Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 12 (62)

Redakcie

Antaŭ kelkaj semajnoj post longa foresto nin revizitis unu el niaj konatoj, iam aktiva sed nun hejma esperantisto. Kiam lia scivolemo pri la lastatempaj edziĝoj, naskoj, forpasoj kaj laborŝanĝoj de pluraj komunaj gekonatoj estis kontentigita (kredu, ke tio postulis pli da tempo, ol oni bezonas por trastudo de la “Konstitucia Ĉarto”) li atentis niajn eldonaĵojn.

Pafinte kelkajn sarkasmajn parol-sagojn al la preskvalito de la libroj, nia dokta amiko degne laŭdis ilian enhavon, ne forgesinte diri, ke sur nia loko li eldonus verkojn multe pli bonajn kaj pli debitajn. Plue li ekfoliumis La Ondon, susurante, fajfetante kaj murmurante.

— Stranga estas via Ondo, — li grumbletis. — Mi ne komprenas, kion ĝi similas... Ne Monaton, ĉar vi ankaŭ pri Esperanto informas... Ankaŭ ne Esperanton, ĉar ne nur pri Esperanto mi ĉe vi legas... Eĉ ne Literaturan Mondon, nek la Foiron, ĉar viaj poemoj (ni hontigite mallevis la rigardojn), nu, ili eĉ preskaŭ tute mankas... Kaj El Popola Ĉinio estas tute alia (ni hontruĝiĝis, atendante daŭrigon pri la “mizera kvalito”)...

Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Nia gasto estas eminenta konanto de la Esperantaj literaturo kaj gazetaro, kaj lia pasio estas foliumi flaviĝintajn malnovaĵojn. Fine li frapis sian frunton:

— Ah ha! Kial mi ne tuj divenis. Simple kiel ovo! Ja estas La Ondo de Esperanto... Tia, kia ĝi iam estis, sed nur pli moderna!..

Li pravis. Nia revuo ricevis inspiron kaj instigon rekte de la pionirepoka Ondo, fondita de Saĥarov antaŭ 90 jaroj, eĉ se iuj kontestas tion. La binditaj kolektoj de la malnova LOdE estas nia breviero. Kompreneble, oni ne bone progresus kun la piedoj en la pasinteco, kaj la prezentomaniero iĝis alia, sed la temaro kaj la tradicioj restas aŭtente Saĥarovaj.

Cetere, unu el la tradicioj de l’ car-tempa Ondo estis jarfine donaci al la legantoj literaturan suplementon. Tiu tradicio daŭras, kaj ĉi-kune vi ricevas volumeton de Valerij Brjusov. Ni esperas, ke vi ŝatos la strang-etosajn verkojn, kiuj balanciĝas sur la rando inter la realo kaj fantazio.

Antaŭ la foriro nia erudiciulo bonkoriĝis (ĉu ankaŭ pro la simpla sed abunda regalo?) kaj abonis La Ondon. Ankaŭ por la jaro venonta.

Ni dankas nian legeman (kaj foliumeman) amikon. Ni dankas ĉiun el niaj legantoj, kiuj investas siajn tempon kaj monon por ĉiumonate legi La Ondon. Ni esperas, ke vi estos inter la dankatoj ankaŭ post unu jaro.

Feliĉan Novan Jaron kaj Gajan Kristnaskon!

Halina kaj Aleksander

La kovrilpaĝan bildon donace sendis nia pola leganto Stanislaw Ŝmigielski.

Prezidanto de UEA en Azio

Prezidanto de UEA Kep Enderby alte taksas la gravecon de la E-movado en Azio, ĉar li forte opinias, ke la progreso de Esperanto mondskale dependas de la fortigo de la azia E-movado. Li bonvole disponigis al E-gazetaro raporton pri sia lastatempa dufoja restado en Azio.

Ĉi-aŭguste post sia partopreno en la Karolovara SAT-kongreso kaj en la Berlina UK, la prezidanto de UEA partoprenis la 2an Azian E-Kongreson en Hanojo (LOdE. 1999: 10, pĝ. 3) kaj post tio vizitis Tajlandon, kie en la ĉefurbo Bankoko li prelegis pri Esperanto angle al studentoj kaj profesoroj de du universitatoj. Ege helpis lin pastro Andreoni, kiu loĝas kaj laboras en Tajlando. Intervjuoj kun ĵurnalistoj donis bonegan informan efikon.

Dum la restado en Hanojo, gvidantoj de la vjetnama movado ofte diris al Enderby, ke Vjetnama E-Asocio kaj la Registaro de Vjetnamio, bonvenigus UK-on baldaŭ en Vjetnamio. Estas konate, ke Enderby ege simpatias kun tiu deziro de la vjetnamoj. Hanojo planas konstrui novan Kongresejon en 2002 aŭ 2003.

En oktobro li denove vizitis Azion, ĉi-foje Koreion kaj Japanion. Li vojaĝis tie dum preskaŭ tri semajnoj.

En Koreio li unue ĉeestis en la Korea E-Kongreso (LOdE. 1999: 11, pĝ. 5) kaj poste kune kun profesoro Lee Chong-Yeong partoprenis Internacian konferencon de Ne-Registaraj Organizaĵoj. Dum tiu “CONGO-kongreso” Enderby intervenis parolante ses fojojn. Ege gravas por UEA kaj Esperanto ĝenerale, ke UEA estu bone reprezentota ĉe la Jarmila Forumo, kiu okazos printempe en Novjorko.

Post la fino de la Seula Konferenco, Enderby kun Lee Chong-Yeong kaj Lee Chong-Sae flugis en Japanion por partopreni la japanan E-kongreson, kiu okazis en Montizuki. Ĉe la malfermo Enderby prelegis pri “Kial la mondo bezonas Esperanton”. Li ankaŭ partoprenis tie la kunvenon de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia E-Movado).

Post tiu kongreso, japanaj esperantistoj organizis por li intensan semajnan programon, dum kiu la prezidanto de UEA plurfoje prelegis en Esperanto kun japana interpretisto en Tokio kaj aliaj urboj pri Esperanto, multkulturismo kaj homaj rajtoj. Plurfoje li estis intervjuita de gazetaj, radiaj kaj televidaj ĵurnalistoj. Krome, li havis renkontojn kun gvidantaj oficistoj de Amnestio Internacia, UNESKO-Asocioj de Japanio kaj Oomoto.

Resumante la vojaĝon, Enderby emfazis, ke li esperas, ke la bonaj rezultoj estos daŭrigataj. Li aldonis, ke la entuziasmo, helpemo, gastamo kaj bonkoreco elmontritaj al li kaj al lia edzino en la vizititaj landoj estis elstaraj kaj kortuŝaj. Simile elstaris la organizaj talentoj de la aziaj samideanoj.

Li aparte menciis la malavarajn agojn kaj organizan talenton de Myoshi-san [S-ro Myoshi], al kies laboro por Esperanto multon ŝuldas la azia kaj tutmonda E-movado.

Kep Enderby

Lingvo kaj homaj rajtoj

Pli ol 7000 reprezentantoj de pli ol 600 internaciaj organizaĵoj partoprenis en la Internacia Konferenco de Ne-Registaraj Organizaĵoj Seulo 1999, kiu okazis en la korea metropolo 10–15 okt. Ĝi estis organizita de CONGO (platformo de NRO-j en konsultaj rilatoj kun UN), de la Plenumkomitato de NRO-j asociitaj kun la Departemento de Publika Informado de UN, kaj de la Societo de Tutmonda Kunlaboro de la Universitato Kyung Hee. La kadra temo de la konferenco estis “NRO-j en la 21a Jarcento”.

UEA, kiu havas konsultajn rilatojn kun UN kaj estas asociita kun ĝia Departemento de Publika Informado, aktive partoprenis la Konferencon jam en la prepara stadio, kun la helpo de sia korea landa asocio. UEA speciale koncentris sian agadon al unu el la kvin temoj de la konferenco Homaj Rajtoj. Kadre de ĝi estis okazigita, laŭ iniciato de UEA kaj de Koalicio de NRO-j por Internacia Helplingvo, temgrupa sesio pri “Lingvo kaj Homaj Rajtoj”. Ĝin gvidis Kep Enderby, prezidanto de UEA. Prof. Lee Chong-Yeong, eksprezidanto de UEA kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, faris enkondukan prelegon. Prelegis ankaŭ reprezentantoj de la Bahaa Internacia Komunumo kaj de la Uhonbulisma Eklezio.

La zorge preparita agado de UEA kondukis al bona rezulto. Post vigla diskuto la 35 partoprenantoj de la Tema Grupo unuanime rezoluciis pri rekomendoj al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN (EKOSOK) kaj al la Jarmila Forumo de NRO-j okazonta en Novjorko en majo 2000. 15 okt la rekomendoj estis adoptitaj de la Tema Plenkunsido pri homaj rajtoj.

Post la komuna seminario de UEA kaj la Alta UN-Komisiito pri Homaj Rajtoj en Ĝenevo aprile 1998, UEA denove sukcesis tiri en UN-medio atenton al la lingvaj aspektoj de homaj rajtoj. Tiel UEA realigas sian strategian celon kreskigi konscion pri tiu neglektata kampo.

Dum la konferenco Korea E-Asocio funkciigis informbudon. Per informiloj en pluraj lingvoj, tradukoj de la Praga Manifesto, libroj, revuoj, afiŝoj k.a. materialoj la konferencanoj povis konatiĝi kun la lingvo kaj movado de Esperanto.

Rezolucio:

La Tema Grupo pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj de la Internacia Konferenco Seulo 1999 de Ne-Registaraj Organizaĵoj rekomendas:

1) ke la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (EKOSOK) metu en la tagordon de sia proksima kunsido la temon “Lingvo kaj Homaj Rajtoj”, kun la celo diskuti problemojn de tutmonda lingva politiko kaj la neniigon de homaj rajtoj kaŭze de lingva malegaleco;

2) ke tia kunsido konsideru la nomumon de komisiono por esplori la uzeblecon kaj praktikecon de internacia helpa lingvo;

3) ke EKOSOK raportu al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri la rezultoj de ĝiaj malkovroj, kaj

4) ke tiu ĉi Seula Internacia Konferenco de NRO-j submetu la suprajn erojn kiel rekomendatajn proponojn al EKOSOK kaj al la Jarmila Forumo de NRO-j, antaŭvidata por 22–26 maj 2000, por iliaj atento kaj sekva agado.

GK UEA

Packultura aktivado de UEA vekas atenton de Unesko

La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, faris laborviziton al la Pariza sidejo de Unesko 11–12 nov. La vizito okazis en la kulmina momento de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, kiam estis elektita la nova ĝenerala direktoro de tiu UN-organizaĵo. Buller kaj la konstanta Unesko-reprezentanto de UEA, Vincent Charlot, ĉeestis la elekton de la japana diplomato Koichiro Matsuura al tiu posteno por la 6-jara periodo 1999–2005.

La plej grava temo dum la diskutoj en Parizo estis la kontribuo de la Esperanto-komunumo al la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco en 2000. Lige kun tiu Jaro estis lanĉita Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj Senperforto. Ĝin iniciatis grupo de laŭreatoj de la Nobel-pacpremio, i.a. Miĥail Gorbaĉev, Nelson Mandela, Shimon Peres kaj Jose Ramos Horta.

La delegacio de UEA prezentis la planon de UEA pri kolektado de subskriboj por Manifesto 2000 al Enzo Fazzino, respondeculo en Unesko pri tiu dokumento. S-ro Fazzino tuj aliris sian komputilon por serĉi la TTT-paĝojn de UEA, kie jam nun eblas subskribi la Manifeston. UEA baldaŭ eldonos ĝin ankaŭ kiel faldfolion, por ke ankaŭ tiuj sen retaliro povu ĝin subskribi. La granda celo de Unesko estas kolekti 100 milionojn da subskriboj, kiujn oni transdonos al la Ĝenerala Asembleo de UN en septembro 2000. Por akceli la kolektadon de subskriboj, Unesko planas eldoni diplomon por “Heroldoj de Manifesto 2000”, t.e. aktivaj kolektantoj. Vidinte la aktivecon de UEA, s-ro Fazzino promesis presi la diplomon ankaŭ en Esperanto.

La agado de UEA por la kulturo de paco estis diskutata ankaŭ en la kunsido kun s-ino Monique Fouilhoŭ, prezidanto de la Kontaktkomitato de NRO-j. Ŝi dankis al UEA pro ĝia subskribo de Kontrakto pri Partnereco por la Kulturo de Paco. La ĉefa evento, per kiu UEA kontribuos al la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco (IJKP), estos la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo, kies temo estos “Lingvo kaj la kulturo de paco”. Dank’ al la Kontrakto pri Partnereco UEA ricevis la rajton titoli la 85an UK Flagŝipa Evento de IJKP. Estis interkonsentite, ke s-ro Patrick Duong, respondeculo pri IJKP ĉe la Kontaktkomitato de NRO-j, partoprenos kaj prelegos en la Tel-Aviva UK.

GK UEA

Agado Espero: projekto 2a “1000 familiaj pakaĵoj”

Niaj legantoj verŝajne memoras, ke dum la milito en la eksa Jugoslavio UEA vastigis la agadon ĉirkaŭ la Konto Espero (kiu celas precipe esperantistajn viktimojn) al la Agado Espero, kiu celas kunligi kaj subteni iniciatojn de aliaj esperantistoj kaj esperantistaj organizaĵoj favore ankaŭ al neesperantistaj viktimoj (LOdE. 1999: 7).

Unu el tiuj agadoj estis nomita “1 000 familiaj pakaĵoj”.

Nun, surbaze de detala raporto de la loka organizaĵo Humanitara Organizo Espero (HOE), starigita kaj estrata de esperantistoj, oni vidas ke finfine la respondo al la alvoko estis tiel bona, ke en la fino oni povis donaci proksimume 2 000 pakaĵojn (precize 1 998).

La disdonado okazis interkonsente kun la Ministerio por rifuĝintoj kaj kun lokaj urbaj instancoj en Sarajevo, Novi Grad kaj Hadzici.

Ĉi tiu artikolo celas ĉefe danki la donacintojn. Inter ĉi tiuj elstaras la kataluna Fons Catala el Barcelono kaj la franca Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo. Sed same valoran kontribuon faris pluraj individuaj esperantistoj.

Interalie kelkaj esperantistoj tradukis la tekston al sia nacia lingvo kaj provis interesigi neesperantistajn help-organizaĵojn. Aliaj esperantistoj (ekzemple, Japana E-Instituto) estas nun kolektantaj monon por ĉi tiu agado.

En Bosnujo mem la agado ricevis grandan atenton. La ĉefa bosna gazetaro kelkfoje raportis pri ĉi tiu agado kaj sekve de gazetaraj konferencoj la lokaj radio kaj televido intervjuis la gvidantojn de HOE. Faldfolio kun klarigoj pri la kampanjo en la albana kaj bosna estis enmanigita al ĉiu familio kune kun la pakaĵo.

