Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Mortula ŝipo

Rakonto de usona maristo

Proksimuma tradukojaro: 1995

Kreis la Esperantan tekston: Kaiser

Enkonduko I

(de la tradukinto)

La mortula ŝipo kaj B. Traven

En la jaroj 1925 kaj 1926 la redakcioj de germanaj gazetoj kaj ĵurnaloj de tempo al tempo ricevis rakontojn kaj aliajn kurtajn tekstojn de iu B. Traven. Ĉiuj temis pri la lando Meksiko kaj ties enloĝantoj. Nur malmultajn oni eldonis, sed la plej multajn rifuzis pro netaŭgeco.

Poste tiu Traven — ankoraŭ tute nekonata — forsendis al diversaj gazetoj la manuskripton “La ponto en la ĝangalo”. Ankaŭ tiu romanteksto ne trovis la aplaŭdon de la redakciuloj. Ili opiniis ĝin tro brutala por esti prezentinda al la legantaro. Nur en 1927 gazeto en Lepsiko aperigis ĝin felietone. En 1926 oni rifuzis la romanon “La trezoro de la Sierra Madre”, kiu poste, interalie pro la samtitola filmo kun Humphrey Bogart, monde famiĝis. Mankus la intereso pri virinoj, iu riproĉis. Kelkajn monatojn antaŭ tiu rifuzo aperis la romano “La kotonplukistoj” en la gazeto “Vorwärts” (Antaŭen) en Berlino. Jam post tri daŭrigoj Ernst Preczang petis de tiu gazeto la adreson de la aŭtoro. Preczang, kiu mem verkis romanojn, tiutempe laboris kiel redaktoro kaj editoro de la eldonejo “Büchergilde Gutenberg” (Librogildo Gutenberg) en Berlino, kiu estis entrepreno de la Germana Libropresista Sindikato. Preczang informis Travenon en letero pri la baza ideo, kiu formis la fundamenton de la Librogildo.

La Librogildo, fondita en la jaro 1924, estis librokooperativo, kiu celis vendi malkarajn, sed tamen bonkvalitajn librojn al laboristoj. Antaŭ la fino de la Respubliko de Weimar tiu libro-kooperativo havis 85000 membrojn. Kiam la faŝistoj transprenis la politikan potencon, oni persekutis la socialdemokratajn fondintojn kaj redaktorojn. Kelkaj forlasis Germanion. Kiel ekzilitoj ili provis daŭrigi la tradicion de la Gildo kaj eldonadis en Prago, Vieno kaj Zuriko. La unua libro, kiu aperis ekstere de Germanio, estis libro de B. Traven: “La marŝo en la regnon de l’ mahagono”.

Klarigante la bazan ideon de la eldonejo al Traven, Preczang demandis tiun, ĉu li eble konsentus proponi sian sekvontan romanon al la Gildo. Traven skribis pri tio iam poste: “Per malmultaj vortoj en via letero vi sukcesis tiel entuziasmigi min por la ĵus naskita entrepreno, ke mi tuj sidiĝis kaj reverkis germane la manuskripton La mortula ŝipo kaj proponis ĝin al la Librogildo Gutenberg. Ĉu la libro vere iam estus eldonita en Germanio, ja ĉu ĝi efektive iam estus ekvidinta la lumon de la mondo en presita formo, ne tute certas.” La laborista eldonejo proponis ampleksan financan helpon al la nekonato, kaj tuj post unu monato, en oktobro de la jaro 1925, la manuskripto La mortula ŝipo alvenis. Post kvar tagoj — la 19-an de oktobro en tiu jaro — B. Traven en Meksiko ricevis la telegrafan respondon: “MORTULA ŜIPO AKCEPTITA PRECZANG.” En aprilo 1926 La mortula ŝipo aperis kiel la unua romano de B. Traven en libra formo. Ĝi eniris la oceanon de la literatura mondo kun blua kovrilo kaj surpresita ora ŝipeto. La veturo fariĝis eksterordinara sukceso en la tuta mondo. La unua eldono kun milcent ekzempleroj vendiĝis en kvar semajnoj. Tiam sekvis eldono post eldono, ne nur ĉe la Librogildo, sed ankaŭ ĉe aliaj germanaj eldonejoj. Tiutempe kaj poste la libro estis tradukita en pli ol dudek lingvojn.

