Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 10 (60)

La Ondo estas revuo mirinde aspektanta (dika!) kaj havanta vere gravajn kaj bezonatajn materialojn por iuj esperantistoj — aktivaj kaj komencantaj... Kiom pala kaj tro kurtega aspektas kompare al ĝi la eldonaĵo de UkrEA Helianto! Kiom pala kaj malaktivega estas la laboro de ukrainia esperantistaro!” — skribis al ni Svitlana Pohorila el Ukrainio (vd. pĝ. 9).

Estus hipokrite diri, ke nin ne plezurigas laŭdaj, gratulaj kaj bondeziraj leteroj, kiujn ni de temp’ al tempo fragmente aperigas, tamen ni kun granda rezervemo traktas komparojn kun aliaj gazetoj.

Helianto estas informilo de la Ukrainia E-Asocio, kaj, kiel tia, ĝi adekvate respegulas la agadon de la asocio per informoj pri la okazintaj kaj okazontaj eventoj en la Ukrainia provinco de Esperantujo, per materialo pri la asocia aktivado, per oferto de libroj kaj gazetoj. Tiuaspekte Helianto estas pli sukcesa ol, ekzemple, Bulteno de REU.

Cetere, Helianto meritas gratulon pro la ĉiumonata aper-ritmo — nur nemultaj asocioj sukcesas informi siajn membrojn ĉiumonate (Francio, Japanio, Koreio); kutime asociaj informiloj aperas unu fojon en du (Aŭstralio, Ĉeĥio, Finnlando, Svedio, Usono) aŭ en tri monatoj (Aŭstrio, Brazilo, Bulgario, Kanado).

La ĉefa tasko de la asociaj bultenoj estas informado de la membroj kaj kunordigo de la agado esperantista en la koncerna lando aŭ regiono. Ĉar tiuj informiloj ne celas alilandan publikon, parto da informoj en ili aperas nacilingve por membroj, kiuj ne estas aparte lego-spertaj; foje la asocioj, pro manko de informoj, eldonas numeron duoblan aŭ trioblan. Kelkaj malpli grandaj asocioj simple dissendas al la membroj neregulajn cirkulerojn. Tiaj bultenoj estas kutime ne abonataj, sed ricevataj kontraŭ la asocia kotizo, kaj tial ili havas modestan aspekton. Nur kelkaj el la asociaj gazetoj estas interesaj internacie — elstara ekzemplo estas La Brita Esperantisto redaktata de Bill Auld mem.

La Ondo de Esperanto ekde la refondo en 1991 estis konceptata kiel internacia revuo kun speciala atento al la temaro soci-kultura en la rubrikoj Civilizo, Beletro kaj Biblioteko. Tial la movada rubriko Tra la mondo proponas informojn internacie gravajn, kaj Tra Ruslando nur malofte ampleksas pli ol unu paĝon.

Do La Ondo — sed ankoraŭ pli certe El Popola Ĉinio, Kontakto, La Gazeto, La Kancerkliniko, Literatura Foiro kaj Monato, kiuj atentas niajn movadon kaj komunumon malpli ol nia revuo — prefere ne estu komparata al la asocia kaj regiona bultenaro.

Floru cent floroj!

Halina Gorecka

La 2a Azia Kongreso en Hanojo: ĉiuflanke sukcesa

Se unu el celoj de E-kongreso estas instigi la lokan movadon al plia aktivigado, oni povas diri, ke certe sukcesis la 2a Azia Kongreso, okazinta 22–25 aŭg en Hanojo (Vjetnamio). Ĉar nun, post la kongreso, jam aŭdiĝas de vjetnamia flanko diversaj kuraĝigaj novaĵoj, ke fondiĝas pluraj novaj E-kluboj kun multaj junuloj, studentoj kaj civitanoj, kiuj ekinteresiĝas pri Esperanto, informite de diversaj landaj amaskomunikiloj.

Fakte dum la semajno, kiam okazis Azia Kongreso, Esperanto estis furora temo de televido, radio, ĉiutagaj ĵurnaloj kaj gazetoj en Vjetnamio. Kaj tia furoro montriĝas kiel klare perceptebla realo.

Vjetnamio estis la lando, kie nia lingvo havis sufiĉe profundan bazon; dum la militperiodo Esperanto estis unu el konkretaj batalarmiloj por paco en tiu lando. Vjetnamaj esperantistoj eldonis dum tiu fatala periodo mirinde multegajn E-librojn kaj gazetojn, radiosendis per nia lingvo por alvoki la pacon al la mondo. Sed post la milito la lando fariĝis preskaŭ izolita, ĉefe pro ekonomia kialo kaŭzita de tiu terura milito.

Do por ordinaraj esperantistoj en Vjetnamio ankoraŭ estas malfacila afero vojaĝi eksterlanden kaj ĝui internaciajn E-kongresojn.

Kaj en tia lando okazis la 2a Azia Kongreso laŭ la decido de KAEM (Komisiono pri Azia E-Movado de UEA) farita antaŭ 3 jaroj kun la kompreno de ĝia latenta bazo kaj kapablo.

LKK saĝe kaj energie laboregis dum la jaroj kaj montris rimarkindan rikolton jam en la unua tago de la kongreso.

En la solena inaŭguro partoprenis ŝtata vicprezidento kiel alta protektanto kaj faris paroladon sufiĉe favoran al nia lingvo kaj ĝia movado, kaj la urbestro de Hanojo gratulis la kongreson per sia bonveniga saluto.

Fakte unu el ĉefaj kialoj de kongresa sukceso estas, ke la kongreso akiris grandan subtenon de ŝtata registaro senprecedencan en aliaj kongresoj. Dum la kongreso ŝtata prezidento ordenis medalojn de amikeco, kaj vicĉefministro akceptis la reprezentanojn de landaj asocioj en sia oficiala akceptejo. La urbestro de Hanojo preparis belan bankedon por landaj delegitoj. Hanoja registaro preparis specialan eventon dum la kongreso planti en urba parko la memorigan arbon “Zamenhof” por celebri la 2an Azian Kongreson en Hanojo.

Ĉiuvespere estis televide elsendataj tiaj novaĵoj en la ĉefa tempo de novaĵo-programo. En gazetara konferenco, okazinta en la dua tago, partoprenis multaj ĵurnalistoj kaj montris grandan intereson pri la internacia lingvo.

Oni demandis pri la perspektivo de Esperanto kaj pri ĝia reala utileco kaj ankaŭ pri la konkurenca interrilato kun la angla lingvo ktp.

La 2a Azia Kongreso en Hanojo sukcesis ne nur je ekstera efiko sed ankaŭ el la vidpunkto de kongresa enhavo — partoprenis ĉ. 460 homoj el 16 landoj. Tio signifas, ke preskaŭ el ĉiuj partoj de azia kontinento partoprenis esperantistoj kaj el kelkaj foraj eŭropaj landoj. La simpozioj pri la ĉefa kongresa temo “Kunlaboro por paco, stabileco kaj disvolviĝo” ĉiam viglis kun multe da partoprenantoj, kaj 11 fakaj kunsidoj kaj prelegoj ankaŭ estis ĉiam plenaj de energioj de kongresanoj. LKK invitis al la nacia vespero la ŝtatan altnivelan artoteamon por prezenti tradician muzikon kaj dancon, kiuj vere mirigis la kongresanojn, kiuj ankoraŭ ne havis sperton mem spekti la unikan kaj mirindan vjetnaman kulturon.

Vjetnamaj esperantistoj, longe izolitaj en internaciaj renkontiĝoj, montris grandajn favoron kaj afablon al eksterlandaj gastoj, kiuj danke al tio povis plene ĝui la amikecon kaj solidarecon kun gastigantaj landanoj.

La dua Azia Kongreso, okazinta en Hanojo, post la unua en Ŝanĥajo, fariĝis bela tradicio en nia movado, kaj oni konstatis, ke regiona kongreso utilas por ĉiuj esperantistoj en la mondo, ĉar per relative malgranda elspezo de mono kaj tempo oni povas ĝui plenan internacian etoson, kiun provizis antaŭe nur la Universala Kongreso.

Puramo Chong

prezidanto de KAEM

IJK-55: dumkongresa suneklipso

Ege sukcesa estis la 55a Internacia Junulara Kongreso (IJK) kun pli ol 520 partoprenintoj. IJK okazis 9–16 aŭg en Veszprém (Hungario, 120 km okcidente de Budapeŝto). La temo estis “Komunikado en informsocio”.

Antaŭe oni planis la kongreson por urbo Zánka, rekte ĉe Balatono, sed lastmomente la urbo estis ŝanĝita al Veszprém, kaj pri tio neniu bedaŭris. La organizantoj ofertis bonegan kongresejon kun multaj salon(et)oj, ĉambro kun 25 komputiloj kaj konstanta ret-konekto, danchalo, koncertejo k.m.a. Memzorgantoj havis eblecon tendumi en la vasta korto de la kongresejo.

La programo konsistis, kiel kutime, el multaj prelegoj, lecionoj, kursoj kaj praktikumoj. Grupo el Ĉuvaŝio (respubliko en Ruslando, apud Volgo) okazigis mallongan Lingvan Festivalon.

Ĉies intereson vokis la suneklipso (11 aŭg). En Hungario la eklipso estis 100-procenta kaj sufiĉe longa — pli ol duminuta. Post ĝi oni ŝercis ke “sekva IJK okazos en 2083 ĉar ekde nun la suneklipso estas la nepra parto de kongresa programo”.

Okazis tuttaga ekskurso en Budapeŝto. Por transporti la partoprenantojn tien-reen organizantoj mendis specialan trajnon.

Dum la ekskurso okazis, interalie, reinaŭguro de monumento Zamenhof en la Esperanto-parko de Budapeŝto kaj vizito de la parlamentejo.

Vespere tradicie okazis distraj aranĝoj (vesperoj Nacia, Interkona kaj Internacia) kaj koncertoj. Koncertis JoMo & Liberecanoj, hungarlingva grupo Block. Realiĝis revo de multaj gejunuloj (ankaŭ de la aŭtoro de tiu ĉi artikoleto): unuafoje post pli ol dekjara paŭzo denove koncertis la grupo Amplifiki en la origina konsisto. Kiel asertis la ĉiutaga kongresa ĵurnalo Informus’, dum kaj post la koncerto okazis “dekoj da svenoj, precipe inaj”.

En la kongreso okazis reelekto de la Estraro de TEJO (pri ĝi legu ĉi-sube). IJK-56 okazos en Honkongo somere 2000.

Grigorij Arosjev

TEJO-estrarano

pri Landa Agado kaj Seminarioj

TEJO: Nova Estraro por la nova jarmilo

En la 55a Internacia Junulara Kongreso en Veszprém (HU) estis elektita nova Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ĝi konsistas el prezidanto Sjoerd Bosga (NL), ĝenerala sekretario Aleksandr Blinov (RU), kasisto Ilja De Coster (BE) kaj la membroj Grigorij Arosjev (RU), Holger Boos (DE) kaj Joaquin Rosillo Vega Acosta (MX).

La nova prezidanto Sjoerd Bosga estas la sola estrarano, kiu membris ankaŭ en la antaŭa Estraro. La nova Estraro gvidos la junularan sekcion de UEA ĝis la IJK en 2001.

Krom elekti la Estraron, la Komitato de TEJO akceptis en Veszprém ankaŭ la aliĝpeton de Honkonga Junulara Esperanto-Asocio (HKJEA). Sekve TEJO nun havas 41 landajn sekciojn kaj 2 fakajn sekciojn.

Aliĝpeton prezentis ankaŭ Esperantista Junulara Organizo de Respubliko Serba, sed la Komitato ne trovis la aferon matura por decido.

GK UEA

Mesaĝo de la Ĝenerala direktoro de Unesko al la 84a UK en Berlino

Kun granda plezuro mi sendas bondezirojn al la partoprenantoj en la 84-a Universala Kongreso de Esperanto. Via kongreso pritraktos la problemojn de tutmondiĝo, paco kaj lingva diverseco. Tiuj temoj ja centre rolas en la programo de Unesko, kaj ne eblas trotaksi ilian gravecon en la ĉiutaga vivo de homoj tra la tuta mondo.

Starigante la demandon “Tutmondiĝo: ŝancoj por paco?”, via kongreso enfokusigas du aktualajn aspektojn de la homa kunpensado kaj kunagado. Unue, temas pri la eterna problemo de ĉiuj civilizacioj — kiel certigi la pacon; due, temas pri reganta socia evoluo fine de la 20a jarcento, nome tutmondiĝo. Pro tio, ke paco, evoluo, kaj demokratio formas nedisigeblan triangulon, necesas konsideri, kiel demokratio rilatas al tutmondiĝo, kaj kiel tutmondiĝo influas la socian evoluon ĝenerale kaj precipe la kulturan evoluon.

Kiel sian mision Unesko alprenis la celon, “konstrui la defendojn de la paco” en la mensoj de ĉiuj homoj. Ĝuste tial, nia Organizo direktas sian agadon al la konstruado de kulturo de la paco. Tiucele ni fondis la projekton LINGUAPAX, kun la devizo “Paco per la lingvoj”. Per plurlingva edukado kaj la subteno de lingva kaj kultura diverseco, ĝi celas fortigi la kredon kaj volon je paco inter la lernantoj.

Interparolante, homoj lernas kompreni unu la alian kaj praktiki la moralan solidarecon, sur kiu baziĝas ĉiu vera integriĝo. En tia aliro efektive kuniĝas la idealoj de D-ro Esperanto kaj tiuj de Unesko. Ni dividas vizion pri vera tutmondeco, preter la tre limigita tutmondiĝo ekonomia de la merkatoj. Niajn esperojn pri la estiĝo de tutmonda homa komunumo ni bazas sur la plej altaj valoroj de la homa kulturo, tiu transcenda elmontro de la homa spirito. Pro tio, ke kulturon oni esprimas unuavice lingve, interkompreniĝo per la reciproka studado de lingvoj daŭre konsidereblas kiel unu el la plej bonaj rimedoj por kunkonstrui kulturon de la paco.

Ni renovigu niajn strebojn por certigi, ke la tutmondiĝo inkluzivu ankaŭ tiun ĉi dimension: senkondiĉan respekton al kultura kaj lingva diverseco. Se ni sukcesos ĉi-rilate, tio siavice naskos novajn ŝancojn por plifortigi la pacon kaj plibonigi homajn vivojn.

Mi deziras al vi sukceson en ĉi tiu lasta kongreso de la jarcento, kaj atendas kun intereso la raporton pri viaj diskutoj.

Federico Mayor

Nova ondo de la misuzo de la Jarlibro

Lastatempe multaj delegitoj de UEA ricevis anglalingvan leteron el Niĝerio kun propono pri “komerca kunlaboro”. La “kunlaboro” konsistus en transigo de enorma monsumo al la banka konto de la delegito kontraŭ granda makleraĵo.

La intencoj malantaŭ tiu propono el Niĝerio estas evidente krimaj. La Centra Oficejo okupiĝas nun intense pri la afero klopodante malkovri, kiel la sendinto(j) havigis la Jarlibron. Tiucele ĉiuj, kiuj ricevis tian leteron, estas petataj sendi ĝin, kune kun la koverto, al la Centra Oficejo de UEA.

Ankaŭ pri aliaj leteroj kun komercaj proponoj aŭ peto pri monhelpo estas konsilinde unue konsulti la Centran Oficejon, eĉ kiam la petoj je unua vido ŝajnas sinceraj kaj subtenindaj.

