Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 10

Redakcie

Inter la sciigoj, kiujn informagentejoj malavare dissendas al amaskomunikiloj, apenaŭ ies atenton povus allogi anonco pri modesta alvoko de la partoprenantoj en la somera E-tendaro OkSEJT-40 apud Ivanovo al ĉiuj kunlaboremaj ruslandaj esperantistoj

... kontribui laŭ viaj povoj kaj kapabloj por okazigi UK en nia lando. Ni proponas dum proksima duonjaro pridiskuti eblecon de tiu evento en kluboj, E-periodaĵoj, renkontiĝoj, privataj paroloj; kaj dum REK en Sankt-Peterburgo en marto 2001 pridiskuti kaj decidi, ĉu ni pretas por inviti al nia lando Universalan Kongreson en 2006 aŭ 2007 jaro.

Laŭ la alvokintoj, por tio oni unue bezonas “stabilan ekonomian kaj politikan situacion en la lando. Ni esperas, ke tiu finfine venos al nia lando dum la proksimaj jaroj”.

Efektive, stabila (laŭ PIV “nefacile ŝanĝebla aŭ detruebla; firme fiksita k persistema en sama stato”) situacio enlande estis dum la UKoj en Ĉinio (1986) kaj Kubo (1991), kaj la dua Ruslanda prezidento Putin faras multon por, laŭ la PIVa ekzemplo ĉe la kapovorto stabila, “certigi la stabilecon de sia reĝimo”.

La esperemajn tendaranojn ne ĝenis la fakto, ke neniu eksterlandano, krom civitanoj de du ekssovetiaj ŝtatoj, venis al la tendaro pro vizproblemoj, kaj ke oble malpli da eksterlandaj esperantistoj venis ĉi-jare al Moskvo por la 73a Kongreso de SAT, kompare kun la 69a Kongreso antaŭ kvar jaroj en Peterburgo — ja la stabileco venos.

Eble ĝi venos, kvankam dum la lastaj semajnoj ne multo esperigas pri tio: katastrofo de la submara ŝipo Kursk, eksplodo en Moskva metropoliteno, murdoserio en Peterburgo, persekutoj de “liberaj” amaskomunikiloj kaj entreprenistoj, incendio en Ostankino, centoj da civilaj kaj armeaj viktimoj en Kaŭkazo ...

Oni povus daŭrigi la liston, tamen ne nur milito, katastrofoj kaj murdoj plenigas la vivon, eĉ se multaj informagentejoj kaj amaskomunikiloj preferas tiujn temojn.

Gastigi la Universalan Kongreson, kiu estas la ĉefa movada kaj turisma aranĝo en Esperantujo, estas grandioza iniciato por la Ruslandaj esperantistoj, kaj ni volonte aperigos ideojn pri tio; sed nun ni finu per notico ne neesperantisto Jurij Garmaŝ, membro de Ruslanda Asocio de Birdprotektado, pruvanta ke oni pensas kaj agas ne nur grandioze.

Tomsk. Kadre de OrSEJT-32 (23 jul – 2 aŭg 2000) en la somera ripozejo de Siberia fiziko-teknika instituto sur la dekstra bordo de Obj (62 partoprenintoj el Ruslando, Urugvajo, Svedio, Francio, Anglio, Hispanio kaj Germanio) la tendaranoj faris 25 lignajn birdodometojn. En la dometoj loĝas birdoj kiuj travintras en Afriko kaj printempe revenas al Siberio por kreskigi idaron. La dometoj estis pendigitaj sur arboj en kaj apud la ripozejo.

La kovrilpaĝan foton pri tio sendis Gennadij Basov

Post unu jaro

Nia gasto Grigori Arosev

Pasint-jare en la oktobra Ondo, Grigori Arosev rakontis pri la stato kaj planoj de SEJM. Laŭ nia peto, unu jaron poste li revenas al la temo.

LOdE. Pasintjare vi klarigis, ke SEJM estas “la propra nomo de la organizo, sen konkreta malsiglado. Do, oficiale la organizo nomiĝas SEJM — E-junulara movado en Rusio kaj KSŜ... Kaj nun aperis reala ebleco finfine oficialigi SEJMon (la delonge lulata revo de ĉiuj SEJM-aktivuloj)”. La konferenco de SEJM (Ĉeboksary, feb 2000) ŝanĝis la nomon al REJM. Ĉu tio signifas retiriĝon el la aliaj landoj kaj juran oficialiĝon?

GA. Lastatempe SEJM faris tre malmulton en la aliaj landoj. Ĉefe temis pri Belorusio kaj Ukrainio. Kun Belorusio SEJM vere kunlaboris nur pri kunorganizo de EoLA en Minsk. Kun Ukrainio estis iom pli densa kunlaboro. Pro tio la titolo ne plene korespondis kun la reala agadkampo. Sed la vorto SEJM por ties funkciuloj estis pli ol nura siglo. Ĝi estis iusenca signo de unueco kun malnovaj amikoj, forta teamo formiĝanta dum multaj jaroj, kaj io kio varmigis la koron (SEJM-II ekzistas ekde decembro 1988). Sed nek mi, nek aliaj sukcesis klarigi al la novgeneraciaj aktivuloj, kio estas SEJM el la homa vidpunkto. Do okazis la nomŝanĝo, kaj laŭ la oficiala deklaro de la nova komitato de REJM (kiun mi ne eniris), “la ĉefa agadteritorio de REJM estas Rusio”.

Pri la jura oficialiĝo mi nenion scias, ĉar la komitato de REJM neniel informas siajn membrojn, kvankam la komitato antaŭ jarduono prenis miajn pasportajn datumojn kvazaŭ por oficialigo de la organizo. Mi supozas ke REJM daŭre restas en neniu jura stato.

LOdE. Antaŭ unu jaro vi skribis, ke “SEJM starigis kelkajn novajn taskojn, interalie funkciigon de la Reta Novaĵ-agentejo de SEJM, kreon de SEJMa retpaĝo kaj kunfondon de la TutSiberia E-Asocio (TSEA)”. Ĉu tiuj celoj estas realigitaj?

GA. La retpaĝo estis sukcese kreita, sed malsukcese finfarita. Pri tio egale kulpas mi kaj la tiama SEJM-kunordiganto (Konstantin Viĥrov). REJM kreis sian retpaĝon, kiu havas neniun rilaton al tiu malnova de SEJM. Pri la Reta Novaĵ-agentejo: estis lanĉita reta bulteno SEJM-virt-info (SVI). Ĝi aperadis almenaŭ unufoje en tri semajnoj. Mi provizore ĉesigis la aperigon de SVI pro miaj vintraj ferioj kaj neklareco pri la plua sorto de SEJM. Poste mia hejmo estis prirabita, kaj la ĉefa ŝtelita aĵo estis la komputilo kun la tuta arkivo, do la aperigo de SVI teknike malebliĝis por kelka tempo. Samtempe mi konstatis ke nek la komitato de REJM, nek la abonantoj bezonas SVI, ĉar ekde januaro 2000, kiam aperis la lasta numero de SVI, nur kelkaj homoj interesiĝis pri ĝia neapero. Prezidanto de REJM, Vitalij Malenko, intencis transpreni de mi SVI, sed nenio konkreta estis farita. Nun REJM havas propran informservon, pri kiu mi havas sufiĉe nebulan imagon.

Pri Siberio estas pli simple. Konstantin Malasajev (Tomsk), kiu respondecis pri tio, malaperis el la movado, kaj pro tio la tuta afero bele haltis. Tamen siberiaj esperantistoj nun estas serĉantaj aliajn vojojn, sen helpo de REJM.

LOdE. “Pliboniginte sian informan fakon, la komitato intencas pli da atento investi al eksteraj rilatoj kaj instruado”. Kion oni atingis landskale?

GA. SEJM ekzistis nur 4 monatojn post mia artikolo en La Ondo. Se la komitato de SEJM havus pli da tempo, ni certe sukcesus fari pli multe. Sed ni povas nur honte konstati ke rilate al la eksteraj rilatoj nenio estis farita, same kiel rilate al la instruado. Sed REJM jam “sukcesis” multe pli: nun ĉiu esperantisto, deziranta aliĝi al REJM, devas ekzameniĝi pri sia lingvoposedo. Senkomente... Ĉiu mem povas aprezi la “valoron” de tiu ago.

LOdE. Kiel gravan rekonon de SEJM oni taksis la pasint-jaran elekton de du SEJMaj aktivuloj al la Estraro de TEJO: Aleksandr Blinov iĝis ĝenerala sekretario de TEJO kaj vi estrarano pri Landa Agado kaj Seminarioj. Sed la listo de la estraranoj en la Jarlibro de UEA sciigas, ke Blinov oficas kiel estrarano pri eksteraj rilatoj (“ĝenseko” estas ĉeĥino Chvátalová) kaj tute ne mencias vin; intertempe Eventoj (2000: 184) anoncis ke vi “decidis plene retiriĝi de la E-movado, inkluzive la abdikon de ĉiuj liaj TEJO-postenoj”. Bonvolu komenti.

GA. Jes, mi estis elektita kaj eĉ certan tempon mi estis vicprezidanto de tiu organizo. Tamen pro personaj (ne laboraj!) kialoj mi estis efektive devigita forlasi tiun organizon, ĉar evidentiĝis ke inter mi kaj plejparto de la funkciuloj de TEJO ne povas estiĝi normala homa komunikado, kaj dum solvado de iuj problemoj la TEJOuloj uzas metodojn kun kiuj mi ne povas konsenti. Ĉiam gravis por mi homa faktoro — kaj en Esperantujo kaj en mia ekstermovada laboro. Sed en mia okazo TEJO absolute neglektis ĉi tiun faktoron. Do mi forlasis ĝin. Demisiinte el TEJO mi ekfartis pli bone kaj ekmalhavis amason da nenecesaj problemoj, kaj ĝenerale la vivo tre faciliĝis. La “plena retiriĝo” estis iusenca troigo de mia flanko. Kiam mi estis sendanta ĉi informon, mi estis iom incitita pro la TEJO-krizo kaj seniluziiĝo pri la REJMiĝo de SEJM) kaj vere volis forlasi la movadon. Sed sobre pripensinte ĉion, mi konstatis ke TEJO kaj la baza agado de REJM ne estas la nuraj kernoj de la movado; estas multaj aliaj interesaj aferoj, en kiuj persone mi povas esti utila.

LOdE. Forlasante asocion oni ne nepre forlasas la esperantistan komunumon — ja vojaĝi, kongresumi, legi, aktori kaj verki oni povas ankaŭ sen membrokarto. Kio estas via elekto?

GA. Malgraŭ ĉio negativa, kion mi diris pri REJM, mi plu restas ties komisiito pri organizado de la festivalo EoLA, kiu okazos en Sankt-Peterburgo, kaj faras tion kun plezuro. Krome mi restas redaktoro de Monato pri arto, kunlaboranto de La Ondo kaj Sezonoj. Ankaŭ la propra kreado evoluas... Vi menciis vojaĝojn — nu, ne vojaĝi mi jam ne povas, ĉar la plej bona momento de la vivo estas kiam mi veturas en trajno legante interesan libron, kaj la animo estas trankvila kaj ne nervozanta pri io ajn.

Do, multas la okupiĝoj en la vivo, ankaŭ la movadaj!

Renkonte al Zagrebo

4 sep Zagreba vicurbestro Mladen Vilfan akceptis Konstantan Kongresan Sekretarion Nikola Raŝiĉ okaze de ties laborvizito al Zagrebo. La vicurbestro informiĝis pri la preparlaboroj por la kongreso kaj anoncis la helpon de la urbo, direktante membrojn de LKK al kelkaj utilaj instancoj, kiuj povus helpi en organizado de la kongreso.

En la Tel-Aviva UK Zagreb sin prezentis per du novaj prospektoj en Esperanto. Tie aliĝis la unuaj cent personoj por la zagreba kongreso. La statistiko montras ke inter ili plej multas brazilanoj kaj 13 el cent estas universitataj profesoroj.

Laŭ la informo de Kroata Poŝto, la UK-86 ricevos sian poŝtmarkon. La kongreso estos unu el 19 porokazaj poŝtmarkoj en la eldonplano de la Kroata Poŝto por la jaro 2001. En 1997 Kroata Poŝto eldonis poŝtmarkon okaze de la Unua kongreso de kroataj esperantistoj. La eldonkvanto de la poŝtmarko estis 300 mil ekz. kaj ĝi ankoraŭ estas ricevebla.

Spomenka Ŝtimec

Manifesto 2000: kampanjo daŭras

La kampanjo de Unesko por kolekti subskribojn al Manifesto 2000 ankoraŭ malproksimas de la originala celo de 100 milionoj da nomoj transdonotaj al la Ĝenerala Asembleo de UN kiel apogo de la monda civila socio por kulturo de paco kaj senperforto. Ĝis la fino de aŭgusto la subskriboj nombris 22 milionojn. Sekve Unesko alvokas streĉi la fortojn por tamen atingi la celon ankoraŭ en tiu ĉi jaro, proklamita kiel Internacia Jaro por Kulturo de Paco kaj Senperforto.

Ankaŭ UEA alvokis subskribi la Manifeston, kies Esperantan tradukon UEA eldonis kiel belan faldfolion kaj kiun ankaŭ multaj Esperanto-gazetoj jam aperigis. Eblas subskribi ankaŭ en Interreto ĉe www.uea.org/2000.html. Ĝis 4 sep 2000 UEA ricevis entute 4709 subskribojn el 78 landoj, el kiuj 3352 papere kaj 1357 rete. Por ke la nombro fariĝu multe pli granda, UEA instigas la Esperanto-organizaĵojn kaj unuopajn esperantistojn pli aktive ol ĝis nun diskonigi la Manifeston 2000 kaj kolekti subskribojn.

Tiuj kiuj ne povas subskribi la Manifeston en Interreto, povas peti de UEA la faldfolion, kiun oni kompreneble rajtas ankaŭ mem multobligi. Oni kolektu subskribojn ne nur de aliaj esperantistoj sed de ĉiuj homoj en sia medio. Bonega okazo por tio estos la Ago-Tago (7 okt), kiam oni povos diskonigi nacilingvan tradukon de Manifesto 2000 kaj kolekti subskribojn por ĝi. Ankaŭ la ne-esperantistajn subskribojn oni sendu al UEA.

La plej aktiva landodeko je 4 sep:

Lando Papere Rete Sume
Brazilo 818 119 937
Italio 490 55 545
Francio 155 356 511
Ĉeĥio 321 7 328
Ruslando 247 46 293
Argentino 159 7 166
Germanio 83 64 147
Slovakio 128 14 142
Nderlando 88 33 121
Belgio 52 66 118

GK UEA

Eble al la alta loko de Ruslando iomete kontribuis La Ondo, al kies ruslandaj abonantoj ni sendis la faldfoliojn; krome ni sendis stoketon da folioj kun subskriboj de uralaj esperantistoj kaj sendis ilin al la siberiaj organizantoj de OrSEJT-32.

