Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 2 (52)

Kovrilpaĝe: La foto “Ĉu la perkoj estas hejme?” de Auli Vihermä el Finnlando ricevis la 2an premion en nia fotokonkurso.

Redakcie

Ricevinte la unuan numeron de La Ondo de Esperanto, Zamenhof la 16an de marto sendis al la redakcio de LOdE la suban leteron, kiu aperis fronte de la dua numero.

Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de via gazeto “La ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; kaj la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos ĝoje salutita de ĉiuj niaj amikoj. Mi deziras al via gazeto la plej bonan prosperadon; mi esperas, ke via energio kaj persisteco baldaŭ akiros por via gazeto konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro kaj antaŭ ĉio kunlaboradon kaj subtenadon de ĉiuj esperantistoj rusaj.

Via L.ZAMENHOF.

Aliloke en tiu ĉi kajero vi legos, ke La Ondo de Saĥarov ja akiris kunlaboradon kaj subtenadon de ĉiuj esperantistoj rusaj.

Ni fieras, ke nia Ondo — ĉerpinta de Aleksandr Saĥarov ne nur la titolon, sed ankaŭ inspiron kaj laboremon — plenumas ankaŭ la alian deziron de la Unua Esperantisto: ĝi jam akiris la konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro, alte aprecanta la objektivecon, toleremon kaj larĝsencan sendependecon, kiuj ebligas liberan (kaj senskandalan) interŝanĝon de opinioj. La internaciiĝon de LOdE atestas ankaŭ nia ekspedolisto, en kiu la ruslandaj adresoj jam estas malpli multaj ol la alilandaj.

La jubileon de LOdE ni markas per ago, kiun iuj eble taksos neprudenta aŭ tro frua — ni petis aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito. La Pakto, interalie, celas “firmigi la rilatojn inter la paktintoj, favore al reciproka helpo”, kaj ni jam konstatis, ke tiu celo estas ne nur deklaro, sed honesta intenco de la unuaj paktintoj.

LOdE ne povas aŭguri kien kondukos la Pakto; sed se aliĝi signifas apogi la starpunkton ke ĝi estas pakto por, kaj ne kontraŭ (unuavice ne kontraŭ UEA), do LOdE aliĝas. Se iuj intencos utiligi la Pakton por la Esperanta Civito kiel pretekston por krei konflikton kun nepaktintoj, tiuj devos konfrontiĝi kun la kontrolo kaj la rezisto de LOdE.

H.G. & A.K.

“TUTE ALIA MONDO KUŜAS ANTAŬ VI”

En la januara kajero LOdE jam informis, ke William Auld estas proklamita kiel La Esperantisto de la Jaro 1998. Hodiaŭ la laŭreato respondas al niaj demandoj.

LOdE. Kion sentis la unua persono, proklamita la Esperantisto de la Jaro, eksciinte pri la proklamo?

Auld. Nu fakte, grandan plezuron. Kion mi faras, mi faras apoge al la grandioza koncepto de la majstro, kaj mi ne aparte serĉas propran renomon. Tamen ne estus nature, se mi ne plezuriĝus pro la honorigo fare de miaj kunkulturanoj.

LOdE. La decido de la internacia elektantaro emfazis tri kialojn de la “honorigo”: kandidatigo por la Nobel-premio; giganta projekto Tolkien en Esperanto; prudento kaj volfirmo en la kazo La Manto. Bonvolu komenti ĉiun el ili.

Auld. Mi ĝojas pri la kandidatigo por la Nobel-premio, ĉar tio rezultiĝis en reala kaj senĉikana raportado pri nia literaturo en la vasta eŭropa informilaro. Konsternis min la rapidega disvastiĝo de la raporto disde nia tute negrava loka semajna ĵurnalo tra la gravaj naciaj tagĵurnaloj ĝis grandaj eksterlandaj gazetoj! Kaj la multoblaj mencioj kaj intervjuoj en ĉefaj BBC-programoj! Kaj ĉiam kun plena akcepto de la seriozeco de nia afero. Vere, ia trarompo, dank’ al Manuel de Seabra, la internacia PEN-klubo k.a.

Mia traduko de la kompleta Mastro de l’ Ringoj estas iasence mia ĉefplenumo. Mi bone memoras la tagon en Madrido, kiam Liven Dek el la plena aero proponis al mi tiun komision. Ĉiama ŝatanto de defioj, mi post momenta hezito respondis, ke mi pretas fari provan komencon kaj ni vidos. Ĝis tiam mi eĉ ne legis la koncernan verkon! Sed feliĉe ĝi tuj imponis min pro la rakonta talento de Tolkien kaj pro la bela angla lingvaĵo. Kelkaj alilandanoj nomis tiun lingvaĵon “malfacila”, sed fakte ĝi estas bele klasika angla stilo, kiu bele konvenas al esperantigo. Kiam la eldonejo Sezonoj promesis senprokrastan eldonon de la verko, mi trovis la necesan elanon por kompletigi la unuan volumon, poste la duan, poste la trian.

La afero La Manto prezentas malluman flankon de la esperantismo: personaj atakoj kontraŭ valoraj kaj laboremaj “samideanoj”. Tiu libro celis atenci la reputacion de Perla Martinelli ŝajnigante, ke la aŭtoro estas ŝi kaj ke temas pri speco de aŭtobiografio. Kaj tiun atencon partoprenis homoj, kiuj sciis tute bone, ke tio estas mensogo! Kaj poste ili rifuzis agnoski tion, kvankam tio estis ilia jura devo! Cetere, pseŭdonimeco en certaj cirkonstancoj estas tolerebla (ekzemple ĉe Zamenhof) — sed kiam aŭtoro kaŝas sin pseŭdonime por sin savi de pravaj riproĉoj kaj eventualaj reagoj, tio estas anonimeco kovarda kaj poltrona. Tiu tuta afero estas hontindaĵo en nia movado, kaj feliĉe mi ne estas la sola, kiu protestis.

LOdE. Al kiu(j) vi donus via(j)n voĉo(j)n, se vi estus elektanto ĉi-jare?

Auld. Al Giorgio Silfer, pro la gravaj sukcesoj ĉe la tutmonde gravaj PEN-kluboj.

LOdE. Kaj la Esperantistoj de la jaroj 1990aj (nu, krom vi, kompreneble)?

Auld. Du virinoj meritas tion, laŭ mi. Kvankam Marjorie Boulton ja estas amiko mia, ŝiaj laboroj en la kadro de nia afero — ofte ne ĝenerale rimarkataj, kiam ili helpas individuajn samideanojn tra la mondo — estas valoregaj kaj nepre en la spirito de Zamenhof. Kaj estas jam tempo, ke oni proklamu la meritojn de Cathy Schulze el Sanfrancisko, kiu dum jardekoj taskegis en la usona movado kaj kiu ĉefmotoris la tre gravajn somerajn kursojn en la Sanfranciska Ŝtata Universitato.

LOdE. Iam populara demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Auld. Esperanta antologio por ne perdi kontakton kun nia poezio; Leteroj de Zamenhof — se mi rajtus kunporti ambaŭ volumojn, aŭ se ne: Originala verkaro de L.L.Zamenhof, kaj — nu, ĉu mi estu honesta? — La infana raso por memorigi min pri kio mi iam kapablis.

LOdE. Ĉu, laŭ vi, oni povas paroli pri (mal)progreso de Esperanto? Kiuj pozitivaj kaj negativaj tendencoj aperis en Esperantujo post la Centjariĝo de Esperanto?

Auld. Ŝajnas al mi, ke el tutmonda vidpunkto Esperanto restas relative stabila. Malprogreson en unu loko kompensas progreso en alia. Mortintojn kaj kabeintojn anstataŭas novaj adeptoj (ofte tamen en alia mondparto). La sukceso de Esperanto, manke de la “fina venko”, troviĝas en tio, ke tiuj homoj, kiuj bezonas aŭ deziras ĝin, ofte trovas ĝin kaj profitas el ĝiaj mirindaj proprecoj. Ni ne forgesu, ke tre multaj homoj kapablas kontentiĝi pri, kaj eĉ fieri pri, tute supraĵa kaj piĝina posedo de iu fremda lingvo kaj eĉ ne imagas ion pli perfektan! Sed serĉantoj por vera internacia intimeco salutas kaj uzas nian lingvon. Kaj tial Esperanto estas sekura, ĝis kiam la evoluo de la socioj devigos la registarojn finfine rekoni ĝin.

LOdE. Neevitebla demando — viaj planoj?

Auld. Aktuale preskaŭ mankas. Al vi mem, sinjoro eldonisto, mi promesis tradukon de la Dikensa verko La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika, kaj espereble tiun mi sukcesos liveri. Krom tio, hodiaŭ mem oni parolis al mi telefone pri projekto pretigi ampleksan historion de la Esperanta literaturo, kaj se tiu propono maturiĝos, mi verŝajne konsentos kontribui.

LOdE. Bonvolu doni konsilon al junaj samideanoj, kiuj lernis la bazon de la lingvo kaj nun staras sojle de Esperantujo.

Auld. Al tiuj homoj, mi diras: Uzu ĝin! Profitu el ĝiaj mirindaj eblecoj! Korespondu kaj, se eble, vojaĝu. Legu gravajn kaj interesajn (al vi) verkojn en Esperanto por plifirmigi vian lingvoposedon, kaj — se libroj ne allogas vin — utiligu la modernajn alternativojn, kiel la tutmondan reton ktp. Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

LA ONDO DE ESPERANTO

Impeto, 1993. P. 62, 67) jene priskribis la cirkonstancojn de la naskiĝo de La Ondo de Esperanto:

Kiam aperas iu nacia gazeto, ordinare ĝi devas dum unua periodo multe lukti por sia ekzistado. Antaŭ ĉio ĝi estas atakata de aliaj gazetoj, kiuj vidas en ĝi sian rivalon, sian konkuranton. Se tiam ekzistus en Ruslando multaj esperantaj gazetoj, eble ĝin trafus la sama sorto... Bonŝance por La Ondo de Esperanto la gazeta afero tiutempe en Ruslando travivis grandan krizon.

... en la jaro 1909 la ruslandaj esperantistoj restis sen iu ajn esperanto-rusa organo... Tiu konjunkturo estis treege favora por la nova gazeto kaj ĝi baldaŭ okupis tre firman staton.

Saĥarov pravis.

Nur en 1904, dek sep jarojn post la apero de la lingvo, oni permesis eldoni Esperantan gazeton en Ruslando. La gazeton Esperanto fondis en Peterburgo Ilja Ostrovskij (Jalta), kiu redaktis ĝin helpe de la prezidanto de la societo Espero Aleksandr Asnes. Post tri kajeroj la gazeto ĉesis, ĉar Asnes akceptis la redaktoran oficon en Ruslanda Esperantisto (RE), la organo de Espero.

RE aperis unuafoje en aprilo 1905. Societo Espero eldonis ĝin dum 3 jaroj, diskonigante esperantistajn informojn, beletraĵojn, artikolojn pri aktualaj sociaj problemoj. En RE Zamenhof publikigis sian studon Dogmoj de Hilelismo.

En 1908 aperis nur unu numero de RE, kaj poste ĝi paŭzis, ĉar Asnes konvinkis la eldonanton de la populara revuo Vestnik Znanija Vilhelm Bitner aperigi suplemente al ĝi ĉiumonatan revuon Espero, kun paralelaj tekstoj en la rusa kaj en Esperanto. Kun Espero estis dissenditaj du vortaroj de Asnes. Sed Espero, regule atinganta (sen investo de esperantista kapitalo!) 100 mil klerulojn ruslandajn, devis ĉesi post unu jaro. Bitner rezignis, ĉar esperantistoj ne helpis la revuon, kaj kontribuis plejparte per ignorado kaj denuncoj. (Pli detale legu en LOdE. 1998: 6.) La ŝanco estis perdita, kaj dekmiloj da ruslandaj kleruloj ricevis negativan bildon pri esperantistoj. Tamen centoj da interesitoj akceptis Esperanton kaj ili bezonis legi plu en la eklernita lingvo.

Tiun merkaton lerte utiligis Aleksandr Saĥarov, posedanto de la moskva librejo Esperanto, fondita en 1908. En februaro 1909 Aleksandr Saĥarov aperigis la unuan kajeron de La Ondo de Esperanto pli frue ol peterburganoj relanĉis RE.

La unua numero de LOdE, kiu ekaperis en la formo de ĉiutaga ĵurnalo, havis la eldonkvanton 10 mil ekz. Saĥarov anoncis pri LOdE en ruslingva gazetaro, sendis ĝin al miloj da konataj adresoj kaj disdonis ĝin al moskvaj gazetvendistoj (tio fiaskis — nur 20 ekz. estis venditaj).

Ne nur la bonega analizo de la konjunkturo sukcesigis la gazeton de Saĥarov. Ĉar LOdE estis lia privata establo, li — malkiel movada instanco — toleris la malprofiton de l’ gazeto, kiun kovris la profito de la librejo (t.e. libroservo & eldonejo):

dum la unuaj monatoj ... la gazeto estis donanta al ni sufiĉe grandan malprofiton, sed tio nin tute ne maltrankviligis, ĉar ni vidis, ke dank’ al ĝi nia klientaro de la librejo rimarkeble kreskis. (samloke. P.67)

Krome, LOdE aperis akurate (la malfruon nuligis duoblaj kajeroj). Ĝi ne incitis legantojn per neologismoj kaj miskompostaĵoj, nek tuŝis temojn religiajn aŭ politikajn.

