉi tie.”

“Kovrilojn?”

“Tiujn oni ne provizas ĉi tie.” Mi miris nur pri tio, ke la kompanio efektive provizis la ŝipon, kiun ni devis veturi; kaj mi ne estus mirinta, se oni dirus al mi, ke la ŝipon ĉiu mem kunprenu. Mi venis sur la ŝipon kun ĉapelo, jako, pantalono, ĉemizo kaj kun paro da ... nu, kiam ili ankoraŭ estis novaj, ili nomiĝis botoj. Nun oni ne plu povus nomi ilin tiel, ĉar oni tion ne kredus al mi. Sed aliaj estis sur la ŝipo, kiuj ne tiel riĉis. Unu el ili tute ne havis jakon, alia tute ne ĉemizon kaj tria ne ŝuojn, sed iajn indianajn mokasenojn, kiujn li faris por si el malnovaj sakoj, kestokovriloj kaj ŝnuregoj. Iam poste mi eksciis, ke tiuj, kiuj havis la plej malmultan, estis pleje ŝatataj de la ŝipestro. Aliloke estas kutime male. Sed ĉi tie ... Ju malpli iu havis des pli malofte li aŭdacis la aventuron elŝipiĝi kaj lasi la bonan Jorike al sia sorto.

Mia litbenko estis fiksita al la koridora muro. La transaj litbenkoj estis fiksitaj al ligna septo, kiu dividis la kajuton en du kamerojn. Aliaflanke de tiu septo, same troviĝis du litbenkoj, kaj transe de tiuj du litbenkoj apud la ŝeloplatoj estis du pliaj litbenkoj. Tiel oni ebligis, ke tiu kajuto, kiu jam por kvar plenkreskaj homoj sufiĉe malvastis, nun servas kiel daŭra loĝejo por ok homoj. Tiu lignosepto, kiu duĉambrigis la kajuton, tamen ne dispartigis la tutan kajuton, ĉar alie la uloj, kiuj kuŝis en la ekstera, en la ŝipŝela parto, devus elrampi el la flanka luko, kiu tamen ne sufiĉe grandis por ebligi al homo trapremi sin. Tiu septo do etendiĝis nur je du trionoj tra la ĉambro, kaj tie, kie finiĝis la septo, komenciĝis la salono, la manĝejo. Laŭ preskribo la salono estu apartigita de la dormejoj. Tio ĉi tie perfekte sukcesis. Tiuj tri ĉambroj estis unu ĉambro, sed per la septo tiu ĉambro estis dividita je tri ĉambroj, ĉe kiuj nur ĉiam malfermis la pordoj. Tiel oni devis imagi la aferon, ĉar la ĉambroj ne havis apartan pordon. La kajuto havis komunan pordon, kiu kondukis en la koridoron. En la manĝejo staris kruda manĝotablo, kaj ĉe ĉiu flanko laŭlonge kruda benko. En angulo, apud la manĝejo, staris malnova aĉa ladositelo, kiu ĉiam likis. Ĝi estis lavositelo, bankuvo, viŝsitelo, ĉio ĉi kiel unu objekto. Krome ĝi servis ankaŭ por aliaj celoj, interalie ankaŭ por senbalastigi terure ebriajn maristojn je kelkaj kilogramoj, en tiuj kazoj, kiam la sitelo sufiĉe frue estis atingita. Se ĝi estis atingita tro malfrue, jen kutime nekoncernato vekiĝis en sia litbenko, atakita de torenta pluvo, kiu elverŝis sur la litbenkon ĉion eblan, kio estiĝas sur kaj sub la tero, kun unu sola escepto: akvo. Akvo ne estis en tiu torenta pluvo, ne, sinjoro. Staris kvar vestoŝrankoj en tiu kajuto. Se tie ne troviĝus la eluzitaj ĉifonoj kaj malnovaj sakoj, kiuj pendis en ili, oni povus nomi vakaj la vestoŝrankojn. Ok viroj loĝis en tiu kajuto, sed enestis nur kvar ŝrankoj. Kvar ŝrankoj tro multaj, ĉar, se oni ne havas ion por enpendigi, oni ne bezonas ŝrankon. Jen do la kialo, pro kiu nur kvar enestis. Estis jam antaŭe decidite, ke kvindek procentoj de la ŝipanaro sur Jorike havas nenion, kio valorus la penon pendigi ĝin en ŝrankon. Pordojn la kvar ŝrankoj ne plu havis, el kio eblis konkludi, ke cent procentoj de la ŝipanaro ne bezonas ŝrankon.

La bovokuloj okulfrape malgrandis kaj obskuris. La demando, kiu devus purigi ilin, de tempo al tempo aperis, sed neniu respondis ĝin per “mi”, kaj se iu respondis ĝin per “vi” aŭ per “ci”, oni kontestis tion per eksplodoj de kolero, ĝis ni interkonsentis pri “li”. Kiu ajn estis tiu “li”: Se oni nomis lin, li vaĉis, sekve ne povis partopreni la voĉdonon pri tiu demando kaj tiam ankaŭ ne havis tempon zorgi pri nepurigitaj bovokuloj. La purigado de unu el ili ja tute ne estis temo, ĉar la vitro elrompiĝis kaj oni fermgluis la vakan lokon per gazeta papero.

Jen, kial la kajuto eĉ ĉe hela sunbrilo estis vualita de mistera nebulo. La du bovokulojn, kiuj kondukis al la ferdeko, ni ne rajtis malfermi nokte, ĉar la lampolumo de la kajuto ĝenis la vaĉantojn sur la ponto. Ĉar ne estis trablovo, la aero en la kajuto tiel pezis kiel plumbo. La kajuton ĉiutage iu balais, kiu restis starante en la koto kaj ne povis eltiri la piedojn aŭ perdis kudrilon aŭ butonon. Unufoje semajne oni inundis la kajuton per salakvo, kion ni nomis viŝi kaj froti. Ekzistis nek sapo nek sodo nek brosoj. Kiu provizu ilin? Ne la kompanio. Kaj la ŝipanaro eĉ ne havis sapon por lavi ĉemizon. Oni jam beatis, se oni havis enpoŝe saperon por lavi foje kaj foje la vizaĝon. Ne eblis lasi la saperon ie kuŝi. Eĉ se ĝi ne pli grandus ol pinglokapo, iu trovus, retenus kaj neniam redonus ĝin.

La koto tiel dikis kaj tiel perfekte firmsekiĝis, ke hakilo necesus por dehaki ĝin. Se mi iam havintus la forton por fari tion, mi estus provinta solvi la taskon. Ne pro troigitaj sentoj de puremo, ĉar tiuj sur Jorike baldaŭ perdiĝis, sed pro sciencaj motivoj. Mi flegis en mi la firman konvinkon, kaj tiun konvinkon mi flegas eĉ nun, ke mi estus trovinta en la pli subaj tavoloj, se mi ne tro lacintus por forĉisi de la koto tavolon post tavolo, monerojn de la fenicoj. Kiujn trezorojn mi trovintus, se mi estus penetrinta eĉ kelkajn tavolojn pli profunden, pri tio mi eĉ ne kuraĝas fantazii. Eble tie kuŝis la ungodetranĉaĵoj de la praavo de la neandertala homo, jam tiom longe kaj tiel vane serĉataj, kiuj tiel eksterordinare gravas por konstati, ĉu la troglodito jam aŭdis ion pri Mr. Henry Ford el Detroit, aŭ ĉu li kapablus elkalkuli, kiom da dolaroj Mr. Rockefeller enspezas dum unu sekundo, dum kiu li purigas siajn bluajn okulvitrojn; ĉar la universitatoj nur tiukaze povas esperi pri privata subvencio, se ili pretas transpreni parton de la reklamo. Se oni volis forlasi la kajuton, oni devis tramigri obskuran ridinde mallarĝan koridoron. Transflanke de nia kajuto troviĝis simila kajuto, ne la sama, nur simila, ĉar ĝi estis eĉ pli kota, eĉ pli mucida kaj eĉ pli obskura ol nia. Unu el la finaĵoj de la koridoro kondukis al la ferdeko, la alia al foskaptilo. Antaŭ ol oni atingis tiun foskaptilon, oni trovis ankoraŭ ambaŭflanke po kamero, kiuj estis aranĝitaj por la ĉarpentisto, por la boatisto, por la suboficiro kaj por plia ... isto, kiuj ĉiuj rangis kiel suboficiroj, kaj kiuj pro tio havis specialajn kajutojn, por ke ili ne devu spiri la saman aeron kiel la ordinara ŝipanaro, kio povus malutili al la aŭtoritato.

La foskaptilo kondukis al du kameroj, el kiuj unu estis la ĉambro por ĉenoj kaj ekipaĵoj, kaj la alian oni nomis la ĉambro de hororo*. Estis neniu sur Jorike, kiu povis aserti, ke li estis iam en la ĉambro de hororo aŭ, ke li ĵetis rigardon internen. Ĝi ĉiam estis firme fermita. Kiam oni foje ial demandis, mi ne plu scias, pro kiu ne ordinara kialo, pri la ŝlosilo por la ĉambro de hororo, montriĝis, ke neniu scias, kie ĝi troviĝas. Sed la oficistoj asertis, ke la ŝipestro havas la ŝlosilon. Kaj la ŝipestro forĵuris sian animon kaj siajn ankoraŭ nenaskitajn bebojn, ke li ne havas la ŝlosilon, kaj li diris, ke li plej severe malpermesas malfermi aŭ eĉ eniri la ĉambron. Ĉiu ŝipestro havas siajn kapricojn. Li havis multajn, interalie tiun, ke li neniam inspektis la kajutojn de la ŝipanaro, kion li devus fari unufoje semajne laŭ la preskribo. Li pravigis la kapricon tiel, ke li povus fari tion ja en la venonta semajno, ke li ĝuste hodiaŭ ne emas fuŝi al si la apetiton, kaj ke li ankoraŭ ne aranĝis la manĝilaron, kion li nun antaŭ ĉio alia devos fari.

* ĉambro de l’ hororo: slanga esprimo ĉe Lloyds por ĉambro kun dika nigra libro, en kiu oni notis malaperintajn ŝipojn

Ĉapitro 25

Sed tamen iam homoj troviĝis en tiu ĉambro de hororo kaj rigardis ĉion, kio enestis. Tiuj homoj poste ne plu troviĝis sur la Jorike, oni tuj elĵetis ilin el la ŝipo, kiam malkovriĝis, ke ili aŭdacis eniri en tiun ĉambron. Sed ilia historio tamen konserviĝis sur Jorike. Tiaj historioj ĉiam konserviĝas, eĉ se oni maldungas per unu bato la tutan ŝipanaron, precipe en kazoj, se la kesto devas resti kelkajn monatojn en seka doko.

La ŝipanaro povas forlasi la ŝipon. La historioj forlasas ĝin neniam. Se la ŝipo aŭskultis historion, jen la historio restas sur ĝi. Ĝi penetras en la feron, en la lignon, en la litbenkojn, en la kargoholdojn, en la karbejojn, en la kaldronejon. Kaj tie la ŝipo rerakontas la historiojn* en noktaj horoj al siaj kamaradoj, al la maristoj, vorton post vorto, pli precize ol se ili estus presitaj.

* la ŝipo rakontas: En la islanda legendo “La lingvo de la ŝipoj” ni trovas viron, kiu komprenis la lingvon de ŝipoj. En tiu legendo ni trovas plie ŝipon, kiu kiel la Jorike komence ne volas eniri la akvon. Post la eniro ankaŭ la ŝipo de la legendo neniam revenis. (“Islandaj popollegendoj”, Berlino 1889)

Ankaŭ tiuj historioj pri la ĉambro de hororo konserviĝis. En la ĉambro la du enpenetrintoj vidis plurajn homajn skeletojn. Kiom da ili estis, ili pro sia harstariga teruriĝo ne povis kalkuli. Tio cetere estus malfacila afero, ĉar la skeletoj disfalis kaj intermiksiĝis pro skuiĝado. Sed estis impona kvanto. Oni ankaŭ baldaŭ konstatis, kiuj tiuj skeletoj estis, aŭ pli ĝuste, al kiuj ili origine apar tenis. La skeletoj estis la restaĵoj de eksaj membroj de la Jorike-ŝipanaro, voritaj de ratoj*, kiuj havis la amplekson de tre grandaj katoj. Tiujn gigantajn ratojn oni vidis refoje, se ili elsagis el iuj truoj de la ĉambro de hororo.

* ratoj: pri tiu plago de la ŝipoj plendas la marveturaj kronikistoj de Pigafetta ĝis Melville. Tiu skribis: “Ili ne vivis inter ni, sed ni inter ili.”

Kial oni ĵetis la kompatindajn viktimojn al la ratoj, unue ne estis preterdube klara. Ekcirkulis onidiroj, kiuj fine kristaliĝis al tiu ĉi. Tiujn kompatindajn virojn oni oferis por teni malaltaj la veturkostojn por Jorike kaj altaj la dividendojn de la kompanio aŭ por la posedanto. Se okazis, ke viro en haveno maldungiĝis kaj aŭdacis postuli la pagon por la horoj de pluslaboro, kiel estus farende laŭ la kontrakto, oni tuj formetis lin en la ĉambron de hororo.

Al la ŝipestro alia eblo ne restis. La pago de la salajro kaj la maldungiĝo okazis en la haveno. Tie la ŝipestro ne bone povis ĵeti en la maron la viron, kiu volis havi la pagon de la pluslaboraj horoj; ĉar tion eble vidus la ha venaj instancoj, kiuj monpunus la ŝipestron pro haven poluo. Kion li faras kun sia viro, tio ne estas la afero de la instancoj, ilia afero estis nur, kion li faras kun la haveno aŭ la havena akvo. Se la ŝipestro nun simple lasus foriri la viron de la ŝipo, tiu tuj kurus al la polico aŭ al la konsulo aŭ al marista sindikato, kaj tiel la ŝipestro devus pagi la plushorojn. Por eviti tion, oni senhezite decidis enfermi la viron en la ĉambro de hororo.

Kiam la ŝipo jam troviĝis sur la alta maro, la ŝipestro iris malsupren por ellasi la viron, ĉar li jam ne estis danĝera. Sed la ratoj nun ne plu volis redoni lin, ĉar ili jam komencis manĝi je li, kaj certa nombro de geoj atendis jam kun geedziĝaj licencoj, ĉar la okazo tiom favoris aranĝi grandiozan nuptofeston*. La ŝipestro nepre bezonis la viron por la laboro, kaj li devis akcepti batalon kontraŭ la ratoj. Sed en tiuj bataloj la ŝipestro ĉiufoje estis venkita kaj devis fine, por savi la propran vivon, forlasi la ĉambron sen la viro. Helpon la ŝipestro ja ne povis alvoki, ĉar tiukaze ĉio koniĝus, kaj li devus pagi la plushorojn.

* nupto de ratoj: edziĝofesto por musoj aspektantaj kiel ratoj troviĝas sur bonega ilustraĵo en “Fabeloj de Andersen” en “Dio de dormo”, tradukita de Zamenhof. (eldonejo ludovikito 1990)

De kiam mi veturis sur Jorike, mi ne plu kredas la kordisŝirajn rakontojn pri sklavoj kaj sklavŝipoj. Tiom dense, kiom ni estis pakitaj, sklavoj neniam estis pakitaj. Tiom streĉe, kiom ni devis labori, sklavoj neniam devis labori. Tiom laca kaj malsata, kiom ni ĉiam estis, sklavoj neniam estis. Sklavoj estis komerca varo, por kiuj oni pagis kaj atendis altan pagon. Tiun varon oni devis trakti zorgeme. Por labore vrakiĝintaj, ĝisskelete malsatigitaj kaj tro lacaj sklavoj neniu eĉ nur la transportkostojn pagis, kaj multe malpli prezon tian, ke la komercisto profitus.

Sed maristoj ne estas sklavoj, por kiuj oni pagis kaj kiuj kiel altvalora komerca varo estas alte asekuritaj. Maristoj estas liberaj homoj. Ili estas liberaj, malsataj, en ĉifonoj, tro lacaj, sen laboro, kaj tial devas fari tion, kio estas postulata de ili, kaj ili devas labori ĝis la renversiĝo. Tiam oni ĵetas ilin en la maron, ĉar ili ne plu valoras la furaĝon. Ankoraŭ en tiu ĉi horo ekzistas ŝipoj de civilizitaj popoloj, sur kiuj oni rajtas vipi la maristojn, se ili rifuzas transpreni je daŭro la laboron de du vaĉoj kaj duonon de tiu de la tria aldone, ĉar la ŝipposedanto pagas tiajn aĉajn salajrojn, ke ĉiam almenaŭ triono de la ŝipanaro mankas.

Kaj la maristo devas manĝi tion, kion oni metas antaŭ lin, egale ĉu la kuiristo ankoraŭ hieraŭ estis tajloro, ĉar vera kuiristo por la salajro ne havigeblis, aŭ ĉu la ŝipestro celas ŝpari tiom je la ŝipanara manĝo, ke la maristoj neniam satiĝas.

La historioj de la maro rakontas multon pri ŝipoj kaj maristoj. Sed se oni iom atente observas tiujn ŝipojn, oni vidas, ke ili estas dimanĉaj posttagmezŝipoj, kaj la maristoj en tiuj marrakontoj ĉiam estas gajaj operetaj kantistoj, kiuj manikuras siajn manojn kaj flegas sian aflikton pro malfeliĉaj amaferoj.

Ĉapitro 26

Mi interŝanĝis entute ne pli ol dek vortojn kun la dormemuloj en la kajuto. Kiam mi trovis mian litbenkon kaj oni diris al mi, ke ĉi tie estas nek kovriloj nek matracoj, la konversaciaj temoj elĉerpiĝis.

De supre mi aŭdis la kutimajn knarojn kaj la bruon de la ĉenoj, la tondrantan marteladon de la ankro, kiu batadis la ŝipŝelon, antaŭ ol ĝi silentiĝis, la ĉenan tintadon de la vinĉoj, la tien-tien-kuradon, la piedstamfadon, la komandadon, la sakrojn, ĉiujn tiujn bruojn, kiuj necesas, por ke ŝipo povu eliri. La samajn bruojn oni aŭdas, kiam ŝipo envenas.

Min tiuj bruoj ĉiufoje ĉagrenas kaj agacas. Mi bone fartas nur tiam, kiam la ŝipeto veturas sur la maro. Tute egale, ĉu ĝi veturas hejmen aŭ maren. Sed mi volas esti sur la maro kun la ŝipo. Ŝipo en haveno ne estas ŝipo, sed kesto, kiun oni pakas, en kiun aŭ el kiu oni pakas ion. En la haveno oni ankaŭ ne estas maristo sur ŝipo; sed nur tagsalajrulo. La plej kotan laboron oni faras en la haveno, kaj oni laboras, kvazaŭ oni estus en fabriko kaj ne sur ŝipo. Tiom longe, kiom mi aŭdis la ĉenan tintadon kaj la komandojn, mi ne forlasis la kajuton. Kie homoj laboras, oni ne proksimiĝu. Tuj kiam oni staras proksime, facile okazas, ke oni kunlaboras. “Hej vi, rapidu, helpu iom.” Mi ja eĉ ne konsideras fari tion. Ja por kio? Mi ne ricevus pagon. Jen ili pendigas en ĉiu oficejo kaj en ĉiu fabrikhalo la afiŝon kun la postulo: “Do more!”, alivorte: “Laboru pli multe!” Jen la klarigo presita sur senkostaj folioj, kiujn ili metas ĉe niaj laborlokoj: “Laboru pli multe! Se vi hodiaŭ pli faras ol oni postulas de vi, se vi hodiaŭ pli laboras ol vi estas pagata, oni iam pagos al vi tion, kion vi pli faras.” Min ĝis nun neniu tiel povis kapti, tial mi ja ankaŭ ne fariĝis la Ĝenerala Direktoro de la Pacific Railway and Steamship Co. Inc.* Oni povas legi ĉiam denove en la dimanĉaj ĵurnaloj kaj en gazetoj kaj en la aŭtobiografiaj rimarkoj de sukcesaj viroj, ke nur per tiu libervola aldona laboro, kiu evidentigas ambicion, strebemon kaj la deziron komandi, jam kelkaj simplaj honestaj laboristoj fariĝis ĝenerala direktoro aŭ miliardulo, kaj ke al ĉiu, kiu sekvas konscience tiun devizon, la sama vojo al la posteno de ĝenerala direktoro estas malfermita. Sed tiom da postenoj por ĝeneralaj direktoroj kaj tiom da miliardulaj postenoj ja en la tuta Usono ne vakas. Tiukaze mi povus labori unue pli kaj pli kaj ankoraŭ pli la unuajn tridek jarojn sen ricevi pli altan pagon, ĉar mi ja volas fariĝi ĝenerala direktoro. Se mi tiam en konvena momento demandus: “Nu, kio nova pri la posteno de ĝenerala direktoro, ĉu ne jam iu vakas?”, jen oni dirus al mi: “Ni tre bedaŭras, momente ankoraŭ ne, sed ni notis vin, laboru tiel fervore kelkan tempon plu, ni ne forgesos vin.” En pli fruaj tempoj oni diris: “Ĉiu el miaj soldatoj portas la marŝalbastonon en sia tornistro”, en la nuna tempo oni diras: “ Ĉiuj el niaj laboristoj kaj oficistoj povas fariĝi ĝenerala direktoro.” Kiel knabo ja ankaŭ mi kriante kolportis gazetojn kaj purigis botojn, kaj jam en mia dekunua jaro mi devis perlabori mian vivtenon, sed ĝis hodiaŭ mi fariĝis nek ĝenerala direktoro nek miliard ulo. La gazetoj, kiujn tiuj miliarduloj kolportis kiel infanoj, kaj la botojn, kiujn ili purigis, certe estis tute aliaj gazetoj kaj botoj ol tiuj, kiuj pasis tra miaj manoj.

* Pacific Railway and Steamship Co.Inc. (angle): Pacifika Fervoja kaj Vaporŝipa Komerca Kompanio

Se oni nokte staras kaj observas la maron, kaj ĉio kvietas, jen naskiĝas en la kapo diversaj kapricaj pensoj. Tiel mi jam fantaziis, kio estus okazinta, se la soldatoj de Napoleono ĉiuj subite elprenus sian marŝalbastonon el la tornistro. Kiu tiam varmigus la nitojn en la forĝejo de kaldronoj? Memkompreneble la ĵus nobeligitaj ĝeneralaj direktoroj. Kiu alia ol ili? Restus ja neniu alia, kiu povus fari tion, kaj la kaldrono devas esti forĝita ĝisfine, kaj la batalo devas esti batalita, ĉar alie oni bezonus nek ĝene ralajn direktorojn nek marŝalojn. La kredo plenigas malplenajn sakojn per oro, ĝi faras el filoj de ĉarpentistoj diojn kaj el artileriaj leŭtenantoj imperiestrojn, kies nomoj transbrilas jarmilojn. Faru el la homoj kredantojn je vi, kaj ili draŝos sian karan dion el la ĉielo kaj sidigos vin sur lian tronon. La kredo movas montojn, sed la malkredo disrompas ĉiujn sklavĉenojn.

Kiam la bruo finfine silentiĝis kaj mi jam vidis ferde klaboristojn stari sen laboro, mi forlasis la kajuton kaj iris sur la ferdekon. Tuj la poŝoŝtelisto, kiu prezentis sin Dua Inĝeniero al mi, salte proksimiĝis kaj diris per sia nedireble komika angla lingvo al mi: “La ŝipestro volas interparoli kun vi, venu kun mi.” La parolturno “Venu kun mi” preparas en deknaŭ de dudek kazoj nur la frazon: “Ni retenos vin ĉi tie dum sufiĉe longa tempo.” Eĉ, se en tiu speciala kazo la dua frazo ne estus parolita, ĝia konsekvenco tamen jam decidiĝis. Jorike kuris kiel karniĝinta fulmotondro sur la vasta maro. La piloto estas forlasinta la ŝipon, kaj la Unua Oficiro jam transprenis la vaĉon.

La ŝipestro estis ankoraŭ juna viro, tre bone nutrita, kun sana, ruĝa kaj glate razita vizaĝo. Li havis hele bluajn okulojn, kaj en lia flave bruna hararo montriĝis flamruĝaj kolortonoj. Li vestis sin eksterordinare bone, preskaŭ tro elegante. La kunaranĝo de la koloroj de la kostumo, de la kravato, de la ŝtrumpoj kaj de la elegantaj someraj ŝuoj estis bone elektita. Laŭ lia aspekto oni ne taskus lin kapitano de malgranda frajtŝipo, eĉ ne kapitano de granda pasaĝera ŝipo. Li ne aspektis, kvazaŭ li povus konduki keston almenaŭ de unu rodo al alia rodo sen albordiĝi ĉe tio sur la alia flanko de la terglobo. Li parolis bonan puran anglan lingvon, kiun oni eble lernas en tre bona lernejo de neanglalingva lando. La vortojn li elektis tre zorgeme, oni havis la impreson, ke li tre lerte kaj rapide elektis dum la parolado nur tiajn vortojn, kiujn li povis elparoli senerare. Por sukcese fari tion, li intermetis dumparole paŭzojn, per kio li vekis la imagon, ke li estas pensulo. La kontrasto inter la ŝipes tro kaj la Dua Inĝeniero, kiu ja same estis oficiro, estis tute ne komika, sed tiel konsternis min, ke tiam, se mi iam dubus pri la loko, kie mi troviĝas, mi tuj scius ĝin pro tiu kontrasto.

“Do, vi estas la nova subhejtisto?*” li salutis min, kiam mi envenis en lian kabineton.

* subhejtisto: en la originalo “karbotirulo”, kiu devenas de la angla “coal-drag

“Mi? Subhejtisto? Ne, sinjoro, I am a fireman, mi estas hejtisto.” Mi jam vidis la savantan lumturon.

“Pri hejtisto mi diris nenion,” enmiksis sin nun la poŝoŝtelisto.

“Mi demandis vin pro hejtpersonaro, tion mi ja demandis, ĉu ne?”

“Tio estas ĝusta,” mi respondis, “tion vi demandis kaj tion mi jesis. Sed en neniu sekundo mi pensis, ke temas pri subhejtisto.” La vizaĝo de la ŝipestro montris enuon, kaj li diris al la ĉevalŝakristo:

“Tio estas nun via afero, Mr. Dils. Mi supozis, ke ĉio estas en ordo.”

“Mi tuj volas forlasi la keston, ŝipestro. Mi eĉ ne ludas per la ideo dungiĝi kiel subhejtisto. Tuj preparu boaton por mi. Mi protestas, kaj mi plendos en la havenoficejo pro provita ŝanhajado.*

* ŝanhaji (slange): rabi personon aŭ personojn. Fifamon atingis la dunga agento Ŝanhajo-Brown el Nov-Jorko el la velŝipa tempo, kiu kune kun aliaj en havenaj tavernoj ebriigis tutajn ŝipanarojn per rumo, en kiun oni ŝutis dormigilon. La maristoj rimarkis la trompon nur, se ili jam troviĝis surmare en fremda ŝipo.

“Kiu ŝanhajis vin?” ekscitiĝis nun la ĉevalŝakristo. “Mi? Tio estas impertinenta mensogo.”

“Dils,” la kapitano diris nun tre serioze, “tio ne estas mia afero. Tion mi ne responsas. El tiu kaĉo vi mem devas eltiri vin, tion mi jam nun klarigas, tion eldiskutu ekstere.” Sed la poŝoŝtelisto ne lasis sin konfuzi. “Kion mi demandis? Ĉu mi demandis: kaldronara bando?”

“Vere, tion vi demandis, sed vi ne diris, ke ...”

“Ĉu la subhejtisto apartenas al la nigra bando, ĉu ne?” la inĝeniero nun demandis inside.

“Certe la subhejtisto apartenas al ĝi,” mi konfirmis laŭ la vero, “sed mi havas ...”

“Tiukaze tio ja estas tute en ordo,” diris nun la ŝipestro, se vi intencis diri ‘hejtisto’, vi devintus tute klare diri tion, tiukaze Mr. Dils certe estus dirinta al vi, ke hejtisto ne mankas al ni. Bone do, tial ni nun povas ekskribi.» Li prenis la listojn de la ŝipanaro kaj demandis pri mia nomo.

Mia bona marista nomo sur la listo de mortula ŝipo? Neniam. Tiel profunde mi ĝis nun ne sinkis. Mi ja neniam denove en mia vivo povus veturi honestan ŝipon. Prefere la adiaŭan ateston de honorinda prizono, tio pli taŭgus ol la kvitanca libro de mortula ŝipo.

Tiel mi rezignis pri mia bona nomo kaj forĵuris ekde nun miajn familiajn ligojn. Mi ne plu havis nomon.

“Naskita kiam kaj kie?” La nomo estis for, sed mian hejmlandon mi ankoraŭ havis.

“Naskite kiam kaj kie?”

“En ... en ...”

“Kie do?”

“En Aleksandria.”

“En Usono?”

“Ne, en Egiptujo.” Nun ankaŭ la hejmlando estis for; ĉar ekde nun la kvitanclibro de Jorike estis mia sola legitimaĵo, ĝis la fino de mia vivo.

“Kiun ŝtatanecon? La britan?”

“Ne. Sen nacieco.”

Ĉu mi havu registrita mian nomon kaj mian naciecon en la listoj de Jorike dum la eterneco? Ĉu bone lavita usonano, civilizita, provizita per la evangelio de la dentobroso kaj la scienco de la ĉiutaga piedolavado, kiam ajn jam veturis sur iu Jorike, li kiam ajn jam servis, frotlavis kaj farbis sur iu Jorike? Mia hejmlando, ne, ne mia hejmlando, sed la reprezentantoj de mia hejmlando, estas vere, elpuŝis kaj kontestis min. Sed, ĉu mi povas kontesti la teron, kies aromon mi ensuĉis de mia unua enspiro? Ne pro la reprezentantoj, kaj ne pro ĝia flago, sed pro la amo al la hejmlando, pro ĝi mem, por ĝin honori, mi devis forĵuri ĝin. Sur Jorike ne veturas honesta usona knabo, eĉ se li forkuris de la ekzekutisto. “Ne, sinjoro, neniun naciecon.”

Pri la marista dokumento, pri la salajra libro, pri la pasporto aŭ pri io simila li ne demandis. Li sciis, ke oni ne demandu pri tiaj aĵoj al maristoj venintaj al Jorike. Ili ja povus diri: “Mi ne havas paperojn.” Kion fari tiukaze? Tiukaze li ne rajtus dungi ilin, kaj Jorike ne havus ŝipanaron. Ĉe la unue atingebla konsulo oni devis ja oficiale konfirmigi la liston. Sed tiam nenio plu ŝanĝeblis, la viro estis jam dungita, jam veturis sur la ŝipo, jen ne plu eblis rifuzi al li la konsulan konfirmon. La konsulo oficiale nenion scias pri mortulaj ŝipoj, kaj neoficiale li ne kredas ilian ekziston. Esti konsulo postulas talentojn. La konsuloj ankaŭ ne kredas la naskiĝon de homo, se la naskiĝatesto ne pruvas la naskiĝon.

Kio ankoraŭ restis al mi, post kiam mi forludis mian nomon kaj la hejmlandon? La laborforto. Nur kun tiu oni povis kalkuli. Ne kun ĝia plena rekompenco. Sed iom, por ke la laciĝo ne fuŝu la plezuron.

“La salajro por la subhejtistoj estas sepdek pesetoj,” la ŝipestro diris kvazaŭ pretere, dum li skribis sur la liston. “Kiiiio?” mi krias. “Sepdek pesetojn?”

“Jes, ĉu vi ne sciis tion?” li demandis kun laca gesto. “Mi dungiĝis por angla salajro,” mi nun defendis mian salajron.

Mr. Dils?” la ŝipestro demandis. “Kio tio estas, Mr. Dils?”

“Ĉu mi promesis anglan salajron al vi?” la ĉevalŝakristo diris rikane al mi.

“Mi tuj povus draŝi sur la fian vizaĝon de tiu hundo, sed ĉi tie mi vere ne emas kuŝi en feraj katenoj. Ne sur Jorike, kie la ratoj, ekmordus min vivanta, se memdefendo ne eblas. Jes ja, vi promesis anglan salajron al mi,” mi nun elkriis mian koleron al la kanajlo. Tio estas ja la lasta afero, kiun mi povas defendi, mian salajron. Tiun hundan salajron. Ju pli streĉa la laboro, des pli eta la salajro. La subhejtisto havas la plej streĉan kaj inferan laboron sur la kesto, kaj plej ofte la plej aĉan salajron. Ankaŭ la angla salajro ne indas laŭdon, sed kie en la mondo la laboristo ricevas la plenan salajron? Kiu ne pagas la salajron al la laboristo, tiu estas sangohundo.* Sed oni devas nur antaŭe interkonsenti kun la laboristo la salajron, kiu bezonas la laboron pli ol kion ajn, kaj ĝi estas jam lia salajro. Lia salajro, kaj oni ne plu estas sangohundo. Se ne estus leĝoj, ankaŭ ne estus miliarduloj. Vortojn oni povas knedi, tial oni skribas leĝojn en la formo de vortoj. La malsatulon minacas la mortopuno, se tiu knedas ilin; se estas mildigaj cirkonstancoj, oni antaŭvidas la prizonon, por povi praktiki indulgon kaj por pruvi la humanecon de la leĝoj.

*

Kiu ne pagas la salajron al la laboristo, tiu estas sangohundo: “... kaj tamen la juĝejoj diras al la laboristo: ‘Vi ja estis via propra mastro, vi ja ne devis akcepti tian kontrakton, se vi ne emis, sed nun, ĉar vi akceptis libervole tiun kontrakton, vi ankaŭ devas agi laŭ ĝi’ — kaj tiel la laboristo aldone eĉ estas mokata de la juĝisto, kiu mem estas membro de la burĝa klaso.” (F. Engels)

“Nur ĉar ekzistas senposeduloj, la leĝoj necesas, ...” (F. Engels)

“Jes ja, tion vi faris, vi promesis anglan salajron al mi,” mi kriis plian fojon.

“Ne kriu tiel laŭte,” diris la kapitano, levante la okulojn de sur la listo. “Kiel do estas, Dils? Mi nun finfine satas de tio. Se vi dungas iun, mi vere deziras, ke ĉio estu en ordo.” La ŝipestro aktoris delikate. Jorike rajtas fieri pri sia mastro.

“Pri angla salajro mi tute ne parolis,” diris la ĉevalŝakristo.

“Vi tamen diris, tion mi povas ĵuri.” La etan anguleton de la laŭrajteco, kiu ankoraŭ restis al mi, mi volis defendi per mia tuta forto.

“Ĵuri, ĉu? Ja ne faru falasan ĵuron, viro. Mi ekzakte scias, kion mi diris al vi, kaj mi scias precize, kion vi respondis. Mi havas ĉi tie sufiĉe da atestantoj, kiuj staris apud mi, kiam mi dungis vin. Mi diris ‘anglan monon’, sed pri angla salajro mi eĉ ne vorton diris.” Tiu hundo pravas. Li efektive diris ‘angla mono’ kaj tute ne menciis la vorton salajro. Kompreneble mi komprenis, ke temas pri angla salajro.

“Tiukaze do ankaŭ tio nun estas en ordo,” la ŝipestro diris trankvile. “Vi kompreneble ricevos vian salajron en anglaj funtoj kaj ŝilingoj. Por ĉiu horo de pluslaboro kvin pencojn. Kaj kie vi volas maldungiĝi?”

“En la unua haveno, en kiun ni unue enveturos.”

“Tion vi ne rajtas,” la ĉevalŝakristo diris rikane.

“Jes ja, tion mi tamen rajtas.”

“Vi ne rajtas,” li ripetis. “Vi dungiĝis por Liverpolo.”

“Tion ja ankaŭ mi opinias,” mi diras, “Liverpolo estas ja la haveno, kiun ni enveturos unue.”

“Ne,” la ŝipestro respondis, “ni deklaris Greklandon, sed mi ŝanĝis miajn intencojn kaj celas nun la nordan Afrikon.” Vi deklaris kaj poste en la veturo ŝanĝas la kurson. Aj, kara amiko, vi estas klardira. Maroko kaj Sirio pagas bonajn prezojn por ... Kaj se vi rapide kaj feliĉe enspezis la monon, tiam sekvos la dungoj por la lasta granda ve turo, hej? De salakva fiŝo, kiu naĝis en tiom da maroj, vi ne povas kaŝi ion. Tio ne estas la unua kamufloŝipo, kiun mi veturas.

“Vi diris al mi, ke Liverpolo, kaj vi klare esprimis, ke mi rajtas maldungiĝi en Liverpolo,” mi vokas ekscitite al la poŝoŝtelisto.

“Neniu vera vorto, ŝipestro,” diras la ruza bubo. “Mi diris, ke ni havas pecvarojn por Liverpolo, kaj, ke li povos maldungiĝi tie, se ni haltos en Liverpolo.”

“En tiu kazo ĝi estas tute en ordo,” konfirmas nun la kapitano.

“Ni havas ok kestojn da sardenoj en oleo por Liverpolo, pecvaron, multe sub la kargotarifo. Livera limdato post dekok monatoj. Pro tiuj ok kestoj, kiuj estas neglekteblaj varoj, mi ja ne veturos al Liverpolo. Tiuj estas okaza varo, kiu ne kaŭzu kargokostojn. Se mi surŝipigos pli da ili, por ke ili indu atenton, mi kompreneble jam iam en la venontaj ses monatoj veturos tien.”

“Tiukaze vi ja tuj povintus diri, ke ne estas pecvaro, sed okaza varo, kiun vi havas por Liverpolo.”

“Tion vi ja ne demandis,” kontraŭdiras la ĉevalŝakristo.

Jen fajna societo. Kontrabandi, falsi deklarojn, trompi havenajn instancojn, mensogi kursojn kaj veturi mortulajn ŝipojn. Kompare kun ili tradicia marrabisto estas ja nobelo. Veturi sur piratoŝipo ne estas hontinde, tie mi nek la nomon nek la naciecon forĵurus. Veturi marrabistan ŝipon estas afero de honoro. Sed veturi tiun keston, tio estas hontindaĵo, pro kiu mi longe devos barakti, antaŭ ol mi glutos kaj digestos tion.

“Bonvolu subskribi vian nomon ĉi tie.” La ŝipestro transdonis fontplumon al mi. “Sub tio? Neniam! Neniam!” Mi vokas la vortojn indigne.

“Kiel plaĉas al vi. Mr. Dils, bonvolu subskribi ĉi tie kiel atestanto.” Tiu poŝoŝtelisto, tiu ĉevalŝakristo, tiu fripono, tiu trompisto, tiu ŝanhajisto, tiu viro, por kiu la maŝo, per kiu dudek kvar rabmurdistoj estis pendigitaj, estas tro deca kaj honorinda, subskribu tie por mi. Tiu putrulo ne rajtas eĉ sub mia elpensita nomo meti sian lepran manon.

“Donu ĝin, ŝipestro, mi mem subskribos, nun vere jam ĉio estas feko kaj fuko.”

Helmont Rigbay*, Aleksandria (Egiptujo).” Jen skribitas. Firme kaj sekure. Do Jorike, hojhoj! Ve turu en la inferon, se vi volas. Nun ĉio estas egala. Mi estas estingita el la vivantoj. Forblovito. Eĉ spiro de mi ne restis en la mondo.

* Helmont Rigbay, Aleksandria (Egiptujo): La nederlanda teozofo kaj kemiisto Franciskus Merkurius van Helmont el la 17-a jarcento asertis en skribaĵo, ke li estas trovinta la “ŝtonon de la saĝuloj”. Ankaŭ la postnomo ne estas hazarde elektita, ĉar poste ankaŭ Hal Croves/Traven uzis la pseŭdonomon Berrick, kiu devenas de Rigbay. En la angla la vorto bay estas ankaŭ uzata en la frazo: “To have someone at bay”, do, “havi iun en la kaptilo”. El ‘Rigbay’ legeblas la anglaj vortoj ‘a brick’, kiuj en Esperanto estas ‘briko’. Tio rekondukas al ‘brikofaristo’, la nomon de la kontraŭmilita gazeto de Ret Marut.

Hola-hej! Hola-hej! Hoj! Hoj!
Mi mortis ne ĉe iu rif’,
veturas sur mortula ŝip’.
Ve, for de l’ suna Nova Orlean’.
Ve, for de l’ rava Luiziano.

Hola-hej! Ave Caesar, Morituri te salutant!* La modernaj gladiatoroj salutas vin, ho Cezaro Aŭgusto Kapitalismo, morituri te salutant! La mortontoj salutas vin, ho Cezaro Aŭgusto Imperiestro, ni pretas morti por vi, por la sankta kaj glorriĉa asekurkompanio.

* Ave Caesar, Morituri te salutant!: Gracon al vi, Cezaro, la mortontoj salutas vin!, la saluto de la gladiatoroj antaŭ batalo supren al la roma imperiestro. Tiujn batalojn tiutempe nur la stoikisto Seneca, instruisto de Nerono, kondamne priskribis en siaj stoicismaj “leteroj” (1,7,4)

Ho, tempoj, ho, moroj! La gladiatoroj enmarŝis en brilaj kirasoj la arenon. Fanfaroj trumpetis kaj cimbaloj tintis. Belaj virinoj mansalutis ilin de sur la balustradoj kaj lasis fali la ore broditajn tuketojn; la gladiatoroj levis ilin de la tero, premis ilin al siaj lipoj, enspiris la ravan odoron, kaj dolĉa rideto dankis al ili kaj salutis ilin. Ĉe la entuziasma huraa kriado de ekscitita homamaso, ĉe la sonado de bruanta milita muziko ili eligis sian lastan elspiron.

Sed ni, la nunaj gladiatoroj, ni dronas en koto. Ni tro lacas por lavi nin. Ja por kio lavi sin? Ni mortas pro malsato, ĉar ni endormiĝas antaŭ la pelvo. Ni mortas pro malsato, ĉar la kompanio devas ŝpari, por ne subfali sub la konkurantojn. Ni mortas en ĉifonoj, mutaj, ĉe selektita rifo, profunde en la kaldronejo. Ni vidas entorenti la akvon, kaj ni jam ne sukcesas fuĝi supren. Ni esperas, ke la kaldronegoj eksplodu, por ke la fino venu rapide, ĉar la manoj estas firme enpinĉitaj, ĉar la fajropordoj salte malfermiĝis kaj la ardanta karbo lante voras je niaj piedoj kaj femuroj. La subhejtista bando, ĉu? Tiuj kutimiĝis al tio. Tiuj facile eltenas brogitan haŭton kaj vundojn.

Ni mortas sen fanfarmuziko, sen la ridado de belaj virinoj, sen la aplaŭda rumorado de homamaso en festa ekscitiĝo. Ni mortas mutaj kaj en ĉifonoj, por vi, ho Cezaro Aŭgusto! Gracon al vi, Imperiestro, ni ne havas nomojn, ni ne havas naciecon. Ni estas neniuj, ni estas nenio.

Gracon al vi, Cezaro Aŭgusto Imperiestro, vi ne devas pagi pensiojn por vidvinoj kaj orfoj. Ni, ho, Cezaro, estas la plej fidelaj el viaj servistoj. La mortontoj salutas vin!

Ĉapitro 27

Estis tridek minutoj antaŭ la dekoka, kiam negro alportis la vespermanĝon en la kajuton. La vespermanĝo estis en du grasaj ladokruĉoj, kiuj aspektis kvazaŭ atakitaj per klaboj. Ĝi konsistis el akveca pizosupo, ŝelkuiritaj terpomoj kaj varmega bruna akvo en emajlokruĉo, kiu same aspektis kvazaŭ primartelita. La bruna akvo havis la nomon teo.

“Kie estas la viando?” mi demandis la negron.

“Neniu viando hodiaŭ,” li diris.

Mi rigardis lin kaj rimarkis, ke li ne estas negro, sed blankulo. Li estis la subhejtisto de alia vaĉo.

“Alporti la vespermanĝon estas via afero,” la viro diris al mi.

“Ĉi tie mi ne estas la mesbubo, la Moseo*, por ke vi tuj dekomence sciu tion,” mi respondis.

