Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 8-9 (58-59)

Al la legantoj

Iom escepte, ĉi-foje ni metas en la redakcian kolumnon fragmenton el la Berlina salutparolo de d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof, nepo de la iniciatoro de Esperanto.

... Okazis hazarde, ke antaŭ dek jaroj, ĝuste kiam la unuaj truoj aperadis en la muro de la honto, mi troviĝis en Berlino, ankaŭ por aferoj de Esperanto, invitite de Helmar Frank al AIS-kunveno ĉi tie. Mi tiam travivis vere solenan momenton. En la etoso ĝenerala, ene de la aro de entuziasmuloj, mi frapadis per marteleto, ie trovita, kontraŭ la muro, konvinkita kontribui tiamaniere al la “dissalto de obstinaj baroj...” Observante la falon de la muro mi havis la impreson esti vida atestanto de la fino de epoko kaj de la naskiĝo de nova, pli feliĉa jarcento alproksimiĝanta, kvankam la vorto “tutmondiĝo” ne loĝis ankoraŭ en mia cerbo.

Tamen mi baldaŭ komprenis, ke la gravaj problemoj kiuj ekaperas, aŭ reaperas, en tiu feliĉa estonto, fariĝinta seniluziiga nuntempo, postulas tutmondskalajn solvojn. Ĉu tiaj solvoj, ĉu la “tutmondiĝo” estas “ŝanco por paco”? Mia respondo estus: “ne!” — ĝi ne estas ŝanco por paco, ĝi prezentas al paco kondiĉon necesan!

Ĉar se hodiaŭ ne plu ekzistas muro inter iama Oriento komunista kaj Okcidento kapitalista, tamen limo ekzistas inter Nordo riĉa kaj Sudo malsatanta. Do la dissalto de tiu baro ene de mondskale organizota ekonomia ekvilibro estas kondiĉo de paco, ĉar daŭra paco ne estas antaŭvidebla inter satulo kaj malsatulo. Tiel etnaj konfliktoj, kiel religiaj, bezonas solvon pere de mondskala organizo. Kaj la senlaboreco en nia kontinento, samtempa al grava manko de laborenergio por protekti landojn kontraŭ naturaj katastrofoj aliloke; ĉu tio ne bezonas mondskalajn solvojn? Same kiel protektado de la kulturaj diversecoj, protektado de lingvoj, eĉ tiuj parolataj de etaj grupoj, vehikloj de tia diverseco, lingvoj al kies konservado la neŭtrala lingvo internacia devas kontribui. Kaj fine, sed eble plej grave, la protekto de nia medio, kondiĉo necesa al la daŭrigo de ekzisto de nia mondo, certe ja bezonas tutmondskalan disciplinon!

... Esperanto, vehiklo de la universala toleremo, fundamenta valoro de interhomaj rilatoj, toleremo signifanta respekton de la diverseco, de la alieco, tial do necesa faktoro de sukcesa funkciado de la tutmondiĝo.

La kovrilpaĝa foto, per kiu Nora Caragea (Germanio) ricevis laŭdan mencion en nia pasint-jara fotokonkurso, memorigas, ke komenciĝas nova lernojaro en multaj landoj, interalie, ankaŭ en Esperantujo. Ne forgesu informi nin pri viaj instruaj (mal)sukcesoj.

UNUAFOJA UNIVERSALA KONGRESO EN BERLINO

Informado: ĉefa atuto de la germanaj organizantoj

Jam la oka Universala Kongreso en Germanio tamen estis la unua UK en Berlino, kaj la berlinaj esperantistoj helpe de aliurbaj aktivuloj de GEA efektivigis plurmonatan publikan preparlaboron. Ne nur en berlinaj gazetoj aperis pozitivaj artikoloj, sed ankaŭ en multaj tutgermanaj ĵurnaloj, cetere en la tre renoma Der Spiegel. 29 jul en la urbodomo de Berlino okazis gazetara konferenco kun 25 venintaj ĵurnalistoj, kaj ne malpli ol dudeko da aliaj venis por peti informojn ĉe la kongresa gazetara servo.

Bona estis, post tuta serio de palaj informiloj, la kongresa kuriero Pordego al Kongreso akurate raportinta ne nur pri la kongresaj aferoj, sed ankaŭ pri la eventoj en la “granda mondo” kaj donis aktualan veterprognozon.

Berlinanoj ŝatas muzikon

La kongreslando kaj speciale la kongresurbo grave influas la programon de UK, kvankam unuavide ĝi estas tradicia. Ĉi-foje aparte sukcesaj estis esperantologia konferenco, terminologia kunveno kaj Nitobe-simpozio. Krom la multaj fak-kunvenoj, menciendas fak-ekskursoj; ekzemple, fervojistoj vizitis grandan fervojo-konstruejon en la centro de Berlino, kaj IKEF (komerco kaj ekonomio) organizis viziton de Humboldt-Universitato kaj de la Komerca Ĉambro.

Bona ideo pri la kulturetaĝo Forge ebligis en neformala etoso ĝui multajn muzikajn prezentojn. Klasika muziko ĉefrolis, kaj mi konvinkiĝis pri la praveco de la fama Berlina melodio “Berlinanoj ŝatas muzikon”. La plaĉe kunmetita programo de la Nacia vespero, kiun lerte gvidis Martin Haase, lumbilde konatigis la kongresanojn kun la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo, dum alternis muziko, kantoj kaj dancoj. Plezurigis min satira citaĵo de Kurt Tucholski pri Berlino kaj du kanzonoj de Bertold Brecht plenumitaj de Barbara Kellerbauer germane kaj Esperante. Cetere, enirante en la salonon ĉiu ricevis la programon de l’ vespero, kiu helpis bone sekvi la erojn kaj konservi ilin en la memoro.

Urbo vizitinda

Reveninte hejmen mi legis cirkuleron de la kongresfako de UEA, kiu informis pri tio, ke iuj ekskursoj ne okazos pro tro malmultaj aliĝoj. Sed la realo estis alia: oni tre aktive mendis ekskursojn surloke, kaj, laŭ la vortoj de KKS estis venditaj tiom da ekskursoj, kiom pasintjare en la pli amasa Mediteranea UK.

Efektive, ekskursoj pli gravas ol laborkunvenoj por multaj el la kongresanoj, kaj oni povis vidi homojn kun la kongresaj insignoj en Reichstag kaj Egipta Muzeo, apud la Brandenburga Pordego kaj Kurfürstendamm, en la Kastelo de Charlottenburg kaj en Erotika Muzeo, en Postdamo kaj Dresdeno. Tri ruslandaj kongresaninoj el nia grupeto eĉ uzis la Ŝengenan vizon por viziti Amsterdamon, timante rearanĝon de la “fera kurteno” pro la nestabila situacio en Ruslando.

Dum promenoj eblis konstati, ke la reunuiĝinta Berlino estas ne nur plena je historio, sed ke ĝi estas rapide evoluanta moderna metropolo.

Statistike

Oficiale aliĝis 2712 personoj el 65 landoj, sed ĉar almenaŭ du ruslandanoj estis erare dufoje registritaj — do nur 2710. Laŭlande (pli ol 100 aliĝintoj): Germanio 498, Pollando 300, Francio 294, Japanio 221, Nederlando 103, Svedio 101. Ruslando kun 71 realaj aliĝintoj estis en Berlino la deka (post Britio kun 72) post la pasintjara kvara loko kun 182 aliĝintoj en pli fora Montpeliero.

Tutmondiĝo

Surprize amase estis vizitataj la tri kunsidoj por debati la kongresan temon “Tutmondiĝo — ŝancoj por paco?”, el kiu fontis la kongresa rezolucio.

La komitato de UEA — speco de Esperantuja parlamento — laboris kelkkunvene dum entute 14 horoj. Asocioj de Kostariko kaj Kartvelio estis akceptitaj kiel aliĝintaj landaj asocioj, kaj nun da tiuj en UEA estas jam 62.

Tatuo Huzimoto iĝis estrarano pri landa agado kaj kulturo, kaj Stefan MacGill komisiito pri IIK. Argentina E-Asocio ricevis la trofeon Fine. La 85a UK okazos sekvontjare en Tel-Avivo (Israelo) kun la ĉeftemo “Lingvo kaj kulturo de Paco”, kaj poste nin atendos Zagrebo (Kroatio, 2001) kaj Fortalezo (Brazilo, 2002), respektive Azio, Eŭropo kaj Ameriko — cetere, praktika ekzemplo de tutmondiĝo.

Halina Gorecka

REZOLUCIO DE LA 84a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

Kunvenanta

en Berlino, Germanujo, de la 31a de julio ĝis la 7a de aŭgusto 1999, kun 2712 partoprenantoj el 65 landoj;

Debatinte

pri la temo “Tutmondiĝo — ŝancoj por paco?”;

Konstatinte

ke la celo de la Internacia Lingvo Esperanto ekde la plej fruaj tempoj estas liveri al la mondo egalecan formon de komunikado, kiu konservas la etnajn lingvojn por ties utiligo interne de la diversaj regionoj, nacioj kaj etnoj, kaj per tio certigas eblon de egaleca partopreno por ĉiuj popoloj en la tutmondiĝa procezo, kaj samtempe ŝirmas la kulturan multkolorecon de nia terglobo;

Analizinte

la aktualan, ĉiam pli rapidan disvolviĝon de la tutmondiĝo, kiu tamen realiĝas laŭ modelo, kiu kuntrenas la elĉerpon de la naturaj rimedoj de nia planedo, tio estas de nia heredaĵo al la postaj generacioj, kaj kiu alprenas en multaj rilatoj la formon de super-regado fare de la plej prosperaj landoj de la mondo, kaj sekve elvokas la fortiĝon de naciismo kaj apartiĝemo multloke, kio siavice endanĝerigas pacon;

Notinte

— ke la internacia komunumo komencis alfronti tiun problemaron ekzemple per la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj en Rio-de-Ĵanejro en 1992, en kiu partoprenis la Esperanto-movado,

— ke Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj la aliaj instancoj de Unuiĝintaj Nacioj devas pluhavi centran rolon en la komuna klopodo por ekologia sekureco, homaj rajtoj kaj justeco en la mondo;

Alvokas

— al Unuiĝintaj Nacioj, al ties instancoj, al ĉiuj internaciaj forumoj, al la ne-registaraj organizaĵoj kaj al la uzantoj kaj parolantoj de Esperanto tra la mondo, doni gravan atenton al tiuj ĉi aspektoj de tutmondiĝo, kaj klopodi direkti la procezon tiel, ke ĉiuj homoj de la terglobo profitu el ĝi. Tio povas okazi nur ĉe senkondiĉa respekto de ĉiuj homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj je lingva kaj kultura diverseco;

— al la ekonomie prosperaj kaj politike fortaj ŝtatoj celi ne asimilon de la cetera mondo sed unuiĝon kun ĝi surbaze de reciproka kompreno, respekto kaj reciprokaj avantaĝoj, ĉar nur tia tutmondiĝo povas garantii por la homaro solidan pacon en vera feliĉo.

ĜENERALA SEKRETARIO DE UN AL LA 84a UK

Kun plezuro mi sendas bondezirojn al la 84a Universala Kongreso de Esperanto. Vi kunvenas je la fino de tumulta jarcento, kiu atestis je la pintoj kaj la abismoj de la homaj kapabloj. Multaj mondaj evoluoj rajtas ankoraŭ nin dubigi kaj maltrankviligi. En unu regiono disvastiĝas paco, en alia ekfuriozas genocido. Sen-egala lukso apudas teruran malriĉon — la staton, en kiu restas kaptita kvarono de la monda loĝantaro. Tutmondigo nin enretigas ĉiam pli dense, dum maltolero nin plu disigas. Ĉiu progreso estas necerta; la defioj, kiujn ni frontas, fariĝas ĉiam pli kompleksaj.

Hodiaŭ la monda tagordo postulas de la ŝtatoj novajn ideojn, novajn rimedojn, novajn politikajn engaĝojn. Pli kaj pli ofte montriĝas, ke la problemoj komunas. Inter la minacoj troviĝas kelkaj bone videblaj: terorismo, tutmondaj epidemioj, amasarmado. Aliaj insidas kaŝe: klimata ŝanĝo, narkot-komerco, la “lavado” de ŝtelita mono. Ĉiuj ignoras landlimojn; ili estas “problemoj sen pasportoj”. Neniu lando sola kapablas ilin forbari. Tial ĉiu lando bezonas Unuiĝintajn Naciojn.

En tia ĉiam pli interplektita mondo, konstrui la pacon — kaj batali kontraŭ minacoj al la paco — postulas la partoprenon de ĉiu civitano kaj ĉiu lando. Diversmaniere kontribuas al tio la registaroj, ne-registaraj organizoj, komercaj entreprenoj, akademiaj institucioj, sindikatoj, virinaj asocioj kaj multaj aliaj. En la lastaj jaroj, tiaj diversaj fortoj de la civila socio — la socio, en kiu neniu rajtas sola kaj senkontrole decidi pri komunaj aferoj — montris sin ĉiam pli aktivaj je la nacia kaj internacia skaloj. Tio estas tre pozitiva evoluo, ĉar ĝi helpas respondecigi la registarojn kaj instigas homojn al kundecidado pri temoj, kiuj rekte tuŝas iliajn vivojn.

Ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ĉiuj ĉi kunrolantoj povas kuniĝi en komuna klopodo: por ekologia sekureco, por homaj rajtoj, por justeco, kaj tiel plu. UN daŭre prezentas malfermitan pordon al vivinda estonteco, praktikan forumon por la efika kunsolvado de mondaj problemoj, surbaze de la universalaj idealoj listigitaj en la Ĉarto. Kiel instruas afrika proverbo: “La Teron ni ne posedas, sed prizorgas por la posteuloj”. Je ĉi tiu historia momento, plena de esperigaj ebloj, mi dediĉis min al la konstruado de nova fundamento el paco, progreso kaj evoluo, en la kadro kaj per la helpo de Unuiĝintaj Nacioj. Tian devon, al la nuntempo kaj la estonto, nun frontas ni ĉiuj. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson.

Kofi Annan

(La lasta frazo de la cetere anglalingva mesaĝo estis skribita en Esperanto.)

OSIEK ELEKTAS KAJ PREMIAS

“Mono kaj civilizo” estis la temo de la Internacia Esperanto-Konferenco, okazigita de OSIEK 17-23 jul 99 en Metz (Francio).

La plej gravaj informoj el Metz:

La nova prezidanto de OSIEK estas s-ino Mantha Christou (Grekio), direktoro de la internaciaj rilatoj en la Banko de Grekio. Komunikema, kulturŝatanto, ŝi estas membro de OSIEK ekde la komenco kaj fidela partoprenanto de la Internaciaj E-Konferencoj. Eugène de Zilah plu laboras kiel vicprezidanto.

23 jul 99 estis atribuita la 10a premio de OSIEK al Xie Yuming, kiu tradukis unu el la plej gravaj klasikaj beletraĵoj de la ĉina literaturo “La Ruĝdoma Sonĝo”. Tiu romano prirakontas la socian kaj spiritalan vojadon de juna nobelo en la 17a jarcento. Tiu romano estas escepta pro multaj kialoj: amplekso (3x600 paĝoj je la eldono de Ĉina E-Eldonejo), aŭtobiografieco, diverseco da interpretoj ktp. La tradukinto, Xie Yuming, 56jara, el la provinco Fujian, loĝas de pluraj jaroj en Pekino.

