Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Mortula ŝipo

Rakonto de usona maristo

Proksimuma tradukojaro: 1995

Kreis la Esperantan tekston: Kaiser

TRIA LIBRO

Veturas strangaj ŝipoj sur maroj preter ni;
fifamas neniu tiom,
ke ne aliaj fius pli.

Ĉapitro 45

Povas esti, ke oni ne tro amu sian edzinon, se oni ne volas perdi ŝin. Alikaze ŝi enuas kaj forkuras al alia por ricevi batojn.

Estis suspektinde, tre suspektinde, ke mi subite tiel arde komencis ami la damon Jorike. Sed, se oni ĵus aŭs kultis la hororigan rakonton pri rabistoj de infanoj, kaj havas en unu el la poŝoj ladujon da lakto kaj en la alia ladujon da bona dana butero, jen tre bone eblas, ke oni ekpensas pri la amo kaj amas tiun, kiu en siaj ĉifonoj pli amindas ol rabistoj de kadavroj en silkaj vestoj.

Sed tamen, suspektinda estis tiu ĝermanta amo. Io ne estis en ordo. Jen la afero pri la cindrokanalo. Kaj nun ankoraŭ aldoniĝis eĉ Jorike, kiun mi amis per pasia ardo. Tio ne povis plaĉi al mi. Jen io ne estas en ordo.

En la kajuto ne estis elteneble. La aero estis dika kaj peza kaj premis sur la cerbon.

“Ni eliru,” mi diris al Stanislav, “ni promenu iom laŭ la akvo, ĝis friskiĝas. Post la naŭa certe ekblovos brizo. Tiam ni iros hejmen kaj kuŝigos nin sur la ferdeko.”

“Vi pravas, Pippip,” Stanislav konsentis. “Ĉi tie oni povas nek dormi nek sidi. Ni foje suriru la nederlandan ŝipon, kiu ankras tie supre. Eble mi renkontos konaton.”

“Ĉu vi ankoraŭ nun malsatas?” mi demandis.

“Ne, sed eble mi povos preni sapopecon kaj mantukon de ili. Tiuj sufiĉe bone enpoŝigeblas.” Lante ni ektrotis. Intertempe noktiĝis. La havenaj lampoj ĵetis nur ŝpareme lumon. Oni nenie enkargis ion. La ŝipoj briletis dormeme tra la vespera malheleco.

“Cetere, la tabako, kiun la norvegoj donis al ni, ne estas eksterordinara,” mi diris.

Apenaŭ elparolinte tion kaj turnante min al Stanislav por peti fajron, mi ricevis monstran baton sur la kranion. Mi sentis la baton tute precize, sed mi ne povis moviĝi, miaj kruroj strange plumbiĝis kaj dikiĝis, kaj mi falis teren. Ĉirkaŭ mi karuselis kaj zumis terure, mi sentis premantajn dolorojn.

Sed tio ne daŭris longe, ŝajnis al mi. Mi releviĝis el mia narkozo kaj intencis iri plu. Sed mi puŝiĝis je van do, je ligna vando. Kiel tio eblas? Mi iris maldekstren, sed ankaŭ tie estis vando. Kaj dekstre estis vando kaj post mi estis vando. Kaj ĉie mornas.

Mia kapo zumis kaj muĝis. Mi ne kapablis pensi, laciĝis kaj ree kuŝigis min sur la plankon.

Kiam mi vekiĝis plian fojon, la vandoj ĉeestis plu. Sed mi ne povis stari trankvile. Mi ŝanceliĝis. Ne, tiel ne estis, sed la planko ŝanceliĝis.

Fulmotondro, mil diabloj, mi nun scias, pri kio temas. Mi estas sur ŝipeto, sur kesto, kaj tiu troviĝas ie sur la maro. Ĝi veturas gaje antaŭen. La maŝinoj stamfas kaj frapas.

Per ambaŭ pugnoj kaj fine ankaŭ per la piedoj mi marteladas la vandojn. Ŝajnas, ke neniu aŭdas ion. Sed post sufiĉe longa tempo, kiam mi ree kaj ree estis prilaborinta la vandojn kaj ankaŭ per krioj akompanis miajn tamtamojn, oni malfermas lukon, kaj iu lumigas per elektra poŝlampo internen.

“Ĉu vi nun eldorminte sobriĝis?” oni nun demandas min.

“Ŝajnas, ke jes,” mi diris. Neniu devas rakonti al mi, mi jam scias, pri kio temas, infanforrabo, ili ŝanhajis min. Mi troviĝas sur la Empress of Madagaskar.

“La ŝipestro vokas vin,” la viro diras. Ekstere taghelas. Mi suprengrimpas la eskalon, kiun la viro traŝovas tra la luko, kaj baldaŭ mi staras surferdeke.

Oni kondukas min al la ŝipestro. “Noblaj homoj vi estas, tion mi devas diri,” mi tuj krias, envenante la kabineton.

“Bonvolu, kiel?”l a ŝipestro diras tute trankvile. “Rabistoj de infanoj, ŝanhajuloj, anĝelfaristoj, priŝtelistoj de kadavroj, jen, kio vi estas,” mi krias.

La ŝipestro restas netuŝita, trankvile ekbruligas cigaron kaj diras: “Ŝajnas, ke vi ankoraŭ ne tute sobriĝis. Ni devos trempi vin en fridan akvon, por ke la fumo forvaporiĝu.” Mi rigardas lin kaj diras nenion.

La ŝipestro premas butonon, la stevardo envenas, kaj la ŝipestro diras du nomojn.

“Sidiĝu,” la ŝipestro rimarkas post iom da tempo. Envenas du naŭzaj uloj, krimulvizaĝaj.

“Ĉu li la viro estas?” demandas la ŝipestro.

“Jes, li estas,” ambaŭ konfirmas.

“Kion vi faras sur mia ŝipo?” diras nun la ŝipestro al mi per voĉo, kvazaŭ li estus la estro de asiza tribunalo. Antaŭ li kuŝas papero, sur kiu li zigzagigas krajonon.

“Tion mi volonte de vi scius, kion mi faras sur tiu ŝipo,” mi respondas.

Nun parolas unu el tiuj krimuloj. Ŝajnas, ke ili estas italoj, se oni juĝas laŭ la maniero, kiel ili prononcas la anglajn vortojn.

“Ni ĝuste intencis purigi la kargoholdon dekunu, kaj tiumomente ni trovis la viron ebria en angulo, kie li firme dormis.”

“Sekve,” la ŝipestro diris, “la afero estas ja tute klara. Vi intencis kaŝiĝi sur mia ŝipo inter la kargo, por veni al Anglio. Tion vi nun certe ne plu intencos nei. Bedaŭrinde mi ja ne rajtas ĵeti vin en la maron, kion mi devus fari. Efektive vi meritus, ke mi ordonu sesfoje treni vin per la aragano, por iom deskrapi la haŭton al vi, por ke vi ne forgesu, ke angla ŝipo ne servas eskapigi krimulojn persekutatajn de la polico.” Kial tiukaze longe babili? Li estus ordoninta al tiuj italaj punkaptitoj rompi miajn ostojn, se mi dirus, kion mi pensas pri li. Tion li jam farus pro tio, kion mi tuj komence diris. Sed li interesiĝis nur pri miaj sanaj ostoj kaj ne pri la rompitaj.

“Kio vi estas?” li demandis nun. “Simpla ferdeklaboristo.”

“Vi estas hejtisto.”

“Ne.”

“Vi hieraŭ ĉi tie proponis vin kiel hejtiston, ĉu ne?” Jes, tion mi faris, kaj tio estis mia eraro. De tiam ili ne plu lasis min el siaj okuloj. Se mi tiam estus dirinta ferdeklaboristo, ili eble ne interesiĝus pri mi. Hejtistojn ili bezonis.

“Ĉar vi do estas hejtisto kaj havas feliĉon, ke du el miaj hejtistoj malsaniĝis, vi rajtas labori kiel hejtisto. Vi ricevos la anglan hejtistosalajron, dek pundojn kaj dek momente. Sed mi ne rajtas dungi vin. Kiam ni alvenos Anglion, mi devos transdoni vin al la ŝtataj instancoj; kaj laŭ la grado de la favoro, kiun la juĝisto montros al vi, vi kaptos du ĝis ses monatojn, kaj poste kompreneble sekvos la deportado. Sed ĉi tie, kiom longe ni veturos, ni traktos vin kiel laŭleĝan membron de la maristaro de nia Empress of Madagascar. Ni povos bone harmonii, se vi plenumos vian laboron. Se ni ne harmonios, ne estos akvo, kara amiko. Mi do pensas, ke ni prefere harmonios. Je la dekdua komencigos via vaĉo. Vi vaĉos ses kaj ses horojn; por la du kromhoroj de ĉiu vaĉo ni pagos al vi ŝilingon kaj ses pencojn.”

