Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 4 (54)

Al la legantoj

Pro tio, ke post la aŭgusta krizo ni eldonis aŭtune kaj vintre nur tri volumetojn (Sur tranĉrando de ponard’, reeldono de E-rusa vortaro kaj Wiederboren), kelkaj esprimis timon pri nia eldonado.

Efektive, en la katastrofaj ekonomiaj kondiĉoj ni decidis prioritate subteni La Ondon, kaj ni estis devigitaj rezigni, ekzemple, pri la E-Centro, instruado kaj biblioteko. Ankaŭ la eldonado malaktiviĝis.

Sed kelkaj projektoj devis esti ĉesigitaj pro kaŭzoj eksterekonomiaj. Ni ne eldonos la Malgrandajn tragediojn de Puŝkin, tradukitaj de Nikolai Lozgaĉev kaj Aleksander Korĵenkov kaj planitaj kiel literatura suplemento por 1999, ĉar Lozgaĉeva traduko de Festeno dum pesto post lia morto aperis alilibre kaj aliloke — sen permeso de LOdE, kiu publikigis ĝin en 1992, eĉ sen indiko pri la unua eldono. “Priŝteli mortinton” ĉiam estis peko tre grava en Ruslando, kaj ni ĉesigis ankaŭ la laboron pri poemaro de Brodskij, kiun plejparte tradukis kompilinto de la hontinda eldono.

Kiel senpagan suplementon ĉiuj abonantoj de LOdE ricevos libreton Esperanto en Ruslando, kiun nun provlegas kelkaj fakuloj pri la historio de Esperanto.

Tre baldaŭ en Jekaterinburg enmondiĝos Lingvaj respondoj de akademiano Sergio Pokrovskij, kaj probable ni eldonos lian vortaron anglan-Esperantan pri komput(il)a fako. Lernolibron por udmurtoj, kiun jam delonge verkis Bronislav Ĉupin, ni portos al presejo tuj post ricevo de atendata subvencio.

La Ĉashundon de la Baskerviloj baldaŭ sekvos alia krimromano — Maigret hezitas de Georges Simenon per la traduko de Daniel Luez. Daŭras la redakta laboro pri Resurekto de Lev Tolstoj (tradukis Viktor Sapoĵnikov); kaj Sezonoj jam ricevis komencajn paĝojn de La hobito de Tolkien, kiun tradukas d-ro Christopher Gledhill.

En marto ni menciis pri la rendevuo de nia redaktoro kun Bill Auld, kies 75-jariĝon Esperantujo festas ĉi-jare. Ni omaĝos la jubileon de la skota Majstro per eldono de lia biografio kun multaj fotoj. Kvankam la tradukado de Pikviko aktuale stagnas, Sezonoj eble regalos la verdan popolon per alia traduko de la plej fama el la nuntempaj esperantistoj.

Kelkaj aliaj projektoj estas preparataj, ekzemple, antologio de priesperantaj humuraĵoj kaj satiroj Kvinpinta stelo. Ni konsideras reeldoni kelkajn elĉerpitajn verkojn, sed ni ne tro rapidas, ĉar “eldoni estas facile, vendi — malfacile”.

Ĝis novaj eldonoj!

Halina Gorecka

ESPERANTOLOGIO KOMPUTILE

Komputiloj en la moderna mondo ne plu estas nuraj kalkuliloj. Ofte oni uzas ilin ankaŭ por lingve komuniki, por prilabori tekstojn, por prepari gramatikojn kaj vortarojn, por tajpi, legi, aŭdi kaj paroli. Iom dramece oni povus supozi ke la futuro de lingvoj dependas de ilia komputila uzo.

Tion montras i.a jena ekzemplo. Grandaj entreprenoj produktegas amasojn da leteroj al klientoj kaj aliaj. Nuntempe oni provas aŭtomatigi la verkadon de tiaj leteroj. Post kelkaj jaroj en la oficeja korespondado oni eble bezonos nur prononci la nomon de la kliento kaj la kategorion de ties problemoj kaj demandoj por aŭtomate produkti adekvatan leteron. Poste la oficisto bezonas nur voĉe klarigi la detalojn al sia komputilo: eĉ tajpado estos nenecesa.

La entreprenoj ŝparos multe da mono uzante tiajn komputilajn programojn. Tial nuntempe programistoj havas grandan intereson pri ili. Ĉi tie kuŝas grava danĝero por malgrandaj lingvoj. Tiaj programoj estos ekproduktataj nur en grandaj naciaj lingvoj, precipe la angla. Tio siaflanke eble estos argumento por entreprenoj uzi nur tiu(j)n lingvo(j)n en sia ekstera komunikado. Kostos malpli produkti leteron en la angla ol eĉ en la nacia lingvo de la oficisto. Ankaŭ Esperanto suferas malavantaĝon: dum oni nuntempe investas miliardojn da eŭroj en la produktado de anglalingvaj iloj, esperantistoj neniam povus trovi malgrandan eron de tiu sumo.

La komputilado ŝanĝos ankaŭ la esploradon de lingvoj kaj literaturo. La ekzisto de grandaj tekstaroj, ekz. en Interreto, kaj la ekzisto de komputilaj vortaroj kaj gramatikoj verŝajne ŝanĝos la metodon por multaj lingvosciencistoj. Estos multe pli simple pristudi kiel lingvo vere funkcias uzante komputilojn kaj komputilajn retojn.

Ankaŭ la fakto ke multaj eldonistoj prilaboras elektronikajn dosierojn povos esti granda helpo al la esperantologo, se ni sukcesos iel fari tiujn dosierojn alireblaj por esploristoj. Krom tio, ankaŭ la publikigado de tiel akiritaj rezultoj estos multe pli facila kaj malpli kosta, se oni uzos elektronikajn forumojn.

La Esperanto-movado kaj la esperantologio tial ambaŭ devas ekuzi la novajn rimedojn. Feliĉe, la nombro da interesatoj pri komputila lingvistiko inter la esperantologoj estas tradicie relative alta, kaj krom tio multaj aliaj projektoj ne tradicie komputilecaj:

  • la reviviĝanta revuo Esperantologio / Esperanto Studies aperos ne nur papere sed ankaŭ en komputila formato en Interreto;
  • grupeto da homoj entajpadas la korespondadon inter Kalman Kalocsay kaj Gaston Waringhien kaj metos ĝin en formon kiu ebligas sciencan pristudadon de tiuj kelkcentoj da paĝoj;
  • en Interreto jam floradas forumoj elektronikaj, de la ĝeneraltema soc.culture.esperanto ĝis inkluzive la pli specialistaj bja-listo kaj denask-l. Eventualaj arkivoj de tiaj grupoj povus servi kiel valora fonto por lingvistikaj studoj;
  • multaj surpaperaj revuoj kaj libroj estas jam produktataj elektronike; ankaŭ iliaj elektronikaj arkivoj estus valoraj por la esperantologio, kaj tial ankaŭ konservindaj.

La Esperantologia Konferenco de la ĉi-jara Universala Kongreso en Berlino pristudos la demandon kio estas farenda, farinda kaj farebla por plibonigi la elektronikan vojstrukturon de la lingvo. Kiel ni arkivu la ekzistantajn materialojn? Kiel oni povas profiti de ili? Kiel ni povos stimuli Esperantan lingvoteknologion?

Fakuloj kiuj volas kontribui al la konferenco estas invitataj sendi kelklinian resumon por prelego 30-minuta al d-ro Marc van Oostendorp (Vakgroep Theoretische Taalwetensshap, Universiteit van Amsterdam, Spuistraat 210, NL-1012 VT Amsterdam, Nederlando); aŭ (prefere) retpoŝte al oostendorp@rullet.leidenuniv.nl en askia formo. Oni akceptos proksimume 6 tiajn prelegojn.

d-ro Marc van Oostendorp

LIBROSERVO DE UEA ABUNDE VENDIS EN 1998

Dank’ al la granda UK kaj vigla eldona aktiveco de UEA, la libroservo de UEA saldis siajn vendojn en 1998 per la impona sumo de 297 165 gld. Tio estas 14% pli ol en 1997 (260 378 gld.) kaj 10% pli ol antaŭvidis la buĝeto (270 000 gld.).

Antaŭe nur unufoje la vendorezulto estis pli granda. Tio okazis en 1988, kiam ekestis la apenaŭ rompebla rekordo de 365 935 gld., dank’ al la escepta koincido de tri favoraj faktoroj. La ĉefa vendo-ondo de la eldona rikolto de la Jubilea Jaro realiĝis en tiu posta jaro. Tiam aperis ankaŭ nova librokatalogo kaj, krome, UK okazis en Roterdamo. Normale UEA povas porti al UK maksimume kvaronon de la tuta sortimento de sia libroservo, sed en Roterdamo ĉio estis aĉetebla. Ju pli riĉas la oferto, des pli multas la vendoj. Tion montras la Malfermaj Tagoj de la CO, dum kiuj cento da klientoj aĉetas tiom kiom oni vendas dum unu tago en UK.

La lastaj jaroj estis ĝenerale bonaj por la ĉefa libroservo de nia movado. Tio rezultis unuavice el ĝia pli efika organizo i.a. per la Malfermaj Tagoj kaj per regulaj ofertoj al membroj en nepagipovaj landoj, al delegitoj k.a. celgrupoj. La vendoj estus eĉ pli grandciferaj, se la ĉiama manko de laborforto ne prokrastus la aperigon de aktuala librokatalogo.

La du akompanaj statistikoj listigas la plej furorajn titolojn. Unu montras la totalajn vendojn (ĉefe al aliaj libroservoj) kaj la alia la nombron de unuekzempleraj aĉetoj ĉe la butiko en la CO (ĉefe fare de individuaj klientoj). La nombroj de unuopaj vendoj estas inkluzivitaj en tiuj de la totalaj vendoj. Entute la libroservo de UEA vendis 15878 ekzemplerojn de 1853 diversaj libroj, diskoj aŭ kasedoj, apud amaso da “diversaĵoj”, t.e. insignoj, skribiloj ktp.

Ambaŭ statistikoj reflektas la viglecon de la propra eldonado de UEA. El la 20 titoloj de la totalaj vendoj, 14 estas eldonaĵoj de UEA aŭ (Pasporta Servo) de TEJO. El la 21 plej furoraj unuope venditaj titoloj 12 estas eldonaĵoj de UEA/TEJO. La plej populara aŭtoro estis denove William Auld, ĉi-foje kun tri titoloj (Pajleroj kaj stoploj kaj la tradukoj de Tolkien kaj Conan Doyle).

Vendoj entute

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA 360

Pasporta Servo 347

Al lingva demokratio, red. M.Fettes kaj S.Bolduc 247

Saluton! lernolibro de A.Childs-Mee 242

Internacia Kongresa Universitato 1998 199

Terminologia gvidilo, H.Suonuuti 162

Monumente pri Esperanto, H.Röllinger 160

Pajleroj kaj stoploj, W.Auld 137

Faktoj kaj fantazioj, M.Boulton 131

Esperanto post la jaro 2000, A.Korĵenkov 130

Kio ni estas kaj kion ni celas (provizora eldono) 121

Ili vivis sur la tero, M. kaj B.Robineau 114

Ŝlosilo sveda 106

Tendaraj tagoj I, S.MacGill 95

Diccionario de bolsillo Esp-espanol, Paluzie-Borrell 92

Klara vortaro Esperanta-araba, G.Abraham 87

Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj, L.Levin 86

Dictionnaire de poche (franca-E-franca) 83

Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj, Goscinny/Uderzo 81

Plena analiza gramatiko de Esperanto, K.Kalocsay kaj G.Waringhien 81

Unuopaj vendoj

Al lingva demokratio, red. M.Fettes kaj S.Bolduc 61

Pasporta Servo 51

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA 50

Tien, J.Valano 45

Esperanto post la jaro 2000, A.Korĵenkov 42

Terminologia gvidilo, H.Suonuuti 40

Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj, L.Levin 35

Pajleroj kaj stoploj, W.Auld 34

La manto, P.Mährti 33

Zamenhof kaj judismo, A.Cherpillod 32

Faktoj kaj fantazioj, M.Boulton 31

Saluton! lernolibro de A.Childs-Mee 31

Monumente pri Esperanto, H.Röllinger 30

Antologio latina I-II, G.Berveling 27

La bona lingvo, C.Piron 26

Kulturo kaj teknologio, A.Urevbu 26

La reveno de la reĝo, J.R.R.Tolkien 26

Nederlands-Esperanto-Nederlands, A.J.Middelkoop 25

Saluton! (kasedo al la lernolibro) 24

La ĉashundo de la Baskerviloj, A.C.Doyle 23

Amparolo, I.Nemere 23

Gazetara Komuniko de UEA

INTERNACIAJ EKZAMENOJ EN LA BERLINA UK

Dum la 84a UK en Berlino okazos la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA je la elementa kaj meza niveloj. Ili konsistos el tri partoj: gramatika antaŭtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur la sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtos partopreni la skriban parton kaj, atinginte en la skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, ankaŭ la parolan parton.

Pro praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzameniĝi. Pro tio anticipa sinanonco estas konsilenda. Oni anoncu sin, prefere antaŭ 1 jul., ĉe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando; retpoŝto hagen.esperanto@wxs.nl.

Samtempe oni pagu la speciale favoran ekzamenkotizon de 40 NLG al la UEA-kontoilek-a aŭ rekte al la kasisto de IEK: B. Andreasson, Södra Rörum pl 455, SE-242 94 Hörby, Svedio; poŝta ĝirkonto 682117-7 (Stockholm). Kaze de nereprezentiĝoaŭ nesukceso en la antaŭtesto oni rericevos 25 NLG.

Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne jam estos atingita, eblos sinanonci surloke en la kongresejo ĉe la ILEI-budo je dimanĉo. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo por la loĝlando de la kandidato.

IEK aparte atentigas la delegitojn de UEA pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke” delegitoj atingu almenaŭ la nivelon de la Meza Ekzameno”.

