Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Nova Testamento

de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo

Kreis la Esperantan tekston: “Britaj pastroj”

Proksimuma tradukojaro: 1916

LA EPISTOLO AL LA HEBREOJ

1

1 Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, 2 en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn, 3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj; 4 fariĝinte tiom pli granda ol la anĝeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis. 5 Ĉar al kiu el la anĝeloj Li iam diris:

Vi estas Mia Filo,
Hodiaŭ Mi vin naskis?

kaj denove:

Mi estos al li Patro,
Kaj li estos al Mi Filo?

6 Kaj ankoraŭ, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras: Kaj kliniĝu antaŭ li ĉiuj anĝeloj de Dio. 7 Kaj pri la anĝeloj Li diras:

Kiu faras la ventojn Liaj senditoj,
Flamantan fajron Liaj servantoj;

8 sed pri la Filo:

Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne;
La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
9 Vi amas virton kaj malamas malvirton;
Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.

10 Kaj:

En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron,
Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.
11 Ili pereos, sed Vi restos;
Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto,
12 Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos.
Sed Vi restas la sama,
Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.

13 Sed al kiu el la anĝeloj Li iam diris:

Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?

14 Ĉu ne estas ili ĉiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?

2

1 Pro tio ni devas pli diligente atenti la aŭditaĵojn, por ke ni de ili ne forflosu. 2 Ĉar se la vorto parolata per anĝeloj montriĝis konstanta, kaj ĉiu dekliniĝo kaj malobeo ricevis justan rekompencon, 3 kiamaniere ni forsaviĝos, malŝatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la aŭdintoj; 4 dum Dio ankaŭ kunatestis per signoj kaj mirindaĵoj kaj diversaj potencaĵoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laŭ Sia volo.

5 Ĉar ne al anĝeloj Li submetis la estontan mondon, pri kiu ni paroladas. 6 Sed iu atestis ie, dirante:

Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
7 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ la anĝeloj,
Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
8 Ĉion Vi metis sub liajn piedojn.

Ĉar, metante ĉion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraŭ ne vidas ĉion submetita sub lin. 9 Sed la malmulte sub la anĝeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por ĉiu. 10 Ĉar konvenis al Li, por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo. 11 Ĉar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas ĉiuj el unu; pro tiu kaŭzo li ne hontas nomi ilin fratoj, 12 dirante:

Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj,
En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

13 Kaj ankaŭ: Mi fidos Lin. Kaj ankaŭ: Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi. 14 Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo, 15 kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco. 16 Ĉar vere li ektenas ne anĝelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas. 17 Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo. 18 Ĉar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.

3

1 Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso, Jesuon, 2 kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaŭ Moseo en Lia domo. 3 Ĉar ĉi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas ĝia stariginto. 4 Ĉar ĉiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de ĉio estas Dio. 5 Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestaĵo pri tio, kio estis parolota; 6 sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero firmaj ĝis la fino. 7 Tial, kiel diras la Sankta Spirito:

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
8 Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo,
Kiel en la tago de la tento en la dezerto,
9 Kiam viaj patroj Min incitis,
Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.
10 Pro tio Mi indignis kontraŭ tiu generacio,
Kaj Mi diris: Ili ĉiam estas kun koro malĝusta,
Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
11 Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

12 Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio; 13 sed konsilu unu la alian ĉiutage, dum estas nomate hodiaŭ, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko; 14 ĉar ni fariĝis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certiĝo ni tenos firma ĝis la fino; 15 dum estas dirite:

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.

16 Ĉar kiuj, aŭskultinte, indignigis? ĉu ne ĉiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo? 17 Kaj kontraŭ kiuj Li indignis kvardek jarojn? ĉu ne kontraŭ la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto? 18 Kaj al kiuj Li ĵuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj? 19 Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.

4

1 Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble ŝajne malatingos ĝin. 2 Ĉar al ni ankaŭ estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la aŭdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aŭdantoj. 3 Ĉar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris:

Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
Ke ili ne venos en Mian ripozejon;

kvankam la faritaĵoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo. 4 Ĉar Li diris ie pri la sepa tago jene: Kaj Dio ripozis en la sepa tago de Sia tuta laboro; 5 kaj ankaŭ jene:

Ili ne venos en Mian ripozejon.