Dum ĉi tiu agado ankoraŭ ne finiĝis, HOE jam organizas aliajn projektojn kaj por Bosnujo kaj por aliaj landoj. Ili serĉas esperantistojn, kiuj povus kontaktigi ilin kun neesperantistaj help-organizaĵoj. Se vi konas homojn en tiaj organizaĵoj, petu detalojn pri la projektoj ĉe HOE (M.Spahe, 10/II, 71000 Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino, Fax +387 71441843).

Ankoraŭfoje esperantistoj pruvis, ke ili ne estas senreagaj antaŭ homaj katastrofoj, kiujn nia mondo pli kaj pli spertas. Ni provas disvastigi la idealojn de la Esperanto-movado, kiuj provas eviti la uzon de “glavoj sangon soifantaj”, sed samtempe ni provas ripari la damaĝojn faritajn de tiuj glavoj.

Dankon al la Humanitara Organizo Espero kaj al ĉiuj donacintoj.

Renato Corsetti

UEA, Agado Espero

La deziro de Gjivoje plenumita

Marinko Gjivoje (1919–1982), unu el la plej admirindaj Esperantaj bibliofiloj el Kroatio, fine povus ripozi en paco. Lia familio transdonis al Nacia kaj Universitata Biblioteko en Zagrebo la imponan kolekton de Esperantaj libroj, kiujn li testamente lasis al la biblioteko. Nun en la biblioteko troviĝas 2901 libroj kaj 274 Esperantaj vortaroj.

Marinko Gjivoje testamentis sian libraron al tiu ĉi biblioteko, kiun li forte estimis. 31 maj 1982 pluraj homoj kunvenis je la oka matene en la biblioteko por atesti pri la transdono de la donaco. Sed ili vane atendis Marinkon. Li forpasis je la sesa matene en la tago kiam li kunvokis la kunsidon pri la transdono de siaj libroj al la nacia trezorejo. Post 18 jaroj liaj libroj estas en la biblioteko, kie li volis vidi ilin.

Pluraj kroataj gazetoj raportis pri la evento. Laŭ la deklaro de la direktoro de la Nacia Biblioteko d-ro Josip Stipanov la libroj estos pretaj por la uzo antaŭ la 86a UK en Zagrebo.

Kroata E-Ligo nun traktas kun la Nacia Biblioteko pri okazigo de Zamenhof-Tago 1999 en la biblioteko, kie estas la plej riĉa kolekto de Esperantaj libroj en Kroatio.

Spomenka Ŝtimec

Ĉeĥio: nova asocia gvidantaro

15–17 okt 1999 okazis en la sudbohemia urbo Tábor en Integrita Mezlernejo de Servoj kaj Metioj la 9a nacia kongreso de Ĉeĥa E-Asocio.

Partoprenis ĉ. 115 personoj (inkluzive de gastoj). La vendreda vespero post alveturo de la kongresanoj estis dediĉita al diskutado pri UK Berlino, la propra kongresa traktado realiĝis sabate. La kongreson salutis vicurbestrino, sekvis raportoj de la malnovaj komitatanoj pri la agado ekde la 8a kongreso (1996 en Havírov). Sekvis prezentiĝo de novaj honoraj membroj kaj de kandidatoj por la nova asocia komitato. Dum pripensado, kiun elekti, aliĝintaj parolantoj prezentis la agadon de siaj kluboj kaj sekcioj en riĉa diskutado. Kiel komitatanoj estis elektitaj Zdenek Heiser, Petr Chrdle, Lucie Kareŝová, Kveta Krajíèkova, Jindrich Ondracek, Vera Podhradská (kiu poste akceptis la prezidantecon) kaj Jan Repa, kiel kontrolgrupo Vlastimil Koĉvara, Josef Hron kaj Libuŝe Krejèí. La sabatan vesperon finis dancamuzo kun tombolo.

Dimanĉe lokaj esperantistoj prezentis al la kongresanoj sian urbon kun riĉa historio — ĝin fondis en 1420 husanoj kiel urbon de “batalantoj de Dio”, kie ĉiuj volis esti fratoj kaj fratinoj, egalrajtaj kaj justaj. Ili malpaciĝis pro diferencaj religiaj opinioj, tamen la urbo restis.

La honoran membrecon de ĈEA akiris Jirí Karen (poeto), Vlastimil Koĉvara (asocia eksprezidanto), Kurisu Kei (japana bohemisto), Zdenek Pluhar (kemiisto), Josef Rumler (poeto), Jarmila Ryznarová (AEH-prezidantino) kaj Jirí Vychodil (eksprezidanto de blindula sekcio, redaktoro de Aŭroro).

Bedaŭrinde Josef Rumler 1 nov 1999 mortis en aĝo de 77 jaroj, meze de tradukado el la klasika ĉeĥa poezio. Tamen li sukcesis ĉi-jare eldoni siajn tradukojn de “Majo” (K.H. Mácha) kaj “Kristnaska tago” (K J. Erben) utiligante alian traduk-metodon ol Tomáŝ Pumpr.

Miroslav Malovec

Kolombio: “tutfirme kaj esperplene”

La 5a Kolombia Kongreso de Esperanto okazis en Ibageo 16–18 okt 1999.

Oni povas mezuri la kongreson per diversaj mezuriloj. Laŭ la “mezurilo pri kvanto” ĝi estis malpli sukcesa ol normale, ĉar en Kolombio nun estas la plej grava ekonomia krizo dum la lastaj 60 jaroj. 34 gesamideanoj aperas en la inaŭgura kongresa foto, sed “oficiale” 26 partoprenis.

Laŭ la “mezurilo pri semado” la kongreso estis sukcesa. La loka grupo (kun pli ol 40 infanoj, kiuj lernas Esperanton en la lernejo “San Simn”) fariĝis multe pli solida. Dum la inaŭguro la infanoj ricevis atestilon pri la sukceso de la unua baza E-kurso en Ibageo...

Laŭ la “mezurilo pri diskonigado” la kongreso estis ege sukcesa. Kvar intervjuoj en la lokaj radiostacioj kaj unuapaĝa raporto en la ĉefa ĵurnalo de Ibageo montris ke Esperanto ne estas io ekzota aŭ neatingebla.

La “mezurilo pri kulturo kaj klerigo” montris rimarkindan panoramon, kiun konsistigis kurso por progresantoj de prezidanto de la Akademio Geraldo Mattos, prelegoj, teatraĵoj kaj muziko.

Movade la kongreso havis du ĉefajn punktojn:

— Estis akceptita la propono de Alfonso Alvarez starigi landan sekcion de TEJO.

— Oni decidis konduki la fortojn de nia movado al la atingo de oficiala rekono de Esperanto en Kolombio. Antonio Herrera kaj lia edzino Maria Dilia proponis trafi la Sekretariejon pri Edukado de la departemento Tolimo por starigi kurson. La Ĝenerala Plano pri Edukado en Kolombio ebligas tion. La kurso havos la benon de la Universitato de Tolimo (eble ankaŭ de ILEI) kaj permesos enkondukon de Esperanto kiel oficialan studobjekton.

Krome, Luis Jorge Santos Morales proponis, ke la lokaj grupoj organizu trimonatan kurson. Li mem estu la instruisto kaj la grupo subtenadu la instruiston dum tiu periodo. Cetere, Luis Jorge estas la kapo de unu el la plej gravaj lingvoinstitutoj en Kolombio: Winston Salem.

La proponoj estis akceptataj entuziasme kaj la Ĝenerala Plano pri Edukado malfermas ĉiujn pordojn por efektivigi nian strategian planon.

Ĝenerala asembleo de la Kolombia E-Ligo disvolviĝis vigle kaj akceptis kelkajn decidojn, interalie pri honoraj membroj, historio de Esperanto en Kolombio, modifo de la kotizoj, starigo de kvaronjara bulteno. KEL oficiale petis de la Akademio rekomendon pri la nomoj de la urboj kolombiaj.

La libera diskutrondo estis vigla kaj oni parolis, interalie, pri organizo de la movado en Kolombio kiel entrepreno, kaj pri starigo de regiona E-bloko en la bolivaridaj landoj, kiam la movadoj el Ekvadoro kaj Bolivio estos pli fortaj.

La plej granda parto de la diskutforumo estis uzata por detaligo de la Strategia Plano. Unue Antonio Herrera preparu la kurson por instrui Esperanton; due la Sekretariejo pri Edukado de Tolimo akceptu la kurson; poste KEL pretigu la kurson por reta efektivigo; kaj fine, post la kurso la diplomitoj penetru la lernejojn kaj universitatojn de siaj urboj.

Konsiderante ĉiujn “mezurilojn” oni povas konkludi, ke malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj la movado en Kolombio denove disvolviĝas — ne tro rapide, sed ja tutfirme kaj esperplene.

Ruben Torres

La 3a Azia kongreso okazos en Koreio

Komisiono de UEA pri Azia E-Movado (KAEM) oficiale decidis, ke la 3a Azia E-Kongreso okazos en Koreio en la jaro 2002.

Intertempe KAEM enketis 14 landajn asociojn en azia regiono pri gastiglando de la 3a kongreso, kaj du landoj reagis al ĝi: Koreio kaj Nepalo. KAEM-anoj diskutis demokratie kaj konsideris ĉiaflankajn aspektojn, kaj fine rezultis, ke Koreio estu la gastiglando de la 3a kongreso.

Puramo Chong

prezidanto de KAEM

10a kongreso en Ukrainio

10a Kongreso de Ukrainia E-Asocio (UkrEA) okazis en Kievo 6–7 nov 1999.

En la ĉefurbon de Ukrainio venis ĉ. 60 aktivaj ukrainiaj geesperantistoj el diversaj regionoj. Oni akceptis raporton de la prezidanto de UkrEA Volodimir Hordijenko kaj estraro pri pasinta jaro.

Okazis reelektoj. Volodimir Hordijenko (Kievo) konservis la postenon de la prezidanto de UkrEA. Estis elektitaj 4 konsilianoj: Aleksandr Griŝĉenko (Lugansk), Konstantin Demjanenko (Berdjansk), Oleg Pokotylo (Kievo), Viktor Pajuk (Ternopil).

Dum la lastaj jaroj UkrEA, en kiu nun estas ĉirkaŭ 120–130 membroj, rimarkeble evoluis kaj atingis iujn sukcesojn:

— la organizo estas oficialigita en Ministerio de Justico;

— oni eldonis kaj konfirmis ŝtatnivele instruprogramon de Esperanto por mezlernejoj;

— estis realigita kunlabore kun landa Unio de Junularaj Organizoj Ukraini-Svedia junulara projekto;

— Ukrainia esperantistaro havas stabilan kaj informriĉan eldonon Helianto, kiun oni legas ne nur en Ukrainio;

— UkrEA havas tradician festivalon “Aroma Jalto” — unu el tute ne multaj speciale lingvaj aranĝoj;

k.t.p.

Ukrainia E-Asocio enhavas junularan organizon ULEJ (Ukraina Ligo Esperantista Junulara), kiu membras en TEJO.

Ni esperu, ke plua agado de UkrEA estos sukcesa, utila por esperantistoj, E-movado kaj socio.

Konstantin Demjanenko

Pri naciismo kaj internaciismo en Strasburgo

24–31 okt 1999 okazis en Strasburgo (Francio) seminario “Naciismo kaj internaciismo — ĉu konfliktaj aŭ kompletigaj ideoj?” kiun organizis TEJO kaj Eŭropa Junulara Centro (parto de Konsilio de Eŭropo). Kunvenis preskaŭ 40 gejunuloj, kaj kun bona volo, ĉiuj kontinentoj estis reprezentitaj (kaŭzis tion repago de vojaĝkostoj far EJC).

Prezentiĝis vasta prelegaro: praktikaj enkondukoj pri TEJO kaj EJC, la koncepto “nacio” pritraktitaj de historiista, ŝtatsciencista kaj lingvista vidpunktoj, teorioj pri internaciaj rilatoj kaj prezento de malsamaj esperantistaj tradicioj rilatantaj al naciismo, internaciismo kaj sennaciismo.

Lige al la prelegoj okazis laborgrupoj, kie la partoprenantoj vigle diskutis kaj interŝanĝis opiniojn kaj proprajn spertojn. Same gravaj estis la iom netradiciaj rolludoj, kiuj vere rivelis ke ni ne estas tiom toleremaj kaj komprenemaj rilate al fremdaj kulturoj kiom ni ŝatas pensi.

Estraranoj de TEJO ĉeestis kaj multaj praktikaĵoj kaj strategiaj demandoj estis neformale pritraktitaj, kaj ĉe la vesperaj babiltabloj, kaj en la laboruzinoj rilatantaj al la agado de TEJO.

Kunsido de landaj aktivuloj montris, ke multaj landaj sekcioj lamas. Krom ĝenerala manko de aktivuloj, la agadon severe malhelpas oftaj abismoj kaj reciproka nekomprenemo inter la junularaj kaj plenkreskulaj landaj organizoj. La plejparto tamen karakterizas la situacion “pliboniĝanta”.

La seminario ne faris iun komunan rezolucion kaj ne evoluigis tute novajn konceptojn. Tamen, ni vastigis niajn sciojn pri la mondo kaj ni mem kaj multaj post la seminario ofertis sin por laboro kadre de TEJO (ĉu malardiĝos la entuziasmo reveninte hejmen?). Mi parolis nur kun du nekontentuloj: unu opiniis ke tro multis pezaj fakaj prelegoj, alia ke ne estis sufiĉe da faka enhavo. Ĉiun kontentigi ŝajne ne eblas...

Bard Hekland

Uzantoj kaj Praktikantoj en Gliwice

11–14 nov 1999 en Gliwice (suda Pollando) jam triafoje renkontiĝis esperantistoj el la tuta lando kaj du personoj el ĉeĥa urbo Opava okaze de la Gliwice’a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto (GRUPE-3).

La malfermon de la renkontiĝo partoprenis preskaŭ 70 personoj. Nome de la urbaj instancoj partoprenantojn salutis vicprezidanto de la urba konsilantaro d-ro Tadeusz Grabowiecki kaj estro de la kultura kaj sporta filio de la Urba Oficejo mag. inĝ. Janusz Jablonski. Ornamis tiun programeron krakova grupo KAMEA.

Antaŭ la malfermo oni metis la florojn ĉe la monumento al Józef Pilsudski en la centro de la urbo, okaze de la Nacia Festo de Sendependeco.

GRUPE-3 estis ligita kun la 90a datreveno de la fondo de la unua E-grupo en la urbo Gliwice (Gleiwitz) en 1909. Pro tio oni ricevis pli ol dudek salutkartojn el la tuta mondo. Krome estis prezentita konciza historio de la loka E-movado de la komenco en la jaro 1905 ĝis la jaro 1939.

La dua celo de GRUPE-3 estis ligita kun la preparo de la novaj programoj por la instruado de nia lingvo. Dum du tagoj veninta instruistaro diskutis pri tiu problemo kaj instruado de Esperanto en Pollando. Oni decidis fini kiel eble plej baldaŭ la laboron kaj lasi materialojn por registri en koncerna ministerio. Krome estis kelkaj interesaj prelegoj.