La sekva konferenco okazos 15-21 jul 2000 en Motovun, Istrio (Kroatio) kun la temo “Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado”.

Bruno Masala

UNIVERSITATA ETOSO EN UK

Granda sukceso estis la ĉi-jara AIS-IKU, komuna stud-sesio de AIS San-Marino kaj UEA, kiu okazis kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de la 84a Universala Kongreso en Berlino.

AIS-IKU 1999 konsistis el tri universitataj kursoj; du estis prezentitaj de la AIS-profesoroj Eichhorn kaj Fössmeier pri psikiatrio kaj komputila sekureco. La trian “kurson” konsistigis la unuopaj prelegoj kadre de IKU, kiujn grandparte prezentis docentoj de AIS. La germanaj profesoroj Selten kaj Krause gvidis la aranĝon kiel rektoroj. Kadre de la sesio kunsidis ankaŭ la senato de AIS, kaj danke al la helpo de prof. Wickstroem, senatano de AIS, povis okazi diskuto pri la identeco de AIS en ejoj de la Berlina Humboldt-Universitato.

La unuopajn prelegojn ĉeestis aŭskultantaro de inter 100 kaj 200 kongresanoj. Eĉ al la ok-lecionaj kursoj regule aperis ĉirkaŭ 80 kursanoj, tiel ke necesis meti kromajn seĝojn en la 50-personan kursĉambron. Pluraj dekoj akiris ateston de AIS, kiu estis skribita en Esperanto kaj la loka (germana) lingvo, cele uzadon en kaj ekster AIS. Juna studento el Svedio (kiu, pretere, atingis la plej bonan rezulton) tuj anoncis, ke pere de la atesto li povos pruvi, ke helpe de Esperanto eĉ eblas lerni ion dum la ferioj.

AIS-IKU 1999 estis la kvina komuna aranĝo de UEA kaj AIS San-Marino, samtempe la kvina studadkonferenco de AIS en tiu ĉi jaro. Sekvos almenaŭ unu plia AIS-konferenco, jam fine de aŭgusto, en la itala urbo Rimini. Tiu konferenco okazos sub la patroneco de la komunumo de Rimini, de la provinco de Rimini kaj de la Regiono Emilia-Romagna, eksplicite pro sia “alta kultura valoro”, kaj komenciĝos je la 28-a de aŭgusto. Aliĝojn akceptas la Senata Sekretario de AIS, ADoc. Joanna Lewoc, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Goettingen, Germanio (rete: blewo1@hrz.uni-paderborn.de)

Reinhard Fössmeier,

informofico de AIS

DU KONGRESOJ EN HISPANIO

17-21 jul 1999 en Castellón (Hispanio) okazis 58a Hispana E-Kongreso kaj 9a Eŭropa E-Forumo.

Partoprenis ĉ. 350 kongresanoj el 14 landoj. Prelegis, ege interese, elstaraj esperantistoj el Britio, Germanio, Hispanio, Litovio, Slovakio kaj Ukrainio. La honora prezidanto de la du aranĝoj estis la ĉefministro de Hispanio José Maria Aznar.

Belegaj artaj prezentaĵoj okazis, ĉefe fare de polaj folkloraj ensembloj, kiuj prezentiĝis ankaŭ en kelkaj apudaj urbetoj, farante grandan reklamon pri Esperanto, ĉar ili estis prezentantaj en Esperanto kun samtempa traduko al la hispana.

Kompreneble, kial jam estas tradicio en la E-aranĝoj en la valencia regiono, ĉiuj ĉeestantoj havis la plezuron senpage ricevi “paeljon” kuiritan en granda ujo por 500 homoj.

Augusto Casquero de la Cruz

25 DIPLOMOJ EN TESLIĈ

E-Ligo de Serba Respubliko (Bosnio-Hercegovino) ankaŭ ĉi-jare organizis sian aktivadon en lernejaj E-kursoj, eldonado, publikaj prelegoj, kunlaboro kun amaskomunikiloj, somera E-lernejo kaj tradicia esperantista renkontiĝo.

En la 3a Somera E-Lernejo 16–22 jul 1999 25 personoj ricevis diplomojn (10 en 1998, 12 en 1996). La kursojn gvidis Miodrag Kociĉ kaj Radojica Petroviĉ el E-Instituto Beograd kaj Vukaŝin Ĉutiĉ el Banja Luka. Dutagan porinstruistan seminarion gvidis Radojica Petroviĉ.

La lernejon sekvis 23–24 jul la 4a E-renkontiĝo de Serba Respubliko kun la ĉeftemo Praktika uzado de Esperanto en la mondo. Du subtemoj — Esperanto kaj tradukado kaj Esperanto-instruado — estis traktitaj en la formo de ronda tablo. En la enkonduka prelego Boriŝa Miliĉeviĉ, direktoro de E-Instituto Beograd, prezentis bibliografion de E-tradukoj el beletro de Serba Respubliko. La tria subtemo Esperanto kaj teatro enhavis teatran prezentaĵon Donacado de fajro de la Teatro DIS el Banja Luka.

Aparte ĝojiga estis partopreno de 16-membra grupo de mezlernejanoj el Pale ĉe Sarajevo, kiun gvidis la instruistino Nada Ĉvoro. Ilia apero signifas revivigon de tiu E-centro, iam konata pro la somera E-lernejo en Stambulĉiĉ ĉe Pale.

La 5a renkontiĝo okazos post unu jaro en Pale.

Radojica Petroviĉ

E-CIVITO FORUMIS DUAFOJE

La provizora propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito transformiĝis al definitiva projekto, danke al la diskutoj kaj voĉdonoj dum la Forumo en Karolovaro (Bohemio), 27-29 julio 1999.

La kvar sesioj de la Forumo por la Esperanta Civito, sub la prezido plejparte de Yves Peyraut (prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT), kunigis la delegitojn de ok el la dek unu ĝisnunaj aliĝintoj al la Pakto, nome: Universitato ELTE Budapest, Esperanta PEN-Centro, Kultura Centro Esperantista, Kooperativo de Literatura Foiro, E-Societo Charente (Francio), redakcio de Literatura Foiro, redakcio de Heroldo de Esperanto, Itala Interlingvistika Centro, kaj la observantojn de Sennacieca Asocio Tutmonda, Akademio de Esperanto, Esperantista Kulturdomo de Razgrad (Bulgario). La observantoj havis preskaŭ la samajn rajtojn de la delegitoj: ili povis libere interveni kaj eĉ proponi amendojn, sed ne voĉdoni (krome, ili restadis je propra kosto en la SAT-kongresejo).

La Konstitucia Ĉarto konsistas el 33 artikoloj, dividitaj laŭ kvar ĉapitroj. Ĝi estas tre proksima al la origina propono, pri kiu responsas la Evolukomisiono, asistita de juristoj.

La tuta teksto de la Konstitucia Ĉarto aperos en Literatura Foiro kaj estos ankaŭ rete disponigebla. Per tiu rimedo ĝi atingos kiel eble plej vastan publikon. Dum du jaroj la Evolukomisiono flegos la debaton pri la projekto, kolektante rimarkojn, sugestojn, kritikojn, amendoproponojn de kiu ajn bonvola, sincera kaj objektiva E-parolanto. La tria Forumo por la Esperanta Civito aprobos definitive la projekton kaj fiksos la daton de la ekvalido de la Konstitucio.

Se konsideri la nunajn nombrojn, la membroj kaj abonantoj de la paktintaj establoj estas ĉirkaŭ 3600; kun tiuj de la observantoj temus pri okmilo da personoj kiuj rajtus individue peti la civitanecon.

La Forumo aprobis unuanime ankaŭ etan modifon en la teksto de la Pakto, per kiu la proceduro pri eksiĝo estas pli klara (kaj facila). Krome ĝi elektis la novan Evolukomisionon: Jean-Thierry von Bueren, Judit Felszeghy, Marco Picasso, Ljubomir Trifonĉovski kaj Walter Zelazny; kaj ratifis la internan regularon de la Evolukomisiono mem.

La Forumo kompletigis sian strukturon, elektante ankaŭ la konfliktokomisionon aŭ Kortumon: Zofia Banet-Fornalowa, Paolo Bonomi kaj Giorgio Silfer.

Fine, la Forumo adoptis la deklaron de la Esperanta PEN pri la milito en eksa Jugoslavio kiel bazon por la raporto pri la stato de Esperantio en 1999 (prezentota jarfine fare de la Evolukomisiono).

Estis ankaŭ aprobita la apogo al du specifaj iniciatoj de SAT: la reeldono de PIV kaj la peto pri revizio de la proceso kontraŭ Billy Waldon (N.I.Sequyah), kies sesjaran kaptitecon en la mortoalo de kalifornia prizono malkaŝis al Esperantio la artikolo en Heroldo de Esperanto 1998: 1.

HeKo

WILLIAM AULD PREZIDAS LA ESPERANTAN PEN

La Asembleo de Esperanta PEN-Centro elektis William Auld kiel novan prezidanton. Li anstataŭas kolegon István Nemere, kiu retiriĝas post la naŭjara mandato. Nemere tamen restos en la Komitato, kiel vicprezidanto, kune kun Judit Felszeghy, sekretario. Giorgio Silfer definitive lasas la Komitaton: per tio li komencas plenumi sian decidon eksiĝi el ĉiuj estraroj (do ankaŭ de KCE kaj de LF-koop), pro la ĵusa elekto al la ofico de membro de la Kortumo, la arbitracia instanco de la Pakto por la Esperanta Civito.

William Auld, 75-jara en novembro, estis honorita per la titolo “La esperantisto de la jaro 1998” fare de La Ondo de Esperanto, pro la granda eĥo kaŭzita de lia kandidatigo al Nobel-premio. Lia nuna ofico helpos trovi pliajn apogojn, fare de neesperantistoj, unuavice aliaj PEN-centroj.

Esperanta PEN-Centro havas 23 membrojn, el kiuj 19 en ordo kun la kotizoj. Ĝi estas neneŭtrala verkista asocio, ĉar ĝi aliĝas al la Ĉarto de PEN Internacia. Krome la Esperanta PEN aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito. Organo de la asocio estas la revuo Literatura Foiro. La Esperanta PEN estas nek aliĝinta nek en kunlaboraj rilatoj kun UEA.

Por komparo: laŭ kongresa raporto de Spomenka Ŝtimec, sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio, EVA havas 70 membrojn, sed nur 17 en ordo kun la kotizoj. EVA estas neŭtrala verkista asocio, inkluzivas ne nur profesiulojn kaj estas aliĝinta al UEA.

HeKo

NOVA ADRESO DE LA BRITA ASOCIO

E-Asocio de Britio ekde 13 sep 1999 havas provizoran adreson: Felixstowe Road, Ipswich, IP3 9BJ Britio.

Rete: eab@esperanto.demon.co.uk

Telefone: +44 (0)1473 727221

Eric Walker

Honora sekretario de EAB

IEK-9

Tuj post la Berlina UK en Bydgoszcz kaj Torunj (Pollando) okazis la 9a Internacia E-Kongreso, kiu havis pli intiman etoson ol la granda UK.

8 aŭg, post la vizitado de Bydgoszcz kun E-ĉiĉerono, la kongreso estis inaŭgurita en la Vojevodia Kulturcentro. En ties korto prezentiĝis polaj folkloraj kaj artaj ensembloj Senior-Kujawu, Wokalistki k.a. La bunta prezento kanta kaj danca en bona vetero estis vere agrabla, kaj plian agrablon post la prezentoj donis la fama valencia paeljo; muziko, dancoj kaj babiloj daŭris ĝis malfruo.

La sekvan tagon oni kunvenis en la Muzeo de Diplomatio. Tie okazis la 11a Ĝenerala Kunveno de Monda Turismo kun raportoj de la estraro, revizoroj kaj landaj reprezentantoj pri la trijara agado. Estis elektitaj novaj estraro kaj revizoroj por 1999–2002 kaj honoraj membroj de Monda Turismo.

Poste okazis multaj ekskursoj, interalie al Torun kaj al la Triurbo (Gdansk-Sopot-Gdynja), kun E-ĉiĉeronoj. Estis demonstritaj videofilmoj.

La 10a IEK okazos sekvont-jare en Bulgario-Turkio.

Halina Gorecka

KURTE

UEA havis propran standon en la Konferenco de la Haga Alvoko por Paco (11-15 maj, Hago), kiun partoprenis preskaŭ 10 mil pacaktivuloj el 100 landoj. (Esperanto)

Profesoro Ottó Haszpra partoprenis kiel reprezentanto de UEA en mondkonferenco de 2500 sciencistoj de la tuta mondo “Scienco por la dudekunua jarcento — nova engaĝiĝo”, kiun 26 jun.–1 jul. en Budapeŝto aranĝis UNESCO k Internacia Konsilio por Scienco. (Esperanto)

29–30 maj Kataluna E-Asocio okazigis en Barcelono seminarion “La lingva problemo en la Eŭropa Unio” kun partopreno de divers-partiaj politikistoj, verkistoj k lingvistoj. (Kataluna Esperantisto)

Ekde jan 1995 ĝis apr 1999 okazis 359 finkursaj ekzamenoj pri interlingvistiko k esperantologio en la Torina universitato (Italio) ĉe kiu laboras prof. Fabrizio Pennacchietti; komparo kun aliaj lingvoj: araba 127, hindia 91, pola 248, rumana 187, rusa 243, hungara 37 ktp. (l’ esperanto)

En Berlino estis elektita nova “trojko” de Eŭropa E-Unio: prezidanto Umberto Broccatelli (Italio), kasisto Hans ten Hagen (Nederlando), sekretario Katinjo Fetes-Tösegi (Aŭstrio). En EEU membras 13 landaj asocioj el la 15 landoj de EU. (Pordego al Kongreso)

Itala E-Federacio eldonis 93-paĝan itallingvan verkon Esperanto: dati e fatti, kiu estas disdonota al bibliotekoj, ĵurnalistoj, kleruloj k opinigvidantoj. (l’ esperanto)

Germana E-Asocio okazigis sian jarkunvenon kadre de UK-84. D-ro Rainer Kurz iĝis prezidanto de GEA post Frank Stocker. (Pordego al Kongreso)

La 30a Somera E-Kursaro okazis ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato 6–23 jul kun 44 studantoj je 4 niveloj el Ameriko, Eŭropo k Azio. (Ellen M. Eddy)

Miko Sloper, direktoro de CO de ELNA sendis printempe al preskaŭ 5000 bazlernejaj instruistoj en Florido k Kalifornio informojn pri E-to. (Esperanto)

Japana-Tanzania Amika E-Grupo Kokosa Klubo per vendado en Japanio de koloraj bildkartoj de tanzaniaj artistoj kolektis monon por aĉeti kokosolean rafin-maŝinon, kiun uzu Pangani-Virina E-Grupo en Tanzanio. (Riveroj)

La estraro de E-Asocio de Finnlando serĉos instruiston por E-kurso, kiun organizos civitana instituto ĉe monaĥejo Valamo. (Esperantolehti)

KONFERENCO DE REU

10–11 jul 1999 en Tiĥvin okazis konferenco de REU. La konferencon partoprenis 33 personoj el 12 urboj.

