Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 11 (61)

Redakcie

Vilmos Benczik skribis en la prefaco por la dua eldono de Kvaropo:

Auld estas verŝajne la unua verkisto, kiu ne nur regas kaj uzas la lingvon por kreado, sed sian esperantistecon li fandas integra parto de sia mondpercepto. Li ne forfermas sin disde la “ekstera mondo”, t.e. disde la socio, en kiu li vivas, kiel faris iuj pioniroj, nek vivas skizofrenie duoblan vivon, kiel multaj esperantistoj eĉ nun. Per tio li fondas novtipan, modernan esperantismon, kies ĉefaj karakterizaj trajtoj estas, interalie, strebado por socia justeco, malfermiteco por novaj ideoj kaj maksimuma toleremo koncerne opiniojn de aliaj personoj, ĝissange vera internaciismo kaj senkondiĉa respekto al la racio.

Eble Auld estas la unua, kiu sukcesas klare, trafe kaj konvinke esprimi tion, kio estas en la koro de ĉiu, kiu lernis Esperanton ne nur por celoj komercaj (kaj tiuj entreprenemaj kompatinduloj, bedaŭrinde, ne prosperos en nia mondo).

Mi ne imagas lin esprimi sin Zamenhofe:

Se nin ... oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto...

nek Hodlere, Private, Lantie, Lapenne aŭ Silfere. Auld iras sian unikan vojon. Li ne faras kongresajn paroladojn, nek iras al kunvenoj de pintuloj, nek alvokas forlasi iun ismon por fondi novan. Li eĉ ne uzas komputilon, sed ĝuste lin oni elektis la unua Esperantisto de la Jaro, kaj li estis la unua, kiun oni kandidatigis al Nobel-premio pro verkado en Esperanto.

Anstataŭ li parolas lia vivo kaj liaj libroj. Kaj lian vivon oni admiros, kaj liajn librojn oni legos, dum en la mondo ekzistos almenaŭ unu parolanto de la lingvo, al kiu li tiel elstare kontribuis.

La 6an de novembro La Ondo havos trioblan feston. Interese, ĉu estas hazarda koincido, ke je tiu dato naskiĝis, krom la Bill Auld, ankaŭ la eldonanto de tiu ĉi revuo kaj la filino de ĝia redaktoro?

Kiel la donacon je la 75-jariĝo ni sendis al la skota Majstro pres-provaĵon de lia plej ŝatata libro Jurgen, kompreneble en lia propra traduko.

La nepoj vin benas!

La Ondo

Sur la kovrilpaĝa foto (unu el la 17 fotoj, kiuj aperis en 75 jaroj) estas Bill Auld kun Ada Fighiera Sikorska, en Toledo.

La Majstro parolas

Pli ol duonan jarcenton mi estas en Esperantujo, kaj mi povas konstati, ke oni ĉiam pli malfacile nomas nin idiotoj. Por la ekstera publiko estas ĉiam pli malfacile ridindigi nin. Niaj faktoj fariĝas ĉiam pli konataj. Oni ankoraŭ regurdas kelkajn malnovajn mensogojn pri Esperanto, sed ili estas tre facile refuteblaj.

Ŝajnas al mi, ke el tutmonda vidpunkto Esperanto restas relative stabila. Malprogreson en unu loko kompensas progreso en alia. Mortintojn kaj kabeintojn anstataŭas novaj adeptoj (ofte tamen en alia mondparto). La sukceso de Esperanto, manke de la “fina venko”, troviĝas en tio, ke tiuj homoj, kiuj bezonas aŭ deziras ĝin, ofte trovas ĝin kaj profitas el ĝiaj mirindaj proprecoj. Ni ne forgesu, ke tre multaj homoj kapablas kontentiĝi pri, kaj eĉ fieri pri, tute supraĵa kaj piĝina posedo de iu fremda lingvo kaj eĉ ne imagas ion pli perfektan! Sed serĉantoj por vera internacia intimeco salutas kaj uzas nian lingvon. Kaj tial Esperanto estas sekura, ĝis kiam la evoluo de la socioj devigos la registarojn finfine rekoni ĝin.

Multaj homoj traktas serioze Esperanton, kiel gravan kulturan fenomenon. Ekzemple, populara skota tagĵurnalo The Scotsman, menciinte pri lastatempa forpaso de skotaj poetoj Norman MacCaig, George MacKay Brown kaj Sorley Maclean, atentigis, ke la ŝatantoj de la skota literaturo devas resti trankvilaj — ja ankoraŭ unu skota poeto verkas, kvankam liaj poemoj ne estas bone konataj en Skotlando, ĉar Bill Auld verkas en la internacia lingvo. Tio ne povus okazi antaŭ kvindek jaroj.

Aliflanke, oni perdis la laboristan medion, ankaŭ ĉar en la evoluintaj landoj simple malaperis la laborista klaso, kia ĝi iam estis. Kaj la restintaj laboristoj ne pensas nun internacie.

Kio mankas al Esperantujo? La problemo de la movado estas, ke oni starigas interesajn iniciatojn en diversaj lokoj, sed la sorto de tiuj iniciatoj ne tuŝas la tutan esperantistaron. Tion montras la krizo de Greziljono, ekzemple. Mankas iu “centrismo” kaj reala internacieco en la pensado. La plimultaj esperantistoj en mia lando ankaŭ pensas paroĥe, kaj same estas inter multaj francoj kaj nederlandanoj, por kiuj Esperanto estas io paroĥa, dum por mi ĝi estas tutmonda. SAT malsukcesis pro la milito kaj internaj konfliktoj fortigi tiun koncepton, kaj UEA havas federacian sistemon, kiu apogas la paroĥismon.

La originala prozo multe fortiĝis. Kiam en la jaroj 1970aj mi verkis pri la originalaj romanoj mi povis facile listigi ilin; post tiam aperis multaj. Ilia nivelo malofte estas alte literatura, kaj ni ne egaligu ilin al la verkoj de Bulgakov, García Márquez aŭ Tolkien, kiuj aperis en la lastaj jaroj, sed ili ekzistas kaj estas legataj. Kial diri ke ni ne havas nian Dickens, ja ankaŭ la angloj havas nur unu? Kaj la romanoj de, ekzemple, Nemere egalas al la nuntempa nivelo de la normalaj anglaj romanoj.

Fonto, kies eldonanto Bays estas malbona administranto, neniam havis tiom da abonoj, kiom ĝi devus havi. La Brazila E-Ligo nun transprenis la administradon, kaj la afero pliboniĝis iomete. Tamen la enhavo de Fonto ne estas sufiĉe interesa, nek sufiĉe vigla por mi.

Mi ŝategas La KancerKlinikon, kaj mi bedaŭras, ke ĝi havas nun malpli da kunlaborantoj ol antaŭe. Krom La Ondo de Esperanto kaj Esperanto de UEA, La KancerKliniko estas la sola, kiun mi tuj kaptas por legi. Literatura Foiro — mi ŝatas ĝin kaj abonas ĝin. Tamen ĝi ne estas literatura, kaj ĝi nomas sin ne literatura, sed kultura, pro tio maloftaj estas poemoj en ĝi, kaj noveloj estas pli maloftaj.

La Ondo de Esperanto plenumas sian propran rolon, kaj en ĝi krom informoj estas sufiĉe multa legaĵo kultura, poemoj, noveloj kaj tiel plu. Ĝi estas interesa kaj mi ŝategas ĝin.

La Gazeton mi trovas tre interesa, sed mi ne dekomence legas ĝin, ĉar ĝi estis starigita de subtenantoj de Lapenna, kaj tiuepoke mi ne volis kuraĝigi la subtenon de Lapenna, kio ŝajnis al mi skisma afero. Do mi ne abonis al La Gazeto, kaj nur lastatempe mi komencis ricevadi ĝin interŝanĝe kontraŭ La Brita Esperantisto, kaj mi bedaŭras, ke mi ne havas la pli fruajn jarkolektojn da ĝi — ja mi havas jarkolektojn de preskaŭ ĉiuj aliaj kulturaj gazetoj en Esperanto.

Tamen mankas al mi tutsimple Literatura Mondo, ĉar ĝi estis por mi la ĝusta speco de literatura gazeto: monata, kun bona stabo krom Kalocsay, kuraĝiganta novajn aŭtorojn. Nun ĝi eble estus iom eksmoda, sed la principoj restas ĝustaj.

***

La Ondo de Esperanto foje demandis min pri tri libroj en Esperanto, kiujn mi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo.

Mi vidas antaŭ mi mian tutmuran bretaron, kun pli ol 4 mil libroj.

Mia plej ŝatata libro estas Jurgen de James Branch Cabell, sed miaj plej ŝatataj verkistoj estas Anthony Trollope, Jane Austen kaj Charles Dickens. En Esperanto mi ŝatas relegi Gösta Berling de Selma Lagerlöf en la traduko de Stellan Engholm, kaj alia ŝatata estas Quo vadis de Henryk Sienkiewicz tradukita de Lidia Zamenhof.

El niaj originalaj verkoj mi absolute ŝatas relegi Metropolitenon de Vladimir Varankin, Hura! de Julio Baghy, Infanoj en Torento de Stellan Engholm, kies centjaran jubileon oni espereble dece notos ĉi-jare.

Poemojn de Marjorie Boulton mi relegas ofte — ŝi estas poeto kiu parolas al mi, persone. Ankaŭ poemoj de Kurzens, unu el niaj ĉefaj poetoj, ofte forgesata; li havas la kvaliton, kiun havas Burns kaj Heine: li estas neimitebla, kaj kiam oni provas verki tiel simplege, oni banaliĝas. Kaj de Hendrik Adamson.

Sed mi devis respondi al La Ondo. Nu, Esperanta Antologio por ne perdi kontakton kun nia poezio; Leteroj de Zamenhof — se mi rajtus kunporti ambaŭ volumojn, aŭ se ne: Originala verkaro de L.L.Zamenhof, kaj — nu, ĉu mi estu honesta? — La Infana Raso por memorigi min pri kio mi iam kapablis.

(William Auld. 75 jaroj)

Mirakloj okazas

La plej mirakla afero pri mirakloj estas ke tamen ili okazas. Mi ne mem inventis ĉi tion, sed mi ŝtelis ĝin de iu, kiun mi ne povas danki, ĉar mi ne memoras lian nomon.

Dum la Berlina UK germana esperantisto donacis al UEA la sumon de 5.000 NLG, por ke UEA transdonu ĝin al la landaj asocioj en la tuta teritorio de la iama Jugoslavio por financi agad-projektojn, kiujn ĉi tiuj landaj asocioj prezentos. La donacinto, kiu deziras resti anonima, faris tion, ĉar lia koro estas disŝirita pro la informoj, kiujn li legas ĉiutage en la ĵurnaloj pri la situacio en la post-jugoslaviaj ŝtatoj. Kiam li estis juna (antaŭ nur dudek aŭ tridek jaroj), li kutimis vagi tra la Esperanto-aranĝoj tra la tuta tiama Jugoslavio kaj havis amason da geamikoj ĉie.

UEA nun informis la landaj asociojn en ĉiuj post-jugoslaviaj landoj kaj petis ilin ellabori projektojn celantajn la disvastigon de Esperanto en tiuj landoj.

Kompreneble la disvastigo de Esperanto, laŭ la spirito de la donacinto, estas nur rimedo por akceli intergentan toleremon, internacian amikecon, kunlaboradon.

Konsiderante la sumon je dispono kaj la multecon de la landaj asocioj envolvitaj, la projektoj ne povos antaŭvidi subvencion pli grandan ol proksimume 1.000 guldenoj (kvankam ĝi povas esti parto de pli granda sumo, kiun la landa asocio uzas el siaj alifontaj rimedoj). Temas nur pri malgranda paŝo, kaj nur financita de unu homo, sed ĝi povas esti maniero por montri al la mondo, ke esperantistoj ne distingas serbojn de kroatoj aŭ bosnojn de slovenoj. Inter la gastamaj muroj de la E-movado nur renkontiĝas homoj kun homoj. Tio estis dirita dum la unua kongreso en Bulonjo-sur-maro kaj tio validas ankoraŭ nun.

Renato Corsetti

Kuraĝiga sukceso de kuraĝa projekto

Meze de septembro finiĝis la unua trisemajna kurso kadre de la projekto Indiĝenaj Dialogoj (ID). Tiu eksterordinara projekto ekdisvolviĝis pasintjare kaj ĝin iniciatis Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge el la lingvoinstituto Narwal en Wassenaar (Nederlando). ID celas doni al la organizaĵoj de indiĝenaj popoloj rimedon por libere kaj senpere kunlabori kaj interkomunikiĝi. La rimedo estas Esperanto kaj ĝia uzo en la komputila reto.

En oktobro 1998 la Estraro de UEA decidis apogi la projekton kaj asignis al ĝi aŭspiciojn de UEA. Sekve UEA diskonigis ĝin en la revuo Esperanto kaj dum la maja konferenco de la Haga Alvoko por Paco. Esperantistoj en pli ol dek landoj envolviĝis en ID ekz-e per tradukado de kursotekstoj kaj kiel “geonkloj”, kiuj rete korespondas kun la kursanoj por ke ili spertiĝu en la lingvouzo.

La nelacigeblaj gvidantoj de Narwal sukcesis varbi por la projekto plurajn ne-Esperantajn partnerojn kaj sponsorojn, i.a. Nederlandan Centron por Indiĝenaj Popoloj, Instituton por Tutmonda Edukado kaj la bankojn ASN kaj Triodos.

La unua kurso estis la unua granda sukceso de la projekto. Ĝi havis 22 lernantojn, kiuj reprezentis indiĝenajn organizaĵojn el dek landoj. Dum la unua semajno ili intense studis Esperanton. Dum la postaj semajnoj ili lernis uzi komputilon, korespondi rete kaj krei hejmpaĝojn. Jam dum la dua semajno ili ekkontaktis siajn geonklojn. La programon estris la iniciatintoj Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge. La instruistaro estis internacia: Antonio Leoni de Leon (CR), Aleksander Melnikov (RU), Katalin Smideliusz (HU) kaj Atilio Orellana Rojas (AR).

UEA premiis en la lasta vespero la kursanojn per la libro Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj kaj la instruistojn per Lingva arto. La plej progresintaj kursanoj ricevis kiel ekstran premion membrecon en UEA.

Unu monaton post la kurso Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge raportis: “duono de la grupo aktive uzas Esperanton kaj la aliaj iĝis efikaj ambasadoroj kaj ankaŭ ili verŝajne finfine aktive uzos Esperanton”.

La monata revuo IS — Internationale Samenwerking (Internacia Kunlaboro) de la nederlanda ministerio pri eksterlandaj aferoj dediĉis en sia oktobra numero preskaŭ tutan paĝon al la projekto “Indiĝenaj Dialogoj”.

La artikolo Esperanto konstruas ponton inter kulturoj priskribas la celojn de ID kaj raportas pri la unua kurso kun reprezentantoj de 18 popoloj. Fine de la artikolo Snam Stanley Iko el Papua Nov-Gvineo resumas la filozofion de ID:

“Mi kredas ke Esperanto povas konstrui pontojn inter homoj, ĉar la mondo havas lingvoproblemon. Unu parolas tion kaj la alia tion ĉi, sed ni devas lerni kompreni unu la alian kaj la mondon.”

Fine de novembro sekvos dua kurso por 12 lernantoj. Kiu deziras subteni akiron de materialoj por ID, povos fari tion per donacoj al la konto de Kampanjo 2000 ĉe UEA, kun la indiko “Por ID”.

GK UEA

Demando al ministro

Guy Fischer, komunista senatano de Rodano-departemento, Vicprezidanto de Komisiono pri Socialaj Aferoj en Senato starigis la jenan skriban demandon al la ministro pri nacia edukado de Francio.

“S-ro Guy Fischer atentigas S-ron Ministron pri nacia edukado, serĉado kaj teknologio pri kampanjo de petleteroj lanĉita de Esperantista movado cele al akcepto de tiu lingvo kiel laŭvola opcio en bakalaŭro.

