Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 11

Redakcie

En majo El Popola Ĉinio, festanta sian 50-jariĝon (kaj 500-numeriĝon), aperis kun aparte parada kovrilo, kiun jene komentis la redakcia kolofono:

“La okulfrapaj verdaj steloj kaj malnovaj numeroj de EPĈ sur ĉi kovrilpaĝo montras la karakteron kaj iritan vojon de nia revuo, kaj la ruĝa koloro feliĉosimbolanta en Ĉinio prezentas nian esperon, ke EPĈ havu belan estontecon”.

Esperantujo festenis. Sed en la gratulĥoro (“Mi deziras ke EPĈ havu bonan festjaron kaj ke almenaŭ aliaj 50 fruktodonaj jaroj plu atendu ĝin”, — mesaĝis la prezidanto de UEA.) disonance sonis la titolo de la frontpaĝa artikolo en la 8a numero de Heroldo de Esperanto: ”El Popola Ĉinio: ora jubileo kaj — pereo?”

Heroldo esprimis skeptikecon pri la perspektivo de la plueldonado de la plej luksa el la Esperantaj revuoj. Ke tiu skeptikeco estis bazita sur bona informiteco, pruvis la oktobra kajero de EPĈ, anoncinta ke la revuo ne plu eldoniĝos kiel papera, sed daŭrigos sian ekzistadon nur rete pro “manko de monrimedoj kaj konstanta malpliiĝo de la abonantoj”.

Ĉi tiu decido respegulas la kreskantan pragmatismon en Ĉinio — iom-post-ioma malgraviĝo de la ideologiaj motivoj kaj prioritatiĝo de la faktoroj ekonomiaj jam antaŭ kelkaj jaroj faris anakronisma la vivtenadon de la revuo kun kelkdek-persona etato kaj reduktiĝanta abonantaro. La redakcio baraktis, sed la helpfonduso kaj pagitaj reklamoj nur prokrastis la finon.

Tamen mirakloj okazas, kaj eble la kampanjo de leteroj al ĉinaj ambasadoj pozitive efikos kaj por kelkaj jaroj savos en la nuna formo nian “fenestron al Ĉinio”. Tamen ni devas ne forgesi, ke ĝi estis fenestro al oficiala Ĉinio. EPĈ, abunde ilustrita per feliĉe ridetantaj vizaĝoj, aperigis nur la oficialan vidpunkton pri la eventoj sur la placo Tjan’anmen kaj pri la Tibeta problemo. Ĉu vere ni senrezerve petu daŭrigi la revuon, kiu prisilentis la persekutojn de la disidentoj?

La malapero de EPĈ estas grava bato por Esperantujo. Jam pli frue ĉesis Hungara Vivo, Paco, Scienca Mondo, La Espero el Koreio kaj aliaj revuoj, kiuj perdis ŝtatajn subvenciojn aŭ/kaj privilegiojn. Sed lastatempe falas ankaŭ la abonantaro de, ekzemple, Kontakto; kaj venas onidiroj pri problemoj en Monato. Draste falas la membraro de TEJO (nur 688 membroj fine de 1999) kaj SAT (nur 930). Ĉu ekrealiĝas la pesimisma profetaĵo de Tazio Carlevaro? Aŭ ĉu ankaŭ en Esperantujon venis rezervemo pri tradiciismo kaj membreco? Kvankam nia modesta revuo dum tri sinsekvaj jaroj havas stabilan kreskon de abonantoj, tiuj demandoj estas esence gravaj ankaŭ por ni. Finfine, EPĈ, Monato, La Ondo bezonas ne leterojn al ambasadoj sed kotizojn kaj donacojn.

Cetere, ne forgesu reaboni La Ondon por 2001. Kaj, se tio estas ebla, abonigu vian ĉinan korespondanton, kiu verŝajne ne plu povas ĝui ĉiumonatan revuon en Esperanto.

GVIDLINIOJ POR INFORMADO PRI ESPERANTO

Post pli ol unujara preparado ricevis sian finan formon Gvidlinioj por informado pri Esperanto. Laborgrupo de la Komitato de UEA diskutis pri ĝi unuafoje en la Berlina UK. En Tel-Avivo la Komitato aprobis la novan dokumenton, rajtigante estraranon pri informado, Kalle Kniivilä, zorgi pri ĝia redakta finpoluro.

Celoj

Konsciigi la publikon pri la problemoj en la nuna internacia lingva ordo.

Ĉia informado pri Esperanto estas senperspektiva, se la celgrupo ne konscias pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj la nedemokratieco de la nuna internacia lingva ordo. La unua celo de la informado devas sekve esti ke la ĝenerala publiko malkovru la fundamentan nedemokratiecon de komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn sed postulas de aliaj jarojn da penoj por atingi tamen malperfektan lingvoscion. En la strebado estigi diskuton pri lingva egaleco kaj lingvaj rajtoj troveblas multaj potencialaj aliancanoj kun similaj celoj. Ekzistas multaj sciencaj verkoj pri la efikoj de lingva neegaleco je tutmonda, loka kaj individua niveloj. Indas, ke respondeculoj pri informado bone trastudu la temon. Por ŝanĝi la realaĵojn necesas unue ĝisfunde ekkoni ilin.

Konsciigi la publikon pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto.

Esperanto estas unika fenomeno, kaj antaŭ ĉio necesas ke la esperantistoj mem plene konsciu pri tio. Ĉiu esperantisto povas rakonti pri personaj spertoj kiuj ofte estas tute neimageblaj al eksteruloj. Konkretaj spertoj kaj veraj homoj el foraj landoj estas la plej konvinka rimedo por atentigi la publikon pri la ekzisto de tiu fenomeno. Gravas ja ke la informado ne estu tro abstrakta: imponi povas personaj riĉiĝoj pere de Esperanto, emociaj kaj intelektaj. Informado pri Esperanto devas unuavice esti ĝuste informado, ne propagando. En informado ĉefan rolon havu veraj informoj, ne sloganoj (“Lingvo de paco kaj amikeco”, “ĉies dua lingvo” ktp.). Ne ĉiu volas lerni Esperanton, sed multo estas atingita, se oni sukcesas konsciigi pli vastan publikon pri tio ke Esperanto estas vera vivanta lingvo kun parolkomunumo kiu ampleksas la tutan mondon, lingvokomunumo en kiu ĉiu ano povas senti sin plenrajta membro. Jam tio estas revelacio por la plej multaj homoj. Por efike informi pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto necesas ke la esperantistoj mem pli profunde konu la fenomenon Esperanto, kaj sekve pli kuraĝe argumentu kontraŭ eraraj prezentoj.

Proponi Esperanton kiel solvon en konkretaj situacioj.

Nur post kiam la unuaj du celoj estas almenaŭ parte atingitaj, eblas serioze proponi uzon de Esperanto kiel solvon en iuj konkretaj situacioj. Necesas ĉiam konscii ke Esperanto ne estas magia bastoneto, kiu per unu frapo povus forigi ĉiujn problemojn de lingva neegaleco. Antaŭ ol proponi Esperanton en konkreta situacio, necesas ĝisfunde pripensi, kiun precizan rolon Esperanto povus havi, kiaj estus la avantaĝoj kaj malavantaĝoj, kaj kiaj estos la argumentoj de la kontraŭuloj. Sed en kazoj kie la avantaĝoj estas klaraj kaj la kontraŭargumentoj facile refuteblaj, oni kuraĝe faru sian proponon, aŭ se eble, simple ekuzu Esperanton.

Kuraĝigi al lernado de Esperanto.

Lerni Esperanton volos unuavice homoj kiuj konscias pri la problemoj en la nuntempa internacia lingva ordo aŭ sentas sin altirataj de la tutmonda egaleca lingvokomunumo de la Esperanto-parolantoj. Sekve la plej bona maniero varbi kursanojn estas konsciigi la publikon pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj pri la ekzisto de tutmonda, egalece funkcianta lingvokomunumo, en kiu ĉiuj bonvenas. Malmultaj deziros eklerni Esperanton nur pro tio ke ĝi estas relative facila lingvo. Ne la gramatikaj detaloj sed la fakto ke ĉiu povas igi Esperanton sia propra lingvo, igas ĝin unika kaj lerninda.

Rimedoj

Je la nivelo de UEA

Unuavicaj celgrupoj: Landaj Asocioj de UEA; internacie agantaj, influ-kapablaj organizaĵoj kaj individuoj kiuj jam interesiĝas pri lingvaj rajtoj, organizaĵoj kaj medioj kie aktualiĝas demandoj pri egaleca komunikado; la informita ĝenerala publiko tutmonde, sed aparte en landoj, kie ne ekzistas organizita Esperanto-movado.

Taskoj: Gvidado de la informa agado je landa nivelo; kontaktoj kun internaciaj organizaĵoj kaj laŭeble informado rekte al la monda publiko; ĝenerala informado en regionoj sen organizita movado.

Por subteni la informan agadon je landa nivelo la Informa Fako de UEA strebu regule disponigi al la Landaj Asocioj gazetarajn komunikojn kaj pretajn modelajn artikolojn facile tradukeblajn kaj adapteblajn al lokaj cirkonstancoj. UEA ankaŭ strebu disponigi en siaj Interretaj paĝoj koncizajn respondojn al oftaj demandoj pri Esperanto kaj kolekton de modelaj informiloj diverslingvaj.

Ĉe internaciaj organizaĵoj UEA unuavice flegu la rilatojn, informu pri la esperantista agado kiu konformas kun la celoj de la koncernaj organizaĵoj kaj tiel montru la utilon de pluaj kaj pliaj kontaktoj por ambaŭ partioj. UEA ankaŭ laŭeble strebu konsciigi respondeculojn de la organizaĵoj pri la problemoj en la nuna internacia lingva ordo, sed tiuj strebadoj ne malutilu al la bonaj rilatoj kun la koncernaj organizaĵoj.

UEA aktive serĉu kontakton kun medioj kie oni diskutas problemojn rilatajn al lingva egaleco kaj tutmonda komunikado, kaj senpasie informu pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto.

Je la nivelo de landaj asocioj

Unuavicaj celgrupoj: Lokaj grupoj kaj individuaj membroj de la Asocio; landnivele aŭ internacie agantaj, influ-kapablaj organizaĵoj kaj individuoj kiuj jam interesiĝas pri lingvaj rajtoj; naciaj aŭ lokaj organizaĵoj kaj medioj kie aktualiĝas demandoj pri egaleca komunikado; ĵurnalistoj de tutlandaj amaskomunikiloj kaj la ĝenerala informita publiko.

Taskoj: La ĉefa respondeco pri informa laboro kuŝas ĉe la nacia nivelo. La landa asocio provizu la lokajn grupojn kaj la individuajn membrojn per aktuala kaj profesie produktita inform-materialo, starigu rebat-servon kiu rapide reagu al eraraj prezentoj de Esperanto en tutlandaj kaj lokaj amaskomunikiloj, kaj ĝi aktive kontaktu organizaĵojn kaj individuojn kiuj povas interesiĝi pri egaleca tutmonda komunikado.

Je loka kaj individua nivelo

Unuavicaj celgrupoj: Lokaj organizaĵoj kaj individuoj kiuj interesiĝas pri lingvaj problemoj, ĵurnalistoj de lokaj amaskomunikiloj kaj la ĝenerala publiko.

Taskoj: Informado pri konkretaj aranĝoj, kontaktoj kun lokaj ĵurnalistoj. La individuaj esperantistoj mem estu pli forte konvinkitaj pri la valoro de la fenomeno Esperanto, kaj ili havu sufiĉajn sciojn por kuraĝe kaj konvinke argumenti kontraŭ eraraj prezentoj. Pli gravas la kvalito ol la kvanto de la informado.

Renkonte al Zagrebo

Subvencio de la Zagreba Banko

La plej prestiĝa banko en Kroatio, la Zagreba Banko, subvencias ĉiujare ses projektofakojn.

La ĉi-jaran subvencion en la fako Junularo gajnis Kroata E-Ligo por projekto pri partoprenigo de junaj esperantistoj en la 86a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo. La projekto celas pagi partoprenkotizon de junaj aktivuloj el Kroatio, kiuj helpos en la realigo de UK.

Inter 460 projektoj pri junularaj aranĝoj en Kroatio la juĝkomisiono taksis tiun de KEL la plej bona. Krom ĝi, la Zagreba Banko subvenciis ankaŭ 46 aliajn projektojn. 27 sep. prezidanto de KEL, prof. Dalibor Brozoviĉ, akceptis la dokumentojn pri la subvencio dum solena ceremonio.

Estas menciinde, ke en la fako Arto la printempan premion de la Zagreba Banko ricevis la teatra ensemblo Ponto de Vida Jerman por la prezento de la teatraĵo Poto en la Tel-Aviva UK. En la sama branĉo Romana Roziĉ, esperantistino-filmreĝisorino, ricevis subtenon por sia filmo.

Kongreshelpantoj kleriĝas

Kvindek membroj de Kroata E-Ligo entreprenas okaze de la Ago-tago 4-tagan kurson pri turismo. La kurson organizas 7-10 okt 2000 agentejo Generalturist, la ĉefagentejo de UK-86. Pri diversaj aspektoj de la turisma fako prelegos pluraj profesoroj. La kurso finiĝos per ekskurso al Varazdin, unu el la kongresaj ekskursceloj. Dum la ekskurso la kursanoj lernos pri praktiko de grupgvidado.

29 okt okazos buŝaj ekzamenoj. La sukcesintoj ricevos diplomojn kiuj rajtigos labori en turisma fako en la nivelo de turismaj akompanantoj. La turisma kurso por esperantistoj-helpantoj de UK-86 estas senpaga, je la kosto de la turisma agentejo.