Decidoj de la Evolukomisiono

En La Chaux-de-Fonds (Svislando) 19 aŭg estis kunvokita la Evolukomisiono por interkonsenti pri la taskoj de la sekva periodo. La anoj de la Evolukomisiono decidis interalie pri la dato kaj loko de la 3a Forumo de la Esperanta Civito, kiu okazos 2-4 jun 2001 en Sabbioneta (Italio). La Evolukomisiono aprobis ankaŭ la tagordon de la tritaga aranĝo kaj komisiis la Italan Interlingvistikan Centron per la organizado.

La delegitoj de la Paktintaj establoj povos konfirmi sian partoprenon en la sekvontjara aranĝo ĝis 31 dec 2000, kaj ili pagos neniom pro la restado.

Dum la kunsido estis formita ankaŭ la nova teksto de la Pakto por la Esperanta Civito, kiu estos proponita por modifo aŭ aprobo al la paktintaj establoj en la sekvaj semajnoj.

HeKo

UEA kaj la projekto 2 NLC

Multaj esperantistoj ricevis alvokojn de d-ro Ruben Feldman Gonzalez pri lia proponata projekto “Esperanto kiel Dua Nacia Lingvo de Ĉinio” (mallongige 2 NLC). Tiuj alvokoj celis, ke UEA kaj Ĉina E-Ligo faru oficialan proponon al la ĉina registaro pri la afero. Esperantistoj el diversaj landoj estis anoncitaj kiel apogantoj de la projekto, kvankam pri tio ne ĉiuj antaŭkonsentis.

Lastatempe d-ro Feldman Gonzalez dissendis mesaĝojn, laŭ kiuj “UEA jam transprenis la taskon oficiale proponi Esperanton kiel duan nacian lingvon de Ĉinio”. Tiu aserto facile donas neĝustan impreson.

UEA petis d-ron Feldman Gonzalez ĉesi dissendadi sian alvokon ke UEA kaj ĈEL faru al la ĉina registaro la celitan proponon. Tia alvoko ne plu necesas, ĉar ĝi estas jam ricevita de la Estraro de UEA, kiu nun estas diskutanta, interkonsiliĝe kun ĈEL, ĉu la ideo estas tiom realisma, ke eblos kaj indos okupiĝi pri ĝi. Ĉiukaze estas certe, ke en pozitiva kazo temus pri silentaj diplomatiaj paŝoj sen publika bruo. Se en iu momento ia publika agado povos utili, UEA alvokos por tio kaj konsilos pri ĝia ĝusta formo.

Nur tiusence UEA transprenis la proponon. Plua publika agado, ĉu de la iniciatinto ĉu de aliaj, estas ne nur nebezonata sed povas esti malutila kaj kontraŭefika. Temas pri delikata afero, kies prilaboradon oni ne subfosu per emocia entuziasmo, ĉar tio povus kaŭzi vastan damaĝon por la reputacio de Esperanto kaj ĝia movado. Kreante falsajn esperojn oni krome riskas subfosi la estontan pretecon de esperantistoj apogi eĉ realismajn kaj kompetente preparitajn projektojn por Esperanto ĉe oficialaj instancoj.

Sekve ĉiu prudenta esperantisto, kaj aparte Esperantaj organizaĵoj kaj gazetoj, ignoru kaj ne plu aperigu nek dissendu ajnajn alvokojn favore al la projekto.

Osmo Buller

ĝenerala direktoro de UEA

BEA komencis supreniri

La 51a kongreso de Bulgara E-Asocio okazis 8-10 sep 2000 en la pitoreska montara urbo Karlovo sub la honora prezidanteco de la urbestro Ĵeljazko Domusĉiev. Partoprenis pli ol 160 delegitoj kaj gastoj.

Prezidanto de la loka kongresa komitato prof. Boĵidar Leonov malfermis la kongreson, Bulgara E-Koruso kantis la himnon Espero kaj aliajn kantojn. Varme kaj kore bondeziris al la kongreso la urbestro kaj la loka deputito en la Nacia parlamento Plamen Slavov — ano de la parlamenta komisiono pri klerigado kaj scienco. La kongreson salutis ankaŭ gastoj el Germanio, Jugoslavio kaj Ĉinio.

Per unuminuta silento oni honoris la forpasintajn aktivulojn de BEA: Ljudmila Arnaudova, Georgi Idakiev, Marija Angelova, Zdravko Velikov, Ĥristo Ĥristov k.a.

Prezidanto de BEA Petro Todorov kaj prezidanto de la kontrola komisiono Nejko Kunev prezentis siajn detalajn kaj informriĉajn raportojn, per kiuj la kongresanoj komprenis, ke la asociaj aferoj pozitive solviĝas kaj ke BEA komencis denove supreniri. Pasintjare estis 32 regulaj E-societoj — nun estas 43. Pasintjare BEA havis 250-400 regulajn membrojn — nun 500. Bulgara Esperantisto havas 200 abonantojn. En la diskuto partoprenis pluraj kongresanoj.

Estis enmanigitaj diplomoj al la honoraj membroj de BEA, elektitaj en la kongreso en Orjahovica antaŭ du jaroj — Petko Arnaudov (Pazarĝik) kaj Bojĉo Mladenov (Vraca) — kaj estis elektitaj du novaj honoraj membroj: d-ro Kiril Velkov (Vraca) kaj Slavi Ivanov (Razgrad). Oni anoncis ke la venonta kongreso okazos en Velingrad, por la kongreso en 2002 kandidatiĝis Varna, por 2003 — Stara Zagora kaj Ĥaskovo.

Petro Todorov estis reelektita por la sekva trijara periodo kiel prezidanto de BEA kun 14 estraranoj, el kiuj li formis laborskipon: vicprezidanto Boĵidar Leonov, sekretario Mariana Evlogieva kaj membroj: Grozdenka Filipova kaj Georgi Mihalkov (la ĉefredaktoro de Bulgara Esperantisto). Estis akceptitaj decidoj kaj programo por estonta laboro.

Kompreneble ne mankis komunaj vespermanĝo, fotoj, promenadoj, ekskursoj, kaj ĉiuj forveturis hejmen kun plezuro pro la finita promesplena fruktodona laboro.

Petko Arnaudov

Gaje kaj amikece sur marbordo

La 32a Korea kongreso de Esperanto okazis 19-20 aŭg en Pusan, la plej granda havenurbo ĉe la plej suda pinto de la Korea Duoninsulo. 130 esperantistoj partoprenis, inkluzive 25 japanaj samideanoj. La haveno Pusan kuŝas nur je 3-hora ŝipvojaĝa distanco de Kyushu, kie la 87a Japana kongreso okazos en oktobro. Multaj koreaj esperantistoj repagos la viziton al la japana kongreso.

Dum la malfermo 4 elstaraj esperantistoj (Cho sung-ho, Kim U-son, Ma Young-tae, Lee Jung-ki) estis premiitaj de prof. d-ro Lee Chong-Yeong, prezidanto de la Korea E-Asocio. Ankaŭ la premio Espero kaj Uhae Nacia Premio estis kreitaj por elstaraj esperantistoj ĉiujare.

Dum la kongreso, unuafoje en Koreio, okazis internacia ekzameno de ILEI/UEA, en kiu du el la tri kandidatoj sukcesis en la elementa nivelo.

Estis kvar prelegoj en la kongresa universitato: “Popolo, lingvo kaj kulturo” de s-ro Takeuti, “Reformado de Esperanto” de d-ro Kawanisi, “Kiel instrui Esperanton al koreoj” de prof. Park, kaj “Historio de Esperanto en Koreio” de s-ro Ma.

Multaj talentuloj, koreaj kaj japanaj, elmontris siajn talentojn dum la gaja nacia vespero, kiun sekvis gaja babilado ĉe la nokta marbordo. Ankaŭ aŭkcio estis amuza kaj profitdona por KEA. La kongresfotoj kaj vidbendo estis jam pretaj ĉe la fermo.

Lee Chong-Yeong

Itala Kongreso: antaŭen trankvile

26-30 aŭg okazis en Casalecchio di Reno, apud Bolonjo, la 69a Itala Kongreso de Esperanto, al kiu aliĝis iom malpli ol ducent italaj esperantistoj kaj kiun spicumis deko da eksterlandanoj.

Ĝi havis ĉion, kion nacia kongreso devas havi: inaŭguro en ĉeesto de neesperantista reprezentanto, membro-asembleo kun senrezultaj debatoj, pluraj prelegoj de konataj esperantistoj, fakaj kunvenoj, bankedo, ekskursoj kaj ĉefe renkontiĝo inter esperantistoj.

Tamen ĉi tiu kongreso tre sukcese kunmetis la movadon kaj komunumon, kiel verŝajne ĉiu nacia kongreso faras, kvankam kelkaj ne deklaras tion. Kunvivis la estrar-kunsidoj kaj la planoj por disvastigi Esperanton ne nur en Italujo sed ankaŭ en Eŭropo kun interesaj kulturaj debatoj, kies sola ligo al Esperanto estas ke ili okazis en Esperanto.

Ne forgesebla estis la prelego de prof. Fabrizio Pennacchietti pri la mezorienta fabelo (ĉu fablo?) komuna al islamanoj, kristanoj kaj judoj. La fakto ke la preleganto mem tradukis verse la tutan fabelon el persa versa originalo, praktike sen uzo de tiuj novaj vortoj kiujn aparte ŝatas mallertaj tradukantoj rim-bezonaj, estas plia riĉigo de la esperantlingva kulturo.

Al la ĉeestantaj movadanoj prelegis Giorgio Silfer pri “Esperanto en la tria jarmilo: kiaj perspektivoj?”. Lia neoratora oratoreco sorĉis la ĉeestantojn kaj la debato post lia prelego estis aparte riĉa. Ne estas klare al mi ĉu li konvinkis la movadanojn aŭ ĉu la movadanoj konvinkis lin, sed la tuta afero estis tre interesa kaj penso-stimula.

Ne mankis la jam tradicia Esperantologia Forumo al kiu, kiel kutime, oni invitis ankaŭ neesperantistajn lingvistojn.

La neesperantista prelego de Matteo Santipolo rilatis al la komparo inter la socilingvistika situacio en Italujo kaj en Britujo. La esperantista prelego de Fabrizio Pagliaroli, demandosignis la manieron esperantigi proprajn nomojn.

Oni povus diri ankoraŭ multon pri la turismaj flankoj de la kongreso kaj pri aliaj prelegoj kaj kunvenoj, sed, gravas atentigi ankoraŭfoje la ekvilibron inter la movada agado kaj komunuma kulturo, kiu donis al ĉi tiu kongreso apartan plaĉon.

Eble tion devus fari ĉiuj naciaj kongresoj de Esperanto, ĉu ne?

Renato Corsetti

Sur la klara ĉielo

En la Kvinpetalo dum la unuaj kvin septembraj tagoj okazis staĝo pri astronomio.

Ĝin gvidis Patrick Lagrange, direktoro de la Astronomia Observatorio de Mont Chiran en la francaj Alpoj. Aktive partoprenis astrofizikistoj Aleksandr Mikiŝev (Israelo) kaj Jacques Joguin (Francio), ankaŭ amatoraj astronomoj el Germanio kaj Nederlando.

Por ne neglekti la komencantojn oni komencis per ĝenerala prezento kaj historio de la temo, ankaŭ pri niaj kutimaj observiloj: lornoj kaj teleskopoj.

Patrick Lagrange, denaska esperantisto, montris profundan scion pri ĉiuj aspektoj de astronomio, prezentante prelegojn pri nia sunsistemo, nia galaksio, la Lakta Vojo, kaj pri la miliardoj da eksteraj galaksioj. Per ekspozicio kiu plenigis la teatron de la Kvinpetalo kaj per aliaj rimedoj li donis klaran ideon pri la enormaj distancoj, tempomezuroj kaj nombroj kiuj estas necesa kaj fascina parto de la astronomio.

Trifoje ni vespere observis, meze de futbalkampo en la vilaĝa stadiono, la Lunon, diverstipajn stelojn, galaksiojn kaj nebulozojn. Nia kvara vizito al la futbalkampo okazis je la 4a horo matene (UTC) por observi Jupiteron kaj Saturnon. Eĉ dumtage ni povis per niaj aparatoj observi la Sunon laŭ spektro, ombroĵeto, rekte (tra filtro kompreneble!) kaj laŭ artifike produktita eklipso!

Inter la sciencaj sesioj okazis aferkunsido de la tre juna Astronomia E-Klubo, kiu interalie decidis pri jarkotizoj kaj proponis okazigi en septembro 2001 kunvenon ĉe la Observatorio pinte de Mont Chiran.

Johano Rapley

Sur la foto. 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo. Johano Rapley kaj Aleksandr Mikiŝev en la fonda konferenco de la nova faka asocio: Astronomia Esperanto-Klubo.

Hongkongo: la realiĝinta revo

La 56a Internacia Junulara Kongreso okazis en Hongkongo (Ĉinio) 5-12 aŭg 2000.

Elirante de la flughaveno al la bushaltejo, mi sentis klimaton, kiun mi ĝis nun konis nur el la tropikaj domoj de botanikaj ĝardenoj. Sed tuj mi konkludis, ke estas facile elteni tiun ĉi klimaton. Bonŝance la pluvo estis nur pluveto. Sed pli gravaj estis miaj unuaj impresoj en la kongresejo: rapide mi konvinkiĝis, ke ankaŭ inter la aziaj IJK-anoj troviĝas sufiĉe da homoj, kun kiuj eblas bone, parte eĉ tre bone, interparoli en Esperanto.

Nia ejo — feria vilaĝo meze de la naturo — ideale taŭgis por gastigi IJKon. Ni trovis tie klimatizitajn kunvenejojn kaj dormĉambrojn kaj multajn eblecojn por sportumi.

Multaj azianoj ŝatis ludi tablotenison, badmintonon aŭ korbopilkon, dum la eŭropanoj ne emis ekhavi ŝvitoplenan ĉemizon ene de du minutoj kaj preferis viziti la naĝejon, senpage kaj preskaŭ ekskluzive je nia dispono. Danke al tiu ĉi naĝejo, la vento kaj la humideco la vetero restis agrabla ankaŭ post la dua tago, kiam la pluvetoj ĉesis kaj la temperaturo altiĝis ĝis eble 35 gradoj.

Meze de nia ejo troviĝis herbejo kun tegmentetoj kaj benkoj, kie tage kaj nokte eblis renkonti aliaj homojn, babili, kanti, ludi ktp. Kaj la kompreniĝo funkciis pli bone ol mi atendis. Inter ĉirkaŭ 200 kongresanoj el 24 landoj de ĉiuj 5 kontinentoj troviĝis 160 azianoj el Ĉinio, Hongkongo, Tajvano, Japanio, Koreio, Vjetnamio, Nepalo, Mongolio kaj Siberio, sed nur 30 eŭropanoj.

Foje mi aŭdis eldirojn kiel “Dankon pro via herbo” aŭ “Unu rando — du sistemoj”, kiujn sperta eŭropa esperantisto tamen tuj komprenas (herbo = helpo, rando = lando). Sed mi ne rajtas moki pri tio — juna koreo atentigis min, ke ankaŭ mia germaneca “r” ne estas modela (bildkato = bildkarto, ondo = rondo). Cetere, la tre simpla interkona ludo, kie oni sidas en cirklo kaj ripetas la nomojn de la aliaj, fariĝis tre amuza en tia vere interkultura IJK.