6 Ĉar restas do por iuj veni en ĝin, kaj tiuj, al kiuj la evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo, 7 denove Li difinis iun tagon, dirante en David: Hodiaŭ, post tiom da tempo; kiel estas dirite:

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
Ne obstinigu vian koron.

8 Ĉar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste pri alia tago. 9 Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio. 10 Ĉar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaŭ mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj. 11 Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laŭ la sama ekzemplo de malobeo. 12 Ĉar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro. 13 Kaj ne ekzistas kreitaĵo kaŝita antaŭ Lia vidado; sed ĉio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

14 Havante do ĉefpastron grandan, trapasintan la ĉielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson. 15 Ĉar ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj, sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko. 16 Ni do alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo.

5

1 Ĉar ĉiu ĉefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj; 2 povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas ĉirkaŭata de malforteco; 3 kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaŭ por si mem, oferi pro pekoj. 4 Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron. 5 Tiel ankaŭ Kristo sin mem ne honoris, por fariĝi ĉefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li:

Vi estas Mia Filo,
Hodiaŭ Mi vin naskis;

6 kiel ankaŭ aliloke Li diris:

Vi estas pastro por ĉiam,
Laŭ la maniero de Melkicedek.

7 En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo, 8 tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis; 9 kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj; 10 nomite de Dio ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek.

11 Pri tiu ni havas dirotaĵojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdiĝis en aŭdado. 12 Ĉar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraŭ bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi fariĝis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutraĵo. 13 Ĉar ĉiu, kiu nutriĝas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; ĉar li estas infaneto. 14 Sed solida nutraĵo estas por la plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.

6

1 Tial, ĉesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antaŭen al perfektiĝo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio, 2 de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna juĝo. 3 Kaj tion ni faros, se Dio permesos. 4 Ĉar ĉe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la ĉielan donon kaj fariĝis partoprenantoj en la Sankta Spirito, 5 kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo, 6 kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraŭ al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro. 7 Ĉar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur ĝin ofte venantan, kaj produktas kreskaĵojn, taŭgajn por tiuj, pro kiuj ĝi ankaŭ estas kultivata, ricevas benon de Dio; 8 sed se ĝi donas dornojn kaj kardojn, ĝi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; ĝia fino estas en brulado.

9 Sed ni certigas al ni aferojn pli bonajn pri vi, amatoj, kaj aferojn, kiuj akompanas savon, kvankam ni tiel parolas; 10 ĉar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraŭ servante. 11 Sed ni deziras, ke ĉiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero ĝis la fino; 12 por ke vi fariĝu ne maldiligentaj, sed imitantoj de tiuj, kiuj per fido kaj pacienco heredas la promesojn.

13 Ĉar kiam Dio promesis al Abraham, Li ĵuris per Si mem (ĉar Li ne povis ĵuri per iu pli granda), 14 dirante: Certe benante Mi benos vin, kaj multigante Mi multigos vin. 15 Kaj tiel, atendinte kun pacienco, li atingis la promeson. 16 Ĉar homoj ĵuras per la pli granda, kaj ĉe ili la ĵuro por certigo estas fino de ĉia disputado. 17 Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la neŝanĝeblecon de Sia intenco, intermetis ĵuron, 18 por ke per du neŝanĝeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifuĝis, por akiri la esperon antaŭ ni metitan, 19 kiun ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan internen de la kurteno; 20 kien eniris Jesuo, la antaŭulo por ni, fariĝinte ĉefpastro por ĉiam laŭ la maniero de Melkicedek.

7

1 Ĉar tiu Melkicedek, reĝo de Salem, pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abrahamon revenantan de la mortigado de la reĝoj, kaj lin benis, 2 kaj al kiu ankaŭ Abraham donis dekonon el ĉio (unue laŭ interpreto reĝo de justeco, kaj poste reĝo de Salem, tio estas reĝo de paco; 3 senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por ĉiam.

4 Nun pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akiraĵoj. 5 Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti laŭleĝe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham; 6 sed tiu, kies genealogio ne estas el ili, ricevis de Abraham dekonaĵon, kaj benis tiun, kiu havis la promesojn. 7 Sed ekster ĉia kontraŭparolo, la malpli granda ricevas benon de la pli granda. 8 Kaj ĉi tie homoj, kiuj mortas, ricevas dekonaĵojn, sed tie unu, pri kiu estas atestate, ke li vivas. 9 Kaj, por tiel diri, per Abraham ankaŭ Levi, la ricevanto de dekonaĵoj, donis dekonaĵon; 10 ĉar li estis ankoraŭ en la lumboj de la patro, kiam Melkicedek lin renkontis.