Kiel Traven mem menciis, li reverkis germane la libron en dudek tagoj. Sed la antaŭhistorio de La mortula ŝipo estas longa; necesis vivospertoj kaj vasta studado de tre diversaj temoj, por verki tian libron.

De 1907 ĝis 1915 Ret Marut — jen la antaŭa pseŭdonimo de Traven — estis aktoro kaj reĝisoro en diversaj teatroj de Germanio. Jam en tiu tempo li verkis multajn rakontojn kaj eĉ romanon. La fruaj rakontoj evidentigas lian fervoran studadon de la plej diversaj aŭtoroj, de filozofoj kaj de historiaj eventoj. Pro sia profesio li konatiĝis kun multaj urboj kaj regionoj de Germanio, kaj ofte li faris ekskursojn.

Mi supozas, ke fruaj instigoj por La mortula ŝipo troviĝas kaj en broŝuro de Hans Christian Andersen kaj en bildo de la pentristo Pieter Bruegel. Aludoj pri la du famuloj troviĝas en la verkoj de B. Traven.

En la priskribo “Vojaĝaj ombroj de ekskurso al Harco kaj Saksa Svisujo somere de 1831” Hans Christian Andersen rakontas pri ŝipvojaĝo sur la rivero Trave al Lübeck en Ŝlesvig-Holstinio en la nordo de Germanio. Andersen volis fari tute novan specon de vojaĝpriskribo. Ĝi jam entenis kelkajn motivojn de La mortula ŝipo. Li volis verki satiron, volis enplekti dogandomon; fremdaj urboj kun fremdaj homoj sinsekvas unu post la alia. Li skribas pri la granda vojaĝo, kiun ĉiuj faras finfine, li skribas, ke eĉ la mortintoj en siaj tomboj kun la Tero flugas ĉirkaŭ la sunon. Li skribas pri la ŝtormoj de la vivo, enestas ampoemo laŭ la maniero de la enkonduka poemo de La mortula ŝipo. Grava afero estas, ke li karak terizas la riveron Trave granda rivero de la vivo “kie ni tiam ekploras, ĉar ni malesperas pri la stiristo, ĉar la celo de niaj deziroj, tiel kiel Lübeck, ludas kaŝludon kun ni”. Li skribas, “ke tamen estas la ĝusta vojo, kiun ni iras, sed ni ne konas la veran vojon de la rivero, ĉar ni nur unufoje velas sur la Trave de la vivo.” Andersen post la ŝipvojaĝo kompreneble vizitis la “Preĝejon de S-ta Maria” en Lübeck kaj rigardis tie la bildojn “pri la danco de l’ skeletulo.” (Vidu en la rimarkoj pri la ĉapitroj 19/6 kaj 45/1) Sur la pentraĵo “Triumfo de l’ morto” de la fama ne derlanda pentristo P. Brueghel (1525-1569) videblas jam minaca nigra mortula ŝipo. En ĝia fajrolumo montriĝas kelkaj nigraj krucoj, sed ne nur tio. Videblas rivereto, tiel serpentuma kiel la rivero Trave, aperas la mortula ĉaro kun du skeletuloj, unu el tiuj videble ludas la mortulan dancon, la alia mantenas la vivoluman lanternon, rekoneblas pendumiloj kaj multaj aliaj motivoj el La mortula ŝipo. Pri Brueghel estas interese, ke li havis kontaktojn kun la sekto de la anabaptistoj, ke li pentris kunvenon de tiuj radikalaj prakristanoj sur la bildo ‘Prediko de Johano Baptisto’.