Tiu ĉi IJK meritas multe da laŭdo. Ŝajnas, ke la organizado funkciis tute glate; la programo estis sufiĉe abunda kaj interesa, kaj eĉ la tuttaga ekskurso al la centro de Hongkongo valoris, malgraŭ antaŭa skeptikeco ĉe la eŭropanoj, sian pli ol 50-eŭran kotizon.

Kun granda kontenteco mi konstatis ankaŭ, kiom da bongustaj vegetaraj manĝoj el legomoj, fungoj, tofuo, nuksoj ktp. ĉinoj kapablas kuiri.

Por preskaŭ ĉiu IJK-ano la partopreno en la IJK postulis grandajn elspezojn. Multaj ĉinoj devis pagi krom la IJK-kotizo ankaŭ restadon en hotelo, kiun ili fakte tute ne vizitis, nur por akiri enirpermeson al Hongkongo. Sed verŝajne pro la alta kosto partoprenis ĉefe homoj, kiuj tre ŝatas Esperanton.

Videblis multe da entuziasmo — kaj multaj verdaj flagoj. Specialan simpation akiris la vjetnama delegacio, 9 gejunuloj el Hanojo, kiuj emfazis en sia kunveno “Hanojo — via rendevuo”, ke post jarcento kun 30 jaroj da milito ili deziras igi sian urbon centro de paco. Ili tre ŝatus post kelkaj jaroj — kiuj estas ankoraŭ bezonataj por lingva spertiĝo — inviti UK aŭ IJK al sia lando.

Ankaŭ juna afrikano el Niĝerio videble ĝojis, ke post multaj vanaj provoj akiri vizon por partopreni en eŭropaj IJKoj aŭ UKoj (kaj paginte pli ol 2 mil USD por flugbileto al Hongkongo) finfine realiĝis lia revo esti kune kun esperantistoj el la tuta mondo.

Ŝajnas al mi, ke neniu pentas sian partoprenon, ĉar tiu ĉi IJK estigis multe da novaj amikecoj kaj vastigis ĉies horizontojn. Kiam antaŭ 14 jaroj mi eklernis Esperanton, malfermiĝis al mi nova, nekonata mondo. Kaj post mia partopreno en la Hongkonga IJK tiu ĉi mondo ŝajnas al mi multe pli granda ol antaŭe.

Ulrich Matthias

TEJO en Balkanio

1-8 sep okazis en Varna (Bulgario) TEJO-seminario “Balkana junulara agado por kulturo de paco”.

La seminario, kiu kolektis 35 gejunulojn el 17 landoj (inkluzive de ĉiuj balkanaj landoj krom Albanio, Greklando kaj Makedonio), estis multflanka kaj laŭ pritakso de ĝiaj partoprenantoj tre sukcesa.

La seminarion partoprenis ne nur E-parolantoj, sed ankaŭ aktivuloj de aliaj neregistaraj junularaj organizoj — Junulara volontula servo el Turkio, Centro por socia kaj kultura kunlaboro kaj evoluo el Moldavio k.a. — por kiuj estis organizita lingva trejnado. Bedaŭrinde pro vizaj problemoj pluraj gejunuloj ne povis veni en Bulgarion. Tiuj problemoj respegulas la balkanan realecon.

Dum la seminario okazis multaj interesaj prezentoj, inter kiuj menciindas prelego pri historio de balkanaj etnaj rilatoj fare de d-ro Valerij Stojanov, vicdirektoro de la Instituto pri historio ĉe la Bulgara Nacia Akademio de Sciencoj. Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de Literatura Foiro, prelegis pri la balkana kultura kunlaboro kadre de Esperantio. La regionan kulturon eblis ekkoni per la filmo Kapra korno (reĝisoro Metodi Andonov, 1972) kaj dum balkana vespero. Eksterbalkanio kaj E-kulturo ankaŭ estis eroj de la vesperaj programoj, kiuj kutime finiĝis per E-rokmuzika diskejo.

Trejnadon pri junulara agado provizis pluraj TEJO-aktivuloj per prelegoj kaj konkretaj taskoj. Pritraktiĝis interalie Eksteraj Rilatoj, Landa Agado, Informado, strukturoj de Esperantio kaj Financoj. En laborgrupoj la partoprenantoj povis praktike utiligi la ricevitajn sciojn, ekzemple por kreo de projektoj kaj organizado de renkontiĝoj. Dum liberaj forumoj ili povis mem prezenti siajn temojn, interalie pri ekologio, UN kaj Balkanio, orienteŭropa ekonomio kaj etna malamo. Aldone la partoprenantoj ankaŭ ludis simulludon, kies celo estas praktiki toleremon kaj demokration, kaj ekskursis al ekologia kaj civitanrajta organizoj en Varna.

La partoprenantoj trejniĝis en komunikado, eksciis kiun kontakti pri diversspeca aktivado en E-movado kaj TEJO, kaj spertis internan, personan evoluon. Naskiĝis multaj novaj projektoj kaj kunlaboro inter pluraj landoj, balkanaj kaj eksterbalkanaj.

Raporto kun fotoj de la seminario troveblos baldaŭ en la detala postseminaria broŝuro.

(El raporto verkita de Laborgrupo pri Informado dum la seminario, afable kompletigita de Sabira Stahlberg)

Per Esperanto ĉirkaŭ la mondo

Rachel Prual, instruistino, kaj David Cholet, studento, estonta instruisto, 15 jul 2000 ekiris de la trafikplaco “Rond-point du Dr Zamenhof” en La Roche-sur-Yon (30 km de la atlantika marbordo) por dujara vojaĝo ĉirkaŭ la mondo. Ilia vojaĝrimedo estos petveturado.

La ideo lerni Esperanton venis al ili pro la spertoj akiritaj de Maryvonne kaj Bruno Robineau kiuj vojaĝis 8 jarojn ĉirkaŭ la mondo, kaj de Gudule Le Pichon kaj Laurent Cuenot, kiuj vojaĝas nun ĉirkaŭ Eŭropo kun la filineto Lola per ĉevale tirata rulhejmo.

Esperanton ili lernis tre rapide kun subteno de Esperanto-Vendée kaj JEFO, kaj ili jam partoprenis junularan seminarion en Germanio.

Ili deziras viziti lernejojn kaj gelernantojn por interrilatigi ilin kun francaj lernejoj rete. Gravas ke Esperanto montriĝu la ĉefa lingvo de perado de informoj kaj interŝanĝoj.

Ili unue iris petveturile al Toulouse por atingi Tel-Avivon aviadile kaj havi en UK-85 multe da kontaktoj kun esperantistoj el la vizitotaj landoj. Ili intencas viziti kvardekon da landoj ĝis junio 2002.

Estas en la intereso de Esperanto ke ili ricevu fortan subtenon de la esperantistoj, kiuj cetere povas eltiri grandan profiton de ilia restado por Esperanto en la diversaj landoj, kiujn ili vizitos: Israelo, Egiptio, Jordanio, Sirio, Turkio, Irano, Pakistano, Ĉinio, Tibeto, Nepalo, Hindio, Bangladeŝo, Mjanmaro, Laoso, Vjetnamio, Malajzio, Indonezio, Aŭstralio, Ĉilio, Bolivio, Brazilo, Peruo, Ekvadoro, Kolombio, Panamo, Kostariko, Nikaragvo, Honduraso, Gvatemalo, Meksiko, Usono, Sudafriko, Madagaskaro, Mozambiko, Tanzanio, Kenjo, Senegalio, Malio, Maŭritanio, Maroko, Hispanio kaj denove Francio.

Ili estas kaj estos kontakteblaj rete: turistoj@hotmail.com.

Bonvolu plusendi tiun ĉi mesaĝon al esperantistoj en la menciitaj landoj.

Henri Masson

Sur la foto de antaŭo al posto kaj de maldekstro dekstren: unuavice kun la banderolo Espéranto-Vendée Joly kaj Wieslaw Koson; duavice Jean Burneleau (vicurbestro de La Roche-sur-Yon), David Cholet, Rachel Prual, Fabrice Morandeau (kun akordiono); triavice Philippe Berizzi kaj Xavier Godivier. (Foto de Henri Masson)

Studi en Karlskoga

28 aŭg denove ekfunkciis la 16-semajna tutsemestra kurso ĉe la Popola Altlernejo en Karlskoga (Svedio).

Instruado okazas dum 22 horoj semajne, tute en Esperanto. En la nuna kurso estas studantoj el Svedio, Danlando, Ugando, Albanio kaj Japanio. Studantoj el 39 landoj jam partoprenis. La kosto de la studado, manĝado kaj loĝado en unulita, moderna ĉambro kun propra banejo kaj duŝejo por 4 monatoj estas ĉ. 1500 dolaroj.

Oni rajtas studi parton de la kurso kaj pagi proporcie. La kurso komenciĝas por komencantoj, kiuj post unu monato bone ekparolas kaj skribas. Je la fino la studantoj faras siajn ekzamenojn. Multaj mem ekinstruis post la ekzameno.

Adreso: Karlskoga Folkhögskola, SE-691 24 Karlskoga, Svedio.

Rete: lars.forsman@fhsk.karlskoga.se

Lars Forsman

Kunvivado en la Esperanto-Domo

19-21 aŭg okazis la 2a Nur-Esperanta kunvivado en la Esperanto-Domo en Yatugatake proksime de Tokio kun 20 partoprenantoj inkluzive de la instruisto Reza kaj la helpanto Mochizuki, komitatano de E-Domo. Oni devis rifuzi pliajn aliĝojn pro nesufiĉe ampleksa dormoĉambro.

Dum tri tagoj ĉiuj lernantoj prezentis iun temon dum 15 minutoj kaj samtempe la instruisto korektis la erarojn. Post fino de la prelego la aliaj lernantoj faris demandojn kaj foje la diskutado sufiĉe longe daŭris.

Dum la tuta kunvivado oni devis paroli nur Esperante. Eĉ manĝado ĉiam okazis en la E-Domo por ne paroli japane en restoracioj. Por faciligi la aferon, Kurita Kimiaki, la ĉef-komitatano de la Domo, preparis vortliston en kiu troviĝis multaj vortoj pri kuirado, manĝado, banado, ilaro troviĝanta en Domo ktp kaj anticipe sendis ĝin al la partoprenantoj.

Reza Kheirkhah

Rubena ceremonio

Festis 40 jarojn da somerlernejoj en Barlaston (Britio) pli ol 30 esperantistoj el ses nacioj kaj du kontinentoj. Sekvis la ĉi-jaran somerlernejon (12-18 aŭg) kroma semajnfina prelegaro pri Esperanto-socio, -movado kaj -kulturo.

Prelegis i.a. Marjorie Boulton (Historio de Barlastonaj somerlernejoj) kaj John Wells (Esperanto kaj interreto): ambaŭ instruiste partoprenis la unuan Barlastonan somerlernejon. Krome prelegis Renato Corsetti (La E-movado antaŭ la tria jarmilo: Eŭropo kaj Maleŭropo), Tim Carr (Tra la ŝtormo de Kalocsay), Paul Gubbins (Tradukarto kaj teatro), Anna Löwenstein (Genezo de La Ŝtona Urbo), Eric McCanlis (Montagu Christie Butler: 65 jaroj por Esperanto) kaj William Simcock (Horace Barks: Profilo de aktivulo).

La prelegoj spegulis kaj lokajn kaj internaciajn, kaj estintajn kaj estontajn aspektojn de Esperanto. Retrorigardante kaj antaŭenrigardante, ni konvene celebris 40 jarojn da pasintaj somerlernejoj kaj nun entuziasme anticipas minimume 40 pliajn same riĉajn, same instigajn somerlernejojn en Barlaston.

Paul Gubbins

Adapti la varbmetodojn

2 sep E-Societo Zuriko (Svislando) jam tradicie faris varbo-standon en la urbocentro. Kunhelpis kvin membroj, kiuj diskutadis kun preterpasantoj kaj disdonis plurcentojn da informiloj. Kiel ĉiam, al nia stando venis pluraj homoj, kiuj deklaris, ke ili iam eklernis Esperanton, sed longe ne havas kontakton kun la movado. Kaj unu el la ĉefaj efikoj de la stando estis ne amaso da novaj interesuloj sed reaktivigo de tiaj personoj iam kabeintaj! La kurso komenciĝis 14 sep. Samtempe ni povis en nia societo bonvenigi tri novajn membrojn. Per tio nia membraro la unuan fojon en nia klubhistorio superas 60!

La kresko de nia membraro estas des pli signifa, ĉar en Svisa E-Societo kaj la cetero de la lando la movado dum la lastaj jaroj estis stagna aŭ regresa. Tio pruvas, ke ne la epoko por Esperanto estas malbona, sed ke necesas adapti la varbmetodojn al la nova epoko.

Dietrich M. Weidmann

Esperanto fine de la unua dudeko

Kiel ni informis en la maja Ondo kompanio Netscape havas retpaĝaron kun la nomo DMOZ, en kiu aperas ligiloj al retpaĝoj en diversaj lingvoj escepte de la angla. Je 25 jul 2000 la nombro de la ligoj estis 286 mil 618 kun jena laŭlingva statistiko pinte:

  1. Germana 59,568
  2. Pola 57,123
  3. Hispana 41,858
  4. Franca 26,273
  5. Sveda 21,713

Esperanto kun 1 mil 616 ligiloj okupas la 20an lokon, kiu estus la 19a se oni kune kalkulus la retpaĝojn en la ordinara kaj simpligita ĉina lingvo.

Laŭrubrike en Esperanto estas plej multaj paĝoj regionaj (673), literaturaj (270), sociaj (207) kaj informaj (116) ... plej malmultaj sportaj (11), domaj (7), butikaj (5) kaj komercaj (5).

Tiu statistiko estas nur proksimuma, ĉar el ĉ. 300 dokumentoj, kiuj estas konsulteblaj en la ret-paĝaro de Sezonoj/La Ondo, nur 19 estas registritaj ĉe DMOZ — ĉefe beletraj tradukoj.

Konsultu ĉe http://dmoz.org/World/

Aleksander Korĵenkov

Teatro “Espero”

La fondiĝo de Esperanto-Teatro datiĝas je 1983 kaj funkcias en Varsovio, kie Jerzy Fornal, profesia aktoro prezentas siajn monodramojn. Lia edzino Zofia Banet-Fornalowa — mem konata aŭtoro de libroj kaj artikoloj — gvidas la Teatron, prelegas pri kulturaj temoj.

La teatro sukcese partoprenis en kelkaj Internaciaj Literaturaj Forumoj, kaj Jerzy Fornal estas membro de la Teatrofako de Kooperativo de Literatura Foiro. La Teatro aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito en 1999.

La prezentoj okazas en Varsovio (Art. Galerio Nusantara, Str. Nowogrodzka 18a), kutime la unuan lundon de monato, ekde la 17a horo kaj antaŭ la spektakloj ekde la 16a horo disvolviĝas konversacia rondo pri E-kulturo.

Jen la ĉi-jaraj spektakloj el la repertuaro:

  • 4 sep. Aniaro de Harry Martinson
  • 2 okt. El la Verda Biblio laŭ Israel Lejzerowicz
  • 6 nov. Wofgangerl de Gunnar Gaellmo
  • 4 dec. Sopiro — Laboro — Espero laŭ L.L.Zamenhof

Teatro Espero bonvenigas ĉiujn interesiĝantojn. (La spektantoj pagas nur enirbileton por la arta galerio Nusantara.) Valoras viziti, ĉar de via ĉeesto kaj via apogo dependas la sukceso de nia teatro Espero.