* Moseo: ŝipknabo, la vorto devenas de la franca Mousse, la plej suba rango sur francaj galeroj ekde fine de la 17-a jarcento. La infanlaboron sur ŝipo la portugaloj komencis jam fine de la 15-a jarcento.

“Ĉi tie ni ne havas mesbubojn.”

“Ĉu?”

“Tion ĉi tie devas fari la subhejtistoj.”

Tiel mi jam ricevis la unuan baton. Tio promesas ja ĉarman vivon. Mi jam scias, kial kaj por kio. La sorto pretendas siajn rajtojn.

“La vespermanĝon alportas la subhejtisto de la ratovaĉo.” La dua bato. Nun mi ne plu kalkulos la batojn. Lasu ilin alveni kaj trafi. Faru dika vian felon.

Do la ratvaĉo*. Tio ja antaŭvideblis. La vaĉo de tagmezo ĝis la deksesa aŭ de noktmezo ĝis la kvara, la plej malica vaĉo, kiun oni eltrovis por torturi maristojn. Je la deksesa oni venas de la vaĉo. Oni lavas sin. Poste oni alportas la vespermanĝon por la tuta bando. Poste oni lavas la manĝilaron por la tuta bando, ĉar mesbubo ja mankas kaj la subhejtistoj mem devas fari ĉion. Poste oni kuŝiĝas en sia litbenko. Ĉar oni ne ricevas plian manĝon ĝis la oka matene, sed en la nokto devas iri al la vaĉo kaj ne devas nur iri tien, sed labori kaj multe labori, tial necesas fervore vespermanĝi, ĉar alie oni kolapsus en la nokto. Sed kun plena stomako oni ne povas dormi. Kelkfoje ĝis la dudekdua ankaŭ la libervaĉuloj ankoraŭ sidas kaj ludas kartojn kaj babilas pri io. Ĉar ili ne havas alian lokon al kiu iri, ili do sidas ĉi tie. Oni ja ne povas malpermesi babili al ili, ĉar alie ili forgesus la lingvon, kaj ili ja jam parolas mallaŭte por ne ĝeni la dormantajn kamaradojn. Sed la mallaŭta parolado ĝenas eĉ pli ol la laŭta. Je la dudektria oni komencas endormiĝi. Dudek minutojn antaŭ noktmezo sekvas la vekvoko: “Elen kaj suben!” Je la kvara oni venas de la vaĉo, lavas sin. Eble. Oni falas sur la litbenkon. Tridek minutojn antaŭ la sesa ekas jam la taga bruo sur la ŝipo. Je la oka oni ŝiriĝas el la dormo: “Matenmanĝo!” Sur la ŝipo oni dum la tuta antaŭtagmezo martelas, najlas, segas, komandas. Dudek minutojn antaŭ tagmezo neniu venas por veki, ĉar oni ja ne supozas, ke eblas dormi je tiu horo. Oni jam vekiĝis kaj komencas sian vaĉon. Kaj tiel plu, je la deksesa ... kaj ĉiam tiel plu.

* ratvaĉo: tiu vortkombino ne estas marista slango, sed elpensaĵo de B. T. En la marista slango oni diras “hunda vaĉo”.

“Kiu lavas la manĝilaron, se ne estas mesbubo?”

“La subhejtisto.”

“Kiu frotviŝas la latrinojn?”

“La subhejtisto.” Tio estas certe honorinda okupo, se oni ne devas fari ion aldonan. En tiu ĉi kazo estis porkaĵo. Kaj tiu, kiu vidus la latrinojn, dirus: “Tio estas la plej granda porkaĵo, kiun mi vidis kiam ajn en mia vivo aŭ en iu tranĉeo.” Sed mi spertis, ke la porkoj estas puremaj bestoj kaj ne joton malpli puremaj ol ĉevaloj. Se mi metus kamparanon aŭ porkobrediston en mornan stalon, kiu estas longa kaj larĝa du paŝojn, tro nutrus kaj ne ellasus lin, kaj nur de tempo al tempo enĵetus kelkajn pajlotigojn kaj ne aŭ nur malofte elprenus la malnovan kaĉigitan pajlon, ĉar li ja tiom bone fartas en la sterko, tiam mi volonte vidus kiel la kamparano aspektas en tiu stalo post du semajnoj, kaj kiu tiam estas la pli granda porkaĉo, la kamparano aŭ lia dika porketo? Ne zorgu, la venĝo pro ĉi tio sekvos kontraŭ la homoj, pro ĉio, kion la homoj krimis kontraŭ ĉevaloj, hundoj, porkoj, ranoj kaj birdoj. Por tio ili iam pli pentos ol pro tio, kion ili krimis kontraŭ siaj kunhomoj. Oni ne povas frotlavi latrinon, se oni tro lacas por meti la kuleron da rizo en la buŝon, ne, sinjoro.

Suna Hispanio, jen la puno ĉar mi forlasis vin, afabla gastigantino! Sur bona ŝipeto estas naŭko; taglaboristo, kiu kvazaŭ kiel osta aldono kunveturas, kiu neniam tro laboras, kiu ĉiam ĉie estu por helpi ĉe la laboro, kiu ricevas la salajron de ferdeklaboristo kaj entute kaj plej ofte havas sufiĉe agrablan vivon. La naŭko estas la viro por ĉio. Kaj ĉion, kio mise iras, oni atribuas al la naŭko. Li kulpas ĉion. Se en la holdoj fajro ekbrulas, jen la naŭko kulpas, kvankam li neniam rajtas eniri la holdojn, sed li ne levis regule la holdolukojn. Se la kuiristo tro longe rostis la manĝon, tiel ke ĝi nigriĝis, jen oni spektaklas al la naŭko, kvankam li neniam rajtas eniri la kuirejon, sed li ŝraŭbis je la akvokranoj, kiam li purigis ilin. Se la ŝipo subakviĝas, jen la naŭko kulpas, ĉar li, tial ke ... nu jes, pro tio, ke li estas la naŭko.

Sur Jorike la subhejtistoj estis la naŭkoj, kaj la plej granda naŭko el ĉiuj naŭkoj estis ... vi prave divenis: la subhejtisto de la ratvaĉo. Se io kota, malagrabla, viv danĝera estis farenda, la Unua Inĝeniero diris al la Dua, ke li faru tion. Tiu diris al la suboficiro, kaj tiu diris al la lubrikisto, kaj tiu diris al la hejtisto kaj la hejtisto diris: “Tio ne estas hejtistolaboro, jen afero por subhejtisto.” Kaj la subhejtisto de la ratvaĉo faris, ĉar li devis fari.

Se la subhejtisto poste elvenis kun sangantaj kaj vundbatitaj kaj gratvunditaj kruroj kaj kovrita de dudek brulvundoj, kaj se oni devis eltiri lin je la kruroj, ĉar li alie brogiĝus, tiam la hejtisto iris al la lubrikisto kaj diris: “Mi faris ĝin.” La lubrikisto al la suboficiro: “Mi faris.” La suboficiro al la Dua Inĝeniero: “Mi faris.” Kaj la Dua al la Unua, kaj la Unua Inĝeniero iris al la ĉefo kaj diris: “Mi deziras, ke oni raportu en la ŝipĵurnalo: ‘La Unua Inĝeniero riparis en vivdanĝero, dum la kaldronegoj restis plene prifajrataj, por ke la ŝiprapideco ne malpliiĝu, tubodifekton de la unua grado. La ŝipo povis teni la plenan veturrapidecon. ‘” En la kompanio oni legas la ĵurnalon kaj la prezidanto diras: “Ni devas doni al la Unua Inĝeniero de Jorike pli grandan ŝipon, la viro meritas ion pli bonan.” La subhejtisto ricevis la cikatrojn, kiuj restos al li por ĉiam, kaj li kripliĝis. Sed kial la subhejtisto devis fari? Ankaŭ li certe povis diri kiel la aliaj: “Tion mi ne faros, el tio mi ne elvenus viva.” Sed tion li ne povis diri. Li devis fari, nepre devis fari tion. “Ja viro, ĉu vi volas, ke la tuta ŝipo sinku profunden, ke dronu tiel ĉiuj viaj kamaradoj? Ĉu via konscienco permesus tion?” La ferdeklaboristoj ja ne povis fari ĝin, ili sciis nenion pri kaldronegoj. Ankaŭ la subhejtisto sciis nenion pri kaldronegoj, li sciis nur kiel ŝoveli karbojn. La inĝeniero sciis ion pri kaldronegoj, pro tio oni ja pagis lin kiel Unuan Inĝenieron, ĉar li havas spertojn pri kaldronegoj kaj en siaj ekzamenoj devis fari tiajn riparojn. Sed la subhejtisto laboris antaŭ la kaldronegoj kaj apud la kaldronegoj kaj post la kaldronegoj, kaj li estis la subhejtisto, kaj li estis la viro, kiu ne volis respondeci la morton de tiom da homoj, eĉ, se lia propra vivo pro tio finiĝos en rubaĵa barelo. La vivo de kota subhejtisto ne estas vivo, neniu konsideras ĝin kiel vivo. Li mortas kaj finite, ni ne parolu pri tio. Muŝon oni ja eble elfiŝas el la lakto kaj donacas al ĝi la etan vivon, sed subhejtisto ne samrangas al muŝo. La subhejtisto estas koto, polvo, viŝĉifono; li ĝuste ankoraŭ sufiĉe taŭgas por ŝoveli karbojn.

“Subhejtisto, hej!” vokas la Unua Inĝeniero. “Ĉu vi volas trinki rumon?”

“Jes, ĉefo.” Sed la brandoglaso elfalas el lia mano, la rumo perdiĝas. La mano estas brogita, jes, sinjoro.

La vespermanĝo kuŝis sur la tablo. Mi malsatiĝis intertempe kaj pensis, ke konvenus manĝi ion. Tio estis mia intenco. Sed havi intencon kaj realigi intencon, tio estas du aferoj. Mi ĉirkaŭrigardis pro telero kaj kulero. “Lasu stari la teleron, tiu estas la mia.”

“Nu, de kie mi do prenu teleron?”

“Se vi ne kunportis iun, jen vi certe devos vivi sen telero.”

“Ĉu oni ĉi tie vere ne disponigas manĝilaron?”

“Nur tion, kion vi mem havas, vi povas disponigi al vi.”

“Kiel mi do manĝu sen telero, sen forko, sen kulero?”

“Via afero.”

“Aŭskultu, novulo,” iu vokis el sia litbenko, “vi povas havi mian teleron, mian tason kaj mian manĝilaron. Sed tiukaze vi ĉiufoje devos purigi ĝin.” Jen iu estis, kiu havis nur rompitan teleron, sed ne tason; alia havis forkon, sed ne kuleron. Se nun la manĝo alvenis en la kajuto, ĉiufoje unue ekestis kverelo pri tio, kiu rajtas la unua uzi la kuleron aŭ la tason aŭ la teleron; ĉar tiu, kiu rajtis uzi la unua la teleron aŭ la kuleron, kompreneble elfiŝis la plej bonajn pecojn. Neniu riproĉu tion.

Tio, kio nomiĝis teo, estis varmega bruna akvo. Ofte ĝi ne varmegis, sed varmetis. Tion, kio nomiĝis kafo, oni disdonis je matenmanĝo kaj je la tria. Tiun kafon je la tria mi vidis neniam. La kialo: ratvaĉo. De tagmezo ĝis la deksesa mi vaĉis. Je la dekkvina oni disdonis la kafon.

Je la deksesa, kiam mia posteulo anstataŭis min, postrestis eĉ ne guto de tiu kafo. Kelkfoje ankoraŭ estis varmega akvo en la kuirejo, sed se oni ne havis proprajn kafograjnojn, oni ne povis prepari kafon.

Ju pli kafo aŭ teo diferencas disde aŭtentika kafo aŭ teo, des pli oni sentas la bezonon plibeligi ilin per sukero kaj lakto, por tiel stimuli la fantazion. Ĉiun trian semajnon ĉiu viro ricevis malgrandan ladskatolon kun kondensita kaj sukerita lakto kaj ĉiun semajnon pundon da sukero; ĉar la kafo kaj la teo el la kuirejo alvenis pura, do sen lakto kaj sukero.

Kiam oni ricevis la lakton, oni malfermis la ladskatolon kaj kiel ŝparema homo elprenis kuleretplenon, por doni nubeton al la teo. Poste oni zorgeme formetis sian ladskatolon, por uzi ĝin nur ĉe la venonta kafo. Sed dume oni vaĉis, la aliaj ne ŝtelis la ladskatolon, sed forkonsumis ĝin ĝis la lasta resto. Ĉar oni plej facile malkovras la plej sekurajn kaŝlokojn, tio okazis nur je la unua fojo al mi, ke mia lakto malaperis. Kiam mi ricevis la duan fojon mian lakton, mi tuj per unu fojo elkuleris ĝin, ĉar tio estis la sola metodo por savi miajn porciojn, jen la metodo, kiun ĉiuj uzis.

Kun la pundo da sukero oni faris precize la samon, oni tuj post la ricevo manĝis ĝin sen enmeto de paŭzo. Foje ni sukcesis interkonsenti. La sukero de la tuta kajuto estis ŝutita en komunan skatolon, kaj ĉiu elprenu por si kulerplenon, kiam la kafo aŭ la teo alvenos. La sekvo de tiu interkonsento estis, ke la tuta sukero en la dua tago jam malaperis kaj nur vaka skatolo algapis min.

Freŝan panon ni ricevis ĉiutage. Kaj ĉiun semajnon la kajutanoj ricevis skatolon da margarino, kiu kvante sufiĉis. Sed neniu povis manĝi ĝin, ĉar ŝmirsapo pli bone gustis.

En tagoj, dum kiuj ni devis bridi la langon kaj fermi la okulojn, ĉiu viro ricevis du glasojn da rumo kaj je duono plenigitan tason da marmelado. Tio estis la tagoj, kiam mistera varo alvenis kaj foriris.

Matenmanĝe ni ricevis hordean supon kun prunoj aŭ rizon kun sangokolbaso aŭ terpomojn kaj haringojn aŭ nigrajn fabojn kaj salitajn fiŝojn. Ĉiun kvaran tagon la tuta vico rekomenciĝis per hordea supo kun prunoj.

Dimanĉe tagmeze ni ricevis bovaĵon kun mustarda saŭco aŭ spicitan bovaĵon kun akvobuljono, lunde salitan viandon, kiun neniam iu manĝis, ĉar ĝi konsistis nur el salo kaj lardohaŭto, marde sekigitan salfiŝon, merkrede sekajn legomojn kaj bakitajn prunojn en blue akveca mukokaĉo el terpoma amelo. La mukaĵon oni nomis pudingo. Ĵaŭde la vico komenciĝis denove per salviando, kiun neniam iu manĝis.

La vespermanĝo estis unu el la nomitaj matenmanĝoj aŭ tagmanĝoj. Ĉiun manĝon akompanis ŝelkuiritaj terpomoj el kiuj nur duono uzeblis. La ŝipestro neniam aĉetis terpomojn. Oni prenis ilin el la kargo, se ni trans portis sudterpomojn. Tiom longe, kiom la terpomoj estis novaj kaj junaj, ili ĝojigis nin kaj estis frandaĵoj, sed se ni dum longa tempo ne transportis terpomojn, jen venis la vico de tiuj, pri kiuj mi parolis.

Kiel kamuflan kargon ni transportis de tempo al tempo ne nur terpomojn, sed ankaŭ tomatojn, bananojn, ananasojn, daktilojn, kokosojn. Sole tiuj kargoj ebligis al ni transvivi tiun manĝon kaj ne mortaĉi pro manĝonaŭzo. Kiu partoprenis mondmiliton, eble lernis, kion homo povas elteni sen mortaĉi, sed kiu veturis sur originala mortula ŝipo kaj sur originala kontrabandŝipeto, tute certe scias, kiom da suferoj homo povas elteni. Tre rapide oni dekutimiĝas de ĉia naŭziĝo.

La manĝilaro, tiel ofereme proponita al mi por la uzo, ne tute kompletis, ĝi konsistis el nura telero. Kiam mi jam arigis la necesan manĝilaron, mi uzis la forkon de Stanislav, la tason de Fernando, la tranĉilon de Ruben, kaj kuleron mi estus ricevinta de Hermann, sed kuleron mi mem posedis. Pro tiu oferemo mi devis purigi la manĝilaron de ĉiuj ĝis ĝi brilas, dufoje po ĉiu manĝo. Unue transpreninte ĝin, kaj poste mem uzinte ĝin.

Kiam la vespermanĝo pasis, mi devis purigi la gamelojn, do la klabitajn lavpelvojn, en kiuj oni alportis la manĝon el la kuirejo. Por tiu lavado nek mi nek kiu ajn bezonis sapon, sodon aŭ broson, ĉar tiaj aĵoj ne ekzistis.

Kiel la gameloj aspektis, kiam oni denove enŝutis iun manĝon, mi ne devas rakonti.

En tiu koto mi ne povis vivi. Mi entreprenis viŝi la kajuton. La uloj post la manĝo falis sur siajn litbenkojn kvazaŭ mortaj. Dum la manĝo oni preskaŭ ne parolis ion. Estis kvazaŭ porkoj staras ĉe trogo. Post tri tagoj mi ne plu pensis pri tiu komparo. La kapabloj kompari ion aŭ reveki klarajn memorojn el pli frua vivo, jam estingiĝis.

“Sapon oni ne provizas,” oni vokis grumble al mi el litbenko.

“Ankaŭ ne lavbrosojn aŭ brosojn aliajn. Kaj nun finu viajn manipulojn, ni volas dormi.” Tuj mi kuris mezŝipe al la inĝeniera kabineto, kie mi frapis.

“Mi volas viŝi la kajuton kaj postulas sapon kaj fortan frotbroson.”

“Kion vi pensas pri mi? Vi ja ne eble volas diri, ke mi devas aĉeti sapon aŭ brosojn por vi? Tute neeble.”

“Bone, sed nun mi mem. Mi ne havas sapon por mi mem. Kaj mi ja laboru antaŭ la kaldronegoj.” Mi tamen scivolis, ĉu mi vere ne ricevos sapon.

“Tio estas via propra afero. Se vi volas lavi vin, vi devas havi sapon. Sapo apartenas al laŭorda ekipaĵo de maristo.”

“Povas esti, sed tio estas nova por mi. La tualetsapon jes, sed ne la laborsapon, kaj por la kaldronobando la inĝeniero devas disponigi la sapon, aŭ la ŝipestro aŭ la kompanio. Estas indiferente al mi, kiu devas disponigi la sapon. Sed mi volas havi sapon. Cetere, kia porkaĵo tioestas? Sur ĉiu honesta kesto oni disponigas la necesan, matracon, kusenon, littukon, kovrilon, mantukon, laborsapon kaj antaŭ ĉio alia manĝilaron. Tio apartenas al la ekipaĵo de la ŝipo kaj ne al tiu de la maristo.”

“Ne ĉi tie. Se ne plaĉas al vi, vi povas ja foriri.”

“Impertinenta kanajlo vi estas.”

“For el mia kabineto aŭ mi raportos vin al la ŝipestro, por ke tiu katenigu vin.”

“Tio ne ĝenus min.”

“Ne okazos tiel, kiel vi pensas, viro. Tiel ebriaj ni ne estas. Mi bezonas la subhejtiston. Ne, mi katenigos vin pere de tuta monata salajro, se vi tiel provokos min ankoraŭfoje.”

“Vi estas veraj ĝentlemanoj, tion mi devas diri. Eĉ la groŝojn vi ŝtelas.” La fripono sidis kaj rikanis. Pugnobataloj neniam havas kontentigan rezulton, kaj tiukaze li ŝtelus de mi eĉ du monatajn salajrojn.

“Rakontu tion, mi petas, al via praavino,” li diris, “ŝi trankvile aŭskultos tion. Sed ne mi. Eksteren nun! Kaj rapide. Antaŭen al la litbenko, je la dudektria via vaĉo komencos.”

“Mia vaĉo komenciĝos noktomeze. Noktomeze ĝis la kvara.”

“Ne ĉe ni kaj ne por subhejtistoj. La subhejtistoj komencas je la dekunua aŭ dudektria, ili eligas cindron de la dekunua ĝis tagmezo aŭ de la dudektria ĝis noktmezo, kaj je tagmezo aŭ je noktomezo komenciĝas la laborvaĉo.”

“Do, la horo antaŭ tagmezo aŭ noktmezo ne estas labortempo, ĉu?”

“La cindron la subhejtistoj ĉe ni devas eligi aldone.”

“Sed kromhoroj estas alkalkulataj, ĉu?”

“Ne ĉe ni, kaj ne por la eligo de la cindro.” Mi demandis min, en kiu jarcento mi vivas. Inter kian homan specon mi falis? Kiel ebriulo mi ŝanceliĝis al la kajuto.

Jen estis la maro, la blua belega maro, kiun mi tiel pasie amis, ke la penso droni kiel honesta maristo en ĝi, neniam terurigis min. Tio ja estas la granda solena geedziĝo kun la ino, kiu tiom kapricas, kiu tiel kolere povas furiozi, kiu havas tian grandiozan temperamenton, kiu povas ridi tiel fascine kaj povas kanti tiajn ravajn lulkantojn, kaj kiu tiel mirinde belas, aĥ, tiel supermezure belas.

Ĝi estis la sama maro, sur kiu veturis miloj kaj miloj da honestaj kaj sanaj ŝipoj. Kaj nun la sorto elektis min por veturi ŝipon, kiu malsaniĝis je lepro, kaj kiu nun veturis plu nur pro la espero, ke la maro kompatu. Sed la impreso trudis sin al mi, mi sentis tion, ke la maro ne volas akcepti la leproŝipon, por ke ĝi ne mem pestiĝu. Ankoraŭ ne. Ĝia tempo ankoraŭ ne alvenis. Ankoraŭ la maro atendis, ankoraŭ la maro esperis, ke ĝi ne devos toleri tiun peston, ke tiu mara absceso ie surtere aŭ en iu putranta angula haveno iskrevos kaj pereos. Ankoraŭ ne venis la tempo por Jorike. Mi ankoraŭ ne antaŭsentis la morton, ĉe mia litbenko la gasto ankoraŭ ne frapis. Sed estas vere, kiam mi nun staris ĉe la balustrado, kaj super mi estis la brilantaj steloj de la ĉielo kaj antaŭ mi la verde briletanta maro, kaj kiam mi pensis pri mia perdita Nov-Orleano kaj pri mia suna Hispanio, jen la tento atakis min: Hop! Saltu maren, bubo, fuŝu al ili la plezuron pro la subhejtisto, faru rapidan glatan finon, por ke vi ne tute perdu vin. Sed poste ja nur alia kompatinda, laca, ĉifonvestita, eterne malsata, malpura kaj ĉasata subhejtisto devus transpreni ankaŭ mian vaĉon, kaj tial li farus tiel neeltenebla al mi la lastan vojaĝon, ke mi devus naĝi denove kaj denove al la surfaco de la maro.

Ho ne, ĉe ĉiuj diabloj en la infero, kunmordu la dentojn kaj pripisu ilin. Vin, kara amiko, Jorike ne povas venki. Ne la konsuloj. Ne Jorike. Ne la poŝoŝtelisto. Vi estas ja el Nov-Orleano, bubo. Ensaltu en la merdon kaj tranaĝu! Iam tempo kun akvo kaj sapo revenos. La fetoro estas nur ekstera. Hop! Ke ŝprucu! For de la balustrado, kaj al la bestaĉo, kiu volas venki vin, draŝu pugnon inter la dentojn! Kraĉu plian fojon maren, kaj nun antaŭen al la litbenko! Kiam mi foriris de la balustrado, mi sciis efektive, ke mi troviĝas sur mortula ŝipo kaj sur trompkesto, sed mi ankaŭ sciis, ke ne plu estas mia mortula ŝipo. Sur Jori ke mi ne helpos enspezi la asekurmonon. Sur ĝi mi ne fariĝos gladiatoro. Mi kraĉas sur vian vizaĝon, Cezaro Aŭgusto Imperiestro. Ŝparu vian sapon kaj voru ĝin, mi ne plu bezonas sapon. Sed vi ne vidos min lamenti denove. Mi kraĉas sur vian vizaĝon, al vi kaj al viaj kanajlaj idoj.*

* Tiu “eksploda” punkto, kiel la esploristo Heiner Böhnke nomas tion, la ekribela punkto estas unu el la esencaj temoj en la verkoj de Traven. Gustav Landauer, mortpafita en 1919 (vidu pri li en 12/4) skribis pri tio en sia plej konata verko “Alvoko al socialismo”: “Neniu ‘pura koncepto’ (ankaŭ ne la marksisma) povas anstataŭigi la travivaĵojn, en kiuj individuo spertas sin sen sekurecoj kaj ligoj kaj malesperiĝas ‘pro certa kaŭzo kaj frenezo kaj vera mizero’.” La ekribela momento estas pli ol nura racia konkludo el soci-kritika pensado, ĝi estas la pasia ekkrio de turmentata animo, kiu ne plu pretas toleri tion, kio ne tolereblas.

Ĉapitro 28

Endormiĝi mi ne povis. Mi kuŝis sur la nudaj tabuloj de mia litbenko kiel arestita fripono sur la nuda kuŝbenko en policejo. La fulganta petrola lampo plenigis la ĉambron per tia fuma aero, ke la spirado fariĝis turmento. Ĉar mi ja ne havis kovrilon, mi sentis la froston. La noktoj surmare povas iĝi diable fridaj. Ĝuste kiam mi falis en facilan dormon, fortaj kaj senpaciencaj manoj subite min tiel skuis kaj puŝis, kvazaŭ oni volus ĵeti min tra la vando.

“Eliĝu. Duono antaŭ la dudektria.”

“Ankoraŭ duono? Kial vi ne venas kvaronon antaŭe?”

“Mi ĝuste nun estas supre, ĉar mi alportas la trinkakvon por la hejtisto. Mi ne povas denove veni supren. Vi devas eliĝi. Dek minutojn antaŭ la noktmezo vi vekos la hejtiston kaj alportos la kafon por li.”

“Tiun mi ne konas, ne scias lian litbenkon.”

“Elvenu, mi montros al vi.” Mi ekstaris kaj li montris la litbenkon de la hejtisto, kiu apartenis al mia vaĉo.

“Faru, rapidu. Iru tuj al la cindrovinĉo. Damne, ni havas monton da cindro.” La viro malaperis kiel fantomo.

La kajuto estis preskaŭ senluma, ĉar la lampo ne donis lumon.

Ĉe la lumo de rompita, malgranda kaj fulge nigrigita lanterno la subhejtisto de la antaŭvaĉo, Stanislav*, montris al mi kiel manipuli la vinĉon.

* Stanislav: Hal Croves, plia pseŭdonimo de B. Traven, de la “komisiito” de B. T., kiel li nomas sin mem, en intervjuo rimarkis: “Sed estas ankoraŭ io plia, ankoraŭ pli inter la linioj. La usona maristo ne estas la vere grava figuro. La plej grava persono estas Stanislav. Li perdis pro milito la hejmlandon. Ne estis lia kulpo. Li eĉ ne estis soldato.” Kaj en la sama intervjuo: “Jes, Stanislav estis reala persono.”

“Aŭskultu, Stanislav, tion mi ne komprenas,” mi diris. “Ja ankaŭ mi scias iom pri ŝipoj kun dika salhaŭto, sed tion mi neniam spertis ĝis nun, ke la subhejtistoj estas punitaj per aldonaj vaĉaj horoj. Kial?”

“Mi ja scias. Ankaŭ mi ne ĵus elrampis el la vindoj. Sur aliaj ŝipoj la hejtisto devas helpi eligi la cindron. Sed ĉi tie la hejtisto sola ja neniam povus fini ĝustatempe la laboron, kaj se la subhejtisto ne helpas de tempo al tempo, la premo kun fanfaroj tuj falas ĝis centdudek, kaj la kesto eksinkas kiel sako kaj ekstaras kiel rudro ofendita. Sur aliaj ovokestoj, eĉ se estas ĉerkoj, la vaĉo havas du hejtistojn aŭ almenaŭ unu hejtiston kaj plian duone. Sed mi pensas, ke vi jam scias, kie vi troviĝas, marista anĝeleto mia.”

“Mi ne anĝelos. Vi povas veti pri tio, fidu tion.”

“Ĉu vi volas elsalti pobe? Tio ne sukcesos. Tion vi ankoraŭ lernos. Do prefere tuj ĵetu en la lanon vin kaj elserĉu por vi la savboaton, per kiu vi povas fuĝi. La kuiristo ĉi tie estas la avo. Li rakontos al vi ĉion necesan, se vi plektos bonan fadenon kune kun li. Tiu hundo stivis du jakojn en sia litbenko.”

“Ĉu ni sekve ne havas savjakojn?” mi demandis mirigite.

“Eĉ savringo ne ekzistas, nur kvar dekoraciaj ringoj kun orobronzo. Sed mi konsilas al vi, prenu neniun el ili. Se vi tie traŝovu vian kapon, prefere prenu muelŝtonon. Kun la muelŝtono vi eble povas esperi, sed kun la dekoraciaj kolbasoj neniam.”

“Kiel la hundo povas fari tion? Jen ja en ĉiu litbenko devas troviĝi savjako. Mi estas tiel kutimiginta al tio, ke mi tute ne rimarkis, ke la savjakoj mankas.” Stanislav ridis kaj diris: “Tian ĉerkon vi ne veturis ĝis nun. Tial. Sed por mi Jorike estas jam la kvara mortula ĉerko. Tiujn oni ja nun povas elserĉi.”

“Hej-ho, Lavski!” lia hejtisto kriis supren tra la cindroŝakto.

“Kio estas, hejtisto?” Stanislav demandis al la profundo.

“Ĉu vi hodiaŭ ne levas la cindron, aŭ kiel?” la hejtisto blekis supren. Estis Martin.

“Kompreneble ni levos. Sed mi ja devas instrui la novulon. Tiu ankoraŭ ne konas la vinĉon.”

“Jen rapidu kaj venu malsupren. Ĵus krado elfalis.” La hejtisto suprenkriis.

“Unue ni devas levi la cindron. La krado povas atendi. Mi devas instrui la novulon,” Stanislav denove kriis profunden.

“Nu, se temas pri mortulaj ĉerkoj ... kiun nomon vi cetere havas, novulo?”

“Mi? Pippip*.”

* Pippip: Se oni frapadas en Germanio la montrofingron al la frunto kaj diras al alia: “pipip”, oni celas esprimi, “vi ja havas birdon”, kio signifas: “Vi estas ja vere freneza.” Tia dadaisma varianto de nomdono troviĝas ankaŭ en ĉapitro dek, tie kie temas pri la konsulo Mr. Grgrgrgs. En la postlasaĵo de B. T.

“Beleta nomo. Ĉu vi estas turko?”

“Egipto.”

“Tio konvenas. Egipto mankis. Ni havas ĉi tie ĉiujn naciojn sur la kesto.”

“Ĉiujn? Ankaŭ usonanojn?”

“Mi supozas, ke vi dormas ankoraŭ. La solaj, kiuj neniam veturus sur mortula ĉerko, estas usonanoj kaj komsoj.”

troviĝis la “Dada-almanako” el la jaro 1920 kaj la kajero “Vingt-cinq poemes” de Tristan Tzara kun manskriba dediĉo.

“Komsoj?”

“Ha, ne ŝajnigu vin tiel naiva, vi ŝafo. Bolŝoj. Komunistoj. Usonanoj ne venas, ĉar ili mizere mortus en la koto en la unua tago, kaj ĉar ili ankaŭ ĉiufoje trovas helpon ĉe siaj konsuloj. La konsuloj jam flustras al ili la veron pri tiuj kestoj.”

“Kaj la komsoj?”

“Tiuj tro ruzas, tiuj flaras jam, pri kio temas, se ili vidas nur la mastpinton. Vi povas fidi tion. Tiuj lertas kaj spertas. Tie, kie aŭtentika komso kunveturas, asekuro ne havas ŝancon. Tiuj entombigas ĉiun asekuron, kiom ajn fajne ĝi estas sukerita. Ili havas flarnazojn, kontraŭ ili ni ĉiuj ne povas konkuri. Kaj ili havas ankaŭ tuj la plej belan fulmotondron kun la inspektistoj. Sed nun mi povas rakonti al vi ankaŭ tion, se ie veturas sana ŝipo, kie ne nur usonanoj kunveturas, sed ankaŭ usonanoj, kiuj estas komsoj, amiko mia, tio estas mielo. Tio estas ... Mi ja povas diri al vi, mi veturas ja nur por iam povi veturi sur tia ŝipo. Tian ŝipon mi neniam forlasus. Tie mi eĉ kiel naŭko laborus. Estus tute egale al mi. Se vi eble iam vidos keston el Nov-Orleano, aŭ de ie tie. Tio estas interesa afero.”

“Tian ŝipon mi ne vidis ĝis nun,” mi diris.

“Tian vi neniam veturos, eĉ se vi havus cent jarojn kaj ĉiuj forlasis la ŝipon. Ne vi. Egipto tute ne, eĉ se li havus pasporton el sukero. Nun ankaŭ mi ne plu havas ŝancon. Tiu, kiu veturis sur Jorike, neniam plu revenos sur sanan ŝipon. Sed nun ni eklaboru.”

“Ĉu ĝi pendas firme?” Stanislav kriis en la ŝakton.

“Eklevu!” Stanislav puŝis la baskulilon antaŭen, kaj la cindro kruĉo moviĝis kun ĉena tintado supren. Kiam ĝi troviĝis en la alteco, kie oni povas atingi ĝin permane, li retiris rapide la baskulilon al la alia flanko. La kruĉo saltetis ankoraŭfoje supren kaj ankoraŭfoje malsupren kaj tiam pendis en la ŝaktluko.

“Nun elkroĉu kaj portu ĝin al la balustrado kaj elŝutu ĝin maren. Sed bone atentu, por ke la kruĉo ne falu en la maron. Jen ni havus la kaĉon kaj devus labori per unu kruĉo, tiukaze ni rajtos du horojn pli frue ellitiĝi. Sciu tion.” La kruĉo arde varmegis, kaj supre de ĝi kuŝis la ruĝe ardantaj skoriaj pecoj. Mi apenaŭ povis tuŝi ĝin, sed mi devis. Kaj peza la kruĉo estis. Certe kvindek kilogramojn. Nun mi devis porti antaŭbruste la kruĉon rekte trans la ferdekvojon, kiu larĝis kvar metrojn, kaj mi devis ŝuti ĝin en la lignan ŝakton, tra kiu la cindro falis en la maron kaj tie sible malaperis. Tiam mi reportis la kruĉon kaj kroĉis ĝin denove en la levĉenojn.

“Tio estas tute klara, kial la savjakoj perdiĝis. Mi certas, ke la ŝipestro vendis ilin, por havi aldonan enspezon,” diris Stanislav. “Sed li faris tion ne nur por vendi ion. Atentu, se ne estas savjakoj, jen ne venos atestantoj antaŭ la maristan tribunalon. Ĉu vi nun gustas la cinamon? Atestantoj neniam vere fidindas. Kelkfoje ili tamen ion vidis aŭ rimarkis, kaj ankaŭ la asekurkompanioj ĉiufoje tuj sekvas kaj kaptas la trompulojn. La boatojn vi devas foje rigardi ĉe taglumo ... kiel vi diris, ke vi nomiĝas? Jes, rigardu ĉe taglumo la boatojn, Pippip. Tie vi povas traĵeti viajn botojn. Kaj glate! Estus eĉ malpli da atestantoj.”

“Nu, ne rakontu marfabelojn, ĉu ne?” mi kontraŭdiris. “Ja ankaŭ la ŝipestro volas forlasi la ŝipon.”

“Ne maltrankviliĝu pro la ŝipestro. Pensu unue pri via haŭto. La ŝipestro certe iel elvenos. Se vi scios ĉion tiel bone kiel vi scias tion, nenio plu mankos al vi.”

“Sed vi ja jam eskapis el tri mortulaj ĉerkoj, ĉu ne veras?”

“El du mi vere eliris kaj kiel vera amiko de la lasta haveno ne forlasis ĝin. Kaj el la tria ... sed vi azeno, ankaŭ feliĉon vi bezonas. Se vi ne havas feliĉon, tiukaze eĉ ne proksimiĝu al la akvo, alie vi falus en lavpelvon kaj neniam plu elvenus.”

“Lavski! Hej! Kio okazas tie supre?” la hejtisto nun denove kriis el la profundo.

“La ĉenoj malkroĉis sin, fulmotondro!” Stanislav blekis malsupren.

“La cindro eĉ morgaŭ ne estos supre, se vi tiel plu laboros,” la voĉo denove vokis el la profundo.

“Do, provu foje la vinĉon, sed memgardu, ĝi batas ĉirkaŭ si kiel sovaĝa ĉevalo. Ĝi glate dehakos vian kranion, se vi sonĝas dum sekundo.” La peza kruĉo suprenvenis kaj tie tondris sur la kovrilon, tiel, ke mi pensis, ke ĝi frakasos la tutan ŝakton en mil pecojn, sed antaŭ ol mi repuŝis la baskulilon, la vinĉo mem puŝis ĝin al la kontraŭa flanko, kaj la sitelo ree sagis malsupren en la ŝakton. Tie malsupre ĝi trafis la plankon kun terura bruo, la skorioj ŝprucis ĉirkaŭen, la hejtisto kriis kiel frenezulo, kaj en la sama momento la baskula efiko ekfunkciis plian fojon, kaj la kruĉo, nun duonplena, je dua fojo pafiĝis furioze kontraŭ la ŝaktokovrilon, ĉirkaŭbatis tie kun tondraj krakoj kaj la skorioj falis kun terura bruo en la ŝakton. Batante, falante kontraŭ la fervandojn de la ŝakto, ili tiom pliigis la tamburadon kaj la ĉentintadon, ke oni povus kredi la tutan ŝipon dissplitiĝanta. La kruĉo jam denove ekfulmis malsupren, sed Stanislav nun interrompe kaptis la baskulilon. Tuj la kruĉo tiel obeeme haltis, kvazaŭ ĝi estus morta estaĵo.

“Nu,” diris Stanislav, “tiel simple tio ne estas. Tion oni devas lerni. Jen vi bezonos du semajnojn, ĝis kiam vi regos la trukon. Prefere iru malsupren kaj enŝovelu, tiam mi transprenos la vinĉon. Mi montros tion al vi morgaŭ tagmeze, en taglumo, tiam jam pli bone sukcesos al vi. Se la vinĉo adiaŭos nin, tiam ni povos levi la cindron per la manoj. Kaj tion mi deziras nek al vi nek al ni. Jen ni nek iros nek rampos, jen ni jam nur ruliĝos de loko al loko.”

“Lasu min provi plian fojon, Lavski. Mi volas diri Sinjorina Moŝto al ŝi. Eble ŝi tiam obeos min.” Poste mi vokis malsupren: “Kroĉu ĝin!”

“Eklevu!” krio respondis.

“Nu, Grafina Moŝto, ĉu vi nun emas?” Mahometo atestas, ke ŝi faris ĝin, ŝi faris ĝin tiel tenere, tiel delikate. Ŝi ekhaltis milimetroprecize. Mi kredas, ke mi konis Jorike pli bone ol la ŝipestro aŭ la avo. La vinĉo apartenis al tiuj partoj de la ŝipo, kiuj jam kunrolis en la arkeo de Noa kaj jam devenis el la tempo antaŭ la diluvo. En tiu ĉi vaporvinĉo kunestis ĉiuj koboldoj kaj spiritoj*, kiuj ne trovis lokon en la ceteraj anguloj kaj kaŝejoj de Jorike, ĉar ili estis tro multnombraj. Kaj pro tio la vinĉo havis sian personecon, kiu postulis respekton. Stanislav atingis la respekton per longe spertiĝinta mano, mi devis fari tion per vortoj.

* koboldoj kaj spiritoj: estas multaj en la historio de ŝipoj, la plej konata estas la bona nano kun la fajre ruĝa vizaĝo kaj blanka barbo, en maristaj vestoj, kiu nokte fermŝtopas likantajn ŝiptruojn kaj avertas pri proksimaj ŝipkatastrofoj. Kutime li sidas sub la ankrovinĉo. Sed se ŝtormas, li vaĉas ĉe la masto.

“Via Reĝina Moŝto, ankoraŭfoje, mi petas.”

Jen, plian fojon la cindrokruĉo glitis kvazaŭ karesite per veluraj manoj. Sed kompreneble, sufiĉe ofte ŝi plu petolis kaj faris displitiĝajn efektojn, sed nur, se mi forgesis ĝentile trakti ŝin. Estis foje kaj foje sufiĉe amuzaj kaptomanovroj, kiujn mi devis entrepreni, por haltigi la supren-malsupren sagantan ujon. Jen ĝi trasagis supre, jen ĝi sagis malsupren kaj tuj denove alten. Se oni ne precize, do tute precize tenis la baskulilon, ekis la kontraŭa efiko.

Stanislav iris malsupren, ŝovelis en la kruĉojn kaj poste ĉiufoje vokis: Eklevu! Kaj mi kroĉis aŭ malkroĉis la kruĉojn, portis ilin arde varmegaj, tiaj, kiaj ili estis, trans la ferdekvojon kaj elŝutis la cindron en la ŝakton.

Kiam kvindek kruĉoj estis levitaj, Stanislav kriis, ke ni lasu la reston por la sekvanta vaĉo, ĉar jam tro malfruas. Mi pensis, ke mi nun renversiĝos pro tiu spirraba portado de la nekredeble pezaj kruĉoj. Sed antaŭ ol mi havis la okazon renversiĝi, Stanislav kriis supren: “Hej, rapidu, dudek minutojn ĝis noktmezo.” Mi trenis mian korpon al la kajuto. La ferdeko ne estis lumigata, por ŝpari la petrolon; kaj mi vundbatis kvarfoje miajn tibiojn, antaŭ ol mi venis al la antaŭferdeko. Tio, kio kuŝis sur la ferdeko, estas precize priskribebla nur per tio, ke mi diras: Tie ĉio kuŝis sur la ferdeko. Ĉio, kion la terglobo estigas aŭ iam estigis. Parto de tiu ĉio estis altgrade ebria ŝipĉarpentisto, la ĉarpentisto de Jorike, kiu en ĉiu haveno drinkis kiel porko kaj dum la unua tago de ĉiu veturo uzeblis eĉ ne kiel balaila stango. La ŝipestro jam ĝojis, se la rudristoj ne ĉiam akompanis lin kaj ankoraŭ almenaŭ unu rudristo retenis tiom da vivo por povi stari ĉe la rudro. Al la ĉarpentisto, al la tri rudristoj kaj al kelkaj pliaj oni senzorge estus povinta doni savjakojn. Ili ne estus fuŝintaj la asekurpolison, male, ili savintus la plej dubindan polison sen konscii, kion oni postulas de ili. Ili ankaŭ havis la plej bonan ŝancon kuniri sur la boaton n-ro unu, kiun la ŝipestro bezonis por savi la bone flegatan ŝipĵurnalon kaj konservi la licencon kaj gajni premion pro deĵora fervoro spite al vivdanĝero.

Nun mi devis preni la kafokruĉon, devis iri kun ĝi al la kuirejo, kie la kafo staris sur la fornelo, kaj devis plenigi ĝin. Tiam mi devis trairi trian fojon la senluman fer dekon. Miaj tibioj sangis horore. Sed kompreneble ne estis hejmapoteko sur la ŝipo, kaj se la Unua Oficiro efektive kaŝe retenis ion por la unua helpo, mi tamen ne povis molesti lin pro tiaj bagateloj.

Nun mi atakis mian hejtiston, por veki lin. Li intencis murdi min, ĉar mi aŭdacis lin jam veki. Kaj kiam la sonorilo vokis kaj li jam ne povis gluti la varmegan kafon, li volis murdi min la duan fojon, ĉar mi vekis lin tro malfrue. Kvereli estas disipi fortojn. Nur azenoj kverelas. Diru vian opinion, se vi vere havas iun, kio ja sufiĉe malofte okazas, kaj poste fermu vian babiltruon kaj lasu paroli la alian ĝis liaj makzeloj saltas el la kardinoj. Ĉiam jesu la opinion de la alia, kaj se li tiam finis kaj eĉ pepi ne plu povas, kaj demandas vin “Nu, ĉu mi ne pravas?” tiam memorigu lin tute pretere pri tio, ke vi jam antaŭ longe diris vian opinion al li, kaj ke li pri ĉio alia certe pravas. Veki nur dum semajno la hejtiston de la ratvaĉo malebligas por jaroj kompreni politikon.