Hans ten Hagen

PER ESPERANTO PRI LA VJETNAMA MILITO

Ni organizos fakan kunsidon pri “Vjetnama Milito”, kiel la 4an simpozion pri rilathistorio, kadre de la 2a Azia Kongreso en Hanojo (22-25 aŭg. 1999). Ni petas aktivan partoprenon kun raporto, precipe el la koncernaj landoj, Usono, Japanio, Koreio, Ĉinio kaj kompreneble el Vjetnamio.

La kunsido temos pri la “Vjetnama Milito”, kiu finiĝis per venko de vjetnamoj kaj donis bazon por la nuna Vjetnamio, kaj ĝi estas tre grava ne nur por ĝi sed ankaŭ por aliaj koncernaj landoj. Sed 25 jarojn post la milito (1961-1975), oni nun ne multe parolas pri ĝi kaj emas forgesi.

Tamen la venonta Azia Kongreso estas la unua internacia E-kongreso en Vjetnamio, kie kolektiĝos aziaj esperantistoj kaj espereble ankaŭ el Usono por gratuli tiun evoluon de Vjetnamio, kiu ebligas al ĝi havi tian ĉi kongreson. Sed aliflanke, kiel esperantista kongreso, havanta pli objektivan historian rigardon, ĝi estas la plej taŭga okazo retrorigardi tiun historian okazaĵon por nia pli bona posta rilatiĝado.

Bedaŭrinde, ni ne estas fakuloj pri historio, nek politikaj gravuloj, sed multaj el ni mem travivis tiun tempon kaj spertis la militon en sia propra vivo. Do ni povas pensi la aferon el tia nivelo kaj plue havas lingvan avantaĝon — Esperanton.

Gravas ke ni ne forgesu, foje kaj foje atenti pri la pasinteco. Kaj ankaŭ gravas kompari la de-registaro-preparitan historion pri unu sama afero. Tiel ni povas atingi pli objektivan kernon de la afero.

Konsciaj esperantistoj interŝanĝu en Esperanto opiniojn kaj informojn pri la milito, kaj retrorigardu la militon por pli bona futura kunlaboro inter koncernaj esperantistoj, konvene al la ĝenerala temo de la kongreso, “Kunlaboro por Paco, Stabileco kaj Disvolvo”.

Kion ni faros en la faka kunsido:

1. Retrorigardos la militon koncize laŭ preparita dokumento. Interalie aparte studos, kion esperantistoj faris rilate al la milito.

2. Komparos priskribon pri la milito en nacia lernolibro por 15-18-jaruloj, ekzemple lernolibro pri historio k.a.

3. Interŝanĝos proprajn spertojn pri la milito. En tiu rilato, raportoj el Vjetnamio gravas. Kaj rilate al tio, mi petas al vi prepari koncernajn raportojn.

Por detaloj kontaktu nin:

Takadono 4-13-3, Asahi-ku, Oosaka Oosaka-si, 535-0031 Japanio.

Rete: tomtom@ann.hi-ho.ne.jp

Nisio Tutomu Kata

VERDA LONGMARŜO

La inaŭgura ceremonio de la marŝado okazis matene de la Novjara Tago de 1999 en Lianyungang — la komenco de la Azia-Eŭropa Fervojo. Ĉeestis reprezentantoj de la urbestroj de Huangshi kaj Lianyungang kaj reprezentantoj de E-organizoj de la du urboj, eĉ geknaba orkestro!

Post unu monato, 31 jan. la marŝanta grupo atingis urbon Zhengzhou, unu el la plej ĉefaj fervojnodoj en Ĉinio kaj la unua provinca ĉefurbo sur la vojo. La triopa reprezentantaro de E-asocioj tie renkontis la grupon kaj kune kun la marŝantoj pasigis renkontiĝojn kun lokaj esperantistoj kaj akcepton de la urbaj instancoj.

8 feb. la karavano atingis la urbon Luoyang, tre mondfama pro sia antikveco kaj abundaj historiaj vizitindejoj. Ĝis tiu urbo, la karavano jam iris deknaŭonon (1/19) de la tuta vojo. Laŭ la plejlasta informo, la karavano jam atingis urbon Lingbao en prov. Shaanxi kaj antaŭ ĝi estos mondfama antikva urbego Xi’an.

La karavano pli kaj pli alkutimiĝis al sia piedirado kaj severa kaj malkomforta, eĉ suferata vojaĝa vivo. Komence la karavano iras ĉiutage ĉirkaŭ 20 km. La karavano ordinare estas akceptita en malgrandaj fervojstacidomoj kaj tranoktas en simpla gastigejo de la stacidomoj. Pro tio oni ŝuldas multon al s-ro Li Shen, prezidanto de Ĉina Sekcio de IFEF, emerita ĝenerala inĝeniero, eksa altranga estro de unu el la plej gravaj fervojretoj en Ĉinio. Tamen kelkfoje la karavano devas tranokti sur benko en pasaĝera atendejo de stacidomo, dormante en dormsako je frida temperaturo de 3-10 gradusoj sub la nulo.

La planita marŝlinio estas: Ĉinio (Lianyungang, Xuzhou, Shangqiu, Kaifeng, Zhengzhou, Xi’an, Baoji, Lanzhou, Jiuquan, Ulumuqi) — Kazaĥstano — Ruslando (Jekaterinburg) — Belorusio (Minsk) — Pollando (Varsovio) — Germanio (Berlino) — Nederlando (Roterdamo).

Zhang Danchen

AIS EN MEKSIKIO

La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino iras ekster-Eŭropen: en Meksikio fondiĝis landa asocio, kiu promesas iam fariĝi plenrajta filio de AIS. Danke al la iniciato de prof. Feldmann-Gonzales jam okazis multe atentata preleg-serio en pluraj Meksikiaj universitatoj, interalie en Mexicali, Celaya, Meksikurbo kaj Monterrey.

Ankaŭ en Eŭropo ĉi-jare okazos AIS-aranĝoj. Du plenaj SUS-konferencoj komence de majo en Bydgoszcz (PL) kaj aŭguste-septembre en San-Marino/Rimini ampleksos ne nur kursan, prelegan kaj kadran programojn, sed ankaŭ publikajn studfinajn ekzamenojn. Dum la paska IJF de Itala E-Junularo kaj dum la Berlina UK okazos studad-sesioj, kiuj ofertas al la festivalanoj kaj kongresanoj aktualajn sciencajn informojn kaj iom da akademia etoso, sen iu kromkosto.

Kun la disvastiĝo de la AIS-aktivaĵoj plioftiĝas la demandoj, kial AIS laboras laŭ sufiĉe striktaj regularoj. Ekzemple ĝi aranĝas studfinajn ekzamenojn nur dum SUS-konferencoj anoncendaj monatojn antaŭe, ĉe kiuj nur efektivaj membroj de AIS rajtas gvidi kursojn. Tio povas kaŭzi la impreson, ke AIS senbezone komplikas la vivon aŭ ne fidas al eksteruloj.

La vera kaŭzo estas, ke striktaj reguloj necesas por protekti la reputacion de AIS. Se iu grupo da homoj spontane ie kunvenus, disdonus diplomojn kaj senspure malaperus, neniu konsiderus tiujn diplomojn seriozaj. Tial AIS antaŭanoncas siajn ekzamenojn kaj faras multon por ebligi postan kontroladon de ĉiuj detaloj. Tiel agas ĉiuj seriozaj universitatoj, kaj AIS, kiu agas plurlande kaj sen konstanta instruejo, devas eĉ pli atenti tiajn procedurojn.

AIS esperas, ke ĝiaj anoj kaj kunlaborantoj komprenas la regularojn kiel helpilojn al utila laboro kaj ne kiel malhelpan balaston. Por la homoj, kiuj volas partopreni en AIS-kurso, reguloj ja kvazaŭ ne ekzistas, kaj seriozaj studentoj ĉie devas sekvi reglamenton.

Reinhard Fössmeier inform-ofico de AIS

NE NUR SALUTKARTOJ

Multajn fruktojn donis lastatempe la agadoj de Hungaria E-Asocio direktitaj al diversaj tavoloj de influhavaj personoj. En decembro estis dissendita la hungarlingva periodaĵo de HEA Eŭropa Unio kaj la lingva demando al ĉiuj parlamentanoj de Hungario kun la salutletero de la prezidanto de HEA Georgo Nanovfszky. Plurdek parlamentanoj eĉ ne nur salutkartojn sendis, sed esprimis sian simpation kaj ofertis sian subtenon al la celoj de HEA.

En januaro unuhora viva intervjuo kun Oszkár Princz, ĝenerala sekretario de HEA, estis dissendita en la radiostacio “Melodio” ŝatata ĉefe de junuloj.

Tridekpaĝa studo de László Gados, kunredaktoro de Eŭropa Unio kaj la lingva demando, aperis en la prestiĝa revuo Gazdaság és Társadalom (Ekonomio kaj socio), en kiu publikigas artikolojn la plej konataj fakuloj de tiuj temoj en Hungario.

Oszkár Princz

PASPORTO AL LA TUTA MONDO. EKZERCOJ AL LA TUTA PASPORTO

Aperis vidbenda kurso Pasporto al la Tuta Mondo, verkita de Paŭlo Gubbins (Britio) surbaze de teksto de Edwin Grobe (Usono) kaj registrita en Kalifornio kun internacia aktoraro. Kvar lecionoj okupas du horojn.

La kurso estas por lernantoj de ajna aĝo; en la bendo oni parolas nur Esperanton. Ĝi ekiras de la nula punkto; la materialon oni prezentas iom pli dense ol en Mazi en Gondolando kun la akuzativo enkondukita en la kvara leciono. La bendo prezentas situaci-komediajn scenojn, kun aldonitaj instrutemoj.

La kurso uzas vivajn aktorojn, kiuj prezentas la familion Bonvolo (greka filozofo kaj dancistino la gepatroj, atleto, skulptistino kaj juĝistino la gefiloj — ĉiuj en kostumoj konformaj al la metioj). Ekster la familio, venas ŝafista gasto el Nov-Zelando, vendejestrino kun problemoj, kaj iom surda detektivo — do, krimo, aŭ supozo de krimo, nu... multaj miskomprenoj.

La bendoj aperis kun presita scenara teksto, kun gramatikaj resumoj. ELNA petis al ILEI verki ekzercojn, per kiuj lernantoj sisteme testu kaj provu siajn sciojn. Vidbendo malfacile prezentas la kompletan lingvon, profundigon kaj kompletigon oni provizu per ekzercoj. La bendon uzos soluloj kaj grupanoj kun gvidanto; la ekzercoj provas kontentigi la bezonojn de ambaŭ kategorioj.

Grand-formatan 72-paĝan apogan ekzerco-kajeron sub la titolo Ekzercoj al la Tuta Pasporto pretigis Stefan MacGill, la komisiito de ILEI pri eldonado, kun bildoj de Gejl Lucas. Fine de la ekzercoj aperas konsiloj al gvidantoj, respondoj al la ekzercoj, laŭlecionaj kaj alfabetaj vort-listoj, laŭleciona tabelo de gramatiko, bazaj strukturoj, komunikaj taskoj kaj benda resumo.

La kompleto (bendoj PAL aŭ NTSC, scenara teksto, ekzercoj) aĉeteblas ĉe ELNA (90 USD) aŭ UEA (174 NLG). La ekzercaro aparte mendeblas ankaŭ ĉe ILEI (pf. 193, HU-1368 Budapest, Hungario).

ILEI

KALENDARO EN LA RETO

Mi alŝutis la aktualigatan version de la Plena Kalendaro al nia retpaĝejo:

Http://www.hungary.net/esperanto/eventoj1.htm

La kalendaro estas havebla ankaŭ per retpoŝto. Por ricevi ĝin sendu mesaĝon al kalendaro@esperanto.org, enhavo kaj temlinio ne gravas.

Estas bonvenaj rimarkoj, kompletigoj, korektoj.

Laŭintence ĝi devas servi 4 celojn:

— por vojaĝemuloj servi per fidindaj informoj (aranĝoj, organizaj adresoj, retpaĝoj)

— por organizantoj certigi reklam-eblon por informi pri sia aranĝo

— por organizantoj doni la eblecon anticipe kontroli la planitan daton de onta aranĝo por eviti eventualajn koliziojn

— funkciigi fidindan servon pri “impona” listo, utiligebla en ekstera propaganda laboro.

László Szilvási

KURTE

230 litoviaj kaj kelkaj alilandaj e-istoj partoprenis la 34an kongreson de LitEA en Vilnius. LitEA havas individuajn 980 membrojn; ĝi ricevis 17 mil lidojn de la Ministerio de Kulturo, 10 mil lidojn de la distrikta municipo de Lazdijai k 3 mil lidojn de la Akcia banko de Ŝiauliai. 240 personoj finis la aŭtunan kurson en Vilnius. Litova Stelo (1000 ekz.) havas 360 pagintajn abonantojn. LitEA funkciigis sian filion en la centro de Vilnius. Povilas Jegorovas estas reelektita kiel prezidanto de LitEA. (Litova Stelo)

En publika seminario pri “Lingvo kaj homaj rajtoj” (12 dec., Seulo) de Korea E-Asocio k Korea Lingvistika Asocio partoprenis ĉ. 60 personoj. (Esperanto)

La urbestro de Torcy (Francio) kaj la prezidanto de la loka E-kulturcentro Jean-Michel Girbes 22 nov. plantis “arbon de amikeco” k subskribis plurlingvan konvencion pri “universala rajto — universala lingvo”. (Esperanto)

Februare 125 gejunuloj eklernis E-ton en la Scienca Universitato “Lajos Kossuth” en Debrecen (Hungario); la kurso finiĝos en junio per studfina ekzameno. (Interredakore)

Unu el stratoj de Sarajevo ricevis nomon de Kasim Hadzic, siatempe gvida islama intelektulo kaj fervora e-isto. (Kataluna Esperantisto)

Liberecana revuo La Lletra A en Reus (Katalunio) aperigas lecionojn de E-to. (Kataluna Esperantisto)

Laŭ la lasta Adresaro, SAT havas 1250 membrojn en 779 urboj de la mondo; plej multaj loĝas en Peterburgo (27), Parizo (23), Zajeĉaro (16), Moskvo kaj Roterdamo (po 14) k Bruselo (12). (Sennaciulo)

5-9 mar. en Kyiv (la ĉefurbo de Ukrainio) sukcese okazis la 11a EoLA, organizita de Mikaelo Lineckij, Natalia Ivanova k.a. kun ĉ. 110 partoprenantoj. Ĉeestis pluraj gastoj el Eŭropo, interalie konataj kantistoj JoMo k Georgo Handzlik. (Grigorij Arosjev)

Pro sanproblemoj de la redaktoro Stano Marĉek kun sekva paneo de la aperritmo kaj malkresko de la abonantoj estas finita la eldonado de Esperantisto Slovaka. (Starto)

21 dec. kvincento da gastoj ĝuis teatraĵon k solenan bankedon en la prestiĝa Zagreba teatro Kerempuh okaze de la 25-jara jubileo de la E-ta aktorado de Vida Jerman. (Esperanto)

DE A.T.S. AL Ĉ.A.L.