Tiel mi do estis hejtisto sur la Empress of Madagascar, veturanta al la memortabulo en la vilaĝa preĝejo. Mi ne havis vilaĝan preĝejon, sekve eĉ tiu honoro ne restis al mi.

La salajro estis bona kaj ebligis ŝpari monon. Sed en Anglio atendus min prizono pro kaŝiĝo sur ŝipo, kaj poste mi eble eĉ dum jaroj atendus en prizono la deportadon. Sed tio estis ĝuste la problemo. La salajron mi ne ricevus, ĉar la fiŝoj ĝin ne pagus al mi. Se mi elvenus sana, mi ricevus eĉ ne nikelon da salajro, ĉar mi ne estis dungita laŭleĝe. Neniu angla konsulo agnoskus ĉi tiun pundungiĝon. La prizono kaj la deportado ne ĝenis min. Ni ne alvenos Anglion. Pri tio zorgoj ne necesas. Mi foje rigardu la boatojn. La boatoj pretas. Sekve, la danco post kelkaj tagoj komenciĝos.* La unua tasko, ĉion pretigi por povi nepre elveni el la kaldronejo. Ĉe la plej eta grincanta sono for de la kaldronego kaj supren kiel la Satano!

* Sekve, la danco post kelkaj tagoj komenciĝos: temas pri la “danco de l’ skeletulo”, ofte en bildserioj, el la tradicio de la 15a jarcento. Pri la vizito en Lübeck H. C. Andersen skribis: “En la Maria-preĝejo de Lübeck mi vidis la faman astronomian horloĝon kaj la eĉ pli faman ciklon de pentraĵoj, nomatan ‘la danco de l’ skeletulo’. Ŝajnis al mi, kvazaŭ la pentristo desegnis ironian rideton sur la vizaĝon de la dancanta skeleto, kiu al mi kaj al la tuta societo farantaj rimarkojn pri li, kvazaŭ volis diri: ‘Vi pensas nun, ke vi staras senmove aŭ maksimume ĉirkaŭpromenas kaj rigardas la malnovajn pentraĵojn. Vin la morto ankoraŭ ne petis al la danco, kaj tamen vi ĉiuj jam dancas kun mi! Ekde la lulilo jam komenciĝas la granda danco. La vivo estas kiel lampo, kiu jam komencas estingiĝi, tuj kiam ĝi estas ekbruligita! Kiom ajn aĝa ĉiu el vi estas, tiom da jaroj mi jam dancas kun vi, ĉiu havas siajn diversajn vojojn, kaj kelkaj eltenas la dancon pli longe ol la aliaj, sed ĉirkaŭ la matenhoro la lampoj finbrulas, kaj tiam vi ĉiuj sinkas en miajn brakojn; tion oni nomas morti.’” La “danco de l’ skeletulo”, tiu bildociklo, estas kreita de la majstro Bernt Notke el Lübeck en la jaro 1463. En la jaro 1701 Anton Wortmann kopiis ĝin. Tiu danco de l’ skeletulo forbrulis en bombonokto en 1942. Partoj de la originalo ankoraŭ hodiaŭ videblas en Talino. La fotita kopio de la kopio estas videbla en la Maria-preĝejo de Lübeck.

Ĉapitro 46

La kajutoj aspektas kiel salonoj, puraj kaj novaj. Ili nur fetoras neelteneble pro la freŝaj farboj. Matracoj kovras la litbenkojn, sed nek kuseno, nek kovrilo, nek littuko. Imperiestrino de Madagaskaro, vi ne estas tiel riĉa, kiel vi aspektas de ekstere. Aŭ ili eble jam forludis kaj monerigis ĉion, kion ili povis savi.

Ankaŭ manĝilaro ne estas. Sed eblas jam pli facile kunkolekti ĝin, ĉar iu manĝilo superfluas kaj aliloke iu alia neutile kuŝas. La manĝon alportas itala knabo, sekve tio ne estas nia problemo. La manĝo estas eksterordinare bona. Kompreneble, kiel ekzekutan manĝon mi imagas ion pli bonan.

Rumo ĉi tie tute ne haveblas, kiel iu rakontis al mi. La ŝipestro abstemas, tio jam suspektindas.

Ŝipoj sen rumo fetoras kiel sterko. Mi sidas en la manĝoĉambro de la kaldrona personaro.

La kuireja knabo vokas la ŝipanojn el la litbenkoj por la manĝo.

Envenas du pezaj negroj, la subhejtistoj. Kaj tiam envenas hejtisto, kiu ne vaĉas.

La hejtiston mi konas. Lian vizaĝon mi jam vidis ie. La vizaĝo estas ŝvelinta, kaj ĉirkaŭ la kapo la hejtisto portas bandaĝon.

Stanislav, vi?”

Pippip, ankaŭ vi?”

“Kiel vi vidas. Kune kaptite, kune katenite,” mi diris. “Kompare kun mi vi sufiĉe bone elvenis el la afero. Mi kaj ili draste interdraŝis nin. Mi tuj denove surpiedigis min, kiam la unua bato min trafis. Vi kuŝis sen vivo, vi kaptis tuj krudan baton. Sed kiam vi tiel subite renversiĝis, mi kliniĝis al vi, kaj tial la bato trafis min nur duo ne. Tuj mi denove ekstaris. Kaj nun la boksbatalo ekis. Kvar el ili tuj ĉirkaŭis min. Damne, ili marteladis mian kranion per duraj pugnoj.”

“Kaj kiun historion ili al vi rakontis?” mi demandis.

“Ili diris, ke mi interbatiĝis kun aliaj kaj mortpikis iun, kaj poste kaŝiĝis sur la kesto pro polica persekuto.”

“Al mi ili rakontis ion similan, tiuj rabistoj de infanoj,” mi diris, “ankaŭ nian salajron de Jorike ni nun perdis, kaj ĉi tie ni ricevos eĉ ne cendon.”

“Tio daŭros ja nur kelkajn tagojn. Mi pensas, ke la afero finiĝos jam postmorgaŭ. Pli bonan lokon li ne povus deziri. Ĝi povas elegante subakviĝi flanken, kiel sur pentraĵo. Neniu venos kaj kovros la vizaĝon. Ili ordonis ekzercadon ĉe la boatoj je la kvina. Ĉu vi rimarkas ion, he? Ni ne ĉeestos, ĝuste tiam ni vaĉos. Ni apartenas ambaŭ al la boato kvar, la hejtistoj de la vaĉo de noktomezo ĝis la kvara. Mi rigardis la listojn, ili pendas en la ferdeka trairejo.”

“Ĉu vi jam scias, kio atendas nin ĉe la kaldronegoj?” mi demandis.

“Dekdu fajroj. Kvar hejtistoj. La du aliaj estas negroj. Ankaŭ la subhejtistoj estas negroj. Jen la du, kiuj sidas ĉe la tablo.” Stanislav signis transen al la fortaj uloj, kiuj indiferente maĉis sian manĝon kaj ŝajne apenaŭ rimarkis nin.

Je la dekdua ni komencis nian vaĉon. La antaŭan vaĉon la vinĉomaŝinisto faris kun la negroj.

La fajroj aspektis malice. Preskaŭ du horojn ni devis labori kiel sovaĝuloj, ĝis ĉio ree estis laŭorda en ili. Ĉiuj estis plenaj de skorioj; la nigraj hejtistoj ankaŭ ne sciis kiel nutri la fajron. Ili krake enŝovelis la karbojn, kaj tio jam sufiĉis por ili. Ke la hejtado estas arto, kiun kelkaj ellernas neniam, pri tio ili ŝajne sciis nenion, kvankam ili jam kelkajn jarojn laboris antaŭ la kaldronegoj kaj certe jam servis sur atendinda kvanto da ŝipoj.

Pro la kradoj ni havis ĉi tie nur malmulte da laboro. Se iu trabrulis, ĝi rapide lasis sin remeti, sen fali aŭ eĉ kunŝiri aliajn. La subhejtistoj, gigantaj negroj, kun brakoj kiel femuroj kaj korpokonstruo tia, ke oni supozis ilin kapablaj forporti tutan kaldronegon sur la ŝultroj, damne lante alportis la karbojn. Ni devis tre energie blovi la marŝon al ili, ĝis ili fine degnis eklabori. Ili ĝemis seninterrompe, ke estas tro varmege, ke la aero mankas al ili, ke ili ne povas gluti pro la polvo, kaj ke ili certe mortos pro soifo.

