Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 5 (55)

Al la legantoj

Ve al speco homa

ŝvelanta de stultaĵoj!

Mi volas la pacon.

Donu al mi pacon!

alvokis jugoslavia esperantista poeto Miroslav Mitroviĉ, en la aprila LOdE. Sed lian anim-krion surdigis la pafoj de la jugoslavia armeo en Kosovo kaj eksplodoj de bomboj, kiujn alportis bomb-aviadiloj de NATO.

La genocida politiko de la beograda diktatoro Miloŝeviĉ en Kosovo provokis la Okcidenton uzi armilojn post la fiasko pri diplomatia solvo. Tiu atako neniel faciligis la situacion de la kosovaj albanoj. Aliflanke, Miloŝeviĉ rapide ricevis grandan apogon de sia popolo, inkluzive de ties “demokratia” parto, kiun la Okcidento ŝatus vidi sur lia loko.

Tiuj faktoj estas konataj same bone, kiel la fakto, ke Balkanio estas “bolanta kaldrono”. Sed en tiu kaldrono estas kuirataj (kaj kuirantaj) ankaŭ niaj diversnaciaj samlingvanoj — serboj, kroatoj, slovenoj, bosnianoj, albanoj, bulgaroj, grekoj, turkoj.

Kompreneble, la prezidantaro de la Jugoslavia E-Ligo deklaras pri “netolerebla krimo” de NATO, kaj ilin subtenis pluraj (sed ne ĉiuj) esperantistoj ruslandaj. Multaj retumantaj okcidentanoj diversgrade aprobis la politikon de NATO. Kaj, kiel diris Grigorij Demidjuk pri la komenco de la Unua Mondmilito: “la interna ideo krevis kiel sapveziko”.

Feliĉe, ne ĉiuj el ni sekvas la agojn de siaj registaroj. E-Ligo de NATOa ŝtato Norvegio esprimis bedaŭron pri la reago de NATO. Aktivuloj de EUROKKA kaj Vinilkosmo alvokis ne resti senreagaj antaŭ la krimoj “tiom de la serboj kiom tiuj de NATO” kaj insistis pri kontraŭmilita rezolucio “adoptita de UEA, SAT, SAT-Amikaro, de la ĝenerala esperanto-movado kaj simpatiantoj”. Giorgio Silfer petis urĝan kunvokon de la Pac-Komitato de PEN pri la balkana milito. Laŭ iniciato de Henri Masson, en kelkaj landoj esperantistoj disvastigis la Hodleran alvokon Super el la jaro 1915.

Antaŭ kvar jaroj la redaktoro de Ruslanda Esperantisto skribis pri la milito en Ĉeĉenio: ”... mi, kiel homo kaj redaktoro de tutlanda gazeto, aligas mian voĉon por kondamni la kontraŭpopolan militon.” (RE. 1995: 2)

Ĉar multaj demandis nin pri tio, ni deklaras, ke la redaktanto kaj eldonanto de La Ondo de Esperanto kondamnas kaj la genocidan politikon de Miloŝeviĉ kun ties kunkrimuloj, kaj la terorismajn elementojn en la agado de la albanaj separatistoj, kaj la intervenon de NATO. Plimultaj landoj en nia tero estas plurnaciaj, kaj ni esprimas nian daŭran aprobon al la Zamenhofa tezo: “Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj”.

Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov

KION SIGNIFAS RAŬMISMO

Demando

Sufiĉe ofte en La Ondo, kaj en aliaj gazetoj, oni legas la vorton “raŭmisto” kaj “la ideoj de Rauma”. Mi mem, kaj mi estas certa ke multaj aliaj de viaj legantoj, ne scias pri ĉi tiu koncepto, filozofio aŭ tendenco en la E-mondo. Ĉu vi povus doni klarigan artikolon pri ĝi?

Eric Walker (Britio)

Respondo

En julio 1980 sepdeko da gejunuloj debatis en Raŭmo (Finnlando) dum Internacia Junulara Kongreso pri la perspektivoj de Esperantio en la 80aj jaroj. Du el ili (Jouko Lindstedt kaj Giorgio Silfer) resumis la enhavon de tiu debato en dokumento, kiun ili proponis al individuaj subskriboj. Cento da homoj kaj establoj (inter ili LF-koop kaj Pola Studenta E-Komitato) subskribis ĝin (la limdato estis 1980 12 31) kaj ĝi diskoniĝis ne kiel oficiala dokumento de TEJO, sed kiel “Manifesto de Raŭmo”.

Ĝi estas fakte la unua proklamo ne anonima en la historio de Esperanto, kaj la unua (se escepti la “Deklaracion de Bulonjo”) pri kiu oni ankoraŭ intense, emocie kaj aktuale parolas tra baldaŭ dudek jaroj.

La Manifesto tamen estis nur mejloŝtono: ĝi markis la alvenon de longa kulturpolitika debato, maturiĝinta en junularaj kaj intelektaj E-medioj, kaj samtempe la starton de eĉ pli longa procezo, kiu vidis fundamentajn etapojn en Varsovia simpozio (1984), en Segeda konferenco (1988) kaj en Ĉaŭdefona forumo (1998). Pri 1984 restas libro: “Strategiaj demandoj de la E-komunumo”; pri 1988 restas tezaro: “La Konkludoj de Segedo”; pri 1998 ekzistas enkonduka dokumento “La Kvintezo” kaj la Pakto por la Esperanta Civito.

La raŭmisma intelektularo enkalkulis la plej valorajn sociologojn de la 80aj jaroj en Esperantio: inter ili Jerzy Leyk kaj Sándor Révész. Komence ĝi havis almenaŭ du gravajn polusojn, apud PSEK kaj ĉirkaŭ la revuo “Literatura Foiro”. Iom post iom la ekspansio de LF-koop faris el ĉi tiu eldonejo kaj ĝiaj multaj iniciatoj (kulturcentroj, literaturaj forumoj, Esperanta PEN-Centro, Heroldo de Esperanto ktp) la ĉefan referencon por la tuta raŭmismo.

PIV-difino povus esti: “Koncepto pri esperanto kiel transnacia kulturlingvo, prefere ol internacia helplingvo — kiel lingvo de alternativa komunikado, pli frue ol lingvo de granda komunikado; pri la esperantisteco kiel aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato; pri Esperantio kiel civito, nome kolektivo memkonscia pri sia identeco, praktikanta komunan vivostilon kaj akceptinta komunan leĝaron”.

Ekde 1989 la evoluo de la historio pli kaj pli pravigas la intuicion de Raŭmo. Fariĝis evidente, ke esperanto (same kiel ĉiu vivanta lingvo) ne estas nur komunikilo, sed ankaŭ arta perilo kaj identigilo. La rolon de esperanto kiel arta perilo agnoskis PEN-Klubo Internacia la 10an de septembro 1993, kiam ĝi estis akceptita kiel literatura lingvo. La rolon kiel identigilo implice agnoskis la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj (6an de junio 1996), en la artikolo 1, paragrafo 5.

Raŭmismo estas ofte kalumniata kiel izoliĝemo, konsumismo, malpropagandemo. Sufiĉas legi la Manifeston de Raŭmo por kompreni ke ĝi celas disvastigi esperanton, sed ne tian lingvon kian propagandis la lapennismo (kun kaj sen Lapenna).

Malgraŭ sia noveco, raŭmismo havas antikvajn radikojn en la historio de nia komunumo. Sufiĉus la letero de Zamenhof al Antoni Kofman (1901 05 01, p. 323 de OV) por pruvi ke dekomence ĝi influis la esperantistaron, sed nur okdek jarojn poste maturiĝis la kondiĉoj por ĝia ĝeneraligo.

Giorgio Silfer

LA KVINTEZO

1. La esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato al kiu homoj apartenas pro libera elekto, aŭ pro libera konfirmo kaze de denaskaj esperantistoj.

2. La lingvokono estas la sola komuna distingilo de la anoj de ĉi tiu komunumo. Ĉiu alia karakterizo (rasa, religia, etna, klasa, seksa...) ne gravas por difini la apartenon al la komunumo.

3. Konsekvence, laŭ la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas ĉiun religian (ne)kredon, ĉiun politikan opinion demokrate esprimitan kaj ĉiun kulturan tradicion.

4. Sed la esperanto-komunumo ne povus evolui se ĝi konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj kutimojn, engaĝitaj je nura kunekzistado. Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino.

5. Ĉi tiun komunan destinon forĝis la jam 110-jara historio de la lingvanaro. Ĝin atestas la originala esperanto-literaturo kaj la komunaj kulturaj trajtoj. Ĝin firmigas la oficialaj renkontoj de la lingvanaro mem, sub ĉiu formo, de la kurso ĝis la kongreso. Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi kaj integriĝi, lerni vivi kune kaj respekti unu la alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj esperanto-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision.

JAM 2000 ALIĜIS AL BERLINO

(GK UEA) 19 mar. la kongresa fako de UEA registris la 2000an aliĝon al la 84a Universala Kongreso en Berlino (31 jul.-7 aŭg.).

La ĝisnunaj aliĝintoj reprezentas 56 landojn. Plej multnombras la gastiganta lando Germanio kun 418 aliĝintoj. Sekvas Francio (232), Pollando (162), Japanio (149), Nederlando (83), Svedio (77), Italio (74), Litovio (64), Belgio kaj Britio (po 61), kaj Finnlando (54). Apud Japanio la plej multnombraj ekstereŭropaj landoj ĝis nun estas Brazilo (37), Usono (31) kaj Aŭstralio (16).

MEZ-EŬROPA KONSULTIĜO

19-21 mar. 1999 en Budapeŝto okazis konsultiĝo de Landaj Asocioj de Mez-Eŭropo.

La programo:

19 mar. Alventago.

20 mar. Malfermo de la Konsultiĝo / Traktado inter la reprezentantoj de LA / Prezento de la nuna situacio de la opaj landaj asocioj / Prilaboro de alvoko al la ŝtatestroj pri egalrajta lingvouzo en siaj respektivaj landoj kaj tiu en Eŭropa Unio / Bazaj principoj de kunlaboro inter Mez-Eŭropaj Landaj Asocioj / Traktado pri praktika kunlaboro inter la LA. Komunaj aranĝoj de Mez-Eŭropaj Landaj Asocioj (Turisma kalendaro por 1999, 2000, libroeldonadoj, libroservoj k.s.) / Komuna revuo de Mez-Eŭropaj Landaj Asocioj.

21 mar. Kunlaboro kun UEA kaj aliaj esperantistaj organizaĵoj / Resumo kaj fermo de la konsultiĝo.

La reprezentantoj interkonsentis pri tio, ke ili daŭrigos la konsultiĝojn ja, ĝi montriĝis utila forumo de spertinterŝanĝo kaj tiu de kunordigado de esperantistaj agadoj. Ĝis la sekva kunveno (17-19 sep. 1999, Slovakio) la invitotaj landaj asocioj — Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Pollando, Slovakio, Slovenio — preparas proponojn ankaŭ por fari komunajn kampanjojn respektive komunan internacian renkontiĝon.

La partoprenantoj traktis ankaŭ pri la kunlaboro kun UEA, kaj lige kun la temo kelkaj esprimis siajn malkontentojn pri la nuna kotizsistemo, kiu ne konsekvence diferencas inter landoj laŭ iliaj vivniveloj, krome pri la Okcidenteŭropcentrisma reprezentiĝo en la estraro de UEA.

Sed pri ĉi tiuj temoj la partoprenantoj ne akceptis dokumenton.

Kiel movada temo leviĝis ankaŭ la demando pri starigo de kunordiga komitato de Mez-Eŭropaj landoj, respektive federacio, sed la partoprenantoj parte taksis la temon ankoraŭ ne matura por trakti, parte opiniis, ke ĝi jam ne plu estas aktuala kiam per elektronika reto la kontaktoj vere povas esti jam tutmondaj.

La partoprenantoj akceptis la suban rezolucion, kiun ili tradukos nacilingven kaj la organizanto forsendos ĝin al la prezidentoj, ĉefministroj kaj prezidantoj de la parlamento en la opaj landoj reprezentitaj dum la konsultiĝo.

Rezolucio
de Konsultiĝo de Landaj Asocioj de Mez-Eŭropaj landoj. Budapest, 19-21 marto 1999

La gvidantoj de landaj Esperanto-Asocioj de Hungario, Kroatio, Pollando kaj Slovakio kunvenintaj en Budapeŝto

konsciante

— ke integriĝo de Eŭropo estas grava neevitebla realaĵo, kiu signifas limŝtonon de progreso en la evoluo de la homa socio;

— ke al paca kunvivo apartenas komunikado inter unuopuloj kaj nacioj;

— ke en multaj deklaracioj de Unuiĝintaj nacioj, en dokumentoj de internaciaj konferencoj, sed ankaŭ en statutoj de Eŭropaj ŝtatoj estas akcentita la graveco de lingva egaleco;

— ke malgraŭ de tiu ĉi realaĵo estas en internaciaj kontaktoj ne sufiĉe aplikata principo de lingva egaleco, kaŭze de tio estas ne respektata unu el la plej gravaj elementoj de la bazaj homaj rajtoj, tial

apelacias

— al la gvidantaro de unuopaj ŝtatoj en internaciaj rilatoj alpaŝi al sinsekva forigado de lingva diskriminacio, tial

proponas

— en internaciaj rilatoj apliki la neŭtralan lingvon Esperanton, forigante la lingvan superecon, certigante la lingvan egalecon kaj per tio ebligi la egalrajtan lingvan komunikadon.

Hungario György Nanovfszky, prezidanto

Kroatio Spomenka Ŝtimec, sekretario

Pollando Stanislaw Mandrak, prezidanto

Slovakio Ján Vajs, prezidanto

Oszkár Princz Ĝenerala sekretario de HEA

UEA KANDIDATIGITA POR LA HILTON-PREMIO

(GK UEA) Universala Esperanto-Asocio estas kandidato por la ĉi-jara Humaneca Premio de Hilton, starigita de la Fonduso Conrad N. Hilton por “honori volontulan, karitatan aŭ ne-registaran organizaĵon kiu eksterordinare kontribuis al la mildigo de homa sufero”. La Fonduso portas la nomon de sia fondinto, la fama hotelentreprenisto Hilton.

La Hilton-premio, unu miliono da usonaj dolaroj, estas la plej granda humaneca premio en la mondo. Lastatempe ĝi estis aljuĝita interalie al Kuracistoj Sen Limoj kaj al Operacio Rideto. La ĉi-jaran laŭreaton oni anoncos jarfine.

La kandidatigon de UEA iniciatis s-ro Kent Jones el Usono. Li atentigis Fonduson Hilton, ke diference de la antaŭaj premiitoj, kies agado celis mildigi aktualan suferon, UEA per sia agado por internacia lingvo kontribuas al anticipaj mildigo kaj forigo de kaŭzoj, kiuj povas rezultigi aŭ pligrandigi homan suferon. En la unua ekzameno pri la proponitoj la Fonduso trovis ankaŭ tian agadon kongrua kun la celoj de la premio, kaj sekve UEA estis akceptita kiel valida kandidato. Tion anoncis la kandidatiga manaĝero Carolyn Gaspar. Fine de sia letero al UEA ŝi skribis: “Fonduso Hilton laŭdas vin pro via valora filantropia agado kaj gratulas vin pro via kandidatigo.”

