Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto 

Mortula ŝipo

Rakonto de usona maristo

Proksimuma tradukojaro: 1995

Kreis la Esperantan tekston: Kaiser

ALDONOJ

Resumo de la romano

La romano estas dividita en tri partojn. La kanto de maristo enkondukas la unuan parton. Gale, kiu rakontas en la unua persono, estas unu el la du herooj de la romano, usona maristo, ferdeklaboristo, kiu pasigas kun belulino dolĉan nokton en marista taverno en Antverpeno.

Frumatene li atingas la havenon. Sed lia ŝipo, la “Tuscaloosa”, jam forveturis. Kun la “Tuscaloosa” perdiĝis krom la mono ankaŭ ĉiuj siaj paperoj, tiel, ke li nun ne plu havas ŝtatanecon. La belga polico kaptas la senpasportulon kaj ŝovas lin trans la nederlandan limon. Tie Gale migras al Roterdamo.

Kaptite de la nederlanda polico, li edevas reiri al Belgio, sed nun belgaj limoficistoj denove kaptas lin, kaj pro tio li remigras al Roterdamo. Ekde tie skota ŝipo kunprenas lin kiel sinkaŝon al Bulonjo.

En la ekspresa trajno al Parizo la polico malkovras la senpasportulon kaj metas lin por dek tagoj en prizonon, pro trompo de la fervojo. Post drola tempo en la prizono li pasigas kelkajn tagojn en Parizo kaj ekkuraĝas iri al la usona konsulo por rericevi pasporton. Post la malsukcesa interparolado Gale provas veturi plian fojon per eksprestrajno. Denove oni kaptas lin, kaj denove li devas eniri prizonon.

Post la eliro el la prizono li migras pli suden kaj laboras en la suda Francio dum kelka tempo ĉe kamparano, ĉe kiu li devas multe labori por ridinda salajro.

Tiam Gale migras plu kaj en la landlima regiono eniras hazarde francan limfortikaĵon, en kiu ankoraŭ ne finiĝis la sieĝa stato, kvankam la milito jam pasis. Laŭ militleĝo li estas pafmortigenda. Post diversaj bone gustantaj antaŭekzekutaj oficiraj menuoj li tamen elvenas el la zono de la morta danĝero, ĉar li, en la maniero de Ŝvejk, povas pruvi sian sendanĝerecon.

Ĉar Gale rifuzas reiri al Germanio — li ne volas kunpagi la kostojn de la milito — li asertas pri si, ke li estas germano. Franca eskorto kondukas lin al la hispana limo. Li surpaŝas la hispanan teron kvazaŭ germano, la doganoficistoj ĝojkrie salutas kaj festas lin. Ĉar li estas tre bonvena gasto, oni festas lin tiom, ke li devas fuĝi pro tiom da troigita amo, alikaze ili ne estus forlasintaj lin en Hispanio videble regas idiliaj homaj interrilatoj. Neniu tie demandas pri lia pasporto, pri lia de kie kaj kien. La polico eĉ atentas, ke ne okazu, ke iu ŝtelu lin, se li dormas nokte surstrate. Finfine li petas en magazeno fiŝkaptilaron kaj poste provas kapti fiŝojn ĉe la kaja muro de Cadiz. Tie okazas io neatendita. Kiam Gale jam kaptis fiŝojn kaj lasas ilin denove fornaĝi, ĉar ili tro etas kaj pro tio, ke li meditas pri la gajeco de fiŝoj, li preskaŭ lasas fali pro teruro la fiŝfadenon, ekvidante la arlekenan malnovan ŝipon, kiu proksimiĝas minacante.

La pramalnova “kesto”, kiu lante kaj anhele alrampas, estas “Yorikke”, do Jorike: la mortula ŝipo. Pro la marista superstiĉo, ke oni neniam rifuzu dungiĝon, se ŝipo ofertas laboron, li surgrimpas la ferdekon, dungiĝas kaj tiel eniras en la regnon de la mortuloj, de la estingitoj. Tiel finiĝas la unua parto.