“Nu, Pippip,” diris Stanislav, “ni ja multe pli devis streĉi nin sur la olda Jorike. Kion tiuj uloj faras per siaj ostoj? Antaŭ ol ili alportis duonon de tuno, mi alportas ses kaj eĉ ne anhelas ĉe tio. Kaj ĉi tie la karboj kuŝas rekte antaŭ iliaj nazoj.”

“Ĝuste nun sur Jorike dum semajno estos bela tempo,” mi diris. “Ili ĵus stivis novajn karbojn, la ŝaktoj kaj kaldronejaj holdoj estas tiom ŝtopitaj, ke la venonta veturo devus esti pura plezuro. Finite. Merdon al Jorike Ni nun devas pensi pri aliaj aferoj.” Mi ĉirkaŭrigardis.

“Ankaŭ mi jam ĉirkaŭrigardis,” diris Stanislav. “Ni devas serĉi aerotruojn. La eskalon oni ne ĉiam atingas. Ĝi plej ofte forrompiĝas, se ĝi forte falas kun krako. Kaj se aldone eĉ la kaldronegoj kaj la tuboj komencas zumi kaj sputi, tiam la eskalo estas damnita ratkaptilo. Vi povus grimpi nek supren, nek malsupren.”

“La supra holdo havas lukon al la ferdeko,” mi diris. Mi ĵus estis supre kaj esploris. “La luko devas esti ĉiam libera, kiam ni vaĉos. Plie mi konstruos latan eskalon, kaj tiun ni lasos stari ĉi tie ĉe la ŝaktoluko. Se io ekgrincos, tuj for, supren kaj elen tra la ferdekluko.”

Ni ne tro laboris. Tio ŝajne tute ne interesis la inĝenierojn. Tiom longe, kiom la maŝino marŝis, ili kontentis. Ĉu la ŝipo veturas rapide aŭ ne, oni ne konsideris.

Ĉio estus povinta iri tute laŭ la regularo. Necesintus nur bori sube kelkajn truojn tra la ŝipŝelon, ne pli grandajn ol colduonon, kaj la Imperiestrino kun sia ĉerka enhavo da malnova fero kviete kaj beate ekdormus kaj sinkus kiel ŝtono. Aldone necesintus nur delikata frapo al la pumpilo. Sed antaŭ la martribunalo tio foje kaj foje ne funkcias, kaj se la tuta ŝipanaro eskapis sana, tio ĉiam provokas suspekton. Pasis nur du tagoj. Ni ĵus transprenis la vaĉon kaj elskoriigis duonon, kiam mi aŭdis teruran knalon kaj krakadon. Mi flugis unue kontraŭ la kaldronegojn kaj tiam malantaŭen en karbomonton.

Tuj poste la kaldronegoj staris vertikale super mi, kelkaj fajropordoj elrompiĝante malfermiĝis, kaj la ardaj karboj falis en la kaldronejon. Surgrimpi la latan eskalon mi ne devis, mi povis iri sur ebena surfaco al la ŝaktoluko.

Stanislav jam estis ekstere. Ĝuste, kiam mi envenis en la holdon, li grimpis tra la luko.

En tiu momento ni aŭskultis hororan krion el la kaldronejo.

Ankaŭ Stanislav aŭdis la krion kaj turniĝis. “Tio estis Daniel, la subhejtisto,” mi vokis al Stanislav. “Mi supozas, ke li estas kaptita.”

“Damne, malsupren, sed rapide,” kriis Stanislav. Mi jam denove estis en la kaldronejo. La kaldronegoj eĉ nun plu staris surkape, kaj ĉiusekunde unu el ili povus eksplodi. La elektra lumo ne plu funkciis, ĉar evidente la kablo traŝiriĝis. Sed la fajro donis sufiĉe da lumo, kvankam ĝi aspektis fantomece.

Daniel, unu el la negroj, kuŝis senmove, kaj lia maldekstra piedo estis firmpinĉita de derompiĝinta fera plato. Li kriis kaj kriis, ĉar la ardaj karboj rostis lin.

Ni provis levi la platon, sed sen sukceso, ni ne povis levi ĝin kaj ankaŭ ferstangon ni ne povis enŝovi sube, por levi la platon.

“Ne funkcias, Daniel, la piedo ne moveblas.” Mi kriis tion al Daniel freneze rapide.

Kion fari? Ĉu ni lasu lin ĉi tie? “Kie estas la martelo?” Stanislav kriis. Jam la martelo estas enmane, dum la sama sekundo ni platigis ŝovelilon, kaj sen hezito Stanislav forhakis la piedon de la negro. Tri batoj necesis. Ni trenis Danielon al la ŝaktoluko, poste tra la holdo kaj ŝire eltiris lin tra la ferdekluko.

Ekstere la alia negro de nia vaĉo, kiu sin ankoraŭ ĝustatempe savis, lin tuj kaptis. Ni lasis Danielon ĉe li kaj zorgis nun por ni mem.

La kajuto jam subakviĝis.

La Imperiestrino per la pobo alte elstaris el la akvo. Tion oni ne elprovis je la boatekzercado. Ĉio staris tute alie ol ni estis kutimigintaj. Dum iom da tempo la lumo ankoraŭ funkciis. La inĝeniero transkonektis ĝin al la akumulatoroj. Nun ĝi lante febliĝis pli kaj pli, ĉar la akumulatoroj verŝajne komencis elflui, aŭ ĉar la kabloj ie kolektis rezistancojn. Poŝlampoj kaj provizoraj lanternoj devis helpi.

El la kajuto mi vidis neniun. Ili estis mortkondamnitoj, jam ne povis elveni. Kontraŭ la pordon premis kelkaj tunoj da akvo.

La boato du deŝiriĝis kaj tuj la maraj ondoj forflosigis ĝin, sed neniu ŝipano enestis.

La boato kvar ne disponeblis. Ĝi firmpinĝiĝis. La boato unu estis preta veturi, kaj la ŝipestro komandis la membrojn de la boato. Poste ĝi restis flanke de la ŝipo kaj ili atendis la kapitanon, ĉar li pro deco restis sur la ferdeko. La martribunalo ŝatas tian sintenon kaj laŭdas ĝin.

Nun ankaŭ la boato tri veturpretiĝis. En tiun boaton Stanislav kaj mi post rapida kuro ensaltis, krome du inĝenieroj, la sana negrosubhejtisto kaj Daniel kun la forhakita piedo, nun bandaĝita per ĉemizo; plie aldoniĝis al ni la Unua Oficiro kaj la stevardo.

La kaldronegoj ŝajne fidele eltenis kaj eble trankviliĝis pro la elfalintaj fajroj. Prunkaĉo ĉi tie ja ne estis.

Ni depuŝiĝis. La ŝipestro intertempe saltis en la boaton unu, kaj ankaŭ tiu boato sukcese ekveturis.

Sed antaŭ ol ili ekremis, la ondoj ĵetis la boaton per forta puŝo kontraŭ la ŝipŝelon. Denove kaj denove ili provis forremi ...

Jen subite derompiĝis ia objekto de la ŝipo kaj trafis rompe kaj splitige kun muĝanta bruo la boaton. Ni aŭdis kriojn de multaj voĉoj, kaj tiam ĉio kvietis, kvazaŭ la krioj, la boato kaj la boatanoj subite estus glutitaj de granda faŭko.

Ni depuŝiĝis sukcese kaj gaje remis antaŭen. Kurse al la bordo.

Rapide ni ne veturis, pro la malmultaj remiloj. La ondoj leviĝis diable grande, kelkfoje ni ŝvebis sur kruta akvovando, kiu altis du boatlongojn. Kelkfoje la remiloj pikis diversdirekte en la aeron kaj ne lasis sin enakvigi, kaj ni estis kirle ĵetataj tien kaj ĉi tien. La inĝeniero, kiu remis kun ni, tiam diris subite: “Ni preskaŭ grundas. Apenaŭ tri futojn. Sur rokoj.”

“Neeble,” rediris la Unua Oficiro. Li palpserĉis remilon, sondis kaj tiam diris: “Vi pravas. Elen! Elen!” La komando ankoraŭ ne tute eliris lian buŝon, kiam ni kun la boato jam krute estis levitaj sur akvovando. La ondo prenis nin kiel etan subtason kaj draŝis la tutan boaton kun tia forto sur la rokon, ke ĝi dissplitiĝis je mil pecoj.

Stanislav!”mi elkriis en la muĝadon de la ondoj. “Ĉu vi havas ion por teni vin?”