Dum la konferenco estis diskutitaj, inter ceteraj, problemoj de pliaktiviĝo de la organizaĵo surbaze de kunlaboro kun SEJM. En la konferenco estis elektita nova estraro:

Abduraĥman Junusov (Maĥaĉkala): prezidanto; Viktor Aroloviĉ (Moskvo): vicprezidanto; Jurij Karcev (Uljanovsk): vicprezidanto, reprezentanto de SEJM; Igorj Fejgin (Samara); Elena Ŝevĉenko (Moskvo): estraranoj.

La konferenco rekomendis al la estraro koopti laŭeble aldonajn estraranojn: Aleksandr Blinov (Ĉeboksari), Grigorij Arosjev (Moskvo), Viktor Kandalinskij (Tiĥvin).

Mikaelo Ĉertilov

sekretario de REU

AMASA TENDARO EN TIĤVIN

Tradicia junulara tendaro OkSEJT-39 ĉi-jare okazis en Tiĥvin (Leningrada regiono) 4–14 jul 1999. Ĝi evidentiĝis la plej amasa E-tendaro dum la lasta jardeko — pli ol 250 partoprenantoj el 6 landoj.

La kondiĉoj estis modestaj: lignaj domoj kun 2- kaj 8-litaj ĉambroj, sen varma akvo ktp. Nutraĵoj bonaj sed apenaŭ sufiĉaj kvante. Rekorde malaltaj kostoj: egalvaloro de 30 USD por dektaga loĝado en 2-loka ĉambro kun trifoja manĝado. Belega varma lago en pina arbaro. Kuloj ĝenis malpli ol oni antaŭsupozis.

La programo estis abunda kaj varia. E-kursoj de 4 niveloj: ekde “startuloj” (honta eŭfemismo: ja kiu startis, tiu moviĝas antaŭen, sed ne restas eterne ĉe la nulo!) ĝis “aplikantoj” (pretiĝantaj al instrurajtiga ekzameno; fine sukcesis 8 personoj). Interesaj seminarioj — pri solvado de inventaj taskoj, komputiko, junulara E-movado. Kluboj laŭ interesoj — estis anoncitaj ĉ. 10, sed reale funkciis 2-3. Koncertoj ĉiuvespere. Konkurso de beleco. Neforgesebla festo de Ivan Kupala (Johanfesto): oni iris nokte ĉirkaŭ la lago, dumvoje plenumis taskojn por fine ricevi premiaĵon, kaj ĉio ĉi — sub terura pluvego kaj fulmotondro, kiu komenciĝis kaj finiĝis precize sammomente kun la marŝo. Vespere-nokte funkciis “barda” kafejo.

Lignofajroj ne okazis pro malpermeso: estis 30-grada varmego, la arbaro sekis.

Tamen la programon plenigis ĉefe aranĝoj neniel rilatantaj Esperanton: masaĝo, “aerobiko”, ĉina gimnastiko, rolludoj, kaj veraj strangaĵoj kiel “dancterapio”, “artterapio”, “korporientiĝo” kaj “libera spirado”. Ĉion ĉi gvidis homoj tute ne parolantaj E-on, kiuj fakte dominis en la tendaro. Laŭ postulo de normalaj esperantistoj la ruslingvaĵoj formale ne eniris la oficialan programon, do okazis post noktomezo. Rezulte la amaso de ties partoprenintoj preskaŭ ne dormis kaj ne povis normale aktivi tage.

Krome, la gvidantoj de tiu “libera spirado”, dubnivelaj psikologoj venintaj al Esperantujo nur por akiri kobajojn por siaj eksperimentoj, eĉ minacis: oni ne rajtas forlasi la kurson antaŭ la fino, aliel nenia responso pri la sekvoj. Ili cinike diris, ke ili ne donis la ĵuron de Hipokrato, kaj tial ne bezonas obei la ĉefan ties principon. La danĝero estis granda ankaŭ ĉar nokte la homa subkonscio estas pli facile influebla...

Do oni amase vizitis la ruslingvajn kaj “senlingvajn” (sportajn ks.) aranĝojn, sed por io postulanta intelekton kaj lingvoposedon kunvenis malpli ol po dek personoj.

Ekskursoj al lokaj vidindaĵoj estis organizitaj tute fuŝe: ne estis speciala ekskursa tago, oni devis veturi per loka buso je neoportuna tempo, preterlasante aliajn programerojn.

Tamen la ĝenerala impreso restis bona. Aperis pluraj junaj novicoj, jam libere parolantaj kaj aktivaj en la movado. En loĝĉambroj iam sonis interparoloj en Esperanto — delonge mi tion ne aŭdis. Oni amase venis eĉ el foraj Krasnojarsk kaj Tomsk, ankaŭ el eksterlando.

Espereble la psikologiuma morbo pasos same senspure kiel pli frue pasis la “Teorio de feliĉo” (vd. LOdE. 1994: 3-4, p.16) kaj “ŜĈKĤlando” (vd. LOdE. 1995: 6, p.20).

Valentin Melnikov

BARBARA CVETKOVA (1910-1999)

Je la “nigra vendredo”, la 13an de aŭgusto 1999 en Peterburgo forpasis Varvara Petrovna Cvetkova.

Ŝian nomon oni konis ne pro meritoj literaturaj aŭ movadestraj. Ŝi ĝuis amon de la esperantistoj pro la granda animo, komprenemo kaj helpemo. Kaj nur malmultaj el ni, ŝiaj samtempuloj, vizitante Leningradon-Peterburgon evitis viziton al onklino Barbara kaj ŝian regalon.

Barbara Cvetkova naskiĝis la 4an de majo 1910 en Peterburgo. La teruroj de la revolucio kaj interna milito en Peterburgo kaj Ukrainio ne forprenis ŝian entuziasmon, kaj en 1928 ŝi eklernis Esperanton, kiun ŝi ne forlasis ĝis siaj lastaj tagoj.

Multajn profesiojn ŝi provis (purigisto, produktaĵ-kontrolisto, majstro) ĝis ricevi pentristan diplomon en 1940. En la tempo de la naŭcent-taga sieĝo ŝi laboris en Peterburgo kiel vartistino (kaj tial ŝi ricevadis laboristan, ne oficistan manĝokarton).

Post la renaskiĝo de Esperanto, ŝi revenis al aktiva esperantista vivo: ŝi kune kun la filino gvidis ekskursojn, akceptis gastojn kaj ĉiel helpis al esperantistoj aliurbaj. Sed nur je sia sesdeka jaro Barbara Cvetkova la unuan fojon sukcesis partopreni en Universala Kongreso (Vieno), dank’ al la invito de ŝia unua korespond-amiko el Aŭstrio, mirakle rekontaktinta ŝin post tiom da jaroj.

Je la 85-jariĝo la popolan amon, sekvis oficiala distingo — la Komitato de UEA en Tampereo unuanime elektis ŝin Honora Membro de UEA, cetere la sola en Ruslando laŭ la lastaj Jarlibroj.

Energia kaj humurplena, helpema kaj bonkora, implikita en neniu movada konflikto kaj amata de ĉiu kiu konis ŝin, tia onklino Barbara ĉiam restos en nia memoro.

LOdE

UEA: ĈU NUR LINGVA ASOCIO, AŬ ASOCIO POR HOMAJ RAJTOJ?

Berlina parolado de Kep Enderby

Kep Enderby, prezidanto de UEA, parolis en la Berlina kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo (5 aŭg 1999) kiel prezidanto de EJA (Esperanta Jura Asocio).

Ĉi-sube estas la teksto de lia Berlina parolado, iomete redaktita por gazeta aperigo.

La ĉefa, kvankam ne la sola celo de UEA, laŭ la statuto, estas lingva:

“3a. Disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto”.

Tamen UEA havas ankaŭ aliajn celojn:

“3c. Plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;

3ĉ. Kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.”

Ni ĉiuj scias ke iuj partoprenantoj de la Forumo emfazas la poresperantan aspekton de niaj laboroj, dum aliaj emfazas la aspekton peresperantan. Ambaŭ grupoj kredas — mi certas pri tio — ke efektivigo de ilia celo antaŭenigus, interalie, la pacon en la mondo.

Unue ni devas ĝuste kompreni la veran esencon de la malfacilaĵoj kiuj malhelpas ambaŭ grupojn.

Se Esperanto estas bona ideo, la demando devas esti: kial la tutmonda esperantistaro, malgraŭ multaj jaroj da heroa strebado, ne pli bone sukcesigis ĝin?

Ni ĉiuj konas diversajn kialojn: unu el ili estas antaŭjuĝo kontraŭ la E-ideo mem, kiun multaj komprenas kiel ideon preskaŭ nur lingvan. Ĉar nur malmultaj homoj interesiĝas pri lingvoj aŭ eĉ pri kontaktoj kun alilandanoj, malmultaj venas al Esperanto.

Inter la aliaj kaŭzoj mi volas provi identigi — nur por stimuli debaton — tiujn kiuj estas ne ofte diskutataj, eĉ iomete tabuaj. Ĉi tiujn ni devus pli atenti, ĉar ili forte bridas kaj ege malhelpas nian agadon.

UEA estas tegmenta organizo, kiu laŭ sia povo kunordigas la aferojn en tiuj partoj de la E-komunumo pri kiuj ĝi respondecas. Tamen UEA ne havas monopolon, ĉar SAT kaj aliaj organizoj, realaj kaj proponataj, ankaŭ rolas en tiu komunumo.

Kiel sukcesi tutmonde?

Samtempe UEA estas unu el miloj da neregistaraj organizoj (NRO) funkciantaj en la mondo. Ĉiu el ili havas proprajn celojn por plibonigi la mondon. Estas rimarkinde ke inter ili iuj sukcesas multe pli ol aliaj, multe pli ol — oni devas diri — UEA. Ni demandu: kial?

Mi mencios nur du NROjn: Greenpeace kaj Amnestio Internacia. Ambaŭ estas bonaj laŭdindaj organizoj, same kiel UEA. Ambaŭ daŭre sukcesas propagandi siajn meritojn kaj gajnas publikan atenton. Ree ni demandu: kiel?

Kvankam Esperanto estas afero multe pli kleriga kaj kultura ol komerca, por ilustri mian tezon mi helpos min, analogie kaj metafore, per ekonomikaj esprimoj.

Oni povas diri ke organizoj kiel Greenpeace kaj Amnestio Internacia (de kiu mi estas membro) sukcesas ĉar ili kaptas sufiĉe grandan porcion, aŭ niĉon, de la tutmonda publik-interesa merkato por siaj propraj varoj: protektado de la natura medio, resp. protektado de politikaj malliberuloj kaj postulo de justeco por ili.

La niĉo por nia varo, la lingvo Esperanto, ŝajnas ne sufiĉe granda kompare kun la allogo de la varoj de Greenpeace kaj de Amnestio Internacia. Por plibonigi nian entreprenon, UEA kaj ni ĉiuj devos pligrandigi nian niĉon, nian porcion de la havebla merkato. Mi revenos al tio.

Alia parenca faktoro estas ke anoj de la E-komunumo ne malofte donas la falsan impreson ke, uzante apartan lingvon, ili volas apartigi sin de aliaj.

Ŝajnas al mi ke ĉi tie kuŝas la kerno de nia problemo. En la okuloj de aliaj, ni estas grupo de homoj kiuj volas solvi almenaŭ la lingvan problemon de la mondo pere de lernado kaj uzado de nova, ne multe uzata lingvo! Ne multaj homoj, bedaŭrinde, volas akcepti tion.

Laŭ mia konstato, dum ni koncentriĝas al la solvo de la lingva problemo pere de Esperanto, ni donas tro malmultan atenton al nelingvaj aferoj. Tial ni ne vekas intereson inter tiuj kiuj ne havas saman lingvan orientiĝon kiel ni. Al ili ni ofte aspektas kiel stranga sekto lingva.

Tian sintenon mi ofte renkontis, ekzemple, kiam en marto mi vizitis la oficejon de Unesko en Parizo. Poste eminenta oficisto skribis al mi, formale dankante UEA pro ĝia intereso evoluigi la rilatojn de UEA kun Unesko kaj kun la aliaj NROj ligitaj al Unesko. Li indikis kiel problemon — pli ol implice — la uzon de Esperanto fare de UEA, kvankam la aliaj NROj, kun kiuj UEA volis kunlabori, preferas iujn el la plej ofte uzataj naciaj lingvoj.

Kompreneble, se ne estas alternativo, ni devas akcepti kaj toleri tian malfacilaĵon en nia daŭra laboro por atingi niajn celojn. Tamen, ni demandu: ĉu estas alternativo?

Mi opinias ke unu alternativo estus ŝanĝi la emfazon en nia laboro, ne por redukti la lingvan flankon de nia laboro, sed por agi pli amplekse pri aliaj temoj, kiuj fundamente estas la kialoj pro kiuj ni uzas Esperanton. Alivorte, ni ŝanĝu la emfazon inter la celoj poresperanta kaj peresperanta.

Ambigua neŭtraleco

Ĉu tio kontraŭas la neŭtralecon de UEA?

Pri neŭtraleco temas paragrafo 5 de la statuto de UEA, skribita antaŭ multaj jaroj pro tiutempaj historiaj kialoj — kiujn ni devus ne forgesi, ĉar tiu kiu forgesas sian historion riskas reokazigi ĝin.

Problemo estas ke, fakte, la statuto de UEA estas ambigua. Nome, paragrafo 5 rilatigas la neŭtralecon ankaŭ al “sociaj kaj politikaj problemoj”. Paragrafo 5 ankaŭ kaj egale grave diras ke “respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj... estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj”.

Jen la ambigueco: UEA devas agi neŭtrale rilate al sociaj kaj politikaj problemoj, kaj samtempe strebi al atingo de la celoj en la paragrafoj 3c kaj 3ĉ, kaj ĉiam celante plibonigon de homaj rajtoj ĉie. Sed la paragrafoj 3c kaj 3ĉ kaj demandoj pri homaj rajtoj ofte kuntrenas sociajn kaj politikajn problemojn ĉe kies pritrakto oni ne povas facile ĉiam resti neŭtrala.

Iuj timas ke, se UEA — laŭ paragrafoj 3c kaj 3ĉ — komentus kaj agus rilate al “sociaj kaj politikaj” kaj hom-rajtaj problemoj, aldone al la lingva problemo, tio povus krei polemikon, ĉagrenon, eble splitiĝon de la movado kaj eĉ de UEA mem.

Manoj pli liberaj

Tamen Greenpeace kaj Amnestio Internacia akceptas tiajn polemikojn, ĉagrenojn kaj akrajn diskutadojn, kaj ne malprofitas pro tio. Fakte iuj argumentas ke tiaj diskutoj plifortigas tiujn asociojn.

Ĉu helpus aŭ malhelpus UEA en la aktuala mondo havi siajn manojn iomete pli liberaj?