La dua parto komenciĝas per la surskribo super la kajutoj de la ŝipanaro:

SURSKRIBO SUPER LA ŜIPANARAJ KAJUTOJ DE LA MORTULA ŜIPO

Kiu eniras ĉi tien,
ties nom’ kaj ekzisto estas estingitaj.
La vento forblovis lin.
De li eĉ spireto ne konserviĝis
en la vasta vasta mondo.
Li povas nek iri returne nek paŝi antaŭen,
tie, kie li staras, anatemo lin tenas.
Lin konas nek Dio nek infero.
Li ne estas tago, li ne estas nokto.
Li estas la nenio, la neniam, la neniam plu.
Li estas tro granda por la senfineco
kaj li tro etas por la sablograjno,
kiu havas siajn celojn en la universo.
Li estas la neniam estinta
kaj la neniam pensita!

La mortula ŝipo Jorike havas ŝipanojn el la tuta mondo. Estas persekutatoj el la imperiismaj ŝtatoj, estas desperuloj, senŝtatanoj, homoj sen hejmlando, sen nomoj, sen paperoj. Por la mondo ili estas mortintoj.

La vivo sur la Jorike estas vere infera. La maristo Gale, kiu ekde nun apartenas al la nigra bando, al la hejtistoj kaj subhejtistoj ĉe la kaldronegoj, laboras kun la polo Stanislav Koslovski kiel subhejtisto.

La laborkondiĉoj estas nekredeblaj, la ŝipanaro vestita per ĉifonoj. Elektra lumo ne ekzistas. Kusenoj, kovriloj kaj similaj luksaĵoj ne disponeblas, ĉar alie la kompanio ne povus elteni la konkurencon kun la aliaj kompanioj. Neniuj mebloj, neniu sapo, neniuj kuleroj, nenio ajn. La ŝipanaro loĝas en etaj kajutoj kaj la manĝo estas de tia aĉa kvalito, ke ĝi apenaŭ sufiĉas por transvivi.

La laboron en la kaldronejo ili faras en arda varmego. Gale kaj lia laborkamarado Koslovski laboras duoblajn vaĉojn. Ĉar ili devas fari la laboron de ses viroj, ili laboras kiel piramidosklavoj. Neniuj protektaj instalaĵoj, brulvundoj pro ardantaj karbopecoj, kiuj neeviteblas en la malvasta kaldronejo. Ĉie sur tiu inferoŝipo embuskas la morto. La vivo tie tiel aĉas, ke eĉ la diabloj en la infero ne povus elteni tion, sed homoj devas elteni ĝin, ĉar ili estas mortuloj.

Ĉiujn ĉi laborojn devas fari ŝipanaro, kiu konscias, ke la ŝipo estas “mortonta”, por ke la posedanto povu enkasigi la asekursumon. Savjakoj ne ekzistas, por ke ne iuj atestantoj fuŝu la plezuron de profita enspezo. Estas jam nur demando pri tempo, kiam la ŝipo sinkos profunden. Sed ankoraŭ la tempo ne venis, ĉar la kapitano ankoraŭ devas vendi la kontrabandajn varojn, kiuj troviĝas sur la ŝipo. Ankaŭ kapitano devas enspezi kromsalajron, ĉar li ne povas vivi nur de sia salajro.

La kontrabandaj varoj venas interalie el la germana urbo Suhl, el la plej aĝa ‘ludilfabriko’, el la ŝvaba regiono venas marmelado, el Belgio kaseroloj kaj tiel plu. Kiam Gale kaj Koslovski pli precize kaj pli detale rigardas ĉion, ili eltrovas, ke oni ne povas ludi per la ludiloj, ke oni ne povas manĝi la marmeladon, ĉar temas pri armoj kaj municioj por la marokanoj.

Sed antaŭ ol Jorike sinkas sur la grundon de la maro, anoj de alia ŝipo ŝanhajas la hejtistojn Gale kaj Koslovski, kiam ili promenas sur la kajo de la haveno. Ili eniĝas en pugnobatalon kaj oni draŝas ilin ĝis senkonscio.

Ambaŭ vekiĝas poste sur la maro, sur la “Empress of Madasgascar”. Tiel komencas la tria parto. Ĝin enkondukas jena verseto:

Veturas strangaj ŝipoj sur maroj preter ni;
Fifamas neniu tiom,
ke ne aliaj fius pli.

La tute nova “Imperiestrino de Madagaskaro”, kiu eĉ post plurfojaj renovigoj ne atingas la necesan rapidecon, kiun ĝi devus atingi por povi spiti la konkurantojn, estas miskonstruo, kaj tial tuj post la naskiĝo kondamnita je morto, elsendita por almenaŭ enspezigi la asekurmonon. Do, denove mortula ŝipo por la du herooj de la romano.