11 Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (ĉar sub ĝi la popolo ricevis la leĝon), kia plua bezono estis, ke leviĝu alia pastro laŭ la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laŭ la maniero de Aaron? 12 Ĉar kiam la pastraro ŝanĝiĝas, necese ankaŭ fariĝas ŝanĝo de leĝo. 13 Ĉar tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu neniu servis ĉe la altaro. 14 Ĉar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon. 15 Kaj tio eĉ pli evidenta estas, se laŭ simileco de Melkicedek leviĝas pastro alia, 16 kiu estas farita ne laŭ la leĝo de ordono karna, sed laŭ la potenco de vivo nedetruebla; 17 ĉar li havas la ateston:

Vi estas pastro por ĉiam
Laŭ la maniero de Melkicedek.

18 Ĉar okazas vere nuligado de antaŭiranta ordono, pro ĝia malforteco kaj senutileco 19 (ĉar la leĝo nenion perfektigis); kaj okazas la enkonduko de pli bona espero, per kiu ni alproksimiĝas al Dio. 20 Kaj pro tio, ke ne mankas ĵurado 21 (ĉar ili sen ĵurado estas faritaj pastroj, sed ĉi tiu kun ĵuro laŭ Tiu, kiu diris pri li:

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos:
Vi estas pastro por ĉiam);

22 Jesuo fariĝis garantiulo de des pli bona interligo. 23 Kaj ili ja fariĝis pastroj multenombraj, ĉar pro morto estas malpermesate al ili daŭri; 24 sed ĉi tiu, pro sia eterna daŭrado, havas sian pastrecon neŝanĝebla. 25 Tial ankaŭ li povas savi ĝis la ekstremaĵo tiujn, kiuj alproksimiĝas per li al Dio, ĉar li ĉiam vivas, por propeti pro ili.

26 Ĉar por ni konvenis tia ĉefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la ĉielo; 27 li ne havas ĉiutagan necesecon, kiel tiuj ĉefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; ĉar tion li faris unufoje por ĉiam, oferante sin mem. 28 Ĉar la leĝo starigas kiel ĉefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la ĵuro, kiu estas post la leĝo, nomas Filon, perfektigitan por ĉiam.

8

1 Jen do la resumo rilate la diritaĵojn: Ni havas tian ĉefpastron, kiu sidiĝis dekstre de la trono de la Majesto en la ĉielo, 2 servanto de la sanktejo, kaj de la vera tabernaklo, kiun starigis ne homo, sed la Sinjoro. 3 Ĉar ĉiu ĉefpastro estas enoficigita por oferi donacojn kaj oferojn; kaj tial estas necese, ke ankaŭ ĉi tiu havu ion por oferi. 4 Sed se li estus sur la tero, li tute ne estus pastro, tial, ke jam ekzistas oferantoj de donacoj laŭ la leĝo; 5 kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de ĉielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; ĉar: Zorgu, Li diris, ke vi faru ĉion laŭ la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto. 6 Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li fariĝis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita. 7 Ĉar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus serĉita loko por dua. 8 Ĉar riproĉante ilin, Li diris:

Jen venos la tempo, diras la Eternulo,
Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:
9 Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj
En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta,
Ĉar ili ne restis en Mia interligo,
Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo.
10 Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael
Post tiu tempo, diras la Eternulo:
Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon,
Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos,
Kaj Mi estos ilia Dio,
Kaj ili estos Mia popolo.
11 Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon,
Kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon;
Ĉar ĉiuj Min konos,
De iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj;
12 Ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn,
Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.

