Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 1 (51)

Karaj legantoj!

Jarŝanĝo estas oportuna momento por bilanco de la jaro forpasanta kaj planoj por la jaro venanta. Tio aparte veras por la gazetaro, ĉar jarkomence venas novaj abonantoj, kiuj eble ne sufiĉe konas la gazeton. (Detale pri nia historio vi legos en la februara kajero, ja La Ondo de Esperanto naskiĝis en februaro 1909 — antaŭ 90 jaroj.)

1998 ne estis facila jaro, sed malgraŭ la krizo en Ruslando, niaj legantoj ricevis ĉiujn planitajn kajerojn de LOdE kaj literaturan suplementon, kiu omaĝis al Nikolai Lozgaĉev tro frue forlasinta nin.

Tamen laŭdi gazeton pro akurata eldonritmo komplimentas ne pli ol laŭdi ĝin pro tio, ke ĝi aperas sur papero kaj estas dissendata en kovertoj. Ĝojigas nin, ke oni alte taksas La Ondon pro la objektiveco, toleremo al aliaj opinioj kaj larĝsenca sendependeco. Ankaŭ en 1999 ni evitos rektan engaĝiĝon en la sensencajn vortbatalojn kaj penos firmigi interkomprenon kaj kunlaboremon en la Rondo Familia.

Jaro 1999 ne alportos drastajn ŝanĝojn. Ni daŭrigos informi pri eventoj en la vivo esperantista kaj prezentos la ĉefajn tendencojn en Esperantujo per revuoj kaj analizaj eseoj. Ekzemple, jam ĉi-kajere vin atendas panorama revuo Esperanto en 1998, kaj en februaro vi legos tradician superrigardon pri la Esperanta libroproduktado. (Cetere, la unua diskutkajero de UEA komplete represis la eseon Esperanto post la jaro 2000, kiu origine aperis en La Ondo). Ĉiuj legantoj estas bonvenaj kontribui per reagoj en Tribuno.

En la rubriko Civilizo, lanĉita en 1998, Sergio Pokrovskij kaj aliaj kompetentuloj traktos diversaspekte la problemojn de la evoluo de l’ homaro je la ŝanĝo de l’ jarmiloj. Ni daŭrigos ankaŭ la malpli ambician (sed tre ŝatatan) serion pri vivo de ordinaraj homoj en aliaj landoj, kiun ni konvencie nomas “Per fremdaj okuloj”.

Plu aperos beletro originala kaj tradukita, kaj ĉi tie la ĉefa problemo estas “embaraso de riĉeco”. Vi trovos recenzojn, lingvistikajn kaj statistikajn materialojn, rubrikon Arkivo, konkursojn kaj kvizojn...

Kelkaj ŝanĝetoj tamen ne estis eviteblaj. Unu el ili estas tiu ĉi redaktora kolumno, kies “kapon” ĉiukajere ornamos “monata bildo” de Maŝa Baĵenova. Atentaj legantoj konstatos kelkajn aliajn modifojn, sed pli gravan ŝanĝon ni eble havos jarmeze pro eventuala translokiĝo de la redakcio.

Ne hezitu sendi al ni kritikojn, proponojn kaj rimarkojn pri La Ondo. Via opinio estas tre grava por ni, ja ni eldonas la revuon ne por ni mem, nek por eta koterio da samtendencanoj, sed por vasta internacia publiko.

Fine, se vi tion ankoraŭ ne faris, ne forgesu reaboni.

Ĝis la renkonto en februaro!

H.G. & A.K.

ESPERANTO EN 1998

Tradicia revuo de la dumjara esperantista aktivado estis prezentita en la Tago de Zamenhof (Jekaterinburg, 13 dec 1998).

1998 estis la unua jaro post la akcepto de la Kampanjo 2000, detaliginta strategion de la Esperanto-movado laŭ la koncepto de UEA formulita en la Praga Manifesto. La unua granda celo de Kampanjo 2000 estis la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kadre de la 83a UK en Montpeliero.

DU SOMERAJ FORUMOJ

La Montpeliera forumo kunigis prezidantojn aŭ iliajn delegitojn de kvindeko da movadaj asocioj kaj establoj por, interalie, “identigi komunan strategion kaj konkretajn laborprogramojn ĝis la jaro 2000”. Kvankam tiu celo ne estis plenumita, gravas, ke proksimtendencaj asocioj konscias pri la neceso kune fronti komunajn problemojn. Espereble en Berlino la forumo traktos pli konkretajn problemojn por evoluigi Kampanjon 2000.

Preskaŭ samtempe en La Chaux-de-Fonds okazis la unua Forumo por la Esperanta Civito, kunvokita de la Esperanta PEN-Centro kaj Esperanto-Radikala Asocio. La svisa forumo celis “ellabori kiel eble plej konkretajn vidpunktojn pri la diversaj bezonoj kaj problemoj de Esperantio”. En la forumo estis lanĉita la Pakto por la Esperanta Civito kaj elektita kvinpersona Evolukomisiono, inter kies taskoj estas “prepari la Konstitucian Ĉarton de Esperantio, cele al la strukturigo de demokrata reprezentejo de la Esperanta Civito”. Krome oni planas establi arbitracian Kortumon, kiu “verkos iom post iom komunan kondutkodon”.

La proksimaj jaroj montros la vivkapablon de ambaŭ tendencoj, kiujn oni pli frue distingis kiel pracelan (tradician) kaj raŭmisman. Tamen la averaĝaj esperantistoj apenaŭ atentis la du kunvenojn kaj plu trankvile ĝuas sian esperantistecon kongrese, vojaĝe, hejme aŭ lege laŭ la disponeblaj tempo kaj emo.

NI KAJ ILI

En aŭgusto UK ricevis kutiman atenton (cetere, de Le Monde), sed Esperanto penetris en la amas-komunikilojn fine de aŭgusto per la sciigo gazeta, radia kaj televida:

“Skota poeto Bill Auld, kiu verkas en Esperanto, estas inter la pluraj kandidatoj proponitaj por la literatura Nobel-premio. Unuafoje persono, verkanta originale en Esperanto, estas kandidato por la plej prestiĝa literatura premio en la mondo.”

Tiel la plej eminenta el la vivantaj esperantistoj, per la iniciato de Manuel de Seabra, sukcesis akiri tiom da objektivaj priesperantaj informoj tramonde, kiom ne havigis la penoj de miloj da niaj propagandistoj. Kompreneble, nia informado ne estas vana, sed la manko de la kunordigo ne ebligas al esperantistoj fari mondskalajn informajn ondojn kaj kampanjojn tra renomaj amaskomunikiloj, dum sur la landaj terenoj oni atingis kelkajn sukcesojn: unuhora filmo (Nederlando), nacilingva gazeto (Ruslanda Esperantisto), kolekto de subskriboj (Japanio), rebatservo (Masson) k.m.a.

Esperantistaj asocioj daŭrigis eksteran agadon. UEA ricevis statuton de specialaj konsultaj rilatoj ĉe UN. UEA kaj ERA sendepende reprezentiĝis en la konferenco de UNESKO “Kulturaj strategioj por evoluigo” (Stokholmo). UEA kaj ILEI ĉeestis en la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj (NRO) ĉe Unesko (kaj tie UEA perdis sian lokon en la Konsilio de NRO) en Parizo. UEA mem okazigis simpozion pri la lingvaj dimensioj de homaj rajtoj en Ĝenevo kun partopreno de neesperantistaj fakuloj. ERA ricevis subvencion de EU, sed EKOSOK ne enmetis la proponon de ERA pri Esperanto en sian tagordon. Delegitoj de la Esperanta PEN-Centro aktivis en la mondkongreso de PEN en Finnlando. En Francio, maldekstraj esperantistoj vigle rilatis kun komunistaj, socialistaj kaj aliaj “progresemaj” partioj kaj asocioj. Lingvistikaj konferencoj en Aŭstrio kaj Hungario havis sekciojn pri esperantologio kaj/aŭ interlingvistiko.

Preskaŭ 20% da eŭroparlamentanoj manifestis sian subtenon al Esperanto.

KONGRESE

La 83a Universala Kongreso en Montpeliero fariĝis la plej granda UK okazinta en la Okcidenta Eŭropo post la dua mondmilito, ankaŭ la plej granda kongreso post la jubilea kongresego en Varsovio (1987). La kongreso sukcesis kulture kaj turisme, kaj jam multaj aliĝis al la Berlina UK-84.

SAT kaj TEJO kongresis en la Orienta Eŭropo (en Ukrainio kaj Kroatio, respektive). En tiu mondparto, tre grava por Esperanto, okazis ankaŭ Internacia Literatura Forumo (Pollando). OSIEK konferencis en Triesto. Kanadanoj kaj usonanoj kunvenis en Montrealo je la Nord-Amerika Kongreso de Esperanto. Sukcese pasis la landaj kongresoj en Brazilo, Britio, Japanio, Kroatio.

Sed sukcesojn najbaris malsukcesoj. Ekzemple, la landa kongreso ne okazis en Ruslando pro la ekonomia krizo kaj pro nekunlaboremo de la lokaj aktivuloj kaj la estraranoj de la ruslanda asocio.

RONDO VERE “FAMILIA”

Cetere, tiu ĉi jaro estis riĉa je nekunlaboremo, insidemo kaj klaĉemo inter la anoj de la “rondo familia”.

Ĝenerala sekretario de UEA rekonfirmis la ĉesigon de la rilatoj kun ERA, kies agado “povas subfosi jam atingitajn rezultojn”; kaj ERA entreprenis atakon kontraŭ la agadon de UEA. Monaton forlasis Auld, Pokrovskij kaj Iza Santiago. Draŝan publikan kritikon de la vidvo de la antaŭa redaktorino ricevis Heroldo de Esperanto, dum iberianoj Camacho kaj Neves daŭrigis ataki la nunan redaktorinon Martinelli kaj precipe la redaktorinedzon Silfer (baldaŭ aperos nova kontraŭsilfera filibro de Camacho). Haupenthal pere de advokato akuzis Germanan E-Asocion pri lezo de kopirajto. La nova Estraro de UEA estis elektata de la Komitato je preskaŭ skandala etoso.

La “batalo por potenco, kiu ne ekzistas” apenaŭ pozitive impresas personojn, kiuj lernis la lingvon por paca kaj justa komunikado.

Feliĉe, ne nur familiaj skandaloj. En la sukcesa ekfunkciado de la internacia rebat-reto de Henri Masson kaj projekto “La Esperantisto de la Jaro” de La Ondo de Esperanto sukcesas kunlabori reprezentantoj de plej malsamaj tendencoj kaj frakcioj.

Kaj tiuj taskoj estas multaj — gravas ne la organiza kadro, sed konscio pri la farenda tasko kaj instig(ant)o al la ekplenumo.

KULTURO

Pluraj senskandalaj projektoj eblas en la kultura sfero. Pli ol 200 librojn registris la rubriko “Laste aperis” en la revuo Esperanto. Kompletiĝis la eldonado de la traduko de la giganta ĉina epopeo Ruĝdoma sonĝo. Aperis ankaŭ Antologio latina, Antologio de la serba poezio kaj multaj aliaj tradukoj, interalie, La ĉashundo de la Baskerviloj kiun majstre tradukis William Auld. Posteume enmondiĝis Ordeno de verkistoj de Karolo Piĉ. KAVA-PECH eldonis grandan vortaron ĉeĥan-Esperantan kaj UEA — Esperantan-araban.

La romano de Trevor Steele Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen estas eldonita anglalingve.

Bulgara E-Teatro festis sian 40-jariĝon.

Ĉi-jare, post kelkjara paŭzo, estis denove asignita la premio La verko de la jaro, kaj ĝia laŭreato iĝis Miguel Fernández Martín pro la poemaro El miaj sonoraj soloj; kaj La bona lingvo de Claude Piron ricevis premion de OSIEK.

Kaj je la Zamenhofa Tago William Auld estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 1998a.

FORPASOJ

Ĉiujare Esperantujon forlasas por ĉiam niaj amikoj kaj samideanoj.

En tiu ĉi jaro niaj gazetoj nekrologis pri prezidinto de Muzika E-Ligo Stojan Ĝuĝev, ruslanda poeto kaj kantisto Nikolao Lozgaĉev, sekretario de LIBE (blinduloj) Nora Moerbeek Bartels, fondinto de la Asocio de E-Handikapuloj Josef Vaneĉek, prezidinto de TEVA (vegetaranoj) Ernesto Vána, nevo de la iniciatoro de Esperanto d-ro Stephen Zamenhof.

MOZAIKE

La buntan vivon de esperantistoj oni povas prezenti ankaŭ kiel mozaikon de eventoj. Per kelkaj el ili (pozitivaj kaj negativaj) ni finu la hodiaŭan revuon:

  • UEA kaj Akademio de Esperanto venos en la 3an jarmilon kun prezidantoj el la suda hemisfero — aŭstralia eksministro Kep Enderby kaj brazila filologo Geraldo Mattos.
  • Simo Milojeviĉ kaj André Albault ne estas elektitaj en la Akademion de Esperanto.
  • Esperanto-Centro estas malfermita en Bruselo — la eŭropa ĉefurbo.
  • Kastelon Grésillon minacas fermo.
  • Slovakia E-Federacio iĝis la 60a landa asocio aliĝinta al UEA.
  • Fondaĵo FAME por la unua fojo asignis sian sciencan premion, kiun ricevis esperantista societo de Ĉikago pro libro pri kemio.
  • FEL lanĉis retbutikon.
  • En Ruslando la landa asocio havis jarmeze apenaŭ 30 kotizantajn membrojn.
  • UEA funkciigis tre valoran elektronikan servon “Gazetaraj komunikoj de UEA”.
  • Fermiĝis E-Biblioteko en Jekaterinburg.
  • En Montrealo malfermiĝis kafejo Esperanto.
  • Estas produktita kompakta disko de Jacques Yvart kun kantoj de Georges Brassens.
  • Pli ol 100 personoj studas turismikon en la studumo de Monda Turismo en Bydgoszcz.

Aleksander Korĵenkov

WILLIAM AULD — ESPERANTISTO DE LA JARO 1998

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la esperantisto de la jaro. Tiu projekto trovis vastan subtenon, kaj al ĝi aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Estis proponitaj 17 kandidatoj, el kiuj la naŭ elektantoj povis elekti po 1 ĝis 3 personojn. La 15an de decembro 1998, je la Zamenhofa Tago, estis anoncita la rezulto de la voĉdonado:

  • William Auld 6 voĉoj
  • Renato Corsetti 4 voĉoj
  • Ilona Koutny 2 voĉoj
  • Harry Harrison kaj Paul Peeraerts po 1 voĉo

Per tio skota poeto William Auld estas proklamita la esperantisto de la jaro 1998. La proklamo rekonas la lastatempajn meritojn kaj atingojn de William Auld, interalie, la vastan amaskomunikilan eĥon pro lia kandidatigo al la literatura Nobel-premio; la kompletigon de la kolosa tradukprojekto “Tolkien en Esperanto”; la prudenton kaj volfirmon en la afero pri La Manto. Krome, la elekto estas bona komenco por la Jubilea Jaro de Auld, kiu 75-jariĝos en 1999.

Gratulojn!

ESPERANTISTA KONTRIBUO AL UNESKO PLIVASTIĜOS

UEA kaj ILEI ĉeestis plurkape en la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj (NRO-j) kun oficiala statuso ĉe Unesko. En la Pariza Unesko-domo konferencis (16-19 nov.) ĝenerala direktoro Osmo Buller, Vincent Charlot, d-rino Natalia Dankova kaj Roch Jullien kiel reprezentantoj de UEA, kaj d-ro François Lo Jacomo kaj Petro Levy nome de ILEI.