La rubrikaro de La Ondo estis tradicia: “Esperanto en Ruslando”, “Esperanto eksterlande” (en la rusa lingvo), “Bibliografio”, “Diversaĵoj”, “Amuza fako”. Aperis beletraĵoj, felietonoj, artikoloj pri temoj sociaj kaj kulturaj. Specialaĵo de LOdE estis serio da portretoj de famaj esperantistoj (pli ol 100), ruslingvaj ĉefartikoloj kaj ... opoziciemo al la peterburgaj gvidantoj de Ruslanda Ligo Esperantista — Saĥarov ne povis levi sin super la tradicie malvarmaj rilatoj kaj konkurenco inter la “du rusaj ĉefurboj”.

Ekde 1910 LOdE estis eldonata en la revua formato ĉiumonate en la kvanto 2 mil ekz. LOdE ĝis sia malapero restis la plej legata revuo en la lando, kvankam kelkaj lokaj revuoj aperis en diversaj partoj de Ruslanda Imperio, precipe en nerusaj regionoj: Bakua Stelo, Finna Esperantisto, Kaŭkaza Esperantisto, Kovno-Esperanto, Pola Esperantisto (Varsovio), Riga Stelo k.a.

La 2a Ruslanda E-Kongreso (Kievo, aŭg. 1913) decidis, ke LOdE estu oficiala ruslanda organo esperantista kun Pola Esperantisto por Pollando kaj Finna Esperantisto por Finnlando.

Dum la unua mondmilito ĝi estis unu el la nemultaj internaciaj ligiloj inter la esperantistoj. La ŝovinisma haladzo eĉ en la unuaj monatoj de l’ milito preskaŭ ne sentiĝis en LOdE, kaj poste pri la milito memorigis nur mortanoncoj pri pereintaj esperantistoj.

En la lasta kajero de LOdE (No 100-101, aprilo-majo 1917) Boris Kotzin profetis:

La ĵus okazinta revolucio garantios al Esperanto liberan propagandon... La devizo “Proletoj de ĉiuj landoj unuiĝu” necesigas alprenon de lingvo internacia, studebla de ĉiu laboristo.

Sed la burĝan revolucion sekvis la bolŝevista. La privataj sendependaj revuoj ne povis ekzisti en la kondiĉoj de la “proleta diktaturo”. Ĉesis ankaŭ la “etburĝa” LOdE.

Ĝi fenikse renaskiĝis en 1991. Sed tio estas tute alia historio.

Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov

DELEGITA RETO DE UEA SUB LUPEO

En 1995 ekvalidis la nova regularo pri la delegitoj de UEA. Ĝia ĉefa novaĵo estis la enkonduko de 3-jara oficperiodo ankaŭ por delegitoj, simile al aliaj honoroficaj funkcioj en UEA. Per tio oni celis certigi kiel eble plej efikan funkciadon de la Delegita Reto. La nova regularo ebligas ĉesigi la delegitecon de pasivaj delegitoj per simpla ne-reelekto anstataŭ pli komplika proceduro de eksigo.

Jarlibro 1996, la unua sub la nova regularo, registris 1830 delegitojn, t.e. 336 malpli ol unu jaron pli frue. Novaj delegitiĝoj kreskigis la nombron al 1981 en Jarlibro 1998. Kiel celite, la nova delegitaro efektive funkcias pli glate, ĉar plendoj pri neplenumitaj servopetoj preskaŭ tute malaperis. Pro tio la Delegita Reto ne bezonas nun same fundan revizion kiel lastfoje, kiam ĉiu delegito devis plenigi respondilon kaj kvazaŭ unuafoje kandidatiĝi por la funkcio.

Pri la renovigo de la delegitecoj por la periodo 1999-2001 decidas la ĉefdelegitoj aŭ, kiam tiu mankas, la direktoro de la Centra Oficejo. La renovigo estos pli-malpli aŭtomata, krom en la relative malmultaj kazoj de delegitoj, pri kiuj venis plendoj aŭ kiuj deziras retiriĝi.

La Delegita Reto, la plej malnova kaj certe la plej fama servo de UEA, daŭre bonvenigas ankaŭ tute novajn membrojn. Kiel delegito povas esti akceptita esperantisto, kiu jam estis almenaŭ unu jaron individua membro de UEA. Respondilon por fariĝi delegito oni povas peti de la ĉefdelegito de sia lando aŭ de la Centra Oficejo.

Gazetara Komuniko de UEA

KOMERCISTOJ KONGRESE

Dum la 83a UK (Montpeliero) ekestis inter la ĉeestantoj de la kunsidoj de IKEF kaj de TAKE la propono, ke dum UK-84 en Berlin IKEF kaj TAKE komune aranĝu ejon, en kiu esperantistaj komercistoj povas oferti/vendi siajn varojn. La ejo de tiu aranĝo estu aŭ ene de la kongresejo aŭ tuj apude. En ambaŭ kazoj ni bezonus la rajton por tio de UEA.

Dum nia intertraktado de tiu temo kun UEA montriĝis, ke la kostoj por tiu aranĝo estos sufiĉe altaj. UEA ofertis al ni du giĉetojn kun la suma longo ĉ. 5 metroj, je prezo kiun IKEF kaj TAKE povus pagi. Povas esti, ke tiu spaco estos tro malgranda por la afero. Tial ni intencas negoci rekte kun la posedanto de la kongresejo, ICC Berlin, ĉu iu loko tre proksime al la kongresejo estus luebla.

Por povi ĝuste decidi, ni nepre bezonas la indikon kaj ideojn de tiuj membroj de IKEF kaj TAKE/La Domo, kiuj intencus uzi parton de la disponebla loko por vendi/ekspozicii siajn varojn. Do bonvolu informi nin pri viaj planoj, t.e. aparte pri la speco de via varo ofertota kaj pri la bezonata loko en kvadrataj metroj aŭ longo de giĉeto kaj pri la tempodaŭro de via agado tie (ekzemple tuta semajno plentage, aŭ 2 tagoj plentage, aŭ tuta semajno posttagmeze).

Je la kalkulado de via bezonata spaco bonvolu agi ŝpareme, ĉar ni ne povas garantii al la interesatoj la disponon de sia nomita kvanto da loko. En kazo ke la postulata loko estus pli granda ol la disponebla, ni kompreneble devus dispartigi ĝin partatempe inter la interesatoj. Rajtigotaj por partopreno estas membroj de IKEF kaj TAKE, kaj se la spaco sufiĉas, aliaj E-parolantaj komercistoj.

Bonvolu sendi viajn informojn ĝis 15 februaro 1999 per ordinara letero, telefakso au retpoŝto al la prezidanto de IKEF Franz Josef Braun

Hornisgrindestr. 8, DE-77815 Bühl, Germanio. Fax: +49-7223-942065 Rete: F.J.Braun@t-online.de

VIGLA INSTRUADO EN VALENCIO

Ekde aprilo 1999, okazos denove kurso de Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la universitato de Valencio (Hispanio), organizata de la Departemento pri angla kaj germana filologio. Ĉi-foje la akademia valoro de la kurso estos “tri kreditoj de Libera Elekto” (30 instruhoroj, po du ĉiutage), por ĉiu universitata studento kiu partoprenos, plus diplomo. La kurso okazos en la Lingva Laboratorio de la fakultato. La direktoro de la kurso estos la doktorino Berta Raposo, kaj la profesoro Augusto Casquero. Pasintjare pli ol 50 gelernantoj ne povis partopreni la kurson pro manko de spaco en la klasĉambro (deziris aliĝi pli ol duoblo de la tuta kapacito); pro tio ĉeokaze ĉi-jare oni organizos duan grupon.

Krome ĉi jare en Valencio okazas aliaj kursoj de Esperanto en la sidejo de Grupo Esperanto de Valencio, en la lernejo por plenkreskuloj de la Generalitat Valenciana “Reina Doña Germana”, kaj en la Mezlernejo de Cheste.

Baldaŭ okazos kunveno kun la direktoro de la “Centro por Profesoroj” de Valencio, por pritrakti la eblecon okazigi tie kurson de Esperanto speciale por lernejaj profesoroj, por prepari ilin por instrui Esperanton oficiale en la bazaj kaj mez-lernejoj.

Por kuraĝigi la studentojn, kaj por instigi ilin daŭrigi en la movado, estus bona afero havi adresojn de interesiĝantoj pri korespondado, ĉefe junaj, kun hispanoj, por disdoni la adresojn fine de la kurso inter miaj universitataj studentoj. Oni povas sendi la leterojn al mia adreso: Augusto Casquero de la Cruz (Avenida Burjasot, 29, A-31 46009 Valencia, Hispanio).

Augusto Casquero

SEMAJNAJ KURSOJ EN BYDGOSZCZ

En Bydgoszcz (Pollando) de septembro ĝis aprilo eblas partopreni semajnajn E-kursojn kaj praktikojn kun prelegoj pri turismo kaj kulturo (ĉiam de lundo ĝis vendredo) kadre de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz — klerigejo de AIS. La kotizo estas 10 USD por unu semajna kurso plu 5 USD por ĉiu tranokto en studenta domo. Ekde majo ĝis aŭgusto eblas apartaj E-kursoj — tamen nur por grupoj minimume 10-personaj. Aliĝu plej malfrue du semajnojn antaŭ la alveno; pagi eblas surloke.

str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Pollando.

Monda Turismo

DUA ASIGNO DE THORSEN-APOGOJ AL BIBLIOTEKOJ

La kolektoj de dek Esperanto-bibliotekoj pliriĉiĝis dank’ al subvencio de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. En sia dua jaro tiu nova fondaĵo de UEA disdonis kiel subvenciojn 4200 NLG. En 1997, kiam la kapitalo ankoraŭ ne disponis pri interezo, la sumo estis 3500 NLG.

Entute 14 bibliotekoj kaj unu individuo petis apogon. La UEA-estraranin pri kulturo, Michela Lipari, kaj la ĝenerala direktoro Osmo Buller konsistigis la komisionon, kiu decidis pri la aljuĝo, kun asisto de la libroservisto Simo Milojevic. La komisiono bedaŭris, ke pro manko de alikontinentaj petoj ĝi devis distribui la subvenciojn ĉefe inter eŭropaj bibliotekoj. Tamen, unuafoje inter la ricevintoj troviĝas afrika biblioteko, sed el la movade vigla Latin-Ameriko nek ĉi-foje nek pasintjare venis subvencipetoj.

Jenaj bibliotekoj ricevis subvencion:

  • Hispanio: Hispana E-Federacio 500 NLG
  • Pollando: Fondumo Zamenhof (Bjalistoko) 500 NLG
  • Rumanio: Biblioteko de Bazaro (Cluj-Napoca) 500 NLG
  • Togolando: Biblioteko Ni Ĉiuj (Aneho) 500 NLG
  • Uzbekio: Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco (Samarkando) 500 NLG
  • Estonio: E-Asocio de Estonio 400 NLG
  • Italio: Kunordigo Esperantista Venetilanda 400 NLG
  • Svedio: E-Kursejo Lesjöfors 400 NLG
  • Litovio: Litova E-Centro (Kaunas) 300 NLG
  • Nederlando: Internacia E-Instituto 200 NLG

Subvencipetoj por la tria aljuĝo devos atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis 15 okt. 1999. Ili devas konsisti el listo de dezirataj libroj ordigitaj laŭ prefero, ĉar la subvenciojn oni ricevas ne kiel monon sed kiel librojn. Bonvenas ankaŭ priskribo de la biblioteko. Konsiderataj estas nur bibliotekoj ne financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco.

Gazetara komuniko de UEA

POST KELKJARA STAGNADO

Denove vivas la Kebekia Esperantista Junulara Organizo (KEJO). Dum kunsido okazinta en Montrealo 13 dec. estis decidite pluvivigi la organizon kiel memstaran asocion, kaj oni elektis novan estraron. Ĝi konsistas el s-roj Damir Metz-Fleury, prezidanto, Matthew (Mateo) McLauchlin, vicprezidanto kaj Yannick (Janiko) Malouin, sekretario kaj kasisto.

Fondita cele al gastigo de IJK en 1992, KEJO poste malpli viglis. De kelkaj jaroj ne okazis ĝenerala kunsido, kaj ankaŭ maloftis varbado. Fine, la estraro konsistis el nur unu homo, s-ro Martin Lavallee, kiu sensukcese rekandidatiĝis al estrara posteno.

Estas klare, ke la renova KEJO plu flegos bonajn rilatojn kun la E-Societo Kebekia, kun kiu ĝi dividas adreson, kaj kun la Junularo Esperantista Kanada, kies reprezentanto, s-ro Mattew (Mateo) Chisholm, ĉeestis la kunsidon.

Sylvain Auclair

POR VERDULA KONGRESO

Fine de februaro (26–28) okazos kongreso de la Federacio de Verdaj Eŭropaj Partioj en Parizo. Estos E-budo kaj se por tiu ĉi okazo ni ricevos senpage diverslingvajn informilojn (ju pli parolata estas la lingvo, des pli granda estas la kvanto bezonata, tamen ni estos ŝparemaj), ni ja propagandos por vi senpage. Estu prefere nur unu baza dokumento pri esperanto por ĉiu lingvo (aŭ lando). Indikocele, eble sufiĉus 5-6 por la sveda, dana, kroata, nederlanda, 20 por la germana, 30 aŭ pli por la angla (ĉiam uzeblaj en aliaj cirkonstancoj).

Bonvolu sendi tiun materialon al SAT-Amikaro (67, avenue Gambetta 75020 Paris, Francio).

Henri Masson

NEKROLOGOJ

La 9an de aŭgusto en Krimeo forpasis Mikaelo Ternavskij (1934–1998), poeto en la lingvoj ukraina, pola kaj Esperanto.