Ili nun devas labori kiel hejtistoj kaj transvivas sole la pereon de la ŝipo. Sur vando de la stirejo ili drivas kiel ŝiprompuloj sur la maro. Stanislav finfine freneziĝas, li pensas delire, ke li vidas Jorike. Li saltas maren por atingi ĝin — sed li dronas.

Li dungiĝis por granda veturo, por tre granda veturo, eĉ sen paperoj. Gale ne povas helpi Stanislavon, ĉar li ne povas malnodi sin de la ŝnuro. Tiel finiĝas la romano.

Sed Gale evidente transvivas. En Meksiko li reaperas kiel kotonplukisto kaj verkisto. Sub la nova nomo B.

Traven li rakontas al ni la harhirtigan historion pri La mortula ŝipo.

Hans-Georg Kaiser

Glosaro

Enestas nur malofte uzataj vortoj, kaj nur la signifoj, kiuj koncernas la libron.

(EDK): Erich-Dieter Krause, Großes Wörterbuch Esperanto-DeutschHamburg, Buske 1999

(HGK): Hans-Georg Kaiser

(NPIV): La Nova Plena Ilustrita Vortaro, SAT, Parizo 2002

(PIV): represo de la dua eldono de la Plena Ilustrita Vortaro. SAT, Parizo 1981

(PV): naŭa senŝanĝa eldono de la Plena Vortaro, SAT, Parizo 1980

A

abiseno: ano de la gento de Abisenio. Eksa nomo de Etiopio. (NPIV)

absceso: amaso da puso (NPIV)

acetileno: bruligebla gasa hidrokarbono, pasintece uzata por lumigado (NPIV)

akumulatoro: aparato, por amasigi provizon da elektro kaj ĝin ree liveri laŭbezone (NPIV)

amelo: blanka substanco, terpomamelo estas kuirarte uzata. (NPIV)

anatemo: solena malbeno, per kiu la eklezio apartigas de si kulpan membron. (NPIV)

anĝelfaristino (slange): abortigistino (HGK)

arabesko: ornama desegnaĵo, laŭ la araba maniero, konsistanta el reto da kunplektitaj linioj. (NPIV)

argilo: sedimenta aŭ rezidua petro tre etgrajna, ofte en formo de glueca knedebla tero (NPIV), el kiu oni faras per bakado brikojn, tegolojn ktp.

arlekeno: gaja burleskulo, origine rolulo en la itala komedio (NPIV)

artiko: loko de kunligiĝo aŭ de kuniĝo inter du skeletaj elementoj de la vertebruloj, inkl. homon (NPIV)

asizo: kunsido de kriminala tribunalo (NPIV)

aŭtodafeo: publika punbruligo de herezuloj sur ŝtiparo (NPIV)

B

baskuli: alterne leviĝi kaj malleviĝi (PIV)

bastonulo (slange): por policisto, por la angla vorto “cop” (HGK)

bielo: en mekanismo stango, kiu servas por transmisii movon, kun aŭ sen ŝanĝo de movspeco (NPIV)

bloko: peza, unupeca maso de malmola materio (NPIV)

boko: virseksulo de remaĉuloj, precipe de kaproj aŭ cervoj (NPIV)

bolto: kunfiksilo, konsitanta el ŝraŭbo kun kapo kaj ŝraŭbingo (NPIV)

boŝo (slange): germano, de la franca vorto ‘Boche’ (HGK)

breĉo: neregula malfermaĵo farita en murego aŭ remparo por ebligi la perfortan eniron en fortikigitan urbon, kastelon fortreson ks (NPIV)

brogi: trempi en, aŭ surverŝi per per bolanta akvo (NPIV)

D

dando: viro, kies precipa zorgo estas elegante observi modon (NPIV)

deporti: pune transporti al fora loko, eventuale kun submeto al trudlaboro (NPIV)

despero: profunda malespero (NPIV)

diareo: oftaj kaj likvaj fekoj (NPIV)

divizio: aŭtonoma grupiĝo, sub unu komando, de diversarmilaj trupoj (NPIV)

dizerti: fuĝi el militista servo kun la intenco ne reveni al ĝi (NPIV)

E

erikejo: nekulturata loko, kie kreskas precipe erikoj (NPIV)

eskalo: ŝtupetaro (NPIV)