Dum la lastaj jaroj UEA pli kaj pli asertas sin parto de la tutmonda pacmovado, kaj neniu plendas ke tio kontraŭas la neŭtralecon. Ĝi eldonas librojn favore al paco kaj homaj rajtoj, temoj ne ĉiam kaj ne ĉie favorataj de ĉiuj. Servante sian nuntempan politikon, ĝi intencas pli kaj pli engaĝi sin en programoj kiel Kulturo de Paco de Unesko ktp.

Mi devus ne fini tiun parton de mia kontribuo al nia diskuto sen aludo al la katastrofo kiu okazis kaj ankoraŭ okazas en Balkanoj.

Iuj diras ke UEA ne rajtus dum tiuj teruraj eventoj diri ion ajn, ĉar tio kontraŭus ĝian neŭtralecon; ke diri ion ajn certe ofendus tiun aŭ alian kampon. Aliaj senpacience atendis ke UEA diru ion, kaj kiam mi donis komentojn, tuj ege laŭdis tiujn komentojn, ĉar ili kondamnis la militon.

La unua sinteno, ke UEA diru nenion, kvankam komprenebla, ne malhelpis al Ivo Lapenna, en la 1950aj jaroj, nome de UEA kondamni faŝismon.

Ero en la aktuala politiko de UEA, pri kiu mi mem respondecas, estas atingi pli proksiman kunlaboron kun aliaj NROj ĉe Unesko. Kiel fari tion utile, se nia interpreto de la neŭtraleco malhelpus tion? Kiel respondece prizorgi la eksterajn rilatojn de UEA, se ni devus konstante eviti polemikon? Paco interne de UEA estas ege dezirinda, sed, kiel mi diris en mia malferma parolado, ĉu tia paco devas esti la paco de la tombejo?

Prudento kaj aŭdaco

Se oni devas limigi sin al la lingva demando en tiuj diskutoj, oni ofte rapide renkontas enuon kaj mankon de intereso ĉe la aŭskultantoj. Iom helpas antaŭenigi la argumenton ke la uzado de Esperanto helpus plijustigi la mondon lingva-maniere. Sed ĉu tia argumento sufiĉas?

Ni devos decidi kie desegni aŭ enmeti la linion inter tio kio helpas nin kaj tio kio malhelpas nin. Prudento devus regi, sed prudento kunigita kelkfoje al aŭdaco.

La mondo pli kaj pli komplikiĝas, kaj la demando kiun mi invitas vin konsideri estas: ĉu UEA devas resti organizo unuavice lingva-kultura, kiel Goethe-Instituto, Alianco Franca aŭ la Brita Konsilio, aŭ ĉu ĝi devas engaĝi sin pli kaj pli en la aferojn de la aktuala mondo, aliance kaj kunlabore kun aliaj organizoj kaj, specife en la kazo de eksteraj rilatoj, kun aliaj NROj de Unesko havantaj similajn bazajn celojn, eĉ se per tio ni riskas partopreni en diskutoj — tiom neŭtrale kiom eblas — pri “sociaj kaj politikaj problemoj”?

Pinochet kaj Esperantujo

Lasu min doni finan ekzemplon kiu rilatas al la aktuala mondo.

Kiel juriston, ege interesas min kaj la internacian juran mondon ĝenerale, la kriminalaj procesaj akuzoj farataj nun de la Registaro de Hispanio kontraŭ eksprezidento de Ĉilio, generalo Pinochet, kaj la similaj akuzoj de UN kontraŭ prezidento de Jugoslavio, Miloŝeviĉ. La polemiko leviĝas el tio ke la apliko de daŭre evoluanta nova internacia juro estas relative nova evento en la internacia jurisprudenco, kaj kontraŭa al aliaj pli tradiciaj konceptoj pri la rajtoj de suverenaj ŝtatoj kaj ties estroj.

EJA — kiun mi prezidas — estas faka asocio kunlaboranta kun UEA (ne aliĝinta al ĝi), kaj sekve ĝi, aŭ mi kiel EJA-prezidanto, rajtas esprimi kian ajn opinion pri ĉi tiuj temoj. Sed ĉu mi, kiel prezidanto de UEA, devigu min ne fari komentojn pri ĉi tiuj problemoj sociaj kaj politikaj, ĉar tiaj ili ja estas?

Komuna pakaĵo

Se la lingva problemo en si mem, al kiu ni ofertas Esperanton kiel ties solvon, ne sufiĉas kiel bone vendebla varo por logi aĉetantojn kaj gajni pli grandan niĉon en la tutmonda kultura merkato, kie UEA devas konkurenci kun multaj aliaj NROj kaj interesoj, kion do ni devas fari?

Ĉu nia afero prosperus pli bone, se Esperanto estus “vendata” en pakaĵo komuna kun nuntempe pli bone vendeblaj “varoj”, ekzemple homaj rajtoj? Alivorte: ĉu ni donu pli da emfazo al la peresperanta aspekto de niaj laboroj?

Kiel rilati al la aliaj varoj sen forlasi nian neŭtralecon, estas alia ege malfacila afero. Ekzemple la varoj de UEA devige malsamas tiujn de SAT. Ĉiu devas zorgi pri sia specifa komercaĵo.

Tamen, serĉante la plej konvenan kulturan merkatan niĉon por UEA, memorante ke tiu kiun mi proponos, jam estas en la statuto de UEA, mi proponus ke UEA, pli senambigue ol nun, direktu sin al la protekto kaj progresigo de la homaj rajtoj ĝenerale. Celoj de civilaj liberecoj, se vi preferas tiel nomi ilin. Kompreneble, tio inkluzivus la egalecon de lingvaj rajtoj kaj la rolon de Esperanto en ilia egaligo.

Se UEA irus laŭ tiu vojo, UEA povus pli ol nun diskoniĝi en la mondo, kun reputacio de asocio por homaj rajtoj kaj civilaj liberecoj, anstataŭ la nuna reputacio de nur lingva asocio. UEA iĝus asocio por la homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton pli forte ol nun pere de ĉefa pledo pri homaj rajtoj aŭ, se vi preferas, civilaj liberecoj.

Tion mi sugestas.

Kep Enderby

HONESTE PLENUMI LA PROMESON

Demando

“Ni renkontiĝu post kvin jaroj kaj ekvidu, kiu pravis”, — skribis Valentin Melnikov en la ĉefartikolo de Ruslanda Esperantisto 1994: 3 pri la tiam planata unuiĝo de la du landaj E-Asocioj. Kion li pensas pri la posta evoluo?

Sergej Paĥomov (Ruslando)

Respondo

Kiam okazas grava evento, kutime troviĝas iu asertanta, ke li tion prognozis — sed ne troveblas referenco aperinta antaŭ la evento. Aŭ male, oni aperigas prognozon kaj, kiam ĝi ne realiĝis, modeste forgesas pri ĝi. Tamen mi ŝatus nun honeste plenumi la promeson — renkontiĝi kun la legantoj post 5 jaroj. Ĉiu povas relegi mian artikolon en RE kaj kompari...

Pasis la tempo, iam-tiam ŝanĝiĝis la nomo de la asocio (ASE-SEU-REU) — sed ĝin plu estris la samaj personoj. Kiu foje akiris gravan postenon en la estraro — restis tie dumvive (certe, se volis). Sporade aperis iuj komisionoj, kutime konsistantaj el sola estro kaj nenion farantaj. Por kio, ekzemple, E-asocio bezonis la ekologian komisionon? Certe, nur por nutri ambiciojn de ties gvidanto... Oni plu agis laŭ sovetiaj tradicioj — nur ŝajnigante laboron. Kunsidoj, planoj... Sed en nunaj kondiĉoj tio apenaŭ iun interesas kaj allogas.

Estis provo principe ŝanĝi labormetodojn, liberiĝi de burokrateco kaj ĉefurba snobismo. Certe, la malnova strukturo tuj forte ekrezistis. Oni ne hontis eĉ rekte kalumnii — ke “REA estas nur listo de homoj, kiuj konsentis registri sin pro malaltigo de abonpago al Ruslanda Esperantisto”. Tamen se estis tiel — kial REU tiom strebis al unuiĝo?..

Malgraŭ avertoj kaj admonoj, la unuiĝo okazis laŭ la kondiĉoj de REU. La malgrasa voris la grasan, sed neniom grasiĝis... Laŭ la membrokvanto en la respektivaj landaj asocioj Ruslandon nun superas eĉ Luksemburgio! (UEA-statistikon vidu en “Esperanto” 1999:4). Certe, REU bezonas multajn membrojn — kiuj pagus kotizojn kaj laŭeble ne enmiksiĝus en la agadon de la estraro kaj silente aprobus ĝin. Tial, unuflanke, ĝi insiste alvokas malspertulojn (vd. LOdE 1999:4), aliflanke, provis en 1996 likvidi la kategorion de dumvivaj membroj. Ne pli ol 20 plej aktivaj esperantistoj kun multjara sperto (akcepto de novaj dumvivaj membroj estis ĉesigita komence de 1992) pagis iam sufiĉe grandan sumon, sed ĝi estas delonge disipita, kaj nun “la dumvivaj membroj kaŭzas al REU nur malprofiton” (intima konfeso de estrarano), do indas ilin likvidi, spite ke ili (eble nur ili) siatempe plene fidis kaj subtenis la organizon. Feliĉe por REU, tiu hontinda propono fiaskis.

Ordinara esperantisto ne vidas sencon membri en REU — ĉar tio al li nenion donas. Vojaĝi, aboni, mendi librojn ktp oni povas sen la asocio. La Bulteno de REU aperas neakurate kaj enhavas nenion interesan. Ankaŭ bagatela rabato por partopreno de landaj kongresoj — kie okazas nenio krom tedaj kunsidoj kaj iam-tiam skandaloj — allogas neniun...

Ĉion ĉi-supran mi skribis printempe, taksante la situacion ekzakte 5 jarojn post la antaŭa analizo — tamen mi ne rapidis publikigi. Baldaŭ okazis konferenco de REU en Tiĥvin (10-11 jul 1999), post kiu ekbrilis iom da espero: oni sukcesis elekti la malplej malbonan vojon...

La prezidanto de REU Junusov konservis sian postenon — ni esperu, ke almenaŭ ne estos pli malbone ol antaŭe. Mi kun granda peno sukcesis konvinki onin ne reelekti Ananjin, sub kies gvido antaŭ 5 jaroj REU forglutis REA-n kaj ekglitis al la nuna krizego (li kulpas ankaŭ pri subpremo de E-lingva programo flanke de impertinentaj krokodiloj en OkSEJT-39, kadre de kiu REU konferencis; fakte li ĉiam subtenas la detruajn fortojn kaj ne toleras ies malkonsenton).

Unuafoje en la Estraron trafis novaj, (relative) junaj aktivuloj el diversaj urboj. Moskvanoj restis por uzi la sperton, traktante kun la oficialaj instancoj. Estas likviditaj la nefunkciantaj sekcioj/komisionoj aŭ ŝanĝitaj ties estroj. Ĉiuj konsentas, ke Ruslando bezonas fortan E-asocion, sed mankas la ideoj — kiel tion atingi, per kio allogi novajn membrojn.

La vicprezidanto Karcev (nova, juna) tute serioze opinias en la dokumento Al REU-aktivuloj, ke

Homoj, precipe junaj, ŝatas aparteni al iu forta organizo. Eblas rememori pri komsomolo. Sed por tio REU devas ... aspekti forta,

kaj la plej grandan alineon en sia cirkulero li dediĉas al la aspekto de membrokarto, kiu

... devas esti bonkvalita kaj bela, por ke tio estu ankoraŭ unu kialo por membriĝi. Homo estu fiera, ke li/ŝi membras en REU kaj havas tiun membrokarton. Li/si montru ĝin al siaj amikoj kaj instigu ankaŭ ilin membriĝi...

La sama persono bedaŭras:

Se informo estas publikigita en Interreto, ĝi momente trafas kaj membrojn, kaj nemembrojn de REU, sen iu diferenco. Kaj ne publikigi informojn ni ankaŭ ne povas — troviĝos homoj, kiuj faros tion.

kaj proponas “por gajni konkuradon kun Interreto” fondi amason de lokaj-fakaj “kuneldonaĵoj” — nu, oni memoras la enhavnivelon, eldonkvanton kaj preskvaliton de E-bultenetoj en 1970-80aj jaroj...

Bedaŭrinde, plu vakas gvidpostenoj de Pedagogia sekcio kaj Libroservo. Tamen, kie estas saĝaj kaj laboremaj homoj — tie la aferoj progresas. Ja modele funkcias la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono, bonordas la ekstera informado. Lastatempe pliaktiviĝis la junularo — kaj SEJM interesiĝas pri serioza kunlaboro kun REU, eĉ estonta unuiĝo (ni esperu, ke ĝi ne similos la mison-1994!). Espereble, ĝuste el SEJM venos la bezonataj novaj fortoj. Ĉu ni atendu pliajn 5 jarojn?..

Valentin Melnikov

La bildo de Aleksandr Uljanov, unue aperinta antaŭ 5 jaroj en Ruslanda Esperantisto, memorigas pri la espero pri la progreso post la unuiĝo. La unuiĝo okazis. Kio pri la progreso?

RADIKALA PARTIO KAJ ERA:

HISTORIOGRAFIA SLIPO

En la 23a Heroldo komunikas aperis historiografia slipo disponigita de geamikoj de Giordano Falzoni, kiun ni volonte aperigas.

Emma Bonino kaj la ceteraj EU-parlamentanoj de TRP (Transnacia Radikala Partio, al kiu referencas ERA) sidos apud Jean-Marie Le Pen kaj aliaj dekstruloj, inkluzive de flandraj ksenofoboj, en la aŭlo de Strasburgo. Fakte ili aliĝis al la sama parlamenta grupo de la fama franca ekstremisto. Ankaŭ en Italio TRP situas en la dekstra fronto.

28–29 jul TRP mobilizis ĉiujn siajn fortojn (inkluzive de ERA) por lanĉi dudekon da referendumoj, parte kontraŭsindikataj kaj kontraŭsocialaj, sub la anglalingva nomo “Referendum Days”.

* * *

La Radikala Partio naskiĝas en Italio en 1956, kiel skismo el la Liberala Partio. Dum tri jaroj (1958-61) ĝi havas balotan aliancon kun la malgranda Respublikana Partio, la sola kaj maldekstra kaj nemarksisma en la tiama Italio. Poste la Radikala Partio izoliĝas kaj preskaŭ malaperas.

Sub la gvido de Marco Pannella ĝi elmergiĝas kadre de la kampanjo por la enkonduko de divorco. La referendumo pri divorco en 1974 (kiun la katolikoj malgajnas je 40,1% kontraŭ 59,9%) definitive relanĉas la radikalulojn. En 1976 ili finfine eniras la nacian parlamenton (kun kvar deputitoj). En tiuj jaroj la partio sin prezentas kiel maldekstreman: ĝia simbolo mem (rozo en pugno) estas kopiita el la okcidenteŭropaj socialistaj partioj (la itala uzas dianton kaj libron). La radikaluloj nomas sin “kamaradoj”. Eĉ la itala komunista partio iomete financas ilin. Diferencigas la radikalan de la aliaj partioj la jena fakto: dum la maldekstro ĝenerale kredas ke la politika strategio devas doni la prioritaton al ekonomiaj reformoj (kompreneble kun internaj diferencoj en la tuta paletro de la diversaj partioj), la radikaluloj donas la prioritaton al moraj reformoj — divorco, aborto, libera uzo de narkotaĵoj ktp. En tiu kunteksto ili lanĉas temojn ofte avangardajn, por tiuj jaroj, ekz. la ekologiajn kaj la etnismajn. Ankaŭ la maniero organizi balotkampanjon diferencigas ilin de la ceteraj partioj: ofte ili koncentriĝas je unu temo (ekz. la antiprohibiciismo), anstataŭ prezenti artikitan programon. Krome, ili utiligas, jen sukcese jen fiaske, la armilon de referendumoj (ekz. kontraŭ la publika financado de la partioj).