Inter la rutinaj eroj plej gravis la elekto de novaj reprezentaj organoj de la NRO-komunumo, t.e. de 9-membra Kontaktkomitato kaj de 40-membra Konsilio. Kiel nova prezidanto estis elektita s-ino Monique Fouilhoux el Edukado Internacia. Kvankam UEA, kiu membris en la malnova Konsilio, ne povis renovigi sian mandaton, ankaŭ en la nova Konsilio troviĝas esperantisto. Nome, Rotario Internacia eniris la Konsilion, kie ĝin reprezentos Marc Levin, sekretario de Rotaria Amikaro de Esperantistoj (RADE).

Scienca etiko (ekz. ĉe genteknologio), batalo kontraŭ malriĉeco kaj aliaj temoj, pri kiuj la konferencanoj aŭdis amason da prelegoj, apenaŭ tuŝis kampojn, pri kiuj UEA rekte okupiĝas. Pri malriĉeco oni ricevis konkretan memorigon, ĉar en unu tago la halo de Unesko pleniĝis de demonstraciantaj infanoj de enmigrintoj, kiuj kun la gepatroj postulis pli bonan traktadon. Ili ankaŭ blokis la lifton, tiel ke la delegitoj devis grimpi al la sepa etaĝo por oficiala akcepto.

Malgraŭ la tre specialaj temoj de la konferenco, ĝia ĉefa rezolucio postulas aktivan engaĝiĝon ankaŭ de esperantistoj. Ĝi temas pri la homaj rajtoj kaj la kulturo de paco. UEA kaj ILEI povis varme subteni ĝin, ĉar jam ĝis nun ili faris multon por kontribui al ĝiaj celoj. Tiu agado eĉ pli intensiĝos kadre de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco en 2000 kaj lok-trafe kulminos en la Tel-Aviva UK.

Al la ĝenerala direktoro de UEA la konferenco donis okazon al utilaj renkontiĝoj kun oficialuloj de Unesko. Li povis danki al Charles Power, asista ĝenerala direktoro pri edukado, pro lia enhavoriĉa mesaĝo al la Montpeliera UK. Bonan orientiĝon de Power pri UK-oj montris, ke aŭdinte la nombron de la kongresanoj li tuj konjektis, ke temis pri la plej granda UK de la jardeko. Li interesiĝis ankaŭ pri la progreso de la kontribuo de UEA kaj ILEI al Linguapax kaj konsilis pri necesaj paŝoj por ricevi pluan apogon de Unesko.

Kun Kaisa Savolainen, direktorino de la sekcio pri humanisma, kultura kaj internacia edukado, Buller diskutis pri Esperanta eldonado de tiukampaj materialoj de Unesko. Savolainen ĝojis pri la apero de “Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj” en Esperanto, kaj prezentis baldaŭ aperontan manlibron pri homrajta edukado, kies esperantigon ŝi rekomendis.

Por vere tutmondigi la kunlaboron kun NRO-j, Unesko nun starigas regionajn NRO-retojn. Ilin kunordigas prof. Raoul Chelikani, kun kiu Buller parolis pri la enplekto de la koncernaj landaj asocioj de UEA en la NRO-reton por Azio kaj Pacifiko. Poste sekvos samo en Afriko kaj Latina Ameriko.

Menciindas ankaŭ la interesa konversacio, kiun Vincent Charlot kaj Natalia Dankova havis kun s-ino Claire Jordan el Internacia Federacio de Virinoj en Juraj Profesioj, la ĝisnuna prezidantino de la NRO-komunumo. S-ino Jordan esprimis sian simpation al la esperantistoj pro ilia defendo de la rajtoj de malgrandaj lingvoj. Ŝi diris, ke “Esperanto estas ne-moda afero de pasinteco, al kiu verŝajne tamen apartenas la estonteco”, eĉ se ŝi kiel franclingvano iom bedaŭras tion...

La esperantista Unesko-agado spertas revigliĝon kun novspecaj defioj. Tial estas esperige, ke la Pariza teamo de UEA kaj ILEI plifortiĝis per novaj entuziasmaj membroj. Espereble oni povos baldaŭ raporti similan kreskon de entuziasmo ankaŭ en la Unesko-rilatoj de landaj asocioj kaj lokaj kluboj.

Gazetara komuniko de UEA

AVERTO PRI MONPETAJ LETEROJ KAJ KOMERCAJ OFERTOJ

Denove cirkulas monpetaj leteroj, eĉ lukse presitaj, kies sendintoj prenis adresojn el la Jarlibro de UEA kaj el la Kongresa Libro de UK.

Ĉar multaj el la antaŭaj petleteroj montriĝis trompaj, UEA konsilas ne donaci monon al iu ajn petinto sen certiĝi pri la vereco kaj honesteco de la koncerna kazo. Estas konsilinde informi la Centran Oficejon de UEA pri ĉiuj ricevitaj petoj, por ke la CO klopodu esplori ilian seriozecon.

La petantoj ofte petas sendi monon al ilia UEA-konto. En neniu kazo UEA konsentis pri tio. La kontosistemo de UEA ne estas banko, kiun oni rajtas uzi por ĉiu ajn celo. Ĝi estas servo de UEA por siaj membroj kaj por Esperanto-organizaĵoj por faciligi pagojn, kiuj rilatas al movada agado. Por ĉiu alia celo necesas aprobo de la direktoro de la Centra Oficejo.

Multaj esperantistoj ricevis ankaŭ proponojn el Niĝerio helpi en transpago de enormaj sumoj kontraŭ granda profito. Oni nepre ignoru ilin, ĉar temas pri aktivaĵoj, kiuj estas aŭ fantaziaj aŭ kontraŭleĝaj aŭ ambaŭ.

La adresarojn de la Jarlibro kaj la Kongresa Libro oni ne rajtas uzi por almozpetado nek por komercaj ofertoj. Ĉiu misuzanto estos rifuzita kiel individua membro kaj kongresano. Esperantistaj viktimoj de militoj kaj naturkatastrofoj povas peti helpon de Konto Espero de UEA. Komercaj agantoj klopodu varbi klientojn kaj partnerojn per anoncoj en la eldonaĵoj de UEA

Osmo Buller Ĝenerala Direktoro de UEA

AGNOSKO POR ESPERANTO

Renato Corsetti sendis al ni komunikaĵon pri la distingo de nia aŭstria peranto. Ni kore gratulas!

La Komunuma Konsilantaro de la urba komunumo Klosterneuburg (Aŭstrio) decidis en sia kunsido 2 okt. 1998 distingi s-ron Leopold Patek en omaĝo de liaj meritoj pro la interpopola kompreniĝo per la Urba Blazono de la urba komunumo Klosterneuburg en Arĝento.

La transdono okazis en festkunsido por diversgradaj distingoj de la komunuma konsilantaro la 6-an de novembro 1998. La urbestro de Klosterneuburg, d-ro Gottfried Schuh, menciis en sia festparolado la meritojn de s-ro Patek por Esperanto.

Interalie li parolis pri liaj funkcioj en diversaj E-asocioj, redaktado de bulteno (Aŭstria Fervojisto), kunlaboro en E-aranĝoj — precipe dum 77a UK en Vieno 1992 — peranto de diversaj E-gazetoj, kaj speciale, ke la nomo de Klosterneuburg/Klostronovburgo konatiĝis mondvaste, ĉar Leopold Patek estas la ĉefdelegito de UEA.

KOLOKVO PRI APLIKO DE ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEKNIKO

KAEST’98. Prago 13-15 NOV 1998

La kolokvon, organizitan de Ĉeĥa E-Asocio kiel ties kontribuaĵo al Kampanjo 2000, sub aŭspicioj de UEA kaj ISAE partoprenis kvardeko da personoj el Aŭstrio, Bulgario, Ĉeĥio, Finnlando, Germanio, Hungario, Pollando kaj Slovakio. Jam vendrede post gazetara konferenco la kolokvon malfermis prezidanto de ĈEA V.Koĉvara, prezidanto de ISAE R.Sachs kaj estrarano de UEA P.Chrdle.

Prelegserio estis startigita de Z.Pluhar (CZ) pri historio de AEST-oj en iama Ĉeĥoslovakio (1978 Zilina, 1980 Ústí nad Labem, 1981 Zilina, 1982 Ĉeské Budejovice, 1984 Brno, 1988 Stráznice), kies tradicion volas KAEST revivigi. P.Chrdle (CZ) klarigis leĝojn pri aŭtoraj rajtoj en internaciaj rilatoj fokusante sin al la plej gravaj internacie validaj dokumentoj, precipe Interkonsento de Bern kaj Gvidlinioj de EU-konsilio. M.Malovec (CZ) pledis por enkomputiligo de nia ĝisnuna E-literaturo, ĉar tiel malnovaj ekzempleroj povas esti savitaj kaj disponigitaj sur laseraj kompaktdiskoj aŭ en interreto. L.Szilvási (HU) pritraktis la samon pri faka literaturo. R.Sachs (DE) ŝanĝis la temon kaj rakontis pri speciala afrika krabo, kiu anstataŭ en akvo vivas en arbo. La posttagmezan programon finis B.Leonov (BG) prezentante informbarilojn en la scienco kaj patentteknika informado. La vendredan programon kaj samtempe la plenkunsidon fermis amika babilado en proksima bierejo.

La sekcion A Modernaj rimedoj de komunikado, iliaj avantaĝoj kaj problemoj malfermis sabate antaŭtagmeze F.Nitzsche (DE) atentigante pri san-problemoj ĉe la laboro antaŭ komputiloj. R.Fössmeier (DE) komparis ĉe modernaj komunikiloj (komputiloj, interreto) iliajn avantaĝojn kun iliaj malavantaĝoj kaj montris eblojn de sekura ĉifrado por protekti la mesaĝon kontraŭ misuzo. J.Vojáĉek (CZ) aldonis problemojn ĉe esprimado de Esperantaj literoj en interreto. H.D.Quednau (DE) informis pri instru-programoj, akireblaj en interreto por subteni instruadon de diversaj studobjektoj. J.Wozniczka (DE) prezentis Pakedo-radion, do kontaktigon de multaj komputoroj per hejmaj amatoraj radiostacioj. R.Kurz (DE) inverse parolis pri transigo de voĉoj (radio-programoj, telefonado) en Internet de komputilo al komputilo, kiu estas pli kvalita kaj ĉefe malpli kosta ol la klasika transigo. Ĉi tiun blokon fermis la prelego de A.Lewanderska-Quednau (PL/DE) pri uzado de amaskomunikiloj por instruado de lingvoj.

Posttagmeze sekvis la sekcio B Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto. Ĝin komencis D.Blanke (DE) per biografio de Eŭgeno Wüster. J.Kavka (CZ) avertis pri nesistemeco de naturscienca nomenklaturo en PIV. H.M.Maitzen (AT) simile kritikis astronomiajn terminojn en PIV kaj V.Barandovská-Frank (CZ/DE) pritraktis terminojn klerig-kibernetikajn. B.Wacha (HU) prelegis pri principoj de selektado de terminoj en planlingvo kaj pri prononc-problemoj ĉe similsonaj terminoj. M.Bartovská (CZ) prezentis riĉaĵon de brodoj, precipe ĉe folkloraj vestoj kaj ties terminologion. En la lasta prelego P.Hauser (DE) pritraktis terminologiajn problemojn de metalprilaboro per varmo. La sabatan programon finis komuna vespermanĝo en stila gastejo U Bumbrliĉku.

Dimanĉe post restantaj prelegoj de sabato — H.Rössler (DE) prezentis la teoremon de Pick pri area elkalkulo ĉe geometriaj formoj, menciante, ke Georgo R.Pick (1859-1942), germana profesoro en Prago, samaĝulo kaj samgentano de Zamenhof, estis mortigita en Terezín. W.Blanke (DE) priskribis spertojn kaj historion de Terminologia Esperanto-Centro de UEA kaj prezentis novan broŝuron Terminologia gvidilo — en diskuto ĉe ronda tablo la partoprenantoj konkludis, ke por evoluigi la fakan lingvon en Esperanto necesas unue eduki esperantistojn pri principoj de terminologia kaj vortarista laboroj (kutime oni ellaboras novajn vortarojn sen antaŭfiksitaj principoj) kaj inter alie rekomendis regule daŭrigi KAEST-ojn, ĉiujare aŭ en dujara periodo, prefere je la samaj dato kaj loko.

La kolokvon organize kaj finance garantiis Kongresa kaj kleriga entrepreno de Petro Chrdle KAVA-PECH. La programkajero de la kolokvo, kiu inkluzivas ankaŭ la resumojn de la prelegoj estas aĉetebla en la libroservo de ĈEA kontraŭ 15 ĉeĥaj kronoj.

Petr Chrdle

KALIFORNIA I.E.K.

La 8a Internacia E-Kongreso, kreaĵo de Monda Turismo, kunlabore kun ELNA, Esperanto Vojaĝ-Servo kaj SFERO (San-Franciska Esperantista Regiona Organizo), okazis 6-10 nov. 1998 en San Francisco. La ĉefkunsido kaj kunmanĝoj okazis ĉe la Pola Klubo en San Francisco, taŭga loko se nur pro tio, ke inter la partoprenintoj estis 22 poloj, iuj esperantistoj, aliaj turistoj kiuj deziris spekti la kongreson; plus 4 esperantistoj el Japanio, 16 SFEROanoj kaj lokaj esperantistoj. Ĝi estis vere internacia grupo — reprezentante etnojn rusan, ĉinan, rumanan, estonan, hispanian. Dum la kongreso okazis kelkaj ekskursoj en kaj ĉirkaŭ San Francisco. Ĉe la fina bankedo aŭdiĝis Esperantaj kantoj, inkluzive prezentaĵon de polina kantgrupo.

Unu el la ĉefaj programeroj estis spektado de la 4 jam finfaritaj lecionoj de “Pasporto al la tuta mondo”, la grava eduka projekto de ELNA aŭspiciata ankaŭ de UEA. Sekvis diskuto inter tiuj, kiuj jam uzis la Pasportajn lecionojn, pri kiel plibone uzi estontece.

Ĉe gaja tagmanĝo en la Pola Klubo okazis speciala festo — la 85a naskiĝ-taga datreveno de nia kara Cathy Schulze, cetere Honora Membro de UEA, kun bela grandega kuko kaj kantado en kaj Esperanto kaj pola lingvo honore al Cathy.

Post la oficialaj kunsidoj de la Kunveno, la grupo ĝuis ekskursojn diversloke en Kalifornio, gvidita de esperantista ĉiĉerono aranĝita de Esperanto Vojaĝ-Servo.

Lusi Harmon

INTERNACIA KONKURSO DE INFAN-DESEGNAĴOJ

La Kultur-Domo de la urbo Milanówek kaj E-Grupo funkcianta ĉe la Kultur-Domo invitas infanojn kaj adoleskulojn en la tuta mondo partopreni konkurson de infan-desegnaĵoj, kiun oni organizas en kunligo kun la 100-jariĝo de Milanówek.

Ni forte esperas, ke la konkurso ne nur ebligos interesan kulturan interŝanĝon pere de Esperanto, sed ankaŭ vekos pli grandan interesiĝon pri la internacia lingvo en la urbo Milanówek, kiu estas tre konata kaj populara en Pollando pro la produktado de naturaj silkoŝtofoj, bombonoj “Bovinetoj”, sed ankaŭ pro la profesinivelaj ekspozicioj de moderna pentro- kaj skulpto-arto.

