Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 3 (53)

Unu semajnon malpli frue ol laŭplane — la 1an de marto anstataŭ la 22an de februaro — tiu ĉi kajero venas al la presejo. La rompeton de la eldonritmo kaŭzis la restado de l’ redaktanto de La Ondo en Britio, laŭ afabla invito de Bill Auld. Dankon, Bill!

La vojaĝo estis planita por aprilo, sed la plursemajnan vicumadon por la brita vizo en Moskvo mirakle anstataŭis nur unuhora atendado en la konsulejo de la Unuiĝinta Regno, antaŭ nelonge inaŭgurita en Jekaterinburg. Dankon, konsulo de ŝia Reĝina Moŝto!

Mi dankas FAME-Fondaĵon (prezidanto Stefan Maul) kaj la Centran Oficejon de UEA (Osmo Buller kaj Marvin Stanley), kiuj ebligis la vojaĝon finance. Mi diras dankon al la Brita kaj Skotlanda Asocioj kaj al la Londona Klubo, kies responsuloj sukcesis nur dum kelkaj tagoj prepari bonegan programon.

Kun aparta plezuro mi dankas ĉiujn, kiuj gastigis min dum la vojaĝo, kaj kiuj diversmaniere senproblemigis mian restadon: Marteno McClelland, Arturo Prent, Antony Rawlinson & Bela Lumo, Rosalind Walter, Petro Danning (en Anglio); Jean & David Bisset, Jack & Mia Casey, Charlie Dornan, Christopher Gledhill, Phyllis Goodheir, David Hannan, Norman Richardson, Donald Robertson, Duncan Thomson (en Skotlando), kaj multajn aliajn, kiuj venis por renkontiĝi kun mi.

Mi dankas la kunlaborantojn de La Ondo, kiuj — dum mi ĝuis la Londonajn monumentojn kaj Skotlandan naturon — klopodis, verkante materialojn por tiu ĉi kajero.

Dankvortojn kaj salutojn mi sendas al ĉiuj legantoj, manifestintaj la fidon al La Ondo per (re)abono. Esceptokaze ĉi tiun kajeron ni sendas ankaŭ al tiuj el la pasintjaraj abonintoj, kiuj ankoraŭ ne renovigis la abonon. Nuntempe multaj el la abonantoj Ruslandaj, pro la ekonomia krizo, ne plu povas trovi en la familia buĝeto rimedojn por daŭre ricevadi La Ondon, kiu estis por ili la lasta ligilo kun Esperantujo. Tial apartan dankon ni ŝuldas al la kontribuintoj kaj kontribuontoj al niaj fondusoj Amiko kaj Abonhelpo.

Kaj fine: dankon, printempo, venanta al la norda hemisfero! Jam en februaro mi vidis verdajn herbojn en Britio, kaj baldaŭ en Uralo la printempon heroldos frugilegoj — jen la bona ideo meti kovrilpaĝen la bildon de Aleksej Savrasov “Alflugo de frugilegoj”.

Dankon!

Aleksander Korĵenkov

“FRUNTE KUN KAMARADO L.I.BREĴNEV”

Antaŭ 20 jaroj fondiĝis Asocio de Sovetiaj Esperantistoj

En USSR, kie regis piramida administra sistemo sub la totala kontrolo de la partio, ne povis esti serioza agado ekster tiu sistemo. Tial sovetuniaj esperantistoj strebis instituciigi Esperanton kadre de la regstrukturo, ĉar la E-Komisiono, fondita en 1962 ĉe la Unio de sovetaj societoj de amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksterlando (SSOD) celis poreksterlandan propagandon per Esperanto.

Kvankam surloke la esperantistoj agis sub kontrolo de patronaj organizoj (komsomolo, sindikatoj, amikec-societoj), funkciuloj en Moskvo, responsaj pri amatoraj movadoj, malkontentis pri esperantistoj, kiuj kunlaboris landskale je malalta ideologia nivelo kaj ekster la oficiala gvido. (La esperantistojn kaj ties korespondadon ja kontrolis KGB, sed KGB ne havis taskon gvidi la esperantistojn.) Krome oni supozis, ke la “ideologian vakuon” eble plenigus influoj burĝa (UEA, ICNEM), reviziisma kaj trockiisma (SAT), aŭ maŭisma. Maltrankviligis la funkciulojn vasta propaganda uzado de Esperanto fare de Ĉinio per libroj, radio, revuo kaj aktivado en kongresoj.

Tial 28 mar. 1978 la Sekretariato de CK KPSU traktis la proponojn de la internacia, propaganda kaj scienca fakoj de CK KPSU kaj komisiis al SSOD, kun asisto de VLKSM (komsomolo) kaj VCSPS (sindikatoj), prepari fondon de la tutlanda E-Asocio. 27 dec. 1978 Buroo de Prezidio de SSOD, Sekretariaro de VCSPS kaj Sekretariaro de CK VLKSM akceptis decidon pri organizo de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE).

Ĝuste antaŭ 20 jaroj, 14 mar. 1979 en Moskvo okazis fonda konferenco de ASE kun 101 delegitoj. Moskva lingvisto Magomet Isajev estis elektita kiel prezidanto; A.Berjoza, sekretario de la E-Komisiono ĉe SSOD, ekoficis kiel la respondeca sekretario de ASE. Kiel estraranoj kaj prezidianoj de ASE estis elektitaj pluraj konataj aktivuloj: V.Aroloviĉ, V.Bespalov, D.Cibulevskij, An.Gonĉarov, B.Kolker, G.Korotkeviĉ, S.Kuznecov, A.Melnikov, D.Perevalov, S.Podkaminer, V.Samodaj, B.Tokarev, I.Valina, L.Vulfoviĉ k.a.

La konferencanoj unuanime akceptis la decidon, kiun finis la frazo:

“La Konferenco certigas, ke la sovetiaj esperantistoj, kiel unu el taĉmentoj de sovetia sociaktivularo, kune kun la sovetia popolo subtenados kaj realigados la internan kaj eksteran politikon de Soveta Ŝtato, KPSU, Politburoo de CK de nia partio frunte kun kamarado L.I.Breĵnev”.

Pri la fondo de ASE vaste informis amaskomunikiloj. La fonda konferenco planis eldonadon de revuo, lerniloj, soci-politika kaj beletra literaturo. Kvankam, tipe por Sovetunio, la belajn planojn ne kronis realigo, ASE per la fakto de sia ekzisto spronis la esperantistan agadon en USSR. Oni pli facile fondis klubojn kaj kursojn, organizis renkontojn kaj ricevis klubejojn. Dum la jardeko de ASE la kvanto de la E-kluboj preskaŭ triobliĝis, kaj fine de la jaroj 1980aj en USSR funkciis ĉ. 250 E-kluboj. Aperis 73 kajeroj de la Informa Bulteno de ASE. Laŭ iniciato de ASE eldonejo Novosti eldonis politikajn broŝurojn en Esperanto.

ASE regule sendis delegaciojn kaj turismajn grupojn eksterlanden, precipe al UKoj. Sed por la partopreno gravis ne la lingvokono aŭ fakaj kapabloj, sed ideologia konformeco al la partia linio, ja la rekomendojn por eksterlandaj vojaĝoj donis la partia (komsomola), administra kaj sindikata estroj de la organizo kie laboris (studis) la kandidato por vojaĝo.

Malkiel stalinisma SEU, ASE ne sukcesis monopoligi la tutan E-aktivadon en USSR, kaj multa landskala laboro estis farata de apartaj aktivuloj. Ĉar ASE apenaŭ zorgis pri la enlanda agado (instruado, informado, renkontoj, eldonado k.a.) kaj la komsomola kaj sindikata patronoj distanciĝis de ASE, multaj esperantistoj malkontentis pri ĝi.

Tamen kelkaj esperantistaj gvidantoj en socialismaj landoj imagis ASE pli potenca ol ĝi reale estis:

“La Asocio de Sovetiaj Esperantistoj direktas la agadon de tiom da aktivuloj, kiom estas la aktivaj esperantistoj en la tuta cetera mondo”. (Canko Murgin en Paco. 1982: 6, P.13)

Aktivula konferenco en OkSEJT-23 (jul. 1981, apud Moskvo) fondis alternativan Laborgrupon por Interkluba Spertŝanĝo (LKS). LKS planis daŭrigi la laboron de SEJM. Ĝi relanĉis Aktuale, surprenis organizadon de someraj tendaroj, rekomencis la interkluban konkuradon ktp. Sed la agado de LKS renkontis reziston de tiuj E-aktivuloj, kiuj kontentis pri siaj postenoj en ASE kaj de tiuj, kiuj vidis en LKS konspiron kontraŭ la ŝtat-ordo. Esperantistoj sendis al partiaj, komsomolaj kaj sekurecaj organoj dekojn da denuncoj pri LKS, kaj baldaŭ ties komitatanoj estis enketitaj kaj ĉiel malhelpataj.

La dua konferenco de ASE (Moskvo, mar. 1982) akre kritikis LKS, al kiu kotize aliĝis 60 kluboj kaj pluraj aktivuloj, sed ĝi ne malpermesis la grupon, ĉar tiu ne estis kreita de ASE; tamen LKS estis dissolvinta sin en la jarkunveno en OrSEJT-24 (Tjumeno, aŭg. 1982). Post tio pluraj aktivuloj aktivadis ekster ASE en siaj regionoj kaj fakoj. En la tri baltaj respublikoj aktiviĝis asociaj filioj, kiuj funkciis sen strikta kontrolo de ASE. Jam en OrSEJT-24 estis fondita Urala E-Komitato (UEK), baldaŭ poste en Siberio fondiĝis OSER-Komitato. Sendepende de ASE oni eldonis dudekon da samizdataj gazetoj, organizis diversnivelajn renkontojn, prizorgis peradon de alilandaj libroj kaj gazetoj, kunlaboris en E-gazetoj eksterlande.

En la periodo de la glasnosto kaj perestrojko, esperantistoj, samkiel aliaj sociaj movadoj, ekagis laŭ sia bontrovo, preskaŭ sendepende de la ŝtato. Kvankam ASE restis la sola tutlanda organizo (en 1987 en ĝi membris 192 kluboj), ĝia influo malkreskis precipe fine de la jaroj 1980aj, kiam ĝia kontrola kaj distribua rolo iĝis sensenca. Pluraj kluboj, aktivuloj kaj firmaoj okupis sin — plejparte fuŝe — pri koresponda instruado, eldonado de gazetoj, perado de rilatoj kun eksterlando. La esperantistaj aranĝoj en la 12a Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj (1985) restis preskaŭ nerimarkitaj en kaj ekster Esperantujo.

Fine de 1988 refondiĝis la E-Asocioj en Estonio, Litovio kaj Latvio, sufokitaj en 1940. Ili tuj deklaris sin sendependaj de ASE. Ilin sekvis en 1989 Belorusio kaj Ukrainio — la lasta eĉ kun du tutrespublikaj asocioj.

23–25 jan. 1989 en Moskvo okazis la 3a Konferenco de ASE (212 pers.), kiu surbaze de ASE restarigis SEU. Iom pli frue refondiĝis SEJM, kaj en majo 1989 estis fondita Tutsovetia Unuiĝo de E-kluboj (TUEK). Sed tio estas alia paĝo en nia historio.

Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov

UEA TRANSIRIS AL EŬRO

Eŭro, la komuna mono de 11 landoj de Eŭropa Unio (AT, BE, DE, ES, FI, FR, IE, IT, LU, NL, PT) estis enkondukita 1 jan. 1999. Dum la unuaj tri jaroj ĝi estos nur kontovaluto kaj funkcios apud la koncernaj naciaj valutoj. Fizikan formon eŭro ricevos 1 jan. 2002, kiam ekcirkulos eŭraj monbiletoj kaj moneroj.

Unu eŭro (EUR) egalas al 2,20371 NLG. Respektive 1 NLG estas 0,45378 EUR.

Ekde 1 jan. la librotenado de UEA estas farata en eŭroj. Oni tamen povas daŭre fari pagojn al UEA en guldenoj kaj aliaj konverteblaj valutoj, sed ĉe la librotenado ili estas konvertataj en eŭrojn. Sekve ankaŭ la konteltiroj de la UEA-kontoj estos eŭraj.

Estas rekomendinde ke ekde nun la uzantoj de la kontoservo de UEA indiku siajn pagojn en eŭroj. Tio ne estas deviga, sed tio ŝparas laboron al la CO kaj plirapidigas la traktadon de la pagoj. Ĉar eŭro estas la librotena mono de UEA, ankaŭ aliaj Esperanto-organizaĵoj, eldonistoj de libroj kaj gazetoj, organizantoj de Esperanto-aranĝoj ktp. — ankaŭ en ne-eŭraj landoj — estas petataj ekde nun fiksi siajn prezojn kaj kotizojn en eŭroj anstataŭ guldenoj.

Ankaŭ la prezoj de la libroservo de UEA estas ŝanĝitaj al eŭroj. La rubriko “Laste aperis” de la revuo Esperanto indikas eŭroprezojn unuafoje en la februara numero. En la kotiztabelo de UEA por 1999 la kotizoj por la eŭrolandoj restas ankoraŭ en la nacia valuto, ĉar la tabelo estis fiksita pasintjare. Tial ankaŭ la ĉi-jaraj kotizoj por aparte menciitaj landoj kun nestabila aŭ nekonvertebla mono estas guldenaj. (Temas pri AR, BR, BG, IS, IL, KR, PL, RU kaj ZA.) Por aliaj landoj, por kiuj validas malalta tarifo, la Centra Oficejo jam difinis eŭrajn kotizojn. (Ili aperos en la februara numero de Esperanto kaj oni povas peti informojn pri ili ankaŭ de la CO.)

En la Dua Bulteno de la Berlina UK la prezoj de loĝado, ekskursoj k.a. servoj estas eŭraj. La kongresaj aliĝkotizoj estos fiksitaj en eŭroj unuafoje por la Tel-Aviva UK.

La Centra Oficejo de UEA antaŭvidas, ke iom da konfuzo kaj prokrastoj ne estos eviteblaj dum la 3-jara transiro, precipe en la unua jaro, kiam kaj la membroj kaj la stabo de la CO devos alkutimiĝi al la nova valuto. Ni estu komprenemaj kaj atentemaj, kaj klopodu lerni rapide!