La Delegita Reto estas servo nur por la membroj de UEA. Delegitoj rajtas ignori ĉiujn leterojn, kiuj ne estas skribitaj en Esperanto aŭ/kaj kiuj ne estas provizitaj per la membromarko de UEA.

Osmo Buller

Ĝenerala Direktoro de UEA

Akademio en Berlino

Ĉi-jare la Akademio de Esperanto enkondukis novaĵon en sia apero dum la Universala Kongreso: sub la rubriko “Akademianoj parolas” okazis du prelegoj. La unua estis farita de la prezidanto, Geraldo Mattos, kies temo estis “Kion vere signifas niaj participoj?”. La dua estis prezentita de Ilona Koutny sub la titolo: “Ĉu niaj radikoj havas karakteron?”.

Kvankam ambaŭ prelegoj temis pri malfacilaj gramatikaj demandoj, la intereso de la kongresanoj estis intensa, pri kio atestis kaj la granda nombro de alvenintoj kaj la diskutoj post la du prezentoj.

La alia apero de la akademio estis laŭ pli kutimaj formoj: prezento de la ĉeestantaj akademianoj (ĉi-jare dek kvin) kaj prezento de iuj aktualaj temoj, post kio sekvis demandoj kaj respondoj.

Spomenka Ŝtimec parolis pri la planata kolokvo de la akademio en 2001, tuj post la Zagreba kongreso. Ĝi okazos kunlabore kun la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Stefan Maul prezentis unuan raporton pri la aktivado de la nove fondita lingva konsultejo de la akademio. Carlo Minnaja faris prelegeton pri la historio de la akademio, kaj kun bedaŭro konstatis ke mankas kaj historio de la esperanta literaturo, kaj de la akademio mem. Li elokvente memorigis nin pri kelkaj elstaraj iamaj membroj de la akademio, nome Clelia Conterno Guglielminetti (1915–1984; membro ekde 1964) kaj Carl Støp-Bowitz (1913–1997; membro ekde 1949).

Sekvis multaj demandoj de la alvenintaj kongresanoj kaj respondoj de la akademianoj.

Christer Kiselman

SAT kongresis en Ĉeĥio

Jam la trian fojon kongresis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Ĉeĥio: en la jaro 1921 en Prago temis ja pri la fondokongreso dum la Universala kongreso de Esperanto; en 1994 en Stráznice kaj nun — 24-31 jul en Karlovy Vary. Por la ĉi-jara SAT-kongreso aliĝis 178 esperantistoj de 27 landoj, kiuj kreis internacian amikan etoson.

Krom la internaj laborkunsidoj de SAT, kunveno de ties fakaj frakcioj kaj tradicia jarkunveno de TANEF (naturamikoj) dum la SAT-kongreso estis riĉaj ankaŭ kaj faka, kaj distra programoj. El la faka ni nomu almenaŭ la prelegon de multjara kaj sperta sindikata funkciulo Pavel Ruziĉka, kiu estis prezentita en la ĉeĥa (kun traduko de L.Kareŝová kaj P.Chrdle), kiun sekvis riĉa diskuto.

Krom tiu ununura tradukita interveno ĉiuj ceteraj jam okazis en Esperanto: S.Chrdlová (CZ) prezentis banlokan tradicion en Karlovy Vary, L.Kareŝová (CZ) prezentis siajn spertojn de laboro kun mense handikapitaj plenkreskuloj, I.Peyraut (FR) prezentis longan lukton de sendokumentuloj en Francio, G.R. Ledon (BR) alproksimigis al la aŭskultantoj aktualajn faktojn el ekonomikaj kaj socipolitikaj karakteroj, J.-L.Tortel traktis la okcitanan lingvon kaj epokon de trobadoroj en Francio, Alex Karkovsky (RU/US) memorigis en sia kontribuo unikan blindan mondvojaĝanton, verkiston kaj instruiston V.Jeroŝenko. K.Enderby (AU) okupiĝis en sia prelego pri la demando, ĉu eĉ murdisto meritas ricevi justecon kaj ĉu la socio povas toleri tion montrante je ekzemplo, ke tiu ŝajne simpla demando fariĝas en praktiko ege komplika. V.Hasala ne nur prelegis pri Esperanto en poŝto kaj filatelo, sed krome gvidis dumkongrese filatelan giĉeton.

Sed la kongreso ne konsistis nur el fakaj prelegoj. Dum la tuttaga ekskurso kelkaj vizitis Pragon, aliaj la ceterajn famajn okcidentbohemiajn banlokojn (Frantiŝkovy Lázne kaj Mariánské Lázne) kaj la kastelon Loket, dum la tria grupo de kuraĝuloj pilgrimis al la kastelo Loket piede kaj plej bone konatiĝis kun la belega pejzaĝo. Dum duontagaj ekskursoj oni ekkonis Jáchymov (ne nur ties riĉan mezepokan historion kaj banlokan centron, sed ankaŭ la muzeon de la stalinisma koncentrejo), Kláŝterec nad Ohrí kun ties kastelo, sed ankaŭ la plej grandan akvotoboganon en Ĉeĥio kaj nelaste la promenekskurso gvidis ilin tra la kongresurbo Karlovy Vary.

Ankaŭ la kultura programo estis bunta: la muzika vespero konsistis de du partoj: dum la unua prezentiĝis kiel komponisto, pianisto kaj kantisto Elena Puĥova kun sia gasto Galina Staneŝnikova (ambaŭ RU), dum la dua parto brile plenumis operajn kaj operetajn ariojn Katerina Kudlíková kaj Miroslav Smyĉka (ambaŭ CZ) estante pianakompanataj de E.Puĥova. Dum folklora adiaŭa vespero oni povis ĝui kantojn kaj dancojn de sakfluta ensemblo de Domazlice.

La kontenteco, kiu brilis de la partoprenantoj dum la adiaŭiĝo estis la plej bona aprezo por la organiza skipo, kiu diligente kaj sukcese laboris por la kongreso kaj al kiuj la Plenum-Komitato de SAT volas publike danki. Temis pri P.Chrdle, S.Chrdlová, L.Kareŝová, J. Melichárková, A.Klementová, M.Bloudek, J.Krupka kaj Z.Pluhar.

Kreŝimir Barkoviĉ

ĝenerala sekretario de SAT

Subvencioj por bibliotekoj

Ĉi-jare UEA disdonos por la tria fojo subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. En la du antaŭaj jaroj 19 E-bibliotekoj pliriĉigis siajn librokolektojn je la suma valoro de NLG 7700. Ĉi-jare la Biblioteka Apogo disponigas ĉ. NLG 4000 (EUR 1800).

Povas peti subvencion Esperantaj bibliotekoj ne subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. La subvencipetoj devas esti faritaj en formo de listo de dezirataj libroj. Diskoj, kasedoj k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. Se la peto estos akceptita, la koncerna biblioteko ricevos librojn por la valoro de la subvencio.

La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 1999.

GK UEA

Ekumena kunlaboro per Esperanto

7-14 aŭg en la pola urbo Gliwice okazis la 14a Ekumena Kongreso kaj la 3a Junulara Ekumena Tendaro. En ili partoprenis ĉ. 250 personoj ne nur el dudeko da eŭropaj (plej multaj el Pollando kaj Ĉeĥio) landoj, sed ankaŭ el la malproksimaj Ganao, Kameruno, Niĝerio, Sud-Afriko. Ne ĉiuj aliĝintoj sukcesis veni. Junuloj estis multaj, precipe dum la artaj programoj.

La kongreso kaŭzis interesiĝon en Gliwice. La malfermon partoprenis la loka episkopo kaj urbaj aŭtoritatoj.

La Ekumena Kongreso estas komuna aranĝo, kiun prizorgis pastro Adolf Burkhardt (Kristana Esperantista Ligo Internacia, KELI), Sac. Bernhard Eichkorn (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, IKUE) kaj Stanislav Mandrak (Pola E-Asocio). Venis multaj funkciuloj de tiuj asocioj, ankaŭ redaktoroj de Radio Vatikano, E-redakcio de Pola Radio kaj Dia Regno.

Dum la kongreso ĉiutage okazis Sanktaj mesoj en Esperanto, ekumena diservo, grekkatolika Sankta meso, diservoj por KELI-anoj, prelegoj, artaj programoj, i.a. ankaŭ poezia programo.

Venont-jare okazos apartaj kongresoj de KELI kaj IKUE. En la Jubilea jaro 2000 multaj aranĝoj okazos en Italio, kaj dum la UK en Tel-Avio oni havos ŝancon viziti multajn gravajn kristanajn lokojn.

Boguslav Sobol

Handikapitoj en Pardubice

Renkontiĝon de Internacia Klubo de E-Handikapuloj, kiu okazis 12-14 jul en Pardubice (Ĉeĥa Respubliko) ĉeestis 41 partoprenantoj, bedaŭrinde nur malmultaj eksterlandaj membroj, ĉefe por kiuj la aranĝo estis destinita.

En la labora programo oni pritraktis la agadon de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj (AEH) kaj IKEH dum la pasinta periodo kaj la planon por la sekva. Kiel sukcesa estis taksita la agado de la estraro de AEH, ĉefe la regula eldonado de Informilo kaj Antaŭen kaj ilia enhavo, semajnaj E-kursoj ligitaj kun kuraca kaj refortiga restado en banloko Skokovy en la naturparko Ĉeĥa paradizo kaj regulaj semajnfinaj kursoj.

Inter la prelegoj estis “AHE kaj la Strategia Forumo” (Inĝ. Krob), “Politiko favore al germanaj handikapuloj post la registara ŝanĝo en Germanio” (K.Langer), “Dresado de hundo por helpo al handikapuloj” (P.Zemanová kun demonstro de sia hundo), “Asocio de handikapuloj en Ĉeĥa Respubliko” (prof. J.Mráz), “Pasporta servo en praktiko” (N.Blonstein) k.a.

En la kultura programo la partoprenantojn ĝojigis esperantigitaj kantoj kaj oper-arioj (operkantisto M.Smyĉka kun pianakompano de P.Piskaĉova), vespera promeno tra la malnova urboparto de Pardubice (M.Kajzrlik), amuza rakontado pri duonjara vizito en Kanado (K.Vala), ekskurso al proksima kuracloko Bohdaneĉ (Inĝ. J.Hron) kaj adiaŭa vesperkunveno kun rakontado de E-historietoj, deklamado de poemoj kaj kantado en Esperanto kun akompano de gitara duo.

Josef Hron

Lando de rozoj kaj lando de roso: Pri la 50a Bulgara E-Kongreso

Mi ĉeestis la 50an Bulgaran E-Kongreson en Vraca komence de septembro. Tio en si mem jam estas novaĵo, ĉar ĝi montras ke finfine UEA provas almenaŭ kompreni tion, kio estas okazanta en ekssocialismaj landoj. Ne estas facile kompreni tion, ĉar la realo estas malsimila de lando al lando.

Kion mi trovis en Bulgario? Mi trovis amaseton da entuziasmaj esperantistoj, kiuj bone parolas la lingvon kaj sopiras al situacio en kiu oni rekomencos disvastigi Esperanton.

En la momento ankoraŭ diketa tavolo de roso kovras la bulgaran grundon. Temas pri la juraj-administraj problemoj por savi kiom eble plej multe el la antaŭaj posedaĵoj (klubejoj, domoj, entreprenoj) en la tajfuno de la privatigoj kaj de la redono de konstruaĵoj al la posedintoj en la 1940aj jaroj. Pri tio ĉefe laboras la estraro de BEA sub la lerta gvidado de Petar Todorov, kiu esperas fini ĉi tiun fazon dum la venonta jaro.

Estas evidente ke ne restas multe da tempo kaj da energio por la centra estraro por antaŭenigi la veran laboron por Esperanto, kiu restas sur la ŝultroj de agemaj lokaj kluboj.

Tamen la voĉoj de bulgaraj esperantistoj, kiuj pelas al tiu direkto, iĝas ĉiam pli fortaj, kaj eble baldaŭ ree elvaporiĝos la roso kaj ekfloros rozoj (poresperantaj agadoj) en Bulgario.

Mi konstatis, ankaŭ en interparoloj kun la urbestro de Vraca, ke la soifo je internaciaj kontaktoj restas granda. Malgraŭ la formala falo de politikaj muroj aliaj ekonomiaj (multe pli malfacile venkeblaj) muroj ekestas, kaj pro tio Esperanto havas sian rolon por ludi en Bulgarujo. Ĉu baldaŭ oni sukcesos aranĝi tie internacian kunvenon por sudeŭropaj esperantistoj por relaĉi la kunlaboron inter ili? Jen granda defio kaj por UEA kaj por la bulgara movado.

Mi forgesis danki la organizantojn de la kongreso, kiuj modele plenumis sian laboron, kaj la ĉirkaŭ ducent delegitojn, kiuj pacience eltenis unu tagon plenan je debatoj.

Renato Corsetti

Literatura tago en Budapeŝto

Kultura Centro Esperantista (Svislando) kaj E-fako de ELTE-Universitato, 10 sep okazigis tre sukcesan Literaturan Tagon en Budapeŝto, kun la helpo de Esperanta PEN.

D-ro Giorgio Silfer prelegis, montris vidbendojn kaj diskutis kun la ĉeestantoj pri la temo “La esperanto-teatro”.

Kelkaj verkoj, kiel tiuj de Baghy, Szathmári kaj aliaj pruvas, ke nia teatro povas esti bona spegulo pri nia mikrosocio, precipe el satira vidpunkto. Estas probable maturaj la tempoj, por ke pri Esperantio oni parolu ne nur satire. Giorgio Silfer mem planas verki dramon, provizore titolitan “La familio de Antono Speri”, kie prezenti la realon de la tipa E-familio vivanta en la (nun ekssocialisma) mondo. Tie aperus kelkaj interesaj trajtoj, de la transnaciema homo kiu finfine estas nur “diversulo”. La Literatura Tago vidis la ĉeeston de pli ol tridek hungaraj intelektuloj, inkluzive de kelkaj studentinoj de la E-fako.

La aranĝo disvolviĝis ankaŭ danke al la financa subteno de la Pakto por la Esperanta Civito.

HeKo

Malnova nova Senato por AIS

La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino konservos sian nunan Senaton dum kvar pliaj jaroj. Dum la 21a Sanmarina Universitata Studadsesio (SUS-21) en Rimini kaj San-Marino la Ĝenerala Asembleo reelektis la Senaton por la jaroj 2000-2003. Prezidanto restos OProf. Dr. habil Helmar Frank (DE), vicprezidanto OProf. Fabrizio Pennacchietti (IT). Tiu elekto konfirmas, ke la Senato, kiu antaŭ kvar jaroj detalis la gvidan strukturon de AIS, estas sur bona vojo.

Delegacio de la Senato havis renkonton kun la Sanmarina instruministro, d-ro Sante Canducci, kaj kun li diskutis la juran statuson, kiun la akademio estonte havu en sia hejmlando.

Kvankam SUS-21 okazis nur kelkajn semajnojn post AIS-IKU en Berlino, la docentoj kaj profesoroj prezentis novan klerigan programon, kun kursoj kaj prelegoj pri la astronomia esploro de la Lakta Vojo, pri “perloj de la nombroteorio”, la rolo de la virinoj, pri Sigmund Freud kaj aliaj temoj.