Skribata kaj parolata lingvo, Esperanto de pli ol unu jarcento posedas regulan gramatikon, ege riĉan vorttrezoron, aparte el la latina, tio, kio faciligas ĝian akiron. Ĝia lernado regule disvolviĝas for de eŭropaj limoj, starigante ĝin demokratia kaj malmultekosta komunikilo, taŭga por servi kaŭzon de amikeco kaj kooperado inter la popoloj.

Ĉar tiu lingvo ŝajnas plenumi ĉiujn kriteriojn pravigantajn ĝian eniron kiel laŭvola opcio en provoj de bakalaŭro, s-ro Guy Fischer petas de s-ro Ministro pri nacia edukado, serĉado kaj teknologio, bonvole akcepti la peton prezentitan al li”.

Vincent Charlot

53a sesio de IKU vokas prelegontojn

En la 85a UK en Tel-Avivo okazos la 53a sesio de Internacia Kongresa Universitato (IKU), kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun simila kvalifiko. Preleg-proponojn oni prezentu al la sekretario de la UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H.M. Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Aŭstrio; Rete: maitzen@astro.uniwie.ac.at). Limdato por kandidatiĝi estas la 15a de januaro 2000.

La propono enhavu koncizajn prelegresumon (maksimume 200 vortoj) kaj biografion kun persona bibliografio. La prelego laŭeble (ne devige) rilatu al la kongresa temo, “Lingvo kaj la kulturo de paco”. La elektitaj prelegantoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenas junaj kandidatoj kaj unuafojaj IKU-prelegontoj.

GK UEA

Mez-Eŭropa Konsultiĝo

La 3a Konsultiĝo de Landaj E-Asocioj de Mez-Eŭropo okazis en Liptovsky Ján (Slovakio) 17-19 sep 1999. Partoprenis gvidantoj de la landaj E-Asocioj de Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Pollando kaj Slovakio. La Konsultiĝo okazis en agrabla montara hotelo kun altnivelaj servoj zorgitaj fare de Slovakia E-Federacio.

La partoprenantoj de la Konsultiĝo traktante la temon de eŭropa integriĝo prilaboris proponojn, kiujn en la formo de rekomendoj la gastiganta landa asocio sendis en naciaj lingvoj al la prezidentoj, al la prezidantoj de parlamentoj kaj al la ĉefministroj de la landoj reprezentitaj dum la Konsultiĝo:

***

La gvidantoj de landaj E-Asocioj de Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Pollando kaj Slovakio,

traktante la temon de eŭropa integriĝo

konsciante, ke

1. en la fondo-dokumento de Eŭropa Unio troviĝas ankaŭ la egalrajta uzo de ĉiuj Ŝtataj lingvoj en la laboro de eŭropaj instancoj,

2. dum multaj fakaj kaj kulturaj internaciaj renkontiĝoj, kolokvoj, seminarioj, kongresoj, ktp jam bone funkcias la internacia lingvo Esperanto,

proponas al la decidpovaj organoj de unuopaj landoj kaj de internaciaj organizaĵoj, esplori la eblojn ekuzi ankaŭ la neŭtralan lingvon Esperanto, kiel pontlingvo por proksimiĝi al la egalrajta lingvouzo por faciligi la komunikadon inter diverslingvanoj.

Liptovsky Ján, la 19-an de septembro 1999

Ĉehio Vlastimil Koĉvara, prezidanto

Hungario Oszkár Princz, ĝenerala sekretario

Kroatio Spomenka Ŝtimec, sekretario

Pollando Stanislav Mandrak, prezidanto

Slovakio Ján Vajs, prezidanto

***

Krom la eŭropa integriĝo la partoprenantoj traktis ankaŭ pri diversaj aktualaj movadaj temoj.

Pri lingvopolitiko de landaj asocioj la partoprenantoj informis unu la aliajn, kaj evidentiĝis ke la partoprenantoj reprezentas diversajn, foje malajn opiniojn pri la rolo de mondlingvoj kaj pri la rolo de internacia lingvo Esperanto. Leviĝis la bezono trakti la temon pli profunde dum iu speciala kunveno.

Por fortigi kunlaborojn inter la landaj asocioj, respektive inter ties anoj la partoprenantoj traktis pri la sekvaj temoj:

Mezeŭropa E-Renkontiĝo organizota ĉiujare en alia lando. Kiel la unua tiatipa renkontiĝo estis proponita la 3a Eŭropa E-Festivalo (Budapest, 17-22 aŭg), sed pro la neŝanĝebla dato oni ne akceptis ĝin. Pri la karaktero kaj pri la kondiĉoj de MER oni traktos nur dum la sekva Konsultiĝo.

Interŝanĝo de esperantaĵoj. La partoprenantoj cirkulos inter si la librokatalogojn por interŝanĝi librojn.

— Anstataŭigo de naciaj periodaĵoj per komuna movada revuo (eventuale simpla kvaronjara interna revueto).

Informado pri Esperanto al la publiko.

— Kiel akiri monon por movadaj celoj. Raportis pri efikaj manieroj hungaroj kaj kroatoj.

— Kiel uzi Esperanton en turismo: loki kaj lokigi turismajn informilojn en la publike viziteblajn lokojn; verki vojaĝlibrojn de la landoj (jam estas verkataj pri Hungario kaj Kroatio).

— Kunlaboro kun la junulara movado.

Instruado de Esperanto (en Hungario proksimume 1000 personoj jare), respektive kunlaboro kun la landaj ILEI sekcioj.

Kunlaboro kun UEA. Ĉi-rilate pluraj partoprenantoj plendis, ke UEA en sia kotizpolitiko ne sufiĉe atentas pri la diferencaj vivniveloj de la membro-landoj, kaj ĉar daŭre grandparte okcidenteŭropanoj estas elektitaj kiel estraranoj, kaj ĉar la landaj asocioj apenaŭ ricevas de UEA helpon por sia laboro kaj apenaŭ spertas la gvidan-kunordigan laboron de UEA, sekve multaj opaj agadoj ne fortigas unu la alian.

La partoprenantoj taksis la Konsultiĝon tre utila ĝenerale kaj speciale la raportojn pri la situacio, pri la sukcesoj kaj malsukcesoj de la opaj asocioj, pro tio ili decidis kunveni ankaŭ venontjare.

La sekva Konsultiĝo okazos laŭ la invito de Kroata E-Ligo 15-17 sep 2000 en Zagrebo.

Oszkár Princz

Seulo: Kongreso kaj konferenco

La 31a Korea Kongreso de Esperanto okazis 9-10 okt en Seulo. La kongreson partoprenis 140 kongresanoj, inter kiuj 13 alilandaj esperantistoj el 10 landoj, inkluzive de la prezidanto de UEA Kep Enderby.

La Kongreso estis subtenita de la Korea UNESKO-Komisiono. Advokato Park Han-Sang, prezidanto de la Korea Asocio por Homaj Rajtoj, konata advokato por homaj rajtoj en Koreio, salutparolis dum la malferma ceremonio.

Ĉe la kongresa universitato Sin Dong-Hjon prelegis pri “Lingvistika aspekto de Esperanto” kaj Kim Hyongun pri “Interreta kulturo, ĉu vi veras aŭ fantazias?”. Ankaŭ estis prelegoj de Kep Enderby, Klarita Velikova kaj Chung Sang-Ho pri “Lingvaj Problemoj en Internaciaj Neregistaraj Organizaĵoj”. Estis oratora konkurso kaj multaj kantoj. La aŭkcio, unuafoje en Koreio, estis granda sukceso. Oni kolektis ĉirkaŭ $500 por la fonduso. Ĉiuj ĝuis la aŭkcion.

Post la E-kongreso en Seulo 11-15 okt okazis Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj. Ĉe la konferenco esperantistoj okazigis specialan grupsesion pri “Lingvo kaj Homaj Rajtoj”, en kiu ĉirkaŭ 40 homoj partoprenis.

La grupsesio adoptis rekomendon al UN, ke internacia lingva problemo estu unu el la tagorderoj de venonta konferenco de EKOSOK. La rekomendo estis akceptita de la ĉeftema grupo “Homaj Rajtoj”.

En la konferenca ekspoziciejo, membroj de KEA, subtenite de UEA, aranĝis E-budon, kiun vizitis multaj el pli ol 7000 konferencanoj. Estis bona ŝanco por diskonigi Esperanton tutmonde tra membroj de internaciaj neregistaraj organizaĵoj.

Lee Chong-Yeong

prezidanto de KEA

Grava rekono de la kongresa mondo

Nikola Raŝiĉ, la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) de UEA, estis invitita al la nove fondita Klientara Konsilio de ICCA — Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio. ICCA aktivas ekde sia fondo en 1963 kiel forumo de kunlaboro kaj spert-interŝanĝo de organizantoj de internaciaj kongresoj kaj ekspozicioj. Ĝia sidejo estas en Amsterdamo.

Ĝis nun en ICCA aŭdiĝis unuavice la voĉo de tiuj, kiuj rolas en la kongresa mondo kiel liverantoj de servoj: kongresejoj, vojaĝagentejoj, flugkompanioj, hotelĉenoj ktp. Tia stato elvokis kritikon fare de la klientoj, t.e. internaciaj asocioj kaj movadoj kiuj okazigas kongresojn. Kiel rimedon por plibonigi la situacion, UEA iniciatis starigon de aparta formo de ilia reprezentado. Post apogo de multaj asocioj ICCA akceptis la ideon kaj starigis Klientaran Konsilion.

Al la unua konsisto de la Konsilio ICCA invitis dek funkciulojn de asocioj kun vasta sperto pri la organizado de internaciaj kongresoj. Ĉiu membro devontigis sin resti en la Konsilio almenaŭ du jarojn. La unua kunsido de la Konsilio okazos dum la ĉi-jara kongreso de ICCA 10 nov en Lisbono.

Per la invito de KKS de UEA ICCA rekonas la unikan sperton de UEA kiel organizanto de unu el la plej longedaŭraj regulaj internaciaj kongresoj. En la klasifiko de ICCA la Universala Kongreso de Esperanto apartenas al la kategorio de grandaj kongresoj, de kiuj ĉiujare okazas nur kelkdeko.

GK UEA

Esperanta PEN en regiona konferenco

La Esperanta PEN-Centro, per sia delegito Ljubomir Trifonĉovski, partoprenis la 5an regionan konferencon de PEN-Klubo Internacia en Ohrid (Makedonio, 15-18 sep 1999). La makedonia prezidento Kiro Gligorov, partoprenis la inaŭguron, salutis la delegitojn de 15 PEN-Centroj kaj poste akceptis ilin.

La temo “La literaturo kiel memoro” estis traktita per prelegoj de elstaraj verkistoj, du el kiuj aperos en sekvaj numeroj de revuo Literatura Foiro. 17 sep en la preĝejo Sankta Sofia kadre de granda recitalo de poetoj el pluraj landoj sonis ankaŭ nia lingvo: La balado pri la Luno kaj la Cervo de Ljubomir Trifonĉovski.

HeKo

Literatura Foiro: vere kultura revuo

“Literatura Foiro” estis akceptita en la Kunordiga Komitato de kulturaj revuoj kreita post la unua Eŭropa Bienalo (dujara ekspozicio) en Ĝenovo (Italio) 8-13 jun 1999. Temas pri la unusola revuo en esperanto, kaj la unusola registrita en Svislando, ĉar la Komitato ĝis nun akceptis revuojn nur el la dek kvin landoj de Eŭropa Unio.

En la Komitato estas, interalie, The Times Literary Supplement kaj Les Cahiers du Cinema.

HeKo

Amnestio Internacia pledos por Sequoyah?

La dua Forumo de la Esperanta Civito decidis apogi la klopodojn por la revizio de la proceso kiu kondamnis je mortopuno N.I. Sequoyah, kiu estas indiano kaj esperantisto. Tio estas interalie punkto de konkreta kunlaboro kun SAT, kadre de la Pakto por la Esperanta Civito.

La numero 1975 de Heroldo de Esperanto (23 sep 1999) enhavas gravan ateston pri la senkulpeco de Sequoyah, fare de katolika pastro Matthew Regan, aktiva en kalifornia paroĥo apud la prizono, kie nia samlingvano sidas en la mortoalo jam la sepan jaron.

Ankaŭ Amnestio Internacia interesiĝas pri la kazo.

HeKo

Surpriza semajnfino en Njeguŝ

Per Surpriza Semajnfino finiĝis ĉi-jara sezono en bieno Njeguŝ (Kroatio), dum kiu ĝi gastigis kvar semajnfinajn aranĝojn kun ĉ. 100 partoprenintoj el Kroatio, Italio kaj Hungario.

Surprize al la lasta aranĝo venis nur inoj kaj nur el Kroatio. La junulinoj raportis pri siaj travivaĵoj dum IJK en najbara Hungario kaj pliaĝulinoj pri la karavano al UK en Berlino.

Tiel malfondiĝis la Berlina Klubo kaj formiĝis la Tel-Aviva. La iniciatinto de ambaŭ, Viŝnja Brankoviĉ donis la unuajn informojn pri la komuna flugo el Alp-Adrio kaj pri la venontjara kongresurbo. La posedantino de la domo, verkistino Spomenka Ŝtimec gvidis la aktivulan seminarion kaj prezentis serion de 5 bildkartoj de Njeguŝ.

La partoprenantinojn per diversaj marbestaj manĝaĵoj longe surprizadis itala kuiremulo Giorgio Sentieri kaj al la surpriza digesto-promeno gvidis ilin la biena kunlaboranto Vladimir Dujniĉ. Por virinoj laboris ankaŭ loka ĵurnalisto Zoran Gregurek. Se vi ne deziras maltrafi la surprizan venontjaran daton, anonciĝu jam nun:

Via Leghissa 6, IT-34 131 Trieste, Iralio. Rete: orbispictus@iol.it.

Viŝnja Brankoviĉ

Kongresa libroservo: Berlino venkis Montpelieron

Kvankam la vendosumo de la libroservo en la Montpeliera UK, iom pli ol 120 000 NLG., ŝajnis malfacile superebla rekordo, ĝi perdis la unuan lokon jam en la sekva UK. La libroservo de la Berlina UK registris novan rekordon: 130 000 NLG (59 000 eŭroj). Tio estas des pli rimarkinda, ĉar la Berlina UK nombris malpli da partoprenantoj ol la Montpeliera. En Montpeliero la kongresanoj butikumis en la libroservo averaĝe por 40 NLG.; en Berlino ili elspezis 52 NLG.

Pli abunda sortimento influis la kreskon. En Berlino eblis elekti inter 1800 titoloj de libroj, inkluzive kelkdekon da kasedoj, diskoj, vidbendoj, insignoj k.a. esperantaĵoj. En Montpeliero la nombro estis 1500.

La kvin plej vendataj libroj estis: Internacia Kongresa Universitato 1999 (142 ekz.), L. Levin. Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj (100 ekz.), E.-D. Krause. Grosses Wörterbuch Esperanto-Deutsch (84 ekz.), Ĉiuj kune: aktoj de la Strategia Forumo en Montpeliero (64 ekz.), Lingva arto (60 ekz.).

GK UEA

Modela informilo el Norvegio

Norvega Esperantista Ligo (NEL), konata pro moderne konceptitaj elpaŝoj sur la informa kampo, eldonis 5-lingvan informilon pri Esperanto. Ĝi estas celita por internaciaj kunvenoj kaj konferencoj. Ĉar la delegitoj de tiaj aranĝoj estas superŝutataj per dokumentoj kaj do malemas legi longajn tekstojn, la informilo estas ege konciza. Ĝi nur atentigas pri la ekzisto de Esperanto, kiu ebligas samnivelan komunikadon inter diverslingvanoj kaj estas la sola laborlingvo de amaso da internaciaj kunvenoj.