La kafo varmegis, nigris kaj amaris. Neniu sukero, neniu lakto. Pano estis, sed oni devis manĝi ĝin seka, ĉar la margarino fetoris. La hejtisto venis al la tablo, falis sur la benkon, rektiĝis, kaj kiam li volis konduki la kafotason al la buŝo, lia kapo falis malsupren sur la tason, tiel, ke ĝi renversiĝis. Li jam denove dormis kaj palpis sonĝeme la panon por deŝiri pecon, ĉar li pro laco ne povis teni la tranĉilon. Ĉiujn siajn movojn li faris per la tuta korpo, ne nur per la manoj, la brakoj, la fingroj, la lipoj aŭ la kapo. La sonorilo vokis, li eksplodis kolere, pro la kafo, kaj li diris: “Iru malsupren, mi tuj venos. Zorgu pri la skoria akvo.” Kiam mi preterpasis la kuirejon, mi tie vidis Stanislavon fari manipuladojn en la malhelo. Li provis ŝteli sapon, kiun la kuiristo eble ie kaŝis. La kuiristo ŝtelis la sapon de la stevardo, kaj la stevardo ŝtelis la sapon el la kofro de la ŝipestro.

“Montru foje la vojon malsupren to the stokehold, al la kaldronejo, Lavski,” mi diris al li.

Li elvenis kaj ni devis grimpi sur pli altan etaĝon, kiu estis la interferdeko de la mezŝipo. Li montris al mi nigran ŝakton: “Jen la eskaloj malsupren. Vi ne povas erari pri la vojo,” li diris kaj reiris al la kuirejo.

El la peĉonigra kaj tamen tiel brile klara mara nokto mi rigardis profunden en la ŝakton. En ŝajne senfine fora profundo mi vidis flagrantan, nebulan, fumecan helon. Tiu helo ruĝecis de la reflektiĝantaj kaldronegfajroj. Mi havis la impreson kvazaŭ mi vidus la submondon. En tiun ruĝan, nebulan lumon paŝis nun nuda homfiguro, nigra de fulgo kaj kun arĝentaj strioj el gutanta ŝvito sur la korpo. La figuro staris tie kun krucitaj brakoj kaj gapis senmove la fonton de la ruĝa lumo. Poste la figuro moviĝis, mankaptis longan pezan ferstangon, per kiu oni vigligas la fajron, kaj apogis ĝin kontraŭ la malantaŭa vando, post kiam ĝi nedecideme pikumadis per ĝi. La figuro nun antaŭeniris, kliniĝis, kaj momenton poste ŝajnis, kvazaŭ la flamoj glutus ĝin. Tiam la figuro rektiĝis, la flamoj estis estingitaj, kaj nur la fantoma ruĝeca lumo postrestis.

Mi volis malsuprengrimpi la eskalon, sed kiam mi metis piedon sur la plej supran rungon, atakis min terura kolono el varmego, sufoka olea fetoro, karbopolvo, fluganta cindro, dika petrola fumo kaj akvovaporo. Mi retrofalis, kaj kun laŭta avida enspiro mi provis kapti freŝan aeron, ĉar mi supozis, ke miaj pulmoj ne plu povus funkcii. Sed nenio helpis. Mi devis tie malsupreniri. Jen en la profundo troviĝis viro. Vivanta homo, kiu tie moviĝas. Kaj tie, kie povas esti alia homo, ankaŭ mi povas esti. Mi malsuprengrimpis rapide kvin aŭ ses rungojn, sed tiam ne plu eblis. Kiel simio mi fuĝis supren por povi enspiri aeron.

La eskalo estis el fero, la rungoj el fingrodika rondfero. La eskalo havis nur unu balustradon, la alia flanko, la ekstera flanko, ne havis balustradon. Do, ĝuste tiu flanko estis senbara, ĉe kiu oni povis fali en la ŝakton, sed la flanko, kiu troviĝis ĉe la vando de la maŝinhalo, estis sekurigita per balustrado.

Kiam mi denove plenigis miajn pulmojn, mi faris la trian provon kaj atingis plataĵon. Tri paŝoj trans la platformon, kiu larĝis nur kvindek centimetrojn, kondukis al la fino de la platformo, kie dua eskalo kondukis pli profunden. Sed tiujn tri paŝojn mi ne povis fari. En vizaĝa alto ĉi tie troviĝis la cindrovinĉo, kaj la vaportubo de la vinĉo havis longan, sed malvastan fendon. Tra tiu fendo siblis broge varmega akvovaporo, akre kaj tranĉe kiel pikflamo. La fendo situis tiel, ke oni eĉ kliniĝinte ne povis eviti tiun elsagantan vaporradion. Mi provis rektiĝi, sed tiam la vaporo mordis miajn brakojn kaj la bruston kaj brogis ilin. Intertempe mi ree devis fuĝi supren por enspiri aeron.

Mi troviĝis sur la malĝusta vojo. Tio ne estis la mia. Mi reiris al la kuirejo, kie Stanislav ankoraŭ serĉis sapon. “Mi akompanos vin malsupren, venu do,” Stanislav diris helpoprete.

Kiam ni estis survoje, li diris: “Vi neniam estis ĉe kaldronego, ĉu ne? Tion mi ja tuj vidis. Al vinĉo oni ja ne diras bonan tagon. Vinĉon oni draŝas sur la kranion kaj fino.” Mi nun ne havis la humoron, por rakonti al li, kiel oni traktu aĵojn, kiuj havas animon.

“Vi pravas, Lavski, mi neniam estis ĉe kaldronego, eĉ neniam enmetis la nazon tien. Mi estis ferdeklaboristo, stevardo, ŝipknabo, ekde kiam mi vidis mian unuan keston. Mi neniam flaris ĉe la nigra bando, la aero tie estis ĉiam tro sufoka por mi. Diru, ĉu vi iomete helpos al mi en la unua vaĉo?”

“Ne babilu tiel longe, kompreneble. Antaŭen, venu. Iel ni ja kuiros la brasikosupon. Mi konas viajn zorgojn. Jen via unua kadavroĉaro. Mi konas la ĉerkojn, tion kredu al mi. Sed foje kaj foje vi dankas la ĉielon kaj la inferon, se tia Jorike aperas antaŭ via pruo, kaj vi sursaltas kun volupta sento, kvazaŭ vi ... nu, ne maltrankviliĝu. Se io ne iros glate, jen voku min, mi certe tiros vin el la kaĉo. Eĉ se ĉiu el ni nur estas mortulo, ne malesperiĝu. Ne povas fariĝi ankoraŭ pli fie.” Sed iĝis pli fie. Oni povas veturi sur mortula ŝipo. Oni povas estis mortulo, mortulo inter mortuloj. Oni povas esti estingita el la vico de la vivantoj, forblovita de la surfaco de la mondo, kaj tamen oni povas esti devigata elteni terurajn ne eviteblajn turmentojn, ĉar oni jam mortas kaj plia fuĝvojo ne restis.

Ĉapitro 29

Mi rigardis al Stanislav, kiu iris al la ŝakto, kiun mi ĵus forlasis, ĉar mi supozis, ke mi eraris pri la vojo. Li malsuprengrimpis senhezite la eskalon, kaj mi sekvis lin. Kiam ni troviĝis ĉe la fino de la unua eskalo kaj venis sur la platformon sub la varmega vaporradio, mi diris: “Tie ni ne povas trairi. La vaporo brogus nian felon ĝisoste.”

“Tute glate vi travenas nur malofte. Morgaŭ mi montros al vi miajn brakojn. Sed ni devas trairi tie, diris Stanislav. Nenio helpas, neniu alia vojo al la kaldronegoj por ni. La inĝenieroj ne permesas al ni trairi la maŝinejon, ĉar ni estas tro kotaj, kaj ĉar kontraŭus la regularon.” Dum li ankoraŭ diris tion, mi vidis lin subite volvi la brakojn ĉirkaŭ la kapon por tiel gardi la vizaĝon, la orelojn kaj la nukon. Nun li turniĝis, trapremis kaj etendis sin kiel tremanta limako inter la arde varmegajn vapor tubojn, kies protektkovraĵoj jam delonge forputris kaj deŝiriĝis, kaj la fajre ardan vandon de la maŝinejo. Tion eĉ serpentohomo ne povus imiti, mi pensis, kiam mi vidis ĝin. Sed nun mi eksciis, ke la tuta kaldronobando devas fari tion, kaj per unu fojo mi ankaŭ komprenis, kial sur Jorike estas tiom da manĝaĵoj, kiujn neniu homo povas manĝi, kaj kiujn oni ĵetas maren. Oni ĵetis ilin maren nur tiam, kiam la kuiristo* ne povis vidi ĝin, ĉar alie ekis tumulta spektaklo pri tio, ke ni nepre devas reporti en la kuirejon ĉiujn salitajn lardhaŭtojn kaj ĉian nemanĝeblan aĵon, kiuj ne eniris en la obstine rifuzintan stomakon, por ke la kuiristo povu fari el ili Irish Stew*, irlandan stufaĵon, viandajn buletojn, gulaŝon, fajnan viandan haketaĵon kaj similajn delikataĵojn.

* kuiristo: Jam sur la velŝipoj la “Smutje” estis unu el la plej malamataj personoj. Elstarantan priskribon de tia malamata kuiristo donas Jack London en sia libro “La marlupo”. Al la fifamaj inventaĵoj de tiuj markuiristoj apartenas “the potage”, la kunkuirado de la manĝrestoj el pluraj tagoj, de la fiŝvosto ĝis la jam prironĝitaj ostoj.
* Irish Stew (angle): Irlanda unupota manĝaĵo

“Ĉu vi nun vidis, filo mia, kiel fari tion? Ne tro longe meditu. Se vi unue meditas kaj rigardas kaj cerbumas pri tio, ke vi dekstre estos brogita kaj maldekstre fulmorapide falos en la ŝakton, jen tute ne eblas. Per la brakoj volvu la kapon, vidu, tiel ... kaj poste la serpentodanco. Tio utilos al vi, kiam vi tro profunde metis vian nazon en la poŝon de aliaj homoj kaj oni metis ferajn kurtenojn antaŭ vian fenestron. Ankaŭ tie mi jam trapasis. Ĉiam estas bone ekzerci, vi scias neniam, ĉu vi bezonos ĝin. Hop!”

Mi saltis, kaj jam mi estis trapasinta. Mi sentis egan varmon je miaj brakoj, sed tio estis certe nur imago.

Je la alia rando de la platformo longa fera eskalo kondukis pli profunden al la fundamentoj de la submondo. Tiu dua eskalo tiom varmegis, ke mia ĝis tiam uzita naztuko senvaloriĝis. Mi devis apogi min per la kubutoj sur la balustradon, por ekteni min sur la eskalo. Ju pli mi profundiĝis des pli dikiĝis la aero, des pli varmega, fumeca, olea kaj netolerebla ĝi fariĝis. La infero, kiun mi nun post mia morto finfine atingis, tio ne povis esti. En la infero ja ankaŭ la diabloj devas vivi, sed ĉi tie diabloj ne povis vivi, tio estis neimagebla.

Sed jen staris homo, nuda kaj ŝvitanta homo, la hejtisto de la antaŭa vaĉo. Homoj ĉi tie ne povis vivi. Sed ili devis. Ili estis mortuloj. Estingitoj. Senlanduloj. Senpasportuloj. Senpatriuloj. Tiuj devis, ĉu ili povis aŭ ne. Diabloj ĉi tie ne povis vivi, ĉar restaĵon de kulturo oni lasas eĉ al la diabloj, tion Goethe scias*. Sed homoj ĉi tie devis ne nur vivi, ili devis labori ĉi tie, kaj ili devis labori ĉi tie tiel streĉe, ke ili forgesis ĉion, plej laste eĉ, post kiam ili longe antaŭe sin mem forgesis, ke ĉi tie ne eblas labori.

*

tion Goethe scias: aludo pri la diablo en la dramo “Faŭsto I” de Goethe, kiu skribis en la akto ‘sorĉistina kuirejo’, ke la kulturo, kreinta ĉion en la mondo, disvastiĝis ankaŭ en la diablo. Henriko Faŭsto, en la teatraĵo faranta kontrakton kun tiu diablo, ne reflektas sole la historian figuron Johanon Faŭston, sed ankaŭ la kuraciston kaj filozofon Henricus Cornelius Agrippa de Nettesheim (vidu pri li en ĉapitro 43), kies nigraj hundoj “Tarot” kaj “Mastro” ĉe Goethe transformiĝis al nigra pudelo. Marut skribis pri “Faŭsto I”, ke estas “genia artaĵo”, en kiu ĝenis lin nur la figuro de Grete. Kaj pri Goethe mem li skribis: “Germanio havos nur tiam la rajton diri pri Goethe, ke li estas germano, se en la tuta Gemanio ne plu troveblos mangrenado kaj gasbombo, krom en muzeo.” (“Brikofaristo”, 1919-12-03)

Ke Goethe kiel sekreta konsilisto kaj militministro prizorgis al sia princo kaj sinjoro Karl August la soldatojn el turingiaj lokoj, ekzemple el Dornburg, Traven evidente ne sciis. Goethe mem nomis tion “Soldatenklauben”, la ungokaptado de soldatoj. Li ankaŭ patroprenis en la milito kontraŭ la revoluciaj francoj sub Napoleono, kompreneble nur tre malvolonte, ĉar lia princo devigis lin.

Antaŭ ol oni faris mortulon el mi, kaj antaŭ ol mi venis al la mortuloj, mi ofte ne komprenis kiel sklaveco eblas, kiel militservo eblas, kiel eblas, ke sanaj kaj pru dentaj homoj senproteste lasas sin peli antaŭ kanonojn kaj mitralojn, ke homoj ne miloble pli volonte mortigas sin ol elteni sklavecon, militservon, galerajn ĉenojn kaj skurĝobatojn. De kiam mi estis ĉe la mortuloj, de kiam mi mem estas mortulo, de kiam mi veturis sur mortula ŝipo, ankaŭ tiu sekreto riveliĝis al mi, kiel ja ĉiuj sekretoj revelaciiĝas nur post la morto. Tiel profunde neniu homo povas sinki, ke li ne povus sinki ĉiam ankoraŭ pli profunden, tiel peze neniu sortobato povas trafi homon, ke li ne povus elteni eĉ pli pezan. Jen estas la kaŭzo, kial la intelekto, kiu levas la homojn super la bestojn, profunde malaltigas ilin sub la bestojn. Mi kondukis vicojn de kameloj, lamoj, azenoj kaj muloj, kiuj transportis ŝarĝojn. Mi vidis dekojn el tiuj bestoj, kiuj kuŝigis sin, se oni nur per kilogramo troŝarĝis ilin, kiuj kuŝigis sin, kiam ili opiniis sin malbone traktataj, kiuj sen plendoj lasis sin mortskurĝi — kaj ankaŭ tion mi vidis — ol ekstari kaj akcepti la ŝarĝon aŭ plu toleri la malbonan traktadon. Mi vidis azenojn venditajn al homoj, kiuj kruele turmentis la bestojn, kaj la azenoj ĉesis manĝi kaj mortis. Eĉ maizo ne povis ŝanĝi ilian decidon. Sed la homoj, ĉu? La mastroj de la kreitaro, ĉu? Ili amas sklavi, ili fieras pri la rajto esti soldato kaj perdi la vivon per mitraloj, ili amas esti skurĝataj kaj torturataj. Kial? Ĉar ili povas pensi. Ĉar ili esperas. Ĉar ili esperas, ke revenos pli bonaj tempoj. Per tio ili estas damnitaj kaj neniam benitaj. Kompato al sklavoj? Kompato al soldatoj kaj soldatkripluloj? Malamo kontraŭ tiranoj? Ne! Ne! Ne!

Se mi estus saltinta trans la balustradon, mi nun ne troviĝus en infero, kie eĉ la diabloj ne povus elteni. Sed mi ne saltis kaj nun mi ne havas la rajton plendi aŭ eĉ akuzi aliajn. Lasu la almozulon morti pro malsato, se vi respektas la homon je li. Mi ne havas la rajton lamenti pri mia malfeliĉa sorto. Kial mi ne saltis? Kial mi ne saltas nun? Kial mi lasas min skurĝi kaj torturi? Ĉar mi esperas revidi Nov-Orleanon. Ĉar mi esperas, kaj ĉar mi preferas naĝi tra la merdo ol ĵeti mian ŝatatan kaj dorlotatan esperon en la merdon. Imperiestro, vi neniam estos en embaraso pro manko de gladiatoroj; la plej belaj kaj plej fieraj viroj surgenue petegos vin: “Ho, adorata, ho, admirinda imperiestro, permesu al mi esti via gladiatoro!”

Ĉapitro 30

Estas kompreneble, ke mi povas labori ĉi tie. Ĉi tie ja ankaŭ aliaj laboras. Tion mi vidas per miaj propraj okuloj. Tion, kion alia povas fari, ankaŭ mi povas fari. La imita instinkto de la homoj estigas heroojn, kaj ĝi estigas sklavojn. Se tiu alia ne mortas pro la skurĝbatoj, certe ankaŭ mi transvivos ilin. “Rigardu, jen la viro, li paŝas rekte al la pafanta mitralo. Fulmotondro, kia bravulo, diablo! Respekton al tiu viro! Kia bravulo! Li kuraĝas kiel leono.” Kompreneble ankaŭ mi povas fari tion. Tiel la militoj disvolviĝas, kaj tiel la mortulaj ŝipoj veturas, ĉiuj laŭ la sama recepto. La homoj havas nur unu ŝablonon, laŭ kiu ili faras ĉion; tio tiel glate iras, ke ili tute ne devas streĉi sian cerbon por elpensi alian recepton. Neniujn vojojn oni pli ŝatas ol ofte iritajn. Tiel oni sentas sin agrable sekura. La imita instinkto kulpas je tio, ke la homaro dum la lastaj sesmil jaroj ne progresis, sed malgraŭ radio kaj aerflugoj vivas en la sama barbareco kiel komence de la eŭropa periodo. Tiel faris la patro, kaj tiel same faru la filo. Kio por mi, via patro, sufiĉe taŭgis, tio por vi, muknazulo, ja tiom pli sufiĉe taŭgas. La sankta konstitucio, kiu estis sufiĉe bona por Georgo Vaŝington kaj la revoluciaj batalantoj, tiom pli por ni sufiĉe bonas, kaj la konstitucio estas bona, ĉar ĝi eltenis jam cent kvindek jarojn. Sed ankaŭ konstitucioj, kiuj iam havis junan fajrecan sangon en la vejnoj, iom post iom skleroziĝas. La plej bona religio iutage estos pagana superstiĉo, kaj neniu religio tiurilate estas escepto. Nur tio, kion oni faris alie ol antaŭe, nur tio, kion oni kontraŭ la protesto de la patroj kaj sanktuloj kaj respondeculoj alie pensis, havigis novajn perspektivojn al la homaro kaj donis al ĝi la kredon, ke tamen en iu fora tago eblos observi progreson. Tiu fora tago estos en vidproksimo, se la homoj ne plu kredos je institucioj, nek je aŭtoritatoj ...

“Kial vi tie staradas? Mi eĉ vian nomon ne scias, diru al mi, subhejtisto.” Mia hejtisto estis veninta malsupren kaj grumblis fihumore.

Pippip estas mia nomo.” Tio ŝajne iom plibonigis lian humoron. “Do vi estas perso, ĉu?”

“Ne, mi estas abiseno. Mia patrino estis parsio. Tiuj ĵetas siajn mortintojn antaŭ la vulturojn.”

“Ni al la fiŝoj. Ŝajne via patrino estis tute honesta virino. Mia estis olda malbenita putino. Sed, se vi diras ‘filo de putino’ al mi, mi draŝos vian melonkapon.”

Do, li estis hispano. Se tiuj parolas kvar vortojn, tri el ili estas “filo de putino”. Dependas de la grado de amikeco, ĉu oni rajtas diri al hispano, ke lia patrino estis groŝoputino. Ju pli oni proksimiĝas al la vero, des pli verŝajne oni devos subite tiri tranĉilon el siaj ripoj. Ju pli oni foras de la vero, des pli verŝajne oni aŭdos la respondon: “Muchas gracias, Señor, mi tre dankas, ne ĝeniĝu, mi estas tute je via dispono.” Neniu havas tian delikatan kaj ridindan senton de honoro kiel la plej kota proleto. Kaj se la kotaj proletoj iutage havos la senton de honoro tie, kie ĝi devus troviĝi, tiam ili estos la ridantoj. Nuntempe ili havas la senton de honoro tie, kie la aliaj ŝatas vidi ĝin, ĉar tiukaze ili tiel bone povas ludi per ĝi, je sia pro praavantaĝo. Por kio vi bezonas honoron, proleto? Salajron vi bezonas, bonan salajron, kaj tiam la honoro aldoniĝos per si mem. Kaj se vi havos ankaŭ la fabrikon, vi povos translasi por ĉiam la honoron al la aliaj; tiam vi ekscios, kiom malmulte la honoro interesas ilin ...

La hejtisto de la antaŭvaĉo tiris nun ardantan dikan bolton el la fajro kaj metis ĝin en sitelon da freŝa akvo. En marakvo oni ja ne povas lavi sin, ĝi estas apenaŭ sufiĉe bona por malvarmigi la skoriojn. Tiam li eklavis sin per sablo kaj cindro, ĉar li ne havis sapon.

La kaldronejo estis lumigata per du lampoj. Unu el tiuj lampoj pendis antaŭ la vapormetro, por ke la hejtisto povu legi kaj reguli la vaporpremon. La alia lampo,

kiun uzis la subhejtistoj, pendis en angulo. En tiu mondo de mortuloj oni sciis nenion pri la terglobo, oni sciis nenion pri la ekzisto de acetilenaj lampoj, lampoj de fabrikita gaso, gazolinlanternoj, alkoholaj lampoj. Pri elektro, kiun oni povus facile produkti per la alkuplo de dinamo, mi prefere tute silentas. Sed ĉiu cendo elspezita por Jorike estis ja mono disipita. Nutri la fiŝojn per mono, tio estus bufonaĵo, ili kontentu manĝi la ŝipanaron. Tiujn du lampojn oni trovis ĉe la elfosado de la antikva Kartago.

Tiu, kiu deziras koniĝi kun la formo de tiuj lampoj, iru en muzeon kaj rigardu la romanian sekcion, kie inter la potistaj aĵoj troviĝas ankaŭ tiaj lampoj, kiajn ni havis. Estis ujoj kun tubecaj meĉingoj. En la meĉingo enestis buligita strio de viŝtuko. La ujon oni plenigis per tiu likvaĵo, kiu devis servi ankaŭ por la virgulina lampo en la kajuto kaj havis la erarigan nomon petrolo. Kvarfoje hore oni devis iom pli eltiri la ŝtofostrion, ĉar ĝi fulgis kaj plenigis la kaldronejon per netravidebla dika nigra fumo, en kiu la fulgoflokoj flugis tiel dense kiel la akridoj en Argentinio dum plago. La strion oni devis pene eltiri per la nudaj fingropintoj, pro kio oni en la unua vaĉo forbruligis al si la ungojn kaj brulvundis sin la fingropintojn. Sidante en la karboholdoj kun la lampo, oni ne povis unue estingi la lampon, ĉar tiukaze oni pli poste devus malsupreniri en la kaldronejon por povi ree ekbruligi ĝin.

Stanislav hodiaŭ jam tralaboris duoblan vaĉon. Kion tio signifas, ankoraŭ klariĝos. Malgraŭ tio, ke li apenaŭ povis rampi plu, li ankoraŭ restis plenan horon en la kaldronejo por asisti min. Naŭ fajrojn la hejtisto devis priservi, kaj por nutri la naŭ fajrojn, la subhejtisto devis alporti la karbojn. Sed antaŭ ol oni povis komenci alporti la karbojn, aliaj laboroj farendis. Ĉar la fajroj mem ne konsideris tiujn laborojn, kaj ĉar ili tuj elkriis ĉiun neglekton sur la vapormetro aŭ eĉ elhurlis tion sur la ponto, tial necesis amasigi en la kaldronejo atentindan karboprovizon, sufiĉan por tiu tempo de aldonaj laboroj. Tiun grandan provizon la vaĉantoj devis lasi por la vaĉontoj, kaj tiuj novaj vaĉantoj devis transdoni fine de la vaĉo egalan provizon al la sekvantoj. Tiu provizo estis amasigebla nur per ŝajne superhoma fortostreĉo dum la du mezaj horoj de vaĉo, do en mia vaĉo de la unua ĝis la tria aŭ de la dektria ĝis la dekkvina. De tagmeze ĝis la dektria aŭ de noktomeze ĝis la unua venis la antaŭlaboroj, kaj je la tria aŭ dekkvina komenciĝis la cindrolevado kun la subhejtisto de la nova vaĉo. Do, en du horoj oni devis alporti ĉiujn karbojn, kiujn naŭ fajroj de vaporŝipo voras en plenrapida veturo dum kvar horoj. Se la karboj kuŝas en la holdoj fronte de la fajroj, la alportado de la karbo estas la streĉa laborkvanto de sana,

forta kaj bone nutrata laboristo. Sed, se la karbo kuŝis tie, kie ĝi plej ofte kuŝis sur Jorike, jen estas laboro por tri aŭ kvar fortaj viroj. Ĉi tie tiun laboron devis fari unu viro. Kaj li faris. Li estas ja mortulo. Tiu povas fari ĉion. Kaj neniu pli bone kapablas peli iun, neniu pli sarkasme povas diri: “Lama hundo! Rigardu foje min!” ol la kun mortulo, ol la kunproleto, ol la kunmalsatulo, ol la kun skurĝato. Ankaŭ la galersklavoj* havas sian fieron kaj sian honorsenton, ili fieras esti bonaj galersklavoj, ili fieras “nun foje montri”, kion ili kapablas. Se la okuloj de la skurĝisto, kiu laŭiras kun skurĝo la vicojn, kun plaĉo fiksiĝas al unu el ili, tiu estas tiel feliĉa, kvazaŭ la imperiestro mem fiksus ordenon sur lian bruston.

* galersklavoj: elpensaĵo de la fenicoj. La galeroj servis dum kvarmil jaroj kiel militŝipoj. Sub la franca reĝo Ludoviko la 14a estis eĉ libervolaj “galiotanoj”, kiuj ĝuis la dubindan privilegion esti katenitaj nur dum bataloj.

La hejtisto ĵetis karbojn sur ĉiun trian fajron, ĉiufoje preterlasante du. Poste li rompis la skoriojn en tri aliaj interaj fajroj, tiel, ke ili denove flamiĝis. Super ĉiu fajro legeblis krete skribita numero, de unu ĝis naŭ. Kiam la enĵetado de la karboj kaj la rompado de la skorioj estis finitaj, la fajro numero tri estis en la vico. Ĝi preskaŭ malsuprenbrulis ĝis la krado, kaj la hejtisto rompis per peza longa ferstango la skoriojn de sur la kradoj. La skorioj sidis firme. Kaj de la fajro eliris muĝanta varmego. Per ĉiu plia skorio, kiun oni elrompis kaj tiris antaŭ la fajron, la varmego eĉ pli potenciĝis. Ĉar nun la ardantaj skorioj kuŝis antaŭ la fajropordoj en la kaldronejo kaj hejtis ĝin tiom, kvazaŭ ĝi estus alta forno. La hejtisto kaj ankaŭ mi surhavis nur pantalonon, nenion pli. La hejtisto portis piede ĉifonajn babuŝojn, kaj mi botojn. Foje kaj foje la hejtisto suprensaltis kaj stamfe forskuis de siaj piedoj la ardantajn skorierojn, sur kiujn ili saltis. La fajrostangon eblis teni per la manoj nur tial, ĉar la hejtisto envolvis siajn manojn per sakĉifonoj, kaj ĉar li tenis ledon de malnova valizo inter la manoj kaj la stango. Finfine la varmego, kiu eliris de la skorioj, iĝis tiom superforta, ke la hejtisto devis fuĝi for de la fajro. Nun ni estingis la skoriojn per akvo, kiun mi prenis el la ligna kuvo. La eksplode disvastiĝanta vaporo nin ambaŭ saltigis returne al la vando. Tuj pecon post peco malvarmigi la skoriojn, tio ne eblas, ĉar la hejtisto ne povus labori dume. Tiukaze la elpreno de la skorioj daŭrus tro longe, la fajro ne flamus, kaj la vaporpremo tiom falus, ke necesus labori kvazaŭ freneze tridek minutojn, por realtigi la premon. Suben ĝi falas rapide, supren ĝi grimpas nur lante kaj per peniga laboro.

Ĉio, kio troviĝis sur Jorike, servis por malfaciligi la vivon kaj la laboron de la ŝipanaro. La kaldronejo tro mallarĝis. Ĝi multe pli mallarĝis ol longis la fajrokanaloj. Se viro devis enpuŝi en la fajron aŭ eltiri el ĝi la fajrostangon, li devis entrepreni per la stango ĉiajn eblajn turnojn kaj manovrojn, por manipuli ĝin, ĉar li ĉiufoje denove puŝis ĝin kontraŭ la malantaŭan vandon. Pro tiuj dancoj farendaj de la hejtisto, ne malofte okazis, ke li jen tie jen tie ĉi stumblis kaj falis sur karbomonton. Jen ĉe la vando, jen ĉe fajropordo li vundobatis siajn fingrajn artikojn. Se li falis kaj instinkte volis teni sin, li mankaptis ardantajn skoriojn aŭ la ruĝardantan fajrostangon. Ankaŭ okazis, precipe kiam la ŝipo ruliĝadis, ke li falis per la vizaĝo sur la skoriojn aŭ la ruĝardantan fajrostangon aŭ la fajropordon aŭ surtretis nudapiede sur elprenitan varmegan kradon aŭ varmegan skoriopecon. Mia hejtisto iam perdis la ekvilibron pro neatendite peza ruliĝo de la ŝipo, kaj li falis per la nuda dorso sur la blanke ardantajn skoriojn, kiuj kuŝis antaŭ la fajro. Mortula ŝipo, jes, sinjoro. Ekzistas mortulaj ŝipoj, kiuj interne faras kadavrojn, kaj ekzistas mortulaj ŝipoj, kiuj faras kadavrojn ekstere, kaj ekzistas mortulaj ŝipoj, kiuj ĉie faras kadavrojn. Jorike faris ĉion kaj ĉiujn, — ĝi estis bona mortula ŝipo.

Kiam la skorioj estis jam elprenitaj kaj estingitaj, ni surĵetis freŝajn nuksokarbojn. Tiuj karboj, kiujn la subhejtisto jam antaŭe devis elserĉi el la karboprovizo, devis esti bonaj, ne tro grandaj karbopecoj, kiuj facile ekbrulu, por ke la fajro rapide denove flamiĝu. Ĉar la karbo, per kiu ni hejtis sur Jorike, estis la plej malmultekosta kaj la plej aĉa karbo, kiu kie ajn ekzistis, ĝi estigis nur nekontentigan hejtenergion. Kaj tio estis plia kaŭzo, pro kiu la subhejtisto devis alporti nekredeble grandan karbamason, por povi teni alte la premon. Nun la hejtisto denove kontrolis la aliajn fajrojn, kaj mi ŝovelis la skoriojn al la mezo de la kaldronega vando, kie ili ne ĝenis nin dum la laboro.

La alia hejtisto intertempe ĝisfine lavis sin, sed dum tiu tuta tempo li troviĝis konstante en la danĝero, ke la ardanta fajrostango puŝas aŭ brulmarkas lin aŭ, ke saltanta skorio lin brulvundas. Sed li ne tro maltrankviliĝis pro tio, ĉar li estis morta. Nun oni povis ankaŭ vidi tion. La vizaĝo kaj la korpo pro la lavado per sablo kaj cindro preskaŭ puriĝis. Sed per sablo kaj cindro frotlavi la okulojn, tion li ne bone povis fari, kaj tial la okuloj havis larĝajn nigrajn ringojn. Tio donis al la vizaĝo la aspekton de skeletkranio, tiom pli, ĉar la vangoj pro la mizera manĝo kaj pro la troa laboro profunde kaviĝis. Li surmetis sian pantalonon kaj sian truitan ĉemizon kaj suprengrimpis la eskalon. Mi havis ĝuste sufiĉe da tempo por ĵeti rigardon supren kaj vidi, ke li serpentumas. Stanislav intertempe alportis karbojn, por ke mi havu almenaŭ la provizon. Tiam estis la vico de la fajroj ses kaj naŭ. Kiam la skorioj el la sesa estis eltiritaj kaj la karboj surĵetitaj kaj la ceteraj fajroj tiom pretaj, ke eblis eltiri la skoriojn el la naŭa, Stanislav venis al mi kaj diris:

“Nun mi kaputas. Miaj fortoj forlasis min. Estas la unua. Mi nun jam dekkvin horojn seninterrompe kiel ĉevalo laboris. Je la kvina mi jam denove devos levi la cindron. Estas ja bone, ke vi venis, pli longe ni ne eltenus tion. Mi jam nun volas konfesi al vi, ni estas nur du subhejtistoj, se oni kalkulas ankaŭ vin. Do, ni havas ne po du vaĉojn, sed po tri, kaj al tio aldoniĝas por ĉiu vaĉo kromhoro por la cindrolevado. Kaj morgaŭ, kiel plia aldono, ni devos forŝoveli la cindromontojn sur la ferdeko, ĉar en la haveno oni ja ne rajtas elĵeti la cindron. Atendos nin po kvar horoj aldonaj.”

“Ĉiuj ĉi horoj estas ja kromhoroj, la duoblaj vaĉoj, la forŝovelado de la ferdekcindro kaj la cindrolevado,” mi diris.

“Jes, tiuj ĉi horoj ĉiuj estas kromhoroj. Se plezurigas vin, kaj se vi ŝatas skribi, notu por vi ĉiujn ĉi kromajn horojn. Sed neniu pagos ilin.”

“Sed tion ili ja konsentis, kiam ni faris la kontrakton,” mi respondis.

“Kontrakto ne validas ĉi tie. Nur tio, kio enestas en via poŝo, validas. Kaj en la poŝon vi ricevas ĉiufoje nur antaŭpagon, antaŭpagon, antaŭpagon. Ĉiufoje tiom, ke ĝuste sufiĉas por ebriiĝi kaj eble por babuŝoj aŭ ĉemizo, sed ne pli. Ĉar, se vi aspektus laŭorda kaj povus iri kun trankvila animo sur la stratoj, vi ja eble povus reviviĝi. Ĉu vi nun flaras la pipron?* Vi ne povas foriri. Vi bezonas monon, bonan pantalonon, bonan jakon, bonajn botojn kaj paperojn. Vi ne ricevos ilin. Vi ne povas reviviĝi. Se vi forlasos la ŝipon, li ordonos kapti vin, pro dizerto. Ili tuj kaptos vin, pro viaj ĉifonaj vestaĵoj kaj pro viaj paperoj ne ekzistantaj. Tiam li minusos du aŭ tri monatsalajrojn de vi, pro dizerto. Li rajtas, kaj li faros. Tiam vi surgenue petegos pro groŝo por brando. Brandon vi nepre bezonas. Esti morta foje tamen doloras, eĉ se oni jam delonge kutimiĝis al tio. Bonan nokton. Mi ne lavos min, eĉ la manon mi ne povas levi plu. Ne lasu trafali kradojn, tio kostus sangon, Pippip. Bonan nokton.”

* Ĉu vi nun flaras la pipron? (slange): Ĉu vi nun komprenas?

“Sankta Maria, seksperfortita Gabrielo, Josefo kaj Arimatia, aprotestikoj kaj virseksaj araneoj, fulmotondro de la ĉielo! ...” La hejtisto kriis kiel frenezulo, kaj poste faris tian gigantan enspiron, ke li povis ellasi novan vicon da sakroj kaj damnoj, tiel, ke la enloĝantoj de ĉiuj inferoj devis ruĝiĝi pro honto. De la majesto de lia dio, de la virgulina senkulpeco de la ĉielreĝino, de la digno de la sanktuloj nenio postrestis. Ili sinkis en la stratkoton, kie oni trenis ilin tra la fetora fluaĵo de la stratkanaletoj. La infero por li perdis sian hororon, ne plu povis trafi lin kia ajn terura ĉiela anatemo, ĉar li, kiam mi demandis: “Hejtisto, diru al mi, kio okazas?” ekhurlis kiel sangosoifa rabobesto: “Ses kradoj falis. Sankta putiniĝ ...”

Ĉapitro 31

Stanislav suprenirante diris, ke la falado de la kradoj kostas sangon. Sed li parolis pri la kazo, ke unu el ili falas. Nun ses falis. La reenmeto kostis ne nur sangon kaj forskrapitajn karnopecojn, forbrogitajn haŭtpartojn, ĝi kostis sangantan spermon, elŝiritajn tendenojn; la medolo fluis kiel akveca lavo el la ostotuboj; la artikoj krakis kiel ligno rompata. Kaj dum ni laboris kiel piramidosklavoj, la vaporpremo falis kaj falis kaj falis. Kaj ni imagis la laboron, kiu atendis nin, por realtigi la premon. Tiu antaŭsento rampis kaj morde eniris niajn kadavrojn, dum ni turmentis nin pro la kradoj. Ekde tiu nokto mi staras super la dioj. Oni ne plu povas damni min. Mi liberas, rajtas senzorge fari aŭ ne fari ĉion laŭ mia volo. Mi rajtas malbeni diojn, mi rajtas malbeni min mem, rajtas agi laŭ mia plaĉo. Neniu homa leĝo, neniu dia ordono povas plu influi miajn agojn, ĉar oni ne plu povas damni min. La infero estas paradizo. Neniu homobestaĉo povas elpensi inferajn turmentojn tiajn, kiaj povus timigi min. Kiel ajn la infero prezentiĝus, ĝi estus liberigo, liberigo de la enmeto de falintaj kradoj sur Jorike.

La ŝipestro neniam estis en la kaldronejo, kaj neniu el ambaŭ oficiroj. Neniu libervole eniris en tiun inferon. Ili eĉ elektis alian vojon, se ili devis nur preteriri la eniran ŝakton. La inĝenieroj kuraĝis eniri la kaldronejon nur, kiam Jorike delikate ankris en haveno kaj la kaldronobando faris purigajn laborojn, do viŝis tubojn, purigis la maŝinejon kaj faris similajn aĉajn taglaborojn. Eĉ tiam la inĝenieroj devis trakti diplomate la nigrajn banditojn. Ĉar tiuj ĉiam kaj ĉe ĉiu okazo estis en la stato por draŝi per martelo la kranion de la inĝeniero. Ĉu la kaldronobando havis iun respekton antaŭ prizonoj, pundomoj aŭ ekzekutisto? Ne, tio glitis de ili kiel pizo de la muro ... De la maŝinhalo kondukis malvasta kaj malalta vojo inter la triborda kaldronejo kaj la triborda vando en la kaldronejon. Tiu trairejo estis apartigita de la maŝinhalo per peza fera pordoluko hermetike fermebla, do tiel hermetika, kiel oni povas imagi tion sur Jorike. Se iu venis de la maŝinhalo kaj trapasis la holdolukon, tiu devis malsupreniri kelkajn rungojn, por atingi la trairejon. Tiu trairejo larĝis nur tri futojn kaj malaltis tiom, ke oni devis iri tute kliniĝinte, por ke oni ne puŝu sian kapon je la akre eĝaj transversaj ferotraboj. Kiel ĉio alia sur Jorike, kiel la kaldronejo, tiel ankaŭ la trairejo tage kaj nokte estis nigre senluma. Aldone tiu vojo varmegis kiel alta forno. Ni, la subhejtistoj, altrafus tie eĉ kun bandaĝo antaŭ la okuloj ĉiun celon, ĉar tiu trairejo estis parto de la specialaj torturvojoj. Tra tiu irejo ni devis ŝoveli kaj ŝovi kelkajn tunajn centojn da karbo al la kaldronegoj, el la holdoj apud la maŝinhalo. Ni konis tiun torturvojon kaj ĝiajn labirintajn enigmojn. Aliaj homoj ne tiel bone konis ĝin.

Se la vaporpremo grave falis, multe sub cent tridek, la deĵoranta oficiro devis fari ion. Por tio li estis ja pagata. Ankaŭ la Unua ne venis en la kaldronejon, surmare ne niam. Disrompita skapolo instruis lin, ke oni ne molestu surmare la kaldronbandon. Li vokis nur de supre sur la ferdeko en la ŝakton: “La premo falas!” Sed tuj poste li jam estis for, ĉar el la profundo elvenis la kriado: “Hundo de putino, malbenita de Dio, tion ni mem scias. Venu malsupren, porko, se vi havas postulon.” Sed tiumomente jam karbopecoj flugis kontraŭ la enirolukon.

Oni ne parolu al la laboristo pri bona konduto, ĝentileco kaj bonaj moroj, se oni samtempe ne volas doni al li la kondiĉojn, por ke li povu resti bone konduta kaj ĝentila. Koto kaj ŝvito transkolorigas, eĉ pli internen ol eksteren.

La Dua Inĝeniero estis ankoraŭ relative juna, eble tri dek sesjara. Li estis granda ambiciulo kaj celis la postenon de la Unua. Li kredis, ke li plej bone povas pruvi sian ambicion, se li pelas la fornobandon, precipe kiam ni estis en haveno, ĉar tiam li havis la maŝinkomandon. Li ne estis tre lernkapabla kaj nur reziste, pli ĝustadire neniam lernis kiel trakti la kaldronan bandon de Jorike. Ekzistas inĝenieroj, kiujn la kaldronobando adoras. Mi konas ŝipestron, kiun la fornobando adoris kvazaŭ dion. Tiu ŝipestro mem ĉiutage eniris la kuirejon: “Kuiristo, mi volas vidi la manĝon, kiun miaj hejtistoj kaj subhejtistoj hodiaŭ ricevos. Mi volas gustumi ĝin. Tio estas koto. Tio iros maren. La hejtistoj kaj subhejtistoj, neniu alia, veturigas la vaporŝipon.” Kaj se li renkontis subhejtiston aŭ hejtiston sur la ferdeko, li demandis: “Subhejtisto, kiel la hodiaŭa manĝo gustis? Sufiĉe da viando? Ĉu vi ĉiuj kontentas pri la lakto? Vespere vi ĉiuj ricevos aldonan porcion da ovoj kaj lardo. Ĉu la ŝipknabo efektive regule alportas la fridan teon malsupren, kiel ordonite?” Kaj strange, la hejtistoj kaj subhejtistoj sur tiu ŝipo tiel kondutis, ke oni povus inviti ilin al diplomatobalo.