Irene Mermet, batalkunulino de Ret Marut el la tempo de “La brikofaristo” (vidu pri tio en la rimarkoj. pri ĉap. 11/1, 13/4 kaj 43/9), kiu sekvis Traven al Meksiko kaj, kiu ne sciis multon pri la vivo de Marut, supozis, ke li devenis el Lübeck. La usona Traven-esploristo Karl. S. Guthke efektive trovis en Ŝlesvig-Holstinio la du vilaĝnomojn Travental kaj Marutendorf. La pentristo Pieter Brueghel nomiĝis laŭ la vilaĝo Brueghel ĉe Breda.

En la eldono de “La brikofaristo” de la 21-a de decembro 1921 en la ‘sep vizaĝoj de la tempo’ troviĝas desegnaĵo de la pentristo Franz Wilhelm Seiwert (1894-1933), kiu montras interalie vaporŝipon kun kruceca masto kaj trastrekita suno, kio supozigas, ke la ideo pri La mortula ŝipo efektive ekzistis jam en tiu tempo. Seiwert estis tiel bona amiko de Ret Marut, ke li nomis tiun: “parto de mia mi”.

Pri la aŭtoro Marut/ Traven Karl S. Guthke skribis, ke verŝajne eĉ B. Traven mem ne precize sciis, kiu li estas. Kie kaj kiam, kiel filo de kiu, en kiu socia tavolo, en kiu konfesio estis naskita la aŭtoro de La mortula ŝipo kaj de multaj aliaj libroj, scias neniu. Laŭ Guthke almenaŭ estas certe, ke tiu, kiu en Meksiko nomis sin B. Torsvan, Traven Torsvan ktp. kaj pli poste Hal Croves, identas kun la germanlingva aktoro, ĵurnalisto, verkisto kaj revoluciulo Ret Marut. La identecon de B. Traven kaj Ret Marut pruvis la esploristo Rolf Recknagel el Lepsiko en la libro “Kontribuoj pri la biografio de B. Traven” el la jaro 1966. En angla versio de La mortula ŝipo, ankaŭ kun rigardo al la esploristoj, Traven mokis: “Mi ne bezonas pasporton. Mi scias, kiu mi estas.” B. Traven pasie defendis sian anonimecon. Estis parto de lia vivkoncepto, ke ne estu kiu ajn aŭtoritato. Sed eble tio havis ankaŭ aliajn kaŭzojn, ĉar jam la aktoro Ret Marut vivis kun pseŭdonimo. Kvankam tute ne eblas verki precizan biografion de la aŭtoro kaj eĉ lia naskiĝjaro pridubindas, estas sufiĉe da faktoj, kiuj helpas pli bone kompreni la aŭtoron.

Post la revoluciaj okazaĵoj en Munkeno la unuan de majo en la jaro 1919 Ret Marut devis forlasi la urbon, ĉar li estis serĉata ŝtatkrimulo. (Vidu ankaŭ pri 13/3 kaj 43/ 3 kaj 43/9) La verkisto Oskar Maria Graf (vidu ankaŭ pri 15/1) rimarkis, ke Marut, kiu kiel aktoro foje eĉ trans prenis la rolon de baletdancisto, forlasis Munkenon en la vestaĵoj de virino. Kelkajn monatojn, eble eĉ jarojn, Marut ankoraŭ kaŝe restis en Germanio. Ĉu ankaŭ kiel kunbatalanto de la armita taĉmento de la anarkiema komunisto Max Hoelz? Pliaj numeroj de lia gazeto “Der Ziegelbrenner” (La brikofaristo) estis eldonitaj, kvankam li — kiel persekutato — devis “fuĝi pro kuloj”.

