Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 6 (56)

Al la legantoj

Ĉi tiu estas la unua tema kajero de La Ondo de Esperanto — ja ĝuste ĉi-junie oni celebras la 200-jaran jubileon de la plej granda rusa poeto Aleksandr Puŝkin.

Miloj da ruslandaj gazetoj aperigas nun jubileajn artikolojn, kvizojn kaj historiaĵojn. Radio kaj televido en Ruslando abunde nutras la legantojn per la Puŝkina menuo. Kompreneble, nia modesta revuo apenaŭ povas diri pri Puŝkin ion, kion oni ne jam legis, aŭdis aŭ vidis. Ni do decidis ne publikigi materialojn teoriajn aŭ sensaciajn, sed proponas al la internacia legantaro tri reprezentajn tradukojn, kiuj estas faritaj ekskluzive por La Ondo.

La Ĉerkisto kaj Avara kavaliro unue aperis en la kolektoj “Noveloj de Belkin” kaj “Malgrandaj tragedioj” respektive. La aperigo de la du klasikaĵoj estas nia omaĝo ankaŭ al karmemora Nikolai Lozgaĉev, kiu tradukis ilin, kvankam li ne sukcesis finpoluri la tradukojn. La du verkojn seriozajn sekvas pli leĝera fabelo, kiu dum la totalisma periodo estis tre malofte publikigata, sed tre populara. Tute nature, ĝin tradukis nia nelacigebla Valentin Melnikov.

Sed ĉi tiu kajero estas nekutima ankaŭ pro la maj-meza aperdato. Tiu frusalto en la someron okazis pro la staĝado de nia redaktanto en Bulgario — probable li raportos pri sia sperto en la kajero julia.

Cetere, ĝuste pri la restado en Balkanoj ni aludis en la januara kajero, kaj ĝi kaŭzos bedaŭrindajn ĝenojn de la aper-ritmo ĉi-somere. Bonvolu do, se eble, ne tro koleri pri la pigrema redakcio, se vi kelkfoje trovos la revuon en via poŝtkesto ne je la kutima tempo. Ni certe renormaligos la ritmon aŭtune.

La tria novaĵo estas, ke nia redakcio (pro registra kondiĉo niaj redakcianoj estas oficiale “konstantaj kunlaborantoj”) plivastiĝas kaj internaciiĝas. Nia nova redakciano, danlanda germano Wolfgang Kirschstein, prizorgos precipe la tradukan prozon kaj literaturologion.

La kvara novaĵo estas la reokazigo de nia fotokonkurso, al kiu ĉiuj fotemuloj estas bonvenaj. Tamen sur la kovrilpaĝo vi vidas bildon pasint-jarcentan — pri la kialo vi legos en la interesa materialo de Miĥail Maĥnaĉ (paĝo 6).

Havu do paciencon ĝis la sekva Ondo, kiu atingos vin supozeble el la Nigra Maro.

Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov

DONU ŜANCON AL PACO

La tuta internacia Esperantistaro estas konsternegita kaj hororigita de kio okazas en la Balkanaj landoj.

Legantoj komprenas, ke pri tia terura politika milita afero, mi ne rajtas paroli nome de la membraro de UEA, nur nome de mi mem persone. Kadre de tio, tamen, mi skribas kiel Prezidanto de asocio kies fina baza celo estas paca mondo en kiu regas interpopolaj frateco kaj justeco, ecoj ne ofte trovataj en la aktuala mondo.

Krom la kruela mortigado de tiom da senkulpaj homoj, kaj la detruo de hejmoj kaj posedaĵoj, aparta kaj pli specifa perdo estas perdo de la vero, unua trafita viktimo. Ree memevidentiĝas, ke tiuj kiuj kulpas en tiaj aferoj, ĉiam provas influi, flamigeble, aliajn mensoge, tro ofte sukcese.

Krom la hororo, kaj nia konsterniĝo, kiujn do, ni devus kulpigi? Kion dirus Zamenhof se li ankoraŭ vivus?

Sendube, ne la ordinarajn homojn. Ili estas viktimoj, ofte iloj ankaŭ, sed ĉiam viktimoj. Pli bona demando estus, kiu avantaĝas pro la kreo de tiu situacio? Eĉ respondo al tia demando ofte ne sufiĉas doni la tutan veron. Profesiaj generaloj posedante tre modernajn armilojn volonte kontribuas, lude, prov-uzante tiajn armilojn. Ankaŭ ili kulpas eĉ pli grave kiam ili havas la proksimajn orelojn de regantaj politikistoj.

Ĉu ambiciaj politikistoj povas tiel roli ekspluatante religiajn kaj malnovajn historiajn plendojn? Ĉu homoj tiaj povas esti tiom fiaj? Jes, ja, laŭ mi, kiam ili akceptas siajn proprajn mem kreitajn antaŭjuĝojn, tiam ili ja havas tian kapablon, kaj uzante ĝin, klare meritas ricevi niajn plejfortajn kondamnojn, ĉar ili havas la potencon. Estas tiaj kiuj respondecas.

Inter ili estas tiaj kiuj preterpasis la Sekurecan Konsilion de UN, la nun paralizita ĉefa internacia instanco donite la rolon preventi tiajn katastrofojn. Ne decas en Esperanta ĵurnalo mencii specifajn registarajn nomojn. Ĉu rememorigo de la Ligo de Nacioj? Ia ajn, laŭ mi, vere senleĝa skandalo.

Kio atendos nin?

Nepre, politika malstabileco en tiu parto de la mondo; longtempe rikolto de amara kaj longdaŭra memoro pri la maljustaĵoj kiuj okazis; malameco kaj venĝo atendos multajn, eĉ nin kiuj ne estas envolvataj; terorismo, tia kia minace daŭros tra multaj generacioj.

Niaj nepoj kaj nepinoj pagos por tio kion niaj regantoj okazigas al ni en la Balkana duoninsulo.

Ĉu tia analizo sufiĉas. Certe ne!

Ni devas klopodi kompreni pli bone, juste, tion kio okazis, kaj kiel plej bone ripari la teruraĵojn jam okazintajn.

Ni ĉiuj pledu kaj aktiviĝu celate al tiu kiu havas la potencon, laŭte kaj ĉiam pli laŭte dirante al ili: ĉesigu la mortigadon, donu ŝancon al paco! Vivu la paco!

Kep Enderby Prezidanto de UEA

HODLERISMO

Mi finfine estas kontenta ke Perla Martinelli disvastigis al pli ampleksaj rondoj komenton iom ŝercan, kiun mi faris al ŝi. Mi diris:

“Finfine UEA estas la plej granda raŭmisma asocio en la mondo, kiu tamen insistas deklari sin finvenkisma.” (LOdE. 1999: 5)

Kaj tia ŝajnas al mi la efektiva situacio. Hector Hodler, en la komenco de la nuna jarcento, decidis fondi asocion, kies celo estis helpi la esperantistaron realigi en la praktiko la potencialon de la internacia lingvo. Tion li faris. La asocio prosperis kaj progresis. La esperantlingva komunumo komencis vivi sian kontaktan vivon ĉiam pli intense.

Tiuj komencaj ideoj estas ankoraŭ nun skulptitaj en la statuto de la nuna UEA, kies celoj estas, interalie

(c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;

(ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.”

Tiuj komencaj ideoj restas ne nur en la statuto, sed en la ĉiutaga praktika laboro de UEA. Se vi rigardas la lastan jar-raporton (Esperanto. 1998: 6) kaj iom atente ekzamenas la grafikaĵon kiu bildigas la elspezojn de UEA, vi vidas ke preskaŭ la tuto estas dediĉata al agadoj por kunteni la komunumon (salajroj por oficistoj, kiuj prizorgas la libroservon, korespondas kun la membroj, eldonas la revuojn kaj la jarlibron, ktp.).

Se ni ne volas nomi tion raŭmismo (por eviti pliajn konfuzojn en la mensoj de la legantoj), ni nomu ĝin hodlerismo, kio verŝajne estas pli aŭtenta nomo.

Pro tio mi, konata pracelano kaj finvenkisto, iom ŝerce diris al Perla ke ”(UEA) tamen insistas deklari sin finvenkisma.” Oni devas kompreni tiun mian rimarkon ne kiel kritikon al la finvenkismaj elementoj en UEA sed al la hodlerismaj. Mi, kiel konvinkita pracelano, estas relative indiferenta je la komunumo de la Esperanto-parolantoj kaj de la kulturaj kaj literaturaj valoroj (kiujn ili asertas krei), sed estas multe pli atenta je la klopodoj disvastigi Esperanton kiel rimedon por interkompreniĝo inter neesperantistoj.

Ne miskomprenu min. Mi, kiel ni ĉiuj, estas tre enplektita en la esperantisma vivo, ĝuas niajn renkontiĝojn, aĉetas niajn librojn, legas niajn revuojn, interŝanĝas ŝercojn kun la aliaj esperantistoj, ktp. unuvorte “vivas en Esperantujo” kaj estas fiera pri ĝiaj atingoj kaj pri la valoroj antaŭenportataj de niaj homoj.

Aliflanke, mi kredas ke nia devo estas plibonigi la situacion de la tuta homaro ne nur de nia popoleto. Disvastigi Esperanton ŝajnas al mi pli grave ol nur ĝui ĝin. Pro tio mi volonte vidus malpli raŭmisman UEA-n. Sed la fakto ke UEA estas tia, kia ĝi estas, klare pravigas alian aserton: La distingoj inter hodlerismo kaj raŭmismo ne baziĝas sur konkreta malsameco de ideoj, sed sur aliaj faktoroj, kiujn mi preferas prisilenti.

Renato Corsetti vicprezidanto de UEA

RENKONTE AL LA DUA FORUMO

Karlovy Vary, 27-29 jul. 1999

(HK) Sekve de ies leteroj al la sidejo de SAT, la Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito petas diskonigi la suban oficialan komunikon, kiun ĝi ricevis de SAT:

La SAT-Plenumkomitato atente studis vian proponon pri la organizado de la dua Forumo por la Esperanta Civito kadre de la SAT-kongreso en Karlovy Vary. Ni akceptas tiun proponon kaj esperas ke tiu Forumo estos plensukcesa. Ni kompreneble tuj informos la Organizan Kongresan Komitaton kaj konsilas al vi turni vin rekte al ĝi.

Samtempe ni informos niajn membrojn pri tio pere de Sennaciulo, kaj informas UEA, indikante ke tiu Forumo okazos sub nur via kaj kompleta respondeco. Ni opinias ke tio estas nepre necesa por ke la rilatoj inter la diversaj asocioj de la ĝenerala Esperanto-movado daŭre estu bonaj. Ĉi-jare iu membro de la Plenumkomitato de SAT partoprenos fizike parton de la Forumo, kiel observanto.

Kun niaj koraj kaj sennaciecaj salutoj, por la PK de SAT.

Yves Peyraut, prezidanto.

***

Same kiel en la unua, Akademio de Esperanto estos oficiale reprezentita ankaŭ en la dua Forumo por la Esperanta Civito. Ankaŭ ĉi-jare la Akademion reprezentos s-ino Perla Ari Martinelli, laŭ komisio de la estraro de AdE. Diferenco estas, ke en 1998 ŝi aliĝis kiel plenrajta delegito (komisiita de la antaŭa estraro), dum en 1999 ŝi aliĝis kiel observanto (do ĉi-foje ŝi ne estos voĉdonrajta). Krome, ĉar delegito ne pagas la restadon (gasto de la organizantoj), sed observanto jes, ŝi mem kovros la koncernajn kostojn kaj tio ĉi-foje aperos eĉ en la bilanco de AdE, pluse kiel donaco kaj minuse kiel kostoj pro partopreno de AdE en la dua Forumo por la Esperanta Civito. La statuson de observanto konsilis al AdE Perla Ari Martinelli mem, laŭ kiu “estas oportune ke AdE atente sekvu la evoluon de ĉiuj iniciatoj (inkluzive de la Strategia Forumo de UEA), sed nur kiel observanto, por garantii sian sendependan rolon de pure lingva institucio”.

***

La sekretario de Kataluna E-Asocio (aliĝinta al, sed ne partopreninta en la unua Forumo por la Esperanta Civito) ĵus informis la Evolukomisionon, tra KCE, ke la Asembleo de KEA, meze de marto, decidis prokrasti la ratifon de la Pakto, pro diversaj interpretduboj. KEA eventuale proponos modifojn. KCE transdonis la leteron al la membroj de la Evolukomisiono, kun la afabla rimarko ke ili volonte respondos laŭ sia kompetento, se KEA bonvolos esprimi tiujn dubojn. Aliflanke, nur la Forumo de la Paktintoj rajtas modifi la Pakton mem. KEA (kaj Kataluna Esperantisto) rajtos je observantoj okaze de la dua Forumo.

LA DEKAN FOJON ROTERDAME

Sukceso iĝas preskaŭ rutino por la Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA se juĝi laŭ la nombro de vizitantoj kaj, precipe, laŭ la ĉiam familieca etoso.

24 apr. 85 esperantistoj gastis en la Roterdama domo de UEA, veninte el 12 landoj: duone el Nederlando, sed ankaŭ el Germanio, Francio, Hispanio, Italio, eĉ Litovio, Pollando kaj Usono.