Laŭ la peto de la Fonduso la Centra Oficejo pretigis por la ĵurio ampleksan dokumentaron pri la 90-jara agado de UEA por la celoj de la premio. La CO devis fari tion en ekstreme laborplena periodo. Ege valora estis tial la helpo de s-ro William Harris el Usono, kiu tradukis anglen la agadraporton de UEA pri la jaro 1997.

Kadre de Kampanjo 2000 komenciĝis la preparoj por denove kandidatigi UEA ankaŭ por la pacpremio de Nobel. Ekde la 50-aj jaroj UEA estis kandidato jam multfoje. Plej proksime al la premio UEA estis en 1988. La kampanjo por la premio de tiu jaro disvolviĝis kiel unu el la agadoj de la Jubilea Jaro 1987. Laŭ gazetaraj informoj UEA estis unu el la kvin kandidatoj, el inter kiuj la fina premiito estis elektita.

“HEROLDO” KOMUNIKAS

Heroldo de Esperanto inaŭguris novan senpagan servon por redakcioj kaj institucioj Heroldo komunikas (HK), kiu funkcias kiel novaĵagentejo de la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito. Ĉiuj novaĵoj estas libere reprodukteblaj. HK tiel fariĝas la tria regula fonto de ret-novaĵoj por La Ondo apud Interredaktore kaj Gazetaraj komunikoj de UEA.

Petu informojn ĉe heroldo@tin.it

KONSTITUCIA ĈARTO VERKATA

(HK) Estas verkata la Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito. La komisiono havas la fakan asiston de prof-ino Nicoletta Parisi, katedrano pri konstitucia juro ĉe unu el la plej famaj universitatoj en Italio. La unuaj tri ĉapitroj estas jam pretaj, kaj fine de majo la tuta teksto estos dissendita al la aliĝintoj al la Pakto, por ke ili povu diskuti dum la Forumo por la Esperanta Civito en Karlovy Vary / Karolovaro, 27-29 jul. 1999. La Forumo elektos ankaŭ la Kortumon, laŭ preskribo de la Pakto. La unuaj kandidatigoj (el tri eŭropaj landoj) estas jam formaligitaj.

DUA FORUMO POR LA ESPERANTA CIVITO

(HK) Estas tri kategorioj de partopreno en la dua Forumo por la Esperanta Civito (Karlovy Vary, 27-29 jul. 1999):

a) Paktintoj (establoj aliĝintaj al la Pakto — parolrajtaj kaj voĉrajtaj);

b) Observantoj (establoj ne ratifintaj la Pakton, kvankam aliĝintaj al la unua Forumo — ne voĉrajtaj, sed nur parolrajtaj);

c) Gastoj (individuoj kiuj pagas kotizeton por subteni la Forumon — ne voĉrajtaj, sed parolrajtaj laŭ decido de la tagprezidanto).

Ĉiu povas libere aliĝi al la Forumo, kiel Gasto, pagante programkotizon de 50 svisaj frankoj (25 por OT-areo). La Evolukomisiono de la Pakto rezervas la rajton inviti kelkajn elstarajn esperantistojn, kiel ŝatatajn gastojn. La aliĝon vi povas komuniki al KCE, CP 311, CH-2301 La Chaux-De-Fonds, Svislando, aŭ rete al heroldo@tin.it.

Evolukomisiono

ERA ADIAŬEN, PAKTO ANTAŬEN

(HK) Ne plaĉis al ERA, Esperanto-Radikala Asocio, la kunvoko de la dua Forumo por la Esperanta Civito dum SAT-Kongreso, kaj la akompana interna dokumento (strategia raporto), per kiu la Evolukomisiono de la Pakto montras pozitivan malfermon al UEA.

La E-asocio de la Radikala Partio distanciĝis de ambaŭ decidoj, ne partoprenante en ili kaj ordonante al sia membro Daniela Giglioli demisii de la Evolukomisiono (kie fakte ne estas reprezentantoj de establoj, sed personoj individue respondecaj, demokrate elektitaj de la unua Forumo). Malgraŭ sia sinteno, ERA rajtos partopreni en la Forumo de Karolovaro (27-29 jul. 99), same kiel ĉiuj establoj aliĝintaj al la Forumo de Ĉaŭdefono. Kaj se en ERA iu esperis uzi la Pakton ne por io, sed kontraŭ UEA, tiu absolute eraris.

BULGAROJ AVANE

(HK) “Esperantio: de movado al civito” estos la avangarda temo de la kongreso de Bulgara E-Asocio, en Vraco 3-5 sep. 99, kun festparolado de Ljubomir Trifonĉovski. Lokaj E-societoj fakte aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito, en Bulgario: inter ili, la Vraca. La kongreson partoprenos la vicprezidanto de UEA Renato Corsetti. Dum la kongreso mem okazos la premiero de ĵus verkita dramo de Giorgio Silfer: La dimanĉa brokantisto, kun Teo Jurukov kaj Nikolaj Uzunov kiel protagonistoj.

MONDKONGRESO DE PEN-KLUBO EN VARSOVIO

(HK) Ljubomir Trifonĉovski kaj Tomasz Chmielik estos la delegitoj de Esperanta PEN-Centro dum la mondkongreso de PEN-Klubo Internacia, en Varsovio, 14-20 jun. 1999.

Pola establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito planas specialan akcepton por Esperantaj kaj alilingvaj verkistoj, fine de la kongreso. La aranĝo donus ankaŭ la ŝancon digne honori la sekretarion de la Irlanda Ambasado en Varsovio (mem flue parolantan esperantiston), kies mandato en la pola ĉefurbo ĉesos ĝuste en junio.

Tomasz Chmielik

“PERSONA NON GRATA”

La Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito deklaris s-ron László Szilvási “persona non grata”, pro la konstanta diskonigo de tendencaj asertoj, celantaj interalie krei la falsan opinion ke la Pakto estas iniciato kontraŭ UEA.

Al publika demando, la prezidanto de Hungaria E-Asocio, d-ro Nanovfszky, publike respondis ke s-ro Szilvási tute ne estas la proparolanto de HEA, kies membro li eĉ ne estas.

TEATRO ESPERO ALIĜIS AL LA PAKTO

31 mar. 1999 Varsovia E-teatro Espero deklaris jene:

Nia establo deziras aliĝi al la Pakto por la Esperanta Civito. Nia decido estas motivata per fakto, ke la ĉefa celado de la Pakto estas riĉigi kulture la Esperanto-Komunumon kaj strebado al disvastigo kaj firmigo de homaranismaj idealoj de la kreinto de Esperanto. Tio kongruas kun principoj kiujn ni, laŭ niaj modestaj eblecoj, provas realigi.

Kun salutoj kaj bondeziroj por sukcesa laboro por realigi humanismajn ideojn de la Pakto,

Zofia Banet-Fornalowa

Jerzy Fornal

KAMPANJO “MONO POR NOMO”

(HK) Aprobinte la deprunton ĉe banko por aĉeti domon, la Asembleo de KCE (Kultura Centro Esperantista en La-Chaux-de-Fonds) decidis lanĉi kampanjon por pli rapida repago. Temas pri la kampanjo Mono por Nomo. Sep ĉambroj kaj du salonoj atendas nomon! Akceptejo, kontoroj, dormoĉambroj, la kursejo kaj salono Klara, kun aneksaj kuirejo kaj kamena babilejo.

Tiuj naŭ lokaloj povos ricevi nomon laŭ la respektiva mecenato: la sep ĉambroj “kostas” po 15.000 CHF, la kursejo 30.000 kaj la salono (kun kuirejo kaj kameno) 45.000. Tio egalas al 180.000 CHF kaj praktike kovras la deprunton ĉe la banko.

Ju pli da lokaloj ni “baptos”, des pli frue la ŝuldo estos repagita (la banko donis dek sep jarojn da tempo). La mecenatoj rajtos doni la propran nomon, aŭ tiun de konato, aŭ eĉ de asocio aŭ lando: sola kondiĉo estas, ke tiuj nomoj ne kontrastu kun la statuto de KCE. La mecenatoj estos ankaŭ konsiderataj dumvivaj Apogantoj (do voĉrajtaj en la Asembleo). Kaj la nomoj restos, eĉ se post jardekoj KCE bezonos novan sidejon.

La sama kampanjo okazis antaŭ kvardeko da jaroj, kiam UEA translokiĝis de Britio al Nederlando: ankoraŭ nun, en ĝia roterdama sidejo, ekzistas ĉambroj Minnaja, Kanado ktp.

KCE delonge eliris el la krizo kiun ĝi suferis en 1990-94. Kaj KCE longe vivos, kiel unika internacia feria altlernejo. Ligi vian nomon al KCE signifas esti memorata tra la jardekoj kiel pioniro de nova epoko!

SAMARKANDO EKSTERE RILATAS

Ĉe UN en Ĝenevo en la serio UN Publikaĵoj pri Paco aperis anglalingva konsultlibro Peace Museums Worldwide (Pacmuzeoj Tutmonde). La libron komencas salutmesaĝo de la Asista Ĝenerala Sekretario de UN, Ĝenerala Direktoro de la UN-Oficejo en Ĝenevo Vladimir Petrovsky okaze de la 10-jariĝo de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando (Uzbekistano). Estas menciinde, ke inter kelkdeko da diverslandaj pacmuzeoj nur la samarkanda muzeo (fondita kaj prizorgata de lokaj E-aktivuloj) estas detale priskribita. En la koncerna artikolo de ties direktoro Anatoli Ionesov estas eksplicite emfazita la rolo de Esperanto kaj de esperantistoj por kreo de tiu ĉi unika (almenaŭ en Esperantujo) muzeo. La informriĉa konsultlibro kurte prezentas 61 pac- kaj pac-rilatajn muzeojn kaj projektojn en 16 landoj de 4 kontinentoj i.a. la Internacian E-Muzeon en Vieno.

Dezirindas, ke ankaŭ aliaj E-Muzeoj proponu sin kiel pacrilataj institucioj por la novaj eldonoj de tiu ĉi gvidlibro, ja paco kaj Esperanto estas nedisigeblaj. Tion bone konscias ankaŭ la redaktoro de la volumo D-ro Peter van den Dungen (Department of Peace Studies, University of Bradford, Bradford, BD7 1DP, Britio). Li estas unu el iniciatintoj de la internacia reto de pacmuzeoj, kiu konstante kreskas tra la mondo (kaj regule aperigas anglalingvan novaĵleteron). Ties nedisigebla parto estu ankaŭ E-muzeoj. Oni skribu al D-ro Dungen angle aŭ nederlande.

Interesitoj senpage mendu la libron ĉe: United Nations Publications, Office C 115, Palais des Nations, CH-1211 Geneva 10, Svislando.

Fine de 1998 la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando estis distingita per la honormedaliono Golden Dove in Peace Award (Ora Kolombo en Paco) de la Poetry Day Australia Foundation. En la honorfolio la fondinto kaj prezidantino de la Fondaĵo prof. Joy Beaudette Cripps skribis:

Jam de kelkaj jaroj la Fondaĵo sekvas la progreson de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro kaj volas konigi al la homoj de la tuta mondo la laboron de la muzeo fondita en Samarkando laŭ iniciato de membroj de la Klubo de Interpopola Amikeco Esperanto honore al la Internacia Jaro de Paco.

Anatoli Ionesov

RADIKALULOJ AKTIVAS

22-28 feb. “Esperanto” Radikala Asocio reprezentita de Lapo Orlandi, ĝenerala konsiliano kaj membro de la Sekretariejo, iris al Parizo okaze de la Kongreso de Eŭropa Federacio de Verdulaj Partioj kaj por aliaj gravaj renkontoj.

Irlanda verdula partio “Comhaontas Glad”, laŭ peto de ERA kaj menciante la projekton de ERA pri “La kostoj de la eŭropa lingva (ne-)komunikado”, prezentis rezolucian proponon per kiu “la Kongreso de la Eŭropa Federacio de Verdulaj Partioj promocias la ekstarigon, en la Eŭropa Parlamento, de Komisiono kiu pristudu la plurajn solvojn de la problemo kunigi la gardadon de la lingva ekologimedio kun efika kaj demokratia komunikado en Eŭropo, entene de la hipoteza adopto de Esperanto kiel federacia eŭropa lingvo”.

Tiu propono estis subskribita de aliaj kvin eŭropaj verdulaj partioj (franca, norvega, bulgara, kipra, ukraina). Alia rezolucipropono, prezentita de la esperantistaj verduloj, estis subskribita de pluaj kvar naciaj partioj. Tiuj rezolucioj estos pridiskutitaj dum la Konsilio.

Daŭras la informada kampanjo pri la libro/projekto “La kostoj de la eŭropa lingva (ne-)komunikado”: 27 feb. ERA liveris rekte en la manojn de Joscha Fischer, Ministro de Eŭropa Unio, ekzempleron de tiu libro/projekto eldonita de la Asocio.

Dum renkontiĝo kun Joseph Poth, Direktoro de la Fako pri Lingvoj de UNESKO, ERA estis informita, ke la UNESKO-Centro de Vaskaj Landoj (Eŭskio) en Bilbao, estis elektita por surpreni la taskojn, antaŭviditajn de la membraj ŝtatoj, dum la konferenco de Stokholmo, rilate al la Observejo pri la Lingvaj Politikoj. Tiu Observejo, pripensita kaj promociita de ERA, kiel konate, estis unu inter la plej gravaj politikaj venkoj de ERA en internacia agadkampo.

En sia pariza sidejo SAT dufoje akceptis ERA-n. Dum la du malfermitaj renkontiĝoj reprezentantoj de ambaŭ organizacioj samopiniis pri la neceso sekvi en la esperantista strategio du paralelajn gvidliniojn:

— tradician de la internaciaj agnoskoj de esperanto;

— pli nuntempan, de reorganizo de la movado kun memregistaraj funkcioj, de agnosko de esperanto kiel diaspora lingva minoritato kaj de dialogo kun la aliaj minoritatoj. Tiu lasta gvidlinio estis pritaksita de Yves Peyraut (SAT) pli facile laŭirebla ol la alia.

SAT akceptis kun granda intereso la proponon de politika kunordigo proponitan de ERA, sin devontigante pridiskuti tion kun siaj estraraj organismoj plej eble baldaŭ. SAT esprimis sian emon partopreni en ERA-seminario pri “La rajto al internacia lingvo”, okazonta 29 apr. sub patroneco de UN en Bruselo.

“Esperanto” Radikala Asocio e.r.a.@agora.stm.it

EUROKKA REKONSTRUAS SIN

Pro novaj disponoj pri la financado de la asocioj en Francio, okazis gravaj ŝanĝoj en EUROKKA, kiu devis disigi Vinilkosmo kaj Rok-gazet’ ekde januaro 1999. Ekde tiam Vinilkosmo kaj Rok-gazet’ estas sendependaj de EUROKKA (jure kaj finance).