SUS-22 okazos pentekoste 2000 en ĉeĥa urbo Hradec Kralove. Pro ties situo ĝi prezentos al ĉiuj sciemuloj precipe el centra Eŭropo bonegan okazon studi, kleriĝi, diskuti, ĝui kadran programon kaj simple flari universitatan aeron en Esperanto. Informojn donas kaj aliĝojn akceptas Senata Sekretario de AIS ADoc. Joanna Lewoc:

Adreso: Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Göttingen, Germanio.

Rete: blewo1@hrz.uni-paderborn.de

Reinhard Fössmeier

informofico de AIS

Eŭropa E-Unio kunvenis en Berlino

EEU estas kunordiga organizo de la E-Asocioj de la landoj de Eŭropa Unio (EU), cele al agado ĉe la EU-instancoj.

Kiel decidite en UK-83 (Montpeliero), provizora komitato, formita el Katinjo Fetes-Tösegi (AT) kaj Umberto Broccatelli (IT), pretigis la kunvenojn de EEU en la Berlina UK. Dum du nepublikaj kunvenoj reprezentantoj de eŭrop-uniaj landaj asocioj priparolis la situacion de EEU, elektis novan trihoman estraron kaj difinis la gvidliniojn por la venonta agado.

5 aŭg okazis la publika kunveno de EEU, kiun ĉeestis ĉ. 60 personoj, kiuj vigle debatis.

La ĵus elektita estraro (Trojko) prezentis sin: Umberto Broccatelli (IT), prezidanto, Katinjo Fetes-Tösegi (AT), sekretariino, kaj Hans Ten Hagen (NL), kasisto. Ĉeestis reprezentantoj de 12 landaj asocioj, kiuj aliĝis al EEU. Helena E-Asocio (Grekio) ne povis sendi reprezentanton, sed esprimis letere sian aliĝon. Du asocioj, la brita kaj la dana, tute ne ĉeestis.

Hans Erasmus raportis pri la laboro de la t.n. Brusela Laborgrupo (Laborgrupo pri la Lingvoproblemo en Eŭropo), kiu agas sendepende sed kunlabore kun EEU, kaj pri la projektoj “Neighbour” kaj “Relais”.

Oni substrekis la neceson de aktiva apogo, kaj labora kaj financa, fare de la landaj asocioj, kaj la eblon kaj dezirindecon ke eŭropaj E-asocioj ekster EU aliĝu kiel “observantoj”. Estis anoncita konstanta informado pri EEU pere de la bultenoj de la landaj asocioj, per interreto kaj per informfolioj rekte sendotaj al “subtenantoj”.

Broccatelli asertis, ke la sola vera ŝanco por Esperanto estas evoluo de EU al vera Federacio (multnacia demokrata ŝtato). Ties internan problemon de lingva komunikado povos solvi Esperanto, se la esperantistoj kapablos aŭdigi sian voĉon.

Umberto Broccatelli

(Interredaktore, aperonta en l’esperanto. 1999: 7)

Filmo pri vivanta lingvo

Scenoj el lastatempaj UK-oj estis registritaj sur vidbendo, sed plej ofte la aŭtoroj celis ilian montradon al esperantistoj. Esperanto bunte vivas estis filmita en la 83a UK (Montpeliero, 1998), sed ĝia originala franclingva versio estis celita al ne-esperantista publiko.

La filmo baziĝas ĉefe sur intervjuoj kun gekongresanoj el diversaj landoj. Ĝi montras ankaŭ scenojn el la abunda programo de la UK, ekde koridoraj babiloj tra kunsidoj de la UEA-komitato ĝis artaj aranĝoj. Ne-esperantista spektanto ricevas bonan bildon pri la tutmondeco kaj bunteco de la movado kaj kulturo de la vivanta lingvo Esperanto. Por tiu celo la ne-movada firmao Forus Productions trafe elektis ĝuste Universalan Kongreson kiel la medion de la filmo.

La franclingva originalo daŭras 25 minutojn kaj haveblas ĉe UFE (FRF 135). Laŭ mendo de UEA estis eldonita internacia versio, kun kelkaj aldonaj scenoj. En ĝi la nacilingvaj paroloj estas dublitaj en Esperanto. La 28-minuta E-versio estas havebla ĉe UEA por EUR 24,60 (plus imposto 17,5% en EU).

GK UEA

Kion signifas raŭmismo?

Lasta okazo el Italio

Lastatempe la registaro de Italio decidis lanĉi kampanjon favore al la disvastigo de Internet-uzado kaj de lernado pri la angla lingvo. La reago de kelkaj italaj esperantistoj montras la tipan frustracion pro la “fina malvenko”: protestleteroj, insultoj kontraŭ la ministro ktp, unuflanke; profunda amareco aliflanke, precipe en tiuj kiuj sentas sin “perfiditaj de la maldekstro”, kiu laŭ ili devus malamiki al la angla lingvo...

Raŭmismo praktikus tute alispecan reagon. En tiu ĉi okazo, krom per la reto mem, valorus leteri al la redakcioj de gazetoj aŭ interveni en radioelsendoj malfermaj al la publiko pli-malpli tiel:

Mi opinias ke la kampanjo lanĉita de la itala registaro estas senutila por mi kaj aliaj, en eta avangardo kiu de jaroj jam uzas la elektronikan poŝton, danke al esperanto. Fakte mi konscias ke, danke al esperanto, mi eniris en la cibernetikan mondon multe pli frue ol la averaĝa italo. Kaj multe malpli koste. Se vi volas scii pli, jen mia (ret)adreso.

Tia estas raŭme orientita informado (kaj disvastigado) pri esperanto.

HeKo

Sub la Verda Stelo

En Olsztyn (Pollando) ĉiusemajna revuo Express Pojezierza ekde kelkaj monatoj lanĉis Esperanto-anguleton titolitan — ĉu oni povas alie? — Sub la Verda Stelo.

Redakciano Tadeusz Matulewicz — eksa esperantisto — transdonis la informon de la ĉefredaktoro, ke la rubriko vivos ĝis tiam, ĝis kiam ĉiuj olŝtinaj esperantistoj prezentiĝos en ĝi.

Tial la E-anguleto, bedaŭrinde, ne ĝisvivos la jarfinon, ĉar nur 40 esperantistoj estas en la ducent-mil-loĝanta urbo Olsztyn.

Marian Zdankowski

KURTE

Komisiito de UEA pri rilatoj kun Unesko, Vincent Charlot, subskribis nome de UEA (kun pli ol 50 aliaj internaciaj organizoj) dokumenton kiu kondamnas la terorkampanjon por saboti la sendependecon de Orienta Timoro; la alvoko estas direktita al Koffi Annan. (Renato Corsetti)

Unu el la plej prestiĝaj literaturaj gazetoj en Bulgario Literaturen Vestnik sur tuta grandformata paĝo aperigis intervjuon kun la ĉefredaktoro de Literatura Foiro Ljubomir Trifonĉovski okaze de la 30-jariĝo de la revuo. (HeKo)

En 1998-99 delegacio de francaj esperantistoj havis 16 kunvenojn kun politikistoj; la E-delegacion akceptis ĉiuj oficialaj partioj; publike favoris la verduloj k komunistoj. (Franca Esperantisto)

3 jul en distrikto Berlin-Neukölln lokaj e-istoj kun la distrikta urbestro inaŭguris memortabulon sur la Esperantoplaco ĉe Zamenhof-kverko. (Heroldo de Esperanto)

La E-ekspozicio de E-Asocio de Finnlando kadre de tagoj de la malnova literaturo en Vammala bone sukcesis. (Esperantolehti)

Michel Dechy, la patro de la juna stelo de tenisludado Nathalie Dechy (Francio), entuziasmiĝis pri E-to k entreprenis informkampanjon, precipe en la sportista medio. (Franca Esperantisto)

La Estraro de Svisa E-Societo decidis monpremii la grupon aŭ membron, kiu pendigos je la oktobra Ago-tago plej multe da afiŝoj, pretigitaj de la laborgrupo pri informado de SES; SES havas nun 170 membrojn. (SES Informas)

Organizita de Kultura Asocio Esperantista, kunlabore kun la Universitato Autonoma de Barcelona en Bellaterra, 19 okt komenciĝos trimonata E-kurso en la aŭlo de Ekonomikaj Sciencoj; al ĉiu fininto de la kurso la Universitato asignos tri kreditojn de libera elekto. (Interredaktore)

La jarkunvenon de Internacia Scienca Asocio Esperantlingva (ISAE) okazis en 2 partoj kadre de la Berlina UK; laŭ la kasraporto ISAE havas 151 membrojn; aperis la 50a volumo de Scienca revuo. (SES Informas)

La muzika Kolekto-2000 de Vinilkosmo pliriĉiĝis per la 6a k 7a K-diskoj post la eldono de Ŝako de Porkoj (Argentino) k Masko de Kajto (Nederlando). (Vinilkosmo)

REK-2000 en Ĉeboksari

Ruslanda E-Kongreso okazos en Ĉeboksari (la ĉefurbo de Ĉuvaŝio) inter la 3a kaj 6a de februaro 2000 pri la temo: “Esperanto kaj socio: ĉu reciproka influo aŭ pasiva kunekzistado?”. La kongreson kunorganizas REU, SEJM, JEAĈR (Junulara E-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko). Kontaktu la Organizan Komitaton:

Adreso: RU-428000, Ĉeboksari, ab. ja. 189, Ruslando

Telefono: 8352 665908 (A. Blinov)

Rete: esperant@chtts.ru

Aleksandr Blinov

prezidanto de OK de REK

ATS pri eksteraj rilatoj

“Eŭropa Junulara Forumo”, “Eŭropa Junulara Fondaĵo”, “Eŭropa Junulara Centro”, ties aktivaĵoj — estis unu el temoj de pasinta 11-12 sep en Ĉeboksari Aktivul-trejna seminario de SEJM kaj JEAĈR “Eksteraj rilatoj kaj partopreno en internaciaj aranĝoj”. Partoprenintoj el 5 loĝlokoj (Ĉeboksari, Uljanovsk, Kr. Ĉetai, Ivanovo, Ĵukovskij) eksciis pri eblecoj partopreni en eŭropa junulara agado pere de TEJO, pri ruslandaj junularaj strukturoj, perspektivoj por SEJM kaj lokaj E-organizoj kaj krome spertiĝis prezenti sian organizon en junularaj konferencoj.

Konstantin Viĥrov

Moskvo: Urbotaga koncerto

La Tago de la Urbo estas, verŝajne, la plej impona festo en Moskvo. Ĉi-jare ĝi okazis 3-5 sep. Paralele al ĝi oni organizis artan festivalon “Neoficiala Moskvo”. Kadre de la festivalo 3 sep okazis E-koncerto por neesperantistoj “Esperanto — lingvo de artoj”, kiun organizis EK Lev Tolstoj. Ĉeestis pli ol 50 personoj, inter kiuj, tamen, tri kvaronoj estis esperantistoj kaj unu ĵurnalisto.

La koncerto estis dediĉita al la antaŭnelonge forpasinta Barbara Cvetkova. Pri ŝia vivo rakontis la filino Valeria; esperantistoj kantis originalajn kantojn kaj tradukitajn al Esperanto rusajn romancojn. Kelkaj personoj enskribiĝis al Esperanto-kurso.

Nikolao Gudskov

Nova ejo en Volgogrado

Dum kelkaj jaroj nia Volgograda klubo Esperanto ne havis propran ejon, ĉar ni ne povis pagi luadon. Ni kunvenis en niaj loĝejoj. Sed eĉ tie Nadeĵda Miĥajlova gvidis kurson, kaj ĝuste unu el ŝiaj “hejmaj” kursfinintoj, Sergej Bajsibekov, trovis senpagan (!) ĉambron en sufiĉe izolita kulturdomo.

La 8an de marto ni kunvenis en la nova ejo, kaj nia kluba vivo vigliĝis. Tie tuj komenciĝis E-kurso, kiu finiĝis en aŭgusto. Valentina Spicina ekzamenis kaj alklubigis 6 junajn verdulojn, kiuj, ni esperas, restos en la klubo.

Krome, ĉi-jare ni organizis someran tendaron Intermondo-2.

Tatjana Vtorova

Sur la foto: aktivuloj de la Volgograda EK Esperanto ĉe la nova klubejo en la kulturdomo Volgo-Don.

Eksplodo de terorismo kaj terorismo de eksplodoj

La 16an de septembro Hispanio ĝojis pro tio, ke antaŭ unu jaro ĉesis eŭska terorismo, kiu skuis la landon dum jardekoj. Sed ĝuste tiam Ruslando estis terurita pro serio de eksplodoj de loĝdomoj en Bujnaksk, Moskvo kaj Volgodonsk. Viktimiĝis centoj da civitanoj, inkluzive de infanoj... Terorismo estingiĝante en unu lando reeksplodas en alia.

Tiuj eventoj koincidis kun milita eksceso en Dagestano, kiun komencis kontraŭ fremdlanda mono muzulmanaj ekstremistoj. Certe, la milito unuavice estas kaŭzita de soci-ekonomiaj kondiĉoj, ĉar pli ol 80% da vira loĝantaro en la aktiva aĝo ne havas konstantan laboron, kaj facile subiĝas al alvokoj de naciaj, religiaj kaj aliaj agitantoj. Eble la militon provokis la malsaĝa politiko de ruslandaj gvidoroj, kiuj ne sciis pace solvi en Ĉeĉenio problemojn de la islama ekstremismo kaj — plej grave — prezenti realigeblajn sociajn programojn por diversaj regionoj de la Norda Kaŭkazo. Ĉeĉenaj ekstremistoj uzas la ambiguan statuson de Ĉeĉenio — unuflanke sendependa lando, aliflanke ruslanda aŭtonoma regiono — sed nek ilia strebo “islamigi” la tutan Kaŭkazon, nek iliaj rimedoj povas trovi komprenon inter normalaj homoj.

Bedaŭrinde, la ŝtato devas nun respondi per sufiĉe rigoraj metodoj, kiuj tuŝas ĉiun. Kvankam iuj metodoj ŝajnas neadekvataj (ekzemple, totala kontrolo de aliurbanoj en Moskvo, trarigardo de ĉiuj oficejoj, deponejoj k. s. por trovi eksplodmaterialon kaj preventi novajn eksplodojn sen apartaj sankcioj de juĝistoj) la vivo en Moskvo restas trankvila. Observeblas nek paniko, nek naciismaj kaj kontraŭkaŭkazanaj ekscesoj, kvankam certaj politikistoj ŝatus tion. Intertempe oni informis, ke inter teroristoj estis ne nur ĉeĉenoj, kaŭkazanoj kaj muzulmanoj, sed plimulto estis slavoj... Teroro estas la plej kruela el ĉiuj krimoj, kaj la krimo ne havas nacian aŭ religian apartenon. Se io estas nun en la mondo vere sennacia, tio, bedaŭrinde, estas krimo.

Moskvanoj trankvile reagas al la nunaj necesaj paŝoj de la ŝtato kaj ĝojas, ke ĝi estas sufiĉe saĝa por ne enkonduki eksterordinaran aŭ militan statuson en la Ruslanda ĉefurbo. La vivo spite al provokoj devas esti normala, kaj ĝi restas tia. Ĉio — trafiko, entreprenoj, vendejoj, oficejoj — funkcias normale; pli da laboro ol ordinare havas nur la polico. Ankaŭ sociaj organizoj kaj ĵurnalistoj, kiuj okupiĝas pri la protekto de la homaj rajtoj, fariĝis pli aktivaj — ĉar kiam polico aktivas, necesas ke la socio same aktive kontrolu ĝin. Se oni ne scius, kiaj tragedioj ĵus okazis, oni ne rimarkus ŝanĝojn en la vivo de la urbo.