1. Temo: “Mia malgranda patrujo”

2. La partoprenanto prezentas sian plej proksiman ĉirkaŭaĵon hejme, en la familio, lernejo, regiono, urbo aŭ vilaĝo, en kiu li/ŝi vivas, aŭ prezentas scenojn pri la ĉiutaga vivo, tipaj festoj, familiaj solenaĵoj, kutimoj, ktp.

3. En la konkurso povas partopreni infanoj el la tuta mondo, inkluzive de la poldevenaj infanoj, kies gepatroj ekz. konstante loĝas eksterlande. Oni fiksas la jenajn aĝo-kategoriojn: 6-9 jaroj, 10-12 jaroj, 13-15 jaroj, 16-18 jaroj. Unu partoprenanto rajtas sendi maksimume du konkursaĵojn.

4. La realig-tekniko de la konkursaĵo estas laŭplaĉe elektebla, ekz.: ordinara desegnaĵo nigra-blanka aŭ farita pere de kolorigaj desegnokrajonoj; pentraĵo farita per ordinaraj farboj aŭ oleofarboj, akvarelo; kombinaĵoj kun t.n. aplikaĵoj — ekz. surgluitaj folioj de floroj, rizograjnoj k.s. Formato A3 aŭ proksima laŭ la grandeco.

5. En la supra dekstra aŭ maldekstra angulo estu algluita malgranda foto de la kapo de la aŭtoro (tipa foto por legitimilo).

6. Dorsaflanke de la konkursaĵo oni skribu tre legeble la personan kaj familian nomojn de la aŭtoro kaj precizan adreson, lian/ŝian aĝon kaj titolon de la konkursaĵo (kion prezentas la konkursaĵo 1-2-fraze).

7. La limdato de la alsendado de la konkursaĵoj: 15 apr. 1999.

8. La konkursaĵoj estos prezentitaj dum speciala ekspozicio en la Ekspozicia Centro de Milanówek dum 4-6 semajnoj, komencante de la 2 maj. 1999.

9. La ekspozicion oni vaste diskonigos, por ke povu viziti ĝin infanoj ne nur el Milanówek, sed ankaŭ el najbaraj urboj kaj Varsovio. Oni antaŭvidas, ke la ekspozicia kolekto estos disponigita al aliaj urboj kaj migrante tra Pollando ĝi samtempe montros la valoron de Esperanto por kultura interŝanĝo kaj edukado al internacieco.

10. La konkursaĵoj, kiuj venos al Milanówek estos pritaksitaj de ĵurio konsistanta el lernejaj instruistoj de plastik-artoj kaj profesiuloj — pentristoj kaj skulptistoj, inkluzive de la profesoroj de la Varsovia Akademio de Belartoj. Oni antaŭvidas objektajn premiojn (po 3 en ĉiu aĝogrupo).

Krome estos atribuita premio de la urbestro de Milanówek, premioj de kelkaj firmaoj de Milanówek — produktantaj diversajn objektojn, dolĉaĵojn k.a. Apartan premion en ĉiu aĝogrupo atribuos infanoj vizitantaj la ekspozicion, per voĉdonado sur specialaj slipoj. Ĉiu infano partoprenanta la konkurson ricevos diplomon pro la partopreno kaj la premiitoj ricevos diplomon kun mencio de la loko, atingita en la konkurso.

11. La premiojn kaj diplomojn oni dissendos al la infanoj perpoŝte ĝis la fino de junio 1999 kune kun la E-lingva mallonga historio de la urbo Milanówek.

12. La organizantoj de la konkurso kaj ekspozicio estas: Urba Kultur-Domo de Milanówek, Komisiono por Celebrado de la 100-jara Jubileo de Milanówek, Societo de la Amikoj de Milanówek kaj Esperanto-Klubo de Milanówek.

La adreso, al kiu oni sendu la konkursaĵojn estas jena: Miejski Osrodek Kultury, ul. Koscielna 3, 05-822, Milanówek, Pollando.

Respondeculoj de la konkurso: Aleksandra Magierecka, direktoro de la Kultur-Domo de Milanówek, Andrzej Pettyn, vicprezidanto de la Urba Konsilantaro de Milanówek.

Andrzej Pettyn

DECEMBRE EN KROATIO

Okaze de la “Internacia tago de aidoso” (1 dec.) Kroata Esperantista Unuiĝo (KEU) organizis ekspozicion de la eksterlandaj afiŝoj kaj enlandaj informmaterialoj pri tiu temo.

Dum la tuta semajno ĉiu vizitanto ricevis plej novan kroatlingvan senpagan flugfolion pri la malsano de la 20a jarcento, per kiu laŭ la informoj de la internaciaj organizaĵoj ĉiutage infektiĝas miloj da junaj homoj en la aĝo inter 10 kaj 24 jaroj. Pro tio ĉi-jara tutmonda kampanjo estas ĉefe direktita al la junularo kun la mesaĝo “Forto por la ŝanĝo”.

Pri la ekspozicio informis gazetaro, kaj radioj. La informo estis dissendita ankaŭ pere de nacia informagentejo.

***

5 dec. Internacia klubo de virinoj, en kiu plejparte membras edzinoj de la diplomatiaj eksterlandaj reprezentantoj en Kroatio, organizis tradician kristnaskan foiron.

La vizitantoj povis ne nur rigardi, sed samtempe aĉeti diversajn specialaĵojn (kuiritajn manĝaĵojn, kukojn, trinkaĵojn) kaj memoraĵojn de la unuopaj landoj. Per la profito la Klubo aĉetos specialan aparaton por centro de handikapitaj infanoj en Zagrebo.

Al la kultura programo kontribuis kelkaj organizaĵoj kaj individuoj, i.a. la plej junaj membroj de KEU per drama kaj muzika programoj en Esperanto. Al junaj KEU-anoj tiu medio ne estas nekonata. Ili prezentis ankaŭ pasintjare programon.

E-prezento estis la unua ĉi-decembra. Junaj esperantistoj prezentos saman programon kelkloke ĝis la Kristnasko.

Marija Beloŝeviĉ

KVINPETALO

La Esperantista Kultur-Centro “Kvinpetalo” en Bouresse, apud Poitiers, Francio, situas en trankvila vilaĝo, meze de regiono riĉa je romantikaj monumentoj. Dum la restado en ĝi, inter la kursoj kaj staĝoj eblas ripozi en parko aŭ promeni sur vojetoj kaj padoj... Ĝia konstruaĵo “Domido” atendas la infanojn de la gestaĝantoj.

Jen la unuaj programitaj staĝoj por 1999:

2-7 MAR. Gian Carlo Fighiera. Enkonduko al (Esperanto) ĵurnalismo. Omaĝo al Teo Jung kaj Ada Fighiera-Sikorska tra la historio de “Heroldo de Esperanto”.

13-17, 20-24 APR. Claude Gacond pri didaktiko kaj pedagogio.

13-16 MAJ. Pied-migrado (petu specialan programon).

6-10 JUL. Paul Gubbins. Praktikado de la lingvo.

17-21 AŬG. Multlingva staĝo: inicado al diversaj naciaj lingvoj, pere de Esperanto.

La partopren-kotizo estas tre favora. Pliaj programeroj aperos baldaŭ. Petu detalojn al: “Kvinpetalo”, FR-86410 Bouresse, Francio.

Giancarlo Fighiera

KURTE

Boutros Boutros-Ghali, eksa ĝenerala sekretario de UN kaj nuna de Internacia Organizaĵo de Franclingvaj Landoj, diris pri E-to en TV-programo France 2 (17 okt.): “Ĝi estas lingvo kies tempo jam pasis”. (Esperanto)

21 okt. kroatia kulturministro Bozo Biŝkupiĉ akceptis tripersonan delegacion de Kroata E-Ligo por trakti pri la Zagreba UK en 2001. (Esperanto)

Laborista Solidareco, organo de la Reto de japanaj anarĥo-sindikatistoj, portas resumon de artikoloj en E-to k serion de kursoj de E-to k traktas la Pragan manifeston. (La Revuo Orienta)

Norvega Junularo E-ista eldonis 3000 ekz-ojn de norveglingva broŝuro pri la Pasporta Servo. (Norvega Esperantisto)

16-18 sep. E-Asocio de Finnlando havis sekcion en librofoiro de Turku. (Vekilo)

Seminario Kiel rilati al ĵurnalistoj kaj gazetoj okazis oktobre en La Chaux-de-Fonds (Svislando) sub la gvido de Marco Picasso. (Ĉe la Domparo)

3-4 okt. en Kanazawa okazis la 85a Japana E-Kongreso kun 480 partoprenantoj. (La Revuo Orienta)

28 nov. la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA allogis 150 vizitantojn. La gastoj estis Claude Piron, Lusi Harmon k nederlanda kantgrupo Akordo. La libroservo enspezis 10933 NLG. (Gazetara Komuniko de UEA)

9 bosniaj infanoj, lernintaj E-ton, feriis ĉi-somere en suda Francio dank’ al la kunlaboro de E-Ligo de Bosnio-Hercogovino kaj E-Kulturcentro de Tuluzo. (Franca Esperantisto)

Itoo Kanzi, konata sub la pseŭdonimo “ludovikito”, ricevis de la estraro de Japana E-Instituto Specialan Premion pro sciencaj meritoj. (La Revuo Orienta)

E-Asocio de Finnlando donacis sian standardon kun arĝenta ŝildo al Jukka Laaksonen okaze de lia 50-jariĝo. (Esperantolehti)

REU KUNVENOS EN TIĤVIN

La estrara voĉdonado pri la REU-Konferenco montris jenajn rezultojn:

Ĉar Tomska E-Klubo ne sukcesis efektivigi decidon de la lasta REK pri organizo de la Kongreso en Tomsko, ĉar ne fidindas plu organizado de REK en Tomsko en 1999a jaro, ĉar laŭ la statuto de REU la konferenco de REU devas esti ne pli malofte ol unufoje en du jaroj, la estraro de REU decidas:

  • organizi vican konferencon de REU ekster REK ne pli malfrue ol somere de 1999a jaro,
  • peti la organizan komitaton de OkSEJT, okazonta en Tiĥvin, trovi eblecon por organizi la konferencon de REU samtempe kaj samloke kun OkSEJT.

Aroloviĉ, Bespalov, Ĉertilov, Gudskov, Junusov, Kogan, Ŝevĉenko — por. De Bronov kaj Titajev respondoj ne alvenis.

Do, plimulto de la estraro voĉdonis “por” kaj la decido estas akceptita. REU-estraro oficiale petas la organizan komitaton de OkSEJT organizi la Konferencon de REU enkadre de OkSEJT.

Mi estas preta partopreni la necesajn preparlaborojn, kaj alvokas la estraranojn, precipe tiujn, kiuj intencas partopreni la Konferencon, dediĉi seriozan atenton al ĉi-afero. Viaj proponoj estas bonvenaj kaj atendataj malpacience!

Abdurahman Junusov Prezidanto de REU

SUKCESA STRIGO

6-9 nov. okazis en Puŝĉino apud Moskvo la kvara StRIGo (Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio), aranĝita de MASI kaj parte subvenciita de la universitato “Ruthenia”. Partoprenis 86 homoj, ĉefe gejunuloj, plejparte de la Moskva regiono, sed venis ankaŭ kelkaj forloĝantoj. StRIGo celas ĉefe komencantajn esperantistojn (tial ĝi parte okazas en la rusa) kaj volas prezenti al ili ne nur esperanton kiel lingvon, sed ankaŭ la esperantan kulturon kaj etoson. Temo por la ĉi-jara renkontiĝo estis “Viro kaj virino: du seksoj, du mondoj”.

Matene okazis lingvaj studrondoj, poste prelegoj de kio estas Esperanto ĝis familia planado kaj diversaj laborgrupoj kun arta aŭ praktika celo, de surkorpa pentrado ĝis sporthalaj movludoj. Vespere abundis distra programo, teatra sporto, ludoj kaj kantado. Min ĉefe impresis la biodancado, kiu kreis konfidon kaj profundan senton de komuneco inter la dancantoj. Ĝenerale, multaj prelegoj havis “psikologian” karakteron. La ĉeftemon oni pritraktis de diversaj religiaj kaj filozofiaj vidpunktoj, okazis psikologiaj testoj kaj laborgrupoj. Laŭ iuj partoprenantoj, psikologio en vasta senco estas nuntempa rusa modo, kiu ankaŭ forte influas la esperantajn aranĝojn.

Dum la lunda ronda tablo, preskaŭ unuanime la partoprenintoj laŭdis la aranĝon. Kaj prave, la organizintoj vere meritas tiun laŭdon. Restas ĉe la partoprenintoj pozitivaj impresoj, kiuj espereble reigos ilin al ontaj aranĝoj kaj instigos al lingva studado. Postaranĝe eksterlanda vizitanto emas iom filozofi: Kiel funkcias esperanto en aranĝo kie (preskaŭ) ĉiuj havas saman nacian lingvon? Ĉu ĝi bezonatas por krei bonan etoson? Oni ja plejparte krokodilis, kaj tamen la etoso ŝajne venis. Eble pli gravas, ke la lingvo kaj esperanta idearo kreas iun idealisman komunecon inter la partoprenantoj. Sed laŭ mia impreso plej gravas la gaja kunesto mem. Ioma lingva intereso ŝajnas esti enirbileto en la ruslandan junularan movadon, sed tio ne signifas, ke lingva kapableco por ĉiuj havas unuan prioritaton. Honeste, ĉu ne pli gravas distriĝi kaj spertiĝi inter amikoj, ol per kiu lingvo oni tion faras?

Baard Hekland

EN “PROPRA LUDO” DUM LA TUTA JARO

Svoja Igra” (Propra ludo), unu el la plej altnivelaj intelektaj ludoj de ruslanda televido, aperas ĉiusemajne jam dum kvin jaroj. En ĝi povas provi siajn fortojn ĉiu saĝa kaj obstina persono — kontraste al pluraj aliaj ĝi estas vere malfermita kaj objektive justa. Mi jam kelkfoje raportis pri miaj sukcesoj tie (vidu, ekzemple, LOdE, 1998: 7, P.7), nun denove aperis la preteksto.

Kiel promesis la redaktoro, ŝatinta mian ludon pasint-oktobre (ne tre sukcesan por mi, sed impresigan), mi estis denove invitita kaj ĉi-foje sukcesis. Mi eniris la “oran dozenon” kaj sekvacikle konfirmis mian rajton esti en ĝi, partoprenis ankaŭ en trionfinaloj. La ludgvidanto, bone konanta min persone, ĉiufoje mencias ke mi estas esperantisto.

Se la televida horaro principe ne ŝanĝiĝos, “Propra ludo” plu aperados dimanĉe posttagmeze kaj miajn ludojn oni vidos 28 feb, 11 apr, 4 jul kaj 25 jul 1999 (por precizigi la tempon, bonvolu konsulti TV-programojn apud tiuj datoj); poste sekvos almenaŭ unu ludo en aŭgusto-oktobro.

Valentin Melnikov

ASOCIO EN ĈUVAŜIO

27 nov. Junulara E-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko festis sian 6an naskiĝtagon. Ĝi komenciĝis kiel E-klubo Ĉeno, nun ĝi multe pligrandiĝis kaj havas proksimume 30 aktivajn membrojn. La prezidanto estas Jekaterina Ignatjeva. En 1998 la asocio okazigis jam la trian Lingvan Festivalon, en kiu partoprenis proksimume 500 personoj. La honora gasto de la Festivalo estis konata E-kantisto Jean Marc Leclerqc (JoMo). Nun en la urbo funkcias E-kurso por pli ol 60 lernantoj.