Rekomendinda libreto por interesitoj, kiuj deziras ekscii pli pri eŭro, estas “Eŭro: ecoj kaj sekvoj por ĉiuj” de Marc Vanden Bempt, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 1997; prezo: 3,55 EUR.

Gazetara Komuniko de UEA

ZAMENHOFA LERNEJO EN DANĜERO

Ni, geinstruistoj de la Elementa Lernejo 23 “Ludoviko Zamenhof” en lia naskiĝurbo, Bjalistoko, ekzistanta de la 1959a jaro, kiam okazis ĝia solena inaŭguro, en kiu partoprenis multaj geesperantistoj — partoprenantoj de la Jubilea UK el la tuta mondo, petas vin helpi savi nian lernejon.

Ĉi-jare ni festos la 140an naskiĝdatrevenon de Doktoro Esperanto kaj ni deziras ankaŭ festi la 40an datrevenon de nia lernejo. Bedaŭrinde, nia direkcio kaj estraro de Bjalistoka Komunumo decidis likvidi nian publikan lernejon kaj transdoni nian sidejon al privata, romkatolika lernejo.

Ni opinias, ke en la naskiĝurbo de la kreinto de Esperanto ne povas malaperi la sola lernejo portanta nomon de tiu fama bjalistokano. Ne konvinkas nin la oficiala kialo, pro kiu ĝuste nia lernejo devas esti likvidita: reformado de pola kleriga sistemo. Laŭ nia opinio tiu decido estas intenca politika agado de lerneja direkcio kaj la Urbestraro de Bjalistoko.

Ni akcentas, ke danke al niaj geinstruistoj kaj al nia lerneja junularo disvastiĝis rondo de homoj interesitaj pri popularigado de la internacia lingvo. En la urbo, en kiu naskiĝis la kreinto de Esperanto, almenaŭ en unu lernejo devas esti instruado de la lingvo.

Ĝis nun en nia lernejo estis sistema informado pri la vivo kaj la agado de la kreinto de Esperanto kaj ankaŭ pri la lingvo, kaj pri la ideo de la esperantismo.

Ĉiuj infanoj, kiuj deziris, havis eblecon eklerni senpage la lingvon. Multaj artikoloj en loka gazetaro povas dokumenti tion. Kune kun likvido de nia lernejo finiĝos la populariga agado pri la lingvo kaj esperantismo inter bjalistokaj infanoj kaj junularo.

Ni petas ĉiujn geesperantistojn pri helpo kaj perado ĉe ĉiuj bjalistokaj ŝtataj, lokaj urbaj kaj vojevodiaj aŭtoritatoj por ke la lernejo je la nomo L. Zamenhof ne malaperu el bjalistoka lerneja mapo.

Ni anticipe ege dankas pro via helpo kaj subteno.

Se vi deziras helpi, bonvolu sendi retleterojn al la Urbestraro de Bjalistoko / urbestro de Bjalistoko s-ro Ryszard Tur: city@cksr.ac.bialystok.pl.

Kaj por ke ni sciu pri viaj leteroj al: spnr23@polbox.com,

aŭ perpoŝte al s-ino Nina Pietuchowska, str Piastovska 13/7, PL-15-207 Bialystok, Pollando.

46 geinstruistoj el la lernejo

MESO EN VARSOVIO

17 jan. en la preĝejo de Sankta Aleksandro en Varsovio okazis esperantlingva Sankta Meso kaj oblata renkontiĝo. La meson celebris pastro Marek Makowski. Predikis en Esperanto Lia Ekscelenco episkopo Wladyslaw Miziolek. Dum la diservo kantis la fama koruso Muzilo.

Post la Sankta meso gesamideanoj renkontiĝis en la paroĥejo por Oblato. Oni kantis Kristnaskajn kantojn kaj rompinte la blankan panon, laŭ la pola kutimo, bondeziris unu al la aliaj. La aranĝon partoprenis ankaŭ la episkopo, kiu parolis Esperante kaj pole pri la taskoj de la nuntempa Eklezio en Pollando kaj en la mondo.

Boguslaw Sobol

AIS: NOVA SENATANO

Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino funebras pro sia eks-senatano OProf. Tyburcjusz Tyblewski, kiu mortis fine de 1998. Lian lokon en la senato de AIS transprenas la ĝisnuna vic-senatano OProf. Christer Oscar Kiselman, profesoro ĉe la matematika instituto de la universitato de Uppsala (Svedio), kies multjara direktoro li estis. Kiselman estas konata ankaŭ kiel esperantologo kaj redaktoro. Krom en AIS li membras en la Reĝa Akademio de Sciencoj Uppsala, en la Reĝa Societo de Sciencoj Uppsala, en la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj kaj en la Internacia Scienca Akademio COMENIUS.

AIS ĉi-jare denove aranĝos plurajn universitatecajn konferencojn, interalie dum la Internacia Junulara Festivalo de IEJ, kiu okazos paske proksime de la itala urbo Rimini. Tie la partoprenantaj junuloj povos sperti kursojn pri historio de la Esperanta literaturo, denaska lingvoakirado kaj komputila sekureco. Kelkajn semajnojn poste okazos AIS-konferenco en la pola urbo Bydgoszcz, kie polaj kaj aliaj studentoj finekzameniĝos por akiri akademian gradon de AIS. Somere okazos plia konferenco en kaj proksime de San-Marino, kie AIS elektos sian gvidantaron por la sekvaj kvar jaroj, la kvara periodo de sia ekzisto.

Ĉiu interesato estas bonvena partopreni la kursprogramon de AIS. Informoj pri AIS estas troveblaj rete ĉe http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/ aŭ de ADoc. Mag. Joanna Lewoc Senata Sekretario de AIS Karl-Schwarzschild-Weg 6/317 DE-37077 Göttingen, Germanio.

Reinhard Fössmeier informoficejo de AIS

PRI “KONTAKTO” EN NORDIA REVUO

En la sesa numero de 1998 de Astra Nova, populara soci-kultura revuo en Finnlando kaj Svedio, aperis artikolo de la redaktoro de Kontakto, d-rino Sabira Stahlberg. En la artikolo — taglibraĵo — ŝi priskribas sian laboron por Kontakto kaj ankaŭ sian Esperantan traduklaboron por aperonta antologio de la fama finnland-sveda modernisma poetino Edith Södergran (1892-1923). En akompana foto la aŭtorino aperas kun Stina Katchadourian, la plej grava tradukisto de Södergran en la anglan, kaj mencio, ke ambaŭ tradukas Södergran en siajn respektivajn lingvojn.

La menciita antologio de Edith Södergran aperos en 1999, subtenate de la Asocio por la Finnlanda Literaturo.

Gazetara Komuniko de UEA

INTERLINGVISTIKA SESIO EN POZNAN

La dua sesio de Interlingvistikaj Studoj okazis 8-13 feb. en la Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz (Poznan, Pollando). La gestudentoj el diversaj landoj post la ekzameniĝo el la unua semestro povis aŭskulti prelegojn de kaj diskuti kun:

  • Vera Barandovska-Frank (Germanio) pri la problemaro kaj historio de interlingvistiko;
  • Blazio Vaha (Hungario) pri la bazaj nocioj en morfologio kaj sintakso;
  • Lidia Ligeza (Pollando) pri la dua periodo de esperanta literaturo kaj
  • Ilona Koutny (Pollando/Hungario) pri esperanta gramatiko.

La sciencan programon kompletigis teatra vespero de Jerzy Fornal, organizita kune kun la loka grupo de PEA.

En la sekva studjaro (unua sesio 19-24 sep. 1999), UAM denove atendas novajn aliĝontojn (aliĝdato: 15 aŭg.). Interesiĝantoj turnu sin al d-rino Ilona Koutny ĉe la Lingvistika Instituto, UAM Miedzychodzka 5. PL-60-371 Poznan, Pollando.

ikoutny@amu.edu.pl

Ilona Koutny

ĈEĤA POŜTO KAJ ESPERANTO

Ĉeĥa poŝto denove propagandas Esperanton rekte ĉe la poŝtoficejo de Stráznice (distrikto Hodonin) per afrankmaŝina stampilo en Esperanto dum la tagoj 1 feb. — 31 jul. 1999. Je la koncerna kliŝeto estas subbilda teksto pri la 72a Kongreso de SAT, kiu okazos fine de julio 1999 en Karlovy Vary.

La bildon tradicie aŭtoris konata Praga duopo: laŭ projekto de inĝ. ark. Karel Kuĉa ĝin gravuris s-ro Karel Pavlíĉek.

Vladislav Hasala

LINGVISTIKA HABILITIĜO PER DISERTACIO PRI ESPERANTO

Jam pli kaj pli ofte okazas, ke oni verkas doktorigajn disertaciojn pri interlingvistikaj aŭ esperanto-rilataj temoj (vidu la bibliografion de Symoens). Por akiri la plej altan universitatan instrurajton (“facultas docendi” aŭ “venia legendi”), almenaŭ en Germanio kaj kelkaj aliaj eŭropaj ŝtatoj, oni devas verki duan disertacion (kun gravaj novaj ekkonoj) kaj plenumi diversajn kondiĉojn. Tio estas la t.n. “habilitiĝo” (kun la titolo Dr. habil., aŭ siatempe en GDR kaj kelkaj aliaj orienteŭropaj ŝtatoj: Dr.sc.). Habilitiĝinta doktoro principe povas esti nomumita docento aŭ universitata profesoro, rajtas ekspertizi doktorigajn kaj habilitigajn disertaciojn k.s.

La anglistino en la Universitato de Leipzig kaj esperantologino, d-rino Sabine Fiedler, 29 jan. 1999 sukcese habilitiĝis per 400-paĝa bonega (germanlingva) disertacio pri la temo Planlingvo kaj frazeologio: Empiriaj esploroj pri reproduktita lingvo-materialo en Esperanto. Per la sukcesa fino de la habilitiĝa procedo ŝi akiros la “venia legendi” por “ĝenerala lingvistiko/interlingvistiko”. Inter la kvin oficialaj ekspertizantoj ankaŭ troviĝis Detlev Blanke. La disertacio de Sabine Fiedler aperos ĉi-jare kiel libro. La adreso de Dr.phil.habil. Sabine Fiedler: Am Zollamt 5, DE-04838 Gordemitz, Germanio.

Detlev Blanke

BONVENU AL RAZGRAD

Esperantista domo de kulturo en Razgrad (Bulgario) anoncas literaturan konkurson pri poezio kaj humuraĵoj originale verkitaj en esperanto EKRA-99 je libera temo. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj.

Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu en 3 ekz-oj al la organizantoj (la adreson vidu ĉi-sube). La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta koverto surskribita per la sama pseŭdonimo. La ĵurio kunsidos 31 maj. 1999. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en Literatura Foiro. La premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo Abritus-99 en Razgrad, koincidanta kun la 5a Danuba E-Rendevuo.

Programo de la 5-a Danuba E-Rendevuo samtempa kaj samloka kun la tradicia Esperantista Krea Renkontiĝo “Abritus-99” en la urbo Razgrad (Bulgario), 4-6 jun. 1999:

4 jun. 1999 (ven.): Akcepto ĉe la Urbestro de Razgrad / inaŭguro de Zamenhof-bareliefo / Promocio de libro kun poemoj de razgradaj poetoj tradukitaj en esperanton / renkontiĝo de membroj de la Esperanta PEN-Centro kun lokaj verkistoj / koktelo.

5 jun. 1999 (sab.): malfermo de ekspozicio de esperantaj libroj / prelegoj de Giorgio Silfer, Perla Martinelli kaj Aleksander Korĵenkov / renkontiĝo de la redaktoroj de esperantaj gazetoj / konatiĝo kun la vidindaĵoj de Razgrad / premiero de videofilmo en esperanto / premiado de la gajnintoj en la konkurso EKRA-99 / koncerto ĉe la Esperantista kulturdomo / koktelo.

6 jun. 1999 (dim.): Ekskurso al la etnografia komplekso Topĉij.

Organizas Esperantista domo de kulturo: str. Sv. Kliment EK-3, 7200 Razgrad (Bulgario). Tel: (084) 3-26-94

Ljubomir Trifonĉovski

ĈEBALTA ESPERANTISTA PRINTEMPO

Filio de Pola E-Asocio en Koszalin organizas 6-12 jun. 1999 la 21an Internacian feriadon de esperantistoj kaj naturamantoj Ĉebalta Esperantista Printempo. La aranĝo okazos en tre ĉarma ripozloko Mielno, situanta inter la Balta Maro kaj lago Jamno, 12 km nord-okcidente de la distrikta urbo Koszalin.

La naturaj valoroj de Mielno estas: sabloriĉa strando kun aliĝantaj dunoj, verda strio de pinarbaro, granda lago kaj mikroklimato kun aero saturita de jodo.

Antaŭtagmeze (krom 2 ekskursotagoj): aktiva ripozado, promenado, bankuracado, velado, modera sunbruniĝado (ankaŭ en la proksima naturista strando), saŭnado, amika kafoklaĉo ktp.

Posttagmeze kaj vespere: lingvoperfektigado por komencantoj, interesaj prelegoj, E-videofilmoj, konkursoj kun valoraj premioj, kantado kaj dancado, bivakfajro kun kolbaset-rostado ktp.

Esperantistoj el diversaj landoj havos okazon prezenti propran programon kadre de naciaj vesperoj. ĈEP impresos vin forte pro neripetebla esperantista etoso kaj donos okazon ne nur profundigi vian lingvokonon, sed ankaŭ ligi novajn amikajn kontaktojn.

Kontaktadreso: PEA, pk 30, PL-75-016 Koszalin-1, Pollando.

MONO KAJ CIVILIZO

Internacia Esperanto-Konferenco 1999 okazos en Metz, Francio. La loka organizanto estas la Esperanto-Klubo de Metz, jam konata kiel eldonanto de kultura revuo La Gazeto.

La temo de IEK-1999 estas “Mono kaj Civilizo”. Certe vi emus debati pri tia demando, en epoko kiam mono okupas tiom da mensoj kaj laborkapabloj. Ĉu mono helpis/as aŭ malhelpas la civiliziĝon de la homaro? Kiel ĝi rolas socie kaj kulture?

17-23 jul. 1999 ni konferencos en bela historia domo de la centra urbo. Okazos ekskursoj en lokoj gravaj por Eŭropo: Luksemburgo, Scy-Chazellles (hejmo de Robert Schuman), Strasburgo ktp. Por tiuj kiuj deziros poste iri al Berlina UK, ni jam antaŭvidas programon kun malmultekosta loĝado de 24 ĝis 30 jul.