La teksto estas en la lingvoj Esperanto, norvega, angla, franca kaj rusa. La adreso de UEA kaj kontaktadresoj en multaj landoj estas aldonitaj por direkti tiujn, kiuj deziras pliajn informojn. Eblas reprodukti la folion anstataŭigante iun aŭ iujn el la lingvoj per aliaj, kaj faldi ĝin diversmaniere, tiel ke sur la frontpaĝo aperas la lingvo, kiu laŭokaze estas la plej utila.

UEA, kiu ofte reprezentiĝas en internaciaj konferencoj, daŭre bezonas informilojn en diversaj lingvoj. Tial ĝi tuj petis de NEL stokon de la faldfolio por siaj reprezentantoj ĉe Unesko kaj por la Seula konferenco de NRO-j havantaj oficialajn rilatojn kun UN. Kvanto estis sendita ankaŭ por disdono en internacia spiritista kunveno en Brazilo.

Interesitoj povas peti de UEA specimenon. Pri la kondiĉoj por ricevi pli grandan kvanton oni kontaktu Norvegan Esperantistan Ligon:

Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, Norvegio

Rete: esperanto@online.no

GK UEA

Semajno vere kultura kaj turisma

2-9 okt. en Cambrils (Hispanio) okazis la 7a Internacia E-Semajno de la kulturo kaj turismo. Aliĝis 72 personoj, inkluzive de 20 eksterlandanoj.

Ĉe la malfermo ĉeestis la urbestro Jon Serra kaj la konsilanto pri kulturo. La urbestro instigis nin daŭrigi nian agadon kaj diris: “Cambrils estas urbo, kiu gastigas dumsomere milojn kaj milojn da turistoj, venantaj el la plej diversaj landoj kaj parolantaj la plej diversajn lingvojn, do ni bone konas la lingvan problemon”. Paragrafo en bonega Esperanto vekis la aplaŭdon de la ĉeestantaro. Poste la loka koruso “Virgulino de la Vojo” nin regalis per belaj katalunaj kanzonoj.

Estis ses prelegantoj, kies temoj estis tute malsimilaj, kaj sekve de ĉiu prelego estis debato.

Itala profesorino Carla de Lorenzi gvidis kurson laŭ Cseh-metodo.

Ni ekskursis al Tarragono, por viziti la restaĵojn de la roma epoko, kaj al Morella por vidi la muregon en bona stato, al Peniscola por viziti la Kastelon de “Papo Luna”. En Cambrils ni vizitis la muzeon pri historio de la urbo kaj tiun pri la malnovaj agrikulturaj laboriloj.

Ĉiuvespere estis debatoj aŭ amuzaj vesperoj. Unu debato temis pri “Ĉu vi jam havas eŭromonerojn en via poŝo?”, alia pri “Don Kiĥoto kaj ties aŭtoro”, la lastan tagon estis “Venu kritikoj, ĉu funkciis bone la Semajno?”

Aparte menciindas la kantado de “Habaneras” kaj trinkado de “cremat” (rumo flamigita).

Luis Serrano Pérez

11a Konferenco Alp-Adria

Ĝis nun la Alp-Adriaj E-Konferencoj okazis en pluraj landoj kaj regionoj de Alp-Adrio: Aŭstrio (1), Hungario (3), Slovenio (2), Italio (2), Kroatio (2) kaj unu eksterteritoria en Slovakio.

La ĉi-jara Konferenco estis organizita 7-10 okt en Pula (Kroatio) kun la temo “Kulturaj rajtoj de etnaj malplimultoj en la Laborkomunumo Alp-Adrio”. Ĝin organizantis Kroata Esperantista Unuiĝo (KEU) kun aŭspicioj de Laborkomunumo Alp-Adrio kaj Departemento Istrio.

Dum la preparlaboro KEU havis subtenon de Ministerio pri eksteraj aferoj (departemento pri eŭropa integriĝo kaj kroataj malplimultoj), Kroata junulara konsilio, Kroata junulargasteja organizo, Kroata turisma asocio, Triesta E-Asocio, k.a.

La prezidanto de la urba konsilantaro de Pula akceptis la partoprenantojn.

La enkondukan prelegon pri ĉeftemo pretigis Miroslav Kiĉ, delegito de la Kroatia parlamento kaj la prezidanto de la komitato por homaj rajtoj kaj etnaj malplimultoj en la Kroatia parlamento.

La konferencanoj havis eblecon pli proksime ekkoni la agadon kaj vivon de du malplimultaj grupoj vivantaj en Istrio: la itala kaj la makedona. Okazis prelegoj, ekskurso kaj diversaj prezentoj. La lastan tagon Kreŝimir Jankoviĉ, celebris diservon en Esperanto.

Dum la ĝenerala kunsido la ĉefa temo estis, kiel plifortigi la kunlaboron kun la laborkomunumo Alp-Adrio (eŭropa regiona kunlaboro fondita en 1978, ĝin konsistigas 7 landoj kaj 19 regionoj). Oni formis laborgrupon, kiu prilaboros necesajn dokumentojn submetotaj al la Laborkomunumo.

KEU kunlabore kun la Kroata filatela societo “Sta Gabrijel” aranĝis la ekspozicion kun la temo “Esperanto kaj filatelo”. Pri la konferenco informis pluraj gazetoj, radio- kaj televidstacioj.

Marija Beloŝeviĉ

En la urba ĉefa poŝtejo oni povis uzi specialan konferencan stampon. La Konferenco havis du okazajn kovertojn. La simbolon, kiu troviĝas sur la koverto, frontpaĝo de la konferenca libro kaj konferenca memoraĵo, prilaboris 12-jara zagrebanino Samanta Ĉajiĉ.

KURTE

Hungara semajna magazino Hetek aperigis 25 sep la artikolon “Homo kiu pensas en Esperanto”, bazitan sur intervjuo kun István Ertl, redaktoro de la revuo Esperanto. La verkinto, Andras Kanai, mem studas en la E-fako de Universitato ELTE. (GK UEA)

Kiel ŝtatan subvencion Hungara E-Junularo ricevis 200 mil forintojn (790 EUR) k Hungaria E-Asocio 800 mil forintojn (3 160 EUR). (Esperanto)

La Humaneca Premio Conrad N. Hilton, al kiu apartenas unu miliono da usonaj dolaroj, estis ĉi-jare aljuĝita al la Afrika Medicina k Esplora Fonduso; laŭ iniciato de Kent Jones el Usono, UEA estis unu el la oficiale akceptitaj kandidatoj por la ĉi-jara premio. (GK UEA)

Premio Deguchi (ĉ. 2000 EUR) estas aljuĝita al Heinz Schindler (DE), kiu vizitis 127 landojn, ĉie helpante la E-movadon; Subvencion Cigno ricevis Fondaĵo Afriko. (Esperanto)

En la Berlina UK estis elektitaj kvin novaj honoraj membroj de UEA: Petras Ĉeliauskas (LT), Aldo de’ Giorgi (IT), Baldur Ragnarsson (IS), Yamasaki Seikô k Ĥristo Gorov (BG); la lasta forpasis 4 tagojn antaŭ la elektiĝo. (Esperanto)

En la muzeo de la skotlanda urbo Dollar (la loĝurbo de William Auld) dum tri monatoj funkcias ekspozicio A window on the World: Esperanto. (La Brita Esperantisto)

209 personoj el 11 landoj partoprenis en la 35aj Baltaj E-Tagoj en latvia Liepaja. (Litova Stelo)

Lige kun la Berlina UK okazis du internaciaj E-konferencoj en Ĉeĥio: 12a Internacia Medicinista Konferenco (24-29 jul, Opava) kun 47 medicinistoj el 12 landoj, k 33a Konferenco de ILEI (7-13 aŭg, Karlovy Vary) kun 55 personoj el 5 kontinentoj. (Starto)

Milan Zvara, prezidanto de Orientslovakia E-Asocio k ĝenerala sekretario de Monda Turismo okaze de Tagoj de Poprad 9 sep ricevis de la urbestro “Prourban Diplomon”; ĉe la enmanigo de la diplomo, la urbestro emfazis la sindonan laboron de s-ro Zvara por la urbo antaŭ ĉio en E-medio k en la tereno de mikologio. (Interredaktore)

Ĉ. 320 homoj ĉeestis la solenan malfermon de la 35a Brazila E-Kongreso, okazinta 12-16 jul en Kampo Granda, ĉefurbo de la brazila ŝtato Suda Mato-Groso. (Heroldo de Esperanto)

Biblioteko de Italia Interlingvistika Centro lasis sian sidejon en Cernusko (apud Milano) por instaliĝi en la prestiĝa sidejo de la lingva fakultato de unu el la milanaj universitatoj, kie la servo de la Biblioteko de Interlingvistiko estos integrita en tiu de la universitata biblioteko. (HeKo)

Dagestano: bona kono pri Esperanto

Dagestana E-Klubo, same, kiel multaj aliaj en nia lando, havis periodojn aktivajn kaj ne tre. Nun la situacio estas jena.

Nia lasta atingo estas aperigo de dekoj da publikaĵoj en ĉiuj amaskomunikiloj: televido, radio, gazetaro, gazetar-konferenco, gazetaj E-kursoj. Rezulte estas bona kono pri Esperanto en nia respubliko, subteno de la amaskomunikiloj, helpo de diversaj instancoj kaj firmaoj (ekz-e, aliro al interreto, ejoj por la klubo kaj por la kursoj). Eĉ populara kafejo-restoracio havas nomon “Esperanto”.

Bedaŭrinde, nun denove estas malfacila tempo por nia respubliko, kaj tio respeguliĝas en nia stato. Tuj ni perdis promesitan subvencion — en la militanta respubliko estas multe da zorgoj kaj problemoj! Tamen ni esperas je novaj sukcesoj. Ni havas negrandan teamon. Kaj nia unua tasko por la plej proksima tempo — kreskigi la kvanton de la membraro. Meze de oktobro por tio komenciĝos la nova E-kurso.

Abduraĥman Junusov

Tra Siberio al Honkongo

Por la venontjara IJK en Honkongo estas planate organizi komunan vojaĝon de Eŭropo — plene per trajno! Tia vojaĝo jam okazis en 1994 okaze de la 50a IJK en Koreio.

La karavananoj renkontiĝos en Moskvo kaj de tie ekvojaĝos per la Transsiberia Fervojo. Post tritaga vojaĝo okazos restado en Tomsk, kie okazos OrSEJT. Post kelkaj tagoj oni pluvojaĝos orienten. La vojo gvidos la karavanon tra Mongolio, kie eble alia paŭzeto estos realigebla, al Pekino. Tie eblos ĝui la etoson de la Ĉinia ĉefurbo kaj rigardi ties vidindaĵojn. Ni esperas renkontiĝi kun lokaj esperantistoj. De Pekino la vojaĝo daŭros suden, al la direkto de Honkongo, kien la karavano alvenos 5 aŭg, la unuan tagon de la 56a IJK.

Temas pri vojaĝo pri kiu vi povos ankoraŭ rakonti al viaj genepoj!

Holger Boos

TEJO-estrarano pri kongresoj

Venu al la Ruslanda Esperanto-Kongreso

Preskaŭ tri jaroj pasis post la lasta Ruslanda E-Kongreso (Moskvo, jan-feb 1997). Pri neceso de la kongreso parolis pluraj; ĝin gastigos volgia urbo Ĉeboksary 3-6 feb 2000. La kongreson kunorganizas: REU, SEJM, JEAĈER (Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko). La kongresa temo: “Esperanto kaj socio: ĉu reciproka influo aŭ pasiva kunekzistado?”

REK-2000 ne hazarde okazas en Ĉeboksary, kiu lastatempe iĝis unu el plej aktivaj urboj en la rusia esperanto-movado. Ne hazarda estas ankaŭ la kongresa temo, kiu proponas diskuti rilatojn inter la esperantista popolo kaj la socio, en kiu ni vivas, laboras, esperas, kredas, amas kaj kiun ni persiste klopodas kompreni. Kiom gravas por la socio problemoj de Esperanto kaj kiom gravas por ni mem tiuj problemoj? Kaj inverse: kiom gravas por ni problemoj de la socio, kaj kia estas la rolo de Esperanto? Ni bonvenigas vin diskuti pri tio enkadre de la REK-2000.

Jam kvar jarojn en Ĉeboksary okazas Lingva Festivalo, kiu donas al Esperanto eblon vaste deklari pri sia ekzisto kaj valoro. Temas pri aktiva engaĝo de esperantistoj kiel ĉeforganizantoj de la aranĝo. Alia aranĝo estas Festivalo de interesoj, kiu naskiĝis en Ivanovo. Ankaŭ tie esperantistoj rolas kiel iniciatintoj kaj ĉeforganizantoj. Ĉu similaj iniciatoj estas unu el kromaj vojoj por gajni simpation de la ekstera mondo aŭ ili havas nur portempan kaj eble eraran koncepton pri la evoluo de Esperanto-movado? Ankaŭ tio estu temo por diskuto en Ĉeboksary.

Kotiztabelo por ruslandanoj kaj ekssovetianoj (en rubloj)
Aĝo (jaroj) Antaŭ 1 nov 1999 Antaŭ 1 jan 2000 Surloke
6-16 10.00 20.00 30.00
17-26 20.00 30.00 50.00
pli ol 26 30.00 40.00 70.00
Kotiztabelo por ne ekssovetianoj (en eŭroj)
Aĝo (jaroj) Antaŭ 1 nov 1999 Antaŭ 1 jan 2000 Surloke
6-16 1.00 2.00 5.00
17-26 2.00 3.00 6.00
pli ol 26 3.00 4.00 7.00
Atentigoj:

1. La aĝo estas kalkulata laŭ la dato de alveno de aliĝiloj.

2. Infanoj malpli ol 6jaraj aliĝas senpage.

3. La aliĝo ekvalidas post la ricevo de kotizo.

4. Aliĝkotizojn bv. sendi al Ŝlykanova Jevgenia Valerianovna (RU-428012, Ĉeboksary, ul. Algeŝevskaja, 25a) aŭ al la konto ĉe UEA: akbv-c, kun indiko “REK”

5. 20%-an rabaton ĝuas membroj de la kunorganizantaj asocioj kaj grupoj, handikapuloj, lernejanoj kaj studentoj.

6. Mecenata kotizo estas triobla normala kotizo. La mecenatoj estos anoncitaj dum la malfermo de la Kongreso.

7. La aliĝkotizo ne estas repagebla.

Programo

En la kongresa programo estas planataj plenkunsidoj de REK kaj diversaj laborgrupoj. SEJM planas havi sian konferencon. Okazos ekzamenoj de ĈALK kaj kunveno de E-instruistoj.

En la kultura programo antaŭvideblas ĉuvaŝa vespero kun prezento de folklora ĉuvaŝa grupo. Viaj proponoj estas bonvenaj!

Adreso: RU-428000 Ĉeboksary, ab. ja. 189

Rete: esperant@chtts.ru

La dua informletero, kiu estos sendita al la aliĝintoj, aperos komence de decembro 1999 kaj enhavos precizajn informojn pri la kongresejo, programo, loĝ- kaj manĝ-eblecoj, pri la trajnoj ktp.

Bonvenon!
Uzi buŝon ne nur por manĝado

Esperantistoj havas multajn diverskvalitajn informilojn, kiuj pli malpli bone informas pri novaĵoj de E-movado, sed preskaŭ ne havas analizon de ĉi-movado. Tio estas tre malbona. La unuaj provoj de analizo, kiujn mi trovis sur paĝoj de LOdE, estas tre laŭdindaj, kvankam ili ne multas kaj ne estas tre profundaj. Tamen: estas — bone, malestas — malbone. Cetere, mi opinias, ke E-eldonaĵo rakontanta nur pri E-movado similas homon, kiu uzas buŝon nur por manĝi. En ĉi senco mi tre ŝatas Kontakton.

La enhavo de LOdE estas riĉa kaj diversa.