Tio aparte gravas, ĉar la parlamenta balotado proksimas. La balotado devos montri la veran humoron de la loĝantaro, kaj sendepende de la rezulto videblas nun bone, ke ekstremismaj partioj kaj politikistoj apenaŭ ricevos multe da voĉoj. La popolo povas havi malsamajn simpatiojn, sed ĝi ne estas sangavida. Ni esperu, ke neniuj provokaj krimoj faros tion.

... Teroristoj en Hispanio mem finfine komprenis, ke perforto kaj kruelo ne helpos al ili atingi la celon. Kaj la ŝtato trovis manieron estingi la teroron. Ni esperu, ke Ruslando uzos la hispanan sperton, kaj la eksploda teroro finiĝos same rapide kiel ĝi aperis. Kaj ne renaskiĝos kompense en aliuj landoj. Nur la viktimoj ĉiam memorigos pri ties danĝero.

Nikolao Gudskov (Moskva delegito de UEA)

Du demandoj el Svislando

Antaŭ unu jaro mi ellegis la rememorojn de Aleksandr Saĥarov. Sed la romano abrupte finiĝis, kaj la aŭtoro promesis la duan volumon. Mi mendis ĝin ĉe la eldonejo, sed eĉ ne ricevis respondon. Ĉu iu leganto de La Ondo de Esperanto povus disponigi al mi la daŭrigon de la Saĥarova biografio?

Ankaŭ mi tre miris, ke en la plej granda lando de nia tero, kun forta kaj tre vigla movado neniam okazis Universala Kongreso. Ĉu vi scias respondon?

Dieter Rooke (Svislando)

Ĉiu vera esperantisto ĝuas “La Ondon”

Ricevinte vian sendaĵon vespere la 10an de aŭgusto, mi nokte atente tralegis ĉion, farante necesajn skribaĵojn en specialaj listoj: kion tuj telefone informi al la klubanoj, kion detale rakonti kaj tralegi dum la plej baldaŭa klubkunveno, kien ni skribu, en kio partoprenu, kion ni scenigu ktp.

La sekvan tagon, la 11an de aŭgusto, 15 minutojn post la suneklipso mi ekokupiĝis pri la lingva enigmo en la julia Ondo kaj tuj facile solvis ĝin.

La Ondo estas revuo mirinde aspektanta (dika!) kaj havanta vere gravajn kaj bezonatajn materialojn por ĉiuj esperantistoj — aktivaj kaj komencantaj. La Ondo estas interesega por ĉiuj kijivanoj. Mi konigis ĝin al esperantistoj el Ruslando, Japanio kaj aliaj landoj, kiuj vizitis Kijivon ĉi-somere — ili estis vere interesitaj.

Via revuo estas speciale interesa por mi pro:

  • redaktoraj artikoloj;
  • materialo pri William Auld;
  • enhavriĉaj informoj pri E-agado tutmonde, speciale tiuj, el kiuj eblas ĉerpi konkretajn ripeteblajn aferojn;
  • listo de la E-jubileoj;
  • artikolo de Pokrovskij pri la alfabetoj, kaj liaj prilingvaj artikoloj;
  • artikoloj pri la historio de nia movado;
  • gajigiloj, ekzemple Interreta folkloro, kiun miaj lernantoj jam scenigis en la klubo;
  • rekomendoj de la konsultejo de la Akademio de Esperanto;
  • konkursoj kaj enigmoj.

Kiom pala kaj tro kurtega aspektas kompare al ĝi la eldonaĵo de UkrEA Helianto! Kiom pala kaj malaktivega estas la laboro de ukrainia esperantistaro! Neseriozaj, nezorgantaj pri la estonteco de la ukrainia movado estas multaj el niaj aktivuloj, kiuj konstante kverelas inter si.

Mi estas certa, ke ĉiu vera esperantisto ĝuas La Ondon. Ukrainoj nepre ekpensos, kion ni faru, ke ankaŭ en nia lando aperu similaj homoj, similaj agoj, similaj rezultoj.

Svitlana Pohorila (Ukrainio)

Alico en Mirlando

La unua ĉapitro de la romano de Lewis Carroll

Ĉu oni miru aŭ ne, sed al la demando “Kion vi scias pri la brita matematikisto kaj logikisto Charles Lutwidge Dodgson (1832–98)?” nur unu persono el la kvin alparolitoj sciis respondi, ke temas pri la aŭtenta nomo de Lewis Carroll, la aŭtoro de la du libroj pri Alico, legadataj jam dum pli ol unu jarcento, en dekoj da lingvoj.

Dank’ al Donald Broadribb, Alico venis ankaŭ en Esperantujon. Sezonoj ĵus aperigis Alicon en Mirlando en la libroserio Mondliteraturo, elsarkinte la erarojn de la unua amatora eldono (Aŭstralio, 1996), kun kolora kovrilo de Maŝa Baĵenova kaj ilustraĵoj de John Tenniel.

Gustumu la unuan ĉapitron kaj, se ĝi plaĉas al vi, mendu la tutan libron ĉe La Ondo.

1. Tra la kuniklotruon

Alicon komencis multe tedi la sidado apud sia fratino sur la bordo de la rivereto, kaj la manko de io farinda; unu-du-foje ŝi rigardetis transŝultre la libron kiun legas ŝia fratino, sed ĝi havis nek bildojn nek konversaciojn, “kaj kiel utilas libro, — pensis Alico, — sen bildoj aŭ konversacioj?”

Do ŝi konsideradis, en sia menso (laŭeble, ĉar la varmo donis al ŝi senton de dormemo kaj stulteco), ĉu la plezuro de preparo de lekanteto-ĉeno valorus la penon leviĝi kaj pluki la lekantetojn, kiam subite blanka kuniklo kun palruĝaj okuloj kuris tre proksime al ŝi.

Tio ne estis vere rimarkinda; kaj Alico ne opiniis ke estas tre malkutime kiam ŝi aŭdis la Kuniklon diri al si: “Ve! Ve! Mi malfruos!” (poste, kiam ŝi pripensis la aferon, ŝi opiniis ke tio ja estis mirinda, sed kiam ĝi okazis ĉio ŝajnis tute natura); sed kiam la Kuniklo eĉ prenis horloĝeton el la poŝo de sia veŝto, kaj rigardis ĝin, kaj poste plu kuris, Alico surpiediĝis, ĉar ŝi ekpensis ke neniam antaŭe ŝi vidis kuniklon kun veŝtopoŝo, aŭ kun horloĝeto kiun ĝi povas preni el la poŝo, kaj, plena de scivolo, ŝi kuris trans la kampon sekvante ĝin, kaj sukcesis ĝustatempe vidi ĝin salti en grandan kuniklotruon sub la heĝo.

Post momento Alico sekvis ĝin en la truon, kaj ne eĉ unufoje pripensis kiel ŝi reeliros.

La kuniklotruo iris kelkan distancon rekte kiel tunelo, sed poste eksubeniris, tiom subite ke Alico ne havis momenton en kiu pensi pri haltigi sin antaŭ ol ŝi trovis sin falanta en io, kio aspektis tre profunda puto.

Aŭ la puto estis tre profunda, aŭ ŝi falis tre malrapide, ĉar ŝi havis multan tempon dum ŝi falis por ĉirkaŭrigardi, kaj por demandi al si kio poste okazos. Unue, ŝi provis malsupren rigardi por vidi al kio ŝi falas, sed estis tro obskure kaj ŝi povis vidi nenion: post tio ŝi rigardis la flankojn de la puto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de ŝrankoj kaj librobretoj; tie kaj tie ŝi vidis mapojn kaj bildojn pendantajn de kejloj. Ŝi prenis poton de unu el la bretoj dum ŝi pasis: la etiketo diris “ORANĜA MARMELADO”, sed ĉagrenate ŝi trovis ĝin malplena: ŝi ne volis faligi la poton, timante ke tio eble mortigus iun sube, do ŝi pene metis ĝin en unu el la ŝrankoj dum ŝi falpasis ĝin.

“Nu! — pensis Alico, — post tia falo, min tute ne ĝenos fali suben sur la ŝtuparo! Kiom brava oni kredos min ĉehejme! Mi eĉ ne plendus se mi falus de la supro de la domo!” (Verŝajne tio ja estis vera.)

Suben, suben, suben. Ĉu la falo neniam ĉesos?

“Kiom da kilometroj mi falis ĝis nun? — ŝi diris pervoĉe. — Sendube mi proksimiĝas al la centro de la tero. Mi kalkulu: tio signifus ke mi falis sep mil kilometrojn, mi kredas... (ĉar sciu ke Alico lernis plurajn faktojn tiajn en siaj lecionoj en la lernejĉambro, kaj kvankam nun ne estis tre bona oportuno paradi ŝian scion, ĉar neniu ĉeestis por aŭskulti ŝin, tamen estis bona ekzerco memori ĝin) ... jes, jen proksimume la ĝusta distanco — sed, kiun Latitudon aŭ Longitudon mi atingis?” (Alico tute ne sciis kio estas Latitudo, nek Longitudo, sed ŝi opiniis ke ili estas tre elegantaj vortoj.)

Baldaŭ ŝi rekomencis paroli. “Ĉu eble mi falos rekte tra la teron? Kiom kurioze estos, eliri inter homoj kiuj marŝas kapsube! La Antipatioj, mi kredas... (ŝin iom feliĉigis ke neniu aŭskultas nun, ĉar tio tute ne sonis la ĝusta vorto) ... sed mi devos demandi al ili pri la nomo de la lando, sciu. “Pardonu, S-ino, ĉu mi estas en Nov-Zelando aŭ en Aŭstralio?” (kaj ŝi provis riverenci dum ŝi falis — imagu, riverenci falante tra la aero! Ĉu vi kredas ke vi kapablus?) Kaj kia stulta knabineto ŝi opinios min pro tia demando! Ne, tute ne taŭgos demandi: eble mi vidos la nomon sur afiŝo ie.”

Suben, suben, suben. Nenio alia estis farebla, do Alico baldaŭ rekomencis paroli. “Dina vere demandos al si kie mi estas hodiaŭ vespere, mi kredas! (Dina estis la kato.) Mi esperas ke ili memoros ŝian teleron da lakto je ŝia vespermanĝo. Dina, kara! Mi multe volas vin ĉi tie kun mi! Ne estas musoj en la aero, vere, sed eble vi kaptus vesperton, kaj tio estas tre simila al muso, sciu. Sed ĉu katoj manĝas vespertojn, ĉu?” Kaj nun Alico komencis fariĝi tre laca, kaj ŝi daŭre ripetis al si, kvazaŭ sonĝante: “Ĉu katoj manĝas vespertojn? Ĉu katoj manĝas vespertojn?” kaj kelkfoje: “Ĉu vespertoj manĝas katojn?” ĉar, komprenu, ŝi povis respondi nek la unuan formon de la demando nek la alian, do ne multe gravis kia ŝi faris ĝin. Ŝi sentis sin endormiĝi, kaj ĵus komencis sonĝi ke ŝi marŝas man’-en-mane kun Dina, kaj diras al ŝi, tre serioze: “Nu, Dina, diru al mi la veron: ĉu vi iam manĝis vesperton?” kiam subite, tump! tump! ŝi trafis amason da branĉetoj kaj sekaj folioj, kaj la falo ĉesis.

Alico tute ne estis vundita, kaj ŝi eksaltis sur siajn piedojn post nur momento: ŝi supren rigardis, sed estis tute obskure supre: antaŭ ŝi estis alia longa irejo, kaj la Blanka Kuniklo estis ankoraŭ videbla rapide marŝanta tra ĝi. Necesis perdi eĉ ne momenton: Alico kuris kiel la vento, kaj estis ĝustatempa por aŭdi ĝin diri, dum ĝi ĉirkaŭiris angulon: “Ho je miaj oreloj kaj vangharoj, kiom malfruiĝas!” Ŝi estis proksima malantaŭ ĝi kiam ŝi ĉirkaŭiris la angulon, sed la Kuniklo ne plu estis videbla: ŝi trovis sin en longa, malalta koridoro, kiun lumigis vico de lampoj pendantaj de la tegmento.

Estis pordoj tute ĉirkaŭ la koridoro, sed ĉiuj estis ŝlositaj; kaj kiam Alico laŭiris la longon de unu flanko kaj poste de la alia, provante ĉiun pordon, ŝi marŝis malfeliĉe laŭ la centro, demandante al si kiel ŝi sukcesos eliri.

Subite ŝi trovis malgrandan trikruran tablon, tute el solida vitro: estis nenio sur ĝi escepte de malgranda ora ŝlosilo, kaj la unua penso de Alico estis ke eble ĝi apartenas al unu el la pordoj de la koridoro; sed, ve! aŭ la seruroj estis tro grandaj, aŭ la ŝlosilo estis tro malgranda, sed ĉiuokaze ĝi ne malfermis iun el ili. Tamen, ĉirkaŭirante la duan fojon, ŝi trovis malaltan kurtenon kiun ŝi antaŭe ne rimarkis, kaj malantaŭ ĝi estis malgranda pordo ĉirkaŭ dudek centimetrojn alta: ŝi provis la malgrandan oran ŝlosilon en la seruro, kaj ŝi ĝoje trovis ĝin ĝusta!

Alico malfermis la pordon kaj trovis ke ĝi kondukas al malgranda trairejo, ne multe pli granda ol ratotruo: ŝi surgenuiĝis kaj rigardis laŭlonge de la trairejo en la plej belan ĝardenon iam viditan. Kiom ŝi sopiris eliri el tiu obskura koridoro, kaj vagi inter tiuj bedoj de brilantaj floroj kaj tiuj malvarmaj fontoj, sed ŝi ne povis puŝi eĉ sian kapon tra la pordejon; “kaj eĉ se mia kapo ja trairus, — pensis kompatinda Alico, — apenaŭ utilus sen miaj ŝultroj. Ho, kiom mi volonte fermiĝus kiel teleskopo! Mi kredas ke mi povus, se nur mi scipovus komenci.” Ĉar, komprenu, tiom da kontraŭkutimaj eventoj okazis lastatempe ke Alico komencis kredi ke vere tre malmulto estas malebla.

Ŝajne ne utilis atendi apud la malgranda pordo, do ŝi reiris al la tablo, duone esperante trovi ankoraŭ alian ŝlosilon sur ĝi, aŭ almenaŭ libron de reguloj por fermi homojn kiel teleskopojn: ĉi-foje ŝi trovis malgrandan botelon sur ĝi (“kiu certe ne estis tie antaŭe”, — diris Alico), kaj ligita ĉirkaŭ la kolo de la botelo estis papera etiketo sur kiu la vortoj “TRINKU MIN” estis bele presitaj per grandaj literoj.