Krome, ekde 13 okt okazos tri lingvaj kursoj en la Zagreba E-Societo Bude Borjan por kontribui al lingva perfektiĝo de la helpantoj de UK-86.

IKU vokas prelegontojn

En la Zagreba UK okazos la 54a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun simila kvalifiko. Ili estas invitataj sendi siajn prelegproponojn al la sekretario de la UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H.M. Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Aŭstrio — maitzen@astro.univie.ac.at) kun kopio al la Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando (uea@inter.nl.net).

La propono enhavu prelegresumon (maksimume 200 vortoj) kaj biografion kun persona bibliografio. Necesas aldoni ankaŭ taŭgan foton por publikigo. La prelego laŭeble (ne devige) rilatu al la kongresa temo, “Kulturo de dialogo — dialogo inter kulturoj”.

La elektitaj prelegontoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. Ĉiu prelegonto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kvalifikitaj kandidatoj kaj tiuj kiuj antaŭe ne prelegis en IKU.

Limdato por kandidatiĝi estas 15 jan 2001.

GK UEA

Internacia Infana Kongreseto

La 34a Internacia Infana Kongreseto okazos en Zagrebo 21-28 jul 2001 samtempe kun la 86a Universala Kongreso.

Se la antaŭa IIK estis de maro kaj naĝoj, la sekva estos de arboj kaj grimpoj. La renovigita kongresejo situas sur montoflanko, ĉirkaŭata de arbaro, nekrutaj herbejoj kaj belaj promen-aleoj. Kaj tamen, la kongresejo Grad Mladih troviĝas ene de la urbaj limoj de Zagrebo, atingebla en 30 minutoj de la centro per urbaj trafikiloj.

La diversgrandaj ĉambroj estas en apartaj kabanoj, ĉiu kun propraj necesejoj kaj duŝejoj. En la komplekso ne estos aliaj gastoj, do ni povos libere uzi la sportajn terenojn: por piedpilko, korbopilko, tabloteniso, minigolfo, gimnastiko ktp. Estas ludejo por etuloj. Se vi estos lacaj de ludado, atendos vin klasĉambroj en eta lernejo aŭ scenejo de intima teatro. Ni preparos laborgrupojn pri manlaboroj, desegnado, pupfarado, preparo de prezentaĵoj kaj kvizoj, pretigo de kongresa bulteno kaj simile. Ni promenos, kreos muzikon kaj aktoros.

Kongresetanoj ekskursos unutage al urba bestoĝardeno, al interesa teknika muzeo, ekspozicio pri elektraj malkovraĵoj kaj planetario. Dua tuttaga ekskurso portos la infanojn ekster Zagrebon, verŝajne al mezepokaj kasteloj.

La programo disvolviĝos sub prizorgo de profesie kvalifikitaj gvidantoj.

Bonvenaj estas infanoj kapablaj kaj pretaj paroli Esperanton, inter 6- kaj 13-jaraj.

Adreso: Bethlen G. u. 2, HU-2030 Erd, Hungario.

Rete: stefan.macgill@galamb.net.

Ruslandaj partoprenontoj petu aliĝilojn ĉe la redakcio de La Ondo.

Konferenco de ĈEA

En la sudmoravia urbo Znojmo (fama pro vino, kukumoj kaj antikva historio) okazis en mezlernejo la 7a konferenco de Ĉeĥa E-Asocio (13-15 okt 2000) kun 86 reprezentantoj de E-kluboj. Antaŭ la konferenco venis tri redaktoroj de gazetoj kaj televido por gazetara konferenco. La konferencanoj spektis video-filmon pri UK-85 en Tel-Avivo kaj plantis Esperanto-arbon en ĝardeno de Domo de Infanaro kaj Junularo, kies direktorino salutis la konferencon, same kiel la vicurbestro. En la urba arkivo kaj en la lernejo estis instalitaj ekspozicietoj pri Esperanto, kiuj tie restos ankaŭ post la konferenco.

La konferenco traktis la faritan laboron dum la lasta jaro kaj planojn por la venonta jaro (maja IFEF-kongreso en Tábor, jubilea E-tendaro en Lanĉov k.s.). Okaze de la konferenco aperis novaj E-bildkartoj pri Znojmo kaj pri 100 jaroj de Esperanto en Brno festota en majo 2001.

Miroslav Malovec

66a IKBE

5-12 aŭg 2000 en Plovdiv (Bulgario) okazis la 66a Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE). Partoprenis 93 personoj el 14 landoj. Pri la kongresa temo “Komunikado sen limoj en la 21a jarcento” i.a. prelegis Spas Karafezov, prezidanto de la Centra Biblioteko de Blinduloj en Sofio, kaj Nadja Ĵukova. Okazis ekskursoj en historiaj partoj de Plovdiv kaj en pitoreska parto de montaro Rodopi (monaĥejo “Baĉkovski manastir”). Kunvenis sekcioj de LIBE — redaktoroj de E-revuoj, komercistoj, ŝakistoj, muzikistoj. Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) kunsidis dufoje. La sekva IKBE okazos en Zagrebo 14-21 jul 2001, kie oni celebros ankaŭ la 50-jariĝon de la ligo.

Mariana Evlogieva

Jubilea pilgrimo

La 53an kongreson de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) en Rimini partoprenis 130 kongresanoj el 15 landoj.

Dum la inaŭguro la partoprenantojn salutis la vicsekretario de la Pontifika Konsilio de la laikoj d-ro Guzman Carriquiry. (IKUE estas agnoskita ĝuste de tiu Pontifika Konsilio kiel la laika asocio.) Per lia ĉeesto estis esprimita subteno kaj agnosko de la Sankta Seĝo al IKUE. Dum sia E-lingva parolado li atentigis:

Disvastigo de Esperanto estas en la servo de la frateco kaj interkompreniĝo inter popoloj. Hodiaŭ en la epoko de la globalizado tio tre gravas. Esperanto estas grava ankaŭ por ke oni transigu la analfabetecon kaj nekompreniĝon, kaj ke oni povu plenumi du ordonojn de Jesuo Kristo: “Ke ĉiuj estu unu” kaj “Iru al la tuta mondo kaj anoncu la Evangelion.

La diservon en la preĝejo de Staj Johano kaj Paŭlo en la kuncelebrado de deko da pastroj prezidis eks. moŝto Johano Locatelli, emerito kaj eksa episkopo de Rimini. La enkondukan prelegon pri konvertiĝo prezentis p. Lajos Kobor el Hungario. Krome, ĉiutage oni meditis pri Sanktaj Sakramentoj.

Ankaŭ oni povis aŭdi interesan prelegon per la lumbildoj pri la Sankta tuko de prof. Emmanuela Marinelli. Pri la sama temo en la gastiganta paroĥejo de Staj Johano kaj Paŭlo okazis ekspozicio.

La pilgrima parto de la kongreso inkluzivis tri itinerojn.

La unua estis sur la spuroj de Sta Francisko. Oni vizitis Gubbion, Asizon kaj La Vernan. En la kapelo de frato Elia (en Asizo) la diservon prezidis p. Lajos Kobor kaj kuncelebris p. Einchkorn kaj p. Zielonka. Post la diservo oni vizitis la tombon kaj la bazilikon de Sta Francisko kaj la bazilikon de Maria de anĝeloj. La pilgrima tago finiĝis per la preĝo de la parto de vespro en la preĝejo en La Verna.

La dua pilgrimcelo estis la Maria sanktejo Loreto, kie la kongresanojn salutis ĉefepiskopo Angelo Comastri. IKUE donacis al la ĉefepiskopo E-lingvan Meslibron.

Malgraŭ tre frua vekiĝo ĉiuj tre ĝojis pri la vizito al la celo de multaj kredantoj dum ĉi jubilea jaro — Romo. Dum la ĝenerala aŭdienco sur la Placo de Sta Petro la kongresanojn salutis la Papo. La diservon oni celebris en unu el kvar ĉefaj bazilikoj, tiu de Sta Paŭlo ekster la muroj.

Fino de la Kongreso okazis per la diservo en la Sanktejo de Sta Maria de la gracoj.

Ni menciu, ke de antaŭ nelonge la preĝejo de Staj Johano kaj Paŭlo kie la parohestro estas p. Magnani estas ornamita per plia E-lingva mozaiko: ĉi-foje temas pri la jubilea simbolo.

Okaze de ĉi kongreso, estis eldonita esperantlingva video-bendo pri la Sankta tuko kaj E-lingva gvidilo de la Maria sanktejo Loreto.

Marija Beloŝeviĉ

Sur la foto: IKUE-anoj rapidas al la Papa aŭdienco sur la Placo de Sta Petro. Fronte videblas Serio Boscin, kasisto kun flageto, p. Duilio Magnani, honora prezidanto de IKUE, p. Lajos Kobor.

NOREK-19 en Kaskadio

La 19a Nord-okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK) okazis en Saanichton (Brita Kolumbio, Kanado) inter 29 sep kaj 1 okt 2000 kun kvardek esperantistoj.

NOREK jam fariĝis tradicia konferenco por la esperantistoj kiuj loĝas en geografia regiono konata kiel Kaskadio. Kaskadio ampleksas la okcidentajn partojn de Kanado kaj Usono laŭlonge de la Pacifika marbordo kies arbaroj estas ĉefe borealaj kaj kies riveroj fluas en la Pacifikan Oceanon.

La temo de la konferenco “Esperanto, lingvo de la paco” havis traktadon en la prelego de Joe Gamble “Kiel kreskigi gefrataran mondkulturon”.

Sekvis diskuto kiu traktis aspektojn de kulturoj kiuj apartigas homojn, diferencigas ilin. La rolo de Esperanto kiel sema kulturo, kulturo de paco kiu semigas naciajn kulturojn per nacilingvaj tradukoj el la Esperanta kulturo estis konsiderata kiel bona direkto por plia evoluigo kaj kontribuo paca de Esperanta literaturo.

Aliaj programeroj distris, informis, kaj amuzis la konferencanojn. Inter ili estis: nova leciono de videokurso Pasporto al la tuta mondo; du ekologiaj videofilmoj en Esperanta traduko La mondo de la Fantoma Urso kaj Marmoto; diapozitiva programo pri Stelaluna — infana libro pri spertoj de vesperto inter birdoj, kies vivhistorio montris la valoron de amikeco malgraŭ ekzisto de malsamecoj; diapozitiva programo pri teceremonioj en Japanio; amuza skeĉo; raporto pri la Tel-Aviva UK; komuna kantado kun gitara muziko; bankedo; ekskursoj.

Wally Du Temple

Akademiaj elektoj

Per ĉi tiu anonco la estraro de la Akademio de Esperanto alvokas al prezento de kandidatoj por la venontaj elektoj de triono de la membraro.

Ĉi-jare estos elekteblaj 17 membroj.

Por fariĝi kandidato, esperantisto devas esti proponata de almenaŭ kvin akademianoj, kiuj reprezentu almenaŭ tri malsamajn naciajn lingvojn.

La kandidato devas sendi al la Prezidanto de la Akademio, prefere per retpoŝto, viv-protokolon, en kiu aperu personaj informoj (kompleta nomo, dato de naskiĝo, adresoj ordinara kaj reta, telefonnumeroj), instrurilataj (scienca kaj faka instruo ricevita, profesia kariero, scio de naciaj lingvoj) kaj priesperantaj (Esperanto-agado kaj tute aparte pri publikigaĵoj en kaj pri Esperanto). Krome, la kandidato deklaru sian akcepton de la kandidateco, sian fidelecon al la Fundamento de Esperanto kaj sian pretecon por la laboroj de la Akademio.

La membroj de la Akademio estas elektataj de la Akademio mem per absoluta plimulto de la voĉdonantoj. En okazo de nombro-egaleco de voĉoj la Prezidanto havas decidan voĉon.

Ĉi tiuj reguloj ne aplikiĝas al akademianoj, kiuj finas nun sian periodon de aktiveco. Ili estas aŭtomate rekandidatigataj se ili ne rifuzas tion. Ili validas por esperantistoj, kiuj ne estas nun membroj de la Akademio.

La proponoj kaj ĉiuj necesaj informoj kaj deklaroj devas atingi la prezidanton aŭ la sekretarion de la Akademio plej laste 30 nov 2000.

Geraldo Mattos, Prezidanto

Rua Dr. Joao Motter, 98,

BR 81210-260 Curitiba PR, Brazilo

mattos@super.com.br

Renato Corsetti, Sekretario

Colle Rasto IT-00036 Palestrina, Italujo

corsetti@itelcad.it

Pri la konsisto de la akademio

La akademio konsistas el tri trionoj, kies membroj finas siajn mandatojn en 2001, 2004 respektive 2007. Ĉiun trian jaron oni elektas 15 membrojn por mandata periodo de 9 jaroj.

La membroj de la respektivaj trionoj estas:

Unua triono, elirjaro 2001. Broadribb, Camacho, Cherpillod, Dasgupto, Golden, Kolker, Krause, Li, Minnaja, Moirand, Schubert, Tonkin, Wandel, Yamasaki (14; unu vaka loko post la demisio de de’Giorgi).

Dua triono, elirjaro 2004. Ari-Martinelli, Balbin, Boulton, Duc Goninaz, Eichholz, Gotoo, Konisi, Lagrange, Mallia, Pokrovskiij, Rosbach, Wells, Xie (13; du vakaj lokoj post la mortoj de Ĝuĝev kaj Oljanov).

Tria triono, elirjaro 2007. Berveling, Bormann, Corsetti, de Kock, Kiselman, Koutny, Kuznecov, Lindstedt, Lo Jacomo, Mattos, Maul, Moon, Pettyn, Ragnarsson, Ŝtimec (15).