13 Dirante: Novan interligon — Li malnovigis la unuan. Kaj tio, kio kadukiĝas kaj malnoviĝas estas proksima al malapero.

9

1 Sed eĉ la unua interligo havis ordonojn pri Diservado, kaj sanktejon mondan. 2 Ĉar tabernaklo estis pretigita: la unua, en kiu estis la kandelabro kaj la tablo kaj la panoj de propono; ĝi estas nomata la Sanktejo; 3 kaj post la dua kurteno, la tabernaklo nomata la Plejsanktejo, 4 havanta la oran incensilon, kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron kaj la tabeloj de la interligo, 5 kaj super tio kerubojn de gloro superombrantajn la fermoplaton, pri kiuj ni nun ne povas detale paroli. 6 Kiam do ĉi tio estis tiel aranĝita, en la unuan tabernaklon eniras ĉiam la pastroj, farante la Diservojn; 7 sed en la duan, unufoje en la jaro eniras la ĉefpastro sola, ne sen sango, kiun li oferas pro si kaj pro la eraroj de la popolo; 8 per tio la Sankta Spirito montras, ke la vojo en la sanktejon ankoraŭ ne estas elmontrita, dum la unua tabernaklo ankoraŭ staras; 9 kio estas parabolo por la nuna tempo; laŭ kio estas oferataj donacoj kaj oferoj, kiuj ne povas laŭ la konscienco perfektigi la adoranton, 10 nur altrudate (kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj diversaj lavadoj kaj karnaj purigadoj) ĝis tempo de reformo.

11 Sed Kristo, aperinte kiel ĉefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el ĉi tiu kreo, 12 nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por ĉiam en la sanktejon, atinginte eternan elaĉeton. 13 Ĉar se la sango de kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, ŝprucigite sur malpurulojn, sanktigas ĝis la purigado de la karno: 14 kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio? 15 Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo. 16 Ĉar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto. 17 Ĉar testamento efektiviĝas rilate mortinton, ĉar ĝi neniam efikas, dum vivas la testamentinto. 18 Tial ankaŭ la unua testamento ne sen sango dediĉiĝis. 19 Ĉar Moseo, parolinte ĉiun ordonon laŭ la leĝo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon, 20 dirante: Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi. 21 Plue li aspergis per la sango la tabernaklon kaj ĉiujn vazojn de la Diservo. 22 Kaj laŭ la leĝo, preskaŭ ĉio puriĝas per sango; kaj sen sangoverŝado ne fariĝas absolvo.

23 Necese do estis, ke la ekzemploj de la enĉielaj aferoj estu purigitaj per ĉi tiuj, sed la enĉielaj aferoj mem per pli bonaj oferoj, ol ĉi tiuj. 24 Ĉar eniris Kristo ne en sanktejon manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la ĉielon mem, por aperi antaŭ la vizaĝo de Dio por ni; 25 nek estas necese, ke li oferu sin ofte, kiel la ĉefpastro eniras en la sanktejon jaron post jaro, kun sango ne propra; 26 alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondaĝoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem. 27 Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio juĝo; 28 tiel ankaŭ Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo.

10

1 Ĉar la leĝo, havante ombron de estontaj bonaĵoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas senĉese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn. 2 Ĉar alie ĉu ili ne ĉesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj. 3 Sed en tiuj oferoj estas ĉiujara rememorigo pri pekoj. 4 Ĉar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn. 5 Tial, venante en la mondon, li diris:

Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras,
Sed korpon Vi preparis por mi;
6 Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne ŝatis.
7 Tiam mi diris: Jen mi venis
(En la rulaĵo de la libro estas skribite pri mi),
Por plenumi Vian volon, ho Dio!

8 Antaŭe dirinte: Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek ŝatis (kiuj estas oferataj laŭ la leĝo), 9 tiam li diris: Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan. 10 Laŭ tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por ĉiam. 11 Kaj ĉiu pastro staradas ĉiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn; 12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por ĉiam, sidiĝis dekstre de Dio; 13 de nun atendante, ĝis liaj malamikoj fariĝos benketo por liaj piedoj. 14 Ĉar per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn. 15 Kaj la Sankta Spirito ankaŭ atestas al ni; ĉar, dirinte:

16 Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili
Post tiu tempo, diras la Eternulo:
Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon,
Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos;

li ankaŭ diras:

17 Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.

18 Sed kie estas absolvo de ĉi tiuj, ne plu estas oferado pro peko.

19 Havante do, fratoj, kuraĝon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo, 20 per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dediĉis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno, 21 kaj havante grandan pastron super la domo de Dio, 22 ni alproksimiĝu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura; 23 ni tenu firme la konfeson de nia espero sendekliniĝe; ĉar la promesinto estas fidela; 24 kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj; 25 ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimiĝanta.