Atendis ilin kvin okazejoj tra la domo: En salono Zamenhof, Marjorie Boulton tri fojojn prelegetis kaj pacience respondis al demandoj pri Esperanta verkado kaj... nu, pri katoj. En la Libroservo, kun la malferm-tage kutima rabato de 10%, vendiĝis varoj je 2317 eŭroj — i.a. ĉiuj disponeblaj titoloj de Marjorie Boulton. Ĉambro Epstein proponis bazaron de esperantaĵoj. En Biblioteko Hodler okazis senĉesa montrado de vidbendoj.

Laste sed ne balaste, refreŝigaĵoj atendis en la babilemiga kaf-ĉambro.

La sekva Malferma Tago okazos la 27an de novembro 1999.

István Ertl

FINNLANDO: DUOBLA ĈEFLANDO EN 2000

Kultura E-Festivalo, la festo de originala esperantokulturo, translokiĝas de Svedio kaj Danio al Finnlando. KEF 2000 okazos venontjare 13-20 aŭg. en komforta kaj bone ekipita kursejo proksime al Helsinko.

En 2000 Helsinko estos unu el la eŭropaj kulturaj ĉefurboj. Samjare Finnlando pere de KEF pretas akcepti la rolon de kultura ĉeflando en Esperantujo.

Muziko, literaturo kaj teatro estas la plej gravaj kampoj de la originala esperantokulturo, de kies facetoj ni promesas oferti vastan kaj interesan interpreton. Plektaĵo de klerigaj kaj festivalaj programeroj celas spertigi nin pri la viveco de nia kulturo. Esperanta kinejo, plene esperantlingva diskoteko, akustikaj kaj rokaj koncertoj, literaturaj rondoj, laŭtlegoj kaj prelegoj, teatraj prezentoj kaj ekzercoj — tiuj estas nur eroj en fascina reto de la semajna kultura festivalo.

La porinfana esperanta kulturo kaj la bonfarto de la KEF-etuloj ĝenerale ricevos apartan atenton. Ni planas junece bonetosan Kulturan E-Festivalon.

Adreso: KEF 2000, Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki

Rete: aritamak@ra.abo.fi

Anna Ritamäki

ELTE-UNIVERSITATO INVITAS ALIĜI

La fama budapeŝta universitato (ELTE) daŭre proponas al enlandaj studentoj kurson pri interlingvistiko kaj esperantologio, kadre de la katedro pri ĝenerala kaj aplika lingvistiko.

Eksterlandanoj povas aliĝi al la internacia kurso, kiu post tri jaroj kondukas al ekzameno kaj diplomiĝo. Necesas restadi en Budapeŝto du semajnojn jare, kutime en frua aŭtuno kaj en februaro.

Por pliaj informoj:

Adreso: Universitato ELTE, Esperanto-Fako, Piaristak 1, HU-1061, Budapest.

NOVAJ EJOJ EN ZAGREB

(IR) Kroata E-Ligo ricevis leteron de la urbestrino de Zagreb Marina Matuloviĉ-Dropuliĉ kun la informo, ke la municipo decidis disponigi al esperantistoj novajn ejojn en Zagreb, strato Kneza Mislava 11, tri etaĝoj, urbocentre, proksime al la Hotelo Sheraton. La ejoj estas disponigitaj por ebligi pli bonajn preparojn por UK-86, kiu okazos en Zagreb en 2001. Per tiu ĉi letero la urbestrino dankis al UEA, kiu elektis Zagrebon por la loko de sia unua kongreso en la nova jarmilo.

Ĉar la ejoj bezonas renovigon tial, dum daŭras la konstrulaboroj, la ĉefa Esperanta adreso en Zagreb restos en strato Amruŝeva 5.

Spomenka Ŝtimec

Je la Zamenhofa tago en Le Lignon, apud Ĝenevo, forpasis

Henri Vatré (1908-1998)

plumnome Henri Baupierre aŭtoro de pluraj poemoj, tradukoj, recenzoj, pastiĉoj (Specimene) kaj aliaj verkoj, interalie de Neologisma Glosaro, kiu ekde 1983 havis 4 eldonojn.

La 5an de januaro en Pekino forpasis pro karcero

Ye Junjian (1914-1999)

pseŭdonime Cicio Mar, fama ĉina verkisto, tradukisto, vicprezidanto de la Ĉina Tradukista Asocio, honora prezidanto de la Ĉina E-Ligo, vicprezidanto de la ĉina societo “Amikoj de Esperanto”, konsiliano de la redakcio de El Popola Ĉinio.

La 21an de januaro neatendite forpasis

Eva Seemanová (1920-1999)

konata aktorino, poetino kaj aŭtoro de tradukoj, fondinto de artisma kolektivo, poste nomita “Verda ĉaro de Julio Baghy”, honora membro de Ĉeĥa E-Asocio kaj de UEA.

La 14an de februaro en Kalifornio ĉesis la vivo de

Catherine Louise Schulze (1913-1999)

ŝlosila figuro en la usona movado, en la jaroj 1970-80 vicprezidanto de ELNA, redaktorino de ELNA Newsletter, iniciatoro de la fama Somera E-Kursejo en la San-Franciska Universitato, honora membro de UEA.

La 29an de aprilo forpasis

d-ro Ivan Kirĉev (1923-1999)

fondinto kaj prezidanto de la Esperantista Domo de Kulturo en Razgrad, honora membro kaj eksestrarano de BEA, honora urbano de Razgrad.

Ni funebras kaj kondolencas.

KURTE

22-23 mar. prezidanto de UEA Kep Enderby, Vincent Charlot k François Lo Jacomo vizitis en Parizo plurajn Unesko-respondeculojn, francan ministerion pri junularo k sporto; poste Enderby k Hans Erasmus havis utilajn renkontiĝojn en la Eŭropa Parlamento. (Esperanto)

Kep Enderby donis februare paroladon pri E-to k UEA antaŭ la Asocio de Eksterlandaj Literaturistoj en Sidnejo. (Esperanto)

Vespere 16 mar. estis registrita miliona vizito al la ret-informejo de la Sveda E-Federacio; la kvanto da vizitantoj atingas nun 90 mil ĉiumonate. (La Espero)

Asocio E-ista de Rio de Janeiro en la lasta semestro de 1998 aktive disvastigis E-ton per 44 gazetartikoloj, 7 radiaj k televidaj prezentoj, 4 prelegoj, 8 paneloj k 1 ekspozicio. (Brazila Esperantisto)

21 feb. Bolonja E-Grupo (Italio) malfermis la Semajnon de Internacia Amikeco kunlabore kun Amnesty International per prelegoj pri homaj rajtoj, defendo de etnaj kulturoj k komuna internacia lingvo. (L’esperanto)

En Svislando surstrata enketado de 700 personoj, samproporcie viroj k virinoj, junuloj, plenkreskuloj k emeritoj montris, ke nur kvinono de la junularo scias pri E-to kompare al duono de la plenkreskuloj. (SES Informas)

Malgranda fabriko de specialaj sportaj aŭtomobiloj Panozauto en Usono produktas sportan, elegantan aŭto-modelon kun la nomo Esperante. (Interredaktore)

Je 25 apr. al la Berlina UK aliĝis 2250 personoj el 55 landoj. (CO)

Pli ol 400 adresoj en 40 landoj estas en la Amikeca Reto (1999-2000); novaj landoj estas: Makedonio, Benino, Usono kaj Alĝerio. (Amikeca Reto)

En 1998 porinfana E-revuo Juna Amiko havis 1771 pagintajn abonantojn, (kompare kun 1826 en 1997) inter ili — 723 en Brazilo. (Stefan MacGill)

Malgraŭ la malfacila situacio ĉi-somere okazos staĝoj en la E-kastelo Grésillon (Francio): oni staĝos en la kastelo, sed loĝos ekster ĝi. (Franca Esperantisto)

Ziko Sikosek ĉesis redakti la organon de GEA Esperanto aktuell. (Esperanto aktuell)

Meksikia filio de la Internacia Akademio de la Sciencoj 2 feb. estis leĝigita en Meksikio kiel Civila Asocio. (Ruben Feldman-Gonzalez)

Ĉesis aperi Voĉo el Turingujo kaj La Socialisto. (Esperanto)

SUKCESA VER EN TATARSTANO

21-25 apr. en Nabereĵnyje Ĉelny (Tatarstano) sukcese pasis la 11a Volgia E-renkontiĝo kun ĉ. 60 partoprenantoj el 6 urboj (N.Ĉelny, Uljanovsk, Tomsk, Moskvo, Ĉeboksari, Kazanj). VER-11 estis dediĉita al la teatro: ni vizitis tataran teatron, spektis bonegan spektaklon “Ŝtona gasto” preparitan de Ĉelnanoj, partoprenis prelegon pri teatra ŝminko.

La renkontiĝo estis dediĉita ankaŭ al Puŝkin, kaj lige kun tio estis teatra konkurso: du teamoj devis dum tuta periodo prepari spektaklojn laŭ fabeloj de Puŝkin (“Ruslan kaj Ludmila” kaj “Fabelo pri caro Saltan”) kaj dum la lasta vespero okazis la prezentoj. Krome okazis ekskursoj (N.Ĉelny kaj Jelabuga); ni vizitis moskeon kaj muzeojn de Cvetajeva kaj Ŝiŝkin.

Konstantin Vihrov

BIBLIOTEKO SIBERIEN

La Kolektiva E-Biblioteko (KEB), kolektinta en Jekaterinburg dum la 16 jara funkciado ĉ. 1800 volumojn, 28 apr. estis kontenere sendita al la siberia urbo Krasnojarsk. Ekde nun ĝin prizorgos la Krasnojarska EK, kiu reprenas la stafeton de UES per la decido de la Konferenco de tiu lasta.

Eldonantoj bonvolu ekde nun sendi librojn kaj gazetojn al la adreso RU-660017, Krasnojarsk-17, p.k. 20825.

Tatjana Kulakova sekretario de UES

DU GRAVAJ MATERIALOJ EN MAJO

En la maja kajero de La Ondo, min aparte interesis du materialoj.

Legante la eseon de Vilmos Benczik Ŝrumpanta legokultuto (ne nur) en Hungario mi kaptis min je la penso, ke en ĝi estas priskribita la situacio, kiu estas en Ruslando. La problemo de la legokulturo estas gravega por la homa socio. Dum la lastaj jaroj la homoj legas ĉiam pli malmulte. Televido (kaj komputilo) forigis libron el la manoj de la homo. Mi rimarkis, ke junuloj, kiuj malmulte legas aŭ tute ne legas librojn, elmontras malriĉan lingvaĵon dum parolado, nescipovon klare esprimi per vortoj siajn pensojn, nekapablon fantazii.

Potenco de la socio dependas de la homoj, kiuj konsistigas ĝin. Ju pli altkulturaj estas la homoj, des pli potenca estas la socio. Mi opinias, ke en lernejoj oni devas eduki al infanoj inklinon al legado kaj verkado, por ke nia socio estu potenca.

La taglibro de l’ verkisto de Fjodor Dostojevskij estas aktuala verko por hodiaŭaj tagoj. Ĝi respegulas ĉiujn karakterizajn flankojn de la ruslanda vivo. Problemoj, kiujn spertis nia socio antaŭ 120 jaroj, estas similaj al la nuntempaj (aŭ eĉ la samaj).

Juĝante laŭ la enkonduko La taglibro facile legeblas. Ĝi tuj kaptas la atenton de la leganto kaj ne lasas ĝin ĝis la lasta linio. Mi pensas, ke ĝi estas interesa por la enlandaj kaj eksterlandaj legantoj de La Ondo.

Bronislav Ĉupin (Udmurtio, Ruslando)

ŜLOSILO AL LA “RUSA ANIMO”

Se vi demandas min pri mia plej ŝatata rusa verkisto, mi devus unue pensi pro “embaraso de riĉeco”. Post ioma pripenso mi dirus verŝajne — spite al ĉio — la nomon Dostojevskij. Spite al ĉio, ĉar multaj facetoj de lia verkaro estas abomenaj. Liaj ideoj pri saviĝo pere de pento estas kvazaŭ el alia mondo. Tamen liaj verkoj estas tiel modernaj. Neniam antaŭe verkisto boris tiom profunde en la homan animon. Pro tio mi ĉiam revenas al la ampleksa verkaro de tiu genia ruso.

Mi ĝojas speciale, ke nun aperas porcioj el Taglibro de l’ verkisto. Ofte mi havis la impreson, ke tiuj felietonaj komentoj pri tiom da malsamaj aferoj povus esti kvazaŭ ŝlosilo al la “rusa animo”. (Ofte ni nomas “rusa animo” tiun parton de ruseco, kiun ni ne komprenas.)

Tial mi atendas plian klerigon el la plumo de Dostojevskij.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

NOV-ZELANDA VERDIKTO

En la aprila Ondo aperis mia artikolo pri la ruslandaj maristoj en Nov-Zelando.

La 27an de aprilo novzelanda kortumo aljuĝis la plenajn petitajn salajropagojn al la ses maristoj restantaj en Nov-Zelando, kaj ankaŭ kompenson de 10 mil nov-zelandaj dolaroj (proksimume 5 mil USD) al ĉiu maristo. La aljuĝo estas provizora, ĉar Karelrybflot povas apelacii, sed la maristoj kaj iliaj amikoj ĝojas.