LOdE estas tre utila por tiuj, kiuj bezonas informojn pri gravaj internaciaj E-eventoj aŭ male — interesiĝas pri malgrandaj venkoj-malvenkoj de iu fora E-klubo. Estas bonege, ke vi (nur vi en Ruslando) sciigas pri raŭmismo, pri libroproduktado en E-mondo, pri UEA-kongresoj kaj samtempe donas eblon rakonti pri iu malgranda klubo aŭ ne fama renkontiĝo. Ankaŭ estas bone, ke sur viaj paĝoj eblas trovi artikolojn pri historio de Esperanto. Kun ĝuo mi legis artikolon de Miĥail Maĥnaĉ “Esperanta saluto el la jaro 1946”. Poste mi rerakontis ĝian enhavon al ĉiu persono, almenaŭ iel rilatanta al Esperanto. Koran dankon!

Sed estas ekzemploj de indaj informoj en ne inda formo. Ekzemple, la artikolo de Valentin Melnikov “Kiel propagandi Esperanton?”. Laŭ mi, estus pli honeste kaj korekte rakonti ne pri si, sed, ekzemple, pri György Nanovfszky, aŭ pri partopreno de e-istoj en televida ludo Komprenu min. Tamen lia artikolo “Honeste plenumi la promeson” tre plaĉas al mi, ĉar la temo estas grava kaj la analizo — bona. Similaj artikoloj estu pli multaj.

Tre plaĉas al mi Kurte, Frazoj, Gazetoj, Tra la mondo. Mi bone komprenas, pri kio rakontas Kurte, sed ne komprenas, kial estas apartaj Ĉe najbaroj kaj Tra la mondo.

Laŭ mia opinio, Tra Ruslando estas malforta rubriko. Mi opinias, ke la plej grava parto de LOdE havas nesufiĉan atenton kaj zorgon de la redaktoro. En Ruslando ĉiumomente svarmas planataj, preparataj, lanĉataj kaj forpasantaj aranĝoj, sed leganto povas scii pri la entreprenoj, nur se iu partopreninto ne pigris kaj naskis kelkajn liniojn. Tamen tio signifas, ke pigras la redakcio. Kiel ekzemplon mi povas rememori informilon Jene, kies redaktoro streĉis siajn amikojn kaj konatojn, kaj post nelonga tempo tiu gazeto estis unu el plej informitaj en Ruslando. Verŝajne vi devas pli aktive serĉi informojn. Petu ne abstrakte, sed konkrete petu konkretan informon de konkreta homo pri konkreta temo. Laŭ mi, estus bone, se vi sendus siajn oficialajn reprezentantojn al gravaj ruslandaj aranĝoj (OkSEJT, EoLA ktp).

Diversnivele aspektas Tribuno. En n-roj 3, 4, 8-9 estas bona skemo: iu konkreta persono elpaŝas de la Tribuno kaj tio similas tribunon. Kaj en aliaj kajeroj la Tribuno simias “kolĥozan kunvenon”: kiu pro kio ploras, tiu pri tio parolas. Rezulto estas sama, se vi miksus kolorojn de ĉielarko. Mi opinias, ke la redakcio devas prepari apartan Tribunon por ĉiu kajero. Ĉu en E-mondo mankas interesaj homoj, kies opinio estas interesa por vasta publiko? Aleksandr Blinov, kiu ĵus iĝis sekretario de TEJO, Sergeo Bozin, kiu verkas plej rekoneblajn kantojn, Jurij Karcev, plej nova REU-estrarano, Irina Gonĉarova, kreinto de nova influo en junulara movado — indas Tribunon de LOdE.

Beletro estas bonega parto de LOdE. Mi konsentas aboni La Ondon nur por legi la rubrikon. Mi esperas, ke Beletro neniam perdos sian brilon.

Bona rubriko estas Civilizo. Oni povas ŝati ĝin aŭ malŝati, sed la rubriko devas ekzisti. Interalie, ĉu kara Nikolao Gudskov scias, ke inter famaj neesperantistoj estas ankoraŭ iuj krom “Wolf Messing: homo legendo”. Ŝajnas al mi, ke mi jam legis Esperante pri li.

Lingvo kaj ties fleganto Sergio Pokrovskij estas ne ofta, sed atendata gasto de LOdE, kaj mi ĉiam ĝojas renkontante ilin sur paĝoj de la gazeto.

Biblioteko estas interesa, tamen iom stranga rubriko: jen ĝi rakontas pri la plej freŝa libro, jen proponas hieraŭan barĉon (n-roj 2, 7). Ĉu la redakcio soifas ĵus edonitajn librojn? Do rakontu pri raraj eldonoj, sorto de famaj libroj, tamen la guston ne perdu.

Mi scias, ke inter la legantoj de LOdE estas homoj, kiuj legas nenion krom Mozaiko kaj tio jam rekomendas la rubrikon. Se rubriko havas sian legantaron, ĝi meritas ekziston. Mi mem preskaŭ neniam legas Mozaikon tamen tio signifas nur, ke mi dume ne sukcesis fingustumi ĝian frandecon.

Kaj jen la lasta, 19a paĝo. Mi ĉiam kun malĝojo venas al ĝi, ĉar ĝia apero signifas finon de LOdE. Ve, la paĝo ne havas konkretan enhavon. Ĝi ŝanĝiĝas de volumo al volumo. Mi opinias, ke tio estas malbona, kaj verŝajne la plej inda por la paĝo estas Kalendaro kaj reklamo de aĉeteblaj libroj.

Do, mi volas konkludi. LOdE estas bona gazeto, kiu havas kaj mankojn, kaj malmankojn. Tamen gravas ne stagni en nuna stato, sed evolui. Kaj ne forgesu, ke plejbono malamikas bonon.

P. Fiŝo

Sendi librojn al Jakutio

Mi dankas vin pro la materialo, kiun vi sendis al mi pasint-jare. Estas tre malfacile lerni la lingvon sen bona apliko. Mi volonte korespondus en Esperanto el Aŭstralio kaj Nov-Zelando.

Mi loĝas en periferio de Jakutio, kaj tial mi havas grandajn komplikaĵojn pri literaturo. Verkoj neruslingvaj ne estas troveblaj. La interbiblioteka servo ne plu funkcias. Mi tre ŝatus legi originale verkojn de Shakespeare kaj de Saint-Exupéry, tamen por tio necesas veturi plej proksime al Jakutsk — sed la aviadilo flugas ĝis tie dum tri horoj. Eble iu el la legantoj de La Ondo povas sendi al mi malnovajn librojn de francaj kaj anglaj klasikaj verkistoj. Ĉu iu eldonejo en Ruslando eldonas fremdlingvan literaturon?

Mia adreso: RU-678785, Jakutija-Saĥa, Srednekolymskij rajon, posjolok Argaĥtaĥ, ulica Pobedy 3.

Aleksandr Vinokurov

Nova vesto de la Interna Ideo

Kep Enderby, prezidanto de UEA, faris en la Berlina UK dum Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo paroladon en sia dua kvalito de prezidanto de Esperantista Jura Asocio (LOdE. 1999: 8:9). La esenco de la parolado estas, ke UEA ne havas tro da populareco antaŭ la ekstera mondo, ĉar ĝi prezentas sin kiel nur lingva asocio, kaj tio aspektas ne tro interese. Tial al ĝi indas fariĝi eksplicite peresperanta porhomrajta organizo, ĉar la problemo de la homaj rajtoj ricevas multe pli da ĝenerala kompreno. Kaj la Statuto de UEA principe tion permesas.

La paragrafojn pri homaj rajtoj siatempe enkondukis en la UEA-statuton Ivo Lapenna — ankaŭ li estis juristo. Sed li preskaŭ haltis je tio, ĉar neŭtraleco por li estis netuŝebla principo. Sed Enderby estas, krome, maldekstrulo (iam estis eĉ unu el gvidoroj de la Aŭstralia Laborista Partio) kaj SAT-membro (pro tio por li proksimas la ideo de peresperanta organizo), tial neŭtraleco por li ne estas “sankta bovino”, sed rimedo, li bone komprenas relativecon kaj elastecon de la nocio.

Sed kion do signifas tio? Esperanto ja ĉiam estis ne nur lingvo (malgraŭ ĉiuj kontraŭaj asertoj), ĝi estis elpensita de Zamenhof kiel rimedo por atingi interpopolan pacon kaj egalecon, kio ja apartenas al la fundamentaj homaj rajtoj! Ĝuste tio ja estas la Interna Ideo. Kaj la strategia propono de Enderby estas ne pli ol modernigita kaj esprimita en juraj terminoj esprimo de tio, por kio klopodis la Majstro; en la malnovaj terminoj oni povus esprimi lian ideon tiel: “UEA estu organizo por la Interna Ideo de Esperanto!”. Kaj, cetere, nur se la propono estos akceptita, la membroj de UEA havos la veran motivon nomi unu la alian “samideano” — ja pure neŭtralisma bazo apenaŭ permesas havi komunajn ideojn.

Kaj kien do la sankta neŭtraleco? Ĝi restos sama kiel nun. Tutegale UEA agnoskas la principojn de la homaj rajtoj tiel, kiel ilin akceptis UN, ĝi ja kun UN kaj Unesko kunlaboras, kaj ne devas esti pli neŭtrala ol ili. Sed tio nur estas eprimata pli klare.

Se la nova strategia principo, proponita de Enderby, estos oficiale akceptita de UEA, ĉu “la varo Esperanto” estos vendata pli vigle? Ĉu UEA, kiel neregistara organizo, atingos tuj la samajn sukcesojn en la publika opinio, kiel Amnestio InternaciaGreen Peace? Eĉ se ĝenerale jes, do ne baldaŭ. Tio ja dependos de scipovo far ĉiu disvastiganto de nia lingvo lerte uzi tiujn poresperantajn argumentojn. Tamen la provo, ŝajne, valoros ne nur por pli bona ekstera argumentado, sed ankaŭ por kreo de pli aŭtenta memidentigilo de la esperantistaro kaj plia humanigo de nia movado.

Nikolao Gudskov

SEJM-REU: Arosiev precizigas

Mi ŝatus repliki al frazo de Valentin Melnikov en LOdE. 1999: 8-9. El liaj vortoj en lasta alineo konkludeblas ke SEJM mem direktiĝis al REU kun propono unuigi fortojn. Fakte ja okazis tute male, ĉefaj REU-funkciuloj Junusov, Ĉertilov kaj Gudskov venis persone al mi dum la tiĥvina OkSEJT (tiam mi estis SEJM-kunordiganto) kaj proponis ekpensi pri unuiĝo. Esence tio nenion ŝanĝas, tamen gravas principe ke ĝuste REU estis la unua kiu ekserĉis kontaktojn kun SEJM. SEJM-konferenco, cetere, aprobis la ideon eklabori pri iu proksimiĝo de SEJM, kies ĉefa problemo estas manko de aktivuloj kiuj povus glate gvidi la laboron de la organizo, kaj de REU, kiu nun ŝajnas sperti ĉiujn imageblajn problemojn.

Grigori Arosiev

Naŭza rasisma kampanjo

Landaj Asocioj de UEA ricevis lastatempe anoniman koverton el Honkongo kun multobligita slipeto, kiu atakas la okazigon de UK (nomata “U.E.A. Kongreso”) en Israelo, la landon Israelo kaj la judan popolon, uzante en fuŝa Esperanto ekstreme krudan rasisman lingvaĵon.

UEA kaj la tuta Esperanto-movado toleras neniun formon de rasismo kaj malamo al aliaj popoloj. Universala Kongreso de Esperanto estas modelo al la tuta mondo pri amikeco kaj egaleco trans ĉiuj lingvaj kaj naciaj limoj. Jam en la unua UK d-ro Zamenhof difinis kiel ĝian plej esencan trajton, ke en ĝi kunvenas “homoj kun homoj”. Rasisma atako, kiu rilatigas sin al UK, estas tial aparte naŭza.

Ĉiuj ricevintoj de la fia sendaĵo estas petataj transsendi ĝin, kun la koverto, al la Centra Oficejo de UEA por helpi ties klopodojn malkovri, kiu estas malantaŭ ĝi. Per anonimeco la sendinto elstarigas sian poltronecon.

La plej taŭga respondo al tiu fiago estas pli aktive diskonigi la 85an UK, kiu estos la ĉefa kontribuo de la esperantistaro al la Internacia Jaro de la Kulturo de Paco, kaj mem aliĝi al ĝi.

Osmo Buller

ĝenerala Direktoro de UEA

“Matematika morfologio” kun resumoj en Esperanto

La redaktoro havis embarason. Pro iuj kaŭzoj anglalingvaj resumoj de artikoloj por nova kajero de scienca revuo Matematika morfologio ne estis pretaj. Sed grava trajto de la revuo estas ĝia elektronvida formo, nur kelkajn ekzemplerojn oni presas por grandaj bibliotekoj de Ruslando. Tial manko de resumoj en angla lingvo malpliigus probablan kvanton de legantoj. La propono de la redaktoro estis logike sinsekva kaj embarasa por mi — doni resumojn en Esperanto. Tamen ne la limigata temaro de la revuo (medicino, biofiziko, matematiko, psikologio...), nek manko de specialaj terminaroj promesis nefacilan laboron, neliberan de eraroj.

La afero ŝajnis tromemfida, siaspeca lingva peko... Tamen ebleco doni realan puŝeton al la praktika apliko de Esperanto en scienco superis miajn dubojn. Tiel la kajero 1, volumo 3, 1998 de Matematika morfologio aperis kun resumoj en Esperanto.

Nun mi, la redaktoro ankaŭ, esperas pri atento de esperantistoj kaj fakuloj al la revuo. Ĝia enhavo prezentas intereson por vasta rondo de intelektuloj kaj naturesploristoj.

Legu la revuon elektronike:

http://www.smolensk.ru/user/sgma/MMORPH/TITL.HTM

Ĉu esperantlingvaj resumoj en “Matematika morfologio” plu aperos? Tio dependas de intereso al ĝi flanke de legantaro, precipe eksterlanda. La redakcio atendas opiniojn kaj rimarkojn:

Rete: uusgma@sci.smolensk.ru

Miĥail Mahnaĉ

Günter Grass: nobelpremiito pri literaturo

Estus vana klopodo karakterizi la ĉi-jaran nobelpremiiton pri literaturo Günter Grass per kelkaj vortoj, do nur kelke da kapvortoj pri li: realismo, surrealismo; senbrida fantazio, volupta lingvouzo, drasta ironio, vulgaraĵoj, aŭ plejkoncize: la plena vivo en ĉiuj aspektoj.

Post la apero de La lada tamburo Grass tuj fariĝis konata verkisto. Generale oni supozas, ke ĝi estas lia plej grava verko (tio estis ankaŭ la opinio de la nobela komitato). Ĝi estas kune kun Kato kaj muso kaj Hundaj Jaroj parto de la t.n. Danzig-Trilogio.

Post tiu trilogio Grass komencis pli aktive partopreni en politikaj debatoj, inter alie por la socialdemokrata partio. Konataj verkoj el tiu periodo estas Loke anestezita (1969) kaj El la taglibro de heliko (1972). Poste Grass revenis al pura fikcio, inter alie kun La rombfiŝo (1977) kaj La renkonto en Telgte (1979).

Grass neniam forlasis la kritikan perspektivon. En 1995 la romano Vasta kampo, kiu tre kritike traktas la t.n. reunuiĝon de Germanio, fariĝis tutsomera paskvilado ankaŭ ekster pure literaturaj medioj.

Estas longaj paŭzoj en la literatura verkado de Grass, dum kiuj li laboris kiel grafikisto.

En 1999 aperis Mia jarcento, 100 mallongaj rakontetoj, mozaikeroj de nia jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia tragika finiĝanta jarcento.