26 Ĉar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj, 27 sed ia timoplena atendo de juĝo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontraŭulojn. 28 Tiu, kiu malŝatis la leĝon de Moseo, sen kompato mortas ĉe du aŭ tri atestantoj; 29 kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco? 30 Ĉar ni konas Tiun, kiu diris: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos. Kaj ankaŭ: La Eternulo juĝos Sian popolon. 31 Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio.

32 Sed memoru la antaŭajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj; 33 unuflanke, kiam vi fariĝis spektaklo per riproĉoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis. 34 Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon. 35 Tial ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan. 36 Ĉar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.

37 Ĉar ankoraŭ iomete da tempo,
La venonto venos, kaj ne malfruos.
38 Sed virtulo vivos per sia fideleco;
Kaj se li sin tiros malantaŭen, mia spirito ne ĝojos en li.

39 Sed ni ne estas el la malantaŭen tiriĝantaj en pereon, sed el la kredantaj por la gajnado de la animo.

11

1 Kaj la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj. 2 Ĉar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston. 3 Per la fido ni komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantaĵoj. 4 Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, ĉar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per ĝi li, mortinte, ankoraŭ parolas. 5 Per la fido Ĥanoĥ estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, ĉar Dio lin transportis; ĉar antaŭ lia transporto estis atestite pri li, ke li plaĉis al Dio; 6 kaj sen fido neeble estas plaĉi al Li; ĉar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li fariĝas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas. 7 Per la fido Noa, avertite pri la ankoraŭ ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj fariĝis heredanto de la justeco laŭ fido. 8 Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras. 9 Per la fido li fariĝis pasloĝanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, loĝante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso; 10 ĉar li serĉis la urbon havantan la fundamentojn, kies arĥitekturisto kaj konstruanto estas Dio. 11 Per la fido ankaŭ Sara mem ricevis kapablon gravediĝi, eĉ post la ordinara aĝo, ĉar ŝi kredis la Promesinton fidela; 12 sekve ankaŭ el unu, kaj tiu kvazaŭ malviva, leviĝis tiel multaj, kiel la steloj de la ĉielo laŭnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.

13 Ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero. 14 Ĉar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili serĉas. 15 Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri. 16 Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, ĉielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; ĉar Li por ili pretigis urbon.

17 Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton; 18 nome tiu, al kiu estis dirite: Per Isaak oni nomos vian idaron; 19 pensante, ke Dio povas relevi lin eĉ el la mortintoj; el kie ankaŭ li en similaĵo lin retrovis. 20 Per la fido Isaak benis Jakobon kaj Esavon pri estontaj aferoj. 21 Per la fido Jakob, mortante, benis ĉiun el la filoj de Jozef, kaj adorkliniĝis sur la supro de sia bastono. 22 Per la fido Jozef, ĉe la fino de sia vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj ordonis. 23 Per la fido Moseo, naskiĝinte, estis kaŝata tri monatojn de la gepatroj, ĉar ili vidis la infaneton belega, kaj ne timis la dekreton de la reĝo. 24 Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, 25 plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko, 26 taksante la riproĉon de Kristo pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, ĉar li rigardis al la estonta rekompenco. 27 Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la reĝo; ĉar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla. 28 Per la fido li observis la Paskon kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne tuŝu ilin. 29 Per la fido li trapasis la Ruĝan Maron kvazaŭ sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis. 30 Per la fido la muroj de Jeriĥo falis, ĉirkaŭirite sep tagojn. 31 Per la fido la malĉastistino Raĥab ne pereis kun la nekredantoj, akceptinte la spionojn kun paco. 32 Kaj kion mi diru plu? ĉar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj Ŝimŝon kaj Jiftaĥ kaj David kaj Samuel kaj la profetoj; 33 kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la buŝojn de leonoj, 34 estingis la forton de fajro, forsaviĝis de la tranĉrando de glavo, el malforteco refortiĝis, fariĝis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj. 35 Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan releviĝon; 36 kaj aliaj elproviĝis per mokado kaj skurĝado kaj ankaŭ de katenoj kaj malliberiĝo; 37 ili estis ŝtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili ĉirkaŭvagis en ŝafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate 38 (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kaŝejoj de la tero. 39 Kaj ĉiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson, 40 ĉar Dio antaŭvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.