Konkrete tio ne ŝanĝos multon krom en la oficialaj paperoj, kalkuloj, ktp. Ĉiukaze temas pri la sama adreso kaj samaj personoj; ne maltrankviliĝu. EUROKKA daure okupiĝas pri la kunordigado de E-artistoj, organizado, rilatoj kun organizantoj de E-artaj aranĝoj, ktp. Vinilkosmo okupiĝas nur pri eldonado, produktado kaj distribuado de muzikaj produktaĵoj (kasedoj, KD-diskoj ktp...), kaj Rok-gazet’ nur pri la eldonado de la E-muzik-magazino.

Floréal Martorell Direktoro de Vinilkosmo

RADIO AŬSTRIA INTERNACIA

Ni disaŭdigas laŭ komisio de federacia registaro kaj je kostoj de la federacio. Nia redakta sendependeco estas leĝe garantiita. Semajna komentario, raportoj, felietonoj, leterkesto.

Aŭskultu nin dimanĉe je 405 (6.155, 13.730 kHz), 1405 (6.155, 13.730 kHz) 2305 (6.155, 9.870, 13.730 kHz) laŭ UTC.

Nia programo ROI Wien aŭskulteblas en Eŭropo ankaŭ per satelito ASTRA ADR (11.141 H, [Bayern 3] 8, 10) kaj ASTRA ORF-DVF-Bouquet (12.692 H, SR 22.000; FEC 5/6).

ORF

RUSLANDO EN LA UNUA DEKO!

Redaktoro de Esperanto István Ertl afable telesendis la membrostatistikon de UEA, el la aprila kajero de la organo de UEA, kiu ankoraŭ ne atingis nin. Dank’ al li ni daŭrigas nian tradician statistikadon, tamen sen la komentario.

Kiel LOdE prognozis (1998: 4) la individua membraro (IM) de UEA kreskis je 237 pro la amasa kongreso en Montpeliero, tamen malrealiĝis nia prognozo pri ĉeso de la falo de la aligitaj membroj (AM, -223). Rezulte, la tuta membraro kresketis je 14 personoj, kaj tiu nombro eble superos 20 pro la malfuraj kotizoj (pasintjare estis 26 malfrukotizintoj).

jaro AM IM sume

1987 36351 7291 43642

1988 35945 7203 43148

1989 32474 7355 39829

1990 25224 7645 32869

1991 19146 8071 27217

1992 18808 7783 26591

1993 16041 7272 23313

1994 14495 7018 21513

1995 13808 7237 21045

1996 13314 7284 20598

1997 13035 7122 20157

1998 12812 7359 20171

La vicordo de la land-asocia listo preskaŭ ne ŝanĝiĝis.

AM de UEA en 1998 (1997)

Japanio 1048 (1109)

Germanio 1017 (1021)

Ĉinio 970 (981)

Italio 860 (958)

Svedio 766 (766)

Britio 580 (603)

Belgio 505 (579)

USA 480 (562)

Francio 412 (449)

Hungario 348 (447)

Sed en la unua deko da landoj kun plej multaj individuaj membroj unuafoje aperis Ruslando! Tute pravis Osmo Buller, dirinta antaŭ kelkaj jaroj, ke la plej granda E-asocio en Ruslando estas la individua membraro de UEA.

La laŭlanda IM-statistiko estas jena:

Francio 894 (660)

Germanio 602 (626)

Brazilo 511 (525)

Japanio 415 (408)

USA 400 (399)

Nederlando 356 (365)

Italio 259 (300)

Finnlando 246 (268)

Britio 229 (249)

Ruslando 228 (228)

Kvankam Ruslando apenaŭ restos en sia pozicio post unu jaro, ĉar pro la rublofalo apenaŭ cent personoj iros al Berlino, ni ja havas kaŭzon por fieri.

Aleksander Korĵenkov

KURTE

En Tokio en 1000 ekz-oj aperis la japana traduko de la libro de Spomenka Ŝtimec Tena — hejmo en Mezeŭropo; la enkondukon por la japanaj legantoj verkis d-ro Ulrich Lins. (Interredaktore)

6 jan. okazis kunveno inter delegacioj de la franca partio “la Verdanoj” k de E-Asocioj en la nacia sidejo de la partio. 25 feb. okazis kunveno inter E-delegacio k membro de la nacia estraro de Radikala Partio Alexandre Benhamou en la sidejo de junradikaluloj. (Le Travailleur Espérantiste)

“La Esperanta: ĉu literaturo por paco?” Pri tiu temo Giorgio Silfer prelegos kadre de la 32a Internacia Literatura Konferenco en Bledo (Slovenio), 26-29 maj. 1999. (Heroldo Komunikas)

En Zuriko (Svislando) ekde 11 mar. 1999 regule je 15h20 estas elsendata en la programo de Radio Lora programero en k pri E-to. Radio Verda, la ĉiusemajna radioprogramo el Kanado, ĉesis 24 jan. 1999. (Heroldo de Esperanto)

13 jan. en RFI (Radio Franca Internacia) kanzonisto Jacques Yvart prezentis sian kompakt-diskon kun tradukitaj kanzonoj de Georges Brassens en E-to. (Le Travailleur Espérantiste)

18 feb. la prestiĝa TV-programo Duonhoro da kulturo dediĉis 7 minutojn al E-to okaze de la 25-jara teatra E-aktivado de Vida Jerman. (Esperanto)

En la nacia biblioteko de Bogoto (Kolombio) estis malfermita la 4a Tut-Amerika Kongreso de E-to kun partopreno de 63 pers. el 12 landoj amerikaj k eŭropaj. (Esperanto)

Kultura Centro E-ista ricevis en 1998 donace pli ol 27 mil svisajn frankojn (rekorda sumo) de 95 donacintoj. (Ĉe la Domparo)

11-13 mar. en Havano okazis la 3a kongreso de la Kuba E-Asocio kun pli ol cent kubaj k deko da eksterlandaj partoprenantoj el 8 landoj. (Havano Vokas)

URALO: NOVA PREZIDANTO

18 apr. en la Jekaterinburga liceo N-ro 88 okazis konferenco de la Urala Esperantista Societo (UES).

La konferenco diskutis kaj aprobis la agadan kaj financan raportojn de la Komitato kaj taksis ties agadon kontentiga. Estis akceptita la propono de la Krasnojarska EK repreni la zorgojn pri la Kolektiva E-Biblioteko (KEB).

La konferenco elektis la novan prezidanton de UES — Viktor Kudrjavcev. La aliaj komitatanoj iĝis Vadim Astafjev, Halina Gorecka, Lidia Jerofejeva kaj Tatjana Kulakova.

Tatjana Kulakova

PETERBURGA TELEVIDO

6 apr. la peterburga televizia programo Segodnjaĉko aperigis raporton pri la klubo de blindaj kaj malbone vidantaj esperantistoj Amikaro. Estis intervjuitaj kelkaj Amikaranoj, sonis kanto en plenumo de la ensemblo Blua Ponto. Fine, la raportisto mem diris frazon en esperanto. Nia lingvo estis prezentita tre favore, kvankam la raporto daŭris nur kelkajn minutojn.

Boris Kondratjev

MODESTA REZULTO

En la pasint-jara novembro mi konatigis Esperanton al instruistoj kaj studentoj de la fakultato pri historio kaj filologio en la Sibaja instituto de la Baŝkortostana Ŝtata Universitato. Kelkaj studentoj tre interesiĝis, kaj por ili estis organizita kurso, kiu rezultis nur enkonduko en la lingvon pro manko de lernolibroj. Tamen estroj de la fakultato opinias instruadon de Esperanto utila por studentoj kaj promesas enprogramigi Esperanton en la fakultativan programon sekvont-jare.

Krom tio mi prelegis pri Esperanto en la urba societo de invalidoj. Kelkaj junaj societanoj interesiĝis pri la lingvo, kaj mi ekinstruis por ili Esperanton per la lernolibro de Abolskaja.

Sergej Manzurov

INTERNACIA FAMILIO FONDITA

27 mar. en Ĉeboksari (la ĉefurbo de Ĉuvaŝio) okazis unu el tre belaj eventoj kiuj povas okazi en la Esperanto-mondo — apero de nova E-familio! Antonio Martins (Portugalio) kaj Irina Tuvalkina (Ruslando) konatiĝis en la Sankt-Peterburga IJK (1995), kaj de tiam forta sento vivas en iliaj koroj, kiu nun kaŭzis la geedziĝon. La ĉeboksaraj esperantistoj sincere gratulas la junan paron kaj deziras grandegan feliĉon dum paŝado de vojo de la vivo!

Konstantin Vihrov

LOdE volonte kungratulas!
NOVA GENERACIO EN SIBERIO

Kiu povus pensi, ke en la kvina klaso infanoj interesiĝus pri Esperanto? Sed en Tomsko, en lernejo numero unu, en la kvina klaso estas rondeto pri lernado de la kreaĵo de s-ro Zamenhof.

“Esperanto estas simpa, sed interesa” — diras Saryĉeva Olga. “Esperanto — tio estas bonega!” — resumis Tjuĵina Marina. Ni havis la unuan lecionon en februaro. Nun ni havas du lecionojn en semajno, po kvardek minutoj. Ni jam scias multon.

Kreskas nova generacio de esperantistoj!

Skribu al ni: RU-634041 Tomsk, ab. ja. 261, Ruslando.

Anna Birjulina

MI ĜIN LANĈIS KAJ VENIGIS AL APERO

En Via redaktora kolumno de LOdE n-ro 4-99 mi trovis la aludon pri la “kompilinto de la hontinda eldono” de Aleksandr Puŝkin. Eble vi intence ŝatus sekretigi la nomon de tiu persono, sed ĝi estas pulĉinela sekreto, kion vi, certe komprenas. Ni, do, malkovru la sekreton: estas mi, Mikaelo Bronŝtejn, kiu lanĉis kaj venigis al apero la verkaron de A.S. Puŝkin...

1. En la almanako Impeto-89 (Moskvo: Progreso, 1990) aperis mia alvoko “Por ke Puŝkin estu ankaŭ nia”. Temis pri tio, ke nialanda esperantistaro ĝis 1999 devus prepari dignan jubilean verkaron de la poeto en esperanto. Mi invitis ĉiujn tradukistojn fari tiun laboron kolektive kaj ricevis ĉirkaŭ dekon da reeĥoj, inter kiuj estis ankaŭ tiu de Nikolai Lozgaĉev;

2. 3 dec. 1991 Nikolai Lozgaĉev sendis al mi sian tradukon de Festeno dum pesto, “delonge promesitan kaj finfine tajpitan” (mi citas la leteron de N.L.) speciale por ke mi pritaksu ĝin kaj ĉe bezono uzu en la planata verkaro. En la sama letero li skribis ke “la edicio Sezonoj planas eldoni tiujn tekstojn plus du de la tragedietoj al la jubileo de Puŝkin”. Responde mi sendis al li kelkajn rimarkojn por la traduko kaj demandis ĉu li ne timas konkurencon, se lia traduko aperos en la porjubilea verkaro kaj samtempe en la planata eldono de Malgrandaj tragedioj ĉe Sezonoj.

3. En la letero de 12 jan. 1992 Nikolao respondis al mia demando: “Unue mi devas diri, ke mi ne timas konkurencon. Mi ĝojas al ĉiu ebleco aperigi novan libron en e-to, des pli — de niaj aŭtoroj.”

Ĉio dirita konvinke atestas, ke mi havis permeson de la tradukisto por uzi la verkon, kaj ke mi ricevis la permeson antaŭ ol la verko estis publikita en LOdE, do ne havis bezonon peti permeson de la lasta. Se por kompreni tion ne sufiĉas la citaĵoj, mi permesas al Vi publikigi plenan tekston de la privataj leteroj.

Mi deziras nur aldoni, ke januare 1999 mi prezentis la eldonitan verkaron en la centra literatura muzeo de Puŝkin kaj donacis la libron por la muzeo ... Estu tiu ĉi fakto glora memoraĵo por la tragike forpasinta mia amiko Nikolai Lozgaĉev. Sed la maljustaj vortoj pri “priŝtelo de mortinto” restu por Via persona honto.

Mikaelo Bronŝtejn

MI ESPERAS, KE TEMAS PRI SENINTENCA FORGESO

Ŝokis min, ke Festeno dum pesto en la traduko de mia edzo, estas eldonita de Impeto. En 1991 Nikolai, responde al la invito de Bronŝtejn, efektive konsentis pri la eldono de tiu sia traduko en la sovetunia ŝtata eldonejo Progreso, sed li neniam intencis eldoni ĝin en la privata kompanio de ges-roj Ŝevĉenko, kaj tiuj lastaj nek informis lin pri la planata aperigo, nek sendis al li pres-provaĵojn por korekto, nek menciis la fonton de la origina eldono.

Min ne interesas la aŭtor-rajtaj problemoj, sed el la etika vidpunkto la ago de la responsuloj de Impeto estas tre malbela. Mi atentigas, ke mi donas nur al Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto la rajton eldoni kaj reeldoni la verkojn de Nikolai, kiuj jam aperis aŭ restas manuskriptaj (Krom tiuj, kiuj unuafoje aperis en Literatura Foiro kaj aliloke). Ĉiuj ceteraj petu pri tio permeson ĉe tiuj du, escepte de Impeto, al kiu mi eksplicite maldonas la eldonrajton.

Mi petas, ke La Ondo de Esperanto, kiun Nikolai kunredaktis dum jaroj, laŭeble reduktu la rilatojn kun Impeto pro ties misago.

Mi ne dubas pri la sincereco de s-ro Bronŝtejn, kaj eble li simple forgesis, ke antaŭ 8 jaroj temis pri alia eldonejo kaj eĉ pri alia lando. Mi petas lin ne plu kredigi, ke Nikolai deziris aperigon de sia traduko ĉe ges-roj Ŝevĉenko.

Cetere, mia edzo estis tre modesta kaj fermita; li havis nemultajn verajn amikojn, kaj mi bone konas ilin. Neniu (ankaŭ ne Bronŝtejn) nomu sin publike amiko de Nikolai, surbaze de nur longtempaj rilatoj, komuna hobio, kelkaj vizitoj aŭ leteraj stereotipaĵoj “kara amiko” kaj “amike via”.

Mi esperas, ke la artikolo de M.Bronŝtejn — pri kies aperigo La Ondo kaj mi konsentis pro la espero pri lia senintenca forgeso — estas la lasta pri tiu ĉi temo.

Mi uzas la eblon kaj dankas ĉiujn, kiuj dividas kun mi, niaj du infanoj kaj aliaj parencoj la funebron pro la forpaso de Nikolai.

Jelena Lozgaĉjova

LOdE plenumos la petojn de Lena kaj ne plu rilatos kun Impeto, escepte de la recenzo pri Moskvaro, kiu estas jam mendita. Ni kredas, ke mankas dolo en la ago de M.Bronŝtejn, doninta la tradukon de Nikolai al alia eldonejo ol interkonsentite, kaj mia esprimo, kiun li citis, rilatas plejparte al la moskvaj eldonistoj.