Meze de la 80aj jaroj, Pannella ludas la karton de la transnacieco: la partio iel/ial internaciiĝas, kvankam finfine ĝi restas nur itala fenomeno. En tiu kunteksto ekaperas esperanto, pri kiu Giordano Falzoni persvadas la partiestron. Naskiĝas ERA (“Esperanto” Radikala Asocio), kies rilatado al la cetera Esperantio estos ne malpli turmenta kaj kontraŭdira ol la rilatado de la tuta partio al la cetera politikistaro.

En la 90aj jaroj la partio iom post iom dekstreniĝas: en 1994, okaze de la unua balotado kun la nova elektoleĝo, Pannella aliancas al Berlusconi, Fini (postfaŝistoj) kaj Bossi (federalistoj/sendependistoj). La koalicio gajnas super la maldekstro, sed baldaŭ Bossi forlasas Berlusconi, kiu demisias de ĉefministra posteno.

En 1996 venkas la maldekstro kaj la radikaluloj redimensiiĝas. La aktivismo de Emma Bonino ĉe la EU-Komisiono relanĉas la partion okaze de la eŭropaj balotoj en junio 1999. La Radikala Partio restas en la dekstra fronto, eĉ formas parlamentan grupon kun la ekstremaj dekstruloj.

RUSLANDO: LA VERA LULILO DE ESPERANTO

Estas tre bone vidi, ke ankoraŭ ekzistas seriozaj esperantistoj en la mondo. Mi estas izolita esperantisto en Usono, kie la movado multe malfortas. Mi alte estimas la popolojn de via lando, kaj daŭre kredas, ke Ruslando estas la vera lulilo, estanta kaj estinta, de esperanto.

Daniel Glass (Usono)

LAPENNA KAJ LAPENNISMO

En La Ondo de Esperanto 1999: 7 aperis letero de s-ino Birthe Lapenna reage al artikolo de Giorgio Silfer “Kion signifas raŭmismo”.

Mi dankas al s-ino Birthe Lapenna pro ŝia afabla atento pri miaj vortoj. La demando pri la situigo de Ivo Lapenna rilate al la historio de Esperant(i)o ne koincidas kun la demando pri la situigo de la lapennismo, aŭ de tio kion la esperantistaro perceptis pri lia ideologio. Interesan analizon pri la lapennismo donis lastatempe Ziko Marcus Sikosek (esperantisto ekde 1987) en sia verko Esperanto sen mitoj (paĝoj 244–251). Estus aldoninda fakte unu grava detalo: lapennismon transformis al povorega teorio ne nur Lapenna, sed ankaŭ la lapennistoj mem, inkluzive tiujn kiuj poste distanciĝis de li, persone, psikologie, emocie, sed ne ideologie. Inter ili mi alkalkulas, ekzemple, tiun TEJO-generacion kiu helpis renversi lin en Hamburgo.

Giorgio Silfer (Eŭropo)

EKZEMPLO POR JUNULARO

S-ro Vilmoŝ Arnold gajnis la trian premion en la pasintjara fotokonkurso de La Ondo. Mi deziras rakonti al vi pri lia vivo.

Samideano Vilmoŝ estas 70-jara emerita inĝeniero pri mekaniko. Lia gepatra lingvo estas hungara, kaj li vivas en nord-orienta parto de Jugoslavio. Li havas tri gefilojn kaj ses genepojn. La gefiloj loĝas ne en Senta: unu en apuda urbo, la alia en Hungario, kaj la tria en Kanado, kaj neniu el ili povas zorgi pri li kaj lia edzino, kaj ili ofte vizitas la gefilojn kaj genepojn.

Vilmoŝ estas tre bonhumora kaj ŝercema. Ekzemple, li trarakontis la fabelon pri Ruĝkufulineto kaj la lupo, sed fine de la fabelo la knabino kaj la lupo kune manĝis la kukojn kaj kune trinkis la vinon, kiujn la knabino portis al sia avino. Vilmoŝ kaj Ilona loĝas en bela familia domo, kaj ili havas belan ĝardenon, en kiu li laboras tre multe. Tamen lia hobio estas fotografio, kaj ofte li faras belajn fotojn.

Emerita junulo, ordinara homo en nia ĉirkaŭaĵo, li — kvankam sepdek-jara kaj neriĉa — multe laboras kaj vojaĝas. Li volonte renkontiĝas kun amikoj kaj rakontas pri sia vivo, kiu estas ekzemplo por junularo — ĝi instruas nin ne perdi bonan humoron eĉ en tre malbonaj kondiĉoj kaj en granda malfeliĉo. Cetere, dank’ al li ni ĉiuj legas vian gazeton, kaj ĝi tre plaĉas al ni.

Magdolna Rövid (Jugoslavio)

La 18an de julio en Matraville (Aŭstralio) forpasis

Tom Elliott

(1926-1999)

esperantisto ekde 1960, kotizprenanto de UEA, eksprezidanto de Sidneja E-Societo.

La redaktantaro kaj eldonanto de LOdE funebras pro la forpaso de nia aŭstralia peranto kaj kondolencas al la parencoj kaj amikoj de la forpasinto.

RAKONTO PRI MUŜO

Novelo de Meïr Aron Goldschmidt

Meïr Aron Goldschmidt (1819–1887) rezignis pri studado, kiam li spertis diskriminacion ĉe la ekzameno. Anstataŭe li fariĝis ĵurnalisto.

En 1840–46 li eldonis la satiran semajnĵurnalon La Korsaro. Senkompate li mokis ĉiujn aŭtoritatojn, speciale antisemitismon, kiu kaŝis sin sub la masko de liberalismo. Konstante kaj malprave li polemikis kontraŭ Kierkegaard.

Post 1846 li vojaĝis multe tra Eŭropo. En la 1850aj jaroj li eldonis alian (sensukcesan) ĵurnalon Nordo kaj Sudo, kiun li plenigis preskaŭ sole.

Interalie aperis en ĝi felietone la ampleksa romano Senhejme.

Nur dum la lastaj vivojaroj la kritiko agnoskis, ke li estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de poezia realismo en Danlando.

Iam en aŭtuno mi promenis en mia ĉambro kaj distris min kaptante muŝojn kaj forĵetante ilin tra la fenestro. Unu el ili kaptiĝis en duonplena akvokarafo kaj estis tre malfeliĉa, ĉar la pintoj de ĝiaj piedetoj tuŝis la akvosurfacon. Por atingi la liberon ĝi klopodis malespere, sed maldiligente, ĉar anstataŭ uzi la fortojn por flugi supren, ĝi flugis flanken kaj reĵetiĝis.

Mi pensis: “Tion ĝi meritas! Eble ĝi estas unu el tiuj, kiuj pikis min, dum mi dormis tagmeze”. Por mallongigi la agonion, mi skuis la karafon, sed daŭre ĝi tenis sin supre. Tiam mi lasis ĝin kaj komencis legi.

Sed la zumado en la karafo ĝenis min kaj subite mia koro moliĝis, kaj mi ekhavis strangan penson: “Tie estas vivanta estulo en mortminaco. Eble ĝi imagis por sia vivo ankoraŭ multe da ĝojo. Se tiu estus vi, naĝanta en oceano?”

Tiel monologante mi nevole leviĝis kaj proksimiĝis al la karafo. La muŝo daŭre faris siajn mallertajn klopodojn, sed jam malpli vigle, ĉar unu ĝia flugilo jam malsekiĝis. Por helpi ĝin mi klinis la karafon, tiel ke kelkaj gutoj falis surplanken, sed la stulta besto konservis sian lokon meze en la karafo. Tiam mi metis en la karafon stangeton por sigeli leterojn, sed ĝi estis tro mallonga, kaj mi nek per vortoj, nek per gestoj kapablis igi ĝin salti por atingi la stangeton. Finfine, ĉar mi ne havis alian savilon, mi iris al mia edzino por prunti du trikilojn kaj pere de ili mi sukcesis levi la kompatindulon. Mi portis ĝin al la fenestro kaj post kelkaj minutoj ĝi vigliĝis kaj flugis straten.

Kelkajn jarojn poste mi mortis.

Mia animo venis al loko, kie estis nur muŝoj kaj rigardante min mem, mi rimarkis, ke ankaŭ mi fariĝis muŝo. Dum mia vivo mi ĉiam kutimis en fremda loko turni min al gravaspektulo kaj demandi laŭ la modelo de la heroa epopeo: “Diru samlandano, kiaj leĝoj, registaro, polico, religio kaj kredo estas ĉi tie ĉe bonuloj loĝantaj sur tiu ĉi insulo”.

Tion mi do faris ankaŭ tie kaj ekbabilis kun grava kaj digna muŝo, kiu sidis apude kun brulumitaj flugiloj, kaj kiun mi taksis lernejestro. Ĝi sidis kaj suĉis pecon da griza papero, sur kiu iam estis sukero, kaj tre ĝentile ĝi cedis la lokon, kiam mi proksimiĝis. Olduloj ŝatas raporti pri propraj difektoj kaj por starigi la babilon mi komencis kompattone demandi pri ĝiaj brulumitaj flugiloj.

— Jes, — diris la muŝo, skuante la kapon, — estis vera miraklo, ke mi tiam saviĝis. Kune kun multaj aliaj mi jam kuŝis sur la ŝtiparo, kiu jam estis ekbruligita, sed nia partio venkis kaj rapidis — laŭdatu la profeto! — ĝustatempe por savi nin de la malhonora morto.

— Ĉu estis intercivitana milito, revolucio? — mi demandis fervore.

— Ne, estis dum la religia kverelo. Ĉu vi ne aŭdis pri ĝi?

Kompreneble mi devis konfesi mian malklerecon.

— Tiel kreskas la junularo, — diris la maljuna muŝo, — mi devas raporti vin al la preposto, kiu kondamnos vin al deviga lernado.

— Pli bone vi instruu min, — mi petis, — kaj vi vidos, ke mi estos tre lernema.

— Nu, certe vi legas la libron pri religio kaj konas la instruon de la sankta profeto?

— Ne, — mi diris time.

— Ve, vi obstina pagano. Se mi traktus vin laŭmerite...

— Ho, saĝulo, — mi petis, — elŝutu la trezoron de via scio, tiel, ke mi fariĝu instruita kaj kredanta!

Tiuj vortoj mildigis la maljunan muŝon kaj ĝi karesis per la malantaŭaj piedoj la reston de siaj flugiloj, turnis ĉiujn okulojn ĉielen kaj diris:

— Nia granda profeto vivis antaŭ multe da generacioj. Kiel infano kaj junulo li estis muŝo kiel vi kaj mi, sed poste oni elektis lin Profeto de la Popolo per jena mirinda maniero. Iam, kiam li flugis ĉirkaŭe sur flugiloj de frivoleco kaj amindumis kun senprudentaj virinoj, li sentis la ĉeeston de senfina povo; ĉio kirliĝis ĉirkaŭ li, ĉio malheliĝis; kaj kiam li rekonsciiĝis, li estis ĵetita en travideblan oceanon, kiu ŝajne estis enkadrita en vitra mondo. La tempesto kuris super la lavangoj; nigraj kaj minacaj ili baŭmis kun ŝaŭmantaj pintoj kaj minacis subakvigi lin al la fundo. Tiam li konsciis la malplenecon de sia antaŭa vivo, la Nenio turmentis tra lia animo kaj penteme li preĝis: “Granda Spirito, savu min el la danĝero kaj mi dediĉos mian tutan vivon al la disvastigo de Via honoro, laŭdos Vian grandan favoron kaj kompaton!” En tiu momento la tempesto ĉesis, la ondoj trankviliĝis, kaj la oceano ekkuŝis milda kaj ridetanta kvazaŭ infano. Post kelkaj momentoj el la nuboj venis lumradio, kaj li aŭskultis majestan voĉon, kiu ordonis al li sidiĝi sur la lumradion. Sed li ne povis atingi ĝin, per propra forto li ne kapablis leviĝi el la profundo. Tiam venis kolosa giganto el la ĉielo, giganto el fero, kaj la giganto prenis lin per siaj ferbrakoj kaj levis lin al la Paradizo, kie la suno brilas eterne. En senlima beateco li kuŝis tie, duonsvene aŭdante la ordonojn, kiujn li devis porti al sia popolo. Ili estas skribitaj en Liaj sanktaj libroj, kiujn vi ĝis nun sendie neglektis legi, sed mi certe batos ilin en vin. El ili vi spertos la kvalitojn de la fergiganto kaj vi lernos la preĝojn, kiujn vi preĝu kiam vi petos Lian helpon en mizero. La unua dogmo estas, ke Liaj brakoj estis el ŝtalo, sed la partio, kiu volis bruligi min, instruis, ke Liaj brakoj estis el simpla fero, sed tiu instruo nun estas hereza kaj ĉiuj, kiuj kredis ĝin estas bruligitaj.

Mi tuj memoris mian aferon kun la muŝo, mia transformiĝo al muŝo frapis min kaj mi kriis:

— Jes, tiun historion mi konas. Mi eĉ partoprenis en ĝi. Estas terura troigo. Estis mi, kiu batis la malsupren en mia karafo kaj suprentiris lin per la trikiloj de mia edzino.

— Ĉu vi ne deziras manĝi sukerpecon, — demandis la maljuna muŝo afable.

Mi ne povis rezisti la muŝkarakteron en mi kaj eksuĉis avide la grajneton, kiun la oldulo alŝovetis.

— Je via sano, — li diris, — mi bezonas foriri por komisieto. — Kaj kun tiuj vortoj li ŝanceliĝis for.

Post kelkaj minutoj li revenis kun aro da muŝoj en vicoj kiel soldatoj, kaj sen diri unu vorton ili prenis min inter si kaj foriris kun mi. Ili portis min al loko, kie multe da grandaj nigraj briletantaj muŝoj sidis cirkloforme kun seriozaj mienoj, kaj oni diris al mi, ke tio estis la spirita inkvizicio, kaj oni akuzis min pri ateismo, herezo kaj sakrilegio.

La sekretario alpaŝis kaj voĉlegis la akuzon, en kiu estis detale listigite, kion mi diris al la maljuna ruza fripono, kiu denuncis min. Ĉiuj rigardis al mi, kvazaŭ ili ne kapablus kompreni, kiamaniere juna persono kia mi jam povis atingi tiom grandan malmoralecon.

Tiam mi koleriĝis kaj vokis:

— Ĉu vi kredos, se mi montros al vi?