La 1an de decembro 1998 en Jelenia Góra forpasis profesoro Tyburcjusz Tyblewski (1933–1998), esperantisto ekde 1951, dekano de la Morfoscienca Sekcio de AIS, socipsikologo kaj verkisto, aŭtoro de pluraj sciencaj kaj esperantologiaj verkoj, kunlaboranto de LOdE.

Komitatano de UEA, sekretario de Komisiono pri Azia E-Movado de UEA, ĝenerala sekretario de Ĉina E-Ligo, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, Dai Songen, forpasis 55-jara en Pekino la 16an de januaro 1999 pro kormalsano.

Ni funebras kaj kondolencas.

KURTE

En la lingvistika konferenco “Kiuj lingvoj por Eŭropo?” (Oegstgeest, Nederlando, 9-11 okt.) E-to aperis kiel alternativo serioze konsiderinda por Eŭropa Unio. (Esperanto)

4 nov. la populara franca tagĵurnalo Le Monde (500 mil ekz.) aperigis tutpaĝan artikolon La tumultaj esperoj de Esperanto; en Le Travailleur Espérantiste (1998: 239) aperis ĝia E-ta traduko. (Le Travailleur Espérantiste)

En novembro Hasan Jakub Hasan, aŭtoro de Fabeloj de mia avino originale verkita kaj eldonita en E-to (1995), prelegis pri la fabeloj kadre de konferenco pri turka folkloro en Bulgario. (Literatura Foiro)

En septembro 1998 E-Ligo de Respubliko Serba havis budon en la tutsemajna librofoiro Banja Luka ’98. (Heroldo de Esperanto)

Asocio TAKE/La Domo partoprenis en la librofoiro de Colmar. Surstrata E-budo en Arles estis starigita okaze de la tago de la asocioj 20 sep. (Franca Esperantisto)

19 nov. en la Praga PEN-klubo okazis aŭtora vespero pro eldono de poemaro Ekaŭdi la animon de Vìra Ludíková kun paralelaj tradukoj en E-ton de Miroslav Malovec k Jaroslav Mráz. (Starto)

Ĝis 15 dec. al la Berlina UK aliĝis 1386 personoj el 54 landoj. (Esperanto)

Ĉeĥa E-Asocio havas 54 lokajn organizojn, 13 sekciojn kaj sume 1169 membrojn (el ili 407 estas dumvivaj membroj). (Starto)

William Auld, Zlatoje Martinov kaj Sabira Stahlberg aliĝis al la E-ta PEN-Centro. (Judit Felszeghy)

La origine E-lingva La nova realismo de Bruno Vogelmann aperis en la 20a traduko — la hispana. (Esperanto)

La scienc-fikcia romano de István Nemere La fermita urbo aperis en Teherano en la persa lingvo. (Literatura Foiro)

ARTA ZAMENHOF-TAGO EN PETERBURGO

20 dec. en Peterburgo okazis granda festo omaĝe al la iniciatoro de Esperanto.

La aranĝo altiris atenton de multaj esperantistoj kaj de tiuj, kiuj volus konatiĝi kun Esperanto. La gastoj estis akceptitaj en la klubo de blindaj esperantistoj Amikaro, ĉe la kulturpalaco Ŝelgunov, kiu dum multaj jaroj donas ejon al la amikaranoj.

Nun la organizan laboron en la klubo gvidas Svetlana Ejst, kaj helpe de ŝi estis preparita bela programo. Talentaj blindaj esperantistoj entuziasme koncertis antaŭ la invititoj. Ĉiuj alte aprecis kantojn, deklamojn, muzikon. Spektakleto La eta princo (laŭ Saint-Exupery), popoldanco, kantoj kaj skeĉoj konsistigis riĉan programon de junaj esperantistoj el la gimnazio 271, kie Esperanto estas studobjekto.

La kerno de la arta programo estis rusaj romancoj, kiujn en Esperanto plenumis Ludmila Titova. Fine la publiko aŭskultis kaj kunkantis originalajn kantojn de Valerij Jegorov — talenta peterburga poeto kaj tradukanto. La festo ebligis ne nur honori la iniciatoron de nia lingvo, sed ankaŭ malkovri novajn talentojn.

Svetlana Miroŝniĉenko

FESTO ZAMENHOFA EN MOSKVO

Ĉi-jare la Zamenhofa festo en Moskvo estis tradicia kaj modesta. Ne plu okazos luksaj festenoj en la hungara ambasadejo, furorintaj dum du lastaj jaroj. Ankaŭ la intenco aranĝi priesperantan TV-elsendon fiaskis.

Simple 17 dec. (ĵaŭdo estas kutima kluba tago) okazis kunveno de la klubo “Lev Tolstoj” — iom pli amasa kaj solena ol ordinare. Ĉiuj programeroj estis tradiciaj: koncerto, kantado en amika rondo, teumado...

Ĉi-jare, tamen, nia Z-festo pli konformis al sia esenco: festo de E-libro. Oni ofertis al la publiko tri novajn librojn. Multis ankaŭ aliaj aĉeteblaj libroj. Ĉeestis ĉ. 35 personoj.

Valentin Melnikov

NOVJARFESTO EKSTER BETULARO

31 dec.–3 jan. en Ĉeboksary (Ĉuvaŝio) jam la duan fojon okazis la novjara E-renkontiĝo NEBO — Novjarfesto en betularo. Sed ĉi-jare ni ne sukcesis okazigi ĝin en arbaro kaj la aranĝo translokiĝis en lernejon. Anstataŭ planitaj 40 personoj entute partoprenis ĝin preskaŭ 80. La aranĝo eĉ fariĝis internacia pro tio ke al ĝi venis esperantistoj el Portugalio, Italio, Nepalo kaj Ukrainio. La programo kiel ĉiam okupis 20 horojn el tagnoktaj 24. Sed pro manko de dormo la partoprenantoj ne suferis, ĉar la aranĝo iĝis ne nur amuza sed ankaŭ kleriga pro abundaj psikologiaj trejnadoj kaj intelektaj ludoj. Kompare al la unua NEBO tiu ĉi havis pli multe da esperantaj programeroj kio senlime ĝojigis ne nur organizantojn, sed ankaŭ la gastojn.

Katja Ignatjeva Sofia Basova

FINO DE LA ORA TEMPO

Dum pli ol ses jaroj (1992–1998) Hungarion en Ruslando kaj kelkaj aliaj ŝtatoj de KSŜ reprezentis plenrajta ambasadoro s-ro György Nanovfszky. Tio estis vere favorega tempo por ruslandaj, kaj speciale moskvaj, esperantistoj. Ja s-ro Nanovfszky estas plene “nia” homo, kaj ne simple “amiko de Esperanto” aŭ “honora patrono” — redaktoro de Planlingvistiko, redakciano de Literatura Foiro. Li plurfoje vizitis nian E-klubon, partoprenis kiel ĵuriano la festivalon EoLA en Ĉeboksary (1993), lekciis en la jura universitato de AsAIS Justo.

Kaj certe ĉiu moskva kaj apudmoskva esperantisto dum la tuta vivo memoros du brilajn festojn en la hungara ambasadejo — okaze de la Zamenhof-tagoj ’96 kaj ’97. La lastan partoprenis ĉ. 150 gastoj! Solena etoso, abundaj luksaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estis kiel mirakla fabelo meze de la nuna komplika, problemplena, kaj por multaj — simple mizera vivo.

Krome ni konstante sentis vivan interesiĝon de la ambasadoro pri niaj aferoj kaj lian amikan helpon: ekzemple, li instrukciis al siaj helpantoj libere akcepti de esperantistoj sendaĵojn al Hungario por tuja (senpaga) ekspedo per diplomata poŝto.

Do mi volas esprimi al s-ro Nanovfszky plej profundan kaj sinceran dankegon de ĉiuj moskvaj kaj ruslandaj esperantistoj. Eble li legos tiujn ĉi vortojn... Lia deĵorperiodo finiĝis kaj ni deziras al li ĉiaspecajn sukcesojn en ĉia nuna kaj estonta agado, por bono de ĉiuj homoj kaj speciale de esperantistoj.

Valentin Melnikov

KIEN LA LIBROJ?

La novembra LOdE atentigis pri la sorto de KEB (Kolektiva E-Biblioteko).

Ankoraŭ neniu persono aŭ kolektivo en Ruslando esprimis deziron repreni respondecon pri ĝi, kaj la librokolekto plu troviĝas en la loĝejo de Halina kaj Aleksander, dum la gazet-fako (escepte de la periodaĵoj Ruslandaj kaj Sovetuniaj) estas konservata en la subtegmentejo de Viktor Sapoĵnikov en Jalutorovsk.

La Komitato de la Urala Esperantista Societo denove petas, ke ĉiuj interesitoj anoncu sian deziron repreni la kolektojn, pri kies sorto decidos Konferenco de UES (aprilo, Jekaterinburg).

Bonvolu skribi al la Komitato de UES je la redakcia adreso de La Ondo.

Tatjana Kulakova sekretario de UES

LA LEGANTOJ SKRIBAS AL NI

Bona valoro por sia prezo

La 11an numeron de via revuo mi ricevis en senriproĉa stato. La artikolo pri la konfuzo kaj konfliktoj lerte uzas la fontojn de nia movado por batali la malbonon nunan. La eta teksto pri “afero juda kaj satana” en paĝo naŭ faras strangan impreson. Kial doni atenton al frenezulo? Mi plej ŝatas la anoncetojn, ili donas bildon de nia internacia movado.

Eble en la literatura parto de via revuo endas doni pli da atento al poemoj. Poemoj estas pli mallongaj, do pli bone konvenas al revuo.

Mia suma juĝo: bona, leginda kaj legenda revuo. Ne ŝanĝu tro. Entute via revuo ofertas bonan valoron por sia prezo.

Frans Cobben (Nederlando)

Vi baldaŭ perdos la lastajn abonantojn

Mi tute ne dubas, ke Sergio Pokrovskij estas tre saĝa homo. Sed kian rilaton al la lingvo Esperanto aŭ E-Movado havas liaj artikoloj, ekzemple, Slavonaj skriboj? Memkomprene — neniun. Ĝis kiam vi daŭrigos turmenti la legantojn de la gazeto per similaj tute ne interesaj por E-publiko artikoloj? Tiamaniere agante vi baldaŭ perdos la lastajn abonantojn de LOdE.

Ivars Barŝevskij (Sovetsk, Ruslando)

Mirinde informplena kaj internacia

Ni tre dankas pro la vasta, tamen sobre neŭtrala jarfina superrigardo pri Esperanto en 1998 de Aleksander Korĵenkov. Oni povus aldoni al la eventaro, ke La Ondo de Esperanto evoluis al mirinde informplena kaj internacia gazeto!

Douglas Draper sekretario de Norvega E-Ligo

Mi senpacience atendos

Mi estas abonanto de via ŝatata revuo La Ondo de Esperanto. Dum jaro 1998 ĉiaj numeroj atingis min en ordo. Sinceran dankon! Al mi tre plaĉas novaĵoj pri la E-movado en Ruslando, beletro, historio. Mi ĉiumonate senpacience atendos novan numeron de LOdE.

Petras Rukŝenas (Litovio)

Alta pretendo

Estas alta pretendo samtempe sciigi sian rusan legantaron pri eksterlandaj okazaĵoj, doni rusajn primovadajn raportojn (kiuj interesu ankaŭ eksterlandanojn) kaj beletrajn tekstojn altkvalitajn. Miaopinie, pripensante la kondiĉojn sub kiuj la eldonado okazas, oni kontentige sukcesas. Malhelpas la disvastiĝon la ĉi-landaj enmovadaj malkonsentoj (kiujn mi ankoraŭ ne vere komprenis), la foresto de pagipovo kaj la malfidinda kaj malrapida poŝtsistemo. Ricevante la kajerojn monatojn prokrastite, mi jam plejmulton legis interrete. Sed pri tio, la redaktoroj nenion povas fari...

Kontraŭe, la eldonantoj meritas egan laŭdon, ke oni sukcesas persiste eldoni sufiĉe altkvalitan revuon sub la nunaj kondiĉoj.

Baard Hekland (Norvegio — Ruslando)

Ne plibonigu

Plaĉas al mi via revuo laŭ formo, aspekto kaj stilo. Ankaŭ la enhavo estas interesa kaj plezure legebla.

Mi nur petas vin, ne provu “plibonigi” la aspekton de La Ondo. Konservu la nunan simplan paperon kaj simpatian, facile legeblan, litertiparon. Kiel negativan ekzemplon de “plibonigado” rigardu Heroldon, kiu pro la brilanta papero kaj etaj literoj iĝis tre malfacile legebla.

Marian Laba (Pollando)

PENSI PRI UNUECA STRATEGIO

Kiel delegito de Svisa E-Societo en la Forumo por la Esperanta Civito, organizita de PEN-centro kaj ERA, mi sentas min aparte koncernata de la artikolo de Jouko Lindstedt (LOdE. 1998: 11).

Unue mi tre ŝatis la titolon Esperanto apartenas al ĉiuj. Mi komprenas, ke esperantistoj iom timas priideajn debatojn ĉar ili timas kverelojn (kiel substrekas alia artikolo en la sama numero, de Aleksander Korĵenkov) kaj “preferas ĝui la vivon, esti bone kune”, kiel diris estraranino. Kaj fakte estus malfacile organizi debatojn pri tiu temo: krom Giorgio Silfer kaj ERA, la iniciatantoj, kiu sufiĉe kompetentus por nutri la debaton, alportante aliflankajn ideojn?