La junia kajero de La Ondo, grandparte dediĉota al la 200-jariĝo de Puŝkin, eble iom kompensos la neeldonon de la Malgrandaj tragedioj. Du el la planataj tradukoj apartenos al la plumo de Nikolai Lozgaĉev.

Halina Gorecka

RENATO CORSETTI: “UEA ESTAS RAŬMISMA ASOCIO”

(HK) En mesaĝo al la antaŭa ĝenerala sekretario de la Akademio de Esperanto, s-ino Perla Martinelli, okaze de la transdono de arkivaĵoj de AdE, la nova sekretario, d-ro Renato Corsetti, skribis al ŝi la 13an de marto 1999:

“Foje, tamen, ni devas sukcesi vidiĝi. Ĉu estas eble ke inter vi kaj mi ni ne sukcesas renormaligi la rilatojn inter UEA kaj LF-Koop? Finfine UEA estas la plej granda raŭmisma asocio en la mondo, kiu tamen insistas deklari sin finvenkisma.”

Perla Martinelli respondis ke la prezidanto de LF-koop, Marc Hiltbrand, estas ĉiam malfermita al dialogo kun UEA.

VICPREZIDANTO-ĈEFDELEGITO REAGAS

Post la aperigo de la artikolo de Halina Gorecka pri la cirkuleroj de la vicprezidanto de REU Miĥail Ĉertilov, tiu lasta sendis al ni du mesaĝojn. Ni ne komentas la leterojn — niaj legantoj mem konkludu.

LOdE

La unua mesaĝo estis direktita al la redaktanto de LOdE:

Mi ne plu deziras havi ajnan rilaton kun la gazeto senprudenta kaj mensogklaĉa. Mi malpermesas publikigi en via gazeto mian artikolon, senditan antaŭe.

La dua mesaĝo estas kopio de faksa letero, kiun la ruslanda ĉefdeligito de UEA Ĉertilov sendis al Osmo Buller en la Centra Oficejo de UEA:

Estimata Osmo Buller,

Konforme al Regularo pri Delegitoj mi reprenas mian antaŭan decidon pri reelekto de Loka Delegito Halina Gorecka por sekvanta trijara periodo, pro ne plua mia konfido al tiu ĉi persono.

Mikaelo Ĉertilov

MI NE INTENCAS KABEI

Ĉar lastatempe en nia gazetaro malaperis verkoj de d-ro Bernard Golden, kelkaj maliculoj flustris pri lia kabeiĝo aŭ volapukistiĝo. LOdE petis d-ron Golden klarigi la misteron, kaj li dankinde respondis:

Dum la pasintaj jaroj verkado, tajpado, korektado kaj dissendado de verkoj estis taskoj, kiuj postulis tro da fizika kaj mensa energio. Mi, do, decidis, ke ĉesigo de aktiva partopreno en agado en Esperantujo estas la sola maniero eviti pli da streĉiĝo. Rezulte de mia retiriĝo mi ne plu sentas konstantajn premojn, kaj eĉ pli grave, mi povas konservi mian sanstaton. Estontece oni ne atendu de mi novajn verkojn. Mi ne intencas kabei, sed ankoraŭ restas en la Esperanta komunumo, pasive okupiĝante pri eventoj dank’ al la periodaĵoj, kiujn afablaj eldonistoj sendas al mi — ekzemple, La Ondo.

Bernard Golden (Hungario)

ESPERANTO: PLI OL CENTJARA KAJ ANKORAŬ MIRIGAS

Post la unua malfacilo, mi senĝene malfermis n-ron 4 de LOdE kaj konservis ĝin sur mia komputilo kun bildoj. Kaj hodiaŭ (lundon) la aerpoŝta ekzemplero de LOdE n-ro 4 alvenis.

Mi ĝuas preskaŭ ĉiun rubrikon pro malsamaj kialoj. La serio ‘Slavonaj Skriboj’ estis iom tro fakeca por mi. Aliflanke, mi apenaŭ legas seriozan eŭropan literaturon, sed kun tuta plezuro mi legis la elstaran tradukon de Tri Tilioj en LOdE, 1999: 3 pro ties klasika Esperanto.

Tiel ni vivas fascinas min. Kaj la leteroj kaj raportoj el la kluboj en Ruslando estas bonvenaj fenestroj al la mondo de la samideanoj tie. Sidante en Nov-Zelando, mi vidas retpoŝtan ligon al esperantistoj en okcidenta Siberio, kaj mi pensas: Esperanto — pli ol centjara kaj ankoraŭ mirigas.

Mike Leon (Nov-Zelando)

DUOBLA GRATULO EL ĈEĤIO

Minimume duoblan gratulon! Unue, pro la akurateco, kiu bedaŭrinde ofte mankas ĉe la E-periodaĵoj; kaj due, pro la artikolo de Valentin Melnikov (LOdE. 1999: 3), kies temo estas en Esperantujo pli ol aktuala. Bedaŭrinde, pligranda parto de geesperantistoj estas en tiu ĉi fako naivuloj.

Vladislav Hasala (Ĉeĥio)

DOMAĜA ERARO

En la 3a numero de LOdE aperis mia artikolo Juda kaj satana, aŭ sankta afero? Bedaŭrinde, en unu el la versoj anstataŭ vundita aperis sentita. La aŭtenta teksto estas:

Ĉu vi memoras pri la Amo,

vundita, prikraĉita kaj batita?

Ĉu vi memoras pri la Amo,

al malhonora kruco rustnajlita?

Grigorij Berezin (Ukrainio)

EŬGENO ONEGIN REELDONINDA?

Mi proponas, ke oni publikigu represe la libron Eŭgeno Onegin de Puŝkin en la traduko de Nekrasov. La verko devus trovi lokon en la serio Oriento-Okcidento okaze de la Puŝkin-jaro (1799-1999).

Zbigniew Czupkallo (Pollando)

El “La taglibro de l’ verkisto”

Enkonduko de Fjodor Dostojevskij

“La taglibro de l’ verkisto”, kiun Fjodor Dostojevskij eldonis (kun kelkaj paŭzoj) en la jaroj 1873-1881 estis senprecedenca evento en la Ruslanda soci-kultura vivo.

En la “Taglibro” la intereso al la aferoj de socio kaj moralo estas tre vastgama: reformoj en Ruslando, krizo de la intelektularo, ekspluatado de infanoj kaj virinoj, klerigo, Balkana milito, katastrofoj kaj krimoj, suicidoj, drinkado, socialismaj ideoj, filozofio, Ruslando kaj okcidento, literaturo, kaj ĉiutaga vivo kun ties ĝojaj kaj tristaj momentoj... La tuta postreforma Ruslando aperas antaŭ ni en la stilo unika, tipa de Dostojevskij,

plena da paradoksoj, humuro kaj kontraŭdiroj.

“La Ondo” planas aperigi de tempo al tempo kelkajn fragmentojn el la “Taglibro”, malsamajn teme kaj stile. Ni komencas per la “Enkonduko”.

La dudekan de decembro1 mi eksciis, ke ĉio jam estas decidita, kaj ke mi iĝis la redaktoro de “Civitano”. Tiu ĉi eksterordinara evento (eksterordinara por mi — mi neniun volas ofendi) efektiviĝis tre rapide. Ĝuste la dudekan de decembro mi legis en “Moskvaj Informoj”2 pri la geedziĝo de la imperiestro de Ĉinio; ĝi forte impresis min. Ankaŭ tiu grandioza kaj, evidente, ege komplika evento estis mirinde simpla: ĉio en ĝi estis antaŭplanita tre detale antaŭ mil jaroj en preskaŭ ducentvoluma verkaro pri ceremonioj. Mi komparis la grandiozon de la ĉinia evento kun mia redaktoriĝo kaj subite sentis min maldanka al nialandaj regularoj, malgraŭ tio ke mia promociiĝo estis tiel facile konfirmita; mi pensis, ke por ni — tio estas por mi kaj princo Meŝĉerskij3 — estus pli avantaĝe eldoni “Civitanon” en Ĉinio. Tie ĉio estas tute klara... Ni ambaŭ aperigus nin je la fiksita dato en tiea ĉefa administrejo pri gazetaraj aferoj. Frapinte la fruntojn kontraŭ la plankon kaj lekinte tiun lange, ni ekstarus kaj, kun la kapoj humile klinitaj, levus la montrofingrojn antaŭ nin. La ĉefadministranto pri gazetaraj aferoj, kompreneble, afektus, ke li dediĉas al ni ne pli multan atenton ol al enflugintaj muŝoj. Sed ekstarus la tria helpanto de la tria sekretario de la ĉefadministranto kaj, tenante en la manoj la diplomon pri mia redaktoriĝo, li per voĉo impona, sed tenera, prononcus por ni edifaĵon preskribitan de la ceremonio. Ĝi estus tiel klara kaj komprenebla, ke ni aŭskultus ĝin kun plezuro. Se, pro mia stupida kaj pura koro kaj pro la konscio pri miaj limigitaj kapabloj, komenconte mian redaktoran taskon, mi sentus timon kaj rimorsojn, oni tuj pruvus al mi, ke, havante tiajn sentojn mi stultas duoble; ja ĝuste ekde tiu ĉi momento mi tute ne bezonus mian saĝon, se tiun mi hazarde havus; inverse, farus min pli fidata, se tiun mi malhavus absolute. Kaj sendube tio estus aŭskultata kun agrablo. La tria helpanto de la tria sekretario konkludus belvorte: “Iru, redaktoro, ekde nun vi povos manĝi rizon kaj trinki teon kun nova kvieto de via konscienco” kaj enmanigus al mi ruĝan diplomon, presitan sur ruĝa sateno per ruĝaj signoj; princo Meŝĉerskij donus decan koruptaĵon, kaj reveninte hejmen ni ambaŭ eldonus tian perfektan kajeron de “Civitano”, kian ni ĉi tie neniam sukcesos eldoni. En Ĉinio ni eldonadus bonege.

Nu, mi suspektas, ke en Ĉinio princo Meŝĉerskij nepre ruzus pri mi, kaj li estus invitinta min redaktori kun la precipa celo: ke mi anstataŭu lin en la ĉefadministrejo pri gazetaraj aferoj en la okazoj, kiam li estus tien invitata por ricevi bambu-bastonajn frapojn sur la kalkanojn. Sed mi superruzus lin: mi ĉesus aperigi “Bismarkon”4 kaj kompense mem komencus artikoli tiel bonege, ke oni invitus min al la bambuado nur post ĉiu dua kajero. Krome, mi lernus verki.

En Ĉinio mi verkus bonege, sed tio estas multe pli malfacila ĉi tie. Tie ĉio estas planita kaj kalkulita por mil jaroj; kaj ĉi tie ĉio estas renversita por mil jaroj. Tie mi eĉ kontraŭvole verkus tiel kompreneble, ke mi eĉ ne scias, kiuj legus miajn verkojn. Ĉi tie, por devigi legi siajn verkojn, la aŭtoro preferu verki nekompreneble. Sole en “Moskvaj informoj” la ĉefartikoloj okupas unu kolumnon kaj duonon kaj — tio mirigas — ili estas kompreneblaj; tamen nur se ili venas el sub la konata plumo5. En la “Voĉo”6 ili okupas ok, dek, dek du aŭ eĉ dek tri kolumnojn. Do, tiom multajn kolumnojn oni devas uzi por estimatigi sin.

En nia lando paroli al aliaj estas scienco. Unuarigarde estas samkiel en Ĉinio; tie kaj ĉi tie estas kelkaj facilaj kaj pure sciencaj artifikoj. Ekzemple, antaŭe la vortoj “mi komprenas nenion” signifis la stultecon de la aŭtoro; nun ili honorigas la aŭtoron. Se iu diras malkaŝe kaj fiere: “Mi ne komprenas la religion, mi nenion komprenas en Ruslando, mi tute nenion komprenas en la arto”7 — tiu tuj metas sin al bonega alta loko. Kaj tio estas precipe avantaĝa, se vi efektive nenion komprenas.

Sed ankaŭ tiu facila artifiko pruvas nenion. Efektive, ĉe ni ĉiu suspektas la aliajn pri stulteco sen pripensado de tio kaj sen meti al si la demandon: “Ĉu eble ĝuste mi estas vere stulta?” Tiu situacio kontentigas ĉiujn, tamen neniu kontentas pri ĝi kaj ĉiuj estas koleraj. Eĉ la pripensado en nia tempo estas preskaŭ ne ebla, ĉar tio kostas multe. Vere, oni aĉetas pretajn ideojn. Ili estas vendataj ĉie, eĉ senpage; sed la senpagaj kostas plej kare, kaj tio estas jam antaŭsentata. Rezultas neniu profito kaj plu daŭras la senordo.

Probable, ni estas samkiel Ĉinio, sed sen ties ordo. Ni apenaŭ komencas tion, kio en Ĉinio jam finiĝas. Ni certe venos al la sama fino, sed kiam ni venos? Por akcepti mil volumojn da ceremonio kaj per tio gajni la rajton enpensiĝi pri nenio, ni bezonas almenaŭ unu jarmilon da pensado. Kaj tamen neniu deziras redukti tiun tempon, ĉar neniu deziras enpensiĝi.

Veras ankaŭ tio: se neniu deziras pensi, do, ŝajne la rusa literaturisto povas vivi pli facile. Jes ja, pli facile: kaj malfeliĉaj estas tiuj literaturistoj kaj eldonistoj, kiuj enpensiĝas. Ankoraŭ pli malfeliĉus tiu, kiu dezirus mem lerni kaj kompreni. Sed plej malfeliĉus tiu, kiu sincere anoncus tion; kaj ĉiuj tuj forlasus tiun, kiu anoncus, ke li jam iomete komprenis kaj nun deziras diri sian penson. Por li restas nur trovi, aŭ eĉ dungi, taŭgan personon, kaj nur al tiu paroli, eble eĉ sole por tiu eldoni revuon. Tiu situacio estas abomeninda, ĉar ĝi estas egala al interparolado kun si mem aŭ al eldonado de revuo por la propra plezuro. Mi forte supozas, ke “Civitano” ankoraŭ longe parolados kun si mem por la propra plezuro. Tamen el la vidpunkto medicina la interparolo kun si mem signifas tendencon al alieniĝo. “Civitano” devas nepre interparoli kun civitanoj, kaj tio estas ĝia malfeliĉo!

Ĝuste al tia eldonaĵo mi dediĉis min. Mia situacio estas plej neklara. Sed mi do parolu kun mi mem kaj por mia propra plezuro en la formo de tiu ĉi taglibro — kaj okazu tio, kio okazos. Pri kio mi parolu? Pri ĉio, kio min mirigos aŭ devigos min pensi. Sed mi komprenas, ke se mi trovos leganton kaj — Dio protektu min — oponanton, mi devos scipovi paroli kaj scii, kun kiu kaj kiel mi parolu. Tion mi klopodos lerni, ĉar en nia literaturo tio estas la plej malfacila. Cetere, oponantoj estas malsamaj, kaj ne kun ĉiu oponanto oni povas komenci paroli. Mi rakontu fabelon, kiun mi aŭdis antaŭ kelkaj tagoj. Oni diras, ke la fabelo estas malnova, eble eĉ el bharata deveno, kaj tio konsolas.