F

fenico: ano de semida popolo, kies ĉefa urbo estis Tiro (NPIV)

fosforeski: lumi dum kaj post prilumigo per alia lumfonto (NPIV)

frikando: peco de bovidaĵo, trapikita per lardostrioj, kaj stufita en sia suko (NPIV)

futo: mezurunuo de longo, diversvalora laŭ la landoj (NPIV), proksimume triono de metro

fulgo: nigra densa substanco, devenanta de nekomplete forbrulinta karbono (NPIV)

G

galimatio: konfuzega, sensenca, tute nekomprenebla diraĵo aŭ skribaĵo (NPIV)

H

Hindustano: la vasta ebenaĵo en la nordo de Hindio, kontraste al Dekkano. (NPIV)

hordeo: grena unujara vegetaĵo el fam. gramenacoj, kies grajnoj estas uzata por fari krudan panon, por nutri bestojn aŭ por fabriki bieron (PV)

hotentoto: ano de S-Afrika gento (NPIV)

I

interezo: kompenso, kalkulita en procentoj, kurante pagenda pro la fruktuzo de fremdaj valoroj, kies kapitalo estas ankaŭ repagenda je fiksita dato (NPIV)

J

junto: la kuniga interspaco inter ekzemple du metalaj pecoj kunigitaj (NPIV)

K

kaco: peniso (NPIV)

kamero: senfenestra nehejtebla ĉambreto, uzata kiel tenejo, kaŝejo ktp. (NPIV)

kamufli: maski militobjekton, donante al ĝi la aspekton, koloron aŭ formojn de la ĉirkaŭaĵoj (NPIV)

kardino: metalaĵo, konsistanta el du sendependaj partoj kun komuna akso, fiksitaj sur fosto, resp. Sur klapo (pordo, fenestro, ŝutro) kaj ebliganta ties malfermon, sed ankaŭ ties demeton per nura levo (NPIV)

komunio: dono de la konsekrita hostio resp. vino, partopreno en la eŭkaristio (NPIV)

koncesio: rajto, donita de ŝtato aŭ alia instanco pri ekspluato de teritorio, komerco aŭ alia ekonomia agado (NPIV)

kontesti: diskute malakcepti aserton aŭ establitan situacion (NPIV)

kontricio: pentro pri kulpita peko, pro sincera amo al Dio (NPIV)

konverti: alkonduki iun al alia religio ol tiu, je kiu li kredis (NPIV)

kresto: elstara longforma konturo (NPIV)

kuratoro: individuo jure nomita por zorgi pri persono kaj havo de neplenaĝa orfo, aŭ de iu, kiu ne posedas la personajn rajtojn (NPIV)

kuvo: granda nekovrita vazo, ordinare rondforma, pli larĝa ol profunda, el ligno, metalo, plasto aŭ ŝtono k. a. (NPIV)

L

lakeo: servisto ĉe riĉuloj (NPIV)

latrino: plej simpla necesejo (NPIV)

linda: alloge plaĉaspekta (NPIV)

lobo: rondforma elstara parto de organo (NPIV)

lubriki: meti substancon speciale glitemigan inter du frotiĝantajn surfacojn, por faciligi la glitadon kaj malhelpi la rajpon (NPIV)

M

maŝo: buklo, laŭvole streĉebla aŭ malstreĉebla, formita per ŝnuro kaj povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlaĉi, premsufoki kc. (NPIV)

meĉo: speco de ŝnuro el bruligebla kaj sorba materialo, kiun oni metas en lampon aŭ en mezon de kandelo por konduki bruligotan substancon ĝis la flamo (NPIV)

N

nito: cilindra metala peco, kies ekstremaĵoj estas plilarĝigataj per frapoj, por solide kunfiksi la du surfacaĵojn, lamenojn, platojn kc, tra kiuj ĝi pasas. (NPIV)

O

opcio: akirita rajto aĉeti aŭ ricevi ion je difinitaj kondiĉoj je estonta dato (NPIV)