Adreso: 1 rue Louis-Antoine de Bougainville, FR-78180, Montigny le Bretonneu, Francio.

Eblas aliĝi ĉe-la-linee: http://osiek.org/iek/metz99.html

Bruno Masala

SET-99 EN ĈEĤIO

Klubo de Esperanto kaj mondaj lingvoj en Trebíĉ (Ĉeĥio) aranĝas Someran E-Tendaron, kiu okazos en la tradicia loko ĉe la digolago de Vranov apud Lanĉov en suda Moravio.

La tendaro havos 3 etapojn. 1a etapo: 4-17 jul. 1999; 2a etapo: 18-31 jul. 1999; 3a etapo: 1-14 aŭg. 1999.

La instruado de Esperanto okazos ĉiutage, krom dimanĉo, de la 8a ĝis la 12a horo en 3 kursoj: A por komencantoj; B por progresantoj; C konversacia. La scioj por c-kurso devas havi la nivelon de Paŝoj al plena posedo (Auld), La tuta Esperanto (Seppik) k.s.

En la tendaro okazos ankaŭ kursoj de la angla, franca, germana kaj rusa lingvoj. La loĝado estos en kelklitaj kabanoj. La manĝon oni ricevos ekde la tago de la alveno (dimanĉo) ĝis la tago de la forveturo (sabato).

Posttagmeze okazos sinbanado, sportado, ekskursoj, vespere tendarfajroj kun kantado kaj aliaj programeroj. La ekskursoj (tuttaga en Vieno kaj du duontagaj) estas pagendaj aparte (ĉ. 15 DEM).

La kotizo de 3000 kronoj aŭ 170 DEM inkluzivas kvin manĝojn tage, loĝadon kaj instruadon.

Dum pli ol 46 jaroj en SET partoprenis geamikoj el preskaŭ ĉiuj eŭropaj kaj 5 transmaraj landoj. Por ĉiu etapo ni akceptos nur la unuajn 120 aliĝintojn. Tial aliĝu kiel eble frue.

Petu pliajn informojn ĉe la organizantoj: Esperanto, CZ-674 01, Trebíĉ, Ĉeĥa Respubliko.

Pavel Sittauer Klubestro kaj organizanto de SET

BONVENU AL SKOTLANDO

Pasintjare la 93a Skota E-Kongreso en Dumfries ratifis la fondon de la E-Asocio de Skotlando (EAS) fondita surbaze de la Skota E-Federacio. EAS agos sendepende de la E-Asocio de Britio (EAB). Ne estas la intenco, ke skotaj membroj de EAB ĉesu esti tiaj, kaj EAS kuraĝigos siajn membrojn ankaŭ aliĝi al EAB.

En 1999 EAS okazigos tri aranĝojn, inkluzive de la kongreso en la norda insularo Orkadkoj.

28 maj.-1 jun. Kirkwall (Orkadkoj). 94a Skota E-Kongreso. Inf. s-ino Mia Casey: 9 Flora Gardens, Bishopbriggs, Glasgow, G64 IDS.

3-5 sep. Skota Studrondo. Dunblane. Inf. s-ino Jean Bisset: 47 Airbles Cres, Motherwell, ML1 3AP.

4 dec. Zamenhof-Tago. Boatklubo Aberdour Skotlando. Inf. s-ro David Hannah: Belgrano, 3 The Glebe, Aberdour, Fife, KY3 0UN.

Pli detalajn informojn petu rete ĉe: david@bisset100.freeserve.co.uk

Jean Bisset

KURTE

Prezidanto de Hispanio José María Aznar akceptis honoran prezidantecon de la 58a Hispana Kongreso de E-to k 9a Eŭropa E-Forumo, kiuj okazos en Castellón (Hispanio) 17-21 jul. 1999. (Augusto Casquero)

Prezidento de Hungario Árpád Gönz estos la alta protektanto de la 55a Internacia Junulara Kongreso en Zanko, apud Balatono, 9-16 aŭg. 1999. (Heroldo de Esperanto)

29-30 jan. 1999 en Marly-le-Roi (Francio) okazis kolokvo “Cent jaroj de E-to serve al popol-klerigado” kun subvencio de la Ministerio pri Junularo k Sporto, ĉe kiu estas agnoskita Unuiĝo Franca por E-to. (Franca Esperantisto)

13 jan. 1999 la nacia radio France-Inter okazigis elsendon pri E-to kun la demando “Kiu lingvo por la Eŭropa Komunumo?” (Heroldo de Esperanto)

1 198 personoj subskribis la kampanjon subtene al la Deklaracio de la Homaj Rajtoj, kiun iniciatis Japana E-Instituto. 20 dec. komisiito de UEA Andy Künzli transdonis la subskribojn al s-ino Mary Robinson — Alta Komisaro de UN por la Homaj Rajtoj. (La Revuo Orienta)

En Sentmenat (Katalunio) zorge de Kultura Asocio E-ista 15 nov. 1998 estis inaŭgurita strato Esperanto en ĉeesto de la urbestro J.Vilaró Capella. (Heroldo de Esperanto)

Londona E-Klubo ricevis testamentaĵon de 40 mil pundoj (pli ol $60 mil) de William Vincent. (Bulteno de Londona EK)

La Evolukomisiono de la Pakto por la E-ta Civito decidis kunvoki la duan Forumon 27-29 jul. 1999 en Karlovy Vary (Ĉeĥio) koincide kun la kongreso de SAT. (Heroldo de Esperanto)

Koresponda Servo Mondskala de UEA ricevis 419 korespondpetojn en 1998. La petoj venis el 53 landoj (59 en 1997). Plej multaj petoj venis el Francio (70), Brazilo (59), Ruslando (38), Irano (22), Kubo (21), Madagaskaro (19), Pollando (13), Hungario (11) k Germanio (10). La adreso de KSM estas: Koresponda Servo Mondskala, B.P. 6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio. (GK UEA)

Sibayama Zyun’iti, inĝeniero de giganta elektrokompanio Mitsubishi k esperantologo, estas elektita kiel la nova prezidanto de la Estraro de la Japana E-Instituto. (La Revuo Orienta)

La nova redakcia adreso de TEJO Tutmonde (1500 ekz.) estas Rick Newsum, 8 Mead Way, Sea Mills, Bristol, Britio, BS9 2EZ. (TEJO Tutmonde)

KONFERENCO DE UES

Ĉi-jare la Konferenco de UES (Urala Esperantista Societo) okazos en Jekaterinburg la 18an de aprilo (dimanĉe) kun jena tagordo:

  • 1) Raporto de la Komitato de UES.
  • 2) Raporto de la Revizia komisiono de UES.
  • 3) Elekto de la Prezidanto, Komitato kaj Revizia komisiono de UES.
  • 4) Sorto de la Kolektiva E-Biblioteko.
  • 5) UER-21.
  • 6) Diversaĵoj.

En la konferenco rajtas partopreni ĉiu deziranto, sed la rajton voĉdoni kaj esti elektita havos nur la membroj de UES, kotizintaj por 1999. Nekotizintoj bonvolu pagi la kotizon (30 rubloj) al Halina Gorecka.

Tatjana Kulakova Sekretario de UES

NOVAĴOJ EL MURMANSK

Bard Hekland demandis fine de sia artikolo Ĝemeliĝo en la nordo: “Ĉu ni rajtas esperi pri onta junulara klubo en la fora nordo?” (LOdE. 1999: 1)

La klubo jam ekzistas en Murmansk. La fonda kunveno okazis 7 nov. 1998. La finintoj de la ĉe-metoda kurso en Svanvik intencas daŭrigi la studadon, kaj al ili aliĝis kelkaj novuloj. La novan klubon prezidas Julia Bazavluckaja, oficistino de la regiona komitato de Rossomol (Ruslanda Unuiĝo de Junularo). Ŝi finis elementan kurson antaŭ du jaroj, sed ne havis eblon perfektiĝi, kaj ŝi ne estas rimarkinde pli sperta lingve ol la novuloj. La lecionoj okazas en la Rossomola sidejo laŭ la Zagreba lernolibro. La kurson gvidas mi kun la helpo de Andreo Kazancev.

Intertempe startis E-kurso en la scienca biblioteko de Murmansk. Inter la 40 venintoj al la unua leciono estas preskaŭ dudeko da gejunuloj. Kelkaj el ili decidis aliĝi al la junulara grupo, sed plimultaj restis ĉe nia kurso. Do, eble ni havos fortan junularan klubon, sed por tio necesas subteno de aliurbaj esperantistoj, ankaŭ de Bard Hekland. Estus bone, se la junuloj ricevus reagojn kaj gratulojn al la adreso de Rossomol: RU-183012 Murmansk, ul. Volodarskogo, 4, Obkom RSM, Ruslando.

Aleksas Masiukas

MELNIKOV ĈAMPIONAS

Ĵus okazis la TV-filmado de la vica ciklo de la populara intelekta ludo Brain-ring.

Tre sukcese ludis la teamo Sonet, en kiu la 2a numero estas nia E-poeto kaj intelektulo Valentin Melnikov (en TV oni povis vidi liajn sukcesojn ankaŭ en la programo Propra ludo).

Dekomence, en malfacilega streĉa ludo ili venkis la 10-fojan ĉampionon de BR, la teamon Stirol, kaj trafis en la Superan Ligon (SL).

En la maja ciklo ili cedis al la teamo Jaffa, kaj provizore sinkis el SL al la 1 ligo. La teamo Jaffa duone estas E-parolanta: pluraj el ni konas viglan odesaninon Tatjana Lugovskaja; eĉ pli estas konata, sed malpli persone, Boris Burda, kiu ankaŭ partoprenis E-movadon, sed nun pro propraj kialoj ial ne aprobas kelkajn ĝiajn trajtojn; Anatolij Vasserman flue parolas en la lingvo, sed, laŭ liaj vortoj, ne havas tempon pri ĝi aktive okupiĝi...

En la sekva ciklo Sonet bonŝancis denove trafi al SL, superinte la teamojn de Aŝhabado kaj Kievo. Poste ili venkis laŭvice ĉiujn teamojn de SL kaj fariĝis ĉampionoj de junio 1999.

Post kelkaj pluaj ludoj ili sukcesis resti en la SL, kvankam fine ne kiel absolutaj ĉampionoj.

Entute dum la sezono la teamo estis 10-foje vokita al la tabloj (plej multe el ĉiuj ludintaj teamoj) kaj el tiuj 5-foje venkis (12 el 21 bataloj).

Ĉion ĉi vi povos spekti ek de la komenco de marto. En Moskvio BR-on montras la kanalo TV-centr kaj krome ĝin retranslacias pluraj regionaj TV-kompanioj. (Precizajn daton kaj tempon kontrolu en TV-programo.)

Oĉjo Dadajev

KIEL PROPAGANDI ESPERANTON?

Oni propagandas Esperanton kaj tre ofte miras kaj plendas: kial la rezulto evidentiĝas tre modesta. Ni provu rezoni laŭ nuntempaj principoj...

Propagando estas nenio alia ol reklamo, kaj oni jam komprenis, ke la reklamo devas esti adresita. Sen-utilas reklami luksajn aŭtojn en gazeto por senlaboruloj... El tiu vidpunkto plejparto de nia propagando de Esperanto absolute vanas.

Iuj fieras pri sia bru-aktivado dum “Ago-tagoj” — tamen kiel tio aspektas deflanke? Jen severmiena junulo kun nigra barbo kuradas tien-reen, svingante per verda flago (li volis nur varmiĝi, sed kiu tion sciis?), sed la preterirantoj supozas lin esti ĉeĉena ekstremisto. Jen aĝa dommastrino vidas homgrupon kun plakatoj kaj scivole demandas: kion ili volas? Oni pacience klarigas al ŝi pri lingva egalrajteco, pri libera komunikado, pri nia bela lingvo. Ŝi ĉion aŭskultas kaj konkludas: “Ha, do tio estas kontraŭ la ortodoksa religio!” (Mi priskribis realajn okazojn en Moskvo).

La samon pruvas la negativa sperto de Sergej Paĥomov (LOdE, 1998: 11) — proponi Esperanton al “piaj” kredantoj senutilas, ĉar ili ne kapablas percepti tion, kio estas ekster ilia doktrino kaj ne servas rekte al ĝi. Oni propagandu/reklamu/informu pri Esperanto al tiuj, kiuj povas pri ĝi reale interesiĝi, unuavice — al saĝaj homoj, havantaj aŭ havontaj gravan pozicion en la socio... (Tamen, en la Ŝtata Dumao plejparto de la deputitoj pensas nur pri propra bonstato kaj memreklamo — do apenaŭ estas senco dissendi priesperantajn alvokojn al ili ĉiuj inkluzive de la malkaŝaj naciistoj.)

Mi klopodas agi tiudirekte.

Dum pluraj jaroj mi aktivas en intelektaj ludoj, inkluzive de la televidaj. Kiam mi aperas sur TV-ekrano kaj havas okazon ion diri pri mi — mi mencias Esperanton. Gravas ankaŭ: kiel mencii. En 1994 en Propra ludo nelonge antaŭ mi ludis du esperantistoj. La redaktoro decidis, ke pri Esperanto jam estis dirite sufiĉe kaj avertis, ke mi rakontu pri io alia. Do kiam en etero oni demandis min pri miaj hobioj, mi rakontis pri la plej ekzotika — kolektado de trambiletoj — kaj aldonis: “mi havas ankaŭ aliajn hobiojn, sed ili estas tute neoriginalaj — ekzemple, la lingvo Esperanto...” Iom poste mi persvadis la redaktoron uzi en Propra ludo apartan temon “Esperanto”, verkis por ĝi simplajn demandojn. Ludantoj respondis korekte — kaj en ilia subkonscio fiksiĝis pozitivaj emocioj ligitaj kun nia lingvo; la spektantoj eksciis kelkajn novajn faktojn... Kiam venas mia vico verki demandojn por turniro de “Kio? Kie? Kiam?”, mi nepre enmetas interesan (kaj respondeblan por “flanka” homo) demandon pri Esperanto.

