* la nomo
B. Traven: la signifo de la pseŭdonimo estas duba. En la praa angla marista slango la nomo signifas ‘vojaĝanto’, kio pensigas ankaŭ pri la angla vorto
traveller. Se oni rigardas ĝin anagramo, ĝi legeblas kiel
NEV ART B., tio estus
NEW ART B., do NOVA ARTO de B. Se pravas mia supozo pri la rilato al la rivero
Trave en Ŝlesvig-Holstinio ĉe
Lübeck, pri kiu mi skribis en la enkonduko pri la libro kaj la aŭtoro,
Traven ankaŭ estus simbolo por la vivo kontraŭ la morto. La usona
Traven-esploristo
Karl. S. Guthke trovis en Ŝlesvig-Holstinio la du vilaĝnomojn
Travental kaj
Marutendorf. La esploristo
Baumann asertis, ke
Traven estas la nomo de almenaŭ du personoj.
* la titolo: la vortkombino ‘mortula ŝipo’ por certa speco de ŝipoj estas elpensaĵo de
B. Traven, kiu tamen tre realas. Temas pri kargoŝipoj, kiujn la kompanio aŭ la posedanto tiom longe ne prizorgas kaj riparas, ĝis ili sinkas aŭ ĝis oni eĉ sinkigas ilin por enkasigi la asekursumon. La maristoj sur tiaj ŝipoj estas mortontoj, maristaj gladiatoroj.