Mike Leon (Nov-Zelando)

PAKTO POR LA ESPERANTA CIVITO: KIEL RETIRIĜI

(HK) Kiel tagprezidanto de la unua Forumo por la Esperanta Civito ĝuste kiam estis akceptita la teksto de la Pakto (1998 08 10), mi sentas la devon atentigi, ke ies asertoj pri la ne ebleco retiriĝi el la Pakto estas malveraj.

Se iu establo aliĝinta al la Pakto ial ne estus kontenta pri la evoluo de la afero, tiu establo povus plendi ĉe la Kortumo. Tiu ĉi arbitracia instanco ekzamenus la faktojn, kaj verdiktus. Se la verdikto ne plaĉus al la plendinta establo, ĝi povus retiriĝi tuj de la Pakto. Probable celkonscia kaj objektiva paktinto ne eksiĝus tuj, sed unue apelacius ĉe la Forumo de la paktintoj kontraŭ la neŝatata verdikto, kaj nur post duagrada verdikto eventuale retiriĝus.

Kompreneble la Kortumo (kaj nur ĝi) povas ankaŭ verdikti eksigon: ankaŭ tiam la eksigita establo rajtus apelacii ĉe la Forumo, kiu povas peti de la Kortumo reekzameni la aferon en dua grado.

Fine, por ĉiu ne klara punkto eblus referenci al la Svisa Civila Kodo, kiu difinas la naturon kaj limojn de la reciprokaj intersocietaj engaĝoj. Necesas aldoni ke al la Pakto rajtas aliĝi kiu ajn establo uzanta esperanton: pri la akcepto de la aliĝpeto decidas la Forumo de la paktintoj. La sekva forumo okazos en Karlovy Vary, 27-29 jul. 1999, dum la SAT-kongreso.

Ljubomir Trifonĉovski membro de la Evolukomisiono

ESPERANTA SALUTO EL LA JARO 1946

En la familia arkivo mi trovis du poŝtkartojn kun nigrablankaj reproduktaĵoj de bildoj averse. Unu prezentas portreto de Lev Tolstoj faritan de Kramskoj, la dua — “Aljonuŝka” (Helenjo) de Vasnecov. “La trovaĵoj” jam pli frue trafis antaŭ miajn okulojn, sed mi ne atentis ilin pro reversoj netuŝitaj de skribiloj. Nur nun mi konstatis, ke la titolo “Poĉtovaja kartoĉka” estas ankaŭ en Esperanto — “Poŝta karto”.

Kiel en la jaro 1946 vortoj en Esperanto aperis en eldonaĵo de la ŝtata galerio Tretjakov? Ĉu tio okazis laŭ desupra ordono aŭ la cenzuro ne rimarkis la memstaran decidon de la redaktoro G.A.Kuzjmin? Tamen tiutempe ĉiuj en la profesia eldona ĉeno certe sciis, kion ili skribas, legas kaj presas. Eble la bildkartoj estis destinitaj por eksterlanda uzado, aŭ por montri la pretecon de tiu uzado. En novembro 1946 ekfunkciis la statuto de UNESCO, sed USSR aliĝos al ĝi nur post kelkaj jaroj — el tiu vidpunkto la “Poŝtaj kartoj” estas elemento de la prepara laboro al tiu aliĝo.

Nur helpe de aliaj (eble, arkivaj) materialoj oni povas respondi certe, kio kaŭzis la aperon de poŝtkartoj en la “danĝera lingvo” dum la regado de la tirano Stalin kaj subpremado de la esperantistoj. Sed ni povas konstati la fakton mem: en 1946 en USSR estis eldonataj poŝtaj kartoj kun vortoj en Esperanto.

Miĥail Maĥnaĉ

ĈERKISTO

Novelo de Aleksandr Puŝkin

Ni vidas ĉiutage ĉerkojn —

grizharojn de l’ kaduka mondo.

Derĵavin

La lastaj hejmaĵoj de ĉerkisto Adriano Proĥorov estis levitaj sur la katafalkan droŝkon, kaj paro da magraj ĉevaloj kvaran fojon ektrenis ĝin de la strato Basmannaja al Nikitskaja, kien la ĉerkisto estis transloĝiĝanta kun la tuta havaĵo kaj hejmanoj. Ŝlosinte la butikon, li najlis al la pordego anoncon pri tio, ke la domo estas vendata aŭ donata lue, kaj ekiris piede al la nova nesto. Proksimiĝante al la flava dometo, tre longe tentinta lian imagopovon kaj finfine aĉetita pro konsiderinda sumo, la maljuna ĉerkisto kun miro sentis, ke lia koro ne ĝojis. Transpaŝinte la nekonatan sojlon kaj trovinte en sia nova loĝejo tumulton, li suspiris pri la kaduka kabano, kie dum dek ok jaroj ĉio estis aranĝita en la plej strikta ordo. Li ekinsultis siajn ambaŭ filinojn kaj la servistinon pro ilia malrapideco kaj mem komencis helpi ilin. Baldaŭ la ordo establiĝis: ikonoŝranketo, ŝranko kun manĝilaro, tablo, sofo kaj lito okupis la angulojn, destinitajn por ili en la malantaŭa ĉambro; en la kuirejo kaj salono lokiĝis la metiaĵoj de la mastro: ĉerkoj de ĉiaj koloroj kaj dimensioj, krome ŝrankoj kun funebraj ĉapeloj, talaroj kaj torĉoj. Alte super la pordego estis fiksita ŝildo, bildiganta korpulentan Amoron kun renversita torĉo enmane kaj surskribon: “Vendado kaj tapetado de ĉerkoj simplaj kaj farbitaj, ankaŭ luado kaj riparado de ĉerkoj malnovaj”. La fraŭlinoj iris en sian ĉambron. Adriano ĉirkaŭiris en sia hejmo, sidiĝis ĉe la fenestro kaj ordonis funkciigi samovaron.

La klera leganto scias, ke Shakespeare kaj Walter Scott prezentis siajn tombistojn homoj gajaj kaj ŝercemaj, por pli forte surprizi nian imagon per tiu kontrasto. Pro la estimo al la vero ni ne povas sekvi ilian ekzemplon, kaj mi devas konfesi, ke la karaktero de nia ĉerkisto perfekte kongruis kun lia sombra metio. Adriano Proĥorov kutime estis moroza kaj enpensiĝinta. Li rompis la mutecon eble nur por riproĉi siajn filinojn, kiam li trafis ilin gapi senage la postfenestrajn pasantojn, aŭ por postuli pro siaj verkoj troan sumon de tiuj, kiuj havis malfeliĉon (sed iam ja feliĉon) bezoni ilin. Do, Adriano, sidante ĉe fenestro kaj trinkante la sepan tason da teo, laŭ sia kutimo triste meditadis. Li pensis pri la pluvego, kiu antaŭ unu semajno trafis ĉe la urbolimo sepultoprocesion de eksiĝinta brigadestro. Multaj talaroj pro tio mallongiĝis, multaj ĉapeloj kurbiĝis. Li antaŭvidis neeviteblajn elspezojn, ĉar lia malnova stoko de funebraj kostumoj senindulge kadukiĝis. Li esperis kompensi la malprofiton dank’ al maljuna komercistedzino Trjuĥina, kiu jam preskaŭ unu jaron kuŝis antaŭmorta. Sed Trjuĥina estis mortanta en la distrikto Razguljaj, kaj Proĥorov timis, ke ŝiaj heredontoj, malgraŭ la promeso, pigros voki lin el lia forangulo kaj akceptos pli proksiman oferton.

Tiuj ĉi meditoj estis subite rompitaj de tri framasonaj frapoj sur la pordo. “Kiu estas?” — demandis la ĉerkisto. La pordo malfermiĝis, kaj viro, kiu estis tuj divenebla kiel germana metiisto, eniris en la ĉambron kaj kun gaja aspekto proksimiĝis al la ĉerkisto. “Pardonu, afabla najbaro, — li diris en tia ŝajnrusa idiomo, kiun ni ĝis nun ne povas aŭdi sen rido, — pardonu, ke mi malhelpis vin... mi deziris pli rapide konatiĝi kun vi. Mi estas ŝuisto, mia nomo estas Gottlieb Schulz, mi vivas trans la strato de vi, en tiu dometo, kontraŭ viajn fenestrojn. Morgaŭ mi festos mian arĝentan geedzigon, kaj mi petas vin kaj viajn filinojn tagmanĝi ĉe mi kamarade”. La invito estis favore akceptita. La ĉerkisto invitis la ŝuiston sidiĝi kaj tetrinki, kaj dank’ al la aperta karaktero de Gottlieb Schulz, ili baldaŭ konversaciis amike. “Kiele komercas via afabla moŝto?” — demandis Adriano. “E-he-he, — respondis Schulz, — iel kaj tiel. Mi ne plendu. Kvankam, mia varoj ne samas kun la viaj: la vivanto sen botoj ne lamas, sed mortinto sen ĉerko ne iras”. — “Tute vere, — konsentis Adriano, — tamen, se vivanto ne povas pagi, li, volu ne koleri, iras nudpiede; sed mizera mortinto eĉ senpage ĉerkon prenas”. Tiele ilia konversacio daŭris ankoraŭ kelkan tempon. Finfine la ŝuisto ekstaris kaj adiaŭis la ĉerkiston, ripetante sian inviton.

La sekvan tagon, ĝuste je la dek-dua horo, la ĉerkisto kaj liaj filinoj eliris tra la pordeto de la korto de la novaĉetita domo kaj direktis sin al la najbaro. Neglektante la kutimon de la nunaj romanistoj, mi priskribos nek la rusan kaftanon de Adriano Proĥorov, nek la eŭropajn vestojn de Akulina kaj Daria. Tamen mi opinias ne superflua konstati, ke ambaŭ fraŭlinoj vestis sin per flavaj ĉapeloj kaj ruĝaj ŝuoj, kio okazis al ili nur en solenaj okazoj.

La malvasta loĝejo de la ŝuisto estis plena je gastoj, plejparte metiistoj germanaj kun ties edzinoj kaj submajstroj. El oficistoj rusaj estis nur postenbuda policisto, finno Jurko, kiu malgraŭ sia modesta rango, sukcesis havi apartan favoron de la mastro. Ĉirkaŭ dudek kvin jarojn li fidele kaj fervore oficis sur tiu posteno, kiel la poŝtisto de Pogoreljskij. La incendio de la jaro dek-dua, neniiginta la unuan Ruslandan tronurbon, ne indulgis ankaŭ lian flavan budon. Sed tuj post la forpelo de la malamikoj sur ĝia loko aperis nova budo — griza kun blankaj dorikaj kolonetoj; kaj Jurko denove paŝadis apud ĝi “kun hakileg’, en tolkiraso”. Li konis plejparton de germanoj loĝantaj apud la Nikita pordego; iuj el ili eĉ foje noktumis ĉe Jurko postdimanĉan nokton. Adriano tuj konatiĝis kun li kiel kun homo, kiu baldaŭ aŭ poste eble estos necesa, kaj kiam la gastoj venis al la festa tablo, ili sidiĝis apude. Gesinjoroj Schulz kaj ilia filino Lottchen, manĝante kun la gastoj, ĉiam kune regalis kaj helpis la kuiristinon servi. Biero abundis. Jurko manĝis kvazaŭ kvar personoj; Adriano sekvis lian ekzemplon; la filinoj afekte ceremoniumis; la multvoĉa germana parolo fariĝis ĉiam pli brua. Subite la mastro postulis atenton kaj malkorkante rezinumitan botelon, laŭte diris en la lingvo rusa: “Je la sano de mia bona Luiza!” Gasvino ekŝaŭmis. La mastro tenere kisis la freŝan vizaĝon de sia kvardekjara kunulino, kaj la gastoj brue trinkis je la sano de la bona Luiza. “Je la sano de miaj karaj gastoj!” — deklaris la mastro, malkorkante la duan botelon, kaj la gastoj dankis lin, revakigante siajn glasetojn. Nun la tostoj eksekvis unu post la alia. Oni trinkis aparte je la sano de ĉiu el la gastoj, je la sano de Moskvo kaj de dekduo da germanaj urbetoj; ili trinkis je la sano de ĉiuj gildoj ĝenerale kaj de ĉiu gildo speciale; ili trinkis je la sano de la majstroj kaj submajstroj. Adriano trinkis fervore kaj gajiĝis tiom, ke li mem proponis iun ŝercan toston. Subite unu el la gastoj, dika bakisto, levis la glaseton kaj eksklamis: “Je la sano de tiuj por kiuj ni laboras — unserer Kundleute!” La propono, kiel la ceteraj, estis akceptita gaje kaj unuanime. La gastoj komencis riverenci unu al la alia, la tajloro al la ŝuisto, la ŝuisto al la tajloro, la bakisto al ili ambaŭ, ĉiuj al la bakisto kaj tiel plu. Meze de tiu reciproka riverencado Jurko ekkriis al sia najbaro: “Kio do? Trinku, estimata, je la sano de viaj mortintoj”. Ĉiuj ridegis, sed la ĉerkisto sentis sin ofendita kaj paŭtis. Neniu rimarkis tion, la gastoj plu trinkadis kaj forlasis la tablon nur je la sonorado invitanta al la vespera meso.