Wolfgang Kirschstein

Mia Jarcento

Ĉapitro el la romano de Günter Grass

1946

Brikpolvo, imagu, ĉie brikpolvo! Enaere, envestaĵe, interdente, kaj ajnloke. Sed ni virinoj ja fajfis pri tio. Plej grave: finfine estis paco. Kaj hodiaŭ oni volas eĉ konstrui monumenton por ni. Jes ja! Estas iniciato por tio: la Berlina Rubvirino! Sed tiam, kiam ĉirkaŭstaris nur ruinoj kaj abunde da rubo inter piedfrapitaj vojoj, tiam ni ricevis sesdek unu pfenigojn dum horo, mi ankoraŭ memoras tion. Certe ni ankaŭ havis pli bonan nutraĵkarton, nomitan numero du, por laboristoj. Ĉar laŭ la dommastrina karto oni ricevis nur tricent gramojn da pano kaj apenaŭ sep gramojn da grasaĵo. Kion vi volas fari kun tia kvanteto? — mi demandas vin.

Estis dura laboro. Malrubigi. Mi kune kun Lotinjo, kiu estas mia filino, disbatis ruinaĵojn en la Centra kvartalo de Berlino, kie ĉio estis plata. Lotinjo ĉiam estis kun infanĉareto. La bebo nomiĝis Felikso, sed li akiris tuberkulozon, pro la ĉiama brikpolvo, mi supozas. Kaj li mortis jam en la kvardek-sepa antaŭ la reveno de ŝia edzo el la kaptiteco. Apenaŭ ili konis unu la alian. Estis milita geedziĝo tiam, ĉar unue li batalis en Balkano kaj poste ĉe la orienta fronto. Tiu geedziĝo ne estis firma. Nu, ĉar interne ili estis tro fremdaj. Kaj li volis neniel helpi, eĉ ne volis porti lignaĵojn el la kvartalo Tiergarten. Volis nur kuŝi sur la lito kaj gapi truojn en la aero. Nu, mi supozas ke li spertis terurajn aferojn en Ruslando. Ĉiam li lamentis, kvazaŭ por ni virinoj la noktoj kun bombardado estus pura plezuro. Tiam lamenti ne taŭgis. Ni ekagis: en la ruinojn, el la ruinoj. Kaj foje ni malplenigis eĉ bombdetruitajn subtegmentejojn kaj kompletajn etaĝojn. Rubon en sitelon, kvin etaĝojn malsupren, ĉar ni ankoraŭ ne havis transportilojn.

Kaj mi memoras, ke foje ni traserĉis parte detruitan loĝejon. Tie estis nenio plu, nur tapeto ĉifonita. Sed Lotinjo trovis en iu angulo pluŝurseton. Ĝi estis komplete polvkovrita, antaŭ ol ŝi frappurigis ĝin. Ni ĉiuj demandis nin, kio fariĝis el la infano, kiu iam posedis tiun urseton. Neniu el nia kolono volis ĝin, ĝis Lotinjo kunportis ĝin por Felikso, ĉar tiam la etulo ankoraŭ vivis. Sed plejparte ni ŝovelis la rubon en puŝĉaretojn aŭ forfrapis la kalkaĵon de kompletaj brikoj. Unue oni ĵetis la rubon en bombkraterojn, poste transportis per kamionoj al la rubmonto, kiu intertempe fariĝis verda kaj de kie estas bona vido.

Ekzakte! Ankoraŭ kompletaj brikoj estis staplitaj. Lotinjo kaj mi faris popecan laboron: brikfrapado. Estis elstara kolono. Inter ni estis virinoj, kiuj certe spertis pli bonajn tagojn. Vidvinoj de oficistoj, kaj eĉ vera grafino. Mi ankoraŭ memoras: ŝi nomiĝis von Türkheim. Havis verŝajne siajn bienojn en la oriento, mi supozas. Kaj kiamaniere ni aspektis! Pantalonoj el malnova armea ŝirmtolo, puloveroj el lanrestaĵoj. Kaj ĉiuj kun kaptuko supre bone nodita, nu kontraŭ la polvo. Laŭdire estis preskaŭ kvindek miloj en Berlino. Nur rubvirinoj kaj tute neniuj viroj. Estis tro malmultaj. Kaj tiuj kiuj postrestis nur staris ĉirkaŭe aŭ laboris nigramerkate. Filaboro ne estis io por ili.

Sed mi memoras, ke foje, kiam ni ekfrontis rubŝutaĵon kaj devis elfosi fertrabon, mi kaptis ŝuon. Vere, tie viro ankoraŭ estis alkroĉita. Sed li ne plu estis rekonebla, nur ke li anis en la popola milico, ĉar estis brakbendo sur lia mantelo. Kaj tiu mantelo ankoraŭ aspektis uzebla. Pura lano, antaŭmilita varo. Hopla, mi diris al mi kaj forprenis la bonan pecon antaŭ ol la viro estis forportita. Eĉ la butonoj ĉeestis. Kaj en unu poŝo de la mantelo estis buŝharmoniko de Hohner. Mi donacis ĝin al mia bofilo por gajigi lin iomete. Sed li ne volis ludi. Kaj se li ludis, do nur malgajajn pecojn. Mi kaj Lotinjo estis tute malsimilaj. Ĉio devas avanci. Kaj tiel fariĝis iom post iom.

Prave! Mi ricevis laborlokon en la manĝejo de Urbodomo Schöneberg. Kaj Lotinjo, kiu dum la milito ja estis “fulmknabino”, lernadis en la popola altlernejo stenografion kaj maŝinskribadon. Ŝi rapide ricevis postenon kaj estas nun, post la eksedziĝo, iaspeca sekretariino. Kaj mi ankaŭ memoras, kiamaniere Reuter, kiu estis tiutempe urbestro, laŭdis nin ĉiujn. Kaj plej ofte mi partoprenas, kiam la rubvirinoj renkontiĝas denove, por kafo kaj kuko ĉe Schilling sur Tauentzien. Ĉiam estas gaje tie.

Tradukis Wolfgang Kirschstein

Pilgrimo en la Sanktan Landon

de Sergio Pokrovskij

La venonta Universala Kongreso okazos en Israelo; mi kun plezuro rememoras mian nelongan laboran viziton en tiun landon en majo de la 1997a jaro. Nelonge antaŭ mia vojaĝo, pripensante projekton de Malnovrusa antologio (vojaĝon tra la tempo) mi komencis traduki la Pilgrimon de Danielo (vojaĝon tra la spaco); kaj tiu verko gvidis miajn paŝojn en miaj malmultaj ekskursoj. Nun mi ankoraŭ hezitas, ĉu mi iru kongresi aŭ servu nian lingvon hejme; nu, antaŭ naŭ jarcentoj ankaŭ Danielo konsideris similan dilemon (nun oni datas la pilgrimon de Danielo per la jaroj 1104-1106).

Pilgrimo de Danielo monaĥejestro el la Rusa Lando1

Jen mi, neinda monaĥejestro Danielo el la Rusa lando, la plej malbona el ĉiuj monaĥoj, kadukigita de multaj pekoj, nesufiĉa en ĉiu bona afero, instigate de miaj penso kaj malpacienco, ekvolis vidi la sanktan urbon Jerusalemo kaj la Promesitan Landon. Kaj per Dia favoro mi atingis la sanktan urbon Jerusalemo, kaj vidis la sanktajn lokojn, trairis la tutan Galileon kaj la sanktajn lokojn ĉirkaŭ la sankta urbo Jerusalemo, kie Kristo nia Dio paŝis per siaj piedoj kaj kie li vidigis grandajn miraklojn. Kaj ĉion ĉi tion mi vidis per miaj pekaj okuloj, la senrankora Dio permesis al mi vidi kion mi delonge soifis per mia penso.

Fratoj kaj patroj, sinjoroj miaj, pardonu min la pekulon, ne mallaŭdu mian malprudenton kaj krudon, ke mi skribis pri la sankta urbo Jerusalemo, kaj pri tiu bona lando, kaj pri la vojo al la sanktaj lokoj. Ja kiu iris tiun vojon humile kaj diotime, tiu neniam devios de la Dia graco; sed mi ne taŭge iris tiun sanktan vojon, en ĉia maldiligento kaj komforto, kaj en drinkado kaj ĉiajn malkonvenaĵojn farante. Tamen, esperante Dian favoron kaj vian preĝon ke Kristo Dio pardonu miajn sennombrajn pekojn, priskribu mi mian vojon kaj tiujn sanktajn lokojn, sen fieri kaj sen sin glori per tiu pilgrimo, kvazaŭ ion bonan mi faris — tio ne estos, ĉar nenion bonan mi faris dum la vojaĝo; sed pro la amo al tiuj sanktaj lokoj priskribis mi ĉion viditan per miaj okuloj, por ke ne forgesiĝu tio kion Dio permesis vidi al mi la neinda.

Mi timis la ekzemplon de la mallaborema servisto2, kaŝinta la talanton de sia sinjoro kaj ĝin ne kreskiginta, kaj tial mi skribis ĉi tion por la fidelaj homoj; por ke oni, aŭdinte pri tiuj sanktaj lokoj, sopiru ilin per la animo kaj penso, kaj ricevu de Dio egalan rekompencon kiel tiuj, kiuj la sanktajn lokojn vizitos.

Ĉar multaj restantaj hejme en sia lando, bonaj homoj, per sia penso, per almozdonado kaj per bonaj faroj atingas la sanktajn lokojn kaj ricevas grandan rekompencon de Dio nia Savanto Jesuo Kristo. Kaj multaj vizitintaj la sanktajn lokojn kaj la sanktan urbon Jerusalemo, fieriĝinte en siaj pensoj kvazaŭ ion bonan ili farus, pereigas sian rekompencon, kaj inter ili mi estas la unua. Kaj multaj vizitintaj la sanktan urbon Jerusalemo, hastante reveni, revenas sen vidi multajn vidindaĵojn; sed tian pilgrimon oni ne povas rapide fari kaj bonorde vidi ilin kaj ĉiujn sanktajn lokojn en la urbo kaj ekster ĝiaj limoj.

Danielo resumas sian vojaĝon, listigas la vizititajn lokojn kaj rakontas kie li loĝis. Evidente, li vidis multe pli ol mi, kiu pasigis en Izraelio nur 9 tagojn, kaj unufoje estis en Jafo, unufoje min banis en la Malviva Maro kaj pasigis unu sabaton en Jerusalemo; la reston de mia tempo mi devis dediĉi al la laboro en la urbeto Or-Jehuda apud Telavivo. Ne tiel Danielo:

Pri Jerusalemo, pri la lavro3 de sankta Sabo4

Mi neinda monaĥejestro Danielo, veninte Jerusalemon, 16 monatojn loĝis en la lavro de sankta Sabo kaj tial povis multe iradi kaj vidi ĉiujn ĉi sanktajn lokojn. Ĉar maleblas sen bona gvidanto kaj sen tradukanto vidi kaj ekkoni ĉiujn sanktajn lokojn. Kaj el magra mia havaĵo malavare mi donadis al bone konantaj la sanktajn lokojn en la urbo kaj ekster ĝi, por ke ili bone ĉion al mi montru, kion ili fakte faris.

Kaj okazigis al mi Dio trovi en la lavro viron pian, maljunan je tagoj, kaj tre kleran. Dio volis ke tiu piulo amu min neindan, kaj li bone montris al mi ĉiujn sanktajn lokojn en Jerusalemo, min gvidis tra la tuta lando, ĝis la Tiberiada Lago, ĝis Taboro, ĝis Nazareto, ĝis Ĥebrono, ĝis Jordano, kaj ame kun mi laboris. Kaj tial mi vidis multe da sanktaj lokoj, pri kio mi poste rakontos.

Danielo rakontas pri la vojo al Jerusalemo. Li komencas ekde Konstantinopolo; evidente, la vojaĝo ĝis la Bizancia ĉefurbo estis banalaĵo. Tial en tiu parto temas pri la Azia marbordo de Mediteraneo. Por mi tio estas tute alia sperto, kaj dum mia ĉi-jara restado en Turkio mi retrovis kelkajn lokojn pri kiuj mi estis leginta en la Pilgrimo de Danielo. Tamen por la legantoj la “Turkia” parto probable estas malpli interesa; tial mi prezentas nur kelkajn specimenojn. La demandosigno markas aferojn kiuj ŝajnas al mi eraraj en la kunteksto (supozeble pro eraro de kopiisto).

La nomoj de la sennombraj insuloj Mediteraneaj estas aparta problemo. Por iuj el ili Esperanto tute malhavas nomon; por aliaj estas eĉ po kelkaj, ekz-e nomo PIV-a kaj nomo el la Nova Testamento.

Pri la vojo al Jerusalemo

Jen estas la vojo al Jerusalemo. De Konstantinopolo iru 300 verstojn5 tra la golfo ĝis la granda maro6, ĝis la insulo Petalo7 estas 100 verstoj. Ĝi estas la unua insulo en la mallarĝa maro8; tie estas bona haveno kaj la urbo Heraklea la Granda (?); kaj ĉe tiu urbo sankta oleo leviĝas el la marprofundo; tie multajn sanktulojn dronigis la persekutantoj. De la insulo Petalo ĝis Kalipolo9 estas 100 verstoj, de Kalipolo ĝis Abido10 estas 80 verstoj. Kontraŭ tiu urbo estas entombigita sankta Eŭfemio la Nova11. De tie ĝis Kreto(?) estas 20(?) verstoj, tie estas elirejo al la granda maro: maldekstren al Jerusalemo; dekstren, al la Sankta Monto12, Tesaloniko kaj Romo.

Inter Kreto kaj Tenedo13 estas 30 verstoj. Tiu estas la unua insulo en la granda maro, kaj tie estas tombo de sankta martiro Aŭgudemo.

Kontraŭ tiu insulo sur la bordo estis granda urbo Troado14, tie apostolo Paŭlo pasis, kaj la tutan landon instruis kaj baptis.

De Tenedo-insulo ĝis la Mitileno-insulo15 estas 100 verstoj; tie estas la tombo de la sankta metropolito de Mitileno16. Kaj de Mitileno ĝis Ĥio17 estas 100 verstoj; tie kuŝas sankta martiro Izidoro. Sur tiu insulo naskiĝas mastiko kaj bona vino kaj diversaj fruktoj.

Pri la urbo Efezo

Je 60 verstoj de Ĥio estas la urbo Efezo. Tie estas la tombo de Johano la Teologo, kaj je lia memortago sankta polvo eliĝas el tiu tombo, kaj la fideluloj prenas tiun polvon por kuraci ĉian malsanon; ankaŭ la mantelo de Johano estas tie, en kiu li iradis.

Kaj apude estas tie la kaverno en kiu kuŝas la korpoj de 7 adoleskantoj, kiuj dormis 360 jarojn; sub imperiestro Decio18 endormiĝintaj, kaj sub imperiestro Teodozo19 reaperintaj. En la sama kaverno 300 sanktaj patroj estas entombigitaj; kaj sankta Aleksandro tie kuŝas, kaj la tombo de Maria Magdalena (ŝia kapo), kaj sankta apostolo Timoteo, disĉiplo de sankta apostolo Paŭlo, kuŝas en antikva tombo.

Kaj tie en malnova kirko estas ikono de la sankta Dipatrino, per kiu la fideluloj venkis la herezulon Nestorion20. Ankaŭ estas tie la banejo de Dioskorido, kie Johano la Teologo kun Proĥoro laboris ĉe Romana21. Kaj vidis mi la havenon, kie Johanon la Teologon la maro elĵetis. Tie mi restis tri tagojn; la haveno estas nomata la Marmora.

La urbo Efezo situas sur la kontinento, je 4 verstoj disde la maro, sur montoj, kaj abundas je ĉiaj bonaĵoj. Tie ni honoris la sanktan tombon, kaj gardate de la Dia graco kaj de la preĝoj de sankta Johano la Teologo ni iris en ĝojo.