Ege interesa estis renkontiĝo kun genepoj de Antoni Grabowski. Hanna Grabowska-Blezien kaj Stanislaw Kruszewski interese rakontis pri la familio de ilia avo kaj iliaj travivaĵoj. Ambaŭ akceptis la proponon iĝi honoraj membroj de la loka E-grupo.

Dum vesperoj prezentiĝis Jerzy Fornal kun belega teatraĵo Arlekeno kaj loka E-kabaredo Amuzo. Dimanĉe okazis E-lingva sankta meso kiun celebris pola animzorganto pastro Józef Zielonka kaj loka E-animzorganto pastro Jan Sieminski.

Kvankam venis malpli multe da esperantistoj ol dezirus la organizantoj, ĉiuj konstatis ke GRUPE-3 plenumis sian celon kaj sukcesis. Ĉiuj partoprenantoj deklaris veni al Gliwice la venontjaran aŭtunon por GRUPE-4.

Stanislaw Mandrak

Integriĝo de la distribuado

Kadre de la Pakto por la Esperanta Civito, la direktoro de LF-koop Judit Felszeghy estas komisiita ellabori proponon pri integrita distribua sistemo (IDS) de la varoj de LF-koop (unuavice la periodaĵoj: LF, HdE, HeKo) kaj de la servoj de KCE (unuavice la kursoj kaj semajnfinoj). IDS devus ebligi ankaŭ la estontan kupliĝon de aliaj establoj aliĝintaj al la Pakto.

HeKo

“Mia malgranda patrujo”

La tri titolaj vortoj estis la temo en la konkurso de infandesegnaĵoj en Milanówek (Pollando), okaze de la 100-jara jubileo de tiu ĉi urbo.

La konkurson iniciatis konata aktivulo Andreo Pettyn, kiu estas, interalie, vicprezidanto de la urba konsilantaro. Li dissendis 300 informilojn pri la konkurso al diversaj redakcioj, kluboj k.s. E-Klubo en Triesto (Italio) okazigis specialan gazetaran konferencon pri ĝi. Pri la konkurso informis pollandaj gazetaro kaj televido. Bona kunagado estis kun Finnlando. La informo atingis eĉ la Eŭropan Parlamenton.

Rezulte venis 451 eksponaĵoj el 24 landoj.

Tiel dank’ al Esperanto Milanówek iĝis konata en la mondo, kaj la vizitantoj de la ekspozicioj konvinkiĝis pri la utileco de Esperanto en la interpopola kunlaboro kaj interkompreniĝo.

Laŭreatoj de la konkurso:

1. Alina Rjabniceva (8-jara, RU)

2. Ascie Sinervie (10-jara, FI)

3. Nadia Konopienka (9-jara, RU)

4. Robrecht Simaeve (6-jara, BE).

Ankoraŭ dek infanoj, inter ili tri el Milanówek, estis diversmaniere distingitaj.

Boguslaw Sobol

Helpu al la renovigo de KCE

Post plurjara neglekto, domo Ernest Naville ricevas flegadon fare de la nova posedanto, Kultura Centro Esperantista (KCE). Estas riparata la tegmento, modernigata la elektra sistemo, plibonigota la interno de la apartamento por la deĵorantoj kaj docentoj, refarbotaj la internaj muroj. La tuto kostos preskaŭ 20 mil svisajn frankojn.

Kiu ajn plenkreskulo, esperantisto, rajtas fariĝi Apoganto de KCE, per la kotizado de 15 CHF monate. La Apogantoj ricevas regule Heroldon de Esperanto kaj partoprenas en la decidoj de la asembleo.

Se vi volas helpi al la renovigo de KCE, fariĝu Apoganto! La monon vi povas ĝiri al pĉk 23-2921-8, Kultura Centro Esperantista (Svislando), aŭ al la UEA-konto “kces-i”. Ankaŭ pli malgranda donaceto estas bonvena.

HeKo

KURTE

3 nov 1999 Walter Klag prelegis en la Klubo de Logikaj Pensantoj en la urbocentro de Vieno (Aŭstrio) pri la temo “Esperanto: Logika lingvo por logikaj pensantoj. Dialektoj — altlingvoj — planlingvoj”; la prelegon sekvis unuhora vigla diskuto. (Walter Klag)

12 nov la bulgara Radio LUX FM kadre de speciala programo okaze de la unua jaro de sia ekzisto elsendis intervjuon kun Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de Literatura Foiro, ĉefe pri la 30-jariĝo de la revuo; unu el la lokaj televidaj kanaloj de Vraca elsendis sian programon rekte de la studio de LUX FM, k multaj homoj sukcesis ankaŭ vidi la intervjuon. (HeKo)

Kroata ŝtata instituto por protekto de familio, patrineco k junularo subvenciis partoprenon de 8 gejunuloj kadre de projekto Esperanto en vilaĝo Dejana Hruŝkar, kies celo estas disvastigo de Eo inter junularo ekster la ĉefurbo k aktivigo de gejunuloj en la vilaĝa medio. (Tempo)

Studentino pri faka tradukado ĉe la universitato de Hildesheim, Sandra Schweder verkis 230-paĝan disertacion pri “Evoluo k akcepto de teknikaj terminologioj en la planlingvo Esperanto”. (Esperanto aktuell)

La katolika universitato de Petrópolis (Brazilo) proponas, inter aliaj feri-periodaj studobjektoj, bazan kurson de Eo. (Brazila Esperantisto)

La 4a Ĉina Kongreso de Eo okazis 17–19 aŭg 1999 en la urbo Guilin de Guanĝia Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono (suda Ĉinio) kun ĉ. 200 partoprenantoj. Estis elektita 97-persona konsilantaro de ĈEL; s-ino Tan Xiuzhu k s-ro Yu Tao restis respektive prezidanto k ĝenerala sekretario de ĈEL. (El Popola Ĉinio)

Eksprezidanto de KAEM Takeuti Yosikazu ricevis premion Ossaka por 1999 “pro la granda kontribuo al la azia E-movado”. (La Revuo Orienta)

Ĝenerala asembleo de Esperanta PEN-Centro (La Chaux-de-Fonds) elektis William Auld prezidanto de EPC. Krome estis decidite: aperigi la tradukon de la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj; eldoni trilingvan broŝureton pri la Ea literaturo (angle, france, kastilie); prepari projekton de regiona PEN-konferenco; rekandidatigi W.Auld por Nobel-premio. (Judit Felszeghy)

Revueto Bazaro, eldonata en Cluj-Napoca (Rumanio), dank’ al donacoj fondis senpagan prunt-bibliotekon. (Bazaro)

Donacoj el Francio per Esperanto

Printempe 1999 ni ricevis informon pri konkurso de infandesegnaĵoj en franca urbeto Vendomois. Mi tradukis la informon kaj portis ĝin al la centra art-lernejo de Soĉi. La lerneja estraro organizis kolekton kaj sendon de desegnaĵoj ne nur el sia lernejo, sed ankaŭ el tri aliaj. Rezulte ĉiujn unuajn lokojn en la konkurso gajnis desegnaĵoj el Soĉi.

En oktobro venis diplomoj por la partoprenintoj kaj donacoj por la gajnintoj. 24 okt al la kulturdomo venis gelernantoj, iliaj gepatroj kaj reprezentantoj de lernejestraro. Okazis enmanigo de la diplomoj kaj donacoj, ĉiu gajninto ricevis ankaŭ glaciaĵon. Ili promesis ankaŭ venontjare partopreni similajn aranĝojn. Loka televido dufoje informis pri la okazaĵo en novaĵprogramo.

Similajn kontaktojn bezonas kaj ni por pli vaste disvastigi informojn pri Esperanto, kaj neesperantistaj organizoj por praktike uzi siajn eblecojn kiel eble plej vaste, kaj tial ili nepre konsentos kunlabori kun ni kaj aplikos Esperanton por praktika uzo.

Vladimir Bespalov

Konkurso 2000

Ni invitas ĉiujn instruistojn instigi siajn gelernantojn al partopreno en konkurso de infanaj desegnaĵoj.

Temo: La feliĉo: Kio feliĉigas vin?

Formato: minimume 40 x 30 cm

Aĝkategorioj: A (ĝis 7 jaroj), B (7 ĝis 10 jaroj), C (10 ĝis 14 jaroj).

Limdato: 25 majo 2000

Dorse de la desegnaĵoj notu nomon, aĝon, adreson de la lernejo kaj koncizan priskribon de la verko. Estos atribuitaj po tri premioj en ĉiu kategorio. Ĉiu infano ricevos partoprenan diplomon. Libroj, kasedoj, CD, te-ĉemizoj, puzloj konsistigos la premiojn.

Adreso: Esperanto en Vendomois, Les Monts, FR-41360 Lunay, Francio.

Ni partoprenas en Interkulturo

LOdE (1999: 7) kaj Ruslanda Esperantisto (1999: 3-4) informis pri la projekto Interkulturo. Nun ruslanda lernejo aliĝis al la projekto — la peterburga lernejo N-ro 271, pri kiu en La Ondo kelkfoje skribis mi kaj Svetlana Miroŝniĉenko, kiu instruas tie Esperanton.

Boris Kondratjev

Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio

En la 59a mezlernejo de Ĉeboksary 23–24 okt okazis la 4a Lingva Festivalo. Partoprenis pli ol 900 personoj kaj estis prezentitaj 37 lingvoj, inter kiuj novis la cigana, marea, tatara, azerbajĝana, bamana, afrikansa, mongola, finna, norvega k. a. Inter la honoraj gastoj estis Sjoerd Bosga, prezidanto de TEJO, Sabira Stahlberg, ĉefredaktoro de Kontakto, Vladimir Hritinin, reprezentanto de la katedro de afrikaj lingvoj en Sankt-Peterburga ŝtata universitato. Krome venis ankaŭ Martin Uggla, reprezentanto de kultura centro de Svedio en Moskvo, Ulf Lunde, estrarano de Norvega Junularo Esperantista, Vadim Toropov, ciganisto kaj specialisto pri la krimea dialekto de la cigana lingvo.

Aparte sukcesa estis la internacia koncerto kun pluraj artistoj el deko da landoj. Por la programo multe kontribuis ĉuvaŝa folklora grupo Serenj.

La festivalo elvokis amason da artikoloj, intervjuoj k. s. en amaskomunikiloj. Aparte gravis la antaŭa programo, kadre de kiu estis vizititaj dudeko da mez- kaj altlernejoj, bibliotekoj, kie okazis renkontiĝoj kun lernejanoj, studentoj, profesoroj. Dank’ al tio varbiĝis al la Festivalo pluraj homoj.

Nun de pluraj flankoj venas mendoj instrui Esperanton (pli ol 60 enskribiĝoj dum la Festivalo kaj pluraj ekster ĝi). Baldaŭ ekos kursoj en Ĉeboksary, Novoĉeboksarsk kaj Ŝorŝeli.

Aleksandr Blinov

StRIGo-5

La mondoskuajn eventojn oni povas malfacile priskribi. Tiu ĉi seminario StRIGo-5 (Studa renkontiĝo de iniciatema generacio), kiun okazigas Moskva altlernejana E-klubo MASI, trafas al la kategorio de la mondoskuaj, ĉar ĝi jes skuis la personajn mondojn de pluraj el 110 partoprenintoj.

La seminario estis plenŝtopita de psikologio kaj psikologiaĵoj. Ĉefe tiujn prezentis, kiel kutime, ivanovanoj, sed la kvanto de la moskvaj kontribuantoj ankaŭ rimarkeble kreskis. Ĉi-foje oni tamen ne kuŝis sur frakasitaj bierboteloj kaj ne naĝis en glacikovritaj lagoj — ŝajne tio ne plu inspiras. Jes, ankaŭ ĉi-foje okazis la tradiciaj komunikadaj trejnadoj, artterapio kaj biodancoj, sed la spertaj partoprenintoj frenezis pri la plej modernaj formoj: perceptotrejnadoj. Por pluraj horoj dekoj da partoprenantoj propravole iĝis blinduloj, mutuloj aŭ surduloj kaj devis vivi uzante la aliajn — alternativajn — perceptajn kaj komunikajn sistemojn. Ili daŭre vizitadis la aliajn programerojn de la seminario (ekz. iuj “blinduloj” iris lerni emocian pentradon, iuj “mutuloj” geste dialogis kun samgrupanoj dum E-kurso). Mi mem feliĉis studi Teorion de solvado de inventaj taskoj — de instruisto, kiu tiumomente devis esti muta — li solvis la problemon sufiĉe lerte, organizinte reciprokan instruadon de la partoprenintoj, sed tute fiaskis dum eksplodinta diskutado... La programo estis kiel kutime streĉa — ĉiam kun kvar-kvin paraleloj kaj daŭris po 18–20 horoj sinsekve dum ĉiu diurno (4 horoj laŭ la organizantoj sufiĉas por satdormado).

La seminario okazis en Kostroma — 300 km norde de Moskvo 5–8 nov 1999. Unu semajnon antaŭ la seminario en la urbo unuafoje en ties konata historio okazis E-kursoj kaj pluraj el la finintoj sukcesis partopreni en StRIGo.

Andrej Ananjin

Konferenco de Scio

En la moskva ejo de la Unio de sciencaj kaj inĝenieraj organizoj 31 aŭg – 3 sep 1999 okazis 25a konferenco de E-klubo Scio.

La programo enhavis kelkajn prelegojn kaj prezentojn. Interalie, Leonid Krejnlajn prezentis sian inventitan aparaton por helpi blindulojn moviĝi sen akompananto (blinda esperantistino Vera Naumkina tre rapide paŝis kun tiu aparato en la ĉambro).

Ermita Tarĥan rakontis pri Esperanta Reala Muzea Iniciato (ERMI), fondita 2 aŭg en Moskvo, kaj ekspoziciis lakaĵojn, skatolojn kaj aliajn art-objektojn, kiuj ŝi faris mem aŭ kiuj estis faritaj sub ŝia gvido.

Viktoria Nikoforova

Sekcio en For-Orienta Kongreso

25–30 okt 1999 en la for-orienta Vladivostoko okazis la 3a Internacia Studenta Kongreso de Azi-Pacifikaj Landoj surbaze de la For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato, kun partopreno de pli ol 1000 studentoj kaj gastoj el kvar landoj: Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Ruslando.

Kadre de la Kongreso funkciis sekcio “Interlingvistiko kaj Esperantologio”, kiu kunsidis en la Profesora Klubo de la Universitato. La sekcion partoprenis ĉ. 20 personoj el Vladivostoko, Naĥodko kaj Japanio. La eksterlandan grupon el 5 kongresanoj gvidis s-ro Miyazawa Naoto, vic-sekretario de Hokkajda E-Ligo.

Krom la ordinaraj kunsidoj la gastoj vizitis la Regionan Pac-Komitaton, la Instituton de Historio, Arkeologio kaj Etnografio de la Popoloj de la Fora Oriento, partoprenis la “Pacifikan” E-Kluban feston, plenumis la kulturan programon en Ĥabarovsko. Inter la japanaj gastoj estis s-ino Jasuko Jamamichi, ajnino laŭ la nacieco, la intereso al kiu estis plej alta.

La sekva simila Kongreso okazos en septembro 2001. Sed la plej proksima regiona Studenta Konferenco kun E-sekcio okazos 22–28 apr 2000.