“Eĉ ne magran pajlotigon,” li kriis al mi. “Mi renaĝos al la kesto. Ĝi tiel plu staros certe kelkajn tagojn. Tro rapide ĝi ne falos sur viajn piedfingrojn.” La ideo ne estis malbona. Mi provis teni la kurson al la nigra monstro, kiu klare konturiĝis antaŭ la nokta ĉielo.

Je Satano, ni ambaŭ ĝin atingis, kvankam la ondoj kelkdekfoje reĵetis nin.

Ni surgrimpis kaj provis veni ĝis la mezŝipo. Tio ne estis facila. La poba vando estis nun la ferdeko aŭ la tegmento por la mezŝipo. La du koridoroj fariĝis nun profundaj ŝaktoj, en kiujn malsuprengrimpi en la nokto ne bone estis entreprenebla, kaj kio eĉ en la tago ne estus ebla sen komplikaĵoj. La ondoj leviĝis eksterordinare alte kaj ŝajne eĉ pli potenciĝis. Evidente ni rokpuŝiĝis antaŭ la alta tajdo, ĉar la akvo komencis altiĝi.

La Imperiestrino staris firme kiel turo, enpinĉita en fendo de rifo. Kiel povis okazi, ke ĝi envenis en tiun nekutiman ŝippozicion, verŝajne nur ĝi mem sciis. Ĝi apenaŭ tremis kaj ne moviĝis, tiel firme ĝi staris. Nur kelkfoje, kiam eksterordinare forta ondo furioze atakis ĝian kirason, ĝi levis la ŝultrojn, kvazaŭ ĝi volus forskui ĝin. Ŝtormo tute ne estis. Nur la fortaj marondoj ribele furiozis. Ankaŭ ne aspektis, kvazaŭ ŝtormo leviĝos. Ne dum la ses venontaj horoj. Tiam la ĉielo griziĝis! La suno leviĝis. Freŝe laviĝinte ĝi eliris el sia marbanejo supren en la altan ĉielon.

Unue ni rigardis observe trans la maron. Nenio videblis. Ŝajne neniu viro postrestis. Ke iu estis elfiŝita, mi ne kredis; ankaŭ Stanislav pridubis tion. Ni ne vidis preterpasi ŝipon. Krome ni troviĝis ekstere de la kutima ŝipvojo. La ŝipestro eliris el ĝi, por ke patroloj aŭ preter pasantoj ne vidu la ŝipon plian fojon. La gaja entrepreno fariĝis multekosta por li. Komence li pensis pri trankvila kaj paca realigo de la negoco. Ke li povos kunpreni el la kajutoj neniun membron, li ne atendis. Se la du boatoj estus veturintaj kun ĉiuj membroj, la forremado certe estintus plezuro.

Ĉapitro 47

Kiam tute heliĝis, ni provis malsuprengrimpi la koridoran ŝakton. Ĉar ni tre atentis, tio efektive sukcesis. Ni uzis la pordojn de la diversaj kajutoj kaj la ŝelajn ripojn kiel ŝtupojn, kaj tiel ni multe pli rapide moviĝis antaŭen ol ni atendis.

Sur la fundo de la ŝakto troviĝis la du kajutoj de la ŝipestro. Mi trovis poŝan ŝipkompason, kiun mi tuj alproprigis, sed tiam konfidis al Stanislav, ĉar mi ne havis poŝon por konservi ĝin. Estis ankaŭ du malgrandaj cisternoj en unu el la kajutoj, unu por lavakvo kaj la alia por trinkakvo. Pri akvo ni do dum kelkaj tagoj ne devis cerbumi. Ĉu la pumpiloj en la kuirejo pumpos aŭ ne pumpos la akvon, tion ni ankoraŭ devis elprovi. Eble la trinkakvo jam tute elfluis el la cisterno.

Sur Jorike ni konis ĉiun lokon, kie ni povis ŝovi ion en niajn poŝojn. Ĉi tie ni ankoraŭ devis antaŭe serĉi ĉion. Sed Stanislav havis bonan nazon kaj trovis la kameron por la nutroprovizoj jam en la momento, kiam sin prezentis la demando pri la matenmanĝo. Malsatmorti ni ne povis en la sekvontaj ses monatoj. Kaj se ni havus ankoraŭ sufiĉe da akvo, ni povus elteni kelkan tempon.

En la kamero troviĝis diversaj kestoj kun minerala akvo, biero kaj vino. Tute malbone do ne povis fariĝi.

La fornelon ni restarigis, kaj tial ni povis ankaŭ kuiri. Ni elprovis la pumpilojn por la trinkakvo. Unu el ili ne suĉis, sed des pli bone la alia. La akvo ankoraŭ estis iom malklara pro la ekkirlita ŝlimo, kiu surfundiĝis en la cisterno. Sed atendeblis, ke ĝi klariĝos post tago.

Naŭzosento ekkaptis mian korpon, kaj ankaŭ Stanislav aspektis malbonsenta.

“Amiko mia,” li diris nun subite, “kion vi diras pri tio? La maro vomemigas min. Fulmotondro, tio ĝis nun vere ne okazis al mi.” Mi ne povis trovi klarigon, kial mi sentis min pli kaj pli mizera, kvankam la kesto staris preskaŭ senmova. La furioze alrompiĝantaj pezaj ondoj kaj la ĉeokazaj ektremoj de la fera koloso efektive ne povis elvoki tian mizeran senton.

“Nun mi povas diri al vi, pri kio temas, Stanislav,” mi respondis post kelka tempo. “Estas la freneza pozicio de la kajutoj, kiu vomemigas nin. Ĉio staras oblikve kaj krute. Al tio oni devas kutimiĝi.”

“Mi supozas, ke vi pravas,” li diris. Post la eliro sub la liberan ĉielon, la aĉa sento tuj estis for, kvankam nian ekvilibran senton konfuzis ankaŭ la pozicio de la ŝipo, tiel freneze staranta antaŭ la horizonto.

“Rimarku,” mi diris nun al li, kiam ni ekstere sidis kaj fumis la bonajn cigarojn de la ŝipestro, “estas nur la imago, nenio alia. Mi estas certa, ke tiam, kiam ni estos eltrovintaj, kio en nia vivo estas imago kaj kio fakto, ni lernos ankoraŭ tre strangajn aferojn kaj rigardos la tutan mondon el alia vidpunkto. Kiujn sekvojn tio eble havos, scias neniu.” Kiom ajn atente ni observis la maron, ni ne vidis ŝipon. Eĉ fumkolonon ni ne vidis. Ni estis tro ekstere de la kutimaj marvojoj.

“Ni povus vivi ĉi tie la plej belan vivon, pri kio ni iam sonĝis,” Stanislav filozofis, “ni havas ĉion, kion ni povas deziri al ni, ni povas manĝi kaj trinki, kion kaj kiom ni volas, neniu homo ĝenas nin, kaj ankaŭ labori ni ne devas. Kaj tamen ni volas foriri de ĉi tie, ju pli frue des pli bone, kaj se ne venos kesto por kunpreni nin, ni baldaŭ devos entrepreni ion, por forlasi la ŝipon kaj por provi atingi la bordon. Ĉiam kaj ĉiutage la samon, jen tio, kion oni ne eltenas. Mi pensas de tempo al tempo, se vere ekzistus paradizo, kion mi ne kredas, ĉar mi ne povas imagi, kien tiukaze la riĉuloj irus, ke mi post tri tagoj terure blasfemus, nur por ke mi elvenu kaj ne devu seninterrompe kanti piajn kantojn kaj sidi inter oldaj preĝinoj kaj pastroj kaj pietistoj.” En tiu momento mi efektive devis ridi: “Ja ne zorgu pri tio, Stanislav, ni, vi kaj mi, tie ne rajtos eniri. Ni ja ne havas paperojn. Kaj vi sankte povas fidi tion, ke ankaŭ tie supre ili postulos paperojn de vi, pasportojn kaj baptajn atestojn, kaj se vi ne povos montri tiujn, ili fermos la pordon antaŭ via nazo. Demandu pastron, li tuj konfirmos tion al vi. Vi devas montri la ateston pri geedziĝo, la preĝejan geedziĝan paperon, la baptan ateston, la konfirmacian paperon, la komunian stampon kaj la konfesnoton. Se la afero tie supre irus tiel glate, kiel vi ŝajne supozas, ili ĉi tie surtere ja ne devus pretigi iujn. Al tio, ke Dio scias ĉion, ili ŝajne ne fidas. Jam pli bone estas, se oni posedas ĝin nigre skribitan sur blanka fono kaj laŭorde stampite. Tion ĉiu pastro rakontos al vi, ke la pordogardisto tie supre havas grandan faskon da ŝlosiloj. Por kio? Por fermi la pordojn, por ke ne tamen iu iam traglitu la ĉielan limon sen vizo.” Stanislav sidis muta dum iom da tempo kaj diris tiam: “Strange, ke tio ĝuste nun envenas en mian kapon, sed la tuta afero ĉi tie ne tre plaĉas al mi. Ni multe tro bone fartas. Kaj, se oni escepte tiel bone fartas, io ne estas en ordo. Mi ne povas elteni tion. Tio estas ĉiam tiel, kvazaŭ ili sendus nin en sanatorion por grasiga kuracado, ĉar nin atendas eksterordinare malfacila tasko, kiu ne estus plenumebla sen tiu bona antaŭpreparo kaj ripozo. Tiel estis ankaŭ en la mararmeo de la imperiestro. Ĉiufoje, se proksimis io eksterordinara, ni havis antaŭe kelkajn bonajn tagojn. Tiel estis ankaŭ antaŭ ol ni glitis al Skagen.”