La gastoj foriris malfrue kaj preskaŭ ĉiuj estis ebrietaj. La dika bakisto kaj bindisto, kies vizaĝo ŝajnis bindita en ruĝa marokeno, subaksele kondukis Jurkon en ties budon, estimante ĉi-fare la rusan proverbon: la ŝuldo bonas, se pagita. La ĉerkisto revenis hejmen ebria kaj kolera. “Kial do, finfine, — li rezonis voĉe, — mia metio estas malpli estiminda ol la ceteraj? Ĉu la ĉerkisto estas kiel ekzekutisto? Pro kio ridas la paganoj? Ĉu la ĉerkisto estas jula histriono? Mi ja deziris inviti ilin je mia enloĝiĝa festenego: sed tio ne okazos! Sed tiujn mi invitos, por kiuj mi laboras: la mortintojn ortodoksajn”. — “Aĥ, kion vi diras, estimata? — diris la servistino, kiu tiutempe estis senbotiganta lin, — kion vi blagas? Krucosignu vin! Voki mortintojn al la festo enloĝiĝa! Kia teruro!” — “Je Dio, mi vokos, — daŭrigis Adriano, — kaj tuje, morgaŭ. Bonvenu, miaj bonfarantoj, la morgaŭan vesperon festeni ĉe mi; ne rifuzu mian regalon, kiun Dio donis”. Post tiuj vortoj la ĉerkisto iris al la lito kaj baldaŭ ekronkis.

Sur la korto estis ankoraŭ mallume, kiam Adriano estis vekita. La negocistedzino Trjuĥina tiunokte mortis, kaj kuriero de ŝia administranto alrajdis al Adriano kun tiu informo. Pro tio la ĉerkisto donis al li dek kopekojn por vodko, rapide vestis sin, prenis fiakron kaj venis al Razguljaj. Antaŭ la pordego de la mortintino jam estis postenigitaj policistoj kaj negocistoj paŝadis kvazaŭ korvoj elflarintaj kadavron. La mortintino kuŝis surtable, vakse flava, sed ankoraŭ ne hidigita de putrado. Apud ŝi amasiĝis parencoj, najbaroj kaj servistoj. Ĉiuj fenestroj estis malfermitaj; kandeloj brulis; pastroj preĝis. Adriano aliris la nevon de Trjuĥina, juna negocisto en moda surtuto, kaj anoncis al li, ke la ĉerko, kandeloj, drapiraĵo kaj aliaj sepultaj akcesoraĵoj tuj estos liveritaj en bona ordo. La heredanto distrite dankis lin kaj diris, ke li ne marĉandos pri la prezo, kaj plene fidas je la honesto de Adriano. La ĉerkisto, laŭ sia kutimo, ĵuris je Dio, ke li ne prenos superflue, interŝanĝis signifoplenajn rigardojn kun la administranto kaj forveturis por klopodi. La tutan tagon li veturadis de Razguljaj al la Nikita pordego kaj reen, je la vespero li faris ĉion kaj piediris hejmen, liberiginte sian fiakriston. La nokto estis lunhela. La ĉerkisto bonorde atingis la Nikitan pordegon. Ĉe la preĝejo de la Ĉieliro lin vokis nia konato Jurko, kiu rekonis la ĉerkiston kaj deziris al li bonan nokton. Estis malfrue. La ĉerkisto jam estis proksime de sia domo, kiam al li subite ŝajnis, ke iu venis al lia pordego, malfermis la klappordeton kaj malaperis post ĝi. “Kion tio signifas? — pensis Adriano. — Kiu bezonas min denove? Eble ŝtelisto penetris en mian domon? Aŭ amantoj vizitas miajn stultulinojn? Dio gardu min!” La ĉerkisto jam estis vokonta por la helpo sian kompanon Jurko. Tiumomente ankoraŭ iu proksimiĝis al la pordeto kaj deziris eniri sed, rimarkinte la kurantan mastron, haltis kaj demetis la triangulan ĉapelon. Lia vizaĝo ŝajnis konata al Adriano, sed pro la hasto li ne sukcesis ĝin bone esplori. “Vi degnis veni al mi, — anhele diris Adriano, — eniru do, estu afabla”. — “Ne riverencu, estimata, — tiu obtuze respondis, — iru antaŭen, montru la vojon al la gastoj!” Adriano efektive ne havis tempon por riverencado. La pordeto estis malfermita, li iris sur la ŝtuparon kaj la ulo sekvis lin. Al Adriano ŝajnis, ke en liaj ĉambroj vagas homoj. “Diablaĵo!” — li pensis kaj rapide eniris... liaj gamboj fleksiĝis. La ĉambro estis plena je mortintoj. La transfenestra luno lumigis iliajn flavajn kaj bluajn vizaĝojn, kaviĝintajn buŝojn, malklarajn duonfermitajn okulojn kaj akriĝintajn nazojn... Adriano kun teruro rekonis en ili homojn, kiuj estis sepultitaj dank’ al liaj klopodoj, kaj en la gasto veninta kune kun li li identigis la brigadestron, entombigitan dum la pluvego. Ĉiuj ili, damoj kaj viroj, ĉirkaŭis la ĉerkiston kun riverencoj kaj salutoj, escepte de mizerulo antaŭ nelonge entombigita senpage, kiu rimorsis kaj hontis pro siaj ĉifonaj vestaĵoj kaj humile staris en angulo. La ceteraj estis dece vestitaj: mortintinoj — en kufoj kaj rubandoj; mortintaj ŝtatoficistoj — en uniformoj, sen kun nerazitaj barboj; komercistoj — en festaj kaftanoj. “Jen do, Proĥorov, — diris la brigadestro, komisiite de la tuta bona kompanio, — ni ĉiuj leviĝis laŭ via invito; hejme restis nur tute senpovaj kiuj tute forputris, kaj tiuj kiuj konsistas el nuraj ostoj kaj haŭto, sed eĉ el ĉi-lastaj unu ne povis bridi sin, ĉar li tre volis gasti ĉe vi...” Ĉi tiam malgranda skeleto trapuŝis la amason kaj proksimiĝis al Adriano. Lia kranio tenere ridetis al la ĉerkisto. Flokoj de hel-verda kaj ruĝa drapo kaj de kaduka tolo kelkloke pendis sur li, kiel sur stango, kaj la gambaj ostoj frapis en altaj botoj kiel pistiloj en pistujoj. “Proĥorov, vi ne rekonis min, — diris la skeleto. — Ĉu vi memoras la gvardian eksserĝenton Petro Petroviĉ Kurilkin, por kiu en la jaro 1799 vi vendis vian unuan ĉerkon — cetere, la pinan kvazaŭ kverkan?” Ĉe tiuj vortoj la mortinto etendis al li la ostojn por brakumo, sed Adriano kolektis siajn fortojn, ekkriis kaj forpuŝis lin. Petro Petroviĉ ŝanceliĝis, falis kaj tute dissplitiĝis. La mortintoj indigne ekrumoris. Ĉiuj ili deziris defendi la honoron de sia kamarado, adresis al Adriano insultojn kaj minacojn, kaj la kompatinda mastro, surdigita pro ilia kriado kaj preskaŭ tretita, perdis la bravecon, falis sur la ostojn de la eksserĝento kaj svenis.

La suno estis jam delonge lumiganta la liton, sur kiu la ĉerkisto kuŝis. Finfine li malfermis la okulojn kaj vidis antaŭ si la servistinon, kiu aranĝis fajron en la samovaro. Terurite, Adriano rememoris la hieraŭajn eventojn. Trjuĥina, la brigadestro kaj serĝento Kurilkin svage bildiĝis en lia imago. Li silente atendis, ke servistino alparolu lin kaj raportu la konsekvencojn de la nokta aventuro.

— Vi tre longe dormis, kara Adriano Proĥoroviĉ, — diris Aksinia donante al li negliĝon. — Vin vizitis la najbara tajloro, kaj la loka policisto kure venis kaj anoncis, ke li havas hodiaŭ nomfeston, sed vi degnis dormi, kaj ni ne deziris veki vin.

— Sed ĉu iu venis el la hejmo de la mortinta Trjuĥina?

— Mortinta? Ĉu ŝi mortis?

— Stulta vi! Ĉu ne vi hieraŭ helpis min ordigi ŝian sepulton?

— Kion vi diras, estimata? Ĉu via cerbo iris promeni, aŭ la ebrio hieraŭa ne jam forlasis vin? Ĉu sepulto hieraŭ estis? Vi la tutan tagon festenis ĉe l’ germano, revenis ebria, falis liten kaj dormadis ĝis la nuna horo, preter la sonorado por la taga meso.

— Ĉu tiel? — diris la ĝojigita ĉerkisto.

— Kompreneble tiel, — respondis la servistino.

— Se tiel, do rapide donu teon kaj voku la filinojn.

Tradukis Nikolai Lozgaĉev

NOTOJ

1. brigadestro. Armea rango pli alta ol kolonelo kaj malpli alta ol generalo.

2. arĝenta geedzigo. Festo okazigata je la 25-jara geedziĝa datreveno.

3. ... la poŝtisto de Pogoreljskij. Poŝtisto Onufriĉ, protagonisto de la novelo Laferta kukistino de Antonij Pogoreljskij (pseŭdonimo de Aleksej Perovskij), kiu dudek jarojn oficis en la Moskva poŝtejo.

4. La incendio de la jaro dek-dua. Temas pri la granda incendio en Moskvo, kiu okazis kiam la armeo de Napoleono okupis la urbon en 1812.

5. “kun hakileg’, en tolkiraso”. Verso el la fabelo La stulta Paĥomovna de Aleksandr Izmajlov.

6. unserer Kundleut. Niaj klientoj (fuŝgermane).

LOdE

AVARA KAVALIRO

Scenoj el la tragikomedio de Chenstone “The Covetous Knight
Malgranda tragedio de Aleksandr Puŝkin
Sceno I
En turo.
Alber kaj Ivano
Alber

Mi malgraŭ ĉio venos al turniro.

Ivano, montru al mi mian kaskon.

Ivano donas al li la kaskon.

Tratrua, fuŝigita. Ne plu eble

ĝin vesti. Akirendas jam la nova.

Ho, kia bato! Damna graf’ Delorge!

Ivano

Sed ankaŭ vi repagis lin sufiĉe:

kiam el piedingoj elbatite,

kadavre li kuŝaĉis dum diurno

sen rekonsci’.

Alber

Sed li ne malprofitis;

lia kiraso brusta sen difekto,

sed lia propra brust’ ne kostas groŝon;

por si li ne aĉetos la alian.

Kial mi ne demetis lian kaskon!

Sed mi demetus, se ne estus honte

ĉe l’ damoj kaj la duko. Damna grafo!

Prefere li frakasus mian kapon.

Kaj veston mi bezonas. Lastan fojon

la kavaliroj sidis en atlaso

kaj en veluro; nur mi en kiraso

ĉe l’ duka tablo. Mi sukcesis blagi,

ke la turniron mi hazarde trafis.

Sed kion diri nun? Ho, malriĉeco!

Kiel ĝi humiligas nian koron!

Kiam Delorge per sia peza lanco

trabatis mian kaskon preterrajde,

kaj mi kun sendefenda kapo spronis

mian Emiron, flugis uragane,

je dudek paŝoj forĵetinte l’ grafon,

kiel paĝion etan; kiam damoj

ekstaris aĥe; kiam mem Klotilda

vizaĝon ŝirmis, kriis neintence,

kaj gloris la heroldoj mian baton, —

tiam neniu pensis pri la kaŭzo

de la kuraĝo kaj miriga forto!

Mi freneziĝis pro l’ truita kasko,

la heroaĵon kaŭzis nur avaro.

Jes, la infekto kiun ajn influus

sub tiu ĉi tegment’ de mia patro.

Kiel Emiro povra fartas?

Ivano

Lamas.

Vi ne priselos ĝin dum kelka tempo.

Alber

Nu, kio do, Ruanan mi aĉetos.

Pro ĝi ne multan monon oni petas.

Ivano

Ne multon, tamen mono al ni mankas.

Alber

Sed kion diras Solomon’ sentaŭga?

Ivano

Li diras, ke sen la garantiaĵo

li ne plu povas prunti al vi monon.

Alber

Garantiaĵo! Kie mi ĝin prenu!

Ivano

Mi diris.

Alber

Kio do?

Ivano

Li mute snufas.

Alber

Kial ne diris vi, ke mia patro

riĉegas kiel judo, kaj ke fine

mi ĉion ĉi heredos.

Ivano

Diris mi.

Alber

Kaj kio do?

Ivano

Li snufe mutas.

Alber

Plage!

Ivano

Li mem deziris veni.

Alber

Dank’ al Dio!

Sen elaĉeto mi lin ne forlasos.

Oni frapas la pordon.

Kiu?

La judo eniras.

La judo

Via servanto.

Alber

Ha, kompano!

Damnita judo, digna Solomono,

bonvenu al mi: vi, kiel mi aŭdis,

ne kredas min.

La judo

Favora kavaliro,

mi ĵuras: mi kun ĝojo... sed ne povas.