Mi celas, ke oni sentu, ke Esperanto estas ne ia rara ekzotikaĵo, sed plenvalora kaj reale uzata lingvo. Pri tio konvinkiĝis ankaŭ la partoprenintoj de Interret-turniro (LOdE, 1998: 8-9). La vigla diskuto pri fidindeco de la fontoj fine ne lasis dubojn, ke Esperanto reale vivas. Tion jam scias kelkcent uzantoj de Interreto — kaj ili pli gravas, pli rimarkeblas en la mondo, ol kelkcent dommastrinoj, interesiĝantaj nur pri Sankta-Barbara.

Pluraj intelektludantoj estas ligitaj kun universitatoj, eldonejoj ktp., kaj dank’al amikaj rilatoj eblas ricevi tie “tribunon”. La tasko pri Esperanto unuafoje dum multaj jaroj eniris la lingvistikan olimpikon (LOdE, 1998: 1). Poste la samaj lingvistoj, vidante mian entuziasmon, proponis al mi verki artikolon pri Esperanto por la Porinfana enciklopedio de la eldonejo Avanta+. Do nun ni havas 100 mil ekzemplerojn de la volumo kun ampleksa, informriĉa kaj favora artikolo pri Esperanto. Ĉar la enciklopedio havas altan prezon, ĝi estos gardata dum jardekoj kaj trafos unuavice al idoj de “elituloj”, havantaj pli grandajn ŝancojn iam okupi influhavajn poziciojn en la lando. Ankaŭ pluraj intelektludantoj, famaj antaŭe, nun havas altajn postenojn — ĝis registaraj konsilistoj. Mi tre esperas, ke dank’al tio post 10-20 jaroj Esperanto en nia lando estos pli favorata.

Necesas provi diversajn manierojn de propagando — tamen tre gravas, ke oni ne perceptu nin kiel fanatikulojn. Oni lernu paroli kun homoj pacience, sen trudo, konsiderante iliajn interesojn. Ja religiaj misiistoj tiel agas, kaj (al mi tio tre malplaĉas, sed endas agnoski la objektivan rezulton!) ili sukcesas pli multe ol niaj propagandistoj.

Tre interesa kaj utila estas la kolportista sperto de Vladimir Ĉernov (LOdE, 1998: 11). Lia Esperanto-kurseto estas sprita kaj alloga, tamen ĝi plibonigeblas. En similaj situacioj oni nepre konsideru la konatan psikologian fenomenon: ĉion ricevitan senpage oni povas tuj forĵeti, sed al aĵoj aĉetitaj oni rilatas pli atente. En trajnoj kaj diversaj atendejoj oni kutime enuas, havante amasegon da libera tempo — do ni kaptu la okazon!

Kion plian oni povas fari surloke? Iri al “elitaj” lernejoj, gimnazioj, liceoj k.s. (nur ne religiaj), tie la instruistoj kaj direktoroj estas pli liberpensemaj, ofte ili strebas havi ion nekutiman por emfazi la elitecon de sia lernejo, kaj Esperanton oni povas akcepti ne malpli favore ol retorikon, stenografion aŭ ĉinan gimnastikon. Indas provi, kaj tia propaganda agado devas esti pli efika ol ĝis nun.

Valentin Melnikov

ESPERANTO KIEL PONTOLINGVO

Pripensinte efektiviĝon de la informado mi venis al la konkludo, ke mankas al mi unu de la gravaj argumentoj (almenaŭ en Ĉeĥio, kie oni parolas per “malgranda” ĉeĥa lingvo, kies parolkomunumo estas nur iom pli ol 10 milionoj), nome kiel Esperanto helpas disvastigi kulturojn de niaj malgrandaj nacioj.

Oni multe argumentas pri tio, sed mankas precizaj indikoj.

Mi ekzemple scias, ke laŭ la indikoj en literaturo unu de bazaj ĉeĥaj literaturaj verkoj, nome “Avinjo” de Boĵena Nemcova estis tradukita en la ĉinan el la Esperanta versio (sed por pruvi almenaŭ tion al nekredantoj — aŭ almenaŭ al mi mem — mankas argumentoj, bibliografiaj indikoj).

Ĉar la uzon de Esperanto kiel pontolingvo mi konsideras faka agado, mi volus helpi krei liston de tradukoj de (precipe) malgrandaj lingvoj al lingvoj aliaj pere de Esperanto: sed ne nur “onidire”, sed serioze, kun minimume jenaj bibliografiaj indikoj:

  1. origina titolo kaj aŭtoro de la origina verko
  2. la lingvo en kiu estis verkita la originalo
  3. tradukanto al Esperanto, eldonejo de E-versio kaj jaro de la E-eldono
  4. tradukanto de E-versio en la cellingvon
  5. eldonejo, jaro de la eldono, lando kaj lingvo de la eldonaĵo.

Mi volonte aŭdos pri ĉiuspecaj verkoj tiamaniere tra Esperanto celantaj alilingvanojn, ĉu beletraj, poeziaj, fakaj aŭ sciencaj verkoj, aŭ nur fakaj artikoloj en seriozaj (ne bulvardaj) ĵurnaloj.

Se tiuspeca trarigardo jam estas preta kaj mi nun ne konscias pri ĝi, mi petas pri la atentigo, kie mi povu ekhavi ĝin.

Antaŭdankon al ĉiuj, kiuj iuspece reagos.

Anglická 878, CZ-252 29, Dobrichovice, Ĉeĥio.

Petro Chrdle Estrarano de UEA pri faka kaj scienca agadoj kaj pri edukado

JUDA KAJ SATANA AŬ SANKTA AFERO?

Sergej Paĥomov rakontis en LOdE (1998: 11), ke lia kunparolinto konsideras Esperanton afero juda kaj satana, kaj ke tiu afero estas kontraŭa al la pravoslava (rusortodoksa) ruso.

Ĉu vere por la rusoj, kiuj plejparte estas ortodoksaj, nia afero estas fremda?

El la Biblio, kiu estas la fonto de la kristanismo (ankaŭ por la religio ortodoksa), ni scias, ke Kristo instruis la homojn vivi ne por si, sed por la aliaj; instruis ami unu la alian, sed homoj kondamnis lin al la morto. Sed eĉ per sia krucum-morto Kristo instruis la homojn esti pretaj oferi sian vivon por la aliaj homoj. La edifoj de Kristo estas instruo de la amo al la homoj.

Iufoje oni diras, ke Jesuo mem estas amo. Ruslingva poeto diris:

Ĉu vi memoras pri la Amo,

sentita, prikraĉita kaj batita?

Ĉu vi memoras pri la Amo,

al l’ malhonora kruco rustnajlita?

Nian belegan lingvon donis al ni Zamenhof. Li kredis, ke la internacia lingvo povas helpi la homojn fariĝi gefratoj. La Dio diris per la vortoj de Kristo, ke la homoj devas ami unu la aliajn. Sed ĉu povas la amo realiĝi, se la homoj ne komprenas sin reciproke? Zamenhof kreis la lingvon, ĉar li amis ĉiujn. La geesperantistoj, kiuj havas la noblajn celojn de Zamenhof kaj disvastigas la lingvon, meritas nomiĝi adeptoj de Zamenhof. Kaj mi opinias, ke ili praktike plenumas la Diajn instruojn. La esencon de la esperantista animo mi esprimas per la vortoj:

Ne bezonas ni la oron,

sangon kaj doloron,

se ekzistas en la mondo

amo kaj konkordo.

Esperanto kaj la Esperantismo kun ties interna ideo estas Dia donaco por la homaro. La celojn de la Esperantismo mi povas montri libere interpretante la versojn de la rusa poeto Fjodor Tjutĉev el la poemo Du unuecoj:

Minacas ili per la flamo,

per armilar’... — Malicinflamo!

Ni provu agi per la amo!

La venko estos vivornamo.

Mi opinias, ke la ideojn de Zamenhof devas agnoski reprezentantoj de ajna religio. Japanaj budhanoj opinias, ke per sia homaranismo Zamenhof “elmontris la spiriton de budhisma favoro kaj kompato” kaj ke li meritas “plej altgradan sanktecon” (Esperanto. 1998: 11, P.202).

Por mi Zamenhof estas samtempe sanktulo, instruisto kaj la plej bona amiko.

Mi dubas, ke la kunparolinto de Sergej Paĥomov, konsiderinta Esperanton afero juda kaj satana, estas bona reprezentanto de la ortodoksa eklezio. Ĉu li scias, ke Kristo, samkiel Zamenhof estis hebreo? Ĉu nacieco karakterizas la mondkoncepton, animkvalitojn de la homo, ties aferon kaj strebon al la altaj celoj? Certe ne.

Ĉu necesas longe diskuti kun la homo kaj proponi al li lerni Esperanton, kiel faris Sergej Paĥomov, se la homo montras dubojn kaj ne kapablas percepti la altajn ideojn? Eble estus utile konsideri konsilon el la Biblio (Mt 7: 6): “Ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, disŝiru vin”.

Grigorij Berezin (Krasnoarmejsk, Ukrainio)

FRENEZULOJ ESTAS MULTAJ

Mi tre ŝatas La Ondon. La redaktoraj artikoloj kaj verkoj de Sergio Pokrovskij estas informriĉaj, klerigaj kaj — por tiel diri — fundamentaj. En Beletro mi ŝatas legi nekonatajn aŭtorojn, ekzemple, novelojn de Zofia Mirska. Kvankam mi legis ruse preskaŭ ĉiujn verkojn de Maupassant, estis tre interese rememori ilin per via publikigo en Esperanto.

Tre interese skribis pri (eks)USSR Trevor Steele kaj Wolfgang Kirschstein.

Leginte en la februara kajero, ke vi petis aliĝon al la Pako por la Esperanta Civito, mi tuj relegis ĉion pri la Forumo en La Chaux-de-Fonds, pri la Pakto, kaj mi aprobas vian aliĝon. Tiu interesa ideo devas evolui.

“Kial doni atenton al frenezulo?” — reagis en la februara LOdE nederlanda leganto Frans Cobben al mia artikolo Afero juda kaj satana (ne mi donis al la materialo titolon, kaj mi opinias la titolon maltrafa, ja legantoj povas pensi, ke mi tiel titolis ĝin).

Bedaŭrinde, frenezuloj estas multaj eĉ inter niaj parlamentanoj — oni bone konas kontraŭjudajn eldirojn de generalo Makaŝov kaj la moskvan marŝon de la misfama RNE. Ĉu ni ne donu atenton ankaŭ al tio? Eŭropanoj iam ne donis atenton al Hitlero, ĝis kiam tiu demokratie prenis la potencon en Germanio, kaj nun eŭropanoj deziras resti neŭtralaj en la neŭtrala UEA, kaj ili neŭtrale rilatas al usonaj kaj britaj aviaj atakoj, al la invado de NATO en Jugoslavio...

Mi ĉiam skribas al miaj leteramikoj, ke ili abonu La Ondon.

Sergej Paĥomov (Kirov, Ruslando)

LETERKESTO
Alloga kaj prizorgita

Mi estas nova abonanto de LOdE kaj pro tio ankoraŭ ne povas eldiri fundan opinion pri via revuo. Ĝi tamen aspektas alloga kaj prizorgita. Pro cirkonstancoj mi ne havas kontaktojn (krom per skribaĵoj) kun E-grupoj aŭ individuoj, kaj tial plejparto de novaĵoj pri la loka agado malmulte interesas min. Aliaj legaĵoj min ja interesas, kaj mi atendas sekvantajn numerojn por formi la opinion.

Ludoviko De Doncker (Belgio)

Mi devas malaboni

Dankon pro la suplemento al LOdE — broŝuro pri Nikolai Lozgaĉev. Li pravas: la nuna tempo ne estas por muzoj, kaj mi aldonas: ankaŭ ne por Esperanto!

En Rybinsk estis du E-rondetoj, sed nun mi povas trovi neniun esperantiston. En nia urbo inter la laborkapablaj personoj estas 11% da senlaboruloj, kaj la averaĝa monata enspezo por unu familiano estas nur 240 rubloj.

Mi ne estas escepto, tial kun grandega bedaŭro mi devas malaboni La Ondon. Por ni, sovetia inteligencio, Esperanto estis rimedo por interkonatiĝo kun la tuta mondo, kun homoj el ĉiuj landoj. Sed nun ni eĉ ne plu korespondas. Kiel eblas resti indiferenta kaj fieraĉi pri la neŭtraleco de la revuo?

Tamara Durnickaja (Rybinsk, Ruslando)

Doni parolon al diversaj vidpunktoj

Multajn dankojn pri via sendo de la numero 11/1998 de via revuo La Ondo de Esperanto. Vi certe vidis, ke jam antaŭ tiu sendo mi reabonis por la jaro 1999. Jes, mi foje ricevis Ruslandan Esperantiston kaj malabonis, ĉar tro da revuoj stakiĝis en mia hejmo, sed jam de kelka tempo mi intencis ricevi LOdE, kiu fariĝis vere altkvalita revuo, kapabla doni parolon al diversaj vidpunktoj de nia Esperantio. Gratulon!

Nicole Margot (Svislando)

Atentindaj kaj legindaj materialoj

Dum kelkaj jaroj mi abonis la ĵurnalon Ruslanda Esperantisto, kaj unuafoje mi konatiĝis kun La Ondo de Esperanto (1998:11). En la revuo trovis lokon materialoj atentindaj kaj legindaj, almenaŭ por mi, ekzemple: Sensacio: post 16 jaroj Kohl de Sikosek, Maksimoj de sinjorino de Sablé kaj anagramoj.

Bedaŭrinde, pro la manko de mono mi jam du jarojn povas aboni neniun revuon en Esperanto, nek mendi librojn. Mi tamen ne senesperiĝas kaj perfektigas mian lingvokonon korespondante kun italino.

Ivan Vereŝĉagin (Belozersk, Ruslando)

LOdE: Fenestro en la Esperanto-mondon

Mi dankas mian unusolan ŝatatan gazeton La Ondo kie mi povas ĉerpi informojn pri Esperantujo... Mi ne scias, kion mi farus sen tiu fenestro en la Esperanto-mondon.

Svetlana Hasjuk (Surgut, Ruslando)

Heroa eldonlaboro

Via laboro eldoni la gazeton estas heroa, bonvolu daŭrigi! Viaj produktoj estas altkvalitaj, legeblaj kaj gravaj.