Mi estis interesata de la Forumo, ĉar mi opinias, ke nia movado devus pensi pri ia unueca strategio rilate la eksteran mondon (kaj rilate sin mem). UEA bedaŭrinde ne rolas tiel, ĝi ekskludas anstataŭ kunigi, kiel montras letero de Giorgio Pagano en la sama numero. Esperantio devus lerni pri demokratio kaj kapabli kunlabori, konservante siajn internajn diversecojn. Sed, kiel tutprave diras Jouko Lindstedt, ne en la spirito de Grütli (la tri svisoj alianciĝis kontraŭ malamikoj, en defendema spirito tute ne taŭga al nuna Esperantio), sed trankvile, eble iom post iom alianciĝi same kiel formiĝas Eŭropo. Kaj, por Esperantio mi preferus la modelon de la Eŭropa Konsilantaro al tiu de Eŭropa Unio, ni tamen ne bezonas ŝtaton.

Mi estas absolute kontraŭ la pakto rezultite de la Forumo. Kiel diras Jouko Lindstedt, anstataŭ unuigi, “ĝi kreas duan movadon”. En la sama direkto mi deziras aldoni, ke mi partoprenis la Forumon, ĉar mi tute konsentas pri la kvin tezoj, proponitaj kiel bazo al la forumaj diskutoj, krom la emfazo de la kulturaj centroj malfavore al la grandaj kongresoj. Ni esperantistoj, troofte minoritatigitaj, bezonas foje esti en amaso. Kaj tie ni devas rekoni la meriton de UEA, ĝi kapablas kunvenigi amason.

Mi do tre ŝatis la spiriton de la artikolo de Jouko Lindstedt, sed mi ŝatus diri al li, ke plu ekzistas homoj ankoraŭ proksimaj al la ideoj de Rauma, kiuj ne deziras enfermiĝi en iu sekto, kaj tute ne necese sekvas la postajn ideojn de la tiel diritaj “raŭmistoj” (Szeged ktp).

Mi ankaŭ ŝatus rimarki, ke ne tiuj “raŭmistoj” proponis, dum la Forumo, “atingi agnoskon fare de la dublina Buroo de la malpli disvastigitaj lingvoj”, sed ERA faris tion unue kaj poste la Forumo voĉdone akceptis la proponon.

Oni tamen ne povas riproĉi al ERA rezigni pri ia malvenko. Mi opinias, ke tiu propono ne estas tuj forĵetinda. Agnoski, ke ni estas nun minoritato, kaj deziri esti rekonata tia (emfazante la valoran kulturan apartecon de tiu minoritato) ne necese montras, ke ni rezignas pri pli vasta rekono.

Nicole Margot (Svislando)

RENKONTIĜO ŜOKANTA OBSTINULOJN

Intervjuo kun prezidanto de Olŝtina E-Klubo Andrzej Gielert

MZ. Kio estas “FREŜO”?

AG. Frusomera Renkontiĝo Esperanta Ŝokanta Obstinulojn. Olŝtinaj geesperantistoj ĝin organizas ĉiujare fine de junio. Ĉi-jare FREŜO okazos jam por la sesa fojo 30 jun. — 4 jul. Laŭ nia scio ĝi estas unika en Esperantujo...

MZ. Ĉiu E-aranĝo estas unika...

AG. Vi pravas, sed diru, ĉu estas E-renkontiĝo dum kiu vi povas gajni monon? Dum FREŜO — jes! Sufiĉas, ke vi iomete konas Esperanton, E-movadon kaj ĝian kulturon kaj historion. Por gajni belajn kaj riĉajn premiojn oni devas solvi ĉ. dek kvizojn — konkursaĵojn po 10 demandoj en ĉiu kvizo. Ĉiu partoprenanto de Granda Kvizo devas solvi ĉ. cent kvizerojn kaj la plej perfekta gajnas ĉef-premion.

MZ. Kiu gajnis ĉef-premiojn?

AG. En 1997 s-ro Jerzy Konieczny, polo, kiu prenis preskaŭ 1000 usonajn dolarojn kaj pasint-jare — s-ino Dorota Burchardt, polino, konkeris preskaŭ 600 USD... Oni devas aldoni, ke ĉi-jare dudek personoj ricevis mon-premiojn kaj ĉiuj “kvizanoj” ricevis diversajn aliajn premiojn...

MZ. Mi vidas, ke nur poloj gajnas...

AG. Preskaŭ. Stranga afero — alilandanoj aŭ ne bezonas monon aŭ ne kredas je tio, ke oni povas gajni monon dum E-renkontiĝo... Kiam ni startis kun nia FREŜO, ni pensis, ke ĝi estos interesa por rusoj kaj aliaj paradizanoj (el eks-komunismaj landoj), por kiuj 1000-dolara monpremio estas grava sumo... evidentiĝis, ke ne... krome — poloj gajnas eble pro tio, ke ili estas simple perfektaj esperantistoj, ĉu?

MZ. Kial via aranĝo okazas fine de junio, fakte frusomere?

AG. Pro du kialoj... La unua — ĉar preparoj al ĉi renkontiĝo estas temporabaj, ĝia organizado fine de junio efikas, ke tuta somerferio por la organizantoj estas poste libera! La dua — se vi volas bone aranĝi vian propran somerferion, vi povas gajni monon dum FREŜO por via feriado... Por bona feriado — dum FREŜO gajnado!..

MZ. Ĉu FREŜO estas nur kvizo-konkursoj?

AG. Absolute ne! Kvankam la ĉefa parto de nia aranĝo estas kvizoj... sed krom tio ni organizas prelegojn, artan programon, interkonan vesperon, ekskursojn, tradician “bieran vesperon ĉe la fajro”, diskutrondojn, renkontiĝon kun redaktoroj de la lokaj gazetoj ktp...

MZ. Kiu donas al vi monon?

AG. Ĝenerale — bonaj rilatoj... jes, kun la urbestro, kiu dekomence ĉiujare apogas nian aranĝon ne nur morale... kun la regionestro, kiu de antaŭ nelonge apogas nin... kun multaj olŝtinaj firmaoj, kiuj pli kaj pli multe da mono direktas al nia internacia renkontiĝo. Interesa afero: ĉiujare dum FREŜO ni organizas “bieran vesperon ĉe la fajro”, al kiu ni invitas ĉiujn apogantojn.

Ni scias, se apoganto venos kaj spektos nian FREŜOn, venontjare ni ricevos monon de li, se ne — ni ne ricevos monon de li, aŭ ricevos ne multe da mono kaj kun grandaj malfacilaĵoj. Simple oni devas ĉiam inviti donacantojn por prezenti nian E-renkontiĝon...

MZ. Kial vi ne informas vaste pri FREŜO?

AG. Ho, mia Dio... ni multe informas E-revuojn, sed nia propono estas tamen tiom nekredebla, ke redaktoroj ne aperigas ĝin... Krom tio ni posedas propran retpaĝon http://www.art.olsztyn.pl/freŝo/ kaj tie vi povas mem informiĝi pri nia aranĝo...

MZ. Kiumaniere oni povas aliĝi al via aranĝo kaj ricevi pli detalajn informojn?

AG. Diversmaniere... al mia retadreso: angiel@polbox.com aŭ per limaka poŝto: Pola E-Asocio — Vojevodia Filio, PL-10 950 Olsztyn, skr. poczt. 420, Pollando.

Intervjuis Marian Zdankowski

Kiam tiu ĉi kajero estis enpaĝigata, ni ricevis novan informon de s-ro Zdankovski.

Ĉi-jare vizitos Olŝtin ankaŭ Mikaelo Bronŝtejn kaj Georgo Handzlik. Ankaŭ buŝe konfirmis sian Altan Protekton por FREŜO eksa pola prezidento — Lech Walesa, kiu jam protektis E-aranĝon en 1996. La revo de la organizantoj estas, ke ankaŭ dua Alta Protektanto estu alia Nobelpremiito — Reinhard Selten, sed ĝis nun la organizantoj ne havas respondon al sia peto.

Kvizemuloj de ĉiuj landoj — unuiĝu en Olŝtino!

GDR KAJ ESPERANTO

En la revuo Esperanto Aleksander Korĵenkov jam kontribuis al senmitigo de la E-historio de eksaj “socialismaj” landoj. Ankaŭ en la plej okcidenta parto de la “orienta bloko” multo restas prilaborenda. Simile kiel la naziaj kaj nazidependaj reĝimoj fariĝis prilumitaj plejfrue ĉ. 20 jarojn post sia fino, la ŝarĝita historio de la komunismaj diktaturoj estos rekonsiderata nur de nova generacio, kiu mem ne persone spertis tiun tempon.

Malmultajn jarojn post la fino de la dua mondomilito, sur germana teritorio okazis denove “malpermeso de esperanto”. En januaro 1949 la regantoj de la sovetie okupita parto malpermesis asociojn kaj membrecojn en alilandaj organizaĵoj, i.a. ankaŭ en Germana E-Asocio, kiu havis la sidejon en Munkeno — usone okupita parto. (Vd. Ulrich Lins. La danĝera lingvo.) Kiam en 1955 Esperanto publikigis malklaran foton de esperanto-amikoj en GDR, certe ekzistis bona motivo por ne precize indiki la lokon.

Nur en 1965 esperantistoj en GDR rajtis laŭleĝe organizi sian agadon (kompare al aliaj “soclandoj” relative malfrue). Kondiĉo por tio estis la senŝancela subteno de la komunisma politiko. Vole aŭ nevole la respondeculoj de la soclandaj E-asocioj plenumis tion, kaj ankaŭ UEA devis trovi modus vivendi por ebligi la kontakton inter okcidento kaj oriento. Tiun akcepton de la “samdirektigo” oni ne kritiku apriore, sed ne ignoru la influojn de la komunismaj reĝimoj. Menciindaj estas ankaŭ la kunlaboro de UEA/TEJO kun komunismaj organizaĵoj, ekz-e, Monda Packonsilio. La okupiĝo pri la “soclandoj” do ne nur tuŝu la orientulojn.

Foje iuj el la “oficialaj” GDR-esperantistoj asertas nun, ke la fiaj okcidentanoj volas nigrigi ĉion, kion faris la orientgermana E-movado. Tute ne! Neniu neglektas la valorajn laborojn, ekzemple, de lingvisto Detlev Blanke aŭ instruisto Ulrich Becker, por mencii nur du nomojn. Tamen oni devas nepre atentigi pri la kondiĉoj, sub kiuj aliaj GDR-aj esperantistoj vivis malpli feliĉe ol la reĝim-samideanaj oficialuloj. Konato de mi trovis en sia dormĉambro sekretajn aŭskultilojn de la ŝtatsekuro, alia ne rajtis studi pro rifuzo de militservo. Unuflanke estis tre agrable ke la estraro de la E-Asocio en GDR (GDREA) povis subpremi sektismajn agadojn de E-fanatikuloj, kaj tiel trovi konsiderindan agnoskiĝon de la ŝtato. Sed la Tradicia Esperanto-Ideologio estis anstataŭita per multe pli terura malbonaĵo, nome marksismo-leninismo. Eĉ esperantaj laboristoj devis sperti malhelpojn pro la GDR-reĝimo, kiam oni “rekomendis” al SAT-membroj malmembriĝi.

Kadro de la GDREA-agado estis la Kulturligo, kies sekcio ĝi estis. En 1945 komunistoj, socialdemokratoj kaj kelkaj kristanoj fondis ĝin kiel “Kulturligon por la demokrata renovigo de Germanio”. Dum la unuaj jaroj Kulturligo estis ankoraŭ sufiĉe supertendeca kaj tutgermana, sed poste ĝi rapide fariĝis simple organo de la sovetiaj okupantoj kaj de la nacia komunisma partio. Kiel amasa organizaĵo kaj transferrubando de la ŝtata politiko la Kulturligo estis eĉ reprezentita en la parlamento. La Kulturligo kunligis tute malsamajn kulturajn asociojn en GDR: kantistajn, filatelajn, kolombo-bredistajn ktp. La filatelisto ne estis membro de sendependa libera asocio, sed teknike de la Kulturligo de GDR. Li tiam rajtis elekti en kiuj sekcioj de Kulturligo li volis esti membro, do kompreneble en la filatelista, sed eble ankaŭ en GDREA, ĉar esperantista amiko petis lin fari tion. Nia ekzempla filatelisto pagis tamen nur unufoje la kotizon de la Kulturligo. Iel tio estas bela sistemo, sed ni ja vidis kiel la soclandoj finis ekonomie. Cetere, pro la organiza monopolo de la Kulturligo oni rajtis konstrui E-asociojn nur kadre de la Kulturligo, sed ne ekster ĝi.

Foje oni legas la aserton, ke GDREA estus havinta du mil membrojn. Tio devas esti komprenata sub la supre priskribitaj kondiĉoj. Praktike inter tiuj membroj estis certe multaj, kiuj ne parolis esperanton, ne aktivis kaj ne pagis kotizon, sed nur esprimis sian “simpation por esperanto”. Ke el tiuj “du mil membroj” en la oriento nur relative malmultaj fariĝis GEA-membroj, estas facile komprenebla.