Foje porko diskutis kun leono kaj vokis tiun al duelo. Reveninte hejmen la porko retrovis la racion kaj ektimis. La porkaro kunvenis, pripensis kaj decidis jene:

— Vidu, porko, proksime ekzistas certa kavo. Iru tien, malpurigu vin tre zorge en ĝi kaj poste iru dueli. Kaj vi vidos.

La porko faris laŭ la konsilo. La leono venis, flaris, paŭtis kaj iris for. Poste la porko longe fanfaronis pro tio, ke la leono ektimis kaj fuĝis de la batalkampo.

Tia estas la fabelo. Certe, leonoj mankas ĉe ni — la klimato maltaŭgas, kaj tio estus tro sublima. Sed metu anstataŭ la leonon homon bonordan, kia ĉiu devas esti, kaj la moralo estos la sama.

Cetere, jen plia rakonto:

Foje, interparolante kun — intertempe forpasinta — Gercen8, mi laŭdegis lian verkon “De l’ transa bordo”. Tiun libron, je mia granda plezuro, laŭde taksis ankaŭ Miĥail Petroviĉ Pogodin en sia bonega kaj kurioza artikolo9 pri la renkontiĝo eksterlande kun Gercen. Tiu libro estas verkita kiel dialoga interparolo de Gercen kun ties oponanto.

— Mi precipe ŝatas, — mi diris interalie, — ke ankaŭ via oponanto estas tre saĝa. Konsentu, ke en multaj okazoj li grave embarasas vin.

— Ĝuste tio estas la kerno, — Gercen ridis. — Mi rakontu al vi anekdoton. Foje en Peterburgo Belinskij10 entiris min en sian loĝejon kaj sidigis min por aŭdi artikolon “Interparolo de sinjoro A. kaj sinjoro B.”, kiun li verkis kun granda vervo. (Ĝi aperis en lia verkaro.) En tiu artikolo sinjoro A., do mem Belinskij, estas montrita tre saĝa, kaj lia oponanto sinjoro B. — malpli saĝa. Kiam li finlegis, li febre demandis min:

— Kion vi opinias?

— Ja certe ĝi estas bona, kaj estas videble, ke vi estas tre saĝa, sed pro kio vi perdis la tempon kun tiu stultulo?

Belinskij saltis kaj sternis sin sur sofon, per la vizaĝo al la kuseno, kaj ekkriis, ridante, plenvoĉe:

— Vi min buĉis! Vere, buĉis!

Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov

Notoj de la tradukinto

1. “La dudekan de decembro...” La peto pri la anstataŭigo de G.Gradovskij per Dostojevskij en la ofico de la respondeca redaktoro de “Civitano” (Graĵdanin) estis sendita al la Ĉefa administracio pri gazetaro la 15an de decembro 1872 (cetere, tiutage en “Rusa Heroldo” aperis la lasta parto de “Demonoj”), kaj jam post kvin tagoj la redaktoriĝo de Dostojevskij estis konfirmita. La 31an de decembro Dostojevskij ricevis en la Ministerio pri internaj aferoj permeson pri eldonado de “Civitano” “laŭ la aprobita programo, sen anticipa cenzuro”, kaj la 1an de januaro aperis la unua semajna kajero de “Civitano”, signaturita de redaktoro Dostojevskij. Krom la “Enkonduko”, ĝi enhavis ankaŭ la Taglibran ĉapitron “Malnovaj homoj”.

2. “Moskvaj Informoj” (Moskovskije Vedomosti). Unu el la plej malnovaj ruslandaj ĵurnaloj (Moskvo: 1756-1917). Tiutempe ĝi aperis ĉiusemajne.

3. Meŝĉerskij, Vladimir Petroviĉ (1839-1914). Rusa ĵurnalisto kaj eldonisto. Princo. Fondinto kaj redaktoro de “Civitano” (Peterburgo, 1872-1914).

4. “Bismarko”. Romano de V. Meŝĉerskij “Unu el niaj Bismarkoj”.

5. ”...la konata plumo”. Temas pri M. Katkov, eldonanto-redaktoro de la ĵurnalo “Moskvaj Informoj” kaj de la revuo “Rusa Heroldo” (Russkij vestnik).

6. “Voĉo” (Golos). Modere liberala gazeto, subvenciata de la Ministerio pri popola klerigo (Peterburgo, 1863-1884).

7. “Mi ne komprenas la religion...” Memorigo pri la pentofrazo de Nikolaj Gogolj en “Elektitaj fragmentoj el korespondo kun amikoj”.

8. Gercen, Aleksandr Ivanoviĉ (1812-1870). Rusa verkisto, filozofo, publicisto. Ekde 1847 loĝis eksterlande. Teoriisto de la “rusa socialismo”. Kuneldonanto de “Sonorilo” (Kolokol, 1857-1865).

9. Pogodin, Miĥail Petroviĉ (1800-1875). Historiisto, profesoro en la Moskva universitato. Dostojevskij mencias lian artikolon pri Gercen (“Zarja”. 1870: 2).

10. Belinskij, Vissarion Grigorjeviĉ (1811-1848). La plej konata ruslanda literatura kritikisto. Belinskij admire salutis la unuan romanon de Dostojevskij “Malriĉaj homoj”, kiun li legis manuskripte en junio 1845. Poste Dostojevskij distanciĝis de Belinskij kaj ties rondo.

ŜRUMPANTA LEGOKULTURO (NE NUR) EN HUNGARIO
Eseo de Vilmos Benczik

Kvankam homoj de kulturo ordinare ne ŝatas ciferojn, mi pensas, ke alfronti tiujn kelkfoje estas neeviteble. La subaj tri tabeloj povas doni ioman imagon pri la aktuala stato kaj tendencoj de la legokulturo en Hungario: ili meritas ioman konsideron, pripensadon kaj kelkajn konkludajn komentojn.

Libroeldonado en Hungario

(sen lernolibroj, porinfana kaj junulara literaturo)

Jaro Nombro de verkoj Averaĝa eldonkvanto Tuta eldonkvanto
1980 6515 7981 51.977.000
1990 5939 13598 80.761.000
1994 7074 6118 43.276.000
1996 6744 4556 30.727.000
1997 6723 3964 26.652.000

La ciferoj, traarkantaj preskaŭ du jardekojn, montras duoniĝon de la libroprodukto. La nombro de verkoj restas praktike senŝanĝa, sed la eldonkvanto draste falas. Montras okulfrapan esceptecon nur la jaro 1990 kun impona kresko. Ĝi ŝuldiĝas al tio, ke en majo de 1989 ĉesis la ŝtata kontrolo de libroeldonado, kaj dank’ al tio povis aperi grandnombre verkoj kun — tiam — “tikla” politika temo, kiujn pli frue cenzuro malpermesus. Mi uzis kondicionalon, ĉar tiuj verkoj pli frue entute ne verkiĝis — manke de espero aperigi ilin — nur la abrupta libereco naskis aron da ili, kaj pro la hasto ne ĉiam en kvalito inda al la temo.

Porinfana kaj junulara literaturo

Jaro Nombro de verkoj Averaĝa eldonkvanto Tuta Eldonkvanto
1980 397 43645 17.327.000
1990 347 33559 11.645.000
1994 664 13149 8.731.000
1996 557 7948 4.427.000
1997 450 6340 2.853.000

Indas aparte ekzameni porinfanan kaj junularan literaturon, ja la nuna infano morgaŭ fariĝos plenkreskulo: la tendencoj de la porinfana kaj junulara literaturo antaŭprojektas la estontan sorton de la tuta legokulturo.

Se estas tiel, do la prognozoj plorindas. Dum du jardekoj la tuta eldonkvanto preskaŭ sesoniĝis! Kaj tiam ni ankoraŭ ne parolis pri la konsisto: inter la nunaj 2,9 milionoj da infanlibroj — ŝuldeble al la evoluo de la prestekniko, kaj certe al la malevoluo de legemo — reprezentas pluroble pli grandan proporcion bildlibroj, en kiuj sub la tutpaĝaj bildoj nur gastas kelka teksto.

La malpliiĝon de libroaĉetoj la hontinde aĉe pagataj intelektuloj emas klarigi per la drasta altiĝo de la libroprezoj. La prezo de libroj en Hungario post la reĝimŝanĝo fakte kreskis nur 2-3-oble, sed pro la inflacio la publiko psikologie perceptas multe pli signifan kreskon: tiun percepton plifortigas la cirkonstanco, ke pro la ĝenerala falo de vivnivelo la bazaj vivnecesaĵoj (loĝado, manĝado ktp.) preskaŭ tute englutas la personajn enspezojn.

Sed se estus tiel, la legemo, barita de la altaj libroprezoj, devus serĉi kontentiĝon en bibliotekoj, por kies uzo ankaŭ nuntempe oni pagas simbolan prezon. La ciferoj de la suba tabelo montras, ke ne estas tiel. La kaŭzoj serĉendas aliloke.

Bibliotekoj

Jaro Libraro Nombro de legantoj
1980 40.654.000 2.222.000
1990 51.608.000 1.856.000
1994 47.858.000 1.584.000
1996 46.269.000 1.444.000
1997 45.966.000 1.431.000
“BILDEKSPLODO”

La totalisma komunista ŝtato timis bildan kulturon, kio — konante la eksterordinaran efikecon de perbilda komunikado — tute ne estas mirinda. Ĝi kontrolis rigore televidon kaj filmproduktadon, la ricevo de satelitaj televidelsendoj estis malpermesita, videoaparatoj praktike ne estis enlasitaj en Hungarion. (Enlanda produktado ne ekzistis.)

Sekve homoj povis kontentigi sian fikciobezonon nur per legado, kaj tiu situacio kreis privilegian rolon por beletro. Ŝanĝo venis en 1988, kiam vojaĝoj al okcidentaj landoj fariĝis abrupte liberaj, kaj ekeblis persona importado de videoaparatoj. Proksimume samtempe oni permesis ankaŭ la ricevadon de satelitaj televidprogramoj. Hungarojn inundis de unu tago al la alia pli frue neimageble vastega sortimento de bildoferto. Oni obsediĝis de tio, demetis la libron, kaj komencis per la teledirektilo “foliumi” televidajn programojn. Tiu stato validas ĝis nun, ĝin eĉ profundigis la intertempa apero de hungarlingvaj komercaj kanaloj.

Do, por kontentigi sian fikciobezonon oni ne plu bezonas libron, ja spekti la ekranon estas pli simple, ol legi libron. Kaj baza eco de homo estas, ke li mastrumas ekonomie pri siaj fortoj. Se li povas kontentigi iun ajn sian bezonon kun malpli da fortostreĉoj, li faras tion.

Oni povus dementi la supran argumentadon, ke ankaŭ en Okcidenta Eŭropo ekzistas videoaparatoj, kaj komercaj televidkanaloj eĉ pli, ol en la ekssoca tendaro, tamen legokulturo ne ŝrumpas tiel konsterne. Tio estas vera, tamen ekzistas grava diferenco tiurilate inter la du regionoj de Eŭropo. Nome en Okcidento la ekspansio de la bilda kulturo estis ne eksplodece abrupta, sed kontinua, iom-post-ioma. Tio ebligis por la instruado kaj la publika klerigado akomodiĝi al la nova situacio elformante adekvatajn strategion kaj teknikojn defende de la legokulturo. Por tio en Hungario simple mankis tempo.

Sed kial malutilas, se oni kontentigas sian fikciobezonon ne per legado de beletro, sed per spektado de filmoj? Ja ankaŭ filmoj kapablas doni profundajn konojn pri homo kaj socio; ja ekzistas ankaŭ aĉaj romanoj kaj bonegaj filmoj. Kial malutilas, se beletro perdas terenon? Kial malutilas, se legado por la plej multaj homoj ĉesas esti formo de amuzado?

LINGVA REVOLUCIO DE LA SKRIBO

Kulturhistorio kaj lingvoscienco vidas la signifon de skribo nurnure en tio, ke per ĝi malaperis la spacaj kaj tempaj baroj de komunikado. Sed la apero de skribo havis ankaŭ alian gravan kontribuon: ĝi donis grandegan elanon al lingva evoluo, riĉiĝo.

Facilas rekoni, ke skribo ebligas pli precizan kaj nuancitan lingvouzon. Ja parolante ni disponas nur pli-malpli tiom da tempo por krei nian tekston, dum kiom da tempo ni prononcas ĝin. Foje-foje ni povas halti por serĉi adekvatan vorton aŭ formulon, sed tion ni ne povas fari ofte, ĉar tio detruus la komunikadon. Kaj la koncizecon, nuancriĉon kaj kompleksecon de la teksto limigas ne nur la kapabloj de la parolanto, sed ankaŭ tiuj de la aŭskultanto. Ja ankaŭ li povas interrompi la parolanton petante pri ripetoj, klarigoj, sed se li faros tion tro ofte, la komunikado paneos.

Ĉe skribo la situacio estas alia. Principe oni povas uzi senliman tempon por krei sian tekston: eblas fajli unusolan frazon eĉ dum tagoj. Kaj fakte dum tiu fajlado povas pliperfektiĝi ne nur la lingva formulado, sed ordinare profundiĝas, preciziĝas ankaŭ la esprimotaj pensoj. (Bacon diris, ke skribo kutimigas al precizeco.) La kompleksecon, nuancriĉon kaj koncizecon principe ne limigas la kapabloj de la leganto, ja ankaŭ tiu disponas laŭplaĉan tempon por percepti iun tekston. La skribo do ebligas kaj por la kreanto, kaj por la perceptanto de la teksto aplikadon de pli altnivela lingvouzo.

Ĝi ne nur ebligas, sed eĉ trudas tion. Dum parolo oni esprimas sian direndon ne ekskluzive per lingvaj rimedoj: la vortojn subtenas intonacio, gestoj, mimiko — foje tiuj portas la pli grandan parton de la senco. Ĉar ili nur tre pale kapteblas skribe, skribanto devas esprimi la tuton de sia direndo per lingvaj rimedoj.

Tiu cirkonstanco rezultigas la kontinuan kaj intensan riĉiĝadon de la lingva rimedaro. Tiel povas okazi, ke eĉ leganto de leĝera poramuza romano renkontas pli riĉan, pli nuancitan lingvaĵon, ol spektanto de arta filmo.

La romanverkisto ja devas esprimi sian direndon — eĉ se tre simplan, ŝablonan — centprocente per lingvaj rimedoj, dum nur eta ono el la eĉ plej altnivela mesaĝo de arta filmo ricevas lingvan veston, la cetero esprimiĝas per bildaj rimedoj.