Kjell Randehed (Svedio)

SLAVONAJ SKRIBOJ (4a parto)

Eseo de Sergio Pokrovskij, daŭrigo. La 1an, 2an kaj 3an partojn legu en la pli fruaj kajeroj de La Ondo

Pri Slavono

Laŭ PIV, Slavono estas “religia lingvo, devenanta el la malnova bulgara, kaj uzata de la rusortodoksaj eklezioj”.

Tio estas proksimume tiom (mal)ĝusta kiel diri ke “Latino estas religia lingvo, devenanta el Latio, kaj uzata de la romkatolikaj eklezioj” (hm, la PIV-a difino efektive estas proksimume tia!).

Dum almenaŭ sep jarcentoj Slavono estis la literatura lingvo de la ortodoksiaj slavoj kaj rumanoj. Pro la reganta moro de la epoko ĝi estis precipe uzata por la tekstoj religiaj; sed ankaŭ por verkoj historiaj, beletraj, enciklopediaj. Ĉiuj tradukoj estis farataj en Slavonon. Ĝi rolis ankaŭ kiel lingvo diplomatia.

Ekzemple dum kelka tempo post la falo de Konstantinopolo, kiam pri la alilandaj aferoj en la turka registaro responsis bulgaroj, la traktaĵoj inter Venecio kaj Istambulo estis skribataj en Slavono.

Estas vera ke Slavono havas multajn trajtojn de la malnovaj bulgara-makedonaj dialektoj. Ekzemple la etimologia [dj] sekvas en Slavono ĝuste ilian modelon, kiel videblas el la vorto meĵdu (inter) parenca al la Esperanta mezo (greke mésoc) kaj medio (Latine medius):

Serbe dj — ĝ (meĝu).

Malnovruse dj — ĵ (meĵ).

Pole dj — dz (mędzy).

Ĉeĥe dj — z (mezi).

Slavone, bulgare, ruse dj — ĵd (meĵdu).

Ankaŭ la verbotempa sistemo de Slavono proksimas tiun de la klasikaj kaj sudslavaj lingvoj (kun aoristo, perfekto kaj imperfekto). En la lingvoj de la Orientaj kaj Okcidentaj slavoj restis nur unu paseo, nuancita per aspektoj.

Tamen serboj kaj bulgaroj opinias ke Slavono estas ege “rusigita”. La rusaj skribistoj ankoraŭ sentis diferencojn perditajn de la bulgara (ekz-e inter kaj la strukturo de la novrusa estas pli influita de Slavono ol ekzemple la moderna bulgara aŭ ia ajn alia lingvo slava.

La lasta trajto estas frapa kontraŭekzemplo por la Stalina tezo pri nevariema “baza leksiko”:

En la leksiko ĉefas la baza leksiko kun la radikaj vortoj kiel la kerno. Ĝi estas malpli vasta ol la leksiko kaj vivas tre longe, dum jarcentoj, kaj prezentas per si la fundamenton por derivado de novas vortoj. (Stalin I. Marksismo kaj lingvoscienco. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. — P.20).

Ĉar en la rusa slavoniĝis prepozicioj (kiel la supre menciita meĵdu), personaj pronomoj (tebe, t.e. “al ci”, anstataŭis la orientslavan tobe), sufiksoj (Slavona visjaŝĉij, pendanta anstataŭ prarusa visjaĉij, kiu lasta ricevis la sencon penda) ktp.

Do, Slavono estis lingvo internacia kaj tamen sufiĉe proksima al ĉiuj tiamaj lingvoj slavaj. La skribaĵoj trovitaj en Novgorodo la Granda pruvas ke skribi povis urbanoj el ĉiaj sociaj tavoloj. Kaj efektan kontraston prezentas franca dokumento (1063) kun subskribo de Anna Jaroslavidino (t.e. Anna reĝino), kiun ĉirkaŭas krucaĵoj de senkleraj francaj nobeloj.

Restas tamen la demando, kial tiu ĝenerala klero ne alportis siajn fruktojn, kompareblajn (ekzemple) al tiuj de la araba kulturo. Ĉu pro la mongola invado? Ĉu pro troa kristanigo?

Hermann Hesse

Hermann Hesse (1877-1962) estas mondfama verkisto (li ricevis en 1946 la Nobelpremion por literaturo) kaj ne bezonas apartan enkondukon. Liaj verkoj fontas en la romantiko (ekzemple, ideoj pri libera vagado), poste li aldonis inspiron de la psikoanalizo kaj el la hinda mitologio.

Tri tilioj aperis en la Fabulema Libro (1923), en kiu li rerakontas diversajn fabelojn kaj legendojn.

TRI TILIOJ

Antaŭ pli ol cent jaroj staris sur la verda tombejo de la hospitalo de la Sankta Spirito tri malnovaj tilioj, kiuj estis tiom grandaj, ke ili, kvazaŭ enorma tegmento, kovris la tutan tombejon per siaj interplekte kreskintaj branĉegoj kaj branĉetoj de la gigantaj kronoj. Pri la origino de tiuj belaj tilioj, okazinta antaŭ pluraj jarcentoj, oni rakontas la suban historion.

Iam loĝis en Berlino tri fratoj, kiuj havis inter si tian intiman amikecon kaj fidon, kia malofte estis videbla. Foje okazis, ke la plej juna el ili iun vesperon eliris sole kaj nenion diris pri tio al siaj fratoj, ĉar li volis en malproksima strateto renkonti knabinon por promeni kun ŝi. Antaŭ ol li atingis la lokon li aŭdis en angulo inter du domoj, kie estis mallume kaj solece, mallaŭtan plendon kaj stertoron, al kiu li tuj iris, ĉar li pensis, ke tie kuŝis besto aŭ infano, al kiu okazis misfortuno kaj kiu atendis helpon. Kiam li eniris la mallumon de la kaŝa loko, li vidis je sia hororo homon, kuŝantan en sia propra sango. Li kliniĝis super li kaj demandis kompate, kio estis okazinta, sed li ricevis neniun respondon, ĉar la vundito havis tranĉilan lezon en la koro kaj forpasis post kelkaj momentoj en la brakoj de sia helpanto.

La junulo ne sciis, kion fari kaj, ĉar la murdito ne plu donis vivosignon, li revenis perplekse kaj senkonsile per hezitemaj paŝoj al la strateto. Sed tie li renkontis du civitangardistojn kaj, dum li ankoraŭ pripensis ĉu voki ilian helpon aŭ foriri sen veki atenton, la gardistoj vidis lian teruritecon, alpaŝis, tuj ekvidis sangon sur liaj ŝuoj kaj manikoj kaj perforte arestis lin, ne atentante, kion li nun plore ekrakontis. Ili trovis la jam malvarmiĝantan mortinton apude, kaj ili senprokraste kondukis la supozatan murdinton al la karcero, kie li estis katenita kaj severe gvatita.

La sekvan matenon la juĝisto pridemandis lin. La kadavro estis alportita kaj nun dum taglumo la junulo rekonis lin kiel forĝistan submajstron, kiu antaŭ iom da tempo estis lia kamarado, kvankam antaŭe li diris, ke li ne konis la murditon kaj sciis tute nenion pri li. Tio tre plifortigis la supozon, ke li pikmortigis lin kaj tiutage troviĝis atestantoj, kiuj konis la mortinton kaj krome ili rakontis, ke la junulo havis iam amikecon kun la forĝisto, sed disiĝis de tiu kaŭze de kverelo pro knabino. Estis nur malmulte da vero en tio, sed tamen eta kerno, kion la senkulpulo sentime agnoskis, konfirmante sian senkulpecon, petante ne favoron, sed justecon.

La juĝisto ne dubis pri lia kulpo kaj li kredis trovi baldaŭ sufiĉe da pruvoj por juĝi lin kaj transdoni lin al la ekzekutisto. Ju pli la kaptito malkonfesis kaj asertis, ke li ne sciis ion pri tio ĉi, des pli oni rigardis lin kulpa.

Dume la mezaĝa frato — la plej aĝa estis pro komerco transkampe — vane atendis la plej junan, kaj li iris por serĉi lin. Kiam li aŭdis, ke lia frato estis enkarcerigita kaj akuzita pro batmortigo, kiun li obstine malkonfesis, li iris senprokraste al la juĝisto.

— Sinjoro juĝisto, — li diris, — vi enkarcerigis senkulpulon, liberigu lin, mi estas la murdinto kaj mi ne volas, ke senkulpulo suferu pro mi. Mi malamikiĝis kun la forĝisto kaj persekutis lin. Kaj hieraŭ vespere mi renkontis lin, kiam li pro sekreta bezono eniris tiun angulon, tiam mi sekvis lin kaj pikis lian koron per tranĉilo.

Mire la juĝisto aŭskultis tiun konfeson, kaj li igis kateni la fraton kaj gardi lin en sekura loko, ĝis kiam la afero klariĝos. Tiel ambaŭ fratoj estis katenitaj en la sama domo, sed la juna frato ne sciis, kion la pli aĝa faris por li kaj li plu insistis pri sia senkulpeco.

Pasis du tagoj, dum kiuj la juĝisto malkovris nenion novan kaj li jam emis kredi la ŝajnan murdinton, kiu kulpigis sin mem. Tiam la plej aĝa frato revenis al Berlino post sia komercado aliloke, trovis neniun en la domo kaj ricevis de la najbaroj sciigon pri la plej juna frato kaj pri tio, ke la dua prezentis sin por tiu ĉe la juĝisto. Tiam li iris jam en la sama nokto, igis veki la juĝiston kaj surgenuiĝis antaŭ li kun jenaj vortoj:

— Nobla sinjoro juĝisto! Vi katenis du senkulpulojn, kiuj suferis pro mia kulpo. La forĝistan submajstron murdis nek mia plej juna, nek la alia frato, sed estas mi, kiu faris tiun murdon. Mi ne plu longe povas elteni, ke aliaj estas en la karcero pro mi, kaj mi tre petas liberigi tiujn, kiuj estas tute senkulpaj kaj preni min; mi pretas penti per mia propra vivo.

Nun la juĝisto estis treege surprizita kaj sciis neniun alian rimedon ol enprizonigi ankaŭ la trian fraton.

Dum la frua mateno, kiam la gardisto donis trans la pordo al la plej juna frato la prizonistan panon, li diris al li: “Nun mi vere ŝatus scii, kiu el vi estas la malbonfaranto”. Kiom ajn li petis kaj demandis — la gardisto ne volis rakonti pli, sed ŝlosante la pordon li finis per la vortoj, ke liaj fratoj estis venintaj por doni sian vivon pro li. Tiam li laŭte ekploris kaj deziregis impete, ke oni konduku lin al la juĝisto kaj kiam li en katenoj staris antaŭ la juĝisto, li ploris denove kaj diris:

— Ho, sinjoro, pardonu, ke mi tiom longe atendigis vin, sed mi pensis, ke neniu vidis mian agon, sekve neniu kapablus pruvi mian kulpon. Sed nun mi vidas, ke ĉio devas iri laŭ la justeco, mi ne plu povas kontraŭstari kaj mi volas konfesi, ke ja estas mi, kiu murdis la forĝiston kaj estas mi, kiu devas penti pro tio per sia mizera vivo.”

Tiam la juĝisto larĝe malfermis siajn okulojn — li kredis, ke li sonĝas, lia miro estis nepriskribebla kaj pro tiu stranga afero lia koro teruriĝis. Li igis denove enŝlosi la kaptiton kiel ties fratojn, kaj li longe kaj profunde pensis, ĉar li vidis certe, ke nur unu el la fratoj povis esti murdinto, kaj ke la du aliaj pro nobleco kaj fratamo prezentis sin al la ekzekutisto.

Lia pensado ne venis al konkludo, kaj li komprenis, ke per ordinaraj hompensoj ne eblis trovi celon. Pro tio li lasis sekvatage la kaptitojn en bona prizorgo kaj iris al la princo, al kiu li raportis detale tiun strangan okazintaĵon.

La princo aŭskultis treege mirante kaj diris je la fino:

— Tio estas mirinda kaj malofta afero. En mia koro mi kredas, ke mortigis neniu el ili, ankaŭ ne tiu, kiun viaj gardistoj arestis, kaj ke ĉio vere okazis tiel, kiel li diris en la komenco. Sed ĉar temas pri krimo kontraŭ sano kaj vivo, ni ne povas simple liberigi ilin. Tial mi alvokas Dion mem kiel juĝiston pri tiuj tri fratoj kaj submetas ilin al Lia juĝo.

Tiel oni faris. Estis printempa tempo, kaj dum hela varma tago oni kondukis la tri fratojn al verda loko, kaj ĉiu el ili ricevis junan fortan tilion por planti ĝin. Sed ili devis meti en la teron ne la radikojn, sed la junajn verdajn kronojn, tiel ke la radikoj staru alĉiele — kaj tiun, kies arbeto unue velkos kaj sekiĝos oni konsideros murdinto kaj ekzekutos lin.

Tiel faris la fratoj, ĉiu enfosis diligente la branĉojn de sia arbo en la teron. Sed post nur mallonga tempo, ĉiuj arboj ekverdiĝis kaj ekkreskis novaj kronoj por signali, ke ĉiuj fratoj estis senkulpaj, kaj la tilioj plukreskis kaj fariĝis grandaj kaj staris dum multaj jarcentoj sur la tombejo de la hospitalo de la Sankta Spirito en Berlino.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

Wolfgang Hildesheimer

Wolfgang Hildesheimer (1916-1991) fuĝis kun siaj gepatroj el Germanio kaj lernis en Palestino la metion de lignaĵisto. Kun la brita armeo li revenis al Germanio. Li interpretis dum la proceso pri la militkrimoj en Nürnberg. Poste li vivis kiel pentristo kaj verkisto, en Germanio kaj Svislando.

Hildesheimer verkis prozon kaj dramojn. Ofte li reuzis unu temon en pluraj kuntekstoj. Li famiĝis unue pro “absurdaj teatraĵoj” en la maniero de Beckett kaj Ionesco. Per satiro kaj groteska fantazio li senmaskigas lingvajn kliŝojn, ekzemple en Senamaj Legendoj, kie aperis la ĉi tie prezentita teksto. Li ironias pri la enhavo de klasika edukado, ekzemple per realismaj biografioj de fikciaj personoj.