P

parsio: ano de zoroastrismo en Hindio (NPIV)

pimpa: gaje loga; dezirekscite eleganta (NPIV)

pisti: pecetigi aŭ pulvorigi per ripetitaj batetoj (NPIV)

pluŝo: ŝtofo similanta veluron, sed kun pli longaj haroj, kaj uzata por vestoj kaj tegaĵoj (NPIV)

poliso: dokumento, atestanta pri asekuro kaj entenanta ĉiujn kondiĉojn de la kontrakto (NPIV)

prohibicio: leĝa aŭ dekreta malpermeso importi aŭ eksporti tiujn aŭ aliajn varojn, fari tiun aŭ alian komercon aŭ industrion (speciale tiujn de alkoholaĵoj. (NPIV)

pupitro: mebleto prezentanta deklivon, sur kiun oni metas libron, kajeron, partituron, por pli oportune legi aŭ skribi. (NPIV)

R

ranca: ricevinta akrajn malagrablajn odoron kaj guston pro komenco de malkomponiĝo (NPIV)

rami: mane aŭ maŝine enbati fostojn ks (NPIV)

remizo: konstruaĵo aŭ tegmentita loko, en kiu oni ŝirmas veturilo(j)n, boato(j)n, fervojan materialon ks (NPIV)

remparo: tera amaso, anataŭ kiu kuŝas fosaĵo, kiu estas destinita fortikigi la muregojn de kastelo aŭ fortreso, kaj provizi platformon por la kanonoj (NPIV)

retikulo: virina mansaketo (NPIV)

ricino: laksiga oleo (HGK)

rubuso: sovaĝa ofte dorna arbeto, kun dolĉaj berofruktoj similantaj nigrajn frambojn (PV)

S

salvarsano: medikamento kontraŭ sifiliso (NPIV)

skapolo: maldika plata triangula osto de la posta parto de la ŝultro (NPIV)

smirgi: poluri, glatigi aŭ malpoluri per smirgo (NPIV)

spino: tuto de la sinsekvaj vertebroj formantaj la dorsan parton de la skeleto ĉe la vertebruloj (PV)

stoko: kvanto da varoj, krudmaterialoj aŭ fabrikataĵoj, disponeblaj en magazeno aŭ deponejo (NPIV)

Sudfalio: ne ekzistas, male al la iama germana provinco Vestfalio, estas ŝerce uzita de B. Traven sukuri: doni la unuan helpon kaj flegon al vunditoj (NPIV)

sukceno: malmola flava diafana fosilia rezino, el kiu oni faras diversajn objektojn, precipe buŝaĵojn de pipoj (NPIV)

Ŝ

ŝindo: ligna tabuleto, uzata kiel tegolo por kovri la tegmentojn en arboriĉaj regionoj (NPIV)

ŝvabo: ano de la ĉefa gento de Ŝvabujo (NPIV), kio estas iama germana duklando de Germanio, nun dividita inter Bavario kaj Badenio-Vurtembergo

T

tendeno: blankeca, fibreca muskolekstremaĵo, kiu alligas la muskolon plej ofte al osto (NPIV)

testiko: virseksa glando, kiu produktas la spermatozoojn kaj sekrecias hormonojn (NPIV)

tibio: longa osto inter la genuo kaj la maleolo, pli dika ol la fibulo (NPIV)

timbalo: speco de tamburo kun latuna duonsfera sonkesto (NPIV), speco de kaldroneca tamburo (EDK)

timpano: kavaĵo de la meza orelo, fermita de membrano (NPIV)

torni: rondforme tajli pecon de solida materialo, fiksitan sur speciala turniĝanta stablo (NPIV)

troglodito: homo konstante loĝanta en kaverno, uzata speciale pri la prahomoj (NPIV)

trombono: granda latuna blovinstrumento (NPIV)

V

verdigro: kupra oksido (NPIV)

Malgranda marista terminaro

Enestas nur la signifoj, kiuj koncernas la lingvouzon de la libro.

(EDK): Erich-Dieter Krause, Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Langenscheidt 1993

(HGK): Hans-Georg Kaiser

(MT): Marista Terminaro, de Komandanto Peter Clissold (1949), Universala Esperanto-Asocio

(PB): Peter Benson Comprehensive English-Esperanto Dictionary (1995 by the Esperanto League for North America)

(PIV): represo de la dua eldono de la Plena Ilustrita Vortaro, SAT Parizo 1980.