Kiam dum la enmeto de la kradoj la premo falis kaj falis, venis la deĵoranta Dua tra la irejo, ŝovis la nazon ĉirkaŭ la kaldronegvandon kaj diris: “Ĉu la premo falas? La kesto tuj ekhaltos.” La hejtisto en tiu momento ĝuste mantenis la ruĝardan fajrostangon, per kiu li provis remeti kradon falintan en la cindrejon. Kun terura hurlado, kun sange ruĝaj okuloj kaj ŝaŭmanta buŝo li rektiĝis kaj sagis kiel frenezulo kun la ardanta stango kontraŭ la inĝenieron por trapiki ties korpon. Sed kiel fulmo la inĝeniero malaperis post la angulo kaj haste forkuris tra la irejo. Ĉar li tiel rapide fuĝis, li ne sufiĉe taksis la irejan alton kaj vundbatis sian kranion je unu el la transversaj traboj. La hejtisto trafis la lokon, kie la inĝeniero staris. La puŝo estis tiel fortega, ke larĝa peco de la masonaĵo, kiu gardis la kaldronegon kontraŭ la varmoperdo, desaltis kaj la stango ĉe la pinto kurbiĝis. Sed la viro ne ĉesigis la persekuton. Li ĉasis la Duan kun la stango, kaj sen kompato li estus mortbatinta kaj frakasinta lin, se la inĝeniero ne sufiĉe frue, kovrita de sango pro la kurado kontraŭ la ferotrabojn, estus atinginta la rungojn, se li ne estus krake ferminta kaj barinta la lukon. La inĝeniero ne raportis la okazaĵon, same kiel neniu suboficiro aŭ oficiro, frapita sur vangon sen atestantoj de simpla soldato, raportus la vangofrapojn, por ne devi konfesi, ke io tia povis okazi al li. Se la inĝeniero estus raportinta la aferon, mi kiel atestanto estus ĵurinta, ke la inĝeniero envenis kaj intencis mortbati la hejtiston per ŝraŭbŝlosilo, ĉar laŭ lia diro la vaporpremo ne sufiĉis kaj la hejtisto diris al li, ke li rapide eliru, ĉar li tute ebrias, ke li tiam ebria ŝanceliĝis eksteren kaj vundbatis sian kapon. Tio ne estus mensogo. Sendepende de ĉio alia, la hejtisto estas mia kunsuferanto. Kaj se la aliaj blekas: “Right or wrong, my country! Ĉu juste ĉu maljuste, estas mia patrio!”, jen ankaŭ mi havas, mil diabloj, la rajton kaj la devon voki: “Right or wrong, my fellow-worker! Ĉu juste ĉu maljuste, miaj kunproletoj!”

En la posta tago la Unua demandis la Duan kial li ekhavas tiun truon en la kranio. La demandito rakontis la veron. Sed la Unua, la ruza bubo, raportis nenion, sed diris al la Dua: “Danku la diablon por tiu feliĉo, amiko! Ne faru tion ankoraŭfoje. Se kradoj falis, ne montru vin, jen rigardu en la enirŝakton, sed montru eĉ ne per enspiro, ke vi ĉeestas. Lasu la premon fali, kiom ĝi falas, eĉ se la kesto ekhaltus. Se vi malsupreniras tiam, kiam kradoj ankoraŭ elestas aŭ dum la postaj tridek minutoj, ili senkompate mortbatos kaj ŝovos vin en la fajrokanalon. Neniu homo kiam ajn ekscios, kien vi malaperis. Mi avertas vin.” Tioma ambiciulo la Dua efektive ne estis, ke li ne plenkore akceptus tiun averton. Li neniam denove revenis en la kaldronejon, kiam kradoj falis, kaj se li venis en alia tempo, ĉar la vaporpremo malpliiĝis kaj ne volis altiĝi, tiam li tamen envenis, sed ne diris eĉ silabon, rigardis la vapormetron, staris dum iom da tempo, proponis cigaredon al la hejtisto kaj al la subhejtisto kaj diris tiam: “Ni havas tiel favan karbon, ke hejtisto povus esti el oro, kaj li tamen ne povus teni la premon.” Hejtistoj ja ne estas idiotoj kaj kompreneble tuj scias, kion la inĝeniero celas, kaj ili faras sian plej bonan, por altigi la vaporpremon. Ja ne nur aliaj homoj, sed ankaŭ proletoj havas sportan spriton. Sed neniu laboristo plendu pri sia superulo, li havas ĉiam tiujn, kiujn li meritas,

kaj kiajn li faras al si. Bone celita kaj bone trafanta pugnobato en la ĝusta tempo pli utilas ol longa striko aŭ longe daŭra ĉagreno. Ĉu oni nomas kruduloj la laboristojn aŭ ne, tio indiferentu al ili. Sed nepre oni respektu ilin, jen la plej grava afero. Nur ne estu timema, pro leto. Kion ajn fifamigan oni alikaze povis diri pri Jorike, pro unu afero ĝi meritis laŭrokronon: Ĝi estis bonega instrumajstro. Post ses monatoj sur Jorike oni ne plu havis idolojn. Vi mem helpu al vi, ne tro fidu, ke aliaj helpos. Remeti falintajn kradojn, tio eĉ sur sanaj kestoj ne estas plezuro, kiel mi pli poste eksciis. Tio ĉiam estas tre ĉagreniga afero. Sed ne pli. Sed sur Jorike ĝi estis sangolaboro.

Ĉiu kradobloko pezis proksimume kvardek ĝis kvin dek kilogramojn. Tiuj blokoj kuŝis per siaj dentoj sur transversaj traboj antaŭe kaj fine de la fajrokanalo. La transversaj traboj iam estis bonaj kaj novaj, en la tempo, kiam eksplodis la granda striko ĉe la tura konstruado en Babilono kaj estiĝis tiun lingvokonfuzon, kiu sur Jorike atingis sian kulminon.

Ne mirinde, ke tiuj transversaj traboj en la longa intertempo perdis sian apogopovon. Multfoje ardiĝinte la traboj sveltiĝis. La kradoj kuŝis per siaj dentoj nur sur tre maldikaj strioj de tiuj arde sveltiĝintaj transversaj traboj. Ĉe la rompado de la skorioj sufiĉis nur milimetra misatento, aŭ nur, ke la skorioj tre firme sidis, kaj jam kradobloko forglitis kaj falis en la cindrejon. La bloko ardis, kaj oni devis elfiŝi ĝin el la cindrejo per kurioza ilo, kiu nomiĝis kradotejnajlo kaj pezis proksimume dudek kilogramojn. Elfiŝinte la blokon, oni devis levi ĝin en la fajrokanalon kaj en sian antaŭan pozicion. Ĉar la transversaj traboj elardiĝinte striiĝis en la paso de jarmiloj, la kriplaj kaj forbruligitaj trabetoj, sur kiuj la blokoj kuŝu, apenaŭ colan duonon mallarĝis. Se oni bone surmetis la antaŭon de la bloko, ĝia fino forglitis kaj refalis en la cindrejon, kie oni devis duafoje elfiŝi ĝin, por povi ankoraŭfoje provi la remeton. Ĉifoje ĝia malantaŭo kuŝis bone sur la trabeto, sed ĝia antaŭo ne atingis la reston de la trabo kaj ĝi falis nun antaŭe en la cindrejon. Se la bloko je unu el la finaĵoj falis en la cindrejon, ankaŭ ĝia alia finaĵo cedis kaj la tuta krado falis. Tiun elfiŝadon kaj remetadon oni devis provi tiom ofte, ĝis la bloko per favora koincido de kelkaj favoraj cirkonstancoj per ambaŭ finaĵoj atingis tiun apenaŭan colduonon da surkuŝa surfaco.

Se temis pri nur unu bloko, jam estis la plej malice imagebla laboro. Sed pro la elfiŝado kaj remetado oni tuŝis foje kaj foje najbaran blokon, kaj tiu reagis je la voko kaj mem falis obeeme en la cindrejon, kunŝirante ĉe tio la najbaron. Ĉe la remeto de la lasta najbaro falis plia najbaro, kiu per nura milimetra strio apogis sin kaj jam dum horo sopire atendis, ke fine iu tuŝu ĝin, por ke ankaŭ ĝi finfine havu kialon gliti en la cindrejon kaj partopreni la dancon.

Dum tiu elfiŝa kaj remeta tempo la fajro en la kanalo kompreneble gaje brulis plu, la kradoj ardis, la tenajlo ardis, la ferostango, per kiu la kradoj dum la remetado de sube estis apogataj, ardis, kaj la kradoblokoj havis tian pezon, ke ili eĉ tiam prezentis konsiderindan pezon, kiam ili estis fridaj kiel glacio kaj oni povis surbrake porti ilin. Seninterrompe oni ne povis labori je la blokoj, ĉar necesis priservi la aliajn fajrojn, por ke ili ne estingiĝu. La tutan karboprovizon, kiu kuŝis en la kaldronejo, la aliaj fajroj dume formanĝis, kaj necesis alporti novan provizon.

Kiam ni finfine enigis la ses kradojn kaj neniu el ni kuraĝis firme paŝi proksime de la fajropordo, por ke la blokoj ne skuiĝu kaj ĵetiĝu for de siaj milimetre dikaj trabetoj, ni ambaŭ falis senvive sur karbomonton. “Senvive” estas la ĝusta esprimo; ĉar ĉia vivo en ni dum tri dek minutoj estingiĝis. Ni sangis, sed ni ne sentis tion, nia haŭto pendis en strioj de la brakoj kaj manoj, sur la brusto kaj dorse, kaj ĝi estis brogita grandparte, sed ni ne sentis tion. Ni ne plu havis la forton por spiri.

Bloveto da vivo fine revenis kaj ni devis denove altigi la vaporpremon. El la plej foraj anguloj de la ŝipo ni devis alporti la karbojn, ĉar la karboholdoj tie troviĝis, kie ili forprenis plej malmulte da kargokapacito. La kargoholdoj estis la plej grava afero. Pro ili Jorike veturis, pro ili ĉiu ŝipo veturas. La karbo, la manĝo por la ŝipo, estis akcesoraĵo, kiel la manĝo por la ŝipanaro estis akcesoraĵo. Ĉiun superfluan angulon, ne uzeblan kiel kargoholdon, oni plenigis per karboj, kaj de tie oni devis forporti ilin. En kvarhora vaĉo la naŭ fajroj de Jorike glutis pli ol mil kvarcent kvindek pezajn ŝovelplenojn da karboj. Tiujn mil kvarcent kvindek ŝovelplenojn oni devis alporti. Kaj tion ni devis fari aldone al la eligo de la skorioj, aldone al la elpreno de cindro el la cindrejo, aldone al la cindrolevado kaj en speciale benitaj vaĉoj aldone al la remetado de kradoj.

Tion devis fari unu subhejtisto, la plej kota viro de la ŝipanaro, la plej malestimata, tiu, kiu havis nek matracon nek kovrilon, nek kusenon, nek teleron, nek forkon, nek tason, tion devis fari viro, kiun ĝissate nutri ne eblis, ĉar la kompanio laŭ aserto tiukaze ne estus konkurenckapabla. Kaj ke kompanioj estu konkurenckapablaj, pri tio eĉ la ŝtato atentas. Tial, ĝi des malpli atentas pri tio, ke la homoj estu konkurenckapablaj. Ambaŭ samtempe, la kompaniojn kaj la laboristojn, oni ne povas teni konkurenckapablaj.

Je la kvara mia hejtisto estis anstataŭigita. Sed ne mi. Dudek minutojn antaŭ la kvina mi iris por veki Stanislavon, mian anstataŭulon, por levi la cindron. Mi devis tiri lin el la litbenko. Li dormis kiel ŝtono.

Li estis jam delonge sur Jorike. Li ne kutimiĝis al tio. Se iu, eble pasaĝero kun luksa kajuto, pelate de scivolo, proksimiĝas la kaldronejan ŝakton, ties unua penso estas: “Kiel eblas, ke homoj povas labori tie?” Sed tiam tiu, kiu ĉiam proksimas por fari lian vivon eltenebla, tuj flustras en lian orelon: “Tiuj kutimiĝis al tio, ili eĉ ne rimarkas tion*.” Tiel oni povas senkulpigi ĉion, kaj tiel oni senkulpigas ĉion. Tiom malmulte, kiom homo kutimiĝas je tuberkulozo aŭ daŭra malsato, tiom malmulte homo povas kutimiĝi elteni ion, kio en la unua tago tiel forte turmentas la korpon kaj la animon, ke oni deziras ĝin al neniu, kiu havas homan vizaĝon. Helpe de la malinda preteksto: “Tiuj kutimiĝis al tio!” oni senkulpigas ankaŭ la skurĝadon de sklavoj.

* alkutimiĝo: Georg Forster (1754-1794), mondvojaĝinto kun Cook, sciencisto, framasono kaj jakobeno en la artikolo “Pri la interrilato de la ŝtatarto kaj la feliĉo de la homaro” skribis: “Por la malamikoj de la libero ankoraŭ restas elirvojo: argumento, kiu laŭ ili estas prenita el la naturo. La homo, ili asertas, estas nek pli nek malpli ol tio, por kio la kutimo destinis lin ...”

Stanislav, fortika kaj rezistopova viro, neniam kutimiĝis al tio, kaj mi neniam vidis homon, kiu kiam ajn kutimiĝis al turmentoj. Nek bestoj nek homoj povas kutimiĝi al turmentoj, nek al korpaj, nek al animaj. Ili nur iĝas obtuzaj, kaj tion oni nomas kutimiĝo. Sed mi ne kredas, ke homo iam tiom obtuziĝas, ke li ne sopiras liberiĝon, ke li ne plu portas enkore la eternan krion: “Mi esperas, ke mia liberigonto venos!” Nur tiu kutimiĝis, kiu ne plu esperas.

La espero de la sklavoj estas la potenco de la mastroj. “Ĉu jam la kvina?” diris Stanislav. “Mi ja nur antaŭ sekundo kuŝiĝis.” Li estis ankoraŭ tiel kota, kiel li iris supren. Ankaŭ nun li ne povis lavi sin. Li tro lacis.

“Mi devas diri al vi, Stanislav, mi ne eltenas tion. Mi ne povas levi la cindron je la dekunua kaj ekvaĉi tagmeze. Mi saltos maren.” Stanislav sidis sur la litbenko, rigardis min dormeme, li oscedis kaj diris: “Ne faru tion. Mi ne povas fari aldone ankaŭ vian vaĉon. Ankaŭ mi saltos maren. Tuj post vi. Ne. Tion mi ne faros. Tiukaze prefere la prunan kaĉon sub la fajron. Tiukaze ĉio kuniros, kaj ili ne plu povos kapti iun. Estas ja amuzaĵo, se oni pripensas. Tio kun la prunkaĉo.” La kompatinda Stanislav estas ja ankoraŭ tute ebria de dormo, mi pensis.

Ĉapitro 32

Je la sesa matene mia vaĉo finiĝis. Mi ne povis lasi karboprovizon por Stanislav. Mi ne plu povis teni la ŝovelilon. Mi bezonis nek matracon, nek kovrilon, nek kusenon, nek sapon. Mi falis sur mian litbenkon, tiel kota, olee priŝmirita, graskovrita kaj ŝvitanta, kiel mi estis. Miaj pantalonoj estis fuŝitaj por ĉiam, ankaŭ mia ĉemizo kaj miaj botoj. Ili estis priŝmiritaj per oleo, karbopolvo kaj petrolo. Ili havis brultruojn, brulmakulojn, kaj estis ŝiritaj. Se mi nun en iu haveno starus ĉe la balustrado de Jorike, vice kaj marŝorde kune kun la aliaj poŝoŝtelistoj, enrompistoj kaj fuĝintaj punkaptitoj, ne plu eblus diferencigi min de la aliaj. Ankaŭ mi havis nun mian vestaĵon de punkaptito, en kiu mi ne plu povis elŝipiĝi sen tuj esti kaptita kaj rekondukita. Mi fariĝis nun parto de Jorike, mi devis veturi kun ĝi, se eĉ al morto kaj pereo. Fuĝo ne plu eblis.

Iu ŝire vekis min kaj kriis al mia orelo: “La matenmanĝo pretas.” Ne eblis prepari kiun ajn matenmanĝon en la mondo, kiu kapablus logi min el la litbenko. Kio estis matenmanĝo kaj manĝado por mi? Nigra, dika, nebuleca, ŝtone peza io. Kelkaj homoj diras: »Mi estas tiel laca, ke mi ne plu povas movi eĉ fingron.» Kiu diras tion, ne scias, kion signifas laceco. Movi la fingrojn? Eĉ la okul klapoj ne tute fermiĝis pro laco. Miaj okuloj estis duone apertaj, kaj mi perceptis la nebrilan taglumon kvazaŭ ŝarĝantan doloron, sed mi neniel povis fermi la palpebrojn. Ili ne fermiĝis per si mem kaj ne per mia volo. Tiun volon mi ja ne kapablis estigi en mi. Mi havis ne la deziron, sed nur animpezigan malkomfortan senton: “La taglumo malaperu.” Kaj kiam mi ne pensis, sed senrezistipova sentis: “Kial mi zorgu pri la taglumo?”, tiam la peza fera hoko de argano suprenŝiris min, la levilo glitis el la mano de la arganisto, mi falis tre rapide tridek metrojn malsupren, trafis kun laŭta bruo per la tuta korpo sur la kargokajon, kaj densa svarmo da homoj alsturmis min kaj kriis: “Eliĝu, dudek antaŭ la dekunua, levu la cindron.” Post kiam la cindro estis levita, mi alportis la tagmanĝon el la kuirejo, mi devis supreniri kun mia kruĉo la ŝipmezan eskalon kaj poste malsuprengrimpi la eskalon al la antaŭferdeko. Mi manĝis kelkajn prunojn, kiuj nomiĝis “la pudingo”, kaj kuŝis en blua amela muko. Por povi manĝi ion alian kaj pli multe mi tro lacis. Mi ne lavis min, sed komencis sen tio la vaĉon. Kiam mia vaĉo finiĝis je la sesa vespere, mi estis tro laca por lavi min. La vespermanĝo estis malvarma kaj rigida. Tio ne tuŝis min. Mi lasis min fali sur mian litbenkon.

Tio iris tiel tri tagojn kaj tri noktojn. Mi ne havis alian penson ol dekunua ĝis la dekoka, dudektria ĝis la sesa, dekunua ĝis la dekoka, dudektria ĝis la sesa. En tiu kompreno sumiĝis por mi la mondpercepto kaj mia konscio pri mia persono. Mi estis estingita. Anstataŭ mia mio estis nenio alia ol dekunua ĝis la dekoka kaj dudek tria ĝis la sesa. Du nedireble veaj krioj entranĉis tiun histon mian, kiu iam estis cerbo, karno, animo, koro. Ili kaŭzis akran doloron, kiu ŝrikigis min. Povas esti, ke oni sentas similan kriĉigan doloron, se la nuda cerbo estas tiklata per ŝtala risorto. La krioj alvenis ĉiufoje de tre fora loko, ili ĉiufoje estis la samaj, ĉiufoje same kruelaj kaj dolorigaj: “Eliĝu, dudek antaŭ la ... ! Sankta perfort ... — kradoj falis!” Kiam kvar tagoj kaj kvin tagoj estis pasintaj, mi komencis malsati, manĝis kaj komencis kutimiĝi al tio.

“Tiel terure, kiel mi pensis, tio envere ne estas, Stanislav,” mi diris, kiam mi transprenis la vaĉon de Stanislav. “La fritbuletoj tute bone gustas. Nur iom pli da lakto ni bezonus. Nu, kaj la provizo, kiun vi lasis al mi, ne tre imponas. Tiun ni enpikos ja en kavan denton de fajro unu. Cetere, kiel oni povas ellogi rumon el la Unua?”

“Lude facila afero, Pippip. Sufiĉe magra vi ja aspektas. Li kredos al vi. Iru do tuj supren kaj diru, ke via stomako malordiĝis, ke vi devas vomi sen interrompo. Diru, ke vi ne povas iri al la vaĉo, ke vi vomas verde. Tuj vi ricevos plenan glason da vino. Dufoje po semajno vi povas uzi la recepton. Se vi provus pli ofte, li ne plu kredos al vi. Tiukaze li enverŝos sen hezito ricinan oleon je duono, kaj vi rimarkos ĝin nur tiam, kiam vi jam glutis. Kaj vi ne povas kraĉi bone en lia kabineto, ĉar vi mem devus viŝi poste. Vi do glutus. Ne donu la recepton al alia. Estas nur por ni. La hejtistoj havas apartan. Sed ili ne elfajfas ĝin, tiuj friponoj.” Mi kutimiĝis pli kaj pli al ĉio.

Tiam venis la tempo, kiam mi rehavis kromajn pensojn, kiam mi ne lace kaj kvazaŭ dormeme, sed tute seke alkriis la Duan, ke mi, se li ne tuj forlasos la kaldronejon, ne nur martelon, sed ankaŭ streĉbolton ĵetos al lia kranio, kaj ke li rajtas ĵeti min sen mia rezisto en la maron, se ne tute certe mi rompbatos per la martelo lian frunton kaj per la bolto la malantaŭon de lia idiotokranio kaj, ke li ĉifoje ne sukcesos fuĝi tra la irejo. Li efektive ne povus fuĝi. Ankaŭ li ŝajne sentis tion. Ni fiksis ferstangon en la irejo tiel, ke ĝi pendis ŝvebe. De la dorsflanka vando en la kaldronejo kondukis ŝnuro al tiu ferstango. Se la Dua provus fuĝi, unu el ni tuj saltus al la ŝnuro kaj tirus ĝin. Tiel la stango ĉesus ŝvebi kaj falus tiel sur lian fuĝvojon, ke li sidus en la kaptilo. Ĉu li ne plu viva aŭ nur kun frakasitaj membroj elirus, tio dependis nur de la nombro de falintaj kradoj.

Pasis foje kvin vaĉoj sen la falo de eĉ unu krado. Sed la kradoj ja ankaŭ elbrulis, kaj ni devis anstataŭigi ilin per novaj, ĉar alie la fajroj trafalus en la cindrejon. De tempo al tempo oni havis tioman bonan ŝancon, ke ĉe la enmeto de nova krado nur unu najbaro kunfalis, kaj ke oni sukcesis trakti kun pacienco kaj sango tiel delikate tiujn du kradojn, ke pliaj ne falis. Sed kompensis tion poste des pli kruelaj ekzamenoj, dum kiuj ne nur ses falis, sed ok, kaj ne nur en unu fajrokanalo, sed en du aŭ tri en la sama vaĉo. Vere, ni ricevis nenion donacite. Kiam ni alstiris la Oran Marbordon, ni envenis en ŝtormon, kaj kian ŝtormon! Laŭdu Dion en la alto kaj blovu al mi la trumpetojn! Kia vetero! Ĉe tio portu foje la kruĉojn kun supo kaj tajlora gulaŝo sen karambolo tra la mezŝipo al la kajuto. Laborsapo kaj benzino! Tion oni devas lerni.

Kaj nun la cindrolevadon. Jen oni do elkroĉis la pezan cindrokruĉon kaj portas ĝin varma inter la brakoj sur la ferdekvojo al la cindroŝakto. Sed antaŭ ol oni alvenas tie kun la amata kruĉo, Jorike ruliĝis kaj oni retroflugas kun la aminda plenigita kruĉo laŭlonge de la tuta ferdekvojo kaj rekte ĝis la alferdeka eskalo. Se Jorike pobe hufobatas, oni surplankiĝas kun la ankoraŭ nun firme brak tenata cindrokruĉo sur la antaŭferdekon, se Jorike antaŭe montras la nudajn femurojn, oni brue glitas kun la kruĉo al la pobo kaj ruliĝas sur la tuta poba ferdeko antaŭen kaj malantaŭen, kaj la Unua Oficiro krias de la ponto malsupren: “Hej, subhejtisto, se vi emas salti maren, faru tion, neniu retenos vin, sed la cindrokruĉon bonvolu lasi ĉi tie. Tiun vi ne bezonos, kiam vi kaptos fiŝojn.” Tiam ankaŭ sube ĉe la kaldronegoj estas multe pli agrable ol en aliaj tempoj. Ĝuste, kiam la hejtisto volas surĵeti per bone ekzercita svingo ŝovelilplenon en la fajron, li subite turnas sin kaj ĵetas la ŝovelilplenon da karboj krake sur la vizaĝon aŭ inter la ripojn de la subhejtisto. En la sekvanta ŝipruliĝado li eĉ ne povas eksvingi la ŝovelilon, sed flugas kun ĝi en karbomonton, en kiu li malaperas, kaj el kiu li nur tiam elrampas, kiam Jorike denove tie ruliĝas.

En la holdoj, se estas supraj holdoj, kiujn oni povas ŝarĝi ankaŭ per kargo, estas eĉ multe pli da amuzo, ĉar oni havas pli da manovrospaco. Oni feliĉe amasigis ĉe la tribordŝakto ducent ŝovelilplenojn kaj ĵus komencas ĵeti ilin en la kaldronejan ŝakton.

Sed nun Jorike subite brue turniĝas baborden. Kaj la subhejtisto, lia ŝovelilo kaj la belaj ducent ĵetoj da karbo glitas sovaĝe kirliĝante baborden kaj suprengrimpas la babordvandon. Jorike nun laŭlonge etendiĝas, oni reakiras la ekvilibron kaj decidas enĵeti en la babordan ŝakton la ducent ŝovelilplenojn. Oni ĵus enĵetis la unuan, sed jen Jorike por ŝanĝo turnas sin triborden. Kaj la kirliĝanta miksaĵo kun la subhejtisto en la mezo brue ŝutiĝas triborden, de kie ĝi antaŭe venis. Sed nun oni superruzas la bonan Jorike. Oni ne longe meditas, haste enĵetas dek, dekkvin ŝovelilplenojn en la tribordan ŝakton, poste oni kuras ankoraŭ sufiĉe frue transen al la babordo, kaj kiam la lavango tie alvenas, enĵetas tuj denove kvindek ŝovelilplenojn en la babordan ŝakton, kaj tiam oni kuras kiel Satano triborden, kaj jam la lavango sekvis, nun oni tie enĵetas dekkvin ŝovelilplenojn en la ŝakton, kaj tiel oni manovras la karbojn antaŭ la kaldronegojn, se ili troviĝas en la supraj holdoj. Subhejtisto devas same tiel bone regi la navigadon kiel la ŝipestro, alie subhejtisto en certaj tempoj ne movus eĉ kilogramon da karboj antaŭ la kaldronegojn. Memkompreneble, la subhejtisto sur la tuta korpo estas bruna kaj blua, la nazo estas batita, la tibioj vundbatitaj, la manoj kaj brakoj parte senhaŭtigitaj. Gaja estas la marista vivo, hoj hoj! Kaj eĉ pli gaja estas, ke centoj da ŝipoj kiel Jorike, centoj da mortulaj ŝipoj veturas sur la sep maroj. Ĉiuj nacioj havas siajn mortulajn ŝipojn. La plej fieraj kompanioj, kiuj fanfarone flirtigas la plej belajn flagojn, ne hontas veturigi mortulajn ŝipojn. Por kio oni pagas asekurpremiumojn? Ne por plezuro. Ĉio devas enspezigi profiton. Veturas multaj mortulaj ŝipoj sur la sep maroj, ĉar estas multaj mortuloj. Neniam ekzistis tiom da mortuloj, kiom ekde la tempo, kiam la granda milito por la libereco estis gajnita. Por tiu libereco, kiu altrudis al la homaro pasportojn kaj ŝtatanecajn konfirmilojn, por montri al la homoj la ĉiopovon de la ŝtato. La epoko de la tiranoj, la epoko de la despotoj, de la absolutaj regantoj, de la reĝoj, imperiestroj kaj de ties lakeoj kaj konkubinoj estas supervenkita, kaj la venkinto estas la epoko de pli granda tirano, la epoko de la landa flago, la epoko de la ŝtato kaj de ties lakeoj.

Levu la liberon al simbolo de religio, kaj facile pro ĝi eksplodos la plej sangaj religiaj militoj. Vera libero estas relativa. Neniu religio estas relativa. Malplej relativa estas la profitavido. Ĝi estas la plej malnova religio, ĝi havas la plej bonajn pastrojn kaj la plej belajn preĝejojn. Jes, sinjoro.

Ĉapitro 33

Se ili devigas labori vin, ĝis vi tro kaputas, por eĉ diri “pip”, vi ne plu zorgas pri tio, kio okazas ĉirkaŭe. Okazu kio ajn, rapide en la litbenkon kaj dormi. Oni povas esti devigata labori ĝis tia laciĝo, ke oni ĉesas pensi pri rezisto, ke oni ĉesas pensi pri fuĝo, ke oni ĉesas pensi pri la laco. Oni fariĝas maŝino, oni fariĝas aŭtomato. Ĉirkaŭe ili nun rajtas rabi aŭ murdi, oni ne rigardas, oni ne aŭskultas, nur dormi kaj dormi kaj nenion alian. Dormeme mi staris ĉe la balustrado kaj sonĝis starante. Granda kvanto da felukoj kun strangaj pintaj veloj proksimis. Sed tio ne frapis la atenton. Ili ĉiam estis en la ĉirkaŭaĵo. Fiŝistoj kaj kontrabandistoj kaj aliaj kun aliaj negocoj, negocoj, pri kiuj oni eĉ ne aŭdacus pensi. Subite mi skuis min kaj tute vekiĝis. Mi ne komprenis, kio tiel ekscitis mian atenton. Ŝajne estis potenca bruo. Sed kiam mi kutimiĝis al la ideo de bruo, mi konsciiĝis, ke ne bruo tiel frape vekis min, sed profunda kvieto. La maŝino ĉesis labori, kaj tio kaŭzas strangajn sentojn. Tage kaj nokte oni aŭdas la stamfojn kaj tondrojn de la maŝino, ĝi bruas en la kaldronejo kiel ruliĝanta tondrado, en la holdoj kiel obtuza peza martelado, kajute kiel turniĝanta rasla anhelado kaj pumpado. La bruo rampas en la karnon kaj cerbon. Oni sentas ĝin en ĉiuj fibroj de la korpo. La tuta korpo estas regata de la kruda stamfado. La tuta homo enfalas en la ritmon de la maŝino. Oni parolas, manĝas, legas, laboras, aŭdas, vidas, dormas, vaĉas, pensas, sentas kaj vivas en tiu ritmo. Kaj subite la stamfado de la maŝino ĉesiĝas. Oni perceptas strangan doloron. Oni sentas vakuon en si, kvazaŭ oni fulmrapide veturus lifte malsupren. La tero sinkas de sub la piedoj, kaj oni havas la senton, kvazaŭ la suba parto de la ŝipo elfalis, pro kio oni sinkas ĝis la fundo de la maro.

Jorike ekhaltis kaj balanciĝis facilmove sur la glata kvieta maro. La ĉenoj tintadis kaj la ankro falis.

Stanislav tiumomente alproksimiĝis kun la kafokruĉo. “Pippip,” li vokis kaj diris mallaŭte, “nun ni devos saltadi antaŭ la kaldronegoj, hoj diablo! Ni devos suprenĉasi la premon ĝis cent naŭdekkvin.”

“Ĉu vi frenezas, Stanislavski?” mi diris. “Jen ni tuj flugos sen interrompo ĝis la siriuso. Jam ĉe cent sepdek niaj intestoj tremas.”

“Tial mi ja tiom ofte, kiom eblas, ferdeke promenas,” Stanislav rikane diris. “Tiam oni ne kuros unue kelkajn fojojn per la kranio kontraŭ la feroplafonon. Oni tuj ekflugos kiel gumopilko, kaj antaŭ ol la ŝipfragmentoj sekvos, oni jam naĝos. Kiam mi vidis la felukojn, tiom suspektinde proksimajn, mi amasigis kiel freneziĝinto provizon, por ke mi havu la okazon tre ofte veni supren. Al la hejtisto mi diris, ke mi havas lakson. La venontan fojon vi devos elserĉi ion alian, ĉar ĉiufoje oni ne povas rakonti la saman kanabosemon — alie li eble mem venos supren kaj gustos la amarajn oranĝojn.”

“Pri kio temas?”

“Nu, vi estas naiva ŝafo. Ili kaŝe marĉandas ion. La ŝipestro enpoŝigas la procentojn por la asekurpoliso. Azenon tian, kia vi estas, mi ne vidis en mia tuta vivo. Sur kio ni laŭ via opinio veturas?”

“Sur ĉerkveturilo.”

“Almenaŭ tio jam klaras al vi. Sed ili ja ne sen muziko tombigos tian ĉerkon. Tion ja ne imagu. La Jorike estas finita. La mortatesto jam kuŝas ĉe la kompanio, ili nur ankoraŭ devas enskribi la daton. Nu, kaj pripensu, amiko, se oni jam ludas sur la lasta violonkordo, tiam vere ĉio estas kiko kaj kakto. La Jorike povas fari ĉion, kio plaĉas al ŝi, ŝi ne plu havas esperon, ŝi troviĝas sur la mortolisto. Ŝi povas riski ĉion, ĉu vi komprenas? Rigardu supren al la lanternkorbo. Jen pendas la maato kun la prisma tubo kaj observas, ĉu la aero estas klara. Tiam vi foje povos observi kiel Jorike ekvostumos, amiko, la olda eluzita damo en la unua kvarono de horo faros tian salton, ke vi skuiĝos pro timo ĉe tiu vaporpremo. Aŭ supren sur la lunon aŭ al la alta maro kun tridek kvin mejloj hore. En tiu stato observu Jorike. Post tridek minutoj ŝi fajfas kaj anhelas el ĉiuj butontruoj kaj havos astmon dum kvar semajnoj. Sed ŝi eliris. Kaj tio estas la plej grava afero. Sed nun mi devas iri malsupren. Mi tuj revenos, kiam mi estos enŝovelinta kelkajn ĵetplenojn, kaj poste mi denove iom promenos ferdeke.” Kutime ni veturis kun premo de cent kvindek, ankaŭ kun cent kvindek kvin, se Jorike devis batali kontraŭ ŝtorma vetero. Cent sesdek signifis: Atentu. Cent sesdek kvin: averto! Cent sepdek: danĝero! Ĉe tiu premo ŝi blo ve elfajfis kun tia hurlado, ke la suko en la ostoj teruriĝis. Por elpeli el ŝi la ploremon, nun la larmglandoj estis fermŝraŭbitaj. Se ŝi emis, ŝi povis plori internen, povis lar mi pri sia terura sorto kaj malgaje rememori tiun tempon, kiam ankaŭ ŝi estis honesta ruĝvanga virgulino. Ŝi travivis ĉiujn stadiojn de aventurema ino en sia longa, riĉa vivo*. Ŝi dancis sur brilaj baloj, kie ŝi estis la reĝino de la festo, kaj kie la plej belaj viroj klopodis svati ŝin. Plurfoje ŝi edziniĝis, forkuris de siaj edzoj, retroviĝis en aĉaj hoteloj, tridekfoje eksedziniĝis, ree havis feliĉon kaj reakceptiĝis en la societo, ŝi faris pliajn petolaĵojn, dum kelka tempo fordonis sin al la drinkemo kaj kontrabandis skotan viskion al Norvegio kaj al la krabotruoj ĉe la bordo de la ŝtato Maine*, kaj nun ŝi fariĝis finfine bordelpatrino, testament-intrigulino, venenmiksistino kaj anĝelfaristino*. Tiel profunde povas sinki virino, kiu devenis el tre nobla familio, kiun oni provizis per bonega eduko, kaj kiu eniris la vivon kun silkaj jupetoj kaj robetoj. Sed la malfeliĉo de multaj belaj virinoj estas, ke ili ne scipovas morti en la ĝusta tempo ...

* Ŝi travivis ĉiujn stadiojn de aventurema ino ... : Georg Forster, la radikala demokrato (vidu pri ĉapitro 31) en la sama artikolo: “La homaro kuŝis kiel trovita infano ĉe la mamoj de la kompatema nutristino, kies sanaj sukoj kaj amriĉa flegado donis kreskon kaj prosperon al ĝi, sed riĉo, altrango kaj abundo flamigis la voluptajn sentojn de la juna ino; malĉastigite malĉastante la flatulino baldaŭ ludis kun kronoj, dume ŝi tenis sian duonfilinon en severa servopreteco. Lastfine, sur la lasta ŝtupo kiel senhonora oldulino misformita al monstro, ŝi fariĝis la sklavino de siaj unuaj malĉastigintoj kaj deziris diskuti kun tiuj la liberecon, la junecon kaj la senkulpecon de plenkreskinta virgulino.”
* ŝtato Maine (angle): la usona ŝtato Maine
* anĝelfaristino: abortistino

La kargolukoj estis malfermitaj, kaj oni trafosis diligente la intestojn de Jorike.

La felukoj jam proksimis, kaj du el ili haltis ŝipflanke kaj tie estis firmligataj. Sur la felukoj troviĝis marokaj fiŝistoj. Tiuj grimpis kiel katoj sur la ferdekon. La kargomastoj estis starigitaj kaj komencis labori, ŝrike grincante. Tri marokanoj, kiuj portis la vestaĵojn de fiŝistoj, sed spite al tio ne similis al fiŝistoj, kaj kiuj aspektis pru dentaj kaj inteligentaj, iris kun la Dua Oficiro al la kabi neto de la ŝipestro. La oficiro ree elvenis kaj kontrole observis la kargadon. La Unua staris sur la ponto kaj direktis la okulojn ĉien, al la horizonto, sur la akvon, al la ŝipo. Ventroflanke sub sia zono li portis pezan Browning-pistolon.

“Ĉu la aero klaras, maato?” li kriis supren al la masto. “La aero klaras, aye, aye, Sir*.”

* aye, aye, Sir (angle): Jes ja, sinjoro

All right! Keep on!*” La kestoj svingiĝis gaje tra la aero, kaj malsupren en la felukojn. Tie aliaj marokanoj kun lertaj manoj rapide laboris, stivante la kestojn sub la kargojn de fiŝoj kaj fruktoj. Kiam feluko estis ŝarĝita, oni malligis ĝin, kaj ĝi forveturis. Tuj alremis alia, alligiĝis kaj transprenis la kargon.

* All right! Keep on! (angle): Bone! Daŭrigu!

Ĉiu feluko, kiu ricevis la kargon, puŝite disiĝis de la ŝipo, hisis la velojn kaj forflugis. Ĉiu velis en alia direkto. Kelkaj en tiu direkto, kie firma tero nur estus, se ili volus veli ĝis Ameriko.

La Dua Oficiro tenis notblokon kun enŝovita karbo papero kaj krajonon. Li kalkulis la kestojn. Poste maro kano, kiu ŝajne laboris kiel kargestro, vokis nombron al li, la oficiro revokis la saman nombron kaj poste notis ĝin. Ankaŭ la kargestro priskribis paperfolion. La nombrojn ili vokis angle.

Finfine oni ne plu tiris kestojn supren kaj fermis la lukojn. La lasta feluko, kiu transprenis kargon, estis jam tre fora. La unuajn oni ne plu vidis. Ili aŭ malaperis post la horizonto aŭ nebulo vualis ilin. La aliajn oni vidis ĉirkaŭflosi diversdirekte kiel pecetoj de blanka papero.

Plia feluko, la lasta, ĉi tie videbla, estis firmligita ŝipflanke. Ĝi ne transprenis kargon. Ĝi transportis nur fiŝojn.

La tri marokanoj, kiuj troviĝis ĉe la ŝipestro en la kabineto, nun elvenis kun li. Ili ridis kaj interbabilis. Tiam la tri viroj adiaŭis lin per grandaj belaj gestoj de la brakoj kaj manoj, malsuprengrimpis per la ŝnurŝtupetaro, eniris sian ŝipeton, depuŝiĝis, kaj hisis la velojn, oni suprentiris la ŝnurŝtuparon, la ankroĉeno tintadis, kaj Jorike plenrapide ekveturis.

Post proksimume dek minutoj la ŝipestro elvenis sur la ferdekon:

“Kiom da mejloj for?”

“Ses for de la bordo.”

“Brave. Ni do eliĝis, ĉu?”

“Jes, sinjoro!”

“Venu matenmanĝi. Ni lavu iom la gorĝon. Informu la stiriston pri la kurso kaj poste venu.” Tiel la fantoma okazaĵo finiĝis.

Sed la fantoma okazaĵo postlasis ion. Ni ĉiuj ricevis grandan postŝtorman matenmanĝon. Rostitajn kolbasojn, ŝinkojn, kakaon, rostitajn terpomojn kaj po gorĝo akvoglason da rumo verŝitan en niajn ladotasojn. Tiu postŝtorma matenmanĝo estis la buŝplastro por ni. La buŝplastro por la ŝipestro aspektis alia. Tion oni ne povis manĝi, oni devis meti ĝin en la monujon.

Sed ni eĉ tiel jam kontentis. Ni estus veturintaj en la inferon kun la ŝipestro, se li estus dirinta: “Ek, viroj!” Kaj eĉ ne ŝraŭboj por poleksoj estus povintaj eltorturi el ni tion, kion ni vidis.

Ni vidis nur, ke lagro de la maŝino varmegiĝis, ke ni devis ankri ĝis la difekto estis riparita, kaj ke, dum ni ankris, felukoj alvenis, kiuj intencis vendi fiŝojn kaj fruktojn al ni. La kuiristo aĉetis fiŝojn por du manĝoj, kaj la oficiroj aĉetis ananasojn kaj freŝajn daktilojn kaj oranĝojn.

Ni povas ĵuri tion, ĉar ĝi estas la vero, jes, sinjoro. Tiel bonan kapitanon oni ne perfidas, ne, sinjoro.

Ĉapitro 34

Se oni ne devas labori ĝis renversiĝo, oni tuj okupiĝas pri aliaj aferoj kaj ŝovas sian nazon en aferojn, kiuj tute ne interesu nin, kiuj kondukas nur al ideoj kaj pensoj, kiuj devas pereigi nin, se ni dorlotas kaj karesas ilin. Maristo, restu ĉe via rudro kaj ĉe via farbopoto; tiel vi ĉiam estos brava maristo kaj honesta viro.

La inĝeniero lasis malfermŝraŭbi karboholdon proksiman al la kaldronegoj, ĉar ĝi estu uzata por kargo. Nun ni povis plenigi bele kaj kvazaŭ lude facile la karboŝaktojn de la kaldronejo. Kaj kiam ni estis plenigintaj ilin, kiam la holdo vakis kaj Jorike transprenis la kargon, komenciĝis paradiza tempo. Ĝi daŭris nur tri tagojn, poste la ŝaktoj denove bezonis karbon, sed tamen estis belaj tagoj, tute neforgeseblaj.

La tagoj de la galersklavoj, kiam ĉiuj veloj estas hisitaj kaj oni nur boardas sencele. Ili restas alkatenitaj, por ke ili ne malkutimiĝu, ili estas plu skurĝataj, por ke ili ne perdu la senton kaj ne ekpensu pri ribelo; ili devas plu labori, por ke la muskoloj ne senfortiĝu. Sed foje kaj foje ili rajtas ripozi kaj rajtas lasi fali la kapon sur la remilojn, ĉar sub la plenaj veloj la elmetitaj remiloj bremsus kaj ne efikus laŭdirekte. Ankaŭ la plenaj kaldronŝaktoj povis bremsi, se oni ne enmetis paŭzon, kaj la karboj povis tiom ŝtopi la kaldronejon, ke la hejtisto ne povis labori kaj eble eĉ incendio ekflamus.

Ankaŭ la kargotranspreno okazis surmare. Tio certe estis ie ĉe la bordo de Portugalo; ĉar la boatistoj parolis portugale. Okazis simile kiel la kargotransdono pli sude ĉe la bordoj de Afriko.

Ankaŭ ĉifoje unue venis sur la ŝipon tri viroj, kiuj aspektis kiel fiŝistoj, sed ne estis marokanoj. Ankaŭ ili iris kun la ŝipestro en ties kabineton. Oni enkargis, oni vokis angle nombrojn kaj skribis arabe. Poste la boatoj kun siaj fiŝaj kaj oranĝaj kargoj retiriĝis ĉiudirekte. Laste ankaŭ la tri viroj eniris sian boaton kaj forveturis.

Ĉifoje ni ne ricevis grandan postŝtorman matenmanĝon, sed nur kakaon kaj kristnaskan kukon kun sekaj vinberoj. Ni ja nun ne havis ion por ĵuri.

“Ja kion ĵuri?” diris Stanislav. “Se iu venus kaj levus la lukon, enrigardus kaj vidus la kestojn, kion vi povus ĵuri? Vi ne bone povas ĵuri, ke tie ne estas kesto, se la viro metis manon sur la keston. Sed tiam vi eĉ ne havus la okazon ĵuri. Jen la kestoj kaj fino. Tiukaze nur la ŝipes tro povus ĵuri, kien li intencas veturi kun la kestoj. Kaj tiu ja ĵurus ion al ili, tio estas tiel certa kiel la skorioj en la kaldronegoj.”

Nun mi kaj kompreneble ankaŭ Stanislav havis agrablajn vaĉojn. Post la eltirado de la skorioj ni elprenis la cindron el la cindrejoj, poste mi levis la antaŭtukon de la karboŝakto, kaj tuj la kaldronejo plenigis sin, inkluzive la rezervan provizon.