6-7 feb. en Ĉeboksaro (ĉefurbo de Ĉuvaŝio) okazis Aktivul-Trejna Seminario (ATS) pri la temo “De klubo al organizo”. La seminarion organizis SEJM, JEAĈR (Junulara E-Asocio de Ĉuvaŝio) kaj Respublika domo de instruistoj. Krom ĉeboksaranoj partoprenis reprezentantoj el Moskvo kaj Uljanovsk, entute — pli ol 20 personoj.

Estis pristuditaj bazaj informoj pri kluboj kaj organizoj, interrilatoj en kolektivo, laboro kun amaskomunikiloj, k.a. Granda parto de la seminario pasis kiel trejnadoj kaj diskutoj pri diversaj temoj (amaskomunikiloj, gvidoreco, disvastigo de E-to, k.a.).

Ĉiuj rimarkis nekutiman seriozecon de la aranĝo, kiu tamen plaĉis al ĉiuj, kaj la organizantoj decidis daŭrigi programon kaj organizi serion de similaj seminarioj sub la nomo de “Ĉeboksara Aktivul-Lernejo” unufoje en monato, dum unu el dimanĉoj.

14 mar. okazis la unua seminario el la serio, kun la temo “Specifo de radio, kiel amaskomunikilo”. Ĝi celis lertigi esperantistojn en eksteraj rilatoj. La programo konsistis el duhora prelego de Jekaterina Jevlampijeva, kiun sekvis trihora trejnado. La partoprenantoj ricevis la taskon memstare prepari iun el la proponitaj specoj de radioelsendoj (intervjuon, rakonton, enketadon, raportaĵon, ktp). La trejnado finiĝis per analizo de faritaj programeroj kun komuna korektado de eraroj.

La aranĝon partoprenis esperantistoj el Ĉeboksaro kaj Uljanovsk. La sekva seminario okazos komence de aprilo.

Konstantin Viĥrov

INTERESO NE FALAS!

Kvankam la vetero en Tomsk ne similas al printempa, la homoj “vekiĝas” kun la unuaj printempaj sunradioj, kaj 29 personoj are venis al kurso de Esperanto. Tiom neatendita amaso eĉ kaŭzis problemeton, ĉar la Tomska E-klubo ne havas propran ejon kaj ĝuas bonvolemon de la Palaco de kreado por lernejanoj. Por unuaj lecionoj venadis po 20 homoj, pene enŝovantaj sin en malgrandan klasĉambron, kiun oni disponigis al ni.

La kurson gvidas brava instruistino Lena Katajeva, kiu nur antaŭ unu jaro mem venis al elementa printempa E-kurso de Ljuba Prudĉenko. Lena havas universitatan kleron kaj laboras en lernejo.

Post la forveturo de Ljuba Prudĉenko al Norvegio, tomskaj esperantistoj afliktiĝis, ĉar Ljuba dum pli ol 5 jaroj animis la kluban vivon en Tomsk, jen gvidante kursojn, jen zorgante pri ejoj. Feliĉe, la providenco favoris nin, kaj Lena daŭrigas tre malfacilan, tamen noblan laboron — instruado de Esperanto en Tomsk.

19 MAJ 1999 Tomska E-klubo festos sian dudekjariĝon. Nur manpleno de sociaj organizoj en Tomsk havas similan aĝon, ĉefe turistaj kluboj.

Ĉio komenciĝis tre modeste. Kelkaj amikoj — Aleksej Birjulin, Anatolo Gulidov, fratoj Ŝljafer k.a. — ĵus studinte la lingvon, dum eksterurba pikniko ĉe senĝena lingvopraktikado, konstatis ke E-kluboj funkcias en Novosibirsk, Krasnojarsk, Barnaul, Omsk, Meĵdureĉensk kaj en multaj siberiaj urboj, nur en Tomsk ne estas. Do ili fondis la klubon. La klubo tiel aktive komencis agi, ke la etoso sentiĝas eĉ post 20 jaroj.

La nuna estraro preparas vastan programon por celebri la datrevenon. Sendu gratulojn al ni!

RU-634055 Tomsk-55 a/k 2289. Rete: gbasov@hcei.tsc.ru

Gennadij Basov vicprezidanto de TEK

GIMNAZIANOJ LERNAS KAJ KANTAS

20 feb. en la peterburga gimnazio 271 okazis unu-kaj-duona-hora E-koncerto kadre de aranĝo, dediĉita al fremdaj lingvoj, studataj en la gimnazio. Antaŭ la gimnazianoj, iliaj gepatroj kaj aliaj interesitoj koncertis blindaj esperantistoj el EK Amikaro. Fama peterburga ensemblo Blua Ponto plenumis novajn kantojn; kelkajn kantojn prezentis E-lernantoj de la gimnazio. Kiel ĉiam, tre plaĉa estis la kantado de Ludmila Titova. Ekspozicio Esperanto per la okuloj de infanoj konatigis la publikon kun la vojaĝoj, korespondo, pentraĵoj, fotoj de la junaj esperantistoj.

Esperanto estas instruata en la gimnazio jam dum 8 jaroj.

Svetlana Miroŝniĉenko

ESPERANTO INTER LA HOBIOJ

28 feb. E-Klubo de Ivanovo (regiona centro 300 km nord-oriente de Moskvo) organizis 3-horan festivalon “Hobioj”, kiun partoprenis ĉ. 150 homoj. Dum la unua parto de la festivalo estis prezentitaj diversaj hobioj: biciklado, vojaĝado, petveturado kaj multaj aliaj, sed unuavice — Esperanto, inkluzive de duonhora E-kurso.

Estis kvar 30-minutaj “blokoj” da prezentoj. Gvidantoj de la prezentoj rakontis pri siaj temoj, respondis demandojn kaj laŭeble ilustris siajn rakontojn. Esperantistoj ilustris per ĵurnaloj, gazetoj, libroj k.a. La prezentojn sekvis koncerto, kiun ĉeforganizis E-ensemblo Ekvinokso. La koncerton partoprenis kelkaj konataj urbaj kantistoj.

La festivalo okazis omaĝe al Lena Lebedeva, forpasinta fine de februaro antaŭ 2 jaroj. La festivalo iĝos ĉiufebruara, kaj oni atendas sekvafoje pli interesajn (kvante kaj kvalite) prezentojn.

Grigorij Arosjev

TIĤVINA KURSO

Per solena ekzameno finiĝis la elementa kurso de la Tiĥvina EK (pri ĝia komenco legu en LOdE. 1998: 12). Post la ekzameno la kursfinintoj ricevis atestojn kaj aliĝis al la klubanoj ĉe granda tablo. Ĉiuj frandis bongustajn tortojn kaj belajn kantojn, kiujn la kursanoj lernis dank’ al la instruisto — Mikaelo Bronŝtejn.

Viktor Kandalinskij

Sur la supra foto: Pri la sukceso de la kurso diras ne nur la atestoj, kantoj kaj tortoj, sed ankaŭ la feliĉaj postekzamenaj ridetoj.

FUŜE PRI ESPERANTO EN GDR

En LOdE. 1999: 2 la okcidentgermana studento Ziko Marcus Sikosek (ZMS) artikolis pri la situacio de Esperanto en GDR.

Menciante la libron de Lins, ZMS pravas, ke dum la 50-aj jaroj la esperantistoj en GDR ne rajtis organiziĝi kaj multaj havis malfacilaĵojn.

Ĉar mi mem travivis (kaj eble iom influis) la historion de Esperanto en GDR, mi faru kelkajn rimarkojn, ne por prilumi miajn “valorajn laborojn” (kiel flatumas ZMS), sed por ĝustigi la prezentitan bildon. Jam en 1957 mi ekokupiĝis pri Esperanto, kunlaboris por reorganizi la movadon en GDR kaj kunklopodis doni al ĝi evolueblojn laŭ la konkretaj kondiĉoj en la lando. Ekde 1968 mi estis unu el la ”oficialaj GDR-esperantistoj” kaj “reĝim-samideanaj oficialuloj”, estis estrarano “de la komunisma asocio” (1968-1990 kiel sekretario de GDREA, post tio kiel sekrete elektita vicprezidanto de GDREA ĝis la unuiĝo kun GEA, tiu okcidentgermana organizaĵo, kiu ja “flatis” al tiaj uloj kiel mi).

1. En la artikolo tre ĝenas min la aludo al la naziismo lige (ĉu kompare?) al GDR (“same kiel la naziaj kaj nazidependaj reĝimoj...”, “samdirektigo”).

2. Al la sama direkto apartenas la ofta atributo “komunisma” (sen difini, pri kio temas). Ĝi estas por ZMS sloganisma klabo, kiu anstataŭu argumenton kaj i.a. havas la funkcion supozigi certan identecon de la “ŝarĝita historio de la komunismaj diktaturoj” aŭ “komunismaj reĝimoj”. Tamen, objektiva kaj honesta rigardanto scias, ke la diferencoj inter la “komunismaj” landoj kaj iliaj Esperanto-movadoj estis tre grandaj.

3. ZMS mencias, ke “senŝancela subteno de la komunisma politiko” estis kondiĉo por la laŭleĝa organiziĝo de la esperantistoj en GDR. Tamen, ekzistis diversaj eblaj gradoj de ligiteco al GDR kaj ĝia reĝimo. Ĉiukaze en GDREA bone kunlaboris diversopiniaj, diversreligiaj, diverspartiaj kaj senpartiaj membroj.

4. Tio funkciis ĝuste en Kulturligo (KL), kiu estis tiom liberala, ke la nuntempaj ĉasantoj de veraj kaj inventitaj komunistoj en la unuigita Germanio kategoriigis la organizaĵon “ne-reĝim-proksima” (nicht staatsnah, [!]). En KL ekzistis nek kantistoj nek kolombo-bredistoj, sed ja du asocioj (filatelistoj kaj esperantistoj), kvin societoj (pri naturprotektado, fotografia arto, protekto de kulturaj monumentoj, regiona historio kaj bibliofiloj) kaj ĉ. 20 aliaj fakaj strukturoj (i.a. grupoj por literaturo kaj arto, kluboj de intelektuloj, universitataj grupoj k.s.)

5. Ridindas la atakoj kontraŭ UEA kaj TEJO. ZMS foje legu la Finan Akton de Helsinki (1974) aŭ informiĝu pri la nova politiko rilate al orientaj landoj (“Neue Ostpolitik”) iniciatita de Willi Brand.

6. Por distordi la bildon pri tiuj GDR-esperantistoj, kiuj “vivis malpli feliĉe ol la reĝim-samideanoj”, ZMS eĉ ligas aferojn neligeblajn. Kiujn rilatojn al GDREA havas liaj konatoj, ĉe kiuj oni trovis sekretajn aŭskultilojn aŭ kiuj ne rajtis studi pro rifuzo de militservo?

7. La nedomina influo de verdaj sektemuloj en la diversnivelaj gvidantaroj de GDREA ne estis rezulto de “subpremo”, por kiu — laŭ ZMS — ni gajnis la “konsiderindan agnoskiĝon de la ŝtato”, sed de serioza agado kaj kreo de atmosfero, kie superverdismo ne bone floris. Kio, cetere, estas la jam sufiĉe terura “Tradicia Esperanto-Ideologio”, kiun ni anstataŭis en GDR per tiu “multe pli terura malbonaĵo, nome marksismo-leninismo”?

8. Pri la rilato de GDREA al SAT ZMS pravas. Tiu rilato (do ankaŭ mia persona) estis simile dogma kaj unuflanka kiel la oficiala teorio pri la laborista movado en GDR.

9. La membrojn ni taksis ĉ. 2000 laŭ la statistikoj de KL kaj la ekzempleroj de der esperantist, abonitaj per la ŝtata poŝto (la revueto entute aperis kun eldonkvanto de 5000 ekzempleroj, de kio multo iris ankaŭ eksterlanden, aparte en Sovetunion). Ĉiu membro de GDREA estis kiel tia indikita en la ĝenerala kulturliga membrokarto. Nemalmultaj esperantistaj aktivuloj, eĉ membroj de estraroj de GDREA, indikis alian fakon, sed nur unu (ekz. filatelio, foto-arto ktp.) en la KL-karto. La kaŭzoj, ke nur malmultaj membriĝis en GEA estas multaj, i.a. ĝenerala nebonfarto de multaj orientgermanoj en la novaj okcidentaj strukturoj kaj medioj, forfalo de iuj specifaj motivoj okupiĝi pri Esperanto (multaj nun pli intensive ol siatempe en GDR lernadas la anglan aŭ aliajn lingvojn), aliaj laborprincipoj de GEA, manko de tempo pro profesia novorientiĝo, manko de mono pro senlaboreco kaj senkompare pli altaj membrokotizoj, partoprenkostoj por aranĝoj, abonpagoj ktp. Ankaŭ de aliaj iamaj GDR-organizaĵoj aliĝis al la okcidenta simila organizaĵo ĝenerale nur inter 10-20 %.

10. La lingva nivelo ne estis pli bona aŭ malpli bona ol en ĉiu alia esperanta organizaĵo.

11. En GDREA fakte ne estis malmulto farita por subteni kaj evoluigi junularan agadon. Tio ne kontentigis la gejunulojn. Sed pro la ĝenerale rigida ŝtata junulara politiko ne estis multe ŝanĝebla, ankaŭ ne en KL.