Mi fortranĉas la reston de la Mediteranea vojaĝo ĝis la veno en Jafon, kiu estas apudurbo de la nuna Telavivo — historie pli justus diri, ke Telavivo estas apudurbo de la antikva Jafo. Mi pasigis nur unu vesperon tie, sur la teraso de fiŝrestoracio ĉe la marbordo de la malnova haveno, kaj en la muzeoj de Jafo. Tiuj estis la solaj muzeoj kiujn mi vizitis en Izraelio: en la aliaj turismaj lokoj mi estis sabate, kiam la muzeoj estas fermitaj.

La Jafa muzeo prezentis kelkajn aferojn rilatajn al la kruckavalira epoko, ĉe kies komenco pilgrimis Danielo. Kurioze, ŝajnis al mi ke la ekspozicio estis pli favora al la kruckavaliroj ol al la saracenoj, malgraŭ la fakto ke la kruckavaliroj forpeladis la judojn el la konkeritaj lokoj, kaj la araboj permesis al ili reveni. Ĉu temas pri delikata atento al la Okcidentaj turistoj? Aŭ eble pravis mia samnomulo historiisto M. Pokrovskij ke “la historio estas politiko projekciita en la paseon”?

Pri Jafo

... Kaj de Cipro ĝis Jafo-urbo estas 400 verstoj tra la maro; de Konstantinopolo ĝis la insulo Rodo22 estas okcent verstoj, kaj de Rodo ĝis Jafo estas okcent verstoj; do, la tuta vojo ĝis Jafo tra la maro estas 1600 verstoj. Kaj Jafo-urbo estas sur la bordo apud Jerusalemo, de tie ĝis Jerusalemo estas 30 verstoj da vojo sur seka tero, 10 verstoj ĝis la Sankta Georgo.

Tie estas granda kirko konstruita en la nomo de sankta Georgo, kaj tie estas lia tombo en la altaro, tie estas la sankta martiro Georgo kaj multe da akvo estas tie; kaj la pilgrimuloj ripozas ĉe tiu akvo, tamen en granda timo: ĉar la loko estas senhoma, kaj apude estas la urbo Aŝkelono, el ĝi saracenoj atakas la pilgrimulojn ĉe la eniro en la montojn23. Kaj de la Sankta Georgo ĝis Jerusalemo estas 20 grandaj verstoj tra rokaj montoj, vojo malfacila kaj tre timinda.

Tiun vojon mi traveturis en komforta aŭto sen konsiderinda saracena minaco, kaj tamen mi estis impresita. La platan kaj marĉan reliefon de la Telaviva apudurbo anstataŭis montetoj iom similaj al tiuj apud Krasnojarsko. Tiam, “suprenirante al Jerusalemo”, mi unuafoje konsciis la variecon de la naturo en tiu mikroskopa landeto: la marbordoj Mediteranea kaj Ruĝamara, la arbaroj kaj terasoj ĉirkaŭ Jerusalemo, la ekstreme arida dezerto, komenciĝanta ekde la Nord-Orienta urba limo de Jerusalemo (mi staris sur monteto; malantaŭe estis urba placo, antaŭe sterniĝis la dezerto), la Malviva Maro en la arda dezerto, kaj la Golanaj montoj kie ankoraŭ kuŝis neĝo...

Pri Jerusalemo

La sankta urbo Jerusalemo situas en valoj, apud ĝi estas altaj rokaj montoj. Venante proksimen al la urbo oni unue vidas la Turon Davidan24, kaj poste, ankoraŭ iom proksimiĝinte, oni vidas la Monton Olivarban kaj la Plejsanktejon25 kaj la kirkon de la Releviĝo, kie estas la Sankta Tombo26, kaj poste oni vidas la tutan urbon. Tie apud la urbo estas plata monteto, je pli ol versto de Jerusalemo; sur tiu monteto ĉiu sin deseligas, sin krucosignas kaj sin klinas antaŭ la Sankta Releviĝo kaj ĉe la vido de la urbo. Kaj tiam estas granda ĝojo por ĉiu kristano vidanta la sanktan urbon Jerusalemo, kaj larmoverŝo de la fideluloj. Ĉar neniu povas reteni larmojn vidante tiun sopiratan landon kaj la sanktajn lokojn, kie Kristo nia Dio suferis turmentojn por ni pekuloj. Kaj ĉiuj iras piede kun granda ĝojo al la urbo Jerusalemo.

Kaj estas tie, maldekstre de la vojo, la kirko de sankta Stefano la Unua Martiro; sur tiu loko la judoj ŝtonumis Stefanon la Unuan Martiron27 kaj tie estas lia tombo.

Kaj estas tie plata roka monteto, fendiĝinta dum la krucumo de Kristo, ĝi nomiĝas Infero; ĝi situas apud la urbomurego, je ŝtonĵeta distanco.

Kaj poste kun granda ĝojo ĉiuj eniras la sanktan urbon Jerusalemo tra la pordego apudanta la domon de Davido, tiu pordego rigardas Betleĥemon kaj estas la Pordego Benjamena. Enirinte la urbon oni havas ĉe la dekstra mano la vojon tra la urbo al la Plejsanktejo, kaj ĉe la maldekstra, al la Sankta Releviĝo, kie estas la Sankta Tombo.

daŭrigota

Notoj por “Pilgrimo en la Sanktan Landon”

1. Ĵitje i ĥoĵene Danila, Ruskyja Zemli igumena. 1106-1108 gg / Red. M.A. Venetinov // Pravoslavnyj palestinskij sbornik. — T. I, vyp. 3, kn. 3. — CPb., 1883; T. III, vyp 3, kn 9. SPb., 1885. — Ankaŭ en: Pamjatniki literatury Drevnej Rusi. XII vek. M., 1980.

2. Mateo 25:26.

3. Lavro: en Ortodoksio, granda kaj fama monaĥejo, greke. La vorto venis el la Aleksandria tradicio (la aleksandrianoj tiel nomis la ĉefajn avenuojn). Antaŭ 1917 en la tuta Rusa Imperio estis nur 4 lavroj. (La maniero uzi v por distingigi lavron disde laŭro, kvankam evidente Slavon-devena, estas sufiĉe internacia; ekz-e vd la grekan TTT-paĝon http://www.duth.gr/Athos/greatlavra.html).

4. Sabo: R Savva, Orig. Sava, Gr. Nun la relikvo de tiu sanktulo estas en la s-ta Marko de Venecio.

5. Versto estas “rusa mezurunuo de vojlongeco (1067 m)” [PIV]. Estas mirinda afero, ke ankaŭ en la 11 jc ĝi estis proksimume 1 km.

6. La Egea Maro.

7. Probable temas pri la insulo Marmoro kaj ties marlango Petali.

8. La Marmora Maro.

9. Kalipolo: urbo sur la Eŭropa bordo de Dardanelo, nun en Turkio. (turke Gelibolu).

10. Abido: Gr, Malgrandazia urbo ĉe Helesponto.

11. Eŭfemio: Gr.

12. la Sankta Monto: la monto Atoso; en la rusa tradicio nomata laŭ la akuzativa formo, kie estas monaĥejoj gravaj en la Ortodoksio. Tamen ĝi estas pli Norde ol Kreto. Probable temas pri iu alia insulo.

13. Tenedo: nun la turka Bozca Ada.

14. Urbo apud la antikva Trojo (al kiu ĝi ŝuldas sian nomon). En la Nova Testamento estas uzata neasimilita nominativo: Troas (Agoj 16:8-11; 2Kor 2:12). Danielo kaj PIV asimilas laŭ la plena formo (Troado).

15. Mitileno: la ĉefa urbo de Lesbo (; Mitelene laŭ Agoj 20:14).

16. Georgo la Konfesinto, kiu suferis sub la ikonrompista imperiestro Leono la Kvina la Armeno (komence de la 9a jc).

17. Ĥio: asimilita laŭ Waringhien; Ĥios en Agoj 20:15.

18. Decio: Romia imperiestro (249-251).

19. Bizancia imperiestro Teodozo la Dua (408-450). La legendo aperas ankaŭ en Korano.

20. Nestorio: Konstantinopola Patriarko (428-431), kondamnita de la 3a Universa Koncilio (Efezo, 431). Agnoskante la Dian naturon de Jesuo, Nestorio asertis, ke al Maria li ŝuldas nur sian homan naturon; sekve, laŭ Nestorio Maria ne estas Di-patrino, sed maksimume Kristo-patrino.

21. Aludo al epizodo el la “Vivo de Johano la Teologo”: Johano, post ŝippereo, trafis sur la insulon Ĥio, kaj tie servis en la banejo de urbestro Dioskorido, kie lia superulino estis malmilda Romana. En la banejo pereis filo de Dioskorido, Johano lin revivigis kaj kristanigis Dioskoridon kaj Romanan.

22. En la nomo de tiu insulo ni sekvas Danielon kaj la Agojn 21:1; PIV rekomendas Rodison; pli frue Waringhien uzis Rodion.

23. Aŝkelono en la tempo de la pilgrimo de Danielo apartenis al la islamanoj. La kruckavaliroj ĝin ekposedis en 1154.

24. Turo Davida: turforma konstruaĵo en la korto de la Davida Kastelo, citadelo de Jerusalemo (fino de la 11-a jc — ĉ. 950), kiun la kruckavaliroj tute senbaze atribuis al Davido. Normale oni ne enlasis tien ĉiun deziranton, sed Danielo kun sia kunvojaĝanto Izdeslavo ricevis permeson ĝin viziti kaj ĝin priskribis.

25. Plejsanktejo: la moskeo Kubbat-as-Sahra (Kupolo super la Roko), konstruita de la araboj sur la loko de la Templo de Jerusalemo; sub la kruckavaliroj, ŝanĝita en kristanan kirkon.

26. Kurioze, la orientanoj (grekoj, araboj, rusoj...) esperoplene nomas tiun sanktejon “la kirko de la Releviĝo”, dum la pesimismaj okcidentanoj funebre nomas ĝin “la baziliko de la Sankta Tombo”.

27. Agoj 6-8

Ŝi tion faris!

Sub la signo de Liro kaj Verda Stelo: Memorlibro pri aktoro Nikolaj Rytjkov: En la rusa kaj Esperanto / Kompilis Meri Abolskaja. — Sankt-Peterburg: S’PRINT, 1999. — 60 paĝoj.

La memorlibro pri Nikolaj Rytjkov (1913-1973), kompilita de Meri Abolskaja estas kolektiva verko. Ĝian kernon konsistigas la propra parolo de la forpasinta aktoro, granda intervjuo kun li fare de d-ro Ulrich Lins, rememoroj pri Rytjkov de liaj samlandanaj (M.Abolskaja, A.Ĥarjkovskij, F.Kulagin k.a.) kaj esterlandaj samideanoj (E.Urbanova, M.Boulton, B.Lapenna k.a.) kaj kelkaj poemoj.

Nemulton rakontas NR pri sia esperantistiĝo, kiam li estis nur 12-jara, pri komenco de la aktora vivo, edziĝo al la ĉarma aktorino Zinaida Naryŝkina, kiu sian tutan vivon malamis Esperanton, kiu por ŝia edzo estis “kvazaŭ alvokiĝo, ia misio”.

Post la Esperanta tagiĝo de 1920-30, venis kruda krepusko de 1937, komenciĝis arestoj. NR reagis: “Estis arestita Sneĵko el Minsk... ho, eble li faris iun mispaŝon... Jen, oni arestis Drezen, li ne estis ruso, li parolis kun iu fremdlanda akcento. Oni arestis Muravkin — li ĵus revenis el Germanio kaj li portis luksan kompleton”. Tipa vidpunkto de proleto kaj patrioto: la soveta ŝtato ĉiam pravas. Duboj aperis ĉe li ununokte de 1938, kiam post traserĉo en lia apartamento, oni venigis lin al Lubjanka, kruele batis lin kaj prezentis la akuzon, ke li “estas aktiva membro de la internacia spiona organizaĵo, kiu sin kaŝis sur la teritorio de USSR sub la nomo de SEU”. Kaj tio pri oficiale registrita SEU!

La juĝverdikta akuzo estis pli specifa: “Laŭ la decido de la speciala komisiono ĉe NKVD USSR de 2.07.38 pro kontraŭrevolucia agado (partopreno en faŝista spiona organizaĵo de esperantistoj)”. Do NR estis kondamnita por 8 jaroj en koncentrejo nur pro la esperantisteco.

Tiel, rememoras NR, “komenciĝis mia Golgoto”: ŝipveturo al Magadan (pri kio legu ĉe Eŭgenia Ginzburg en “Krutoj marŝrut”), koncentrejo, ekzilo en Norilsk, kie senlabora NR devis mem havigi al si manĝon, dua aresto kaj ekzilo en 1949.

Ĉiam li volis manĝi kaj dormi (eĉ dum dormo kaj manĝo). Tamen en 1943 venis faciligo — laboro en prizona teatro.

NR rememoras: “En Novembro de 1955 estis absolvita ankaŭ mi. Oni diris: Vi estas senkulpa”.

Li revenis en Moskvon, ekloĝis en sia loĝejo, ekdeĵoris ĉe la sama teatro. Tamen lia edzino fariĝis eĉ pli fremda ol antaŭe: ŝi ne povis pardoni lian esperantistecon kaj tion, ke li ankoraŭ E-aktivas. Ŝi ne povis kompreni, ke li neniam ĉesis: eĉ en gulago li instruis Esperanton, kaj trovinte en Norilsk Fundamentan Krestomation li serĉis en ĝi rusismojn.

Post nelonga Festivala (1957) degelo NR komprenis, ke la rilato al Esperanto kaj al li persone ŝanĝiĝis nemulte, sed li ankoraŭ restis naiva, skribis defian leteron al Suslov, sed estis akceptita en CK de duaranga oficisto, kaj plu revis: “Se mi povus almenaŭ kvaronhoron paroli kun iu sekretario de CK!”

Tamen poste li sobriĝas — kiam oni malpermesis al profesoro E.Bokarev kaj verkisto I.Sergejev partopreni UKon eĉ en la “frata”, pli ĝuste kolonia, Pollando. Venis 1963, la 48a UK en Bulgario kaj 25 Sovetianoj, inter ili NR, venis al Sofio. “Dudek kvin personoj, kiel la brigado en Kolyma”, — ironias NR: li scias la postkulisan historion: pro kio oni rajtigis ilin veturi. Surbende li diras, ke oni ordonis al li spioni pri sovetiaj kongresanoj kaj iliaj gastoj. Li rifuzis. Antaŭ la sekva UK oni invitis lin al KŜS kaj ordonis, ke li spionu, se li deziras partopreni. “Kion vi deziras? Ke mi devu esti denuncisto?.. Certe vi havas mian dosieron... Vi scias, ke siatempe mi neniun denuncis, eĉ estante torturata”.

La aviadilo kun sovetiaj kongresanoj al la 49a UK forflugis en Nederlandon sen li. Tamen li insistas pri vizo por aliaj E-kongresoj. Respondo: “Spionu!” Li malkonsentas. “Tiam oni enkarcerigis min kaj torturigis min per drogoj... kaj mi fariĝis malforta kaj malsana”.

Fakte KŜS ne tuj mortigis lin; NR havis konstantan stomakdoloron kaj poste mortis pro kancero en la stomako.

Abolskaja skribas: “Mi ne trovis la konfirmon pri tio...” Strange, ne estis dokumentita, do — ne okazis; al NR ŝi ne kredas. Diference de Abolskaja, prezidanto de Aŭstrio (kaj esperantisto) F.Jonas kredis, kaj helpis al li ellandiĝi por E-konferenco en Vieno. (Mem NR atribuis tion al sia mensoga konsento spioni. Tamen — KŜS al li delonge ne fidis.)

Do, li fuĝas tuj post la E-konferenco en Vieno. Granda frapo trafis E-movadon en USSR... Tamen li fariĝis libera. Ĉu tuj?

“Mi petis pri politika azilo... La libera mondo plej unue invitis min en — prizonon. Nu, rolo estas al mi ja kona-a-ata!” (La neŭtrala Aŭstrio azilon ne rajtis doni).