Kie mi prenu monon? Mi bankrotis,

helpante verve al la kavaliroj.

Neniu pagas. Volis mi demandi,

ĉu vi redonus parton...

Alber

Ho, rabisto!

Se monon havus mi, ĉu mi parolus

kun vi, bastardo fia. Nu, sufiĉas,

ne obstinadu, kara Solomono;

monerojn donu. Ŝutu al mi centon,

dum oni ne priserĉas vin.

La judo

Ĉu centon!

Se havus tiomege mi!

Alber

Aŭskultu!

Ĉu vi ne hontas, ne helpante viajn

amikojn?

La judo

Sed mi ĵuras...

Alber

Nu, sufiĉas.

Garantiaĵon volas vi? Stultaĵo!

Kion mi donu al vi? Porkan ledon?

Se ion havus mi, mi jam delonge

ĝin vendus. Aŭ la kavalira vorto

por vi, hundaĉo, ne sufiĉas?

La judo

Certe,

ĝi multe kostas, dum vi estas viva.

Ĝi kiel talismano tuj malfermos

ĉiujn kofregojn de l’ riĉuloj flandraj.

Sed se al mi ĝi estos transdonita,

hebreo kompatinda, kaj post tio

vi mortos (Dio gardu vin), do tiam

en mia man’ similos ĝi ŝlosilon

de forĵetita maren skatoleto.

Alber

Ĉu mortos mi pli frue ol la patro?

La judo

Ni niajn tagojn ja ne mem kalkulas;

junulo floris ĵus kaj mortis nun,

kaj jen lin kvar olduloj portas jam

sur siaj ĝibaj ŝultroj en la tombon.

L’ barono sanas. Dank’ al Dio, dekon

aŭ dudek, tridek jarojn li travivos.

Alber

Hebreo, vi mensogas: post trideko

mi iĝos kvindekjara, tiam monon

por kio mi bezonos?

La judo

Mono? — mono

en ĉiu aĝo, ĉiam al ni taŭgas;

tamen junulo igas ilin servi

kaj sen domaĝo sendas ien-tien.

Sed maljunul’ amikoj traktas ilin

kaj gardas ilin kiel la okulojn.

Alber

Ha! l’ patro ne servistojn, nek amikojn

en ili vidas, sed siajn sinjorojn;

kaj servas kiel alĝeria sklavo,

kiel ĉenhundo. En malvarma budo

vegetas, trinkas akvon, maĉas krustojn,

maldormas nokte, bojas kaj kuradas.

Sed lia oro kuŝas kun trankvilo

en siaj kofroj. Sed silentu! Iam

ĝi servos min, forgesos pri ripozo.

La judo

Ho, dum sepulto de l’ baron’ verŝiĝos

pli da moneroj, ol de larmoj. Sendu

la Dio al vi heredaĵon.

Alber

Amen!

La judo

Sed eblus...

Alber

Kio?

La judo

Pensis mi, rimedo

ekzistas...

Alber

Kia do rimedo?

La judo

Simpla —

mi konas unu povran olduleton,

apotekist’, hebreo...

Alber

Uzuristo,

la sama kiel vi, aŭ pli honesta?

La judo

Ne, kavalir’, Tovi’ aliel gajnas —

tinkturon li kompilas... tre mirakle

efikas ĝi.

Alber

Sed kiel mi ĝin uzu?

La judo

Sufiĉas nur tri gutoj en pokalo

da akvo... sen koloro kaj sen gusto;

sed homo sen kolikoj kaj sen naŭzo

la vivon adiaŭas senrevene.

Alber

Via oldul’ venenon vendas.

La judo

Jes —

Ankaŭ venenon.

Alber

Kion do vi pruntos?

Ĉu ducent flakonetojn da veneno,

po unu pro monero. Ĉu do tiel?

La judo

Vi mokas min, sinjoro — ne; mi volis...

mi pensis... eble vi dezirus tion...

ke la barono baldaŭ devos morti.

Alber

Veneni l’ patron! Vi aŭdacis filon...

Ivano! Tenu lin. Ĉu vi aŭdacis!..

Ĉu scias vi, fiul’, anim’ judaĉa,

serpento, hundo! ke mi tuj pendigos

sur ia pordego vin.

La judo

Mi estas kulpa!

Pardonu: ŝercis mi.

Alber

Ivano, ŝnuron.

La judo

Mi ŝercis... Mi al vi alportis monon.

Alber

For, hundo!

La judo foriras.

Jen al kio puŝas min

de l’ patro propra avarec’! Judaĉo

aŭdacis kion! Donu al mi vinon,

mi tremas tute... Sed, Ivano, monon

bezonas mi. Postkuru l’ damnan judon,

akceptu la monerojn. Kaj ĉi tien

alportu inkon por al ĉi fripono

ateston skribi. Sed ne enkonduku

tiun Judason... Tamen haltu, ne,

liaj moneroj per venen’ odoros,

kiel arĝento de lia praulo...

Mi petis vinon.

Ivano

Ni ne havas vinon —

eĉ guton

Alber

Sed ĉi tiu, kiun sendis

Remon’ donace el hispana lando?

Ivano

Vespere donis mi botelon lastan

al la forĝist’ malsana.

Alber

Jes, mi scias...

Do akvon al mi donu. Damna vivo!

Finfine, jes — mi iros peti helpon

de l’ duko: li devigu mian patron

min zorgi kiel filon, sed ne muson,

naskitan en la kelo.

Sceno II

La kelo.

La barono

Kiel junulo danda rendevuon

atendas kun ĉiesulin’ malpura

aŭ stultulin’ trompita, same mi

atendis tage l’ tempon de l’ descendo

la kaŝan kelon al fidelaj kofroj.

Feliĉa tago! Mi hodiaŭ povas

en la neplenan sesan kofron ŝuti

la plenan manon da ŝparita oro.

Ne multe ŝajnas, sed po iomete

trezoro kreskas. Iam mi tralegis,

ke iu car’ ordonis al soldatoj

kunmeti termanplenojn en amason,

kaj mont’ fiera kreskis, kaj la caro

de l’ supro povis gaje observadi

plataĵon kun blankantaj foren tendoj

kaj maron kun naĝantaj ŝipoj for.

Mi same, alportante po manpleno,

de la tribut’ kutima al la kel’,

la monton levis — kaj de ĝia alto

mi povas vidi, kion mi regadas.

Kion ne povus fari mi? Demone

de l’ mont’ la mondon regi povas mi;

mi nur ekvolu — kaj altkreskos temploj;

en superbelajn ĝardenegojn miajn

kunflugos nimfoj per amas’ rapida;

kaj muzoj la tributon al mi portos,

kaj la geni’ libera al mi servos,

kaj virto kaj laboro de sendormo

atendos pace mian gratifikon.

Mi fajfos, kaj al mi humile, time

enrampos la sanganta malicago

kaj lekos mian manon kaj l’ okulojn

rigardos, divenante mian volon.

Obeas ĉio min, sed mi — nenion;

mi — super la deziroj, mi trankvilas;

mi scias mian povon: mi kontentas,

ĉi tion konsciante...

Li rigardas sian oron.

Ŝajnas vanta,

sed kiom da penado homa kostas,

da trompoj, larmoj, preĝoj kaj kondamnoj

prezentas tiu peza atestaĵo!

Ĉi tie kuŝas jen — dukat’ antikva.

Vidvino al mi donis ĝin hodiaŭ,

sed antaŭ tio ŝi kun tri infanoj

genuis duontagon kun lamento.

Pluvadis, ĉesis pluvo kaj repluvis —

l’ afektulino ne moviĝis for;

mi povus ŝin forpeli, sed mi sentis,

ke l’ ŝuldon de la edzo ŝi alportis

kaj ne deziros iri en prizonon.

Kaj tiun ĉi al mi Tibo’ alportis —

pigrulo kaj fraŭdul’ — kie li prenus?

Certe forŝtelis; aŭ okazis miso

ĉe granda vojo, nokte, en bosketo...

Ho! Se la tutaj larmoj, ŝvit’ kaj sango,

verŝitaj pro ĉi tiu deponaĵo,

leviĝus foje el la terprofundo,

diluvo reokazus — dronus mi

en la fidela kelo. Tamen, tempo.

Li intencas malŝlosi la kofron.

Mi ĉiufoje, kiam mi al kofro

alpaŝas kun ŝlosil’, eksentas tremon.

Ne tim’ ŝvitigas min (kiun mi timus?

Mi havas mian glavon: pro la oro

respondas fero), tamen mian koron

ĝenadas iu sento nekonata...

Doktuloj diras: estas homaj tipoj,

trovantaj en la murdo agrablaĵon.

Ŝovante en seruron la ŝlosilon,

travivas mi la senton de murdisto,

merganta klingon en la predon: timo

kaj ĝuo kune.

Li malfermas la kofron.

Jen la beateco!

Li enŝutas la monon.

Eniru, ĉesu vagi tra la mondo,

servante al pasioj kaj bezonoj

de homo. Dormu pace kaj plenforte,

kiel dioj dormas en ĉiel’ profunda...

Hodiaŭ volas mi aranĝi feston:

kandelon ĉendi antaŭ ĉiu kofro,

aperti ĉiun kaj ekstari mem,

rigarde al la brilaj amasegoj.

Li bruligas kandelojn kaj malfermas

la kofrojn unu post la alia.

Mi reĝas!.. Ho, kia magia brilo!

Obeas min, fortikas mia regno;

en ĝi — feliĉo, gloro kaj honoro!

Mi reĝas... tamen kiu min postsekvos

akcepti l’ povon? Mia heredanto!

Freneza dando, juna diboĉulo,

kunulo de obscenaj fikompanoj!

Post mia mort’ li tuj ĉi tien venos,

sub tiujn pacajn kaj silentajn volbojn

kun flatular’, avidaj korteganoj;

ŝlosilojn ŝtelos de mia kadavro,

la kofrojn kun ridaĉo li malfermos.

Kaj do trezoro mia fluos en

atlasebrilajn kaj truplenajn poŝojn.

Frakasos li la sanktajn trezorujojn,

per sanktole’ trinkigos kotularon...

Li fordiboĉos... Sed laŭ kiu rajto?

Ĉu sen penado mi ricevis tion,

aŭ lude, kiel kartfraŭdisto, kiu

ĵetante kubojn amasigas monon?

Ĉu scias iu pri la obstinado,

bridado de pasioj, pezaj pensoj,

pri tagaj zorgoj kaj sendormaj noktoj,

kiujn mi pagis? Aŭ ĉu mia filo

riproĉos min pro l’ muskiĝinta koro,

pro indiferenteco, kaj pro tio,

ke min neniam konscienc’ riproĉis;

la konscienco, best’, gratanta koron,

la gasto seninvita, sintrudulo,

la kruda kreditoro, diablino,

pro kiu ombras sin la lun’ kaj tomboj

ekhontas kaj elpelas la kadavrojn?..

Ne, vi riĉaĵon vian elsuferu,

kaj poste ni rigardu, ĉu l’ povrulo

disipos l’ akiritan per la sango.

Ho, se mi povus de rigard’ malinda

la kelon kaŝi! Se mi el la tombo

alveni povus per la garda ombro,

sur kofro sidi kaj de la vivantoj

mian trezoron gardi kiel nun!..

Sceno III

En la palaco.

Alber, la duko.

Alber

Sinjoro, kredu, mi toleris longe

la honton de malriĉ’. Se ne ekstremo,

ĉi tiun plendon vi neniam aŭdus.

La duko

Mi kredas, kredas: nobla kavaliro,

kia vi estas, l’ patron ne kulpigus

sen kaz’ ekstrema. Ĉi fiuloj pokas...

Trankvila restu: vian patron mi

admonos vid-al-vide, sen atesto.

Mi lin atendas; longe lin ne vidis.

Al mia avo estis li amiko.

El mia infanaĝo mi memoras,

kiel li min sidigis sur ĉevalon

kaj kovris min per sia peza kasko

kvazaŭ per sonorilo.

Li rigardas en fenestron.

Kiu iras?

Ĉu li?

Alber

Jes, ĝuste li, sinjor’.

La duko

Do iru

en la flankĉambron ĝis revok’.

Alber foriras; eniras la barono.

Barono,

mi ĝojas vidi vin en san’ kaj viglo.

La barono

Feliĉas mi, sinjor’, havante l’ forton,

ĉi tien veni laŭ via ordono.

La duko

Barono, antaŭ longe ni disiĝis.

Ĉu vi memoras min?

La barono

Mi? Ho, sinjoro!

Mi kiel nun vin vidas antaŭ mi —

infanon viglan. Karmemora duko

al mi diradis: Nu, Filip’ (li ĉiam

Filipo nomis min), kion vi diros?

Post dudek jaroj, vere, vi kaj mi,

ni iĝos stultaj antaŭ ĉi etulo...

Do, antaŭ vi...

La duko

Ni nian konatecon

religu. Vi forgesis pri l’ kortego.

La barono

Sinjor’, mi maljuniĝis: nun kortege

kion mi faru? La junuloj ŝatas

turnirojn, festojn. Sed en tiuj mi

ne estas taŭga. Tamen, se militon...

Mi pretas al ĉevalo ŝanĝi liton;

ankoraŭ fort’ sufiĉos por la glavon

pro vi elingi per tremanta mano.