“Nun vi sendube parolas galimation,” mi diris al li. “Se rostita kokineto flugas en vian buŝon, vi tuj elsputas ĝin, nur por ke vi ne fartu bone. La malfacila tasko venos tute per si mem, fidu tion. Des pli bone, se vi antaŭe feriis kelkajn somertagojn. Se vi ŝtopis vin per manĝo en sanatorio, vi povas subigi la malfacilan taskon, alie ĝi eble subigos vin.”

“Damne, vi pravas,” Stanislav nun denove bone hu more vokis. “Mi estas naiva ŝafo. Neniam mi havis tiajn stultajn pensojn. Nur hodiaŭ. Ili trudiĝis iel al mi, kiam mi pensis, ke tie antaŭe en la kajutoj, aŭ ĝustadire tie sub niaj piedoj la knaboj ĉiuj drivas mortaj malantaŭ la pordo, sur la sama kesto kiel ni. Vi ja scias, Pippip, oni ne veturu kun kadavro* sur kesto, tio allogas la gaston*. Ŝipo estas vivanta. Ĝi ne ŝatas kadavrojn en la proksimo. Kiel kargo jes, tion mi konsentas. Tio estas io alia. Sed ne tiajn ĉirkaŭe kuŝantajn aŭ ĉirkaŭe drivantajn kadavrojn.”

* kadavroj: Laŭ marista superstiĉo mortaj maristoj kaŭzas malfeliĉojn. En ĉiu kazo ili ĝenas la veturon, do necesas kiel eble plej rapide ĵeti ilin maren. Se oni ne tuj en la unua tago entombigas maren ilin, la ŝipo malfruiĝos.
* gasto: Stanislav kaj Pippip intence ne uzas la vorton “morto” aŭ “skeletulo”.

“Tion ni ja ne povas ŝanĝi,” mi diris. “Ĝuste tio estas, kion mi volas diri,” respondis Stanislav.

“Ni ne povas ŝanĝi tion, kaj tio estas la terura. La aliaj ĉiuj iris al la fiŝoj. Nur vi kaj mi postrestis. Io ne estas en ordo en tiu afero.”

“Nun mi volas diri ion al vi, Stanislav, se vi ne tuj ĉesigos tiujn stultajn lamentojn, tiukaze ... ne, el la ŝipo mi ja ne volas ĵeti vin, tion vi certe ne allasus. Sed mi ne plu interparolos eĉ silabon kun vi, eĉ se mi forgesus pro tio mian lingvon. En tiu kazo vi loĝos en la triborda ŝakto kaj mi en la baborda, kaj ĉiu el ni elektos vojon laŭ sia plaĉo. Tiom longe, kiom mi vivos, mi ne akceptos, ke iu plore hurlos pri la gasto al mi.* Por tio mi havos, se la tempo iam venos, sufiĉe da tempo. Kaj se vi nun volas aŭskulti mian opinion, kial ĝuste vi kaj mi postrestis, tiam mi devas diri al vi, ke estas tute klare kaj ke montras plian fojon, kiel juste ĉio statas en la mondo. Ni ne apartenis al la ŝipanaro. Ni estis ŝtelitaj. Ni neniam faris iun malbonon al la Empress of Madagaskar, kaj ni ankaŭ neniam intencis fari tion. Neniu tion scias tiel bone kiel ŝi. Tio estas la kialo, pro kio ŝi ne kunprenis nin.”

* Tiom longe, kiom mi vivos, mi ne akceptos, ke iu plore hurlos pri la gasto al mi: “Ĉar tiom longe, kiom ni estas, la morto ne estas, kaj tuj, kiam ĝi ĉeestas, ni ne plu estas.” (Epikuro, “letero al Menoikeus”)

“Kial vi ne tuj diris tion, Pippip?”

“Kion vi pensas pri mi, mi ja ne estas via reĝa konsilanto. Ion tian oni scias per si mem kaj sentas tion.”

“Nun mi iros por ebriiĝi,” Stanislav nun diris. “Estas tute egale al mi. Nu, mi ne diru ebriiĝi, sed tamen mi bone tralavos la gorĝon. Kiu sciu, eble tamen venos bal daŭ kesto kaj kunprenos nin. Dum mia tuta plia vivo mi ne povus pardoni al mi, se mi lasus ĉion tion ĉi tie, sen tragustumi foje ĝin.” Kial Stanislav ĝuu la plezuron sen mi? Komenciĝis nun tia luksa bankedo, kian eĉ la ŝipestro mem ne estus permesinta al si ĉe unu sidado.

Ĉio tiel alloge ĉemane kuŝis en ladujoj. Salmoj el Brita Columbio, kolbaso el Bologna, koketoj, kokinetaj frikasaĵoj, pasteĉoj, ĉiuspecaj langoj, dekduo da diversaj konfitaĵoj, biskvitoj, legomoj el la plej bonaj elektoj, lik voroj, brandoj, vinoj, eloj*, maltbieroj, pilzenaj bieroj. La kapitanoj, oficiroj kaj inĝenieroj scias kiel agrabligi la vivon al si. Sed nun ni estis la posedantoj kaj manĝuloj, dume la antaŭaj manĝuloj drivis en la akvo kaj grasigis la fiŝojn.

* elo: speco de biero

Dum la sekva tago la vetero estis pluvema kaj nebula. Ni apenaŭ vidis ion en distanco ĝis mejloduono.

“Leviĝos ŝtorma vetero,” diris Stanislav.

Vespere ĝi leviĝis. Pli kaj pli forte.

Ni sidis en la kajuto de la ŝipestro ĉe petrola danĝerlanterno.

La vizaĝo de Stanislav aspektis zorgoplena: “Se la Imperiestrino adiaŭas aŭ derompiĝos de la rifo, nia lasta horo estos veninta, amiko. Ni do sufiĉe frue rigardu.” Li trovis proksimume trimetran ŝnuregon kaj ligis ĝin ĉirkaŭ sian talion, por havi ĝin ĉiam ĉemane. Mi trovis nur duone foruzitan ŝnurbulon, kies ŝnuro estis malpli dika ol krajono.

“Prefere ni suprengrimpu la ŝakton,” Stanislav proponis. “Ĉi tie ni sidus en la kaptilo, se la spektaklo komenciĝos. Supre ĉiam restos eblo por savi sin.”

“Se via vivo finiĝu supre, tiukaze ĝi finiĝos supre, kaj se vi iru malsupre al la fiŝoj, vi foriros malsupre,” mi diris*. “La fino estas la sama. Se estas via destino morti sub aŭtomobilo, ĝi saltos transen al la montrofenestro, antaŭ kiu vi staras, vi eĉ ne devas postkuri la aŭtomobilon aŭ kuri sur ĝian vojon.”

* Se via vivo finiĝu supre: la filozofo Feuerbach en la oka prelego pri la esenco de la religio, eldonita en la jaro 1845, skribas: “Ja, la hindoj, kiuj atingis la plej altan gradon de religia perfekteco, foje kaj foje kuŝigas sin ‘sur la relon, por lasi sin dispremegi de la ĉaro, sur kiu en festoj estas veturigata la bildo de la detruanta Dio Ŝiva. Ĉu oni povas postuli pli?”

“Vi estas kuriozulo. Se via destino estas droni en akvo, vi povas trankvile meti vian kolon sur la relojn kaj la ekspresa trajno supersaltos vin kiel aerŝipo. Tion mi ne kredas. Mi ne metas mian kolon sur la relojn. Mi iros supren kaj observos, kio okazas.” Li suprengrimpis la koridorŝakton, kaj ĉar mi bone komprenis, ke li pravas, mi postgrimpis.

Tiam ni sidis denove supre sur la poba vando de la mezŝipo, unu apud la alia. Ni devis firme mane teni nin je la metalaj garnaĵoj, ĉar alie la ŝtormo ĵetus nin en la maron.

