Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Mortula ŝipo

Rakonto de usona maristo

Proksimuma tradukojaro: 1995

Kreis la Esperantan tekston: Kaiser

Enkonduko II

(de la aŭtoro B. Traven)

“Mia romano — La mortula ŝipo

el la gazeto “Die Büchergilde”, Berlin, kajero 3/ 1926

Mia deziro estis verki bonan kaj amuzan rakonton. Mi pensas, ke la rakonto pro tio bonas kaj amuzas, ĉar mi ne plukis ĝin el la kunkudroj de miaj pantalonoj, ĉar mi ne elpensis ĝin.

Se oni verkas veran rakonton, oni ne longe cerbumas pri la artformo. Oni simple rakontas, kaj oni tiel rakontas, kiel oni vidis kaj sentis ĝin. Alia homo tute alie verkus la saman rakonton. Okazaĵojn, kiujn mi devis emfazi kaj substreki, li apenaŭ perceptus, li eble eĉ tute ellasus ilin, sed li redonus interparoladojn, kiujn mi ne atentis, ĉar mi opiniis ilin negravaj.

En ĉi tiu lasta frazo jam ĉio enestas, kion mi povas diri pri mi mem. Tiu, kiu celas la postenon de noktogardisto aŭ de lanternisto, devas skribi biografieton, kaj li devas prezenti ĝin ene de certa tempo. De laboristo, kiu kreas spiritajn valorojn, oni neniam postulu biografion. Tio malĝentilas. Oni tentas lin mensogi. Precipe tiukaze, se li supozas pro iuj kaŭzoj, ke lia vera biografio se niluziigus la homojn. Tiurilate mi kompreneble ne celas min mem. Mia biografio ne seniluziigus. Sed mia vivo estas mia privata afero, kiun mi volas reteni por mi. Ne pro egoismo. Sed tiom pli pro la jena deziro: esti en mia propra afero mia propra juĝisto.

Mi nun tute klare parolos. La biografio de homo, kiu kreas, estas absolute negrava. Se homo ne rekoneblas en siaj verkoj, jen aŭ tiu homo aŭ liaj verkoj valoras nenion. Tial la homo, kiu kreas, devus havi neniun alian biografion ol siajn verkojn. En siaj verkoj li ekspozicias sian personecon kaj sian vivon antaŭ la kritiko.

la mortula ŝipo estas ŝipo, kiu havas mortulan, fantoman ŝipanaron. Tiuj ĉi mortuloj spiras kaj laboras, sed tamen mortas. Ili mortas kiel povas morti nur homo, kiu ne havas plu rilaton al la vivantoj, al la vivanta mondo. Sur tiu ĉi flanko de la Atlantika Oceano, kie mi vivas, oni ja eĉ nun plu asertas, ke oni entreprenis la grandan militon pro la libero, demokratio kaj sendependeco de la popoloj. Tiel, kiel post la eŭropa Liberiga milito de 1813 ĝis 1815, ankaŭ post tiu granda liberiga milito la libero de la individuaj homoj fariĝis predo de la diablo. Tio evidente estas parto de liberigaj, religiaj kaj revoluciaj militoj.

Antaŭ tiu granda milito sufiĉis vaka leterkoverto kun surskribita adreso kaj stampita poŝtmarko, por povi veturi de Berlino al Filadelfio, de Hamburgo al Borneo, de Bruselo al Nov-Zelando. De kiam la granda milito estis gajnita, ĉiuj landoj starigis ĉinajn murojn, kies pordegojn oni ne rajtas trapasi sen pasportoj, sen vizo, sen naskiĝatesto, sen polica konduta atesto, sen eksedziĝa papero, sen geedza licenco. Sed kiam oni starigis tiujn murojn, kiam la burokratoj de ĉiuj landoj fariĝis gravaj personoj, al kiuj oni cedis preskaŭ pli da potenco ol havis la eksigitaj reĝoj, jen kelkaj miloj da homoj restis ekstere, ekstere de la muroj. Ili ne povis trapasi la pordegojn, ĉar la papero fariĝis pli grava ol la homo, ĉar la atesto pri naskiĝo ricevis pli altan valoron ol la fakto, ke homo vivas.

En mondo, en kiu la burokratoj kun siaj registaroj kaj registraj formularoj decidas kiel la aferoj marŝas, homo, kiu ne kapablas registrigi sin, ne havas vivorajton. Estus facile mortbati ĉiujn ĉi homojn, por ke la “ŝtata servo” povu procedi trankvile kaj laŭregulare. Sed la naskiĝa kvoto pli kaj pli malkreskas, kaj plie la milito glutis milionojn da homoj, kaj tial oni ne povas dronigi en la Pacifiko tiujn ĉagreninfanojn de la burokratismo.

Kiom ni devas danki al la kapitalismo, ke ĝi zorgas pri tiu homrubaĵo! Ĝi faras tion ne pro kompato. Ĝi lernis de la nafto kaj de la ŝtonkarbo, ke la subproduktoj povas ebligi pli grandan profiton ol la esencaj produktoj.

Al tiuj ruboproduktoj, al tiuj mortuloj, al tiuj fantomoj oni lasas la kredon, ke ili tute libervole eniras la arenon, por batali kiel la modernaj gladiatoroj. Por ke ili ne sentu, kiel multe ili estas la kompatindaj, nelibervolaj viktimoj de abomeninda sistemo. Ke ili konvinkiĝas esti “liberaj” laboristoj, tion mi rigardas la majstroverko de la moderna kapitalismo, kiu verdiktas militon kaj pacon, senarmigajn planojn kaj popolajn aliancojn, revoluciojn kaj kontraŭrevoluciojn, intercivitanajn militojn en Ĉinio kaj organizitan amasorabmurdon en Maroko kaj Sirio kontraŭ la homaron, ne kaprice kaj arbitre, sed pro la nura kaj pura profito.