La akademio nun konsistas el 42 membroj. Dum la elektojaro 2001 la akademio alelektos 17 membrojn, el kiuj 15 apartenos al la unua triono kun nova elirjaro 2010, kaj 2 apartenos al la dua triono kun elirjaro 2004.

La nunaj membroj de la unua triono estos aŭtomate kandidatoj por nova periodo krom se ili rifuzas.

Unu membro jam anoncis ke li ne volas rekandidatiĝi. Tial estos loko por 4 novaj membroj, eĉ se ĉiuj aliaj 13 estos reelektitaj.

Christer Kiselman

Problemoj en la estraro

(HeKo) Michel Duc Goninaz, ĉefrevizianto de PIV, demisiis de la estraro de Akademio de Esperanto, kie li okupis la postenon de unu el la du vicprezidantoj.

Duc Goninaz motivis sian demision per la suba letero, datita 13 sep 2000, al Geraldo Mattos, prezidanto de AdE:

Opiniante, ke la labormaniero de la Estraro de la Akademio estas nekorekteble malnormala kaj konstatinte, ke mi ne povas en tiu estraro plenumi la intencojn, deklaritajn ĉe mia elektiĝo kiel vicprezidanto en 1998, mi deklaras, ke mi ĉesis ofici kiel vicprezidanto kaj ke mi ne respondecas pri la decidoj lastatempe faritaj nome de la Estraro.

Michel Duc Goninaz

Duc Goninaz estis elektita al la estraro en junio 1998, samtempe kun Geraldo Mattos, kiu kondensis sian laborprogramon en unu frazo:

Mia plej arda deziro estos harmoniiga laborado interne de nia Akademio, kiu devas esti unu sola animo en kvazaŭ unu sola korpo.

Perla Ari Martinelli

Kulturpremio de Aalen por Auld

La Sepan Esperanto-Kulturpremion de Aalen, en solena matineo en la urba biblioteko, la FAME-fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj transdonis al William Auld, unu el la plej gravaj kreantoj de Esperanto-kulturo en nia epoko.

Bedaŭrinde la san-stato ne permesis al la honorato persone fari la longan vojaĝon de Skotlando al Suda Germanujo. En lia nomo la premion (10 mil germanaj markoj), transprenis Michael Scherm, prezidanto de la germana ILEI-sekcio, kaj sprite dankis en la nomo de Auld, citante en Esperanto kaj en germana traduko el Retoriko de Ivo Lapenna.

La laŭdacion digne faris d-ro Werner Bormann, prezidanto de la FAME-fondaĵo, antaŭa prezidanto de la Akademio de Esperanto, kiu mem, simile al la premiito, okupis multajn poziciojn en la organizita Esperanto-movado, tiel montrante kombinon de intelekta laboro kaj tute konkretaj organizaj taskoj.

En la germana lingvo, por la ĉeestantaj reprezentantoj de la publika vivo — urbo, gimnazio, distrikta banko kaj aliaj — li skizis la diversajn facetojn de la verko de William Auld.

El la posedo de la Germana E-Biblioteko, kies sidejo troviĝas en la sama domo kiel la urba biblioteko de Aalen, estis elmontritaj la plej gravaj el la libroj de la skota majstro — poezio, tradukoj, instrua materialo, eseoj — kaj la reprezentanto de la urbo montris sin impresita pri la vivo-verko ja ankoraŭ ne finita de persono, kiun gravaj personoj el la monda kultura vivo trovis inda, pasintjare, esti kandidato por la literatura Nobel-premio, kio en si mem vekis grandan atenton ne nur en la skota gazetaro.

La nobel-premion ricevis Günter Grass. Sed la esperantistoj fieras pri sia propra grava distingo, la FAME-kulturpremio, kaj ili fieras pri Bill Auld.

Adolf Burkhardt

OSIEK-Premio 2000

En 2000 la OSIEK-anoj proponis 18 verkaĵojn premiindajn de 16 diversaj aŭtoroj: ĉiuj estis prezentitaj en la junia numero de La Gazeto. 21 jul en la Internacia E-Konferenco (Motovun, Kroatio) sekreta voĉdonado atribuis la premion al Trevor Steele pro originala verko Falantaj muroj.

La premio de OSIEK (400 eŭroj) rekompencas vivantan esperantiston pro publikigita verkaĵo ne fikcia aŭ pro grava traduklaboro.

Bruno Masala

Recenzo de Viktor Kudrjavcev pri Falantaj muroj aperis La Ondo. 1998: 5.

Pola ministro rekonis Esperanton

24 aŭg en la oficiala pola leĝ-ĵurnalo aperis dekreto de la ministro pri nacia edukado, laŭ kies 4a paragrafo fin-diplomoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo de Monda Turismo en Bydgoszcz fariĝas en Pollando oficialaj dokumentoj, laŭ kiuj turismaj ĉiĉeronoj kaj vojaĝgvidantoj rajtas labori en Esperanto. La dekreto estas la unua altranga ŝtata leĝo koncernanta Esperanton depost la ŝanĝo de la politika sistemo en Pollando antaŭ dek jaroj, kaj danke al ĝi jam nun videblas pli da intereso lerni Esperanton, studi turismon kaj kulturon ĉe ISTK.

Okaze de la Monda Tago de Turismo (27 sep) aperis pollingva katalogo de internaciaj vojaĝoj de Esperantotur — Turisma Servo de Monda Turismo en 2001. La katalogo, eldonita en 10 mil ekzempleroj, enhavas pli ol 100 kolorajn fotojn kaj programojn de vojaĝoj de Esperantotur-MT al pli ol 130 landoj.

22 sep – 1 okt 2000 okazis en Bydgoszcz la 18a Pola Studadsesio de AIS San Marino kaj 26a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo, organizitaj de Monda Turismo kaj ties Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo — klerigejo de AIS.

Programon de la studadsesio konsistigis 13 diverstemaj kursoj gviditaj de profesoroj kaj docentoj de AIS kaj aktivuloj de Monda Turismo.

23 sep okazis ekskurso al Torun, kie oni vizitis la Etnografian Muzeon kaj aŭskultis prelegojn de Teresa Nemere pri popola arto kaj posttagmeze rigardis programojn de junularaj art-ensembloj Baby Jagi, Rytmix kaj Studio-“P”. Sekvatage okazis ekskurso al Biskupin, dum kiu Feliks Malinowski konatigis la gastojn kun la etnografia regiono Paluki kaj Ada Witucka gvidis seminarion pri ceramiko, kaj 28 sep oni vizitis la grandan foiron Tour & Travel en Varsovio.

La kulmina momento estis solena inaŭguro de la studjaro 2000/2001 de ISTK/AIS kaj internacia vespero en la Junulara Palaco en Bydgoszcz, organizita okaze de la Monda Tago de Turismo kaj samtempe la deka datreveno de la registriĝo de Monda Turismo en Bydgoszcz (antaŭe en Bruselo). Dum tiu vespero prezentiĝis art- kaj folklorensembloj el urbetoj kaj vilaĝoj de la ĉirkaŭa regiono kaj artisto el Sankt-Peterburgo.

Andrzej Grzebowski

Interlingvistika sesio

25-29 sep 2000 okazis sesio de la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz (Poznan, Pollando). Kvin novaj studemuloj (unu brito, unu belgo kaj tri poloj) aliĝis al la grupo. Kursoj pri esperanta literaturo (Lidia Ligeza), komunikado (d-ino Ilona Koutny), fonetiko (d-ino Ilona Koutny) kaj kulturo (d-ro Zbigniew Galor) konsistigis la programon.

Zofia Banet-Fornalowa prezentis la Esperantan teatran arton kaj Judita Schiller la filmarton.

La sesion kompletigis la kultura programo de Arkones semajnfine (vidu la sekvan artikolon).

Ilona Koutny

Arkones 16-foje

Pli ol 150 personoj el 9 landoj, kiuj renkontiĝis ĉi-jare inter 29 sep kaj 1 okt en Poznan, povis ĝui vere buntan programon de la 16aj artaj konfrontoj en Esperanto Arkones.

En ĝi troviĝis 5 spektakloj:

  • Noemi de Paul Gubbins, en la plenumo de Jadwiga Gibczynska;
  • Observu — neglektu — aŭskultu — akcentu — nuligu — premlevu — lantglutu! prezentita far la aŭtoro Jarlo Martelmonto (kun helpantoj);
  • La babiladoj de bonhumora Zamenhofano de Jakobo Ŝapiro en la plenumo de Jerzy Fornal;
  • La oficeja ĝangalo de Stefan MacGill kaj Pri tio, kion mi amas de Julian Tuwim en la plenumo de Infana Teatreto Instigo (Gorzów Wlkp);
  • Ĉiam meritas vivi poezia spektaklo de Studio “P” (Torun).

Pri Familio Zamenhof prelegis Zofia Banet-Fornalowa, aŭtorino de ĵus aperinta libro sub la sama titolo. Judita Schiller prelegis pri E-filmarto kaj prezentis plurajn E-filmojn. Prelegis ankaŭ Lech Kosieniak (Esperanto en monoteismaj religioj), Jaroslaw Parzyszek (Ĉu Bjalistoko bezonas Esperanton?), Zbigniew Kornicki (Funkciado de Internacia Lingvo: eŭropa kulturo — elektitaj aspektoj), Teresa Nemere (Esperanto kaj muziko du internaciaj lingvoj), Zofia Banet-Fornalowa (Jakobo Ŝapiro surfone de bjalistoka E-movado), Agnieszka Drelich kaj Krzysztof Magdziak (Bona Espero).

Dume okazis la 18a Pola Studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (San Marino) kun la kursoj: “Interkultura komunikado” de Ilona Koutny kaj “Enkonduko en sociologion de kulturo” de Zbigniew Galor.

Okazis ankaŭ aŭkcio de E-libroj kaj diskutrondo “Ĉu Esperanto estas bezonata?”, kiujn gvidis Tadeusz Chrobak. Prezentiĝis la verkistoj Tomasz Chmielik kaj Lidia Ligeza. Por ni kantis la koruso Sub la verda stelo (Tychy), Jerzy Walaszek, Wanda Bierzynska kaj Zuzana Kornicka. En la oratora konkurso Vojaĝo venkis Jaroslaw Parzyszek. Ni bone diskotekis, bone amuziĝis dum la jam tradicia “mielvespero” (kun miela vino kaj ĉokolado) kaj pluraj amikaj renkontiĝoj.

Pawel Janowczyk

Lerni komercon rete

Ekde la nova jaro 2001 Internacia Lernejo de la Ekstera Komerco planas instrui ankaŭ en Esperanto. En nia lernejo vi povas studi en la universitata nivelo pere de reto. Ni ankaŭ instruas kiel uzi interreton por la ekstera komerco. La studkosto estas tre malalta (10-25 USD monate, depende de la lando).

Por pli precizaj informoj bonvolu skribi rete al la direktoro Nina Jaskiewicz ninajaskiewicz@kki.net.pl.

Nina Jaskiewicz

Malmulte konata ZEO

Verŝajne ĉiu esperantisto scias la historion pri Kabe (Kazimierz Bein), la unua stilisto de Esperanto kaj la plej eminenta tradukanto de la pionira epoko de Esperanto, kiu en zenito de sia gloro subite kaj definitive forlasis Esperanton lasinte al ĝi siajn verkojn kaj riĉiginte la lingvon per la vorto kabei. Sed nur nemultaj scias, ke sur lia tombo estas gravurita rekono pri lia esperantisteco. La esperantistoj de Lodzo (kie Kabe mortis 15 jun 1959) prizorgas lian lastan ripozejon, kiun oni devos registri en la reeldonota libro pri ZEOj.

Foto de Robert Kaminski

Esperanto kaj EJL

La centra germana kalendaro pri la Eŭropa jaro de la lingvoj www.na-bibb. de/ejs anoncas inter la unuaj 20 aktivaĵoj en Germanio du E-aranĝojn: la Printempan Semajnon Internacian (PSI) en Andreasberg (“Eŭropo sen lingvaj limoj?”, 9-16 apr 2001) kaj la Germanan E-Kongreson (“Kongreso: La Eŭropa Jaro de la Lingvoj”, 1-4 jun 2001) en Ludwigshafen. La organizantoj de la PSI ankaŭ petis de la EU ĝustatempe ĝis la unua limdato (2 okt 2000) specialan subvencion okaze de la EJL.

Ulrich Matthias

Monatfino en Tiĉino

(HeKo) En la svisitala urbeto Biasko 30 sep estis dediĉita al Omaĝo al fratoj Rossetti. Kial en Biasko? La respondon ni eksciis de d-ro Giorgio Silfer, gvidanto de la katedro pri literaturo ĉe la Esperantologia Fakultato de KCE.

La familio Rossetti loĝis en Biasko, sed ili migris al Skotlando komence de la jarcento. La pli aĝa frato Cezaro estis vendisto. Pri tiu profesio li verkis libron Kredu min, sinjorino! Kial omaĝo? Cezaro forpasis en 1950, unu jaron post la apero de sia verko. Reto estis profesoro pri belarto, aŭtoro de multaj verkoj. Li kontribuis al la nasko de nova literatura epoko per Kvaropo en 1952. Li forpasis antaŭ jardeko.

Post la kafopaŭzo d-ro Silfer enkondukis nin al la Historio de la E-literaturo. La libro estas kunverkata de prof. Carlo Minnaja kaj Silfer mem. En la distra programo, post la kantado de Anjo Amika, Dieter Rooke deklamis poemon de Julio Baghy Estas mi esperantisto.