12. Pri la memstarema Esperanto-Ligo en Saksio-Anhaltio (ELSA) juĝu tiuj, kiuj ankoraŭ agadas en la organizaĵo.

Konklude: Bazo por juĝo estu bona scio pri faktoj kaj konkretaj historiaj kondiĉoj, klopodo pri objektiveco kaj honesteco. Ne mirinde, ke multegaj (jes multegaj) orientgermanoj estas frustritaj pro la “unuiĝo”. Unu el la kialoj estas, ke tro da ĉionsciaj kaj memfidaj okcidentgermanoj klarigas al la iamaj GDR-anoj, kiel ili vivis kaj laboris.

Detlev Blanke

El “Gvidprincipoj de GDREA”

La Asocio estas parto de Kulturligo; la membreco en la asocio realiĝas per la membreco en Kulturligo. La Bazaj Taskoj de Kulturligo kaj tiuj Gvidprincipoj determinas la enhavon de la laboro de la Asocio.

Surbaze de la humanismaj celoj de la laborista klaso, konfirmitaj denove per la decidoj de la X-a Partia Kongreso de SUPG, la membroj de la Asocio aktive kunagadas ĉe la elformado de la disvolviĝinta socialisma socio en GDR...

La esperantistoj organizitaj en la Asocio ... sentas sin solidare aliancitaj kun ĉiuj kontraŭimperiismaj kaj progresemaj fortoj en la mondo kaj decide kontraŭas ĉiujn formojn de imperiisma subpremado, kontraŭkomunismo, novfaŝismo kaj rasismo.

Akceptita de la IIIa Centra Konferenco de Esperantistoj en Kulturligo de GDR, la 24an de majo 1981 en Karl-Marx-Stadt.

Der esperantist. 1981: 4

PRI NIAJ ERAROJ KAJ MISDECIDOJ NI JAM DISKUTIS

Kun granda intereso mi legis la artikolon “GDR kaj Esperanto” de Ziko Marcus Sikosek (LOdE. 1999: 2). Mi mem esperantiĝis en 1956 kaj ekde tiam kontinue kaj aktive partoprenis la movadon de Esperanto en GDR. Ekde 1990 ĝis nun mi prezidas la landan estraron de Meklenburgio-Pomerio. Mi konas kaj travivis ĉiujn belajn kaj malagrablajn aferojn antaŭ kaj post la oficialiĝo de Esperanto en GDR.

Kulturligo kaj GDREA ne ŝvebis en politika vakuo, kaj la registaro kaj reganta partio ja postulis lojalecon de ĉiuj, do ankaŭ de Esperantistoj kaj iliaj estraroj. Tio estis kontinua konflikta punkto, ankaŭ inter la individuaj movadanoj, ĉar la kontaktoj ja estis tutmondaj, la vojaĝoj al nesocialismaj landoj preskaŭ ne eblaj.

Tutcerte estis multaj kritikindaj problemoj rilate al GDREA, sed tamen ni trovis sub la ŝirmo de Kulturligo relative senĝenan, fekundan kaj memstaran laborkampon, kio ekster ĝi tute ne eblus. Esperanto, paŝon post paŝo atingis altan socian prestiĝon kaj ni en tre diversaj grupoj (de lernejo ĝis universitato) povis instrui Esperanton ktp. GDREA havis sian propran estraran strukturon, ĝis la centra estraro de ĝi estas personoj el la baza, lingvopraktikanta movado, la elektoj ĉiam estis laŭ statuto sekretaj, kaj ĉiuj estraranoj de ĉiuj niveloj devis submeti sin je tiu proceduro.

Pri niaj eraroj kaj misdecidoj ni jam siatempe multege diskutis, sed ni samtempe devis zorgeme atenti la diferencojn inter niaj voloj kaj realismaj ebloj. Ĉiu politika mispaŝo povus kaŭzi ĝenon aŭ eĉ malpermeson de Esperanto kun katastrofaj konsekvencoj por nia movado. Kiu volis transpreni tiun respondecon?

Por kunlabori kaj en la centra estraro kaj en la aliaj, ne gravis la membreco en iu partio, sed la intereso pri honorofica laboro por Esperanto. Mi memoras en niaj estraroj membrojn de ĉiuj GDR-partioj kaj anojn de diversaj religiaj konfesioj. Indas tamen rememorigi, ke post la unua mondmilito la politike organizitaj komunistoj kaj socialdemokratoj tre aktive partoprenis kaj formis la Esperanto-movadon. Feliĉe, kelkaj el ili povis peri la valoran sperton al GDREA.

Tute prave s-ro Sikosek metas fingron sur vundon, kiu ĝis nun ne saniĝis. Ĉu vere membroj de GDREA estis ĉirkaŭ 2 mil? Ĉu ili kapablis paroli Esperanton? Ĉu ili praktike ekzistis? La nealiĝo de nia membraro al GEA estis por ni granda hontiga surprizo kaj ŝoko.

Niajn centrajn kunvenojn partoprenis ĝis 200 personoj, nia asocia revuo aperis en 6 mil ekzempleroj. La eldonkvanto de niaj multaj E-libroj nombris en miloj ktp. En Meklenburgio-Pomerio aktivis ĉirkaŭ 250 lingvoamikoj, en nia SEFT (Somera E-Familia Tendaro) entute partoprenis 300 amikoj el GDR. La lingvo de niaj aranĝoj estis Esperanto. Kie ili estas nun?

En Meklenburgio-Pomerio ni dissendis leterojn kaj petis, ke oni informu nin pri la kaŭzoj de la pasiviĝo. Unu el la argumentoj estis:

“Nun ni havas la ĝustan monon, liberecon kaj povas sen Esperanto bonege vojaĝi. Dum GDR-tempo Esperanto estis fenestro al la granda mondo. La Esperanto-rondoj krome estis bona niĉo por aranĝi nian vivon inter amikoj.”

Paske 1991 okazis en Munkeno la unuiga kongreso de ambaŭ E-Asocioj. Mi partoprenis ĉiujn kunvenojn je GDR-flanko. Dank’ al la amika helpo de GEA ni bone paŝis sur la novan leĝan terenon. Same harmonie kaj korekte okazis la unuiĝo en Munkeno, kaj mi ĝojas, ke ankaŭ poste sukcesis la integriĝo de orient-germana amikaro en ĉiuj strukturoj de nia komuna GEA. S-ro Sikosek proponu: kun kiu devis kontrakti en 1991 okcident-germana GEA, se ne kun la legitimita GDREA? Tio estas vere absurda ideo! Ja tiel oni unuigis ambaŭ Germaniojn; ĉu iu lando de GDR unuope almembriĝis?

La afero de ELSA (E-Ligo de Saksa Anhaltio) estis nur marĝena epizodo kun senrimarkinda rezulto, ĉar nur unu persono el ELSA bezonis kaj ĝuis tiun unikan unutagan debuton, kaj kiu poste tute malaperis el nia movado.

S-ro Sikosek menciis, ke oni bezonas certan tempan kaj personan distancon por objektive prijuĝi historian fenomenon. Li pravas. Sed la homoj, kiuj travivis konkretan historian epokon, devas fiksi kaj sisteme dokumenti ĉiujn faktojn, ke la posta generacio povu prilabori la historion. Mi invitas lin kaj aliajn homojn partopreni seriozan prilaboron de niaj historioj; oni nepre bezonas diversajn alir-metodojn kaj vidpunktojn por pli klare kompreni kaj komprenigi niajn agojn.

Werner Pfennig

PRI PAGOPETOJ

Fine de februaro en la Reto estis diskutita jena frazo de Miĥail Ĉertilov, vicprezidanto de REU — la landa asocio, aliĝinta al UEA.

Kion Vi opinias pri sorto de REU? Oni jam diras pri sola traktinda demando dum Tiĥvina REU-konferenco — likvido de la asocio.

La diskuto ne estis vigla, kaj inter dekoj da legintoj estis malmultaj kiujn la temo interesis. Laŭ informoj, REU ricevis nur kelkajn kotizojn por 1999, kaj ĝi distanciĝis de la organizado de la landa kongreso planita por Tomsk, decidinte konferenci eksterkongrese apud Peterburgo ĉi-somere.

Perdinte la subtenon de la antaŭaj membroj, REU serĉas novajn membrojn aliloke. Vicprezidanto Ĉertilov dissendis cirkuleron kun la surkoverta adres-stampo de Jelena Ŝevĉenko.

La cirkulero difinas la rolon de REU:

por ekstermovadaj rusianoj, por rusia registaro kaj parlamento REU reprezentas la tutan Esperanto-movadon en Rusio. Laŭ REU oni juĝas pri ĉiuj esperantistoj en Rusio, do ankaŭ pri vi.

Kaj la rilaton al REU en la lando:

Ĉijare kelkcentoj da rusianoj membriĝis individue al UEA aŭ aliĝis al UK. Sed samtempe nur kelkdekoj da rusianoj decidis helpi al la landa Esperanto-movado, membriĝi aŭ daŭrigi la membrecon en Rusia Esperantista Unio...

Ĉertilov demandas:

Kion mi petas de Vi?

kaj mem respondas; kompreneble, li petas pagi:

... Se Vi jam estis REUano sufiĉas pagi jarkotizon ... Se Vi unuafoje membriĝas al REU, do necesas aldone pagi aliĝkotizon.

Ja laŭ la cirkulero:

supozante ke helpinte al la internacia asocio, kiel UEA, evidente, Vi povas finance helpi ankaŭ al Via samlanda asocio sen multaj problemoj.

Nu, la peto pagi al tiu, kiu reprezentas vin antaŭ la registaro kaj parlamento, estas normala. Sed estas interese, ke tiun cirkuleron en Jekaterinburg ricevis ne konataj aktivuloj, sed neesperantistoj — samfamilianoj kaj amikoj de esperantistoj, kiuj pasint-jare partoprenis la dusemajnan bus-vojaĝon tra ok Eŭropaj landoj, organizitan de la E-Centro Jekaterinburg je la Montpeliera Kongreso. Kiel ofte okazas, ankaŭ ĉi-foje por ricevi la vizon kaj por mendi loĝadon ĉiuj grupanoj devis kotizi al UK kaj al UEA. Tion ili sciis, sed ili ne estis tre feliĉaj pri pagopeto, veninta el Moskvo. Nu, mi ja povas konsili al la kongresanoj malkonsenti pri la aperigo de siaj adresoj en la Kongresa Libro, sed la ĉefdeligo de UEA por Ruslando ja ricevos la adresaron de la ruslandaj UEAanoj, kaj la estraro de REU denove rekomendis al tiu ofico s-ron Ĉertilov.

Halina Gorecka

INTERNACIA SOCIETO PRI HISTORIO

Mi estas historiisto kaj serĉisto. Mi verkis kelkajn artikolojn pri la esperantista movado de Kebekio kaj pri homaranismo. Mi konstatis ke estis malfacile serĉi dokumentojn kaj informojn pri nia movado, ĉefe en Nordameriko ĉar ni havas nek centralizitajn arkivojn nek reton de serĉistoj. Mi estas konvinkita ke multaj esperantistaj historiistoj alfrontis tutmonde tiun ĉi problemon.

Do, mi proponas al ĉiuj esperantistaj historiistoj (amatoraj kaj profesiaj) fondi fakan societon aŭ reton, kiun ni povus eble nomi Internacia Societo de Historio aŭ doni iun ajn taŭgan nomon. Krome, utilas tiu reto por publikigi, eble en elektronika revuo aŭ per aliaj rimedoj, la serĉadojn sub formo de artikoloj, notoj aŭ libroj.

6348, rue Chambord, Montréal, Québec, H2G 3B7, Kanado Rete: clement.michel@uqam.ca

Michel Clément (Kanado)

ĈU VERE MALABONI?

Tre ĉagrenis min la letero de Tamara Durnickaja en la marta LOdE. Vere, dum unu momento ni, ruslandanoj, estis prirabitaj kaj malriĉiĝis 3-4-oble.

Ekzemple, la Tomska EK por kunveni kaj gvidi kurson pagas ĉiumonate po 300 rub. Plejparte en la klubo estas studentoj. Multaj ne havas eĉ stipendion, nun ĝi nomiĝas monhelpo — 45 rub.! (pano kostas nun 2.0-2.6 rub., sukero 12-14 rub./kg). La nuna monata “manĝkorbo” kostas en Tomsk ĉ. 450-500 rub.

Sed ni pene kolektis monon kaj abonis por la klubo ekzempleron de LOdE, ĉar sen “spirita manĝo” restas nur “sapumi la ŝnuron”. Tamara, Vi mem skribis, ke estis du E-rondetoj en Rybinsk, sed esperantistoj ja ne formortis abrupte! Certe, ilia humoro ne estas alta, tamen esperantistoj ofte estas pozitivuloj kaj agemaj homoj. Kunvenu, subtenu unu la alian, kreu amikan etoson. Kaj malfacilaj tagoj pasos, ja ne ĉiam ni vivos tiel despere!

Eblas disputi pri la kosto de LOdE, sed mi scias, ke pli malmultekoste eblas nur ŝteli.

La redakcio fiksis kiel plej eble malmultan prezon por Ruslando. Laŭ mia opinio, malpli granda prezo povos kaŭzi simple malaperon de nun tre bezonata ligilo inter ni. Boris Tokarev iam diris — “se mi vidas al mi bezonatan libron, mi aĉetas, malgraŭ, ke ĝi kostas terure. Mi simple bezonas...”

Gennadij Basov (Tomsk, Ruslando)

AMIKA REKOMENDO

Mi rekomendas al la redaktantoj lasi al aliaj laŭdi la revuon. Al mi ĝi plaĉas, sed miaimprese estas troigo aserti ke LOdE “jam akiris la konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro, alte aprecanta la objektivecon, toleremon kaj larĝsencan sendependecon...” (LOdE. 1999: 2). Oni ankaŭ lasu al la legantoj juĝi la objektivecon de la revuo.