La lingva riĉiĝo, startinta kun la apero de skribo, kompreneble influis ankaŭ la parolan lingvon: estas vaste konata fakto, ke tiu, kiu multe legas, parolas pli varie kaj nuancriĉe. Kaj skribas eĉ pli varie kaj nuancriĉe. Tiel startis kun la disvastiĝo de skribo suprenanta spiralo de la nivelo de lingvouzo.

Kaj paralele kun tio ankaŭ suprenanta spiralo de pensado — ja lingvo en la homa pensado ludas unikan rolon.

PER KIO DOTAS NIN BELETRO?

Oni ĝenerale konsentas pri tio, ke la plej alta ŝtupo de lingvouzo estas beletro: ofte — certe iom diskuteble — oni emas taksi la “valoron” de lingvo laŭ tio, kvante kaj kvalite kian beletron ĝi posedas. Ĉi tiu aliro baziĝas sur tio, ke lingvo en sia tutaĵo aperas antaŭ ĉio en la beletro. Tio estas probable vera, ja beletro principe strebas prezenti la tuton de la ekstera kaj interna mondo de homo, kaj tial ĝi bezonas la plenan lingvan rimedaron, eĉ, cele de plejeble kompleksa perlingva “kapto” de tiuj multdimensiaj mondoj ĝi kontinue riĉigas la lingvan rimedaron.

Sed kompreneble nek la plej riĉa arsenalo de lingvaj rimedoj kapablas peri senmanke la direndon de la verkisto. Ne ekzistas literatura verko, kies tuta enhavo estus lingve formulita. Beletra verko estas kiel spongo: la kavojn plenigas la fantazio de la leganto. Kaj ĉiu leganto faras tion iom alimaniere: konvene al siaj vivospertoj, sopiroj, personeco. Tial la legado de beletro estas kontinua krea trejnado, ekzerciĝo por la fantazio, kaj tio nepre havas sian evoluigan efikon al la pensado.

Tial la ŝajne nehaltigebla ŝrumpo de la efiko de beletro entenas almenaŭ du danĝerojn. La unua estas tio, ke malaltiĝas la averaĝa nivelo de la lingvaj sensacoj, kiujn ni renkontas, kaj tio metos sian stampon ankaŭ al nia aktiva lingvouzo. Memorante pri la sendubaj korelacioj inter lingvouzo kaj pensado, oni ne povas forhuŝi la timon, ke ĉio ĉi povos konduki al la malaltiĝo de la nivelo de nia pensado.

La alian danĝeron entenas la ĉeso de la krea trejnado, ekzerciĝo de la fantazio, akompananta la legadon de beletro. Tio povos konduki al la malvastiĝo de nia kreopovo.

Temas pri aparte insidaj danĝeroj, ĉar la malaltiĝo de la nivelo de pensado kaj kreopovo klare percepteblas nur tiam, kiam tiu malaltiĝo estas jam tre granda. Estus utile ne atendi tion, ja la degenero de la legokulturo minacas nin ne nur per tio, ke “ni ne estos kleraj”, sed per la lezo de niaj bazaj homaj ecoj: pensado kaj kreopovo.

FAREBLOJ KAJ FARENDOJ

Estas evidente, ke influi efike la supre skizitan negativan tendencon povas nur la instruado. Ĝi devus renkontigi infanojn kun legado kiel kun ebla formo de amuzado. Cele de tio ĉe la elektado de la t.n. “hejmaj” (devigaj) legaĵoj de infanoj estus necese malpli sekvi la establiĝintajn literaturajn “kanonojn” (valorhierarkion), sed elekti tiajn verkojn, kiuj povas konkuri por ilia atento kun la televidkanaloj. Pedagogoj devus konscii, ke nuntempe la alternativo ne plu estas tiu de antaŭ tridek jaroj, kiam temis pri tio, ĉu infanoj legas valorajn aŭ senvalorajn librojn. Nuntempe la alternativo estas tio, ĉu ili entute legas ion, aŭ ne: ja ili povas facile kontentigi sian ĉiutagan fikciobezonon sen renkonti eĉ unusolan literon.

La nunaj legaĵoj ne forlogos ilin de antaŭ la televidaj ekranoj. La pli obeemaj infanoj legas ilin, tamen nur rezulte de sia devosento, tiel same kiel ili preparas ankaŭ aliajn hejmtaskojn, sed eĉ ne venas al ili en la kapon, ke oni povas legi ankaŭ en sia libera tempo, por amuzo.

Tamen fakuloj (almenaŭ en Hungario) — kvazaŭ la mondo estus la sama kiel antaŭ jardekoj — daŭre cerbumas pri la kvalita konsisto de infanaj legaĵoj. Jam apenaŭ ili trovas legantan infanon por enketi lin, sed tiu fenomeno ne frapas al ili la okulojn. Pro arbo ili ne vidas la ... senarbejon, kiu kreiĝis lastatempe sur la loko de la arbaro. Ili nur lamentas, ke infanoj legas librojn, kiujn la literatura kanono juĝas senvaloraj.

Intertempe malpliiĝas ankaŭ la legantaro de kiĉaj kajeraj amromanoj. Sed estus stulte jubili pro tio.

ĈU DEPER?

Lingva respondo de Sergio Pokrovskij
Demando

Kiel oni uzu “per” aŭ “de”, ekz-e en la frazoj:

  • “Bildo farita per/de komputilo” (ja ĝin faris komputilo laŭ projekto de homo);
  • “Vojeto kovrita per/de neĝo” (ĝi mem falis, sen la homa interveno)

kaj similaj. Eŭgenia Morozova (Jekaterinburg, Ruslando)

Respondo

En sia demando la legantino mencias (ne)homecon de la aganto. Tiu trajto estas esenca por la sufikso -il, sed tute indiferenta por la prepozicio per.

Jes, ambaŭ lingveroj esprimas ideon pri rimedo, sed per estas multe pli ĝenerala. La sufikso -il iam aperas kontraste al -ul kaj -ist, kies esenca signifo estas uleco, personeco: laborilo // laboristo, laborulo; dum per povas enkonduki kaj personon:

sendi leteron per servisto [PIV];

la registaro estis reprezentata per unu ministro [PIV];

parencoj per Adamo [Z];

ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita [Z].

kaj (eĉ pli ofte) nepersonon:

ĉerpi akvon per kribrilo [Z];

kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas [Z];

ne karesu per mano, sed karesu per pano [Z];

homoj, kiuj respondas je tiu ĉi demando per “ne” [Z].

L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco —

jen estas la signoj, per kies potenco

ni paŝo post paŝo, post longa laboro,

atingos la celon en gloro.

Jen resuma ekzemplo, kiu en unu frazo kombinas la uzon de “per” ĉe la nepersonaj “ligiloj” kaj ĉe la personeca “li”:

ŝi ankaŭ, li diris, estas ligita, ligita per pli kruelaj ligiloj ol li, sed ŝi ankaŭ venos al lumo kaj vivo per li [Z].

Do, en iuj situacioj ankaŭ homon oni povas rigardi kiel rimedon kaj uzi per antaŭ vorto prezentanta personon. Tio estas eĉ regula maniero por referenci plenumanton de kaŭzita ago ĉe la ig-verboj:

kion la magistrato anoncigas al mi per vi? [Z]

li konstruigis al sia amatino palacon per fama arkitekto [PIV]

La diferencon inter de kaj per montras la pasivigo de tiuj ekzemploj:

letero, sendita de ŝi per la servisto;

io anoncita al mi de la magistrato per vi;

palaco konstruita de li por sia amatino per fama arkitekto.

Do, la komputilo funkcias simile al la menciitaj servisto kaj arkitekto: se la komputilo faris la bildon “propravole”, oni diru de; se tion ĝi faris laŭ “komisio”, se oni uzis ĝin kiel rimedon, oni diru per. Kiam temas pri komputilizita bildofarado, mi normale dirus per; sed mi facile povus diri ke komputilo (aŭ ŝakprogramo) gajnis partion kontraŭ Kasparov, ke la partio estis gajnita de la komputilo.

Diversaj rimedoj

Jam el la Fundamenta Ekzercaro ni scias, ke per povas enkonduki korpoparton aŭ organon:

Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo.

Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj.

Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.

Kaj laŭ la Proverbaro,

Urson al mielo oni ne tiras per orelo.

Sed jen problemo: ĉu tiri (konduki, teni, preni) per iu korpoparto indikas la tenantan aŭ tenatan korpoparton? Situacioj kiam povas estiĝi konfuzo ne maloftas, kaj finfine Zamenhof decidis uzi per por relative pli aktiva rimedo (ekz-e, la tenanta korpoparto), kaj signi la pasivan rimedon per je:

subite ŝi ekkaptis per ambaŭ manoj du belajn florojn ĉe sia flanko [Z];

poste ŝi prenis Gerdan je la mano [Z];

sed ni orde kondukas ilin je la nazo [Z].

Tiel oni povas tute klare distingi:

ŝi falis, sed ekkaptis min per la manoj je la piedo [PAG];

la besto, kiu ne volis stari trankvile, pro tio estis alligita je la kapo kaj la vosto per ŝnuretoj [Z];

la princoj estas pendigitaj je siaj manoj [Plor 5:12].

kaj simile pri aliaj pasivaj rimedoj (materialoj ktp):

En la mezo de la ŝipo estis konstruita reĝa tendo el oro kaj purpuro kaj provizita je la plej belaj kusenoj [Z].

La ĉielo kovriĝis je nuboj [Z].

Ili volis aŭdi ankaŭ la historion pri Ivede-Avede, sed ili devis kontentiĝi je Klumpe-Dumpe. [Z]

En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj [2Kr 16:12].

Ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro [Mt 5:28].

Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco [Lk 1:36].

Kiu soldato iam deĵoras je sia propra elspezo? [1Kor 9:7].

Trinkigi ĉevalojn je akvo [PIV].

Tamen tiun distingadon oni aplikas precipe kiam necesas mencii plurajn rimedojn. Se ne estas konflikto, oni ofte uzas per kaj por aktivaj, kaj por la pasivaj rimedoj:

Skribado per hieroglifaj desegnaĵoj [Z] (en hieroglifa skribosistemo).

La Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn ŝtonajn, skribitajn per la fingro de Dio [El 31:18].

La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per diamanta pinto [jer 17:1].

Kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita [Lk 18:31] (la profetoj estas perantoj de Dia parolo).

En la mizera dometo de la vilaĝanino staris Frederiko la Sesa kaj skribis sian nomon per kreto sur la trabo [Z] (kreto estas kaj skribilo kaj skribomaterialo).

Nun la neĝa reĝino povis sen timigo reveni hejmen, lia liberiga dokumento jam tie staris, skribita per briletantaj pecoj da glacio [Z] (glacio estas skribomaterialo).

kaj simile

mi ĵuras per mia honoro [Z] (sed ankaŭ: jeĵuri [Z]).

ŝi kovradis ilin per kisoj [Z].

la remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo [Z].

En la etnaj lingvoj oni iam variigas la rimedajn prepoziciaĵojn per diversaj proksimsencaj esprimoj; imitante tion, ankaŭ en Esperanto oni uzas helpe de, pere de ktp. Preskaŭ ĉiam tio estas malrekomendinda trajto de kancelaria stilo; prefere oni uzu la simplan per.

Hibridaj verboj

Kiam komplikan agon, realigatan per ilo, indikas simpla verbo, ofte oni povas uzi la saman verbon por paroli pri la ago de la ilo:

Mi skribas per krajono.

La krajono bone skribas.

Simila afero okazas pri kovri, aperinta en la dua demando; tamen pri ĝi la situacio estas pli komplika, ĉar en sia reduktita formo (kiam la aganto estas la kovromaterialo mem) ĝi estas verbo hibrida.

En mia respondo pri la lingvaj aspektoj (RE, 1996, N-roj 7, 10, 11) mi parolis pri la limhavaj kaj senlimaj verbaj signifoj kaj agospecoj, kaj pri la verboj hibridaj, en kiuj konfuziĝas tiuj du signifoj. Al tiuj hibridaj verboj apartenas i.a. aflikti, bari, garni, ilustri, kaŝi, kovri, okupi, ornami, protekti, ŝirmi.

La nereduktita kovri normale estas verbo ne hibrida, sed limhava. Ĝi implicas iun aganton, kiu ŝanĝas la staton de io, faras ĝin kovrita. En tiu signifo la kovraĵo estas pasiva materialo, kiun enkondukas per (aŭ je):

Tiam Ida metis la florojn en la pupliton, tute kovris ilin per la malgranda litkovrilo ... [Z]

Tie ankaŭ troviĝas rivero, kiu eliras el siaj bordoj kaj kovras la tutan landon per ŝlimo. [Z]

Dometo ... estis kovrita per pajlo [Z]

Jen ili eniris en la unuan salonon; ĝi estis kovrita per rozokolora atlaso, kaj artefaritaj floroj ornamis ĉiujn murojn. [Z]

La abion oni starigis en granda sabloplena vazo, tamen neniu povis rimarki, ke tio estas vazo, ĉar ĉiuflanke ĉirkaŭe ĝi estis kovrita per verda ŝtofo kaj ĝi staris sur granda kolorriĉa tapiŝo. [Z]

La rigardo de la knabineto penetris rekte en la ĉambron, kie la tablo estis kovrita per blindige blanka tablotuko kaj delikata porcelano ... [Z]

Ankaŭ la reduktita kovri povas havi limhavan signifon:

Dum la nokto la akvo leviĝis kaj kovris la tutan kampon

sed pli ofte oni uzas ĝin en senlima signifo, en kiu kovri, simile al kuŝi, ne estas rezultverbo sed esprimas senŝanĝan staton. Pri la kaŭzinto de la kovrostato ĉe tia signifo ne temas.

Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn [Z].

Tapiŝoj kovris la plankon [Z].

Tiu strangaĵo aperas en la formoj aktivaj; por la pasivo oni kutime preferas la perfektaspektan participon (kovrita), kiu implicas la finstaton de la limhava agospeco, kohera kun la nereduktita kovri. Cetere, la aganto estas la kovraĵo; sekve, en la pasivo ĝin enkondukas la agantoprepozicio de:

Jen ŝi venis al granda, preskaŭ ĉie kovrita de ŝlimo, placo en la arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron [Z].

La malabundaj restaĵoj de la iama tegmento estis kovritaj de musko kaj de sempervivo; la ĉefan ŝirmon prezentis la nesto de cikonio, kiun tenis en bona stato la cikonio, dum ĉio alia estis elmetita al ruiniĝado [Z].

“Nun ekstere estas vintro!” meditis la arbo. La tero estas malmola kaj kovrita de neĝo, la homoj ne povas min planti; tial verŝajne mi devas stari ĉi tie ŝirmite ĝis la printempo! [Z].

Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj staris kovritaj de prujno [Z].

Tio estis bona ŝafo, sana kaj abunde kovrita de lano. [Z].

La mallumaj seriozaj montoj estis ĉiuj kovritaj de neĝo [Z].

“Mi povus blovi sur lin,” diris la vento, “sed mi blovis nur sur la ardantajn karbojn kaj mi sekvis lin tra pordo en tiun ĉambron, en kiu suferis de frosto liaj filinoj. Lia kamizolo estis kovrita de cindro, kiu sidis ankaŭ en lia barbo kaj en liaj konfuzitaj haroj.” [Z].