Aleksandr Titajev

Nova virtuala Ago-Tago

Okaze de la 75-jariĝo de William Auld mi sendis rusan tradukon de lia poemo Al pastro, kun necesaj komentoj, al reta dissendolisto “chgkoff”, kiun uzas pluraj dekoj de sciuloj tra la tuta mondo por celoj ne ligitaj rekte kun la ludo — tie ekzistas eĉ speciala rubriko “poemo por la hodiaŭa tago”.

Mi ne atendis reeĥojn, sed ili venis. Unu persono petis la originalan tekston: “Ja estas interese!” Alia skribis, ke li ekde infanaĝo memoras tradukon de poemo el lernolibro de Esperanto — sekvis preciza citaĵo, kaj li proponis diveni: kiu verko estas. Post la tria provo oni konjektis, ke temas pri Letero al patrino de rusa poeto Jesenin. Fine mi dankis ĉiujn kaj invitis viziti ret-paĝon pri Esperanto kaj skribi rekte al mi.

Mi planas 15 dec prezenti La vojon de Zamenhof, iom poste verkojn de Hohlov kaj Eroŝenko.

Valentin Melnikov

Helpu maljunan sinjorinon transiri militojn!

La maljuna sinjorino estas UEA, kiu malgraŭ siaj pli ol 90 jaroj, fartas bone kaj daŭre postulas ke la genepoj faru ion.

En ĉi tiu okazo, ĝi serĉas junan aŭ junecan volontulon, kiu pretas labori pri la Agado Espero — agado, kiu celas helpi viktimojn de militoj kaj de similaj katastrofoj. Oni devas kunordigi la projektojn, kiuj spontane naskiĝas en la Esperanto-movado okaze de tiaj eventoj, helpi ilin realigi siajn celojn, diskonigi ilin. En difinitaj kazoj oni ankaŭ povas mem instigi ekeston de tiaj projektoj.

Al la laboro apartenos ankaŭ la kolektado kaj unua kribrado de helpopetoj de esperantistaj viktimoj, kiuj venas al la Konto Espero, kiu celas helpi nur esperantistajn viktimojn.

Al la laboro apartenas ankaŭ instigado al esperantistoj donaci por la Konto Espero kaj la aliaj projektoj.

La kandidato, prefere, havu ret-poŝtan aliron, sed ĉefe energion kaj intereson pri tia agado, kiu estas la respondo de la Esperanto-movado al malbelaj situacioj, kiuj suferigas niajn kunhomojn.

Bona kono de Esperanto estas esenca. Kono de aliaj lingvoj estas preferata.

La laboro estas farebla hejme dum la libera tempo sen apartaj tempo-premoj.

La laboro ne donos al vi monon. Nur eventualaj elspezoj estos repageblaj. Sed ĝi donos al vi la senton, ke vi estas helpanta la mondon, kiel faras pluraj aliaj Ne-Registaraj Organizaĵoj. Vi laboros kun internacia teamo (la organizantoj de la projektoj) kaj sub la rekta gvido de la Estraro de UEA.

Se vi opinias ke vi estas la ĝusta homo por helpi UEA-n, tio estas pli-malpli la Esperanto-movado, sendu mesaĝon al Renato Corsetti corsetti@itelcad.it

La sukcesa kandidato estos nomumita de la Estraro de UEA “Komisiito pri Agado Espero”.

Renato Corsetti

Doni praktikajn ekzemplojn

En la lernojaro 1995-96 mi instruis Esperanton al studentoj de la Barnaula Ŝtata Pedagogia Universitato (Siberio) kiel oficialan programan kurson. Nur kelkaj studentoj reale ekinteresiĝis pri la lingvo, por la aliaj ĝi estis ordinara devigaĵo. Ĉar neniu tiras iun al Esperanto kontraŭvole, mi aplikis miajn fortojn ĉe la interesiĝintoj. Plej verŝajne, la aliaj studentoj tute forgesus pri la afero post du-tri jaroj kiel pri io neatentinda en la eventriĉa junulara vivo. Sed...

En 1998 mia plej ŝatata lernantino Oksana Burkina partoprenis UK-83 en Francio (kun busa vojaĝo “tien” kaj “reen” laŭ Eŭropo, organizita de E-Centro Jekaterinburg). Kaj eĉ pli! Ĉi-jare ŝi vizitis Germanion (UK-84), kio estis ne nur amuziĝo por ŝi, sed ankaŭ helpo al ŝia diploma laboro. Principe, tio estas kutima en Esperantujo, sed kio komenciĝis en la universitato! Iamaj mallaboremuloj denove memstare ekstudis la lingvon kun grandega deziro. Ili ekserĉadis siajn malnovajn epitomaĵojn kaj preskaŭ-perditajn lernolibrojn, kopiis la mankantan materialon ĉe kamaradoj, kaj eklaboris serioze. Kompreneble — ili havis nun la celon en siaj kapoj kaj la vivan ekzemplon antaŭ la okuloj!

La konkludo estas klara: se vi volas interesigi homojn, donu al ili praktikan, por ĉiu atingeblan ekzemplon el la vivo. Almenaŭ unu.

Igorj Akimenko

Artur revenos hejmen

Ruslanda maristo Artur Udovenko revenos hejmen en Nov-Zelando antaŭ Kristnasko, ricevinte ĉiam-enloĝantan vizon.

Dum preskaŭ du jaroj Artur loĝis kun kelkaj kamaradoj sur ruslandaj fiŝkaptaj ŝipoj en novzelanda haveno dum disputo pri nepagitaj salajroj (Vd. “Ame al la Ruslandanoj” en LOdE. 1999: 4).

En junio li malgajnis batalon al la Ministro de Migrado por resti en Nov-Zelando. Oni rifuzis al li permeson kaj ordonis lian forsendon. Eluzinte sian monon batalante kontraŭ la ordonon antaŭ tribunalo, la geedzoj Udovenko diris, ke ili ne plu povas malobei.

Helen McAra, la novzelandana edzino de Artur, estas ŝokita, sed nun ĝojas post la ricevo de telefaksa mesaĝo kiu konfirmis lian novan statuson. Same ĝojas la gepatroj de Artur en Litovio kaj la reto da subtenantoj en urbo Christchurch.

Helen diris, ke li kontraktis labori sur ŝipo dum kvar monatoj, supozante ke la batalo reveni al Nov-Zelando daŭros kelkajn monatojn kaj nun li ne povas liberiĝi el sia nova kontrakto. Tamen la kvar-monata engaĝiĝo devus finiĝi la 15an de decembro.

Helen diris:

“Se la mesaĝo venus nur kelkajn horojn pli frue, li povus tuj veni. Mi ne kredos, ke li revenas ĝis li vere staras antaŭ mi. Kristnasko estus feliĉega se li povus alveni hejmen por la unua naskiĝtago de sia filino. Li estas tre atentema patro sed li maltrafis ĉiujn el ŝiaj specialaj eventoj.”

Sofia estis nur tri-monataĝa kiam ŝia patro estis forsendita. Ŝi komencis sidiĝi rekte kaj rampi depost lia foriro.

“Mi tre ekscitiĝas pro tio, ke li povas tuj reveni. Sed ankoraŭ restas malmultaj plenduloj kiuj demandas: kial necesis ĉio ĉi?” — ŝi diris.

Mike Leon

Nomoj misskribitaj

En la oktobra Ondo mia familinomo estis miscitita en la subskribo sub la fotaĵo de SEJM-estraro — Arisjev. Certe, estis negrava eraro. Ĝenerale mia familinomo estis malofte skribata malkorekte, sed unu tia vera perverso foje okazis: kiam la unua litero “A” en la familinomo estis anstataŭita per “E”... Verŝajne ĉiuj komprenas, kian sonon kaj signifon ĝi subite akiris. Tamen mia vera (laŭpasporta) familinomo estas Arosiev, kaj ĉi tion mi rekonfirmas.

Grigori Arosiev

PS. Verŝajne la redakcia koboldo jam ĉesigis la ferion, pri kiu mencias Aleksandro Shlafer (cetere, ankaŭ li antaŭ nelonge reprecizigis sian E-nomon). Krom Grigori en oktobro suferis ankaŭ Antonio de Ruyter (ne Ruiter) kaj en novembro viktimiĝis Wolfgang Kirschstein (ne Kircschstein). Ni devis urĝe aranĝi konvenan ekzorcan ceremonion, pri kies sukceso juĝu la legantoj.

LOdE

Propono de Konstitucua Ĉarto de la Esperanta Civito

Proponita fare de la Dua Forumo de la Esperanta Civito en Karolovaro, 28–29 jul 1999. La glosoj ne apartenas al la teksto.

Ĉapitro I
Pri la Civito kaj ĝia naturo
Art. 1. Origino kaj naturo de la Civito

§ 1. Fondita sur la Pakto proklamita la 10an de aŭgusto 1998 en Ĉaŭdefono (Svislando) kaj sekvaj modifoj, la Esperanta Civito estas suverena kolektivo, demokrata kaj federa.

§ 2. La strukturoj de la Esperanta Civito estas subsiduaj [Noto 1] al la strukturoj de la establoj kiuj aliĝis al la Pakto.

§ 3. En ĉi tiu Ĉarto kaj en la koncernaj normaroj (Kodo kaj leĝoj) la Esperanta Civito estas nomata Civito.

Noto 1. Subsidua: plene respektanta la sendependecon de la unuopaj establoj, ĝi helpe intervenas nur kiam ili ne sukcesas solaj plenumi la komunajn celojn.

Art. 2. Celaro de la Civito

§ 1. Konforme al la tradicioj establitaj en Bulonjo-ĉe-Maro en aŭgusto 1905, la Civito celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo, laŭ la difino en la art. 1, § 5, de la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996 [Noto 2].

§ 2. La firmigo de tiuj rilatoj realiĝas per la difino kaj pacama evoluigo de komuna kondutkodo, transnacia kulturo kaj kolektiva identeco.

§ 3. Ne estante ŝtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, sed celas klerigan, edukan, kulturan evoluon, en komprenemo kaj toleremo rilate al la diversaj pensoskoloj al kiuj persone aliĝas la civitanoj. Teknologiaj kaj financaj rimedoj devas helpi la liberan kaj demokratan evoluon de la civitanoj, kaj ne utili per si mem.

Noto 2. La teksto de la citita paragrafo estas: Lingva grupo estas ĉiu homa kolektivo kiu partumas saman lingvon kaj situas en la teritoria spaco de alia lingva komunumo, tamen sen ekvivalenta historieco, kiel okazas ekzemple por enmigrintoj, rifuĝintoj, deportitoj aŭ la membroj de la diasporoj.

Art. 3. Suvereneco

§ 1. La Civito celas esti subjekto de internacia juro, kaj sekve plenumi suverenajn funkciojn.

§ 2. La leĝodona, ekzekutiva kaj arbitracia povoj estas rezervitaj al la koncernaj civitaj organoj, laŭ la principoj de la Konstitucia Ĉarto kaj la koncernaj normaroj.

Art. 4. Jura personeco

§ 1. La Civito havas juran personecon, agnoskeblan fare de aliaj instancoj kun analoga suvereneco.

§ 2. La civitanoj estas subordigitaj al la principoj kaj normoj indikitaj en la art. 3, sed samtempe ili estas lojalaj al la leĝoj de la ŝtato(j) kie ili rezidas.

§ 3. La civitanoj kiuj praktikas religion, kaj konsekvence volas esti lojalaj al plia juro, strebas al la akiro de aŭtonoma jurisdikcio [Noto 3] en sia eklezio aŭ analoga institucio.

§ 4. La civitanoj aktivaj en organizoj supernaciaj, kies anoj estas registritaj kaj grupigitaj laŭlingve, strebas al la agnosko de sekcio esperantlingva, laŭ la ekzemplo de la Esperanta Centro en PEN International [Noto 4].

Noto 3. Aŭtonoma jurisdikcio: ekzemple, senteritoria diocezo ĉe romkatolikoj, senteritoria nacia spirita asembleo ĉe bahaanoj.

Noto 4. En PEN estas ĉ. 140 centroj: ili ne reprezentas ŝtatojn, sed literaturojn.

Art. 5. Fontoj de la Civita juro

§ 1. La leĝoj kaj normoj de la Civito estas prioritate kongruaj al la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj, proklamita la 10an de decembro 1948.

§ 2. Referenca modelo por la Civita kodo estas la svisa civila kodo [Noto 5].

Noto 5. La svisa civila kodo estis jam indikita en la Pakto.

Art. 6. Lingvo

§ 1. La oficiala lingvo de la Civito estas esperanto, bazita sur la dek ses reguloj de la Fundamento [Noto 6], proklamita en Bulonjo-ĉe-Maro, 1905, kaj kun Plena Vortaro de Grosjean-Maupin, kaj postaj ĝisdatitaj eldonoj fare de Sennacieca Asocio Tutmonda, kiel ĉefa leksika referenco.

§ 2. Laŭbezone la franca lingvo estas uzata por diplomatia komunikado [Noto 7].

§ 3. La organoj de la Civito povas konsulti lingvan institucion aŭ komisionon ad hoc por solvi specifan lingvan demandon [Noto 8].

Noto 6. La Fundamento estas netuŝebla en sia gramatika parto, ne en la ekzercaro, kaj ankaŭ ne en la vortaro, por kiu PIV estas la ĉefa (sed ne ekskluziva) referenco.

Noto 7. Necesas etnolingva versio de ĉiuj gravaj dokumentoj por rilati kun neesperantistaj instancoj.

Krome: en kiu lingvo prefere sin esprimu niaj delegacioj ĉe plurlingva neesperanta kongreso? La franca estas elektita inter la supernaciaj laborlingvoj ĉar:

a) ĝi estas historie la plej grava por la esperantistoj (almenaŭ ekde 1895);

b) ĝi estas uzata (foje ekskluzivece) en ĉiuj interŝtataj organizoj kun kiuj la Civito eventuale rilatos;

c) la svisa kodo estas franclingva (la ceteraj svisaj lingvoj estas malpli oftaj en diplomatia uzo).

Noto 8. Neniu institucio ekster la Civito havas la ekskluzivan aŭtoritaton pri lingvaj demandoj, kaj ĉiukaze ĝiaj verdiktoj estus nur konsultaj, ne devigaj.

Art. 7. Flago, blazono kaj insignoj

§ 1. La flago de la Civito estas verda, kun blanka kvadrato en la ĉestanga supra angulo, kie situas simetria kvinpinta verda stelo, konforme al la modelo adoptita de la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, 1905.

§ 2. La blazono de la Civito estas samnita [Noto 9] ŝildo, duonigita laŭzone, verda sube kaj blanka supre, kun simetria kvinpinta verda stelo centre de la blanko, verde konturita.

§ 3. [Nur] [Noto 10] La civitanoj rajtas surhavi insignon laŭ la modelo de la blazono.

§ 4. Personigo de la insignoj eblas sur la verda kampo, per moto, siglo aŭ bildo prefere blanka.

§ 5. La moto de la Civito estas E pluribus ultra [Noto 11].