Kun ioma surprizo mi konstatas la aliĝon de LOdE al la Forumo por la Esperanta Civito. Jouko Lindstedt en n-ro 1998/11 bone argumentis kontraŭ tiaj provoj organizi la esperantan komunumon laŭ “esperanto-naciismaj” ideoj, kaj ne necesas tion ripeti. Malgraŭ la fanfarono, la Civito ŝajne havas malmultan subtenon ekster la plej intimaj raŭmistaj cirkloj, kio estas komprenebla pro ĝia ĝis nun montrita ideologia direkto.

Laŭ la pakt-propono (LOdE. 1998: 12) ne eblas retiriĝi de la pakto. Mi tial ŝatus demandi la redaktanton, kion oni intencas fari se, malgraŭ la “kontrolo kaj rezisto de LOdE”, la Forumo evoluos al kontraŭ-UEA-a “dua movado”?

Bard Hekland (Norvegio/Ruslando)

ALTE INTERESA POR EKSTERLANDAJ LEGANTOJ

Kun enorma ĝojo mi rimarkis ke la du novaj numeroj de 1999 aperis finfine ĉe via retpaĝo.

Krom mia gratulo plej sincera, mi devas esprimi al vi mian bedaŭron pro la letero de Ivars Barŝevskij pri la artikoloj de Sergio Pokrovskij.

Ĝuste la artikoloj de Sergio Pokrovskij plaĉegas al mi. Mi konservas en mia komputilo same la belegan serion “Leteroj el Kalifornio”, kiel ankaŭ la unuan parton de la “Slavonaj skriboj”, plej majstra priskribo de la naskiĝo de la cirila alfabeto, de la vivo de Sanktuloj Cirilo kaj Metodio kaj de la historiaj cirkonstancoj tiurilataj. Pokrovskij, krom grava komputila sciencisto, ankaŭ estas eminenta esperanta verkisto, kaj ties artikoloj, kontraŭe al la opinio de Ivars Barŝevskij, estas alte interesaj por eksterlandaj legantoj.

Dario Rodriguez (Hispanio)

POEMOJ PREMIITAJ EN LIRO-98

Klara Ilutoviĉ

Ĉu la sun’ rapidas

estingiĝi nun?

Se infanoj ridas —

Lumos plu la sun’.

Ĉu la tero hantas

nigra sen esper’?

Se infanoj kantas —

Verdos plu la ter’.

Ĉu la viv’ pereas

laŭ la efektiv’?

Se infanoj kreas —

daŭros plu la viv’.

* * *

Epok’ de maŝinoj regas,

la tempo ĉiam pli mankas,

je mono oni deliras,

kaj frenezigas reklam’.

Ne multaj vivantoj flegas

sian loĝlokon kaj dankas.

Kaj kien ni fakte iras —

ĉu al nenieno jam?

Arbaroj verdaj kaj bestoj,

riveroj bluaj kaj fiŝoj,

ĉielo fora kaj steloj,

protektu nin sub la Sun’!

Ŝaŭmeroj de ondokrestoj,

de herbo densa tapiŝoj,

de nuboj en alto veloj,

ĉu vi nin forlasas nun?

Ne hastu mensoj flamvortaj,

semante multan suferon,

al nunaj gajnoj miraĝaj

kaj postvenonta ruin’!

Ni estas sufiĉe fortaj

por pereigi la Teron

kaj tamen sufiĉe saĝaj

por ne pereigi ĝin.

Miroslav Mitroviĉ
* * *

La suno obstine serĉas,

serĉas lian ombron.

Vane.

La suno ne scias:

el multaj homoj unuj

estas ofte diafanaj.

* * *

Hodiaŭ kisu vian proksimulon,

Morgaŭ okulon por okulo,

denton pro dento.

Ve al la speco homa

ŝvelanta de stultaĵoj!

Mi volas la pacon.

Donu al mi pacon!

TRI HAJKOJ

Vento forportis

amarecon de mia vivo.

Kia malplenaĵo.

Hakilo tintas.

Homo kaj arbo ĝemas.

Herbon ĉagrenas.

La birdoj kantas.

La floroj bonodoras.

La homoj .......?

Gennadij Turkov
LA POEZIO

En la korpo ŝvebante, l’ animo

ektuŝetas subite la cerbon.

Tuje vortoj fajrere eliĝas,

ordinaraj, de ĉiuj konataj,

sed en tia magia ordvico,

kiel plumoj en birda flugilo.

Kaj la homoj, fidantaj ĉi vortojn,

ekposedas la alton ĉielan!

“AME AL LA RUSLANDANOJ...”
Aventuroj de ruslandaj maristoj en Nov-Zelando

La maroj ĉirkaŭ Nov-Zelando abundas je komercaj fiŝspecioj. Fiŝkaptadon regas kvota sistemo laŭ kiu novzelandaj kompanioj povas akiri la rajton kapti precizajn kvantojn da fiŝoj de precizaj specioj. Ĉi tiu sistemo estas strikte kontrolata de la Ministrejo de Agrikulturo kaj Fiŝkapto (MAF). Punoj pro fiŝkvota fraŭdo inkluzivas enkarcerigon kaj konfiskon de ŝipoj.

Pro tio, ke novzelandaj trolŝipoj ne sufiĉas, posedantoj de kvotoj povas kontrakti kun fremdaj fiŝkaptaj kompanioj, ofte ruslandaj ĉar Ruslando havas unu el la plej grandaj fiŝkaptaj ŝiparoj en la mondo.

Je la kulmino de la fiŝkapta sezono 1200 ruslandaj maristoj elŝipiĝas ĉe la malgranda novzelanda havenurbo Lyttelton, la haveno por urbego Christchurch. Tra la tuta komerca kvartalo de Lyttelton estas avizoj kaj voĉoj ruslingvaj. Ruslandajn manĝaĵojn kuiras ŝatata drinkejo de ruslandaj maristoj la Hotelo Lyttelton, ŝercnomita “The Balalaika Bar”.

La maristoj alportas konsiderindan enspezon al Lyttelton, kaj Lyttelton prizorgas la maristojn. La Marista Centro, malferma al ĉiuj ŝipanoj, estas preferata loko por malstreĉiĝi, telefoni hejmen kaj drinki modere kaj pace. Pastroj de tieaj preĝejoj estas oficialaj animzorgantoj de la haveno kaj servas je la bonfarto de la vizitantoj laŭbezone.

En 1996 kvin trolŝipoj de Murmanska kompanio Karelrybflot komencis fiŝkapti en novzelandaj maroj, laŭ kontrakto kun novzelanda kompanio Abel Fisheries. En aŭgusto kaj oktobro de tiu jaro fiŝkaptaj inspektistoj alproprigis la kvin ŝipojn post enketo kiu indikis, ke la kaptitaĵo superis la kvoton de Abel Fisheries je almenaŭ 10 procentoj. La ŝipoj estis redonitaj al la kompanio kaŭcie kaj ili daŭrigis fiŝkapti.

Unu jaron poste, MAF procesis kontraŭ Abel Fisheries pro rompoj de la fiŝkapta kvoto kaj alproprigis la ŝipojn denove. Abel Fisheries estis peze monpunita kaj bankrotis. Kvankam Karelrybflot estis senkulpa partoprenanto, ĝiaj kvin trolŝipoj estis konfiskitaj. Sur la ŝipoj estis 102 maristoj, el kiuj neniu estis pagita por la farita laboro. Sekve, ili havis nek dunganton en Nov-Zelando nek monon por reveni al Ruslando. MAF komencis provizi ilin per varmiga keroseno, elektro kaj 6.00 NZD da manĝaĵoj tage (ĉirkaŭ 3.00 USD).

La Registaro decidis pagi la revenobiletojn sed ne deziris kompensi la perditajn salajrojn. MAF “estas kortuŝita sed salajroj ne estas la afero de la Registaro”. Ili povas nenion atendi en Nov-Zelando, ili hejmeniru.

Karelrybflot ankaŭ deziris ke ili foriru por ke la ŝipoj povu akcepti novajn ŝipanarojn kaj rekomenci fiŝkaptadon. Reveninte al Ruslando la maristoj ricevos ĉion kion ili rajtas, nepre.

Sed la ŝipanaroj konvinkiĝis, ke se ili foriros de Nov-Zelando nepagite, ili havos preskaŭ neniun ŝancon ricevi siajn salajrojn. Tiel komenciĝis “milito ĉe du frontoj”. Ilia proparolanto, Unua Oficiro Artur Udovenko, instrukciis advokaton argumenti ĉe novzelanda kortumo sian pledon por pago. Dume la maristoj firme intencis restadi en Nov-Zelando sur la ŝipoj, ĝis ilia pledo estos juĝita.

Malpacience MAF ĉesis pagi iliajn manĝaĵojn, varmigan kerosenon kaj elektron. La Ministrejo de Migrantoj postulis ke ili forlasu Nov-Zelandon post 42 tagoj.

La maristoj akiris kortuman ordonon malhelpantan sian forigon el Nov-Zelando antaŭ sia proceso prisalajra. Blatoj infestis la ŝipojn, manĝaĵoj malmultiĝis, varmiga keroseno elĉerpiĝis.

La maristoj precipe timiĝis pro la ĉeso de siaj manĝoliveroj kaj komencis fiŝkapti en la haveno por io manĝebla. Sed ili ne perdis sian humuron. Laŭ Artur Udovenko: “Ruslandanoj estas speciala popolo. Ni povas vivteni nin unu monaton sole per vodko.”

La novaĵistaro de Christchurch diskonigis la malfeliĉan staton de la maristoj, kaj donacoj de mono kaj manĝaĵoj enŝutiĝis: legomoj, pano, fruktoj, viando, lakto, ok anseroj kaj bovino!

Ekde aprilo 1998 la disdonadon de la provizoj kunordigis la kristana Savarmeo, sperta pri komunuma helpo okaze de katastrofoj. En ruldomo sur la kajo volontuloj kuiris manĝaĵetojn por la maristoj kaj aranĝis kuracajn kaj aliajn helpojn. Kutime la savarmeo donas ĉi tian servon dum tri semajnoj maksimume. Sed ili deĵoris tie ses monatojn.

La opozicia Laborista Partio atakis la registarajn atencojn elpeli la maristojn kiel agojn hontindajn kaj maljustajn. Vendinte la ŝipojn, la Registaro estu prudenta kaj pagu la ŝuldatajn salajrojn el la ricevita sumo.

La preĝejoj de Lyttelton kolektis sufiĉe da mono por doni malgrandan sumon al ĉiu maristo kiu decidis hejmeniri. Ili pledis por justeco por la maristoj en siaj eldonaĵoj kaj en leteroj al la kortumo kaj MAF.

100 mezlernejanoj venis al la kajo kaj donis koncerton por la maristoj sub rubando tekstanta “Ame al la ruslandanoj”.

La savarmeanoj ankaŭ donis spiritan subtenon al la maristoj kiuj spertadis grandegan streĉitecon pro sia dilemo. Unuflanke, ili konvinkiĝis ke ili neniam ricevos siajn salajrojn por la pasintjara laboro, se ili tuj revenos Ruslandon. Aliflanke, povas esti ke ili ja ion ricevos aŭ trovos laboron sur aliaj ŝipoj, sed egale ke ili nek estos pagita nek trovos laboron dum siaj restintaj kolegoj ricevos pagon per la kortuma procedo novzelanda. Dume iliaj familianoj spertadis krizojn emociajn, financajn kaj sanajn.

La ruslandanoj provis ĉiel kompensi la donacemon de siaj helpantoj. Ili volontule portis provizojn kaj faris aliajn taskojn por la Savarmeo kaj dankeme hisis ĝian flagon sur unu el la ŝipoj. Kiam savarmeanino June Preddy malsaniĝis, ili aĉetis por ŝi florojn kaj ĉokoladojn. Kiam ili havis nenion alian por doni, ili donis sangon. La sangodona servo en Nov-Zelando dependas je volontuloj kaj provizoj estas ofte malaltaj. Multaj el la maristoj volontulis sed oni akceptis nur ok. Oni trovis, ke la aliaj estas anemiaj verŝajne pro tio, ke ili ne manĝis viandon dum kelka tempo.

Kiam la ruslandanoj ne foriris, reprezentanto de MAF avertis ke oni povus peti la policon forpreni ilin. Artur Udovenko ne ŝanceliĝis. “Se ni foriros, ni ricevos nenion. Ni restados kaj barikados la pordojn. Nia trinkakvo sufiĉos por unu monato. Dum la Dua Mondmilito la enloĝantoj de Leningrad eltenis sieĝon de tri jaroj, sekve unu monato ne ĝenos nin.”

Onidiroj svarmis pri tuja alveno de policanoj por forpreni la maristojn. Ili komencis porti gasmaskojn. La 23an de aprilo frumatene aro da loĝantoj de Lyttelton gardstaris ĉe la kajo klarigante: “Ni nek rajtas nek povas haltigi la policanojn sed ili devos treti sur nin.”

Sed ne okazis provo perforte forigi la ruslandanojn. La Ministrejo de Migrantoj konsentis ne agi ĝis la ŝipoj estos venditaj en junio. Ĉiuj malĝeniĝis.

Komence de junio dek maristoj piediris al la ĉefurbo Wellington, 640 kilometrojn de Lyttelton, por atentigi pri sia afero al la koncernaj ministroj kaj la ruslanda ambasadoro. La preĝejaj retoj aranĝis manĝaĵojn kaj ŝirmon por la viroj ĉiun nokton de la vojaĝo.

La saman monaton Karelrybflot reaĉetis siajn ŝipojn de MAF per 500 mil NZD. MAF kaj la Ministrejo de Migrantoj nun rigardis ĉiujn aferojn kiel deciditajn kaj des pli firme intencis forigi la maristojn el la ŝipoj kaj el Nov-Zelando.

Policanoj ĉeestis dum reprezentanoj de Karelrybflot prezentis kortumajn ordonojn postulantajn ke la ruslandanoj elŝipiĝu dum 14 tagoj kaj ne revenu. La maristoj defie lasis la paperojn fali al la tero.