Anna Lászay

La Viena programo savita

(Interredaktore) Post la novstrukturiĝo la radiostacio mem ne plu elsendas je la kostoj de la registaro, ĝi iĝis parto de la entrepreno ORF, kiu estas sendependa stacio “Aŭstria Radio kaj Televido”. Ĝi disponigos por 2001 nur duonon de la ĝisnuna buĝeto.

La programo estas savita parte pere de financa subteno de geaŭskultantoj, parte per antaŭvidataj varbdisaŭdigoj. Nur ne tiom abunde kiel ĝis nun. Dum la vintra periodo 2000/01 nur du E-programoj estos elsendataj dum vendredaj kaj dimanĉaj vesperoj. Memkompreneble nek la satelita, nek la reta programaliro estos limigota.

Kun bedaŭro mi konstatas, ke en Esperantio oni apenaŭ interesiĝis pri la temo dum la krizotempo, kvankam plurloke aperis alvoko por helpagado. Eĉ en la kunsido de radioamikoj dum UK en Tel-Avivo oni ne informis pri la problemo.

Katalin Fetes-Toszegi

Patagonia Renkontiĝo

Kvankam la grandaj distancoj kaj ekonomiaj kialoj malebligas similajn renkontiĝojn en Argentino, 12-15 okt en Bariloche okazis Patagonia E-Renkontiĝo kun partopreno de esperantistoj el Bariloche, Mar-del-Plata, Buenos-Aires kaj Neuquen. Bedaŭrinde ne venis ĉilianoj, kiuj anoncis sian partoprenon.

La ĉefa rezulto de PER estas decido pri lanĉo de Patagonia Bulteno.

Rubén Sánchez

Ĉe rumanaj fervojistoj

25-27 aŭg en Bukareŝto okazis jarkunveno de Rumana Esperantista Fervojista Asocio, en kiu krom rumanaj esperantistoj-fervojistoj partoprenis iliaj samfakuloj el Ĉeĥio, Germanio, Ruslando kaj Slovakio.

La trafikministro salutis la kunvenintojn kaj rakontis pri la estonteco de la fervojoj en Rumanio.

Okazis interkona vespero, ekskursoj, dancoj. Post la kunveno la alilandaj esperantistoj daŭrigis konatiĝon kun la urbo, vizitis botanikan ĝardenon, kafumis kaj babilis.

Mi dankas al Sorin kaj Nona Porupca kaj al Jelena Veliscu, kiuj agrabligis nian restadon (mi vojaĝis kun la edzino kaj filino) en Rumanio.

Mi proponas fondi en Ruslando fakan grupon de fervojistoj-esperantistoj kaj petas ĉiujn dezirantojn skribi al mi.

Adreso: RU-610051 Kirov, ab. ja. 1392.

Sergej Paĥomov

Epidemio de “vojaĝito”...

Post Gloria kaj Dimitri (bicikla vojaĝo en Afriko), Maryvonne kaj Bruno Robineau (8 jarojn ĉirkaŭ la mondo), Gudule le Pichon kaj Laurent Cuenot (ĉirkaŭ Eŭropo per rulhejmo dum 4-5 jaroj), alia juna paro — Rachel Prual kaj David Cholet — ekiris por vojaĝo ĉirkaŭ la mondo.

La partoprenintoj de la kongreso de SAT-Amikaro en Fouquieres-Lez-Lens, kies organizadon prezidis s-ro Michel Bouchez, estro de tiu urbo, esperantisto, certe memoras pri lia filo Boris, kiu i.a. gvidis ekskursojn.

Boris, kiu konas Esperanton, ekiris 16 sep por unujara vojaĝo ĉirkaŭ la mondo kun sia amikino Veronique kiu eklernis Esperanton.

17 sep ili estis en Kairo kaj, post vizito de Egiptio, ili intencas vojaĝi al Sudano, Kenjo, Tanzanio, Malavio, Mozambiko, Sudafriko, Brazilo, Bolivio, Peruo, Nov-Zelando, Samoa Insularo, Vanuatuo, Indonezio, Vjetnamio, Laoso, Ĉinio, Tibeto, Mongolio kaj Ruslando. Ili havas kontaktojn kun esperantistoj en multaj landoj.

Rete: bouchez.boris@aol.com

Michel Bouchez

Esperantistoj kunmanifestacias

Ĉirkaŭ mil aktivuloj partoprenis 26 sep manifestacion kontraŭ kapitalismo kaj Internacia Mona Fonduso en San-Paŭlo (Brazilo) ĉe la borso. Tagmeze okazis tumulto. Polico atakis la manifestaciantojn. (Io simila okazis en Prago). 17 personoj estis arestitaj. Kiam vespere la manifestaciantoj volis daŭrigi la marŝadon ĉe la Placo de Respubliko la polico malpermesis nin.

Almenaŭ tri esperantistoj partoprenis la manifestacion kun sloganrubando pri Esperanto, “Neimperiisma lingvo, tutmondiganta la rezistadon kontraŭ kapitalismo kaj IMF”, kaj disdonis fald-folion pri Esperanto. Feliĉe neniu el ili estis arestita.

Okaze de disdonado de fald-folio, multaj homoj petis aliajn informojn, petis ke ni diru ion en Esperanto ktp.

Joao Junior

Unu semajno da Motovun

Unu semajno da Motovun. Unu semajno da Istrio Kroatia. Unu semajno da Esperantujo kadre de Internacia E-Konferenco (15-21 jul 2000). Nur tri tagojn mi volis resti — pro urĝa renkontiĝo aliloka — sed fariĝis tuta semajno: kaj tion ĉi mi opinias granda laŭdo por tia konferenco.

Por mi ĝi estis ekstereksterordinara konferenco. Pro tiom da kialoj, ke mi ne scias kiel komenci listigi. Mi komencu per la etoso revidi Esperantajn geamikojn kaj gekonatojn, konatiĝi kun novaj, kaj diskuti kun ili longe kaj fruktodone dum horegoj en bela pejzaĝo ĉe agrabla vetero.

Mi daŭrigu per la multaj surprizoj kiel la revidoj, la terasa bufedo, la simileco de Motovun kun San-Marino, la sidejo de Akademio Internacia de la Sciencoj.

Liste laste menciiĝu Erika, la hotelestrino, juna kroatino, kiu rekatapultis min en tempon de Esperantaj renkontiĝoj antaŭ multaj jaroj, kiam mi estis tiel juna kiel ŝi hodiaŭ. Ŝi kaj mi kune babilis, kune trinkis, kaj kune renkontiĝis en glaciaĵejo. Ŝi instruis al mi la kroatan, kaj ni dum tiu semajno kreis al ni ambaŭ nian propran rimedon interkompreniĝi kaj paroli pri ĉio ajn. Ni kreis nian lingvaĵon el la kroata, angla kaj itala kun iom da Esperanto kaj iomete da germana. Apenaŭ en mia vivo mi sentis min tiel internacia kaj tiel Eŭropa.

Mia mesaĝo de Motovun estas, ke ankoraŭ supre de Esperanto situas la homoj kaj la interkompreniĝo. Mi ne konas la estontecon de la Internacia. Eble ĝi iam, eĉ baldaŭ, estos unu el la du solaj UN-aj lingvoj apud la angla. Eble ĝi vaste servos kiel modellingvo por pli bone ellerni fremdajn lingvojn kadre de lingvoorientiga instruado. Eble la geesperantistoj fariĝos speco de Rotario: homoj, lernu Esperanton kaj profitu de niaj servoj — jen Pasporta Servo, Delegita Reto, Koresponda Servo, multegaj fakasocioj, kaj multegaj kunvenoj. Eble ĝi vere mortos en 2045 kiel prognozite.

Sed mi ja scias, ke Esperanto mem ne estas celo. Celo estas la bonfarto de la homoj, kaj celo estas la interkompreniĝo. Celo estas popoloj kiel ekzemple la gekroatoj kaj ilia situacio sur Balkano, ilia vojo al la riĉa Eŭropo, ilia voĉo en la tutplaneda ĥoro. Celo estas junaj homoj pensantaj regione, Eŭrope, monde. Pensantaj tiel en sia propra lingvo, en la turismaj lingvoj, en la negocaj-ekonomiaj-kapitalaj lingvoj, tre verŝajne en la angla, (esper)eble en nia Esperanto. Homoj kiel Erika.

Claus Günkel

Kurte

La Estraro de UEA en Tel-Avivo decidis elekti Gotenburgon (Svedio) kiel la urbon de UK en 2003. (Esperanto)

Novaj komitatanoj B de TEJO: Isacir Andreoni (BR), Hélène Barkoviĉ (FR), Oleg Dadaev (UA/RU), Rafael Despradel (Dominikana Resp.), Paul Kwasi Mensah (GH), Nakamura Daishin (JP); ili elektiĝis sen balotado, ĉar alvenis malpli da kandidatigoj ol estis elekteblaj postenoj. (TEJO tutmonde)

6 okt en filharmonio de Olomouc (Ĉeĥio) estis prezentita en E-to Simfonio n-ro 1 por mezsopranulino kaj orkestro de David Gaines en plenumo de Moravia Filharmonia Orkestro kaj mezsopranulino Kimball Wheeler; la komponisto ĉeestis la koncerton. (David Gaines)

La franca deputito Christian Bourquin proponis al la franca ministro respondeca pri la eŭropaj rilatoj, Pierre Moscovici, antaŭenigi la uzon de E-to kiel lingvo de Europo. (Henri Masson)

En la Forumo de Minato 2000, kiu okazis 9 sep kaj estis organizita de la loka filio de NRO-oj, troviĝis E-programoj, kiujn organizis rondo Hobio k aliaj E-grupoj en Tokio kaj ĉirkaŭ ĝi. (Reza Kheirkhah)

La kolekto de E-poŝtmarkoj de Terttu Österman ricevis premion en ekspozicio Nordia-2000, kiu okazis en Sollentuna (Svedio). (Vekilo)

Fondaĵo Grabowski aljuĝis ĉi-jare premiojn al: André Cherpillod (700 USD) pro la eldona agado, Georgo Abraham (300 USD) pro Klara vortaro E-araba, prof Cho Sungho pro La Bildstria gvido al genetiko; krome subvenciojn ricevis Ada Csiszár k Maria Abolskaja. (Esperanto)

En 1999 legantoj de magazino Monato donacis 47 senpagajn abonojn al e-istoj el neriĉaj landoj. (Monato)

14 jul en la elementa lernejo Henĝing en la urbo Yancheng (Ĉinio) fondiĝis la unua en Ĉinio E-Centro por infanoj. (El Popola Ĉinio)

Ŝtelistoj penetris en la konstruaĵon kie troviĝas la klubejo Nesto (Tampereo, Finnlando), sed ili ne sukcesis malfermi la pordon, malkiel de aliaj ejoj. (Vekilo)

En Torino ekfunkciis nova E-oficejo en la loĝejo donacita de Ada Bessone. (l’esperanto)

Azerbajĝana E-Asocio ne estis akceptita kiel Landa Asocio de UEA pro neatingo de la minimumo de 25 membroj. (Esperanto)

En Filozofiscienca Fakultato de Debrecena Universitato komenciĝis tri E-kursoj kun ĉ. 80 studentoj; la instruisto Tibor Papp daŭrigas gvidi ankaŭ du E-kursojn por 75 studentoj en la Naturscienca Fakultato. (HeKo)

Sukcesa defendo

Mi ne timas aserti, ke en Peterburgo okazis elstara evento — 21 jun Julia Dmitrijevskaja-Nilsson sukcese defendis disertaĵon “Internacia Esperanto-movado kiel subjekto de interkultura komunikado” kaj ricevis la universitatan gradon de kandidato pri kulturologio (laŭ la okcidenta universitata gradaro ĝi similas al la doktora).

La disertaĵo konsistas el du partoj: “Dialogo de kulturoj kaj komunika potencialo de Esperanto” kaj “Socio-kulturaj kondiĉoj en formado kaj realigo de la Esperanto-movado”.

Menciindas, ke la disertaĵo de Dmitrijevskaja-Nilsson estas la lasta disertaĵo pri kulturologio en nia lando, ĉar tuj post ĝia defendo kulturologio estis fermita kiel diserta specialeco. Menciindas ankaŭ tio, ke la disertaĵo de nia samideanino ricevis neniun “nigran globon” — ĉiuj 15 ekzamenintoj estis por!

Boris Kondratjev

La redakcio de La Ondo kore gratulas la novan scienckandidaton! En la sekva kajero ni aperigos intervjuon kun ŝi.

Ŝtata premio por esperantistoj

Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko gajnis ŝtatan junularan premion de Ĉuvaŝio pro “aktiva laboro por evoluo de la movado Lingvaj Festivaloj kaj disvastigo de lingvistikaj scioj”.

Ĉi tiu premio estas tre grava ŝtata afero. Nur 4 plej bonaj junuloj (aŭ organizaĵoj) de la respubliko ricevas ĝin laŭ decido de speciala komisiono ĉe Prezidento de Ĉuvaŝa Respubliko. Famaj sciencistoj, ŝtataj respondeculoj pri kulturo, edukado, klerigado, verkistoj, sportistoj, artistoj, aliaj fakuloj apartenas al la komisiono (tio estas vere honora laboro).

Ĉi-foje krom JEAĈR la premion ricevis Junulara ekologia grupo de Ĉuvaŝa Respubliko (pro aktiva ekologia agado); aktorino de la Ĉuvaŝa nacia teatro Irina Sadovnikova (pro rolo de juna knabino en spektaklo “Avino Paraski”); estrino de farmejo el distrikto Jadrinskij de Ĉuvaŝio Tatjana Dodina (pro sukcesoj en agrikulturado).