En tiu tempo en nokta vaĉo mi iom rampumis en la ŝipaj intestoj. Kelkfoje oni trovas sufiĉe agrablajn aĵojn. Nuksojn, oranĝojn, tabakfoliojn, cigaredojn kaj alion. Kelkfoje oni devas malfermi la kestojn kaj rigardi, ĉu enestas novaj ĉemizoj aŭ botoj aŭ sapo. Moralon ili ja nur tial instruas al ni, por ke tiuj, kiuj havas ĉion, plu posedu tion kaj eĉ ricevu ĉion ceteran aldone. La moralo estas la butero por tiuj, al kiuj mankas la pano.

Oni devas nur bone refermi la kestojn kaj ne tuj vesti sin per la ĉemizo aŭ la botoj. Se suspekto leviĝas, oni prefere vendas ilin en la venonta haveno. Ĉiu aĉetos. La maristo postulas malmulton. Li ja ŝparas la luprezon por la magazeno kaj tial povas vendi sub la fabrikprezoj.

Elspezojn ankaŭ ni havis. Ne estas tiel facile veni ĝis la kestoj. Oni devas esti serpentohomo. Tion mi lernis. Ĉiutage plurfoja trejnado; se oni ne plu penis, oni tuj sentis tion je la brogitaj brakoj kaj la rostita haŭto sur la dorso. Komplikaĵoj ankaŭ en la kargoholdoj ekestas, kiam oni tie barakte moviĝas kaj serĉas la varon por povi transpreni ĝin. Jen eble kesto forglitas, kelkaj aliaj postglitas, kaj jam oni sidas en la kaptilo aŭ fariĝis kaĉo.

Lampon oni ja ne havas, sed vaksalumetojn, per kiuj signali al la varoj la ĝustan vojon.

Jorike ne transportis aŭtentikajn varojn, ĝi veturigis varojn senvalorajn. Malnovajn ŝraŭbojn asekuritajn kiel spicitan bovaĵon. Tamen, tiuj en- kaj elkargadoj ne lasis trankvila mian negocan senton. Tio ne estis malnovaj ŝraŭboj kaj ankaŭ ne cementaj plomboj. Mi konas la marokanojn, ili ne interesiĝas pri ŝraŭboj kaj bakita cemento. Krome mi vidis, ke nur unu savboato ne likas kaj, ke la oficiroj havas bonan rilaton kun la ŝipestro. La du oficiroj pretendis la boaton du; ili ne rajtis eniri en la boaton unu, ĉar tiukaze, eksciinte, pri kio temas, oni mortbatus la kapitanon kaj la oficirojn. Duan boaton ili certe devus pretigi. La du aliajn boatojn enirus ja la maato kaj la rudristoj, la kaldronobando kaj inĝeniero. Se la Dua Oficiro enirus ĉe la ŝipestro en la boaton unu, tio ne altirus ies atenton, sed ambaŭ oficiroj ne rajtis eniri. Do, ĝis la boato du ne estus riparita, al Jorike nenio malbona povis okazi. Se tamen io malbona okazus al ĝi, temus pri vera akcidento, kaj ĉiuj povus iri en la boaton unu. Kiu ne trovus lokon, tiun oni elĵetus. En tiu kazo ĉiuj manoj ekas labori. Ankaŭ ne necesus sanktigi atestantojn, ĉar ĉiu, kiu hejmenvenas, estas bonega atestanto, ĉar estis vera entombiĝo; la asekurmonon eĉ muso ne povus ronĝi.

La boato du sekve estis por mi la signalo de la entombiĝo. Ĝi estis ankoraŭ tiel seka, ke ĝi povus ekflami, sekve Jorike ankoraŭ havis aliajn, aŭtentikajn varojn surŝipe, kaj ne nur tute mortajn. Kvankam estis kamuflokesto, mi ja volis scii, kion ĝi portis stomake. Scienco foje donas profiton.

Jen mi jam troviĝis en la kargoholdo kaj rigardis la kestojn.

“Garantiite aŭtentika ŝvaba prunkaĉo
Garantiite puraj fruktoj kaj sukero
Sen aldonita koloraĵo.
Unua ŝvaba prunkaĉa fabriko Akc. Soc.* Oberndorf ĉe N.”

* Akc. Soc.: Akcia kompanio

Ni estas grandaj azenoj. Ni voras la ŝmirsapon nomatan margarino, kaj ĉi tie kuŝas tavole staplita la plej bela ŝvaba prunkaĉo. Ho, Stanislav, mi opiniis vin inteligenta viro, sed vi estas ja la plej granda ŝtipkapulo sur nia planedo.

Tio estis mia unua penso, Stanislav ĉiufoje tiom fanfaronis, li ĉiufoje tiel saĝe parolis kaj ĉion sciis, kien Jorike iras, kaj kien ne. Sed la prunkaĉon li tamen ne malkovris.

Malfermi kestojn estas infanludo por homo kutimiĝinta. Delikataj grandaj skatoloj. Jen festeno por morgaŭ, dike ŝmirita sur la varma pano. La akvo fluis en mia buŝo. Garantiate puraj fruktoj kaj sukero. Neniu surogato el la germana napa tempo. Puraj fruktoj kaj sukero. La marokanoj scias ja, kio bone gustas. Tio estas pli bona ol daktiloj kaj sekaj vinberoj, la ŝvaba prunkaĉo el la unua prunkaĉa fabriko. Per la ĉizilo, per kiu mi malfermis la keston, mi nun tuj malfermis ladujon. Mi antaŭe jam rampis kun du ladujoj al la karboholdo, kie mi povis lumigi senzorge mian lampon. Neniu povis suprenveni al mi, ĉar mi fortiris la tabulon, kiu kuŝis sur la du transversaj fertraboj kaj kondukis al la holdoluko. De la inĝenieroj neniukaze iu irus sur la tabulo, ĉar tio postulis kuraĝon. Tre forta la tabulo ne estis, kaj ĝi ankaŭ ne estis nova. Ĉu ĝi hodiaŭ aŭ nur morgaŭ disrompiĝos, ne estis decidite. Kaj se ĝi rompiĝus, aŭ se oni irante sur la tabulo perdus la ekvilibron pro neatendita ruliĝado de Jorike, oni falus dudek paŝojn malsupren en la kaldronejon kaj survoje rompus sin la kranion, se oni havus fortunon. Se oni havus fortunon, estus finfine egale, ĉu oni kaptis unu aŭ dek kraniajn rompiĝojn. Sed pli sekure estas pli sekure, mi pensis, kaj tial mi fortiris la tabulon. La ladujo malfermiĝis. Ne estis kamuflovaro, mil diabloj. Estis efektive garantiate pura prunkaĉo. Videble mi atendis oropolvon, ĉar mi tiel miris. Tion mi ne supozis pri la Jorike. Ĝi veturas fidindajn aŭtentikajn varojn. Kaj mi suspektis la kompatindan damon je tio, ke ĝi mensogas deklarojn kaj transportas kamuflovarojn. Oni neniam tro haste juĝu, se temas pri damoj. Oni ne tro haste juĝu, se temas pri ...

Ĉu ĝi bone gustas? Gustas sufiĉe bone. Gustas ... nu ... nu ... atendu iom ... ĝi gustas iom rance. Ne, ĝi gustas kiel ... kiel, nu, kiel ĝi gustas, fulmotondro?! Ili enmetis kuprerojn, tiuj porkoj! Ili enmetis kupromonerojn, por ke la prunoj konservu la koloron. Garantiate sen aldona koloraĵo. Ne estas koloraĵo, sed gustas tiel. Mi foje gustumu. Ja diable, ĝi gustas kiel verdigro, tute kiel latuno. Tion mi ne povas manĝi surpane. Mi ne povus liberigi min de la gusto. Ĝi tiel acidas, ke ĝi penetras la langon kaj gluiĝas al la palato.

Eble ĝi nur supre tiel aĉas. Mi metu la fingron pli profunden en la marmeladon! Kio tio estas? Jen ankoraŭ enestas ĉiuj prunkernoj. Tio estas ja stranga marmelado. Ŝajnas esti laŭ la aŭtentika ŝvaba maniero, ke oni lasas ĉiujn kernojn interne.

Nu? Kaj kio tio estas? Tio estas ja kuriozaj prunoj, tiuj veraj ŝvabaj prunoj. Ili havas tre misterajn kernojn. La kernoj estas ja el plumbo, efektive el plumbo. Kaj por ke la plumbon ne trafu damaĝo, ĝi havas blankan ŝtalkirason. Kaj ĉiu kerno sidas sur latuna ingo. Pro tio do la latuna gusto. Kaj en la ingoj, kio enestas? Sukero. Delikata sukero. Ĝi certe estas ŝvaba sukero. Nigra kaj tute sale gustanta. Garantiate puraj fruktoj kaj sukero. Delikata kamuflovaro. Oni ne tro haste juĝu, Jorike ...

Poste mi entreprenis mian duan vojaĝon. Muskaptiloj. Ke la marokanoj estus tiel avidaj je muskaptiloj, tion mi ne kredis. Estis efektive muskaptiloj en la kestoj. Sed kiam mi serĉis la kernojn, mi trovis ne muskaptilojn sed musojn kun “r” je la fino. Germane: Mauser*.

* Mauser (germane): germana pistolo 3. Suhl: malgranda urbo en Turingio, kiu havas famon pro la produktado de ĉas- kaj sportarmoj

Jen estis kestoj kun infanludiloj. “Ladaj aŭtomobiloj kun restreĉeblaj risortoj.” Mi ne serĉis la kernojn kaj ŝparis al mi la penon, ĉar la ladaj aŭtomobiloj kun restreĉeblaj risortoj venis el “la plej olda ludilfabriko de Suhl.3” Sed Anglio estis multe pli bone kaj pli komplete reprezentita ol Belgio kaj la najbaraj regionoj. Belgio kontribuis sukeraĵojn kaj Anglio kaserolojn el stanita ferolado. La marokanoj tute pravas. Hispanio al la hispanoj. Francio al la francoj kaj Ĉinio al la ĉinoj. Ni ne enlasas ĉinojn. Sed, se tiuj ne enlasas nin, tiukaze nia ruĝa-blanka-blua hura-hura-hurao! estas makulita, kotŝmirita, surfekita kaj oni devas ellavi ĝin per sapo kontraŭ sangomakuloj, jes, sinjoro.

Hej, ŝipestro, vi povas fidi al mi. Vi faras la profiton, kaj mi havas la favoron de Dio.

Ĉapitro 35

Stanislav, diru foje, kial vi ĉiam tiel avide voras la margarinon? Ĉu vi tute ne hontas?”

“Kion fari, Pippip? Unue mi malsatas, kaj due mi ja ne povas boligi miajn ĉifonojn kaj dikigi la sukon, kaj poste ŝmiri ĝin kvazaŭ marmelado sur la panon. Ion alian mi ja ne havas por ŝmiri. Kaj ĉiufoje gluti nur la sekan panon, amiko mia, de tio oni ja tute obtuziĝas en la kapo. De tio oni ricevas ja betonfundamenton en la stomako.”

“Vi estas efektive stulta,” mi nun diris, “ĉu vi scias, ke ni enkargis marmeladon?”

“Kompreneble mi scias tion,” diris Stanislav, trankvile plu maĉante.

“Kial vi ne konfiskas keston?” mi demandis. “Tio ne estas marmelado por ni.”

“Sed kial ne?”

“Tiu taŭgas nur por marokanoj, hispanoj kaj francoj, kaj kompreneble por la liverantoj. Sed por ni, por vi kaj por mi, tio ne estas marmelado. Vi ne povas digesti ĝin. Tiun vi povas digesti nur, se oni pafas ĝin tra viaj ripoj. Sed tiam vi kaptos laksan kuremon, vi tuj kuros tiom rapide, ke vi ankoraŭ sufiĉe frue atingos vian praavon kaj kuniros kun li.” Ĉu li eble jam ... ? Tuj elkrevis el mi: “Ĉu vi eble jam scias, kio tie enestas? Vi ja ne eble jam ... ?”

“Enrigardis, ĉu? Kia granda azeno vi supozas min? Diru. La tri nobeloj ankoraŭ troviĝis ĉe la ŝipestro en la kabineto kaj supre oni ankoraŭ fermis la lukon, por ke neniu povu observi, kaj jen mi jam malfermis keston. Mi devas ja nur legi prunkaĉo aŭ marmelado aŭ dana butero aŭ spicita bovaĵo aŭ olesardinoj aŭ ĉokolado, kaj jam mi ekzamenas la kazon.”

“Sed tie vere prunkaĉo enestas,” mi rediris.

“Ĉiam io enestas. Sed tion vi ne povas manĝi. Tio gustas tro verdigre. Vi mortus pro toksiĝo de via sango. En la lasta veturo, antaŭ ol vi alvenis, ni havis spicitan bovaĵon. Kompreneble same kamuflovaro, sed mi detiris la haŭton ĝisfine, tion mi povas diri al vi. Estis vera ĝojo. Neniu manko. Ĝi enestis en grasita pergameno. Foje oni ja havas fortunon. Bonaj usonaj varoj. Ili iris al Damasko aŭ al ie tie.”

“Kaj kiel la ostoj estis?”

“La ostoj, ĉu? En la spicita bova ... ? Ha, tiel, la ostojn vi celas. Estis kraboj, karaboj. Karabenoj. Made in USA. Altkvalita modelo. Jen la ŝipestro fiŝis pezan predon. Jen ni ricevis konjakon, bovaĵon, kokaĵon kaj freŝajn legomojn. Jen ne nur la buŝo, sed ankaŭ la gapiloj kaj la flarilo bezonis plastron. Franca ĉasŝipo atingis nin antaŭ ol ni elestis. Ili spionis, abunde disdonis cigaredojn kaj frankojn. Sed ili devis retiriĝi, riverencante al la ŝipestro.”

“Ĉu neniu elfajfis ion pro la subaĉetaj frankoj?”

“Ĉe ni? Sur Jorike? Ni ĉiuj estas koto kaj ne plu havas ion por diri. Ni estas mortaj. Ankaŭ vi. Nu, pripensu foje, rigardi en ies monujon aŭ en ies vitroŝrankon aŭ malfermi kestojn en remizo aŭ sur Jorike, kaj krome ĵeti martelon al la kranio de la Dua kaj Unua, ĉio ĉi estas afero pri honoro. Tiel vi ĉiam tenas supre vian kapon, tiel vi ĉiam konservas vian grumblon, vian fieron. Sed fajfi ĉe la polico aŭ helpi ĝin eĉ nur per fingropinto, tio estus fia. Tiukaze vi ne plu povus rigardi en la proprajn okulojn. Se ili volas ion, lasu ilin fari. Sed vi estas ja knabo honesta, tia ne purigas la okulvitrojn de tiuj uloj. Prefere mi mizere mortos kun kaj sur Jorike, ol interŝanĝi la lokojn kun policisto.” Ni troviĝis sur rodo de la portugala bordo por enpreni alibian kargon kaj por liberiĝi de la tiklaj varoj. Jorike estis subite trafita de suspekto. Tial la ŝipestro akceptis nur aŭtentikajn varojn kaj deklaris ilin tiel precize, ke eĉ punkteto ne estis pridubebla. La kargo preskaŭ nenion kostis, ĉar neniu konfidis multekostan kargon al Jorike. Ne tiu, kiu konis ĝin. Sed ekzistas ja tiom da varoj, kiuj en si mem ne prezentas apartan valoron, kiuj tamen estas transportendaj kaj tamen tro bonaj por veturi nur kiel balasto. Valoron tia kargo ekhavas nur tiam, se ĝi atingis la celon.

Post la kvina posttagmeze ne plu estis laboro por ni, kaj la laboro rekomenciĝis nur je la sepa en la posta mateno. Jen la labortempo, kiam ni troviĝis rode aŭ kaje en haveno. La laboro en tiuj kazoj plej ofte estis malagrabla, sed ne tiom peniga kiel dum la veturo.

En tiuj tempoj okazis, ke ni povis foje kunsidi kelkajn horojn por babili trankvile. Ŝipo estas ĉiam sufiĉe granda por tio, ke oni povas sidi ie sen alpuŝiĝi kubute unu al la alia.

Kiom da personoj estis sur la Jorike, tiom da nacioj estis reprezentataj. Ĉiu nacio havas siajn mortulojn, kiuj vivas kaj spiras, sed por la nacio tamen estas mortaj por eterne. Kelkaj ŝtatoj tute malkaŝe havas siajn mortulajn ŝipojn. Tiujn mortulajn ŝipojn oni tiukaze nomas Fremdula Legio. Kiu transvivas ilin, eble per tio aĉetis novan vivon por si. Li akiris novan nomon, kiun oni konfirmas al li, kaj trovis novan lokon en nacio, kiel bebo ĵus naskita tie.

Ĉiujn komandojn sur Jorike oni ordonis angle, kaj ĉiuj interparoladoj okazis angle, ĉar alie neniu interkompreniĝo estus imagebla. Ĝi estis tre stranga angla lingvo. Nur la ŝipestro parolis puran seneraran anglan. Ĉiuj ceteraj parolis ion, kio havis neniun rilaton al la angla lingvo. Ĝi estis la jorika. Lingvo por si mem*.

* Lingvo por si mem: Ĝi havis sian propran lingvon ... : “La laboristoj parolas aliajn dialektojn, havas aliajn ideojn kaj imagojn, aliajn morojn kaj moralprincipojn, alian religion kaj politikon ol la burĝaro. Estas du tute diversaj popoloj ...” (F. Engels)

Kiel la lingvo sonis kaj aspektis, estas nur pene pri skribebla. Ĉiu maristo scias kelkdek anglajn vortojn. Kaj ĉiu scias tri ĝis ses vortojn, kiujn la aliaj ne konas, sed lernas pro la kunvivo surŝipe, se nur la angla estas parolata. Tiel ĉiu dum ioma tempo lernas ducent vortojn. Ducent vortoj, tiumaniere, sed nur tiumaniere lernitaj, kaj aldone la nombroj, la nomoj de la tagoj kaj monatoj en la angla, ebligas al ĉiu homo klare kaj certe esprimi ĉion, kion li volas diri en tiu rondo. Tutajn romanojn li povas rakonti per tiu vorttrezoro. Kompreneble li ne povas legi anglan libron kaj eĉ multe malpli anglan gazeton. Neniu alia lingvo en Eŭropo povas doni tiun avantaĝon al siaj lernantoj, ke oni tiel facile kaj rapide povas ekuzi ĝin en la vivo.

Sed antaŭ ol mi komprenis la jorikan kaj povis esprimi jorike min, pasis kelkaj tagoj. Se mi estus uzinta vortojn kaj vortkombinojn tiel, kiel mi aŭdis kaj postbabilis ilin ekde la tempo de miaj unuaj malsekaj vindoj, neniu sur Jorike, krom la ŝipestro, estus kompreninta min, kaj certe oni ne kredus al mi, ke mi parolas la anglan.

Kiel la jorika angla ekestis, kaj kiel la angla sur aliaj mortulaj ŝipoj ekestis? La lingva konfuzo inter la anoj de diversaj nacioj ve turantaj sur Jorike necesigis komunan lingvon. Ĉar ĉiu, kiu veturas eĉ nur kelkajn semajnojn, lernas kelkajn anglajn vortojn kaj tuj kunprenas aliajn, tial tute per si mem el tio sekvas la uzado de la angla kiel komandolingvo kaj komuna lingvo.

Jen la vorto First-Mate, Unua Oficiro, kiun scias la plej multaj, kaj jen la vorto money*, kiun scias ĉiuj.

* money (angle): mono

Sed nun sekvas la vivanta evoluo, lingva evoluo tia, kia ĝi montriĝis ne nur sur Jorike, sed kia ĝi montriĝas en tutaj popoloj en ĉiuj tempoj.

La vorton mate oni prononcas en la okcidenta Londono tute alie ol en la orienta Londono, kaj la usonanoj prononcas okdek procentojn de la vortoj tute alie ol la angloj, kaj tre multajn ili ankaŭ tute alie skribas kaj uzas en tute malsamaj nociaj kombinoj.

La ĉarpentisto neniam aŭdis la vorton First-Mate en Anglio, sed de svedo, kiu aŭdis la vorton de maristo el la oriento de Londono. Jam la svedo mem ne povis elparoli ĝin ĝuste, krome li aŭdis ĝin en la aĉa Petty-coatlane-Cockney-dialekto*, kiun li devis supozi la ĝusta kaj sole valida prononco, ĉar li aŭdis la vorton ja de anglo. Kiel la vorton nun elparolis la ĉarpentisto, tion oni eble povas imagi. Hispano kunportas la prononcon de la vorto money, dano kunportas coal, nederlandano bread*, polo meal*, franco thunder* kaj germano water*.

* Pettycoat-lane aŭ Cockney dialekto: londona urbodialekto de la laboristoj.
* bread (angle): pano
* meal (angle): manĝo
* thunder (angle): tondro
* water (angle): akvo

La vorto First-Mate trairas ĉiujn fonetikajn evolustadiojn, kiujn homo povas produkti: Feist-Moat, Fuerst Meit, Forst-Miet, Fisst-Meet kaj tiel plu laŭ la nombro de la homoj sur Jorike. Sed post ioma tempo la diversaj prononcaj nuancoj tiel ŝlifas unu la alian, ke ekestas unueca prononcmaniero, en kiu ĉiuj sonnuancoj en malpli intensa formo retroviĝas. Nova alveninto, eĉ se li tute precize scias kiel ĝuste elparoli la vorton, ja eĉ se li estus profesoro de fonetiko en Oxford, devas elparoli ĝin jorike, se li devas porti al iu la ordonon, ke la First-Mate deziras vidi lin, ĉar alikaze la viro tute ne scius pri kio temas. La profesoro post ioma tempo tute ne rimarkus plu, ke li elparolas la vortojn jorike, ĉar li nur tiel aŭdas kaj encerbigas ilin. Se temas pri la vokaloj ne restas multo de la ĝusta prononco, sed de la konsonantoj restas sufiĉe, por tamen kompreni la vorton post plurfoja aŭskultado. Tiel do la lingvo skelete ĉiam restas la angla kaj oni povas transpreni ĝin sur ĉiun alian ŝipon. Se ne estus la presarto, ekzistus tiom da tute memstaraj lingvoj kiom da dialektoj. Se la usonanoj ne havus la saman skriban lingvon kiel la angloj, la lingvo de tiuj du popoloj hodiaŭ tiel malsamus kiel la lingvoj de la nederlandanoj kaj germanoj.

La maristoj, se temas pri lingvo, neniam embarasiĝas. Al kiu ajn bordo ili estas ĵetitaj, ili ĉiam trovas vojon kaj kapablas komprenigi sin. Kaj tiu, kiu povas trasuferi kaj transvivi ŝipon kiel Jorike, tiun nenio plu povas terurigi, por tiu nenio maleblas.

Ĉapitro 36

Stanislav nur de mi kaj de la hejtistoj estis vokata StanislavLavski. Ĉiuj ceteraj, ankaŭ la oficiroj kaj inĝenieroj vokis lin polo, kelkaj polaĉo. La plimulton de la ŝipanaro oni vokis laŭ la nacieco: Hej, hispano aŭ ruso aŭ nederlandano. Kaj tio estis ironia ŝerco de la sorto. Ilia nacio kontestis kaj forpuŝis ilin, sed sur Jorike ilia nacieco estis ilia tuta individueco. Ĉiun, kiun oni intencas dungi por ŝipo, oni kondukas al la konsulo, al la konsulo de tiu ŝtato, sub kies flago la ŝipo veturas. La konsulo devas konfirmi kaj registri la dungon. Li kontrolas la paperojn de la maristo, kaj se la paperoj ne plaĉas al li, li rifuzas la registradon, kaj la viro ne povas dungiĝi. La dungiĝo antaŭ la konsulo devas okazi havene, antaŭ ol la viro komencas la laboron.

Jorike tiumaniere neniam povintus dungi viron, eble eĉ ne inĝenieron kaj oficirojn; ĉar tiu, kiu havis laŭordajn paperojn, laŭ granda arko ĉirkaŭiris Jorike. Jorike fuŝis la plej bonajn paperojn de viro, kaj viro, kiu maldungiĝis sur Jorike, devis veturi dum unu aŭ du jaroj ŝipojn, kiuj trikvarone aŭ duone jorikecas, antaŭ ol li povis montri sin denove ĉe la ŝipestro de honesta ŝipo,

se efektive li sukcesis dungiĝi sur trikvarona Jorike. Eĉ sur tia ŝipo la ŝipestro estis suspektema. “Sur Jorike vi veturis? Kie oni serĉas vin? Do, kiun pekon vi krimis?” Tion diras la ŝipestro.

Kaj la viro diras: “Dungiĝo sur alia ŝipo ne sukcesis al mi, kaj tial mi akceptis Jorike por unu veturo.”

“Mi ne emas al iu kaĉo kun la polico aŭ la konsuloj. Mi vere ne deziras, ke oni diru, ke sur mia ŝipo ili arestis el la ŝipanoj rabmurdiston serĉatan en Buenos Aires,” tion diras la ŝipestro.

“Sed, ŝipestro, kiel vi povas diri tion? Mi estas tute honesta viro.”

“Jes ja. Sed de Jorike. Mi ja ne povas postuli de vi, ke vi antaŭmetu al mi polican ateston pri bona konduto de ĉiu lando de la terglobo, kiu malnovas ne pli ol kvar se majnojn. Jen du ŝilingoj, por bona vespermanĝo, sed dungi vin? Tiun riskon mi prefere ne transprenos. Eble vi sukcesos sur alia ŝipo, jen ja amaso da ili ankras ĉi tie. Iru al la itala tie. Povas esti, ke ili ne tiel severe kontrolas.” La ŝipestro de Jorike povis iri kun neniu el siaj ŝipanoj al la konsulo, verŝajne eĉ ne kun sia Unua Oficiro, kaj mi ne mirus, se li mem ne povus montri sin ĉe la konsulo sen tio, ke la konsulo tuj prenus la aŭskultilon kaj dirus al la ŝipestro: “Bonvolu sidiĝi, kapitano, nur momenton, poste mi estos je via servo.”

Tiujn servojn la ŝipestro eble ne ĝisatendus, sed farus alion, for en la aŭton, supren sur Jorike, la ankron alten kaj forsagite per cent naŭdek kvin kaj fermŝraŭbitaj larmoglandoj.

Jorike kaptis ĉiujn ŝipanojn helpe de la Leĝo pri kazoj de urĝeco. Ili surŝipiĝis, kiam la Blua Petro estis entirita kaj la piloto jam ferdeke troviĝis. Neniu konsulo de la tero en tiu kazo postulus, ke la ŝipestro nun denove haltu kaj iru kun la viro al la konsulo. Tion eĉ multe malpli postulas iu havena instanco. Ja pli frue oni ne povis dungi la viron, ĉar neniu troveblis kaj ĉar oni ne sciis, ke iu maristo drinkis ĝis ebrio kaj elsaltis pobe. Tion oni rimarkis nur tiam, kiam la pilotsignalo estis fajfata, ke la viro ne estas sur la ŝipo.

Malofte sur Jorike iu rivelis sian ĝustan nomon* kaj sian ĝustan naciecon. Same malofte oni eksciis, sub kiu nomo kaj sub kiu nacieco iu dungiĝis. Se novulo alvenis, tiam aŭ la oficiro demandis lin aŭ la inĝeniero aŭ viro, do iu ajn, kiu la unua okupiĝis pri li: “Kiun nomon vi havas?”Al tio la demandito diris: “Mi estas dano.” Tiel li respondis du demandojn kaj de nun oni nomis lin la dano aŭ nur Dano. Meti pliajn demandojn oni opiniis superflua. Oni sciis plej ofte aŭ supozis plej ofte, ke la daneco jam estas mensogo, kaj pliajn mensogojn de la viro oni ne celis. Se vi ne deziras, ke iu mensogu al vi, ne demandu lin.

* Nomoj: B. Traven estis eksperto pri la serĉado de taŭgaj nomoj. En la romano “Troza” li skribas: “Se oni havas nomon, kiu sufiĉe ofte aperas en policaj raportoj, juĝaj dokumentoj kaj prizonulaj listoj, oni, jam el la instinkto de memkonservo, agas certe bone, se oni deskuas la nomon kaj serĉas alian, kiu estas malpli konata kaj malpli eluzita.”

Por pasigi tempon dum iu pigra vespero, kiam ni ne laboris, ĉar ni troviĝis en rodo kun la ŝipo, Stanislav rakontis al mi sian vivon kaj mi la mian al li. Mi rakontis ne mian veran vivon al li, sed nur iun rakonton. Ĉu li rakontis sian veran vivon, aŭ ne, tion mi ne scias. Kiel mi sciu tion? Mi eĉ ne scias, ĉu herbejo estas verda, eble ĝi estigas en miaj okuloj nur iluzion pri verdo.

Sed bonaj kialoj igas min kredi, ke la vivraporto, kiun Stanislav rakontis al mi, estas tute vera, ĉar ĝi tre similas al la rakontoj de ĉiuj vojaĝantoj sur mortulaj ŝipoj.

Lia nomo, kiun mi, kune kun lia tuta rakonto, ne rajtis elbabili sur la ladokesto, estis Stanislav Koslovski. Li estis naskita en Posen kaj tie ĝis la dekkvara jaro frek ventis lernejon. Rakontoj pri indianoj kaj la maro forlogis lin, li fuĝis el la hejmo, venis al Stettin, kaŝis sin tie sur dana fiŝkutro kaj veturis sur ĝi al Fünen. Tie la fiŝistoj trovis lin preskaŭ morta pro frido kaj malsato en sia kutro. Li diris, ke li venis el Danzig, li prunteprenis de la librobindisto, ĉe kiu li kutime aĉetis la marrakontojn, la nomon kaj asertis ekde nun, ke ĝi estas lia nomo. Li rakontis plu, ke li estas orfo, ke la homoj lin adoptintaj,

tiel fie traktis kaj tiom multe batis lin, ke li saltis maren por dronigi sin. Sed ĉar li povas naĝi, li eknaĝis kaj kaŝis sin sur la kutro. Li finis sian rakonton kun larmoj en la okuloj: “Se mi devas reiri al Germanio, mi kunŝnuros miajn manojn kaj piedojn kaj tuj saltos en la maron. Sed al la adoptaj gepatroj mi ne reiros.” La edzinoj de la fiŝistoj ĉiuj kordisŝire larmis pri la malĝoja sorto de la germana knabeto kaj akceptis lin hejme. Ĵurnalojn ili ne legis, kaj certe oni ne skribis en danaj gazetoj, ke la knabo estas serĉata en la tuta Germanio, kaj ke la plej teruraj rakontoj rondiras pri tio, kio al la knabo verŝajne okazis.

Ĉe la fiŝistoj en Fünen li devis multe labori, sed tio plaĉis al li centoble pli bone ol en la stratoj de Posen; kaj se li pensis pri tio, ke oni intencis fari lin metilernanto ĉe tajloro, forlasis lin la lasta emo sendi eĉ signeton al siaj gepatroj, ke li plu vivas. La timo fariĝi tajloro estis pli granda ol la amo al la patro kaj la patrino, kiujn li ne malmulte hatis pro tio, ke ili intencis fari diligentan tajloron el li.

Deksepjara li forlasis la fiŝistojn kun ties benaj deziroj, por iri al Hamburgo kaj dungiĝi je granda veturo. En Hamburgo neniu ŝipo bezonis lin, kaj li laboris kelkajn monatojn ĉe velfaristo. Li registrigis sin laŭregule je sia vera nomo, ricevis sian invalidokarton kaj lasis finfine pretigi por si bonan germanan maristodokumenton.

Poste li komencis la grandajn veturojn sur honestaj germanaj ŝipoj. Tiam li ŝanĝis al nederlanda ŝipo. Kaj tiam sekvis la sanga danco ĉirkaŭ la ora bovideto. Kiam tio komenciĝis, li troviĝis kun la nederlanda ŝipo en Nigra Maro. En la hejmveturo la ŝipo pasis la Bosporon, kie la turkoj kontrolis ĝin, kaj lin kaj plian germanon ili kondukis el la ŝipo, kaj servigis ilin en la turka militfloto, sub alia nomo, ĉar ili ne diris siajn ĝustajn.

Poste venis al Konstantinopolo du germanaj militŝipoj, kiuj antaŭe ankris en itala haveno kaj tie eskapis de la angloj, kiuj embuskis ilin. Stanislav venis nun sur unu el tiuj ŝipoj kaj servis plu sub la turka flago, ĝis li trovis oportunan okazon adiaŭi la turkojn.

Li trovis laboron kiel maristo sur dana ŝipo. La danan ŝipon traserĉis germana submarŝipo, kaj svedo veturanta sur la ŝipo, al kiu li rakontis, ke li ne estas dano, sed germano, perfidis lin al la oficiroj de la submarŝipo. Stanislav sendiĝis al Kiel, kaj tie oni metis lin sub falsa nomo en la germanan militfloton, kie li servis en la artilerio.

En Kiel renkontis lin alia kulio, kun kiu li veturis pli frue sur germana komerca ŝipo. Pro tiu la ĝusta nomo riveliĝis, kaj Stanislav servis nun sub sia ĝusta nomo en la germana militfloto.

Stanislav ĉeestis, kiam proksime de Skagen du interbatalantaj nacioj, la angla kaj la germana, samtempe venkis, kaj la angloj pli da ŝipoj perdis ol la germanoj kaj la germanoj pli ol la angloj. Danaj fiŝistoj en siaj boatoj elfiŝis lin el la maro kaj venigis lin en sian vilaĝon. Ĉar li scipovis rilati kun danaj fiŝistoj, kaj ĉar tie estis frato de tiu virino, kiu en Fünen hejme akceptis lin, la fiŝistoj ne transdonis lin al la dana registaro, sed kaŝis lin kaj fine helpis al li dungiĝi kiel dano sur bona dana ŝipo en Ejsberg, sur kiu Stanislav denove iris sur granda veturo. Ĉifoje li bridis sin kaj ne elbabilis, ke li estas germano, kaj tiel li povis priridi ĉiujn submarŝipojn, anglajn kaj germanajn, se ili venis antaŭ lian vizaĝon.

La registaroj interpaciĝis, la grandaj rabistoj ĉiuj sidiĝis ĉe grasa repaciga bankedo, kaj la laboristoj kaj simplaj homoj en ĉiuj landoj devis pagi la akcidentajn kostojn, la hospitalfakturojn, la entombigajn kostojn kaj la repacigan bankedon. Kompense ili rajtis svingi flagetojn kaj naztukojn al la hejmenrevenantaj armeoj, kiuj “venkis batale”, kaj al la ceteraj armeoj, kiuj “ne estis venkitaj batale”, ili rajtis voki kun muĝanta entuziasmo: Ne ĉagreniĝu pri tio! La venontan fojon! Kaj kiam la laboristoj kaj simplaj homoj ekhavis kapturnojn pro la grandaj sumoj de la pagendaj fakturoj, ĉar la grandaj rabistoj ne gajnis profiton kaj eĉ oferdonis por la karitata helpo, oni kondukis ilin al la tombo de la “nekonata soldato”, kie ili tiel longe staris kaj kie oni tiel longe agitis kaj agitis ilin, ĝis ili kredis je sia pagodevo kaj je la aŭtentikeco de la nekonata soldato. Tie, kie oni ne povis starigi nekonatan soldaton, ĉar oni ne havis iun, oni endormigis la pensadon de la laboristoj per tio, ke oni montris al ili la ponardon en la dorso kaj lasis ilin diveni kaj kvereli pri tio, kiu enpuŝis ĝin.

Tiam venis en Germanio la tempo, kiam alumeto kostis kvindekdu bilionojn da markoj, dume la produktado de tiuj kvindekdu bilionoj da markoj en nebilionaj monbiletoj pli kostis ol trajnvagono plena de alumetoj. Tiutempe la dana kompanio decidis, ke venis la ĝusta tempo por sendi siajn ŝipojn al doko en Hamburgo, por kompleta riparo. La maristojn oni maldungis kaj sendis hejmen. Stanislav venis per la ŝipo al Hamburgo kaj nun tuj estis en sia hejmlando.

Ĉapitro 37

La dana marista libro ne multe valoris. En Danlando tiom da ŝipoj devis ankri, ke espero pri dungiĝo apenaŭ estis. Kaj Stanislav nepre volis rehavi veran maristodokumenton.

Li iris al la maristoficejo*, ĉar li pensis, ke tie li ricevos la dokumenton.

* maristoficejo: Jam en la jaro 1902 la Germana Marista Regularo estis leĝigita. Kun la fondo de marista oficejo, kiu eksterlande estis reprezentata fare de konsulejoj, oni samtempe establis oficejon, kiu decidis pri konfliktoj sur la ŝipoj. Ĉi tie oni skribis kaj disdonis ankaŭ la maristodokumentojn.

“Tiukaze unue alportu ateston de la polico.”

“Mi kunhavas mian malnovan maristodokumenton.”

“Tio estas dana. Ĉi tie ni ne estas en Danlando.” La dana marista libro entenis alian nomon, ne la ĝustan nomon de Stanislav.

Li iris al la polico, diris sian ĝustan nomon kaj petis ateston, por ke li povu ricevi maristodokumenton.

“Ĉu registrita ĉi tie?” oni demandis lin. “Ne. Mi nur hieraŭ alvenis, sur dana ŝipo,” diris Stanislav.

“Tiukaze unue zorgu por tio, ke oni sendu al vi vian naskiĝateston, alikaze ni ne povas doni al vi ateston,” diris la polico.

Stanislav skribis al Posen por ricevi sian naskiĝateston. Li atendis semajnon. La naskiĝatesto ne venis. Li atendis du semajnojn. La naskiĝatesto ne venis.

Nun Stanislav skribis registritan leteron kaj enpakis kvindek bilionojn da markoj por kompensi la kostojn.

Stanislav atendis tri semajnojn. La naskiĝatesto ne venis. Li atendis kvar semajnojn. La naskiĝatesto ne venis. Kial oni zorgu en Pollando pri la naskiĝatesto de viro loĝanta en Germanio? Ili havas aliajn zorgojn. La unua el ili estas Supra Silezio. Kaj jen Danzig. Kaj kiu sciu, kie la naskiĝo estis registrita? En tiu kaĉo ni ne povas trovi la fadenon. Ĉio ĉi ne estas nia afero. La mono, kiun Stanislav portis ĉe si, bela fasko da danaj kronoj, jam delonge estis trans la montoj. Ĉu montoj? Ne, ĝi estis elspezita jam delonge en St. Pauli. En St. Pauli oni konas danajn kronojn kaj estimas ilin, ili preskaŭ estas tiel bonaj kiel dolaroj. “Kion fari, se tie estas la knabinoj? Vi ja ne bone povas rifuzi ilin per mangesto. Tio ja aspektus kvazaŭ vi ne plu ... nu, kaj tiel do la kronoj estis en ...”

“Nur ŝtipkapuloj kaj idiotoj ne manĝas kaj malsatmortas, ĉar la mono mankas,” diris Stanislav, “honesta metio ĉiam nutras viron.”

En la kargostacidomo ja foje kesto falas el varvagono, ĉar la pordo tro facile malfermiĝis. “Necesas nur esti tie, kiam ĝi falas, kaj ne lasi ĝin kuŝi. Jen la tuta sekreto de la afero,” diris Stanislav.

Krome kelkaj sukersakoj foje malfermiĝas en la haveno. “Se vi tie iras kun malplena dorsosako,” diris Stanislav, “kaj tie malligiĝas tia sukero- kaj kafosako tute per si mem, kaj la tuta enhavo ŝutiĝas en vian dorsosakon, tiam vi ja ne demetas la dorsosakon kaj elŝutas la kafon kaj foriras. Tio estus provoko al Dio. Se vi elŝutus la kafon kaj alia vidus tion, li eble eĉ pensus, ke vi ĝin ŝtelis, kaj li denuncus vin.” Ankaŭ salvarsano kaj kokaino estis havigeblaj. “Por la kompatinda suferanta homaro oni devas havi koron, tiun devon vi ne povas preteriri. Vi ne scias kiel fartus vi, se vi bezonus salvarsanon, kaj ne ricevus ĝin. Ne zorgu ĉiam nur por vi mem, pensu foje ankaŭ pri aliaj, se vi volas, ke vi mem bone fartu.”

“Pripensu, Pippip,” Stanislav kompletigis sian rakonton, “ĉiu afero havas sian tempon*. Iam venas la tempo, kiam oni devas diri al si, ke nun oni celu ion alian. Tio estas la eraro, ke la plej multaj ne povas diri ĝustatempe: Sed nun for de la Elinjo*, alie vi ne plu elvenos, kaj la belulino kaptos vin. Kiam tia tempo venis, mi diris al mi, ke mi nun nepre bezonas ŝipon, eĉ se mi devus ŝteli ĝin, ĉar alie mi sidus en la kaptilo.”

* ĉiu afero havas sian tempon: “Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno; estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵojn ...” La Predikanto 3.1-9)
* sed nun for de sur la Elinjo: estas esploristoj, kiuj asertas, ke B. Traven estas la eksteredzeca filo de la germana imperiestro Vilhelmo la Dua kaj ties nobela amatino, de iu certa Elisabeth, kiu havis la kromnomon Ella; la karesnomo Elinjo ankoraŭfoje aperos en ĉapitro 38. Vivraporto de nobla damo, kiu memorigas pri tiu Elisabeth, troviĝas en ĉapitro 33.

Kiam Stanislav ekhavis tiun konvinkon, li iris denove al la polico kaj diris, ke la naskiĝatesto ne alvenis.

“Tiuj malbenitaj polaĉoj,” diris la inspektoro, “tion ili faras pro nura malico. Ni ja ankoraŭ hejtos la inferon por ili, atendu nur ĝis la francoj en Afriko kaj la angloj en Hindio kaj Ĉinio havos la manojn plenaj de tera koto, tiam ni fajfos la marŝon al ili.” Stanislav, kiun la politika konvinko de la inspektoro ne interesis, sed kiu ĝentile aŭskultis, kapjesis kaj la pugnon sur la tablon draŝis, diris: “De kie mi nun ricevos mian maristodokumenton, sinjoro inspektoro?”

“Vi jam foje loĝis en Hamburgo, ĉu ne?”

“Kompreneble. Antaŭ la milito.”

“Dum longa tempo?”

“Pli ol ses monatojn.”

“Ĉu registrita ĉi tie?”

“Klare.”

“En kiu kvartalo?”

“En tiu ĉi kvartalo. En tiu ĉi policejo.”

“Do iru rapide al la ĉefa registrejo kaj diru, ke ili donu al vi registran konfirmilon. Poste revenu kun ĝi ĉi tien, kaj kunportu du aŭ tri fotojn, por ke mi povu stampi ilin.”

Stanislav ricevis la konfirmilon kaj rapidis reen al la inspektoro. La inspektoro diris: “La konfirmilo estas en ordo, sed se mi nur klare scius, ke vi vere estas tiu, kiu estas menciita en tiu konfirmilo?”

“Tion mi povas pruvi. Mi povas konduki al ĉi tie la velfariston Andresen, ĉe kiu mi laboris. Sed tie staras ja serĝento, kiu eble ankoraŭ konas min.”

“Mi? Koni vin?” demandis la serĝento.

“Jes, al vi mi dankas naŭmarkan disciplinan punon, kiujn vi kroĉis al mi, pro pugnokverelo. Tiam vi havis ankoraŭ barbeton kiel Chaplin, kiun vi forrazis,” diris Stanislav.

“Jeees! Nun mi rememoras vin. Pravas, vi laboris ĉe tiu Andresen. Ni ja ankaŭ havis la problemon kun vi. Posen serĉis vin, ĉar vi kiel knabo forkuris de hejme. Ni fine lasis vin ĉi tie, ĉar vi ĉi tie honeste laboris.”

“Tiukaze tio estas ja en ordo,” diris nun la inspektoro. “Nun mi povas doni al vi la ateston kaj stampi la fotojn.” La venontan tagon Stanislav iris kun la atesto al la oficejo.

“La atesto estas en ordo. La inspektoro konfirmas, ke li konas vin persone. Sed. Sed la regnan ŝtatanecon ni ankoraŭ pridubas. Jen estas skribite, ke vi havas la germanan regnan ŝtatanecon. Tion vi devas pruvi al ni.” Tion oni diris al li en la oficejo.