Estis tute bone diri “Trinku min”, sed saĝa malgranda Alico ne intencis fari tion rapide. “Ne, unue mi rigardos, — ŝi diris, — por vidi ĉu diriĝas veneno”; ĉar ŝi legis plurajn belajn rakontetojn pri infanoj kiuj bruliĝis, kaj kiujn manĝis sovaĝaj bestoj, kaj aliaj malplaĉaj temoj, nur ĉar ili rifuzis memori la simplajn regulojn instruitajn al ili de iliaj amikoj: ekzemple, ke ruĝarda fajrostango bruligas se oni tro longe tenas ĝin; kaj ke, se oni tranĉas fingron tre profunde per tranĉilo, kutime ĝi sangas; kaj ŝi neniam forgesis ke, se oni trinkas tro el botelo signita “veneno”, preskaŭ certe ĝi montriĝos malsaniga, pli aŭ malpli frue.

Tamen tiu botelo ne estis signita “veneno”, do Alico kuraĝis gustumi ĝin, kaj, trovinte ĝin tre plaĉa (efektive ĝi gustis iom kiel miksaĵo de ĉeriza torto, kustardo, ananaso, rostita meleagraĵo, melasa sukeraĵo, kaj varma buterumita toasto), ŝi tre rapide plenmanĝis ĝin.

* * *

“Kia kurioza sento! — diris Alico, — certe mi fermiĝas kiel teleskopo!”

Kaj tiel ja estis: ŝi nun estis nur dek kvin centimetrojn alta, kaj ŝia vizaĝo lumiĝis pro la penso ke nun ŝi estas ĝuste granda por trairi la malgrandan pordon en tiun belan ĝardenon. Unue, tamen, ŝi atendis kelkajn minutojn por trovi ĉu ŝi pli ŝrumpos: ŝi estis iom nervoza pri tio; “ĉar eble, — diris Alico al si, — mi fine tute estingiĝos, kiel kandelo. Kia mi estus tiam?” Kaj ŝi penis imagi kia estas la flamo post la estingiĝo de la kandelo, ĉar ŝi ne povis memori iam vidi ion tian.

Post kelka tempo, trovinte ke nenio plia okazis, ŝi decidis tuj eniri la ĝardenon; sed ve, kompatinda Alico! kiam ŝi atingis la pordon, ŝi trovis ke ŝi forgesis la malgrandan oran ŝlosilon, kaj kiam ŝi reiris al la tablo por preni ĝin, ŝi trovis ke ŝi tute ne povas atingi ĝin: ŝi povis tute klare vidi ĝin tra la vitro, kaj ŝi penegis grimpi unu el la kruroj de la tablo, sed ĝi estis tro glitiga; kaj kiam ŝi lacigis sin per penado, la kompatinda uleto sidiĝis kaj ploris.

“Ĉit! ne utilas plori tiel! — diris Alico al si, iom malafable. — Mi konsilas ke vi ĉesu plori jam tuj!” Ŝi kutime tre bone konsilis sin, (kvankam ŝi tre malofte obeis la konsilon), kaj kelkfoje ŝi tiom severe riproĉis sin ke larmoj estiĝis en ŝiaj okuloj; kaj ŝi memoris ke unufoje ŝi klopodis frapi la proprajn orelojn, ĉar ŝi malhoneste ludis dum kroketa konkurso kontraŭ sin mem, ĉar tiu kurioza infano tre amis ludi ke ŝi estas du personoj. “Sed ne utilas nun, — pensis kompatinda Alico, — ludi ke mi estas du personoj! Ho, apenaŭ restas sufiĉe da mi por konsistigi unu respektindan personon!”

Baldaŭ ŝia okulo ekvidis malgrandan vitran keston kuŝantan sub la tablo: ŝi malfermis ĝin, kaj trovis en ĝi tre malgrandan kukon, sur kiu la vortoj “MANĜU MIN” estis bele signitaj per riboj. “Nu, mi manĝos ĝin, — diris Alico, — kaj se ĝi pligrandigos min, mi povos atingi la ŝlosilon; kaj se ĝi malpligrandigos min, mi povos rampi sub la pordon: do laŭ ambaŭ manieroj mi povos eniri la ĝardenon, kaj ne gravas al mi kiu el ili okazos!”

Ŝi manĝis iometon, kaj diris maltrankvile al si “Ĉu supren? Ĉu malsupren?” tenante manon sur la supro de sia kapo por senti kiudirekten ŝi kreskas; kaj ŝin tre surprizis trovi ke ŝi restas same granda. Kompreneble, tio kutime okazas kiam oni manĝas kukon; sed Alico jam kutimiĝis atendi nur strangajn eventojn, kaj ŝajnis tre enuige kaj stulte ke la vivo plu okazas laŭkutime.

Do ŝi ekis pli manĝi, kaj tre baldaŭ plenmanĝis la kukon.

Tradukis el la angla Donald Broadribb

Por ricevi “Alicon” simple sendu al nia redakcia adreso 9 internaciajn respondkuponojn.

La vintra milito

Eseo de Kalle Kniivilä

Dum la aŭtuno de la jaro 1939 la du eŭropaj grandpotencoj, Germanio kaj Sovetio, komencis amikan disdividon de la kontinento. Tuj post la divido de Pollando en septembro Sovetio devigis la tri baltajn landojn akcepti sovetiajn militajn bazojn. La finna delegacio, kiu alvenis en Moskvon meze de oktobro, tamen rifuzis la afablajn proponojn de la najbara lando.

La intertraktado en Moskvo finiĝis sen rezulto la 13an de novembro. La 26an de novembro Sovetio akuzis Finnlandon pri artileria atako kontraŭ sovetia ĉelima taĉmento ĉe la vilaĝo Mainila, du tagojn poste Sovetio nuligis la traktaton pri reciproka neatakado, kaj la 29an de novembro Sovetio nuligis ankaŭ la diplomatiajn rilatojn kun Finnlando.

La sovetia atako komenciĝis je la oka horo matene (laŭ la moskva tempo) la 30an de novembro laŭ la tuta orienta limo de Finnlando, kaj jam dum la mateno sovetiaj aviadiloj ankaŭ bombis Helsinkon, trafinte ĉefe civilajn celojn kaj mortiginte 91 homojn.

Kvankam la finna armeo estis mobilizita, oni en Finnlando ĝenerale ne kredis ke Sovetio atakos, precipe ne tiel malfrue aŭtune, en sezono maloportuna por la atakanto. Eĉ kiam sovetiaj aviadiloj jam bombadis Helsinkon, gapantoj kolektiĝis surstrate kaj miris pri la “nova truko de Sovetio” por devigi Finnlandon cedi en la intertraktado.

La sovetiaj soldatoj havis precizajn ordonojn: atinginte la limon de Svedio, ili soldate salutu la svedajn limgardistojn, kaj nepre ne transiru la limon. La sveda limo ne estis atingita, sed strebante al ĝi pereis laŭ oficialaj informoj sepdek mil, kaj en la vero eble centmiloj da sovetiaj soldatoj. Krome la neimponaj atingoj de la sovetia armeo sendube kontribuis al la posta decido de Hitler ataki ikon, decido, kiu pereigis milionojn da homoj.

Amika atako por helpi amikan registaron

Foliumante la Grandan Sovetian Enciklopedion (vol. 24/I, Moskvo, 1976) oni povas trovi ampleksajn klarigojn pri la minaco, kiun prezentis al Sovetio la malgranda najbaro. Aparte suspektinda la enciklopedio trovas la fakton, ke spite la pac-amantan politikon de Sovetio Finnlando aŭtune 1939 prepariĝis por milito. Fine de novembro la finnlandaj militemuloj lanĉis serion de militaj provokoj kontraŭ la pacama najbaro, kiu finfine estis devigita reagi, asertas la enciklopedio.

Sed poste sekvas la plej interesa parto:

Eĉ kiam la militaj agoj jam estis komencitaj, la Sovetia registaro proponis al Finnlando interkonsenton pri amikeco kaj reciproka helpo ... La propono estis tamen rifuzita de la registaro de Finnlando, kiu la 30an de novembro deklaris militon al Sovetio.

La vero estas kompreneble iom alia. Interkonsento pri amikeco ne nur estis proponita sed eĉ akceptita. Tamen la propono estis farita de iu marioneta “popola registaro” de Finnlando, kiu laŭdire estis fondita en “liberigita” parto de Finnlando tuj post la militkomenco. Sovetio fulmrapide rekonis la novan registaron kaj subskribis interkonsenton pri amikeco. Sekve jam ne temis pri milito inter Sovetio kaj Finnlando, sed pri milita helpo de Sovetio al “la finna registaro”.

La ĉefministro de la tiel nomata popola registaro estis la finna komunisto Otto Wille Kuusinen, kiu fuĝis al Sovetio post la interna milito en Finnlando, okazinta en 1918. Pri lia rolo en la “popola registaro” oni en Sovetio post la milito preferis silenti, same kiel pri la tuta “registaro”.

La marionetan “registaron de Finnlando” oni kompreneble bezonis por pravigi la militon. La sovetia registaro relative bone konis la politikan situacion en Finnlando, kaj apenaŭ supozis, ke la popola registaro ricevus iun realan subtenon. Tamen oni ja esperis je rapida trarompo, kaj post la fina venko Sovetio kompreneble bezonus taŭgan marioneton en Helsinko.

La vera registaro de Finnlando klopodis pere de Svedio kontakti ikon por intertrakti pri paco, sed neniaj traktadoj eblis, ĉar Sovetio nun rifuzis rekoni la leĝan registaron de Finnlando.

De pesimismo al realismo

Supera komandanto de la finna armeo iĝis marŝalo Carl Gustav Mannerheim, kiu antaŭ la revolucio estis general-leŭtenanto en la cara armeo, kaj kiu dum la interna milito de Finnlando en 1918 estris la venkintan blankan armeon. Antaŭ la komenciĝo de la Vintra milito Mannerheim favoris flekseblan politikon kaj akcepton de la teritoriaj postuloj de Sovetio.

La rolo de Mannerheim en la defendaj sukcesoj de Finnlando estis decida, kaj male ol oni povus suspekti, la persono de la komandanto neniel dividis la vicojn de la armeo. Eble tipa estis la konstato de laboristo en la komencaj tagoj de la milito: “Bone, ke ĉi-foje Mannerheim estas sur nia flanko.”

En la unuaj tagoj la etoso de la registaro kaj la armea gvidantaro estis pesimisma, ĉar la finna armeo estis malbone ekipita, posedis neniujn tankojn, malmultajn kontraŭtankajn armilojn, kaj precipe al la artilerio eĉ mankis municio. Tamen jam en la fino de decembro la fronto stabiliĝis kaj evidentiĝis, ke la sovetia plano pri fulma milito ne funkciis. Sur la Karelia istmo la sovetiaj trupoj atingis la ĉefan finnan defendopozicion (la “linion de Mannerheim”) en la unua semajno de decembro, kaj poste la progreso haltis ĝis februaro.

En sovetiaj priskriboj pri la surprize longa milito oni emfazis la gravecon de la finnaj fortikaĵoj, kiuj tamen efektive estis sufiĉe senpretendaj. Same aperis strangaj legendoj pri finnaj celpafistoj, kiuj kaŝiĝis supre en la arboj. En la sovetia postmilita propagando oni eĉ plendis, ke la finnoj militis malhoneste kaj kaŝe, kaj tial kaŭzis al la honeste militinta sovetia armeo grandajn perdojn.

La veraj celoj de la sukcesa defendo estas supozeble iom aliaj. En Sovetio estis ĵus pasinta la plej terura ondo de purigoj, kiuj neniel preteriris la armeon — granda parto de la plej kompetentaj militestroj estis forigita. Tio sendube influis la sovetian iom rigidan militan strategion. Okazis, ke la defendantoj povis kalkuli la kanonpafojn, kaj post certa kvanto de pafoj certi, ke tiun tagon nenio plia okazos — la taga normo estis plenumita.

Krome la sezono ne estis favora al atakanto, la sovetia armeo ne estis preparita por vintra militado en tereno, kaj ĝi estis preskaŭ tute dependa de la vojoj. Tial la finnaj defendantoj, kiuj bone konis la terenon kaj facile moviĝis per skioj, ofte sukcesis per multoble malpli grandaj fortoj detranĉi tro avancintajn sovetiajn taĉmentojn.

Paco kiun oni funebris

Januare Sovetio kolektis malantaŭ la fronto amason da novaj fortoj, tiel ke fine kontraŭ Finnlando pretis militi preskaŭ miliono da armeanoj, kaj la forto de la sovetia artilerio sur la Karelia istmo estis sepobla kompare kun la finna. Amasa atakego sur la Karelia istmo ekis komence de februaro, kaj post dek tagoj estis trarompita la ĉefa defendpozicio. Fine de februaro la sovetiaj trupoj jam atingis la randon de Viborgo.

La finna registaro serĉis helpon en la senespera situacio. Jam pli frue oni ricevis relative amasan materian helpon precipe el Svedio, kaj ankaŭ kelkmil eksterlandaj (ĉefe svedaj) volontuloj batalis sur la finna flanko. En la monda gazetaro la Vintra milito estis konstanta temo, ĉar sur aliaj frontoj tiam nenio okazis, kaj la simpatio de la publika opinio preskaŭ ĉie estis sur la flanko de Finnlando. En februaro Britio duone promesis helpon, kiu tamen povus alveni plej frue fine de aprilo.

El la vidpunkto de Sovetio la milito jam daŭris tro longe kaj iĝis tro kosta. Samtempe la februaraj venkoj iom riparis la damaĝon faritan al la prestiĝo de la sovetia armeo, kaj krome minacis baldaŭa brita helpo al Finnlando. Tial komence de marto Sovetio denove konsentis negoci pri paco kun la finna registaro, kaj la 13an de marto je la unua horo nokte estis subskribita pactraktato, kiu konsternis Finnlandon.

En la tuta lando la flagoj estis funebre duonhisitaj. Dek procentoj el la teritorio de la lando estis cedita al Sovetio. Perdita estis Viborgo, la dua urbo laŭ la grandeco. En la milito pereis preskaŭ 24 mil el la 3,6-miliona loĝantaro de Finnlando, kaj centmiloj perdis sian hejmon. La severaj kondiĉoj de la pactraktato sendube kontribuis al la fakto, ke Finnlando jam en la sekva jaro aliĝis al la germana atako kontraŭ Sovetio. Ankaŭ la nova milito kontraŭ Sovetio por regajni la perditan teritorion estis en Finnlando ĝenerale konsiderata justa, almenaŭ ĝis la finnaj trupoj transiris la malnovan limon kaj eniris regionojn, kiuj neniam estis finnaj.

Mejloŝtono de konkordo

En Finnlando oni en postaj jaroj multe diskutis, ĉu eblis eviti la Vintran militon. Iuj ŝarĝis grandan parton de la kulpo sur la ŝultrojn de la tiama finna ministro pri eksterlandaj aferoj, Eljas Erkko, kiu esperis forpeli la sovetian minacon kun okcidenta helpo kaj subtenis tre necedeman linion en la antaŭmilitaj negocoj. Aliaj atentigas, ke eĉ se aŭtune 1939 estus atingita interkonsento pri limoŝanĝoj kaj sovetia milita bazo, tio neniel garantius, ke Finnlando evitus la sorton de Estonio, Latvio kaj Litovio.

Kiel ajn, en la finna komuna membildo la Vintra milito iĝis grava simbolo de popola unueco vizaĝe al terura minaco. Ankoraŭ en la dudekaj jaroj la finna nacio estis grave dividita politike kaj lingve. Politike la remparo pasis inter la ruĝaj venkitoj kaj la malruĝaj venkintoj de la interna milito de 1918, lingve daŭris la kverelado pri la respektiva pozicio de la du oficialaj lingvoj, la majoritata finna kaj la tradicie elita sveda.