La premio (3600 rubloj = ĉ. 150 eŭroj) pliplenigis la Asocian kason, kiu pagos la ĉefajn elspezojn de la 5a Lingva Festivalo, kiu okazos fine de oktobro en Ĉeboksari.

Jekaterina Jevlampieva

Duafoja festivalo en Ivanovo

8 okt en Ivanovo okazis la dua Lingva Festivalo kun partopreno de 250 personoj.

Estis prezentitaj 24 lingvoj: pluraj lingvoj etnaj, Esperanto kaj ankaŭ lingvoj de modo, gestoj, muziko, korpo, dancoj, teatro. Estis organizita la prezento “Tra la mondo sen lingvoj” (pri eblecoj vojaĝi sen konoj de la lokaj lingvoj).

La lingvan feston vizitis la ĉefo de la franca humana misio en Ruslando Paskal Hiriv, kiu prezentis la francan lingvon. La Festivalon salutis reprezentantoj de la urba komitato pri junularaj aferoj kaj la Pacfonduso. Ivanova Lingva Festivalo estis enmetita al la programo de la loka fako de tiu ĉi internacia organizo.

Pavel Volkov

Agrabla ceremonio en Soĉi

15 okt E-klubo Laro (Soĉi) organizis en la urba kulturdomo de artoj enmanigon de diplomoj kaj donacoj al infanoj, kiuj laŭreatiĝis en la Internacia Konkurso de Infan-desegnaĵoj en Francio. Entute estis 12 premioj, el kiuj 8 ricevis infanoj el Soĉi. El la 193 bildoj ricevitaj por la konkurso de 11 lernejoj el 6 eŭropaj landoj 90 estis senditaj el lernejoj de Soĉi: 3 artlernejoj kaj 3 ordinaraj lernejoj.

La klubo preparis koncerton, kiun partoprenis multaj klubanoj, interalie Natalia Olejnikova, Sergej Sergejeff kaj Tamara Petrovna Kovalenko. Fine de la programo ĉiuj infanoj, iliaj gepatroj, instruistinoj kaj la klubanoj de Laro tradicie ricevis glaciaĵojn.

Vladimir Bespalov

Kurso por mirinfanoj

5 sep okazis prova leciono pri Esperanto en lernejo “Vunderkind” (Ivanovo) por talentaj infanoj.

La lernejo mendis intensan kurson pri Esperanto kaj reklamas nun ĝin en la ivanova gazetaro. La kurso estas planata por la periodo inter 30 okt kaj 7 nov.

Andrej Grigorjevskij

Pri Ivo Lapenna “sen mitoj”

Ĉar Giorgio Silfer skribis: “Interesan analizon pri la lapennismo donis lastatempe Ziko Marcus Sikosek (esperantisto ekde 1987) en sia verko Esperanto sen mitoj, paĝoj 244-251” (LOdE. 1999: 8-9), mi mendis la libron kaj legis la koncernajn paĝojn.

La tuta titolo estas Esperanto sen mitoj: Mensogoj kaj memtrompoj en la esperanto-movado. Estas tre mistrafa titolo. Laŭ PIV: ”mito ... 2 Komplekso da ideoj, ne strikte logike interligitaj, sed draste efikantaj sur la homajn instinktojn aŭ nekonsciajn tendencojn; tiu komplekso, prezentata kiel reala, kapablas estigi ĉe popolamaso fenomenojn de mensa kontaĝo” kaj ”mensogi. Diri tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, aŭ nei tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas vera ... mensogo. Ago, vortoj de tiu, kiu mensogas”.

Ŝajnas al mi, ke la aŭtoro disfamigas ankoraŭ unu “miton” kaj novajn “mensogojn” pri Ivo Lapenna, nome “mito/mensogojn”, kiujn disvastigis la esperantistoj, kiuj vivis en la ombro de la genio Ivo Lapenna. Mankas al la koncernaj paĝoj necesaj, seriozaj esploroj, tial mi ne trovas la libron fidinda.

Bedaŭrinde, s-ro Sikosek konsultis ĝuste la kontraŭulojn de Ivo lapenna, i.a. Detlev Blanke, Peter G. Forster kaj Ulrich Lins. Krome li legis la verkojn de Ivo Lapenna, influita de la ankoraŭ ne korektitaj onidiroj, mitoj kaj mensogoj, kiuj abunde regas en la E-Movado depost 1974, i.a. ankaŭ la artikolon de Lins pri la Propono de la rezolucio de Ivo Lapenna, Bern, 1947. Post la forpaso de mia edzo Ivo Lapenna (15 dec 1987) mi pli ol ŝokiĝis leginte la tiel nomatan nekrologon de la “historiisto” Lins en la revuo Esperanto. Same ŝokita mi estis pro la tiel nomata nekrologo de Blanke en Der Esperantist. Ambaŭ komplete deformis la karakteron de Ivo Lapenna kaj ankaŭ la historiajn faktojn ligitajn al li. Mi vere estas maltrankvila pri la anoncita biografio, verkata de Lins pri Ivo Lapenna, ĉar mi diskutis parton de tiu libro dum la prelego de Lins pri Ivo Lapenna okaze de la 90-jara datreveno de UEA (Rotterdam, 1998). Tiu parto, kiun li prezentis, neniel indikas aŭtentikan biografion.

UEA kaj la esperantistaro daŭre profitas de la laboro de Ivo Lapenna, kaj ĝis nun neniu — malgraŭ la oficiala “Pardonpeto de UEA al Ivo Lapenna” — publike korektis la falsaĵojn pri li; tute male, eĉ en la sino de UEA mem oni permesas ripetadon sen korektado de “onidiroj”. Ne deca konduto de humanisma organizaĵo.

Estas strange — sed tipe por la E-Movado — ke kiam hazarda, nekonata universitata profesoro mencias Esperanton, la E-gazetaro triumfe citas liajn vortojn, sed komplete ignoras la fakton, ke nia Movado havis en sia mezo unikan scienciston, mondfaman en la plej alta universitata medio.

Ivo Lapenna energie laboris dum preskaŭ 60 jaroj por evoluigi kaj disvastigi la Internacian Lingvon kaj estas la sola, kiu per siaj eksterordinaraj scioj kaj talentoj atingis por ĝi la plej grandajn sukcesojn. Interalie, li havigis la faman Rezolucion de UNESCO (Montevideo, 1954) kaj la Konsultajn Rilatojn de UEA kun UNESCO. Li ankaŭ atingis, ke en 1960 UNESCO deklaris Zamenhof — okaze de ties 100-jara datreveno — “unu el la grandaj personecoj de la homaro”.

Pere de la laboro de Ivo Lapenna la E-Movado atingis sian grandan reputacion, kiu estas la bazo de la postaj pozitivaj atingoj.

Estus pli instige por la junularo, se UEA kaj la gvidantoj de la Movado fiere rakontus, ke la Internacia Lingvo posedas tiom da valoroj, pro tio ke ĝi sukcesis altiri genion kiel Ivo Lapenna. Ili ne devus daŭre akcepti, ke oni nigrigu liajn nomon kaj laboron — pro ĵaluzo kaj envio — kaj pere de tio ankaŭ la tutan Movadon. Tiu instigo donus al la E-Movado kaj prestiĝon kaj honoron.

Birthe Lapenna

Ĉu ni bezonas aleksteran strategion?

Kiel ĉiuj UKoj, ankaŭ la Tel-Aviva UK estis bone organizita. Tamen mi sentis tradician gravan mankon, kiu en 2000 ne plu estas akceptebla — ni estis kvazaŭ komplete izolitaj de la ekstera mondo. Mankis fakso kaj retpoŝto (krom por insistemaj kongresanoj kun intimaj rilatoj kun LKK). Retaliro ekster la kongresejo eblis multloke, sed je nepageblaj prezoj. Mi intencis ĉiutage raporti pri la kongreso, por ke oni hejme povu doni informojn al la gazetaro, tamen okazis male — en belga gazeto De Standaard dum UK-85 oni diskutis pri Esperanto, sed la kongreso eĉ ne estis menciita.

En UK-85 okazis kvarhora Strategia Forumo. Aŭdiĝis lamentado pri la ĉiamaj problemoj, proponoj de novuloj kaj veteranoj kiuj montras malkomprenon de la funkciado de la E-movado kaj kiuj jam multfoje antaŭe evidentiĝis nerealismaj. Nur kelkaj mallongaj intervenoj estis utilaj.

En sia nuna mizera stato la Esperanto-movado ne bezonas strategion, certe ne al ekstero, ĉar al ekstero ni povas montri nur la kriple funkciantan organiz(et)aron (feliĉe estas kelkaj esceptoj), kiu ridindigas nin ĉe profesiuloj. Niajn laborfortojn (ĉar estas multaj kompetentaj kaj talentaj personoj inter ni) ni unuavice uzu por strukturigi, funkciigi kaj trejnigi la ekzistantan movadon.

Unu el la saĝaj rimarkoj de la strategia forumo estis: “Post mallonga tempo (kelkaj jaroj) la lingva problemo estos tiel akra, ke oni devos trovi solvon kaj oni neeviteble alvenos ĉe Esperanto”. Sed ĉu Esperanto tiam estos preta? Ĉu tamen Esperanto venkos malgraŭ la esperantistoj?

Roland Rotsaert

Ĉu tio estas kredebla?

En la 8-9a numero de LOdE mi legis raporton pri la SAT-kongreso en Moskvo, kiun mi partoprenis. Kvankam la priskribo de Valentin Melnikov estas plejparte ĝusta, liaj komentoj pri la prelegoj mirigis min. Ŝajnas esti miskompreno pri “distribua ekonomio”. Ne temas pri nelimigita produktado (sendepende de realaj bezonoj), kio evidente estas absurda, sed ne limigita produktado pro manko de aĉetrimedoj; ne temas ankaŭ pri distribuado tute senmona, sed sen mono povante transformiĝi je kapitalo.

Povas esti, ke la programo ne estis plene kohera, sed ĝi dependas de la partoprenantoj, ne de supra instanco.

Aserti, ke “Teorio de Feliĉo” estas totalisma kaj faŝisma ŝajnas al mi eksterordinara. Jen societo, kiu forte partoprenis al la sukceso de la Kongreso de SAT, kiu estas — neniu dubas pri tio — ĝisfunde kontraŭfaŝisma. Ĉu tio estas kredebla? Ankaŭ favoro al esperanto ne akordiĝas kun faŝismo kiu persekutis esperantistojn (vidu en La danĝera lingvo).

Marcel Hardy

Fondiĝis hilelista rondo

Fine de ĉi aŭgusto sukcese ekvivis la unua hilelista E-rondo. Ĝi jam havas 7 rondanojn el 7 diversaj landoj.

Hilelismon kiel universalan religietikan ponton inter homoj naskiĝintaj, edukitaj kaj vivantaj en diversaj kulturaj kaj naciaj medioj unue pripensis kaj antaŭ preskaŭ cent jaroj provis, bedaŭrinde sensukcese, lanĉi la aŭtoro de la unika lingvoponto — Esperanto.

La tiamaj sociaj cirkonstancoj ne estis sufiĉe favoraj por ke tiu projekto sukcesu. Tiam ankoraŭ ne naskiĝis ekumenismo, ne estis praktikataj dialogoj inter diversreligianoj, en Eŭropo furiozis naciismoj... Ne helpis la ŝanĝo de la nomo al “homaranismo”.

Hilelismo (homaranismo) estis grandega revo de L.L. Zamenhof, kaj Esperanto fakte estis nur parto de tiu lia multe pli ampleksa, profunda kaj idealisma projekto.

Surbaze de la Zamenhofa naskiĝis iom modernigita versio de hilelismo, prezentata de nuna unua hilelista rondo, kaj esprimita en ĝia Deklaracio de hilelisto. La rondo komencis eldonadi sian monatan bultenon Hilelisto. Ĵus aperis la dua numero de Hilelisto. La elektronikpoŝta versio estas senpaga, paperpoŝtan version oni povas ricevadi kontraŭ 1 IRK por unu sendaĵo.

La unua hilelista kongreso laŭplane okazos fine de la venontjara julio en Zagrebo, dum UK-86. La unua hilelista rondo planas dum la unua hilelista kongreso estiĝi Tutmonda Hilelista Asocio. THA absolute ne intencos rivali aŭ kontraŭstari al iu ajn jam ekzistanta E-asocio. Kvankam hilelistoj havas siajn specifajn celojn, ili samtempe estas ĉiam pretaj je kunlaboro kun ĉiuj aliaj esperantistoj, por kiel eble pli granda sukceso de Esperanto. Esperanto estas laborlingvo de la unua hilelista rondo.

Por ricevi la Deklaracion de hilelisto, 2 provekzemplerojn de Hilelisto kaj aldonajn informojn bonvolu kontakti pormomentan kunordiganton de la unua hilelista rondo:

Adreso: Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio

Rete: mato.spekuljak@zg.tel.hr

Mato Spekuljak

Dankado al Zamenhof

Kiuj uzas la internacian lingvon, ĉu ĉiuj scias, ke per tiu gesto ili dankas al Zamenhof? Eble suba rakonto povas aludi pri io tia.