Pliaj informoj: Zofia Banet-Fornalowa, Str. Bliska 12, PL-05 090 Raszyn, Pollando.

Zofia Banet-Fornalowa

Kurte

“Efektive, E-to estas lingvo de paco, kreita por forĝi kompreniĝon inter ĉiuj homoj”, — konstatis en sia salutmesaĝo al UK-85 Ĝenerala direktoro de Unesko Koichiro Matsuura. (Stel-Avivo)

Fabien van Mook, kiu aktivas en la terminologia komisiono de TAKE, k Sandra Schweder, kiu diplomiĝis per studfina verko pri terminologio en E-to, inter 35 partoprenantoj el 20 landoj partoprenis en la Terminologia Somera Akademio en Vieno 7-12 aŭg; ilian partoprenon subtenis Fondaĵo Wüster de UEA. (GK UEA)

Jaro 1999 estis sukcesa por IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo): la membraro plialtiĝis de 136 al 149; la enspezoj estas pli altaj ol la elspezoj; la eldono de Inkotermoj 2000 estis realigita. (Stel-Avivo)

La 53an IKUE-kongreson en Rimini (Italio) partoprenis 130 kongresanoj el 15 landoj de Eŭropo k Afriko; okaze de ĉi kongreso estis eldonita esperantlingva video-bendo pri la Sankta tuko k E-lingva gvidilo de la Maria sanktejo Loreto. (Marija Beloŝeviĉ)

264 samideanoj partoprenis 10-11 jun la 48an Kansajan E-Kongreson en Sakai (Japanio); krome kelkdeko da neesperantistoj ĉeestis en la japanlingva simpozio “Komunikado en la Tera Epoko: Kiel ni pensu pri lingvo por transnacia interfluado?” (Teraĵima Toŝio)

Kvindeko da malagasaj e-istoj renkontiĝis dum la 1a Nacia E-Kongreso de la Malagasaj E-istoj, kiu okazis 18-19 jul en College Paul Minault en Androhibe. (Heroldo de Esperanto)

Ĉ. 200 personoj, inkluzive de 52 poloj, partoprenis en la 36a BET, kiu okazis 1-9 jul en Tallinn. (Najbara Folio)

E-Tago okazis en Metsäkylä 14 jul kun sorĉistospektaklo en la Arbaro de Zamenhof, libroekspozicio, spektado de videofilmo La reveno al Finnlando k vizitado de la filmitaj lokoj. (Esperantolehti)

Trideko da plejparte junaj homoj el dek landoj restadis ĉe Kultura Centro E-ista okaze de la 3a Plurnivela Internacia Kursaro partoprenante la paralelajn kursojn de Stano Marĉek (komencantoj), Ljubomir Trifonĉovski (progresantoj), Stefan MacGill (metodiko de la E-instruado) k Giorgio Silfer (E-literaturo) dum du sinsekvaj semajnoj, 8-13 k 15-20 aŭg 2000. (HeKo)

Post tutpaĝa artikolo en loka junulara komunista gazeto en Bazelo (Svislando) komenciĝis kurso de E-to en la sidejo de “Kommunistischer Aufbau”; la kurson gvidas juna k-do Alberto Sipioni. (Internaciisto)

OkSEJT: kio venos?

La 40a Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro okazis 10-20 aŭg 2000 apud Ivanovo (300 km nord-oriente de Moskvo). Partoprenis ĉ. 180 personoj el Ruslando, Ukrainio kaj Belorusio; “foraj” eksterlandanoj ne sukcesis veni pro vizaj problemoj.

La konstruaĵoj de la ripozejo “Berjozovaja roŝĉa” — eksa internacia tendarejo de Sputnik — longe staris neuzataj; por la tendaro ilin riparis esperantista laborbrigado. Malgraŭ ties laboro la kondiĉoj restis ne sufiĉe komfortaj. Tute subnivela estis la nutrado, tamen konstante funkciis bufedo, ĉirkaŭe abundege kreskis eglanterioj kun bongustaj beroj, kaj en arbaro abundis fungoj... Apudis belega lago, la vetero estis sufiĉe bona.

La anoncita ĉeftemo Kio venos? ne multe influis la programon. Speciala trajto de OkSEJT-40 iĝis subitaj drastaj programŝanĝoj — la anonctabulon necesis rigardi plurfoje tage, sed eĉ tio ne ĉiam helpis. Tamen ĉio kune pasis sufiĉe glate, kiel “bone preparita improvizo”.

Kiel kutime, okazis diversnivelaj lingvaj kursoj; ĉion kronis la “Lingva olimpiko” por komencantoj, kiuj konkursis en vortsciado, deklamado, skriba tradukado kaj retoriko. Estis prezentitaj diversaj metodikoj de Esperanto-instruado kun ekzempla leciono kaj ties pridiskuto.

Menciindas “Lingva festivalo” kun skiza rakonto pri diversaj lingvoj; instruado de kantoj; lecionoj pri evoluigo de memor-, intelekt- kaj inventkapabloj; diskutrondoj pri diversaj aspektoj de Esperanto-movado, pri nuancoj de lingvouzo, pri sociologiaj problemoj.

“Olduloj” plendis pro foresto de tradiciaj KGS kaj Neptunfesto; el similtipaj aranĝoj okazis nur la ludo Rekonu melodion, plene fiaskinta. Kiel ĉiam, ĉiuvespere koncertis niaj “bardoj”; sukcesis du spektakloj de kievanoj; ankaŭ pluraj grupe preparitaj teatraĵetoj kolektis aplaŭdojn. Ĝenerale laboro en grupoj estis tre aktiva. Lignofajro okazis nur unufoje. Ĉiujn ravis orienta te-ceremonio. Denove multis “senlingvaj” programeroj — diversspecaj dancoj, gimnastikoj, masaĝo, sportaj ludoj.

Dezirantoj ekskursis al Ivanovo, Pljos kaj Suzdal.

Okazis vigla diskuto: ĉu estontaj OkSEJToj estu “komfortaj” (etose pli similaj al iamaj BEToj, do eble ne sufiĉe allogaj por junularo) aŭ “tendaj” — kun risko resti sen “olduloj” kaj definitive perdi lingvan kaj kulturan nivelon. Ne estis atingita interkonsento, sed al ĉiuj klaras, ke ion necesas ŝanĝi — ni vidu, kion alportos la venontjara OkSEJT apud Uljanovsk.

Valentin Melnikov

Lingva festivalo denove okazos

21-22 okt 2000 en Ĉeboksary okazos la 5a Lingva Festivalo. La organiza komitato nun klopodas trovi interesajn gastojn por la aranĝo.

Jam respondis turka kaj franca ambasadoj en Moskvo. Ni tenas kontaktojn kun iliaj regionaj centroj en Kazanj (ĝenerala konsulejo de Turka Respubliko) kaj en Niĵnij Novgorod (Regiona centro de la franca lingvo).

Oficisto de Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj Bertrand Menciassi esprimis sian konsenton veni. Tiu ĉi organizo havas sidejon en Bruselo. Veno de ĝia reprezentanto povus esti utila por la internacia movado de la Lingvaj Festivaloj. Ni provas alvenigi ankaŭ organizantojn de la TEJO-seminario “Lingva ĉielarko — ponto al kulturaj trezoroj”: Sonja Petroviĉ (Serbio) kaj Jenja Zvereva (Ukrainio). Ili planas aktive partopreni antaŭan programon de la Festivalo kaj prezenti la serban kaj ukrainan lingvojn dum la Festivalo.

Estas preparataj leteroj nome de Ŝtata komitato de Ĉuvaŝa Respubliko pri junularaj aferoj al ĉefaj amaskomunikiloj kun peto iĝi informaj sponzoroj de la Festivalo kaj poste aperos diversaj konkursoj, laŭtemaj programoj, intervjuoj, gazetara konferenco.

29 sep kadre de la informa kampanjo pri la Lingva Festivalo okazos kultura festivaleto Karavano en la urba lernejo No 20.

Jekaterina Jevlampieva

Tute ordinara afero

Vespere 7 sep Radio Rossii — la ĉefa moskva radiostacio, aŭdebla ankaŭ kiel la unua kanalo de la drata radio — dediĉis duonhoran programon Knigovorot al eksterlandanoj lernantaj la rusan lingvon. En ĝi estis intervjuita aŭtoro kaj kolektanto de aforismoj Veselin Georgiev — bulgaro loĝanta en Moskvo, konstanta vizitanto de E-klubo Lev Tolstoj. Li rakontis pri sia nova (ruslingva) libro, menciis ke ĝi jam aperis ankaŭ en Esperanto. Tuj sekvis interesita repliko de ĵurnalistino, kiu petis citi ion en Esperanto, kaj Georgiev voĉlegis aforismon en nia lingvo.

Jen plia “guto malgranda”, helpanta formi pozitivan opinion, krei impreson, ke Esperanto estas ne rara ekzotikaĵo, sed tute ordinara afero...

Valentin Melnikov

Gasto el Pollando

Aneta Malgorzata Bedkowska prezidas Polan Esperanto-Junularon, kiu reaktiviĝis fine de ĉi-jara januaro per tutlanda kunveno en Bydgoszcz.

Ĉi-somere Aneta pasigis du monatojn en Uralo kolektante materialon por sia disertacio pri la latentaj turismaj ebloj de la Ŝton-Zona regiono. Dank’ al helpo de uralaj esperantistoj ŝi starigis utilajn kontaktojn en Permo kaj Jekaterinburg kaj vizitis plurajn interesajn lokojn: interalie, Kudymkar, Kungur, Verĥoturje, Niĵnij Tagil, Ĥoĥlovka kaj Sinjaĉiĥa (skansenoj).

Ke malgraŭ la streĉa programo ŝi vizitis ne nur muzeojn, arkivojn kaj turismajn instancojn montras la apuda bildo, farita en unu el kafeterioj de Jekaterinburg.

Teksto kaj foto de Halina Gorecka

Plebaj komentoj

de Bard Hekland

Walter Zelazny en sia eseo pri la inteligencio kaj plebo en la movado (LOdE. 2000: 2-5) kritikas duspecan foreston de intelektaj ebloj. La unuan ekzempligas la profesoro, kiu ne povis diskuti lingvikon sufiĉe altnivele kun aliaj esperantistoj, kaj ne interesiĝis pri aliaj aplikoj. Tiu problemo restos ĝis kiam la E-komunumo iĝos dek- aŭ centfoje pli ampleksa ol hodiaŭ, t.e. eble ĉiam. Se mankas tia intelektumado en Esperantujo, signifas ĝuste ke “homoj scias kion verki” (do, kio estos legata). La dua estas la foresto de kritika analizado de propra komunumo, manko de intelekta opozicio kiu konfrontas la aliancon inter gloravidaj gvidantoj kaj aplaŭdanta plebo.

Sincere, tiun bildon mi ne rekonas. Montru al mi alian movadon, nacion, grupon, en kiu la bazaj defioj de la grupo estas pli multe diskutataj ol en Esperantujo! Ne sufiĉas malestime karakterizi ĉion pleba babilado. Foliumante malnovajn periodaĵojn, mi definitive konstatis tiun simplan propagandon. Sed agante en la junulara movado, mi vidas multe pli grandan realismon kaj pretecon diskuti proprajn starpunktojn. Al la diskuto influis ankaŭ la raŭmistoj, kaj miaimprese la plej multaj homoj elektas mezan pozicion inter la du polusoj.

La tradicia movado estas facile kritikebla. Sincere, ankaŭ por mi ne multe gravas la “fina venko”, la nuna Esperantujo havas kvalitojn kiuj min allogas, sendepende de tio, ĉu esperanto iam iĝos pli uzata ol nun. Sed eblas kritiki ankaŭ la raŭmistan analizon.

Se nia komunumo estas tiom grava en si mem, ĝuste kial? Se Esperantujo havas valoron kiel “ĉiu civiliza unuo”, do gravas nur ĝia ekzisto, ne kion ĝi proponas. Tiulogike oni devus egaligi novnaziojn, teatrotrupojn, diktatorojn kaj socilaborantojn — nedisigeblaj partoj de nia civilizo. Ĉu la valoro devenas de la ĝenerale humanismaj kaj demokrataj valoroj ligitaj al ĝi? Kaj ĉu eblas mezuri la valorecon de Esperantujo kompare kun aliaj komunumoj? Ĉu ni ne venas al la banala konkludo, ke Esperantujo estas valora, ĉar multaj homoj ŝatas ĝin kaj ne ĝenas aliajn?

Se “la Interna Ideo fariĝis la valoro en si mem, la trezoro, kiun oni ne povas vendi” kio estas nun tiu Interna Ideo? Multaj niaj pioniroj volis krei pacon inter la popoloj, ne nur doni novan ilon por komerci. La interhomaj rilatoj en la unuaj kongresoj por la partoprenantoj iĝis modelo je la sopirata stato en la ekstera mondo. Poste UEA estis kreita por ne nur propagandi la paradizan staton post adopto de esperanto, sed ebligi praktikan kunlaboron inter esperantistoj. Se oni forigas la revon pri feliĉigo de la homaro, anstataŭante ĝin per la ekzisto de “memelektita diasporo”, kiom tiu Interna Ideo restas la sama? Se ĝi enhavas principojn homrajtajn, la kultura movado ĝin vartanta iusence iĝas politika. Por ke iu povu perfidi esperanton, ekz-e en totalismaj reĝimoj, ja devas esti io perfidebla.

La demando fariĝas, ĉu la organizita E-movado eksportu siajn valorojn (ekz-e, ĝenerale labori por lingvaj rajtoj) aŭ nur reagi, se atakataj de fortoj malhelpantaj la internan vivon de la komunumo? Ĉu la E-movado sen ambicioj influus ankaŭ la eksteran mondon kaj donus sufiĉan motivon por resti en la komunumo? Kiom restus sen la organizita, eble “malnovstila” movado? Interkrampe aldoneblas demando, ĉu ni vere havas valorojn komunajn, ja pri ĉio ni malkonsentas! Ĝuste tio ja igas la esperantomondeton interesa.

Por ĉiuj, kiuj dediĉis multan tempon al esperanto, la aparteno al la movado/komunumo iĝas grava parto de ilia identeco. Sed same estas por aliaj hobioj kaj engaĝiĝoj. Se iu diras, ke esperanto estas stultaĵo, tio estas same kiel konstati ke mi estas stulta, dediĉinta tiom da tempo al sensenca afero. Nek mi, nek Zelazny, volas esti nomataj dupoj, ni volas rekonajn vortojn kaj kapjesojn de la aŭtoritatoj por ni gravaj. Lia strategio iras tra jura agnosko. Ĉiu popolo (aŭ socia grupo ĝenerale) estas konstante reproduktata per miloj da interagoj kiuj memorigas pri ia komuneco. La malnova romantika idearo pri “nacio” kiel io difinita objektive laŭ rasaj, religiaj aŭ lingvaj kriterioj cedas al pli dinamika pritrakto, en kiu gravas la subjektiva kompreno de la popolanoj. Do, eblas krei esperantan popolon, kaj definitive ĝi parte ekzistas, kiel sento de forta komuneco. Sed mi ne komprenas, kial la mondo agnosku tiun komunumon kiel subjekton de internacia juro!