Tamen ĝuste en la jaroj antaŭ la Vintra milito la konfliktoj malakriĝis. La ĉefa batalkampo de la lingva kverelo, la Universitato de Helsinko, estis pacigita per oficiala dulingvigo kun garantioj al la svedlingva minoritato. Sur la politika fronto la mildiĝon de la batalo signis la nova registaro ekoficinta en marto 1937. Tiam la socialdemokratia partio eniris la registaron kune kun la nesocialisma kamparana partio.

Tiel la popolo de Finnlando staris pli unuigita ol dum jardekoj, kaj en la decida momento la tuta lando senhezite per komunaj fortoj faris ĉion eblan por haltigi la malamikon. Eĉ nun, sesdek jarojn poste, oni daŭre memoras pri la spirito de la Vintra milito — la komuna defendo kontraŭ fortega malamiko iĝis unu el la gravaj mejloŝtonoj en la historio de la finna popolo.

La havenurbon Vaasa en okcidenta Finnlando, kie loĝis mia avino Hanna Holmberg, oni komence kredis sekura, kaj tien translokiĝis multaj oficialaj instancoj. Tamen ankaŭ tie baldaŭ komenciĝis aeratakoj kontraŭ ordinaraj loĝdomoj. Jen kion notis en sia taglibro mia avino:

La 1an de januaro 1940

La luma dimanĉa tago en Vaasa finiĝis en terura nokto, lumigita de flamoj. Matene ni promenis en Smedsby, kaj tie ni aŭdis la alarmon. Apud granda ŝtono, protektitaj de arboj, ni rigardis la aviadilojn kaj aŭskultis la eksplodojn; kiu ajn bombo povis detrui ĝuste mian hejmon. Laŭ niaj kalkuloj estis 28 aviadiloj. La tondra bruo devigis min fermi la okulojn. El la urbo ekleviĝis densaj kolonoj de fumo. Strange ruĝis la suno malantaŭ la fumo. Post du-tri horoj ni povis ekiri reen. Kiam mi atingis la ponton rande de la urbo, mi ekvidis, ke la ruĝo ne estis la suno, sed la lumo de incendioj. La tuta urbo ŝajnis bruli. Mi ekkuris. Sur la stratoj interpuŝiĝis hom-amasoj. Mi vidis, ke nia domo estis tute kovrita de fumo, kaj klopodis veni pli proksimen. La vojo ŝajnis nekredeble longa. Oni devis ĉirkaŭiri akvopumpilojn, flakojn, neeksplodintajn bombojn, aĵojn ĵetitajn surstraten. Nia domo restis netuŝita, sed tion mi vidis nur kiam mi estis tute apude, ĉar ambaŭflanke brulis fajroj je distanco de kelkaj metroj, kaj inter la fumo kaj fajreroj estis malfacile distingi ion en la senluma vespero. Mi atente, ŝtele eniris kaj kontrolis ĉiun ĉambron: nur en la kuirejo iomete rompiĝis fenestro, ĉio alia estis en ordo. Tiam mi sidiĝis, kaj preskaŭ ekploris. Multaj perdis ĉion.

SEJM

SEJM-II heredis la nomon de Sovetia E-Junulara Movado, kiu aktivis en Sovetunio dum 1966–79. SEJM estis refondita fine de 1988 dum konferenco en Taŝtagol (Siberio). Post la malapero de Sovetunio oni tamen decidis plu lasi SEJM la propra nomo de la organizo, sen konkreta malsiglado. Do, oficiale la organizo nomiĝas “SEJM — E-junulara movado en Rusio kaj KSŜ”. Ĝis nun SEJM ne estas jure oficialigita, sed oni denove eklaboris por tio. SEJM estas Landa Sekcio de TEJO ekde 1990, kaj troviĝas en konstantaj rilatoj kun TEJO per interŝanĝo de informoj, partopreno en TEJO-seminarioj k.s. Du SEJManoj membras en la Estraro de TEJO.

SEJM ne estas amasa organizo, ĉar la membraron konsistigas plejparte aktivuloj. Plej multajn membrojn (120) SEJM havis en 1995. Antaŭ la ĉi-jara SEJM-konferenco en SEJM estis iom malpli ol 50 membroj, ĉefe el Siberio (Tomsk, Tjumeno), Volgio (Tatarstano, Ĉuvaŝio, Uljanovska regiono), Moskvo kaj Peterburgo.

Iom da malgaja historio

SEJM-II atingis pinton de sia aktivado en 1995 per okazigo de la 51a Internacia junulara kongreso de TEJO (IJK) apud Peterburgo. Poste komenciĝis gravaj problemoj. La ĉefa estas manko de aktivuloj. La IJKon organizis SEJManoj kies aĝo tiam proksimis al 30 jaroj (aĝlimo por membri en SEJM), kaj baldaŭ post la IJK-51 evidentiĝis, ke preskaŭ neniu el la pli junaj membroj kapablis agadi landskale, kiel faris iliaj antaŭuloj. Tiu ĉi problemo estis solvita nur somere 1998, kiam apud Ĉeboksari pasis la unua vera SEJM-konferenco post 1995. Dum ĝi elektiĝis nova SEJM-komitato, kiu ekgvidis SEJMon entuziasme al novaj atingoj.

Taskoj kaj atingoj

Krom la taskoj kiujn havas ajna organizo (varbado de novaj membroj, reklamado de la organizo), SEJM starigis kelkajn novajn taskojn, interalie funkciigon de la Reta Novaĵ-agentejo de SEJM, kreon de SEJMa retpaĝo kaj kunfondon de la TutSiberia E-Asocio (TSEA).

La reta novaĵ-agentejo rezulte transformiĝis al la retĵurnalo de SEJM SEJM-virt-info (SVI) kaj ties suplemento Virt-sup. SVI aperas averaĝe ĉiun trian semajnon, sup aperis kvinfoje en la jaro. La sekva tasko estis pretigo de SEJM-retpaĝo. Unu el ĉefaj problemoj estis la loko en Interreto kie eblas lokigi tiun ĉi retpaĝon. Tio sukcese solviĝis, kaj oni povas rigardi duonpretan retpaĝon ĉe www.esperanto.mv. ru/sejm. La administranto kaj posedanto de la servilo estas Jurij Finkel.

Sekva tasko de SEJM-komitato estas kunfondo de TSEA. SEJM-komitatano Konstantin Malasajev (Tomsk) vojaĝis al pluraj siberiaj urboj. La stato surloke evidentiĝis ne tro gaja: post la forpaso de Vladimir Izosimov (okt 1998) la klubo en Tjumeno preskaŭ ĉesigis sian aktivadon, aprile en Novokuzneck restis nur unu persono kiu faris ion por Esperanto, en Omsk la situacio estas eĉ pli stagna. Pli bona estas la stato de la E-kluboj en Krasnojarsk kaj Tomsk. Ĉio ĉi ne donis seriozan motivon por fondi TSEA. Tamen la laboro daŭras. Unu el la instigoj por revigligo de la vivo esperantista en Siberio iĝos OrSEJT (Orienta Somera E-Junulara Tendaro), kiu plej verŝajne okazos apud Tomsk.

Interesan sperton donis ATS (Aktivul-Trejna Seminario). ATS okazas por trejni lokajn aktivulojn en certa urbo pri konkreta temo (ekzemple “Organizado de amasaj aranĝoj”, “Kluba vivo, kluba laboro” k.t.p.). Dum la pasinta jaro okazis du ATSoj, ambaŭ en Ĉeboksari. Septembre okazis tie ATS pri “Eksteraj rilatoj kaj partopreno en internaciaj aranĝoj”. La okazigo de ATS dependas de lokaj aktivuloj, kaj dezirantoj turnu sin al SEJM-komitato pri tio.

Krome SEJM plu (kun)organizas printempajn festivalojn “EoLA” (Esperanto — Lingvo Arta) kaj somerajn tendarojn OkSEJT. En 2000 EoLA okazos en Nabereĵnye Ĉelny (Tatarstano), kaj OkSEJT okazos apud Ivanovo. La aranĝoj kutime estas vizitataj de ĉ. 100–200 partoprenantoj el tute diversaj partoj de Rusio, Ukrainio, Belorusio kaj eĉ t.n. “fora eksterlando”.

Nova jarmilo kun novaj planoj

Kadre de la SEJM-konferenco okazinta en OkSEJT-39 (Tiĥvin, jul 1999) la SEJM-komitato estis reelektita. La nova kunordiganto de la komitato iĝis Konstantin Viĥrov (Ĉeboksari). Pliboniginte sian informan fakon, la komitato intencas pli da atento investi al eksteraj rilatoj kaj instruado. Kaj nun aperis reala ebleco finfine oficialigi SEJMon (la delonge lulata revo de ĉiuj SEJM-aktivuloj).

La instrua fako havas multajn ideojn. Inter la plej allogaj estas kreado de komuna datumbazo pri atingeblaj kaj akireblaj lernolibroj kaj helplibroj pri instruado, kolekto de lingvoludoj, uzeblaj en la instruado, speciala rubriko en SVI kaj en SEJM-info, okazigo de konferencoj de instruistoj dum diversaj E-aranĝoj...

Por ajnaj demandoj koncerne SEJMon turnu vin al SEJM-komitato rete sejm@inbox.ru aŭ poŝte (RU-117071, Moskva, ab. ja. 31).

Grigorij Arosjev

Interparolo kun geamikoj

Legado de la revuo estas kvazaŭ interparolo kun geamikoj, pliriĉigo de la animo kaj menso. Kaj se la revuo ne venas... Nericevo de la revuo estas malfeliĉo, granda perdo. La lasta numero de LOdE, kiun mi ricevis, estas la tria.

Por la nuna jaro mi abonis la revuon pere de D.Cibulevskij. Mi sendis la monon poparte per tri fojoj, ĉar mi spertis malfacilaĵojn. Mi aŭdis ke li pagas al vi dum someraj internaciaj E-aranĝoj. Ĉi-kaze li verŝajne devus anticipe, komence de la jaro, informi vin pri la pagintoj. Mi volas reakiri la eblecon legi la revuon, kaj mian sorton mi fordonas al viaj manoj.

Grigorij Berezin (Ukrainio)

Bedaŭrinde, ni devis forigi s-ron Cibulevskij el la listo de l’ perantoj. Kompreneble, ni sendis al Grigorij Berezin la abonitajn revuojn. Cetere, ukrainianoj povas pagi la abonon en iu ajn Ukrainia poŝtejo, rekte al Galina Romanovna Goreckaja je la redakcia adreso de La Ondo. Por kuraĝigi niajn samideanojn en Ukrainio ni proponas al ili favoran abontarifon por 2000: hrivna ekvivalento de nur 6 usonaj dolaroj.

LOdE

Ni esperu pri la tria...

Johansson, Sten. Trans maro kaj morto: Krimromano. — Skövde: Al-fab-et-o, 1999. — 80 paĝoj.

Krimo estas unu el la multaj tristigaj manifestiĝoj de la homa ĉeesto sur nia planedo, pri kiuj memorigoj kaj atentigoj neniel mankas. Tial oni povus foje sin demandi, ĉu estas ĝuste kaj pravigeble distri sin per libroj kiuj temas pri murdo kaj morto.

El tiu ĉi vidpunkto indus analizi krim-romanon, sed ne la recenzatan ĉi-sube. Laŭ mia opinio ĝi estas en tiu ĉi rilato senprovoka. Morto, estante natura fenomeno, ne bezonas ŝoki; ŝokas maksimume ĝia kaŭzo.

En alloga detektiv-romano kunrolas pluraj facetoj per kiuj la verkinto ree kaj denove konkeras sian publikon. Traktante pri vivo kaj morto, kulpo kaj elaĉeto, lia verko ne preterlasas inciti la emociojn de la leganto, kiun konvinki kaj kateni apartenas al la tekniko de la aŭtoro.

Trans maro kaj morto, la dua krimromaneto de Sten Johansson, pensigas pri kolekto de fotoj kun ties ebloj kaj limoj.

Sur sange ruĝa kovril-paĝo minacas paf-preta revolvero kaj, preskaŭ simbole, sub parto el mapo pri Svedio sinkas ŝalupo; atento-kapta enkonduko bilda, kvazaŭ en ĝi eĥus la lastaj ŝrikoj de mortigato.

Ŝajnas al mi, ke la aŭtoro ektiris ĉaron iom pezan, dezirante sur apenaŭ okdek paĝoj disvolvi tutan dramon kun prologo, apogeo kaj epilogo. Li evidente havas kion diri, almenaŭ la komenco esperigas pri kelkaj surprizoj pri la evoluo de la roluloj kaj de la rakonto.

Tamen, tamen...

La rakonto ekas per la bedaŭrinde aktuala dramo de rifuĝintoj, al kiuj mankas perspektivo, kaj, se malestas financa garantio, ajna oficiala rajto je prizorgo kaze de malsaniĝo. Jen tuja okazo emocii la leganton kaj almenaŭ iom sentigi al li la implikojn de tia situacio. La aŭtoro bedaŭrinde ne sukcesis en tio kaj, eĉ pli bedaŭrinde, kontentis laŭvice priskribi la okazaĵojn en maniero tute trankvila, kiu ĉe mi, komence, vekis nenion krom enuo.

Tamen kaj malgraŭe, ekde la 15a paĝo io ŝanĝiĝas: la enhavo, la rakont-maniero, la stilo fariĝas pli allogaj kaj solidaj. Ŝajnas al mi ĝenerale, ke Trans maro kaj morto estas verko en komenca fazo, kiu ĉerpus profiton el plia polurado. Sen tio, en ĝia nuna stato, mankas koloro kaj vervo dum la rakonto progresas; la esplor-demandoj estas ŝablonaj kaj ne igus krimulon konfesi sian kulpon; ĝenerale la dialogoj impresas, kvazaŭ ili estus faritaj por film-scenaro. En filmo ĝenas malpli, se la teksto ne troviĝas daŭre sur premiinda nivelo; aliaj faktoroj povas tie rezultigi favoran impreson ĉe spektanto. Sed en krim-romano oni disponas nur pri papero kiu scias nenion kaj povas nenion. Verkante, oni spicu per priskriboj en kiuj adjektivoj kaj adverboj povas grave efiki por elsorĉi la etoson kaj envulti la leganton.

Se iu ambicias verki krim-romanon, mi tre konsilus al tia persono funde studi almenaŭ la Mortsonorilon de Chamblay kaj mediti pri la ideoj de Karolo Piĉ pri la koncerna ĝenro.

La lingvaĵo estas sufiĉe bona, kvankam modelan mi emus serĉi aliloke.

Espereble, en sia tria krim-romaneto — eble eĉ en romano — Sten Johansson regalos nin per verko, kiu situos pli proksime al la idealo, pri kiu neniu el ni iam ĉesu revadi.

Antonio de Ruiter

Kontraŭ ĉiuj ideologioj — ankoraŭ unu

Vogelmann, Bruno. La Nova Realismo. La konsekvencoj de la Nova Pensado. 3a eld. — Dobrichovice: KAVA-PECH, 1998. — 192 paĝoj. — 1000 ekz.