Kiam Zubede havis 16 jarojn, li forlasis sian naskiĝvilaĝon. Pasiginte pli ol kvindek jarojn ekster sia lando, li revenis maljuna, sed kun iom da monrimedoj. Li havas nek edzinon kaj gefilojn. Infanojn li tre ŝatas, kaj ĉiuvespere akceptas ilin en sia domo. Li proponas manĝojn diversajn al la infanoj, organizas helpinstruadon por komprenigi lernejajn lecionojn al ili. Tempo pasas, kaj la ago de Zubede jam fruktoportas: infanoj plenkreskas. La tuta vilaĝo rekonas liajn bonfarojn, sed Zubede mem ĉiam havas zorgojn: “post mi, kio okazos? kiuj daŭrigos mian agadon?” Li provis konvinki la vilaĝestron, ke tiu ĉi trovu solvon al tiu problemo. Konsciante pri la laboro de Zubede, la vilaĝestro helpis, kaj aliaj homoj eklaboris kun Zubede. Kiam iu diras al li dankon, li respondas: “mi bezonas dankon, se ne la vorton mem, sed la agon. Tion ĉi faris la vilaĝestro, dank’al kiu mi certas, ke post mi mia agado pluiros”. Mortis Zubede, sed nun lia domo estas pli ol lernejo, kie oni prizorgas infanojn.

Jes, jen tiel ni, esperantistoj estas dankemaj al Zamenhof, ĉar ni daŭrigas lian agadon. Tiu dankesprimo estas ne samgrada en niaj koroj. Iuj estas ekstreme dankemaj: ni povas citi homojn, kiuj donacas monegon kaj sin mem por ke Esperanto disvastiĝu tra la tuta mondo. En Esperanto aperas nomoj de donacantoj. Vere ankaŭ tiuj homoj meritas la dankemon de aliaj esperantistoj. Kiuj ne povas mem doni monon, iuj el tiuj sin dediĉas al la E-laboro. Ĉar Esperanto ne egale estas praktikata sur la terglobo, aparta klopodaro necesas por verdigi kontinenton jam nigran.

Ekde 1980 pluraj ekster-Afrikanoj kaj Afrikanoj komune laboregas. Nun, dudek jarojn poste, multas esperantistoj en Afriko. Ili kapablas instrui la lingvon, gvidi la movadon en siaj landoj. Afrika Oficejo servas la Afrikajn esperantistojn. Sed la financa flanko neniel ŝanĝiĝis: preskaŭ ĉiuj esperantistoj Afrikaj plu estas nepagipovuloj. La pluekzistado de la Afrika Agado dependas preskaŭ plene de la fidelaj donacantoj al la Fondaĵo Afriko. Iam fluegis la donacoj kiel akvofalo. Lastatempe la torento fariĝas rivereto. Sekeco minacas ne nur la Afrikan kamparon, sed ankaŭ la Afrikan fondaĵon.

En la Kongreso de Tel-Avivo la Komitato de UEA konatiĝis kun plano, nomita Prioritato Afriko, kies kvina paragrafo konsilas starigi grandan kapitalon kies rento financu la movadon en Afriko. Tuj post la UK la respondeculoj pri la Afrika Agado sendis leterojn al ĉiuj partoprenintoj kiuj montris sian interesiĝon. Ili fariĝas nun Esperantistoj Amikoj de Afrikaj Esperantistoj (EAAE). Iliaj respondoj jam alvenas.

La unua venis de s-ro Etsuo Myoshi kiu donacis 50 mil enojn japanajn por la kapitalo. Sendube multaj kiuj havas la rimedojn por tio, volos sekvi lian ekzemplon. Ili fariĝu EAAE kontribuante al la netuŝebla, neelspezebla parto de la Fondaĵo Afriko. Kontribuante tiel, ili kontribuas al la daŭrigado de la Afrika Agado kaj al ĝia financa memstariĝo.

Gbeglo Koffi

Iom pri la mensogado

Fragmento el “La taglibro de l’ verkisto”
de Fjodor Dostojevskij

“La taglibro de l’ verkisto”, kiun Fjodor Dostojevskij eldonis (kun kelkaj paŭzoj) en la jaroj 1873–1881 estis senprecedenca evento en la Ruslanda soci-kultura vivo pro la vasta gamo de la prezentataj temoj kaj pro la unika prezentostilo de la genia verkisto.

Pasint-jare ni komencis aperigon de fragmentoj el la “Taglibro” per la satira Enkonduko kaj lirika bildo “facila kaj senenhava” La Centjarulino. Nun ni daŭrigas per opinio de Dostojevskij pri interesa trajto de la rusa karaktero. Ĉu liaj konstatoj validas post 127 jaroj?

Kial ĉe ni mensogas senescepte ĉiuj? Mi estas certa, ke oni tuj haltigos min kaj krios: “Ho, absurde, tute ne ĉiuj. Vi ne havas temon, kaj tial vi elpensas ion por komenci plej efekte”. Oni jam riproĉis min pro la sen-temeco, tamen nun mi efektive estas konvinkita pri la senescepteco de nia mensogemo. Oni povas kvindek jarojn vivi kun iu ideo, vidi kaj senti ĝin, kaj subite ĝi aperas en tia aspekto, kvazaŭ oni antaŭe tute nenion scius pri ĝi. Antaŭ nelonge al mi hazarde venis la ideo pri tio, ke ĉe ni en Ruslando, en la intelektula klaso, eĉ tute ne povas esti nemensoganta homo. Tio estas ĝuste pro tio, ke ĉe ni eĉ tute honestaj homoj povas mensogi. Mi estas certa, ke en aliaj nacioj, mensogas plejparte kanajloj; ili mensogas pro praktika profito, do rekte kun celoj krimaj. Sed ĉe ni povas tute senprofite mensogi la plej respektindaj homoj kun la plej respektindaj celoj. Ĉe ni, plejparte, oni mensogas pro gastamo. Oni deziras estetike impresi la aŭskultanton kaj plezurigi lin, kaj tial oni mensogas, eĉ — se oni povas tiel diri — oferante sin por la aŭskultanto. Iu ajn rememoru, ja eble li dudekfoje pligrandigis, ekzemple, la kvanton da verstoj, kiujn sukcesis rajdi dum unu horo la ĉevaloj kiuj iam lin veturigis, se tio necesis por plifortigi la gajan impreson de la aŭskultanto. Kaj verŝajne la aŭskultanto efektive gajiĝis tiel, ke li mem komencis kredigi vin pri trojko, kiu vete devancis trajnon, k.t.p., k.t.p. Sed kio pri ĉashundoj, aŭ pri tio kiel oni protezis viajn dentojn en Parizo, aŭ pri tio kiel ĉi tie vin resanigis Botkin? Ĉu vi vere ne rakontis pri via malsano tiajn mirindaĵojn, ke kvankam vi kredis vin mem ekde la mezo de la rakonto (ĉar ekde la mezo de la rakonto oni ĉiam komencas kredi sin mem), tamen enlitiĝante kaj plezure rememorante kiel agrable mirigita estis via aŭskultanto, vi estis subite haltanta kaj nevole diranta: “Ha, kiel mi mensogis!” Cetere, ĉi tiu ekzemplo estas malforta, ĉar estas nenio pli agrabla ol parolado pri la propra malsano, se troviĝas aŭskultanto; kaj ekparolinte ne estas eble malmensogi; tio eĉ kuracas la malsanulon. Sed ĉu reveninte el eksterlando vi vere ne rakontis pri mil aferoj, kiujn vi vidis “propraokule”... Cetere, ankaŭ ĉi tiun ekzemplon mi reprenas: por la rusa homo reveninta el eksterlando ne estas eble ne troigi pri “eksterlando”; aliokaze ne necesus tien veturi. Sed, ekzemple, la natursciencoj! Ĉu vi vere ne parolis pri la natursciencoj, aŭ pri bankroto kaj fuĝo eksterlanden de diversaj peterburgaj kaj aliurbaj judoj, havante neniun kompetentecon pri tiuj judoj kaj estante obskure analfabeta pri la natursciencoj? Pardonu, ĉu vi vere ne rakontis anekdoton, kvazaŭ el la propra vivo, al persono kiu pri si mem rakontis ĝin al vi? Ĉu vi forgesis, kiel meze de l’ rakonto vi subite rememoris kaj konjektis tion, kion klare konfirmis la suferanta rigardo de via aŭskultanto fikse direktita al vi (ĉar en tiaj okazoj la kunparolantoj rigardas al la okuloj ial dekoble pli persiste ol kutime)? Vi ja memoras kiel vi, spite al ĉio kaj perdinte vian tutan humurkapablon, tamen daŭrigis balbuti vian rakonton kun kuraĝo, inda je grandioza celo, kaj kiel poste rapide farinte la nerve-hastajn ĝentilaĵojn, manpremojn kaj ridetojn vi ambaŭ tiel diskuris al malsamaj direktoj, ke kiam vi en impeto de la lasta konvulsio subite kaj nemotivite ĵetis al via aŭskultinto, jam suriranta la ŝtuparon, demandokrion pri la farto de lia onklino, tiam li ne returnis sin kaj ne respondis pri la onklino, kaj ĝuste tio restis en via memoro la plej suferiga el la tuta okazinta anekdoto. Resume, se iu responde al ĉi ĉio diros al mi: ne — tio signifas, ke li ne rakontis tiajn anekdotojn, ne menciis pri Botkin, ne mensogis pri judoj kaj ne kriis de sur ŝtuparo pri la onklina farto kaj ke nenio simila iam ajn okazis al li — mi simple ne kredos tion. Mi scias, ke la rusa mensogulo ĉiam kaj ĉie mensogas tute nerimarkeble por si mem, kaj ke oni vere povas ne rimarki tion. Ja okazas jene: apenaŭ la homo sukcese mensogos li tiel ekŝatos tion, ke li enmetos la anekdoton en la liston de la aŭtentaj faktoj de sia propra vivo; kaj li faras tion tute konscience, ĉar li mem plene tion kredas; kaj estus malnature foje ne kredi tion.

“Ho, absurde! — oni denove diros al mi. — Tiu mensogado estas sendanĝera, bagatela kaj en ĝi estas nenio mondskala”. Bone. Mi mem konsentas ke ĉi ĉio estas tre sendanĝera kaj nur aludanta al noblaj ecoj de la karaktero, ekzemple al la dankosento. Ĉar se iu aŭskultis vin dum vi mensogis, ja ne estas eble ne permesi mensogi ankaŭ al la aŭskultinto, almenaŭ pro la dankemo.

La delikata reciprokeco de l’ mensogado estas preskaŭ la ĉefa konvencio de la rusa societo — de ĉiuj rusaj kunvenoj, vesperoj, kluboj, sciencaj societoj kaj aliaj. Efektive, nur iuj veremaj malsprituloj en similaj okazoj povas defendi la veron kaj subite ekdubi pri la kvanto de la verstoj kiujn vi trarajdis, aŭ pri la mirindaĵoj kiujn Botkin faris al vi. Ili estas nur senkoraj hemoroiduloj, kiuj mem pro tio neeviteble portas la punon kaj poste miras, kial ili ricevis tiun punon. Sentaŭguloj. Tamen tiu mensogado, malgraŭ la sendanĝereco, aludas niajn tre gravajn ĉefajn trajtojn tiel, ke preskaŭ komencas konturiĝi io mondskala. Ekzemple, unue, ĝi aludas ke ni, la rusoj, pli ol ĉion alian timas la veron; eble ni ne timas, se vi malkonsentas, sed ĉiam opinias la veron io tro enuiga kaj proza, nesufiĉe poezia kaj tro ordinara por ni, kaj per konstanta evitado de la vero ni ĝin faris unu el la plej nekutimaj kaj maloftaj aferoj en nia rusa mondo (mi ne parolas pri la gazeto Rusa Mondo). Pro tio ĉe ni tute malaperis la aksiomo pri tio, ke la plej poezia el ĉio en la mondo estas la vero, precipe en sia plej pura stato; eĉ pli, ĝi estas pli fantasta ol ĉio, kion povus mensogi kaj imagi la plej kapabla homa menso. En Ruslando la vero preskaŭ ĉiam havas plene fantastan karakteron. Efektive, la homoj finfine atingis tion, ke ĉio, kion mensogos kaj remensogos al si la homa menso, estas por ili pli komprenebla ol la vero, kaj tiel estas ĉie. La vero povas dum cent jaroj kuŝi antaŭ la homoj surtable, tamen ili ne prenas ĝin sed postkuras ion elpensitan ĝuste pro tio, ke ĝuste la veron ili kredas fantasta kaj utopia.

La dua afero, kiun aludas la ĝenerala rusa mensogemo, estas tio ke ni ĉiuj hontas pro ni mem. Efektive, ĉiu el ni portas en si preskaŭ denaskan honton pro si kaj pro sia propra vizaĝo kaj apenaŭ aperinte en la societo ĉiuj rusaj homoj strebas tuj kaj ĉiamaniere montri sin nepre io alia, sed ne tio kio li efektive estas; ĉiu hastas akcepti tute alian vizaĝon.