Por mi la allogo kuŝas ĝuste en la neorganizita komunumo, kiel renkontiĝejo por homoj diverskulturaj. Eble UEA nur estas internacia klubo. Sed mi ne vidas kiel la Esperanta Civito povus estiĝi multe pli, krom ke ĝi ŝajnas pli snoba kaj elitisma ol la “hierarkiisma” UEA. Kaj UEA, kune kun multaj aliaj Esperantujaj agantoj vere ŝanĝis la vivon de kelkaj “nuntempuloj”, inter kiuj mi kalkulas min mem. Multegaj sociaj grupoj taksas sian agadon la plej grava en la mondo. Do, ne sufiĉas konstati, ke esperanto havas valoron “kiel ĉiu civiliza unuo” kaj kompari ĝin kun San Marino aŭ Ruslando. La civitanoj klarigu, kial la esperantista komunumo estu traktata kiel landoj aŭ religiaj grupoj, sed ne kiel ŝakludantoj, socialistoj aŭ mediprotektantoj. Ĉu pro nia komuna lingvo? Ĉu pro nia literaturo? Dume la civitaj instancoj ŝajnas iĝi unu plia organizo, malgraŭ alternativa vortumado.

Do, mi ne kunpaŝos, almenaŭ ne la tutan distancon. Sed ŝoketas foje la argumentado kontraŭ la adeptoj de la civita koncepto: la Civito ridindigas nin al eksteruloj. Eble jes, sed tio ne signifas, ke oni rajtas ĝin malpermesi! En Esperantujo ekzistas pluraj konceptoj paralele. Ni daŭre diskutu, sed ni akceptu nian nekonsenton kaj respektu la opiniojn de aliaj. Tion ni ne faras karakterizante niajn malkonsentulojn plebo kaj potencavidaj gvidoroj, nek malpermesante nedeziratajn pensdirektojn. Esperantistoj sin nutras ne nur per propagando, varbado kaj komuna kantado de la Himno! Reveninte hejmen post la sukcesa Kultura E-Festivalo mi denove konstatas, ke io interesa okazas, sendepende ĉu ni nomas tion movado aŭ komunumo, asocio aŭ civito.

Gonĉarov ne pravas

Respondante al Boris Kondratjev en la julia Ondo, Anatolo Gonĉarov diris:

“Plej tikla punkto en la peterburga movado estas... longtempa starado flanke de SEJM”.

Mi ne konsentas. Kunlaboro inter la nuna SEJM (jam REJM) kaj peterburga junulara E-klubo Blankaj Noktoj komenciĝis ankoraŭ en 1994 per kunorganizado de internacia E-renkontiĝo havanta la saman nomon kiel la klubo — Blankaj Noktoj. De tiam preskaŭ ĉiujare estis realigata iu komuna projekto de SEJM kaj peterburgaj junaj esperantistoj. Nun REJM kaj Blankaj Noktoj kune organizas tradician E-festivalon EoLA (marto 2001). Do — la kunlaboro ekzistas kaj havas rezultojn.

Sed neniam tasko de SEJM/REJM estis aktivigi la nejunularan movadon. Do Gonĉarov ne pravas. Taksante la situacion en Sankt-Peterburgo mi povas diri, ke pli verŝajne REU sed ne SEJM dum longa tempo neglektis la peterburgan movadon.

Grigori Arosev

Forumo por ĉiuj tendencoj

La tutan posttagmezon mi pasigis legante la alsenditajn numerojn de LOdE. Kaj mi povas diri ke ĝenerale mi trovas ĝin interesa kaj leginda revuo kultura. Ĝi iom pensigas min, kompreneble kun pluraj diferencoj, pri la revuoj de Greziljono kaj Hungara Vivo, kiom mi konis ilin dum la malfruaj 70aj jaroj.

Per tio mi ne volas veki impreson ke via revuo efikus al mi “eksmoda” — male: superregas la tiama bonega impreso kiun iel mi rekonas ankaŭ viarevue. La sama alternado de mallongaj informoj el nia mondo, ankaŭ el Esperantujo, apud pli longaj eseoj kaj foje eĉ [instigo al] polemikoj, apud ne tro ampleksaj sed bonnivelaj literaturaj kontribuaĵoj — kaj kompreneble oni ne forgesu la leterojn de legantoj.

Mi tre ŝatas vian malferman sintenon, ke vi celas esti “forumo” aŭ kiel nomi ĝin por ĉiuj senescepte tendencoj, nek nur sektece por UEA, nek same sektece kontraŭ UEA, kaj simile pri SAT, raŭmismo ktp...

Kiel redaktoro de Fonto mi nur povas substreki ke tia sinteno, miakomprene, estas ege grava, eĉ necesega; ankaŭ nia Fonto neniel celas ekskludi kiun ajn tendencon aŭ skolon.

Entute, kiel dirite: ege leginda revuo. Tiel nepre daŭrigu! Kuraĝon kaj sukceson!

Gerrit Berveling

Konsola voĉo el Britio

Mi ĵus aŭdis pere de la Brita radio, ke la serĉado de la postvivintoj en la submara ŝipo Kursk jam estas haltigita. Ni, la anoj de la E-Societo en Bradford, multe bedaŭras la perdon de la multaj junaj viroj kaj deziras, ke niaj konsoloj estu sciigitaj al la parencoj de tiuj malbonŝancaj junuloj — ni kore simpatias kun ili.

Nome de la Bradfordaj esperantistoj

F.L.Holden

prezidanto

Pli da historio ĉiunumere

Kun granda ĝojo kaj plezuro mi konfirmas la ricevon de La Ondo, kiun mi legas kun tre granda interesiĝo, opiniante ĝin unu el la plej legindaj Esperantaj revuoj en la skalo internacia. Bonvolu akcepti miajn plej korajn dankojn pro la riĉenhava, interesa kaj bonege redaktata revuo, kies enhavon ni prezentas ankaŭ al nia loka anaro en Krakovo dum niaj organizaj kunvenoj.

Ĉar mi okupiĝas pri la E-movado en Krakovo kaj suda Pollando, interesas min ankaŭ la historio de la ruslanda E-movado. Mi proponas al vi publikigi en via leginda revuo la plej gravajn informojn pri la historio de la ruslanda movado kaj koncizajn biografiajn notojn pri ĉiuj meritplenaj esperantistoj, ke ĉiu numero de La Ondo posedu almenaŭ etajn informojn pri tiu problemaro.

Marian Kostecki

El ambaŭ flankoj

Miaopinie La Ondo de Esperanto evoluis al tre bona internacia revuo, kaj ĝia aparta forto estas ke ĝi prezentas provokajn intervenojn el ambaŭ flankoj de la diversaj debatoj kaj konfliktoj.

Mi singarde rekomendos ĝin — inter aliaj revuoj — al la membroj de Norvega E-Ligo per Norvega Esperantisto.

Douglas Draper

Lingva huliganeco aŭ provoko?

En LOdE. 2000: 8-9, sur la 17a paĝo la nenomita aŭtoro uzis neologismon “diĝesto”. Interalie en la sama numero estas tre interesa kaj utila artikolo de Sergio Pokrovskij pri la sama temo. Por kiu celo la aŭtoro uzis tiun “diĝeston”? Ĉu en Esperanto mankas bezonata vorto?

Do, ni rigardas PIVon kaj legas: ”revuo ... 2 Artikolo, en kiu oni resume prezentas la ĉefajn okazintaĵojn en unu fako de aktualeco” (Sekvas ekzemploj. Tute taŭgaj). Por kiu celo uzis la aŭtoro ĉi neologisman mutaciaĵon? Ĉu tio estis pura lingva huliganeco aŭ provoko, por aperigi ĉi artikolon?

Boris Zozulja

Nia estimata leganto povus legi en PIV, ke diĝesto (cetere ne signita kiel neologismo) estas “resuma mallongigo de libro, romano, leĝkolekto ktp.” Sed PIV estas nia ĉefa, sed ne sola referencilo. Esperantistaj ĵurnalistoj kutime uzas ankaŭ la Terminaron el la Manlibro pri ĵurnalismo (Antverpeno, 1989). Tiu terminareto, kompilita de Stefan Maul, nun prezidanto de TEĴA, ĉe la vorto diĝesto referencas al kompendio. Kaj tiu lasta estas jene difinita:

kompendio. En ĵurnalismo resuma k mallongigita, konciziga prezento de tutaĵo aŭ kolekto de tiaj koncizigaĵoj el artikoloj aperintaj en diversaj periodaĵoj. Revuon tiaspecan oni ankaŭ nomas diĝesto.

Pliaj komentoj, konsiloj kaj proponoj estas ĉiam bonvenaj!

Halina Gorecka

la nenomita aŭtoro

Instrui en Japanio

Kompanio en Japanio, kies estro estas esperantisto serĉas instruist(in)on de Esperanto kaj angla por minimume unu jaro. Jen la kondiĉoj:

Honorario: por Esperanto leciono 1000 enoj; por angla 1500 enoj. Oficeja laboro: 1000 enoj por unu horo. (La oficeja laboro estas helpo pri respondo al retaj kaj aliaj leteroj kaj aliaj tajpaj aŭ similaj laboroj). La materialoj por lecionoj estas preparitaj kaj la instruisto instruos laŭ la instrukcioj kiuj troviĝas en ĉiuj lecionaj paĝoj. La nuna instruisto Reza Kheirkhah, kiu laboris dum du jaroj, translokiĝos al Tajvano baldaŭ.

La kompanio pagos flugbileton por ambaŭ flankoj. La instruisto loĝos en triĉambra kompania apartamento kontraŭ 16000 enoj monate. Ĝi situas je kelkminuta distanco de la kompanio bicikle. Oni mem pagu elektran, akvan, telefonan kaj gasan kostojn. Fridujo, panrostilo, gasfornelo, polvosuĉilo, klimatizilo, televidilo kaj aliaj necesaj iloj estas haveblaj.

Maro kaj monto estas tre proksimaj. La urbeto havas 14000 loĝantojn, tamen en ĝi estas la plej grandaj gantofabrikaj kompanioj de Japanio (inkluzive de tiu ĉi kompanio), kun multaj kontaktoj kun eksterlando. La urbeto Shirotori situas inter du grandaj urboj je distanco de unu horo trajne. En ambaŭ urboj troviĝas aktivaj E-kluboj.

Rete: e.miyoshi@swany.co.jp

Henri Masson

INTERNACIISMO KAJ PURISMO (2)

Lingva respondo de Sergio Pokrovskij

La dua (lasta) parto; la unuan legu en la antaŭa kajero de La Ondo.

Olda kaj povra

Interese, laŭ PIV kaj ([W57, KWB]) “olda = maljuna” (senplue). Tamen mi ja vidis la naturismanojn uzi `olda’ ankaŭ en la senco `malnova’: “oldgreka lingvo”, “la olda Anglio”, “la redakcio respektas sian oldan tradicion” [LOdE. 2000: 69, p.13] ktp — la angla `old’ (kaj simila konfuzo en la lingvoj rusa kaj germana) influas nerezisteble. Tiu konfuzo kaŭzas malprecizon pli aĉan ol la priplorata en §1. Ekz-e, kiun sencon celas la artikoltitolo “La olda gasto Alen Kris” [Literatura Foiro. 1991: 130]? La parolantojn de la lingvoj turka aŭ uzbeka tiu konfuzo impresas kiel stranga intelekta difekto, samkiel konfuzo inter `nova’ kaj `juna’.

Simile, por la du sencoj de la naturisma `povra’ (1: malriĉa; 2: kompatinda, laŭ [W57]) la uzbeka kaj la turka havas apartajn vortojn, el kiuj neniu konfuzas la du sencojn. Kial do tiu malsimetrio en la lingvofuŝado? Supozeble tial, ke la francaj lernejanoj, kvankam malpli konsekvence ol la turkoj, tamen ja distingas inter ancien (malnova) kaj vieux (maljuna). Sed ke konfuzi `kompatinda’ kaj `malriĉa’ estas tute simila malkleraĵo, tion la francaj lernejanoj ne lernas (ĉar en la franca mankas aparta vorto por `kompatinda’), kaj meme ne ĉiuj tion komprenas.

La signifo de internaciaĵoj

Malgraŭ la aserto de §9, la signifoj de internaciaĵoj estas tre diversaj en la etnolingvoj. Tamen eĉ se oni havas norman samsencan terminon, egale interpretatan en ĉiuj lingvoj, ekz-e la anatomian `apendico’ (vorto tre internacia pro ties derivaĵo `apendicito’), en iuj lingvoj (la angla ktp) ĝi povas havi tute senrilatajn kromsencojn, absolute nekonatajn en aliaj lingvoj (ekz-e, en la rusa). Kiam Waringhien sendas leganton al `apendico’ tio ŝajnas internacie komprenebla (tial oni ne emas konsulti PIV-on), kvankam strange malĝentila: kial li sendas la leganton en iun intestaĵon? Iu malpli malsprita vorto, `aldono’ aŭ `kromĉapitro’, estus pli klara kaj malpli riska. Tio similas la fikcian “slavecan stilon” kiun Zamenhof elpensis en sia Lingva Respondo n-ro 1 (“Favora regnestro, Honoro havas alkuŝigi...”). La misuzo de `alkuŝigi’ anstataŭ `raporti’ estas bazita sur malkonvena etimologia analizo de neanalizinda rusa metaforo; nu, kiam Waringhien uzas `apendico’n laŭ ties malviva etimologia senco `alpendaĵo’, tio estas egale ridinda kiel la Zamenhofa parodio.

Alia ekzemplo. Multaj lingvoj, samkiel Esperanto, pruntis el la franca la vorton `seanco’. Tamen ili pruntis ĝin diversmaniere. Plejparte ili pruntis ĝin por la speciala signifo kiun mi tiel difinas:

Seninterrompa tempodaŭro dediĉita al difinita laboro, proceduro, spektado aŭ alia okupo, precipe kun fakulo aŭ aparato: fari portreton en tri seancoj; seanco de masaĝo, ultrasono, hipnoto, psiĥanalizo; spiritisma seanco kun mediumo; la paciento jam havis dek seancojn de radioterapio.

Neniu lingvo de mi konata pruntis la sencon ĉefan por la franca vorto: `kunsido, kunveno’, ĉar por tiu ĉi senco ĉiu lingvo havas siajn hejmajn vortojn. Tial ĝuste tiu senco, ĉefa por la franca, estas tute ne internacia (kvankam PIV listigas ĝin unue), kaj absolute nekonata al (ekz-e) la rusoj. Aŭdante ke “la deputitoj iris al sia seanco” ruso probable supozus ian mokon (kvazaŭ oni komparus parlamentan kunsidon kun spiritisma seanco), kion la franca esperantisto eble tute ne celis.

La rusaj lernejanoj zorge distingas inter `kontinento’ kaj `mondoparto’. `Kontinento’, laŭ sia etimologio (de la Latina terra continens, kontinua tero), estas uzata kontraste al la insuloj: ekz-e Eŭrazio, la Amerikoj, Aŭstralio estas kontinentoj. `Mondoparto’ estas geografia regiono kiu inkludas la apudajn insulojn: Eŭropo, Azio, Oceanio estas mondopartoj.