En oktobro 1998 la marista pledo por plena salajropago estis ekjuĝita ĉe la kortumo. Estis baldaŭ evidente, ke Karelrybflot nur volis pagi ĉirkaŭ kvaronon de la sumo, kiun postulis la maristoj.

Ĉi tiu malkonsento atentigis pri la fakto, ke fremdlandaj maristoj laborantaj en novzelandaj maroj laŭleĝe rajtas la minimuman salajron novzelandan. Sed iliaj dungantoj ne deziras pagi tiom kaj evitas la leĝon, limigante la pagotajn laborhorojn kaj deprenante pagojn por vestoj, manĝaĵoj kaj hejmenreveno.

Okaze de nesufiĉa salajropago, oni havas rajton de apelacio. Sed oni devas eltenadi la kontraŭpremadon de sia dunganto, pagi advokaton kaj flue paroli la anglan. Apelacioj malmultas.

Ĉe la kortumo oni anoncis, ke interkonsentiga kunsido okazos. Iuj maristoj ĉeestis kvin sinsekvajn interparolojn ĝis du horojn. Atinginte la finon de sia eltenemo, la plejmulto de la maristoj nevole akceptis la oferton de Karelrybflot kaj revenis Ruslandon.

Ses rifuzis, firme intencante pledi ĉe la kortumo por la plena sumo. Ĉi tiuj ses ekloĝis ĉe amikoj en Christchurch. Ili estas ankoraŭ en Nov-Zelando atendante decidon pri sia pledo kiu estis ekjuĝita en februaro ĉi-jare...

Mike Leon (Nov-Zelando)

SLAVONAJ SKRIBOJ (5a parto)

Eseo de Sergio Pokrovskij, daŭrigo. La 1an, 2an, 3an kaj 4an partojn legu en la pli fruaj kajeroj de La Ondo

LA PARENCORILATOJ

Supozeble oni rimarkis ke iuj literoj rusaj kaj grekaj tre similas literojn Latinajn, ke iuj similas kaj grafike kaj sone (A, E, K, M, O, T), dum aliaj similas nur ekstere (C, H, P).

Kial?Iam okazas ke nevo estas ege pli aĝa ol onklo. Ĝuste tia estas la rilato inter Kirilico kaj la Latina alfabeto: Kirilico devenas rekte el la greka kaj hebrea, dum inter la Latina kaj la greka ni trovas la etruskan, kiu iom konfuzis la literojn. Hodiaŭ mi konsideros tiujn rilatojn, precipe la literojn grafike similajn.

Oni scias ke la grekan skribon elpensis fenica reĝido Kadmo, sendite por serĉi sian fratinon Eŭropo, forrabitan de Zeŭso. Tial antaŭe necesas ekzameni la skribon fenican.

LA SKRIBO FENICA

La fenica skribo estas fokuso en kiu konverĝas la tradicioj pli fruaj (ekde la egipta) kaj el kiu fontas la postaj skriboj Mediteraneaj, de la hebrea ĝis la Latina kaj Slavona.

La fenicoj parolis ŝemidan lingvon kaj en sia skribo havis nur konsonantajn signojn. La nomojn kaj la ordon de tiuj signoj konservis la alfabeto greka.

Vokalojn la fenicoj ankoraŭ ne povis izoli; fojfoje ili signis vokalon per “simila” konsonanto: la sonon [i] per J, la sonojn [o] kaj [u] per W, ktp. Tian sistemon ĝis nun uzas la hebrea.

Por kelkaj literoj oni povas konjekti pri ilia piktograma deveno. Ekz-e efektive similas kapon sur la kolo; (mem), same kiel la egipta nut (rivero) similas akvajn ondojn aŭ meandrojn de rivero (kaj tion konservas nia M).

Alia interesa trajto estas uzo de “diakritiloj” jam en la plej malnova alfabeto. La litero [ĥ] estas farita el la litero [h] per aldono de vertikala streko ĉe la literfino (t.e. maldekstre). La alspira [th] estas farita per encirkligo de [X] [t]. Kaj N estas duonigita similsona M.

LA ALFABETOJ GREKAJ

La egiptoj malkovris la silabojn; la fenicoj malkovris la konsonantojn; kaj la grekoj malkovris la lastan ĉefelementon de evoluinta alfabeto: la vokalojn. De tiam la alfabetoj variis nur forme, ne principe.

Krome, la grekoj ŝanĝis la skribodirekton: anstataŭ skribi de dekstre maldekstren, kiel la egiptoj kaj ŝemidoj, ili ial, post iom da hezito, decidis skribi de maldekstre dekstren, kaj heredigis tion al ĉiuj skriboj Eŭropaj.

Ŝanĝinte la skribodirekton, la grekoj laŭe turnis la literojn: iĝis, iĝis E, iĝis K, iĝis, iĝis P ktp.

La sonon [w], kiun ankoraŭ havis iuj Homeraj versoj, la klasika greka perdis. Tamen la koncerna litero (F, “digamo”) restis en la Okcident-grekaj alfabetoj en la rolo de cifero 6. Kaj poste la grekoj repruntis la literon vaŭ, en la formo, por signi [u], kaj lokis ĝin post la lastan fenican literon T (pli malfrue la greka [u] ŝanĝiĝis al [ü]).

Siajn vokalojn la grekoj faris el la fenicaj konsonantoj superfluaj por la greka lingvo: alef, ajin. La delikata lingvosento de la Ioniaj grekoj scipovis distingi la longajn vokalojn disde la mallongaj, kaj ili enkondukis specialajn literojn por la longaj: omegon por la longa o, kaj eton por la longa e. Tiel la litero heta iĝis eto (H). En la jaro 403a a.K. la atenanoj akceptis tiun Miletan sistemon, kiu poste disvastiĝis tra la tuta Grekujo. Sed kelkaj periferiaj triboj Okcidentaj konservis por tiu litero la malnovan sonvaloron [h].

Kaj fine, la grekoj ekuzis specialajn markojn por la akcentoj kaj tonoj.

Cipo kun Hermesa kapo el la unua jarcento antaŭ Kristo

LA ETRUSKA ALFABETO

Neniu scias, de kie Italion venis la enigma gento etruska; tamen ie ili pruntis la arkaikan alfabeton pragrekan. La etruskoj skribis de dekstre:

t.e. respektive

K3FXUTS2RQŜPOS1NMLK2IQHZVEDK1BA

La etruskoj perdis la ŝemidajn liternomojn (alfo, beto...), kaj unuecigis ilin per aldono de -e al konsonantoj (a, be...). Supozeble [l, m, n] povis formi silabon, do havis solsonan nomon, kiel la vokaloj. La gentoj por kiuj [l, m, n] estis nur konsonantoj perceptis tiujn nomojn kiel el, em, en.

La etruskoj ne distingis vokalojn voĉajn disde senvoĉaj, ili havis kvar specojn de [k] kaj almenaŭ tri siblantojn.

Evidente, la fonetika sistemo esprimata de tiu alfabeto estis fremda al la hindeŭropaj lingvoj Italiaj. Tamen ĝuste tiu alfabeto iĝis bazo por la Latina.

Tomboŝtono kun skribo en la lingvo etruska

LA ALFABETO LATINA

La romanoj tamen ŝanĝis la skribodirekton, laŭ la greka modo, kaj forigis iujn el la literoj kiujn ili ne bezonis. Tiel estiĝis 20-litera alfabeto Latina:

ABCDEFHIKLMNOPQRSTVX

En ĝi la litero C estas misformita gamo, aŭ turnita etruska; la literon pe, kies krurojn la grekoj egaligis, la romanoj turnis kaj fermis: P; kaj por distingi ĝin de la turnita, ili aldonis al ĉi-lasta streketon: R.

Tamen tiu alfabeto restis tre malkonvena al la bezonoj de la lingvo Latina. Ekz-e C en Latino signis kaj [g], kaj [k], tial la nomoj Gajus, Gnaeus estis skribataj CAIVS, CNAEVS. T.e. la alfabeto retenis 3 signojn por [k] (C, K, Q), kaj neniom por [g]. Nur en la jaro 312 a.K. la censisto Apio Klaŭdo enkondukis diakritaĵon: C kun trastreko = G, kaj metis ĝin en la lokon de la etruska Z, kiun Latino ne uzis (poste Z reaperis fine de la alfabeto por transskribi pruntaĵojn el la greka). Tial Cicerono (De natura deorum 2, 37, 93) nombras 21 literojn.

La litero F komence signis [w], same kiel la greka digamo. Nu, la klasika Latino uzis V por la sonoj [u, ŭ, w] (la Cezara raporto veni vidi vici fakte sonis kiel [weni widi wiki]), sed ĝi bezonis ankaŭ literon por la para sono senvoĉa. Tian sonon havis la angla (kaj ĝi konserviĝis en dialektoj); ortografie ĝi estis esprimata per wh (ekz-e en what, which, why). Nu, Latino uzis tian saman kombinon: FH. Do, F ĉiam aperis akompanate de H, kaj ĉar tia H estis klare redunda, oni reduktis la kombinon FH ĝis nura F. Tiel iama vaŭ iĝis signo por [f].

Post Cicerono la Latina alfabeto ricevis la grekajn Y kaj Z, kaj tiel ĝi eniris Mezepokon 23-litera. Evidente, ĝi restis malpli adaptita al sia lingvo ol la greka.

Dum Mezepoko la ejraj skribistoj komencis distingi inter I kaj J (kiuj antaŭe estis samsignifaj grafikaj variaĵoj de I); kaj simile aperis la distingado inter U kaj V. Antaŭe la ĉefformo estis V, kiun oni legis [v] en la pozicioj intervokalaj, kaj [u] inter konsonantoj. Ekz-e AVE = ave; AVGVSTVS = augustus. Fojfoje tio estis ne tuj evidenta (VVVLA = uvula), fojfoje tio estigis erarojn (EVANGELIUM / evangelium, fakte devus esti eu-angelio). Postrestaĵojn de tiu difekto zorge flegas la angla tradicio, en kiu la fina e de la vortoj love, leave ktp servas por averti la leganton ke temas pri v (t.e. lov, leav), ne pri u (ke oni ne legu lou, leau).

Fine, post la enkonduko de W (kiun la angla, flegante la malnovan konfuzon, nomas “duobla U”) formiĝis la 26-litera novlatina alfabeto:

ABCDEFHIJKLMNOPQRSTUVXYZ

Kurioze, en tiu alfabeto kvin literoj devenas el vaŭ (F, U, V, W, Y).

KIRILICO

La plej malnovaj skribaĵoj slavlingvaj estis faritaj per literoj Latinaj kaj grekaj. Kiel diras monaĥo Ĥrabro,

Post kiam la slavoj baptiĝis, ili provis skribi la slavan parolon per la grekaj kaj Latinaj literoj, sen adapto. Sed kiel eblas klare skribi per la grekaj literoj, aŭ, aŭ aŭ aliajn similajn vortojn?

Efektive, en la Bizancia epoko la mezgreka perdis la sonon [b], kiun anstataŭis [v]; tial Kirilico reenkondukis por [b] la literon, konservante por [v] la (mez)grekan ĉefformon. La Latina alfabeto ĉi tie ne havis problemon, sed ankaŭ ĝi malhavis literojn por(mallongega o),[ĵ], (naza e) ktp. Entute Ĥrabro nombras 14 tiajn kromliterojn.

Tiel Kirilico disponigis sufiĉe plenan literaron por esprimi preskaŭ ĉiujn sonojn de tiama Slavono. Mankis nur aparta litero por distingi inter [i] kaj [j], kvankam estis du literoj, I kaj, sendistinge uzataj por ajna el tiuj du sonoj.

I estis samdevena kiel la Latina I; kaj estas la greka eta, samdevena kiel la Latina H (h). En la mezgreka lingvo la “longa e” iĝis [i], kaj en Slavono iĝis la preferata litero por [i]; simila ŝanĝo okazis pri la angla ee, kiun nun oni volonte uzas por prezenti la sonon [i] en la ĉinaj nomoj Lee, Mee ktp.

En sia fonetika rolo tiuj du i-literoj estis redundaj, kaj por la slavaj lingvoj same senbezonaj estis; tamen ili estis uzataj por signi ciferojn en maniero konforma kun la kultura mondolingvo (la greka). Krome, ĉar la intervorta spaceto ne estis praktiko ĝenerale akceptita, oni uzis, ekz-e, la omegon vortkomence kaj O mezvorte, por tiel marki vortolimon; pro la sama motivo, ŝparante multekostan pergamenon, la angla ĝis nun markas la vortofinon per y (kp fly — flies).

Tri literojn, mankantajn en la alfabetoj greka kaj Latina, Kirilico ĉerpis el la hebrea: [c] kaj[ĉ] devenas el cade, [ŝ] devenas el ŝin.

La Evangelio Ostromira datiĝas je 1056-1057 p. K. Tiam monaĥo Gregoro kopiis ĝin de pli antikva manuskripto por Novgoroda administranto Ostromiro.

En la posta evoluo Slavono kaj aliaj slavaj lingvoj ŝanĝis sian fonetikan sistemon, kio kaŭzis alfabetajn reformojn. Sed tio estas aparta temo.

FINO

SONETO DE PROFETO KAJ POR ĈIUJ JUĜISTO

Arosjev, Grigorij. Sonet. Sonet’. — Moskvo: Impeto, 1998, 64 p., il.

Grigorij Arosjev (al iuj pli konata kiel Parolema Griŝo) aperis kaj formiĝis kiel esperantisto kaj poeto antaŭ miaj okuloj — tial por mi estas speciale interese recenzi lian unuan presitan poemkolekton. Iama diboĉema bubo maturiĝis kaj serioziĝis; nun la publiko ricevis lukse eldonitan libreton en du lingvoj — Esperanto kaj la rusa.

En ĉiu el la prefacoj la aŭtoro petas ne juĝi lin tro severe kaj bedaŭras pri legantoj kiuj komprenas nur unu lingvon el la du. Vere, la plej brila ero, kerno de la libro doninta al ĝi la titolon, estas Sonet/Sonet’, en kiu alternas linioj en du lingvoj, interplektitaj virtuoze kaj brile. Nur unu versaĵo troviĝas en ambaŭ lingvoj, finante la partojn — Un grand terminé; la cetera enhavo de la partoj tute diversas. Diversas ankaŭ la temoj (fakte, tamen, ĉeestas kutima lirika sortimento) kaj la nivelo...