Tamen tiu mondo estas vere libera, kaj por NR komenciĝas verda stafeto. Li loĝas en Francio, deĵoras ĉe CO de UEA, rolas Lenin dum filmado en Germanio, finfine, helpe de amikoj, instaliĝas kiel anoncisto kaj lingva redaktoro ĉe la Rusa sekcio de BBC. Sian simpation, kaj eĉ amon donacas al li belaj virinoj — konata aktorino H.Knef, verkistinoj M.Boulton kaj E.Urbanova (dum MB neas proksiman rilaton — “li deziris rilati kun mi malpli platone, sed akceptis mian limigon”, EU priskribas la seksan aferon kun NR). Fin-fine li edziĝis al juna kaj ĉarma Maŝa (Maŝa Rytjkov-Ellis). Nelonge ili kunis — en 1973 li mortis. Restis memoro, kiu materialiĝis en “Sur la signo de Liro kaj Verda Stelo”. Kaj kunvenis amikoj de NR por rememorigi forpasinton, preskaŭ vivigi lin en la Berlina UK!

Meri Abolskaja, modesta eksinstruistino el Leningrado, esperantistino de 1956 jaro, leterumis al ĉiuj, kiuj konis NR, petis ilin skribi rememorojn, kolektis ilin sub la verda kovrilo de la libro pri li. Ŝi invitis la amikojn veni al Berlino kaj venis mem.

Heroa ago. Mi scias, kiel malfacile estas por ruslandanoj akiri la germanan vizon, pagi ĉiujn elspezojn por UK en multekosta Berlino. Ŝi tion faris! Gratulon kaj dankon al ŝi de ĉiuj amikoj de NR.

Aleksandro Ĥarjkovskij (Usono)

Esperigo per la vivo

Auld, William. 75 jaroj: Aŭtobiografio, poemoj, bibliografio / Red. Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999 — 48 pĝ + 8 pĝ (kun fotoj).

Finfine aperis libro, kiun certaj uzantoj de Esperanto atendis dum multaj jaroj: Ruslanda eldonejo Sezonoj produktis aŭtobiografion de William Auld. La poeto cedis al la longa persvado de Aleksander Korĵenkov, kaj tiu venis al Skotlando por registri la intervjuon kaj poste fari ĉion ceteran — deĉifri kaj krei la libron. Nemalgrave menciendas sindediĉa kontribuo de pluraj personoj, kiuj kune ebligis la aferon.

Mi ĉiam volis scii pri Auld pli kaj pli, kiam mi unuafoje eklegis lian Spiro de l’ pasio en la fama Kvaropo kaj poste kiam mi bonŝance legis La Infanan Rason kaj aliajn originalajn kaj tradukitajn verkojn. Unue, li simple instruis min pri Esperanta vortprovizo — danke al li mi komprenis la esprimpovon de Esperanto. Auld de unu poemo al alia malfermadis al mi sian universon de sentoj kaj ideoj. Do hantis min ĉiama scivolo — kia homo povis tiel senti kaj pensi? Kio kaj kiu(j) influis lin? Kiel li laboris por esti tia, kian ni lin konas el lia riĉega kreaĵo?

Ĉi libro donas respondojn al multaj similaj demandoj. Mem Auld preface avertas kontraŭ eblaj misinterpretoj kaj miskonkludoj ĉerpotaj el liaj verkoj, insistante ke li estas “observanto, ne partoprenanto” de eventoj, kiuj aperas en liaj verkoj. Tra la priskribo de faktoj el la vivo ni povas bildigi nian komprenon pri la fontoj de lia personeco, evoluo, esperantisteco kaj liaj multaj trajtoj de la karaktero.

La volumeto konsistas el kompaktaj kvazaŭĉapitroj priskribantaj diversajn flankojn kaj etapojn de lia vivo. De la unuaj paĝoj iĝas evidente, ke Auld havas pri kio rakonti. Kaj li rakontas, digne kaj simple pri ĉio, kio laŭ li estis grava aŭ havis signifon — de liaj fruaj jaroj ĝis hodiaŭ. Feliĉa infaneco, lernejoj, studenteco, militservo, eklaboro kaj plua laboro, laboro kaj laboro. Sorto enhavoriĉa kaj plena da eventoj — sufiĉas mencii lian partoprenon en la Dua mondmilito kiel elita flugarmeano.

La leganto ekscias detalojn pri la ekapero de liaj unuaj poemoj, kiel li decidis iĝi verkisto nur en Esperanto, kiel li laŭgrade ekhavadis verajn amikojn en Esperantujo, kiujn li mem nombras feliĉe multaj. Li senhezite rakontas pri siaj iamaj kaj nunaj plaĉoj kaj malplaĉoj — cetere ĉiam tolereme kaj digne. Legante oni laŭgrade ensorbas lian rilaton al la vivo, liajn starpunktojn pri tiu aŭ alia fenomeno, evento aŭ detalo. Vi povas ne konsenti kun li pri io, sed vi ne sentas iun ĝenon pro tio.

Avide mi legis pri lia eklerno de Esperanto. Feliĉe lia skoltestro simple donis al li lernolibron demandite pri Esperanto.

Sendube unuj el la ĉefaj fontoj de Aulda personeco, kiu integras kun lia esperantisteco, estas lia ĉiama legemo kaj laboremo, sendube heredita de liaj gepatroj. Verŝajne ankaŭ tio ke lia patro ĉiam klopodis eduki en li memstarecon en liaj decidoj.

Studente li diligente lernis la skotajn lingvon kaj literaturon kiel ankaŭ la francan. Verŝajne lia profunda studo de astronomio ankaŭ multe gravis por tio kion li poste verkis. Ke li persiste uzis Esperanton kun sia amiko John Francis kaj poste, kiam li praktike aliĝis al Esperantujo, kun sia plej bona amiko Reto Rossetti, devis kontribui al lia kreemo en Esperanto. Auld per tuta sia vivo montras al la anoj de la Internacia Lingvo de Zamenhof, kiel oni rilatu al sia lingvo kaj ties kulturo.

Auld iras sian vojon: tradukas kaj verkas poemojn kaj prozaĵojn, redaktas plurajn elstarajn eldonaĵojn kiaj Esperanto, Belarto, Monda Kulturo, Fonto, Brita Esperantisto; postenas movade, instruas, verkas lernolibrojn kaj informajn studojn, prezidas la Akademion. Ŝajne sekecaj faktoj pri diversaj eventoj kaj travivaĵoj kaptas vian atenton per sia unikeco, kiel ekzemple lia intima kunlaboro kun Ivo Lapenna dum la transportado de UEA el Britio al Nederlando.

Ne hazarde Auld renkontiĝis kun la elstaraj eminentuloj kiaj Gaston Waringhien, Paul Neergaard kaj multaj aliaj. Ĉiuj ili kompletigas unu la alian, kune kreante la escepte allogan — sed dume ne de multaj komprenatan — valoron de la kultura idiomo Esperanto.

Ĉu multaj el ni havas veran multan plezuron en Esperantujo? Ĉu multaj el ni serioze legas Esperanto-literaturon, profunde sentas kaj pripensas prilingvajn kaj prikulturajn problemojn?

Escepte interesaj por mi estas Auldaj opinioj pri la iamaj kaj nunaj esperantistoj, institucioj, fenomenoj kaj literaturaĵoj. Kelkajn faktojn mi nenie antaŭe povis renkonti kaj ofte eĉ imagi.

La vivo de Auld pruvas la nerefuteblajn valorojn, kiujn nia mirakla kaj tiom malfacila lingvo portas kaj donas al tiuj, kiuj elektis partopreni en Esperantujo. Auld konfirmas la miraklecon de Esperanto kaj sobre-optimisme insistas pri stabileco de la Afero en la nuntempa mondo. Apenaŭ oni povus nomi Auld “poeto sen popolo”. Samtempe li sobre kvazaŭ avertas kontraŭ pasiva kaj konsumisma rilato al la lingvo kaj ties kulturo. Auld certas pri la vera internacia intimeco, kiun ebligas Esperanto al ordinaraj homoj.

Endas pensi pri ĉio ĉi, eble eĉ diskuti kaj disputi kun Auld — pri la eblaj evolu-tendencoj de la tuta Esperanto-komunumo, ĉar ofte oni povas renkonti tute malajn inklinojn ĉe Esperantistoj ol simple strebi intimiĝi kun aliaj gentanoj. Samtempe Auld kun bedaŭro notas certajn liavidajn mankojn en Esperantujo, ĉefe la foreston de la vera internacieco de Esperanto-uzantoj kaj milde kritikas la nunan UEA por ties “paroĥismo”.

La bibliografio fine de la libro donas la impreson pri la konkreta kontribuo de Auld al nia kulturo, al kiu normala konscia parolanto de Esperanto ne povas ne senti feliĉon partopreni.

La libro abundas je faktoj, nomoj de personoj kaj aferoj; eventoj, pensoj, pritaksoj. Auld fiere kaj ame rakontas pri siaj familianoj kaj amikoj. Pluraj kortuŝaj bildoj pri Auld en diversaj cirkonstancoj el lia persona arĥivo. Kompletigas la libron poemoj elektitaj de la aŭtoro. Ili ludas apartan rolon. Se troviĝos legonto de la aŭtobiografio, kiu aŭdos la nomon William Auld unuafoje, li aŭ ŝi povos tuj ricevi la enviindan impreson pri la kreado de la majstro. Kaj leginte titolojn de liaj verkoj li aŭ ŝi nepre ekvolu legi la verkon mem.

La libro impresas trafe bona, ĉar ĝi estas sincera, sobra, plena da gravaj faktoj kaj ideoj. Estas nur bedaŭrinde ke tiu ĉi volumeto estas tro mallonga kaj havas tro malmultajn (nur 17) fotaĵojn.

Andrej Peĉonkin

Denove pri la “Rusa Antologio”

En oktobro ni informis pri la granda projekto Rusa Antologio. Kelkaj legantoj entuziasme proponis siajn tempon kaj talenton por partopreno en la traduka laboro, kaj ili ricevos taskon, kiam traduka teamo estos formita. Aliaj demandintoj scivolis pri la eldondato kaj pri la prezo de la unua volumo — Rusa novelaro: 19a jarcento.

Laŭ nia plano, en januaro 2000 (antaŭ la Kongreso en Ĉeboksary) al ĉiu kunlaboranto estos sendita detala cirkulero, kiu enhavos priskribon de la labormaniero, kaj la listo de la tradukontoj kun la tradukotaj verkoj (escepte de kelkaj pli fruaj tradukoj, kiuj estas aperigeblaj).

Dum la jubilea jaro 2000 daŭros la laboro traduka, redakta, korekta, komposta, enpaĝiga kaj grafika, kaj je la komenco de la tria jarmilo (kiu komenciĝos 1 jan 2001) la prepara laboro estos finita, kaj ni klopodos efektivigi la eldonon antaŭ la 86a UK en Zagrebo.

La antologio (tio validas ankaŭ por la dua kaj tria volumoj) devos esti bona kiel enhave, tiel forme (bona preso, fortika bindo, eleganta kromkovrilo). La eldonkvanto devos esti almenaŭ duoble pli granda ol la supozata vendokvanto en la proksimaj jaroj, kaj tiel la libro estos havebla en la merkato dum sufiĉe longa tempo.

La vendoprezo de la unua volumo estos 24 eŭroj, sed la prezo en Ruslando estos malpli alta — nur 170 rubloj je la nuna kurzo, aktualigota laŭ la inflacio — por ke ĝin povu aĉeti ankaŭ neriĉaj literatur-amantoj en nia lando.

Jam nun ni akceptas antaŭpagojn (24 EUR aŭ 170 rubloj). Paginte nun, vi ŝparos la sendokostojn kaj ricevos la libron tuj post la eldono rekte de Sezonoj.

Pli bonstataj samideanoj, societoj kaj entreprenoj povas sponsori la projekton per donaco de, respektive, 50 eŭroj aŭ 500 rubloj. (Kompreneble, oni povas donaci pli grandan sumon!). Ĉiu sponsoro ricevos ekzempleron de Rusa novelaro kaj diplomon de la eldonejo. La listo de la donacintoj aperos en la libro mem kaj en La Ondo de Esperanto.

Pri la tradukado kaj elekto de verkoj korespondu kun Aleksander Korĵenkov je la redakcia adreso de La Ondo. Ruslandanoj sendu pagojn al Galina Romanovna Goreckaja je la redakcia adreso aŭ banke (petu informojn). Moskvanoj povas pagi al Oksana Kostousova (tel. 4987212). Alilandanoj pagu al nia UEA-konto avko-u.

Halina Gorecka

Aperis nova diskutkajero

Zamenhof, hodiaŭ: Diskutkajeroj 3. Andrea Chiti-Batelli. Rotterdam: UEA, 1999. 20 paĝoj. Prezo 2.15 EUR.

UEA eldonis trian kajeron, Zamenhof, hodiaŭ, en la serio Diskutkajeroj. Ĝia aŭtoro estas la konata itala lingvopolitikisto Andrea Chiti-Batelli. Li verkis jam multajn librojn kaj artikolojn, aperintajn en pluraj lingvoj, pri la lingva problemo en la eŭropa kunlaboro. Tiukampe li povas bazi sin sur riĉaj propraj spertoj. Jam de 1944 li aktivas en la Eŭropa Federista Movado kaj dum multaj jaroj li estis funkciulo de la itala senato kaj sekretario de italaj delegitaroj en la Eŭropa Parlamento,

En Zamenhof, hodiaŭ Chiti-Batelli argumentas por sia tezo, ke la Esperanto-movado devus transformiĝi en politikan movadon, por povi sukcesi sur politikaj forumoj kiel la Eŭropa Parlamento. La lingva homaranismo de Zamenhof devus, laŭ li, esti reformulita konforme al la postulo politikigi la agadon por Esperanto kiel lingvo de eŭropa unuiĝo. Chiti-Batelli vidas tion kiel la “unuan paŝon por poste lanĉi ĝin kiel universalan lingvon”.

Diskutkajeroj estas serio de artikoloj pri aktualaj temoj, diskutindaj aŭ jam diskutataj en UEA aŭ en la Esperanto-komunumo ĝenerale. La opinioj de la aŭtoroj ne nepre estas tiuj de UEA.

GK UEA

Aboneblaj gazetoj por 2000

Ruslandanoj povas aboni jenajn gazetojn je speciale rabatita tarifo:

La Ondo de Esperanto

Sendependa ĉiumonata revuo

12 numeroj. 20 pĝ. Riĉe ilustrita. 135 rub.

El Popola Ĉinio

Monata revuo de Ĉina Esperanto-Ligo

12 numeroj. 52 pĝ. Kolore ilustrita. 16 USD

Esperanto

Oficiala organo de UEA

11 numeroj. 24 pĝ. 16 USD

Heroldo de Esperanto

Internacia sendependa gazeto de la E-mondo

16 numeroj. 4 pĝ. A3. 15 USD

Informilo por Interlingvistoj

Eldonas CED. 3 numeroj. 16 pĝ. 6 USD

Juna Amiko

Revuo por lernejanoj kaj komencantoj

4 numeroj. 32 pĝ. 5 USD

Kontakto

Soci-kultura revuo por junularo

6 numeroj. 16 pĝ. 10 USD

La Gazeto

Kultura revuo en esperanto

6 numeroj. 32 pĝ. 12 USD

La Jaro

Praktika poŝkalendareto de Monato

2 volumetoj. 160 pĝ. 5.50 USD

Literatura Foiro

La plej prestiĝa kultura revuo en esperanto

6 numeroj. 56 pĝ. 14 USD

Litova Stelo

Revuo de Litova Esperanto-Asocio

6 numeroj. 32 pĝ. 6 USD

Monato

Internacia magazino sendependa pri

politiko, ekonomio kaj kulturo

12 numeroj. 32 pĝ. 19 USD

TEJO Tutmonde

Oficiala organo de TEJO

4 numeroj. 28 pĝ. 6 USD

Konvertu la dolaran abonprezon al la ruslandaj rubloj laŭ la oficiala kurzo, aldoninte 2% por kovri la diferencon inter la oficiala kaj banka vendokurzoj.