Pli kaj pli la vetero tumultis. Potencaj pinte rompiĝantaj ondoj furiozis kontraŭ la antaŭon de la mezŝipo, kiu troviĝis sub ni, kaj ĵetiĝis kontraŭ la ŝipestrkajutojn. “Se tio daŭros la tutan nokton,” diris Stanislav, “restos morgaŭ matene nenio de la kajutoj. Mi havas eĉ la fortan konvinkon, ke la ondegoj kunprenos la tutan mezŝipon. Tiam por ni restos nur la pobaj holdoj kaj la maŝinejo, kie staras la rudromaŝino. Tiukaze bonan nokton al manĝo kaj trinkado. Tie eĉ muso ne trovas ion.”

“Eble ni prefere jam nun suprengrimpu,” mi konsilis, “ĉar ni ne plu havos tempon, se la mezŝipo adiaŭos. Tiam ankaŭ ni jam drivos.”

“Tiel subite la mezŝipo ne foriros,” nun Stanislav klarigis, “ĝi iros pecon post peco al la diablo. Kaj se malsupre vando elrompiĝos, ni havos sufiĉe da tempo por suprengrimpi.” Stanislav pravis.

Sed ankaŭ la juro ŝanĝiĝas pro ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj. Ekzistas nenio, kio ne iam konformis al la juro. Oni nur ne provu pekli la juron, kaj oni ne atendu, ke ĝi ankoraŭ post cent jaroj estos juro, eble eĉ la sama juro. Stanislav tute certe pravis. Sed kelkajn minutojn poste, li jam ne plu pravis.

Tri gigantaj ondegoj, el kiuj ĉiu sinsekva ŝajnis dekoble pli granda kaj pli forta ol la antaŭa, furiozis kun tia tondra muĝado kontraŭ la Imperiestrino, kvazaŭ ili volus vori nian planedon.

La furioza muĝado de la ondegoj kaj de la postsekvantaj frapantaj ondoj estis minacoplena kolera hurlado al la Imperiestrino, kiu sur tiu rifo kuraĝis spiti tiom longe.

La tria ondego tangigis la Imperiestrinon, kiu krute ĵetiĝis supren. Ankoraŭ ŝi rezistis. Sed ni ambaŭ sentis, ke ŝi komencis loziĝi, ke ŝi ne plu staras kiel firma turo. La ondegoj retiriĝis por kolekti la forton por la tri sekvaj.

La sovaĝa ŝtormo pelis la pezajn nubojn kiel paperpecojn sur la nokta ĉielo antaŭen. De tempo al tempo malfermiĝis truo en tiu senbrida furiozado de nuboj, kaj oni ekvidis dum kelkaj sekundoj diversajn klare brilantajn stelojn, kiuj en tiu nigra, hurlanta, muĝanta kaj vipanta tumulto de la ribelantaj elementoj vokis malsupren: “Ni estas paco kaj trankvilo por vi, sed por ni mem ni estas ĉirkaŭataj de la flamoj de la kreado, de la naskado kaj de senhalta laboro. Ne fuĝu al la steloj, se vi serĉas trankvilon kaj pacon. Kion vi ne portas en vi mem, tion ni ne povas doni al vi!”

Stanislav,” mi kriis laŭte, kvankam li sidis flanke de mi, “la ondegoj revenos. Nun ni devas agi, la Imperiestrino tuj eksinkos.” Mi vidis en la febla stelolumo la unuan ondegon proksimiĝi. Ĝi aspektis kiel nemezureble granda nigra monstro.

Ĝi suprenvipis per siaj malsekaj bestecaj manoj kaj ĵetiĝis sur nin.

Ni bone nin firmtenis, sed la Imperiestrino leviĝis kaj baraktis en la ungoj de la rifo, kvazaŭ ŝi devus elteni severajn dolorojn.

La dua ondego alvenis, forprenis nian spiron dum longa tempo, kaj mi sentis min kvazaŭ ĵetita en la maron. Sed ankoraŭ mi sidis firme.

La Imperiestrino ŝrikis kvazaŭ morte vundata. Ŝi turniĝis eĉ pli en sia doloro kaj pobe retrotangis, krakante, laŭte frapante kaj muĝante, ĝis kiam ŝi ne plu krute sed oblikve staris. Krome ŝi kliniĝis eĉ triborden.

La mezŝipo per la ondegoj nun tiom pleniĝis per akvo, ke certe ĉiuj nutraĵoj ne enlutitaj en ladujoj fariĝis nemangeblaj. Sed tio, kio en la mezŝipo okazis, efikis en mi nur kiel tre fora pala penso.

Stanislav, amiko!” mi kriis. Ĉu ankaŭ li kriis, mi ne scias. Certe ankaŭ li faris. Sed ja ne eblis aŭdi lin.

La tria ondego, la plej peza el la ondosinsekvo, alvenis ŝturmatake.

La Imperiestrino jam elspiris la vivon, kvazaŭ ŝi mortis pro subita timo. La tria ondego, kvankam alvenanta tre rapide kaj tondre albatante, levis facile la kadavron de la Imperiestrino de Madagaskaro, kvazaŭ ŝi estus silka vualo. Malgraŭ sia kruda furiozado ĝi faris tion deli kate kaj karese. Ĝi levis la kadavron, turnis ĝin laŭ la tuta longo en cirkloduono. Ĝi ne faligis ŝin plian fojon sur la rokojn por delekti sin je la rompado de la ostoj, ĝi kuŝigis ŝin mole kaj karese sur la flankon.

“Forsaltu kaj naĝu, Pippip, alikaze la suĉo glutos nin,” kriis Stanislav.

Naĝu do, se ĝuste ĉirkaŭfluganta kargomasto, aŭ kio ajn estis, draŝis sur viajn brakojn.

Sed ĉu mi ne povis aŭ ne volis naĝi, estis tute ekster konsidero. La posta ondego de la antaŭlasta forflosigis min al sufiĉe granda foro, tiel ke la glute suĉanta kirlado ne povis kapti min. Kelkajn minutojn la Imperiestrino ankoraŭ eltenos, antaŭ ol ŝin glutos la profundo por ĉiam. La poban parton de la ŝipo la akvo ĝis nun ankoraŭ ne atingis.

“Hoj! Hoj!” mi nun aŭdis Stanislavon krii. “Kie vi estas?”

“Venu, ĉi tien. Mi gluiĝis bone. Sufiĉe da loko,” mi kriis en la nigron. “Hola! Ĉi tien. Hoj! Hoj!” Denove kaj denove mi kriis tion, por signali la direkton al Stanislav. Efektive li venis pli kaj pli proksimen. Finfine li kroĉiĝis kaj grimpis supren.

Ĉapitro 48

“Diru al mi, kio tio estas, sur kio ni troviĝas?” demandis Stanislav. “Tion ankaŭ mi ne scias. Tute subite mi estis sur ĝi, mi eĉ ne scias kiel okazis. Mi pensas, ke estas vando de la rudrodomo. Ĉi tie videblas ĉie la manteniloj.”

“Certe. Estas parto de la rudrodomo,” konfirmis Sta nislav. “Bone, ke la azenoj ankoraŭ ne faras jam ĉion el fero kaj lasas de tempo al tempo kelkajn lignopecojn. En malnovaj libraĉoj oni ĉiam legas kiel la ŝipknabo firme brakumas maston, per kiu li saviĝas kaj ekflosas. Tio nun ne plu eblas. Ankaŭ la mastoj estas jam el fero, kaj se vi kroĉiĝus al tia masto, vi povus same tiel bone pendigi ŝtonon al via ventro.* Se vi denove iam vidos tian bildon, ne hezitu diri, ke la pentristo estas trompisto.”

* pendigi ŝtonon al via ventro: “..., estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro.” (Sankta Mateo 18.6)

“Kian parolfluon vi havas en tiuj ĉi damnitaj cirkonstancoj,” Stanislav kritikis.

“Jes, vi azeno, ĉu mi ĉi tie lamentu kaj flutu funebran muzikon? Kiel mi sciu, ĉu mi ankoraŭ povos rakonti al vi post kvarono de horo, ke oni ne plu fidu al mastoj en la nuna tempo. Kaj tion mi devas diri, ĉar tio gravas.”

“Rokoj kaj rifoj! Jen ni ankoraŭfoje glate eskapis,” li nun vokis.

“Sankta marserpento!” mi kriis al li. “Fermu vian blasfemantan babilbuŝon, mil sakrojn. Vi alkrias ja la tutan fibandon. Se vi sidas en seka loko, tiam ĝoju sekrete, sed ne elkriu ĝin tiel impertinente. Mi penas diri tion tiom diskrete kaj elegante kiom eblas, do nur ĝentile aludas, kion mi celas. Sed vi proleto simple elkrias tion.”