(PV): naŭa senŝanĝa eldono de la Plena Vortaro, SAT Parizo 1981

A

argano: gruo (NPIV)

asekuri: pagi monon, premiumon periode por havigi difinitan sumon se ŝipo rompiĝis aŭ fundeniĝis (MT)

B

baborda: la maldekstra flanko de ŝipo, kiam oni rigardas antaŭen (MT)

balasto: io peza uzata por stabiligi ŝipon (MT)

balustrado: ĉia analoga barilo aŭ apogilo, starigita por eviti defalon (NPIV)

Blua Petro: la signalflago P (blanka ortangulo sur blua fono); de ŝipoj hisataj, kiuj ene de dudek kvar horoj elveturos. (HGK)

Blua Rubando: insigno de la plej rapida transnavigado de iu oceano (PIV)

boardi: vele veturi alvente kiel eble plej multe (MT)

boato: tia flosilo, kia estas kutime pelata per maŝino aŭ vapora aŭ disela motoro (laŭ MT); slange: ŝipo (HGK)

bordŝipo: ŝipo kutime vojaĝanta apud la bordo (MT)

bovokulo: ronda hermetika fenestro sur la ŝelo de ŝipo (EDK)

brizo: regule okazanta vento, vertikale ascenda kaj kaŭzata de la varmiĝo de la malsupra tersurfaco (indico 4-6 de la Boforta skalo) (NPIV)

brumo: malklariĝo de la atmosfero kun vidodistanco de pli ol unu kilometro (NPIV)

bukaniero: pirato de la 17-a jarcento el la insuloj de Mez-Ameriko (EDK)

C

cisterno: rezervujo por akvo aŭ oleo (MT)

D

deklari: oficiale, publike, formale sciigi ion (NPIV)

doganistoj: devas traserĉi alvenintan ŝipon pro kontrabando; trovinte nenion riproĉinda, ili vizas la manifeston. Oni endoganigas ŝipon ĉe la doganejo. (MT)

doko: Havena baseno, kun kluzpordoj kaj kajoj, en kiu ŝipoj povas esti ŝargataj, malŝarĝataj aŭ riparataj (NPIV)

drivi: flosi laŭ la puŝo de fluo aŭ de vento, deviante el al difinita vojo (NPIV), pro maŝina difekto aŭ senmastiĝo ŝipo drivas (MT)

E

ekvatoro: ĉefa cirklo de la tero egaldistanca de la polusoj (MT)

elsalti pobe (slange): fuĝi de la ŝipo, germane: achtern abkanten (HGK)

F

feluko: boato de Mezmara speco kun latina velo (MT)

ferdeko: planko, el ligno aŭ ŝtalo kc, etendiĝanta de unu flanko de la ŝipo al la alia kaj kovranta la tutan kavon de la ŝipo, aŭ formanta unu el la diversaj etaĝoj (NPIV)

floto: kelko da eskadroj sub la komando de admiralo, la tuta ŝiparo de regno (NPIV)

fluo: movado aŭ rivero pli aŭ malpli konstanta, fluanta tra la maro (MT)

frajti: kolekti aŭ fari aranĝojn pri la komercaĵoj por enŝarĝo (MT)

fuko: aro de diversspecaj brunalgoj (HGK)

G

galero: Longa, mallarĝa kaj malalta ŝipo, movata ĉefe per remiloj, kun unu aŭ du mastoj, uzita en Mediteraneo de la antikva tempo ĝis 18-a jc (NPIV)

gamelo: metala manĝovazo uzata de soldatoj aŭ ŝipanoj (NPIV)

golfo: parto de maro, situanta interne de larĝe malfermita entranĉo en kontinento (NPIV)

grundi: estis ĵetita sur ne sufiĉe profundan grundon, kaj resti tie senmoveble (NPIV)

grundo: tera supraĵo, natura aŭ pretigita, sub tavolo da akvo (kanalo, rivero, maro) (NPIV)

H

holdo: ĉambrego aŭ fako en ŝipo, kien oni metas kargon (MT)

horizonto. Videbla horizonto: la malĉefa horizonto ĉirkaŭ la observanto, kie ĉielo kaj maro ŝajne renkontiĝas (MT)

Ĵ

ĵonko: barko de ĉina speco kun veloj kaj multaj stangetoj (MT)