Ambaŭ nocioj estas utilaj: la hunoj trairis la tutan Eŭrazion, de Ĉinio ĝis Gaŭlio, ĉar ili iris sur “la kontinua tero”; multajn apartaĵojn de sia historio Britio aŭ Japanio aŭ Tajvano ŝuldas al sia insula, eksterkontinenta situo; kaj aliflanke, politike kaj civilize ili sendube apartenas al siaj mondopartoj.

Tamen ial paradokse, la anglalingvanoj, por kiuj ambaŭ nocioj devus esti plej aktualaj, ial konfuzas ilin, kaj diras ke Eŭropo estas kontinento.

Gramatika malkohero

Ankoraŭ pli perfide, la internaciaĵoj subfosas la gramatikan koheron de Esperanto. Tio estas malplej evidenta, kaj eĉ Zamenhof fojfoje preteratentis tiun trajton de la internacia leksiko.

Konsideru ekz-e la vorton `adresato’, kiu aperas jam en la unua libro de d-ro Esperanto. Laŭ la plej kutima modelo “adresi leteron al iu”, necesus konkludi ke `adresato’ estas la letero; sed Zamenhof evidente celis alian sencon, “tiu al kiu la letero estas adresita” (atentu ke adjektive oni senhezite asocias `adresita’ kun `letero’); pli ĝuste, kvankam iom plumpe, oni povus diri `aladresito’ (kp `alparolato’)2. Evidente, la internacian vorton `adresato’ rigore oni devus klasi aparta radiko.

Simile, oni pruntis la verbon `varii’ (ekz-e “variablo varias inter 0 kaj 1”) — kaj la vorton `varianto’, kiun oni prave rigardas aparta radiko (kvankam parenca, kaj eblus legitimi tiun parencecon ŝanĝante la internacian misformon al `variaĵo’).

La lingvoj latinidaj havas vortojn tre similajn al niaj `morti’, `morto’, sed la vorton `morta’ la internaciistoj konfuzas kun `malviva’ (“Lia filo mortis kaj estas nun malviva” — la Fundamenta ekzercaro, §31), ĉar ĝi proksimas al la latinida `mort’. La internaciistoj ne povas akcepti ke Esperanto estas alia lingvo ol la franca aŭ hispana, kaj ke ĝiaj mal- kaj morta havu alian sencon ol en la lingvoj latinidaj. Rezulte, se franclingvano diras “lia morta malamiko”, mi ne scias ĉu temas pri `son mortel ennemi’, `his mortal foe’ (laŭ la Esperanta gramatiko) — aŭ pri `son ennemi mort’, `the dead enemy’ (laŭ la latinida fetiĉismo).

Simile oni pruntis la internacian adjektivon `korekta’ kaj la internacian verbon `korekti’; la adjektivon `falsa’ kaj la verbon `falsi’ ktp ktp. El la rigore gramatika vidpunkto iliaj radikoj estas homonimoj, kaj se anstataŭ `korekti’ estus prenita `korekcii’, neniu pretendus ke `korekcia ago’ signifas `senerara ago’. Tamen niaj vortaroj misprezentas tiujn homonimojn samradikaj vortoj, kaj niaj gramatikistoj kreas fantaziajn teoriojn por pravigi derivadon de `korekta’ el `korekti’. Maldetale, ili simple permesas ke adjektivigo de verbo havu ian ajn, eĉ plej kaprican kaj malproksiman rilaton al la verba radiko, malgraŭ la evidenta fakto ke pli ofte la rilato ja estas regula kaj prognozebla.

Tiaj teorioj endanĝerigas la lingvon, ĉar iuj aŭtoroj vidas en ili sankcion por importi en Esperanton malregulaĵojn de etnolingvoj, kaj la publiko ne scias kiel defendi sian lingvan instinkton antaŭ la gramatikaj aŭtoritatoj.

Ekz-e la angla lingvo ial konfuzas en la verbo to wake la sencojn `veki’ kaj `maldormi’3, esti vekita’. Tial iuj pretendas ke ankaŭ la Esperanta vorto `veka’ povas signifi `maldorma, vekita’. Mi forte protestas: por mi `veka’ similas al `vekanta’, samkiel `naska’ similas al `naskanta’ (kp `interesveka’ = `interesnaska’). Aserti ke `veka’ povas signifi `vekita, maldorma’ estas kiel aserti ke `naska’ povas signifi `naskita, viva’.

Stabilo de internaciaĵoj

Laŭ §7, “fakuloj jam spertis, ke internaciaj terminoj estas pli stabilaj” ... dubinda aserto. Ekz-e mi vidis la internaciajn nomojn de malsanoj ŝanĝiĝadi dum mia vivo. Sed mi prenu pli klarajn ekzemplojn el pli konataj esperantaĵoj.

En la frua periodo de Esperanto la ĉefa lingvo internacia estis la franca. Kaj en tiu periodo oni ankoraŭ ne kuraĝis plene uzi la propre Esperantajn lingvorimedojn. Tial `universala kongreso’ sklave imitas sian francan (do, tiutempe “la internacian”) modelon, kvankam ja eblus diri `tutmonda kongreso’ (ke la celata senco estis ĝuste tiu, atestas la tradiciaj tradukoj angla, rusa, germana), aŭ `universa kongreso’. Laŭ mia lingvosento, la francmaniera uzo de `universala’ por `tutmonda’ jam delonge arkaikiĝis. La kunmetita vorto `tutmonda’ evidente estus pli trafa, konvena — kaj pli simpla por la esperantista menso ol la eksmoda eksinternaciaĵo. (Ĝi ankaŭ estas pli mallonga.)

Dum la Praga “universala” kongreso la burokratoj kaj ĵurnalistoj senĉese ripetadis kliŝojn pri “la ĉeĥa metropolo”. Plurajn el ili surprizis mia atentigo ke Zamenhof uzis tiun “internaciaĵon” en la senco `origina lando rilate al siaj kolonioj’, kaj ke liaj `metropolaj francoj’ ne nepre estis parizanoj. Post 1960, post la disfalo de la kolonia sistemo, tiu senco efektive malaktualiĝis; sed mi konstatas ke kaj `ĉefurbo’, kaj `tutmonda’ restas pli stabilaj, klaraj kaj precizaj ol la “nemotivitaj internaciaĵoj” (§7).

Alian evoluon prezentas la radiko `komplik’. Adjektivigo estas malfacila en la lingvoj franca kaj angla, kaj ofte realiĝas en formo de participo. Imitante “la grandajn kulturlingvojn”, la unuaj esperantistoj (kaj inter ili Zamenhof mem) uzis la participon `komplikita’, kiam sufiĉus diri `malsimpla’. La pasivo `komplikita’ neprigas ke `komplik’ estu radiko transitive verba; tia ĝi restas en la vortaro. Tamen la tendenco asimila kaj simpliga igis la esperantistojn preferi la rektan adjektivigon: `komplika afero’, kaj nun mi (kaj tre multaj esperantistoj) perceptas `komplik’ kiel radikon adjektivan. Sekve en neredaktita parolo mi pli ofte ol `kompliki’ vidas kaj aŭdas la formon `komplikigi’ en la senco `malsimpligi’ aŭ `malfaciligi’. Resume, ni nun havas du homonimajn radikojn `komplik’: unu, arkaikiĝanta, estas la malnova verba; kaj la alia, speciale Esperanta, pure adjektiva.

Ĉu necesas diri ke ambaŭ estas malutila balasto, ke la vortoj `malsimpla’ kaj `malfacila’ estas pli precizaj kaj klaraj, ke ili neniam erarigas?

La ĵusa ekzemplo montras kiom dezirinda estas zorga kribrado de la baza vortaro. La internaciaĵo `simpla’ estas tre bonkvalita: ĝi estas tre klara kaj taŭga por senproblema derivado. La internaciaĵo `komplik’ estas malbona (ĝi konfuzas la sencojn `malfacil’, `malsimpl’ kaj krome `malfacilig’, `malsimplig’). Krome, ĝi estas superflua. Tio malfaciligas Esperanton por la lernantoj en kies lingvo la radiko `komplik’ malestas (ekz-e por la rusoj).

Simile `olda’ estas miskvalita kompare kun `nova’ kaj `juna’, ĉar ĝi estas konfuza.

Konkludo

Kiom permesis la limigita amplekso de gazeta artikolo, mi provis respondi al la tezoj de la neologismuloj. La plej absurda ŝajnas al mi

§3. la planlingvo entenu ĉiujn internaciajn vortojn.

Kial oni ŝveligu la lingvon per vortoj sen atenti, ĉu ili estas bezonataj? Tio evidente ĝin malfaciligos por nelatinidlingvanoj; kaj la “larĝanima akceptemo” (§6) de la “Eŭropaj internaciaĵoj” (§16) pensigas min pri ĉiovora rubujo imperiisma, kiu sen sistemo aŭ asimilado englutas ĉion ajn. Fojfoje en la rubujo troviĝas perloj, sed pli multas objektoj tute senvaloraj, senutilaj aŭ malutilaj. Cetere, la postulo nenion diras pri tio, kiun sencon oni atribuu al la internaciaĵoj.

Kaj tamen, tiu absurdaĵo ja tre similas la faman 15-an regulon! Ion similan al tiu regulo entenis ĉiuj lingvoprojektoj de antaŭ cent jaroj. Oni ne povis tuj havigi sufiĉe plenan vortaron; per tia deklaro oni iel-tiel ŝtopis la truon. Tamen Esperanto jam delonge ne plu estas lingvoprojekto; la “vortojn fremdajn” ĝi bezonas proksimume samtiom, kiom la etnaj lingvoj, kaj tiuj ne akceptas ĉion ajn: oni elektas ion konvenan por la koncerna lingvo.

Iuj opinias, ke kiu scias pli multe da vortoj, tiu estas pli klera, pli erudicia, pli inteligenta. Ili konfuzas vortojn kaj nociojn. Mi pli respektas homon kiu parolas simple kaj klare ol ĉarlatanon kiu nepre bezonas ion tre terminecan (ekz-e `odontalgio’ anstataŭ simpla `dentodoloro’) aŭ speciale poezian (`primavero’ ktp). Mi opinias pli inteligenta kaj klera homon kiu kapablas komputi logaritmon de ajna nombro ol tiun kiu parkerigis la tutan logaritmotabelon el matematika manlibro. Tamen ekzistas homoj kiuj pli alte taksas la parkerulojn.

Aliflanke, kiam por iu afero mankas nomo, oni ne hezitu ĝin enkonduki, sendepende tion, ĉi ĝi estas greka-Latina aŭ ne. Esperanto superas la etnajn lingvojn per siaj vortoj `Usono’, `usonaĵo’ ktp, por kiuj “la naturaj lingvoj” havas nur ĉirkaŭfrazojn.

Fine, mi citu kaj komentu el La evoluo de nia poezia lingvo de K.Kalocsay [LSF, p.50]:

La esperantistojn oni povas dividi en du grupojn, la propagandistojn kaj literaturistojn.

Tuj rimarkindas, ke siajn kontraŭulojn Kalocsay nomas, iom desupre, “propagandistoj”, rezervante por sia partio pli honoran titolon “literaturistoj”.

La propagandisto volas facilan Esperanton, kiun li povus verŝi rapide, per tute eta funelo, en la kapon de ĉiu homo. Li estus feliĉa, se la lingvo konsistus el ducent vortoj, se oni povus skribi sur poŝtkarton la tutan gramatikon ...

Ial Kalocsay ne atentas ke simpla kaj logika lingvo estas bona ankaŭ por la “propagandisto” mem. La “tute eta funelo” estas iom tro facila karikaturo, kiu tuj pensigas pri granda martelo por enkapigi la literaturistan balaston. Probable intenca estas la malhonesta konfuzo inter radikoj kaj vortoj: ni jam vidis, ke per derivado Esperanto ebligas produkti pli precize nuancitajn vortojn ol la Parnasaj. Cetere, la simpleco certe estas granda valoro praktika kaj estetika: Small is beautiful.

La literaturisto volas riĉan lingvon, volas havi apartan vorton por ĉiu vorto de sia nacia lingvo, apartan vorton por ĉiu nuanco, laŭeble radikvorton ...

Jen la esenco de Parnasismo: ne temas pri asimilo de Esperanta lingvosistemo, per kies propraj rimedoj aŭtenta artisto kreu verkojn siajn aŭ rekreu verkon tradukatan; ne, la “literaturisto” restas en la sistemo de nacia lingvo, kopiante ties ĉiujn kapricojn kaj difektojn (`olda’, `povra’), kiujn, por pli imponi, li nomas “nuancoj”.

La Parnasa “literaturisto” povas multe verki en Esperanto, kaj tamen resti surda kaj fremda al ĝia spirito: plu analizi mal- kiel la komencantoj, konfuzi `morta’ kaj `malviva’ (ĉar li perceptas ilin kiel la francajn `mal’ kaj `mort’) — kaj ĉe tio kun aplombo de duonklerulo postuli pli da nuancoj. Se tamen oni sukcesas komprenigi al la “literaturisto” la diferencon, li certe malakceptas la simplan Zamenhofan `malviva’, sed preferas enkonduki ian `mortala’ por la franca `mortel’, kaj resti kun kontraŭsistema (sed latinida) `morta’ por `mort’ (t.e. `malviva’).

Tiun vortan fetiĉismon la parnasistoj nomas “klero”. Ne temas pri krea verkado, temas pri transskribo: `constellation’ iĝas `konstelacio’, `appendix I’ iĝas `apendico I’, `awake’ iĝas `veka’.

Iuj nomas tion “larĝanima internacieco”; mi dirus, “Eŭropa paroĥismo”.

Notoj

1. La anatomia apendico kreskas el tio kion PIV nomas `cekumo’. Malgraŭ la aserto de §7, tiu lasta nenion diras al ruslingvano. Aliflanke, en tre multaj lingvoj — angla, turka, rusa, germana, pola, Latino — la koncernan anatomiaĵon priskribas samsenca esprimo: blinda intesto (blind gut, körbarsak...). Ekstere malsimilaj, ili estas identaj laŭ sia formo interna, blinda intesto estas pli internacia laŭsence ol laŭlitere. Sed ... la franca lingvo transprenis tiun terminon el Latino sentraduke kaj tial PIV rekomendas al la esperantistoj la barbaran cekumon. Aliflanke, la franca havas tradukitajn terminojn `intestin grêle, intestin gros’ kaj tial PIV permesas al la esperantistoj diri `maldika, dika intesto’. Kontrola demando: kiel elrusigi la terminon `rekta intesto’, konsidere ke la francoj ĝin nomas per netradukita adjektivo de la latinaĵo `rectum intestinum’?

2. Verdire, en la frua periodo, Zamenhof uzis `adresi’ ankaŭ en la senco proksima al tiu de `alparoli’, kaj tiusence `adresato’ estas pravigebla kiel participo de alisenca verbo. Tamen eĉ tiam `adresato de letero’ restas formo misgramatika. Eĉ se oni povas `adresi iun per letero’ simile al `alparoli iun per salutvortoj’, eĉ tiam `la adresato de la letero’ estus same stranga kiel `la alparolato de la salutvortoj’.