Post la liberaj GDR-balotoj en marto 1990 la komunisma reĝimo devis cedi al koalicio de kristandemokratoj, socialdemokratoj kaj liberaluloj. Ankaŭ en GDR-Esperantiotio blovis la vento de ŝanĝo. Ne nur fondiĝis E-Junularo (antaŭe malpermesita pro la monopolo de la ŝtatjunularo), sed ankaŭ sendependa (regiona) E-Ligo de Saksio-Anhaltio (ELSA). ELSA deziris tiom rapide kiom eble fariĝi normala regiona asocio de la okcidentgermana GEA, simile kiel ekz. Bavara E-Ligo aŭ E-Ligo de Malsupra Saksio. Almenaŭ ekde la oficiala reunuiĝo de Germanio (3 okt. 1990) ELSA estus havinta rajton je tio. Anstataŭ akcepti ELSAn, la GEA-estraro preferis unuiĝon kun GDREA, “libervolan kaj samrajtecan”, por flati al la estraranoj de la komunisma asocio. Oni devas timi ke la forgesigo de tiu skandalo sukcesis.

Kelkaj orientgermanaj esperantistoj iel volis “malpermesi” al mi okupiĝi pri la GDR-historio, “ĉar vi, Ziko, ja ne mem spertis ĝin. Pri GDR rajtas paroli nur tiu kiu mem vivis en ĝi”. Tute saman argumenton mi konas de mia onklino Hilti, kiu estas naziino, rilate al la Hitler-regno... sed ĉu tio ne signifus, ke ni, poste naskitoj, devus tute rezigni pri historiografio? Pri Breĵnev, Hitler, Napoleono, Cezaro — sed ankaŭ pri Zamenhof? Aŭ ĉu temas nur pri preteksto por malhelpi la laboron de historiistoj?

Ziko Marcus Sikosek

Gvidas nin Espero!

En la programa enkonduko al la unua kajero de La Ondo Saĥarov promesis: “en ĉiu numero ni penos doni al la legantaro materialon por facila kaj agrabla legado, presante beletristikajn kaj populare-sciencajn verkojn de plej bonaj niaj aŭtoroj”. Ni proponas etan elekton el la fruepoka poezio.

Georgo Deŝkin
Je la 50-jara jubileo de la Majstro

Hodiaŭ festas tuta mondo,

Ho, Kara Majstro, ankaŭ ni, —

De granda mar’ malgranda ondo, —

Gratulas Vin. Ho, vivu Vi!

Ho, vivu Vi, gvidanto nia,

Por ĉiam gvidu nin al cel’,

Kaj estu glora nomo Via

Unua an’ de l’ Verda stel’!..

Sukceson plenan de l’ afero

Deziras ni el tuta kor’.

Antaŭen! Gvidas nin Espero

Kaj Vin glorigas nia ĥor’.

LOdE. 1910: 2.

Deveno de amo

En nia mondo regas amo,

Ĝi movas ĉion; ĝia flam’

Devenas el eterna flamo,

Ekbruligita de Adam’.

Potenca Di’, kreinte homon,

Por li konsolon en mizer’ —

Edzinon donis, kies nomon

ni ĉiuj ŝatas, ĉar sur ter’

Adam’ kaj Eva estas ĉiam

simboloj de eterna am’

Kaj estingiĝos jam neniam

De ili bruligita flam’...

LOdE. 1910: 4.

A.Dombrovskij

Diris glora Arĥimedo:

Donu punkton de apogo,

Kaj jen sola teran globon

Mi levigos sen mensogo.

Diris la sanktul’ Asiza:

Fratoj, pli da am’ havante,

Ni diigus la homaron,

Ĉarmus bestojn karesante.

Ho ve! L’ Arĥimeda punkto

Estas inter revfantomoj,

Mankas am’, nenia miro,

Ke bestiĝas nun la homoj.

LOdE. 1911: 1.

Eska
Al samideanoj

Ekbrilas triumfe la verda stel’ nia

El sonĝo homaro vekiĝas,

Por vivo pli bela, estonto alia

Jam ĉie la voĉoj aŭdiĝas!

Sufiĉas bataloj, sufiĉas militoj,

For glavoj, armeoj, ponardoj!

Ni iru antaŭen kun ĝojaj spiritoj

Ni, — filoj de l’ pacaj standardoj.

Dum longaj centjaroj batalis nacioj,

Nur vivis malpaco, malvero,

Kaj inter popoloj kreskadis envioj

Kaj regis pafiloj sur tero.

Sed nune montriĝis el nuboj verdstelo

Kaj ĝia radio en mondo,

Homaron kondukas al unu nur celo

Al unu amika la rondo!

Do ĉiuj ni iru al paca laboro

Senlace, senĉese, konstante.

Por nia agado kaj sankta fervoro

Ni celon atingos agante.

Kolerajn popolojn ni povas kunigi

Per helpo de lingvo-ligilo,

La mondon obstinan ni devos pacigi

Do agu la patro kaj filo!

Progresas l’ afero de l’ nia ideo,

Haltigi ĝin povas nenio.

Ĉar montras direkton al nia armeo

De l’ verda la stelo radio!

LOdE. 1909: 6–7

Romano Frenkel
Romanco

Tril’ najtingala dolĉe fluis,

Karesis ĝin la noktzefir’;

Al ĝi responde fonto bruis,

Pasiaromis flora spir’.

Ekkantis mi... ektremis sonoj

Pro ampeteg’, pro amsufer’,

Kaj estis plenaj de admonoj,

Pri la kompat’ kaj de l’ esper’.

Silentis ŝi al mia ĝemo:

Pri kant’ alia revis ŝi...

Nur de l’ gitaro kord’ sentema

Al mi resonis kun pasi’.

LOdE. 1912: 11.

Czeslaw Kozlowski
Forgeso

Sur valan blulageton dormantan en suno,

Aŭtuno ĵetis floron velkintan kaj palan.

Laguno ne ekmiris, kaj la blankpetalan

Konvalan floron lasis sur akvo sen puno.

Trankvila floro naĝas sur trankvila ondo,

En rondo kuras jaroj per vico malbrila...

La mondo jam forgesis pri lago humila,

Subtila blanka floro pelita el mondo.

LOdE. 1914: 4

L.Levenzon
Napoleono

Li havis regnojn sub kalkano,

Hero’ kun venka aŭreolo;

Tremigis mondon li per mano,

Grandega estis li — kaj sola.

Li poste, pro la ŝanĝ’ de l’ sorto,

Pereis sur ŝtoneg’ izola,

Enterigita antaŭ morto,

Senkrona en forges’ kaj — sola...

LOdE. 1912: 2.

Aleksandro Martakov

Printempa nokto... kun la flamo

Najtingalo post rivero

Kantas kanton pri espero,

Pri feliĉo kaj pri amo...

Ekbruligis per la sento

Mian koron bela kanto...

Ho, feliĉa ammomento!

Al mi venis Vi amanto!..

LOdE. 1909: 6–7

Mario Tenner
La rimoj

Vi bataladas kun la sorto,

Sed sorto povas ĉion:

Kun sorto ĉiam rimas forto, —

Memoru bone tion!..

Kunulo via estas vero,

Sed povas ĝi nenion:

Kun vero rimas la sufero;

Memoru ankaŭ tion!..

Suferu sola, ne atendu,

Ke iu vin subtenos...

Al homoj manojn de etendu:

Vin ili ne komprenos!..

LOdE. 1911: 5.

SLAVONAJ SKRIBOJ (3a parto)

Eseo de Sergio Pokrovskij, daŭrigo. La 1an kaj 2an partojn legu en la pli fruaj kajeroj de La Ondo

La trilingva herezo

... Kiam Konstanteno estis en Venecio, kunvenis kontraŭ lin la Latinaj episkopoj, monaĥoj kaj pastroj, kaj levis la trilingvan herezon dirante:

— Kiel aŭdacis vi krei skribon por la slavoj kaj instrui ĝin al ili, ĝin kiun neniu antaŭe inventis: nek apostolo, nek papo; nek Gregorio la Dialoga1, nek Hieronimo, nek Aŭgusteno? Ni konas nur tri lingvojn, en kiuj Dio per specialaj skriboj estu glorata: la hebrean, la grekan kaj Latinon ... [VK, cap. 16]

En diversaj epokoj oni prezentis diversajn argumentojn favore al koncernaj “sanktaj lingvoj”.

La lingvo de Adamo

“Sur la tuta tero estis nur unu lingvo kaj unu parolmaniero”, asertas Biblio [Gen 11:1]. Kaj baldaŭ post la Diluvo la homaro volis konstrui por si urbon kaj tie turon, specon de ĉiela ŝtuparo sonĝota de Jakobo [Gen 28:12].

Nun nuboskrapaj konstruaĵoj estas afero ordinara, sed tiam la ideo tiom ŝokis la Eternulon, ke li konfuzis la lingvojn.

Tamen unu familio, la Arpaĥŝadidoj, dizertis la publikan laboron. Arpaĥŝad estis filo de Sem, unu el liaj pranepoj ricevis la nomon Peleg, “ĉar dum lia vivo dividiĝis la tero” [Gen 10:25]. El la genealogio [Gen 11:10–18] kalkuleblas, ke Peleg vivis en la jaroj 102–341 post la Diluvo.

Tial la Arpaĥŝadidoj konservis pura kaj nedifektita la pralingvon de Adamo kaj Noa, la lingvon en kiu la Sankta Skribo estas rivelita. Abrahamo estis pra-pra-pra-nepo de Peleg kaj dum la unuaj 140 jaroj de sia vivo povis aŭdi la antaŭdiluvan lingvon rekte el la buŝo de sia praulo Sem, aĝanta 460 jarojn kiam Abram naskiĝis.

Verdire, se la Biblia mito celis ekspliki la devenon de la lingvoj, ĝi tamen fiaskis pri la franca, rusa aŭ Esperanto. Eĉ pli malbone, ni ne scias kiuj el la Abrahamidoj konservis pli puran pralingvon: ĉu la araboj posteuloj de lia pli aĝa filo Iŝmaelo (la Nobla Korano ja estis rivelita “en la klara araba lingvo”), aŭ la Izraelidoj posteuloj de Isaako? La lingvistoj ĝenerale konsentas, ke la klasika araba estas pli arkaika ol la klasika hebrea (kelkaj propraj nomoj Bibliaj konservis finaĵojn perditajn de la hebrea, kiujn la masoristoj ne sukcesis tute forredakti).

La nunan lingvopolitikon de la Sinjoro karakterizas la Pentekosta plurlingveco, kies specimenojn regule prezentas Johano Paulo II. Tamen en “la lastaj tempoj” la homaro sendube retrovos “la puran lingvon”, kvankam ĉe cirkonstancoj infere malesperigaj [Cef 3:8–9]:

Tial atendu min, diras la Eternulo, ĝis mi miatempe leviĝos; ĉar mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elverŝi sur ilin mian koleron, la tutan flamon de mia indigno; ĉar de la fajro de mia severeco forbrulos la tuta tero. Tiam mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al li unuanime.

El letero de Aristeo

... Demetrio el Falero, la estro de la reĝa biblioteko, ricevadis multe da mono por kolekti, kiom li povis, ĉiajn librojn de la mondo por Ptolemeo la reĝo de Egiptujo, granda libroŝatanto. Foje la reĝo demandis lin en mia ĉeesto:

— Kiom da libroj jam estas en la biblioteko?

— Pli ol ducent mil, ho reĝo, — respondis Demetrio, — sed mi esperas baldaŭ kolekti la reston, tiel ke estos pli ol kvincent mil. Alvorte, mi aŭdis, ke la Leĝo de la judoj estas kopiinda kaj meritas lokon en via biblioteko.

— Kio do malhelpas vin aranĝi tion? — demandis la reĝo. — Vi havas ja ĉiujn rimedojn.

— Necesas traduki ilin. Ĉar en sia lando la judoj parolas apartan lingvon. Oni ofte konfuzas ĝin kun la aramea, sed ĝi estas alia.

La reĝo komprenis la aferon kaj ordonis prepari leteron al la ĉefpastro de la judoj (...) Ĝi tekstis jene:

Reĝo Ptolemeo salutas ĉefpastron Eleazaro (...)

Dezirante montri mian aprezon al ĉiuj judoj de la mondo kaj de la venontaj generacioj, mi decidis ke via Leĝo estu tradukita el via lingvo hebrea en la grekan, por meti tiujn librojn en mian bibliotekon.

Tial vi faros bone se vi elektos po ses maljunulojn el ĉiuj triboj viaj, homojn piajn en la vivo kaj spertajn en la Leĝo, kapablajn precize ĝin traduki.

Mi sendas mian gvardiestron Andreo kaj Aristeon, homojn tre estimindajn, por prezenti al vi la aferon kaj cent talantojn da arĝento (...)

Vi faros al mi komplezon se vi sciigos, kion vi deziras.

Al tio Eleazaro konvene respondis:

Ĉefpastro Eleazaro salutas reĝon Ptolemeo.

Akceptu miajn bondezirojn por vi, por reĝino Arsinoa via fratino, kaj por viaj idoj (...)

Ni faros laŭ via deziro — kvankam ĝi estas nekutima — ĉar vi faris por ni multajn kaj eksterordinarajn favorojn. Antaŭ la tuta popolo mi elektis po ses maljunulojn el ĉiu tribo, kaj mi sendas ilin al vi kun kopio de nia Leĝo.

Estus afablaĵo, ho justa reĝo, se vi ordonos ke post la plenumo de la traduko la homoj estu tuj sekure al ni revenigitaj.

... Tri tagojn post la veno de la saĝuloj Demetrio akompanis ilin en la Nordan distrikton de Faroso. Li loĝigis ilin en aparta domo sur la marbordo, izolita kaj trankvila, tre konvena por sciencaj studoj. Tie ili laboris, akordigante siajn tradukojn, kaj ĉio interkonsentita estis konvene skribata sub la redakto de Demetrio ...