“Mi ja servis en la Imperiestra Militfloto kaj oni vundis min ĉe Skagerrak.” La oficisto suprenlevis la brovojn kaj faris geston, kvazaŭ de tio, kion li nun diros, dependas la plua ekzisto de la terglobo. “Kiam vi servis en la I. M. kaj vundiĝis ĉe Skagerrak, kie ni sufiĉe draste tradraŝis tiujn hipokritajn hundojn, tiam vi estis germana regnano. Tion ni ne pridubas. Sed ĉu vi ankoraŭ nun estas ŝtatano de Germanio, tion vi devos pruvi. Tiom longe, kiom vi ne povas pruvi tion, ni ne povas pretigi por vi maristan dokumenton.”

“Kien mi iru en tiu kazo?”

“Jen vi devas iri al la polica prezidejo. Al la sekcio por ŝtataneco.”

Ĉapitro 38

Stanislav tamen devis reiri al sia honesta metio, por ke li ne mortu pro malsato. Alia eblo ne restis. Ne estis lia kulpo. Eĉ la plej modesta laboro ne haveblis. Ĉiuj suĉis je la senlaborula mono.

Stanislav ne provis ricevi ĝin. Li preferis la honestan metion.

“Tio tiel premas la animon, se oni staradas inter sen laboruloj kaj tie devas atendi en vico dekdu horojn pro la ridindaj sumetoj, kaj se oni ĉiutage devas iri tien. Tial mi prefere nokte kaŝas min sur la strato aŭ atentas, ĉu jukas al iu la monujo,” diris Stanislav. “Mia kulpo tio ne estas. Se ili estus donintaj maristan libron al mi, kiam mi petis ĝin unuafoje, mi delonge estus for. Iun keston mi ja estus trovinta.” En la polica prezidejo oni demandis lin: “Ĉu vi naskiĝis en Posen?”

“Jes.”

“Naskiĝateston?”

“Jen la kvitanco por la registrita letero. Ili ne sendas ĝin.”

“La konfirmilo de la inspektoro en via kvartalo sufiĉas al mi. Temas nur pri la ŝtataneco. Ĉu vi opciis por Germanio?”

“Ĉu mi kion faris?”

“Ĉu vi opciis por Germanio? Ĉu vi, kiam ni devis transdoni la polajn provincojn, persone protokoligis antaŭ germana rajtigita instanco la deklaron, ke vi volas daŭrigi la germanan ŝtatanecon?”

“Ne,” diris Stanislav. “Tion mi ne faris. Mi tute ne sciis, ke mi devas fari tion. Mi kredis, ke mi, kiel germano, kiu ne ŝanĝas la ŝtatanecon, estas germano por ĉiam. Mi estis ja en la I. M. kaj kunbatalis ĉe Skagerrak.”

“Tiam vi estis germano. Tiam la provinco Posen ankoraŭ apartenis al Germanio. Kie vi do estis, kiam la homoj devis opcii?”

“Mi veturis sur ŝipo, sur la maro.”

“Tiukaze vi devintus iri al germana konsulo por protokoligi tie vian opcion.”

“Sed mi ja nenion sciis pri tio,” diris Stanislav. “Se oni veturas sur la maro kaj faras sian malbenitan ege streĉan laboron, ne estas tempo por pensi pri tiaj stultaĵoj.”

“Ĉu do via kapitano diris al vi nenion?”

“Mi veturis sur dana ŝipo.”

La oficisto meditis kelkan tempon kaj tiam diris: “Jen vi estas sen ŝanco. Ĉu vi havas proprietaĵon? Ĉu vi havas bienon aŭ domon?”

“Ne, mi estas maristo.”

“Nu, kiel mi jam diris, estas nenio plu farebla. Ĉiuj limdatoj, eĉ la limdatoj por malfruiĝintoj pasis. Kaj vi eĉ ne povas pretendi, ke iu neinfluebla cirkonstanco malhelpis vin opcii. Vi ne estis ŝiprompulo en iu lando, kiu situas ekstere de la kutima trafiko. Vi ĉiam povis viziti germanan konsulon aŭ konsulon de alia ŝtato, kiu havis la rajton reprezenti nin. La ordonon por la opcio oni anoncis en la tuta mondo, kaj tio okazis plurfoje.”

“Ni ne havas la eblon legi ĵurnalojn. Germanajn oni ne vidas kaj aliajn oni ne komprenas. Kaj se oni vere foje ricevas ĵurnalon, la ordono ne enestas, ĉar ĝi ja ne en ĉiu numero aperas.”

“Mi povas fari nenion, Koslovski. Mi tre bedaŭras. Mi ja volonte helpus al vi. Sed mi ne havas la kompetentojn. Vi povus turni vin ankoraŭ al la ministerio. Sed tio daŭrus longe, kaj ĉu vi sukcesus, tion mi tre pridubas. La poloj neniel helpas nin. Kial ni do elbalau iliajn ĉambrojn? Eble eĉ ankoraŭ okazos, ke ili deportos ĉiun el Pollando, kiu opciis por Germanio, kaj tiam ankaŭ ni kompreneble faros la samon.” Ĉie oni rakontis al la kompatinda Stanislav politikajn opiniojn anstataŭ efektive helpi. Se iu oficisto ne volas helpi al iu, jen li diras, ke li tre dezirus helpi, sed ke li havas nek la povon nek la kompetentojn.

Sed, se oni parolas laŭte al oficisto aŭ mediteme rigardas lin, oni devas iri en prizonon pro ofendo al ŝtata oficisto kaj pro rezisto kontraŭ la ŝtata regpovo. En tiu kazo li estas subite mem la ŝtato, provizita per ĉiuj kompetentoj kaj ĉiuj povoj. Lia frato diras la verdikton, kaj lia alia frato metas vin en la ĉelon aŭ batas vin per la bastono sur la kranion. Kiun valoron havas la ŝtato, se ĝi ne povas helpi al vi, se vi bezonas ĝin? “Mi povas doni al vi nur la jenan konsilon, Koslovski,” diris la oficisto, dum li lasis knari la seĝon, “iru al la pola konsulo. Vi estas polo. La pola konsulo devas pretigi por vi polan pasporton. Tio estas lia devo. Vi estas naskita en Posen. Se vi havos la polan pasporton, tiam ni povos fari escepton kaj doni al vi germanan maristan libron, ĉar vi loĝas en tiu ĉi loko kaj jam pli frue loĝis ĉi tie. Tio estas ĉio, kion mi povas konsili.” Stanislav iris la postan tagon al la pola konsulo.

“Vi estas naskita en Posen, ĉu?”

“Jes. Miaj gepatroj ankoraŭ loĝas tie.”

“Ĉu vi loĝis en Posen aŭ en iu el la provincoj, kiujn Germanio, Ruslando aŭ Aŭstrio devis cedi, en la tempo de la transdonoj?”

“Ne.”

“Ankaŭ ne inter mil naŭcent dekdu kaj la tago de la transdono?”

“Ne, mi veturis surmare.”

“Kion vi faris kaj kie vi veturis, tion mi ne volas scii jam nun.”

Stanislav, jen la ĝusta tempo por tiri lin trans la tablon.”

“Tion mi scias, Pippip, sed antaŭe mi ja volis havi la pasporton, poste mi ja estus boksinta lian nazon, horon antaŭ la ekveturo de la ŝipo.”

“Ĉu vi en Pollando, ĉe pola instanco rajtigita por tio, ene de la fiksita tempo kaj persone protokoligis, ke vi plu volas esti polo?”

“Sed mi jam diris al vi, ke mi ne estis en Posen aŭ en Okcidenta Prusujo dum la lastaj jaroj.”

“Tio ne estas respondo al mia klara demando. Ĉu jes, ĉu ne?”

“Ne.”

“Ĉu vi antaŭ laŭleĝe enoficigita pola konsulo en ekstera lando, kiu eksplicite ricevis la kompetenton akcepti tiajn voldeklarojn, persone protokoligis, ke vi volas esti plu pola ŝtatano?”

“Ne.”

“Kial vi do venis ĉi tien? Vi estas germano. Foriĝu al la germanaj instancoj kaj neniam plu molestu nin.”

Stanislav tion rakontis ne kolere, sed iom malĝoje, ĉar li, pro alispecaj kaŭzoj ne povis diri sian opinion al la konsulo laŭ la deca maniero de maristo.

“Tio estas ja interesa,” mi diris, “kion tiuj novaj ŝtatoj permesas al si. Pli ol oni supozus. Ili ankoraŭ atingos multon. Konsideru nur foje, kiel multe Usono jam atingis en tiu rilato kaj kiel streĉe ili sklavlaboraĉas, por eĉ multe pli atingi kaj por ke ili superu je mucideco kaj mensa limigiteco la plej mucidan kaj polvokovritan prusan imperiestran oficistan cerbeton. Iru al Germanio aŭ al Pollando aŭ al Anglio kaj helpu vian Elinjon el la pomosaŭco per ruĝvino kaj cinamo kaj kariofiloj, jen vi tuj kaptus tutan jaron, sen iu ‘sed’ kaj ‘tamen’. La ŝtato ne perdu homon. Sed, se vi plenkreskiĝis, neniu volas havi vin. Vi ja ne havas proprietaĵon, ne bienon, ne domon. La ŝtatoj elspezas milionojn da dolaroj, milfoje prelegas, faras filmojn kaj presas librojn, por ke la junuloj ne iru en Fremdulan Legion. Sed se junulo venas kaj ne havas pasporton, ili piedtretas lin sur la pugon. Tiel li devas iri en Fremdulan Legion, aŭ multe pli terure, sur mortulan ŝipon. La popolo, kiu la unua nuligos la pasportojn kaj ree enkondukos kondiĉojn kiel antaŭ la Liberiga Milito, kiu damaĝis al neniu kaj faciligus la vivon por ĉiuj, tiu popolo, kiu la unua entreprenos tiun paŝon, redonos la vivon al la mortuloj de la mortulaj ŝipoj kaj fuŝos la plezuron al la posedantoj.”

“Eblas,” diris Stanislav. “Sed de Jorike neniu povas foriri. Ne en la nuna tempo. Oni havas nur unu perspektivon, tio estas, ke ĝi sinkus al la fundo, kaj oni mem ne kunsinkas. Sed tiel certa ankaŭ tio ne estas. Povas facile okazi, ke oni fine alvenus sur alia Jorike.” Stanislav iris nun denove al la polica prezidejo. Al la sekcio por ŝtataneco.

“La pola konsulo ne akceptas min.”

“Tio antaŭvideblis. Kion ni nun faru, Koslovski? Vi ja devas havi paperojn, alie neniu ŝipo dungos vin.”

“Certe, sinjoro komisaro.”

“Bone, mi donas al vi ateston, iru do kun ĝi morgaŭ matene je la deka al la pasportoficejo. Ĝi troviĝas ĉi tie, en la ĉambro tricent tridek kvar. Tie vi ricevos pasporton. Kun tiu pasporto vi poste ricevos maristan dokumenton.” Stanislav ĝojis, kaj la germanoj pruvis, ke ili estas homoj, kiuj malpli ol ĉiuj aliaj meritas la nomon burokratoj. Li iris al la pasportoficejo, transdonis sian ateston kaj siajn fotojn, subskribis sian belan pasporton, pagis kvardek trilionojn da markoj kaj ricevis sian pasporton.

En la pasporto ĉio estis en ordo. Estis bona papero. Stanislav neniam en sia tuta vivo havis tian bonan paperon. Kun tiu pasporto li povintus veturi rekte ĝis Nov-Jorko. Eĉ Ellis Island* li ne devintus trapasi.

* Ellis Island (angle): ‘La insulo de Ellis’ en Nov-Jorko, la ‘ora pordo’ estis la sojlo por multaj enmigremuloj en la jaroj de 1892 ĝis 1932. Hodiaŭ ĝi estas Nacia Monumento. La muzeo sur Ellis Island montras multajn trezorojn kaj objektojn el tiu tempo.

“Ĉio en ordo, la nomo, la naskiĝdato, la profesio, la naskiĝloko. Sed kio tio estas? ‘Sensŝtata’. Ne gravas, mi ne bezonas. Mi ricevos maristodokumenton. Kaj tio, kion tio signifas? ‘Valida nur enlande’. Verŝajne la oficistoj pensas, ke oni veturas vaporŝipojn ankaŭ sur la erikejo de Lüneburg aŭ, ke mi volas remi sur transportŝipoj de Elbo.” Plia tago pasis, kaj Stanislav troviĝas en la maristoficejo.

“Maristan dokumenton? Tion ni ne povas pretigi por vi. Vi ja ne havas ŝtatanecon. Kaj la ŝtataneco, la rajto je hejmlando estas la plej grava afero por marista dokumento, por la ceteraj aferoj sufiĉas ankaŭ la invalidokarto.”

“Kiel mi tiukaze dungiĝu sur ŝipo? Diru tion.” Stanislav estis je la fino de sia saĝo.

“Vi ja havas pasporton, per ĝi vi povas dungiĝi sur ĉiu ŝipo. La pasporto montras ja, kiu vi estas, kio vi estas, kaj ke vi loĝas ĉi tie en Hamburgo. Vi estas ja viro lerta kaj marsperta, do estos infanludo por vi dungiĝi sur ŝipo. Sur ĉiu eksterlanda ŝipo vi povus dungiĝi je pli alta salajro ol sur germanaj ŝipoj, pro la valorfalo de la marko.”

Stanislav sukcesis dungiĝi sur ŝipo. Sur bela nederlanda. Bona salajro. Kiam la dungomastro vidis la pasporton, li diris: “Ĝi ja noblas.” Kaj kiam la ŝipestro vidis la pasporton, li diris: “Bonaj paperoj, tion mi ŝatas; ni iru nun al la konsulo por dungi kaj registrigi vin, por la lego de la aktoj.” La konsulo registris kaj enskribis la nomon Stanislav Koslovski.

Tiam li diris: “Maristan dokumenton?”

Kaj Stanislav respondis: “Pasporton.”

“Same tiel bone,” la konsulo rediris.

“La pasporto estas nova, de la ĉitiea prezidejo, pretigita antaŭ du tagoj. Ĉio estas en ordo. La viro estas ĝusta.” Tion diris la ŝipestro kaj bruligis cigaron.

La konsulo prenis la pasporton, foliumis en ĝi, plaĉe kapjesis, ĉar ĝi estis majstroverko de bone lubrikita burokratio. Tiajn aĵojn ŝatas la konsulo.

Subite li ĉesis foliumi kaj glaciiĝis.

“Mi ne povas dungi vin.”

“Kion?” vokis Stanislav.

“Kion?” vokis la ŝipestro kaj mirigite lasis fali la alumetskatolon.

“Mi ne dungos lin,” diris la konsulo. “Sed kial ne? Mi ja persone konas la oficiston de la prezidejo, kiu subskribis.” La kapitano senpacienciĝis. “La pasporto estas certe sen manko. Sed mi ne povas dungi lin. Li ja ne havas ŝtatanecon,” ekscitiĝis la konsulo.

“Tio min absolute ne interesas,” la ŝipestro diris je tio. “Mi volas havi la viron, mia Unua konas lin, kaj la ŝipoj, kiujn la viro veturis, estas la plej bonaj referencoj. Tiajn virojn mi volas havi ĉirkaŭ mi.” La konsulo frape fermis la pasportlibreton kaj klakadis per ĝi sian maldekstran manplaton.

Li diris nun: “Vi nepre volas havi tiun viron, sinjoro kapitano, ĉu? Ĉu vi volas adopti lin?”

“Sensencaĵo!” bojis la ŝipestro.

“Ĉu vi persone transprenas la respondecon liberiĝi de li, se necesos?”

“Mi ne komprenas,” grumblis la ŝipestro.

“Tiu viro en neniu lando rajtas albordiĝi. Li ne povas forlasi la ŝipon, dum la ŝipo estas en haveno. Se la ŝipo forveturus kaj oni kaptus lin, la kompanio aŭ vi, kapitano, havus la devon konduki lin el la lando. Kien vi volas konduki lin?!”

“Li ja ĉiam ajn povas reveni ĉi tien al Hamburgo,” diris la ŝipestro.

“Povas. Povas. Ne, li ne povas. Germanio rajtas rifuzi lin kaj lin transdonas al la kompanio aŭ al vi. Germanio ne plu devas reakcepti lin, tuj kiam li transpaŝos la limon. Jen vojo por li. Li povas havigi al si ateston, ke li kiam ajn rajtas reveni al Hamburgo aŭ Germanio, kaj, ke li rajtas loĝi ĉi tie. Sed tian ateston nur la ministerio rajtas pretigi, kaj la ministerio sen neceso apenaŭ faros tion, ĉar tiu atesto estas egalvalora al la germana ŝtataneco. Kaj tiam ni troviĝas denove je la komenco. Se li povus ricevi ŝtatanecon, li havus ĝin, li estas ja germano, naskita en Posen. Sed nek Germanio nek Pollando agnoskas lin. Nur se vi aŭ via kompanio plene transprenus la respondecon por la viro ...”

“Ja kiel mi faru tion?” la kapitano vokis malvole.

“En tiu kazo mi ne povas dungi la viron,” la konsulo diris trankvile, elstrekis la nomon el la libro kaj donis al Stanislav la pasporton.

“Aŭskultu,” la ŝipestro ankoraŭfoje turnis sin kaj diris al la konsulo, “aŭskultu, ĉu vi eble tamen povus fari escepton? Mi volonte volus havi la viron. Li estas bonega rudristo.”

“Mi bedaŭras, kapitano, sed por tio miaj kompetentoj ne sufiĉas. Mi devas agi laŭ la direktivoj. Mi estas nur servisto.” La konsulo levis la ŝultrojn ĝis la oreloj, kiam li diris tion, liaj brakoj samtempe leviĝis, kaj la antaŭbrakoj pendis perpendikulare kaj pendolis de la kubutoj. Tio aspektis, kvazaŭ oni senplumigis lin kaj stucis liajn flugilojn.

“Malbenita feko, damnita!” la ŝipestro kriis, ĵetis sian cigaron kolere sur la plankon, tretadis ĝin kiel freneziĝinto, iris al la pordo kaj krake fermĵetis ĝin.

Ekstere sur la koridoro staris Stanislav. “Kion mi nun faru kun vi, amiko,” diris la olda ŝipestro. “Mi ja tiel volonte kunprenus vin. Sed nun mi eĉ ne povus dungi vin per la leĝo de urĝeco, ĉar la konsulo konas vian nomon. Jen du guldenoj, pasigu plezuran vesperon. Mi nun devas rigardi pro alia rudristo.” La ŝipestro kaj la bela nederlanda ŝipo malaperis.

Ĉapitro 39

Sed ŝipon Stanislav nepre bezonis. “Honesta metio estas tute bona, por certa tempo. Sed ne tro longe. Iu kesto aŭ iu sako, tio damaĝas neniun. Tio estas ripetiĝantaj kostoj en granda domo. Kesto povas ankaŭ disrompiĝi, se oni kargas ĝin. Sed la ĝojo pri la honesta metio baldaŭ perdiĝas.” Mi diris nenion kaj lasis trankvile paroli lin.

“Jes, la ĝojo perdiĝas,” Stanislav daŭrigis, “iam vi komencas senti, ke vi vivas je la kostoj de aliaj. Dum certa tempo estas en ordo, sed tiam naŭzas vin, ke vi devas vivi je la kostoj de aliaj. Vi volas fari ion, krei ion. Vi volas vidi kiel la afero funkcias, kiun vi faras. Ja Pippip, stari ĉe la rudro en ŝtorma vetero, kaj teni la kurson ... Tio estas tasko! Kompare al ĝi la tuta honesta metio estas nenio. Fulmotondro kaj diablo, eĉ malpli ol nenio! Vi do staras kaj staras kaj la kesto volas ruliĝi kaj elsalti el la kurso. Sed vi bridas ĝin. Vidu, tiel.” Stanislav kaptis min je la zono. Li provis min turni, kvazaŭ li havus la rudron en la mano.

“Hej, mi ne estas rudro, delasu de mi!”

“Kaj tiam, se vi eltenas en la ŝtormo, kaj la rudro deglitas eĉ ne kvaronan rumbon, Pippip, mi diras al vi, jen vi povus krii kaj tumulti pro plezuro, ĉar vi tiel povas teni la gigantan keston, tiel, ke ĝi devas fari laŭ via volo, kiel juna ŝafido blanka kiel neĝo. Kaj se tiam la Unua aŭ eĉ la ŝipestro rigardas al la ventkompaso kaj diras: ‘Kosĉjo, amiko, vi brile tenas la kurson, bonega laboro, mi mem ne povus fari tion pli bone. Tiel ni tenos la belulinon en la ĝusta tempo! Tiele!’ Jes Pippip, jen via koro tiel ridas, ke vi tuj povus eklarmi kaj ekhurli ĝis la akvo gutas laŭ la vangoj, pro pura plezuro. Ĉu vi nun komprenas? Tion la honesta metio ne kaj neniam ebligas. Vi ja ridas, se vi fiŝis predon, sed vi ne ridas tiom, vi ridas pli hipokrite kaj dume vi ĉiam turniĝas por vidi, ĉu jam iu persekutas vin.”

“Dikajn kestojn mi ja ne rudris ĝis nun, sed jam malgrandajn, kaj mi pensas, ke vi pravas,” mi diris. “Sed, se vi farbas ion, vi sentas la samon. Se verda aŭ bruna linio bele kaj delikate sukcesas al vi, sen fari superfluajn makulojn kaj sen elgliti el la linio, vi sentas la saman ĝojon.”

Stanislav silentis dum iom da tempo, kraĉis trans la balustradon, ŝovis plian dikan cigaron inter la dentojn, kiun li aĉetis antaŭ tridek minutoj de komercisto alreminta en boato, kaj diris: “Vi eble ridos. Ŝoveli karbojn, se oni estas sperta rudristo, kaj pli bona rudristo ol tiuj rabistoj ĉi tie, tio ja eble estas honto. Sed tamen ne. Ankaŭ tio povas ĝojigi. Sur tia kesto ĉio gravas. Se oni ne ŝovelas karbojn, la hejtisto ne povas teni la vaporpremon, kaj se li ne tenas la premon, la kesto staras kiel ramo en argilo. Kaj se vi foje ĵetas fulmrapide ĉirkaŭ kvincent ŝovelplenojn sen interrompo el la distanco de dek paŝoj tra la ŝaktluko kaj amasigas krake tian provizon, ke la hejtisto preskaŭ ne povas moviĝi, nur por observi, kion vi povas atingi, se vi foje streĉas la muskolojn, kaj poste rigardas la monton, kiun vi amasigis, ankaŭ tiam la koro ridas en via brusto. Vi efektive povus ŝmace kisi la monton pro plezuro, se ĝi tie tiel dike amasigite kuŝas kaj algapas vin tiel mire, ĉar ĝi troviĝis ja antaŭ momento ankoraŭ en iu supra holdo kaj nun subite ĉi tie antaŭ la kaldronegoj. Jes ja, kompare al laboro, kompare al ĝusta laboro, vi povas forgesi eĉ la plej belan honestan metion.”

“Kaj kial oni praktikas la honestan metion? Ĉar oni ne havas laboron, ĉar oni ne ricevas laboron. Vi ja devas fari ion, vi ja ne povus kuŝi dum la tuta tago en la lito aŭ vagi en la stratoj, vi ja tute konfuziĝus en la kapo.”

“Nu, kaj kio sekvis, kiam la nederlanda ŝipo forveturis sen vi?” mi demandis.

“Laboron mi nepre bezonis, kaj ŝipon mi bezonis, ĉar alie mi estus freneziĝinta. La bonan pasporton, la fajnan paperon mi vendis por dolaroj. Tiam denove krevis sako, kaj mi havis kelkajn arĝentajn monerojn en la mano. Kun kelkaj danaj fiŝistoj mi faris sukan negocon per alkoholaĵoj, kiun mi pilotis tra la doganzono, nu, kaj tiam mi havis sufiĉe da mono. Mi tuj sidiĝis en trajnon kaj ek al Emmerich. Mi glate travenis. Sed post la limo, kiam mi volis aĉeti bileton al Amsterdamo, ili kaptas min, kaj nokte ili kondukis min al la limo kaj ŝovis min al la alia flanko.”

“Kion?” mi demandis. “Vi ja ne eble volas diri, ke la nederlandanoj nokte kondukas homojn trans la limon, tute kaŝe, ĉu?” Mi volis aŭskulti, kion Stanislav travivis.

“Ili? Ili?” Stanislav diris kaj ŝovis sian kapon pli antaŭen kaj fiksnajlis min per siaj okuloj. “Ili faras eĉ tute aliajn aferojn. Nokte ĉe la landlimoj okazas la plej vigla interŝanĝa negoco de homoj. La germanoj puŝas siajn maloportunajn eksterlandanojn kaj bolŝevistojn trans la nederlandan, belgan, francan kaj danan limojn, kaj tion ankaŭ la nederlandanoj, la belgoj, la francoj kaj la danoj faras. Mi certas, ke la svisoj, la ĉeĥoj kaj poloj tion tute same faras.”

Mi kapneis kaj diris: “Tion mi ne kredas. Tio estas tute neleĝa.”

“Sed ili faras. Ili ja faris tion al mi, kaj mi renkontis ĉe la limo kaj en Nederlando kelkdek homojn, al kiuj oni faris tion de ĉiuj flankoj.”

“Ja kion alian ili faru? Mortbati kaj enfosi tiujn homojn ili ja ne povas. Ili ja ne krimis ion. Ili nur ne havas pasporton kaj ne povas ricevi pasporton, ĉar ili ne naskiĝis aŭ ne opciis. Ĉiu lando provas liberiĝi de siaj senpasportuloj kaj senŝtatanoj, ĉar tiuj personoj ĉiam denove kaŭzas problemojn. Se oni forigus la pasportojn, ankaŭ tiu varkontrabando finiĝus. Do, ĉu vi kredas, aŭ ne, min ili traktis tiel.”

Sed Stanislav ne lasis sin timigi, nek per la minacita labordomo nek per la minacita prizono, nek per la minaco internigejo. Tuj en la sama nokto li denove trans iris al Nederlando, faris ĝin pli inteligente kaj venis ĝis Amsterdamo. Li dungiĝis sur itala ŝipo, kiu estis tute hontinda mortula ŝipo, kaj veturis per ĝi ĝis Ĝenovo. Tie li elsaltis pobe, denove dungiĝis sur mortula ŝipo, ĉifo je sur tia mortula ŝipo, kiu tuj faris kadavrojn, kaj veturis kun ĝi sur rifon. Li kaj kelkaj aliaj transvivis. Petante almozojn, li vagadis ĝis alia haveno. Kaj post plia mortula ŝipo, sur kiu li devis fuĝi pro terure brutala pugnobatalo, li alvenis sur Jorike.

Kie li restos? Kie mi restos? Kie ĉiuj mortuloj iutage restos? Sur rifo. Pli aŭ malpli frue. Iam okazos. Oni ne povas veturi mortulajn ŝipojn eterne. Iutage oni tamen devos pagi tiujn veturojn, eĉ se oni havus mi ne scias kiom da feliĉo. Kaj ĉiufoje oni devas reiri sur mortulan ŝipon. Alia vojo ne plu eblas. La firma tero estas ĉirkaŭata per netransgrimpebla muro, pundomo por tiuj interne, mortula ŝipo aŭ Fremdula Legio por tiuj ekstere. Estas la sola libero, kiun ŝtato, kiu volas kaj devas disvolviĝi ĝis la ekstremo de sia senco, povas proponi al la individuo, kiu ne povas esti numerita, se la ŝtato ne volas murdi lin per fridsanga gesto. Tiun fridsangan geston la ŝtato ankoraŭ devos uzi. Ĝis nun Cezaro Kapitalismo ankoraŭ ne havas esencan intereson je tia murdo, ĉar li ankoraŭ povas uzi la rubaĵon ĵetatan trans la pri zonmurojn. Kaj Cezaro Kapitalismo delasas de nenio, se ĝi ankoraŭ promesas profiton. Ankaŭ la rubaĵo, ĵetita de la ŝtatoj trans la murojn, havas ankoraŭ valoron kaj enspezigas bonajn profitojn, kiujn rifuzi estus peko, nepardonebla peko.

“En la litbenko super mi,” mi diris iutage al Stanislav, “jen iu mizere mortis, oni rakontis al mi. Ĉu vi scias ion pri tio, Lavski?”

“Kompreneble, mi scias tion. Se tiel diri, ni ja estis fratoj. Li estis germano, venis el Mulhaŭzo en Alzaco. Lian ĝustan nomon mi ne scias. Tiu cetere ne interesas min.”

“Li diris, ke li nomiĝas Paul. Oni vokis lin ‘franco’ aŭ pli bone ‘French’. Li estis subhejtisto. En iu nokto, sidante kun mi en poba kajuto, li rakontis al mi, plorante kiel knabeto, kion li travivis.”

“Paul estis naskita en Alzaco kaj lernis la metion de kuproforĝisto, se mi ne eraras, en Strasburgo aŭ en Metz. Mi ne plu scias tion precize, ĉar li menciis ĝin nur preterire.”

“Li tiam migris al Francio kaj Italio. En Italio li troviĝis en internigejo, kiam la kaĉo tie komenciĝis — sed atentu momenton, estis alie. Li estis en Svislando, kiam la milito ekis, li ne havis monon, oni transŝovis lin al Germanio kaj tie lin metis en la armeon. Tiam, je patrolado la italoj arestis lin. Li fuĝis, ŝtelis civilajn vestaĵojn, en fosis siajn grizajn malnovajn ĉifonojn kaj vagis en la sudo kaj mezo de Italio. Li ja konis la regionojn, ĉar li jam laboris tie.”

“Fine ili kaptis lin. Ke li estis fuĝinta militkaptito, oni ne sciis, oni opiniis lin germano, kiu tie vagadis la tutan tempon, kaj tial oni metis lin en internigejon por civilkaptitoj. Tiel la rakonto estis.”

“Antaŭ ol la civilkaptitoj estis interŝanĝitaj, li jam denove eskapis kaj migris norden tra Svislando. Oni trans limigis lin al Germanio, kaj tie li laboris en bierfarejo. Poste li envolviĝis en revoluciaj aferoj, oni arestis kaj deportis lin, ĉar li estis franco. La francoj ne akceptis lin, ĉar li jam eterne forestis de Mulhaŭzo kaj opciis nek por Francio nek por Germanio. Kial laboristo zorgu pri tiaj stultaĵoj? Kiel laboristo oni devas pensi kaj zorgi pri aliaj aferoj, precipe, se oni ne havas laboron kaj devas kuri kiel frenezulo, por havigi al si almenaŭ ion manĝeblan por la stomako.”

“Sed pro la bolŝevismaj aferoj, kiujn li tute ne komprenis, oni pelis lin el la lando. Oni lasis al li ĝis du tagoj por malaperi, je minaco de ses monatoj en labordomo. Se li elvenus el la labordomo, li denove ricevus du tagojn, kaj se li ne foriĝus en tiu tempo, atendus lin ankoraŭfoje labordomo aŭ prizono aŭ internigejo. Labordomon ili ja ne plu havas, aŭ tiuj domoj havas nun alian nomon, li diris al mi. Sed anstataŭ tio ili havas similajn instituciojn. Tiuj uloj trovas ĉiufoje novan ĉikanon, se ili brue ĉesigas malnovan pro iuj kaŭzoj. Kion tiaj uloj scias pri homaj motivoj? Por ili ekzistas nur krimuloj kaj nekrimuloj. Kiu ne povas pruvi, ke li tute certe ne estas krimulo, estas krimulo.”

“Sekve li devis forlasi la landon. Jam ses fojojn li vizitis la francan konsulon, sed tiu volis scii nenion pri li, elĵetis lin kaj malpermesis al li la eniron en la konsulejon.”

“Paul migris nun al Luksemburgio, li majstris la landlimojn kaj venis al Francio. Kiam ili kaptis lin, diris tiu azeno, ke li estas franco. Alian eblon li ja ne havis. Oni esploris lian kazon kaj eltrovis, ke li tiel neleĝe volis trompe akiri la francan ŝtatanecon. Tio estas granda krimo. Suka rompŝtelo kompare kun tio estas bagatelo. Ili estus ŝarĝintaj lin per kelkaj jaroj.”

“Nu, koncize kaj precize, oni prezentis musotruon al li, por ke li povu elturni sin. Dungiĝo ĉe la Fremdula Legio. Tiel li ja povus perlabori al si dekonon de la franca ŝtataneco, se li eltenus tion.”

“Sed li ne eltenis ĝin kaj devis fuĝi. Kiel li rakontis al mi, estas ja tiel, se oni fuĝas kvazaŭ leporo. Kien iri? Transen al la hispana teritorio? Bone, se nur la vojo ne estus tiel longa. Sed tiam venas marokanoj, kiuj volas enspezi la kaptopremion. Oni ja ne vidas tion je iliaj nazpintoj, kiam oni petas kiel almozon de ili kelkajn daktilojn aŭ gluton da akvo. Kaj reveni kiel dizertinto? Tiukaze prefere esti morte trapikita per pintigita lignopeco.”

“Tiam vi iam renkontas marokanojn, kiuj forprenas de vi la ĉemizon kaj lasas vin kuŝi sub la ardanta suno kaj en la sablo.”

“Tiam vi renkontas kelkajn, kiuj ne elrabas, sed kiuj mortbatas aŭ ĝismorte turmentas vin, ĉar vi estas de la malamata Fremdula Legio aŭ unu el tiuj malamataj kristohundoj.”

“Tiam estas ankaŭ kelkaj, kiuj rabas kaj vendas vin en la interno de Afriko kiel sklavon por la kapstanaj muelejoj. Ankaŭ tio estas plezuro, sed prefere lasi elŝiri la intestojn el la korpo.”

“Sed Paul havis feliĉon, eksterordinaran feliĉon. Li renkontis marokanojn, kiuj volis lin mortbati aŭ ligi al ĉe valvosto kaj senhaŭtigi. Sed li sukcesis klarigi al ili, ankoraŭ sufiĉe frue, kvankam ili kutime ne lasas sin entiri en diskuton, ke li estas germano. Nu, la germanoj estas ja ankaŭ kristohundoj, sed ili batalis kontraŭ la francoj, pro kiu merito oni alte estimas ilin, kiel oni en Hispanio kaj en Meksiko estimas la germanojn pro tio, ke ili sendis kvindek mil usonanojn en la transmondon. Sed ĉe la marokanoj la germanoj havas eĉ plian krediton, ĉar ili batalis flanke de la turkoj, flanke de la mahometanoj kontraŭ la angloj kaj francoj, kaj ili traktis la mahometanajn samkredanojn, batalintajn flanke de la angloj kaj francoj kaj kaptitajn de la germanoj, ne kiel militkaptitojn, sed kvazaŭ ili estus trikvaronaj amikoj. Tion ĉiu scias, kiu alvokas Alahon kaj la profeton, egale ĉu tiu loĝas en Maroko aŭ en Hindio.”

“Estas nur tiel nekredeble malfacile komprenigi al ne turka mahometano, ke oni estas germano. Li supozas, ke la germanoj tute alie aspektas ol la malamataj francoj kaj angloj, kaj se li rigardas germanon kaj rimarkas, ke tiu aspektas preskaŭ kiel ili, li ne kredas ties germanecon kaj pensas, ke la viro volas trompi lin. Se la viro kiel germano eĉ servas en la Fremdula Legio por batali kontraŭ la mahometanoj, tiam eĉ tiu ne plu kredas ion al li, kiu komence eble akceptis lian germanecon. Ĉar Germano tute ne batalas ĉeflanke de la francoj kontraŭ mohametanoj, kiuj batalas por sia libereco, ĉar la germanoj mem scias, kion tio signifas, devi batali por la libereco kaj sendependeco de sia lando kontraŭ francoj kaj angloj.”

“Kiel tio okazis, neniu povus diri. Pro nekomprenebla sento, kiu subite ekaperis en la marokanoj, ili kredis kaj lian germanecon kaj, ke li neniam batalis kontraŭ la marokanoj. Ili akceptis, flegis kaj bone nutris lin, transdonis lin de parencaro al parencaro kaj de gento al gento, ĝis li alvenis la marbordon, kaj tie li kun la prunkaĉaj komercistoj venis sur Jorike.”

“La ŝipestro akceptis ĝin kun ĝojo, ĉar li bezonis sub hejtiston, kaj Paul radiis pro feliĉo, ke li estas inter ni. Sed jam post du tagoj, kvankam li havis feliĉon rilate al la kradoj kaj la karboj tiutempe kuŝis kvazaŭ ĉemane, li diris: ‘Mi dezirus, ke mi ne fuĝis de la Fremdula Legio. Tiu ĉi ŝipo estas dekoble pli fia ol la plej aĉa kompanio en nia divizio. Kompare al ĉi tie ni vivis ja kiel la princoj. Ni ricevis homindan manĝon kaj havis homindajn kvartirojn. Tion mi ne longe eltenos.’”

“‘Lasu la plendojn, Paul,’ diris Stanislav por kuraĝigi lin. Sed Paul, kies korpo eble jam de la streĉoj de la fuĝo estis trafita, komencis kraĉi sangon. Pli kaj pli. Tiam li vomis grandajn flakojn da sango. Kaj en nokto, kiam mi venis por transpreni la vaĉon, li kuŝis sur karbomonto en supra holdo en sia dika sango. Morta li ne estis. Mi trenis lin en la kajuton kaj pakis lin en lian litbenkon tie supre. Matene, kiam mi volis veki lin, li estis morta. Je la oka oni ĵetis lin en la maron. La ŝipestro eĉ ne deprenis la ĉapelon, li nur tuŝis per fingro la randon. Oni eĉ ne envolvis lin. Li surhavis nur ĉifonojn makulitajn de sango. Al unu el liaj kruroj oni ligis dikan karbobulon. Mi pensas, ke la ŝipestro translasis eĉ tiun dikan karbobulon nur kun oblikva buŝo. En la ŝiplibron oni ne skribis la nomon de Paul. Li estis aero, forblovita aero.”

Ĉapitro 40

Paul ne estis la sola subhejtisto, kiun Jorike glutis kaj digestis, dum Stanislav veturis sur ĝi. Jen Kurt, juna viro el Memel, ankaŭ li ne opciis. En tiu tempo li vagabondis en Aŭstralio, sed neniam oni kaptis lin, kaj tial ne eblis meti Kurt en internigejon. Finfine Kurt trasuferis nedireblan hejmsopiron kaj volis reiri Germanion. Ie en Aŭstralio li rompis la leĝon. Estis afero kun tradraŝitaj strikrompantoj. Unu el tiuj friponoj kuŝiĝis kaj ne plu ekstaris. Kurt ne povis iri al la konsulo por elveni helpe de la leĝo. Se temas pri striko aŭ pri aferoj, kiuj odoras je komunismo, tiam ĉiuj konsuloj tuj komune obstaklas, eĉ se ili antaŭ monatoj ankoraŭ volis kraĉi sur la vizaĝon unu al la alia. La konsulo certe tuj estus flustrinta lin al la polico, kaj tiel por Kurt dudek jaroj estus certaj. Konsulo ĉiam troviĝas flanke de la ŝtatideo, flanke de tiu granda majesta vorto, kiu estigas nenion alian krom stultaĵojn kaj faras numerojn el la homoj. Kaj tiu ĉi ŝtatideo tiel forte disvolviĝis en la konsuloj, ke ili favorante la ŝtatideon vendas la proprajn filojn, nur por ke la ŝtato restu prava. Striko estas ja ago kontraŭ la ŝtato. Foje kaj foje, se estas honesta kaj ne subvendita striko. Kurt sukcesis veni sen paperoj ĝis Anglio. Sed Anglio estas malica loko. Insulo ĉiam malicas.* Oni povas sursalti ĝin, sed poste ne povas desalti. Kurt ne povis desalti. Li devis iri al la konsulo. La konsulo volis scii, kial li forlasis Brisbane en Aŭstralio, pro kio li tie ne vizitis la germanan konsulon, kaj kial li venis sur neleĝa vojo al Anglio. Kurt ne povis kaj ankaŭ ne volis rakonti tion, ĉar Anglio por li ne estis pli sekura ol Aŭstralio. La angloj tuj estus transdonintaj lin al Aŭstralio, por ke tie oni povu verdikti lin.

* Insulo ĉiam malicas: Laŭ FBI-dokumentoj Ret Marut estis arestita la 30-an de novembro 1923 en Londono, ĉar li kiel eksterlandano ne registrigis sin ĉe la polico. Juĝisto sendis lin en la prizonon de la londona urbokvartalo Brixton, kie oni ellasis lin la 15-an de februaro 1924.

En la konsulejo en Londono aŭ en Southampton, aŭ en kiu ajn urbo en Anglio okazis, Kurt ekhavis tiel super fortan hejmsopiron, ke li komencis amare plori, ĉar tie ĉio rememorigis lin pri lia hejmlando. Sed la konsulo kriis al li, ke li ne ludu teatraĵon, ĉar alie li elĵetos lin, ĉar li konas jam sufiĉe da tiaj vagabondoj. Kurt donis la solan respondon, kiun kuraĝa viro retenas por tiaj okazoj, kaj por sufiĉe emfazi tiun ‘kisu mian postaĵon’ — respondon, li kaptis sabloŝutilon aŭ ion tian kaj ĵetis ĝin al la kapo de la konsulo. Tiu tuj eksangis kaj kriis, sed Kurt malaperis rapide kiel fulmo.

La vizito ĉe la konsulo estis tute superflua. Ĉar li naskiĝis en Memel kaj ne opciis, la konsulo efektive ne povis helpi lin, ĉar lia kompetento por tio ne sufiĉe vastas. Kiel kutime. Li estis ja nur la servisto de la idolo.

Tial Kurt nun definitive estis morta kaj ne povis revidi la hejmlandon. Konfirmis ja oficeja persono al li, ke lia hejmsopiro estas nur teatraĵo. Kion oficiala persono scias pri tio, ke ankaŭ vagabondo, ke ankaŭ ĉifonula mondvaganto subite povas senti hejmsopiron? Tiaj sentoj estas rezervitaj nur por tiuj, kiuj havas blankan tolaĵon kaj ĉiutage povas preni puran naztukon el la komodo. Jes, sinjoro.

Mi ne havas hejmsopiron. Mi lernis, ke tio, kio estu hejmlando, kio estu la patrio, estas peklita kaj enfiksita en dosierojn, kaj, ke ĝi estas reprezentata en la formo de ŝtataj oficistoj, kiuj elpelas tiel certe la honestan hejmsopiron, ke eĉ ne spuro de ĝi postrestas*. Kie mi estas hejme? Tie, kie mi troviĝas kaj kie neniu min ĝenas. Tie, kie neniu volas scii, kiu mi estas kaj kion mi faras. Kie neniu volas scii, de kie mi venis, tie estas mia hejmo, tie estas mia patrujo.

* patrio: Manifesto de la Komunista Partio: “La laboristoj ne havas patrujon. Oni ne povas preni de ili, kion ili ne posedas.” (eldonejo progreso 1990, tradukis Detlev Blanke)

La juna viro el Memel povis dungiĝi sur hispana ŝipo kaj finfine venis al Jorike kaj fariĝis subhejtisto.

Protektaj instalaĵoj sur Jorike ne ekzistis, ĉar tio unue kostus monon kaj due estus ĝenaĵo ĉe la laboro. Mort ula ŝipo ne estas azilejo por beboj. Uzu viajn okulojn, kaj se io perdiĝas de vi, jen estas nur pigra karno aŭ pigra fingro, kiu jam antaŭe ne emis labori.

La vitrotubetoj ĉe la kaldronegoj, indikantaj la akvonivelon, havis nek protektan vitron nek dratkradon. En iu tago unu el ili krevis, kiam vaĉis Kurt. Oni ankaŭ ne havis longan stangon, per kiu fermŝraŭbi el sekura distanco la tubon, kiu kondukis al la akvonivela tubeto. La bolanta akvo elsiblis, kaj la kaldronejo plenigis sin per densa varmega vaporo.