Noto 9. La priskribita blazono aperis unuafoje sur la spesmoneroj. Samnita estas la ŝildo kvadrata, kun suba rando centre akuta. Ĝi kontrastas al la ovala, rezervita al damoj kaj ekleziuloj.

Noto 10. Parto de la dua Forumo insistas pri la interkrampa aldono.

Noto 11. Paŭso kaj reinterpreto de la usona moto: E pluribus unum — El pluraj unu / El pluraj transen.

Art. 8. Himno kaj festotagoj

§ 1. La poemo de Lazaro Ludoviko Zamenhof “La Espero”, muzikigita de Félicien de Ménil, estas la oficiala himno de la Civito [Noto 12].

§ 2. La oficialaj festotagoj de la Civito estas [Noto 13]:

a) la 14a de aprilo, Memortago de ĉiuj Pioniroj;

b) la 26a de julio, Tago de la Esperanta Lingvo;

c) la 10a de aŭgusto, Tago de la Esperanta Civito;

d) la 15a de decembro, Tago de la Esperanta Kulturo.

Noto 12. Estus preferinda malpli armea partituro (do sen tamburo kaj trumpetoj), kun arĉoj (iom pli simila al la Radetzky-marŝo).

Noto 13. La 14an de aprilo 1917 forpasis Zamenhof. Ofte en tiu datreveno startas gravaj iniciatoj (ekzemple Heroldo, en 1920 kaj 1946).

La 26an de julio 1887 presejo Kelter liveris al Zamenhof la unuajn ekzemplerojn de la Unua Libro.

La 15an de decembro 1859 naskiĝis Zamenhof. En 1927 Julio Baghy proponis ke tiu datreveno estu la Tago de la E-literaturo, aŭ E-libro. La Universala Kongreso en Dancigo aprobis.

Ĉapitro II
Pri la civitaneco
Art. 9. Aparteno

§ 1. Rajtas je la civitaneco ĉiu individua membro de establo aliĝinta al la Pakto, kondiĉe ke la persono mem petu civitaniĝi [Noto 14] ĉe la registra instanco.

§ 2. Se la instanco rifuzas la civitanecon, la persono apelacias tra la respektiva establo ĉe la Saĝularo [Kortumo].

§ 3. Se la respektiva establo retiriĝas de la Pakto, la persono ne perdas la civitanecon, krom se li mem petas sian forstrekon ĉe la registra instanco.

§ 4. La edz(in)o kaj la (ge)filo(j) de civitano rajtas je la civitaneco, eĉ se ili ne membras en paktinta establo.

Noto 14. La civitaniĝo estas individua, sed kondiĉita de la fakto ke la individuo estu parto de kolektivo, en la momento de la peto. Tio garantias la indecon al la Civito, ĉar oni supozas ke kolektivo aliĝinta al la Pakto zorgas mem pri la indeco de siaj anoj. Ricevinte la civitanecon, la individuo ne povas perdi ĝin depende de la sorto de la establo kie li membris en la momento de la peto. Se la establo ĉesos ekzisti aŭ ekspaktaniĝos, ĝiaj membroj ne ekscivitaniĝos krom laŭ propra iniciato. Se la establano eksiĝos aŭ estos eksigita de la koncerna establo, li restos civitano, krom apliko de la art. 12. La samo validas por la edz(in)o, kaze de separo, divorco aŭ vidv(in)iĝo.

Art. 10. Rajtoj

§ 1. La civitanoj rajtas partopreni en la vivo de la Civito, laŭ la preskriboj de la Konstitucia Ĉarto, de la Kodo kaj de la leĝoj.

§ 2. La fundamentaj rajtoj ene de la Civito estas:

a) uzi esperanton;

b) kleriĝi kaj klerigi;

c) voĉdoni kaj kandidatiĝi por la elekteblaj organoj;

d) esti informita pri la aktiveco de la Civito, unuavice de la elektitaj organoj;

e) peti transnacian asiston;

f) utiligi la Civitajn servojn;

g) deponi kaj prunti monon ĉe la Civita Banko je favoraj interezoj;

h) apelacii ĉe la arbitracia instanco.

Art. 11. Devoj

La Civito rajtas postuli, fare de la civitanoj, la respekton de la Konstitucia Ĉarto, de la Kodo kaj de la leĝoj, tra siaj legitimaj organoj.

Art. 12. Senrajtigo kaj sendevigo

Nur la civitaj leĝoj ebligas la koncernan organon limigi rajtojn kaj liberigi je devoj.

Ĉapitro III
Pri la povoj
Art. 13. Leĝodona povo

§ 1. La leĝodona povo apartenas al la Parlamento kaj, laŭ ties delego, al la Konsulo por la aplikaj aktoj.

§ 2. La Parlamento konsistas el du branĉoj: Forumo kaj Senato.

§ 3. La Konsulo prezidas ambaŭ branĉojn de la Parlamento.

Art. 14. Forumo

§ 1. La Forumo estas la pariteta [Noto 15] asembleo de la paktintaj establoj.

§ 2. Ĉiu establo aliĝinta al la Pakto rajtas esti reprezentata en la Forumo fare de maksimume du voĉrajtaj civitanoj, kiuj tamen esprimas entute unu voĉon, kaj rajtas reprezenti maksimume unu paktinton.

§ 3. La Forumo kunvenas en ordinara sesio unu fojon jare, kaj en eksterordinara sesio laŭ peto de almenaŭ unu sesono de la paktintoj.

§ 4. La Forumo havas la nedelegeblan povon:

a) akcepti novajn paktintojn;

b) decidi pri propra reglamento;

c) proklami la rezultojn [Noto 16] de la elektoj por la Senato.

Noto 15. Pariteta estas la kunveno kies membroj havas absolute egalan voĉnombron, sendepende de la unuopa forteco aŭ graveco.

Noto 16. Proklamante la rezultojn la Forumo agnoskas ilin validaj. Manke de la proklamo, la eventuala (sen)validigo apartenas al la Kortumo.

Art. 15. Aktoj de la Forumo

§ 1. La Forumo aprobas direktivojn kaj aplikajn reglamentojn, proponeblajn fare de kiu ajn paktinto.

§ 2. Direktivoj [Noto 17] kaj reglamentoj ne devigas unuopajn civitanojn, sed la establojn mem, kiuj devas konformigi siajn statutojn al ili, se necese.

§ 3. La Konsulo plenumas per ediktoj la direktivojn kaj reglamentojn aprobitajn de la Forumo.

§ 4. La akcepto de nova paktinto povas esti kondiĉita de la antaŭa konformigo de ties statuto al la direktivoj kaj reglamentoj validaj en la momento de la aliĝpeto.

Noto 17. Direktivoj estas leĝoj validaj ne por la civitanoj individue, sed por la paktintoj kolektive. Reglamentoj estas regularoj kiuj aplikas direktivojn.

Art. 16. Senato

§ 1. La Senato estas la proporcie reprezenta asembleo de la voĉrajta civitanaro.

§ 2. Ĉiu civitano aĝa inter 25 kaj 75 jaroj estas kaj elektanto kaj elektebla; inter 18 kaj 25 kaj super 75 estas nur elektanto [Noto 18].

§ 3. La Senato kunvenas en ordinara sesio ĉiun sesan monaton, tuj post la Forumo se komence de la mandato.

§ 4. La laborojn de la Senato gvidas propra reglamento.

Noto 18. Por esti delegito en la Forumo la konstitucio ne fiksas aĝlimojn (krom tiuj el la svisa civila kodo): ĉiu civitano super la dekoka jaro rajtas reprezenti paktinton. Male por la Senato estas aĝlimoj.

Art. 17. Elektoj de la Senato

§ 1. La Senato estas elektita ĉiun kvinan jaron, je universala voĉdonado, laŭ kandidatlistoj kuplitaj al propra programo.

§ 2. La senatanoj estas dek naŭ, el kiuj du estas la Konsulo kaj la Vickonsulo, nome la ĉefkandidato kaj la vicĉefkandidato de la plej voĉdonita listo.

§ 3. La gajninta listo rajtas je minimume ok senatanoj, inkluzive de la Konsulo kaj la Vickonsulo; la ceteraj postenoj estas asignitaj proporcie inter ĉiuj listoj laŭ la Dawnt-sistemo [Noto 19].

§ 4. Se la Forumo ne proklamas la elektojn, tio egalas al denunco ĉe la Saĝularo [Kortumo], kiu devas tuj kontroli la koncernan validecon kaj verdikti konsekvence.

§ 5. Senatano ne rajtas esti samtempe forumano.

Noto 19. La Dawnt-sistemo estas unu el la plej uzataj en la atribuo de la postenoj laŭ la proporcia voĉdonado. Ĝi konsistas el progresiva nombrado de la voĉoj per divizio laŭ la atribuotaj postenoj kaj la nombro da listoj. Ni supozu ke konkuras du listoj: Verda kun 50,5% kaj Blanka kun 49,5% de la validaj voĉoj: la Verda ricevas 6 postenojn (plus 8), la Blanka 5 postenojn — entute 14 kontraŭ 5. Ni supozu malan, same ekstreman kazon, kun dek listoj, el kiuj la plej forta (la Bunta) ricevas 25%. La Bunta ricevas 3 postenojn (plus 8), la ceteraj listoj (sed eble ne ĉiuj) ricevas 8 postenojn kune. Do la listo kiu esprimas la Konsulon havas ĉiam almenaŭ 11 senatanojn el 19. Praktike, ne eblas koalicia registaro, sed nur unukolora.

Art. 18. Aktoj de la Senato

§ 1. La Senato aprobas leĝojn kaj aplikajn administrajn aktojn: la unuaj estas proponeblaj de kiu ajn senatano, la duaj nur de la Konsulo.

§ 2. Leĝoj kaj administraj aktoj devigas la civitanojn, ne la establojn aliĝintajn al la Pakto.

§ 3. La Konsulo plenumas per dekretoj [Noto 20] la leĝojn kaj administrajn aktojn aprobitajn de la Senato.

Noto 20. Inter dekreto kaj edikto ekzistas nur formala diferenco: la unua celas plenumi Foruman normon, la dua Senatan.

Ivaĉjo

novelo de Anton Ĉeĥov

Ivaĉjo Ĵukov, naŭjara knabo, fordonita antaŭ tri monatoj por metilernado ĉe ŝuisto Alaĥin, dum la Kristnaska nokto ne kuŝiĝis por dormi. Ĝisatendinte, kiam la gemastroj kaj helplaboristoj foriris al la nokta diservo, li prenis el la mastra ŝranko boteleton kun inko, plumingon kun rustiĝinta plumo, kaj, metinte antaŭ si ĉifitan paperfolion, komencis skribi. Antaŭ kaligrafii la unuan literon, li kelkfoje timeme rigardis al la pordo kaj fenestroj, strabis al la malhela ikono, ambaŭflanke de kiu etendiĝis bretoj kun ŝuformiloj, kaj treme suspiris. La papero kuŝis surbenke, kaj mem li staris antaŭ la benko surgenue.

“Kara mia avĉjo Konstanteno Makaroviĉ! — li skribis. — Kaj do skribas mi al vi leteron. Gratulas Vin pro la Kristnasko kaj deziras al vi ĉion de la Disinjoro. Malhavas mi patron, ankaŭ panjon, nur vi sola por mi restis.”

Ivaĉjo direktis la okulojn al la malhela fenestro, sur kiu trembrilis respeguliĝo de lia kandelo, kaj vive imagis sian avon Konstantenon, servantan kiel nokta gardisto ĉe gesinjoroj Ĵivarev. Li estas nealta, magreta, sed neordinare vigla kaj moviĝema olduleto, probable sesdekkvinjara, kun ĉiam ridanta vizaĝo kaj ebriaj okuloj. Tage li dormas en la servista kuirejo aŭ babilas-ŝercas kun kuiristinoj, sed nokte, volvita en vasta peltaĵo, paŝas ĉirkaŭ la bieno kaj klakas per sia klakilo. Mallevinte la kapojn lin sekvas hundoj — olda Kaŝtanjo kaj virhundeto Putoro, nomita tiel pro sia nigra koloro kaj la korpo longa kvazaŭ tiu de musteleto. Tiu Putoro estas ege respektema kaj karesema, ĝi egale afable rigardas homojn kaj proksimajn kaj fremdajn, sed fidata ĝi ne estas. Sub ĝiaj respektemo kaj humilo kaŝiĝas plej jezuita kovardo. Neniu kapablas pli bone ol ĝi ĝustatempe kaŝe proksimiĝi kaj mordi je kruro, penetri en kelon aŭ ŝteli kokinon de kampulo. Oni jam plurfoje draŝis ĝiajn piedojn, dufoje pendumis ĝin, ĉiusemajne vipis ĝin ĝis duonmorto, sed ĝi ĉiam denove reviviĝis.

Nun, probable, la avo staras ĉe pordego, fermetas la okulojn je skarlataj fenestroj de la vilaĝa preĝejo kaj, frapetante per feltbotoj, babilas kun la servistaro. Lia klakilo estas ligita al la zono. Li plaŭdas per la manoj, kuntiriĝas pro la frosto kaj, oldece hihiante, pinĉas jen ĉambristinon, jen kuiristinon.

— Ĉu, eble, tabaketon ni enflaru? — li diras, proponante sian tabakujon al la virinoj.

La virinoj enflaras kaj ternas. La avon ekobsedas nepriskribebla ĝojego, li ŝprucas per gaja rido kaj krias:

— Deŝiru, alfrostiĝis jam!

Oni donas tabakon ankaŭ al la hundoj. Kaŝtanjo ternas, skuas la muzelon kaj ofendite deiras flanken. Sed Putoro pro respektemo ne ternas kaj svingas la voston. Kaj la vetero estas sublima. La aero kvietas, klaras kaj freŝas. La nokto estas malhela, tamen videblas la tuta vilaĝo kun ties blankaj tegmentoj kaj fumstrietoj fluantaj el tuboj, la arboj arĝentumitaj per prujno, neĝdunoj. La tuta ĉielo estas superŝutita per gaje trembrilantaj steloj, kaj la Lakta Vojo konturiĝas tiel klare, kvazaŭ oni ĝin antaŭ la festo lavis kaj frotis per neĝo...

Ivaĉjo suspiris, retrempis la plumon kaj daŭrigis la skribadon:

“Kaj hieraŭan tagon ricevis mi eltrenadon. La mastro eltrenis min je la haroj korten kaj prilaboris per streĉrimeno pro tio ke mi balancis ilian bebaĉon en lulilo kaj laŭhazarde ekdormis. Kaj ĉi-semajne la mastrino ordonis al mi haringon senskvamigi, kaj mi komencis de la vosto, kaj ŝi prenis la haringon kaj per ĝies muzelo ŝovadis la mian. Helplaboristoj min primokas, sendas en drinkejon por vodko kaj devigas ŝteli kukumojn de la gemastroj, kaj la mastro batas per ĉio ajn kaptebla. Kaj da nutraĵo estas nenio. Matene oni donas panon, por tagmanĝo kaĉon kaj ankaŭ vespere panon, sed kio pri teo aŭ supo, tion la gemastroj mem voras. Kaj dormi mi devas en malvarma antaŭĉambro, kaj kiam ilia bebaĉo ploras, mi eĉ tute ne dormas, sed balancas la lulilon. Kara avĉjo, faru dian favoraĵon, forprenu min de ĉi tie hejmen, vilaĝen, nenia mia kapableco estas... Klinas mi min antaŭ viaj piedoj kaj eterne Dion preĝos, veturigu min for de ĉi tie, aŭ mi mortos...”