Ili flustris inter si kaj la plej maljuna, kiu estis digna griza viandmuŝo diris al mi:

— Junulo, via obstino aspektas ege granda, sed ni intencas montri paciencon, do: montru la vojon kaj ni sekvos vin.

Tiam mi kondukis ilin al mia estinta hejmo, montris al ili la karafon, la oceanon, sigelstangon similan al tiu, kiu agis kiel fulmstrio, la du trikilojn de mia edzino kaj ankaŭ la lokon ĉe la fenestro, kie la profeto estis en paradizo.

— Revelacio! — ĉiuj vokis unuvoĉe, — jen estas la sankta loko, kiun ni serĉis tiom longe, kaj pri kiu oni skribis dikajn librojn! Tien ĉiuj muŝoj pilgrimos estonte.

— Kaj vi, — diris la plej maljuna al mi, — se vi silentos kaj ne ĝenos la infanan kredon de la popolo, vi estos honorita kiel profeto de la dua klaso kaj la publika kaso pagos por vi ĉiutage pecon de blanka sukero, kaj tiel vi povos fariĝi riĉeta viro por via tuta vivo.

Unu momenton mi konsideris la martirkronon, sed la oferto estis alloga. La tento estis tro granda, kaj mi faris kiel multe da muŝoj antaŭe: mi lasis la muŝojn kredi, ke la akvo en la karafo estis la oceano kaj rekompence mi ricevis ĉiutage mian sukerpecon kaj kun ĝi mi sidas nun kaj fartas bone.

Tradukis el la dana

Wolfgang Kirschstein

FRAZOJ

Kalle Kniivilä, estrarano de UEA, konstatis:

Esperantistojn ne disigas la landlimoj. Tamen ni mem ofte volas disiĝi de la malagrabla neesperantista mondo, amuziĝi en niaj propraj rondoj kaj plendi pri la eksteruloj, kiuj ne komprenas nin, kiuj ignoras nin, aŭ ofte eĉ dubas pri nia ekzisto — sed samtempe ni forgesas ke oni atentas pri ni nur se ni faras ion atentindan, kaj faras tion ne sekrete, sed publike.

Esperanto. 1999: 7-8

Plendemon oni facile trovas en la kapartikolo de la organo de Ĉeĥa E-Asocio, kiun verkis Marie Bartovská:

... interpretistoj ricevas altajn sumojn kaj tial ili disvastigas terurajn kalumniojn pri Esperanto. Usono dissendas bone salajratajn instruistojn de la angla tra la mondo. Kaj ni? Kaŭras kaj atendas miraklojn, kiujn por ni faros la bona Dio ...

Starto. 1999: 3

Sed ofte ankaŭ iuj el ni ne scias pri “niaj propraj rondoj”. Ekzemple, Ramon Perera jene komentas artikolon “Forumo por la Esperanta Civito” en Kataluna Esperantisto:

Kio estas Esperanta Civito, mi ne scias. Mi ne trovis klarigon kaj la difino de “civito” en la vortaro ne helpis...

Kaj, kion celas la Pakto?

a) “firmigi la rilatojn inter la paktintoj”. Kiajn rilatojn oni ne diras.

b) “formi la kernon de la Esperanta Civito”. Sed oni ne scias, kio estas Esperanta Civito.

c) “solvi eventualajn konfliktojn per arbitracio”. Ĉu konfliktoj estas celo de pakto? Pri kiaj konfliktoj oni skribas?

... ĉu Esperanto estas grava por tiu Pakto? Jes? En la lasta apartaĵo oni povas legi “Por ĉiu dokumento ... la ĉeflingvo estas Esperanto”; jen la sola aludo.

Kataluna Esperantisto. 1999: 2

La redaktoro de Sennaciulo demandas en la julia redakcia kolumno:

Estas vere bedaŭrinde, ke aliĝis al la kongreso [de SAT] nur 150 kongresontoj kaj al la U.K. pli ol 2000. Kiel ni komprenu tion? Ĉu la neŭtraleco estas pli altira? Ĉu eblas resti indiferenta antaŭ la mondaj okazaĵoj kaj la daŭraj maljustaĵoj en la mondo?

Sennaciulo. 1999: 7

Ankoraŭ pri SAT kaj Sennaciulo el la raporto de la plenum-komitato de SAT:

Pri la nombro de niaj membroj ni povas ripeti la samon, kion ni diris lastjare. Ĝi daŭre ne estas kontentiga. Pluraj eĉ malnovaj gekamaradoj ne plu pagis sian kotizon kaj ni devis konsideri ilin kiel eksiĝintaj. La kialojn ni daŭre ne konas ... En preskaŭ ĉiu numero de Sennaciulo la redaktoro invitas vin al kunlaboro, al la sendo de aktualaj artikoloj pri la laborista, socia vivo en viaj landoj. Bedaŭrinde tiuj invitoj estas ofte vanaj.

Sennaciulo. 1999: 6

WOLF MESSING: HOMO-LEGENDO

Wolf Messing naskiĝis antaŭ 100 jaroj, la 10an de septembro 1899, en Góra Kalwaria apud Varsovio en malriĉa, sed pia juda familio. En la sesjara aĝo li estis sendita al religia hebrea lernejo. Li montris tie grandajn sukcesojn, kaj kiam li estis naŭjara, lia instruisto rekomendis al liaj gepatroj sendi la knabon al speciala pastroprepara lernejo jeŝiboto. Por ili tio estis granda honoro, sed la knabo ne volis. Foje vespere li subite renkontis altan grizharan longbarbulon en longa blanka robo, kiu per tondra voĉo diris: “Filo mia! Desupre mi estas sendita al vi por diri al vi pri estonteco via je servo al Dio. Eniru jeŝiboton!” La knabo svenis kaj pro granda impreso de la miraklo forlasis sian hejmon kaj ekstudis religion en jeŝiboto.

Post du jaroj li renkontis grandstaturan vagantan aktoron, kiu tre similis la iaman “senditon de l’ ĉielo”, kiu instigis lin elekti la pastran karieron. Evidentiĝis, ke lin dungis la patro de Wolf por influi la filon. La trompo tiom frapis la 11-jarulon, ke li por ĉiam ŝiris rilatojn kun la religio, kaj por multaj jaroj — kun la gepatroj. Li kaŝe forlasis la lernejon, ŝtelis kelkajn groŝojn kaj iom da manĝaĵoj kaj sidiĝis en la trajnon veturantan al Berlino, tutcerte sen bileto.

En la trajno la unuan fojon malkovriĝis liaj talentoj. Li kaŝis sin sub benko, sed enirinta kontrolisto trovis lin tie. Li kun trema espero montris anstataŭ bileton iun ĵurnalpeceton. La kontrolisto diris: “Kial vi, junulo, havante bileton, veturas sub benko? Ja estas lokoj!” En Berlino Wolf dum kelkaj monatoj servis kiel kuriero en butikoj kontraŭ mizera pago. Foje pro malsato li svenis surstrate. Oni portis lin al malsanulejo, kaj de tie al kadavrejo, ĉar li ne montris vivsignojn. Hazarde iu studento rimarkis, ke la knabo ankoraŭ vivas, kaj forportis lin al profesoro Abel, fama neŭropatologo. Abel ne nur savis la vivon de Wolf, sed ankaŭ malkovris ĉe li elstarajn kapablojn gvidi sian organismon, kaj li multon klarigis kaj instruis al la knabo.

Dank’ al Abel, Messing komencis sian artistan karieron en Berlina panoptiko, kie li dum tri jaroj ĉiusemajne demonstris katalepsion, kiu daŭris po 3 tagnoktoj. Poste li eklaboris en cirko, kie prezentis pli variajn numerojn, ekzemple nesenteblon al doloro (oni trapikis per pinglo lian kolon ks.), serĉadon de perditaj objektoj ktp. Ekde 1915 liaj prezentoj iĝis memstaraj psikologiaj eksperimentoj, kaj li faris ilin ĝis la fino de sia vivo.

Dum la unua turneo de Messing en 1915 en Vieno pri li ekinteresiĝis Einstein, kiu invitis lin hejmen. Tie ĉeestis ankaŭ Freud, kiu faris kun li specialajn eksperimentojn. Freud eksperimentis kun Messing ankaŭ poste. Post la milito venis gastroloj en diversaj partoj de la mondo, inkluzive Japanion, Argentinon, Brazilon, Hindion (tie li renkontiĝis kun Gandhi) ... Ekde 1921 li konstante loĝis en Varsovio, forlasante ĝin nur por gastroloj kaj por servado en la Pola Armeo. Tamen eĉ dum lia soldatservo lin foj-foje invitadis diversaj gravuloj, por ke li demonstru siajn talentojn, unufoje tio estis Estro de pola regno Jósef Pilsudski.

La eksperimentoj plej ofte celis diveni fremdajn pensojn, tamen foj-foje Messing permesis al si aŭguri. Foje en 1937 en plenplena varsovia teatro li diris, ke Hitler nepre rompos la kapon, kiam li turnos orienten, kaj en Berlinon venos sovetiaj tankoj. Hitler eksciis pri tio kaj anoncis la profeton sia “persona malamiko”. Por lia kapo estis destinita premio je ducent mil markoj!

Kaj kiam post du jaroj la nazioj venis en Varsovion, oni komencis ĉasi Messingon. Kaj hazarde kaptis. Tamen li, uzinte sian kapablon, sukcesis fuĝi el karcero, sugestiinte al la prizonistoj resti tie anstataŭ li. Kaj li fuĝis en Sovetunion.

En Sovetunio li daŭrigis sian agadon, koncertante kun la psikologiaj eksperimentoj. Baldaŭ pri tio eksciis Stalin kaj invitis lin al Kremlo. Stalin mem kontrolis liajn talentojn, kaj restis tre kontenta. Ekzemple, al Messing oni ordonis preni en la ŝtata banko grandan monsumon. Li sukcesis preni la monon de kasisto, montrinte al tiu malplenan paperon. La kasiston, kiam la ŝerco estis malkovrita, trafis korinfarkto (poste li, feliĉe, resaniĝis), kaj Messing ne plu ripetis ion tian. La alian fojon li devis foriri sen permesilo el kabineto de unu el kremlaj gravuloj, kaj al la gardistoj estis speciale ordonite ne ellasi lin... Messing sukcesis.

La koncertoj estis ĉiam sukcesaj, kaj li perlaboris multe da mono. Kiam komenciĝis la dua mondmilito, li en 1941 kaj 1943 el siaj honorarioj donacis al la Ruĝa Armeo du militaviadilojn. Li ĉiam fieris pri la danka telegramo de Stalin al li.

En Sovetunio li restis ĝis la fino de la vivo, demonstrante siajn kapablojn. Lia populareco estis en Sovetunio ne malpli granda, ol de la plej famaj estradaj gesteluloj. Kiam oni veturigis lian korpon por entombigi, la trafiko sur unu el la centraj moskvaj stratoj Jakimanka survoje al la tombejo estis ĉesigita.

Messing volonte kunlaboris kun sciencistoj, kiuj volis kompreni la naturon de liaj kapabloj, kaj interesiĝis pri homoj kun similaj talentoj. Sed li tre malŝatis mistifikulojn, kiuj surpodie demonstris diversajn superpsikajn fenomenojn, uzante artifikojn, spiritistojn ktp. Li opiniis, ke tiaj homoj subfosas seriozajn studojn de la fenomenoj, kiuj vere ekzistas, tamen ne estas sufiĉe esploritaj.

Wolf Messing mortis antaŭ 25 jaroj, la 8an de novembro 1974.

* * *

Estas diversaj onidiroj pri la realaj fakultoj de Wolf Messing. Tamen li sendube neniam povis transformiĝi je iu besto kaj neniam komunikiĝis kun mortintoj — spiritismon li neniam kredis kaj ĉiam mokis. Do, li mem klasifikis siajn kapablojn je tri sekvaj grupoj.

a) Hipnoto kaj sinhipnoto

Pri la ekzemploj de lia sugestia kapablo estas skribite supre: la biletkontrolisto, kiu prenis la paperpecon je bileto, kasisto, kiu donis grandan monsumon kontraŭ malplena papero ktp.

La sinhipnoto, aŭ regado de la propra korpo, ankaŭ estas videbla kapablo de Messing: li povis forŝalti ĉe si la dolorsenton, elvoki katalepsion ktp. Fortaj sugestiantoj ofte estas bonaj psikoterapeŭtoj. Messing kapablis je tio, sed tre malofte uzis. Li povis sugestii ĉeson de dentodoloro, al siaj konatoj li sugestiis ĉesi fumi aŭ drinki... Li evitis terapion, kvankam, havante taŭgan kleron kaj inklinon, li povus fari tiukampe elstaran karieron.

b) Telepatio

Legado de pensoj estis la ĉefa afero, kiun Messing demonstris dum siaj psikologiaj eksperimentoj.

Lia kutima prezento pasis tiel. Iu homo el la publiko skribis taskon surpapere kaj donis ĝin al komisiono el kelkaj personoj — jen hazardaj, jen sciencistoj. Li prenis la homon je mano kaj plenumis la taskon, perceptante liajn pensojn; kaj li ĉiam sukcese plenumis tiajn taskojn! Ne mirindas, ke li facile divenis, kiu diras veron, kaj kiu mensogas, kaj tio helpis al li kapti ŝtelistojn, trovi perditajn aĵojn ktp. Fojfoje tio permesis al li bone perlabori, tamen, same kiel pri psikoterapio, li neniam speciale kunlaboris kun polico. Li diris, ke por percepti alies pensojn li ne nepre devas teni la homon je mano, kaj ke li libere perceptas la pensojn de ĉiuj ĉirkaŭantoj. Tamen li neniam dum la prezentoj montris senkontaktan telepation. Do, la plej populara klarigo de liaj kapabloj far sciencistoj estis tio, ke li perceptas kaj senkonscie interpretas fajnajn “ideomotorajn” movojn aŭ biokurentojn. Tamen la vereco de tio ne estis definitive pruvita dum sciencaj eksperimentoj. Almenaŭ, la kontakta telepatio ĉe Messing donis bonege reprodukteblajn rezultojn, la senkontakta — ne tre bone reproduktiĝis. Tamen mem Messing kaj kelkaj el eksperimentintaj kun li sciencistoj supozis, ke temas pri lia kapablo percepti iujn kampojn, ne nepre elektromagnetajn...

Por Messing ne gravis la lingvo, en kiu pensis la homo, kies pensojn Messing perceptis. Li perceptis ne vortojn, sed imagojn. Li ne povis per vortoj klarigi, kion ĝuste li perceptis, sed diris, ke ne eblas al blindulo klarigi, kio estas koloroj.

c) Klarvido kaj aŭguroj

Pri sia kapablo je klarvido Messing mem parolis ne sufiĉe elokvente. Li rakontis, ke palpante ies leteron li povis senti, ĉu la homo ĝin skribinta vivas aŭ mortis k.s. Tamen pri tio ne estis faritaj reprodukteblaj eksperimentoj, kaj se li volonte rakontis pri certaj sukcesoj, li povis prisilentadi evidentajn malsukcesojn... Ankaŭ la adoranta publiko facile forgesis malsukcesojn por admiri la sukcesojn. Do, eblas supozi, ke liaj rezultoj tiukampe devenas de lia sentebleco al homaj travivaĵoj kaj artisma talento pli ol de iu reala kapablo.