En 1984 li anoncis sian adiaŭon de literatura verkado, ĉar ne plu eblis elpensi novajn konstelaciojn. Anstataŭe li pentris “foje konkrete, foje senkonkrete kaj foje tiel senkonkrete, ke nenio videblas, kio elvekas en mi senton de profunda kontenteco” (citaĵo el: Komunikoj al Maks pri la stato de la aferoj).

IOM GRANDA AĈETO

Iun vesperon mi sidis en la vilaĝa drinkejo antaŭ (pli precize, malantaŭ) glaso da biero, kiam viro kun normala aspekto sidiĝis apud min kaj demandis min per dampite konfidenca voĉo: ĉu mi deziras aĉeti lokomotivon. Estas ja facile vendi al mi ĉion ajn, ĉar por mi estas malfacile diri “ne”, sed por tiel granda aĉeto evidente necesis iom da prudento. Spite al mia malampleksa scio pri lokomotivoj, mi demandis pri la tipo, konstrujaro kaj piŝtovasteco por doni al la viro la impreson, ke li intertraktas kun spertulo, kiu ne pretas aĉeti “la katon en la sako”. Mi ne scias, ĉu mi sukcesis transdoni al li tiun impreson, tamen li donis libervole ĉiujn informojn, montris al mi vidojn de la objekto de antaŭe, malantaŭe kaj de la flankoj. Ĝi aspektis bone, tiu lokomotivo, kaj mi mendis ĝin, kiam ni interkonsentis pri la prezo. Ĝi ja estis uzita kaj spite al tio, ke lokomotivoj eluziĝas tre malrapide, mi ne pretis pagi la plenan katalogprezon.

Jam en la sama nokto oni alportis ĝin. Eble tiu tuja liverado, devintus komprenigi min, ke io en la transakcio estis nehonesta, sed pro mia nesuspektemo, tio ne venis en mian kapon. Kompreneble mi ne povis havi ĝin en la domo — la pordoj ne permesus tion, kaj cetere la domo verŝajne estus frakasinta pro ĝia pezo — tial ĝi devis esti en la garaĝo, ajnakaze la plej oportuna ejo por transportiloj. Kompreneble la longo konformis nur duone, kompense la alto sufiĉis, ĉar en tiu garaĝo mi iam lokigis mian aerostaton, sed tiu eksplodis.

Nelonge post la aĉeto mia kuzo vizitis min. Li estas homo, kiu malŝatas ĉiujn spekulaciojn kaj sentesprimojn, kaj kiu akceptas nur nudajn faktojn. Nenio surprizas lin, ĉion li jam scias antaŭ ol vi rakontas, eĉ pli ekzakte, ĉion li kapablas klarigi. Mallonge: netolerebla viro. Ni salutis unu la alian kaj por plenigi la sekvintan embarasan paŭzon mi komencis:

— Tiuj delikataj aŭtunaj odoroj...

— Velkanta terpomherbo, — li reis kaj esence li ja pravis.

Momente mi rezignis, verŝis iom da konjako, kiun li alportis. Ĝi gustis je sapo kaj mi esprimis tiun impreson. Li respondis, ke tiu konjako, kiel videblas sur la etikedo, estis gajninta konsiderindajn premiojn dum la mondekspozicio en Lieĝo kaj Barcelono, en Sankta Luizo eĉ la oran medalon, sekve ĝi estis bona.

Kiam ni estis trinkintaj pli da konjako, li decidis tranokti ĉe mi kaj li eliris por parki sian veturilon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj diris per mallaŭta, iom tremanta voĉo, ke en mia garaĝo troviĝis granda rapidtrajna lokomotivo. “Mi scias”, — mi diris trankvile kaj gustumetis konjakon. — “Mi aĉetis ĝin antaŭ nelonge”. Responde al la demando, ĉu mi ofte uzas ĝin, mi respondis negative: ne ofte, nur antaŭ nelonge mi veturigis najbaran kamparaninon, kiu atendis feliĉan patriniĝon. Jam en la sama nokto ŝi enmondigis dunaskitojn, sed tio apenaŭ rilatis al la nokta lokomotivveturado. Cetere, ĉio estis elpensita, sed dum tiaj okazoj mi ne povas rezisti al la tento ornami la realon. Mi ne scias, ĉu li kredis min, silente li registris ĉion kaj evidente li ne plu fartis bone. Li fariĝis malbabilema, trinkis plian glaseton da konjako kaj adiaŭis.

Mi neniam plu revidis lin.

Kiam post nelonge ĵurnaloj informis, ke la francaj ŝtataj fervojoj perdis lokomotivon (ĝi malaperis de la tersurfaco aŭ pli precize de la ranĝstacio), mi komprenis, ke mi fariĝis viktimo de neetika transakcio. Tial mi montris rezervemon por la vendisto, kiam mi revidis lin en la vilaĝa drinkejo. Tiam li volis vendi al mi takelon, sed mi ne plu pretis komerci kun li — kaj cetere: por kio mi bezonas takelon?

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

KOMPRENI ĈI-LANDON? NENIAM!
Impresoj de Bard Hekland pri Ruslando

Bard Hekland, 23-jara norvega studento, ekde septembro 1998 loĝas en Petrozavodsk — la ĉefurbo de Karelio — ruslanda respubliko, proksime al la okcidenta landlimo.

“Kial vi venis al Ruslando?” — estas la plej ofta demando, kiun oni starigas al mi. Eĉ miaj norvegaj konatoj malfacile komprenas la emon iri al lando tiom mizera. La respondo jenas: mia norvega kunulino Kristine akceptis postenon de instruistino pri la norvega ĉe la ĉi-tiea universitato, kaj mi kuniris, parte por sperti ion novan, parte por lerni la rusan lingvon kaj utiligi tiujn sciojn poste en mia universitata studado. Espereble tiuj scioj ankaŭ helpos akiri laboron, almenaŭ se la ĉi-landa evoluo iom pozitiviĝos.

Mi ne venis sen antaŭscioj, ĉar antaŭ du jaroj mi vizitis Peterburgon, poste iris al Minsko kaj la baltaj ŝtatoj. Mi sciis, kio atendis, kaj ne estis timigita. Sed la fruaŭtunaj eventoj povus ĉiun nervozigi, kaj sidante en buso de la norvega Kirkenes al Murmansko mi miris: ĉu frenezas translokiĝi al Ruslando.

Tamen ĝenerale ne tre malfacilas vivi en Ruslando, se vi havas monon (kion la plejmulto ne havas) kaj ne provas memstare enspezi ion (tiam lavango da reguloj, leĝoj kaj korupto vin malhelpas). Mi iras per trolebuso, aĉetas miajn manĝojn kaj ĉeestas miajn lecionojn. Ankaŭ ĉi tie la vivo fariĝas rutino. Tamen pluraj malgravaĵoj daŭre surprizas. Ekzemple la necesejoj. En busstacio, lernejo aŭ plej luksa restoracio la necesejoj aĉas, ne funkcias, eventualaj pordoj ne fermeblas kaj tutcerte mankas papero.

Strangas ankaŭ la vendejoj. Mi povas kompreni, ke dum la socialisma tempo oni kreis kiom eble plej malefikan vendsistemon, sed kial eĉ novaj tuttagnoktaj vendejoj aplikas la samon nun? Unue stari vice por vidi kion vi volas aĉeti, poste memori nomojn, kvantojn kaj prezojn de ĉiuj aĉetaĵoj, poste pagi en pag-giĉeto (memorante la ĝusta(j)n sekcio(j)n) kaj enviciĝi por kolekti viajn varojn. Tutcerte la deĵorantinoj per poŝkalkuliloj kontrolas la sumon kaj trovas ke vi miskalkulis kelkajn kopekojn, do estas tempo denove enviciĝi! Post nelonge mi rezignis kaj ekfrekventis la malmultajn memplukvendejojn.

“Ĉio” troviĝas en la vendejoj. Estas manĝaĵoj, mankas pageblo. Sed iuj havas monon kaj ilin vi renkontas aĉetante. La senmonulojn vi ne renkontas, kaj malfacilas diri, kiom da ili estas. De kie la mono venas, mi apenaŭ komprenas, ja ĉiuj konatoj tro malfrue kaj nur parte ricevas siajn salajrojn. Mirigas la ŝajna ordo kaj normaleco supraĵa. Sed kio estas sub tiu supraĵo multaj ĉiutage spertas.

Al la ŝajna normaleco kontribuas la rusaj modoj kaj moroj. Oni ne montru sian eventualan mizeron. La inoj ege beligas sin, vestiĝas per mallongaj jupoj kaj duonbotoj. Ŝajnas ke ili kontinue survojas al iu balo, kaj ne povas preteriri spegulon sen ĝustigi la hararon aŭ ŝmiraĵon. Brilaĵoj abundas, tamen la koloroj ĉiam enhavas iun grizon, neniam fortaj, helaj koloroj vidiĝas. Miaimprese, ankaŭ la celo de ina vestiĝo iom malsimilas al la okcidento. Simpligite, tie ili signalas sian personecon, ĉi tie la virinecon. Kiel la belaj, junaj sveltulinoj poste fariĝas elefantecaj avinjoj estas daŭre nesolvita demando.

En la labormerkato ŝajnas esti bonaj eblecoj por virinoj, kvankam ĉefe viroj okupas la altajn postenojn. Sed vizitante hejmojn mi vidis, ke ĉiam la patrino servas kaj kuiras, neniam la hejma mastro. Kompense, vera rusa junulo malsatas tri tagojn por aĉeti rozojn al sia fianĉino...

La renkonto kun la universitata vivo konfuzis min. Dum la tuta somero ŝajne neniu planis ion ajn. Rezulte la unuajn semajnojn de septembro ĉio estis ĥaosa, kaj nur iom post iom la lektoroj trovis siajn grupojn, faris horarojn kaj ekinstruis. Laŭdire estas sama problemo ĉiujare!

La ruslanda universitato multe diferenciĝas de tiuj, kiujn mi konas. La studentoj estas junaj kaj havas malmultajn elekteblecojn survoje en la studado. Elektinte la ĉeffakon, vi devige studas multajn kromfakojn, kiuj vin eble tute ne interesas. Ekzemple, la studantoj de la finna devas studi la danan, kiun ili ĝenerale neglektas. En naturaj sciencoj, kaj parte en la lingvaj fakoj estas alta nivelo malgraŭ iom malmoderna pedagogio, la socisciencajn fakojn negative influis la unudirektiĝo dum la komunismaj jaroj.

Kontraste al Norvegio, nur la plej lertaj rajtas studi en la universitato, kaj oni ĝenerale elektas pli “utilajn” fakojn ol hejme. Kvankam ankaŭ multaj junaj norvegoj timetas la estontecon, profunde en ilia spino kuŝas la konvinko, ke “la ŝtato zorgos pri mi”. Vi povas malsukcesi, sed iel vi travivos. Tiun certecon ne sentas junaj rusoj. Ili mem devas certigi sian futuron.

En la nuna Ruslando ekzistas pluraj kulturoj. Laŭ la malnova, proceduro-orientita, oni klopodas fari kiom eble plej malmulte kaj malhelpi ĉiujn iniciatojn per severaj reguloj flank’-al flanke kun la nova, laŭ kiu oni tuttempe laboras kaj zorgas pri si mem kaj pri la siaj en la “stabile” malfaciliĝanta socio.

Kadre de la laborposteno de Kristine ni ricevis apartamenton pagatan de la universitato. Ĉar mankis mono, ni mem devis komence pagi, sed tamen la kondiĉoj estas luksaj kompare al tiuj de aliaj dungitoj. Estas bonkvalita apartamento, sed mirigas detaloj. Kial oni tiel fuŝe konstruas? La domo havas nur kelkajn jarojn, sed ĝi aspektas 20-jara laŭ norvegaj mezuroj. En la kuirejo oni ŝtopis abismon inter la du partoj de la plankkovraĵo per gazetpapero! Kaj ĉiuj detaloj estas malzorge faritaj! Bonŝance ni havas kaj varmon en la radiatoroj, kaj varman akvon en la duŝo kaj kuirejo (kvankam varias la premo). Mankas la hejma kusenego (kial tiaj ne ekzistas ekster Nordio?), sed la sofo plene taŭgas kiel lito. Surmure pendas unukanala radio, kiu donas malagrablan senton de unudirektiĝo: “Vi ne aŭskultu aliajn informilojn, ni donos la veron”. Du pordoj kun tri seruroj ŝirmas nin de la koridoro. Eĉ estas eksterpordo, kiun oni ŝlosas, tiel ke tute ne eblas kontakti nin hejme!

La ruslandanoj tute frenezas rilate al hejma sekureco. Tiom da pordoj kaj seruroj! Al norvega “interŝanĝlernantino” plendis ŝia rusa “familio”, ĉar ŝi unufoje ŝlosis nur du serurojn. Eble tiun sekurecmanion (ĉar estas manio, ne klarigebla per la vera ŝtelrompfrekvenco) kaŭzas la ĝenerala socia nesekureco. Hejma sekurigo estas natura psika reago en la necertaj cirkonstancoj.

Neniu popolo de mi renkontita same multe kiel la rusoj interesiĝas pri sia propra identeco. “Kia estas la rusa animo”, ŝajnas esti eterna demando. Multaj havas la impreson, ke ĉiuj popoloj havas iun trajton, kiu disigas ilin de ĉiuj aliaj. Mi tute ne kuraĝas priskribi la rusan animon aŭ konstati: ĉu ĝi vere ekzistas. Ĝin mi ne sufiĉe esploris. Kial la rusojn tiom interesas tiu temo? Ĉu pro tio ke oni ne havas ĝojigan historion, nek malnovan nek lastatempan, kaj serĉas ion alian, kunigan? Aŭ ĉu la lando tiom grandas, ke oni devas serĉi kunigajn animtrajtojn por senti sin kiel tuton?

Ke la rusa kulturo iel superas la okcidentan, estas ofta opinio (same kiel esperantistoj preskaŭ unuanime kondamnas la “uson-anglan fikulturon”). Povas esti, ke jes — oni havas tute alian konscion pri verkistoj, poetoj kaj aliaj klasikuloj, kaj ĉiu laiko povas citi la ĉefajn verkojn. Kaj la baletoj kaj teatroj mondfamas. Sed ĉu tio rajtigas onin malsuprenrigardi al socioj, kiuj multe pli bone zorgas pri siaj loĝantoj kaj sukcesis krei socian sekurecon, kio tute mankas en la altkultura Ruslando? Kaj ĉu oni same aprezas la unuopulon, la valoron, kiun ĉiu homo laŭ la okcidenta pensmaniero havas sendepende de lia stato? Sidante en kafejo mi spektis deĵorantinon, kiu forigis ebriulon (tiu eĉ havis monon por pagi) per forta bato, tiel ke la mizerulo falis surteren kaj nur post longe sukcesis ekstari. La ĉeestantoj apenaŭ reagis. La samon oni neniam vidus en Norvegio, kaj se tio okazus, la ĉeestantoj laŭte protestus, eble eĉ la puŝinto estus denuncata...