3. Tute arbitre kaj senbaze PIV kaj PAG asertas ke `maldormi’ signifas `sin deteni de dormo dum la kutima tempo’. Tio estas malutila devio de la senco de mal-, kiu indikas simple la malon; `maldormi’ signifas simple la malon de `dormi’, tial `maldormi’ oni povas mistempe aŭ je konvena tempo, samkiel `dormi’. Zamenhofa uzo [AZ] klare refutas tiun PIV-PAG-an misinformon.

Referencoj

AZ Andersen. Fabeloj. Lasta sonĝo de maljuna kverko. Trad. L.L.Zamenhof.

KWB Kalocsay K., Waringhien G., Bernard R. Parnasa gvidlibro. Pisa/Madrido, 1984 (3a eldono, reviziita kaj kompletigita de G.Waringhien).

LSF Kalocsay K. Lingvo Stilo Formo. Budapest, 1931.

W57 Waringhien G. Grand dictionnaire espéranto-français. Parizo, 1957.

Julio Baghy

Lingva Evoluo
Komedia aŭ tragedia sceno laŭ gusto de la leganto

Tiu ĉi sceno estas aperigata akompane al la respondo de Sergio Pokrovskij Internaciismo kaj purismo, kiu aperis en la du lastaj kajeroj de La Ondo.

Rolas: La Malnova, La Moderna kaj La Juna adeptoj de lingvo Esperanto.

Loko: Biblioteka ĉambro de B.E.S. (Bangonlanda Esperantista Societo).

La Malnova sidas ĉe la tablo kaj legas la Originalan Verkaron de Zamenhof.

La Juna foliumadas modernan revuon. Ĉiumomente li elpoŝigas sian 600-paĝan vortaron por serĉi la nekonatajn vortojn. Ofte li notas la netroveblajn neologismojn sur paperon.

La Moderna (paŝas en la ĉambron): Bonan seron! (Li eksidas).

La Malnova (iom miriginte): Ĉu seron?!

La Juna ekatentas kaj subite serĉas la vorton en la vortaro.

La Moderna: Jes, senioro. Unu silabon pli kurte... Hah, ni havantas superban primaveran seron.

La Malnova (iom malice): Pri-ma-ve-ro... Unu silabon pli longe.

La Moderna: Sed ĝi estas pli poetika.

La Malnova: Kial ne poezia?

La Moderna: Pro la eskvizita nuanco.

La Malnova: Mi ne komprenas la vorton “eskvizita”.

La Juna denove serĉas en la vortaro.

La Moderna: Supozeble vi estas movades oldulo ne beletre erudita. (Li prenas al si la libron, legatan de La Malnova): Ĉu lice? Bah, arĥaikaĵo! Zamenhof! Mi povintus pensi. (Li redonas la libron.) Ne faltigu la frunton kaj ne paŭtu! Estu darfe diri, ke oldulo ne povantas apreci la progreses etoson, kiun forcas la moderna evoluo. Vi tro egardas la paseon por delekti avantaĝojn. Senioro, vi krablas; ni baĉeloroj, hastas.

La Malnova (kun pliiĝanta miro): Mi ne komprenas... Je Dio, mi ne komprenas vin! Kiun lingvon vi parolas, sinjoro?

La Moderna (fiere): La modernan beletran lingvon de Esperanto. La inĝeniaj ĝeniules dokta degno savantos nian idiomon de ŝtoniĝes danĝeroj.

La Juna dum la konversacio ŝvite notas, serĉas, aŭskultas, fulmrapide foliumadas sian vortaron.

La Malnova (konsternite): Sed tio estas ja atenco kontraŭ la lingvo mem.

La Moderna (digne): Aliu opinias aliel... Kelkuj obĵetas argumentojn, kiuj balde konvinkintos la konservatismes konestablojn. La enemoj venkitos kaj restantos infre de la montes piedo, dum la modernuloj kun resoluta orgojlo konstruantos sian novan fortreson.

La Malnova (ekflamiĝante): Sinjoro, ĉesu tiun parolon. Via lingvouzo detruas. Kiu komprenas tion? Pli ol 25 jarojn mi konas kaj parolas la lingvon, sed mi ne kapablas vin kompreni. Kio, je Dio mi petas vin, kio estas ĝi?

La Moderna (kvazaŭ donante la indulgan lastan mortpikon): Lingva evoluo kaj poetika etoso.

La Juna mire rigardas al ili.

La Malnova (malespere): Sed, sinjoro, ankaŭ mi lernis la lingvon el literaturaj verkoj, sed...

La Moderna (interrompe): ...sed ante du dekadoj. Ante tri jaroj mi uvris mian koron por Esperanto, kaj jen mi devancintas vin. Ho, povra konestablo, ĉiudiurne vi devus devori novajn vortojn por atinginti min! (Subite li turnas sin al La Juna.) Ĉu ne, senioro? Nu?..

La Juna embarasite silentas.

La Moderna: Kial vi silentas?

La Malnova (senkulpigante lin): Antaŭ tri monatoj li lernis. Li estas nia plej talenta kaj fervora juna samideano.

La Moderna (kun patosa entuziasmo): Pum! Baĉeloro, salutatu vi! Vi futures espero, kiu estos la moderna beletres aprecanto! Hola! Hop! Hip, hip, hura!

La Juna (ruĝa pro la retenata kolero, pulme krias): Am pam kuli kuli mas injara pinjara puuu de le fingestek moli vidi nakk am para pam para paĉ!

La Moderna kaj La Malnova (surprizite kaj samtempe): Kio estas tio?!

La Juna (kontentigite): Lingva evoluo kaj poetika etoso, sinjoroj! (Li ĵetas la vortaron en angulon kaj estas forironta.)

La Malnova (retene): Kien, kien, kara samideano!

La Juna (decide): Al “Basic English”! (Li forkuras.)

Laŭ Arĝenta duopo. 2a volumo. Budapest: Literatura Mondo, 1937.

Rudyard Kipling
Se

Se vi konservas kapon en lucido,

dum la popolon regas jam panik’,

se vi ne donas kaŭzon por malfido,

eĉ kiam ne plu kredas vin amik’;

Se, malgraŭ laco, povas vi atendi,

rezisti al mensogo kaj malam’,

ne cedi al despero, ne pretendi

je plaĉaspekto kaj saĝula fam’;

Se vin obeas revoj — sed ne male,

se regas vi la pensojn en konsci’,

se al Triumfo kaj Fiask’ egale

rilatas vi sen troa emoci’;

Se vian vorton oni hipokrite

transformas je kaptilo por stultul’,

sed post frakas’ de viaj faroj, spite,

obstine rekomencas vi de nul’;

Se povas meti vi sur unu karton

la tutan havon, riske je bankrot’,

kaj ĉion perdi, kaj reprovi starton,

sen diri vorton pri perdita lot’;

Se via kor’ kaj nervoj, malgraŭ trivo,

plu servas eĉ en stato de ruin’,

kiam nenio restas por la vivo,

krom Volo, kiu diras: “Tenu vin!”;

Se, parolante, vi kondutas inde,

kun Reĝoj ne forgesas pri popol’,

kaj se vin oni fidas, sed ne blinde,

kaj ĉiuj sekvas vin — laŭ propra vol’;

Se ĉiu hor’ de via vivo plenas

per la impeta kuro sen humil’,

al vi la tuta Tero apartenas,

kaj pli — vi estas Homo, mia fil’!

(1910)

Tradukis el la angla

Valentin Melnikov

Sistemo de kompromisoj

Beetham, David; Boyle, Kevin. Kio estas demokratio: 80 demandoj kaj respondoj / Trad. el la angla Geoffrey Sutton; Il. Plantu. — Rotterdam: UEA, 2000. — 143 pĝ., il.

La libro de Beetham kaj Boyle estas laŭforme tipa informilo pri donita temo kaj laŭteme — anatomia studo de socia organismo en krizo. Ja oni ne povas kontesti, ke nia civilizo travivas malfacilan tempon. La transformoj en Orienta Eŭropo ne multe ŝanĝas la situacion: la novaj demokratioj reproduktas la oldajn, ofte en la formo de parodio. Evidentas ke enorme kreskinta materia neegalo inter la homoj paralizas la meĥanismojn de la popola rego kaj la modernaj teĥnikaj rimedoj de la ŝtato renversas la ekvilibron inter la regantoj kaj regatoj. La aŭtoroj de la libro ne ignoras la simptomojn de la malsanoj nek la kaŭzojn de l’ infekto de la hodiaŭaj demokratiaj organismoj, sole — mi havas impreson — ili ne trovas tion tro serioza patologio, sed io simila al nazkataro.

Beetham kaj Boyle logike komencas la verkon per difino de la demokratio, kiun mi aprezas perfekta. En multaj belaj epizodoj ili aldonas tre signifajn nuancojn kiuj malkovras fundamentajn valorojn de la demokratio. Tiel ni certiĝas ke la popolrego laŭdifine ne estas la rego de plimulto, ke la plimulto devas respekti individuan aŭ grupan rajton, ke ekzistas sufiĉa motivo por rompi leĝon defendante “gravan principon aŭ esencan intereson”, ke, ĝenerale, la unuagradaj garantioj por la unuopo ne kontraŭas sed apogas la kolektivan intereson kaj solidarecon. Krome ni trovos ĉi tie amason da utilaj detaloj kaj klarigoj, ekzemple — koncizan prezenton de diversaj elektosistemoj. Fine ni komprenos, kial demokratio estas sistemo de kompromisoj.

Evidente, tro kritika studo de la meĥanismoj de la moderna demokratio ne povas esti celo de tia verko, sed ni prave atendus ke la aŭtoroj atente ekzamenu la pontojn, kiuj kondukas de teorio al praktika realigo de l’ ideo. Bedaŭrinde, leganto povas konstati miopon de la rigardo de Beetham kaj Boyle. Svago de la rigardo estas proksimumo en detaloj, tipo de optika kompromiso. Rezulte oni riskas mispaŝi.

Efektive ili estas nekonsekvencaj, menciinte la minacon de kresko de la kolektivo al la normala faro de grupaj decidoj kaj parolante — iom poste — pri la avantaĝo de la “senpera elektiteco” de la prezidanto. Ni ne blindu por vidi, kio estas en la praktiko tiu “senpera elektiteco” de persono, kiu estas konata al la absoluta plejmulto el la bildo sur la ekrano.

Oni estas naiva zorgante pri ŝirmilo ĉe la balotejo sen rimarki, ke la proceduro de la elekto perdas sencon, kiam konkurencas ne personoj sed reklamagentejoj, kies natura celo estas trudi varon.

Oni estas nekompetenta proponante referendumon sen averti, ke la formuligo de la balotota alternativo estas por la regantoj bonega rimedo por manipuli la voĉojn de la elektantaro.

Oni estas verŝajne hipokrita parolante pri la internacia rajto sen indiki praktikan anarĥiismon de landoj, kiuj unuope decidas pri la kulpo de la aliaj kaj opinias justa sin malŝarĝi de la puno.

La aŭtoroj tre trafe tuŝas la problemon de la ligo inter la demokratio kaj proprieto. Ve, ili tro modestas en la konkludoj. Ke la ŝtato kiel granda proprietulo mutilas la civilan vivon — pri tio oni sen dubo konsentas. Oni konsentu do ke simile mutilas la demokration ĉiu granda proprieto. La granda proprieto financas partiojn kaj politikistojn, tiel ĝi povas iĝi unika subjekto de politiko. La granda proprieto avide akumulas la komunikilojn, tiel ĝi iĝas unika subjekto de informado. La granda proprieto materiigas perversojn kaj ekscesojn (vidu la terorismon) — tiel ĝi deformas la ĉirkaŭon kaj potence influas la psiĥologion de la socio. Ĝi deformas la demokration mem, kaj en la ĝenerala degrado de la kulturo, en la eksplodo de kruelo kaj barbareco, en la politika apatio de la popolo ni vidas la konturojn de tiu deformado.

Malgraŭ ĉio, logiko kaj evidento helpas la aŭtorojn nomi la rimedon de sanigo. Tre delikate kaj diplomate ili parolas fine pri la ekonomia demokratio. Ja la laborkolektivo estas tre grava kaj influa inter la aliaj homaj komunumoj; kial do “la esenco de la demokratio” (la principo Unu homo — unu voĉo) ne estu respektata en la ekonomio?

Mi ne postulu multon de la verko, kiu estas intence ido de kompromiso. David Beetham kaj Kevin Boyle meritas laŭdon kaj ilia libro meritas legon.

Ve, la lingvaĵo de la traduko estas mallerta kaj ne senerara. “La rajto moviĝi”, “politike ligitaj”, “enpersonigado” — iu leganto stumblos antaŭ penetri la sencon de tiuj improvizoj. UEA eldonis libron-klarigon, ĝi devus zorgi pri pli klara elangligo.

Alen Kris

Libroj

Aleksandra Kowalczyk. Multisensoraj landpejzaĝoj. — Bydgoszcz: Monda Turismo, 1999. — 19 pĝ.

Jen helpilo por studentoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz. Landpejzaĝo konsistas el geosfero, biosfero kaj noosfero, kiun la homa menso perceptas per siaj sensoj kiel bildon, lumon, ombron, temperaturon, humidecon, venton, sonon. “Landpejzaĝon akceptatan per multaj sensoj oni nomas landpejzaĝo multisensora”. Legu la broŝuron, kaj vi povos diri ke vi hieraŭ “perceptis landpejzaĝon kun disĵetitaj konstruaĵoj, kun profunda horizonto tute aŭ nur parte fermita” anstataŭ “gastis ĉe bokuzo en vilaĝo”.

Geraldo Mattos. Apartaj mondoj: verboj kaj participoj. — 2a eldono. — Chapecó: Fonto, 1999. — 88 pĝ.

Por pli granda klarigo, estas oportune prezenti alian ekzemplon per supozata deklaro de prezidanto de la Akademio de Esperanto:

Mi ne estas la unua prezidanto, kiu aliĝas al ĉiuj sekcioj.

La signifo estas unu sola, sed estas du sencoj, ĉar la interpreto de la deklaro dependas de eksterlingva kono, nome la kono de la historio de la Akademio:

1. Se unu el la antaŭaj prezidantoj aliĝis al ĉiu el la sekcioj, la unua senco de la propozicio estas pozitiva: la parolanto aliĝos, ĉar li ne estos la unua, sed la dua.

2. Se neniu el la antaŭaj prezidantoj aliĝis al ĉiu el la sekcioj, la dua senco de la propozicio estos negativa: la parolanto ne aliĝos, ĉar li estus la unua.

— Tiel la aganta prezidanto de la Akademio, brazilano Geraldo Mattos ekzemplas jam en la enkonduka ĉapitro.

Ankaŭ en la aliaj ĉapitroj la legantojn atendas interesaĵoj. Eble la aŭtoro pravas, ja:

“La verba sistemo de Esperanto estas tiel originala, ke ĝi profunde diferencas de tiuj de ĉiuj etnolingvoj kun la malagrabla rezulto, ke ĝi estas senescepte malfacila por ĉiuj esperantistoj”.

Edgard Jamart. Amoj kaj amantoj. — Debrecen: Debrecena E-Societo, 2000. — 60 pĝ.