La samon oni povas diri pri kelkaj liaj famaj aŭguroj de la estontaj eventoj. Krom la jam priskribita aŭguro, kiu faris lin “persona malamiko” de Hitler, famas lia aserto, farita en Novosibirsk somere de 1943, ke Germanio kapitulacos plejverŝajne dum la unua semajno de majo 1945. Al kelkaj konatoj li same sukcese antaŭdiris kelkajn estontajn eventojn, ekzemple Tatjana Longina rememoras, ke li diris, ke ŝi iam transloĝiĝos al Usono.

Ŝajnas, ke signifo de tiaj profetaĵoj, faritaj plej ofte dum prezentoj antaŭ entuziasma publiko, estas troigata. Kiu memorus, ke Messing aŭ-guris sovetiajn tankojn en Berlino, se ili tien vere ne estus venintaj? Kaj en kalkulo far sagaca homo de proksimuma tempo, necesa por fino de la milito, estas nenio malebla. Sed la famo pri tiaspecaj aferoj multe plivastigis la popularecon de Messing, kaj kreskigis kvanton da legendoj, kiuj ĉirkaŭis lian nomon. Sed senkonsidere pri tio, lia elstara sugestia talento kaj lia unika kapablo percepti alies pensojn (sendepende de la mekanismo) faris lin la plej elstara psika fenomeno inter ĉiuj en la 20a jarcento!

* * *

Wolf Messing legis la pensojn de ĉiuj homoj sendepende de la lingvo, en kiuj la homoj pensis, sed li sciis kvin lingvojn: la polan, germanan, rusan, biblian hebrean kaj Esperanton.

“Pri Esperanto mi ekinteresiĝis jam delonge kaj facile ĝin ellernis, — rakontis Messing al moskvaj esperantistoj en Kulturdomo de medicinistoj, kie en la 1960aj jaroj lokiĝis Esperanto-klubo. — Dum mia gastrolado kun miaj psikologiaj eksperimentoj mi traveturis preskaŭ la tutan mondon, renkontiĝis kun multaj homoj kaj ĝoje mi vidis, kiel disvastiĝas ĉie la lingvo Esperanto, kreita de mia persona konato kaj samlandano d-ro Zamenhof (Mi konis lian familion. El rememoroj de Wolf Messing pri d-ro Zamenhof kaj lia familio // Bulgara Esperantisto. 1972: 11. P. 5-6).

Messing, laŭ liaj vortoj, konatiĝis kun Zamenhof antaŭ la unua mondmilito, kiam Adamo, la filo de la Majstro, invitis lin hejmen post iu publika prezento. Kun familianoj de Zamenhof li renkontiĝis kelkfoje ankaŭ poste, la lastan fojon en Varsovio en 1945. Aleksandr Ĥarjkovskij rememoras, ke li konis la moskvan parencinon de Zamenhof — prof. Zoja Zamenhof, kaj eĉ savis ŝin de vivdanĝera operacio, kiam ŝi estis grave malsana. (Vestnik: Baltimore, 1994: 5, P. 41–44)

Estas fakto, ke kun kelkaj moskvaj esperantistoj Messing estis konata kaj demonstris al ili almenaŭ minimuman konon de Esperanto.

Ŝajnas, ke eksterordinaraj psikaj talentoj kaj scio de Esperanto estas parencaj aferoj. Certe pli facilas ellerni Esperanton ol trejni toleremon al doloro, sugestiokapablon kaj des pli ekposedi telepation. Tamen inklino al la internacia lingvo kaj kulturo nuntempe renkonteblas ne pli ofte ol kapablo al telepatio... Amasa scio de Esperanto kaj amasa pensolegado ambaŭ apartenas al malproksima estonteco. Do, ne hazarde la homo, kiel Messing, ne havis antaŭjuĝojn pri Esperanto kaj ĝin posedis.

Nikolao Gudskov

Plia krimo el Jekaterinburg

Simenon, Georges. Maigret hezitas / Tradukis el la franca Daniel Luez; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. — 128 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo. Vol. 7).

En krimromanoj rimarkeblas — kiel en ĉiu alia literaturo — diversaj tendencoj. Iuj prezentas intrigon lerte elpensitan de kvazaŭ superhoma fikrimulo. Venki tian abomenulon signifas moralan venkon de la socio, venkon de la bono super la malbono.

Aliaj krimromanoj tamen strebas al psikologia vereco, la karakteroj estas rekoneblaj kiel homoj, la laboro de la polico estas priskribita en realisma maniero.

Al tiu lasta kategorio apartenas la romanoj de Georges Simenon. Lia ĉefrolulo, komisaro Maigret, ne estas dotita per specialaj povoj aŭ kapabloj. Li estas tute ordinara oficisto de la pariza polico, kiu nur havas apartan homkonon kaj intuicion. Pere de tiuj kapablaj li eltrovas krimulojn. Tiuj krimuloj ne estas fiuloj en la tradicia signifo (“la malbono en persono”) — sekve la malnodigo de la intrigo tute ne signifas etikan venkon de la bono super la malbono.

Tiujn tendencojn la leganto povas sekvi ankaŭ en Maigret hezitas de 1968. Simenon verkis tiun romaneton preskaŭ je la fino de sia kariero.

Trafe li kaptas per kelkaj vortoj la etoson de printempo en Parizo:

“Verdire, la suno restis iom acida, la ĉiela bluo malfirma, sed estis gajeco en la aero, en la okuloj de la preterpasantoj, speco de kompliceco en la vivĝojo kaj en la retrovo de la frandinda odoro de matena Parizo.” (P. 7)

Dum tiu bela tago Maigret ricevas leteron, skribitan sur ekskluziva papero, kiu anoncas baldaŭan murdon. La legantoj sekvas la esplorlaboron de la polico, kiu baldaŭ eltrovas de kie venas tiu letero. Ni devas tamen atendi ĝis paĝo 80 por scii, ĉu vere okazos iu murdo (leganto de tradiciaj krimromanoj neniam eltenus tian streĉon) kaj nur 44 paĝoj sufiĉas por trovi la murdanton.

La romanoj de Simenon estas dialogriĉaj. La personoj karakterizas sin per sia maniero rakonti aferojn — aŭ ne rakonti ilin. La leganto estas invitata solvi la enigmon kune kun Maigret, ĉar ni, la legantoj, neniam scias malpli ol Maigret. Sed Maigret — estante akra observanto — registras ĉiun reagon kaj kombinante intuicion kaj observadon li eltrovas la malbonfaranton.

Legantoj, kiuj frandis la Ĉashundon de la Baskerviloj (Jekaterinburg: Sezonoj, 1998) eble rimarkis, ke Sherlock Holmes estas preskaŭ ekzakte la kontraŭo. Li scias ĉion, memoras eĉ la plej etan noticon en la gazetaro kaj finfine li kapablas prezenti la krimulon al gape miranta legantaro pro siaj elstaraj kapabloj kaj konoj. Simenon vivis pli malfrue, kiam la “leĝoj” de krimromanoj jam estis pli bone fiksitaj. Ĉio estas pli subtila en la romanoj de Simenon.

Mi jam aludis, ke lingvo ludas gravan rolon en la romanoj de Simenon. Pro tio ne estas mirinde, ke la tradukinto kaj la eldonejo petis komentojn de la legantoj.

Ĉi tie ne estas la loko por diskuti specifajn detalojn. Kelkfoje mi tamen havis la impreson, ke la tradukinto, Daniel Luez, klopodis imiti tro fidele la francan modelon, ekzemple en tiu frazo:

“Li estis surprizita, ĝenata, duonhoron poste, ŝovante la pordon de sia oficejo, trovante tie Lapointe en fotelo.” (P. 77) — sed tio ne makulas la ĝenerale bonan impreson.

Mi ĉiam favoras notojn: ju pli multaj des pli bone. Ekzemple, ĉu ĉiu leganto scias, ke “nigra butero” (ankaŭ P. 77) estas saŭco el varmigita butero, kiun oni — laŭ Alexandre Dumas — servas kun fritita petroselo.

Cetere mi ne plene komprenas la strategion de Daniel Luez rilate al nomoj. Foje li tradukas, eĉ personajn nomojn (fraŭlino Svaga nomiĝas Vague en la franca). Tio ja eblas, sed mi ne vidas iun principon. Lucas — facile esperantigebla — tenas sian nomon, Ferdinando tamen havas esperantan veston. Maigret laboras ĉe Quai des Orfèvres, sed promenas foje laŭ la Elizeaj Kampoj.

Tio tamen ne forprenu de vi la plezuron de tiu teksto. Nomoj ja estas de tempo al tempo temo por ardaj kaj foje eĉ pasiaj diskutoj en Esperantujo. En la kadro de la recenzata romano ili estas nur periferiaĵo. La plej grava afero estas, ke Daniel Luez redonas la ĉiutagan lingvaĵon en adekvata maniero. Luez rekreas eĉ subtilajn nuancojn de la originalo.

Ni bezonas facile digesteblajn verkojn en nia tradukita literaturo, verkojn, kiuj tamen ne celas nur komencantan aŭ postkursan leganton.

Tiu verko portos en vian hejmon la flaron de printempa Parizo, la etoson de la stratkafejoj kaj stardrinkejoj — legu ĝin frandante, kaj imagu ke vi iras kune kun Maigret sur strato de la Cirko kaj avenuo Marigny por kapti murdanton. Mi certas, ke vi ne bedaŭros.

Wolfgang Kirschstein

Maigret hezitas de Georges Simenon estas la sepa volumo en la serio Mondliteraturo, kiun eldonejo Sezonoj lanĉis en 1993.

1. James Leslie Mitchell. Spartako (1993). Tradukis William Auld. 224 pĝ. 11 eŭroj.

2. Wenceslao Fernández-Flórez. La malica komizo (1993). Tradukis Fernando de Diego. 168 pĝ. 7 eŭroj

3. John Ronald Reuel Tolkien. La kunularo de l’ Ringo (1995, 2a eld. 1997). Tradukis William Auld. 544 pĝ. 24 eŭroj.

4. John Ronald Reuel Tolkien. La du turegoj (1996). Tradukis William Auld. 432 pĝ. 20 eŭroj.

5. John Ronald Reuel Tolkien. La reveno de la Reĝo (1997). Tradukis William Auld. 400 pĝ. 20 eŭroj.

6. Arthur Conan Doyle. La Ĉashundo de la Baskerviloj (1998). Tradukis William Auld. 176 pĝ. 8 eŭroj.

7. Georges Simenon. Maigret hezitas (1999). Tradukis Daniel Luez. 128 pĝ. 7 eŭroj.

Mendu ĉe nia redakcia adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77 p.k..67, Ruslando.

FESTLIBRO OMAĜE AL AULD KAJ BOULTON

Du el la plej eminentaj E-verkistoj festas ĉi-jare sian 75an datrevenon: Marjorie Boulton la 7an de majo kaj William Auld la 6an de novembro. UEA omaĝas la jubileon de siaj du honoraj membroj per la festlibro Lingva arto, redaktita de d-ro Vilmos Benczik kaj eldonita por lanĉo en la 84a UK en Berlino.

Kiel Kep Enderby, prezidanto de UEA, diras en sia enkonduko, Auld kaj Boulton “havas grandegan meriton en tio, ke Esperanto fariĝis lingvo moderna en ĉiuj sencoj”. Pluraj el la kontribuaĵoj prilumas diversajn aspektojn de la verkista kariero de la brita duopo aŭ analizas iliajn verkojn. Aliaj eseoj pritraktas aktualajn temojn de la movada kaj kultura vivo de Esperantujo, ofte kun referencoj al la jubileantoj, konataj ne nur kiel verkistoj sed ankaŭ kiel aktivaj movadaj agantoj.

Al Lingva arto kontribuis entute 23 aŭtoroj: Vilmos Benczik, Gerrit Berveling, Werner Bormann, Jorge Camacho, Probal Dashgupto, Sabine Fiedler, Paul Gubbins, Tacuo Huĝimoto, Reginald Jaderstrom, Edwin de Kock, Aleksander Korĵenkov, Laulum, Mao Zifu, Geraldo Mattos, Stefan Maul, Abel Montagut, Sergio Pokrovskij, Baldur Ragnarsson, Manuel de Seabra, Giorgio Silfer, Humphrey Tonkin, Ljubomir Trifonĉovski kaj John Wells. Aldonitaj estas ankaŭ la bibliografioj de Auld kaj Boulton, kompilitaj de Christian Cimpa. La belan grafikan veston de la libro prizorgis Francisco Veuthey.

GK UEA

La supra foto, disponigita de William Auld montras la du jubileatojn, dum ili aktoras en Barlastono. Tiu foto aperis en nia volumeto William Auld. 75 jaroj, kiu bonege suplementas la ĵus eldonitan festlibron Lingva arto.

GAZETOJ

Literatura Foiro. 1999: 179

La Foiro, baldaŭ tridek-jara, daŭre restas grava tribuno, de kiu venas la plej interesaj ideoj pri la evolu(ig)o de la E-komunumo. Tion rekonfirmas la tre grava kulturpolitika artikolo de Marco Picasso pri la ŝanĝoj okazantaj en la mondo kaj la rolo de nia eta parolkomunumo en tiu mondo, precipe el la vidpunkto informada kaj komunikada en kiu la aŭtoro estas profesie engaĝita. Ĝi ŝajnas bona respondo al la defetismo kaj frustracioj, kiuj lastatempe kaptis parton de la esperantistaro, kiu subite konstatis, ke Esperanto fariĝas ĉiam pli malgrava faktoro en la internacia areno. Efektive, Esperanto ne sukcesis kiel la internacia helplingvo, sed kiun rolon ĝi eble havos?..

Inter la aliaj foiraĵoj atentindas zamenhofologia eseo de François Degoul, omaĝo al la idista poeto Andreas Juste (Tazio Carlevaro), unua parto de la artikolo pri Mickiewicz (Zofia Banet Fornalowa), Koboldoj kaj feoj en norda Eŭropo de Raita Pyhälä kaj originala novelo de Sten Johansson Se mi nur... Kiel kutime, abundas recenzoj kaj diversspecaj informoj. La grafika aspekto estas senriproĉa.

Kio pri Kontakto?

Kontakto sub la redakto de Sabira Stahlberg aperas akurate. Sed laŭ la Estrara raporto de UEA, post la rekordaj 2050 abonoj en 1997, Kontakto spertis 16-procentan falon al nur 1723 abonoj en 1998. Falis ankaŭ la individua membraro de TEJO: de 892 en 1997 al 728 en 1998. Ni esperu, ke la amasa IJK-55 montros rekreskon ĉi-jare.

Esperantisto Slovaka reaperis

Post la malfondo de la Slovaka E-Asocio, dum kelka tempo Esperantisto Slovaka, fondita en 1946, estis eldonata de Stano Marĉek. Sed li ne povis longe vivteni la gazeton, kaj ĝi estus malaperinta, se la konsilantaro de Slovakia E-Federacio ne decidus ĉi-marte surpreni la eldonadon kaj administradon. En junio aperis la unua kajero de la nova serio.