“Ne parolu tiel fanfarone. Nun ĉio estas egala, nun ni sidas tamen en la mer ...” Kun tiu Stanislav oni ne povas atingi ion, la parolturnoj, kiujn li uzas foje kaj foje, min certe iam devigos eviti lian kompanion.

“Ĉio estas egala, ĉu?” mi ripetis. “Mi ja eĉ ne pensas tiel. Estas stulte, ke ĉio estu egala. Neniam io indiferentas. La plezuro nun ĝuste komenciĝas. Ĝis nun ni baraktis nur pro paperoj, poste pro la ratmanĝo, poste pro la malbenitaj kradoj. Nun finfine temas pri la lasta spiro, pro kiu ni devas barakti. Ĉio alia, kion homo povas havi, estas for. Ĉion, kion ni ankoraŭ havas, estas nia spiro. Kaj tiel rapide kaj bonvoleme mi ne lasos forpreni ankaŭ tiun de mi.”

“Sed plezuron mi imagas alia,” diris Stanislav. “Ne estu maldankema, Lavski. Mi diras al vi, ke estas infera plezuro, batali kontraŭ la fiŝoj pro la lasta manĝomordaĵo, se oni mem estu tiu mordaĵo.”

Stanislav kompreneble pravis. Ne estis plezuro. Ni devis kroĉiĝi kiel frenezuloj al la manteniloj, por ne esti forlavitaj. La ondegojn oni ne sentis tiel krude sur tiu flosanta vando kiel sur la ŝipo, ĉar la pinte rompiĝantaj ondegoj altenlevis la vandon kaj ne per la tuta forto transĵetis sin. Sed sufiĉe ofte ili plonĝis nin en la akvon, por ke ni ne forgesu, kie ni troviĝas.

“Mi pensas, ke ni nun devas fari ion,” mi diris. “Miaj brakoj estas tiel feblaj kvazaŭ oni traktis ilin per klaboj. Longe mi ne plu povos firmteni min.”

“Ni alfiksu nin,” diris Stanislav. “Mi donos mian ŝnuregan finon al vi, kaj mi prenos vian ŝnureton. Mi havas pli da forto. La ŝnureto estas sufiĉe longa, por ke oni povu uzi ĝin trioble plektita.” Stanislav nun helpis firmligi min per la ŝnurego; per miaj lamaj brakoj mi apenaŭ povus fari tion. Poste li firmligis ankaŭ sin mem, kaj tiam ni atendis, kio okazos. Neniu nokto estas tiel longa, ke ĝi ne pasas finfine kaj devas cedi al la tago.

Komence de la nova tago la kruda vetero trankviliĝis, sed la altaj ondoj restis.

“Ĉu vi vidas ion de la firma tero?” demandis Stanislav.

“Ne. Mi jam sciis, ke tiel facile mi ne fariĝos la trovanto de novaj kontinentoj. Se ĝi ne troviĝas ĝuste antaŭ la vizaĝo, mi ne vidas firman teron.” Subite Stanislav diris: “Amiko mia, mi havas ja la kompason. Estis bone, ke vi trovis ĝin.”

“Jes, kompaso estas bela afero, Lavski. Tiel ni ĉiam povas vidi, en kiu direkto troviĝas la marbordo de Afriko. Sed velon mi ŝatus pli ol dek kompasojn.”

“La velo tute ne helpus al vi sur la tabulo.”

“Kial ne? Se marbrizo direktiĝus al la firma tero, ni kunirus.”

“Ni certe kuniros al alia loko, Pippip.” Posttagmeze denove brumiĝis, kaj delikata nebulo sternis sin sur la maro. Ĝi havis trankviligan efikon al la furiozado de la ondoj.

La nemezurebla vasto de la maro pli kaj pli malgrandiĝis. Baldaŭ nin kaptis la iluzio, ke ni troviĝas sur enlanda lago. Poste ankaŭ la lago pli kaj pli ŝrumpis, kaj fine ni supozis, ke ni flosas facilmove sur rivero. Ŝajnis, kvazaŭ ni povus kapti per la manoj la bordojn, kaj antaŭ ol ni endormiĝis, diris jen Stanislav jen mi: “Tio estas la bordo, ni desaltu kaj naĝu transen la etan distancon. Vi povas vidi ĝin tute klare, estas eĉ ne cent paŝoj ĝis tie.” Sed ni tro lacis por malligi nin kaj por naĝi tiujn cent paŝojn.

Poste ni apenaŭ parolis ion kaj ekdormis.

Kiam mi vekiĝis, estis nokto.

La bruma nebulo ankoraŭ nun etendiĝis sur la maro. Sed alte en la ĉielo mi vidis briletantajn stelojn. Ambaŭflanke mi vidis la bordojn de la rivero, sur kiu ni drivis antaŭen. De tempo al tempo la nebulo ĉe unu el la bordoj maldensiĝis, kaj mi vidis la milojn de brilantaj lumoj de la proksima haveno. Estis granda haveno. Ĝi havis altajn nubskrapulojn kaj ludomojn, kies fenestroj ĉiuj estis lumigataj. Kaj malantaŭ la fenestroj la homoj hejmece sidis kune kaj sciis nenion pri tio, ke ĉi tie sur la rivero preterglitas du mortuloj.

Kaj la nubskrapuloj kaj la altaj loĝdomoj kreskis kaj kreskis. Kia giganta haveno estis, kiun ni preterglitis. Pli kaj pli alten kreskis la nubskrapuloj, ĝis ili fine atingis la ĉielon. Kaj la miloj da glimantaj lumoj de la haveno, de la nubskrapuloj kaj de la hejmecaj loĝdomoj, kie oni sciis nenion pri la preterglitantaj mortuloj, estis kiel steloj de la ĉielo. Kaj supre, krute super mia kapo, la nubskrapuloj kunpuŝiĝis, kaj mi vidis iliajn fenestrojn lumi, kaj mi esperis, ke la konstruaĵoj renversiĝe rompiĝos kaj entombigos min sub si. Estis la granda sopiro de la mortulo, ke oni entombigu lin, ke li ne devu migri plu. Mi ektimis kaj vokis: “Stanislav. Jen granda haveno. Aspektas kiel Nov-Jorko.”

Stanislav vekiĝis, ĉirkaŭvidis, rigardis tra la maldensa nebulo al la bordoj de la rivero, frotis la okulojn, rigardis alten super si kaj tiam diris: “Vi sonĝas, Pippip, la lumoj de la granda haveno estas steloj. Tie ankaŭ bordo ne estas. Ni troviĝas ie sur la maro. Tion vi ja povas senti je la longaj ondoj.” Li ne povis konvinki min. Mi nun tamen volis naĝi al la bordo kaj atingi la grandan havenon.

Sed kiam mi provis malligi la ŝnuregon, miaj manoj falis sen forto malsupren, kaj mi endormiĝis.

Soifo kaj malsato vekis min. Estis jam tago. Stanislav rigardis min per ruĝiĝintaj okuloj. Mia vizaĝo estis krustkovrita de la sala akvo. Mi rimarkis, ke Stanislav pene glutas, kvazaŭ li volus maĉi la propran langon aŭ kvazaŭ ĝi ĝenus lin kaj metus sin antaŭ lian traĥeon.

En liaj okuloj ekflamis kolero, kaj li vokis per raŭka voĉo: “Vi ĉiam diris, ke la akvo sur Jorike fetoras. Tio ne estas vera. Ĝi estas fontakvo, tute freŝa, klara akvo el abia arbaro.”

“La akvo neniam fetoris,” mi konfirmis, “la akvo estis glacia akvo. Kaj la kafo estis bona kafo. Mi neniam ion diris kontraŭ la kafo sur Jorike.” Stanislav fermis la okulojn. Sed ne longe poste li sku iĝis pro subita teruriĝo kaj kriis: “Dudek antaŭ la kvina, Pippip, alportu la matenmanĝon. Levu la cindron. La matenmanĝon unue. Ŝelkuiritajn terpomojn kaj fumaĵitan haringon. La kafon. Multe da kafo. Kunportu akvon.”

“Mi ne povas ellitiĝi,” mi respondis. “Mi estas rompita. Tro laca. Vi sola devas levi la cindron hodiaŭ. Diru, kie estas la kafo?” Kiel tio okazis? Mi aŭdis Stanislavon krii, sed li foris du mejlojn. Kaj ankaŭ mia propra voĉo estis du mejlojn for de mi.