La duko

Vian fidelon konas mi, barono;

amik’ de mia avo; estimata

de mia patro. Ankaŭ mi vin taksas

kuraĝa kavaliro — sed sidiĝu.

Ĉu vi infanojn havas?

La barono

Nur la filon.

La duko

Kial do mi ne vidas lin apude?

L’ korteg’ vin tedis, sed la filo indas

ĉe l’ aĝo kaj titolo kun ni esti.

La barono

Ne ŝatas li monduman bruan vivon;

laŭ moro li sovaĝas kaj krepuskas —

arbare vagas ĉirkaŭ la kastelo

kiel juna cervo.

La duko

Sed ne estas bone

eviti homojn. Ni alkutimigos

lin al la festoj, baloj kaj turniroj.

Al ni lin sendu; kaj al lia rango

konvenan donu materian helpon...

Vi malserenas, ĉu laciga vojo

konsumis vin?

La barono

Sinjor’, mi ne laciĝis;

sed mi embarasiĝas. Antaŭ vi

ne volus mi konfesi, tamen min

devigas vi rakonti pri la filo,

kion mi volus kaŝi de l’ sinjoro.

Li, ve, ne indas, kara protektanto,

de vi nek la favoron, nek atenton.

Junecon li pasigas en malvirtoj,

en fiorgioj...

La duko

Evidente tial,

ke solas li, barono. La soleco

kaj enuad’ junulojn pereigas.

Al ni lin sendu: tiam li forgesos

kutimojn, formiĝintajn en dezerto.

La barono

Pardonu, vere, min, mia sinjoro,

por tio, ve, konsenti mi ne povas...

La duko

Sed kial do?

La barono

Kompatu l’ maljunulon...

La duko

Sed mi postulas: kaŭzon de l’ rifuzo

malfermu antaŭ mi.

La barono

Je mia filo

Koleras mi.

La duko

Pro kio?

La barono

Pro la krimo.

La duko

Klarigu la esencon de l’ afero.

La barono

Indulgu, duko...

La duko

Tio estas stranga,

aŭ ĉu vi hontas diri?

La barono

Jes... mi hontas...

La duko

Sed kion faris li?

La barono

Li volis min

mortigi.

La duko

Ĉu mortigi! Mi lin juĝos

kiel krimulon nigran kaj malican.

La barono

Ne pruvos mi, kvankam mi ĝuste scias,

ke li avidsoifas mian morton,

mi ĝuste scias, ke li min intencis

prirabi...

La duko

Ĉu!

Alber ĵetas sin en la ĉambron.

Alber

Barono, vi mensogas.

La duko

(Al la filo)

Kiel aŭdacis vi?..

La barono

Ĉu vi ĉi tie?..

Ĉu vi aŭdacis diri al la patro,

ke mi mensogas! Antaŭ la sinjoro!..

Ĉu mi ne kavalir’?

Alber

Vi — mensogulo.

La barono

Ho, Dio, kial la ĉiel’ ne tondras!

Do, levu, kaj la glavo juĝu nin!

Li ĵetas la ganton, la filo haste ĝin levas.

Alber

Jen la donac’ unua de la patro. Dankon.

La duko

Kion mi vidis? Kio do okazis?

La fil’ akceptis la defion patran!

En kia tempo mi sur min surmetis

la ĉenon de la dukoj! Frenezulo,

kaj vi, tigrido! Ambaŭ eksilentu!

(Al la filo)

La ganton ĵetu; donu do.

Forprenante ĝin.

Alber

(Flanken)

Domaĝe.

La duko

Enigis la ungegojn ĝin! — ho, monstro!

Foriru: ne aŭdacu reaperi

ĉe la okuloj, antaŭ ol mi vin

invitos.

Alber eliras.

Vi, oldulo kompatinda,

ĉu hontas vi...

La barono

Sinjoro, senkulpigu...

Ne povas stari mi... miaj genuoj

sen fort’... aeron!.. Kie la ŝlosiloj?

Miaj ŝlosiloj! Ho!..

La duko

Li mortis. Dio!

Terura tempo, kaj teruraj koroj!

Tradukis Nikolai Lozgaĉev

CAR’ NIKITA KAJ KVARDEK LIAJ FILINOJ

Fabelo por plenkreskuloj de Aleksandr Puŝkin

Vivis iam car’ Nikita

gaja, riĉa, dorlotita,

sen klopodoj pri regad’,

do prosperis lia ŝtat’.

Agis car’ poiomete,

manĝis, trinkis, kaj kviete

kun diversaj li patrinoj

kreis opon da filinoj:

kvardek junulinoj belaj,

bonkondute puranĝelaj,

ravaj korpe kaj anime.

Kiaj gamboj — ho, sublime!

Nigraj haroj — sen riproĉ’,

la okuloj, ĉarma voĉ’,

brila saĝo, belstaturoj...

Do, de l’ kapo ĝis la kruroj

ĉio logis kaj majestis;

sola aĵo nur forestis.

Kio estis do mankanta?

Vere, bagatelo vanta.

Tre malgranda detaler’,

tamen — mankis sen esper’.

Kiel tion do klarigi,

por ne tute kolerigi

stultulinon nian pian,

la cenzuron prude fian?

Kiel... Helpu Dio nure!

Caridinoj interkrure...

Ne, tro klare tiel estus

kaj danĝere malmodestus,

do aliel, laŭ prefer’:

Belas mamoj de Vener’,

lipoj, gamboj — por adoro,

sed fajrujo de amoro,

dezirata mia cel’...

Kio estas?.. Bagatel’!..

Tre malgranda detalero,

sed ja — mankis sen espero

al la caridinoj etaj,

petolemaj, vigli pretaj.

Tre konsternis onin tio.

Tristis cara familio.

Vartistina klaĉ-parol’

baldaŭ trafis al popol’.

Eksciinte tion, certe,

ĉiu gapis buŝ-aperte,

veis, miris aŭ ne fidis,

kaj alia, eĉ se ridis,

do mallaŭte voĉis tion,

por eviti Siberion.

Foje laŭ alvok’ de l’ caro

kolektiĝis servistaro.

Jene sonis la ordon’:

“Se okaze pri malbon’

la filinojn vi sciigos,

aŭ pripensi nur instigos,

aŭ aludos opinion,

ke malhavas ili ion;

diros ion dubasence,

aŭ figestos senintence, —

do — sen ŝerc’ — neglekte rangon

al virinoj tranĉi langon,

sed al viroj — eĉ pli grave,

kio povas iĝi mave”.

Car’ severis, sed prudentis.

La ordono elokventis;

ĉiu klinis sin kun trem’,

pro la tim’ kaj obeem’,

kaj atente, sindetene

la havaĵon gardis pene.

La edzinoj sentis timon,

ke ne faru l’ edzoj krimon;

Pensis edzoj en sekret’:

“Kulpu, kara edzinet’!”

(eble, krudis laŭnature).

Caridinoj jam mature

kreskis. Caro pro l’ kompat’

konsilion de la ŝtat’

vokis; diris li sekrete

la problemon, kaj diskrete,

kaŝe de servista greg’

ekmeditis la korteg’:

kion fari por riparo

de la ĝena korpdifekt’.

Kaj subite jen bojaro,

sin klininte pro respekt’,

kalvan frunton pugni ekis,

al la caro tiel blekis:

“Moŝta car’! Pro l’ interven’

volu lasi min senpuna,

se pri l’ karna abomen’

diros mi. En aĝo juna

pri l’ parigistin’ mi aŭdis

(Kion nun ŝi faras? Ĉu —

plej probable — same plu).

Tiam multaj ŝin tre laŭdis:

onidire — sorĉistin’.

Ĉiajn morbojn ŝi kuracis,

korpajn fortojn redonacis.

Eble indas trovi ŝin.

Sorĉistino helpi pretos,

la mankaĵojn tuj enmetos”.

— “Urĝe ŝin retrovi penu! —

tiel diras car’ Nikita

kun mieno sulkigita:

— Ke ŝi helpu. Kaj se ne — nu,

se ŝi trompos nin fripone,

ne akiros laŭbezone,

se intence, en arog’

nin ofendos per mensog’ —

— estu mi ne car’, sed hundo,

se mi dum la Pura Lundo

ne kondamnos ŝin je brul’

por la glor’ de l’ Eternul’.”

Jen tra tuta lando slava

por plenum’ de l’ tasko grava

ĉien rajdas en sekret’

kurieroj laŭ dekret’.

La ĉevalojn ili pelas,

sorĉistinon trovi celas.

Pasas jaro, pasas du —

la novaĵoj mankas plu.

Fine iu ulo brava

trovis: jen la spuro grava.

En arbaro, en malhel’

(diablo gvidis lin al cel’)

vidas li: domet’ arbara,

loĝas sorĉistin’ grizhara.

Estis cara li sendit’,

do envenis sen hezit’,

klinsalute ŝin aliris,

la aferon caran diris:

pri la caridinoj lindaj

kaj la mankoj bedaŭrindaj.

Sorĉistin’ komprenis bone,

pelis lin desurperone,

diris tiel: “Iru for,

sen rigardi mian neston,

aŭ vi tuj ricevos peston...

Post tri tagoj — venu por

havi jam la pretan keston,

tamen nepre — ĉe l’ aŭror’.”

Ŝi enfermis sin por sorĉo,

provizinte sin per torĉo,

dum tri tagoj sorĉis, ritis,

do demono ŝin vizitis.

Por plenumi l’ caran volon,

mem alportis li skatolon,

plenan de la peka var’,

kiun ŝatas la virar’:

Tre diversaj laŭ grandeco,

laŭ koloroj — ĉia speco,

luksaj, buklas la harar’...

Ilin sorĉistin’ inspektis,

la kvardekon elselektis,

tuken volvis la provizon

kaj enŝlosis en valizon;

kun ĝi sendis kurieron,

por la vojo eĉ moneron

donis. Rajdas li sen ĝen’...

Ekripozas je maten’,

manĝas panon kun viando,

plezurigas sin per brando:

Al la car’ li bone servis,

ĉion por la voj’ rezervis.

La ĉeval’ sin paŝtas. Revas

la bravul’ — ke l’ car’ lin levas,

nomas grafo plej solene...

Kio do troviĝas ene?

Kion sorĉistino sendas? —

pensas nia kurier’.

Rigardindas la mister’,

sed valizo ja senfendas.

Kaptas lin la scivolemo,

tiel ke obsedas tremo.

La orelo ĉe l’ serur’

ne perceptas ion. Nur

tra l’ kovrilo la odoron

sentas nazo kuriera...

Damne! Jen miraklo vera!

Ŝatus fari li esploron.

Kurieron venkis tent’...

Li malfermis — post moment’

la birdetoj — flug! — elane,

kaj eksidis sur la branĉ’.

Logas ilin li per manĝ’,

disŝutante — tute vane:

Panon ili ne bezonas

(ja alias la konsum’):

sur la branĉoj kanti bonas —

kial sidi en mallum’?

Jen sur pad’ sin trenas peze

kun bastono oldulin’ —

kurba nazo, ĝiba spin’.

Genuiĝis li kompleze:

“Avineto, savu min!

Helpu per konsil’ aŭ ag’!

Vidu, trafis kia plag’:

Kapti ilin mankas povo,

kion fari por retrovo?”

Oldulin’ rigardis sor,

kraĉis, siblis en rankor’:

“Aĉas via scivolem’,

sed ne ploru senutile...

Vi nur montru — kaj facile

tuj alflugos ili mem.”

“Dankon!” — diris li tutkore,

montris — kaj birdetoj tuj

lin alflugis plenfavore

kaj lokiĝis ĉe la uj’.

Ke ne estu plu minac’,

senprokraste kaj singarde

li enŝlosis ĉiujn kvardek

kaj rapidis al palac’.

La princinoj ilin prenis

kaj en kaĝoj zorge tenis.

Pro triumfo de l’ reven’

tuj okazis la festen’:

oni dum semajn’ festenis,

dum monat’ — ripozo plenis;

konsilion sian car’

rekompencis sen avar’,

ankaŭ sorĉistinon same:

al ŝi sendis el muze’

grandan stumpon enbalzame

(tiun, konsternigan tre),

plus du bufoj kaj skeleto

el la sama kabineto...

Ĉiuj kun la caro festis,

ĉiuj kun donacoj restis.

Same ankaŭ kurier’ —

Jen la fino de l’ afer’.

***

Multaj damnas min kolere

kaj demandus nun severe:

Kial stultas ŝerca dir’?

Tute simple! Laŭ dezir’...

Tradukis Valentin Melnikov

KIUN CELON HAVAS GRUPO “NIFO”?

Orbito nula: Sciencfikcio kaj fantasto. Vol 1. / Trad. el div. lingvoj. — Santander: Grupo Nifo, 1995. — 142 p.

Thorkent A. La imperio Ornaks: Sciencfikcia romano / Trad. el la hisp. Liven Dek. — Santander: Grupo Nifo, 1995. — 96 p. — (Serio Future. Vol. 1).

Ĉe hispania eldonejo Grupo Nifo samtempe aperis du libroj kun sciencfikcia legaĵo. La unua estas kolekto da noveloj, la dua — romaneto La imperio Ornaks de A.Thorkent.