La lipoj de Ivaĉjo tordiĝis, li frotis la okulojn per sia nigra pugno kaj plore singultis.

“Mi por vi tabakon pistos, — li daŭrigis, — Dion preĝos, sed se io misokazos, do vipu min kiel ĉevalaĉon. Kaj se vi pensas, laborloko por mi mankos, do mi je Krista favoro iros al la administranto botojn ciri, aŭ anstataŭ Fedoĉjo paŝtiston helpados. Avĉjo kara, nenia kapableco estas, nur morto sola. Volis mi piede vilaĝen fuĝi, sed botoj mankas, froston mi timas. Kaj kiam mi elkreskos granda, do pro tio ĉi mi vin nutrados kaj de ĉiaj ofendoj gardos, kaj kiam mortos vi, preĝos mi konstante por paca ripozo de via animo, samkiel por patrino Pelagea.

Kaj Moskvo estas urbo granda. Ĉie estas sinjoraj domoj kaj ĉevaloj multas, sed ŝafoj ne estas kaj hundoj ne malicas. Kun la Kristnaska stelo ĉi tie geknaboj ne iras kaj en preĝejan ĥorejon kanti oni neniun enlasas, kaj foje mi vidis en unu butiko surfenestre fiŝhokojn oni vendas jam kun fadeno kaj por diversaj fiŝoj, tre indajn, eĉ tia estas unu hoko, ke pudan siluron retenos. Kaj mi vidis tiajn butikojn, kie pafiloj diversaj estas laŭ sinjora speco, do eble po cent rubloj ĉiu... Kaj en viandaj butikoj estas kaj tetroj, kaj bonazioj, kaj leporoj, sed en kiu loko oni ilin pafas, pri tio la vendistoj ne diras.

Kara avĉjo, kiam la gesinjoroj faros feston kun abio kaj dolĉaĵoj, do prenu por mi orumitan nukson kaj en la verdan kofreton kaŝu. Petu sinjoridinon Olga Ignatjevna, diru, por Ivaĉjo.”

Ivaĉjo konvulsie suspiris kaj denove gapis al la fenestro. Li rememoris, ke por alporti abion al la gesinjoroj, en arbaron ĉiam iris la avo, kaj kunprenis la nepon. Gaja tempo estis! Kaj la avo krakis, kaj la frosto krakis, kaj, imitante ilin, ankaŭ Ivaĉjo krakis. Antaŭ forhaki abion, la avo kutime fumis pipon, longe enflaris tabakon, moketis malvarmiĝintan etan Ivaĉjon... Junaj abioj, volvitaj per prujno, staris senmove kaj atendis, kiu el ili devas morti? Subite, neniu scias de kie, tra neĝdunoj sage flugis leporo... La avo ne povis ne ekkrii:

— Hej, tenu, tenu... kaptu! Aĥ, stumpovosta diablo!

La dehakitan abion la avo trenis en la sinjoran domon, kaj tie oni komencis ornami ĝin... Pleje klopodis juna sinjoridino Olga Ignatjevna, amata de Ivaĉjo. Kiam Pelagea, la patrino de Ivaĉjo, estis ankoraŭ viva kaj servis ĉe la gesinjoroj kiel ĉambristino, Olga Ignatjevna regalis Ivaĉjon per kandoj kaj simple por amuzo instruis lin legi, skribi, kalkuli ĝis cent kaj eĉ danci kvadrilon. Sed kiam Pelagea mortis, la orfan Ivaĉjon oni forŝovis en la servistan kuirejon al la avo, kaj el la kuirejo en Moskvon, al la botisto Alaĥin...

“Venu, kara avĉjo, — daŭrigis Ivaĉjo, — je Dio Kristo mi vin petegas, forprenu min de ĉi tie. Kompatu min, orfon malfeliĉan, ĉar min ĉiuj batadas kaj manĝi mi terure volas, kaj la enuo estas tia, ke eĉ diri ne eblas, mi ĉiam ploras. Kaj antaŭ nelonge la mastro per ŝuformilo mian kapon batis, do ke mi falis kaj apenaŭ rekonsciiĝis. Perdita estas mia vivo, pli aĉa ol de hundo ajna... Kaj plie mi klinsalutas al Aljona, al unuokula Jegor kaj al la koĉero, kaj mian harmonion al neniu fordonu. Restas mi via nepo Ivano Ĵukov, kara avĉjo, venu.”

Ivaĉjo kvaroble faldis la skribitan folion kaj metis ĝin en la koverton, aĉetitan hieraŭ kontraŭ unu kopeko... Iom pensinte, li retrempis la plumon kaj skribis la adreson:

En la vilaĝon al la avo.

Poste li gratetis sin, enpensiĝis kaj aldonis: “Konstanteno Makaroviĉ”. Kontenta pro tio, ke oni ne malhelpis lin skribi, li surmetis ĉapon kaj, eĉ ne survestante peltaĵeton, simple en ĉemizo elkuris straten...

La vendistoj el viandobutiko, kiujn li hieraŭ pridemandis, diris al li, ke leterojn oni metas en poŝtkestojn, kaj el la kestoj ili estas veturigataj tra tuta tero per poŝtaj triĉevalaj kaleŝoj kun ebriaj koĉeroj kaj tintantaj sonoriletoj. Ivaĉjo alkuris la plej proksiman poŝtkeston kaj ŝovis la valoregan leteron en la fendon...

Lulite per dolĉaj esperoj, post unu horo li profunde dormis... Li sonĝis fornon. Sur la forna kuŝejo sidas la avo, etendinte la nudajn krurojn, kaj voĉlegas la leteron al kuiristinoj... Apud la forno iradas Putoro kaj svingas la voston...

Tradukis Valentin Melnikov

Valentin Melnikov pro tiu ĉi traduko fariĝis laŭreato de Liro-98.

Noto de la tradukinto

Originale la hundo havas la nomon Vjun, kies ekzakta traduko kobitido ne vekus emociojn por la internacia legantaro. Tial mi preferis ŝanĝi la nomon al putoro, kiu tuj vekas imagon pri ruza, moviĝema kaj kovarda besteto. Mi dankas al Wolfgang Kirschstein, Sergio Pokrovskij kaj Aleksander Korĵenkov pro la valoraj konsiloj, kiujn mi utiligis ĉe la polurado de la traduko. (VM)

“La Vintra Milito”:
ne bona artikolo

Kiel mi komprenas La Ondo de Esperanto estas unuavice la revuo rusia, nepolitika. Kaj legante ĝin, eksterlandaj esperantistoj konatiĝas ankaŭ kun rusia vivo, novaĵoj kaj interesaj eventoj en nia vivo. Pro tio mi bedaŭras, ke en la oktobra numero de la revuo estis nek unu vorto pri jubileo (185 j) de M.Ju. Lermontov.

Laŭ mia opinio, necesus iom skribi pri tiu dato kaj publikigi iun verson de la poeto en esperanto. Eble krei en la revuo anguleton “Gravaj datoj”? Certe skribi tie ne privatajn faktojn el la vivoj de famuloj, sed doni kaj nacian kaj internacian aspekton de ilia agado.

Mi opinias, ke la artikolo pri Fina milito de iu fino, kiu rakontas al ni pri nia historio de la vidpunkto de sia lando, ne estas bona. Kaj iama La Ondo, kreita en 1909 j. (mi vidis kaj legis kelkajn revuojn de tiu tempo) esprimis opinion tutŝtatan, ne kontraŭrusian, kiel nun faras t.n. pravozaŝĉitniki (defendantoj de la homaj rajtoj) — pli ĝuste, “kvina kolono”. Des pli La Ondo estas neŭtrala organo.

Maria Prilepskaja

La Ondo: grava ĉenero

La Ondo de Esperanto estas legata de mi pro la riĉa enhavo kaj mi avide atendas ekzempleron ĉiumonate. La numero 1999: 10 estis plena da surprizaj legindaĵoj kiuj tiklas mian intereson. Mi neniel supozis ĉi tie trovi interesan artikolon pri la “Vintra Milito”, nek anticipis legi ĉapitron de Alico en Mirlando; sed krom tio estas la temo “Terorismo en Ruslando” (Nikolao Gudskov), kies trakto similas al la sekureca koncerno vaste esprimita inter usonanoj kaj la “danĝero” minacanta kontraŭ civitanaj rajtoj por privateco.

La historio de la E-movado en via lando estas ege alloga, kaj mi ŝatas informojn pri ĝi en La Ondo de Esperanto. Malfeliĉe mi estas tute mallerta diletanto, kion atestis mia malsukcesa klopodo serĉi la travivadon de Feodoro Postnikov. Mi eĉ ne povas trovi spuron de lia gazeto Pacifika Espero, fondita antaŭ multaj jaroj en Berkeley, Kalifornio. Ekzistis du Postnikovoj en la ruslanda movado: ĉu ili familie parencis? ...

La Ondo de Esperanto estas grava ĉenero en nia sperto pri la tutmonda komunumo.

Elson B. Snow

Stranga logiko de P.Fiŝo

En la novembra Ondo P.Fiŝo inter multaj vortoj jene reagis al mia artikolo “Kiel propagandi Esperanton” (LOdE. 1999: 3):

Laŭ mi, estus pli honeste kaj korekte rakonti ne pri si, sed, ekzemple, pri György Nanovfszky, aŭ pri partopreno de e-istoj en televida ludo Komprenu min.

Stranga logiko... Kial mi raportu ne pri mia sperto, sed pri alies? Ĉu iu povas pli kompetente rakonti pri agoj de certa persono, ol tiu persono mem? Nanovfszky povus mem skribi pri sia agado, kaj interalie siatempe mi sufiĉe multe raportis pri li. La herooj de Komprenu min (cetere, aperintaj en TV nur unufoje) eĉ ne degnis (pigris) rakonti pri la ludo. Do, laŭ P.Fiŝo mi kulpas, ĉar mi ne pigris...

Ankaŭ la “pozitivaj” proponoj de P. Fiŝo iom strangas. Jes, la kantoj de S. Bozin estas tuj rekoneblaj — pro enorma kvanto da krudegaj gramatikaj eraroj. Pri la E-movado (krom junularaj tendaroj) Bozin eĉ ne havas imagon. Ju.Karcev jam rakontis sian brilan ideon — allogi gejunulojn al REU per belaspekta membrokarto. Ĉu la “tribuno” bezonus ĝuste tian “sperton”?

Valentin Melnikov

Ĉu la nova latino?

De 31 maj ĝis 4 jun 2000 okazos en Hamburgo la 94a Germana Katolika Foiro kun pli ol 50 mil partoprenantoj.

Dum en antaŭaj jaroj en grandaj kristanaj aranĝoj oni evitis diskuti pri lingvaj problemoj, la invito al la Katolika Foiro en Hamburgo eksplicite mencias, ke oni celas i.a. trovi respondojn al la demando “Kiamaniere la tutmonda interna komunikado en la eklezio povas sukcesi pli bone?”

Unuafoje en la historio de la germanaj katolikaj foiroj la organizantoj akceptis prelegon kun diskuto pri la perspektivoj de Esperanto kiel eklezia lingvo. La fakto, ke tia programero — kiu estis origine proponita nur kiel kontribuo organize, enhave kaj finance prizorgata de la germana IKUE-sekcio — anstataŭe akceptiĝis en la centra programo de la Katolika Foiro, signifas ĝojigan rekonon de la katolika E-movado.

La prelego kun diskuto havos la titolon “Esperanto — das neue Latein der Kirche? Die internationale Sprache im Dienst der Verständigung zwischen Christen aus aller Welt” (“Esperanto — ĉu la nova latino de la eklezio? La internacia lingvo servanta al kompreniĝo inter kristanoj el la tuta mondo”) kaj okazos sub gvido de Ulrich Matthias surbaze de lia preskaŭ samnoma germanlingva libro.

Pri la aliaj programeroj proponitaj de la germana IKUE-sekcio (informstando, Sankta Meso en Esperanto) ankoraŭ ne venis la definitivaj respondoj, sed certe ankaŭ ili estos pozitivaj.

Se iu el vi ŝatus iel kunhelpi en la aranĝo, mem kontribui al ĝi aŭ havas proprajn ideojn pri ĝia enhavo, bv. kontakti min. Germanaj aŭ eksterlandaj IKUE-anoj aŭ esperantistoj, kiuj ŝatus ĉeesti la Katolikan Foiron, povas anonci sin ĉe mi. Almenaŭ lige kun la informstando ni ricevos kelkajn senpagajn biletojn por tuttempa partopreno.

Adreso: Ohmstr. 13, D-65199 Wiesbaden

Rete: Ulrich.Matthias@t-online.de

Ulrich Matthias

Mesaĝoj por la venonta jarcento

Skribu personan leteron al iu(j) ankoraŭ nenaskita(j). Ni instalis en Rottweil grandegan ŝtalan leterkeston, kien ni metos viajn leterojn: ĝis 40 mil. Jarfine de 1999 ni enterigos la keston, kun ĉiuj konservaj zorgoj diktitaj de profesiuloj, en la historia centro de Rottweil, kie memortabulo atentigos pri la celo de la afero. Post 100 jaroj, oni povos legi, kion ni lasis al niaj posteuloj: pensoj, deziroj, priskriboj de nia epoko.

Sendu leterojn en formato ne pli ol A5, ne pli pezajn ol 150 g., sen aldonaĵoj krom eventuale fotoj, pli bone negativoj. Neniu disketo, bendo aŭ simile.

Skribu sur la koverto, al kiu vi adresas la leteron, kaj viajn nomon kaj adreson. Sendu ĝis 31 dec 1999 al Postbox Rottweil, Postfach 2100, DE-78618 Rottweil, Germanio. Atentu: pri la leteroj senditaj vi ne havos aŭtorrajtojn.

Johannes Rühl

urba departemento pri kulturo

Vi ĝuos la legadon

Pokrovskij, Sergio. Lingvaj Respondoj. — Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, 1999. — 80 paĝoj. — (Serio Scio; Volumo 3).

La propono recenzi tiun ĉi broŝuron estis por mi surprizo tre agrabla — lingvistika priskribo de Esperanto estas unu el miaj plej fortaj interesoj.

Notindas, ke la libro estas intrige kaj malkaŝe samtitola kun la famaj Zamenhofaj Lingvaj Respondoj. Temas pri libroforma eldono de artikoloj, kiujn Sergio Pokrovskij verkis responde al demandoj de legantoj por la lingvaj rubrikoj de gazetoj Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo de Esperanto en la jaroj 1993–97. Same kiel la menciitaj periodaĵoj ĝenerale, la respondoj estis direktitaj unuavice al ruslandaj Esperantistoj; tial multaj el la ĉapitroj-respondoj enhavas ruslingvajn citaĵojn, komparojn kun ruslingvaj gramatikaĵoj kaj referencojn al fenomenoj de la rusa (aŭ ĉu oni diru ruslingva? eks-sovetia?) kulturo. Kiel diras la aŭtoro, “juĝu mem, ĉu tio faras libron pli interesa”. Mi kategorie respondus “Jes!” Kvankam la libro plejparte traktas la samajn temojn kiel sennombraj aliaj Esperantaj eldonaĵoj, anstataŭ regurdi la samajn dogmojn kaj ekzemplojn, ĝi plurloke enkondukas novajn interpretojn, ideojn kaj lingvan materialon.