La libro estas tre fama. Aperis jam la tria eldono en Esperanto kaj estis eldonitaj ĝiaj tradukoj el Esperanto al 16 naciaj lingvoj, i.a. la rusa. Vere rara fenomeno por libro, originale verkita en la internacia lingvo! La temo estas socia filozofio, kaj por Esperanta libro ankaŭ tio estas tre rara fenomeno. Ĝi estas verkita per senriproĉa lingvo. Do, pro ĉio tio la verko de Bruno Vogelmann estas elstara fenomeno por nia kulturo, kaj tial estas klare, kial ĝi ricevis du gravajn premiojn: FAME en 1992 kaj UEA kaj Oomoto en 1993.

La libro estas provizita de reeĥoj de pluraj famaj esperantistoj pri ĝi. La reeĥoj estas pozitivaj kaj eĉ entuziasmaj, tamen el ili ne sufiĉe klaras, kiom grade la reeĥintoj disdividas la ideojn de la aŭtoro, kiun realan praktikan valoron havas la verko. Sed tio estas la ĉefa punkto, kiun necesas konsideri por kompreni la veran signifon de la libro. Do, mi provos skizi miajn ĉefajn pensojn ĝuste pri tio.

La unua impreso estas tiu, ke, strebante al la nova mondkoncepto, la aŭtoro batalis kontraŭ du grandaj ideologioj, nome kontraŭ kristanismo kaj marksismo, samtempe kun certa influo de ambaŭ. Tio ne estas hazardo, ĉar fonto de influo de ili klaras de lia biografio, kaj, povas esti, li venis al la penso pri sia Nova Pensado, provante interpacigi tiujn du malnovajn mondkonceptojn. Sed pro tio en la libro neeviteble senteblas metodologia eklektiko. Ne tio, tamen estas la plej grava manko de la libro.

Pli gravas la ĉefa starpunkto de s-ro Vogelmann, kiu estas por ĉiu normala menso absolute erara. Tio estas alvoko forigi ĉiujn ideologiojn. Sed ĉu ĝenerale eblas tuteca mondkoncepto sen ideologio? Ĝi ja mem estas ideologio!

— Ne, — obĵetus tuj atenta leganto de la libro, — la aŭtoro parolas nur pri ideologio en pli malvasta senco de la vorto, nome pri “tiu ideokonstruaĵo, ekzemple doktrino, baza koncepto, religio aŭ filozofio, kiu fundamentiĝas je dogmoj, kiuj estas formitaj pli-malpli konscie en certa grupo de homoj dum historia proceso”. Bone! Estu tiel. Sed ĉu ekster tia ideokonstruaĵo eblas ekzisti? Ĉu eblas iu pensado, ne bazita sur certaj dogmoj? Ĉu la Nova Realismo mem, kiun kreis Bruno Vogelmann, baziĝas ne sur dogmoj?

La aŭtoro insistas, ke tute ne, ke ĝi baziĝas nur je ses (aŭ kvin, ĉar la sesa sekvas el la antaŭaj kvin) dialektikaj principoj. Nu, dialektiko estas por mi konata afero, ĉar mi multe ĝin studis, kaj pensado per ĝiaj kategorioj estas por mi kutima afero. Sed samtempe mi bonege komprenas, ke por homoj, edukitaj alimaniere (sen atenta studado de klasika germana filozofio, sen profundaj scioj pri Hegel kaj Marx), la dialektiko estas artefarita kaj ne facile akceptebla dogmo.

Do, neante dogmojn ĝenerale, Bruno Vogelmann trafas en kaptilon de dogmoj, dogmecon de kiuj li simple ne perceptas, ĉar ili estas por li tre naturaj.

Cetere, ial el dialektikaj principoj, elektitaj de la aŭtoro, elfalis tre grava por Hegel “neo de neo”. Iam tiun principon forĵetis el sia dialektika dogmaro Stalin. Nu, por Stalin tiu principo estis nesufiĉe dogmeca. Sed kial Bruno Vogelmann?

Same senespera tasko ŝajnas al mi krei sendogmecan kristanismon. Sed la aŭtoro penas tion fari (kial tamen nur kristanismon, sed ne ankaŭ islamon, budhismon ktp?). Li opinias sian la plej gravan antaŭulon esti Jesuo Kristo, kiun li, por diferencigi lin de la ĉefa kristana protagonisto, nomas, kiel Miĥail Bulgakov, “Jeŝuo”. Nu, la pruvoj, ke lia Jeŝuo estis ne religia profeto, sed kreinto de la Nova Realismo, aspektas iom dubindaj, sed la aŭtoro certe rajtas tion kredi. Tamen alia lia prireligia ideo estas eĉ pli senespera. Temas pri idea pacigo inter “seriozaj” kredantoj kaj ateistoj surbaze de sendogmigo. Sed kredon kaj nekredon je dio(j) ne eblas sendogmigi: ili mem estas dogmoj neeviteble, ĉar por neniu kredanto la vivo estas sinonimo de la dio(j), la dio(j) ĉiam estas io plia! Krome, religio estas ne nur kredo, ĝi estas ankaŭ komplekso de diversaj tradicioj, moroj, magiaj ritoj ktp. Same por ĉiuj ateistoj, des pli seriozaj, diigi la vivon estus nenormale. Pacigi kredantojn kun ateistoj eblas nur surbaze de interkonsento reciproke ne tuŝi la bazajn mondkonceptajn principojn, t.e. simpla toleremo, sed certe ne surbaze de iu nova komuna mondkoncepto (t.e. ideologio).

La libron oni povus analizi longe kaj detale, laŭ ĉapitroj kaj paĝoj, malkovrante ĉiam novajn “dogmojn” de ideologio de la aŭtoro, naivecon de la logikaj pruvoj de la konkludoj, ktp. Speciala esploro de la ĉefaj 47 tezoj de la Nova Realismo povus okupi pli da loko, ol okupas la tezoj mem. Sed la recenzospaco tion ne permesas. Tial mi konkludu.

Bruno Vogelmann faris provon konstrui principe novan mondkoncepton, strebante al pli bona homa interkompreno. Ne li estas la unua — tio estas celo de ĉiuj filozofoj kaj profetoj. Lia provo, same kiel ĉiuj similaj, ne estas sufiĉe elokventa, kaj “serioza” persono (ĉu kredanto, ĉu ateisto) apenaŭ fariĝos lia fidela disĉiplo. Speciale gravas, ke lia libro estas verkita en tradicioj de kristana kulturo kaj apogas sin je germana dialektika filozofio, do, ĝi estas sufiĉe malproksima por la homoj, edukitaj en aliaj kulturaj tradicioj.

Tamen la libro ne estas verkita tute vane: ĉiu peno atingi pli bonan homan interkomprenon estas valora kaj ĝia leganto ricevos certan aldonan puŝon por plu pensi pri la problemo, kvankam nur tre malmultaj plene akceptos iun novan ideologion, kiu devas anstataŭi ĉiujn antaŭajn ideologiojn. Samtempe ĉiu homo, ŝatanta legi filozofian literaturon, nepre trovos multajn novajn por si ideojn, konsiderojn, tezojn, kaj jam tial ĝia legado estos ne tute vana. Des pli estas grave, ke tia libro aperis en Esperanto, kio atestas pri certa matureco de nia kulturo.

Nikolao Gudskov

“Rusa Antologio”: Ni akceptu defion

En Esperantujo estas bona kutimo eldoni antologiojn de tradukoj de elstaraj verkoj por literaturoj naciaj. Jam aperis kelkaj dekoj da antologioj. Krom la t.n. “grandaj” literaturoj (angla, ĉina, franca, germana, itala), estas eldonitaj antologioj “malgrandlingvaj”: estona, hungara, kataluna, makedona, malta kaj multaj aliaj.

Malgraŭ la riĉeco de la rusa literaturo, ankoraŭ mankas antologio rusa. Tion eldonejo Sezonoj konstatis ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj kaj komisiis la projekton Rusa Antologio al Nikolai Lozgaĉev kaj Aleksander Korĵenkov. Laŭ ilia koncepto tiun antologion devus konsistigi tri 500-paĝaj volumoj:

  • Rusaj noveloj: 19a Jarcento
  • Rusaj noveloj: 20a Jarcento
  • Rusaj poemoj

Nikolai kaj Aleksander sukcesis kunkompili la planon de la unua volumo. Ĉe la preparlaboro ili frontis taskon: pluki po unu-du rakontoj de kelkdek aŭtoroj, aŭ preni pli multajn (aŭ pli longajn) novelojn de la pli signifaj aŭtoroj. Ili elektis la duan manieron kaj decidis enmeti en la unuan volumon novelojn de 10 elstaraj rusaj verkistoj: Nikolaj Karamzin, Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogolj, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Dmitrij Mamin-Sibirjak, Lev Tolstoj, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Anton Ĉeĥov.

La forpaso de Nikolai Lozgaĉev (4 aŭg 1998) por pli ol unu jaro paralizis la projekton, sed Sezonoj opinias necesa daŭrigi la laboron, ankaŭ omaĝe al Nikolai.

La defio estas granda, sed inter la ruslandaj esperantistoj estas sufiĉe da talentaj tradukantoj, kiuj kapablos akcepti la defion kaj demonstri, ke ni povas ne nur movadumi, drinki, kaj interbatali por potenco, kiu ne ekzistas, sed ankaŭ realigi komune gravajn projektojn.

Dezirantoj kunpartopreni en la traduklaboro pri la unua volumo bonvolu skribi al Aleksander Korĵenkov (RU-620014 Jekaterinburg-14, ab. ja. 162, Ruslando. Rete: sezonoj@mail.ru.)

Halina Gorecka

Nova libro en la Unesko-serio de UEA

KULTURO KAJ SANO. Referaĵo por la Monda Jardeko de Kultura Evoluigo. Mervyn Claxton. Trad. Helga Rapley. Rotterdam: UEA, 1999. 42p. ISBN 92-9017-060-3. 21cm. Prezo: 5,40 eŭroj. (Triona rabato ekde 3 ekz.)

UEA eldonis trian titolon en la libroserio pri la temoj de la Monda Jardeko de Kultura Evoluigo de UN kaj Unesko. Post “Kulturo kaj evoluo” kaj “Kulturo kaj teknologio” aperis “Kulturo kaj sano”, kies originalo estis eldonita de Unesko kunlabore kun Monda Organizaĵo pri Sano. Ĝia aŭtoro estas Mervyn Claxton, klerulo kaj eksdiplomato el Trinidado kaj Tobago. Ankaŭ la antaŭe eldonita “Kulturo kaj evoluo” estis lia verko. En “Kulturo kaj sano” Claxton priskribas kiel evoluis la konceptoj de sano kaj malsano en diversaj kulturoj kaj historiaj epokoj. En fascina maniero li traktas la kaŭzojn kaj kulturajn, politikajn kaj sociajn sekvojn de famaj amasmalsanoj kiel malario, variolo, sifiliso kaj aidoso. Multan atenton ricevas la uzo de alkoholo, opio, kanabo kaj aliaj narkotaĵoj, kiuj ofte rolis en sociaj perturboj. Interesa estas la priskribo de la daŭra potencialo de popolaj kuracmetodoj apud moderna medicino. GK UEA

Gazetoj
Vicredaktoro de ”Heroldo

Heroldo de Esperanto 25 feb 1999 informis, ke Perla Martinelli estas la redaktoro de Heroldo ĝis la fino de 2002, kun la rajto rekte transdoni al propra vicredaktoro la postenon antaŭ tiu limdato. Kandidato al la posteno estis Aleksander Korĵenkov.

La enpostenigo de kolego Korĵenkov estis kuplita al migro en orienteŭropan landon, laŭ lia deziro. La koncernaj kondiĉoj estis detale kaj kontentige preparitaj, por li kaj lia familio, en Bulgario. Tamen familio Korĵenkov fine rezignis pri tiu ŝanco.

Konsekvence, la Administra Komitato de LF-koop (posedanto, administranto kaj eldonanto de HdE) decidis registri kolegon Korĵenkov, ekde septembro 1999, nur kiel redakcian kunlaboranton kaj ne plu kiel vicredaktoron. La Komitato decidos baldaŭ pri aliaj kandidatoj al la vicredaktora posteno.

(Aperonta en HdE. 1999: 12)

“Niaj Kursoj”

Aboneblas Niaj Kursoj, ĉiusemajna spertinterŝanĝa eldonaĵo de Kijiva E-klubo kun aktuala materialo. Viajn spertinterŝanĝajn artikolojn pri instruado aŭ kluba laboro sendu al mi. Por la respondo aldonu: KSŜ — 1 IRK, aliaj landoj — 2 IRK.

Svitlana Miĥajlivna Pohorila

p.k. 54, Kijiv-35, 03035, Ukrainio.

Novaj leterkestoj en Kiaso

La adresoj de Heroldo de Esperanto kaj Literatura Foiro en Svislando estas:

Heroldo de Esperanto: CP 1251, CH-6830 Chiasso 1, Svislando.

Literatura Foiro: CP 1904, CH-6830 Chiasso 1, Svislando.

Kompreneble estas daŭre valida la redakcia adreso de LF en Bulgario: S-ro Ljubomir Trifonĉovski, Literatura Foiro, p. k. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario.

HeKo

“Monato”: Ŝparu per frua pago

Monato, internacia sendependa magazino pri politiko, ekonomio kaj kulturo, redaktata de Stefan Maul, ankaŭ en 2000 estos abonebla en Ruslando kontraŭ speciale rabatita tarifo. La nova abonprezo estas 17,50 eŭroj = 460 rubloj.

Tamen atentu, ke abonantoj kiuj pagas antaŭ la 1a de novembro pagas laŭ la tarifo 1999, t.e. nur 14.89 eŭroj = 400 rubloj.

Ŝparu 60 rublojn, kaj tuj sendu la abonkotizon al Galina Romanovna Goreckaja je la redakcia adreso. La ekzaktan kurzon de eŭro prenu en la gazetaro.

Ricevitaj gazetoj

El Popola Ĉinio. 1999/9;

Esperanto en Azio. 1999/1;

Esperantolehti. 1999/4;

Esperanto USA. 1999/4;

Franca Esperantisto. 1999/510;

Helianto. 1999/6;

Heroldo de Esperanto. 1999/9;

Internaciisto. 1999/4,5;

Komencanto. 1999/6;

Kulturaj kajeroj. 1999/2;

La Ondo de Esperanto. 1999/8-9;

Le Travailleur Espérantiste. 1999/244;

Monato. 1999/8;

Nia Bulteno. 1999/75;

Niaj Kursoj. 1999/9;

Scienco kaj Kulturo. 1999/2,3,4;

Spiritisma Esperanto-Informilo. 1999/103;

Svisa Esperanto-Informilo. 1999/4;

Trampo. 1999/2;

Venezuela Stelo. 1999/65;

Vestnik Esperanto. 1999/3.

Mozaiko

Malgraŭ manko de unu linio!

Bedaŭrinde, en la junia tasko de la E-klubo Freŝo el Olŝtin estis farita eraro. Estis perdita la lasta linio, kiu estas “verda — vivo”. Bonvolu pardoni nin pro tio. Malgraŭ la nekompleta tasko ni tamen ricevis kvin respondojn. Per lotumado gajnis Jevgenij Kostygov el Karaganda (Kazaĥstano). Ni gratulas lin.

La ĝustaj vortparoj: Birda cerbeto, cikonia nesto, cigna kanto, formika energio, hunda vivo, kata maniero, kolomba koro, lupa malsato, pula bazaro, testuda paŝo, ursa kareso, verda stelo.