Sofja Basova

POETO EN TELEVIDO

25 nov. en la taga elsendo de Segodnjaĉko (NTV, 4a kanalo en Moskvo), okazis 3-minuta intervjuo kun Esperanta poeto Valentin Melnikov. Li rakontis pri la kaŭzoj, kial li verkas ne ruse sed Esperante kaj laŭtlegis unu sian originalan poemon.

Nikolao Gudskov

ZAMENHOFA TAGO

... en Jekaterinburg

Trideko da verdstelanoj el Jekaterinburg, Niĵnij Tagil, Tjumeno kaj Iĵevsk kunvenis 13 dec. en la domo, kiun okupas porinfana turisma oficejo Junitur (tie oficas esperantistoj) por kunfesteni la plej ŝatatan esperantistan feston.

La programo enhavis paroladon pri la ideoj de Zamenhof kaj nuntempo (Korĵenkov), prezenton de la esperantista aktivado en la jaro 1998a, spektadon de Espere despere. En la malstreĉa etoso, ĉe konvene aranĝitaj tabloj, oni konatiĝis kun la historio de la Urala Esperantista Societo (UES), kiu festis sian 10-jariĝon, kaj notis la 50an kajeron de La Ondo de Esperanto.

La venintoj plenumis “sian moralan devon” je la Tago de la Esperanta Libro per aĉetoj kaj abonoj. La plej populara estis “Vivo kaj morto de Wiederboren”.

Tatjana Kulakova

... kaj en Soĉi

La festeno de la Zamenhof-tago en la kafejo de kulturdomo de artoj en Soĉi okazis 13 dec. Partoprenis 26 personoj. Estis festparolado de la prezidanto de la E-klubo, koncerto de la klubanoj, kiun partoprenis duono de la ĉeestantoj. Estis prezentitaj kaj disdonitaj la ĵus ricevitaj el Jekaterinburg libroj de Nikolai Lozgaĉev Sur tranĉrando de ponard’ kaj freŝaj kajeroj de La Ondo de Esperanto.

Ĉiu partoprenanto ricevis donacetojn: E-insignojn, portreton de Zamenhof kaj E-flagon (bildkarto el Usono).

Ĉe la komuna tablo abundis manĝoj produktitaj de la klubanoj mem: tortoj, kukoj, bakaĵoj, diversaj frandaĵoj ktp.

Ĉiuj estis gajaj kaj kontentaj: ŝercoj, amuzaĵoj, dancoj.

La festo bone sukcesis.

Vladimir Bespalov

JUBILEO EN TJUMENO

29 nov. en la kulturpalaco Geolog esperantistoj de Tjumeno solenis la 25an datrevenon de EK Revo.

Dum la kvaron-jarcenta funkciado la klubo instruis Esperanton al centoj da urbanoj, organizis plurajn uralajn kaj volgo-uralajn E-renkontojn, junularan tendaron OrSEJT-24 (en 1982) kaj Ruslandan E-Kongreson (en 1995).

En la klubo diverstempe aktivis Aleksandr Kalaŝnikov, Vladimir Opletajev, Viktor Zaĥarov, Vladimir Izosimov, Aleksander Korĵenkov, Irina Kirina, Aleksandr Zagvazdin (la tri lastaj ĉeestis) kaj aliaj konataj ruslandaj esperantistoj.

Nun Revo havas malfacilan situacion pro la financa krizo en la lando kaj pro la forpaso de Vladimir Izosimov — la animo kaj motoro de la klubo. Sed daŭras instruado en la elementa kurso, kaj rekomenciĝis regulaj klub-kunvenoj.

Irina Kirina

ESPERANTO KAJ HOMAJ RAJTOJ

En Ruslanda Ŝtata Humanitara (t.e. soci-scienca) Universitato 26-27 nov. 1998 okazis sub egido de Unesko Internacia scienca konferenco “Homaj rajtoj en dialogo de kulturoj”, dediĉita al 50-jariĝo de la Universala deklaracio pri homaj rajtoj. Inter diversaj raportoj unu temis pri Esperanto. Tio estis raporto de Nikolao Gudskov “Lingva dimensio de homaj rajtoj”, kie la aŭtoro pruvis nepran neceson de la neŭtrala internacia lingvo por reala efektivigo de la homaj rajtoj en la mondo. La materialoj de la konferenco, inkluzive de la tripaĝa artikolo de Gudskov, estas eldonitaj libroforme en la rusa kaj angla lingvoj.

Mikaelo Ĉertilov

ĈU GRATULI AŬ MALGRATULI?

Kara Aleksander! Mi donis mian voĉon por vi en la elektoj de la Komitato de UEA, kaj min ĝojigis, ke vi estas elektita. Sed antaŭe vi estis komitatano A, kaj nun — komitatano B. Ĉu mi devas gratuli aŭ malgratuli vin pro tiu ŝanĝo?

Bronislav Ĉupin

Unue, mi dankas pro la subteno al ĉiu el la 1129 individuaj membroj de UEA kiuj voĉdonis por mi.

Simile demandis min Irina Kirina, Jelena Morozova, Viktor Sapoĵnikov kaj kursanoj de SEK’98, al kiuj mi klarigis la aferon buŝe.

Ĉar la respondo eble interesos niajn legantojn, mi respondas gazete.

Komparante UEA kun fikcia ŝtato Espujo (kompreneble, unupartia), oni vidas, ke la Komitato rolas kiel parlamento. Ĝi akceptas la leĝojn (Regularoj) kaj la Buĝeton de Espujo, fiksas la impostojn (kotizoj individuaj kaj asociaj), elektas la Prezidanton kaj Registaron (Estraro), taksas la agadon de l’ Espuja Registaro, akceptas novajn aŭtonomiojn (Landaj kaj fakaj asocioj), kaj dekoras siajn eminentajn ŝtatanojn (honoraj membroj). La parlamenta sesio okazas unu fojon jare en la ĉefurbo de Espujo (Kongresurbo. Berlino en 1999).

Tiuskeme la Registaro de Espujo (Estraro de UEA) plenumas (aŭ ne plenumas) parlamentajn decidojn, prezentas al la parlamento jar-raporton kaj buĝeton, dungas ŝtatoficistojn kaj okazigas la ĉefan ŝtatmanifestacion (UK). Krom en UK, la Registaro kunvenas unu aŭ du fojojn jare.

La menciitaj ŝtatoficistoj, estas do la “ŝtat-aparato” aŭ Administracio de Espujo (Centra Oficejo). La Administracio, sub la gvido de la Administraciestro (Ĝenerala Direktoro) eldonas la ŝtatan gazeton (Esperanto) kaj oficialan literaturon (Jarlibro kaj Kongresa Libro), prizorgas la ŝtatan varcirkuladon (Libroservo de UEA) kaj la Ŝtatan Bibliotekon (Biblioteko Hodler) kaj rolas kiel la Ŝtata Banko (la subkonta sistemo).

Nu, eble kelkajn pli amuzus kompari UEA kun la Sovetunia kompartio, havinta respublikajn “subpartiojn” (Landaj Asocioj), Centran Komitaton (Komitato), Politikan Buroon (Estraro) kaj Sekretariaron (CO).

Sed ni revenu al la Parlamento kaj ties deputitoj, laŭ nia Konstitucio (Statuto de UEA).

La Komitato de UEA konsistas el:

Komitatanoj A, elektitaj de la aliĝintaj asocioj. Ĉiu aliĝinta asocio (faka aŭ landa) kun 100 ĝis 1000 membroj (kies kotizojn la asocio pagis al CO) delegas unu komitatanon kaj unu plian por ĉiu komencita milo.

Komitatanoj B estas elektataj de la individuaj membroj. Oni elektas unu komitatanon por ĉiu komencita milo da individuaj membroj, ĝis maksimume unu kvarono de la komitatanoj A.

Tio ne estas punkto, ĉar estas plia kategorio.

Komitatanoj C, estas elektataj de la Komitatanoj A kaj B “por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj”, ĝis kvarono de sia propra nombro.

Krome, aliĝinta asocio kun malpli ol 100 membroj, rajtas havi observanton en la Komitato.

La komitatanoj estas samrajtaj, kaj neniu komitataniĝo estas “malgratulebla”; kvankam B-komitataniĝo estas malpli facila kaj eble pli gratulinda, almenaŭ en 1998, kiam 2328 individuaj membroj elektis 8 personojn el la 15 kandidatoj.

A-komitataniĝo okazas malsame en diversaj asocioj, kaj eĉ en la sama asocio la proceduro ne estas senŝanĝa. Ekzemple, en 1994 mi estis elektita kiel komitatano A por Ruslando en la landa kongreso (Niĵnij Novgorod, 1994), sed la nuna Komitatano A estis elektita nur de la estraro de REU, en kunveno kiun partoprenis 5 estraranoj el la 9 — kvar moskvanoj plus la elektota persono (laŭ Bulteno de REU. 1998: 1).

C-komitatanoj estas elektataj, ekzemple, por formi la Estraron, ja por estraraniĝi oni devas jam esti komitatano, kaj kutime inter la anticipe planitaj estraranoj ne ĉiuj estas komitatanoj. Tiel estis en Montpeliero, kie en la unua Komitata Kunsido oni elektis (kooptis, ĉar mankis alternativaj kandidatoj) la necesajn “spertulojn” (sed la elekto de la Estraro estis fuŝa pro la nekunlaboremo de Wandel kaj Lipari kaj pro la dumkongresa demisio de la elektita de Geus).

Nun UEA havas 57 komitatanojn A, 8 komitatanojn B, kaj 12 komitatanojn C.

La 8 “elektitoj de l’ popolo” havas en la parlamento nur dekonon da mandatoj kaj nur unu el ili estas estrarano. Nur unu komitatano reprezentas en la 6-persona Estraro la aliĝintajn asociojn. 4 aliaj estraranoj C-komitataniĝis en la kongreso mem (unu el ili pli frue ne ricevis la “popolan fidon” en la B-balotado).

Oni ofte demandas min ankaŭ pri ŝanĝoj, farendaj por plidemokratiigi kaj vigligi la elektomanieron de UEA. Mi ja havas “mil kaj unu” proponojn, sed foje estas pli prudente konservi la nun malbone funkciantan sistemon ol detrui ĝin favore al sistemo teorie perfekta, sed ne provita praktike.

Sed kion pensas la popolo de Espujo?

Aleksander Korĵenkov Komitatano B de UEA

NECESAS ANONCI ANTICIPE

Via gazeto ofte klopodas por disvastigo de esperanto, sed tio malmulte efikas. Ekzemple, en la artikolo Ago-tago en Moskvo (LOdE. 1998: 11) estas menciita intervjuo kun Dadajev en Ruslanda Televido.

Mi ne aŭskultis tiun intervjuon, kaj mi supozas, ke ne multaj sukcesis. Necesas anonci tiujn programojn anticipe, antaŭ du monatoj.

Nikolaj Neĉajev (Irkutsk, Ruslando)

FUNEBRAJ PENSOJ POST UNU ARTIKOLO

La suba artikolo aperas samtempe en la informilo de PREM.

Dum ok jaroj mi restas membro de Transnacia Radikala Partio (TRP) kaj ĝis lasta jaro estis membro de ĝia “Esperanto” — Radikala Asocio. Kiel membro de ERA mi partoprenis la fondan kunsidon de PREM pasintjare. Ideoj de neperforto, politiko de Gandhi kaj aktiva instigo de politikuloj al humanecaj tutmondaj reformoj simpatias al mi. Tamen ĉi-jare mi, restante membro de TRP, ne plu reaniĝis al ERA. Kaŭzo estas plena neemo de gvidantoj de ERA, sed pli ĝuste diri, de ĝia senŝanĝa sekretario Giorgio Pagano, al ajna, eĉ eta kunlaboro kun mi kaj kun PREM. Sama neemo depuŝis de ERA ankaŭ plurajn italajn esperantistajn aktivulojn...

LOdE en sia 11a numero, laŭ kutima ĝia plaĉo, elplaŭdis vican ŝlimon — artikolon de Giorgio Pagano “UEA kaj ERA: sur la du frontoj”. La artikolo nur konfirmis mian opinion pri la aŭtoro. Sinjoro Pagano klare montris sian nekapablon kunlabori kun E-organizoj, kun E-movado.

En 1992 mi konatiĝis kun Pagano en Romo, kien mi estis invitita por partopreni kongreson de TRP. Aktiva, energia italo montris sin kiel bona, verva radikalulo, bona organizanto, laborema kaj firme konvinkita pri estonteco de Esperanto, kaj pri proksima solvo de lingva problemo pere de Esperanto..., tamen li montris sin samtempe plene indiferenta pri la E-komunumo. Tiam li, etata funkciulo de TRP, nur komencis lerni Esperanton, kaj li lernis ĝin, kiel ŝajnis al mi, nur pro partiaj devoj kaj ideoj. La partio komisiis al li tiun agadon, kaj li aktive ekagis. Laŭ mi, li multe similas al sinjorino Ŝanina, sekretariino de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. Ŝi same ellernis Esperanton, sed ĉu ŝi estis esperantistino?

Giorgio Pagano, diference de sinjorino Ŝanina tamen vere kredas pri ideo de la Esperanta solvo de lingva problemo en Eŭropo, sed li tute ne vidas kaj ignoras ekziston de Esperantujo, havanta sian vivon, tradicion, kulturon. En la artikolo li atakas UEA, sed tiu atako similas al atako de hundeto kontraŭ elefanto el fama fablo de Krilov. UEA kaj ERA havas tute malsimilajn rimedojn kaj akcentojn en siaj agadoj. UEA agas por faciligi agadon de apartaj esperantistoj, esperanto-kolektivoj per siaj servoj, kongresoj, periodaĵoj ktp., kaj prezentas pere de si al ekstera neesperantista mondo tutmondan esperantistaron. ERA tute ne zorgas pri esperantistaro, eĉ ignoras ĝin. Ĝiaj interesoj estas nur eŭropaj kaj internaciaj politikaj kaj interŝtataj organizoj, kaj celo — oficialigo de Esperanto kiel dua internacia helplingvo.

Tamen agnosko de Esperanto fare de internaciaj politikaj organizoj ne povas ne interesi ankaŭ UEA. Do, evidentas utilo de kunlaboro de tiuj, kvankam malsamaj, organizoj. Tial estas ankaŭ stranga konduto de UEA, kiu ne enlasis informon pri ERA en sia Jarlibro, prisilentas kaj ne subtenas iniciatojn de ĝi. Mi ne opinias, ke informo pri kat-amantaj esperantistoj, aŭ pri samseksamaj esperantistoj pli gravas ol pri ERA.

Konante sinjoron Pagano, mi supozas, ke oficistoj kaj estraranoj de UEA, same kiel mi, ne trovis komunan lingvon kun li (kvankam li ellernis Esperanton).

Ĉiam estas multe domaĝe, kiam apartaj personoj, kun bonaj intencoj, sed pro siaj netoleremo kaj ambicio, trudemo kaj senkompromisemo fiaskigas bonajn iniciatojn. Kaj mi priploras funebre forpasintajn eblecojn, vanajn streĉojn kaj forflugintajn esperojn.

Mikaelo Ĉertilov

INTERRETA ĴURNALISTIKO

Ekde jan. 1998 ni funkciigas la retpoŝtan Esperanto-novaĵservon “ret-info”, kiu distribuas labortage averaĝe 3-4 mesaĝojn, ligitajn al la E-movado. Al ricevantoj de “ret-info” apartenas plurcent abonantoj.