Sed iam poste li forlasis la landon. En la jaroj 1923 kaj 1924 li reaperis en Londono. (Vidu pri 3/1 kaj 40/1) Ret Marut frekventis tie en la havena regiono “East End” anarkikomunistajn rondojn, kiuj eldonis la gazeton: “Freedom” (libero). Estis la sama aĉa “East End”, kiun jam la usona verkisto Jack London vizitis en 1902. Li skribis pri tio en sia libro “Homoj de l’ abismo”. Estas verŝajne, ke Ret Marut tie konatiĝis kun la libro “Situacio de la laboranta klaso en Anglio” de Friedrich Engels, kiu pro multaj rilatoj al La mortula ŝipo meritas nian atenton. Baldaŭ leviĝis la suspekto de la Londona polico kontraŭ Marut pro liaj tieaj kontaktoj. Ĉar li ne registrigis sin ĉe policejo, li estis kondamnita al deportiĝo, sed antaŭe oni metis lin en prizonon. Post la ellaso el la pri zono li fine dungiĝis kiel subhejtisto sur la norvega ŝipo “Hegre”, sed — li ne kunveturis. La nomo sur la ŝipanara listo estis trastrekita. Tion la FBI ne sciis. Marut/Traven plian fojon fuĝis en la protektantan nenion de anonimulo ...

La manskribita praversio de La mortula ŝipo troviĝas en la postlasaĵo ĉe Rosa Elena Lujan, kiu estas la vidvino de Hal Croves/ B. T. Laŭ ŝi la manuskripto ekestis en la londona prizona tempo inter 1923 kaj 1924. La germana eldono el la jaro 1926 baziĝas sur tiu teksto. Ĝi estas angle skribita kaj plena de germanismoj. La dufragmenta manuskripto konsistas el kvardek paĝoj. La usona esploristo Karl S. Guthke aperigis ĝin en sia tre detalriĉa libro “B. Traven: Biografio de enigmo”.

Erich Mühsam (vidu pri 10/1kaj 13/3 kaj 15/1 kaj 43/ 3 kaj 43/9) post la apero de la unua eldono de La mortula ŝipo tuj supozis, ke ĝi estas verko de Marut. Sed B. Traven tion energie kontestis preskaŭ dum sia tuta vivo. Nur horojn antaŭ sia morto en la jaro 1969 — se Croves vere estis Traven — li konfesis al sia edzino Rosa Elena Lujan, ke li efektive estas ankaŭ Ret Marut.

Mi tradukis la unuan eldonon de la Librogildo Gutenberg. Mi havis la ambicion redoni la spiriton kaj la precizan enhavon de tiu unua eldono, ĉar preskaŭ ĉiuj tradukoj tiel aŭ alie deflankiĝis de tiu germana teksto. Tio ofte okazis kun la konsento de la aŭtoro mem, kiu pretendis esti usonano. Li lasis forstreki tekstajn rilatojn al Germanio kaj enmetis ampleksajn novajn partojn. Ankaŭ pliaj germanaj eldonoj ofte diferencas disde la unua, ĉar B. Traven ankaŭ en tiu rilato ŝatis konfuzi. Se mi ne sciis kiel traduki tion aŭ jenon, mi uzis por komparoj la anglan tekston, unue eldonitan ĉe Jonathan Cape en Britio. Tiun tekston oni eldonis nur post ampleksa prilaboro pere de Bernard Smith, kiu estis editoro ĉe la filio de la usona eldonejo Alfred A. Knopf en Londono. Traven post komenca hezito konsentis la necesan prilaboron, kiu kondukis al lingvaj ŝanĝoj en kvarono de la teksto, ĉar la proponita angla versio de Traven entute tro germanecis. Fine li estis tre kontenta pri la bonega laboro de Smith.

Miaj rimarkoj pri la libro estas prenitaj el la verkoj de la plej fidindaj Traven-esploristoj kaj parte el libroj pri la historio de la marveturado. Ĉar mi mem esploris pri la aŭtoro kaj la libro, mi povis aldoni kelkajn interesajn konsiderindajn novaĵojn, kiuj ĝis nun ne estas publikigitaj, plej grava estas tiu pri la rilato de La mortula ŝipo al la libro de F. Engels, “Situacio de la laboranta klaso en Anglio”.

Fremdlingvajn tekstopartojn mi tradukis en la rimarkoj, sed diversajn Esperantajn vortojn, kiuj gravas por la plena kompreno de la libroteksto, mi enmetis en la Glosaron kaj en la Malgrandan Maristan Terminaron.

Hans-Georg Kaiser