Necesis fermŝraŭbi la tubon. Necesis fari tion. Sed la fermkrano troviĝis rekte sub la rompita vitrotubo, du colojn for de la truo, kie elsagis la vaporo. Necesis fermŝraŭbi ĝin, ĉar alie la kesto ne plu povus veturi eĉ duonon de tago, kaj se leviĝus ŝtorma vetero, oni ne povus manovri la ŝipon. La ŝipo estus tiel skuata, ke eĉ splito ne restus sen difekto.

Kiu fermŝraŭbu la kranon? Kompreneble la subhejtisto. La vagabondo oferis sian vivon, por ke Jorike povu manovri plu, por ke ĝi iru nur tiam al la fiŝoj, kiam oni ordonos tion.

Kurt do fermŝraŭbis ĝin. Poste li renversiĝis kaj la inĝeniero kaj la hejtisto portis lin al lia litbenko.

“Kiel li kriis,” rakontis Stanislav, “vi ne povas imagi tion. Li ne povis kuŝi sur la dorso kaj ne sur la ventro kaj ne sur la flankoj. La haŭto pendis kiel disŝirita ĉemizo de li malsupren, la tuta korpo estis kovrita de blazoj, dikaj kiel kapoj, apud ĉiu blazo troviĝis alia. Se oni estus transportinta lin en hospitalon, mi ja ne scias — helpo per transplantado de haŭto verŝajne eblus. Sed tiukaze oni devintus preni la tutan haŭton de bovido, por kunfliki lin. Kaj li kriis kaj kriis kaj kriis! Mi dezirus nur, ke la konsulo en la dormo aŭskultus lin, li neniam povus liberiĝi de la krioj. Ili sidas ĉe tabloj kaj plenigas formularojn, cent mejlojn for de la batallinio de la efektiva vivo.”

“Kuraĝo en la milito, ĉu? Idiotaĵo! Kuraĝo sur la batalkampo de la laboro! Sed tie vi ne ricevas ordenon. Tie vi ne estas heroo. Li kriis, ĝis li estis morta. Vespere oni ĵetis lin en la maron, la junan viron el Memel. Nu, Pippip, mi devas demeti la ĉapon, ne gapu tiel strange. Jen vi kvazaŭ devas prezenti la fusilon. Vi ne povas eviti tion. En la maron, kun karbobulo sur kruro. Li aspektis kiel punkaptito. La Dua Inĝeniero postrigardis lin kaj tiam diris: ‘Malbenita afero, nun ni denove ne havas subhejtiston.’ Tio estis ĉio, kion li diris. Kaj ĝuste li estis la viro, kiu havas la devon fari ĝin, ĉar tio estis ja riparo, kaj tiaj riparoj tute ne estas la afero de subhejtisto. Jes ja, jen Kurt. Ankaŭ lin oni ne enskribis en la ŝiplibron. La Duan Inĝenieron oni enskribis. La kuiristo vidis tion, kiam li ŝtelis sapon en la kabineto de la ŝipestro. Nu, sed kion aĉeti por tiaj saĝoj?”

Ĉapitro 41

Kun la aliaj ŝipanoj mi konversaciis nur tre malofte.

Plej ofte ili grumblis, fihumoris kaj duondormis, se ili ne estis ebriaj, kio okazis en ĉiu haveno. Sed, por diri la veron, estis ja ili, kiuj ne parolis kun ni. Mi estis ja nur subhejtisto, kiel Stanislav. Kaj la subhejtisto ne samrangas, tute ne samrangas kun rudristo, li eĉ ne havas la rangon de ferdeklaboristo. Ili ĉiuj estas grandaj moŝtoj kompare al subhejtisto. La subhejtisto metas la fingrojn en koton kaj cindron, kaj tial li des pli estas nur koto kaj cindro. Se oni tuŝus tiun subhejtiston, povus okazi, ke oni malpurigus la fingrojn. Kaj nun imagu la ĉarpentiston aŭ, kiel ekzemplon, eĉ pli altan rangon, la maaton. Kompare al ili oni estas nur vermo. Neniu kapablas tiel bone fari fajnajn kaj superfajnajn rangodiferencigojn kiel la laboristo.

Sed nun ekzemple fabriko. Tiu, kiu rajtas torni la ŝraŭbojn, po mil kaj ĉiujn laŭ ŝablono, kia granda homo tiu estas rilate al tiu, kiu devas forporti la ŝraŭbojn per korbo. Kaj tiu, kiu rajtas forporti la ŝraŭbojn, kia neatingebla gravulo li estas kompare al tiu, kiu rajtas nur balai la laborhalojn. Kaj tiu, kiu rajtas balai, frapas sian bruston kaj diras: “Ha, tiu traserĉas ja nur la rubaĵon, li devas traserĉi la latunsplitojn, kune kun li mi ne povas montri min. Kiel tio aspektus?” Inter la mortintoj la rangodiferencoj ne finiĝas. Ili eĉ pli grandiĝas. Tiu, sur kiun oni kungratis nur iom da tero ĉe la malantaŭa muro, ĉar ie li devas kuŝi, estas nenio. Tiu, kiu estas entombigita en abia ĉerko, jam pli gravas. Nokte, kiam ili dancas, li atentas la terkovriton eĉ ne per rigardo, sed sopire transrigardas al tiuj, kiuj kun siaj kverkaj ĉerkoj dancas. Kaj al tiuj, kiuj promenas majeste kun siaj metalaj kaj angule orumitaj ĉerkoj, li tute ne kuraĝas suprenrigardi; tion tiuj cetere malpermesus al li kun emfazo. Por povi klare kompreni ĉion ĉi jam antaŭe, kelkaj el ili estas ja entombigitaj en metalaj ĉerkoj kun orumitaj anguloj kaj la aliaj estas kovritaj per iom da tero en kvarangulaj lignokestoj en iu aĉa loko de la tombejo. Nur la vermoj kaj la raŭpoj, tiuj revoluciaj ordigantoj kaj radikalaj ŝanĝantoj, ne akceptas rangodiferencojn. Ili ĉiuj egale blankas kaj egale grandas, kaj ili volas manĝi; kaj la manĝon ili prenas al si tie, kie ili povas preni ĝin; ili prenas ĝin el metala ĉerko kun orumitaj anguloj same rapide kiel el kesto.

La sinjoro ĉarpentisto kaj la sinjoro maato kaj la sinjoro donkeyman* estis petty-oficiroj, suboficiroj. Ili precize tiel malpure aspektis kiel ni, ili ankaŭ ne pli longe veturis ol ni, por la regula veturado de Jorike ili multe malpli gravis ol ni, sed la subhejtistoj devis priservi la sinjoron donkeyman. Ili devis alporti el la kuirejo la manĝon por li, devis surtabligi ĝin kaj poste detabligi. Por ke la rangodiferenco ne estu tuŝata. La donkeyman estas la vinĉomaŝinisto, kaj kiam la ŝipo enhavenas kaj la hejtistoj kaj la subhejtistoj taglaboras, li devas hejti la kaldronegojn, ankaŭ nokte. Dum la veturo li nur fuŝe kaj tuŝe laboras. Jen li iom purigas la maŝinojn, jen li lubrikas lagron, jen li devas dismunti kaj ellavi iun memlubrikantan maŝinparton, kaj jen li devas preni de ie iun koton kaj demeti ĝin ie aliloke. Tial li ne devas dormi en la grandaj kajutoj, sed en malgrandaj, kie estas nur du aŭ tri litbenkoj, kaj tial li ricevas dimanĉe grian pudingon kun frambosuko kaj en la semajno dufoje bakitajn prunojn en blua amelo. Sed, se ni dufoje semajne ricevis bakitajn prunojn kun ŝtoniĝintaj salfiŝoj, tiam li ricevis trifoje bakitajn prunojn. Li, la maato, la ĉarpentisto, la suboficiroj. Pro tio li devis ĉiam kontroli nin kaj atenti pri tio, ke ni ne ekzemple malfermŝraŭbu kaldronholdon dum ŝtorma vetero, kiam la pobaj holdoj ankoraŭ enhavas kelkajn kilogramojn da karbo. Kion Cezaro farus kun siaj armeoj, se li ne havus suboficirojn, kiuj staras sur la unua ŝtupo de la kariero al generalfeldmarŝalo? Suboficiroj, kiuj venas de supre ne uzeblas; ili devas veni de sube, ankoraŭ hieraŭ batitaj, tiuj bone uzeblas, tiuj plej bone povas tradraŝi iun.

* donkey-man (slanga angla): vinĉomaŝinisto, parte hejtisto, suboficiro; donkey estas en la angla azeno

Poste sekvis la rudristoj kaj la ferdeklaboristoj. Stanislav havis pli da kapabloj ol ĉiuj tri rudristoj kune, sed li estis nur koto. Ili efektive nur tiam bone fartus, se estus ordonite, ke la subhejtistoj, kiam ili intencas preteriri iun donkeyman, devas demandi, ĉu estas permesate preteriri.

Kaj tamen ili ĉiuj estis mortuloj, kaj tamen ili ĉiuj troviĝis sur la vojo al la fiŝoj.

Se oni ne ĝuste tuŝis ilian majestecan senton, harmo nia vivo kun ili eblis, kaj ili sentis kiel ni, ke ni sidas en la sama merdo. Tiuj ferdeklaboristoj, kiuj ne tiom ofte marveturis kiel la aliaj, ankoraŭ tro malcertis pri ni oldaj marhundoj, por evoluigi iun rangosenton. Dum la paso de tempo tamen ekestis sento de kuneco, kies kaŭzo estis nia komuna sorto. Ni ĉiuj estis forblovitoj, spite tion, ke neniu el ni volis koncedi tion kaj eĉ plu esperis, ke li iam povu forsalti. Nin ĉiujn minacis la sama sorto de gladiatora oferiĝo, kion ni ĉiuj sciis sen sincere diri ĝin. Maristoj ne parolas pri ŝiprompo kaj ne pri ŝipdrono, tio ne estus bona. Tio nur logus la skeletulon sur la ŝipon. Sed ĝuste tiu anticipanta scio, tiu dentklaka kalkulado de la tagoj de haveno al haveno, tiu mem garda neparolado pri la fakto, ke, kiom ajn longe daŭros, ni tamen proksimiĝas tagon post tago pli certe al la lasta tago, kiam temos pri la brutala batalo por la nuda vivo, interligis nin per stranga bendo.

Neniam iu el ni iris sola en la havenon, ni ĉiam iris duope aŭ triope. Marrabistoj ne je kvarono tiel aĉe aspektis kiel ni. Ni neniam eniĝis en kverelojn kun la maristoj de aliaj ŝipoj. Ni estis tro kotaj kaj tro ĉifonitaj, kaj ili ne reagis al provokoj. Ni povis diri, kion ajn ni volis, ili kondutis, kvazaŭ ili ne aŭdus tion, ili eltrinkis sian vinon aŭ brandon kaj tiam foriris. Ili estis la honesta laborista klaso*, la kvara socia rango; ni estis la kvina, kiu tiom longe ne estos en la vico, ĝis kiam la kvara ankoraŭ sidos ĉe la manĝokripo. Eble ni estis eĉ la sesa kaj devis atendi ankoraŭ kelkajn jarcentojn.

* honesta laborista klaso: K. Marks kaj F. Engels skribis en la “Manifesto de la Komunista Partio”: “La ĉifonproletaro, tiu pasiva putraĵo de la plej malaltaj tavoloj de la malnova socio estas parte entirata en la movadon per la proleta revolucio. Laŭ sia tuta vivsituacio ĝi inklinos esti subaĉetebla por reakciaj intrigoj.” (Eldonejo Progreso 1990, tradukis Detlev Blanke)

Tiuj de la kvara, de la honesta rango, ankaŭ tial evitis nian societon, ĉar ili rigardis nin banditoj. Tio ni ja vere estis. Al ni ĉio estis egala. Kio ajn okazus, pli aĉa ne povus okazi al ni. Ek do, murdu lin.

Se ni envenis en maristan tavernon, la mastrumanto ĉiam timeme klopodis, por ke ni tiom rapide kiom eblas foriru, kvankam ni ĵetis ĉion sur la tablon, kion ni havis en la poŝo aŭ en la buŝo, ĉar la poŝoj estis disŝiritaj, aŭ ankaŭ en ĉapoledo, se ĝi ekzistis ankoraŭ. Ni estis bonaj klientoj, sed tiom longe, kiom ni troviĝis en la taverno, la mastrumanto rigardadis al ni kaj li observis ĉiun nian paŝon kaj mienon. Se ŝajnis al li, ke unu el ni okule tikis kaj tro okulfrape rigardis al iu el la honesta rango, la mastrumanto iris tuj al la alrigardato kaj persvadis lin, ke li forlasu la tavernon. Li devis lin trakti memgarde kaj delikatsente. Estis ja tiel, ke, se la viro rimarkus pri kio temas, li eble tamen ion dirus tra la dentoj. Kaj tiam la tumulto komenciĝus.

Verŝajne pro la troa laboro, kiun ni devis fari, pro la stranga, senespera situacio, en kiu ni ĉiuj troviĝis, pro la seninterrompa nervostreĉa atendado de la krakonta krio de la surrifiĝonta Jorike, kiu ne volas iri al la fiŝoj, en fosiĝis en niajn vizaĝojn iom post iom io, kio plenigis ĉiujn homojn, kiuj ne veturis sur Jorike, per nedirebla hororo. En niaj vizaĝoj kaj en niaj okuloj certe io videblis, kio foje paligis kaj kriigis virinojn, kiam ni neatendite enpaŝis ilian vidkampon. Eĉ viroj nin rigardis timeme kaj turnis sin al alia direkto por iri alian vojon, por ne devi preteriri nin. La polico tiom longe sekvis nin per la okuloj, kiom ili ankoraŭ povis vidi ion de ni. Strange estis rilate al infanoj. Kelkaj komencis krii, kiam ili ekvidis nin, kaj forkuris kiel ĉasate, male aliaj ekstaris, vaste malfermis la okulojn, kiam ni preteriris, kaj kelkaj se kvis nin senspire, kvazaŭ ili vidis materiiĝintajn sonĝofigurojn, kaj kelkaj, kio estis sufiĉe kurioza, proksimiĝis al ni, mansalutis nin, alridetis nin kaj diris: “Bonan tagon, viro!” aŭ “Bonan tagon, maristo!” aŭ ion tian. Sed inter tiuj, kiuj mansalutis nin, estis denove kelkaj, kiuj, post sia mansaluto suprenrigardis per grandaj okuloj kaj algapis nin kun vaste malfermaj buŝoj, poste subite forkuris kaj ne plu turnis sin.

Ĉu ni estis tiel mortaj, ke la infanaj animoj vidis la morton en ni kaj sentis ĝin? Ĉu ni aperis antaŭ la infanoj, kiam ili ankoraŭ sonĝis sub la koro de siaj patrinoj? Ĉu kunligiĝis sekreta bendo ĉirkaŭ ni, la forirantoj kaj mortontoj kaj la infanaj animoj, kiuj ĵus transpaŝis la sojlon de la vivo kaj ankoraŭ portis la ombron de la nekonata regno en sia konscio? Ni, la forirantoj — ili, la alvenantoj, la parenceco enestis en la kontrasto.

Pure laviĝintaj ni neniam estis. Per sablo kaj cindro oni ne povas lavi sin pura. Se oni ekpripensis en haveno, ke oni bezonas ankaŭ sapon, la mono jam estis el spezita por aliaj aĵoj, kiuj ŝajnis same gravaj al ni, vino kaj kantado kaj ĉio cetera. Ankoraŭ ni povis kanti. Ni kriaĉis kaj hurladis, sed neniu vokis malsupren el la fenestro, ke ni silentu. Ili memgardis. La polico nenion aŭdis kaj vidis.

Kelkfoje ni ja aĉetis sapopecon, sed oni havis ĝin nur dum kelkaj horoj. Poste ĝi estis for por ĉiam. Oni ne povas teni la sapon enbuŝe dum la tuta tago, por gardi ĝin. Kaj ĉar oni ankaŭ la monon ne ĉiam povis teni en la buŝo kaj ankaŭ ne volis, ke iu ŝtelu ĝin, oni ĝin elspezis. La plej simpla afero de la mondo.

Okazis, ke ni lasis nin razi, se ni ne forgesis tion kaj ankoraŭ havis monon, aŭ se ni hazarde rigardis sur montrofenestron kaj ne plu rekonis nin mem. Spegulon ni ja ne havis. Tio estis bona, ĉar tiel neniu sciis kiel lia propra vizaĝo aspektas. Tiu, kiu tiel terure aspektis, ke la virinoj ekkriis kaj kaŝis sin en la domoj, estis ĉiam la alia, ne raziĝinta, kun ruĝa vizaĝo kaj vundskrapita de sablo kaj cindro, kun nudaj brakoj tute kovritaj de brulcikatroj kaj kun vestaĵoj bruldifektitaj, truigitaj, disŝiritaj, ĉifonaspektaj.

Anglan, francan, germanan, danan aŭ nederlandan havenon ni neniam vizitis. Tio ne estis nia tereno. Ni vizitis havenojn ĉe la marboro de Afriko aŭ de Sirio. Nur malofte ni enkajiĝis en Hispanio aŭ Portugalo, plej ofte ni ankris en ekstera rodo kaj transprenis la kargon fare de malpezaj ŝipoj kaj boatoj. La ŝipestro certe sciis, kial li ne alkajiĝis en kelkaj havenoj, sed restis en rodo. En tiuj kazoj li signalis, ke boato venu, kaj veturis en la havenon, por ordigi la paperojn ĉe la konsulo aŭ ĉe la havenaj aŭtoritatoj.

Ni iris niajn proprajn vojojn. Ne ekzistas mortulaj ŝipoj. Tio estas aferoj el la tempo antaŭ la milito. Ili ne ekzistas, ĉar oni ne vidas ilin en haveno, en konata haveno. Ili estas tie ekstere en foraj lokoj, kie ĉiu golfo estas haveno, se oni konstruis tie remizon. En la ĉinaj teritoriaj akvoj, en la hindaj, en la persaj, en la malajaj, ĉe la bordoj de la suda kaj orienta Mediteraneo, ĉe la bordoj de Madagaskaro, ĉe la okcidentaj kaj orientaj bordoj de Afriko, ĉeborde de Sudameriko, en la Suda Pacifiko. Sufiĉe da loko por ĉiuj kaj por kelkaj pliaj miloj. Tiel certe, kiel oni neniam povos forpeli ĉiujn vagabondojn de la vojoj sur la tero, ĉar ja ankaŭ tute honestaj homoj povas troviĝi inter ili, al kiuj mankas momente nur iom da mono, tiel certe oni ne povos forpeli la mortulajn ŝipojn de la sep maroj. Tiu, kiu volus serĉi ilin, ilin ne trovus. Estas ja trioble pli da akvo sur la terglobo ol firma tero; kaj tie, kie estas akvo, estas ankaŭ vojo por ŝipo, sed tie, kie estas firma tero, tute ne devas esti vojo por vagabondo.

Neniam iu estus trovinta Jorike. Ĝi havis ŝipestron, kiu regis sian metion. Li scipovis kiel konduti antaŭ princoj, ili rigardus lin samrangulo. Se iu ion suspektis, li superruzis la plej lertajn. Liaj paperoj ĉiam estis en ordo,

se temis pri Jorike kaj pri ties stomaka enhavo. Neniu dekfoje koncesiita poŝta vaporŝipo povis montri pli bonajn paperojn. Kaj la ŝiplibro, ĉu? Ĝi precizis ĝisminute. Jen unufoje proksimiĝis hispana militŝipeto, kiam ni ankoraŭ estis interne de la marlimo. La ŝipeto serĉis. Ĉiu infano sciis, ke spicita bovaĵo kun ostoj estas bona negoco.

La ŝipeto signalis, sed la ŝipestro fajfis pri tio. Tiam la ŝipeto pafis la haltsignalon. Jorike ekhaltis. Estis tro malfrue, ni ankoraŭ troviĝis interne. Nu, tiaj ŝipoj ion tian ja ne respektas. Ili ankaŭ ekstere de la limo provas kapti la predon. La ŝipestro antaŭ la tribunalo devas pruvi, ke li ne plu enestis, sed estis ekstera jam unu kaj duonon da marmejloj. Tion li do pruvu, tio ne estas tiel simpla. Limpaliso ne staras en la akvo. La rumĉasistoj en Usono tute ne konas marlimojn. Foje kaj foje la ŝipestro tamen sukcesas pruvi, ke li eksteris. Nu, tiukaze oni simple pagas. Kaj tridek minutojn oni jam denove provas ĝin en iu alia loko. Nur la homo, la simpla homo, devas respekti la leĝon, la ŝtato ne devas fari tion. Ĝi estas ĉiopotenca. La homo devas havi moralon, la ŝtato ne konas moralon. Ĝi murdas, se ĝi trovas konvena tion, ĝi ŝtelas, se ĝi trovas konvena tion; ĝi rabas la infanojn de la patrinoj, se ĝi trovas konvena tion; ĝi disrompas geedzecajn vivojn. Ĝi agas laŭ sia plaĉo. Por ĝi ne ekzistas tiu Dio en la ĉielo, kiun ĝi devigas la homojn kredi helpe de korpaj kaj vivaj punoj. Por ĝi ne ekzistas ordonoj de Dio, kiujn ĝi lasas draŝi helpe de bastono en la kapojn de la infanoj. Ĝi faras mem siajn leĝojn, ĉar ĝi estas la Ĉiopotenco, la Ĉioscianta kaj la Ĉieestanta. Ĝi faras mem siajn ordonojn, kaj se ili horon poste ne plu plaĉas al ĝi, ĝi mem transpaŝas ilin. Ĝi ne havas juĝiston super si, kiu postulas klarigojn de ĝi, kaj se la homoj komencas suspekti ion, ĝi svingas zigzage antaŭ iliaj okuloj la ruĝan-blankan-bluan hura-hura-huraan flagon, ĝis la homoj tute konfuziĝas en la kapo, kaj ĝi krias laŭte en iliajn orelojn: “Hejmo kaj fajrejo — infano kaj edzino” kaj ĝi blovas en iliajn nazotruojn la fumon: Pripensu vian glorriĉan pasintecon. Kaj tiam la homoj papage rebabilas ĉion, ĉar la Ĉiopotenco en persista laboro faris el ili maŝinojn kaj aŭtomatojn, kiuj ĝuste tiel movas siajn brakojn, krurojn, okulojn, lipojn, korojn kaj cer boĉelojn, kiel la ĉiopotenca ŝtato volas havi tion. Tion eĉ la ĉiopotenca Dio ne atingis, kaj ja ankaŭ li lertis kaj spertis. Sed kompare al tiu ĉi monstro li nur estas kompatinda fuŝulo. Liaj homoj tute memstare agis, tuj kiam ili povis movi siajn brakojn kaj krurojn. Ili forkuris de li, ne respektis liajn ordonojn, pekis kiel freneziĝintoj kaj fine detronigis lin. Ĉe la nova ĉiopotenca Dio estas pli komplike por ili, ĉar tiu ankoraŭ estas tro juna kaj ĉar ili ankoraŭ ne kuraĝas treti sur liajn piedojn kaj deŝiri la pomon de la arbo.

Ni haltis. Alia eblo ja ne restis al ni. Alie la ŝipeto blovintus nin ĉielen.

Kaj tiam ili surŝipiĝis. “Ni volas rigardi la paperojn. Bone, dankon, tiuj estas en ordo. Ni ja foje rajtas kontroli. Ni ne longe okupos vin. Nur kelkajn minutojn.”

“Bonvolu, bonvolu, sinjoroj, sed ne tro longe. Mi malfruas, alikaze mi devus postuli monkompenson de via registaro.” La ŝipestro ridas. Kiel la viro povis ridi! Per sia ridado, kiu parte tiel ironiis kaj parte tiel eksterordinare gajis, li forviŝis ĉion, kio eble ankoraŭ ŝajnis suspektinda.

La bonaj homoj aŭdis ion pri spicita bovaĵo kun ostoj. Kiel formikoj ili rampadis en la kargoholdoj kaj serĉis spicitan bovaĵon el Chikago. Kaj la ŝipestro ridis kaj ridis.

Ne estis iu spicita bovaĵo. En la kuirejo estis kelkaj ladujoj, por la propra uzo de la mezŝipo.

Sed jen estis kakao. Nederlanda, garantiate pura, senolea, Van Houtens. Kestoj kaj kestoj, ĉiuj plenaj. La tuta kakao en ladujoj, por ke la aromo ne perdiĝu.

La kontroloficisto fingrotuŝis keston, kiu kuŝis meze de la aliaj. La kesto venis supren. Li ordonis malfermi ĝin.

Kaj la ŝipestro ridis. La oficiro nervoziĝis. Li volis kaŝi tion, sed li ne povis. La ridado duonfrenezigis lin.

Belaj grandaj ladujoj. Ĉiuj fermgluitaj per etikedoj. La ŝipestro iris al la kesto, elprenis ladujon kaj transdonis ĝin al la oficiro, kun tre sarkasma tono en sia ridado. La oficiro rigardis al la ŝipestro, poste rigardis la ladujon, kaj nun per decida paŝo proksimiĝis al la malfermita kesto kaj mem elprenis ladujon, kiu estis apud la vaka loko. Li haste forŝiris la etikedon kaj malfermis la ladujon. Estis ... kakao.

La ŝipestro tiel ridis, ke lia tuta korpo skuiĝis. Subite la oficiro rememoris pri la spicita bovaĵo kun ostoj, kaj li elŝutis la tutan kakaon el la ladujo.

Jen kakao. Nenio alia enestis. Nenio alia krom garantiate pura senolea Van Houtens kakao.

Sed la oficiro, kiu tremis pro nervozeco, forprenis nun ladujon el la mano de la ŝipestro, forŝiris la etikedon, levis la ladan kovrilon, kaj jen estis ... kakao. Li refermis la ladujon per la kovrilo kaj redonis ĝin al la ŝipestro, dirante “Dankon!” Kion la ŝipestro sentis, kiam la oficiro prenis la ladujon el sia mano, tion nur li mem scias. Sed li ridis tiel, ke oni povis aŭdi tion ĝis sur la militŝipeto, ĉeflanke de ni. La oficiro pardonpetis, transdonis la manifeston, la revizian dokumenton, en kiun li enskribis la signon de la malfermita kesto, kun la kvitanco por ambaŭ difektitaj kakaoladujoj, li eniris kun siaj subuloj en la ŝalupon kaj reveturis al sia ŝipo.

Kiam li depuŝiĝis, la ŝipestro kriis transen al la kuirejo: “Kuiristo, hodiaŭ vespere kakaon por la ŝipanaro kaj kukon kun sekaj vinberoj.” Tiam li pli proksimiĝis al la kesto, serĉis dum iom da tempo, ĝis li trovis la deziritan ladujon, elprenis kaj transdonis ĝin al la kuiristo. Poste li ordonis per najloj refermi kaj stivi la keston.

Mi staris sur la ferdeko, kiam tio okazis. Kaj ĉar oni neniam preterlasu bonan okazon, mi tuj nokte provis flankenigi kelkajn kakaoladujojn. En la sekvonta haveno ili ĉiam enspezigas kelkajn ŝilingojn, oni ankaŭ povas interŝanĝi ilin kontraŭ tabako.

Kvin da ili mi flankenmetis kaj stivis en holdo.

Ĉe la transdono de la vaĉo mi diris al Stanislav: “Ĉu vi jam foje pensis pri la kakao? Honesta metio. Eblas enspezi kelkajn ŝilingojn.”

“Jen eĉ ne ŝilingo enspezeblas. Ja, se estus kakao! Sed estas ja kakaokugloj, kaj se vi ne povas vendi aldone la ĝustajn kakakaomuelilojn, vi ricevus eĉ ne unu pencon por tio.” Tion mi trovis suspektiga. Stanislav do jam pripensis pri la honesta metio. Verŝajne li jam malfermis keston, kiam la dua ankoraŭ pendis ĉe la gruo.

Mi tuj grimpis supren en la holdon kaj malfermis ladujon. Stanislav pravis. Estis kakaokugloj. Tre duraj, kun latunaj ingoj. En la dua ladujo troviĝis la samaj. En la tria, kvara, kvina, la samaj. Mi bele refermis kaj remetis ilin en la kestojn. Por arabaj kaj marokaj kakaokugloj mi ne interesiĝis; la ĝustajn muelilojn, se ni estus havintaj ilin sur la ŝipo, mi ja tamen ne povis kaŝi sen risko.

Nur la ŝipestro kapablis transformi kakaokuglojn en kakaopulvoron. Li kapablis fari tion per du manieroj. Li povis plenumi la miraklon per tio, ke li lasis la ladujon en la kesto, sed li povis fari ĝin ankaŭ per tio, ke li prenis la ladujon sur la manon. Li estis majstro de la nigra magio*. Jes, sinjoro.

* Li estis majstro pri la nigra magio: Agrippa von Nettesheim (1486-1535), filozofo, magiisto, kuracisto, juĝisto, soldato kaj verkisto, rigardis la nigran magion “aĉa arto”, kiu funkcias “nur pere de la trompo de la okuloj”. Ne estis vero por li, sed nur imago. “Ĉar tiu arto ne kreas ion”. “Sed ĝi donas gajnon, donas honoron. Ne estas la vero de la scienco.”

Ĉapitro 42

Ni veturis al Tripolo kaj la ondegoj ruliĝis kvazaŭ la diablo sendis ilin. En la kaldronejo ni estis ĵetataj ĉien. Kaj en la karboholdoj estis eĉ pli dangere. Se mi foje iom sidis sur karbomonto por ripozi, mi rigardis de tempo al tempo la vitrotubeton, kiu povas turmente gluti plenkreskan mariston, se ĝi emas kaprici. Mi prezentis al mi la demandon, ĉu mi fermŝraŭbus la tubon, se la vitrotubeto ĵus adiaŭis la deĵoron? Kompreneble mi diris, ke ne. Sed kiu antaŭscias sian faron, kiam la demando ne nur prezentiĝas, sed se oni tuj devas decidi ĝin, kaj tute ne pensas pri tio, ke temas pri demando. Ja povas okazi, ke la hejtisto kuŝas sub la tubo, kaj jam ne povas foriri sen helpo. Ĉu tiumomente lasi mian hejtiston en la kaĉo?* Ke li postkrias min

* Ĉu lasi mian hejtiston en la kaĉo?: Kropotkin en Etiko I, eldonita en Esperanto de SAT-broŝurservo Laroque Timbaut: “Darwin, kiu konis la naturon, kuraĝis diri, ke el la du instinktoj — la socia kaj la individua — la socia estas pli forta, pli persista kaj pli konstante propra instinkto ol la dua.”

dum mia tuta plua vivo: “Pippip! Pippip! La vaporo brogas min! Eltiru min, Pippip! Mi ne povas vidi ion, miaj okuloj estas brogitaj, Pippip, rapidu, mia fino proksimas! Pip-pip-p-” Nu, tiam lasu do kuŝi vian hejtiston. Sed vi iros al li, ankaŭ se vi scias, ke transvivos tion neniu el vi.

Eble mi tamen ne iros. Ja kial? Ankaŭ mia vivo havas valoron. Mia vivo ...

Pippip, subhejtisto, saltu baborden, ne rigardu, baborden al mi!” La hejtisto tion tiel laŭte kriis, ke li superkriis la marteladon de la maŝino.

Sen suprenrigardi mi faras salton baborden kaj falas sur la genuojn, ĉar mi stumblis je la fajrostango, kiu baris la vojon. Samtempe bruas kaj la ĉenoj tintegas orelsurdige.

Tra la nigra dika karbopolvo sur la vizaĝo de la hejtisto mi vidas, ke li tute palas. Ankaŭ mortuloj ankoraŭ paliĝas. Mi leviĝas pene kun vundbatitaj tibioj kaj sangantaj genuoj kaj turnas min.

La cindrokanalo, la kruĉokondukilo, falis malsupren. Tiu kondukilo estas ronda ladotubo, simila al granda lada kamentubo, ĉirkaŭ metron larĝa diametre. Tra ĝi oni levas la cindrokruĉojn tiel, ke ili ne povas svingiĝi dekstren aŭ maldekstren, sed iras supren al la elirŝakto, kie oni malkroĉas ilin.

La kruĉokanalo pendas profunde en la kaldronejon, ĝis ĉirkaŭ naŭ futojn super la planko. Supre oni fiksis la kanalon per nitoj al fera krono. Certe tiuj nitoj trarustiĝis, kaj nun la kanalo en la ŝtorma vetero tute malfiksiĝis kaj derompiĝis. Kien ĝi falu? Ĝi devas fali en la kaldronejon. Ĝi estas vertikale falanta, tre dika ferolado kaj pezas cent kilogramojn aŭ eĉ pli. Ĝi tratranĉas kapon kaj tutan korpon laŭ la longo, kiel razotranĉilo. Aŭ ĝi detranĉas brakon kaj aldone ŝultron. Se ĝi indulgas, nur piedan duonon. Kiu supozus tion pri la cindrokanalo, ke ĝi iam povus trarustiiĝi je la ferkrono. Ĝi pendas tie ekde la detruo de Jerusalemo kaj neniam falis. Ne dum tiuj multaj jarcentoj. Kaj nun subite ĝi ekhavas la ideon fali. Jen la sorto de maristo. Jen la sorto de laboristo. Estas via kulpo. Ĝustatempe iru flanken, tiam malbono ne povas okazi al vi.

Hola, hejtisto, jen mi ankoraŭfoje feliĉe eskapis per salto. Tuj ĉe la unua krio: “Subhejtisto, baborden!” mi rapidis kiel simio. Mi ne longe pripensis, pri kio temas. Jorike evoluigis instinktojn, ĝi zorgis por tio, ĝi tenis homon sporta.

“Jes ja, hejtisto, ĉe la diablo, tio estis salto en la ĝusta tempo.” Ĉu danki pro tio? Tion ne. Kial? Morgaŭ eble trafos min, postmorgaŭ Stanislavon. Kiu sciu, kiun trafos la sekvonta kuglo ... Ni troviĝas en milito. For la kapon. Sed antaŭ ol oni aŭdas ion, la kapo jam forestas.

La restaĵo ne plu leviĝas. Por tio oni ne pagas. En la maron. Kun karbobulo ĉe la kruro. Tuŝado de la ĉapelo. La entombiga muziko: “Nun ni jam denove ne havas subhejtiston.” La vitrotubeto estas riparita. Ĝi havas sian viktimon. Al la cindrokanalo la hejtisto fuŝis la plezuron. Sed tio provokas venĝon. Kiam la vitrotubeto denove krevos? Kiu estos la sekvonta viktimo? Amiko, mi diris al mi, fermtiru la zonon. Jen estas averto en la aero. Averto por vi. La skeletulo vagas ĉi tie, li enrampas mallumajn lokojn kaj embuskas en anguloj. Venontan fojon li faros pli bonan laboron, kaj li ne lasos la hejtiston hazarde suprenrigardi ĝuste en tiu momento, kiam duono de la krono malfiksiĝas kaj poste la alia. Venontfoje eble estos tiu tabulo supre, sur kiu ni transbalancas al la karboholdo.

Karulo, mi diris al mi, plej bone estos forlasi la ŝipon en Tripolo. Eĉ kiam vi estas morta, vi ja tamen volonte faros promenon for de la tomboj, kaj rigardos, kio okazas ekstere, ĉar tiel rapide ne eblas kutimiĝi al la sufoka aero en la tombo. Vi ja tamen devos reiri en la tombon aŭ sur mortulan ŝipon, sed nazplenon da freŝa aero vi almenaŭ enspiros, kaj la duan fojon la afero jam pli bone sukcesos. Sed en Tripolo ne eblis forlaso. Eĉ paŝon ni ne povis iri negarditaj. Ĉe la plej eta provo forkuri ili kaptus kaj rekondukus nin. Ili fakturus siajn elspezojn al la ŝipestro, kaj tiu minusus ĝin de la salajro. Ankaŭ en Sirio ne eblis. Ni ne povis forsalti. Ni estis liberaj viroj, liberaj maristoj.* Ni rajtis eniri en la havenojn, rajtis diboĉi en la tavernoj, rajtis danci kaj forludi nian monon aŭ lasi rabi ĝin el niaj poŝoj. Ĉion ĉi ni rajtis fari, ĉar ni estis liberaj maristoj kaj ne punkaptitoj. Sed tuj, kiam Jorike flirtigis la Bluan Petron kaj ni vagabondis en suspektinda distanco for de la kajo aŭ de la moleoj aŭ eĉ en arabeskaj stratetoj kaj obskuraj anguloj, jen jam iu nin tenis ĉe brako: “Monsieur, s’il vous plait*, via ŝipo atendas, ni akompanos vin, por ke vi ne maltrafu la vojon.” Kaj se oni tiam denove troviĝis sur Jorike, ili rajtis stari ekstere sur la kajo kaj rajtis malpermesi al vi forlasi la ŝipon plian fojon, ĉar la Blua Petro flirtis, kaj tio signifas, ke la libero nun denove finiĝis.

* Ni estis liberaj viroj, liberaj maristoj: “La tuta diferenco rilate al la antikva, senkaŝa sklaveco estas nur tiu, ke la hodiaŭa laboristo ŝajnas liberi, ĉar li ne estas vendata per unu fojo, sed pecon post peco, po tago, po semajno, po jaro, kaj ĉar posedanto ne vendas lin al alia, sed ĉar li mem tiumaniere devas vendi sin, ĉar li ja ne estas la sklavo de unu persono, sed de la tuta posedanta klaso. Por li la afero fakte restas la sama, kaj ankaŭ, se tiu ŝajno de libereco unuflanke devas doni kelkajn liberojn al li, li havas aliflanke la malavantaĝon, ke neniu garantias al li lian vivtenon, ke de lia mastro, de la burĝaro, li ĉiutempe povas esti forpuŝata kaj lasata al la malsatmorto, se la burĝaro ne plu havas intereson pri li, pri lia ekzisto.” (F. Engels)
* Monsieur, s’il vous plait (france): sinjoro, bonvolu

Stanislav efektive pravis: “Vi ne povas forsalti de la ŝipo. Kaj se vi tamen forsaltas, ili kaptas vin kaj metas vin sur alian mortulan keston, kiu eble eĉ pli aĉas. La mortuloj ja ĉiam akceptas vin, ankaŭ el la manoj de la polico. Dankante. Al la anĝelofaristo ili eĉ enmanigos dek ŝilingojn. Ili eĉ nutras vin, ĝis ili povas vendi vin sur alian mortulan ŝipon, kiu alvenas. Ili ja devas liberiĝi de vi. Ili ja ne povas deporti vin al via hejmlando, ĉar vi ne havas hejmlandon.”

“Sed tiukaze mi ne devas iri sur la ŝipon.”

“Vi devas suriri ĝin. La ŝipestro diras, ke li dungis vin, per manpremo. Al vi oni kredas nenion, kion la ŝipestro diras, tion oni kredas. Li estas ŝipestro kaj havas hejmlandon, eĉ se ĝi estas nur mensogita, kaj li mem ne rajtas reveni hejmen. Sed li estas la ŝipestro. Vi devas suriri, li dungis vin. Li neniam vidis vin, sed dungis vin per manpremo. Vi devas suriri. Vi estas dizertinto.”

“Sed, Stanislav, nun parolu klare. Ankoraŭ ekzistas leĝoj,” mi diris, ĉar mi supozis, ke li troigas.

“Tio estas jam mia kvara. Por vi estas la unua. Mi scias, kion mi diras.”

“Oni ja ne povas devigi vin. Mi mem venis libervole al Jorike,” mi sedis.

“Vi pravas, la unuan fojon vi venas kvazaŭ libervole. Sed se viaj personaj aferoj estus en ordo, vi ne estus veninta libervole. Se viaj personaj aferoj estas en ordo, neniu povas kapti vin per tia cinamo, kia manpremo, dizertinto kaj tiel plu. Tiukaze vi diras, ke vi volas iri al la konsulo. Tiam ili devas lasi iri vin kaj povas vin nur akompani. Se la konsulo diras, ke li akceptas vin, ke li agnoskas vin, ili devas retiriĝi. Jen tute ne plu temas pri manpremo, kaj la konsulo diras al la ŝipestro: ‘Kiu vi estas? Kiam oni inspektis lastfoje la ŝipon? Kiujn bezonaĵojn havas la maristaro? Kiajn manĝon, salajrojn, kajutojn?’ Jen la ŝipestro fortrotas kaj nenion plu diras pri la manpremo. Ĉu vi povas iri al la konsulo? Ĉu vi havas paperojn? Ĉu vi havas patrion? Do, tiukaze ili povas trakti vin laŭ sia volo. Ĉu vi ne kredas tion? Forlasu la ŝipon, provu.”

“Ĉu vi ne plu havas vian danan maristan libron?”

“Kia demando! Kia stulta demando! Se mi ankoraŭ havus ĝin, mi ja ne estus ĉi tie. Mi ja tuj vendis ĝin kontraŭ dek dolaroj, kiam mi ricevis la belan pasporton en Hamburgo. Sur dana ŝipo la aĉetinto ne povas dungiĝi, ankaŭ al dana konsulo li ne povas iri. Tiu tuj forprenus ĝin de li, ĉar ĝi estas registrita; ĝi estas nur papero por la fiŝoj. La viro de la marista dokumento jam ne vivas. Sed por simplaj cirkonstancoj ĝi valoras cent dolarojn. Se mi ĝin nur havus. Sed mi tute fidis mian elegantan pasporton. Ĝi estis kvazaŭ fortikaĵo por mi, tiel bona kaj sekura. Ĝismedole sana. Aŭtentika ĝis la pupiloj. Pli bona ol dek ĵuroj antaŭ tribunalo. De la tuta mondo oni povis telefoni pro ĝi en Hamburgo, sen grumblo. Oni devus nur diski la numeron. Kaj tuj la respondo venus: La pasporto estas klara kiel diamanto. Sed ĝi tamen estis nur gipsfasado. Ĝi havis nur belan vizaĝon, sed nenion aldone.”

“Sed kial vi ne provis ie aliloke?”

“Mi ja provis, Pippip. Ĉu vi eble pensas, ke mi delasus de tia eleganta mantelo, sen surmeti ĝin sesfoje kaj sen observi, ĉu ĝi eble tamen konvenas? Mi provis ja ankaŭ sur sveda ŝipo. Ni eĉ ne venis ĝis la konsulo. La ŝipestro prenis la dokumenton, enrigardis kaj tuj diris: ‘Tion ni ne povas fari. Mi neniam plu povus liberiĝi de vi.’”

“Sed la germanoj vin akceptus,” mi nun diris.

“Antaŭ ĉio alia ili pagas malpli ol nur avare. Almenaŭ tiam. Kion ili pagas nun, mi ne scias. Mi ja volonte prenus tian ŝipon. Estis egale al mi. Sed se oni tie alvenis, ili tuj alsaltis kaj kriis al via vizaĝo: ‘Ni ne akceptas polaĉojn. For la polaĉojn. Vi voras la ŝtonkarbon el Supra Silezio. Vi neniam povas sufiĉe ŝtopi viajn polaĉajn faŭkojn.’ Ktp, ktp. Tiel plu irus dum la tuta veturo. Ankaŭ se mi povintus dungiĝi. La aliaj, la maristaroj estas eĉ dekoble pli fiaj, dekoble pli ekscititaj de demagogoj. Tion vi tute ne eltenas. Tio tiel iradas de matene ĝis vespere: ‘Porka polaĉo. Kota polaĉo. Merdopolaĉo. Ĉu vi ne volas ensakigi ankaŭ Berlinon, polaĉporkoj, kiuj vi estas?’ Tion vi ne eltenas, Pippip. Vi saltus en la maron. Prefere Jorike. Tie neniu insultas la alian pro ties nacieco, ĉar neniu plu havas naciecon, pri kiu li povus fanfaroni.” Tiel pasis monato post monato. Kaj antaŭ ol mi povis mediti pri tio, mi estis jam kvar monatojn sur Jorike. Kaj mi pensis komence, ke mi tie povus vivi eĉ ne du tagojn.