Estas tre malagrable iam rericevi de tute nekonataj personoj 2-4 foje la mesaĝojn, origine dissenditajn per “ret-info”, aŭ ricevi malabonpeton de nealiĝintaj personoj, aŭ proteston pro nedezirata retpoŝta ĝeno. Ne redistribuu per reto! Oni kompreneble rajtas utiligi por si la ricevitajn informojn kaj oni rajtas aperigi ilin en paperaj E-gazetoj aŭ radiostacioj, sed ni taksas ne etika, se iu regule rete plusendas la ricevitajn mesaĝojn al siaj konatoj, aŭ al retaj forumoj!

Kompreneble ni ne estas kontraŭ (eĉ ni ĝojas), se iujn gravajn mesaĝojn foj-foje vi plusendas al interesitoj aŭ uzas ĝin en informbultenoj (ĉi kaze bv. nepre mencii la fonton) — ni estas nur kontraŭ la regula reta redistribuado.

La servo funkcias fidinde. La dissenditaj mesaĝoj valoras ju pli multe, des pli da personoj legas ilin, sed anstataŭ mem distribui ilin al iu celgrupo prefere instigu ilin rekte aliĝi al la servo!

László Szilvási administranto de “ret-info”

ĜEMELIĜO EN LA NORDO

28 sep – 2 okt. internacia komencanta kurso okazis en Svanvik, en popola altlernejo ĉe la norvega-ruslanda limo. En StRIGo-4 mi babilis kun du tieaj partoprenintoj, nome Nastja Kuznetsova kaj Nataŝa Zubova de Murmansko.

“Estis malgranda anonco en murmanska gazeto. Oni nenion menciis pri vojaĝo al Norvegio, nur estis instigo lerni esperanton. Relative multaj junuloj anoncis sin kaj oni faris intervjuojn por selekti tiujn, kiuj rajtis iri al la kurso en Norvegio. Tre gravis ke oni estu komunikiĝema kaj havu deziron lerni”, — klarigas Nastja kaj Nataŝa.

Pro la nuna ekonomia krizo, kelkaj dezirantoj tamen ne povis iri. Sed 8 murmanskaj gejunuloj, post unua enkonduka prelego partoprenis la kurson. Dum 5 tagoj ili po 3 lecionojn partoprenis, sub gvido de eminenta Cseh-instruisto Atilio Orellana Rojas. Entute partoprenis 27 gejunuloj kaj plenkreskuloj.

“Ni studis la bazan gramatikon de la lingvo. Kompreneble, tempo malmultis, sed Atilio tre vigle instruas, li estas vera artisto, kaj la lecionoj estis tre instigaj. En la libertempo ni konatiĝis kun la lernejanoj. Ni daŭre tenas kontakton, kaj la lernejestro certigis ke la norvegaj partoprenintoj vizitos Murmanskon en decembro”, — ili rakontas.

Nataŝa kaj Nastja rakontas pri sukcesa konatiĝo kaj amikiĝo kun la lernejanoj. Tiel, oni brile plenumis unu el la intencoj de Norvega E-ligo: kunligi gejunulojn en Norvegio kaj Ruslando. La dua intenco kompreneble estas utiligi esperanton en tiu kontakto. Intertempe la kontakto okazas ĉefe anglalingve. “Ni ankoraŭ ne sufiĉe scias esperanton. Mankas vortoj”, — ili konfesas. Sed kiam la raportanto aludis, ke eble esperanto ne necesas por ili, aŭdiĝis protestoj: “Ni tamen volas ĝin lerni!”

Ĉiuj kiuj partoprenis la kursojn de Atilio, scias ke malfacilas ne entuziasmiĝi. Pli malfacilas kiam oni revenas hejmen al tedaj lernolibroj kaj pli tradicia instruado. Tamen, “Ni certe volas daŭrigi la studadon”, — Nataŝa kaj Nastja asertas. Ĉu ni rajtas esperi pri onta junulara klubo en la fora nordo?

Bård Hekland

LA MASTRINO

Novelo de Guy de Maupassant

Mi loĝis tiam, — diris Georges Kervelen, — en meblita luloĝejo en la strato de la Sanktaj Patroj.

Kiam miaj gepatroj decidis, ke mi studos juron en Parizo, okazis longaj diskutadoj por aranĝi ĉiun aferon. La koston de mia pensio ili unue taksis je dumil kvincent frankoj, sed mia povra patrino ekhavis timon, kiun ŝi prezentis al mia patro: “Se li malbone elspezus sian tutan monon kaj ne prenus sufiĉan nutraĵon, lia sano tre suferus. Tiuj junuloj estas kapablaj je ĉio.”

Estis do decidite, ke ili serĉos pensionon por mi, pensionon modestan kaj komfortan, kaj ke mia familio pagos rekte la prezon, ĉiumonate.

Mi neniam estis forlasinta Quimper’on. Mi deziris ĉion, kion oni deziras je mia aĝo kaj mi estis preta ĝoje vivi, ĉiumaniere.

Iuj najbaroj, de kiuj oni petis konsilon, indikis samregionaninon, s-inon Kergaran, kiu akceptis pensionanojn. Mia patro traktis do perletere kun tiu respektinda persono, ĉe kiun mi alvenis, iun vesperon, kune kun kofro.

S-ino Kergaran estis ĉirkaŭ kvardekjara. Ŝi estis dika, tre dika, parolis per voĉo de instruktora kapitano kaj decidis pri ĉiuj demandoj per vorto neta kaj definitiva. Ŝia domo, tre mallarĝa, havanta nur unu aperturon al la strato ĉiuetaĝe, aspektis kiel ŝtuparo de fenestroj, aŭ kiel tranĉaĵo de domo sandviĉe inter du aliaj.

La mastrino loĝis en la unua etaĝo kun sia servistino; oni kuiris kaj havis la manĝojn en la dua; kvar bretonaj pensionuloj loĝis en la tria kaj en la kvara. Mi havis la du ĉambrojn de la kvina.

Nigra ŝtupareto, turniĝanta kiel korktirilo, kondukis al tiuj du mansardoj. La tutan tagon, senhalte, s-ino Kergaran supren- kaj suben-iris tiun spiralon, okupata en tiu tirkesta loĝejo, kvazaŭ ŝipestro sur ferdeko. Ŝi eniris dek fojojn sinsekve en ĉiun loĝejon, kontrolis ĉion kun mirinda parola frakaso, rigardis, ĉu la litoj estis bone pretigitaj, ĉu la vestoj estis bone brositaj, ĉu la servo estis tute en ordo. Unuvorte, ŝi flegis siajn gastojn kiel patrino, pli bone ol patrino.

Mi baldaŭ konatiĝis kun miaj kvar samregionanoj. Du el ili studis medicinon, kaj la du aliaj studis juron, sed ĉiuj spertis la despotan jugon de la mastrino. Ili timis ŝin, kiel marodisto timas kampogardiston.

Koncerne min, mi tuj spertis dezirojn de sendependeco, ĉar mi estas laŭnature ribelulo. Mi unue deklaris, ke mi volas hejmenveni je la horo elektita de mi, ĉar s-ino Kergaran estis difininta la dek-duan horon, kiel la lastan limon. Pro tiu pretendo, ŝi fiksis al mi siajn klarajn okulojn dum kelkaj sekundoj, kaj poste deklaris:

“Tio ne estas ebla. Mi ne povas toleri, ke oni vekas Anjon la tutan nokton. Vi havas nenion por fari ekstere post certa horo.”

Mi respondis kun firmeco : “Laŭ la leĝo, sinjorino, vi estas devigata malfermi al mi kiam ajn. Se vi rifuzos tion, mi konstatigos ĝin ĉe la urba polico kaj iros dormi en hotelon je via kosto, kiel tio estas mia rajto. Vi estos do devigata malfermi al mi aŭ ellasi min. La pordo aŭ la adiaŭo. Elektu.”

Mi spitridis al ŝi, diktante miajn kondiĉojn. Post la unua stuporo ŝi volis diskuti, sed mi restis necedema kaj ŝi rezignis. Ni konsentis, ke mi havos ĉefŝlosilon, sed kun nepra kondiĉo, ke neniu tion scios.

Mia energio favore impresis ŝin, kaj ŝi de nun traktis min kun neta komplezo. Ŝi havis por mi komplezojn, prizorgojn, delikataĵojn, kaj eĉ bruskan tenerecon, kiu ne malplaĉis al mi. Iafoje, kiam mi estis gaja, mi surprize kisis ŝin, nur por la forta vangofrapo, kiun ŝi tuj ĵetis al mi. Kiam mi sukcesis mallevi la kapon sufiĉe rapide, ŝia mano pasis super min kun la rapideco de kuglo, kaj mi ridis kvazaŭ frenezulo forkurante, dum ŝi kriis: “Ha! Kanajlo! Tion mi repagos al vi.”

Ni fariĝis du geamikoj.

Sed jen mi konatiĝis, sur trotuaro, kun knabino laboranta en vendejo.

Vi scias, kio estas tiuj ametoj de Parizo. Iam, irante al la lernejo, oni renkontas junan personon nudkapan, kiu promenas brakenbrake kun amikino, antaŭ ol reiri al la laboro. Oni interŝanĝas rigardojn, oni sentas en si tiun etan skuon, kiun donas la okulo de iuj virinoj. Tio estas unu el la ĉarmoj de la vivo, tiuj rapidaj simpatioj fizikaj, kiujn naskas renkontiĝo, tiu leĝera kaj delikata logo, kiun oni subite spertas ĉe la ektuŝo de homo naskiĝinta por plaĉi al vi kaj por esti amata de vi. Ŝi estos amata multe aŭ malmulte, ne gravas. Estas en ŝia naturo respondi al la sekreta amdeziro de la via. Jam kiam vi unuafoje ekvidas tiun vizaĝon, tiun buŝon, tiujn harojn, tiun rideton, vi sentas ilian ĉarmon eniri en vin kun dolĉa kaj delica ĝojo, vi sentas specon de feliĉa bonstato penetri en vin, kaj la subitan naskiĝon de tenereco ankoraŭ konfuza, kiu pelas vin al tiu nekonata virino. Estas, kvazaŭ estus en ŝi alvoko, al kiu vi respondas, allogo, kiu stimulas vin; kvazaŭ oni jam delonge konus ŝin, kvazaŭ oni jam estus vidinta ŝin, kvazaŭ oni scius, kion ŝi pensas.

La morgaŭan tagon je la sama horo, oni pasas tra la sama strato. Oni revidas ŝin. Kaj oni revenas la postan tagon, kaj ankoraŭ la postan tagon. Oni fine interparolas. Kaj la ameto plu evoluas, regula kiel malsano.

Do, post tri semajnoj, mi atingis kun Emma la periodon antaŭ la falo. La falo mem estus okazinta pli frue, se mi estus sciinta, en kiu loko provoki ĝin. Mia amikino vivis en familio kaj draste rifuzis trapasi la sojlon de meblita hotelo. Mi cerbumis por trovi rimedon, ruzaĵon, okazon. Finfine mi elektis senesperan solvon kaj decidis suprenirigi ŝin al mia loĝejo, iun vesperon, ĉirkaŭ la dek-unua, je preteksto de taso da teo. S-ino Kergaran enlitiĝis ĉiutage je la deka. Mi povus do hejmeniri senbrue dank’ al mia ĉefŝlosilo, vekante nenies atenton. Ni sammaniere remalsuprenirus post unu aŭ du horoj.

Emma akceptis mian inviton, post kiam ŝi iom kontraŭvolis.

Mi pasigis malbonan tagon. Mi ne estis trankvila. Mi timis komplikaĵojn, katastrofon, iun teruran skandalon. Venis la vespero. Mi forlasis la domon kaj eniris en trinkejon, kie mi glutis du tasojn da kafo kaj kvin glasetojn por ekhavi kuraĝon. Poste mi iris promeni sur bulvardon Sankta Mikelo. Mi aŭdis sonori la dekan, la dekan kaj duonon. Kaj mi iris, per malrapidaj paŝoj, al la loko de nia rendevuo. Ŝi jam atendis min. Ŝi prenis kareseme mian brakon kaj jen ni ekiris, malrapide, al mia loĝejo. Laŭmezure kiel mi alproksimiĝis al la pordo, kreskis mia angoro. Mi pensis: “Espereble s-ino Kergaran estas enlite.”

Mi diris al Emma du aŭ trifoje: “Atentu, ne faru bruon en la ŝtuparo!”

Ŝi ekridis: “Vi do tre timas, ke oni aŭdas vin?”

“Ne, sed mi ne volas veki mian najbaron, kiu estas grave malsana.”

Jen la strato de la Sanktaj Patroj. Mi alproksimiĝas al mia loĝejo kun tiu antaŭtimo, kiun oni havas irante al dentisto. Ĉiuj fenestroj estas mallumaj. Oni sendube dormas. Mi spiras. Mi malfermas la pordon kun singardemo de ŝtelisto. Mi enirigas mian kunulinon, kaj poste mi refermas, kaj mi supreniras la ŝtuparon piedpinte evitante spiri kaj ekbruligante kandel-alumetojn, por ke la junulino ne faru iun mispaŝon.

Preterpasante la ĉambron de la mastrino, mi sentas mian koron fortege batantan. Fine, jen ni estas en la dua etaĝo, poste en la tria, poste en la kvina. Mi eniras mian loĝejon. Venko!

Tamen mi kuraĝis paroli nur mallaŭte kaj demetis miajn botetojn por fari neniun bruon. La teon, preparitan sur alkohola kuirilo, ni trinkis sur la angulo de mia komodo. Poste mi iĝis insista... insista... kaj iom post iom, kvazaŭ ludante, mi demetis unu post la alia la vestaĵojn de mia amikino, kiu cedis rezistante, ruĝa, konfuzita, ĉiam prokrastanta la fatalan kaj ĉarman momenton.

Ŝi surhavis nur, vere, mallongan blankan subjupon, kiam abrupte malfermiĝis mia pordo, kaj aperis s-ino Kergaran, kun kandelo en la mano, vestita ekzakte kiel Emma.

Mi faris salton malproksimen de ŝi kaj mi staris, konsternite rigardanta al ambaŭ virinoj, kiuj fikse interrigardis. Kio estis okazonta?

La mastrino prononcis per aroganta tono, kiun mi ne konis de ŝi: “Mi ne volas knabinojn en mia domo, sinjoro Kervelen.”

Mi balbutis: “Sed, sinjorino Kergaran, la fraŭlino estas nur mia amikino. Ŝi venis preni tason da teo.”

La dika virino pluparolis: “Oni ne surhavas nuran ĉemizon por preni tason da teo. Vi tuj foririgos tiun personon.”

Emma, konsternita, ekploris kaŝante sian vizaĝon en sia jupo. Mi perdis la kapon, ne sciante, kion fari, nek kion diri. La mastrino aldiris kun nerezistebla aŭtoritato: “Helpu la fraŭlinon revestiĝi kaj forkonduku ŝin tuj.”

Mi, certe, ne povis fari ion alian, kaj mi levis la robon falintan ronde, kvazaŭ krevinta balono, sur la plankon, kaj mi pasigis ĝin super la kapon de la knabino, kaj klopodis agrafi ĝin, alĝustigi ĝin, kun grandega peno. Ŝi helpis min, ĉiam plorante, terurita, hastante, farante ĉiajn erarojn, ne plu povante retrovi la ŝnurojn nek la butontruojn; kaj s-ino Kergaran staris kun senesprima vizaĝo, tenante sian kandelon enmane, kaj lumigis nin kun la severa pozo de juĝisto.