La altaj ondoj estis kovritaj de blanka ŝaŭmo ... [Z].

La tuta bordo estis ankoraŭ kovrita de putrantaj haringoj ... [Z].

Do, “vojeto kovrita de neĝo” estus kutima esprimo. “Vojeto kovrita per neĝo” estus konvena se iu aganto (alia ol la neĝo mem) kovris la vojeton, uzante neĝon kiel kovromaterialon (eble por aranĝi skian vetkuron).

REKOMENDOJ
de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

La konsulta komisiono, ricevinte demandojn pri la vortoj inline skates, snowboard, halfpipe, mountainbike, gameboy, rekomendas:

Por inline skates: “rulŝuo”, jam vaste uzata, estas ŝuo kun radetoj aranĝitaj unu- aŭ duvice; do por inline skates ni rekomendas “unuvicaj rulŝuoj”.

Por snowboard: “glit(o)tabulo” — unuobla skio, sur kiu starante ambaŭkrure oni glitas laŭ neĝa deklivo. Tolerebla ŝajnas ankaŭ la termino “neĝtabulo”.

Por halfpipe: “duontubo” — tiuforma instalaĵo por pendole veturi en ĝi per rultabulo.

Por mountainbike: “mont(o)biciklo”, “montarbiciklo” — fortika biciklo taŭga por veturi sur natura kaj dekliva tereno (“terenbiciklo”).

Por gameboy (varnomo): “ludkomputil(et)o” — tiuspeca portebla aparateto kun ludprogramo, precipe por infanoj.

Krome oni demandis, ĉu la terminoj “poŝtelefono” kaj “kompaktdiskilo” estas akcepteblaj. Tion la konsulta komisiono jesis, aldonante ke por portebla kompaktdiskilo sufiĉas kutime ankaŭ la termino “poŝdiskilo”.

La konsulta komisiono atentigas, ke tiuj ĉi rekomendoj ne estas decido de la Akademio de Esperanto. Lingvajn demandojn ĉiu povas direkti al la direktoro de la konsulta komisiono Stefan Maul:

Adreso: Pferseer Str. 15, DE-86150 Augsburg, Germanio Rete: maul@newsfactory.net

SEP KANDIDATOJ POR PREMIO “LA VERKO DE LA JARO 1998”

(HK) La sekretario de La Verko de la Jaro, s-ino Mari-Roza Vilain-de Wolf, anoncis la liston de la titoloj kandidataj al la premio por 1998. Temas pri Amparolo de István Nemere, Durankulak de Sabira Stahlberg, Falantaj muroj de Trevor Steele, La tunelo de Marco Picasso, Pajleroj kaj stoploj de William Auld, Tien de Johán Valano, Tri rakontoj pri la Miljara Paco de John Francis. La libroj estas ĉiuj prozaj, kaj surmerkatigitaj en 1997-98. Ilin proponis almenaŭ po tri membroj de Esperanta PEN-Centro. La premion asignos la abonantaro de Literatura Foiro per referendumo kaj proklamos la Internacia Literatura Forumo en La Chaux-de-Fonds, meze de aŭgusto 1999.

PEPO PAŜAS AL PLENA POSEDO

(HK) Pepo, la eta heroo kreita de Martin Burkert el Germanio, akompanos la lernanton en la nova eldono de Paŝoj al plena posedo, produktata de LF-koop.

La fama internacia legolibro de William Auld aperos ĉi-jare en tute renovigita vesto grafika, interalie kun pli granda litertipo. Ankaŭ la ekzercaro estas funde reviziita, danke al juna pedagogino el Hungario, Bernadett Kozma.

Kompreneble la paĝoj pri Esperantio, kun diversaj adresaroj, estos ankaŭ ĝisdatitaj, kun aparta atento pri novaj sociaj iniciatoj: ekzemple, en la ĝisnunaj eldonoj mankis informo pri Pasporta Servo kaj Amikeca Reto!

SENSACIO EN LA GOETHE-JARO

Goethe, Johann Wolfgang von. Faŭsto. Partoj I kaj II / Trad. el la ger. Karl Schulze. — Berlin: Eldonejo mondial, 1999. — 205 paĝoj.

En la jaro de la 250-a datreveno de la naskiĝo de Johann Wolfgang von Goethe en la eldonejo mondial (Berlin) ĵus aperis ambaŭ partoj de Faŭsto en Esperanto.

La tradukon faris Karl Schulze (1910-1983), en kies esperantigo siatempe en GDR jam aperis la romanoj Nuda inter lupoj (Bruno Apitz, 1974) kaj la Trigroŝa romano (Bertolt Brecht, 1977), ambaŭ en Edition Leipzig (la lasta kunlabore kun Bleicher-Verlag Gerlingen).

La manuskripton preparis kaj redaktis por la preso Ulrich Becker. Li ankaŭ verkis kelkpartan enkondukon (El la vivo de Goethe, La literatura kreado de Goethe kaj lia Faŭsto, La Faŭsto en Esperanto, La tradukinto de Faŭsto: Karl Schulze). La eldonaĵo ankaŭ enhavas ampleksan eseon de la tradukinto (La aventuro de la Faŭst-tradukado). Glosaro ĉe la fino faciligas la komprenon de diversaj aludaĵoj en la teksto.

La libro estas solide broŝurita. La kovrilo prezentas grafikaĵojn de la uson-hinda artisto Uday K. Dahr.

Ĉiu esperantisto ne hezitu, rapide havigi al si la libron, kiel belegan donacon eĉ en kelkaj ekzempleroj. Ĝi ja estas elstara agrumento pri la kultura valoro de Esperanto! La libro kostas nur 24 germanajn markojn kaj haveblas ĉe la libroservoj.

Vi povas vin turni ankaŭ rekte al Mondial-Verlag

Adreso: Giselastr. 12, DE-10317, Berlin Rete: kulturring@snafu.de

Detlev Blanke

LA FAMILIO ZAMENHOF

(HK) Grava historiografia verko de Zofia Banet-Fornalowa (Varsovio) aperos venontjare ĉe LF-koop. Temas pri La familio Zamenhof, kiun la aŭtorino mem tiel resume prezentas:

Rezulte de kelkjaraj esploroj kaj penetro en diversspecan fontomaterialon ekestis libro prezentanta la familion kiel valoran kaj admirindan komunaĵon. La leganto havas la eblecon konatiĝi kun ilia socia kaj profesia laboro. Ĉi-kampe pluraj Zamenhofoj vere eminentis. La libro bildigas ankaŭ ilian familian vivon kaj sciigas pri la dramaj travivaĵoj de la proksimuloj de D-ro Zamenhof dum la periodo de Holokaŭsto, kiam grandparto inter ili pereis. Oni povas ekscii pri la granda engaĝemo de pluraj Zamenhof-familianoj en la Movado kaj konatiĝi kun la kontribuoj de kelkaj el ili por la E-kulturo. Per tiu libro la aŭtorino deziras omaĝi al la memoro de la iam multnombra familio Zamenhof, klera, nobla kaj homarana, el kiu ankoraŭ vivas nur kelkaj dise en la mondo.

Libro riĉe ilustrita, kun multaj unikaĵoj.

Zofia Banet-Fornalowa

NANOVFSZKY EDITORO DE JUBILEA LIBRO

(HK) György Nanovfszky, doktoro pri lingvistiko, iama redaktoro de Planlingvistiko, eksa ambasadoro de Hungario en Moskvo, nuna prezidanto de Hungaria E-Asocio, proponis al la Asembleo de LF-koop, aperigi memorlibron omaĝe al la 50a datreveno de d-ro Giorgio Silfer (13 septembro 1999).

La Asembleo akceptis unuanime lian proponon (kun unu sindeteno), kaj nomumis ĝuste d-ron Nanovfszky redaktoro de la jubilea libro. Tiu “serta gratulatoria” enhavos tri sekciojn: lingvo, literaturo, komunumo. Multaj esperantologoj estos invititaj de d-ro Nanovfszky kontribui per propra eseo, pri tute libera temo, sed strikte ligita al esperanto, al unu el tiuj tri sekcioj.

Sonja Brun

KOMISARO MAIGRET SEKVAS HOLMSON EN ESPERANTUJO

Georges Simenon (1903-1989) havis nur 16 jarojn, kiam li ricevis ĵurnalistan oficon en la krim-fako de “La Gazette de Liège” (Belgio). Tiutempe la juna Simenon ofte vizitis prizonojn, juĝejojn, kadavrejojn kaj krimlokojn pretigante raportaĵojn pri krimoj kaj akcidentoj. Baldaŭ li ekverkis ankaŭ humurajn kaj satirajn verkojn sub diversaj pseŭdonimoj.

Fine de 1922 Simenon iris al Parizo, kie li verkis multegajn artikolojn, felietonojn kaj novelojn por francaj gazetoj. En 1929 per la romano Petro la Latvo debutis komisaro Maigret [Megre]. De tiam dum pli ol 40 jaroj Simenon verkis multajn romanojn pri Maigret.

Komisaro Maigret impresas kiel reala persono. Malkiel usonaj kaj anglaj amatoraj detektivoj (Holmes, Poirot, Dupin k.a.), Maigret estas ŝtata oficisto, kvazaŭ daŭriganta la laboron de inspektoro Lecoq — protagonisto de policaj romanoj de Emile Gaboriau.

Maigret ne posedas la eminentan sagacon kaj deduktemon de Holmes kaj Poirot. Li estas mezklera parizano kun limigita kultura sciaro, nenia “superhomo” aŭ karierulo. Sed li solvas misterajn kazojn dank’ al la vivosperto kaj kono de la ordinara homo, kun kiu li facile identiĝas. Eble ĉar Maigret foje devas rezisti kontraŭ la ŝtata polica sistemo por defendi ordinaran homon, kiu pro malfeliĉaj cirkonstancoj implikiĝis en misfaro, milionoj da legantoj vidas en li raran tipon de policisto kapabla kunsenti kun simpla civitano kaj protekti tiun kontraŭ krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro.

Finfine dank’ al kunlaboro de Daniel Luez kaj eldonejo Sezonoj, komisaro Maigret aperis en Esperantujo, unu jaron post la alveno de Sherlock Holmes per La ĉashundo de la Baskerviloj (Sezonoj, 1998).

La nova libro Maigret hezitas estas aĉetebla kontraŭ 14 rubloj (la sendokosto aldoniĝos) ĉe la redakcio de La Ondo. Alilandanoj povas ricevi ĝin ĉe ni sendinte 10 IRKojn aŭ ĉe UEA, FEL kaj multaj aliaj libroservoj.

Halina Gorecka

Ricevitaj libroj

1786. Lozgaĉev N. Sur tranĉrando de ponard’: Poemoj orig. kaj trad. / Edit. A.Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. — 24 p., il. — (Literatura suplemento de La Ondo de Esperanto). — (Donaco de Sezonoj).

1787. Aïvanhov O. M. La jogo de nutrado / Tr. el la fr. — Fréjus: Prosveta, 1992. — 137 p. — (Kolekto “Izvor”; No 204). — (Donaco de Prosveta).

1788. Aïvanhov O. M. Sub la signo de la Kolombo: paco regu / Tr. el la fr. — Fréjus: Prosveta, 1995. — 155 p. — (Kolekto “Izvor”; No 208). — (Donaco de Prosveta).

1789. Aïvanhov O. M. Espero por la mondo: spirita galvanoplastiko / Tr. el la fr. — Fréjus: Prosveta, [s.j.]. — 191 p. — (Kolekto “Izvor”; No 214). — (Donaco de Prosveta).

1790. van Themaat W.A. La akvariinfanoj: Sciencfikcia romano. — Lelystad: Vulpo-Libroj, 1976. — 64 p., il. — (Donaco de A.Korĵenkov).

1791. Blicher St. St. Taglibro de vilaĝ-pedelo / Tr. el la dana H.J.Bulthuis. — Godesberg: Butin & Jung, 1922. — 48 p. — (Donaco de A.Korĵenkov).

1792. Burns R. Kantoj, poemoj kaj satiroj / Tr. el la angla R.Rossetti, W.Auld. — 2a eld. — Glasgow: Kardo, 1995. — 73 p. — (Donaco de F.Goodheir).

Ricevitaj gazetoj

Ĉe la Domparo. 1999/lasta;

Esperanto. 1999/3;

Esperanto en Azio. 1998/4;

Esperantolehti. 1999/1;

El Popola Ĉinio. 1999/4;

Ekzakte. 1999/1;

Franca Esperantisto. 1999/505;

Helianto. 1999/2;

Heroldo de Esperanto. 1999/2,3;

Internacia Pedagogia Revuo. 1999/1;

Internaciisto. 1999/2;

Israela Esperantisto. 1999/130;

KAE-Informilo. 1999/26;

Konkordo. 1999/40;

Kontakto. 1999/2;

La Brita Esperantisto. 1999/947;

La Gazeto. 1999/81;

La KancerKliniko. 1999/89;

La Ondo de Esperanto. 1999/4;

La Revuo Orienta. 1999/3;

l’esperanto. 1999/2;

Le Travailleur Espérantiste. 1999/241;

Literatura Foiro. 1999/177;

Monato. 1999/2;

Nia Bulteno. 1999/73;

Ruslanda Esperantisto. 1999/2;

Trefo. 1999/1.

M O Z A I K O

Magio en Siberio

Ni ricevis 5 solvojn de la Magiaj Kvadratoj el la februara LOdE. El ili nur unu estis ne tute korekta. Per lotumado gajnis Nikolao Neĉajev el Irkutsk (Siberio), gratulojn al li!

Respondoj: 1. Heliko; epizod’; ligilo; Izidor’; koloso; odoroj; 2. Ĉarumo; amator’; rapidi; utilig’; modifi; origin’.

TK

Krucvortenigmo

Solvinte la krucvortenigmon, en la markitaj kvadratetoj vi povos legi proverbon.

Horizontale:

A. Voj’ en ĝardeno / Verukhaŭta best’; B. — / Artikolo; C. Mita supernatura estaĵo / regula sesedr’; Ĉ. Ligiteco kaj reciproka konduto inter homoj / —; D. Person’, ligita kun alia per reciproka inklino / Marĉa bird’; E. — F. Sufikso de la aktiva futura participo / Prepozicio / Rabobest’; G. Multvalora metal’ / Teksaĵ’ el lino aŭ kanabo / —; Ĝ. Nedifina pronomo / Centra organ’ de la sangocirkuliga sistemo; H. — / Militistar’ / Sufikso de numeraloj; Ĥ. Ne povi ne fari ion / Produktaĵ’ de kokino; I. Plata, glata / Demanda pronomo / Peceto, elemento; J. Ĉia elementa objekto de sciado / Satelit’ de la Tero; Ĵ. Konciza, sencoriĉa eldiro / Konstruaĵo por homloĝado.