Ambaŭ libroj estas bone presitaj, sed la enhavo de la unua libro estas iom stranga. La kompilintoj anoncis titolpaĝe, ke temas pri fantasto kaj sciencfikcio, sed reale el 13 noveloj oni povas opinii vere sciencfikciaj nur 7 (do nur duono). La libro komenciĝas de tutmonde fama La sono de tondro (A Sound of Thunder) de Ray Bradbury. Krome enestas novelo de Arthur Clarke En la kometon (Into the Comet). Ambaŭ estas bone tradukitaj — respektive de Krys Ungar kaj José Francisco del Pozo — kaj pozitive impresas. Sed strange estas ke pluraj noveloj (Renkonto, Handikapito, La lasta flugo de d-ro Ajn k.a.) havas neniun rilaton al sciencfikcio kaj fantasto. Ili estas sufiĉe svagaj rakontoj, kiujn oni povus konsideri psikologiaj. Fakte en tiuj noveloj temas pri iuj tute normalaj eventoj en homaj vivoj, sed la eventoj plejparte estas tiom neinteresaj, kaj foje eĉ abstraktaj, ke oni povas supozi ke temas pri publikigitaj partoj de iu granda romano (aŭ simple pri stilekzercoj).

La aliaj noveloj estas pli interesaj. Mi ne konas la aŭtorojn, tamen la noveloj meritas atenton. Tre amuza kaj vere fantasta estas Perfekta mutaciulo de Viorel Pîrligras. La alia atentinda novelo estas Ciklo de Kamrad Akrami, kiu laŭ stilo similas al Bradbury aŭ Asimov.

Signifa manko de ambaŭ libroj estas manko de ajnaj informoj pri kelkaj aŭtoroj (forestas eĉ mencio pri iliaj devenlandoj!). Krome sufiĉe ofte aperas miskompostaĵoj.

La imperio Ornaks estas eĉ malpli interesa ol la unua. Ĉiuj eventoj okazas ĉirkaŭ kapablo de ĉefheroo Bard modli sian vizaĝon. El tio la aŭtoro tiris longan rakonton pri Bard kaj liaj aventuroj en la imperio Ornaks. Li fuĝis de la Tero pro diversaj malfacilaĵoj. Iu kantinestro pagis liajn ŝuldojn kaj devigas lin labori ĉe si. Sed aperis junulino, kiu sin nomis princino Ajmarla de la imperio Ornaks. Ŝi proponis al li labori por ŝi en la imperio. Li konsentis kaj forflugis kun ŝi. Dumfluge ŝi rakontis, ke ŝia frato Foksten la 3a estas ne homo, sed roboto gvidata de iu malbona admiralo. La admiralo puŝas fraton-roboton al terura milito, kaj pro tio necesas mortigi la roboton.

Bard konsentis. Por iu festo estis invititaj ambasadoroj de pluraj planedoj, ankaŭ de Tera Respubliko. Bard devis modli sian vizaĝon kaj ludi Teran ambasadoron. En iu ŝanĝ-planedo la vera ambasadoro estis perforte dormigita, Bard sidiĝis en lian spacŝipon kaj ekflugis jam en ambasadora aspekto. Intertempe Bard kaj Jala enamiĝis unu al la alia.

Kiam Bard proksimiĝis kaj pafis al Foksten, anstataŭ ŝraŭbetoj ekfluis vera sango (la aŭtoro verŝajne volis frape surprizi legantojn, sed tio estis facilege divenebla, ankaŭ pro troofta uzado de vortoj “roboto” kaj “klonulo” dum la klariga parolo de la princino). Bard estis malliberigita, kaj la imperiestroj, pensante ke Bard estas la ambasadoro, decidis uzi la mortigon de Foksten kiel kialon por ekmiliti kontraŭ la Flanka Federacio. Baldaŭ evidentiĝis, ke la princino reale estas nur sekretariino Jala de iu ministro. Ŝi estis sendita al Bard por envolvi lin en la mortigon, sed ŝi estis trompita — ankaŭ ŝi pensis ke Foksten estas roboto. Dank’ al sia modl-kapablo Bard liberiĝis kaj eksciis, ke la vera celo de la imperiestroj estas ataki la Teron. Li avertas la Teron kaj per tio savas ĝin. Post longa venka batalo Bard forflugas al la Tero kun sia amatino.

La libro postlasas ambiguan senton — aŭ ĝi estas tro longa novelo, aŭ tro kurta romano. Ambaŭ variantoj estas malbonaj. La baza ideo de la libro estas savo de la Tero, sed uzante tiun intrigon oni povus rakonti la saman historion multe malpli longe, evitante plurajn tedajn detalojn. Temas, ekzemple, pri la banalega amhistorio de la ĉefherooj, tro longa priskribo de fina batalo (necesas diri ke multaj pli famaj verkistoj “pekas” pri trodetala priskribo de tiaj epizodoj) kaj aliaj. Tre bremsas glatan legadon multaj neologismoj, foje tre stultaj (“kidnapi” — forkapti, forrabi personon por ricevi monon aŭ alian kompenson kontraŭ ties liberigo, “graŭ” — malo de malgraŭ, ĝuste tial, maltamen).

Oni povas konkludi, ke la celo de la Grupo Nifo estas malfacile komprenebla. Se ĝi intencis prezenti varian fantastan legaĵon sed malbonkvalitan — do tio estas sukcese plenumita. Tamen se la celo estis traduki kaj eldoni altnivelajn prozaĵojn — la elekto de aŭtoroj kaj verkoj devis esti alia. Oni povis tute senprobleme forigi kelkajn ekstertemajn novelojn kaj anstataŭigi ilin per tiuj konataj de aliaj aŭtoroj (Harrison, Asimov, Sheckley, Simak), kun kiuj la libro aspektus pli dece. Kaj tute same pri La imperio Ornaks — ekzistas multaj pli eldonindaj sed dume ne eldonitaj romanoj. Ni esperu, ke ankaŭ ili baldaŭ aperos!

Grigorij Arosjev

KIU ESTAS A.THORKENT?

A.Thorkent estas la pseŭdonimo de Angel Torres Quesada, hispana SF-verkisto el Cadiz, kiu en la komenco devis unue uzi anglecan nomon (nur verkojn el angleparolantoj oni vendis tiuepoke) kaj due fari absolute senpretendajn verketojn (t.n. trajnliteraturo), kun difinita nombro da paĝoj (ĉiam 94), por vivteni sin. La originala lingvo estas la hispana (kastilia). Nuntempe, la verkoj de ATQ aperas sub lia reala nomo kaj, kvankam ili daŭre havas aventurajn fonojn, ili estas literature pli altkvalitaj.

Fakte, la apero de la serio “Future” celis ŝtopi trueton en nia kulturo havigante al la esperanta sf-leganto tre malmultekostan trajnliteraturon. Sed mi timas, ke ne ĉiuj komprenis la celon, kaj mi devos uzi la dorskovrilon de la sekva numero por klarigi, ke temas pri aventuroj el “pafo-kiso-kuro”.

Miguel Gutiérrez Adúriz

“LINGVAJ RESPONDOJ” DE SERGIO POKROVSKIJ

Pokrovskij, Sergio. Lingvaj respondoj. — Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, 1999. — 80 paĝoj. — (Serio Scio; Volumo 3).

Dum kelkaj jaroj Sergio Pokrovskij, membro de la Akademio de Esperanto, de tempo al tempo respondas al demandoj de legantoj de Ruslanda Esperantisto kaj de La Ondo. Pluraj personoj proponis eldoni tiujn respondojn libroforme. Komence de majo ĉe Ruslanda Esperantisto aperis la longe atendita esearo de Sergio Pokrovskij Lingvaj Respondoj en la serio Scio. Preparante la respondojn al la reeldono, la aŭtoro reviziis la tekston. La 80-paĝa libro enhavas 10 eseojn:

  • La artikolo
  • Medialo, refleksivo, pasivo
  • La transskribaj problemoj
  • “Ties” kaj “ĝia”
  • La landnoma problemo
  • Niaj karaj ĉapeloj
  • Kiel skribi mian nomon?
  • Sekso kaj intelekto
  • La aspektoj
  • “Da” kaj “de”

Ĉar niaj legantoj ne bezonas specialan prezenton de Sergio Pokrovskij kaj ties verkoj, mi plezure kaj senhezite rekomendas al ĉiuj havigi al si la Lingvajn Respondojn de nia eminenta akademiano. Mendu ĝin ĉe UEA, FEL, ELNA kaj aliaj grandaj libroservoj kontraŭ 6 eŭroj, aŭ rekte ĉe la redakcio de La Ondo kontraŭ 10 internaciaj respondkuponoj. Ruslandaj abonantoj de La Ondo simple sendu poŝtmarkojn por 14 rubloj por ricevi la volumon kun la julia kajero.

Bonan legadon!

Halina Gorecka

ESPERANTAJ LIBROJ EL RUSLANDO KAJ U.S.S.R.
Aperis la 3a eldono de la katalogo de KEB

Katalogo de esperantaj kaj interlingvistikaj libroj el Ruslando kaj Sovetunio / Kompilis H.Gorecka, A.Korĵenkov; Prefaco de H.Gorecka. — 3a eld. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. — 28 paĝoj.

Kolektiva Esperanta Biblioteko (KEB) estis fondita en oktobro 1982 kiel sendependa centro por kolekti, konservi, studi kaj popularigi la esperantan literaturon. De la komenco KEB starigis prioritatan taskon: kolekti librojn kaj periodaĵojn en/pri Esperanto kaj planlingvistiko, kiuj estis eldonitaj en nia lando.

Ricevinte kuraĝigon kaj valorajn konsilojn de Nikolaj Danovskij kaj Povilas Jegorovas, en 1986 ni eldonis la unuan katalogon kun datumoj pri 73 libroj. La dua eldono (eldonita en 1991) enhavas priskribon de 251 volumoj. La ĵus eldonita katalogo listigas 419 volumojn. Kompreneble, nia katalogo enhavas informojn nur pri la libroj, kiujn la biblioteko kolektis per aĉetoj kaj donacoj.

KEB esprimas la plej korajn dankojn al ĉiuj donacintaj personoj kaj institucioj kaj esperas, ke la novaj prizorgantoj de la biblioteko sukcese daŭrigos en Krasnojarsk la laboron, kiu estis farata en Jekaterinburg dum sesona jarcento.

Por ricevi la katalogon sufiĉas sendi al la redakcio de La Ondo poŝtmarkojn je 12 rubloj (Ruslando) aŭ 5 internaciajn respondkuponojn (alilandanoj).

Halina Gorecka

eksdirektoro de KEB

GAZETOJ

Literatura Foiro. 1999: 178

(HK) La numero 178 de LF gastigas poetojn Venelin Mitev kaj Enkela Xamaj (originalan voĉon el Albanio!), proponas specimenon el romano de Jozefo Spini, abundas je recenzoj pri libroj kaj diskoj lastatempaj, dediĉas eseon kaj belegan tradukon (per la plumo de Carlo Minnaja) al Giacomo Casanova. Inter la ĉi-numeraj kunlaborantoj troviĝas Paul Gubbins, Julian Modest, Aleksandar Ŝivarov, Zofia Banet-Fornalowa. Aparte interesa estas la debato inter Radoslaw Nowakowski kaj Giorgio Silfer, pri la esperantista identeco. Nowakowski longe kaj sociologieme eseas favore al Eo kiel “lingvo senkultura, sennacia, maletna, komunikilo kiel eble plej malaltkunteksta. E-ŝtato, E-nacio, E-kulturo — neniam!” Giorgio Silfer replikas imagante konversacion kun Ken Follett, kiu en iu ekverkita romano volus roligi esperantistojn. En la romano temas pri teritorio en Eŭropo, ĉe la Balta maro, iam germana, nun rusa, kies ĉefurbo estas Kaliningrad/Königsberg. En iu ne tro fora estonteco, Rusio volus vendi ĝin al Germanio, sed la najbaroj (Pollando kaj Litovio) oponas kaj okcidentaj (eks)potencoj kalcitras. Fine aperas la ideo loki tie esperantistojn. Sed tie naskiĝos nek nova ŝtato nek nova nacio. Silfer enkondukas, paralele al la koncepto de sprachraum (lingvoareo) por Eo, tiun de hinternationale sprache (retronacia lingvo) anstataŭ internationale sprache.

Ekzakte. 1999: 1 (64)

La partoprenantoj de la Urala E-Konferenco (Jekaterinburg, 18 apr. 1999) ricevis la 64an kajeron de Ekzakte, informilo de uralaj esperantistoj eldonata ekde 1982. Ĝi enhavas ses-paĝan raporton de la komitato de UES pri la agado en 1998 inkluzive de la financa raporto kaj kompleta membro-listo. Sed la plej interesa materialo estas 11-paĝa kroniko de la E-agado en Uralo, aperigita je la 10-jariĝo de UES. La panorama prezento estas tre impona kaj leginda de ĉiu “vera aktivulo”. La kajero enhavas ankaŭ bibliografion de gazetartikoloj, omaĝon al Boris Sokolov kaj kelkajn loke gravajn informojn.