Sergio plurloke eksplicite kaj prave senmaskigas tradiciajn misinterpretojn de la Zamenhofa, fundamenta lingvaĵo kaj stilo. La ruslingva materialo estas aparte bonvena kaj edifa en la ĉapitr(et)oj “Medialo, refleksivo, pasivo” kaj “La aspektoj”.

Kvankam la libreto ne estas kutima “trajna” legaĵo, ĝi regalas leganton per agrabla, flua stilo kaj interesveka prezento de materialo. La mallongaj kaj plejparte sendependaj lingvaj respondoj, kiujn mi legis kaj relegis dum preparado de tiu ĉi recenzo, malenuigis plurajn el miaj rutinaj ĉiusemajnaj flugoj.

Post plurfoja kaj atenta tralego de tiu ĉi kolekto, mi konstatas, ke ĉiufoje la legado spronas novajn ideojn kaj konsiderojn. Ĝi povas plenumi malsamajn funkciojn por diversaj kategorioj de legantoj, ekzemple:

— doni koncizan, klaran kaj koheran respondon al kelkaj lingvaj demandoj (kio, supozeble, estis la origina intenco de la aŭtoro) al komencantoj;

— enkonduki progresantojn en la lingvajn terenojn de Esperantujo, kie la normo ankoraŭ ne tute kristaliĝis aŭ ne stabiliĝis, kaj indiki subtilajn lingvaĵojn atentindajn kaj polurindajn;

— servi kiel penso-provoka bazo por lingvistika analizo de tiklaj lingvaj fenomenoj por spertaj esperantistoj, speciale por gramatikemuloj (kiuj ne malabundas en nia verda regno).

Tiu ĉi libro donacas plian ŝancon ĝui la vastan erudicion de Sergio Pokrovskij. Tiaspecaj enciklopediaj scioj en kombino kun tre sobra, konsekvenca analizo preskaŭ malaperis en tiu ĉi jarcento! Kvankam kelkaj interpretoj de subtilaj gramatikaj aferoj ŝajnas al mi kontestindaj (mi ne volas senigi la leganton je la rajto juĝi mem), mi ĝuis logikan kaj koheran priskribon de kompleksaj kaj obskuraj lingvaĵoj. Menciinde kaj laŭdinde, Sergio kuraĝe malevitas plej defiajn kaj tradicie diskutvekajn gramatikajn demandojn!

Mi nur citu la ĉapitro-titolojn: “La landnoma problemo”, “Niaj karaj ĉapeloj”, “Sekso kaj intelekto” (tiel!) kaj “La aspektoj”. Aparte originala kaj instrua estas la lasta ĉapitro ”Da kaj de”.

Sergio estas tre zorgema pri sia propra lingvouzo, kvankam okaze (maloftege!) renkonteblas apartaj malglataĵoj. Ekzemple, la ambigua “ankoraŭ pli ofte” (p. 14) supozeble signifas “eĉ pli ofte”, “adoltuloj” sur p. 42 devus esti “adoltoj”. Mi pretas veti, ke en la frazo

Nu, la plej fidinda garantio de nia unueco estas ne Akademia dekreto, sed ĝuste la malrespektata tradicio.

“malrespektata” signifas “respektata”!

La preseja koboldo evidente feriis dum la eldonado de tiu ĉi broŝuro, ĉar la recenzanto, veterano de redaktado kaj provlegado, rimarkis neniujn preserarojn, kio okazis al li unuan fojon rilate tekston de komparebla amplekso. Tio meritas apartan mencion!

Resume: mi garantias, ke vi ĝuos la legadon kaj trovos en tiu ĉi kompakta libreto multon utilan kaj pensigan!

Aleksandro Shlafer

aere inter San Francisco

kaj Los Angeles

Korajn gratulojn al nia redakciano

akademiano

Sergio Pokrovskij,

okaze de la 50-jariĝo, kiun li havas ĝuste la Zamenhofan Tagon 1999!

LOdE
Thorsen-apogo asignita

UEA disdonis por la tria fojo subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Entute 14 Esperanto-bibliotekoj sendis peton. La komisiono aparte ĝojis, ke unuafoje venis petoj ankaŭ el Sud-Ameriko.

La UEA-estrarano pri kulturo Tacuo Hughimoto, ĝenerala sekretario Michela Lipari kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller dividis la ĉi-jare disponeblan sumon de 1825 eŭroj inter 9 petintoj. Ili ĉiuj ricevas librojn surbaze de siaj dezirlistoj.

La subvenciitoj estas: Barilocha E-Rondo, Argentino (EUR 275); Bona Espero, Brazilo (250); Pernambuka E-Asocio, Brazilo (275); Ĉina E-Biblioteko (225); Hejmoj, Francio (275); Biblioteko Ramon Molera, Hispanio (150); Vicenza E-Centro, Italio (125); E-Klubo “Orstelo” de Tsaratanana, Madagaskaro (125); kaj E-Klubo “Ora Pordego” de Kievo, Ukrainio (125).

Petoj por la aljuĝo en 2000 devos atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis 15 okt 2000. Ili devas konsisti el listo de dezirataj libroj ordigitaj laŭ prefero, ĉar la subvenciojn oni ricevas ne kiel monon sed kiel librojn. Bonvenas ankaŭ priskribo pri la biblioteko. Konsiderataj estas nur bibliotekoj ne financataj de ŝtata, urba aŭ alia ekstermovada instanco.

Sincere kaj freŝe, kiel antaŭ 101 jaroj

Ŝirjaev, Ivan. Sen titolo: Originala romano / Edit. H.Mayer. — Vieno: Pro Esperanto, 1995. — 336 paĝoj. — (Plena verkaro; Vol. 3).

Mi ŝatas vojaĝi tra la tempo, kaj volonte akceptis la taskon recenzi la romanon de Ivano Ŝirjaev “Sen titolo” pri la lernojaro 1897/1898 el la junaĝo de Esperanto-pioniro kaj seminariano.

La romano komenciĝas per banala beletra kliŝo pri hazarde aĉetita manuskripto de iu nekonata “Pastro J. Ŝ.....v”. Evidente oni povas legi “Johano Ŝirjaev”, sed la aŭtoro plene rajtus malakcepti tiun identigon. La ĉefa romanpersono sin nomas “Joĉjo”, al kio en la romano respondas la plena nomformo “Jozefo”, ne “Johano”.

Do, la intenco de la Antaŭparolo estas klara kaj sufiĉas por pardoni la kliŝon: ĝi liberigas la aŭtoron, kiu povas jen identiĝi kun Joĉjo, jen sin de li distancigi. Tiom pli ke jam en la unuaj ĉapitroj oni trovas sin en la serioze sincera etoso de rusa literatura verko el la epoko de Tolstoj kaj Ĉeĥov.

Ne estas mia intenco min ridindigi per apudmeto de Tolstoj kaj Ŝirjaev, tamen ... tamen ili ja apartenas al unu sama kultura tradicio, kaj la temo de “Infanaĝo”, la unua libro de Tolstoj, laŭteme iom proksimas al “Sen titolo”, eble la unua originala romano en Esperanto (en la Postparolo de la editoroj la leganto trovos detalan pridiskuton ĉu vere ĝi estas la unua).

Jen epizodo kiu unue pensigis min pri la “Infanaĝo” de Tolstoj:

La plej aĝa frato, kun profundpenseco kaj mokemo, tiom propraj al ĉiuj veraj instruituloj, klarigis, ke Esperanto estas unu el la t.n. artefaritaj lingvoj, kiuj naskiĝas kiel fungoj post pluvo, kaj ... mortas atentata de neniu, kaj ke artefarita lingvo estas sensencaĵo, je kiu povas interesiĝi nur stultuloj. “Se vi deziras lerni fremdan lingvon, vi lernu la lingvon germanan”, — li aldonis, — “kaj Esperanton ni lasu al stultuloj ...”

Tiom konvinkiga parolo de la “instruito” tamen ne havis la deziratan efikon; kontraŭe, ĝi nur pligrandigis la scivolon de la knabo, kiu ĉiutage aŭdis ke la frato, la onklo kaj la gepatroj nomis lin ĝuste “stultulo”, kaj tiu cirkonstanco havis decidigan signifon.

Tolstoj parolis pri “la dezerto de l’ adolesko”; kaj Joĉjo,

Joĉjo havis karakteron kaŝeman kaj li ĝenerale nevolonte lasis scii iun pri siaj sekretoj ... nun, kvazaŭ timante ion, kvazaŭ ne dezirante, ke oni submetu al mokoj lian lingvon (en sia animo Joĉjo nomis la lingvon ne Esperanto sed ”mia lingvo”, ĉar ŝajnis al li, ke krom li neniu estas kapabla inde taksi ĝin kaj ŝati), li nenion diris eĉ al la patrino.

Esperanto okupas tre gravan lokon en la romano de Ŝirjaev, kaj ĝia efiko estas duflanka. Ni jam vidis ke ĝi altiris mokojn de la prudentuloj; poste ĝi kaŭzos al Joĉjo problemojn en la seminario kie li lernas. Aliflanke, ĝi konsolas kaj kuraĝigas lian animon, kaj malfermas al li la mondojn, geografian kaj socian, pri kiaj la humila seminariano neniam pensus.

Mi ne scias kiom da vero kaj kiom da fantazio estas en la rilatoj de Joĉjo kun Olnjo Veselov kaj la grafidinoj Trubaĉev. Tamen efektive, en tiu epoko Esperanto renkontadis ne nur mokojn de la skeptikuloj sed ankaŭ simpation de eminentuloj kaj altranguloj, precipe en la romantika socio rusa. (Fakte, la periodo inter 1896-1904 estis tre malagrabla por Esperanto en Ruslando. La antaŭe fonditaj kluboj malaperis, kaj malaprobo de la oficialuloj senteblas ankaŭ en la romano. Ni tamen parolas pri la sinteno de la intelekta elito, pri homoj kiel grafo Tolstoj, inter kiuj tiutempe oni pli ofte renkontadis favoran aprezon de Esperanto ol nun.)

Vere mirindas kiom facile kaj flue Ŝirjaev prezentas scenojn el la tiama rusa vivo. Oni facile rekonas la realaĵojn konatajn per la samtempaj rakontoj de Ĉeĥov, la tuta romano havas klarajn, nekonfuzeble rusajn kolorojn (escepte la klasikisman Antaŭparolon, kies scenejo povus situi ie ajn en la mondo); kaj ĉio ĉi en tre normala, bona Esperanto. Precipe interesa estas la rakonto de popolano el ĉap. 40: sen ajna vulgaraĵo leksika aŭ gramatika Ŝirjaev tre klare sentigas la popolan parolmanieron. Li ne kripligas la vortojn (rimedo tro evidenta kaj tro uzata de mallertaj verkistoj), li atingas sian celon prezentante la profundan strukturon de la popola parolo (ripetoj, manko de logikaj ligiloj ktp). Fakte tio estas ankaŭ pli adekvata al la pensmaniero de la popolano, kiu ja neniel celis aĉigi sian parolon; tutsimple li sekvis alian, popolan parolnormon.

La romano entenas multe da tiaj ingitaj noveloj, rakontatajn aŭ verkatajn de la romanpersonoj. Per si mem ili ofte estas valoraj (kiel la ĵus menciita rakonto de popolano), sed ili konsiderinde bremsas la ĉefrakonton, precipe por la leganto moderna, kiun la televido kutimigis al pli efekta prezento de malpli komplika materialo.

Tamen esperantologie la romano estas tre interesa fonto. En la recenzata eldono la lingvaĵo de la aŭtoro estas iom korektita, kaj kiom la libro gajnis en la agrablo de facila legado, tiom ĝi perdis kiel fonto de scienca studo. Tio estas vera dilemo, ĉar la esperantistoj ne estas sufiĉe riĉaj por havi kaj sciencan, kaj faciligitan eldonojn (sed eble la Interreto povus helpi?). La editoroj resumis siajn ŝanĝojn en la Postparolo, tamen sen preciza lokindiko; tial mi ne povus citi frazon el la romano kaj certi ke mi citas lingvouzon de Ŝirjaev (kaj ne preferon de la editoro). Mi preferus ke ĉiu vorto ŝanĝita estu en iomete alia tiparo ol la ĉefteksto (nur iomete alia, tiel ke la diferenco ne ĝenu la legadon, ne saltu en la okulojn — sed estu tamen konstatebla se onin ekinteresis iu lingva detalo kaj oni ekzamenas la tekston de la frazo pli atente, eventuale kun lupeo).

Tio ne estus malfacila por la nuna tipografio, eĉ tute amatora. Bedaŭrinde, la tipografia prezento de la libro estas ĝia plej grava difekto; kaj la bindaĵo estas tiom nefortika, ke ĝi rompiĝis antaŭ ol mi finis la legadon.

Tamen mi sincere dankas al la eldonejo “Pro Esperanto” kaj al la Internacia Esperanto-Muzeo de Vieno ke ili savis el la pereo kaj disponigis al la publiko tre valoran verkon de Esperanto-literaturo.

Sergio Pokrovskij

Kelkaj faktoj pri la Esperanto-eldonado en Ruslando

Kolektiva Esperanta Biblioteko (KEB), fondita en oktobro 1982, de la komenco starigis taskon kolekti librojn kaj periodaĵojn en/pri Esperanto kaj planlingvistiko, kiuj estis eldonitaj en nia lando.

La tria eldono de la katalogo, publikigita en majo 1999 je la translokigo de KEB el Jekaterinburg al Krasnojarsk, listigas 419 volumojn. Ilin pretigis 142 eldonejoj en 42 urboj de Ruslando kaj Sovetunio.

Plej multe oni eldonis en Moskvo — tie aperis 145 libroj. Sekvas Jekaterinburg (65), Vilnius (38), Tallinn (29), Ĥarjkiv (14) kaj Riga (10).

La plej aktiva eldonejo fariĝis Sezonoj (Jekaterinburg), kies 42 libroj estas deponitaj en KEB. La katalogo vidigas aliajn aktivajn eldonejojn: Moskvaj Impeto (23), APN (21), kaj Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj (20), Vilniusa E-Klubo Juneco (20), kaj Tallina Eesti Raamat (18).

Kompreneble, nia bibliografio enhavas informojn nur pri la libroj, kiujn la biblioteko kolektis per aĉetoj kaj donacoj, kaj tial la supra statistiko respegulas la havaĵon de KEB. Pri la fruaj eldonaĵoj oni konsultu la valorajn studojn de Petro Stojan (1929) kaj Adolf Holzhaus (1969). Sezonoj, la eldoninto de la katalogo, planas daŭrigi la kunlaboron kun KEB, kaj post tri jaroj verŝajne aperos la kvara eldono.