Ŝokas min la reakcia sinteno al handikapitoj. Dum la socialisma tempo tiaj “ne ekzistis”, kaj daŭre la kondiĉoj en la institucioj teruras. Buŝtradukante por norvega grupo da flegistinoj, Kristine konstatis, ke oni ankoraŭ ne distingas inter homoj mense kaj fizike handikapitaj, do multaj infanoj nur iom korpe difektitaj diagnoziĝas kiel “idiotoj”. La infanoj dudekjaraj estis, pro manko de stimulado, kiel iom grandaj beboj. Libervolaj helpantoj diris, ke ili neniam imagis ke ekzistas tiaj neglektataj instituciaĉoj, antaŭ ili mem tion spertis.

Krom pluraj vojaĝoj al Murmansko, mi vizitis Peterburgon kaj Moskvon. Peterburgon mi trovas eŭropeca, ne ruslanda, kun palacoj, kanaloj kaj katedraloj. Ankaŭ novan influon de la okcidento oni rimarkas, la centron parte konkeris internaciaj kompanioj, sed eĉ pli forte ol en Petrozavodsk rimarkiĝis la premo de la malfacila tempo. La urbo estas nepre spertinda, unu el la plej imponaj, kiujn mi vizitis, sed mi preferas loĝi pli trankvile. En la urbegoj, ĉiuj (neriĉuloj) loĝas en antaŭurboj kaj ĉiutage iras longan distancon buse aŭ metroe. Ĉi tie temas pri mallonga busado aŭ agrabla promenado.

Moskvo estas urbego, tamen ĝi ne donas tian impreson. Unu tagon mi pasigis tie kiel tipa turisto, vidis interalie la Ruĝan Placon kaj la Leninan kadavron. La konata centra vendejaro GUM ravis per sia bela arkitekturo kaj la metroo ankaŭ ĉi-foje imponis min. Se la vivo surtera funkcius same glate kiel la subtera, ne estus problemoj! La freŝaj rozoj sur la memortabulo de Stalin kaj la vico al la lenina maŭzoleo pensigis min pri la rilato de ruslandanoj al sia estinteco. Ĉu la nunaj malfacilaĵoj sufiĉas por heroigi unu el la plej grandaj amasbuĉistoj de la historio? Mi rimarkis sinten-ŝanĝon de septembro al decembro, nun multaj vidas neniun esperon kaj memoras pasintajn tagojn, kiam oni almenaŭ havis manĝaĵojn kaj senpagan edukadon. Paliĝas la teruraĵoj, pli bone memoriĝas la pozitivaj flankoj de tio kio ekzistis. Malmultaj volas reveni, sed kiel trovi esperon en la nuna situacio?

Kio interesas la rusojn? Mi nemulte spektas televidon, sed konstatas, ke popularas distraĵoj (ofte parolprogramoj kun granda publiko, kie virino maldecete parolas pri viroj) kaj ludprogramoj. Troviĝas kelkaj ŝajne bonaj novaĵprogramoj Vremja kaj Novosti, sed ili koncentriĝas pri enlandaj aferoj kaj malpli raportas pri eksterlando.

Ni havas diversajn kablajn kanalojn, sed mi konstatas ke CNN tute ne taŭgas por esti informita. Oni devus spekti ĝin la tutan tagon por kompreni same multe kiel dum unuhora spektado de norvega novaĵelsendo, kaj plejparton de la aŭtuno ili plenigis per la parodia Klintona umado. Malgraŭ interreto (kie eblas, tre malrapide, legi norvegajn novaĵojn) mi tute ne scias kio okazas en la mondo. Petrozavodsk fariĝas mia mondo. Sed tiel ŝajnas ankaŭ por multaj junaj rusoj, kun kiuj mi renkontiĝis. La mondo, ja eĉ Ruslando fariĝas tiom granda, tiom malfacile alirebla, ke oni koncentriĝas pri la proksimaj ĝojoj kaj defioj.

En Norvegio oni diskutas la veteron. Tie ĉi la ĉef-temo estas la monkurzo. Mankas aŭ rubloj, aŭ dolaroj aŭ ambaŭ. La kurzo saltas supren kaj malsupren, kaj la nigrŝanĝantoj havas facilan tempon. Flegme ili foliumas monbiletojn, kaŝe, kun nigraj kepoj, nigraj ledjakoj, hararo mallonge tondita kaj ofte sunokulvitroj eĉ en la vintro! Kial ili ĉiuj samas? Estas iu aparta raso tiuj nigrjakuloj!

Mi ne vidas multajn almozulojn. Estas kelkaj, kompreneble, pli multaj ol fruaŭtune, kvankam nun pro la frosto ne eblas peti ekstere. Mi ofte donas, sentas tion devo. Ili ĉiam memorigas min pri malsimileco: se la ĉi-tiea vivo tro malfaciliĝos, mi facile eskapos. Tio pikas la konsciencon, sed mi provas konvinki min, ke ne estas malpli morale uzi miajn modestajn monrimedojn ĉi tie ol en Norvegio, eble eĉ inverse.

Estas minus 30 gradoj ekstere. Hieraŭ mi vidis stratajn glaciaĵvendistojn. Dum apenaŭ eblas forigi la gantojn sen ekhavi frostdifektitajn fingrojn, ili restas surstrate. Kaj homoj aĉetas glaciaĵojn. Kompreni ĉi-landon? Neniam!

“ONI NENIAM TEDIĜAS PRI LA ERIKEJO”1

Conan Doyle, Arthur. La ĉashundo de la Baskerviloj / Trad. el la angla, antaŭpar. William Auld. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. — 176 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Vol. 6).

Sherlock Holmes2 estas la plej konata kreitaĵo de Arthur Conan Doyle. Fakte ĉiuj aliaj verkoj de Doyle falis en la puton de forgeso, nur Holmes postvivas. Sekve oni scias ĝenerale malmulte pri la ceteraj verkoj de Doyle, romanoj, poemoj (mia leksikono informas iom malice “inter ili estas kelkaj bonaj”), historiaj verkoj kaj studoj pri spiritismo. Sherlock Holmes superombras ĉion. Pro la sukceso de Holmes, Doyle fakte eĉ provis “murdi” lin, sed la apetito de la publiko estis nesatigebla — la legantoj postulis pli da aventuroj. Sherlock Holmes ĉiam denove resurektis.

Sherlock Holmes estis iom danda karaktero, spertulo en abunde da fakoj, droguzanto (nuntempe absolute ne politike korekta), fervora traktanto de la violono, kaj amiko de Doktoro Watson. Kune kun la iom pli ordinara doktoro li solvas misterojn kaj enigmojn. Doktoro Watson rakontas la travivaĵojn al la publiko.

Doyle estis unu el la inspirantoj de la moderna detektivromano. La konvencioj, la nemalhaveblaj ingrediencoj de tiu ĝenro estis siatempe ankoraŭ ne tiom rigidaj kiel hodiaŭ. Oni povas ekzemple legi “La ĉashundo de Baskerviloj” ne nur kiel unu el la plej fruaj detektivromanoj, sed ankaŭ kiel nepon de gotika romano pri fantomoj: finfine ĉiu supernatura fenomeno havas tute racian klarigon.

En tiu romano temas pri fantoma ĉashundo, kiu hantas dumnokte la anojn de la familio Baskerville tra la erikejo. Kompreneble Sherlock Holmes ne povas akcepti, ke tia supernatura besto ekzistas. Sekve li eltrovas, kunmetante ĉiujn fakterojn, la misteron de tiu fenomeno. Holmes fidas precipe sian racion, ja tiel rapide iras la ĉeno de liaj pensoj, ke la fidela amiko Doktoro Watson ĉiam denove miras pri la kvazaŭ miraklaj rezultoj. Doktoro Watson reprezentas la legantojn, kiuj eble ne ĉiam atingas la nivelon de brileco de Sherlock Holmes. La tasko de la brava doktoro estas: agi kiel katalizilo por Sherlock Holmes kaj adori la intelekton de sia brila amiko.

La intrigon vi eble trovas iom banala. Se vi ne ŝatas krimromanojn, tiam legu tiun romanon pro la beleco de la lingvaĵo3. La traduko estas elstare bona (mi legis kelkajn fragmentojn de la romano ankaŭ en la angla). Iu hazarda frazo donas pli klaran bildon ol mia laŭdo:

“Mirinda loko estas la erikejo, — li diris ĉirkaŭrigardante al la ondanta montetaro, longaj verdaj huloj kun krestoj el zigzaga granito suprenŝaŭmantaj je fantaziaj sputoj.”

Notoj

1. La ĉashundo de la Baskerviloj. P. 73

2. Auld esperantigis prudente ĉiujn nomojn. Mi respektas tiun decidon, sed tamen mi ne sekvas ĝin en tiu priparolo.

3. Eblan demandosignon mi sendas ĉi tien al piednoto: Mi ne komprenas, kial Auld tradukis noktomanĝi (angle supper) kiel lastmanĝi (P. 142).

Wolfgang Kirschstein

Dum Wolfgang Kirschstein estis verkanta la recenzon por LOdE pri la plej fama el la krim-libroj de Conan Doyle, la ĉefredaktoro de tiu ĉi revuo (dekstre sur la foto) mergiĝis ĉe XIX-jarcenta kameno en la etoson de la muzeo de Ŝerloko Holmso en Bakerstrato de Londono kun Antony Rawlinson. (Foto de Belalumo)

LIBROJ DE WILLIAM AULD JE FAVORA PREZO

Niaj abonantoj povas akiri rekte ĉe la redakcio La ĉashundon de la Baskerviloj kaj aliajn tradukojn de William Auld, kiujn ni eldonis en Jekaterinburg, escepte de Spartako de James Leslie Mitchell.

Arthur Conan Doyle. La ĉashundo de la Baskerviloj 9 IRK

Harry Harrison. La stratoj de Aŝkelono 2 IRK

J.R.R. Tolkien. La Kunularo de l’ Ringo 24 IRK

J.R.R. Tolkien. La du Turegoj 20 IRK

J.R.R. Tolkien. La Reveno de la Reĝo 20 IRK

Elektu la librojn kaj sendu al la redakcia adreso (RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando) la pagon per la internaciaj respond-kuponoj. La sendokosto estas enkalkulita.

La favor-preza oferto validos dum la tuta Jubilea Jaro de la plej konata el la esperantistaj verkistoj, kiu en novembro fariĝos 75-jara.

Bonan legadon!

DENOVE LIRO

Post la sukcesaj internaciaj konkursoj Liro-97 kaj Liro-98, Urala Esperantista Societo (UES) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni ĉi-jare en Liro-99.

Kadre de Liro-99 okazos kvin konkursoj.

1. Originala prozo

2. Originala poezio

3. Traduka prozo el la rusa lingvo: novelo de Anton ĈeĥovĤameleon

4. Traduka poezio el la rusa lingvo (libere elektebla)

5. Primovada karikaturo

La kvanto de la konkursaĵoj kaj ilia amplekso ne estas limigitaj.

Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekz-ojn de la originalo (por la 4a branĉo ankaŭ de la traduko) ĝis la 1a de oktobro 1999 laŭ la adreso RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando. La karikaturoj devas esti senditaj unuekzemplere kaj uzi nur nigran koloron sur blanka papero.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La laŭreatoj de Liro-99 ricevos valorajn libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2001 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 feb. 2000.

Sukcesojn!

UNUAFOJAĴOJ POR JUNA AMIKO

La 25a jaro de Juna Amiko entenis kelkajn atingojn: unuafoje numero aperis kun plenkolora kovrilo, unuafoje kun ĝi dissendiĝis senpaga demonstra kompakt-disko kun Esperanta ludo, unuafoje ĝi atingis aranĝon kun landa asocio liveri la revuon unuope al ĉiu ĝia membro. La pli ol 650 membroj de Brazila E-Ligo ricevis ĝin. Kaj la kvar numeroj de la jaro aperis akurate (ja ne unufoje!).

La nova jaro promesas esti rimarkinda. La unua numero estos duoble dika, kaj prezentos antologion de la plej bonaj eroj el la 25-jara aperado de la revuo, pretigota kune de ĝiaj tri redaktoroj. Regule la numeroj havos plenkolorajn kovrilojn kaj aldonajn paĝojn. BEL renovigis sian aranĝon. Neabonantoj rajtas peti specimenon de la kolor-kovrila prov-numero de Juna Amiko (p.f. 193, HU-1368 Budapest, Hungario).

Por indiki, kiajn interesajn legaĵojn oni povas trovi en la revuo, ni prezentas unu parton el kvar-parta rakonto Birdo-rezista fenestro? Ni sendas ĉi tiun komunikon al 32 gazetoj; ĉiun parton al ok el ili. Do, kiuj abonas aŭ legas plurajn gazetojn, havas ŝancojn trovi kaj kunmeti la tutan rakonton.

Géza Kurucz (redaktoro) Stefan MacGill (administranto)

BIRDO-REZISTA FENESTRO?

Parto 3

Kelkajn jarojn poste, inĝenieroj el Britio, konstruantaj alt-rapidan trajnon, legis pri tiu pafilo. “Hmmm!”, ili pensis; “En Britio estas multaj birdoj. Eble ni pruntu tiun pafilon kaj testu la antaŭajn fenestrojn de nia provtrajno.” NASA konsentis, kaj sendis al ili la pafilon. La britaj inĝenieroj metis la pafilon antaŭ la lokomotivo, enmetis plurajn mortintajn kokinojn kaj pafis... terure! La vitro frakasiĝis en mil pecetojn.

Ricevitaj libroj

1770. Raposo J. Homo, homaro, kreanta naturo. La Tri Fundamentoj. — Valencia: J.Raposo Montero, 1997. — 16 p. — (Donaco de H.Gorecka).