(La reĝo Ptolemeo Filadelfo regis Egiptujon ekde 284/285 a.K.; Demetrio el Falero mortis baldaŭ post 283 a.K. La “Letero de Aristeo” estis referencita jam en la 2-a jc a.K., kaj Jozefo Flavio resumis gin sur 10 paĝoj en siaj “Antikvaĵoj judaj”, libro 12, ĉap. 2. Post kelkaj jarcentoj Talmudo donis sian version de tiu fabelo en la Rulo 9.)

Versio Talmuda

Reĝo Ptolemeo kunvenigis 72 maljunulojn. Li lokis ilin en 72 ĉambrojn, ĉiun aparte, sen diri kial li ilin venigis. Li eniris la ĉambron de ĉiu kaj diris:

— Skribu por mi Toraon de Moŝe’ via majstro.

Dio metis en la koron de ĉiu kiel traduki idente al ĉiuj ceteraj.

Tiu estis malĝoja tago, kiel klarigas la saĝuloj en Megilat Ta’anit:

Je la 8-a de Tebet’, kiam Torao iĝis tradukita en la grekan sub reĝo Ptolemeo, mallumo falis sur la mondon kaj daŭris tri tagojn. Kion tio similis? Leonon enkaĝigitan. Antaŭ ia kaptiteco ĉiuj timis ĝin kaj fuĝis de ĝi. Kaj nun ĉiuj venis rigardi ĝin kaj diris:

— Kie do estas ĝia forto?

La kulturlingvo de la klasika epoko

Iel ajn, la greka lingvo posedis di-inspiritajn librojn de la Malnova kaj de la Nova Testamentoj. Tio estis ia ĉefa merito en la opinio de la kristanoj Mezepokaj, pri kiuj temas en nia eseo.

Evidente, la greka posedis ankaŭ pli bonkvalitajn kulturajn valorojn sciencajn, filozofiajn, literaturajn, teatrajn ... Nin atingis nur malgranda ono kiun bonvolis konservi la generacioj Mezepokaj.

La kulturlingvo de la “Sovaĝa Okcidento”

Sian karieron de kulturlingvo Latino faris jam postmorte, post la barbara konkero.

En la klasika Romio la tuta filozofio kaj scienco estis greklingvaj. Latino havis relative modestan kolekton da bonkvalita poezio, en kelkaj ĝenroj kompareblan kun sia helenisma modelo; eminentajn (kvankam tre memcentrajn) verkojn politikajn, jurajn, militajn, satirajn kaj historiajn. La teatron anstataŭis pantomimo kaj cirko. Cicerono, Lukrecio, Seneko provis verki en la ĝenro filozofia, sed tiuj verkoj apartenas pli al la Latina filologio ol al originala filozofio. La lingvaĵo metafizika restis subevoluinta (proksimume kiel la faka terminaro de Esperanto), kaj eĉ grandaj ŝatantoj de Latino (ekz-e Marko Aŭrelio) verkis en la greka por esprimi delikatajn pensonuancojn.

Kontraŭekzemplon prezentas la Historio Romia de Amiano Marcelino: kvankam denaska greklingvano, li tamen preferis verki ĝin Latine.

Post la barbara konkero la scio de la greka iĝis rara, kaj kun ĝi perdiĝis la pli granda parto de la kulturo. El ĉiuj verkoj de Platono, en Latino ekzistis nur Timeo; tial Boecio, la lasta romiano, decidis traduki por siaj samlingvanoj la verkojn de Platono kaj Aristotelo. Li sukcesis traduki nur kelkajn verkojn logikajn de Aristotelo; verkojn de Platono li eĉ ne komencis traduki, kiam Teodoriĥo ordonis lin ekzekuti2; kaj ĝis la 12-a jc liaj tradukoj restis la plej serioza parto da tio, kion la Okcidento heredis de la antikveco (la “malnova logiko”).

Do, restis nemulte, kaj la lingvo mem restis subevoluinta3.

La skolastiko komenciĝos de tie, kie interrompiĝis la laboro de Boecio. Sed kurioze, la okcidentanoj preferos traduki el alia kulturlingvo (la araba). Du-tri jarcentojn post la epoko, kie estas ankrita nia eseo, la Okcidenta skolastiko leviĝos ĝis la nivelo de la Bizancia kaj araba; sed dume inter ili estas abismo, kaj Miĥaelo III (la imperiestro de la romianoj) responde al la pretendoj de papo Nikolao I de Romo nomos la rigidan kaj malriĉan Latinon “lingvo barbara kaj skita”.

Pilatismo

Do, en la Oriento estis multe da kulturaj lingvoj, multe da urbegoj kristanaj kaj kvar patriarkoj; en la Okcidento estis nur po unu da ili. Kaj malgraŭ tiu monopolo la pozicio de Latino estis iom malforta.

Ŝajnas ke Izidoro de Sevilo (m. 636) unua proklamis Latinon “sankta lingvo”; en siaj Etimologioj li pruve citis Evangelion [Jn 19:19–20]:

Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite: Jesuo Nazareta, la reĝo de la judoj.

Tiun titolon multaj el la Judoj legis; ĉar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj ĝi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.

El tio Romo konkludis, ke nur la tri menciitaj lingvoj konvenas por publike glori Dion. Rezonado ŝajne nerefutebla ĉar tute eksterlogika: unu fojon iu uzis Latinon en kompanio kun la greka kaj aramea por publike ironii pri Jesuo — sekve ankaŭ Latino estas ekskluzive konvena por la celoj liturgiaj.

Tamen Konstanteno-Cirilo trovis respondojn.

Unue, li tre trafe nomis siajn oponantojn pilatanoj4.

Kaj due, li trovis ankaŭ pli subtilan argumenton, tre dialektike turninte la diron de Paŭlo [1Kor 14:6–16]:

Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per [nekompreneblaj] lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado? ... Tiel ankaŭ vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? ĉar en la aeron vi parolus. Eble estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa. Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. Tiel same ankaŭ vi ... klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio ... Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras...

Efektive, Latina (aŭ greklingva, aŭ hebrea) meso antaŭ slavoj estus egale sensenca, kiel Slavona glosolalio antaŭ korintanoj.

Daŭrigota

Notoj

1. Gregorio la Dialoga: papo de Romo s-ta Gregorio la Granda (590–604), aŭtoro de 4 “Dialogoj” pri Italiaj miraklofarintoj.

2. En la jaro 524/525; tiel Teodoriĥo perdis sian reputacion de klera monarko, kaj papo Gregorio la Granda mencias en siaj “Dialogoj” ke kamparano vidis la animon de la reĝo ĵetata en krateron de vulkano.

3. Ekz-e por la Aristotela termino “ousia”, centra en la kristologiaj disputoj, la ekleziaj patroj Latinaj ne trovis pli bonan tradukon ol substantia; nur en skolastiko, pli ol mil jarojn post Aristotelo, establiĝis pli adekvata termino essentia (esenco). Sed la Latina Kredo jam eternigis la mistradukon substantia, kaj iuj historiistoj ortodoksiaj opinias ke ĝuste pro tiu konfuzo la okcidentanoj miskomprenis la Kredon kaj tial enŝovis sian filioque, ĉefan dogman pretekston por la Skismo.

Tiun mistradukon Latino heredigis al Esperanto. Kvankam en siaj Eseoj (“Ni kaj Ĝi”. La Laguna: Stafeto, 1972. P. 188) Waringhien indikis ke la ĝusta traduko estus “samesenca”, tamen PIV ial havas (sub substanco):

en la romkatolika dogmo la Filo estas samsubstanca kiel la Patro

— nu, speciale Roma ĉi tie estas nur la (mis)termino, kiu ŝajnas implici ke la du personoj estas samŝtofaj.

(La termino Slavona: “jedonosuŝĉnyj, do samesenca. Samradika nocio speciale romkatolika estus la barbar-Latina transsubstantiatio.)

4. Ĉu hazarda koincido ke en “La majstro kaj Margarita” la majstro estas akuzata pri “fi-pilatismo”?

LIBROPRODUKTADO EN ESPERANTUJO: JARO 1998

Ekde 1992 LOdE ĉiujare proponas revuon de la Esperanta libroproduktado, kiun Vilmos Benczik lanĉis en Hungara Vivo surbaze de la rubriko Laste aperis en Esperanto — listo de la libroj, kiujn eldonejoj sendis al Roterdamo en la kuranta jaro. Tiu statistiko ne estas absolute fidinda. Ĝi ne mencias la librojn nesenditajn al CO; krome, ofte registriĝas libroj eldonitaj antaŭ jaroj. Tamen la resuma statistiko por kelkaj jaroj vidigas la ĉefajn tendencojn en nia libro-industrio.

La kompilinto dankas al la redaktoro de Esperanto István Ertl, kiu helpis kompletigi la mankintajn datumojn — ja kelkaj eldonintoj neglektis meti kolofone eldonindikojn.

MALPLI DA TITOLOJ, PLI DA PAĜOJ

Ŝajnas, ke la libromerkato de Esperantujo estas sufiĉe stabila. Ĉiujare (escepte de 1993) iom pli ol 100 eldonantoj produktas pli ol 200 librojn kun la suma paĝonombro ĉ. 25 mil paĝoj. La nuna jaro repruvis kaj firmigis tiun konstaton.

1992 1993 1994 1995 1996 1997 1998
Nombro de libroj en/pri Esperanto 205 136 188 200 232 273 208
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj 25789 18511 22078 23345 28637 27727 28769
Nombro de la eldonintoj 103 98 132 113 146 124 127
Averaĝa paĝonombro de unu libro 126 136 117 116 123 102 138
Averaĝa prezo de unu libro (NLG) 15,9 20,1 16,9 16,9 19,3 16,1 20,1
Lernolibroj, vortaroj, informiloj k.s. 36 23 35 30 39 19 28
Originala beletro 24 17 27 25 25 31 24
Traduka beletro 31 28 43 34 47 59 54
Planlingvistiko, esperantologio 27 21 19 21 31 32 15
Esperanto (kulturo, movado k.a.) 18 15 14 28 24 27 26
Politiko, filozofio, historio 17 6 11 13 12 23 24
Scienco kaj tekniko, terminaroj 13 13 13 26 16 30 15
Religio 12 6 7 8 11 18 12
Aliaj temoj 17 7 19 15 27 34 10

127 eldonejoj kaj eldonemaj entuziasmuloj bone zorgis, ke ne manku elekto en la libro-servoj. Kvankam en 1998 Laste aperis registris malpli da libroj ol en la antaŭa jaro, ili estis pli “dikaj”, kaj la totala paĝonombro iom superis tiun de 1997.

Kredeble la nombro de la broŝuroj estas pli alta, kaj eĉ al nia redakcia adreso venas broŝuroj, kiujn neniam registras Laste aperis — finfine, tiu listo estas ne biblioteka bibliografio, sed komerca oferto. Precipe en la landoj bonstataj, deziranto eldoni libreton facile trovas la eblon komposti kaj elprinti ĝin per nemultekosta komputilo, kaj poste porti al iu el proksimaj presejoj aŭ multobligaj centroj. Por tiuj “eldonistoj” ne gravas, ke iliaj fabrikaĵoj ŝokas iujn personojn, kiuj kutimas konsideri libron artverko, ili ne bezonas kompostistojn, redaktorojn, pentristojn kaj provlegantojn. Seriozaj librovendistoj evitas proponi tiajn “librojn” al siaj klientoj, kaj la bonintencaj eldonintoj devas mem zorgi pri la distribuo — plejparte senpaga.

NE SUBTAKSI KAJ NE SUPERTAKSI

Ankaŭ la tema aspekto similas al la kutima. Pli ol kvarono da tuto estas tradukitaj beletraĵoj. Lastjare enmondiĝis antologioj serba, latina (2 volumoj) kaj franca (6 volumoj!). Estis eldonita la lasta (tria) volumo de la ĉina klasikaĵo Ruĝdoma sonĝo. Aperis aliaj atentindaj tradukoj: Sanga nupto (García Lorca), Sonĝonovelo (Schnitzler), La ĉashundo de la Baskerviloj (Conan Doyle), La senĉesa rakonto (Ende) k.a. Inter la reeldonitaj elstaras Cezaro de Jeluŝiĉ kaj La Kunularo de l’ Ringo de Tolkien. Tiu lasta elĉerpiĝis nur du jarojn post la apero — ĉu oni plendu pri manko de legointereso en Esperantujo?

La originala sortimento estas malpli elstara — dominas broŝuroj eldonitaj koste de la aŭtoroj. Inter la interesaj novaĵoj estas Durankulak de Sabira Stahlberg, Sur parnaso de Tim Carr, Promeso en obskuro de Manuel de Seabra kaj Tri rakontoj pri la miljara paco de John Francis. Tamen eble pli gravis posteuma eldono de Ordeno de verkistoj (Karolo Piĉ) kaj reeldono de Vojaĝo al Kazohinio (Sándor Szathmári).

Rekreskis la lern-literaturo, dum falis la scienca kaj interlingvistika.

Denove plej multaj tradukoj estis faritaj el la franca — 11. 7 tradukojn oni faris el la germana, po 6 — el la angla kaj rusa, po 5 — el la kroata kaj portugala, entute el 25 lingvoj. La franca firmigis sian pozicion — 59 libroj tradukitaj el la franca estis eldonitaj en la lastaj sep jaroj. Sekvas la lingvoj angla (50), germana (33), portugala (26), ĉina (24) kaj nederlanda (20). Grandega kontrasto kun la Granda mondo, kie oni vendas plejparte tradukojn el la angla.