Kelkaj versaĵoj estas vere majstraj. En Foriro de l’ januaro ŝtorma vetero interplektiĝas kun morna humoro de la aŭtoro:

Fin’ de l’ januar’. Malrekte

trafas kugloj kontraŭ vangoj.

Vent’ brutala. Primavera.

Acidiga. Kaj infera...

Samkiel plejparto de nuntempa junularo, Grigorij ne preteris la fikcian mondon de Tolkien — do jen la Orodruin, probable ĝuigonta la ŝatantojn de la epopeo. Kaj certe admirindas la Cigno — precipe por tiu, kiu scias ĝian dediĉon al tragika forpaso de la bona homo...

La aŭtoro asertas preface, ke por la libro li “severe” elektis tion, kion eblas prezenti al la publiko sen troa honto. Tamen eble la elekto estis ne sufiĉe severa...

Longa kaj pompa Vivo kaj Homo estas kaosa miksaĵo de neinteragorditaj frazeroj, kaj ia baza ideo de la tuta poemo neniel videblas; la samon eblas diri ankaŭ pri Amo ezoko. Okpaĝa Sinjorino fumadisto kaŭzus nur senkomprenan ŝultrolevon. Al Liberstila ironia lirikaĵo, tre tipa por la poezio de Arosjev, ne eblas rilati serioze, oni nepre ridetos: iu — kune kun la aŭtoro, pri la temo; iu — pro nekonveno de la lingvaĵo ks, pri la aŭtoro.

La ruslingvaj versaĵoj kaj unu proza noveleto plejparte similas tiujn de aliaj modernaj aŭtoroj, do ne estas senco detale analizi ilin en esperantlingva recenzo. La aŭtoro egale posedas poezian teknikon en ambaŭ lingvoj kaj iom tro ŝatas sian personon — tio pleje videblas laŭ Mi:

Mi estas alfa kaj mi estas omega,

mi estas profeto kaj por ĉiuj juĝisto

nemezureblas mia egoo

kaj alter ego same estas mi.

(Tradukis el la rusa — V.M.)

Tipa trajto de la aŭtoro (interalie, ankaŭ en buŝa parolo) estas uzado de ekzotikaj vortoj, pli-malpli hazarde trovitaj en vortaro. Temas ne pri “tradiciaj” neologismoj (“hida”, “mava” ks), sed pri tute malnecesaj raraĵoj, kiujn serĉos (kaj ne nepre trovos) envortare eĉ tre sperta leganto: “molestas”, “innuendo”, “kalvario”, “morbido”, “darka”, “dunkla”... Ankaŭ la sisteman uzon de “as” kiel aparta vorto ne multaj laŭdos. Tiaspeca lingvaĵo estas konsiderebla kiel “infana malsano” de homo kun tre fortaj lingvaj kapabloj — iam eĉ la tuta urala skolo pekis je tio, poste ĝi maturiĝis kaj “resaniĝis”, do ni supozu, ke pri Grigorij Arosjev estos same.

Bedaŭrinde, nematureco de la aŭtoro videblas krom tio laŭ kelkaj eraroj gramatikaj (ofta misuzo de la artikolo, ĝis eĉ “L’ ama fabela la horto”) kaj poetikaj (svarmo de “abortaj” rimoj).

Ofte li tro atentas la formon, neglektante la enhavon, ĵonglas per aliteracioj: apud la brila “Ĉu inklino al sinklino / povas daŭri sen la fino?” oni trovas “Tro torturas trista truo / brilan bordan brodan bruon.” Sonas bele, sed dezirindus ankaŭ ĉeesto de iom pli profunda senco: ĝuste ties manko dume ne permesas al Grigorij atingi la nivelon de tiaj poetoj kiel Ivan’ Naumov (kiun Arosjev preface dankas kiel sian instruanton kaj kies influo senteblas plurloke) aŭ Nikolai Lozgaĉev.

Tamen signoj de talento videblas, kaj kun sia grandega laboremo kaj volforto la aŭtoro nepre devas iam fariĝi rimarkinda figuro en Esperanto-poezio.

Valentin Melnikov

DU PLIAJ VOLUMOJ EN LA SERIO “STAFETO”

Paul Gubbins. Konto de l’ vivo. — Antverpeno: FEL, 1999. — 140 paĝoj. — Serio Stafeto Vol. 22. Prezo: 13.50 EUR.

Kvar teatraĵetoj de la scenaristo de la vidbenda kurso Pasporto al la tuta mondo. La pli longaj akiris resp. la unuan kaj duan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA. La ĉefa tono de Kanto de l’ vivo certe estas distra, sed ĝuste la titola teatraĵo traktas socian temon.

Anna Löwenstein. La ŝtona urbo. — Antverpeno: FEL, 1999. — 356 paĝoj. — Serio Stafeto Vol. 23. Prezo: 24.00 EUR.

Ampleksa historia romano. Juna keltino en la unua jarcento de nia epoko estas portita al Romo kiel sklavo. La ŝtona urbo esploras ŝian penan lukton por adaptiĝi al la vivo en pli “progresinta” socio — kvankam, kiel oni malkovros, la kelta civilizacio ne estis tiel primitiva, kiel oni nuntempe emas supozi. En Romo ŝi ekkonas la fruajn kristanojn, kiuj estas ne sanktuloj sed aktivuloj en nova movado ofte dividita pro kvereloj kaj polemikoj. La rigore kontrolita lingvoprovizo de la romano konsistas nur el fundamentaj kaj oficialaj radikoj.

FEL

STUDKAJERO PRI LA MANIFESTO DE PRAGO

Kio ni estas kaj kion ni celas: Komentoj pri la Manifesto de la movado por la internacia lingvo Esperanto / Red. Osmo Buller, Renato Corsetti. — Rotterdam: UEA, 1999. — 24 paĝoj. Prezo 5.50 eŭroj.

Tiuj kiuj deziras pliprofundigi siajn konojn pri la sep tezoj de la Manifesto de Prago povas profiti de la nova studkajero Kio ni estas kaj kion ni celas, eldonita de UEA. Ĝia provizora versio estis aĉetebla en la Montpeliera UK. La nova grandformata eldono aperas en alloga grafika aranĝo de Francisco L. Veuthey.

Sep konataj fakuloj kontribuis al la studkajero artikolon pri ĉiu tezo de la Manifesto: Frank Stocker (demokratio), prof. Duncan Charters (transnacia edukado), lingvopedagogo Katalin Smidéliusz (pedagogia efikeco), psiĥolingvisto Renato Corsetti (plurlingveco), vicprezidanto de IKEL Uwe Joachim Moritz (lingvaj rajtoj), lingvosociologo Mark Fettes (lingva diverseco) kaj verkisto Spomenka Ŝtimec (homa emancipiĝo). La kajero estas ilustrita ne nur per bildoj kaj aliaj grafikaĵoj sed ankaŭ per poemoj de William Auld, Marjorie Boulton kaj Ignazio Buttitta. Ĝi enhavas ankaŭ liston de rekomendataj verkoj por plua studado de la traktitaj temoj.

La kajero Kio ni estas kaj kion ni celas taŭgas same por memstudado kiel por kluboj kaj konversaciaj rondoj, en kiuj ĝiaj artikoloj povas esti uzataj kiel enkonduka materialo por komuna diskuto.

Gazetara Komuniko de UEA

NOVA VICREDAKTORO DE “HEROLDO DE ESPERANTO”

Tri elstaraj esperanto-ĵurnalistoj, kiuj mem estas ĉiuj membroj de Esperanta PEN-Centro, estos la ĉefaj produktantoj de Heroldo de Esperanto ekde la nuna jaro.

Temas pri la nuna redaktoro, Perla Martinelli, kiu gvidos la redakcion ĝis 2002, kun la rajto kiam ajn senpere transdoni sian oficon al la nova vicredaktoro, Aleksander Korĵenkov. Aldone, Sabira Stahlberg daŭre respondecos pri la specifaj numeroj.

La nomumoj estis deciditaj fine de januaro fare de la Administra Komitato de LF-koop, kiu estas la posedanto, eldonanto kaj administranto de Heroldo de Esperanto. La Komitato samtempe gratulis pro la nivelo de la gazeto, atingita per la redakta stabo gvidata de Perla Martinelli, kie aktivas kaj aktivos ankaŭ Marco Picasso kaj Giorgio Silfer.

Marc Hiltbrand prezidanto de LF-koop

RICEVITAJ LIBROJ

1777. Melnikov V., Ilutoviĉ K., Vysokovskij S., Dadaev O. Moskvaro: Orig. poemoj / Komp., postpar. N.Gudskov. — M.: Impeto, 1998. — 96 p., il. — (Donaco de N.Gudskov).

1778. Claxton M. Kulturo kaj evoluo / Trad. el la angla J.Rapley. — Rotterdam: UEA, 1998. — 60 p. — (Donaco de UEA).

1779. Abraham G. Klara vortaro Esperanto-araba. — Rotterdam: UEA, 1998. — 301 p. — (Donaco de UEA).

1780. Turisma Esperanto-kalendaro. 1999 / Komp. A.Grzebowski, T.J.Kudriewicz. — Bydgoszcz: Monda Turismo, 1998. — 24 p., il. — (Donaco de Monda Turismo).

1781. Grzybowski P. Materialoj pri Esperanto-kulturo: Helpilo por studentoj. — Bydgoszcz: Monda Turismo, 1998. — 20 p. — (Donaco de Monda Turismo).

1782. Mirska Z., Mirska E. Ĉarma mondo: Poemoj por infanoj. — [Kielce]: Familio Mirski, s.d. — 16 p. — (Donaco de Zofia Mirska).

1783. Mirska Z. Ĝoja mondo: Poemoj por infanoj. — [Kielce]: Familio Mirski, 1988. — 16 p. — (Donaco de Zofia Mirska).

1784. Mirska Z. Sorĉa mondo: Poemoj por infanoj. — [Kielce]: Familio Mirski, s.d. — 16 p. — (Donaco de Zofia Mirska).

1785. Jankova-Bojaĝieva M.T. La bulgara revolucia Esperanto-gazetaro dum la periodo 1929-1934 / Tr. el la bul. L.Raeva. — Sofio: BEA, 1983. — 79 p. — (Donaco de Ibrahim Brysgaloff).

RICEVITAJ GAZETOJ

Bulteno de REU. 1998/6; 1999/1;

El Popola Ĉinio. 1999/3;

Esperanto. 1999/2;

Esperanto aktuell. 1999/1;

Helianto. 1999/1;

Informilo por Interlingvistoj. 1998/4;. 1999/1;

Internaciisto. 1999/1;

Kataluna Esperantisto. 1998/3,4;

Koktelo. 1999/1;

Komencanto. 1999/2;

La Gazeto. 1999/80;

La Ondo de Esperanto.1999/3;

Litova Stelo. 1999/1;

Norvega Esperantisto. 1999/1;

Riveroj. 1999/23;

Sennaciulo. 1999/2;

Starto. 1999/1.

M O Z A I K O

PREMIO POR BELGIO

Ni ricevis 4 korektajn kaj 1 nekorektan solvojn de la januara krucvortenigmo, kiun kompilis Vladimir Vyĉegĵanin. Per la redakcia lotumado la premion (La Ĉashundo de la Baskerviloj) gajnis Ludoviko De Doncker el Belgio. Ni gratulas lin kaj aliajn solvintojn!

La korektaj respondoj:

Horizontale: 1. Reduto; 4. Straso; 9. Kaporal’; 10. Drasta; 12. Likeno; 13. Ro; 14. Kopi’; 15. Kom’; 18. Atena; 20. Or’; 21. Karavan’; 23. Okulo; 27. Katalepsi’; 30. Ok; 31. Rotoro; 32. Tremo; 33. Kolapso; 34. Monako.

Vertikale: 1. Radiko; 2. Urso; 3. Okaz’; 4. Solo; 5. Tripanosomo; 6. Rakit’; 7. Ale’; 8. Otomano; 11. Arm’; 14. Kuv’; 16. Ord’; 17. Mast’; 19. Enu’; 22. Atleto; 24. Kiton’; 25. Lirik’; 26. Fork’; 28. Alta; 29. Prem’.

Senpaga FREŜO

La organizantoj de FREŜO’99 garantias senpagan partoprenon en tiu populara aranĝo al unu el la abonantoj de La Ondo, kiu korekte finos la 13 privirinajn proverbojn. Kvanto de la x-oj indikas kvanton de la literoj en la divinenda vorto. La respondoj devas atingi la redakcion antan la 20a de majo.

  • 1. Virino kolera pli ol hundo xxxxxxx
  • 2. Virino eliĝis, kaleŝo xxxxxxxxxx
  • 3. Virina rideto pli kaptas ol xxxx
  • 4. Virina ploro sen xxxxxx
  • 5. Kie diablo ne povas, tien virinon li xxxxx
  • 6. Kie regas virino, malbona estas la xxxx
  • 7. Pli tiras virina haro, ol ĉevala xxxx
  • 8. Virina lango buĉas sen xxxxx
  • 9. Rol’ de virino — bona xxxxxxxx
  • 10. Virino batas per lango — aperas vundo plej xxxxx
  • 11. Virino bonorda estas muta kaj xxxxx
  • 12. Virino scias — tuta mondo xxxxx
  • 13. Ne prediku knabino al via xxxxxxx

Bonŝancon!

Tatjana Kulakova

Interreta folkloro

Tio ĉi estas reala historio okazinta ĉe telefon-helpo por Ĉapelilo. Apenaŭ necesas mencii ke oni tuj maldungis la koncernan laboriston. Tamen li/ŝi nun ekprocesis kontraŭ la Ĉapelil-kompanio pro “La senkaŭza ĉesigo”. Jen la dialogo, okazinta kun la eks-dungito de uzulo-helpa fako por Ĉapelilo.