Emma rapidigis nun siajn movojn, freneze kovris sin, nodis, alpinglis, laĉis, religis kun furiozo, turmentata per urĝa bezono forkuri; kaj eĉ ne butoninte siajn botetojn, ŝi kuris preter la mastrino kaj pelis sin en la ŝtuparon. Mi sekvis ŝin kun pantofloj, mem duone senvestiĝinta, kaj ripetis: “Fraŭlino, aŭskultu, fraŭlino.”

Mi ja konsciis, ke necesis diri ion al ŝi, sed mi nenion trovis. Mi reatingis ŝin precize ĉe la pordo de la strato, kaj mi volis preni ŝian brakon, sed ŝi fortege forpuŝis min, balbutante per voĉo mallaŭta kaj nervoza: “Lasu min... lasu min, ne tuŝu min.”

Kaj ŝi forkuris sur la straton refermante la pordon post si.

Mi turnis min. S-ino Kergaran estis restinta supre ĉe la unua etaĝo, kaj mi resupreniris la ŝtupojn lantapaŝe, atendante ĉion, kaj preta je ĉio.

La ĉambro de la mastrino estis malfermita, ŝi enirigis min eldirante kun severa tono:

“Mi devas paroli al vi, sinjoro Kervelen.”

Mi preterpasis ŝin kun mallevita kapo. Ŝi demetis sian kandelon sur la kamenon kaj, krucante la brakojn sur sia impona brusto, kiun malbone kovris maldika kamizolo:

“Nu, sinjoro Kervelen, vi do prenas mian domon por publika domo!”

Mi ne estis fiera. Mi murmuris: “Tute ne, sinjorino Kergaran. Vi devas ne koleriĝi, nu, vi ja scias, kio estas junulo.”

Ŝi respondis: “Mi scias, ke mi ne volas ĉiesulinojn ĉe mi, ĉu vi aŭdas? Mi scias, ke mi igos vin respekti mian tegmenton, kaj la bonfamon de mia domo, ĉu vi aŭdas? Mi scias...”

Ŝi parolis almenaŭ dum dudek minutoj, akumulante la kialojn sur la indignojn, superŝutante min sub la honorindeco de sia domo, pikvundante min per akraj riproĉoj.

Mi (homo estas stranga animalo), anstataŭ aŭskulti ŝin, rigardis ŝin. Mi ne plu aŭdis eĉ unu vorton, vere neniun vorton. Ŝi havis belegan bruston, tiu ino, firman, blankan kaj grasan, eble iom dikan, sed allogantan, kapablan kaŭzi tremojn en la dorso. Mi vere neniam estis suspektinta, ke estas tiaj aĵoj sub la lana robo de la mastrino. Ŝi aspektis dek jarojn pli juna, en la negliĝo. Kaj jen mi sentis min tute strange, tute... Kiel mi povus diri? tute konfuzita. Mi subite retrovis antaŭ ŝi mian situacion... interrompitan unu kvaronhoron pli frue en mia ĉambro.

Kaj, malantaŭ ŝi, en la alkovo, mi rigardis ŝian liton. Ĝi estis duone malfermita, premita, montranta, pro la kavo en la littukoj, la pezon de la korpo, kiu kuŝis en ĝi. Kaj mi pensis, ke certe estas tre plaĉe kaj tre varme ene, pli varme ol en alia lito. Kial pli varme? Mi ne scias, eble pro la amplekso de la karnoj, kiuj kuŝis en ĝi.

Kio estas pli alloga kaj pli ĉarma, ol malfermita lito? Tiu ĉi ebriigis min, de malproksime, kurigis tremetojn sur mia haŭto.

Ŝi ankoraŭ parolis, sed nun dolĉe, ŝi parolis kiel amikino kruda kaj bonkora, jam preta pardoni.

Mi balbutis: “Nu... nu... sinjorino Kergaran... nu...” Kaj ĉar ŝi nun silentis por atendi mian respondon, mi ekkaptis ŝin en miaj du brakoj kaj mi komencis kisi ŝin, ja kisi ŝin, kiel malsatanto, kiel homo, kiu atendas tion delonge. Ŝi baraktis, turnis la kapon, ne tro forte kolerante, aŭtomate ripetante, laŭ sia kutimo: “Ho! Kanajlo... kanajlo... ka...”

Ŝi ne povis fini la vorton, mi ekprenis ŝin per fortostreĉo kaj forportis ŝin, prematan kontraŭ mi. Oni ja estas fortika en iuj okazoj! Mi atingis la litrandon, kaj mi falis sur ĝin ne maltenante ŝin... Estis efektive tre plaĉe kaj tre varme en ŝia lito.

Unu horon poste, ĉar la kandelo estingiĝis, la mastrino ellitiĝis por ekbruligi la alian. Kaj dum ŝi revenis enŝoviĝi al mia flanko, enigante sub la littukojn sian rondan kaj fortan gambon, ŝi eldiris per voĉo karesa, kontenta, eble dankema: “Ho!... kanajlo... kanajlo!...”

Tradukis en la franca Daniel Luez

SLAVONAJ SKRIBOJ

de Sergio Pokrovskij

[La 2a Parto, la unua aperis en la 50 LOdE.]

DU SLAVONAJ ALFABETOJ

Mirinda afero: ĉiuj historiaj fontoj parolas nur pri unu nove inventita Slavona alfabeto, kvankam ni bone scias, ke ili estis du:

1. Kirilico1, nomita laŭ sia kreinto Cirilo, kaj

2. Glagolico, laŭvorte “parolaĵo”.

La du alfabetoj tre proksimas interne, laŭ siaj strukturo, ordo kaj la nomoj de la literoj; sed ili tute malsimilas ekstere, laŭ la aspekto kaj dizajno grafika. Fakte ili havas nur unu komunan signobildon: (t.e. ŝ). La distinga principo estas la rilato al la greka alfabeto: Kirilico estas, maldetale, la mezgreka alfabeto kompletigita por la bezonoj de la slava fonetiko; dum Glagolico ŝajnas intence eviti ion ajn similan al la alfabeto greka (aŭ Latina).

Dum kelka tempo la du alfabetoj kunekzistis paralele en la tuta Slavujo; Glagolicajn grafitiojn oni trovis eĉ en Kievo kaj Novgorodo.

Nun regas la opinio ke s-ta Cirilo elpensis Glagolicon, kiu poste iel proksimiĝis al la greka alfabeto, kaj tiel estiĝis Kirilico kaj la nunaj alfabetoj Cirilaj. Laŭ tiu teorio, s-ta Cirilo skribis ne tiel [Jn 1:1]:

sed ĉi tiel:

(Ĉu la kontrasto inter ĉi tiuj linioj ne pensigas vin pri Esperanto kaj Volapuko?)

Argumentoj

La rezonado estas proksimume tia:

1. La unuan alfabeton kreis Konstanteno-Cirilo.

2. Glagolico estas pli frua ol Kirilico.

3. Preskaŭ ĉie Kirilico forpuŝis Glagolicon.

4. Sekve, Konstanteno-Cirilo inventis Glagolicon, kaj jam poste, en Bulgario, okazis la “Preslava reformo” el kiu estiĝis Kirilico.

Ĉio ĉi ŝajnas logika kaj solida. La fontoj parolas pri s-ta Cirilo kiel pri la inventinto. La lingvaĵo de la manuskriptoj Glagolicaj estas pli arkaika ol tiu de la samtempaj skribaĵoj Kirilicaj; oni trovas tekstojn Kirilicajn skribitajn super forviŝita teksto Glagolica, neniam inverse. Kaj nur la kroatoj retenis Glagolicon por kultaj tekstoj.

Verdire, krom la kroatoj glagolicaĵon uzis ankaŭ la francaj reĝoj: dum sia kronado ili ĵuris sur Rejmsa evangelio, atribuata al s-ta Hieronimo el Stridono, la tradukinto de Vulgato. Nur Petro la Granda dum sia vizito en Francion (1717) unua konstatis (mi imagas, kiom mirigite!), ke la Rejmsa evangelio estas en Slavono, skribita parte Glagolice, parte Kirilice.

Ĉu ne estas iom stranga ke, fidele konservinte Glagolicon, la kroatoj tamen persiste, almenaŭ ekde la 12a jc, atribuis ĝin ne al s-ta Cirilo, sed al s-ta Hieronimo?

Tio ne estas grava obĵeto; sed du aliaj aferoj, neformalaj kaj malfacile pruveblaj, precipe malhelpas min akcepti la regantan teorion.

Unue, nenio en la karaktero kaj biografio de Konstanteno-Cirilo lasas suspekti kontraŭgrekan (aŭ kontraŭlatinan) tendencon.

Kaj due, la arta stilo de Glagolico ŝajnas aparteni al tute alia, pli frua epoko (fakte, ĝuste al la epoko de Hieronimo el Stridono).

Ni konsideru tion iom pli detale.

Duonjarmilon antaŭ Renesanco

Veninte Reĝurbon2, Konstanteno komencis studojn ĉe la profesoroj. En 3 monatoj li ellernis la tutan gramatikon, trastudis Homeron, geometrion kaj dialektikon ĉe Leono kaj Fotio, kaj ĉiujn filozofiajn teoriojn, kaj krome retorikon, aritmetikon, astronomion, muzikon kaj ĉiujn ceterajn sciojn grekajn. Li ellernis ilin kiel neniu alia, ĉar en li la komprenemon plifortigis la diligento, kaj ili sin interhelpis, per kio perfektiĝas la sciencoj kaj artoj [VK, ĉap. 4].

Konstanteno ne povus trovi pli klerajn instruistojn.

Leono la Matematikisto tiel famiĝis per siaj disĉiploj, ke ĥalifo Mamuno3 sendis al imperiestro Teofilo specialan leteron, proponante preskaŭ tunon da oro pro permeso dum nelonga tempo gastigi Leonon en Bagdado (Teofilo rifuzis). Kvankam liaj verkoj nin ne atingis, tradicio asertas ke li inventis lumtelegrafon kaj uzis literojn en algebro.

Fotio estis la plej brila reprezentanto de tiu parto de la Bizancia intelektularo, kiu volis harmoniigi la rilatojn inter la profana scienco kaj teologio kaj deklaris ke la klasika heredaĵo (precipe la filologia) ebligas pli bone kompreni la superan saĝon.

El la verkoj de Fotio unu restas precipe valora fonto por la scienco. Posedanto de granda biblioteko, Fotio faris referaĵojn pri la legataj libroj — religiaj kaj profanaj, paganaj kaj kristanaj. Tiel lia Libromiriado; fakte temas pri 280 verkoj) konservis informojn pri tio, kion enhavis verkoj perditaj — kaj eĉ pri tio, kio mankis en verkoj konservitaj (sed estas enŝovita en la tekstojn kiuj nin atingis).

Cetere, Fotio estis eminenta teologo, en kies verkoj neniu lia kontraŭulo trovis dogman eraron.

Interesan ekzemplon pri la etoso de tiu klerisma rondeto prezentas letero de Fotio al Leono. Leono kritikis la stilon de la Nova Testamento, kaj metis la elokventon de la klasikaj oratoroj super tiun de apostolo Paŭlo; responde Fotio defendis la literaturan valoron de la Bibliaj tekstoj. La opinioj mem ne estas tre originalaj, sed interesaj estas la toleremo kaj la libero de opinioj, kiajn oni ne esperus renkonti en la 9a jc — precipe konsidere ke Leono estis Tesalonika eksmetropolito (li perdis sian katedron post la malvenko de la ikonrompistoj en 843), kaj Fotio estis onta patriarko Nov-Roma.

Unu el la argumentoj de Fotio en lia polemiko kontraŭ la ikonrompistoj similas la dirotan de Konstanteno-Cirilo. Ikonrompistoj indikis, ke diversnaciaj pentristoj prezentas Kriston tute malsame, kaj sekve tiuj prezentoj senvalidigas unu la aliajn. Fotio respondis, ke ankaŭ Evangelio ekzistas en diverslingvaj tradukoj, en tute malsamaj literoj kaj sonoj — etiopaj, hebreaj, hindaj, Latinaj — sed tio neniom malebligas al ili esti di-inspiritaj.

Ĉiel ajn, la citita fragmento el VK pruvas ke nek la disĉiplo de Konstanteno ĝin verkinta, nek la profesoroj de Konstanteno iel malŝatis “la grekajn sciojn”.

Misiistaj alfabetoj

La malsimilo inter la literoj grekaj kaj Glagolicaj estas okulfrapa, sed sciencistoj venkis la evidenton kaj trovis iujn subtilajn similaĵojn. Ankoraŭ unu atesto pri tio, ke per sufiĉe forta streĉo eblas “science” pruvi ĉion ajn.

Pli ol la skribon grekan, la dezajno de Glagolico similas la etiopan, aŭ la eklezian kartvelan, aŭ la skribon kiun Sekvojo elpensis por sia irokeza tribo ĉerokio. Kurioza ekzemplo: en 1929, dum alŝtatigo de la kolektoj de akad. N. P. Liĥaĉov, prof. A. S. Orlov erare klasis pergamenan psalmaron etiopan kiel manuskripton Glagolican [Pr, P. 190].

Endas tuj klarigi ke temas nur pri la grafikaj elementoj, neniel pri ilia fonetika valoro. Ekz-e pluraj menciitaj alfabetoj havas krucforman literon; sed en Glagolico ĝi signas la vokalon [a], dum en la eklezia kartvela, la konsonanton [k].

Klare, la sortimento da simplaj grafikaj elementoj estas negranda kaj tial koincidoj en ilia kombinado estas tre probablaj (kion pruvas la ĉerokia skribo, kies kreinto nenion sciis pri Glagolico kaj eĉ ne scipovis legi la anglan). Tamen kelkaj elektoj evidente estas ideologie motivitaj: en la kartvela alfabeto eklezia la krucforma litero kan estas la unua de la vorto Kriste (Kristo); en Glagolico malfermas la alfabeton.

Komencante novan aferon, piulo antaŭ ĉio sin krucosignas. Tiu kutimo ĝis nun vivas en la tuta Ortodoksio: per krucosigno komencis sian laboron greka monaĥo kiun mi petis kopii por mi skribaĵon en la S-ta Tombo en Jerusalemo. De la kruco komenciĝas la studo de la skribo Glagolica.

Ankaŭ aliaj figuroj havas simbolan valoron: cirklo (la eterno — kaj kp la Zamenhofan Eternulo), triangulo (la Triunuo). Simetriaj kombinoj de tiaj figuroj formas gravajn mallongigojn, ekz-e I~C (tradicia mallongigo por Jesuo) iĝas. Aŭ ekz-e [Apok 1:8]

Mi estas kaj, diras la Sinjoro.

Tre probablas, ke tiaj simbolaj konsideroj, similaj al la ideoj de aŭtoroj de aprioraj lingvoprojektoj, influis la kreinton de Glagolico. Tamen ne ĉiujn literojn tio koncernas, kaj krome, tio neniel klarigas lian evidentan decidon eviti ĉion ajn similan al la alfabetoj greka aŭ Latina.

Tia tendenco ja ekzistis en la frua kristanisma epoko, kiam estiĝis la skriboj stile similaj al Glagolico kaj kiam ĉio klasika estis perceptata kiel paganaĵo. Tamen post Justiniano I la klasika paganismo ne plu estis atentinda rivalo, ĝian lokon okupis la herezoj; anstataŭe, kontraŭklasika malamo estas atestita, ekz-e, inter la egiptaj, Siriaj, armenaj monofizitoj. Nu, neniu riproĉis tian herezon al la Tesalonikaj fratoj. Do, ĉu troveblas alia spuro kelkcent jarojn pli frue?