La monon pagu al Galina Romanovna Goreckaja (620014, Jekaterinburg-14, ab. ja. 162. Moskvanoj povas pagi al Oksana Kostousova (tel.: 4987212).

Ruslanda Esperantisto. 1999: 3-4

Aperis duobla (1999: 3-4) numero de la ruslingva informilo pri Esperanto Ruslanda Esperantisto.

La numero estas dediĉita al la someraj kongresoj. La unuan paĝon okupas artikolo de Halina Gorecka pri la 84a UK en Berlino. Sekvas informoj pri la junulara, sennaciula, azia, OSIEKA, ekumena kaj internacia (Monda Turismo) kongresoj, aliaj noticoj kaj bibliografio Esperanto en ruslanda gazetaro.

Tiu ĉi RE estas duobla. Kun ĝi estas dissendita la unua leciono de la kurso de Esperanto, kiun kompilis Aleksander Korĵenkov. La tuta kurso aperos en 2000.

RE estas abonebla por 2000 kontraŭ 30 rubloj ĉe la redakcia adreso, sed nur kontraŭ 15 rubloj por la abonantoj de LOdE.

Ricevitaj gazetoj

ELNA Update. 1999/3;

El Popola Ĉinio. 1999/10;

Esperanto. 1999/9,10;

Esperanto aktuell. 1999/6;

Esperanto-nyt. 1999/2;

Heroldo de Esperanto. 1999/10-11,12;

Juna Amiko. 1999/3;

Komencanto. 1999/7;

Kontakto. 1999/5;

La Brita Esperantisto. 1999/950;

La Gazeto. 1999/84;

La KancerKliniko. 1999/91;

La Ondo de Esperanto. 1999/10;

La Revuo Orienta. 1999/9;

La Verda Formiketo. 1999/46;

l’esperanto. 1999/7;

Le Travailleur Espérantiste. 1999/245;

Litova Stelo. 1999/4;

Monato. 1999/9;

Norvega Esperantisto. 1999/4;

Riveroj. 1999/25;

Ruslanda Esperantisto. 1999/3-4;

Sennaciulo. 1999/8-9;

Starto. 1999/4;

Vekilo. 1999/3.

Mozaiko

Ok korektaj respondoj

Ni ricevis 8 solvojn de la enigmo el la julia Ondo. Ili ĉiuj estas tute korektaj. Interalie, estis vere internacia respondado. Nin atingis tri leteroj el Ruslando, du el Svedio, po unu el Ukrainio, Germanio kaj Bulgario. Sed la lotumado difinas nur unu feliĉulon, kaj ĉi-foje la premion lote gajnis Grozdenka Filipova el bulgara urbo Pazarĝik. Gratulojn!

Korektaj respondoj:

1. En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.

2. Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.

Tatjana Kulakova

Faŭno

Provu en la supra litera malordo trovi 12 mamulojn. Ĉiuj ili ne estas dombestoj. La vortojn oni povas legi laŭ rompita linio horizontale kaj vertikale, sed ne diagonale. El la restintaj literoj faru ankoraŭ unu vorton, kiu unuigas ĉiujn respondojn.

Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin

La respondojn sendu poŝte al la redakcia adreso aŭ rete al Tatjana Kulakova kulakova@akb.mplik.ru tiel, ke ili atingu nin antaŭ la Zamenhofa tago.

La Zamenhofa Tago, kun varia programo, okazos en Jekaterinburg la 12an de decembro. Redakcianoj de “La Ondo” ĉeestos kaj kunfestos. Bonvenu ankaŭ vi!

Foje okazis
Neatendita konkludo

Angla kemiisto Henry Enfield Roscoe (1833-1915) estis granda specialisto pri organika sintezo. Foje oni invitis lin por prelegi pri sukcesoj de scienco. La prelegon vizitis parlamentanoj kaj mondumanoj, dezirantaj nur spekti la famulon. Roscoe tre serioze akceptis la inviton kaj en sia prelego multe atentigis pri perspektivoj de produktado de tinkturoj el industriaj restaĵoj de minkarbo.

Post la prelego al la kemiisto venis sinjorino, kiu afable dankis lin nome de la ĉeestantoj kaj aldonis:

— Nun mi tute komprenis, kial la kampaj floroj estas tiel diverskoloraj.

— Hm! Sed mi nenion parolis pri botaniko!

— Tamen vi multe parolis pri farboj, produktataj el minkarbo. Kaj la karbo troviĝas subtere, ekzemple, sub mia bieno. Do floroj vaste uzas ĝin por siaj helaj koloroj.

Roscoe mire levis la ŝultrojn kaj rapide adiaŭis.

Sed estas interese, ke la malklera sinjorino trovis la ĝustan vojon al la vero. Nuntempe dum serĉado de minoj geologoj uzas ankaŭ geobotanikan metodon, kiu konsideras la influon de la subteraj mineraloj al la koloro de floroj.

Adaptis kaj pentris Gennadij Ŝlepĉenko

Fine ni omaĝas al la Granda Oktobra Socialisma Revolucio, kiun oni tamen festas en novembro.

Sovetunia pekulo postmorte trafis en Inferon.

— En kiun fakon vi deziras iri, — oni demandis lin, — ĉu al la kapitalisma aŭ al la socialisma?

— Unue mi vidu la kapitalisman, — diris la politike nefidinda pekulo, kaj li estis venigita tien.

— Kiom longe vi estas kuirataj ĉi tie? — li demandis enkaldronigitojn.

— Po ok horoj diurne, kaj la ceteran tempon ni ripozas.

La pekulo poste venis en la socialisman fakon kaj faris la saman demandon.

— Strikte laŭ la plano, do la tutan diurnon.

— Sed kiel vi eltenas tion?

— Se diri la veron... Ankoraŭ ni neniam estis kuirataj: jen hejtaĵo mankas, jen kaldronoj ne funkcias, jen la diabloj estas ebriaj. (HaGo)

FRAZOJ

La Komitato de UEA en Berlino esprimis sian opinion pri TEJO:

Plurfoje oni traktis la junularan agadon. Tiun temon trudis la malmultiĝo de la membraro de TEJO kaj ties problemoj financaj kaj administraj. Prave oni konstatis ke la problemoj parte fontas el nesufiĉaj kunlaboro kaj kontaktoj inter TEJO kaj cetera UEA. En multaj landoj, precipe eŭropaj, junaj kaj plenaĝulaj movadanoj apenaŭ konas unu la aliajn, dum en Afriko kaj Latina Ameriko ili kunas eble eĉ tro.

Esperanto. 1999: 10

La Komitato de TEJO en Vespremo rezoluciis pri la kongreselekto de UEA:

Por eviti dubojn pri la neŭtraleco de UEA kaj pri la sincero en ties subteno al homaj rajtoj, la Komitato de TEJO esprimas ĉe la estraro de UEA sian zorgon pro la konstanta neobservo de homaj rajtoj en la mondo ĝenerale kaj precipe en la kongreslando Israelo; konkrete insistas ke la temo homaj rajtoj estu pritraktita dum la kongreso ...

Heroldo de Esperanto. 1999: 12

La problemo estas ke en Esperanto, se oni lernas la lingvon — kaj tio ofte okazas aŭtodidakte — kaj se vi havas interesiĝon en literaturo, oni ne povas trovi la ĝustajn verkojn, pro la fakto ke la plimulto de la esperantistoj ne scias, kiuj verkoj estas bonaj, kaj kiuj nebonaj. Ĝenerale la esperantistoj ne scias multon pri la literaturo. Eble estas esceptoj kiel Auld, sed ni diru sur la kluba nivelo.

Ed Boorsboom. La gazeto. 1999: 84

Kelkaj esperantistoj opinias ke ne plu valoras traduki en Esperanton romanojn aŭ poemojn. Sed, ĉu ili tiom certas, ke ili havas aliron, en sia propra lingvo, kaj eble en du aŭ tri aliaj kiujn ili mirakle scipovas, al la tutmonda literaturo? Laŭ raporto de La Mondo de la libroj, en Britio, en 1996, nur 3% de la aperintaj libroj estis tradukoj.

Ĵak Le Puil. La KancerKliniko. 1999: 91

Uzantoj de Esperanto perceptas kaj valorigas sian okupon “tra malsamaj okulvitroj”. La tradicia celo estas Esperanto kiel “ĉies dua lingvo”. Rivala kaj plifortiĝanta tendenco (nomita “raŭmisma”) akcentas la valoron de la ekzistanta esperantista komunumo. La “raŭmismaj intelektuloj” parolas pri “transnacia kulturlingvo por memelektita diasporo”, aliaj simple ĝuas Esperanton kiel hobion.

Bard Hekland.

Norvega Esperantisto. 1999: 4

Trevor Steele rakontas pri la interpretista sperto en la Berlina sesio de la Nitobe-Simpozio.

La organizantoj de la simpozio invitis precipe neesperantistojn, kiuj diversmaniere agas sur la kampo de uzado de lingvo(j) en multlingvaj situacioj, prelegi pri siaj specialaĵoj. La laborlingvoj estis oficiale la germana, la angla kaj la internacia. Tio necesigis tri grupetojn da interpretistoj: germana-angla, germana-Esperanta kaj angla-Esperanta. Mia tasko estis multe malpli postula ol tiuj de miaj kolegoj. Kial? Ĉar mi respondecis pri traduko el la germana en la anglan — kaj eĉ la germanaj invititoj grandparte parolis angle. Denove, kial?

Ĉu la germana lingvo tiel malsuperas la anglan, ke eĉ ĝiaj denaskaj parolantoj preferas la anglan? Ĉu la angla estas tiel facila, ke ili senprobleme ĝin parolas?

Litova Stelo. 1999: 4

La plej freŝaj informoj pri la 73a Kongreso de SAT en Moskvo

Antaŭkongreso (10-14 jul): “Koro de la malnova Rusio” en Vladimir (150 km oriente de Moskvo).

Ekskursoj en Vladimir kun romantikaj katedraloj de la 12a jc.; Bogolubovo (Grandprinca rezidejo), Suzdal (pluraj arkitekturaj ensembloj kaj muzeoj), Gus-Ĥrustalnyj (fabriko de kristalaĵoj) k.a. Loĝado en 1-litaj hotelaj ĉambroj, 3-foja manĝado. Prezo: 220 EUR por ĉio, inkluzive de la vojaĝo de Moskvo al Vladimir kaj reen (kondiĉe ke estos minimume 20 aliĝontoj).

Kongreso (15-23 jul)

La kongreso okazos en Moskva Ŝtata Industria Universitato.

En la programo de la Kongreso, krom laborkunsidoj, frakciaj kunvenoj kaj aliaj nepraj programeroj, okazos koncertoj de esperantistoj kaj folkloraj grupoj, renkontiĝoj kun sociaj, sindikataj kaj politikaj agantoj, vizito al Aŭtomobila fabriko Liĥaĉov, prelegoj pri lingvaj problemoj, E-movado kaj kulturo, vespera arta kafejo, promenoj en moskvaj parkoj, specialaj porjunulaj aranĝoj k.a.

Aliĝontoj proponu al OKK proprajn kontribuaĵojn al la kongresa programo.

Loĝado

luksa hotelo en 1-lita ĉambro — 100 EUR tage

luksa hotelo en 2-lita ĉambro — 60 EUR tage

ordinara hotelo en 2-lita ĉambro (necesejo en la koridoro) — 15 EUR tage

Oni povos loĝi en bonkvalitaj hoteloj iom pli malproksime de la kongresejo (4-5 metrostacioj) kontraŭ 40-45 EUR (en 1-lita ĉambro) kaj 25-30 EUR (en 2-lita ĉambro).

Speciala oferto por kongresanoj el Ruslando kaj aliaj ekssovetiaj landoj en la ordinara hotelo — 2 EUR tage.

Organizantoj okupiĝas ankaŭ pri amasloĝejo por junaj kaj malriĉaj esperantistoj.

Manĝado

3-foja manĝado ĉiutage en la kongresejo — 8 EUR (krom la dato por la tuttaga ekskurso). Eblos rifuzi de maten- aŭ vesper-manĝo kun respektiva redukto de la prezo; malpli kosta manĝado eblos ekster la kongresejo.

Ekskursoj

17 jul. Duontaga ekskurso: ĝenerala rigardado de Moskvo — Ruga placo, Kremlo kun ties muzeoj, memorlokoj de la E-movado — 15 EUR.

23 jul. Duontaga ekskurso: tombejo Novodeviĉje kun tomboj de Kropotkin, Ĥruŝĉov, Gogol, Sobinov kaj aliaj famaj politikistoj, verkistoj, artistoj, sciencistoj kaj muzeo de monaĥinejo Novodeviĉij de la 16-17a jc. — 10 EUR.

19 jul. Tuttagaj ekskursoj (kun tagmanĝo en restoracio survoje):

1. Nova Jerusalemo (arkitektura ensemblo de la 17-18a jc, 60 km nord-okcidente de Moskvo, arta muzeo de Moskva regiono kaj etnografia muzeo de kamparana vivo) kaj Arĥangelskoje (18-jarcenta bieno de princo Jusupov kun kolekto de pentraĵoj) — 25 EUR.

2. Borodino (loko de la batalo inter rusa kaj franca armeoj en 1812 j., 120 km okcidente de Moskvo kun pluraj monumentoj kaj muzeoj pri la evento) kaj Golicino (bieno de Boris Godunov kaj poste de princa dinastio Golicin) — 30 EUR.

3. Sergiev Posad (arkitektura ensemblo de monaĥejo de la 15-18a jc., 70 km nord-oriente de Moskvo kun monaĥeja trezorejo, muzeo de la popola arto k.a.) kaj Abramcevo (bieno de verkisto Aksakov, poste de mecenato Mamontov — centro de la rusa skolo de pentroarto, ceramika arto kaj lignoĉiza arto fine de la 19a jc.) — 30 EUR.

Noto: ĉiu ekskurso povos okazi, se estos minimume 20 aliĝontoj.

24 jul ĉiuj dezirantoj povos flugi al Tel-Avivo al la 85a UK; eblos mendi rabatitan kolektivan bileton, se troviĝos sufiĉa kvanto da petoj.

Postkongreso (24-27 jul): “Moskvo — urbo de la artoj”.

Ekskursoj al Galerio Tretjakov (muzeo de la nacia rusa arto), Belarta Muzeo Puŝkin (antikva kaj okcidenta artoj), Historia Muzeo, Muzeo de la Religia Rusa Arto Rublov, k.a. — 20 EUR tage.

Loĝado en la samaj kondiĉoj, laŭ la kongresaj prezoj (ŝanĝo eblas laŭ interkonsento); 3-foja manĝado — 8 EUR tage.

Por dezirantoj eblos daŭrigi la postkongresan periodon kun vizito de pluaj vidindaĵoj en Moskvo kaj ĉirkaŭ ĝi.

Adreso: Nikolaj Lvoviĉ Gudskov, ab. ja. 57, RU-105318 Moskva, Ruslando.

Rete: nikolao@orc.ru kaj mikaelo@esperanto.nu

Belartaj konkursoj de UEA en 2000

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas partoprenantojn por la 51a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo.

Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiĉoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.

Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, “Lingvo kaj kulturo de paco”. Premio “Luigi Minnaja” kaj du aliaj premioj.

Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj aŭtoroj. Premio “An-Song-san” kaj du aliaj premioj.

Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vd. ĉe Eseo). Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.

Infanlibro de la jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 1999. Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu plej laste 31 mar 2000. Por vidbendo oni sendu po unu ekz. ĝis 1 jul 2000. Ĉion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnneweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

La konkursaĵoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas.

Premioj: Unua premio: EUR 190; dua premio: EUR 133; tria premio: EUR 76; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) EUR 133; Infanlibro de la Jaro: EUR 399.

La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenos al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.