Proksimuma tradukojaro: 1995
Kreis la Esperantan tekston: Kaiser
Sed mi diras al vi: Vivas mortuloj, en kiuj estas pli da vivo ol en vivantoj; kaj loĝas vivantoj inter vi, kiuj estas mortaj jam ekde la unua lerneja tago, kvankam ili diras al vi: ‘Ni vivas, ĉar ni havas la potencon!’
Oni devigis min esti ribelulo kaj revoluciulo. Revoluciulo pro amo al la justeco, pro helpopreteco por la ŝarĝitoj kaj ĉifonuloj. Devi rigardi maljustecon kaj senkompaton faras ĝuste tiom da revoluciuloj kiom malkontento kaj malsato.
Jesuo respondis kaj diris al ili: Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; ĉar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras.
(SANKTA JOHANO 8/14)