En Germanio oni ja ne pensu, ke la usonaj laboristoj pli liberas ol la germanaj. Tion oni nur imagas. Pro la iom pli bona vivnivelo, en kiu ili vivas — en kiu ili supozas vivi — ili estas pli sklavigitaj ol la germanaj laboristoj. Povas ŝajni troigite, ke en la romano aperas du okazaĵoj, kiuj ŝajne preskaŭ samas. Mi celas la okazaĵojn ĉe la usonaj konsuloj. Sed mi intencas montri per tio, ke la usonaj oficistoj en sia lando kaj ekster sia lando provas eĉ superi la modelajn imperiestrajn germanojn aŭ reĝajn rusajn oficistojn pri sencerba burokrateco. La konsulo en Nederlando estas la sama burokrato kiel la konsulo en Francio, kiel la konsulo en Italio, kiel preskaŭ ĉiu oficisto. Kaj la germana konsulo en Anglio parolas la saman lingvon kiel la pola konsulo en Hamburgo. La oficistoj kaj la burokratoj estas internacia kaj sekreta frataro, kiu starigis al si la taskon amarigi la vivon de la homoj. Iliaj demandoj, gestoj, konceptoj, konsiloj kaj minacoj ĉiuj sekvas la samaman kodon.

Facile mi estus povinta ellasi iun konsulon. Sed tiukaze estiĝus la impreso, ke la nemenciita konsulo estas escepto. Inter tiuj oficistoj, al kiu ajn nacio ili apartenas, ne ekzistas escepto, ĉar ili sentas sin pedante ligitaj al instrukcioj kaj reprezentas sian ŝtaton laŭlitere. Tiel la humaneco ĉie devas perdi. Tion mi volis emfazi.

Oni atentigis min pri tio, ke la fino alvenas tro senpere, ke la meznivelan leganton turmentos la demando, kio okazos al la rakontinto, kiu en katenoj drivas plu sur la akvo.

Estas malfacile por mi, kontentige respondi tion. Se mi estus verkinta la romanon kun la intenco antaŭmeti ĝin al la kutima legantaro, la verko jam en la unua ĉapi tro havus alian formon. Sed mi ne rigardas la membrojn de la Büchergilde (Librogildo) meznivelaj legantoj, sed tiaj, kiuj post la legado de libro ankoraŭ havas sufiĉe da spirita elasteco, por povi mem mediti, kaj kiuj do ankoraŭ posedas sufiĉe da fantazio por povi mem elpensi “finon lastfinan” — kondiĉe, ke ili deziras tian finon. Mi ne pensas, ke tiuj romanoj plej bone estas, kiuj postlasas tute lacigita la leginton, kiuj ne lasas por pripensado ion.

Aldone mi devas konfesi, ke mi tute serioze ne povas klarigi, kial mi elektis ĝuste tiun kaj ne alian finon. Laŭ mia sento alia fino ne estis allasebla. Se mi ŝanĝintus la finon, mi estus perfidinta mian senton. Mi pensas, ke tiu, kiu povus verki alian finon, neniam estis soleca ŝippereulo, kies lastan kamaradon la ondoj ĵus forlavis. Sed eĉ, se mi lasus paroli ne mian senton, sed mian klaran sobran menson, eĉ tiukaze mi ne povus ŝanĝi la finon. Mi povus eble forpreni nur la noton, kiu povas veki religian sentimentalan subsonon. Sed tiu religia sentimen taleco aŭtentikas. Oni edukis la virojn en tia religia sentimentaleco. Kaj se eĉ ĉia sentimentaleco en la jaroj de laboro malaperis, en tiu lasta momento ĝi ekflamas de nove. Ĝi tamen ne sufiĉe fortas por tiel plenigi la lastajn sekundojn, kiel pia kredanto volonte vidus tion. Sed la ekflamanta religia sentimentaleco miksiĝas kun la sopiro pri “fidinda” ŝipo, pri bona afabla kapitano, pri pureco kaj trankvilo, kiujn la maristo deziras plej profunde en sia animo, se li troviĝas sur “de Dio malbenita ratokesto”.

La romano La mortula ŝipo kun tiu fino vere finiĝas. La mortula ŝipo kun sia brutaleco kaj krudeco estas estingita. La transvivintoj eniris staton, en kiu ili ne plu pensas pri la brutaleco de la Mortula ŝipo, sed nur pri la aĉa kafo, pri la mizera manĝo, kion oni donis al la laboristoj sur La mortula ŝipo. Sed en sia nuna situacio ili rigardas la aĉan manĝaĵon, kiun eĉ la ratoj ne tuŝus, la plej belega, kvazaŭ dia manĝaĵo. Tia ŝanĝo de la opinio estas pensebla nur, se oni jam venkis la morton. La mortula ŝipo aperas ankoraŭfoje kun sia tuta brilo kiel vizio de februlo kaj soifa mortanto. Kio nun okazos al la rakontinto, ĉu li pereos aŭ iel transvivos, tio tute ne plu havas rilaton al La mortula ŝipo. (Tiu, kiu rakontas, certe ankaŭ vivas. ) La linio, kiu sekvus, estus la komenco de nova romano.