La enhavo: 1. Ami, amori; 2. Ami, geedziĝi, plezuri; 3. Fantazii; 4. Ludi kaj ĵaluzi; 5. Absolute seksumi; 6. Diverse distriĝi; 7. Ami alie.

La modest-aspekta libro enhavas multegajn citaĵojn pri la enhav-listaj temoj, kaj proprajn konstatojn de la 70-jara belgo. Jen lia frazo hazarde plukita el la lasta paĝo:

La inaj gejoj estas tre romantikaj; ili fidas siajn amikinojn kaj same sentas sin sekuraj. Iliaj ĵuroj estas emfazaj kaj iliaj ĵaluzaj kvereloj bruemaj. Sed kiam ili amoras, iliaj plezurĝemadoj ne estas tute ŝajnaj.

Aperis kalendaro 2001 de “Monato”

Ĵus aperis La Jaro 2001, la praktika poŝkalendaro kaj enciklopedieto de Monato.

La kalendara parto enhavas lokon por skribi notojn kaj mencias la festotagojn en ĉiuj landoj de la mondo. La mencio de tiuj festotagoj montriĝis aparte utila por vojaĝantoj aŭ kiam oni intencas telefoni eksterlande.

La enciklopedieta parto mencias ĉiujn landojn de la mondo, kun ties ĉefurbo, ĉefaj lingvoj parolataj, monunuo, aŭtosimbolo, IS-kodo, areo, ŝtatformo, ktp.

Tre utila estas la ĉapitro “telefoni internacie”: kiel mi telefonu al mia hejmlando kiam mi estas eksterlande? Kiel telefoni aŭ faksi eksterlanden de la hejmo? Por kiuj landoj forigi la nulon, por kiuj ne?

Krome la enciklopedieto mencias la aktualan staton de la esperantlingvaj radioprogramoj, kun horaro, ondolongoj, ktp.

La Jaro 2001 estas ekde nun akirebla ĉe Retbutiko@fel.esperanto.be kontraŭ 5 eŭroj.

FEL

Gazetoj
Literatura Foiro. 2000: 186

“Mi gardas belan poŝtkarton de Anna Löwenstein (tiam ankoraŭ Brennan, sed jam edzino de Renato Corsetti) kiu esprimas sian bedaŭron ke ŝi ne sukcesis ĝustatempe subskribi la Manifeston de Raŭmo”. Tion respondas Giorgio Silfer en intervjuo sub la titolo “Pli gravas vivi raŭmisme ol subskribi la Manifeston” okaze de la 20-jariĝo de la Raŭma manifesto. La poŝtkarto mem, historia foto prezentanta la kreadon de la Raŭma manifesto kaj karto de Jouko Lindstedt pri Andrzej Pettyn (el la jaro 1986) akompanas la intervjuon. Alia teksto pri la Raŭma manifesto, “Kien esperanto?” de Claude Piron, same trovas lokon en ĉi tiu numero.

La kulturpolitikan akcenton de LF-186 kompletigas recenzo de Walter Zelazny pri la libro Esperanto sen mitoj de Ziko M. Sikosek. Laŭ Zelazny, “unu el la plej grandaj fi-mitoj de la Movado, mensogo kaj memtrompo ne sufiĉe analizita... estas la mito pri la unueco de la Movado”.

Kiel ĉiam, la literaturo signife kontribuas al la enhavo: poemo de Grigorij Arosjev, rakonto de Berta Lenard, profilo de la konata tradukistino Margarethe-Greta Stoll, recenzoj pri La Liberpoeto de Dan Tirinaro, Paĝoj bizaraj de Urmuz, Mokrokalvo de Gunnar Gallmo kaj Sonĝodramo de August Strindberg. En la kulturaj rubrikoj trovas lokon recenzo de Cornelia Rau pri la filmo Incubus kaj recenzo pri la filozofia libro Libere de la konoj de J. Krishnamuri.

Per la artikolo “Diĝita presado: ĉu inventita por la esperantistoj?” de Marco Picasso LF komencas aperigi la prelegojn prezentitajn kadre de la ĉi-jara 19a Internacia Literatura Forumo okazinta en Vraco. Pri ekologia temo (kaj ne nur) estas eseo de Leen C. Deij.

“Mi ŝatas la Foiron, ĉar ĝi ne estas esperantista revuo sed kultura revuo en esperanto”, skribas Aleksander Korĵenkov en La Ondo de Esperanto (2000:6), kiun artikolon LF-186 represas.

Literatura Foiro aperas dumonate, internacia jara abono estas 42 svisaj frankoj, por ekssocialismaj landoj, Ĉinio kaj Vjetnamio — 21 CHF; por latinamerikaj landoj — 28 CHF.

Por ricevi provekzempleron skribu al la administrejo (CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando) aŭ al la redakcio (PK 26, BG-3000 Vraca, Bulgario); rete al heroldo@tin.it, kce.esperanto@bluewin.ch kaj lofo@usa.net.

La ruslanda peranto estas Halina Gorecka.

HeKo

Ricevitaj gazetoj

Apudvistula Bulteno. 2000/6,7,8;

Dia Regno. 2000/1,2,3;

Debrecena Bulteno. 2000/119;

Esperantolehti. 2000/4;

Esperanto-nyt. 2000/2;

Esperanto USA. 2000/4;

Franca esperantisto. 2000/520,521;

Heroldo de Esperanto. 2000/10;

Internaciisto. 2000/5;

KAE-Informilo. 2000/31;

Kontakto. 2000/4;

La Ondo de Esperanto. 2000/8-9;

La Revuo Orienta. 2000/8;

Monato. 2000/8;

Najbara Folio. 2000/2,3;

Oomoto. 2000/444;

Scienco kaj Kulturo. 2000/2,3;

Sennaciulo. 2000/7;

Service de Presse. 2000/553;

Stel-Avivo. 2000/2,3,4,5,6,7.

M O Z A I K O

Ni ricevis 10 solvojn de la linia krucvortenigmo el la junia Ondo. Preskaŭ ĉiuj estis tute korektaj, nur unu havis erarojn. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Miĥail Maĥnaĉ el Smolensk (Ruslando). Ni gratulas!

La ĝusta solvo:

1. sen; 2. sencele; 3. celebri; 4. Briti’; 5. Titan’; 6. tandem’; 7. demon’; 8. onkl’; 9. klas’; 10. aster’; 11. terpom’; 12. pomad’; 13. adres’; 14. resum’; 15. umbel’; 16. beladon’; 17. adonid’; 18. id’.

Plektita krucvortenigmo

Horizontale

1. Fizika instrumento; 9. Bonfarto (R); 10. Eĉ por pomo putranta troviĝas ...(R); 13. Membro; 16. Angla kuko (R); 17. Kvaroble kvar; 21. Paŝi, marŝi; 23. Kutime ĝi estas sur la kapo, ĝi povas esti el floroj kaj folioj aŭ el oro; 24. Saltanta besto kun nuda haŭto (R); 28. Manskribaĵo.

Vertikale

2. Numeralo; 3. Kaj Atlantika, kaj Hinda; 4. Longa cilindroforma ilo (R); 5. Mondcivitano, homarano; 8. Kristano; 14. Avara; 15. Ĝin donas bovino; 19. Loĝanto de orienta Eŭropo (R); 26. Alkohola trinkaĵo (R); 27. Najbaro de buŝo kaj lango.

Ronde

6. Tranĉranda, pinta; 7. Lando en Ameriko (R); 10. Membro de iu organizaĵo (R); 11. Vegetaĵo kun rozviolaj floroj (R); 12. Malvestita; 14. Malagrable subita, senprepara; 15. Rampulo kun longa maldika vosto; 18. Tempo, dum kiu io okazas (R); 20. Seĝo de reĝo (R); 22. Fortranĉi harojn ĉe la haŭto per speciala ilo; 23. Malnobla fripono; 25. Percepti per la oreloj.

Kompilis Tatjana Kulakova

La respondoj devos atingi la redakcion antaŭ 10 nov 2000. Unu el la respondintoj ricevos librodonacon. La respondon sendu poŝte al la redakcio aŭ rete al la rubrikestro kulakova@akb.mplik.ru. Fine de la jaro ni premios la plej aktivan respondemulon.

El la Fundamento de Esperanto

§39. Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.

L.L.Zamenhof

Matematika ludo

Kalkulu laŭvice, kaj ne legu la finon anticipe.

1. Unue, elektu kiom da tagoj vi ŝatus promeni dum la semajno.

2. Tiun ciferon multipliku je 2.

3. Aldonu 5.

4. Multipliku je 50.

5. Se vi jam havis naskiĝtagon ĉi-jare, aldonu 1750; se ankoraŭ ne — aldonu 1749.

6. Fine, deprenu la jaron, en kiu vi naskiĝis.

Ĉu vi jam finis?

Rezulto:

Nun vi havas tri ciferojn: la unua, estas la cifero kiun vi elektis por kiom da fojoj vi ŝatus promeni semajne. Kaj la aliaj du ciferoj estas via aĝo!

Se vi bone faris la kalkulojn, tiam la rezultoj estos perfektaj; kontraŭe, vi eraris. Do, uzu kalkulilon.

Sandra Burgues Roca (Urugvajo)

Rido en la aero

Aviadilo katastrofis kaj falas. Du pilotoj sidas kaj suspirante rigardas tra la fenestro. Unu diras:

— Mi ne komprenas, kial maristoj tre ĝojas vidante teron?

* * *

Aviadilo fuŝiĝis en la aero, la pilotoj provas ĉion por savi ĝin, sed senefike: la maŝino rapide proksimiĝas al la tero. La ĉefpiloto prenas la mikrofonon, kaj diras:

— Karaj geflugantoj. Kun bedaŭro mi informas vin, ke ni post kelkaj minutoj renkontos la teron kaj ni ĉiuj mortos.

La vojaĝantojn trafas paniko. Ili krias, bruas, iu virino saltas sur seĝon, disŝiras kaj disĵetas rapide siajn vestaĵojn, kaj ekkrias:

— Lastan fojon en la vivo mi ŝatus senti min virino!

Ŝia kunvojaĝanto (viro) responde al ŝi demetas sian jakon, ĵetas ĝin al la virino, kaj diras:

— Kaptu ĝin, damne, kaj gladu!

* * *

Aviadilo proksimiĝas al Zuriko, kaj la piloto demandas la flughavenan administranton, kioma horo estas. La administranto redemandas:

— El kiu flugkompanio vi estas?

— Ĉu tio gravas?

— Jes, tre gravas.

— Kial?

— Ĉar se vi estas piloto de SwissAir — nun estas 14h20m30s, se vi estas de Air France — nun estas 14h20 m, sed se vi estas de la Ruslanda kompanio Aeroflot — hodiaŭ estas mardo...

Plukis kaj tradukis Grigori Arosev

FOTOKONKURSO

Post la sukcesaj konkursoj en 1998 kaj 1999 la redakcio de La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo denove invitas al partopreno en la Internacia Fotokonkurso. La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

En la konkurso rajtas partopreni ĉiu deziranta fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10 x 15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la redakcia adreso de La Ondo de Esperanto RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando. La fotoj devas atingi la indikitan adreson antaŭ la 15a de decembro 2000.

La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti enmetita slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga.

En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj aŭ publikigitaj.

Tripersona juĝkomisiono (la redaktoro de La Ondo de Esperanto, komitatano de UES kaj fakulo pri fotoarto) aljuĝos maksimume tri premiojn al la laŭreatoj:

1a premio: du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

2a premio: unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto

3a premio: abono al La Ondo de Esperanto

Specialan premion (libroj en la Urala libro-servo kontraŭ ekvivalento de unu minimuma ruslanda salajro) ricevos la plej bona foto teme ligita kun esperanto.

Ĉiu premiito ricevos diplomon. Ruslandaj laŭreatoj ricevos premiojn en ruslandaj rubloj. Alilandaj laŭreatoj ricevos premiojn per la kontosistemo de UEA en eŭroj.

La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2002 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Sukcesojn!

A N O N C E T O J

Ĉiu vorto en la anonceto kostas 1 rublon por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond-kuponon. La pagon sendu al Galina Romanovna Goreckaja je la redakcia adreso.

Vojaĝ-agentejo “Dornagasht” en Teherano, aliĝinta al Monda Turismo, pretas interŝanĝi nformon kaj planojn pri grupa kaj individua turismo.

Adreso: Suite # 6, No. 121 East Sarv, Saadat Abad, IR-1998653788 Tehran, Irano. Rete: ralijani@accir.com

Mi, Oleg Vasiljeviĉ Vasiljev, instruisto de matematiko de Uljanovska teknika universitato, esperantisto de 1987, SATano de 1991, petas helpon de esperantistoj kaj neesperantistoj. Mia amiko kaj kolego matematikisto Aleksandr Vasiljeviĉ Skrynnikov antaŭ unu jaro havis aŭtoakcidenton, kaj antaŭ unu monato li iĝis viktimo de banditoj. Li bezonas urĝan multekostan operacion.

Bonvolu sendi laŭeblan monhelpon laŭ la adreso: Swift-code: SABRRUMUC 1 Sawings Bank of the Russian Federation Ulyanovsk Office, Ulyanovsk, Russia to account No 42301840669020001420/01 for Skrypnikov Aleksandr Vasiljeviĉ (dolara konto).

Korajn gratulojn kaj bondezirojn al

Irina Mironova muzika pedagogo el Siberio

kaj

Valentin Melnikov nia redakciano el Moskvo

kiuj geedziĝis en Moskvo la 15an de septembro

KOMENCANTO

  • internacia gazeto por komencantaj esperantistoj kaj komencantaj aŭtoroj
  • forumo por komencantaj aŭtoroj
  • fenestro al Esperantujo por komencantoj
  • helpilo por kursgvidantoj kaj korespondaj kursanoj

Post 2 jaroj de nia aktiva laboro oni abonas kaj legas Komencanton en pli ol 30 landoj de la mondo.

Abonu Komencanton kaj vin atendos:

skiza historio de E-literaturo; multaj desegnaĵoj kaj grafikaĵoj, faritaj nur de niaj abonantoj;

rakontoj, noveletoj tradukitaj kaj originalaj, malgrandaj sed tre bonaj poemetoj,

parodioj, aforismoj, enigmoj, anekdotoj, desegnaĵoj

+ bona humoro kaj pozitivaj emocioj!

En 1998-2000 en Komencanto debutis 74 novaj aŭtoroj el Britio, Francio, Ĉinio, Svedio, Nederlando, Kazaĥstano, Italio, Pollando, Brazilo, Hispanio, Ĉeĥio, Usono, Kubo kaj Ruslando.

20 aktualaj korespondadresoj el la tuta mondo en ĉiu numero. Formato A4, 12 paĝoj. Abontarifo internacie: 13 eŭroj. Orienta Eŭropo kaj Latinameriko: 11 eŭroj. Abonu ĉe via landa peranto aŭ rekte ĉe UEA-konto vkud-a.

Ruslanda abonkotizo estas 78 rubloj per poŝtmandato al Viktor Vasiljeviĉ Kudrjavcev: 620041, Jekaterinburg, ab. ja. 132.

Specimeno kontraŭ 2 IRK ĉe la redakcio RU-620041 Jekaterinburg, p.k. 132, Ruslando.