12

1 Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan, 2 direktante la rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidiĝis dekstre de la trono de Dio. 3 Ĉar pripensu tiun, kiu suferis tian kontraŭdiradon de pekuloj kontraŭ li, por ke vi ne laciĝu kaj ne malfortiĝu en viaj spiritoj. 4 Vi ankoraŭ ne kontraŭstaris ĝis sango, batalante kontraŭ peko; 5 kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj:

Mia filo, ne malŝatu la punon de la Eternulo,
Nek svenu, riproĉate de Li;
6 Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas,
Kaj Li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas.

7 Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas? 8 Sed se vi estas sen puno, en kiu ĉiuj fariĝas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj. 9 Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; ĉu ni ne multe pli submetiĝu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu? 10 Ĉar ili ja dum kelke da tagoj laŭ sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco. 11 Ĉiu puno portempe ŝajnas esti ne ĝoja, sed malĝoja; sed poste ĝi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per ĝi estas ekzercitaj. 12 Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn; 13 kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturniĝu, sed prefere resaniĝu.

14 Serĉu pacon kun ĉiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron; 15 rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolĉeco, altkreskante, vin ĝenu, kaj por ke per tio multaj ne malpuriĝu; 16 por ke ne estu iu malĉastulo aŭ malpiulo, kiel Esav, kiu por unu manĝo vendis sian unuenaskitecon. 17 Ĉar vi scias, ke eĉ kiam li poste deziris heredi la benon, li estis rifuzita; ĉar por pentado li trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li ĝin serĉis.

18 Ĉar vi ne alvenis al monto tuŝebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego, 19 kaj sono de trumpeto kaj voĉo de paroloj, kies aŭdantoj petegis, ke plua vorto ne estu parolata al ili, 20 ĉar ili ne povis elporti la ordonon: Se eĉ bruto tuŝos la monton, ĝi estu ŝtonmortigita; 21 kaj tiel terura estis la aperaĵo, ke Moseo diris: Mi timegas kaj tremas; 22 sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la ĉiela Jerusalem, kaj al miriadoj da anĝeloj, 23 al la ĝenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la ĉielo enskribitaj, kaj al Dio, la Juĝisto de ĉiuj, kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj, 24 kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel. 25 Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. Ĉar se ne forsaviĝis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la ĉielo, 26 kies voĉo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante: Ankoraŭ unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaŭ la ĉielon. 27 Kaj tiu diro: Ankoraŭ unufoje — montras la translokigon de la skuitaĵoj, kiel de faritaĵoj, por ke la neskueblaj restu. 28 Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo; 29 ĉar nia Dio estas fajro konsumanta.

13

1 La fratamo daŭradu. 2 Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante. 3 Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo. 4 Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito estu senmakula; ĉar malĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos. 5 Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. 6 Tial ni kuraĝas diri:

La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos;
Kion faros al mi homo?

7 Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero. 8 Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco. 9 Ne forportiĝu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; ĉar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per manĝaĵoj, per kiuj ne profitis la okupiĝantaj pri ili. 10 Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton manĝi. 11 Ĉar la korpoj de tiuj bestoj, kies sango estas en la sanktejon enportata de la ĉefpastro pro peko, estas bruligataj ekster la tendaro. 12 Tial Jesuo ankaŭ, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis. 13 Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riproĉon. 14 Ĉar ĉi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni serĉas. 15 Per li do ni oferu al Dio ĉiam oferon de laŭdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo. 16 Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; ĉar tiaj oferoj plaĉas al Dio. 17 Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetiĝu; ĉar ili viglas pro viaj animoj, kvazaŭ liveronte raporton; por ke kun ĝojo ili faru tion, kaj ne ĝemante, ĉar ĉi tio estus senprofita por vi.

18 Preĝu por ni; ĉar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en ĉio honeste vivi. 19 Sed des pli urĝe mi petegas vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.

20 Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo, 21 perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

22 Kaj mi petegas vin, fratoj, toleru la vorton de konsilo, ĉar mi skribis al vi per malmulte da vortoj. 23 Sciu, ke estas liberigita nia frato Timoteo, kun kiu, se li venos baldaŭ, mi vin vidos.

24 Salutu ĉiujn, kiuj vin regas, kaj ĉiujn sanktulojn. Tiuj, kiuj estas el Italujo, vin salutas.

25 Graco estu kun vi ĉiuj. Amen.