Cirilo la Filozofo

Cirilo naskiĝis en Kapadokio, Okcidente de Armenio. Fininte siajn studojn en Damasko li venis Aleksandrion.

Foje en la katedralo de la granda patriarko Aleksandria li aŭdis voĉon el la altaro, kiu lin vokis:

— Cirilo!

kaj ordonis al li iri en la landon vastan, “en la naciojn slavajn, alinome bulgarajn”, por kredigi ilin kaj instrui al ili la leĝon.

Cirilo konsterniĝis, ĉar li ne sciis, kie situas la lando slava alinome bulgara. Li iris Cipron, sed ankaŭ tie neniu aŭdis pri la slavoj. Post tiu malsukceso li jam estis revenonta Aleksandrion, sed pensis pri profeto Jona kaj ŝipiris plu, al Kreto, kie li ricevis konsilon iri Tesalonikon.

En Tesaloniko Cirilo vizitis metropoliton Johanon kaj informis lin pri sia misio. Johano respondis ke Cirilo estas freneza maljunulo, ke la bulgaroj estas homvoruloj kiuj certe lin formanĝos.

En la bazaro Cirilo hazarde aŭdis slavan parolon kaj teruriĝis. Fine lin helpis miraklo.

Foje, elirinte el kirko post dimanĉa diservo, sidiĝinte “sur la marmoron, enpensa kaj malĝoja”, li subite ekvidis korvon kun ligaĵo en la beko. La korvo ĵetis la ligaĵon al Cirilo sur la baskon, li nombris la ligitajn objektojn; ili estis 32. Cirilo metis ilin ĉebrusten, kaj iris al la metropolito por montri al li ilin. Sed la objektoj mirakle malaperis en lia korpo, kaj krome, Cirilo subite mallernis la grekan lingvon.

La metropolito sendis por inviti Cirilon, sed tiu ne komprenis la senditon. Finfine Cirilo iĝis malliberigita.

Perdinte la grekan, Cirilo iel ricevis scion de la lingvo kaj skribo slavaj. Informite pri tio, la bulgaroj kun siaj princoj Desmiro de Moravio kaj Radivojo de Preslavo sieĝis Tesalonikon postulante:

— Donu al ni la homon kiun Dio al ni sendis!

Post 3 jaroj da sieĝo la metropolito liberigis Cirilon kaj transdonis lin al la bulgaroj. Akceptinte Cirilon “kun granda ĝojo”, la bulgaroj lin kondukis en la urbon Raveno ĉe rivero Bregalnico, kaj tie Cirilo instruis al ili la literojn kaj kristanismon.

La fabelo kaj la realo

La ĵusa rakonto (La Tesalonika legendo, ekz-e en [An]) entenas evidentajn anakronismojn kaj fabelaĵojn, sed ankaŭ tre rekoneblajn historiajn detalojn: la metropolito estas Johano II, partoprenanto de 6a Universa Koncilio (681–682); kaj en 675–678 tri slavaj triboj efektive sieĝis Tesalonikon, kion ni scias el verko de la metropolito mem (cetere, ĝi ne mencias Cirilon la Kapadokianon).

Tamen la bulgaroj tiam ankoraŭ ne asimiliĝis inter la slavoj, ili eĉ ankoraŭ ne transiris Danubon.

La malhelpemon de la metropolito facile klarigas la deveno de Cirilo. Naskita kaj edukita en regionoj monofizitaj, li probable mem estis monofizito, kaj la ortodoksiano Johano ne povis aprobi herezan mision.

Tiaj malsimpatioj kutime estas reciprokaj kaj etendiĝas al ĉiaj rilatoj interkulturaj; tio povus klarigi la malakcepton de la greka lingvo, kiun Cirilo “mallernis”. Kaj ĝuste Glagolicon aŭ ion similan kreus tia homo, malŝatanta “la preciozan, lispan kaj manieran lingvon grekan” (laŭ diro de armena aŭtoro). Ĝuste pro tia malamo kvar jardekojn antaŭe Egiptio kaj Palestino tiom facile akceptis la araban konkeron.

Kaj interese, la “mallonga” Vivo de Konstanteno-Cirilo ial speciale mencias ke antaŭ sia misio en Moravion li trovis ĉe Bregalnico baptitajn slavojn.

Ĉu hazarda koincido?

Dum longa tempo oni vidis en La Tesalonika legendo popolan fabelon pri Konstanteno la Filozofo. Tamen malgraŭ la fabelaj detaloj ĝi entenas la historian fonon de tute alia epoko. La legendo ne sufiĉas por pruvi historian ekziston de Cirilo la Filozofo; sed ĝi indikas kiel Glagolico povis estiĝi.

Kompreneble ĝia herezula deveno ne estus bonvena en la postaj jarcentoj; kaj ĉar la tradicio firme ligis Konstantenon-Cirilon al kirilico, la kroatoj trovis pli respektindan aŭtoron en la persono de sia samlandano Eŭzebio Hieronimo Sofronio el la dalmata urbo Stridono.

Ŝajnas ke Konstanteno-Cirilo estis pli honesta. Li estis disĉiplo de Fotio, kiu en sia letero al Boriso-Miĥaelo, iom neatendite por patriarko skribanta al ĵusbaptita ĥano, indikis ke la herezoj utilas por klarigi la veron, ĉar nekontestata vero falsiĝas (kp 1Kor 11:19; la posta historio pruvis, ke la bulgaroj sekvis la konsilon). En la teksto rekonstruita A. Vaillan kiel antaŭparolo de Konstanteno-Cirilo al lia traduko de la Skriboj estas nemalsimila deklaro: la tradukinto profitis la tradukojn de herezuloj Siriaj “ĉar, kiel diris s-ta Cirilo4, ne ĉio kion faras miskredantoj estas evitenda kaj forĵetenda”.

Eble estas nura hazardo ke Konstanteno monaĥiĝis sub la nomo Cirilo. Sed eble li tiel omaĝis sian antaŭulon, kies laboron li uzis por krei Kirilicon?

Daŭrigota

Literaturo

[Pr] Proĥorov G.M. Glagolica sredi missionerskiĥ azbuk // Tr. Otd. dr.-rus. lit. — Vol. 45. — SPb: Nauka, 1992. — P.178-199.

[An] Angelov B. Solunskata legenda // Iz starata bìlgarska, ruska i sìrbska literatura. — Vol. 2. — Sofia, 1967. — P.63-66.

Notoj

1. Kirilico: Tiel mi nomas la Slavonan alfabeton kontraste al pli ĝenerala termino literoj Cirilaj, kiu kovras ankaŭ la modernan rusan alfabeton civilan.

2. Reĝurbo: unu el pluraj nomoj de Konstantinopolo, la ĉefa en Slavono laŭ la greka Basilis Polis.

3. Abd-Allah al-Mamun, filo de Harun ar-Raŝid kaj ĥalifo (813–833) estis klerulo kaj granda mecenato de sciencoj. Ĉe lia kortego verkis mia granda sampatrujano Muhamado la Ĥorezmano; la alnomo de tiu lasta (al-Ĥorezmi), misformita per latinigo, plu vivas en la scienca termino algoritmo, kaj la komenca vorto al-abr el la titolo de lia traktaĵo (cetere, dediĉita al Mamuno) iĝis nomo de algebro.

4. Tiu s-ta Cirilo estas ankoraŭ unu, jam tria Cirilo en nia rakonto. Temas pri Aleksandria patriarko (412–444).

MI REKOMENDAS ĜIN AL ĈIU

Vivo kaj morto de Wiederboren: Originala novelaro / Komp., pref., notoj A. Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. — 80 paĝoj. — (Serio “Legu kaj lernu”; Volumo 1).

“12 humuraj kaj satiraj noveloj originale verkitaj en Esperanto”, anoncas la libra subtitolo de la unua postkursa libreto en la serio Legu kaj lernu.

El la subtitolo oni tuj vidas, kio estas la libro. Sed kial ĝi aperis? Respondon al la demando oni trovas en la antaŭparolo de la kompilinto. Ja la kialo de apero de io ajn en la vivo estas bezono. “Mi ŝatus legi ion en Esperanto, bonvolu doni al mi ion”. Tiu demando, verŝajne, estas konata al ĉiu kursgvidanto, kiam la novicoj jam kapablas pli-malpli kontentige legi en Esperanto por plifortigi siajn konojn de la internacia lingvo kaj konvinkiĝi, ke Esperanto vere taŭgas kiel lingvo literatura.

“Mi zorge notis la pozitivajn (kaj negativajn) reagojn de la legintoj, kaj tiuj reagoj rivelis kelkajn interesajn detalojn pri la preferata legaĵo...”

  • la plej ŝatata speco estas kelkpaĝa novelo
  • la lingvaĵo prefere ne estu adaptita
  • noveloj humuraj, detektivaj, scienc-fikciaj kaj fantastaj kutime estas legataj pli volonte
  • legemuloj preferas aĉeti propran volumeton ol prunti en biblioteko dikajn volumojn

Konsekvence al tiuj preferoj eldonejo Sezonoj decidis produkti serion da antologietoj por novaj esperantistoj. La recenzata libro estas la unua provo el tiu serio.

Vivo kaj morto de Wiederboren enhavas 12 noveletojn, kies ĉefa karakteriza trajto estas humuro kaj malkomplika lingvo. La titolo estas nomo de unu el la noveletoj de itala aŭtorino Clelia Conterno Guglielminetti, tre gaja kaj amuza rakonto pri tio, kiel la gepatroj vendis pentraĵaĉojn de sia trijara filo kiel verkojn de nekonata sed talenta eksterlanda avangardisto.

El la tuto de 12 aŭtoroj minimume duono estas nomoj certe konataj eĉ por kursfinintoj. Ili estas William Auld, Lorjak, István Nemere, Reto Rossetti, Raymond Schwartz, Sándor Szathmári, Johán Valano. La aliaj estas eble ne tiom konataj tutmonde, kiom por la legantoj de Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto, sed certe ili estas ne malpli interesaj, spritaj, humuraj kaj gajaj.

Nur Tik-tak de Lorjak kaj Spiona rondo de Johán Valano okupas pli ol 12 paĝojn, la aliaj noveletoj estas multe pli malgrandaj.

La libro estas mole bindita, la kovrilpaĝon pentris profesia pentristo Maŝa Baĵenova, kaj ĝi aspektas iom enigme kaj alloge. Same interesa laŭ mi estas elekto de la librotitolo, kiu devas logi intereson pro sia nekonateco.

Kvankam mi jam delonge ne estas novico, mi plezure relegis ĉiujn noveletojn kaj ricevis tre pozitivan impulson. Mi opinias, ke Vivo kaj morto de Wiederboren plaĉos al ajna esperantisto kaj mi rekomendas ĝin al ĉiu. Agrablan legadon!

Viktor Kudrjavcev redaktoro de Komencanto

FINFINE AMPLEKSA ESPERANTO-VORTARO POR ARABOJ

Georgo Abraham. Klara vortaro Esperanta-araba. — Rotterdam: UEA, 1998. — 308 paĝoj.

Unu el la tradiciaj agadkampoj de la Esperanto-movado estas antaŭenigo de la Internacia Lingvo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tamen, la bazo de tiu agado estis mankohava en unu grava rilato: unu el la oficialaj lingvoj de UN, la araba, ĝis nun malhavis ampleksan Esperanto-vortaron. Tio bremsis ankaŭ la disvastigon de Esperanto en la araba mondo. Estis do nature, ke kadre de Kampanjo 2000 UEA decidis rapide agi por forigi tiun mankon.

La unua paŝo tiurilate estas la eldono de “Klara vortaro Esperanta-araba” de Georgo Abraham. Sur 300 paĝoj de la pionira vortaro troviĝas 15.000 kapvortoj. Ili estas plejparte aranĝitaj laŭ la alfabeta ordo de la plenaj vortoj anstataŭ tiu de la radikoj, pro kio la aŭtoro nomas la verkon “klara vortaro”.

La vortaro de Abraham estis preta jam de multaj jaroj, sed pro la manko de la ebleco komposti arablingve ĝia aperigo prokrastiĝis. UEA povis fine solvi la problemon dank’ al la kunlaboro de Irana Esperanto-Centro. Intertempe komenciĝis en Irano la kompostado de du aliaj verkoj de Abraham, kiujn UEA eldonos en 1999. Temas pri Esperanto-lernolibro kaj araba-Esperanta vortaro. Tiu dua volumo de la vortaro estas konsiderinde pli ampleksa ol la unua, ĉ. 450-paĝa. Post la apero de ĉiuj tri libroj la disvastigo de Esperanto en arabaj landoj havos la necesajn instruilojn.

La eldono de “Klara vortaro Esperanta-araba” ricevis financan helpon de Subvencio Cigno, dank’ al kiu ĝia vendoprezo povas esti relative malalta.

Gazetara komuniko de UEA

UEA ELDONIS GVIDLIBRON DE UNESKO PRI HOMAJ RAJTOJ

Leah Levin. Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj / Trad. el la angla Edmund Grimley Evans. — Rotterdam: UEA, 1998. — 140 paĝoj.

Ĝustatempe por omaĝi la 50an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiun oni festas la 10an de decembro, aperis ĉe UEA la Esperanta eldono de Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. La angla originalo de tiu ĉi libro, verkita de Leah Levin, estis unuafoje eldonita de Unesko en 1981. Antaŭ ol aperi en Esperanto, tiu populara libro estis eldonita en 16 aliaj lingvoj.

Leah Levin estas elstara brita specialisto pri homaj rajtoj. Ŝia verko estas bonega lernolibro pri la vasta problemaro de homaj rajtoj. La unua parto de la 140-paĝa libro priskribas la internacian juron pri homaj rajtoj. Specialan atenton ricevas la evoluo de la diversaj proceduroj por protekti homajn rajtojn kaj la edukado pri homaj rajtoj. La dua parto klarigas, unu post la alia, la enhavon kaj signifon de ĉiu el la tridek artikoloj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Per la eldono de “Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj” Unesko, kaj nun UEA, kontribuas al la realigo de la celoj de la Jardeko de UN por Edukado pri Homaj Rajtoj.

Krom esti verkita de eminenta edukisto, la allogon de la libro kreskigas ankaŭ abundaj ilustraĵoj fare de la fama franca desegnisto Plantu. La modelan Esperanto-tradukon faris Edmund Grimley Evans.

Gazetara Komuniko de UEA

89 GAZETOJ EL 31 LANDOJ

Nia rubriko Ricevitaj gazetoj registris en la jaro 1998a (la venontaj ĝis la jarfino estos registritaj en 1999) 89 gazet-titolojn. Ni ricevis 15 ruslandajn “gazetojn”, plejparte neregulaj multobligitaj informiloj. 8 periodaĵoj atingis nin el Francio. Po 5 el Usono, Japanio kaj Germanio. Entute, la gazetoj venis el 31 landoj, el kiuj 22 eŭropaj (sen Ruslando).