NENIO NOVAS SUB LA SUN’

En 1997 per 23 broŝuretoj, eldonitaj en la 1990aj jaroj de Edwin Grobe lia usona eldonejo Arizona Stelo rangis kiel la unua en la listo de la eldonejoj. Ĉi-foje Laste aperis ne menciis ĝin, kaj en la unua deko estas nur konataj eldonejoj. La sesvoluma Franca Antologio metis UFE al la unua loko ankaŭ en la paĝolisto, kiun pasint-jare malfermis Magyar Államvasutak Rt. (Hungaraj Ŝtatfervojoj), eldoninta la 13 volumojn de la fervojista terminaro.

Jen la statistiko por 1998, aparte por la libro- kaj paĝo-kvanto.

Produktitaj libroj en 1998

  • UFE (Francio) 10
  • UEA (Nederlando) 10
  • Ĉina E-Eldonejo 7
  • Impeto (Ruslando) 7
  • Fonto (Brazilo) 5
  • KAVA-PECH (Ĉeĥio) 5
  • FEL (Belgio) 5
  • SAT-Broŝurservo (Francio) 5
  • Al-fab-et-o (Svedio) 5
  • Sezonoj (Ruslando) 4

Produktitaj paĝoj en 1998

  • UFE 2685
  • Ĉina E-Eldonejo 1885
  • Sezonoj 1136
  • UEA 1091
  • Fonto 1081
  • KAVA-PECH 1004
  • Impeto 997
  • Iltis (Germanio) 889
  • Portugala E-Asocio 840
  • Libroteko Tokio (Japanio) 672

Neniun libron en 1998 eldonis Ludovikito, Pro Esperanto kaj Edistudio, kaj brazila eldonejo Fonto plu restas nia plej aktiva eldonejo en la jaroj 1992-98. Al ĝi proksimiĝas UEA, aktiviĝinta ĉi-jare, sed ĝiaj libroj estas malpli ampleksaj.

Produktitaj libroj en 1992-98

  • Fonto 44
  • UEA 42
  • Ĉina E-Eldonejo34
  • FEL 34
  • Pro Esperanto (Aŭstrio)32
  • UFE 31
  • Sezonoj 26
  • KAVA-PECH 23
  • Impeto 23
  • Iltis 23

Produktitaj paĝoj en 1992-98

  • Ludovikito (Japanio) 8229
  • Ĉina E-Eldonejo 6405
  • Fonto 5798
  • Magyar Államvas. (Hun.) 5285
  • Sezonoj 5269
  • UFE 4947
  • UEA 4349
  • FEL 4020
  • Edistudio (Italio) 4011
  • KAVA-PECH 3844

Atentindas, ke en la lasta tabelo la tri suprajn liniojn okupas ekstereŭropaj eldonejoj.

Preskaŭ 350 eldonejoj, esperantistaj societoj kaj entuziasmaj eldonemuloj produktis almenaŭ unu libron en la sepjara periodo, sed nur ses el ili eldonas almenaŭ unu libron en sezono.

KONGRESLANDO UNUALOKE

Dank’ al Arizona Stelo, en 1997 Usono estis la plej libroproduktanta provinco en Esperantujo. Ĉi-foje ni facile konstatas, ke la kongreslando Francio avangardas — 35 eldonitaj libroj. Sekvas Germanio (24 libroj), Ruslando kaj Nederlando (po 14), Bulgario (11), Italio (10), Brazilo (9), Ĉeĥio, Ĉinio, Japanio, Svedio (po 7).

Francio ĉefrolas ankaŭ laŭpaĝe. Francaj eldonantoj produktis 5 mil 374 paĝojn da libroj en/pri Esperanto. 3 mil 174 paĝoj estas eldonitaj en Germanio. Sekvas Ruslando (2450 paĝoj), Ĉinio (1885), Nederlando (1629), Brazilo (1418), Ĉeĥio (1275), Japanio (1161), Kroatio (1145), Portugalio (840).

Kaj fine, la resuma laŭlanda statistiko por la jaroj 1992-98. Dank’ al la kongreslandeco Francio sukcesis avanci Germanion, sed la sekvan kongreson akceptos la lando de Gutenbergo, kaj oni scias ke UK stimulas la eldonemon.

Produktitaj libroj en 1992-98, laŭlande

  • Francio 144
  • Germanio 142
  • Nederlando 103
  • Brazilo 87
  • Ruslando 82
  • Japanio 74
  • Italio 66
  • Usono 66
  • Aŭstrio 63
  • Pollando 58

Produktitaj paĝoj en 1992-98, laŭlande

  • Francio 19 020
  • Japanio 14 965
  • Germanio 14 307
  • Brazilo 12 375
  • Ruslando 11 444
  • Hungario 10 608
  • Italio 9 998
  • Nederlando 9 027
  • Ĉinio 7 245
  • Aŭstrio 7 058

Kvankam pro la menciitaj faktoroj la supraj tabeloj ne estas kompletaj, ili vidigas al ni, kiu estas kiu en Esperantuja libroproduktado. Kaj tio probable estas interesa por nia lingvokomunumo, kiun kelkaj eĉ nomas “libra popolo”.

Taksi literaturan valoron de la eldonitaj verkoj estas ekster la tasko de la statistiko. Kiu plenumos ĝin?..

Aleksander Korĵenkov

Recenzo

NE DISTRA ANEKDOTO

Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo, Liven Dek, Miguel Fernández. Ekstremoj: Originala novelaro / Antaŭpar. Fernando de Diego. — Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 1997, 207 p. — (Serio Originala literaturo).

Provu diveni, pro kio la eldonejo de Ekstremoj metis fine de la libro originalan tabelon Laŭtema enhavo1, siaspecan vojmontrilon, kiu klarigas al kiu temo apartenas tiu aŭ alia novelo?

Evidentas la plej simpla respondo: ĉar el la mem noveloj ne tute klaras, pri kio temas, sekve necesas klariga laŭtema vojmontrilo. (Kvankam tio ne estas ordinara por beletro, malkiel en la literaturo teknika kaj scienca.) Uzante la tabelon, la leganto povas facile diveni, ke ekzemple Implice kaj novice (Gonçalo Neves, P.135) apartenas al Unua amora sperto kaj Deziro (Jorge Camacho, P.77) — al Seksa memkontentiĝo.

Kaj se iu ŝatas la temon Sinmortigo, tiu trovos sur la paĝoj 48, 113 kaj 180 konvenajn novelojn.

Eblas distri sin aliel. Komence tralegu la tutan novelaron. Poste, uzante la laŭteman tabelon, komparu la proprajn impresojn kaj komprenojn pri la legitaĵo kun la listo de la tabele prezentitaj temoj. Tion faris la aŭtoro de tiuj ĉi linioj.

La novelaron konsistigas verkoj de konataj aŭtoroj, reprezentantaj la “iberan skolon” — Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo, Liven Dek, Miguel Fernández — kiujn famigis en Esperantujo la kolektiva poemaro Ibere libere (vidu la recenzon de Valentin la Senkompata en LOdE. 1998: 7). Eblas plene konsenti kun la antaŭparolinto (Fernando de Diego) pri la ekstreme bela kaj majstra lingvaĵo de la kvaropo. Ĝi estas netradicie freŝa, ofte melodie vortluda.

Se trakti ajnan novelon de Ekstremoj aparte (nepre aparte), oni ricevas grandan plezuron pri brila esprimivo de la lingvo kaj sentas miron kaj admiron pro tio, ke eblas tiel bele kaj plene uzi la eblojn kaj latentojn de la Zamenhofa lingvo. Samtempe oni sentas etan bedaŭron, ke la temo estas ne tute konvena, aŭ, mole dirante, tre leĝera (koito, samseksamo k.s.), aŭ tre abstrakta.

Ĉiun el tiuj noveloj, se oni legus ĝin aparte, eblas kompreni kun aprobo kiel bagatelan ludon, ŝercan ekzercon aŭ leĝeran spuron de l’ mensa trejnado.

Sed resumante la impreson de la tuta almanako, eblas konkludi, ke la kompilinto ne faris bonan servon por la aŭtoroj. El helaj eroj konstruiĝis makabra mozaiko, kvazaŭ la libro estus destinita por “sekse prizorgitaj personoj”. Sufiĉas vidi la enhavtabelon: Li kaj la vulvo, Semo de Satano, Ĉe la altaro de Onan. Enestas tute nerealaj scenoj, tamen bunte pentritaj, simile al la artaj montraĵoj de riĉaj pornorevuoj, ekzemple, bizaraĵo en Malfidelo de Miguel Fernández.

Ankaŭ la strukturo kaj stila logiko de plimultaj noveloj estas nebula kaj pala. La priskribitaj cirkonstancoj ŝajnas servi nur por gvidi la leganton al kulmina seksa sceno, por kiu la aŭtoroj ne avaras la senduban verkistan talenton.

Aliflanke, epizodoj, sur kiuj sin bazas multaj el la Ekstremaj (= Ekstremojaj) noveloj estas senkaŝe anekdoteskaj, ripetantaj la temojn tro konatajn (ekzemple, edzo kaj tro frue veninta amanto k.t.p. en Punenda leko kaj Kokro kokerikas jam).

Do, anekdoteskaj, sed ne ridindaj, ĉar oni metas draman finon kun la temo “ekstere” eterna, kio faras farson el tragedio. La ĝenroj ne toleras, kiam oni ilin miksas.

Pluraj noveloj estas konstruitaj esk’ al tiuj de Anton Ĉeĥov kaj O.Henry, kaj nur en la lastaj frazoj, aŭ eĉ en la lastaj vortoj oni donas la ŝlosilon al la tuta antaŭa verkoparto, kaj tio foje radike ŝanĝas la antaŭan komprenon. Sed la temoj de Ĉeĥov kaj O.Henry estis pli proksimaj al la leganto, kiu povis facile identigi sin kun la protagonisto kaj kunsenti aŭ kunridi je ties (mis)aventuroj — la eminentaj novelistoj siatempe ne bezonis kaj ne bezonas post jarcento helpan temtabelon.

La novelaron Ekstremoj eblas trakti kiel specimenon de la bela perfekta stilo kun nelerte elektitaj temoj — por ekzemploj kaj ekzercoj.

Aleksej Birjulin

Laŭtema enhavo

  • Malfidelo 9,77,131,149
  • Unua amora sperto 14,80,135,153
  • Aidoso 25,82,141,161
  • Amo trans morto 33,100,164
  • Seksa memkontentiĝo 41,109,143,171
  • Sinmortigo 48,113,180
  • Toleremo 56,117,181
  • Venĝo 67,124,192
ESPERANTO-AGENDO

Ni havas la plezuron anonci la aperon de nia agendo La Jaro, eldono 1999. Favore al la uzebleco ĝi subiris veran metamorfozon. La ĵus aperinta La Jaro ne nur ricevis novan vestaĵon, ĝi ankaŭ plisveltiĝis, tiel ke ĝi eniru pli facile vian poŝon. Ni decidis ne plu aldoni la enciklopedian parton La landoj de la tero, sed promocii ĝin memstara eldonaĵo. Ĝian aperon, post funda kontrolo de la datumoj kaj pliampleksigo, ni antaŭvidas por junio 1999.

E-agendo estas tre taŭga donaco, nepre ankaŭ al viaj amikoj neesperantistaj. Ni proponas speciale favoran prezon por opaj mendoj kaj favoran antaŭmendan prezon por La landoj de la tero. Mendu ĉe FEL (Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio).

Jorg De Mulder Eldona fako de FEL

SUKCESA INTERNACIA FOTOKONKURSO

La redakcio de La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo organizis en 1998 internacian fotokonkurson. La konkurso ne estis ligita al deviga temo.

En la konkurso partoprenis pli ol 40 fotoverkoj de 15 personoj el 9 landoj (Albanio, Finnlando, Germanio, Italio, Jugoslavio, Niĝerio, Pollando, Ruslando, Slovenio). La 11an de januaro 1999 kvarpersona juĝkomisiono anoncis la rezulton.

1a premio ne aljuĝita.

2a premio (unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto): Auli Vihermä (Finnlando) pro “Ĉu la perkoj estas hejme?”.

3aj premioj (abono al LOdE): Arnold Vilmoŝ (Jugoslavio) pro 3-fotaĵa ciklo; kaj Luan Jaupi (Albanio) pro “La libelo sur pino”.

Laŭdaj mencioj: Sergej Fedotov (Baŝkortostano, Ruslando) pro “La infana spontaneco”; kaj Nora Caragea (Germanio) pro “Lernejo”.

Speciala premio (libroj kontraŭ ekvivalento de unu minimuma salajro pro foto teme ligita kun Esperanto): Andrzej Sochacki (Pollando) pro “Verda Asocio”.

La organizantoj, konforme al la Regularo de la Konkurso, havas ekskluzivan rajton ĝis la 31a de decembro 2000 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la laŭreatoj!

Redakcio de LOdE, Komitato de UES

Gazetoj

DENOVE STEFAN MAUL

Ekde la januara numero de 1999 la internacia magazino Monato, kiu nun eniras sian 20an jarkolekton, havos ĉefredaktoron, nome Stefan Maul (58jara), profesia ĵurnalisto kaj redaktoro pri politikaj informoj de la germana tagĵurnalo Augsburger Allgemeine. La tasko ne estas nova por Stefan Maul. Maul estis la fondinto de Monato kaj ties ĉefredaktoro en la unuaj 12 jaroj. Poste tamen li demisiis pro profesia okupiteco kaj sanproblemoj; transprenis lian laboron skipo da fakaj redaktoroj, kiuj zorgis pri la unuopaj rubrikoj Politiko, Scienco, Arto, Turismo, ktp. La avantaĝojn de ambaŭ sistemoj Flandra E-Ligo, la eldonejo de Monato, nun kombinis. Restos la fakaj redaktoroj, kiuj garantios pri la enhavo de la kontribuoj, kaj la ĉefredaktoro zorgos pri la ĝenerala unueca linio de la revuo.