Ankoraŭ Gercen diris, ke la rusoj eksterlande tute ne scias konduti publike: ili laŭte parolas kiam ĉiuj silentas, kaj ne scias diri eĉ unu vorton dece kaj nature kiam necesas paroli. Tio ja estas vero: tuj aperas kapricaĵo, mensogo, turmenta konvulsio; tuj aperas bezono honti pro ĉio efektiva, kaŝi kaj sekretigi la propran vizaĝon kiun Dio donis al la ruso, kaj montri alian, laŭeble plej fremdan kaj nerusan vizaĝon. Tio okazas pro la plej sincera interna konvinkiĝo pri tio, ke la propra vizaĝo de ĉiu ruso estas nepre sensignifa kaj hontige komika; sed ekhavinte vizaĝon francan aŭ anglan, do ne la propran vizaĝon, li aspektos multe pli respektinda kaj en tiu aspekto li neniel estos rekonebla. En tio mi konstatas ion tre karakterizan: ĉi tiu fia honto pro si mem kaj ĉi tiu malnobla neglekto de si mem plejparte estas senkonscia. Ĝi estas io konvulsia kaj nerezistebla; tamen en sia menso la rusoj — eĉ la plej sinneglektemaj inter ili — ne konsentas rapide kun sia sensignifeco kaj tiuokaze petas estimon. “Ja mi estas tute kiel la anglo, — la ruso rezonas, — do necesas estimi ankaŭ min, ĉar oni estimas ĉiujn anglojn”. Dum ducent jaroj estis formiĝanta tiu ĉefa tipo de nia societo kun la nepra kondiĉo, montrita ankoraŭ antaŭ ducent jaroj: necesas neniel kaj nenial esti si mem, preni alian vizaĝon, por ĉiam prikraĉi la propran vizaĝon, ĉiam honti pro si mem kaj neniam simili sin mem — kaj la rezulto estas tute evidenta. En la tuta mondo ekzistas nek germano, nek franco, nek anglo, kiu renkontinte aliajn homojn hontus pro sia vizaĝo se li estas konscience certa, ke li faris nenion malbonan. La ruso tre bone scias, ke tiu anglo ne ekzistas; kaj la klera ruso scias ankaŭ tion, ke nenie honti sian vizaĝon ĝuste estas la plej ĉefa kaj fundamenta eco de la propra digno. Li deziras plej rapide aspekti kiel franco aŭ anglo ĝuste por tio, ke oni plej rapide konsideru lin tiu, kiu nenie kaj neniam hontas pro sia vizaĝo.

Tradukis Aleksander Korĵenkov

Notoj

Botkin, Sergej Petroviĉ (1832–1889). Rusa medicinisto, terapeŭto; fondinto de la fiziologia skolo en la rusa klinika medicino, profesoro de la Armea Medicina Akademio. Dostojevskij estis kuracata de Botkin kaj tre laŭde parolis pri li.

Gercen, Aleksandr Ivanoviĉ (1812–1870). (Ekster Ruslando konata kiel Herzen) Rusa verkisto, filozofo, publicisto. Ekde 1847 loĝis eksterlande. Teoriisto de la “rusa socialismo”. Kuneldonanto de “Sonorilo” (Kolokol, 1857-1865).

Mia filo

Novelo de Julian Modest

Estis suna marta posttagmezo. Post la fino de la labortago mi deziris promeni tra la vendejoj. Kiam mi eliris el nutraĵvendejo mi renkontiĝis kun amikino, kiun delonge mi ne vidis. Ni ekstaris antaŭ la vendejo kaj komencis babili, sed ŝi rapidis.

— Mi vizitos aŭguristinon, — ŝi diris. — Ĝuste je la kvina horo mi devos esti ĉe ŝi. Se vi ne rapidas hejmen, venu kun mi. Oni diras, ke ŝi senerare divenas la estontecon. Mi havas problemojn, kaj mi deziras ekscii, ĉu ŝi solvos ilin.

Mi ne hezitis kaj iris kun ŝi. La aŭguristino loĝis en la centro de la urbo en multetaĝa, malnova konstruaĵo. Ni supreniris al la tria etaĝo, kaj mia amikino sonorigis ĉe unu el la pordoj. Eliris virino, ĉirkaŭ sesdekjara, kiu invitis nin en la loĝejon.

Ni enpaŝis en vastan obskuran salonon, kie videblis multaj mebloj, verŝajne de la pasinta jarcento. Estis granda tablo, masivaj foteloj kaj peza kanapo. Mia amikino diris al la aŭguristino, ke mi nur akompanas ŝin.

La aŭguristino kun mia amikino eniris en najbaran mallarĝan ĉambron kaj mi restis sola en la obskura salono. Sidante sur unu el la foteloj mi senmove observis la malnovajn meblojn kaj aĵojn. Subite min obsedis stranga kaj mistika sento. En la granda vitra ŝranko estis belega ĉina manĝvazaro, polvokovrita kaj ŝajne delonge ne tuŝita. Sur la muro pendis malhela pejzaĝo, kiu prezentis someran ŝtormon en senfina kamparo. Granda murhorloĝo silentis en la angulo kaj ĝiaj montriloj haltis je la deka horo kaj tridek kvin minutoj. La ĉirkaŭaĵo, obskuro kaj silento premis min, kaj subite mi decidis peti la aŭguristinon diveni ankaŭ mian estontecon.

Mia ĝisnuna vivo estis sufiĉe trankvila. Mi havis edzon kaj deksesjaran filon. Mi laboris kiel kontistino en Transporta Ministerio, kaj mi ŝatis mian profesion.

Mia amikino baldaŭ eliris kaj mi petis la aŭguristinon akcepti ankaŭ min. Iom skeptike mi rilatis al similaj seancoj, kaj mi ne tre kredis, ke nekonata persono povas diveni, kio okazis en ies vivo kaj kio ĝuste okazos. Neniam mi vizitis aŭguristinojn kaj mi ne scias, kio igis min eniri en la mallarĝan ĉambron, kie la nekonata virino okazigis siajn misterajn seancojn.

La virino invitis min sidiĝi ĉe eta tablo kaj komencis koncentriĝi. Atente kaj esploreme ŝi ekrigardis min. Nun mi povis pli bone vidi ŝin. En la unua momento ŝi aspektis sesdekjara, sed nun mi rimarkis, ke ŝi estas pli aĝa. Ŝia vizaĝo estis bela, inteligenta, kaj ŝiaj blankaj haroj kiel aŭreolo ĉirkaŭis la vizaĝon. Tamen plej forte logis ŝiaj okuloj. Ili estis trankvilaj, malhelaj kaj profundaj kiel du montaraj lagoj. Ŝajnis al mi, ke stranga brilo lumigas ŝiajn okulojn. Ŝia senmova rigardo, kiu penetris profunde en min, kvazaŭ ŝirus nevideblan kurtenon kaj malkovrus eĉ la plej kaŝitajn angulojn en mia animo.

Jam ŝiaj unuaj vortoj stuporigis min. Ŝi parolis lante, mallaŭte, obtuze, kvazaŭ iu de tre malproksime sufloris kaj ŝi nur ripetis tiujn vortojn. Detale ŝi rakontis pri la vivo de miaj gepatroj, pri mia edzo kaj pri liaj gepatroj. Ŝi eĉ menciis iliajn nomojn. Mi ne komprenis, de kie tiu nekonata virino scias tiom da detaloj pri mia vivo. Sed la plej granda ŝoko por mi estis, kiam la aŭguristino diris, ke mi havas ankoraŭ unu filon. Mi preskaŭ svenis. Mi malfermis la buŝon por kontraŭdiri, sed ŝi senerare divenis miajn pensojn kaj lante ekparolis:

— Vi kaj viaj parencoj opinias, ke via filo Martin mortis, sed li vivas kaj li jam estas bela kaj forta junulo.

Mi ne eltenis. Miaj larmoj ekfluis, kaj mia kapo falis sur la tablon.

— Trankviliĝu, — klare diris la aŭguristino. — Martin loĝas en bona familio. Lia nuna patro estas kolonelo. Ili loĝas en nia urbo, strato Siringoj, domo 17. Vi povus vidi Martinon, sed jam delonge li ne estas via filo.

Detale la aŭguristino rakontis, kio okazis. Mi aŭskultis kaj kiel filmo antaŭ miaj okuloj pasis la koŝmaro, kiun mi travivis antaŭ dek ok jaroj.

Kiam mi havis dudek du jarojn, mi kun granda amo edziniĝis kun Ivo. Unu jaron post la nupto ni kortreme atendis nian unuan idon. La nasko ne estis facila, sed mi kondutis kuraĝe. Sed post kelkaj horoj la kuracisto diris, ke la infano mortis. Tio estis la plej terura momento en mia vivo. Mi jam ne memoras kiel la kuracistoj klarigis la kialon de la morto de mia filo. Senkonsole mi ploris kaj neniu povis trankviligi min, nek mia edzo, nek miaj gepatroj. Por mi la mondo malaperis.

Kiam mi forlasis la akuŝejon kaj revenis hejmen, miaj parencoj devis ege klopodi por reveki en mi la kredon je la vivo.

Post du jaroj mi naskis mian duan filon, kaj mi komencis vivi kun liaj zorgoj kaj ĝojoj. Vere, la tempo kuracas, kaj la memoro pri Martin iom post iom dronis profunde en mia konscio, sed en mia koro restis peza kaj brulanta doloro. Mia dua filo Valentin iĝis gimnaziano, kaj min obsedis liaj sopiroj, revoj, celoj.

Nun mi estis frakasita. La vortoj de la aŭguristino ĵetis min en profundan abismon. Mi ne sciis, kiel mi revenis hejmen. Mi ne memoras, ĉu mia amikino akompanis min ĝis mia domo. Nur la sola penso kiel varmigita kudrilo traboris miajn tempiojn — strato Siringoj 17. Mi devis tuj trovi tiun straton kaj renkontiĝi kun mia filo, kiun mi naskis antaŭ dek ok jaroj.

Hejme mi diris ĉion al mia edzo. Kiel frenezulino mi longe kaj turmente rakontis al li, miksante la realaĵon kaj fantazion, kaj fin-fine mi ne plu sciis, ĉu tiun ĉi historion iu rakontis al mi aŭ mi mem elpensis ĝin. Mia edzo aŭskultis min atente kaj spite al mi li restis pli trankvila. Li ne ekstaris kaj ne ekiris kun mi por serĉi la straton Siringoj, malgraŭ tio ke mi larmokule petis lin, ke ni tuj ekiru.

— Tio ŝokis min, — li diris. — Eble la aŭguristino diris la veron, sed kion ni nun faru?

Post ĉi tiuj vortoj mi deziris salti kaj forkuri. Kiel eblas ke li, la patro, rezonas tiamaniere? Mi eĉ ekstaris, sed li haltigis min:

— Aŭskultu. La malfeliĉo, kiu trafis nin antaŭ dek ok jaroj, brogis nin, sed ĉu ni devos frakasi la vivon de nia filo, se li vere estas viva? Ĉu tion ni faru? Jes, estas tre dolore, sed ĉu ne estas pli bone al ni scii, ke li vivas? Li jam estas junulo, li loĝas kun homoj, kiuj amas lin kiel sian veran filon. Krom tio ni ne scias, kio ĝuste okazis, kaj ni nenion povus pruvi.

Mi reagis, sed li denove haltigis min:

— Jes, eble ni povus ĉion pruvi, sed ni frakasus la vivon de nia filo. Prefere ni forgesu. Verŝajne tiel devis okazi.

Liaj lastaj vortoj gravuriĝis en mia konscio. Ni forgesu, sed mi neniam povis forgesi. Tio, kion al mi rakontis la aŭguristino, ĉizis mian animon tage kaj nokte. Eble mia edzo pravis. Se mi estus vera patrino, mi ne rajtus vundi mian filon. Jes, oni perfide forrabis lin de mi, sed li mem ne kulpis.

Nenombreblajn sendormajn noktojn mi travivis. Eĉ kiam nur por momento mi ekdormis, mi sonĝis lin. Mi vidis lin jam viro, forta, memstara, kapabla venki ĉiujn malfacilaĵojn en la vivo. Kaŝe mi fieris pri li kaj mi neniam iris al la strato Siringoj por vidi lin. Mi jam estas konvinkita, ke mi agis bone.

Sofio, 10 jun 2000

Libroj

Bibliografio de “Scienca Revuo”: La enhavo de “Scienca Revuo” 1988–2000(1); Suplemento 1982(3)–1987 / Red. Rudi Hauger. — Zürich: ISAE, 2000. — 94 pĝ.

Kiel vere scienca asocio ISAE zorgas pri la bibliografia flanko de sia agado, kaj la nuna Bibliografio (kun suplemento) daŭrigas la unuan eldonon por la jaroj 1949–82. Ĝi registras ĉiujn aperintajn artikolojn (pli ol dupaĝajn) laŭ tri listoj: kronologia, laŭtema kaj laŭaŭtora.

Wouter F. Pilger. Slango kaj ĵargono en Esperanto. — Debrecen: Debrecena E-Societo, 1998. — 40 pĝ.

Kuriozeta vortaro, kiun la kovrilpaĝo prezentas jene: “Privozora Privata Listo de Slango kaj Ĵargono (kaj aliaj ne-PIV-aj signifoj)”. Nu, tiun “privozora” mi ne trovis en la listo... Finfine, vortaroj kun eraroj ne estas raraj — rememoru pri la fama “seskuniĝi kun virino” (PIV, pĝ. 282). Espereble la dua eldono estos pli zorge eldonita kaj kun pli kutima uzado de la vinjetoj, sed vidu almenaŭ ekzempleton el la unua eldono:

truo @ truo: 1. (loko negrava, ekzemple:) vilaĝeto; 2. (loko kutima, ekzemple:) drinkejo @ en neĝustan truon: misglute: Kio okazis al vi? — Eniris en neĝustan truon. @ sukcese vendi la truojn de la fromaĝo: 1. esti tre lertparola, konvinka: Li eĉ sukcesas vendi la truojn de la fromaĝo...; 2. kapabla mistifiki. @ havi truon en la kapo”.

Nikolao Gudskov, Natalia Aroloviĉ. Malgranda gvidlibro pri Moskvo. — Moskvo: Impeto, 2000. — 88 pĝ., il.

Okaze de la Moskva kongreso de SAT aperis gvidlibro, kiun la kongresanoj povis utiligi por pli bone orientiĝi en la urbo, legi pri ĝia historio kaj ĉefaj rimarkindaĵoj.