Ĉar krom la primovada materialo kun pluraj fotoj, en la unua dudekpaĝa ES oni trovas kelkajn tradukojn kaj krucvortenigmon, oni rajtas esperi, ke la sespersona redakta teamo (redaktorino estas Lucia Fedorová) intencas reatingi la altan nivelon, kiun havis la revuo antaŭ kelkaj jaroj.

Adreso: ES P.O.Box B-152, SK-01241, Zilina, Slovakio

Rete: redakcio@esperantisto.sk

Nova peranto en Finnlando

Pro la malaktiviĝo de Oy Mendoservo Ak. niaj finnlandaj legantoj devis uzi lastatempe la kontosistemon de UEA. Feliĉe, en Berlino tiu problemo estis solvita, kaj nun oni povas pagi rekte al la nova peranto de LOdE por Finnlando, s-ino Heta Kesälä je la adreso Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300 Tuusula. Ni kore bonvenigas ŝin!

Ricevitaj gazetoj

Antaŭen. 1999/22;

Argentina E-Vento. 1999/1-2;

Brazila Esperantisto. 1999/307;

ELNA Update. 1999/2;

El Popola Ĉinio. 1999/7,8;

Esperantisto Slovaka. 1999/1;

Esperanto. 1999/6,7-8;

Esperanto aktuell. 1999/4-5;

Esperantolehti. 1999/3;

Esperanto USA. 1999/3;

Espero. 1998/7-8,9-10;

Franca Esperantisto. 1999/508,509;

Helianto. 1999/5;

Heroldo de Esperanto. 1999/8;

Kataluna Esperantisto. 1999/2;

Komencanto. 1999/5;

Konkordo. 1999/41;

Kontakto. 1999/4;

La Brita Esperantisto. 1999/949;

La Ondo de Esperanto. 1999/7;

La Revuo Orienta. 1999/7;

l’esperanto. 1999/5,6;

Le Travailleur Espérantiste. 1999/243;

Literatura Foiro. 1999/179;

Litova Stelo. 1999/3;

Monato. 1999/6,7;

Norvega Esperantisto. 1999/3;

Oomoto. 1999/442;

Pordego al Kongreso. 1999/1,2,3,4,5,6;

Riveroj. 1999/24;

Sennaciulo. 1999/6,7;

Starto. 1999/3;

TEJO Tutmonde. 1999/3;

Tempo. 1999/1;

Vestnik Esperanto. 1999/2.

M O Z A I K O

Nur unu respondo

Ni ricevis unu korektan solvon de la krucvortenigmo en la maja kajero. La gajninto estas Lodewijk De Doncker el Belgio.

Respondoj:

A. ale’, buf’; B. -, la; C. dio, kub’; Ĉ. rilato, -; D. amik’, arde’; E. -; F. ont, da, leon’; G. Or’, tol’, -; Ĝ. Io, kor’; H. -, arme’, on; Ĥ. Devi, ov’; I. Ebena, kio, ero; J. Nocio, lun’; Ĵ. Aforismo, domo; 1. Ĝardeno, freŝa; 2. Du, Rio; 3. Salato, ordeno; 4. Et’, amant’, tenor’; 5. Artisto, ovaci’; 6. At, ok, li, is; 7. Led’, id’, kom’; 8. Emi, agordi,; 9. Povra, ol; 10. Ba, od’, lakeo; 11. Kreteno, velo; 12. Flut’, odro, rum’; 13. Abomena, neono.

Proverbo:

Ĝustatempa vorto estas granda forto.

Magiaj kvadratoj

Olŝtina E-Klubo (Pollando) denove proponas fari kelkajn magiajn kvadratojn. Ni memorigas, ke magiaj kvadratoj estas kvadratoj 6x6, en kiuj necesas skribi ses vortojn tiel ke la skribitaj vortoj estu la samaj horizontale kaj vertikale.

La unua kvadrato: 1. Plaĉivola; 2. Sof’; 3. Maltrankvilega; 4. La plej ofta an’ de E-kluboj; 5. Takso; 6. Specialist’ de korpopartoj.

La dua kvadrato: 1. Neordinara; 2. Narkotaĵ’; 3. Rubando; 4. Sporta, plastika material’; 5. Renovigi; 6. Leter’ sen subskribo.

La tria kvadrato: 1. Podi’ por artistoj; 2. Klara, hela, luma; 3. Nombro; 4. Verkad’ de revuo; 5. Enkorpig’; 6. Dolĉa, suda frukt’.

La kvara kvadrato: 1. Strebi; 2. Inter bicikl’ kaj motorcikl’; 3. Granda kaliko; 4. Eŭropanin’; 5. Konfesi’, kred’; 6. Mokado.

La kvina kvadrato: 1. Troa bagaĝ’; 2. Ne komune; 3. Juda vira antaŭnomo; 4. Tera nuks’; 5. Nokta birdo; 6. Vira antaŭnomo.

La respondoj atingu la redakcian adreson antaŭ la 15a de oktobro.

Bonŝancon!

Tatjana Kulakova

Foje okazis

Ja mi estas doktoro...

Fama sovetunia matematikisto, akademiano Miĥail Lavrentjev (1900–1980) iam rakontis pri sia junaĝa okazaĵo. Iufoje li rapidis al scienca konferenco kaj devis salti en la pordon de la plenplena moviĝanta aŭtobuso. Tuj ektrilis fajfilo de policano, kaj li estis kaptita kiel leĝrompinto. Feliĉe, en la poŝo de la sciencisto estis dokumento, kiu atestis, ke li estas doktoro pri fiziko kaj matematiko. Lavrentjev montris al la policano la dokumenton, kaj kun zorgoplena mieno prononcis:

— Ja mi estas doktoro, kaj nun mi rapidas al ... malsanulo.

La konflikto estis elĉerpita, kaj la sciencisto ĝustatempe venis al la konferenco.

Adaptis kaj pentris Gennadij Ŝlepĉenko

Lernobenkaj historietoj

Je la komenco de la lernojaro ni proponas kolekton da lernejaj ŝercoj pri infanoj de la rusaj novriĉuloj, t.n. “novaj rusoj”. Elektu mem, ĉu ridi aŭ plori...

En elita gimnazio instruistino demandas lernantojn pri la oficoj de iliaj patroj:

— Mia patro estas direktoro de asekura kompanio.

— La mia estas bankestro.

— Kaj la mia estas borsisto.

— Sed la mia estas inĝeniero en projekta instituto.

La tuta klaso ridegas. La instruistino komentas:

— Infanoj, ĉesu ridi. Ja via kunlernanto havas grandan malfeliĉon.

* * *

Nova ruso kontrolas la hejmtaskon de la filo.

— Kiom estas duoble du?

— Sep, — respondas Peĉjo.

— Ne sep, sed kvar...

— Mi ja scias, sed estas deziro iom marĉandi.

* * *

— Aĥ, kiaj moroj... — nova ruso plendas al la filo. — Ĉu oni povas bone elekti edzinon per komputilo!..

— Sed kiel vi, paĉjo, renkontiĝis kun panjo?

— Nu, mi honeste gajnis ŝin en kartludo.

* * *

Instruistino plendas al nova ruso:

— Via filo havas nek kapablon pri matematiko, nek memoron.

— Mi ne kredas... Diru, Steĉjo, kiom da mono vi havas en la poŝo?

— 250 rublojn. Tio estas 10 usonaj dolaroj, aŭ 18 germanaj markoj, aŭ 6 britaj pundoj, aŭ 13 kanadaj dolaroj, aŭ 86 svedaj kronoj, aŭ 63 francaj frankoj, aŭ 20 nederlandaj guldenoj.

Plukis kaj tradukis Halina Gorecka

Per Esperanto al la Sankta Lando

Tel-Avivo en la jaro 2000 unuafoje fariĝos la ĉefurbo de Esperantujo, ĉar tie 25 jul – 1 aŭg okazos la 85a Universala Kongreso de Esperanto, la lasta en tiu ĉi jarmilo.

Israelo ofertas preskaŭ senliman gamon de allogaĵoj por vizitantoj. Ĝia historio etendiĝas tra 4000 jaroj, dum kiuj la bibliaj rakontoj ofte miksiĝas kun la pejzaĝoj kaj urboj videblaj ankaŭ nuntempe. La plej elstara el tiuj estas Jerusalemo, sankta urbo al la mondaj monoteismaj religioj: judaismo, kristanismo kaj islamo.

Tel-Avivo, fondita en 1909, estas la plej moderna urbo de Israelo, hejmo de komerco, kulturo kaj distro, urbo vigla tage kaj nokte, kiu pravigas sian devizon “la senpaŭza urbo”. Tel-Avivo estas feria metropolo, kun longaj, puraj, facile atingeblaj sablaj strandoj, marborda promenejo, jaĥt-haveneto kaj intensa gamo de marbordaj aktivadoj, kreitaj por kompletigi la ĝuon de la tepida maro, kiu ebligas naĝi, sunumi aŭ simple ripozi en la freŝa maraero dum la plejparto de la jaro.

Kongresejo. La hotelo kaj kongrescentro Dan Panorama, ĉe la mediteranea marbordo, kun belegaj pejzaĝoj de la antikva Jafo kun ties pitoreska haveno en la sudo, la turisma marbordo de Tel-Avivo en la nordo, kaj la apudaj parkoj kaj nova komerca centro.

Ruslandaj dezirantoj aliĝi al la kongreso bonvolu plenigi la kunsendatan kongresan aliĝilon (pliaj haveblas ĉe la redakcio) kaj pagi la kongreskotizon, prefere jam nun laŭ la plej favora kotizperiodo, kiu daŭras ĝis la jarfino. Poste la kotizo kreskos.

1. Individua membro de UEA (krom Membro kun Gvidlibro) 82 EUR

2. Ne individua membro de UEA 103 EUR

3. Kunulo (samadresa kun la ĉefaliĝinto), junulo (naskiĝis inter 1970 01 01 kaj 1979 12 31), handikapulo

(kies handikapo postulas akompananton, kaj kiu pruvis tion per kuracista atestilo),

mem individua membro de UEA 41 EUR

4. Kunulo, junulo, handikapulo, ne individua membro de UEA 62 EUR

Ĉiuj kotizoj estas indikitaj en eŭroj.

Atentu, ke la kongreskotizo plus membrokotizo al UEA (kategorio MJ: nur 10 eŭroj) kostas 92 EUR — malpli ol nura aliĝo al la kongreso de nemembro de UEA (103 EUR).

La pagojn akceptas peranto de UEA por Ruslando Halina Gorecka persone, poŝtmandate (620077, Jekaterinburg-77, p.k. 67) aŭ banke (petu la bankajn datumojn). Moskvanoj pagu al Oksana Kostousova (hejma telefono 4987212). Oni povas pagi dolaran aŭ rublan ekvivalenton de la eŭra kotizo.

Estas planate aĉeti grupan ir-revenan bileton (por havi rabaton). Detalaj informoj pri la vojaĝo, loĝado kaj ekskursoj estos konigitaj vintre.

En 2000 SAT kongresos en Moskvo

La 73a kongreso de la Sennacieca Asocio Tutmonda okazos en Moskvo 15–23 jul 2000. Krom kutimaj laboraj kaj frakciaj kunsidoj, estas planataj ekskursoj al moskvaj kaj apudmoskvaj vidindaĵoj (Kremlo, monaĥejo Nova Jerusalemo, tombejo Novodeviĉje ka), aŭtomobila fabriko, renkontiĝoj kun reprezentantoj de sindikatoj, sociaj kaj politikaj movadoj. Okazos pluraj prelegoj kaj koncertoj, speciala porjunulara programo.

Dezirantoj partopreni post ĝi la 85an Universalan Kongreson de Esperanto en Israelo povos flugi al Tel-Avivo post ĝia fino per grupa bileto.

Kongresa kotiztabelo

Kategorio FRF RUR

SAT-membro 300 450

SAT-geedzoj 480 700

SAT-junul(in)o, ĝis 30 jaroj 150 250

nemembro de SAT 400 600

geedzoj, nemembroj de SAT 630 900

junul(in)o, nemembro de SAT 200 350

FRF: aliĝkotizo en francaj frankoj pagendaj al SAT

RUR: rubla aliĝkotizo por ruslandanoj

Infano ĝis 15 jaroj, veninta kun gepatro(j), aliĝas senkotize.

Post 31 dec 1999 la aliĝkotizo kreskos, kaj por aliĝi surloke necesos pagi pli ol je unu triono de la menciita sumo.

Ruslandanoj pagu la kotizon al Nikolaj Lvoviĉ Gudskov (ab. ja. 57, 105318 Moskva).

Nemembroj de SAT petu la kongresajn aliĝilojn je la sama adreso.

Alilandanoj pagu al sia peranto aŭ rekte al la poŝtkonto SAT, n-ro 1234-22 K Paris (kun indiko 73-a Kongreso).

Meri Abolskaja jubileas!

La 3an de septembro fama peterburga esperantistino Meri Abolskaja festas sian 70jaran jubileon. Ŝi efektive estas unu el la kolonoj de la peterburga movado: brila instruistino, spertulino pri la E-literaturo, kompilinto de du lernolibroj kaj konversacilibro, aŭtoro de prelegaro pri la internacia lingvo, kunredaktoro de la revuo Vestnik Esperanto, nelacigebla organizanto.

Ŝi jene rakontas pri sia esperantistiĝo:

Unuafoje mi aŭdis pri Esperanto en la milita jaro 1941. Tiam mi estis lernantino. Mia kuzino transloĝiĝis al Kazanj (la ĉefurbo de Tatarstano), kaj baldaŭ en la jam sieĝata Leningrado mi ricevis ŝian leteron kun la adreso: “Kazanj, strato Esperanto”. Mi ne atentis tion, sed mia panjo diris al mi, ke doktoro Esperanto inventis ian lingvon. Post la terura vintro en Leningrado, en julio 1942 ankaŭ ni estis evakuitaj al Kazanj, kaj nia unua vizito tie estis al la strato Esperanto.

Post la milito oni nomis ĝin strato Ĵdanov. Sed dum la perestrojko la strato rericevis la nomon Esperanto.

La lingvon mem mi eklernis en 1956, leginte priesperantan artikolon en la revuo Smena. Interalie, dank’ al tiu artikolo en la peterburgan movadon venis multaj personoj, kiuj poste fariĝis bonaj esperantistoj; kelkaj el ili aktivas ĝis nun.

Ŝi tre modeste parolas pri si mem, sed mi povas aserti, ke sen ŝi la agado de la societo Espero estus tute paralizita. En tiu ĉi jaro aperis ŝia verko pri la talenta E-aktoro Nikolaj Rytjkov. La materialo estis kolektata dum kelkaj jaroj, kaj la libro evidentiĝis interesa ne nur por esperantistoj (parto de la ekzempleroj havas paralelan rusan tekston). Specialan amon Meri Abolskaja havas al poezia deklamado. Tia ŝin prezentas la supra foto, farita antaŭ iom da jaroj. Poste ŝi ne deziris esti fotata por, laŭ ŝiaj vortoj, “resti tia en la memoro de la geamikoj”.

Boris Kondratjev

La tuta amika teamo de La Ondo volonte aliĝas al la gratuloj kaj kore deziras al samideanino Abolskaja multajn jarojn kaj multajn sukcesojn!