— Komputil-asistanto Ĝentlo aŭskultas; kiel mi povas helpi vin?

— Jes, mi havas problemon pri Ĉapelilo.

— Kiatipan problemon?

— Nu, mi tajpis, kaj subite ĉiuj vortoj foriris.

— Ĉu foriris?

— Jes, ili malaperis.

— Hmm, do kiel via ekrano aspektas nun?

— Estas nenio.

— Ĉu nenio?

— Ĝi estas malplena; ĝi akceptas nenion kion mi tajpas.

— Ĉu vi plu restas en Ĉapelilo aŭ vi eliris ĝin?

— Kiel mi povas scii tion?

— Ĉu vi povas vidi C:-inviton sur la ekrano?

— Kio estas colo-vito?

— Ne gravas. Ĉu povas vi movi kursoron surekrane?

— Tie estas neniu kursoro. Mi diris al vi: ĝi akceptas nenion kion mi tajpas

— Ĉu via monitoro havas elektro-indikilon?

— Kio estas monitoro?

— Tio ĉi estas umo kun ekrano, kiu aspektas kiel TV. Ĉu ĝi havas malgrandan lampeton kiu montras ke la monitoro estas enŝaltita?

— Mi ne scias.

— Bone, tiam rigardu la dorson de la monitoro kaj trovu kie la nutranta kablo venas. Ĉu vi povas vidi tion?

— Mi supozas, jes.

— Bonege. Sekvu la kablon ĝis la forko kaj diru al mi ĉu ĝi estas enigita en la muron?

— ... Jes.

— Tiam kiam vi estis malantaŭ la monitoro, ĉu vi ne rimarkis ke tie estis du kabloj enirantaj ĝin, ne nur unu?

— Ne.

— Tamen tie estas du. Mi bezonas ke vi rigardu tien denove kaj trovu la alian kablon.

— ... Bone, jen ĝi.

— Bonvolu sekvi ĝin, mi petas, kaj kontroli ĉu ĝi estas bone konektita al la dorso de via komputilo.

— Mi ne povas atingi.

— Ĉu? Nu ĉu vi povas almenaŭ vidi tion?

— Ne.

— Ĉu ne, eĉ se vi metus vian genuon al io kaj kliniĝus trans io?

— Ho, ĝi estas ne pro tio ke mi rigardas de nekorekta angulo, sed ĉar estas mallume.

— Ĉu mallume?

— Jes, lumigo en la oficejo forestas, kaj la nura lumo, kiu estas, venas el fenestro.

— Nu, tiam enŝaltu lumon en la oficejo.

— Mi ne povas.

— Ĉu ne? Kial do?

— Ĉar okazis elektro-averio.

— Ĉu elektro... Elektro-averio? Ah ha, bone, nun ni trovis, kie ĝi likas. Ĉu vi ĝis nun havas korbojn, librojn kaj pakaĵojn, kun kiuj via komputilo venis?

— Nu jes, mi tenas ilin ie en la ŝranko.

— Bone. Tiam iru preni ilin, malkonektu la komputilon kaj enpaku ĝin ĝuste kiel ĝi estis dum la aĉetado. Post tio redonu ĝin al la vendejo kie vi akiris ĝin.

— Ĉu? Ĉu estas tiel malbone?

— Jes, mi pensas, ĉi tiel.

— Nu bone, do. Kion mi diru al ili?

— Diru al ili ke vi estas tro stulta por posedi komputilon.

Trovis kaj adaptis Aleksandro Gofen (Usono)

FRAZOJ

Por Zamenhof esperanto neniam estis ludilo, nek pure teknologia ilo, nek komunikilo sen artaj celoj (li mem tuj aplikis sian lingvon tra poezia kreado!). Por Zamenhof esperanto estis identigilo por diaspora minoritato, kiun li nomis la homaranoj....

Esperanto estas kaj estos senŝtata lingvo. Esperantio estas la homa kolektivo karakterizata de tiu senŝtata lingvo. Mi vidas nur naturan progreson en tio, ke la kolektivo fariĝas pli konscia pri sia komuna identeco, pri siaj komunaj bezonoj, pri siaj komunaj aspiroj. Tio fakte estas konsciiĝo pri la ekzisto de komuna kulturo.

Giorgio Silfer Heroldo de Esperanto. 1998: 15-16

Faustino Castaño Vallina, nova prezidanto de IKEK (Internacia Kolektivo E-ista Komunista), menciis program-artikole:

La triumfanta prestiĝo de la venkintaj kapitalistoj efikis ankaŭ sur la kamaradaro de nia E-rondo. Multaj el ni restis tro influitaj de la fiasko de la socialista eksperimento en la ekonomia kaj politika tereno. Oni povas atribui al tiu fiasko-sento multajn el la priorganizaj malfacilaĵoj de nia asocio. Plejparto el la membroj de nia Kolektivo estas (ge)olduloj, kaj ne venas al niaj vicoj sufiĉe da gejunuloj por anstataŭi tiujn kiuj forpasas. Cetere, multaj IKEK-anoj ne kontribuas iu- aŭ ali-maniere al la vivo de la Kolektivo, kelkaj el ili eĉ ne pagas ian ajn (abon)kotizon dum la jaro. Foje eĉ la IKEK-perantoj en multaj landoj ne plenumas sian rolon rilate al la aktualigo de la membrolisto...

Kiam revekiĝos la fido en nia batalado kaj la espero pri la venko de nia duobla afero (kaj esperantista, kaj komunista), revigliĝos niaj fortoj, revekiĝos la laboremo kaj venos junaj homoj al la frontoj kie ni batalas.

Internaciisto. 1999: 1

Nur malmultaj infanoj kaj gejunuloj atingas tian lingvonivelon, ke oni kapablus krom leterado veni inter nin kaj buŝe praktiki lingvon, konversacii... Ili komprenas ĉeeston en la grupo nur kiel amikaran amuzon... Ili bedaŭrinde damaĝe pruvas al sia ĉirkaŭaĵo, ke Esperanto estas el ĉiuj lingvoj la plej malfacila. Ili estas ĉasistoj sen pafilo, fiŝkaptistoj sen fiŝvergo, filatelistoj sen albumo...

Ni ne zorgu nur pri senkape fanatika varbado de kursanoj, el kiuj baldaŭ post nia demagogia parolado la plejmulto fuĝos. Ni ne prelegu nur al eventualaj kursanoj. Ĉiu nia civitano sciu pri Esperanto kaj ĝia utileco. Tio apartenas al ĝenerala klereco de la junularo.

Jaroslav Zák Starto. 1999: 1

DENOVE LIRO

Post la sukcesaj internaciaj konkursoj Liro-97 kaj Liro-98, Urala Esperantista Societo (UES) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni ĉi-jare en Liro-99.

Kadre de Liro-99 okazos kvin konkursoj.

  • 1. Originala prozo
  • 2. Originala poezio
  • 3. Traduka prozo el la rusa lingvo: novelo de Anton ĈeĥovĤameleon
  • 4. Traduka poezio el la rusa lingvo (libere elektebla)
  • 5. Primovada karikaturo

La kvanto de la konkursaĵoj kaj ilia amplekso ne estas limigitaj.

Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekz-ojn de la originalo (por la 4a branĉo ankaŭ de la traduko) ĝis la 1a de oktobro 1999 laŭ la adreso RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando. La karikaturoj devas esti senditaj unuekzemplere kaj uzi nur nigran koloron sur blanka papero.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La laŭreatoj de Liro-99 ricevos valorajn libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2001 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 feb. 2000.

Sukcesojn!

KALENDARO

3-10 apr. 1999

St.Andreasber (Germanio).

15a Printempa Semajno Internacia.

Org.: Germana E-Asocio.

Adreso: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad NeuenahrAhrweiler, Germanio.

18 apr. 1999.

Jekaterinburg (Ruslando).

Konferenco de UES.

Org.: UES.

Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando.

21-25 apr. 1999.

Nabereĵnyje Ĉelny (Tatarstano/Ruslando).

Volgia Esperanto-Renkontiĝo.

Org.: “Aŭtozavodstroj”, EK Gaja Krokodilo.

Adreso: RU-423819, Tatarstan, Nabereĵnyje Ĉelny, ab. ja. 133, Ruslando.

1-9 maj. 1999.

Bydgoszcz (Pollando).

20a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS.

Org.: Monda Turismo.

Adreso: str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.

28 maj.-1 jun. 1999.

Kirkwall (Skotlando/Britio).

94a Skota E-Kongreso.

Org.: EAS.

Adreso: 9 Flora Gardens, Bishopbriggs, Glasgow, Skotlando, G64 IDS.

4-6 jun. 1999.

Razgrad (Bulgario).

5a Danuba E-Rendevuo.

Org.: E-ista domo de Kulturo.

Adreso: str. Sv. Kliment EK-3, 7200 Razgrad, Bulgario.

6-12 jun. 1999.

Koszalin (Pollando).

21a Ĉebalta E-ista Printempo.

Org.: Filio de PEA.

Adreso: pk 30, PL-75-016, Koszalin, Pollando.

30 jun.-4 jul. 1999

Olsztyn (Pollando).

FREŜO-99.

Org.: Olŝtina EK.

Adreso: PL-10 950 Olsztyn, skr. poczt. 420, Pollando.

4 jul.-14 aŭg. 1999

Lanĉov (Ĉeĥio).

Somera E-Tendaro.

Org.: EK Trebíĉ.

Adreso: CZ-674 01, Trebíĉ, Ĉeĥio.

4-14 jul 1999.

Tiĥvin (Ruslando).

39a Okcidenta Sovetia E-ista Junulara Tendaro. (OkSEJT-39).

Org.: La Organiza Teamo.

Adreso: Vitalij Malenko, RU-140160, Moskvoskaja obl., Ĵukovskij, ul. Dugina, 17-62, Ruslando.

4-18 jul. 1999.

Poprad (Slovakio).

Somera E-Lernejo.

Org.: E-Regiona Societo.

Adreso: Sobotské nám. 36, SK-05 801 Poprad, Slovakio.

17-23 jul. 1999.

Metz (Francio).

Internacia Esperanto-Konferenco 1999.

Temo: Mono kaj Civilizo.

Org.: OSIEK.

Adreso: Éric Laubacher, 1 rue Louis-Antoine de Bougainville, FR-78180, Montigny le Bretonneu, Francio.

17-24 jul. 1999.

Liepaja (Latvio).

35aj Baltiaj E-tagoj (BET-35).

Org.: Latvia E-Asocio

Adreso: p.k. 150, Riga, LV-1050, Latvio.

17-25 jul. 1999.

Castellón & Valencio (Hispanio).

58a Hispana Kongreso de E-to. 9a Eŭropa E-Forumo.

Org.: LKK

Adreso: Av. Burjasot 29, A-31. ES-46009 Valencia. Hispanio.

24-31 jul. 1999.

Karlovy Vary (Ĉeĥio).

72a Kongreso de SAT.

Org.: SAT, KAVA-PECH.

Adreso: Anglická 878, CZ-25229, Dobrichovice, Ĉeĥio.

31 jul.-7 aŭg. 1999.

Berlino (Germanio).

84a Universala Kongreso de Esperanto.

Org.: UEA, LKK.

Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando (konstanta adreso).

7-14 aŭg. 1999.

Torun & Bydgoszcz (Pollando).

9a Internacia E-Kongreso. 11a Ĝenerala Kunveno de “Monda Turismo”. Universitato de la “Tria Aĝo”.

Org.: Monda Turismo

Adreso: str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.

9-16 aŭg. 1999.

Zánka (Hungario).

55a Internacia Junulara Kongreso de TEJO.

Org.: TEJO, LKK.

Adreso: Pf. 87, HU-1675 Budapest, Hungario (LKK).

13-15 aŭg. 1999.

La Chaux-de-Fonds (Svislando).

18a Internacia Literatura Forumo.

Org.: LF-koop.

Adreso: CP 928, CH-2301 La Ĉaŭ-de-Fonds, Svislando.

22-25 aŭg. 1999.

Ĥanojo (Vjetnamio).

2a Azia Kongreso de Esperanto.

Org.: LKK

Adreso: 105a str. Quan Thánh, Hà Nài, Vietnam.

3-5 sep. 1999.

Vraca (Bulgario).

50a Kongreso de Bulgara E-Asocio.

Org.: BEA.

Adreso: P.k. 26, BG-3000, Vraca, Bulgario.

3-5 sep. 1999.

Dunblane (Skotlando/Britio).

Skota Studrondo.

Org.: EAS.

Adreso: Jean Bisset, 47 Airbles Cres, Motherwell, Skotlando, ML1 3AP.

2-9 okt. 1999.

Cambrils (Katalunio/Hispanio).

7a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo.

Org.: HEFA.

Adreso: Apartado 15027, ES-08080, Barcelona, Hispanio.

BIENO “NJEGUŜ”

en vilaĝo Hraŝĉina-Trgoviŝĉe, Kroatio

PROGRAMOJ EN 1999

16-18.04. J.J.Strossmayer kun Franjo Gruiĉ

21-23.05. Problemoj de komunikado en turismo kun Oszkár Princz

11-13.06. Naturamika Semajnfino kun M.Godec

02-09.07. Kurso de la kroata lingvo kun G.Jurina

11-18.07. Kursa Semajno kun S.Ŝtimec kaj aliaj

17-18.07. Interregiona kaj najbarlanda renkonteto

23-30.07. Ne tre konataj aspektoj de Esperanto kaj Zamenhof... kun d-ro H.Eichner

03-09.08. Zagorje la verda aŭ Survoje al 55-a IJK

10-15.08. Literatura kurso kun Spomenka Ŝtimec

16-22.08. La plej aktualaj temoj de astronomio kun d-ro H.M.Maitzen kaj Maja Tiŝljar

17-19.09. Surpriza Semajnfino

Bonvenon!

Senpagaj informiloj riceveblas de la organizanto:

Orbis Pictus de Viŝnja Brankoviĉ

Adreso: Via Leghissa 6 — 34 131 Trieste — Italio Telefono: +39 / 040 767 875

Rete: mailto:orbispictus@iol.it