Tri proverboj

Provu deĉifri la tri subajn proverbojn:

La unua:

1,2,3 4,2,5,6,7 8,6 9,10,5,11,12, 13,6,9,11,7 7,3,5 8,6 1,6,14,11 15,3,16,10,5,11,12.

Helpvortoj:

ĉefo de oficejo aŭ de institucio: 4,2,5,10,1,15,5,11;

ano de unu el la Eŭropaj popolaroj: 7,8,6,9,11;

perioda informilo de societo: 16,3,8,15,10,12,11;

grava organo situanta ĉe la homo dekstre sub la diafragmo: 13,10,14,6,15,11.

La dua:

1,2,3,2,4 5,2,6,7,8,9,2,7 7,2,10,11,7 1,11,10 7,8,9,2,7 12,10,2,10,11,7.

Helpvortoj:

aro da sekigitaj tigoj: 1,2,7,6,11;

plibeligo per aldonaj detaloj: 11,10,9,2,5,11;

glata surfaco, en kiu oni povas rigardi sin: 4,1,12,3,8,6,11.

La tria:

1,2,3,4,5,2,6,7 4,8 8,9,10,3,10 8,11,12,2,6,7.

Helpvortoj:

numeralo: 9,8,9;

plenkredi je la efiko de io: 1,2,11,2;

devigo per skandalminaco pagi monon aŭ doni avantaĝon: 5,3,4,10,3,6,7.

Kompilis Tatjana Kulakova

kun helpo de Jevgenij Kostygov

Bonvolu sendi la respondojn poŝte aŭ rete tiel, ke ni ricevu ilin antaŭ la 15a de novembro. Cetere, la redaktoro de Mozaiko antaŭ nelonge ekhavis komputil-retan adreson: kulakova@akb.mplik.ru — ne hezitu respondi rekte kaj rete. Unu el la ĝustaj solvintoj ricevos Alicon en Mirlando.

Gabrovanoj ridas

Nia delonga kaj fidela amiko Petko Arnaudov sendis al ni kelkajn Ŝercoj el Gabrovo, kiuj ankoraŭ ne estas konataj en Esperantujo.

Du regaloj

Gimnazia instruisto en Gabrovo regalis kolegon per kafo en la kafejo de Paskalo. Post la fortrinko de la kafo la regalito, por esprimi la kontenton, diris:

— Avramo, ankaŭ mi mendos po unu...

— Ne estas necese, Vasilo. Tamen se vi volas regali, vi pagu la vian, kaj mi la mian, por ke ni povu ankaŭ alifoje regali unu la alian.

Nur persone

Oni invitis kvestadon por konstruado de templo. Juna kolektantino adresis peton al maljuna gabrovano:

— Donu por la Dio, mi petas!

La gabrovano rigardis la knabinon:

— Kiom da jaroj vi havas, knabino?

— Dek sep.

— Ee. Mi havas sepdek. Pli frue mi iros al la Dio, kaj mi persone donos mian oferon.

Sen donaco

— Ej, Penĉjo, kial vi kverelis kun cia fianĉino? — gabrovano demandis sian najbaron.

— Intence. Sed nur ĝis kiam pasos ŝia nomtago, ĉar je tiu oni devas alporti donacojn.

Senpaga transporto

Gabrovano venis al Sofio kun sia amiko, hebreo. Ĉe la stacidomo la gabrovano petis lin:

— Bohor, pruntedonu al mi 100 levojn, kaj mi redonos la monon al vi en la hotelo. Kiel garantion mi donas al vi unu el miaj kofroj.

La hebreo donis la monon kaj ekportis la garantiaĵon. Kiam ili atingis la hotelon, la gabrovano redonis la 100 levojn kaj reprenis sian kofron.

Malŝparemo

La edzino de gabrovano estis tre diligenta dommastrino. Ŝi ofte farbis la murojn per kalko. Iun tagon ŝia edzo diris al ŝi:

— Jam sufiĉe vi farbis la murojn, ĉar la ĉambroj iĝas pli malvastaj.

Konjektemo

En la ĉefurbo gabrovano vizitis panvendejon por aĉeti panon.

— Via pano estas tre malgranda, — li diris.

— Ĝuste. Sed ĝi malpli pezos por vi, — respondis la panvendisto.

La aĉetanto elpoŝigis kelkajn monerojn sur la vendobreton kaj ekiris.

— Atendu por ke mi kontrolu, ĉu la mono sufiĉas, — ekkriis la panvendisto.

— Ne gravas, — respondis la gabrovano, — ja vi kalkulos ilin dum malpli da tempo.

Gabrovano en kafejo

— Knabo, donu al mi glason da teo. Ĝi estu dolĉa kaj forta!

Fortrinkinte duonon li diris:

— Knabo, la teo estas tro forta. Aldonu iom da varma akvo.

Fortinkinte duonon el la replenigita glaso, la gabrovano diris:

— Knabo, bonvolu doni ankoraŭ pecon da sukero, ĉar vi aldonis tro da akvo, kaj la teo havas nenian dolĉecon.

Tradukis el la bulgara Petko Arnaudov (Bulgario)

Kalendaro

1999

15–17 okt. Tábor (Ĉeĥio).

9a Ĉeĥa Esperanto-Kongreso.

Org. ĈEA.

p.k. 1069, CZ-111 21, Praha 1, Ĉeĥio.

30 okt.–1 nov. Manresa (Katalunio, Hispanio).

29a Kataluna kaj 2a Transpirenea Kongreso de Esperanto.

Org. Kataluna E-Asocio.

Adreso: Apartad 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio, Hispanio.

12 dec. Jekaterinburg (Ruslando).

Tago de Zamenhof: Granda festa programo.

Org. Urala Esperantista Societo.

Adreso: RU-620077 Jekaterinbirg-77, ab. ja. 67, Ruslando.

Telefono: (3432) 104503.

Rete: sezonoj@mail.ru.)

26 dec.–6 jan. Moskvo — Altaj Tatroj — Moskvo.

Internacia Silvestra Balo kaj semajna restado en Altaj Tatroj.

Org. Urala Esperantista Societo.

Adreso: RU-620077 Jekaterinbirg-77, ab. ja. 67, Ruslando.

Telefono: (3432) 104503.

Rete: sezonoj@mail.ru.)

2000

3–6 feb. Ĉeboksari (Ĉuvaŝio, Ruslando).

Ruslanda Esperanto-Kongreso.

Org. REU, SEJM, JEAĈR.

Adreso: RU-428000, Ĉeboksari, ab. ja. 189, Ruslando.

4–9 mar. Nabereĵnyje Ĉelny (Tatarstano, Ruslando).

EoLA-12.

Org. SEJM, EK Gaja Krokodilo.

Adreso: RU-423819, Tatarstan, Nabereĵnyje Ĉelny, ab. ja. 133, Ruslando.

27 apr.–1 maj. Oostende (Belgio).

4a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso: Ekologio, ŝlosilo por la tria jarmilo.

Org. FEL.

Adreso: Frankrijklei 140, BE-2000, Antwerpen, Belgio.

UES/La Ondo proponos nemultekostan vojaĝon kaj partoprenon en la kongreso.

26 jun.–2 jul. Bulgario kaj Turkio.

10a Internacia Esperanto-Kongreso.

Org.: Monda Turismo.

Adreso: ul. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.

15–23 jul. Moskvo (Ruslando).

73a Kongreso de SAT.

Org. SAT, OK,

Adreso: RU-105318 Moskva, ab. ja. 57, Ruslando.

25 jul.–7 aŭg. Tel-Avivo (Israelo).

85a Universala Kongreso de Esperanto.

Org. UEA, LKK.

Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando (konstanta adreso).

Halina Gorecka estas Kongresa Peranto por Ruslando, kiu akceptas pagojn por aliĝo, loĝado kaj ekskursoj. Estas planata kolektiva flugo al Israelo. Bonvolu kontakti je nia redakcia adreso.

17-22 aŭg. Budapeŝto (Hungario).

3a Eŭropa Esperanto-Festivalo.

Org. HEA.

Adreso: HU-1061 Budapest, Andrássy út 27, Hungario.

Anoncetoj

27-jara skulptisto kaj fakulo pri turismo, prezidanto de municipa E-filio de Kuba E-Asocio deziras korespondi tutmonde.

S-ro Luis Manuel Vergel Garcia: Calle 45, # 4607, % 46, y 48, Cienfuegos, CU-55100, Cuba — Kubo.

52-jara lingvoinstruistino (rumana, hungara, Esperanto) deziras korespondi kun samaĝulino. Mi ŝatas legi, traduki, korespondi kaj interŝanĝi revuojn.

S-ino Lenke Szász: Guarii nr. 130, bloc. et.II, ap. 7, RO-4174, Praid, jud Harghita, România — Rumanio.

Emerita ekonomikistino el Gliwice (la sidejo de Pola E-Asocio) deziras ligi seriozan korespond-kontakton kun almenaŭ unu Ruslanda esperantist(in)o bone reganta Esperanton. Mia E-vojo komenciĝis en 1960. Miaj ĉefaj interesoj estas: literaturo, historio, sociologio.

S-ino Maria Jagiello-Dangow: PL-44-100 Gliwice ul. Styczynskiego 37, m. 6, Polska — Pollando.

Mi ne scias ĉu ĉi tiu informo havas iun intereson, tamen mi informas iomete malfrue, ke okaze de la 10-a Kongreso de Valencia E-Federacio kaj Murcio, okazinta en Lorca (Murcia) 17-18 apr 1999, estis nomumita nova Prezidanto de Valencia E-Federacio Augusto Casquero de la Cruz (mi mem).

Por ekspozicio estas bonvenigataj pentraĵoj kaj aliaj manfaritaj objektoj. Partopreno tute ne limigita — aĝo, kvanto, dato. Povas partopreni amikoj de Esperanto. Eblas interŝanĝo laŭ interkonsento.

Svitlana Miĥajlivna Pohorila: p.k. 54, Kijiv-35, 03035, Ukrainio.

La redakcio de La Ondo de Esperanto ricevos donace, interŝanĝe aŭ kontraŭ modera pago malnovajn librojn kaj gazetojn, kiuj estis eldonitaj en Ruslando/Sovetunio antaŭ la dua mondmilito.

Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando

Rete: sezonoj@mail.ru.)

Ĉiuj, kiuj volas esti olimpikaj ĉampionoj, estas invitataj provi la ŝancon en Malgrandaj Olimpikaj Ludoj Kijivaj. Koresponde vi povas partopreni nur en branĉo prikijiva: 1. rakonto pri farita aŭ planata vizito al Kijivo; 2. rakonto pri iu el Kijivaj muzeoj; 3. priskribo de iu artobjekto el iu Kijiva muzeo (kunsendu fotaĵon aŭ bonan fotokopion). Anstataŭ rakonton vi povas verki poemon aŭ kanton. La kvanto de la verkoj estas nelimigita. Indiku la jaron kaj monaton de via esperantistiĝo. Sendu ĝis januaro 2000.

Svitlana Miĥajlivna Pohorila: p.k. 54, Kijiv-35, 03035, Ukrainio.

SEJM-virt-info, reta ĵurnalo de SEJM, rakontas pri agado de eks-sovetianoj tutmonde. SVI aperas proksimume unufoje en 15-20 tagoj, sed la ofteco dependas nur de kvanto de materialoj — teorie ĝi povas esti eĉ ĉiutaga. SVI aboneblas kaj riceveblas tute senpage. Sendu abonpeton al redaktoro Grigori Arosiev kaj nepre kontribuu per materialoj pri agado en via regiono. Bonvenon!

Rete: arosjev@fnmail.com

Frazoj

... multaj parolas kvazaŭ abrupte morgaŭ SAT kaj UEA farus grandan geedziĝon. Tio tute ne estas la kazo, kaj neniam estos: mia amiko Kep Enderby kaj mi mem kaj aliaj estas fortege kontraŭaj al ĉia hipotezo tiusenca. Ni forte subtenas kunlaboron, renkonton de diversaj responsuloj, sed formaligitan, ne kaŝan, ne en restoracio, ne en la kulisoj de kongreso, sed tre seriozan, je aperta vizaĝo, flagoflirte. Renkonto kiu ebligos diskuti inter ni pri la diversaj projektoj el ambaŭ flankoj.

Yves Peyraut, prezidanto de SAT

Heroldo de Esperanto. 1999: 9

Malbone reklamita, duonorganizita, la kongreso en Fournols restos certe en la memoroj: pro sia neorganiziteco, pro sia laboremo, pro sia malgrandeco, sia deficito kaj bonega etoso ... Tiu kongreso estis la lasta en Francio kaj ne finas la jarcenton en gloro. La venonta okazos en Ostendo, ĝi estos eŭropa en 2000.

Franca Esperantista. 1999: 510

Finfine, naturo donis al ni du orelojn kaj unu solan buŝon, por ke ni aŭskultu duoble pli ol ni parolas. En Esperantio, ni foje tro parolas: ĉiuj opinias scii ĉion; ĉiuj opinias esti la posedantoj de la vero. Plie, en Esperantio tro ofte oni polemikas kaj batalas unu kontraŭ la alia, kvazaŭ temus pri dialektika ekzerco. Kiam ni reduktas esperanton al la rolo de helplingvo, kontrastoj estas neeviteblaj. Sed ankaŭ se ni reduktas esperanton al la rolo de kultura lingvo, kontrastoj leviĝas.

Marco Picasso

Literatura Foiro. 1999: 179

La redaktisto de Internaciisto, Luis Serrano Pérez, en la ĉefartikolo ... adaptiĝi aŭ morti ... alvokas la membrojn de Internacia Kolektivo Esperantista Komunista savi la gazeton per altigo de la kotizo. Ĉu ĝi vere estas la nura laborista E-gazeto?

Kamaradoj, mi estas tute certa, ke vi unuanime agados por savi la nuran laboristan periodaĵon ekzistantan en Esperantujo. Ni ĉiam travivis krizojn kaj ĉi tiu estas unu el ili. Mi ne dubas, ke malgraŭ ĉio ni kapablos savi nian Kolektivon kaj nian organon Internaciisto.

Internaciisto. 1999: 4

Mireille Grosjean havigis al ni esperantigon de la raporto, kiun ŝi sendis tuj post la UK al la svisa gazetara agentejo Agence Télégraphique Suisse/Schweizerische Depeschenagentur, kiu tre verŝajne ne taŭge plenumis sian informan taskon, ĉar neniu radio aŭ gazeto eĥis tiun raporton. En Svislando nuntempe sine de la koncerna agentejo regas porangla ŝovinismo kaj kontraŭidealismo ege vundaj por la estonteco mem de nia lando. Estas kiel se nur la voĉoj de la dekstremuloj aŭ de la perfortemuloj estas atentindaj.

Svisa Esperanto-Societo Informas. 1999: 4

Aŭtunaj strofoj

Poemoj de Hilda Dresen el “Norda naturo”

Bildoj de Anna Kostrikova (Jekaterinburg)

Aŭtuno

Aer’ kristala

la pensojn igas sobraj,

dum niajn sensojn

ekscite ebriigas

la pompoj fruoktobraj.

Aŭtuna suno

La korojn, kiujn

sub sia jug’ posedis

la pluv’ kaj grizo,

septembra tago suna

per oro elaĉetis.

Ĝardeno

Ĝardeno mia

en blankaj floksoj dronas,

dum el arbustoj

la blankon ruĝaj riboj

embuske ekspionas.