Nemembroj de UES povas ricevi la 64an kajeron de Ekzakte sendinte poŝtmarkojn por 12 rubloj al la redakcio de La Ondo.

TK

Ricevitaj gazetoj

Argentina E-Vento. 1998/2-3;

Brazila Esperantisto. 1999/306;

El Popola Ĉinio. 1999/5;

Esperanto. 1999/4;

Esperanto aktuell. 1999/2;

Esperanto-Nyt. 1999/1;

Esperanto USA. 1999/1,2;

Franca Esperantisto. 1999/506;

Juna Amiko. 1999/1;

La Espero. 1999/1;

La Hirundo. 1999/4;

La Ondo de Esperanto. 1999/5;

l’esperanto. 1999/3;

Litova Stelo. 1999/2;

Monato. 1999/3;

Oomoto. 1999/441;

Spiritisma Esperanto-Informilo. 1999/101;

Svisa Esperanto-Societo Informas. 1999/2.

MARTAJ KONKURSOJ

En la konkurstasko de la FREŜO (Pollando) estis eraro. En la vortenigmo 13 anstataŭ HOM(xxxx)NTO devas esti HON(xxxx)NTO. Sed malgraŭ tio homoj trovis diversajn vortojn. Entute ni ricevis 8 respondojn, el ili nur 5 estis korektaj. Senpagan restadon por la FREŜO’99 kaj niajn gratulojn gajnis Vladimir Vyĉegĵanin el Niĵnij Tagil (Ruslando). Bonan vojaĝon kaj multajn gajnojn!

La solvoj: 1. Kor(uso)no; 2. Let(ero)tiko; 3. Ĝir(afo)rismo; 4. Ĵart(elo)kvento; 5. Ŝan(celo)fano; 6. Improv(izo)leco; 7. Gor(ĝo)jo; 8. Obl(ato)mo; 9. La(mento)ro; 10. Budu(aro)mato; 11. Urt(iko)no; 12. Ne(bulo)njo; 13. Hon(esto)nto.

Ni ricevis entute 11 respondojn al la printempa krucvortenigmo de Tatjana Kulakova. Preskaŭ ĉiuj respondoj estis korektaj. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis nia konstanta leganto Sergej Paĥomov el Kirov. Ni gratulas!

La solvoj de la printempa krucvortenigmo:

1.Arbo; 2. Irland’; 3. Nud’; 4. -it-; 5. Miopa; 6. Po; 7. Pompe; 8. Anaso; 9. Acero; 10. Roboto; 11. Mamuto; 12. Metii; 13. Unika; 14. Odoro; 15. Abrikot’; 16. Rebus’; 17. LKK; 18. Odo; 19. Printempo; 20. Uson’; 21. La; 22. ERK; 23. Donac’; 24. Balono; 25. Bru’; 26. Iomete; 27. Irak’; 28. Ido; 29. Sur; 30. Kopek’; 31. Idiot’; 32. Okazo; 33. Banto; 34. Oldulo; 35. Timo; 36. Aboco; 37. Oksikoko; 38. Sapvezik’; 39. Primato; 40. Majo; 41. Tono; 42. Bild’; 43. Ost’; 44. Dekolti; 45. Dino; 46. Liceo; 47. Ideo; 48. Oazo; 49. Ovacio; 50. Francie; 51. Eŭrop’; 52. Nadir’; 53. Irjak’; 54. Katjono; 55. Aerpoŝt’; 56. Ov’; 57. Katar’; 58. Nepo; 59. Apodoj; 60. Aero; 61. Ark’; 62. Parenc’; 63. Melodio; 64. Ŝaloto; 65. Tik’; 66. Absint’; 67. Ombrelo; 68. Am’; 69. Bot’; 70. Po; 71. Dam’; 72. Mil; 73. Mi; 74. Portiko; 75. Metra; 76. Labor’; 77. Oratoro; 78. Sportkep’; 79. Epitet’; 80. Lordin’; 81. Inundo; 82. Hund’; 83. Unio; 84. Dano; 85. Ene; 86. Liniil’; 87. Beko; 88. As’; 89. Jogan’; 90. Utopi’; 91. Nobelio; 92. Ajler’; 93. Nobleco; 94. Elo; 95. Dajmon’; 96. Opi’; 97. Omo; 98. Anal’; 99. Barono; 100. Etni’; 101. Ber’; 102. Balet’; 103. Alo; 104. Doto; 105. Led’; 106. Marok’; 107. Ina; 108. Arane’; 109. Rara; 110. Ide’; 111. Ibiso; 112. Galopi; 113. Irano; 114. Or’; 115. Italio; 116. Re-; 117. Ale’; 118. Ikono; 119. Angin’; 120. Edr’; 121. Oleo; 122. -ot-; 123. Anodo; 124. Orakolo; 125. Livreo.

Tatjana Kulakova

Trovu vortparojn!

Ĉar la sperto montris, ke la someraj konkursoj havas malmultajn solvantojn, ni proponas nur etan taskon, afable senditan de la bravaj olŝtinanoj.

Do faru vortparojn el la vortoj en la du subaj kolonoj kaj sendu ilin al la redakcio tiel, ke ili atingu nin antaŭ la 15a de julio. Libropremio lotumota inter la solvontoj.

Birda bazaro
Cikonia cerbeto
Cigna energio
Formika kanto
Hunda koro
Kata kareso
Kolomba malsato
Lupa maniero
Pula nesto
Testuda paŝo
Ursa stelo
LITERATURAJ ANEKDOTOJ

Daniil Ĥarms kaj pluraj liaj epigonoj kreis fantazian mondon de “harmsaĵoj”, en kiu loĝas kaj amuzas nin ĝis nun la ŝatataj aŭtoroj. Jen manpleno da ili.

***

Lev Tolstoj kaj Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij (bone li vivu en la ĉieloj) vetis je cent rubloj: kiu pli bone verkos romanon. Turgenev estis invitita por juĝi. Tolstoj alkuris hejmen, enfermis sin en la kabineto kaj rapide ekverkis la romanon — kompreneble pri infanoj (li tre amis ilin). Sed Dostojevskij sidis hejme kaj rezonis: “Turgenev estas timida. Li nun sidas kaj pensas: “Dostojevskij estas nervoza. Se mi diros, ke lia romano estas malpli bona, li eble buĉos min.” Kial mi penegu? Mi intence verku malbone, ja egale la mono estos mia”.

Samtempe Turgenev sidis hejme kaj timide rezonis: “Dostojevskij estas nervoza. Se mi diros, ke lia romano estas malpli bona, li eble buĉos min. Tamen Tolstoj estas ja grafo. Prefere ne rilati kun ili”.

Turgenev ektimis kaj post du horoj forveturis al Baden-Baden.

***

Puŝkin ofte gastis ĉe Vjazemskij, longe sidis sur ties fenestrobreto de kiu li ĉion vidis kaj sciis. Li sciis, ekzemple, ke Lermontov amindumas lian (de Puŝkin) edzinon. Tial li opiniis malkonvena transdoni al li Poezian Liron. Do, li decidis sendi ĝin eksterlanden al Tjutĉev, sed la dogano ne permesis, ĉar ĝi estas valora propraĵo de Rusujo. Kaj Nekrasov ne plaĉis al li kiel homo. Puŝkin suspiris kaj lasis la Liron al si.

***

Turgenev deziris iĝi kuraĝa kiel Lermontov kaj venis vendejen por aĉeti sabron. Puŝkin iris preter la vendejo kaj konstatis lin tra la fenestro. Tuj li intence kaj intense kriis: “Vidu, Gogolj”, — kvankam Gogolj mankis apude, — “vidu — Turgenev aĉetas sabron. Ni aĉetu fusilon!” Turgenev ektimis kaj post du horoj forveturis al Baden-Baden.

***

Foje Puŝkin skribis leteron al Robindronath Tagor: “Kara fora amiko! Mi vin ne konas, kaj vi min ne konas. Mi tre ŝatus konatiĝi. Ĉion bonan. — Aleĉjo.” Ricevinte la leteron Tagor profundege enpensiĝis. Tiel profunde li meditis, ke oni neniel povis elstuporigi lin. La edzino lin puŝis-tiris, alvizaĝigis la leteron, sed Tagor ne reagis.

Cetere, Tagor sciis neniom el la rusa lingvo. Do la konatiĝo ne okazis.

Plukis kaj tradukis Halina Gorecka

Ke oni legas ne nur La Ondon pruvas la suba foto de Pavla Zemanová el Ĉeĥa Respubliko.

Komencanto

estas interesa internacia gazeto

RU-620041 Jekaterinburg, p.k. 132, Ruslando

INTERNACIA FOTOKONKURSO

Post la pasintjara sukceso (40 fotoverkoj de 15 personoj el 9 landoj) la redakcio de La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo invitas al partopreno en la internacia fotokonkurso. La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

En la konkurso rajtas partopreni ĉiu deziranta fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume tri fotoj. La minumuma formato estas 10 x 15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la redakcia adreso de La Ondo de Esperanto RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando. La fotoj devas atingi la indikitan adreson antaŭ la 15a de decembro 1999.

La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti enmetita slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga.

En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis publikigitaj.

Tripersona juĝkomisiono (la redaktoro de La Ondo, delegito de UES kaj fakulo pri fotoarto) aljuĝos maksimume tri premiojn al la laŭreatoj:

1a premio: du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

2a premio: unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto

3a premio: abono al La Ondo de Esperanto

Specialan premion (libroj en la Urala libro-servo kontraŭ ekvivalento de unu minimuma ruslanda salajro) ricevos la plej bona foto teme ligita kun esperanto.

Ĉiu premiito ricevos diplomon. Ruslandaj laŭreatoj ricevos monpremiojn en ruslandaj rubloj. Alilandaj laŭreatoj ricevos la monpremion per la kontosistemo de UEA en nederlandaj guldenoj.

La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2001 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

FRAZOJ

Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA komentas la membrostatistikon de UEA:

En kelkaj landoj UEA eksperimente jam havis du perantojn. La spertoj kuraĝigas nin liberigi la kotizmerkaton ĉie. Estas ja absurde ke la perado de UEA-kotizoj estu ies monopolo. Tio eble ne plaĉas al tiuj landaj asocioj por kiuj la perado de UEA-kotizoj estas fonto de enspezoj. Konkurenco kun entreprenemaj individuoj kaj aliaj asocioj, kiuj pretos varbi membrojn por UEA, devus tamen sproni ankaŭ la landajn asociojn al pli vigla varbado. Krome, pli forta UEA estas ankaŭ en ilia intereso. Pasiveco estas peko kiun oni ne povas absolvi, eĉ kiam temas pri landa asocio de UEA.

Esperanto. 1999: 4

El Tiĉino li [Tazio Carlevaro. — LOdE] povis kunporti nur malbonajn novaĵojn, nome la anoncon pri la antaŭvidita likvido de Tiĉina E-Ligo kaj de Grupo Esperantista de Lokarno. Ĉi tiuj strukturoj lamas jam delonge kaj post la forpaso de pluraj aktivuloj preskaŭ mortis ...

Mi persone kredas, ke la “vendo”, propagando kaj popularigo de esperanto devus prepari sin kaj efektiviĝi surbaze de la sana miksaĵo de pluraj, tradiciaj kaj novtipaj konceptoj, kiuj povas enhavi erojn el pracelismo, homaranismo-esperantismo, sennaciismo kaj raŭmismo. Gravas, ke ankaŭ la esperanto-movado adaptiĝu al la ŝanĝiĝantaj kondiĉoj de la koncerna epoko, sen perdi la proprajn valorojn.

Andy Künzli. SES Informas. 1999: 2

Gjergji Gusho, delegito de UEA el Albanio, rakontas pri vizito de franca konsulejo en Tirano antaŭ vizito de Francio:

“Viaj dokumentoj estas regulaj”, diris la konsulo, “sed, bedaŭrinde, tre malfacilas akiri francan vizon, ĉar e-istoj ne bone kondutis en Francio kaj iuj el ili ne plu revenis en sian landon.” Post du tagoj li diris, ke mia vizpeto ne estis aprobita. Ĉagrenitaj ni revenis hejmen kaj petis telefone niajn samideanojn en Francio interveni ĉe sia konsulejo. Ni ankaŭ skribis al la ambasadoro kaj al la kultura ataŝeo. Post semajno ni nin prezentis denove ĉe la konsulejo, kie alia viro tre kore akceptis nin kaj post du tagoj donis la vizojn. Ni partoprenis la konferencon kaj revenis al Albanio. Ironie: kun surprizo ni trovis negativan respondon de la kultura ataŝeo kun jena motivo: “bedaŭrinde ni ne povas doni vizojn al vi, ne pro via kulpo, sed pro tiuj kiuj ne bone kondutis, precipe homoj el Rusio, Ĉinio, Pakistano, Bulgario kaj Albanio.”

Esperanto. 1999: 4

En Kolombio mem ŝajne ekzistas multaj bonaj esperantistoj, sed laŭ ilia propra konfeso mankas la organizado inter ili pro la konata falsa “individuismo”. Oni bedaŭru la mankon de landa asocio (tamen oni provas organizi unu) kaj vanaj diskutadoj ne alportas la solvon por unuigo ankaŭ ne en Kolombio.

G.L. Brazila Esperantisto. 1999: 306