Vertikale:

1. Loko, priplantita per utilaj aŭ porplezuraj vegetaĵoj / Ankoraŭ ne difektita de la tempo aŭ aĝo; 2. Numeralo / ...-de-Ĵanejro; 3. Manĝaĵo el herboj aŭ legomoj / Honora signo; 4. Oka liter’ de la greka alfabeto / Tiu, kiu sekse amas (R) / Plej alta vira voĉ’; 5. Tiu, kiu praktikas belarton / Honora entuziasma amasa akcept’ al iu; 6. Sufikso de la pasiva prezenca participo / Numeralo / Pronomo / Finaĵo de preterito; 7. Fel’, preparita por industriaj uzoj / Naskit’, infan’, fil’ / Interpunkcia sign’; 8. Havi inklinon / Starigi laŭ diapazono ĝustan rilaton inter la sonoj de instrumento; 9. Kompatinda / Konjunkcio, uzata post supereca aŭ malsupereca komparativo; 10. Interjekcio, uzata por esprimi iom malŝatan senzorgecon / Lirika poem’ / Hejma servisto de riĉuloj; 11. Malspritulo, stultegulo / Granda, forta tuko, fiksita ĉe la mastoj kaj streĉita por kapti la venton; 12. Muzikil’ / Rivero, enfluanta en la Baltan maron / Alkohola trinkaĵ’; 13. Malloga / Gaso por lumreklamiloj.

Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin (Niĵnij Tagil)

PRI DOLAROJ KAJ RUBLOJ

Komence de la pasinta jaro mi malfermis konton en la banko SBS-Agro kaj deponis 40 usonajn dolarojn, esperante, ke mia valuta bonhavo ne nur konserviĝos, sed eĉ pligrandiĝos. Post unu jaro mi revizitis la bankon por elkontigi 10 dolarojn, kiujn mi bezonis.

Oni diris al mi, ke tio ne estas ebla.

— Kial?

— Tio estas malpermesita.

— Tamen mi deponis la dolarojn por povi ilin preni iam ajn.

— Malpermesitas!

— Kion do mi faru?

— Vi povas preni la rublan ekvivalenton. Ni konvertigos viajn dolarojn en rublojn, kaj vi ricevos rublojn.

— Sed hodiaŭ mi bezonas dolarojn, ne rublojn, — mi plu insistis.

— Ni ne povas doni.

Estas interesa afero, sed ĉar mi komprenis, ke mi ne povos ricevi dolarojn, mi kapitulacis kaj konsentis pri la ruslandaj rubloj — ja, kiel bonorda civitano, mi devas subteni la ruslandan ekonomian sistemon. Mi petis la kasistinon fermi mian konton kaj redoni al mi mian bonon.

— Bone, — ŝi konsentis. — Interalie, mi devas sciigi vin, ke ĉi-momente je via konto estas nur 29 dolaroj.

— Kial? — mi miregis. — Ja mi deponis kvardek!

— Ĉar ni deprenis el via konto po unu dolaro ĉiumonate.

— Pro kio?

— Pro tio, ke vi ne uzadis vian konton, — sonis la tre stranga klarigo.

— Tiuokaze mi certe deziras fermi mian konton kaj rericevi la restintan monon!

— Interkonsentite, tamen sciu, ke vi ricevos nur po 13 rublojn por ĉiu el la dudek naŭ dolaroj.

— Kial? Ja laŭ la kurzo, kiun via banko uzas, unu dolaro valoras pli ol 20 rublojn!

— Ĉar ni havas la regulon, laŭ kiu ni rubligas la dolarajn deponojn je la kurzo 13 RUR/USD.

Verŝajne, la esprimo de mia vizaĝo ne aparte plezurigis la kasistinon, kiu tuj forplandis de la giĉeto internen, verŝajne al la ĉefo, dum mi restis plu stari, damnante min pro tio, ke mi ne lasis antaŭ unu jaro la dolarojn en la hejmo. Post kvarona horo la bank-oficistino reaperis kaj solene deklaris:

— Ni redonos al vi, kiel al labor-veterano, viajn 29 dolarojn je la kurzo 22.60, sed vi devas fari petskribon pri tio adrese al nia direktoro.

Mi do faris ĝin kaj ricevis 655 rublojn 40 kopekojn.

Bronislav Ĉupin

Sur la supra foto: Esperantistoj en la Supera Ligo de “Brain-ring” (TV-studio Ostankino, Moskvo, 1999).

La unua vico: ĉampiona teamo Sonet, Moskvo. Plej dekstre sidas Valentin Melnikov. La dua vico: la teamo Jaffa. Sidas, de maldekstre — Boris Burda, Tatjana Lugovskaja, Anatolij Vasserman (ĉiuj el Odeso, Ukrainio). La raporto aperis en marto, nun legu la versan gratulon de Klara Ilutoviĉ.

Al Valentin Melnikov

Intelektaj ludoj tempestas.

Regas mensa fort’ kaj kuraĝ’.

Kiu pli inĝenia estas

en konkuro pri bona saĝ’?

Kio? Kie? Kiam? L’ eventoj,

scioj, solvoj en febra bol’,

de l’ batalo ravaj momentoj,

granda streĉ’ de la granda vol’.

Jen demando ektondris pafe

tra l’ apuda, sed fora mond’,

kaj sonoras triumfe-trafe

ĉiam nova brila respond’.

Pli rapide, precize, sprite!

For dubemo ĝena kaj tim’!

Kaj de iu foje venkite

Ludu plu sen vana deprim’!

Intelektaj ludoj transportas

optimismon de mens’ al mens’:

Intelekto landa ne mortas,

Vivas plu ĝia venka pens’!

Premio per mencio
Unua akto: “Kontakto”

Laŭ nerekta instigo de István Ertl kaj Viktor Sapoĵnikov, kiuj kolektas gazetajn misojn, estas lanĉita konkurso, en kiu premion — (mal)laŭdan mencion — ricevos la gazeto, kies redakcia koboldo plej bizare kondutis lastatempe.

La premieran premion ricevas Kontakto — dumonata socikultura revuo de TEJO — pro la reklama invito “Legu komiksojn en Esperanto!” Nun niaj libroservoj estas sieĝataj de samideanoj, kiuj laŭ la rekomendo de Kontakto, amase mendas jenajn komiksojn:

  • Ludovikito. Historieto de Esperanto. Tokio, 1998. 467 paĝoj.
  • Z.Adam. Historio de Esperanto. 1887-1912. Varsovio, 1979. 8 + 144 paĝoj.
  • Courtinat L. Historio de Esperanto. Bellerive-sur-Allier, 1964-66. 1332 paĝoj.

Pro la 1332-paĝa komikso de Courtinat, Esperanto ricevu dignan lokon en la mondliteraturo!

FRAZOJ

Homoj logiĝas kaj ligiĝas al Esperanto pro plej diversaj kialoj, kaj komence apenaŭ imagas kion tiu lingvo, unika laŭ origino kaj funkci-maniero, efektive donos al ili. Sed finvojaĝinte la longajn, ofte nefacilajn etapojn de la enmovadiga itinero, ili neeviteble demandas al si kion do signifas atingi tiun provizoran celon; ili ekserĉas sian esperantistan identon, pro la prema neceso prikonscii al kio ili fordonadas parton, finfine tre signifan, de sia unusola vivo.

... La fakto ke ekaparteno al nia komunumo estas propravola — plejparte nedenaska, ĉiam ĉesigebla —, implicas ĉe ĉiu ĝia ano malsamajn aliĝmotivojn kaj celvortumojn. Tial nia movado, kies fortojn grandparte okupas la propra rekreado, ne povas ne koncentri multon el sia restanta energio al la konstanta serĉado de konsento en la vojdifinado.

István Ertl (Esperanto. 1999: 3)

Tre serioza sociologia enketo lastatempe konkludis, ke 92% de la ĉeĥoj estas rasistoj. Do, imagu la rezultojn, se oni enketus pri Rusio, Pollando, Kroatio, ktpktp!

Michel Duc Goninaz (La kancerKliniko. 1999: 89)

Prezidanto de IKEK Faustino Castaño Vallina proponas al komunistoj okazigi “rekrut-kampanjon” en la Berlina UK. Ĉu konforme al la Kongresa Regularo?

Klare parolante, ekzistas ne malmultaj geesperantistoj, kiuj sintenas burĝklase en la klasbatalo. Granda parto el ili eble neniam enviciĝos kun ni en la batalo por pli justa sociordo... Restas, tamen, alia parto el la esperantistaro kiu, jes ja, poziciiĝas senhezite kontraŭ ĉiuj formoj de interhoma ekspluatado kaj pretas agadi iamaniere por plibonigi la socion kaj ŝanĝigi la bazon de la mondo. Tiuj homoj estas interesaj por ni eĉ se iuj el ili ne sin difinas kiel marksistoj nek leninistoj. Al ili devas esti adresita nia mesaĝo...

Konkrete, mi pensas pri la ebleco de la IKEKanoj kiuj partoprenos en la ĉi-jara U.E.Kongreso en Berlino agadu akorde por disdoni inter la kongresanaro nian alvokon. Nia alvoko devas enporti la politikan mesaĝon pri kiu mi temis supre. Ekzistas ĉe ni flugfolioj jam uzitaj ĝis nun tiucele pere de niaj k-doj en antaŭaj okazoj.

Internaciisto. 1999: 2

Eĉ svedoj skribas ekonomikan disertaĵon preskaŭ ĉiam en la angla lingvo. Je la ekonomika instituto de la universitato de Gotenburgo, la lasta svedlingva doktora disertaĵo datiĝas de 1989. Post tiam aperis ĝis oktobro 1998 58 disertaĵoj, ĉiuj en la angla lingvo... En 1998 la Komisiono pri la Sveda Lingvo komisiite de la registaro, prezentis planon pri tio kiel apogi la svedan lingvon en Svedio. Unu el la proponoj estas, ke “doktoraj disertaĵoj en fremdaj lingvoj havu resumojn en la sveda”. Tio ja estas la inverso de regulo, kiu regis ĝis 1993!

Bo Sandelin (Internacia Pedagogia Revuo. 1999: 1)

Rakontas Trevor Steele, kiu instruas Esperanton en Litovio en kelkaj kursoj de la Litova E-Asocio:

Litovio estas mirlando por vaganta instruisto de la internacia lingvo. Mi kredas, ke eĉ en urbeto, se E-kurso estus taŭge anoncita, venus pli da interesatoj ol, ekzemple, nia aŭstralia movado sukcesas altiri tutkontinente.

... Miaj unuaj kursoj en Vilnius komenciĝis la 19an de oktobro, je 12.00, 14.00, 16.00 kaj 18.00. Aperis pli ol 220 homoj, pli ol la ĉambroj povas sidigi. Oni persvadis 80 el ili atendi la novembrajn kursojn. El la restantaj 140 restis ĝisfine 125. Probable almenaŭ 100 volis tuj fari daŭrigan kurson, sed ne eblis doni tian kurson, ĉar intertempe amasiĝis preskaŭ 200, kiuj intencis komenci en novembro. Do ni proponis al la 125 daŭrigan kurson en januaro. La “problemo” estas, ke ni devis persvadi multajn novulojn prokrasti sian unuan kurson ĝis januaro.

La Gazeto. 1999: 81

ANONCETOJ

Ĉiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond-kuponon. La pagon sendu al Nadeĵda Miĥajlovna Ŝeludjko je la redakcia adreso.

Peterburga E-Teatro, en sia 15-jaraĝo, konsistas el 12 aktoroj-profesiuloj, kiuj nun volus prezenti al Esperantujo 1,5-horan teatraĵon Fabelo de mia vivo laŭ kelkaj fabeloj de Hans Christian Andersen.

Adreso: RU-194156 Sankt-Peterburgo, ab. ja. 5, Goĥŝtejn V.R., Ruslando.

Mi kaj mia edzino estas Rusaj Ortodoksaj Kristanoj. Ni loĝas apud Teksarkana, Teksaso, Usono. Ni serĉas aliajn Ortodoksajn Kristanajn Esperantistojn.

Adreso: Basil (Darin) Arrick Rt.1 Box 765, DeKalb, TX 75559, USA Rete: basil@homestead.org

Du bonkoraj fraŭlinoj-ĝemeloj (32 j.) deziras konatiĝi kun fratoj-ĝemeloj (29-36 j.) por fondi familiojn. Ni havas agrablan aspekton, grandajn grizajn okulojn. Inter niaj interesoj estas kudrado, mastrumado, trikado, muziko, ĝardenado, libroj.

Nadeĵda kaj Ljubovj: RU-432027 Uljanovsk, ab. ja. 10 000, Ruslando.

Se vi deziras fondi internacian familion, uzu nian servon.

Irina Skladnova Adreso: RU-173014 Novgorod, ab. ja. 28, Ruslando.

Rete: Irina.skladnova@usa.net

43-jara eksarmeano deziras korespondi pri la temoj: esperantologio, Esperanto kaj komputiloj, ŝako; interesiĝas pri aĉeteblaj libroj.

Boris Nebesnyj: RU-355019 Stavropolj, Serova, 470/1-25, Ruslando.

BIENO “NJEGUŜ”

en vilaĝo Hraŝĉina-Trgoviŝĉe, Kroatio

PROGRAMOJ EN 1999

16-18.04. J.J.Strossmayer kun Franjo Gruiĉ

21-23.05. Problemoj de komunikado en turismo kun Oszkár Princz

11-13.06. Naturamika Semajnfino kun M.Godec

02-09.07. Kurso de la kroata lingvo kun G.Jurina

11-18.07. Kursa Semajno kun S.Ŝtimec kaj aliaj

17-18.07. Interregiona kaj najbarlanda renkonteto

23-30.07. Ne tre konataj aspektoj de Esperanto kaj Zamenhof... kun d-ro H.Eichner

03-09.08. Zagorje la verda aŭ Survoje al 55-a IJK

10-15.08. Literatura kurso kun Spomenka Ŝtimec

16-22.08. La plej aktualaj temoj de astronomio kun d-ro H.M.Maitzen kaj Maja Tiŝljar

17-19.09. Surpriza Semajnfino

Bonvenon!

Senpagaj informiloj riceveblas de la organizanto:

Orbis Pictus de Viŝnja Brankoviĉ

Adreso: Via Leghissa 6 — 34 131 Trieste — Italio Telefono: +39 / 040 767 875

Rete: mailto:orbispictus@iol.it

INTERNACIA FOTOKONKURSO DE “LA ONDO DE ESPERANTO”

Somero estis temo aŭ fono en plejparto inter la 40 fotoverkoj de 15 personoj el 9 landoj (Albanio, Finnlando, Germanio, Italio, Jugoslavio, Niĝerio, Pollando, Ruslando, Slovenio), senditaj al nia pasintjara fotpkonkurso.

Sojle de la nord-hemisfera somero ni memorigas pri la pasint-jara somero en Balkanoj per Elĉerpiĝo de Viŝnja Brankoviĉ

kaj La libelo sur pino (sube), pro kiu albana fotoartisto Luan Jaupi ricevis la triam premion en la konkurso, baldaŭ reanoncota.

“Elĉerpiĝo” de Viŝnja Brankoviĉ

“La Libelo sur pino” de Luan Jaupi