Nun aldone al ĉio alia, tri fajropordoj malfermsaltis, la varmego ne elteneblis. Mi kuris al la ventkanalo por kapti aeron. Sed la hispana hejtisto kriis: “Pippip, fermu la fajropordojn, la premo falas.” La tuta vaporo kolektiĝis en la kaldronejo, kaj la temperaturo pli kaj pli kreskis. Mi kuris al la trogo, en kiu troviĝis la akvo por estingi la skoriojn, por forigi mian soifon, sed ĝi gustis sala kaj naŭza. Mi enspiris haste la aeron kaj trinkis de nove. La fajrokanalo staris tre alte kaj vaste malferma super mia kapo sur la firmamento. Ĝi estis la suno, kaj mi trinkis marakvon.

Tiam mi denove endormiĝis, kaj la pordoj de la fajrokanaloj estis fermitaj, kaj la hejtisto elverŝis la skorian akvon el la trogo en la kaldronejon, kaj mi troviĝis ie sur la maro, kaj ondokresto ĵus ĵetiĝis sur trans la vandon. “Tio estas Jorike!” kriis Stanislav multajn mejlojn for de mi. “Tio estas la mortula ŝipo. La haveno. Jen la norvega ŝipo. Ili havas glacian akvon. Ĉu vi ne vidas, Pippip?” Per ambaŭ brakoj, per pugnigitaj manoj, Stanislav signis al la vasta maro.

“Kie Jorike estas?” mi vokis. “Ĉu vi efektive ne vidas ĝin, hej? Jen ĝi ja ankras. Ses kradoj elfalis. Damne. Nun jam ok. Fulmotondro, mil diabloj! Kie estas la kafo, Pippip? Ĉu vi jam denove ĉion fordrinkis? Tio ne estas ŝmirsapo, bastardo, tio estas butero. Donu nun la teon al mi, mil sakroj.” Stanislav kolere turnis sin, jen li montris al tiu direkto, jen al tiu ĉi. Ĉiufoje li demandis, ĉu mi vere ne vidas Jorike kaj la havenon.

Sed tio ne interesis min. Mia kapo doloris, kiam mi turnis min al la haveno.

“Ni devojiĝas! Ni devojiĝas!” Stanislav nun kriis. “Mi devas transiri al Jorike. Ĉiuj kradoj elfalis. La hejtisto kuŝas en la kaldronego. Kie estas la akvo? Ĉu vi efektive ne lasis iom da kafo por mi? Mi devas transiri, transiri.” Li tiris nun ŝire la ŝnureton por lozigi ĝin. Sed li ne povis malfermi la nodojn. Li turnadis nun kiel frenezulo la nodojn, sed pli kaj pli fiksnodigis ilin. “Kie estas la ŝovelilo?” li vokis. “Mi devas trahaki la ŝnuregon.” Sed la ŝnureto ne longe rezistis. Stanislav tiris, ŝiris kaj frotis kun tia granda forto la trioble turnitajn nodojn, ke li pli kaj pli elturnis sin el ili. La lastan fadenon li disŝiris. “Jorike forveturas. Rapidu, Pippip. La norvega ŝipo havas glacian akvon. Iu svingas la kruĉon. Mi ne restas sur la mortula ŝipo.” Pli kaj pli sovaĝe Stanislav kriis.

Li estis alligita jam nur piede, kaj nun li ankaŭ tie disŝiris la lastan fadenon.

Mi vidis ĉion ĉi kvazaŭ el distanco de mejloj, kiel sur bildo aŭ tra teleskopo.

“Tie estas Jorike. La ŝipestro salute tuŝas la ĉapelon.” Stanislav vokis tion kaj rigardis min per rigide fiksitaj okuloj. “Transvenu, Pippip. Jen teo kaj kuko kun sekaj vinberoj kaj kakao kaj akvo.” Jes, jen Jorike ankris. Mi tute klare vidis ŝin. Mi rekonis ŝin je ŝia bunta arlekena vesto kaj je ŝia ponto, kiu por ĉiam ŝvebis en la aero, postlasita de iu ŝipo, kiu tute ne havis rilaton al ŝi.

Jen estis Jorike, kaj nun ili matenmanĝis aŭ vesper manĝis aŭ manĝis prunojn en blua amela kaĉo. La teo ne estis malbona. Tio estis mensogo kaj kalumnio. La teo estis bona ankaŭ sen sukero kaj sen lakto. Kaj la trinkakvo ne fetoris.

Mi komencis malnodi mian ŝnuregon. Sed mi ne povis malfermi la nodon. Tiam mi vokis al Stanislav, ke li helpu al mi malnodi. Sed li ne havis tempon. Li ne sukcesis ĉe sia piedo kaj laboris kiel frenezulo por povi liberigi la piedon. Nun aldone malfermiĝis eĉ la vundoj, kiuj devenis de la batoj sur lian kapon.

La sango fluis sur lia vizaĝo, sed tio ne ĝenis lin. Kaj mi ŝiris kaj ŝiris je miaj ligaĵoj. Sed la ŝnurego estis tro dika. Mi ne povis trafroti ĝin kaj mi ne povis elturni miajn membrojn el ĝi. Mi ligiĝis pli kaj pli. Tiam mi serĉis la hakilon, la tranĉilon kaj finfine la ŝovelilon, kiun ni frape glatigis, por fari el ĝi lignan maston, sed la kompaso falis ĉiam denove en la akvon, kaj mi devis elfiŝi ĝin per la elbruligita krado. La ŝnurego ne malstreĉiĝis. La nodo firmiĝis pli kaj pli. Tio puŝis min en nedireble grandan koleron.

Stanislav nun estis liberiginta sian piedon. Li turnis sin duone al mi kaj vokis: “Venu transen, Pipplav. Estas nur dudek paŝoj, kiujn vi devas kuri. La kradoj ĉiuj falis, estas akvominuto antaŭ la kvina. Eliĝu. Eku, rapide. Elen! Levu la cindron.” Sed la cindrokanalo kriĉis: “Tio ne estas Jorike!” Kaj mi kriis tiel laŭte, kiel mi kapablis: “Tio ne estas Jorike! Tio ne estas Jorike! Tio ne estas Jorike!” Mi kroĉiĝis al la ŝnurego en terura timo; ĉar Jorike forestis, kaj mi vidis nur maron, maron, mi vidis nenion alian ol la konstantan ondadon de la maro.

“Stasinkovslov, ne saltu!” Mi kriis tion en nedireble granda timo, ĉar mi ne povis trovi lian nomon, kiu glitis el mia memoro. “Stanislav, ne saltu! Ne saltu! Ne. Restu ĉi tie!”

“Ĝi entiras la ankron. Mi ne iros sur mortulan ŝipon. Mi transkuros al Jorike. Mi kuras, kuras, kuras. Venu!” Kaj li saltis. Li saltis. Tie ne estis haveno. Tie ne estis ŝipo. Tie ne estis bordo. Ĉie maro. Ĉie ondoj.

Li faris nur kelkajn plaŭdajn brakmovojn. Poste li forsinkis por ĉiam. Mi rigide rigardis transen al la truo, en kiun li falis. Mi vidis ĝin je senfine fora distanco. Kaj mi vokis: “Stanislav, Lavski! Frato! Kara, kara kamarado, venu ĉi tien! Hoj! Hoj! Ĉi tien! Ĉi tiiien!”

Li ne aŭdis min. Li ne revenis. Li ne revenis al la sur faco de la akvo. Tie ne estis mortula ŝipo. Tie ne estis haveno. Tie ne estis Jorike. Li ne revenis al la surfaco de la akvo, ne, sinjoro.

Kaj tio estis stranga. Li ne reaperis. Kaj mi ne povis kompreni, kiel tio eblas.

Li dungiĝis por granda veturo*, por tre granda veturo. Sed kiel li povis dungiĝi? Li ja ne havis maristan dokumenton. Ili tuj elĵetos lin.

* Granda veturo: La granda aŭ lasta veturo pro tio, ĉar maristo eĉ vidalvide al la morto ne parolas pri ĝi. Li “iras al la fiŝoj”, “en la grandan havenon”, sed ne mortas.

Sed li ne plu revenis. La granda kapitano dungis lin. Konfide li dungis lin, eĉ sen paperoj.

“Venu, Stanislav Koslovski,” diris la granda kapitano, “venu, mi dungas vin konfide kaj honeste por granda veturo. Lasu nun la paperojn. Ĉi tie vi ne bezonas dokumentojn. Vi veturas sur fidinda kaj honesta ŝipo. Iru al la kajuto, Stanislav. Ĉu vi povas legi la skribon super la pordo?”

Kaj Stanislav diris: “Jes, kapitano —

Kiu eniras ĉi tien,
liberas de ĉiuj turmentoj!”