Ĉapitro 43

Ni homoj faru bildon de ni, kiu samu al ni, kaj al la aliaj ni donu la kapablon kredi kaj kutimiĝi, por ke ili ne iutage detronigu nin. Jorike fariĝis eltenebla. Propre ĝi estis tute agrabla ŝipo. La manĝo ne estis tiel aĉa, kiel ŝajnis. De tempo al tempo ni ricevis postŝtorman matenmanĝon. Eĉ jam kakaon kaj kukon kun sekaj vin beroj. Kaj kelkfoje duone plenigitan akvoglason da konjako aŭ plenigitan akvoglason da rumo. Kelkfoje la kuiristo disdonis eĉ kroman pundon da sukero, se oni kungratis en la holdo kvazaŭ per bestaj ungoj belajn nuksokarbojn por la kuirejo.

La malpureco en la kajutoj estis eltenebla. Ni ja havis nek viŝbroson nek balailon. Ni balais per sakĉifono. Ankaŭ sapon ni ne havis. Kaj se ni aĉetis pecon por la persona uzo, ni kompreneble ne foruzis ĝin, por ke la kajuto estu pura. Ni ja ne frenezis.

Ankaŭ la litbenko ne estis tiel dura, kiel unue ŝajnis. Mi faris al mi kusenon el polurlano. Ĉu cimoj? Tiuj ankaŭ en aliaj lokoj ekzistas. Ne nur sur Jorike. Ili sufiĉe bone elteneblis. Aspektis neniu plu tiel kota kaj ĉifonula kiel en la unuaj tagoj. Ankaŭ la manĝilaroj ne plu estis tiel priŝmiritaj.

Ĉiun tagon ĉio fariĝis iom pli pura kaj iom pli bona kaj iom pli eltenebla. Se okuloj rigardas tre longe ion, ili ne plu vidas ĝin. Se lacaj membroj ĉiutage ripozas sur la sama dura lignotabulo, ili baldaŭ dormas kvazaŭ sur lanugoj. Se la lango gustas ĉiutage la saman, ĝi ne scias, kiel povus gusti alio. Se ĉio ĉirkaŭe malgrandiĝas, oni ne vidas, kiel oni mem ŝrumpas, kaj se ĉio kotas, kio ĉirkaŭas vin, vi ne vidas, kiel kota vi mem estas.

Jorike entute elteneblis. Kun Stanislav eblis bone interparoladi. Li estis prudenta kaj inteligenta viro, kiu vidis multon, kaj kiu rigardis ĉion per klaraj okuloj, kaj ne tiel facilanime lasis dormigi sian cerbon. Ankaŭ kun la hejtistoj interparoladoj estis eblaj. Ili sciis rakonti pri tio kaj jeno. Ankaŭ la ferdeklaboristoj ne estis stultigitaj iditoj. Stultuloj neniam venis al la mortuloj kaj nur malofte kutimaj homoj. Ili ĉiuj tenas ĉion en bela ordo. Tiuj neniam povas fali trans la muron, ĉar ili neniam suprengrimpas por rigardi, kiel aspektas sur la alia flanko. Tiuj kredas tion, kion oni fabelas al ili pri tio. Tiuj kredas, ke sur la alia flanko sidas murdobruligistoj*. La murdobruligistoj ĉiam sidas sur la alia flanko de la muro. Kaj al tiu, kiu ne kredas tion kaj foje volas persone rigardi, ĉu estas vere, kaj do grimpas sur la muron kaj ĉe tio falas malsupren, okazas tute juste, ke li devas resti ekstere. Kaj se tiu tamen volas iri al la transa flanko, por vendi al la murdobruligistoj la superfluajn pantalonbutonojn, li iru almenaŭ tra la pordego, por ke oni vidu, kiu li estas, kaj por ke la noktogardisto, kiu havas super sia dompordo la aglon kaj la flagstangon*, kiuj faras lin tuj rekonebla kiel la noktogardiston de sia lando, ne perdu la trink monon. Tiu, kiu ne povas pagi trinkmonon kaj ne havas folieton en la poŝo, sur kiu oni konfirme stampis, ke li estas la filo de sia patrino, restu hejme. Libereco jes ja, sed konfirma stampo necesas. Libera elekto de la lando, en kiu oni volas vivi, jes ja, sed nur kun la konsento de la noktogardistoj. La ŝipestro ŝuldis al mi kvar monatsalajrojn. Cent dudek pesetojn kaj eble kelkajn pliajn mi jam ricevis antaŭpage. Restis do ankoraŭ sufiĉe granda sumeto. Ĝi restis sufiĉe granda sumeto, eĉ se oni transkalkulis ĝin al pundoj.

* murdobruligistoj: por la nuna germana lingvouzo tre nekutima esprimo, kiun uzis Agrippa von Nettesheim (1486-1535). (Vidu pri li en 41/4) Pri la reĝa korto de la franca urbo Lyon, kie oni sufokis ribelon de prakristanismaj valdanoj, li skribis post lia foriro: “Jen kovejo por mortbatontoj. El ambicio kaj maljusteco ekestis nomoj: generaloj, grafoj, baronoj, kavaliroj, kapitanoj, subkapitanoj, standardistoj. Sed la ĝustaj nomoj devus esti: rabistoj, rompŝtelistoj, homŝtelantoj, banditoj, ŝtelistoj, malsanktigantoj de l’ templo, seksperfortantoj de virinoj, monedziĝaj svatuloj, seksdiboĉuloj, adultuloj, perfiduloj, rabistoj de l’ ŝtatkaso, brutŝtelistoj, ludistoj, blasfemantoj, venenmiksantoj, patromurdistoj, murdobruligistoj.”
* la aglo kaj la flagstango: la aglo estas la prusa aglo

Por nenio mi ja tamen ne volis labori kaj donaci la monon al la ŝipestro. Kaj tial li retenis min des pli firme. Sed kie kaj kiam kaj kiel maldungiĝi? Tio ne eblis. Oni ne konfirmis la maldungiĝon en kiu ajn haveno. Neniuj paperoj, neniu hejmlando. Ni ne povas liberiĝi de la viro. Li ne povas maldungiĝi.

Estis nur unu okazo maldungiĝi. La gladiatora maldungiĝo. La kontraktnuligo sur rifo. La kontraktnuligo ĉe la fiŝoj. Se oni eskapus, oni naĝus al marbordo. Tie ili ne tuj povas reĵeti vin en la maron. Ŝiprompulo. Ekflagras la kompato de la homoj, precipe de tiuj, kiuj loĝas en bordaj regionoj. Mortulojn oni ne kompatas, ĉe ŝiprompuloj estas iom alie.

Tiam devas veni ankaŭ la noktogardisto de tiu flago, kiu flirtis sur la ŝipo, kiam ni surrifiĝis. Li ne pagas por la viro, li pagas por la raporto, por ke la asekuro estu pli bone oleita. Ĉar se la raporto ne alvenas, komenciĝas la atendotempo por la perdiĝinta ŝipo, kaj tio signifas gravan interezoperdon. Se la raporto jam alvenis kaj la kompato al la ŝiprompulo elsekiĝis, oni migras ree al la mortuloj. Unue tre lante, tiam pli kaj pli rapide. La kompanio estas kompensodeva pro la viro, kaj ĝi respondecas pro lia forkonduko. Sed kien konduki lin? Neniu ŝipestro volas havi lin. Li neniam povus liberiĝi de li. Sekve sur mortulan ŝipon. Li ne volas suriri ĝin, ĉar li ankoraŭ estas sata pro la lasta fojo. Manpremo, provita dizerto, dek ŝilingojn en la manon, la Bluan Petron supren. Bonan matenon, nu ni estas denove kune.

La fiŝoj povas atendi. Li venos. Iam li venos. Li venos, aŭ pro vitrotubeto aŭ pro cindrokanalo aŭ pro karbo lavango en la karboholdo aŭ pro rifo. Sed li venos. Pension li ne povas ricevi, kaj ne geedziiĝi, kaj ne komenci modestan komercon de boatoj. Ĉiam denove li devas eniri la arenon, ĝis li forgesas, ke li troviĝas en la areno, jes, sinjoro ...

Nun ni ankris en Dakaro. Certe honesta haveno. Oni ne povas nei tion.

Jen la purigado de kaldronegoj*. Purigado de la kaldronegoj, kiam la fajro sub la purigenda kaldronego estingiĝis antaŭ nur unu tago, kaj kiam la najbara kaldronego ankoraŭ produktas vaporon. Kaj tiun plezuron oni havas en regiono, kie oni diras: “Rigardu tien, kie staras la verdaj palisoj kun la granda E antaŭe, tio estas la ekvatoro, kiun vi povas nomi ankaŭ tagmeza linio, sed tiam vi devas malŝraŭbi la E-on kaj pendigi latunan ŝildon kun la granda T sur ĝi. Sed, ĉu vi do diras ‘tagmeza linio’ aŭ ‘ekvatoro’ aŭ tute nenion, estas ĉiam egale varmege kaj arde. Se vi mantuŝas la ekvatoron, la mano tuj deiĝas, kvazaŭ forrazita, kaj restas nur kelkaj floketoj da cindro. Se vi metas feropecon sur la ekvatoron, ĝi fandiĝas kiel butero. Se vi kuntuŝigas du pecojn, ili veldiĝas aŭtogene. Glate, sen junto, vi devas nur premi.”

*

la purigado de kaldronegoj: povus esti kaŝita priskribo de veraj bataloj en kaj apud Munkeno la 30-an de aprilo en 1919, kiam la civitana milito kondukas al masakroj kontraŭ ruĝarmeanoj kaj al nepartoprenantaj loĝantoj, pli ol mil mortintoj, Ret Marut, cenzuristo de la Centra komitato de la konsilia respubliko post aresto kaj pridemando en la militministerio fuĝas la unuan de majo.

En la biografio de Chris Hirte pri Erich Mühsam, eldonejo “Neues Leben Berlin”, 1985, mi trovis foton sur la kovrila paĝo el tiu tempo, sur kiu Marut staras inter aliaj batalantoj kun fusilo, kun bantkravato kaj proletoĉapo, apud mitralo. Ankaŭ O. M. Graf, Irene Mermet kaj Max Hoelz rekoneblas tie. Hoelz kun sia ruĝa armeo ankoraŭ post la okazaĵoj en Munkeno plu batalis.

“Mi scias,” diras Stanislav, “ni foje transveturis la ekvatoron, kiam estis ĝuste kristnasko*. Tiam ankoraŭ tiom varmegis, ke oni povis trabori la dikajn ferajn ŝipvandojn per nura fingro. Oni eĉ ne devis bori. Nur tuŝo perfingre, kaj jam truo enestis*. Se oni kraĉis kontraŭ la feran ŝipvandon, la kraĉaĵo traflugis ĝin kvazaŭ nenio, kaj tuj denove estis truo. La ŝipestro vidis tion de la ponto kaj kriis: ‘Ĉu vi volas fari kafokribrilon el la ŝipo? Tuj fliku la truojn. ‘Kaj jen ni viŝis nur iom permane aŭ kubute, kaj jam la truoj estis flikitaj. Ĝi estis tiel mola kiel kukopasto. La feraj mastoj* tute kurbiĝis, kiel longa vakskandelo metita sur fornon. Estis porka afero, kiom longe daŭris, ĝis ni ree rektigis ilin. Pri la ekvatoro oni ne faru ŝercojn.”

* kristnasko: ĉirkaŭ kristnasko de la jaro 1918 en Munkeno, la revoluciaj laboristoj kun Erich Mühsam kaj la spartakistoj atakas la social-demokratan registaron de Kurt Eisner, kiu januare de 1919 arestigis 12 el la plej radikalaj kontraŭuloj.
* kaj jam truo enestis: temas pri la truo de Jeĥezkel (8.7-18), pri kiu Thomas Müntzer (1489?1525), unu el la revoluciaj gvidantoj en la Germana Kamparana Milito, skribas la jenon: “Karaj kamaradoj, ni ankaŭ plivastigu la truon, por ke ĉiuj en la mondo vidu kaj kvazaŭ per manoj kaptu, kiaj estas niaj grandaj sinjoroj, kiuj tiel blasfeme faris pentritan vireton el nia Dio.” Thomas Müntzer, tiu radikala kaj anarkiema prakomunisto kaj verkisto, kiu, kiel la anabaptistoj antaŭ li, celis forigi ĉiun registaron post la venko de la kamparanoj, estis unu el la vojpretigintoj por Marut/ Traven.
* La feraj mastoj tute kurbiĝis: “feraj” germane estas “eiserne”, aludo pri Eisner, Kurt (vidu punkton 4)

“Tute certe ne,” mi koncedis, “tial oni ja ambaŭflanke de la ekvatoro faris ĉirkaŭ la tero palison kun avertaj ŝildoj* sur ĝi. Vi povas vidi ĝin jam sur la mapo, la palison. Vi faris la stultan eraron, ke vi transveturis ĝin sur la akvo. Ni pli ruzis. Ni sube traveturis ĝin tra la subakvaj tuneloj. Tie estas agrable friske. Oni tute ne rimarkas, ke oni transveturas sub la ekvatoro.”

* latbariloj kun avertaj ŝildoj: Traven skribis al la legisto de la Librogildo, ke tiu ekkonos en la romano “La Mortula Ŝipo” “kelkajn naciajn kaj filistrajn limpalisojn, kiuj ŝanceliĝos. Espereble ne alvenos tiuj homoj, kiuj same asertas, ke ili laboras en la moderna socia spirito, kaj firmtenas la ŝanceliĝantajn naciajn kaj filistrajn limpalisojn, ĉar ili timas, ke ankoraŭ tute aliaj aferoj povus ekŝanceli.”

“La ekvatorajn tunelojn mi konas. Sed la kompanio ne volis pagi la tunelajn traveturkostojn*. Kiel tunelimposton ili postulas po ŝilingo por ĉiu tuno. Cetere, kiel oni envenas en la tunelon?”

* La tunelaj traveturkostoj: povus esti aludo pri la sekreta fervoja traveturo de Lenin tra Germanio. Tiujn traveturkostojn pagis la germana imperiestro Vilhemo la Dua.

“Amiko mia, tio estas ja tute simpla,” mi respondis, “Jen estas granda truo en la maro, kaj en tiun la ŝipo do eniras, la pruon antaŭe, ĝi traveturas kaj poste elvenas sur la alia flanko, ankaŭ tie estas tia truo en la akvo.”

“Efektive tre simpla afero,” Stanislav konsentis, “tion mi imagis multe pli komplika. Mi pensis, ke oni metas la ŝipon en iuspecan skafandron kaj poste tiras ĝin malsupren. Sube troviĝas maŝino, kiu tiras, kaj tiam la ŝipo sube moviĝas sur dentradaj reloj*, kaj sur la alia flanko oni poste suprentiras la ŝipon.”

* dentradaj reloj: aludo pri Lenin, kiu uzis tiun komparon al dentrado por la sindikatismo

“La afero kompreneble funkcius ankaŭ tiel,” mi diris, “sed tio estas tro komplika metodo. Ili ne povus fari tion po ŝilingo por tuno.”

“Fulmotondro, mi tuj eksplodos, ĉu la babilaĉo tie en la kaldronego nun baldaŭ finiĝos, aŭ ne?” kriis la Dua Inĝeniero en la kaldronegon, dume li trametis la kapon tra la homlukon ... “Se vi tie seninterrompe interrakontas, la kaldronego ne povas puriĝi.”

“Envenu do, hundo, se ni draŝu per la martelo vian kranion.” Mi kriis tion kiel sovaĝulo, preskaŭ duonfreneza pro la varmego. “Skrapu mem la kaldronegon, ĉevalŝakristo, malbenita kia vi estas. Al vi mi ankoraŭ rakontos tekston.”

Mi ja deziris, ke li raportu min, kaj ke oni min elĵetu. Tiukaze mi devus ricevi kvitancolibron kaj mian monon. Sed okaze de io tia ili multe tro ruzis. “Tiel kiel la oficiroj en la milito. Kiom ajn oni ofendas kaj draŝas ilin sur la grimacon, ili ne raportas vin,” diris Stanislav, “ili prefere lasas vin ekstere, ke vi ne sidu seka en prizono.”

Purigi kaldronegojn ĉe la ekvatoro, kiam la fajro estas estingita apenaŭ tagon, kaj kiam oni plu hejtas la najbaran kaldronegon. Sinjoroj! Kiu neniam manĝis ploranta sian panon, tiu trinkas ĝin nun kvazaŭ kiel frambolimonadon. Ni sidis nudaj interne, sed la vandoj tiel ardis, ke ni devis surmeti vestaĵojn kaj ŝovis dikajn kusenojn el sakĉifonoj sub la genuojn, por ke ni ne bruliĝu.

Tiam frapi. Kaj kiom da polvo desolviĝas de la kaldronkrusto! Estas kvazaŭ oni priskrapus la pulmojn, la faringon kaj la laringon per vitro. Se oni movas la buŝon, grincas inter la dentoj, kvazaŭ oni muelus sablon, kaj laŭ la tuta spino suprenrampas terura percepto, kvazaŭ iu elborus la spinan medolon.

Jam la kaldronego mem ne estas vasta. Sed aldone ja kuŝas la fajrokanaloj interne, kaj oni devas kuŝi sur la dorso kaj ventro, por povi atingi ĉiun angulon. Kiel ser pento oni turniĝas en la kanaloj. Ĉie, kien oni tuŝas per la nuda mano, estas tiel varme, kvazaŭ oni metus la manon sur varmegan fornoplaton.

Krome saltas ŝtonetoj de la kaldronego en la okulojn. Kaj tia dura akra grajno kaŭzas tiajn dolorojn, ke oni timas freneziĝi. Tiam oni eltiras ĝin per kotaj kaj ŝvitaj manoj, kaj la okulo ruĝiĝas de la suferitaj turmentoj. Dum iom da tempo la afero bone funkcias, kaj klak — jam denove enestas akra splito, kaj la turmentoj rekomenciĝas.

Protektaj okulvitroj, ĉu? Tiuj kostas monon. Por tiaj stultaĵoj Jorike ne havas ĝin. Tiel oni faris antaŭ mil jaroj, kaj tiel oni faras nun. Plej ofte tiaj okulvitroj ne tre taŭgas. Aŭ oni ne povas vidi tra ili, aŭ ili premas aŭ la ŝvito torentas tra la hermetikaj pluŝoringoj kaj ronĝas je la okuloj.

Se ni havus elektrajn lampojn, tio iom plifaciligus la laboron. Sed jen la lampoj el Kartago. Post kvin minutoj la kaldronego estis nigra kaj dika de la fumo. Sed ni devis frapi.

Kaj la marteloj interne de la kaldronego sonoregas, kvazaŭ mil tondroj senpere tamburas la timpanojn. Ne estas elastaj resonoj, sed metale vibrantaj akre kriĉantaj frapoj.

Kvin minutojn, sed tiam ni devas iri eksteren, por kapti aeron. Ni bolas en la ŝvito, la varmegaj pulmoj flugas kaj flagras, la koro tumultas, kvazaŭ ĝi volus eksplodigi la bruston, kaj niaj genuoj tremas.

Aeron, nur aeron. Kostu kiom ajn. Kaj ni staras en la marbrizo, kiu efikas al ni, kvazaŭ neĝoblovado en Saskatchewan. Larĝa dura glavo puŝiĝas per sia tuta longo tra nia korpo. Ni tremas de frosto kaj resopiras al la varmega ardo de la kaldronego.

Pliajn kvin minutojn, kaj ni krias: Aeron! Ĉiuj tri, kiuj enestas, premas nin al la malgranda homluko, tra kiu ni devas ŝovi nin. Nur unu povas trapasi en la sama tempo, kaj li devas turniĝi kaj barakti kiel kato, por elveni. Dum la tempo, dum kiu li trapuŝiĝas tra la eniro, envenas eĉ ne buŝpleno da aero en la kaldronegon. Estante la dua je la luko mi pene trapuŝas miajn brakojn kaj trude ŝovas min eksteren. La hejtisto en la kaldronego kolapsas kaj falas dure teren. Li estas senkonscia.

Stanislav, ni devas eltiri la hejtiston, la fortoj forlasis lin,” mi vokis per mia lasta spiro. “Se ni ne eligos lin, li estas finita kaj sufokiĝos.”

“Uuu-nu miiiinuuu-ton, Pip ... mi ankoraŭ estas tute senspira.” Ne daŭras longe ĝis la glavo sidas jam denove en niaj korpoj, kaj ni sopiras la bolantan varmegon de la kaldronego.

Ni prenas ŝnuregon. Baraktante mi denove enŝovas min kaj firme ligas la hejtiston. Kaj nun ni laboras por eligi lin. Tio estas plej komplika. Enangili kaj elangili mem oni povas. Sed tratiri tie homon sen vivo, tio postulas senfinan paciencon kaj lertecon kaj anatomiajn sciojn. La kapo rapide travenas. Sed la ŝultroj! Finfine ni kunligas la ŝultrojn kiel paketon, tute firme, kaj tiam ni povas tiri lin, kaj li elvenas.

En la neĝoblovadon ni ne portas lin, sed ni lasas lin kuŝi en la kaldronejo, ni kuŝigas lin eĉ proksime de la fajro de la najbara kaldronego. Ni malligas liajn ŝultrojn. La spiro forestas. Tute forestas. Sed la koro frapas. Mallaŭte, sed regule. Ni verŝas akvon sur lian kapon kaj premas malsekan sakon sur lian koron. Poste ni ventumas lian vizaĝon, alblovas lin kvazaŭ li estus lignokarbo kaj finfine portas lin sub la ventkanalon.

Stanislav devas iri supren kaj direkti la ventkanalon al la vento, por ke freŝa aero atingu la hejtiston.

Nun la hundo de ĉevalŝakristo kompreneble ne montras sin; sed sufiĉas, ke ni iom interparolas en la kaldronego, kaj tuj lia naŭza grimaco aperas en la homluko kaj lia kruda ostokapo tiel ŝtopas ĝin, ke ne envenas aero. Iam ni ja tamen ĵetos pintan martelon sur tiun kadavron. Se li almenaŭ alportus akvoglason da rumo por la hejtisto, tiu fripono. Ni ja eĉ ne volas trinki ĝin. Nur gluteton, por forigi la vitropolvon el la laringo kaj el la dentoj.

La hejtisto troviĝas sub la ventkanalo, kaj mi komencas movi liajn brakojn. Iom post iom li reviviĝas. Kaj li reviviĝas pli kaj pli. Kiam ni starigis lin kaj sidigis sur karbomonton kaj premas lin en angulon, por ke li havu apogon, venas la Dua Inĝeniero.

“Kio tio estas, je la infero,” li tuj krias, “ĉu oni pagas vin, por ke vi pigru aŭ por kio?” Stanislav kaj mi aŭ ni ambaŭ certe tiam estus povintaj diri: “La hejtisto estis ...”

Sed ni ambaŭ havis la saman senton, kaj nia instinkto refoje pravis. Laboristoj devas nur sekvi sian instinkton, kaj jam ili agas tute ĝuste. Samtempe, sen diri vorton, ni kliniĝis, en ĉiun manon prenis belan dikan pecon da karbo kaj ankoraŭ en la sama sekundo per nia tuta forto ĵetis ĝin al la Dua, al lia ostokapo kaj al lia kadavro.

Tenante la brakojn ĉirkaŭ sia kapo, li forkuris. Stanislav postkuris kelkajn paŝojn kaj kriis: “Vi venena bufo, se vi minusos eĉ nur ŝilingan duonon pro la pipro, kiu ĵus trafis vin, ni ŝtopos vin en la venonta veturo en la fajrokanalon kaj poste en la cindrokruĉon, kaj vi rajtos kraĉi sur mian vizaĝon min, se mi ne ŝovos vin en la fajron. Bestaĉo, nomata inĝeniero.” La bestaĉo ne raportis ĉe la ŝipestro. Tio cetere estus estinta tute indiferenta al ni. Kun plezuro ni estus irintaj en prizonon en Dakaro. Li vere ne minusis eĉ pencon je puno. Dum ni ankoraŭ purigis kaldronegojn, kaj tio daŭris kelkajn tagojn, li neniam revenis proksimen. Ekde tiu tago li traktis nin kiel nekuiritajn ovojn kaj alproprigis al si pli da diplomatiaj kapabloj ol la Unua havis. Estas miraklofare, se oni havas ĉemane karbobulon aŭ martelon aŭ ferstangon, kaj se oni scipovas uzi tiujn en la ĝusta loko.

Kiam la kaldronego estis pura, ni ricevis du plenajn glasojn da rumo kaj antaŭpagon. Ni tuj iris en la urbon kaj ĉirkaŭrigardis. Oni ĉiam pensas, ke oni eble renkontos iun neatenditon. Mi povintus veturi kiel kaŝpasaĝero sur franca ŝipo, kiu estis veturonta al Barcelono. Sed mi ne volis donaci mian kvarmonatan salajron al la ŝipes tro. Kial mi laboru por nenio? Tiel mi lasis la afablan francan ŝipon. Stanislav povintus veturi kiel sinkaŝinto sur norvega ŝipo veturonta al Malta. Sed li havis la saman kialon. La salajron. Li rajtis pretendi multe pli da ĝi ol mi.

Tiel ni vagadis en la haveno. Stanislav iris sur la norvegan ŝipon, kaj mi trotis sola plu.

Ĉapitro 44

En la malproksimo ankris la Empress of Madagascar*, la Imperiestrino de Madagaskaro, angla ŝipo, kiu pezis naŭmil tunojn, eble eĉ pli. Tio estus tia kesto por provi surhopi kaj releviĝi el la tombo dum certa tempo kaj promeni. Fajna nova boateto. Kvazaŭ lakita, tiel pure ĝi aspektis. Eĉ la oro ankoraŭ ne delaviĝis de la haŭto. Ĝiaj novaj koloroj ankoraŭ brilas. Sed tie dungiĝo ne eblas, tie ne estas posteno, sur tia persike mola marjunulino. Ŝi tiel kokete ridetas trans la akvon, palpebrumas per la kolorigitaj okulharoj kaj tikas per la substrekitaj okulgloboj al mi, ke estas vera plezuro. Mi devas iri al ŝi kaj rigardi la ĉarman belulinon el la proksimo.

* Empress of Madagascar: Tielnomataj piratoj en la nordo de la insulo Madagaskaro fondis fine de la 17-a jarcento en Diego Suarez respublikon kun la nomo Liberta, komunumo, kiu celis efektivigi liberecon kaj justecon. Eble “Empress of Madagaskar” ankaŭ estas sinonimo por la komunisma insulo Sovetunio, kiu same ne tiel rapide progresis, kiel atendite de la bolŝevistaj gvidantoj. En la libro “La germana ideologio”, eldonita nur en la jaro 1932, Marx kaj Engels skribis pri la loka komunismo: “3. ĉiu plivastigo de la interrilatoj ĉesigus la lokan komunismon. La komunismo estas empirie ebla nur kiel la ago de la regantaj popoloj ‘per unu fojo’ kaj samtempe, kio premisas la universalan disvolviĝon de la produktiva forto kaj la mondan trafikon, ligitan kun ĝi.”

Mil diabloj, se nur la salajro ne estus, mi vere tie sonorilus pro dungiĝo. Sed de la salajro mi ne delasas. Se mi nur iel atingus, ke la Dua elĵetus min el la ŝipo. Ĉu mi eble iom agitu kiel bolŝevisto? Sed ili nur ridus pri tio. Agitu kiom ajn, vi ne povas forlasi la ŝipon. Kaj se vi troigus la spektaklon, li minusus la salajron por du semajnoj. Vi laborus por nenio.

Se la Imperiestrino ekveturus pli frue ol Jorike, kaj mi surestus sur ŝi, dungita pro urĝeco, jen oni jam ne povus ŝanĝi tion. Sed kie la Imperiestrino poste elŝipigus min? Al Anglio ili ne povus kunpreni min, ili ne povus liberiĝi de mi. Sed liberiĝi de mi ili devas. Sed kie? Ili puŝus min sur mortulan ŝipon, ie survoje aŭ en iu haveno, kie staras remizo.

Sed demandoj kostas ja nenion. “Hola!”

“Hola! What is up?” Sur la kapo de la vokinto troviĝas blanka ĉapo.

Ain’t no chance for a fireman, chap?* Ĉu vi havas postenon por hejtisto?” mi vokas supren.

*Ain’t no chance for a fireman, chap?”: “Ĉu vi eble bezonas hejtiston, amiko?”

“Paperojn?”

“Ne, sinjoro.”

Sorry. Mi bedaŭras, mi ne povas helpi al vi.”

Tion mi ja sciis. Ŝi estas pura fraŭlino. Jen ĉio devas esti en ordo. Geedziĝa licenco necesas. Ŝi havas patrinon, kiu ankoraŭ gardas ŝin propramane. La patrino Lloyd en Londono.

Mi iradas laŭlonge de la kesto. Sur la poba ferdeko sidas kelkaj maristoj, ili ludas kartojn. Fulmotondro, kian anglan ili parolas? Tio estas ja la jorika lingvo. Kaj tio sur glatlakita angla ŝipo, de kies haŭto eĉ la oro ankoraŭ ne defalis? Jen io ne estas en ordo. Ili ludas kartojn, sed ne kverelas kaj ne ridas.

Mi foje rigardu. Sonorilfiŝo kaj ŝarknaĝilo! Ili sidas tie kaj ludas, kvazaŭ ili sidus sur sia propra tombomonteto kaj ludus pri la propraj vermetoj. Ilia manĝaĵo estas bona, ili aspektas bone grasigitaj. Sed la malgaja kartludado kaj la tristaj vizaĝoj, kaj ĉio ĉi sur tute nova angla ŝipo, ĉu? Jen io ne estas en ordo. Cetere, kial la ŝipo venis ĝuste ĉi tien, al la haveno de Dakaro? Kaj kiun kargon ĝi enprenis? Feron. Malnovan feron. Ĉe la okcidenta bordo de Afriko? Tuj apud la ekvatoro? Malnovan feron? Nu bone, la damo Empress veturas hejmen kun balasto kaj kunprenas la malnovan feron. Al Glasgovo. Tiu fero pagas almenaŭ duonon de la veturo. Malnova fero estas pli bona ol sablo kaj ŝtonoj.

Kaj tamen. La bela nova ŝipeto Empress ne povas ricevi kargon de Afriko al Anglio, kial? Se mi ĉi tie devus atendi sur la plaĝo, mi eltrovus ene de tri horoj, pri kio temas ĉe la brile pura Imperiestrino. Ŝi ja ne eble vere estas ... ? Nu, ankaŭ mi jam entranciĝas, nun ankaŭ mi vidas fantomojn en ĉiu angulo. La Empress of Madagascar, tiu persike mola kaj vivokreva marjunulino el Glasgovo ĉi tie jam prostituu sin sur la strato? Sin ŝminkinte? Ne, ŝi ne ŝminkis sin. Estas ŝia natura aspekto. Ŝi estas pli ol tri jarojn juna. Ŝi estas absolute aŭtentika. Eĉ nito ankoraŭ ne estas forsmirgita de la jupeto. Kvazaŭ lekita kaj bone odora, supre kaj sube. Sed la ŝipanaro, tiu ŝipanaro. Jen io ne estas en ordo.

Kial tio min interesu? Ĉiu infano volas havi siajn plezurojn.

Mi reiras al la norvega ŝipo. Mi lasas min suprentiri. Stanislav ankoraŭ ĉeestas. Li sidas en kajuto kaj babilas kun kelkaj danoj. Li havas ladujon da bona dana butero kaj pecon da luksa fromaĝo en poŝo.

Pippip, vi venas ĝustatempe, vi povas vespermanĝi kun ni, bonan danan vespermanĝon, plenvaloran kaj originalan,” diras Stanislav.

Ni ne longe lasas peti nin kaj kunvespermanĝas.

“Ĉu vi vidis tie transe la anglan ŝipon, la Imperiestrino?” mi demandas, kiam ni ĉiuj sidas en la salono kaj diligente manĝas.

“Tiu ankras jam sufiĉe longe ĉi tie,” iu el ili diras. “Fajna knabino, ĉu?” mi nun esplore demandas.

“Ekstere pompe kaj interne trompe,” diras unu el la danoj.

“Nu,” mi demandas, “trompe, ĉu? Kial trompe? Ĝi estas ja tute bona ŝipo.”

“Kompreneble ĝi estas bona ŝipo,” alia intervokas.

“Vi povas dungigi vin laŭ la leĝo pri urĝeco, se vi emas. Por mielo kaj ĉokolado. Ili ĉiutage ricevas ekzekutan manĝon. Pudingon kaj rostaĵon.”

“Fulmotondro, la diablo prenu vin, parolu fine klare,” mi nun diras. “Kio tio estas? Mi ja mem demandis pro posteno, ili ne povis helpi al mi.”

“Kara amiko, propre vi ne aspektas kvazaŭ vi hieraŭ glutis marakvon unuafoje. Ĝi estas mortulĉaro.”

“Ĉu vi estas freneza kaj per peĉo priŝmirita?” mi vokas.

“Estas mortulĉaro, tion mi diras al vi,” la dano ripetas kaj enverŝas kafon por si. “Ĉu ankaŭ vi volas havi plian kafon? Ni ne devas ŝpari la lakton, la sukeron kaj la buteron. Ni povas diboĉi. Vi povas preni laktladujon por hejma uzo. Ĉu vi emas?”

“La nura demando min tiom kortuŝas, ke mi tuj ekploros,” mi diras kaj plenigas mian tason per kafo, per aŭtentika kafo el grajnoj.

Mi forgesis kiel ĝi gustas, ĉar Jorike disdonis nur kafosurogaton dudekprocentan, por ke ne difektiĝu niaj koroj.

“Jen kadavroŝipo, mi diras al vi plian fojon.”

“Kion vi volas diri per tio? Ĉu kadavroj de Francio al Usono, por ke la patrinoj tie povu planti ilin en florpotojn, por ĝui la honoron, kaj entuziasmiĝi pri la milito, kiu finos ĉiujn militojn?”

“Ne parolu tiel fremdule, amiko.”

“Ĝi transportas kadavrojn, sed ne militistajn kadavrojn el Francio.”

“Sed?”

“Malgrandajn anĝeletojn. Maristajn anĝeletojn. Maristajn kadavrojn, vi segofiŝo, kiu vi estas, se vi ne finfine ekkomprenas.”

“Ĉu la Imperiestrino havas ilin surŝipe?”

“Dio mia, kun vi oni devas trakuri holdovandon, antaŭ ol vi komprenas. Kompreneble la onklino enkargis ilin. Sep okonoj pretas. Hejme en ilia vilaĝa preĝejo oni jam povas trankvile engrati la nomojn sur la memortabulon por maristoj*. Korektado ne necesos. Se ankaŭ vi volas havi vian nomon sur la memortabulo de via vilaĝo, jen vi nur devas kuniri. Tio aspektas cetere efektive tre noble, se apud via nomo legeblas Empress of Madagascar. Tio ja sonas impone. Tio pli bone aspektas, ol se tie nur legeblus Berta aŭ Emma aŭ Norda Kabo. Oni devas pensi ankaŭ pri tio, kiun najbaron oni havos sur la tabulo. Empress of Madagascar, hoj, jen enestas muziko, amiko mia.”

* memortabuloj por maristoj: Ekzistas ankoraŭ kelkaj el la malnovaj maristaj preĝejoj. Unu el ili estas tiu de Tersato, miksaĵo el kastelo kaj kapelo, sub la signoj de kruco kaj ankro. Ĝi troviĝas ĉe la plej norda etendiĝo de la Mediteraneo proksime de Fiume. Apud aliaj tre belaj ŝipaj objektoj videblas tie ankaŭ lignaj memortabuloj, kiuj montras buntkolorajn ŝipojn kaj ŝipkatastrofojn. Krome piratojn kaj fiŝistojn.

“Kial ŝi jam veturu por la poliso?” Tion mi nun vere ne povis kompreni. Tio ja jam denove estis nura babilaĉo. La pura envio, ĉar ili ne veturis mem sur la nova kesto.

“Tion eĉ infano komprenas.”

“Ŝi ja maksimume antaŭ tri jaroj eliris el la vindoj,” mi kontraŭdiris.

“Finfine vi pruvas, ke vi eliĝis jam pli frue el viaj vindoj. Ŝi havas ekzakte tri jarojn. Oni konstruis ŝin por granda veturo. Orienta Azio kaj Sudameriko. Kun la celo veturi dekdu nodojn. Jen la kondiĉo. Kiam ŝi ekplugis, ŝi veturis kvar nodojn, kaj se ŝi rapidis, kvar kaj duonon. Tion ŝi ne povas elteni. Tiel ŝi bankrotas.”

“Ili povus rekonstrui ŝin.”

“Tion ili jam dufoje provis. Ŝi malboniĝis pli kaj pli. Komence ŝi veturis eĉ ses nodojn, sed post la rekonstruo jam nur kvar. Ŝi devas forlasi la akvon, devas enspezigi la asekuron. Ili certe bone knedis la asekuron, por ke ŝi povu pasi tra Lloyd. Sed oni povas knedi ĉion.”

“Kaj nun ŝi sinku kun muziko, ĉu?”

“Ŝi jam dufoje sidiĝis. Sed tio ne sukcesis. La unuan fojon ŝi sidis sur sablo. Elegante, kiel cigno. Ili certe jam pridrinkis tion en Glasgovo. Sed leviĝis ŝtorma vetero kun monstra alta tajdo, ĝi levis la ĉarman damon supren de la sablo, kiel ĉe ĉieliro, kun trompetoj kaj timbaloj. Kaj ŝi turniĝis gaje sur la maron. Tiam la ŝipestro certe suke sakris. La duan fojon, en la ĵus pasinta semajno, kiam ni jam ankris ĉi tie, ŝi rapidis kiel sago inter rifojn. Ŝi perfekte firmpinĉiĝis. Sed la sendrata stacio estis frakasita. Kompreneble. Jen la ŝipestro devis hisigi la flagojn. Pro la bona konduto, ĉar ĉiam ĉeestas atestantoj. Jen alvenis franca patrolŝipo, ĝuste kiam la ŝipestro jam kun gaja humoro kaj sen hasto lasis surakvigi la boatojn. La patrolo flagsignalis ‘Atendu. Helpo survoje!’ Jen la ŝipestro sakris. Mi volonte scius kiel li reordigis la taglibron. Li jam tiel perfekte manipulis ĝin. Li certe multe skrapis per la gumo, amiko mia. Li eraris. Tio estas, verŝajne ne alie eblis. Li sidigis en basa tajdo la ŝipon. Nun tri trenŝipoj venis kaj levis ŝin de la rifoj en la alta tajdo. Tute elegante. Eĉ grato ne postrestis. Fatalaĵo! Nun li devas pagi ankaŭ la savkostojn. Ĉion tion oni minusos de la asekursumo. Estas plia demando, ĉu la asekurokompanio transprenos la tutajn kostojn. Tio dependas de la ŝipa taglibro.”

“Kaj kiel plu?”

“Nun li riskos ĉion. Tion li devas fari. Trifoje li ne povus eltiri sin. Tiukaze la asekurkompanio farus enketon kaj nuligus la asekuron. Ĝi postulus alian ŝipestron sur la ŝipo, iun, kiu veturas sen trukoj. Tio estus la fino. Tiam la Imperiestrino devus iri al vrakejo. Veturi ŝi ja ne plu povas.”

“Kial ŝi tiel longe ankras, se ŝi ne estas riparata?”

“Ŝi ne povas elveturi. Ne havas hejtistojn.”

“Tio estas sensencaĵo. Tiukaze ili almenaŭ min povus dungi. Mi ja diris al ili, ke mi estas hejtisto.”

“Ĉu vi havas paperojn?”

“Lasu la ŝercojn, knabo.”

“Se vi ne havas paperojn, li ne dungas vin. Li devas gardi sian noblan vizaĝon. Mortuloj farus lin suspektinda. Sed ĉu vi estas zulukafro aŭ hotentoto aŭ surdmutulo, tio estas indiferenta. Vi devas havi nur paperojn kaj marspertojn. Uloj, kiuj ne marveturis, ne estas bonaj, la asekurkompanio povus reteni la pagon kaj kaŭzi multajn ĝenojn. La hejtistoj elvenis el la ŝipo. Ili brulvundiĝis kaj kuŝas en hospitalo, alie ili ja ne povintus forlasi la ŝipon. La hejtistoj estas en la plej malica situacio en tiaj okazoj. Ili ne elvenas, se la ŝipo surrifiĝas, riskante ĉion. Jen tuj estas akvo antaŭ la kaldronegoj, kaj la kaldronegoj kutime tuj eksplodas, se ili tiel subite troviĝas sub frida duŝo. Ili tuj malsanas je eksploda pneŭmonio.”

“Ĉu li nun atendas, ĝis la hejtistoj fine elvenas el la hospitalo?”

“Tio ne helpus al li. Ili ne plu devas surŝipiĝi, se ili ne emas. Ili povas maldungiĝi sen sed kaj tamen. Ili havas perfektajn paperojn kaj povas trankvile atendi alian ŝipon.”

“Kiel la onklino do formoviĝu?” La uloj ridis kvazaŭ interne de si, kaj tiu, kiu ŝajne plej bone studis tiun kazon, diris: “Tiuj intencas infanforrabon, ŝanhajadon. Tion mi povas flustri al vi, knabo. Jes, ŝi estas nobla kaj eleganta damo, la Imperiestrino de Madagaskaro. Ekstere pompa kaj sub la masko trompa. Evitu ŝian proksimon, por ke ŝi ne trompu vin.” Kompare al ŝi Jorike estas tre estiminda damo. Ŝi ne pretekstas ion. Tiel, kiel ŝi aspektas, ŝi estas. Honeste ĝis la skeleto.

Preskaŭ mi komencas ami Jorike. Jes ja, Jorike, mi devas konfesi al vi: Mi amas vin. Mi sincere amas vin pro vi mem. Mi havas je miaj manoj ses nigre bluajn ungojn kaj je la piedoj kvar nigreverde bluajn. Ĉion ĉi por vi, amata Jorike. Sur la piedajn ungojn batis falintaj kradoj kaj ĉiu fingra ungo havas sian propran dolorplenan historion. Mia brusto, mia dorso, miaj brakoj kaj piedoj havas cikatrojn de malicaj brulvundoj. Ĉiu el la cikatroj naskiĝis kun dolorkrio, eligita pro vi, amata. Via koro ne hipokritas. Via koro ne larmas, kiam ĝi ne sentas ploremon, ĝi ne jubilas, kiam ĝi ne sentas ĝojon.

Via koro ne hipokritas, ĝi estas pura kaj perfekta kiel pura oro. Kiam vi ridas, koramata, ridas via animo, ridas via korpo kaj ridas via gaja ciganrobo. Kaj kiam vi ploras, plej kore amata ino, ploras eĉ la frida rifo, kiun vi preterveturas.

Neniam plu mi volas forlasi vin, amata, ne por ĉiuj trezoroj de la mondo. Mi volas migri kun vi, kanti kun vi, danci kun vi kaj dormi kun vi. Mi volas morti kun vi, elspiri en viaj brakoj mian lastan suspiron, kun vi, ciganino de la maroj. Vi ne fanfaronas pri via glorriĉa pasinteco kaj pri via praa genealogia arbo ĉe la onklino Lloyd en Londono. Vi ne fanfaronas per viaj ĉifonoj, kaj vi ne ludas per ili. Ili estas via plenrajta vestaĵo. Vi dancas en viaj ĉifonoj ĝoje kaj fiere kiel reĝino kaj kantas vian cigankanton, vian ĉifonulan kanton:

La danckanto de l’ Mortula Ŝipo

La aĉa vest’? Forgesu ĝin.
Jen ĝoj’ kaj ploroj kroĉis min.
Estu sen zorg’ pri mia stat’.
Mi bone vivas sen kompat’.
Estu sen zorg’ pri vagabond’!
Mi vivas min, ne vin, en tiu mond’.
La paradizo estus stulta fin’,
prefere kaptu la Satano min.
Mi viajn benojn ne bezonas,
eĉ se mortuloj en mi dronas
kaj fia fam’ ĉirkaŭas min.
afero mia, notu ĝin.
Mi fajfas pri la juĝ’ de Di’.
Pri releviĝ’ ne kredas mi.
Pri dioj estas mi sen sci’.
Inferajn punojn ridas mi.
Hola hej, sur alta mar’,
hola, mortular’!