K

kabo: pli-malpli altnivela pinto de terlando, kiu elstaras en la maro, terkapo (NPIV)

kajo: terbenkego, firmigita per muro laŭlonge de rivero aŭ ĉe la marbordo, uzata kiel strato aŭ en- kaj elŝipiĝejo (NPIV)

kajuto: ĉambreto sur ŝipo, aviadilo aŭ alia veturilo por kondukistoj aŭ pasaĝeroj (NPIV)

kaldronego: granda ujo, en kiu oni vaporigas akvon, por funkciigi vapormaŝinojn (NPIV)

kaldronejo: loko en domo, ŝipo, k. a., kie staras vaporkaldronegoj (NPIV)

kapitano: ŝipestro (NPIV)

kargo: frajto sur ŝipo (HGK) kaŝpasaĝero: kaŝiĝinta ŝippasaĝero sen valida bileto (HGK)

kesto (slange): ŝipo (HGK) kilo: malsupra ĉeftrabego aŭ trabkunaĵo, kiu etendiĝas de la antaŭo ĝis la malantaŭo de kareno, kaj sur kiu sin apogas la tuta ligna aŭ ŝtala strukturo de la ŝipo (NPIV)

kompaso: nordon- kaj sudon-montra ilo per kiu oni vidas la kompasan direkton. (MT)

konsulo: reprezentanto de ŝtato en fremda lando (MT)

kontrabando: sekreta importado de varoj aŭ objektoj, leĝe malpermesitaj aŭ pri kiuj oni ne pagis la doganimpostojn.

(NPIV) kranko: fera aŭ ligna peco, dufoje ortangule fleksita, fiksita je la fino de akso kak servanta por doni al ĝi turnomovon (NPIV)

krozi: navigi tien kaj reen en unu regiono, por kontroli kaj observi la navigadon, protekti komercajn ŝipojn dum milito, aŭ simple por plezuro, celante nenian difinitan havenon (NPIV)

kurso: vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn, ekzemple ŝiplinio (NPIV)

kutro: ŝipo kun unu masto (MT)

L

lagro: maŝina peco, kiu portas akson, ebligante kaj gvidante ĝian rotacian moviĝon (NPIV)

liki: enlasi akvon, se paroli pri ŝipo, kies kareno estas ial difektita (NPIV)

litbenko: marista lito sur ŝipo (PB)

luko: fermebla per pordo aŭ tabuloj, en la ferdeko de ŝipo, por ebligi penetron en holdon (NPIV)

M

maato: ŝipano de rango varianta laŭ la epokoj kaj ŝtatoj, de ŝipsubestro ĝis ĉefmaristo (NPIV)

manifesto: dokumento, kiun vizas la doganisto sur ŝipo, se li ne trovas ion riproĉindan (laŭ MT)

mesbubo (slange): kuireja servistknabo, derivita de la E-vorto meso: en katolika preĝejo kaj de la angla vorto “mess” por manĝejo aŭ manĝosalono sur ŝipo (HGK)

moleo: ligna aŭ ŝtona digo konstruita antaŭ enirejo de haveno por ŝirmi ĝin kontraŭ la ondoj kaj sendanĝerigi la ŝipojn (NPIV)

N

nacia flago: kutime portata ĉe la posta flagstango aŭ ĉe la pinto de gafo sur la postmasto (MT)

navigi: vojaĝi, per tiucela veturilo, sur maro, lagoj, riveroj aŭ en la aero (NPIV)

nodo: rapideco de unu marmejlo dum horo. Tiel nomata pro nodo en la logŝnuro, per kiu oni mezuris la rapidon. (MT)

P

pasaĝera ŝipo: ŝipo, kiu portas pasaĝerojn (MT)

piloto: maristo, komisiita gvidi la ŝipojn en malfacilaj trairejoj ĉe eniro aŭ eliro de haveno, rivero ks (NPIV)

pobo: la malantaŭa parto de ŝipo, boato ks, kontraste al la pruo; la plej malantaŭa kaj supera ferdeko (NPIV)

ponto/komandejo: transversa supra platformo, sur kiu oni komandas la manovron de ŝipo (MT)

polusoj: la veraj aŭ teraj polusoj estas la norda kaj suda punktoj ĉe la fino de la tera akso. (MT)

pruo: la plej antaŭa parto de ŝipo (MT)