Dum pluraj jaroj regule alsendas sian gazeton la redakcioj de

  • Brazila Esperantisto,
  • Ĉe la Domparo,
  • El Popola Ĉinio,
  • Esperanto aktuell,
  • Esperanto en Azio,
  • Esperanto USA,
  • Esperanto,
  • Franca Esperantisto,
  • GEJ-Gazeto,
  • Heroldo de Esperanto,
  • Israela Esperantisto,
  • Juna Amiko,
  • Komencanto,
  • Koncize,
  • Kontakto,
  • La Brita Esperantisto,
  • La Espero,
  • La Gazeto,
  • La KancerKliniko,
  • La Revuo Orienta,
  • Le Travailleur Espérantiste,
  • l’esperanto,
  • Literatura Foiro,
  • Litova Stelo,
  • Monato,
  • Norvega Esperantisto,
  • Riveroj,
  • Scienco kaj Kulturo,
  • Sennaciulo,
  • Spiritisma Esperanto-Informilo,
  • Starto,
  • TEJO Tutmonde,
  • Vekilo

kaj multaj aliaj.

Koran dankon al ĉiuj alsendintoj!

DUOBLA “RE”

Fine de novembro aperis duobla numero (5-6) de la ruslingva informilo pri Esperanto Ruslanda Esperantisto, kiu estas eldonata en Jekaterinburg en la kvanto 1000 ekzempleroj.

La jarfina numero denove enhavas du ĉapitrojn el la ruslingva traduko de la Dosiero por ĵurnalistoj de Stefan Maul, kiu estas felietone aperigata en RE. Krome aperas artikoloj pri UEA kaj NROj, IEK kaj OSIEK, traduko de la artikolo de William Auld pri la sperto de (mis)komunikado per la angla en Italio, recenzo pri la ruslingva eseo de Igorj Simonov pri Zamenhof, diĝesto de novaĵoj el Esperantujo kaj Esperanto en ruslanda gazetaro.

La ĉefa materialo estas kvar-paĝa teksto de Aleksander Korĵenkov “La mondo sen lingvaj baroj” — kiun li prezentis prelegoforme en UER-20 (apr. 1998, Niĵnij Tagil). Ĝi estos valora helpilo por la komencantaj propagandistoj de Esperanto.

La tutan jarkolekton por 1998 oni povas mendi ĉe la redakcia adreso de LOdE kontraŭ 8 rubloj (la sendokosto estas enkalkulita). RE estas abonebla por 1999 ĉe la redakcio kontraŭ 30 rubloj, sed la abonantoj de LOdE, dezirantaj ricevi la du gazetojn samkoverte povas aboni nur kontraŭ 12 rubloj.

H.G.

Ricevitaj libroj

1757. Conan Doyle, A. La ĉashundo de la Baskerviloj: Krimromano / Tr. el la angla, antaŭpar. W.Auld. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. — 176 p. — (Serio Mondliteraturo; No. 6). — (Donaco de “Sezonoj”).

1758. Tolstoj L. Sieĝo de Sebastopolo: Novelo / Tr. el la rusa N.Kabanov. — M.: Posrednik, 1912. — 71 p. — (Tutmonda biblioteko je la memoro de L.Tolstoj; No 8). — (Interŝanĝo).

1759. Ende M. La senĉesa rakonto: Porinfana romano / Tr. el la germ. W.Diestel. — Berlin: GEA; Maribor: Inter-Kulturo, 1997. — 366 p. — (Donaco de H.Gorecka).

1760. Johansson S. Mistero ĉe nigra lago: Orig. romano por infanoj. — Skövde: Al-fab-et-o, 1997. — 80 p., il. — (Donaco de H.Gorecka).

1761. Mänd H. Egemaljuna eterno / Tr. el la estona V.Kruusalu. — Tallinn: EAE, 1997. — 38 p., il. — (Donaco de H.Gorecka).

1962. Cândido Xavier F. Patro nia: Spiritisma porinfana verko / Tr. el la port. A.Soares. — s.l.: SES Lorenz, [1997]. — 104 p., il. — (Donaco de H.Gorecka).

Ricevitaj gazetoj

Brazila Esperantisto. 1998/304;

Ĉe la Domparo. 1998/241;

El Popola Ĉinio. 1998/12;

Esperantista Vegetarano. 1998/[1];

Esperanto. 1998/11;

Esperanto aktuell. 1998/7;

Esperanto en Azio. 1998/2;

Esperantolehti. 1998/5;

Franca Esperantisto. 1998/502;

Helianto. 1998/8;

Informilo por Interlingvistoj. 1998/3;

Komencanto. 1998/8;

Kosmos. 1998/3;

La Ondo de Esperanto. 1998/12;

La Revuo Orienta. 1998/10,11;

l’esperanto. 1998/8;

Monato. 1998/11;

Norvega Esperantisto. 1998/5;

Ruslanda Esperantisto. 1998/5-6;

SEJMinfo. 1998/3;

Sennaciulo. 1998/11;

Vekilo. 1998/4;

Vestnik Esperanto. 1998/4.

M O Z A I K O

DEK RESPONDOJ: MALSAMAJ, SED ĜUSTAJ

Ni ricevis dek solvojn de la anagramoj de Jurij Kivajev (Marij El). Kvankam ili estis malsamaj, ĉiu el ili estis ĝusta, ĉar la taskoj havis kelkajn solvojn. La redakcia lotumado asignis la premion (ekzemplero de La ĉashundo de la Baskerviloj al la E-klubo el Olŝtino (Pollando), kies anoj kolektive plenumis la taskojn.

La ĝustaj respondoj, ekzemple, estas:

Kvadrato 5x5. Diagonale: kanto/tanko. Horizontale: kropo, karno, ronko, mirto, rabio.

Kvadrato 6x6. Diagonale: dinaro/nadiro. Horizontale: domeno, libero, menuro, teraso, rapiro, angulo.

Kvadrato 7x7. Diagonale: tantalo/talanto. Horizontale: trakomo, rabarbo, banduro, kartono, reklamo, spiralo, klorito.

Gratulojn al la solvintoj!

Tatjana Kulakova

Dankon!

Estas bone, ke en Esperantujo estas tia bona festo — Tago de Zamenhof. (Kaj iuj junaj samideanoj konsideras avĉjon Ludovikon kiel Sanktan Nikolaon.)

Jarfine ni festumis en Jekaterinburg aparte gaje kaj agrable dank’ al Nataŝa Talankina, kiu ĉiel klopodis krei bonan etoson. Dankon!

Legu, lernu kaj faru!
  • Por ke la manoj ne odoru fiŝe — neniam tuŝu fiŝojn.
  • Por ke lakto ne acidiĝu — fortrinku ĝin tuj post la aĉeto, jam en vendejo.
  • Neniam forĵetu ŝtrumpetojn, kiuj restis po unu el paro. Probable iam vi aĉetos similajn.
  • Ne forĵetu eluzitajn elektrajn lampojn en rubujon. Ja ratoj povos esti kruele vunditaj.
  • Ungolako ne lezos la okulojn, se dum la lakado la ungoj situos je 2-3 metroj de la okuloj.
  • Se kapuĉo ofte ŝirmas viajn okulojn kaj vi povas vidi nenion, eltranĉu du akuratajn vido-truojn.
  • Se haŭto sur viaj kalkanoj krevis — penu paŝi sur la piedpintoj. Aliĝu al baleta trupo.
  • “Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj / Velkantajn foliojn deŝiras” — danku la venton, repurigu vin kaj akiru “forton pli freŝan”.
  • Montru al neniu maldelikatan haŭton sur la kubutoj — oni priridos vin.
  • Via supo estos pli bongusta, se vi metos en la kaserolon viandon, spicojn kaj legomojn.
  • Fendita ovo ne likos, se dum la kuirado oni fermas la fendon per fingro.
  • Oftega demando: Kion fari, se oni senintence miaŭis en tramo? Respondo: Forgesu! Kaj tiun ĉi malhonoran okazon, kaj la numeron de la tramo.

Manuĉar Gabovda (Tomsk)

K R U C V O R T E N I G M O

Horizontale:

1. Kampa fortikaĵo; 4. Senvalora imitaĵo de diamanto; 9. La plej malsupera infanteria suboficiro (R); 10. Fortege efikanta; 12. Haŭta malsano; 13. Nomo de la litero; 14. Reproduktaĵo de la paperfolio (R); 15. Interpunkcia signo (R); 18. Helena diino de inteligento; 20. Valora metalo (R); 21. Grupo de kunvojaĝantoj (R); 23. Organo de la vidkapablo; 27. Nerva patologia stato, karakterizata per inerteco de la volaj muskoloj kaj perdo de sentpovo (R); 30. Numeralo; 31. Rotacianta parto de dinamomaŝino; 32. Mallonga serio de etaj muskolaj konvulsioj; 33. Rapida malpliiĝo de la fortoj sen sinkopo; 34. Havenurbo kaj princejo ĉe Mediteraneo.

Vertikale:

1. Malsupra parto de vegetaĵoj; 2. Granda mamulo; 3. Difinita aparta cirkonstanco (R); 4. Parto de la muzikaĵo, kiun kantas unu aktoro; 5. Genro de parazitaj protozooj el la klaso de flageluloj, vivanta en la sango de vertebruloj; 6. Nomo de la malsano (R); 7. Vojo en ĝardeno (R); 8. Sofo sen dorsa kaj braka apogiloj; 11. Provizado per bataliloj (R); 14. Ujo por lavi sin (R); 16. Regula aranĝo de aferoj, laŭ kiu ili taŭge kaj oportune rilatas inter si (R); 17. Longa trabo, sur kiu pendas la veloj de la ŝipo (R); 19. Sento pro senintereso aŭ neokupiteco (R); 22. Tre forta viro; 24. Helena tuniko (R); 25. Poezio, kantanta la personajn impresojn, sentojn kaj pasiojn de la poeto mem (R); 26. Ilo, uzata por pikpreni (R); 28. Granda en vertikala direkto; 29. Senfortigo, suferigo, embaraso sub fizika aŭ morala pezo (R).

Vladimir Vyĉegĵanin (Niĵnij Tagil)

La respondoj devas atingi la redakcion antaŭ la 20a de februaro.

NIAJ JUBILEOJ KAJ DATREVENOJ EN 1999

Jarkomence ni aperigas la tradician liston de datrevenoj, ligitaj kun esperanto. Ĝi povas doni taŭgan temon por kluba kunveno, prelego aŭ artikolo en loka bulteno.

1834 (Antaŭ 165 jaroj). Naskiĝis Leopold Einstein.

1839 (160). Naskiĝis Emile Javal, Hippolyte Sebert, Wilhelm Heinrich Trompeter.

1844 (155). Naskiĝis Marie Hankel.

1854 (145). Naskiĝis Henri Vallienne.

1859 (140). Naskiĝis L.L.Zamenhof.

1864 (135). Naskiĝis Heinrich August Luyken k Stanislav Schulhof.

1879 (120). Naskiĝis Eŭgeno Lanti k Georgij Davidov.

1889 (110). Naskiĝis Edmond Privat. Aperis Princino Mary de Lermontov (E.de Wahl) k La gefratoj de Goeto (Grabowski). Ekaperis La Esperantisto.

1894 (105). Naskiĝis Raymond Schwartz k Paŭlo Balkányi. Aperis Hamleto de Ŝekspiro en la Zamenhofa traduko. Voĉdonado pri lingvaj reformoj en E-to.

1899 (100). Naskiĝis Stellan Engholm.

1904 (95). Naskiĝis Bakin, Jevgenij Bokarev, John Sharp Dinwoodie, Raymond Fiquet, Lidja Zamenhof. Fondiĝis Presa E-ista Societo k Brita E-Asocio. Ekaperis brajla revuo Esperanta Ligilo.

1909 (90). Naskiĝis Nikola Aleksiev, Ivo Lapenna, Reto Rossetti. Fondiĝis Internacia Fervojista E-Federacio. Aperis Plena vortaro de Boirac k Patroj kaj filoj de Turgenev (Kabe). Ekaperis La Ondo de Esperanto.

1914 (85). Naskiĝis Juan Régulo Perez. Forpasis Louis Couturat. Ekaperis Esperantista Vegetarano.

1919 (80). Naskiĝis Fernando de Diego. Fondiĝis Japana E-Instituto, Litova E-Asocio. Ekaperis Esperantista Laboristo, Bulgara Esperantisto.

1924 (75). Naskiĝis André Albault, William Auld, Marjorie Boulton, John Francis, Grégoire Maertens, István Szerdahelyi. E-to akceptita kiel “klara lingvo” en telegrafio. Ekaperis Sennaciulo.

1929 (70). Naskiĝis Ada Fighiera-Sikorska k Yamasaki Seikô. Deklaracio pri neŭtraleco (21a UK en Budapeŝto). Inaŭguro de Internacia E-Muzeo en Vieno. Aperis Originala verkaro de L.L.Zamenhof k Prologo de Miĥalski.

1934 (65). Naskiĝis Konisi Gaku. Aperis Enciklopedio de Esperanto k Dek du poetoj.

1939 (60). Naskiĝis John Wells k Nicolino Rossi.

1949 (50). Fondiĝis E-Ligo de Israelo k ILEI. Naskiĝis Giorgio Silfer k Sergio Pokrovskij. La plej granda kongreso de SAT (Parizo, 1325 pers.). Ekaperis Scienca Revuo. Ĉesis Literatura Mondo.

1954 (45). Rezolucio de UNESCO pri E-to (Montevideo).

1959 (40). Forpasis Nikolao Kurzens k Kazimierz Bein (Kabe). Aperis Lingvo kaj vivo de Waringhien.

1964 (35). Aperis 33 rakontoj k Kalevala. Ekaperis Bona Espero k ELNA Newsletter. Ivo Lapenna iĝis prezidanto de UEA.

1969 (30). Fondiĝis Ĉeĥa E-Asocio. Aperis Doktoro kaj lingvo Esperanto de Holzhaus. Deklaracio de Tyresö.

1974 (25). Aperis Esperanto en perspektivo, E-rusa vortaro de Bokarev. Skismo en UEA (t.n. “Hamburga Puĉo”). Forpasis Sándor Szathmári.

1979 (20). Fondiĝis Asocio de Sovetiaj E-istoj (ASE) k Kuba E-Asocio. Ekaperis GEJ-gazeto. Forpasis Andreo Cseh.

1984 (15). Simpozio “Strategiaj demandoj de la E-Komunumo” (Varsovio). La unua almanako Sezonoj. Forpasis Clelia Conterno Guglielminetti.

1989 (10). Surbaze de ASE refondiĝis Sovetrespublikara Esperantista Unio. Aperis La bona lingvo de Claude Piron k Trezoro: la Esperanta novelarto. Mila numero de la revuo Esperanto. Forpasis Miyamoto Masao.

1994 (5). En Niĵnij Novgorod unuiĝis Ruslanda E-Asocio k Rusia E-ista Unio. Forpasis Ye Laishi (Ĵelezo), Reto Rossetti k Emilija Lapenna. E-isto Reinhard Selten ricevis Nobel-premion.

ANONCETOJ

Ĉiu vorto en la anonceto kostas 30 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond-kuponon. La pagon sendu al la redakcia adreso. Anoncoj pri e-istaj aranĝoj aperas senpage en Kalendaro.

Samideanoj konsilu, peru, helpu trovi ĉiun laboron (ne)konstantan por (mal)longdaŭra tempo. Mi estas 36-jara fervojisto, elektristo, ŝoforo. Mi aspektas pli june, ĉar mi ne fumas, sportas, laboremas. Bonvolu reeĥi. Vi ne bedaŭros.

Serguei Pakhomov: RU-610051 Kirov, ab. ja. 1392, Ruslando.

Samideanoj, helpu akiri telefonlibrojn de ruslandaj urboj (kun numeroj kaj adresoj de loĝantoj — ne entreprenoj!). Sendu la proponojn al:

Aleksandr Lobastov: RU-453200 Salavat-16, ab. ja. 364. Ruslando.