1771. Korĵenkov A. Esperanto post la jaro 2000. — Rotterdam: UEA, 1998. — 20 p. — (Diskutkajero; Vol. 1). — (Donaco de A.Korĵenkov).

1772. d’Arnaud J. La besto de Vakareso: Romano / Trad. el la okcitana, postpar. J.-L.Tortel. — Dobrichovice: KAVA-PECH, 1998. — 96 p. — (Donaco de P.Chrdle).

1773. Esperanto Esperanto-russkij slovarj = Esperanta-rusa vortaro / Komp., pref. A.Korĵenkov. — 2a eldono. — Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, l998. — 32 p. — (Donaco de Ruslanda Esperantisto).

1774. Suonuuti H. Terminologia gvidilo / Trad. el la angla S.Fiedler. — Rotterdam: UEA, 1998. — 38 p. + 4 p., il. — (Donaco de UEA).

1775. Vivo kaj morto de Wiederboren: Originala novelaro / Komp., pref., notoj A.Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. — 80 p. — (Serio “Legu kaj lernu”. Vol. 1). — (Donaco de Sezonoj).

1776. Andrejeva T., Brovina L. Anglijskij jazyk: Teksty i zadanija po filosofii. — Jekaterinburg: Uraljskij gos. unive., 1997. — 40 p. — (Donaco de D.Jerjomenko).

P. 18-22. International Auxiliary Tongue. Natural and Artificial Languages.

Ricevitaj gazetoj

Antaŭen. 1999/21;

Brazila Esperantisto. 1998/305;

Bulteno [de Londona EK]. 1998/sep-okt;

El Popola Ĉinio. 1999/2;

Esperanto aktuell. 1998/8;

Esperanto Dialogo. 1998/2;

Esperanto en Azio. 1998/3;

Esperanto en Skotlando. 1998/174,175,176;

Eventoj. 1998/140-158;

Franca Esperantisto. 1999/504;

Helianto. 1998/9,10;

Heroldo de Esperanto. 1998/15-16, 1999/1;

Koktelo. 1998/3,4,5,6;

Komencanto. 1999/1;

Kontakto. 1999/1;

Kulturaj kajeroj. 1998/3-4;

La Brita Esperantisto. 1999/946;

La Ondo de Esperanto. 1999/2;

La Ponto. 1998/6,7;

La Revuo Orienta. 1999/1,2;

L’esperanto. 1999/1;

Le Travailleur Espérantiste. 1998/240;

Litova Stelo. 1998/6;

Monato. 1999/1;

Norvega Esperantisto. 1998/6;

Ruslanda Esperantisto. 1999/1;

Scienco kaj Kulturo. 1998/6;

Sennaciulo. 1999/1;

TEJO Tutmonde. 1999/1;

Ze Swiata Nadziei. 1998/7,8,9.

M O Z A I K O

10 korektaj respondoj!

Ni ricevis 11 respondojn al la Novjara konkurso “55+3” (LOdE. 1998: 12), el ili nur unu estis ne tute korekta, ceteraj estis veraj. Ni lotumis tri libropremiojn, kaj ilin gajnis: Svetlana Konjaŝova (Sanboli), Oleg Vasiljev (Uljanovsk); Jens Dietterle (Germanio).

Ni gratulas la solvintojn!

La korektaj respondoj: 1. Muziko; 2. Du; 3. Melodio; 4. Mi; 5. Orelo; 6. Ekspert’; 7. Ac; 8. Tigro; 9. Optik’; 10. En; 11. Najtingalo; 12. Fenestro; 13. Pacifiko; 14. At; 15. Feo; 16. Opal’; 17. La; 18. Dekaproj; 19. Ekvatoro; 20. Prioro; 21. Pavo; 22. Kafo; 23. Tar’; 24. G; 25. Da; 26. Kolegi’; 27. Tago; 28. Gel’; 29. Il; 30. Kol’; 31. Fi; 32. Obl; 33. Kart’; 34. Oro; 35. Kle’; 36. Nord’; 37. Tre; 38. Ulul’; 39. Barko; 40. At; 41. Okcident’; 42. Ujo; 43. Ejo; 44. Rara; 45. Ibis’; 46. Ba; 47. Or’; 48. Po; 49. Se; 50. Er; 51. Impreso; 52. A; 53. Aktor’; 54. Testud’; 55. Erar’. Abio; kato; lepor’.

Tatjana Kulakova

FREŜO’99 senpage

Marian Zdankowski, la motoro de la populara internacia renkonto FREŜO, faris esceptan proponon — la plej bona solvinto de ĉiu el la konkurstaskoj, kiujn li sendis al nia redakcio, rajtos je senpaga partopreno (loĝado, manĝado kaj ĉiuj programeroj) en FREŜO’99, kiu okazos en la pollanda Olŝtino 30 jun.-4 jul. 1999. Cetere, en FREŜO mem oni havos ŝancon gajni unu el la monpremioj por solvado de taskoj, similaj al la suba.

Bonvolu enmeti la literojn, kiuj kompletigas la unuan vorton kaj komencas la duan. La respondoj devas atingi la redakcion antaŭ 20 apr.

  • 1. KOR(USO)NO
  • 2. LET(XXX)TIKO
  • 3. ĜIR(XXX)RISMO
  • 4. ĴART(XXX)KVENTO
  • 5. ŜAN(XXXX)FANO
  • 6. IMPROV(XXX)LECO
  • 7. GOR(XX)JO
  • 8. OBL(XXX)MO
  • 9. LA(XXXXX)RO
  • 10. BUDU(XXX)MATO
  • 11. URT(XXX)NO
  • 12. NE(XXXX)NJO
  • 13. HOM(XXXX)NTO

Evidente la ĉarmaj moskvaj fratinoj, Daŝa kaj Ulja, trovis ion interesan en la februara kajero de La Ondo.

DONACOJ
FONDUSO “AMIKO”

La donacoj al la fonduso Amiko estas uzataj por evoluigo de La Ondo de Esperanto

Nikolaj Batyrev (Ruslando) 23.00 RUR

Solomon Cins (Israelo) 25.00 NLG

Solomon Cins (Israelo) 10.00 USD

Svetlana Gasjuk (Ruslando) 55.00 RUR

Walter Kobelt (Svislando) 10.00 CHF

Jos. R. Koch (Svislando) 9.00 CHF

Tapio Sormunen (Finnlando) 48.00 NLG

Bruna Spagnolo (Italio) 10 000.00 ITL

Cristoph Scheidegger (Svislando) 11.00 CHF

Eric Walker (Britio) 67.50 NLG

Entute en 1998 101.93 EUR

ABONHELPA FONDUSO

La abonhelpa fonduso financas sendadon de nia revuo al la personoj, kiuj ne povas mem pagi sian abonon.

Tatjana Kulakova (Ruslando) 115.00 RUR Vladimir Reŝetnikov (Ruslando) 60.00 RUR

Entute en 1998 6.98 EUR

FONDUSO “INFORMADO”

La fonduso financas informadon pri Esperanto per disvastigo de flugfolioj pri Esperanto, ekspedo de Ruslanda Esperantisto al amaskomunikiloj kaj aŭtoritatoj, aperigo de reklamoj k. s.

Natalia Rjumina (Ruslando) 10.00 RUR

Entute en 1998 0.39 EUR

Eĉ la plej etaj sumoj estas bonvenaj. La rublajn donacojn sendu poŝte al la redakcia adreso. La moskvanoj povas pagi al nia moskva reprezentanto Oksana Kostousova (Tel: 4987212). Donacoj de alilandaj amikoj estas bonvenaj ĉe UEA-konto ueso-z.

Dankon pro la subteno!

FRAZOJ

Sed la libro de la jaro 1998 laŭ ni povus esti ... la kajero Esperanto post la jaro 2000 de Aleksander Korĵenkov... Kial? Unue ĉar UEA mem eldonis raŭmisman broŝuron: absoluta novaĵo, diversmaniere interpretebla (interalie kiel bezono esprimi propran “oficialan” raŭmismon, fronte al la disvastiĝo de la fenomeno: Korĵenkov estas eĉ UEA-komitatano). Due, ĉar la kajero preludis al la forumoj, montpeliera kaj ĉaudefona, kie Humphrey Tonkin respektive Giorgio Silfer produktis altnivelajn strategiajn intervenojn.

Perla Martinelli Heroldo de Esperanto. 1998: 15-16

Werner Schad meditas kiel “ni disvastigu Esperanton pli trafe”:

Malpacienca elreviĝo de E-varbantoj eviteblas per la supozo: El Cent personoj, al kiuj ni parolas pri E., eble unu interesiĝas. El cent, kiuj interesiĝas, eble unu komencas lerni la lingvon. El cent, kiuj lernas, eble unu enviciĝas aktive en la movado. Kvankam tiaj taksitaj proporcioj ne estas ekzaktaj, ili helpos almenaŭ eviti tro grandajn esperojn...

Aŭdinte kaj leginte ion tre ofte, homoj ĝin akceptas pli facile. La reklamado de grandaj firmoj pruvas tion. Do per koncizaj sloganoj ofte publikigataj ni povas helpi la disvastigon de Esperanto. Jen kelkaj ekzemploj de tiaj sloganoj:

  • Esperanto: la lingvo de la 21a jarcento.
  • Esperanto: monda sukceso. Partoprenu!
  • Esperanto: kaj vi trovos amikojn en cent landoj.
  • Esperanto: kaj vi trovos ŝancojn en 5 kontinentoj.

Brazila Esperantisto. 1998: 304

Preskaŭ ĉiu homo plenigas sian personan agendon ĝiskreve, kaj pro tio la propono “Lernu esperanton!” signifas korolarie, eĉ se oni ne diras ĝin rekte: “reduktu viajn aliajn aktivecojn. Ili ne tiel gravas kiel esperanto”. Tiel konduti estas laŭ mi aroge. Vera kandidato por lerni la lingvon demandas mem pri la eblecoj.

Gary Mickle

Esperanto aktuell. 1998: 8

La prezidanto de la E-Asocio de Finnlando, Jukka Laaksonen, atentigis pri la nuntempa uzado de la latino.

Latina lingvo vivas — almenaŭ en Finnlando — novan renesancon kaj latinlingvaj novaĵelsendoj de la Finna radio estas farataj eĉ internacie. Antaŭe la lingvo latina estis ĝenerale konsiderata nur kiel lingvo de medicino kaj teologio. Sed nuntempe ĝi fariĝis pli populara almenaŭ en universitataj rondoj... Ĉar la pledantoj de la latina uzas plurajn samajn argumentojn kiel ni esperantistoj, fariĝas facile imagi, ke Esperanto kaj latino estas konkurantoj. Tiel ja estas, kiam ekz. ambaŭ lingvoj estas proponataj kiel pontolingvo de internaciaj organizaĵoj...

... Ankoraŭ ne venis tempo, ke Esperanto ricevu vastan publikan agnoskon. Sed esperante, ke tio iam okazos, ni ne timu la latinan kiel konkuranton aŭ konsideru ĝin (kiel ankaŭ ne la anglan) nia malamiko.

Esperantolehti. 1998: 5

Estas amaso da flugfolioj... Regule Esperantistoj lasas ilin en bibliotekoj kaj esperas, ke homoj forprenos kaj legos ilin. Oni povas facile imagi ke, post iom da tempo, la bibliotekisto forĵetas ilin, kaj ke nur la bibliotekistoj eĉ legas la titolon. Antaŭ du jaroj du el niaj anoj metis la unuan lecionon kaj flugfolion en la leterkeston de mil domoj en Bury St Edmunds por vidi ĉu la respondo estus pli bona. Ni ricevis nenian respondon...

Roy Simmons, Angela Tellier La Brita Esperantisto. 1999: 946

A N O N C E T O J

Ĉiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond-kuponon. La pagon sendu al Nadeĵda Miĥajlovna Ŝeludjko je la redakcia adreso.

Stacio de junaj turistoj en Siberio uzas Esperanton.

Adreso: RU-652870 Meĵdureĉensk-11 Kemerovskoj obl., pr. Stroitelej, 30, Ruslando.

Bonvolu helpi komencantan esperantiston, kiu nun ne havas eblon pagi, per alsendo de lernolibroj, vortaroj, gazetoj kaj aliaj legaĵoj en Esperanto. Mi ĝoje korespondos kun esperantistoj.

Adreso: RU-184291 Murmanskaja obl., Novozerskij rajon, p. Revda, OJu 241/23, 10 otrjad, Seryh Igorj Viktoroviĉ, Ruslando.

Kiuj volas perlabori monon somere — turnu al mi. Mi dislokigos en Gelenĝiko kaj Soĉi en privataj domoj ripozantojn laŭ modera prezo. En tiu prezo estas via 5-procenta maklero. Ni laboros kun vi kiel unu brigado. Sed rapidu, ĉar vi devas komenci labori printempe.

Adreso: Vladimir Kosolapov, RU-353470 Gelenĝik, ul. Lomonosova, 5a, Ruslando.

Peterburga E-Teatro, en sia 15-jaraĝo, konsistas el 12 aktoroj-profesiuloj, kiuj nun volus prezenti al Esperantujo 1,5-horan teatraĵon Fabelo de mia vivo laŭ kelkaj fabeloj de Hans Christian Andersen.

Adreso: RU-194156 Sankt-Peterburgo, ab. ja. 5, Goĥŝtejn V.R., Ruslando.

Kroataj esperantistoj kune kun Monda Turismo organizas somerumadon ĉe la Adriatiko en privataj domoj (dulitaj ĉambroj kun ebleco uzi kuirejon) inter vidindegaj urboj Split kaj Ŝibenik je kroata parto de marbordo. Por ĉiuj pluraj informoj bonvolu turni al Zelimir Pehar.

zpehar@hotmail.com

Via partnero “Galant”

Akcia societo “Tiĥvina uzino Galant”, dum pli ol 60 jaroj produktanta varojn el diversaj specoj de plastoj, dankas siajn esperantistajn partnerojn kaj invitas la novajn por:

  • vendi la varojn, produktatajn de ni en via lando/regiono
  • produkti diversajn plastajn aĵojn laŭ via mendo
  • interŝanĝi varojn

Por pli detalaj informoj bonvolu kontakti la direktoron de la uzino “Galant” Moissej C. Bronŝtejn

Adreso: ul. Borovaja 1, Tiĥvin, Leningradskaja obl., RU-187500, Ruslando

Telefono: (81267) 11359

Fakso: (81267) 15143