R

ripo: ĉiu el la kurbaj, transversaj, al la kilo alfiksitaj traboj, kiuj formas la skeleton de ŝipo (NPIV)

rodo: eksterhavena parto de maro, nature aŭ arte ŝirmita kontraŭ la ventoj, kie ŝipoj povas sendanĝere haltadi (NPIV)

rudro (direktilo): vertikala plato aŭ tabulo, ordinare ĉarnirfiksita al la posta steveno, per kiu la ŝipo estas direktata (MT)

ruliĝi: ŝipo ruliĝas, se ĝi ricevas ŝvelon de flanke (MT)

rumbo: unu el la 32 gradoj de la kompasa skalo (NPIV)

rungo: lateto ligna aŭ metala kun ronda aŭ ortangula sekco, kiu servas por rigidigi piedon aŭ la apogilon de seĝo, tablo aŭ alia meblo, aŭ kiel ŝtupeto de eskalo. (NPIV)

S

salono: plej granda ŝipĉambro por manĝado k. s. (MT)

savboato: larĝa boato kun pinta postaĵo kaj aerplenaj kestoj por pli granda flospovo (MT)

savjako, savzono: flospova vestaĵo, plenigita de aero (MT)

septo: interna maldika mureto, dividanta ejon (NPIV)

siriuso: blueta ĉefstelo (alpha Canis majoris), la plej hela en la ĉielo, en la konstelacio Granda Hundo. (NPIV)

skafandro: hermetika vesto, garnita per vitra kaj metala kapujo kaj regule provizata per freŝa aero, per kiu oni povas iri kaj labori subakve (NPIV)

skorio: vitreca siliciatoriĉa brulrestaĵo, kiu per fandiĝo apartiĝas de metalminaĵoj (PIV)

sondi: mezuri per tiucela aparato la profundecon de io (NPIV)

staplo: konstruaĵo, kie oni konservas varojn, atendante ilian vendon aŭ reekspedon; vartenejo (NPIV)

stevardo: oficisto, zorganta pri la komforto de la pasaĝeroj en ŝipoj aŭ aviadiloj (NPIV)

stivi: fiksaranĝi la kargon de ŝipo, por ke ĝi ne moviĝu sub la ago de la tangado aŭ ruliĝado (NPIV)

subhejtisto: en la germana originalo ‘Kohlenzieher’ (karbotirulo), kiu rekondukas al la angla vorto ‘coal-drag’ (HGK)

submarŝipo: ŝipo, kiu povas naĝi tute submergiĝinte (MT)

Ŝ

ŝafto: longa horizontala akso, kiu portas helicon aŭ alian ĉefan parton de maŝino kaj kiu transmisias la movon (NPIV)

ŝalupo: malgranda ŝipo aŭ barko por ĝenerala laboro en havenoj aŭ riveroj (MT)

ŝanhaji (slange): rabi personon aŭ personojn por ŝipo, de mi formita laŭ la homŝtelanto Ŝanhajo-Brown el Nov-Jorko, kiu precipe famiĝis en la velŝipa epoko pro tiaj personraboj. (HGK)

ŝelo: (mar.) la tuta korpo de ŝipo aŭ flugboato tia, kia ĝi aperas ekstere (NPIV)

ŝnuro: kun tri aŭ pli da ŝnureroj (MT)

ŝnurego: por fiksi ŝipon ĉe kajo aŭ al trenŝipo k. s. (MT)

T

tajdo: la ĉiutaga movado de la maro, alta tajdo kaj basa tajdo (MT)

tangi: ŝipo tangas, se ĝi ricevas ŝvelon de antaŭe aŭ deposte (MT)

Tiele!: Rudra ordono; daŭrigi laŭ la direkto nun montrata (MT)

trenŝipo: malgranda potenca ŝipo por trenadi aliajn ŝipojn kaj gabarojn k. s. (MT)

triborda: la dekstra (kiam oni rigardas antaŭen) flanko de ŝipo rigardante al la pruo. (MT)

V

valvo: ĉia movebla peco, destinita enlasi likvon aŭ vaporon en tubon, ujon ks, aŭ malhelpi ĝian ellasiĝon, aŭ inverse (NPIV)

vaĉo: garda deĵoro sur ŝipo, odinara vaĉo daŭras kvar horojn (NPIV)

vando: interna ŝipmuro el ŝtalo aŭ ligno, dividas la ŝipon en ofte netraflueblajn fakojn. (MT)

vapormetro: manometro por vaporo (PIV)

vinĉo: levmaŝino kun horizontala akso (MT)

vrako: ruino de ŝipo, aviadilo aŭ alia veturilo, kuŝanta sur la grundo (NPIV)