PP

Literatura Foiro. 1998: 176

La lasta Foiro por 1998 omaĝas du teranojn, kiuj naskiĝis antaŭ 100 jaroj. Miguel Fernández — la tradukinto de Sanga nupto — prezentas la fenomenon Federico García Lorca sur 6 paĝoj, sed 16 (!) paĝojn okupas rememoroj de Max Frisch pri Bertolt Brecht per la traduko de Rolfo Ernesto.

Ĉu estas hazardo, ke ankaŭ kelkaj aliaj materialoj estas direktitaj retro? Zofia Banet-Fornalowa rakontas pri la Pola E-Asocio. Claude Gacond kaj Henri Dognac konversacias pri Literatura Mondo. Sed pli profunde fosis Andy Künzli, dediĉinta sian eseon al 900-jariĝo de la germana abatino Hildegardis, inventinto de Lingua Ignota.

Inter la aktualaĵoj estas komentario de Giorgio Silfer pri la krizo de Greziljono kaj notico de Marko Naoki Lins pri la Frankfurta Librofoiro. Zbigniew Galor polemikas kun Walter Zelazny.

Oni trovas kelkajn recenzojn kaj plurajn informojn pri KCE, ILF, MKE, LF-koop kaj aliaj raŭmismaj establoj. Kaj nur unu beletraĵo — poemo de Lina Gabrielli.

Ruslandanoj abonu LF por 1999 ĉe Halina Gorecka kontraŭ la rubla ekvivalento de 14 USD.

A.K.

Ricevitaj libroj

1762. Cândido Xavier F. Patro nia: Spiritisma porinfana verko / Tr. el la port. A.Soares. — [Rio de Janeiro]: SES Lorenz, [1997]. — 104 p., il. — (Donaco de H.Gorecka).

1763. Carr T.B. Sur Parnaso: Orig. poemaro. — Antverpen: FEL, 1998. — 118 p. — (Serio Stafeto; No 21). — (Donaco de FEL).

1764. Stahlberg S. Durankulak: Orig. romano. — Varna: Bambu, 1998. — 78 p. — (Donaco de S.Stahlberg).

1765. van Mens J. Katorelo: Porinfana novelo / Tr. el la ned. C.Dekker-Kiefer. — Antwerpen: FEL, 1998. — 81 p., il. — (Donaco de FEL).

1766. Gvidlibro tra la Esperanto-movado. 1998 / Red. F.L.Veuthey. — Rotterdam: UEA, 1998. — 96 p., il. — (Donaco de UEA).

1767. Jarlibro. 1998 / Red. F.L.Veuthey. — Rotterdam: UEA, 1998. — 302 p., il. — (Donaco de UEA).

1768. Mauriac F. Tereza Desqueyroux: Romano / Tr. el la fr. G.Labasthe. — Paris: UFE, 1998. — 80 p. — (Speciala literatura numero de Franca Esperantisto; No 495). — (Donaco de UFE)

1769. Kongresa Libro: 83a UK de Esperanto. Montpeliero, 1998. / Red. N.Raŝiĉ. — Rotterdam: UEA, 1998. — 160 p., il. — (Donaco de H.Gorecka).

RICEVITAJ GAZETOJ

Ĉe la Domparo. 1998/242;

ELNA Update. 1998/4;

El Popola Ĉinio. 1999/1;

Esperanto. 1998/12, 1999/1;

Esperantolehti. 1998/6;

Esperanto-Nyt. 1998/4;

Esperanto USA. 1998/6;

Franca Esperantisto. 1998/503;

GEJ-Gazeto. 1998/6;

Heroldo de Esperanto. 1998/13,14;

Juna Amiko. 1998/4;

Koncize. 1998/6;

Kontakto. 1998/6;

La Espero. 1998/5-6;

La Gazeto. 1998/79;

La Kancerkliniko. 1998/88;

La Ondo de Esperanto. 1999/1;

La Revuo Orienta. 1998/12;

La Verda Formiketo. 1998/43;

L’ esperanto. 1998/9;

Le Travailleur Espérantiste. 1998/239;

Literatura Foiro. 1998/176;

Litova Stelo. 1998/4,5;

Monato. 1998/12;

Riveroj. 1998/22;

Sennaciulo. 1998/12;

Spiritisma E-Informilo. 1998/100;

Starto. 1998/5-6;

Tempo. 1998/3-4;

Vestnik Esperanto. 1998/5.

M O Z A I K O

Magiaj kvadratoj

Olŝtina E-Klubo (Pollando) proponas fari du magiajn kvadratojn. Magiaj kvadratoj estas kvadratoj 6x6, en kiuj necesas skribi ses vortojn tiel ke la skribitaj vortoj estu la samaj horizontale kaj vertikale.

La unua kvadrato: 1. kun domo sur dorso; 2. fragment’; 3. ilo por kunigi; 4. virnom’ (patron’ de kamparanoj); 5. giganto 6. aromoj.

La dua kvadrato: 1. unurada veturilo; 2. neprofesiul’, diletant’; 3. kuregi; 4. uzad’ por propra profito; 5. ŝanĝi; 6. deven’.

La respondoj devas atingi la redakcion antaŭ la 20a de marto.

Tatjana Kulakova

La poeto korektas

Dankon pro la agrabla surprizo — la elfoso kaj publikigo de mia epok-resona versaĵo Ses ordenoj en la 11a numero de La Ondo.

Kiel kompetentulo pri la temo, mi deziras atentigi, ke ne temis “pri la ses ordenoj de Lenin”. El la ses ordenoj, per kiuj estis honorita Komsomolo, estis tri de Lenin, kaj po unu — de Ruĝa Standardo, Labora Ruĝa Standardo kaj Oktobra Revolucio.

Kun eks-komsomolana saluto

Viktor Aroloviĉ

RIDO DE NIAJ GEAVOJ

En ĉiu kajero, krom kelkaj esceptoj, de la jarcent-komenca Ondo aperis ŝercoj, kiujn sendis la legantoj. Legu do por scii, pri kio oni ridis antaŭ 90 jaroj.

Manko

— Imagu al vi: hieraŭ s-ro N. vizitis nin ne en surtuto, sed en ordinara jako! Miaopinie, tio estas manko de estimo.

— Ne, pli ĝuste, tio estas manko de surtuto!

Sperta homo

— Vi deziras esti piloto de mia aeroplano. Sed ĉu vi havas necesas sperton?

— Ho, jes! Mi jam unu fojon falis el fenestro de la kvara etaĝo.

En kuracejo

Kuracisto: Ne drinku! Se vi sentas soifon prefere manĝu piron, ĉar biero estas malutila.

Paciento: Sed, sinjoro doktoro, mi ja ne povas formanĝi sesdek-sepdek pirojn dum unu tago!

Neeblaĵo estas neebla

— Kial vi ne vekis min je la 10-a matene?

— Pardonu, sed vi ja revenis hejmen duonhoron antaŭ la dek-unua!

En poŝtkontoro

— Kial vi, fraŭlino, sendas leteron sen adreso?

— Tiel mi volas: neniu devas scii, ke mi skribas al Johano.

Nun

Kiam mi estis fianĉo, mi parolis kaj ŝi aŭskultis. Kiam mi edziĝis, ŝi parolis, kaj mi aŭskultis. Nun ni ambaŭ parolas, kaj la najbaroj aŭskultas.

Kia, kiu, kie

20-jara fraŭlino ordinare demandas: kia li estas? 30-jara — kiu li estas? 40-jara — kie li estas?

Fanfaronado

Du kantistoj (baritona kaj tenora) fanfaronis. La unua diris:

— Mia voĉo estas tiel potenca, ke oni aŭdas ĝin kvaronhoron post kiam mi finis kanti.

— Nu, — rediris la dua, — mia voĉo estas aŭdebla kvaronhoron antaŭ ol mi komencas kanti.

Motivite

— Ĉu vi povas, amiko, pruntedoni al mi cent rublojn?

— Mi povas, sed ne volas.

— Ĉu vi pensas, ke mi ne volos redoni?

— Vi volos, sed vi ne povos.

Originala titolo

— Amiko mia, konsilu, kiel titoli la plej novan mian verkon?

— Titolu ĝin simple: “Voĉo el Paperkorbo”.

Legis kaj elektis Halina Gorecka

La Ondo atingas plurajn lokojn. Kaj kelkaj el la ricevantoj pruvas sian fidelon al nia revuo sendante fotojn. Ĉu ni jam organizu konkurson “Mi kaj La Ondo”?

Sur la suba foto: La Ondo estas konata en la Siberia urbo Tomsk. Ĉu la simpatiaj gesiberianoj nur fotas aŭ ankaŭ legas ĝin? (Fotis Anna Birjulina)

KALENDARO

27 jan.–3 feb. Bogotá (Kolombio). 4a Tutamerika Kongreso de Esperanto. Temo: “Esperanto kaj la tria jarmilo”. Adreso: Apartado Aéreo 54800, Bogotá 2, Colombia, S.A.

14–20 feb. Karpacz (Pollando). 40a Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno. Org.: Vroclava fervojista EK. Adreso: Janina Wereszka, ul. Klodnicka 43/27, PL 54-217, Wroclaw, Pollando.

5–9 mar. Kievo (Ukrainio). EoLA-11 (Esperanto — lingvo arta). Org.: Miĥail Lineckij. Adreso: UA-254201, Kievo-201, ab. skr. 140, Ukrainio.

15–20 mar. Samarkando (Uzbekistano). 15a Internacia Simpozio pri E-Turismo. Org.: Monda Turismo. Adreso: Anatolij Ionesov, 53 Ŝaraf Raŝidov, UZ-703000 Samarkand, Uzbekistano.

3–10 apr. St.Andreasber (Germanio). 15a Printempa Semajno Internacia. Org.: Germana E-Asocio. Adreso: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad NeuenahrAhrweiler, Germanio.

21–25 apr. Nabereĵnyje Ĉelny (Tatarstano, Ruslando). Volgia Esperanto-Renkontiĝo. Org.: “Aŭtozavodstroj”, EK Gaja Krokodilo. Adreso: RU-423819, Tatarstan, Nabereĵnyje Ĉelny, ab. ja. 133, Ruslando.

1–9 maj. Bydgoszcz (Pollando). 20a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San Marino. Org.: Monda Turismo Adreso: str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.

30 jun.–4 jul. Olsztyn (Pollando). FREŜO-99. Org.: Olŝtina EK. Adreso: PL-10 950 Olsztyn, skr. poczt. 420, Pollando.

4–14 jul. Tiĥvin (Ruslando). 39a Okcidenta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro. (OkSEJT-39). Org.: La Organiza Teamo. Adreso: Vitalij Malenko, RU-140160, Moskovskaja obl., Jhukovskij, ul. Dugina, 17-62, Ruslando.

4–18 jul. Poprad (Slovakio). Somera E-Lernejo. Org.: E-Regiona Societo. Adreso: Sobotské nám. 36, SK-05 801 Poprad, Slovakio.

17–23 jul. Metz (Francio). Internacia Esperanto-Konferenco 1999. Temo: Mono kaj Civilizo. Org.: OSIEK. Adreso: Éric Laubacher, 1 rue Louis-Antoine de Bougainville, FR-78180, Montigny le Bretonneu, Francio.

17–24 jul. Liepaja (Latvio). 35aj Baltiaj E-tagoj (BET-35). Org.: Latvia E-Asocio Adreso: p.k. 150, Riga, LV-1050, Latvio

17–25 jul. Castellón & Valencio (Hispanio). 58a Hispana Kongreso de E-to. 9a Eŭropa E-Forumo. Org.: LKK Adreso: Av. Burjasot 29, A-31. ES-46009 Valencia. Hispanio.

24–31 jul. Karlovy Vary (Ĉeĥio). 72a Kongreso de SAT. Org.: SAT, KAVA-PECH. Adreso: Anglická 878, CZ-25229, Dobrichovice, Ĉeĥio.

31 jul.–7 aŭg. Berlino (Germanio). 84a Universala Kongreso de Esperanto. Org.: UEA, LKK. Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando (konstanta adreso).

E-Centro Jekaterinburg estas Kongresa Peranto por Ruslando. Ni peras aliĝojn kaj loĝadon kaj organizos busan vojaĝon al la kongreso kun kelkaj ekskursoj en Germanio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario.

7–14 aŭg. Toruñ & Bydgoszcz (Pollando). 9a Internacia E-Kongreso. 11a Ĝenerala Kunveno de “Monda Turismo”. Universitato de la “Tria Aĝo”. Org.: Monda Turismo Adreso: str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.

9–16 aŭg. Zánka (Hungario). 55a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Org.: TEJO, LKK. Adreso: Pf. 87, HU-1675 Budapest, Hungario (LKK).

13–15 aŭg. La Chaux-de-Fonds (Svislando). 18a Internacia Literatura Forumo. Org.: Esperanta PEN-Centro, KCE. Adreso: KCE, CP 311, 2301 La Ĉaux-de-Fonds, Svislando.

22–25 aŭg. Ĥanojo (Vjetnamio). 2a Azia Kongreso de Esperanto. Org.: LKK Adreso: 105a str. Quan Thánh, Hà Nôi, Vietnam.

Ni sincere gratulas kaj bondeziras al Boris Sokolov el la urala urbo Ĉeljabinsk,

samaĝulo de “La Ondo”, kiu la 14an de februaro 1999 atingas la aĝon 90 jaroj

LOdE