Bonvolu sendi librojn kaj gazetojn por KEB al la adreso RU-660017, Krasnojarsk-17, p.k. 20825.

Por ricevi la katalogon de KEB sufiĉas sendi al la redakcio de La Ondo poŝtmarkojn je 12 rubloj (Ruslando) aŭ 5 internaciajn respondkuponojn (alilandanoj).

Halina Gorecka

UEA eldonis verkon pri lingvopolitiko

Por aktiva lingvopolitiko: Aktoj de la lingvopolitika seminario en la 81-a UK de Esperanto, Prago 1996 / Red. Detlev Blanke, Roy McCoy, Osmo Buller. — Rotterdam: UEA, 1999. — 71 paĝoj. — Prezo: EUR 7,10.

Ĉu ni bezonas lingvopolitikon? Kio fakte estas lingvopolitiko? Ĉu ĝi estas necesa nur por UEA, la ĉefa reprezentanto de la Esperanto-komunumo, aŭ ĉu ĝi devus koncerni la tutan komunumon? Ĉu por la konceptado kaj plenumado de nia lingvopolitiko eblas lerni el la spertoj de naciaj lingvoj?

Pri tiuj temoj diskutis la lingvopolitika seminario de UEA en la Praga UK en 1996. UEA ĵus eldonis libroforme ĝiajn materialojn, por ke ili povu esti bazo por plua lingvopolitika aktivado.

Krom la antaŭparolo de Detlev Blanke, “Por aktiva lingvopolitiko” enhavas ses kontribuaĵojn.

Humphrey Tonkin faras ĝeneralan enkondukon al la koncepto de lingvoplanado. Yamasaki Seiko kaj Amri Wandel skribas pri la lingvoplanadaj spertoj en siaj propraj lingvoj, respektive la japana kaj la hebrea. La tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, Werner Bormann, inventaras la aktualajn defiojn al tiu lingva institucio. Kun multaj ekzemploj Renato Corsetti esploras la kreoliĝon de Esperanto, t.e. la streĉitecon inter personaj gustoj kaj oficialaj normoj. Fine, Detlev Blanke resumas la seminariajn diskutojn en analiza artikolo pri la taskoj, kiujn nia lingvopolitiko frontas aŭ devus fronti. Blanke klopodas ankaŭ difini, kiuj estu la plenumantoj de tiuj taskoj.

GK UEA

Heroldo apartenas al LF-koop

En sia komentario al letero de s-ro Fighiera, s-ro Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, skribis:

“Mi ne plu reagos al Gian Carlo Fighiera, ĉar normala diskuto kun li ne eblas”.

(HdE. 1997: 3)

La Administra Komitato de LF-koop unuanime opinias ke s-ro Buller tute pravas. Aldone, ne eblas diskuti kun homo kiu:

a) arogas al si rajtojn kiujn li ne plu havas;

b) agnoskas ke li mem kreis aŭ celas krei damaĝojn al la merkato de HdE;

c) uzas tonon ĉantaĝan kaj minacan;

d) asertas mensogojn, interalie ĉar Heroldo neniam esprimis starpunkton pri la balkana milito, nur aperigis ĉies opiniojn, kaj neniam fariĝis vehiklo de propagando de iu ajn (specife, la elektojn en la Akademio faras ne la abonantaro de HdE, sed la akademianoj mem, kiuj jam voĉdonis kiam estis publikigita la vidpunkto de d-ro Bormann!).

La Administra Komitato de LF-koop ree deklaras sian absolutan estimon al la nuna redakcio de la gazeto kies bonega (kaj sensalajra) laboro interalie estas emfazita de la kresko de abonoj, male ol s-ro Fighiera esperas. Konsekvence LF-koop tute ne intencas rezigni je la eldonado de Heroldo de Esperanto dum la postaj jaroj, ĉiam laŭ la linio de sendependa informa gazeto pri Esperantio.

Fine la Komitato atentigas ke ĝuste la konduto de s-ro Fighiera damaĝas la vivon de la gazeto de Teo Jung kaj Ada Sikorska, kies reputacion li pretendas defendi.

Marc Hiltbrand

prezidanto de LF-koop

Esperanto, paco kaj Ĉinio

En majo 2000 revuo El Popola Ĉinio festos sian 50-jaran jubileon. En duonjarcento la revuo EPĈ, la E-movado en Ĉinio kaj la tuta mondo spertis grandajn ŝanĝiĝojn... Pro tio ni lanĉas konkurson “50 jaroj por EPĈ”.

Vi povas verki diversteme rilate al EPĈ — Esperanto, Paco kaj Ĉinio. Ekzemple: via esperantista sperto, E-movado kaj paco, amikaj kontaktoj kun alilandanoj, impreso pri kaj rilato kun Ĉinio kaj la revuo EPĈ...

Viaj kontribuaĵoj povas esti en ajna stilo kaj ajna formo. Estas tre bonvenaj koncernaj fotoj kaj portreto de la aŭtoro por ilustri la artikolon. La kontribuaĵoj venu al nia redakcio antaŭ 30 apr 2000. La premiitoj ricevos ĉinajn metiartaĵojn, E-librojn kaj unu-jaran abonon de EPĈ. Ĉiu kontribuinto ricevos donaceton.

Ni publikigos elstarajn kontribuaĵojn . La rezulto de la konkurso legeblos en la julia numero de EPĈ 2000. En la 85a UK (Israelo) ni anoncos la rezulton kaj disdonos la premiojn.

Adreso: P.O.Kesto 77, Beijing, 100037, Ĉinio.

EPĈ

Ricevitaj gazetoj

Bazaro. 1999/3;

Brazila Esperantisto. 1999/308;

El Popola Ĉinio. 1999/11;

Esperanto aktuell. 1999/7;

Esperanto en Azio. 1999/2;

Esperanto USA. 1999/5;

ES-TO. 1999/3;

KAE-Informilo. 1999/28;

La Ondo de Esperanto. 1999/11;

La Revuo Orienta. 1999/10;

Letero de la Animzorganto. 1999/71;

Monato. 1999/10;

Sennaciulo. 1999/10;

Tempo. 1999/2.

Granda Novjarfesta Konkurso

Ni ricevis kvar solvojn de la magiaj kvadratoj el la aŭgusta-septembra kajero. Ili ĉiuj estis tute korektaj. La gajninto estas Nikolaj Batyrev el Udmurtio, kiu ricevas libropremion.

Respondoj: 1. Koketa, otoman’, kolera, emerit’, tarifo, anatom’; 2. ekstra, kokain’, skarpo, tartan’, ripari, anonim’; 3. estrad’, serena, tridek, redakt’, aneksi, daktil’; 4. aspiri, skoter’, pokalo, italin’, religi’, ironio; 5. balast’, aparte, Lazaro, arakid’, strigo, Teodor’.

Ni kore gratulas nian fidelan leganton!

Laŭ nia tradicio, la plej granda konkurso estas proponata ĉe la Kristnaska kaj Novjara festoj. Bonvolu sendi la respondojn al nia poŝta aŭ reta kulakova@akb.mplik.ru adresoj tiel, ke ili atingu la redakcion antaŭ 10 feb 2000. Inter la gajnintoj ni lotumos tri libropremiojn.

1. Koloro de la drako, kiu regos en la 2000a jaro; 2. korta naĝbird’; 3. disĵeti grajnojn sur teron; 4. impresi flarsenton; 5. ĝi estas uzata por skribi, presi aŭ desegni; 6. estonta edz’; 7. La ... de Esperanto; 8. Diro de vero estas ... danĝero; 9. Kie regas virino, malbona estas la ...; 10. besto; 11. saltanta bestet’ kun nuda haŭto; 12. ĝi lumigas straton nokte (R); 13. mensa stato, opinio de iu; 14. preciza temp’ de ia okazaĵo; 15. resono; 16. plicertig’; 17. geografia kart’; 18. ekesto, veno en la vivon; 19. la eventon el la punkto 18 akompanas la unua ... (R); 20. organa tub’, tra kiu fluas sango; 21. Kontraŭ forta mano la leĝo estas ...; 22. sekve; 23. doni al iu manĝaĵojn; 24. tatara pelta ĉap’; 25. ĝi povas esti en teatro, en domo aŭ ĉe framasonoj; 26. Li estas la kvina ... ĉe veturilo (R); 27. ĉina mezurunuo, anagramo de ilo; 28. ludkarto kun nur unu punkto; 29. konstruaĵo, en kiu oni prezentas spektaklojn; 30. mezurunu’ de longo; 31. azia ŝtat’; 32. urb’ en Francio; 33. dek tagoj; 35. persono el fabelo de fr. Grimm; 36. definitive skribita; 37. pastr’ el antikva Persujo; 38. nedifinita pronomo; 39. art’ ornami la vizaĝon; 40. numeralo; 41. adverbo; 42. modifita stato de oksigeno; 43. sistema kaj ŝparema ordo en administrado; 44. Al farun’ malbonspeca ne helpos la ... (R); 45. aldon’ al regno de fremda teritorio; 46. rifuza, malkonsenta; 47. brava virino estas ... por sia edzo; 48. restadi senflua, senmova, senaga; 49. senti maltrankvilon pri la fideleco de amata persono; 50. florkapet’ aŭ part’ de vestaĵo; 51. fil’ de la filo; 52. plue fari ion; 53. okulsekvad’ de teksto; 54. ŝmiraĵ’, per kiu eblas kunigi du objektojn; 55. dekfoje dek; 56. ĵus, nun, ...; 57. ĉiutaga gazeto; 58. dekfoje cent; 59. durada velociped’; 60. loĝant’ de la lando de sunleviĝo; 61. simila, sama; 62. reĝ’ en Ruslando; 63. numeralo; 64. mebl’; 65. La 2000a jaro estas la lasta jaro de ...; 66. pro limoj kaj ... malpacas najbaroj (R); 67. kovraĵ’; 68. loĝlok’ de Adamo kaj Eva; 69. el ĝi vi prenas ricevitajn leterojn (R); 70. aliĝinta landa asocio de UEA en Ruslando; 71. birdo kun longa vosto; 72. malĝuste opinii; 73. kulmino, apogeo; 74. ĝi havas kvin fingrojn (R); 75. kupro + zinko = ...; 76. muzikaĵ’; 77. ... kaj edzino — ĉiela difino (R); 78. anagramo de “ulano”; 79. agrabla, ĉarma; 80. lirika poemo; 81. farita el flava metalo; 82. unu el kvar specoj de ludkartoj; 83. mezurunu’ por likvaĵoj; 84. pli malpli kompleta kaj klara ideo (R); 85. 24 horoj (R); 86. speca, kategoria, grupa; 87. part’ de teatra verko, ludata de aparta aktoro; 88. komenc’ de batalo; 89. ne kontraŭstari al io, kio malplaĉas; 90. tutmonda E-Asocio; 91. rilata al bestpersekutado; 92. aŭtuna monato; 93. mineral’.

Kompilis Tatjana Kulakova

KALENDARO

1999

12 dec. Jekaterinburg (Ruslando). Tago de Zamenhof: Granda festa programo. Org. Urala Esperantista Societo. Adreso: RU-620077 Jekaterinbirg-77, ab. ja. 67, Ruslando. Telefono: (3432) 104503. Rete: sezonoj@mail.ru

2000

15–23 jan. Sidnejo (Aŭstralio). 16a Aŭstralia Esperanto Somer-kursaro kaj 3a Kuna Aŭstralia/Nov-Zelanda Kongreso. Adreso: Terry Manley, 143 Lawson St Redfern, NSW 2016, Aŭstralio.

27–31 jan. Jaroslavlj (Ruslando). Vintro en la antikva urbo. Org. EK Ora Ringo. Adreso: RU-150057, pr. Matrosova, 11a-18, Ruslando.

3–6 feb. Ĉeboksari (Ĉuvaŝio, Ruslando). Ruslanda Esperanto-Kongreso. Org. REU, SEJM, JEAĈR. Adreso: RU-428000, Ĉeboksari, ab. ja. 189, Ruslando.

4–9 mar. Nabereĵnyje Ĉelny (Tatarstano, Ruslando). EoLA-12. Org. SEJM, EK Gaja Krokodilo. Adreso: RU-423819, Tatarstan, Nabereĵnyje Ĉelny, ab. ja. 133, Ruslando.

27 apr—1 maj. Oostende (Belgio). 4a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso: Ekologio, ŝlosilo por la tria jarmilo. Org. FEL. Adreso: Frankrijklei 140, BE-2000, Antwerpen, Belgio.

28 apr—3 maj. Krakovo (Pollando). 30a Tutpollanda Esperanto-kongreso. Org. PEA. Adreso: Zbigniew Warmuz, ul. Bajeczna 1/104, PL 31-566 Kraków, Pollando.

1–9 maj. Jalto (Ukrainio). Aroma Jalto 2000. Adreso: UA-252133, Kijiv 133, p.k. 35, Ukrainio

30 maj—11 jun. Mielno (Pollando). 22a Ĉebalta Esperantista Printempo. Org. Filio de PEA en Koszalin. Adreso: PEA, Box 30, PL 75-016, Koszalin, Pollando.

26 jun—2 jul. Bulgario kaj Turkio. 10a Internacia Esperanto-Kongreso. Org. Monda Turismo Adreso: ul. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.

30 jun—5 jul. Saint-Chamond (Francio). Festivalo Solidaraj Tagoj. Org. JEFO. Adreso: Clément Picard, 8 quai de Bondy, FR-69005 Lyon, Francio.

5–9 jul. Toulouse (Francio). 2a Kultura Arta Festivalo de Esperanto. Adreso: Esperanto Kultur-Centro, 1 rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio.

Tuj post KAFE 10-17 jul okazos laborbrigado por arkeologia esploro. Informas Claude Fressonnet, FR-09600 Montbel, Francio.

15–23 jul. Moskvo (Ruslando). 73a Kongreso de SAT. Org. SAT, OK, Adreso: RU-105318 Moskva, ab. ja. 57, Ruslando.

Antaŭkongreso Koro de malnova Ruslando okazos 10–14 en Vladimir. Postkongreso Moskvo — urbo de artoj okazos 24–27 jul en Moskvo. Por la UKanoj estas planata avia flugo Moskvo — Tel-Avivo.

25 jul—1 aŭg. Tel-Avivo (Israelo). 85a Universala Kongreso de Esperanto. Org. UEA, LKK. Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando (konstanta adreso).

Halina Gorecka estas Kongresa Peranto por Ruslando, kiu akceptas pagojn por aliĝo, loĝado kaj ekskursoj. Estas planata kolektiva flugo al Israelo. Bonvolu kontakti je nia redakcia adreso.

17–22 aŭg. Budapeŝto (Hungario). 3a Eŭropa Esperanto-Festivalo. Org. HEA. Adreso: HU-1061 Budapest, Andrássy út 27, Hungario.

19–25 aŭg. Budapeŝto-Sümeg-Budapeŝto (Hungario). 16a Simpozio pri Esperanto-Turismo. Org. Movilo. Adreso: HU-1095, Budapest, Soroksári út 117/D.