Tamen pro la malfortika bindo la libro estas disfalema, kaj ne ĉiuj sukcesos antaŭ la definitiva disfoliiĝo atingi la finon por ekscii kie oni povas ŝanĝi kanadiajn dolarojn kaj miri pro tio ke en la rusa lingvo “j” neniam povas stari komence de la vorto (kio pri la vortoj Jemen, jog, jod kaj jota?). La impreson pri la utila teksto fuŝas ankaŭ malbone skanitaj kaj aĉe presitaj bildoj.

Fine, bela konsilo por gastoj de la Ruslanda metropolo el la ĉapitreto X.5. Sekureco:

Ne fidu al hazardaj homoj, kiuj kun afabla rideto proponas sian helpon en vendejo, stacidomo ks.

Tolstoj instigas ankoraŭ hodiaŭ

Tolstoj, Lev. Resurekto: Romano / Trad. el la rusa Viktor Sapoĵnikov; Notoj de Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. — 368 paĝoj. — (Serio Rusa literaturo; Volumo 6).

Okcidentaj vizitantoj de la Petro-Paŭla katedralo en Sankt-Peterburgo miras, kiam ili vidas katedron en ĝi, ĉar tio malkutimas en ortodoksaj preĝejoj. Eĉ pli ili eble miras, kiam ili legas, ke ĝi laŭdire estis uzita nur unu fojon, por elpeli Lev Tolstoj el la rusortodoksa eklezio, pro lia akra kritiko de tiu institucio en la romano Resurekto.

Resurekto kaj pasko estas la plej gravaj okazintaĵoj en la ortodoksa kredo, sed ĉe Tolstoj ne temas pri tiu resurekto aŭ iu transmonda miraklo. Tolstoj rifuzas kredi la centrajn dogmojn de la eklezio:

“La esenco de la meso estis jena: oni supozis, ke la panpecetoj tranĉitaj de la pastro kaj metitaj en vinon, ĉe certa manipulado kaj preĝo transformiĝas je la karno kaj sango de Dio. La manipulado estis jena: la pastro malgraŭ la malhelpo de la surmetita brokita sako, egalrapide levis ambaŭ brakojn supren kaj tenis ilin dum kelka tempo, poste li surgenuiĝis kaj kisis la tablon kaj ĉion kio estis sur ĝi” (p. 109).

Resurekto estas por Tolstoj cismonda ekzistencialista sperto, kiu inkluzivas, ke homoj ne plu sekvas idolojn, sed obeas la internan voĉon de dia justeco. Tiun resurekton spertas la du ĉefprotagonistoj de la romano.

La intrigon eblas rapide rakonti: Neĥludov estas nobelido. Antaŭ kelkaj jaroj li delogis sian servistinon Katjuŝa. Nun li estas ĵuriano kaj rekonas ŝin. Ŝi fariĝis prostituitino kaj ŝajne venenigis iun klienton. Ŝi estas senkulpa, tamen ŝi estas kondamnita al bagnado en Siberio pro formala eraro. Neĥludov komprenas, ke li origine kulpas pri la sorto de Katjuŝa. Li akompanas ŝin al Siberio, sed ŝi rifuzas lian edziĝproponon. Ŝi iĝas edzino de politika malliberulo.

Neĥludov estas precipe bona homo. Kiel junulo li klopodis trovi la solvon de sociaj problemoj en la teorioj de Herbert Spencer (nomata Spenser en la traduko) kaj Henry George. Kiel junulo li estis kaptita de sia socia tavolo, sekve li ne kapablis plibonigi la socion de interne.

“Nun li klare komprenis, ke la tuta terura malbono, kiun li vidis en la prizonoj kaj etapejoj kaj la trankvila aplombo de tiuj, kiuj faris tiun malbonon okazis nur pro tio, ke oni deziris fari neeblan aferon, nome: korekti malbonon, dum ili mem estis malbonaj. Perversaj homoj deziras korekti perversajn homojn, dezirante atingi tion mekanike” (p. 358).

Anstataŭe necesus serĉi la regnon de Dio kaj ĝian veron “kaj la cetero estus donita”.

En Resurekto Tolstoj uzas dokumentan materialon, tamen la libro ne estas memorando aŭ propaganda pamfleto. La lingvo de Tolstoj havas bildigan povon. Kun ekzaktaj psikologiaj observoj formiĝas iom post iom kompleta analizo de la tiutempa rusa socio. Tiutempaj legantoj kirliĝis en la analizon de Tolstoj, aŭ konfirmante ĝin aŭ trovante argumentojn kontraŭ la analizo. Tio validas cetere ankaŭ por la moderna leganto, ĉar evidente ni ankoraŭ ne havas la perfektan socion. La libro ne perdis sian aktualecon, male: Tolstoj instigas ankoraŭ hodiaŭ. Sed nuntempe ni eble trovas lian solvon iom naiva.

Aldona stimulo estas la traduko de Viktor Sapoĵnikov. Li eluzas lerte kaj kreive la eblecojn de normala Esperanto. Kvar-kvin fojojn mi tamen stumblis, ĉar mi perdiĝis en iu sintaksa densejo.

Bedaŭrinde la eldonejo ne dediĉis tioman zorgon al la libro kaj pekis kontraŭ la baza tipografio. La leganto rajtas scii tion, ĉar tio malhelpas fluan legadon. Krome la printado ne atingas la kvalitnivelon, al kiu ni jam alkutimiĝis el Jekaterinburg.

Tio estas bedaŭrinda, ĉar tiu malzorgo pri la ekstera aspekto ja povas forpeli eblajn legantojn de tiu libro. Tiuj legantoj do maltrafus valoran libron de la mondliteraturo.

Wolfgang Kirschstein

Kvar noveloj

Brjusov, Valerij. Kvar noveloj / Tradukis el la rusa Grigori Arosev, Aleksander Korĵenkov, Ilsia Novikova. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. — 24 paĝoj. — (Serio Rusa literaturo; volumo 5).

La kontribuo de eldonejo Sezonoj al la popularigo de la rusa literaturo riĉiĝis per kajero entenanta kvar novelojn de Valerij Jakovleviĉ Brjusov (1873-1924).

Prefere mi nomus ilin rakontoj, ĉar ĝenerale ili finiĝas tragike. “Rakontoj” estas ankaŭ tiuj de Edgar A. Poe, kies disĉiplo Brjusov estis, kun apudaj modeloj kiel Anatole France kaj Oscar Wilde. Poezia simbolismo kaj gusto por la hororo fakte karakterizas ĉi tiun moskvan aŭtoron, kies plena verkaro (sepvoluma) aperis nur meze de la jaroj 1970aj.

Indas aldoni ion al la prefaco de Aleksander Korĵenkov (ankaŭ tradukinto de du el la kvar noveloj).

Brjusov posedis vastan kulturon, nelacigeblan laboremon, ekzot-impresan avidon: li dediĉis tutajn kantociklojn al la antikva mondo (Oriento, Egiptujo, Babilono, Grekujo, Romo), kaj li ĉerpis tie inspiron por sia, ne tre sukcesa dua romano La altaro de la venko, 1913, konstruita surfone de la romia socio en la kvara jarcento (Korĵenkov tradukis la titolon sen artikoloj, sed ili laŭ mi necesas, krom se li majuskligas Venkon). Pli sukcesa estis la romano La flamanta anĝelo, 1907, pri la germana mezepoko; laŭ Korĵenkov teme proksima al la rakonto Nokta aventuro — mi mem ne vidas kiel, ĉar ĉi tiu estas pli-malpli nur eta sciencfikcia pastiĉo kun demona interveno, iel postlude al Goethe kaj ial prelude al Bulgakov.

Efektive Brjusov estis precipe poeto. Longa trejniĝo kiel traduka poeto (interalie de Eneido) relative ŝirmis lin kontraŭ la tentoj de freŭdismo. Lin pli altiris okultismo, ĉar pli ol la homon li emis esplori la situacion.

La limo inter realo kaj fantazio estas la ĉefa temo de la proponitaj rakontoj. Tiun limon Brjusov esploras ankaŭ lingve, per prozo ne jam eksperimenta, sed ofte tre konotacia. La tasko de recenzisto ne estas resumi la enhavon de la unuopaj ĉapitroj aŭ rakontoj (ni ja ne skribas por ajna magazino, sed por La Ondo...), do mi diros nur, ke komuna fadeno trediĝas tra la kvar rakontoj: la disduiĝo, la konflikto inter la efektiva kaj la virtuala, kiu alprenas la formon jen de maldormanto/sonĝanto — Nun, kiam mi vekiĝis, jen de bildulo/bildiganto — En la spegulo, jen de virino/skulpta portreto — Marmora kapo, jen de fizika/astrala korpo — Nokta aventuro.

Verkon oni (re)legas ankaŭ por enfokusigi la aktualecon. En la nuna mondo, kie cibernetiko kaj telematiko serioze rivalas kontraŭ la tradicia mondpercepto, la sentemo de Valerij Brjusov sugestias en ni plian mesaĝon: frandu la venkon super la spaco kvazaŭ bombonon, kies kerno kaŝas la maldolĉon pro la malvenko super la tempo — eĉ se vi situos ĉie, vi ne daŭros ĉiam. La homo de la tria jarmilo estos pli granda? nu, simple pli brua estos lia kolapso. La sola savo restas en arto: ars longa, vita brevis...

Giorgio Silfer

La novelaro de Brjusov estas legebla en nia ret-paĝaro.

Gazetoj

Kongresa numero de Esperanto

La septembra numero de la revuo Esperanto raportas amplekse pri la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo. Abundaj fotoj, multaj el ili plenkoloraj, akompanas artikolojn kaj noticojn pri la laborkunsidoj de la gvidorganoj de UEA kaj de multaj fakaj asocioj, pri la Strategia Forumo, pri sciencaj, esperantologiaj kaj interlingvistikaj aranĝoj, pri artaj programeroj ktp. En la numero aperas ankaŭ la prelego de prof. Humphrey Tonkin pri la kongresa temo “Lingvo kaj la kulturo de paco” kaj artikolo pri la Internacia Infana Kongreseto.

Oni povas peti ekzempleron de la numero ĉe la Centra Oficejo de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) kontraŭ unu respondkupono.

Esperanto aktuell: Nova redaktoro

Rudolf Fischer transprenis la redaktadon de Esperanto aktuell, la revuo de Germana Esperanto-Asocio.

Adreso: Gustav-Adolf-Str. 2a, DE-48356 Nordwalde, Germanio.

Rete: fischru@uni-muenster.de.

Ruslanda Esperantisto. 2000: 4

La 4a numero de Ruslanda Esperantisto — dumonata ruslingva ĵurnaleto pri Esperanto, eldonata en Jekaterinburg — estas dediĉita plejparte al la 85a UK.

La frontpaĝa artikolo revuas la Tel-Avivan kongreson kaj nefacilajn cirkonstancojn de ĝia okazigo. La revuo proponas ankaŭ fragmentojn el la rezolucio, salutmesaĝon de la Ĝenerala direktoro de Unesko Koichiro Matsuura kaj la liston de la kongresaj temoj de la lastaj dudek UKoj. En la numero estas ankaŭ artikolo pri la 73a Kongreso de SAT en Moskvo, movada diĝesto, kalendaro de E-eventoj kaj daŭrigo de la bibliografio Esperanto en Ruslanda gazetaro (23 artikoloj).

Ricevitaj gazetoj

El Popola Ĉinio. 2000/9;

Esperanto. 2000/9;

Esperanto aktuell. 2000/4;

Fonto. 2000/229,230,231,232,233,234,235,236;

Juna Amiko. 2000/3;

KAE-Informilo. 2000/32;

Komencanto. 2000/6;

La Blanka Rozo. 2000/218;

La Kancerkliniko. 2000/95;

La Ondo de Esperanto. 2000/10;

La Pacifika Kuriero. 2000/1;

La Revuo Orienta. 2000/9;

l’esperanto. 2000/6;

Le travailleur espérantiste. 2000/252;

Monato. 2000/9;

Norda Stelo. 2000/3;

Ruslanda Esperantisto. 2000/4;

Spiritisma Esperanto-Informilo. 2000/110;

TEJO-Tutmonde. 2000/3;

Vekilo. 2000/3.

M O Z A I K O

Ni ricevis naŭ respondojn al la geografia krucvortenigmo en LOdE. 2000: 7. Ĉiuj venintaj respondoj estas tute ĝustaj. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Brian D. Kaneen el Kanado. Ni gratulas lin!

La ĝusta solvo estas: 1. Asisti; 2. Svedio; 3. Erevan’; 4. Estoni’; 5. Angaro; 6. Torino; 7. Latvio; 8. Moskvo. Ŝlosilvorto: Adriatik’.

Longa krucvortenigmo
por longaj vintraj vesperoj

1. Arbo (R); 2. Transporta sistemo (R); 3. Laca pro trodaŭro, troripetiĝo aŭ troabundo; 4. Ruslanda Esperantisto; 5. Adverbo; 6. Ĉefurbo de Latvio; 7. Aktiva, produktanta, laboranta; 8. Fihomo (R); 9. Ĉefurbo de Turkio (R); 10. Malviro; 11. Rabobirdo (R); 12. Tion povas fari kudristino (Verbo); 13. Ne venos rato mem al ... ; 14. Matematika simbolo (R); 15. Oni donas ĝin post naskiĝo; 16. Literatura verko (R); 17. Eŭropaj montoj; 18. Rusa virnomo; 19. Altvalora pro sia malofteco; 20. Biblia ĝardeno; 21. Sennoma; 22. Monunuo de Ruslando; 23. Facile moviĝi sur glata supraĵo (R); 24. Geografia karto (R); 25. Respektoveke, majeste; 26. Kaj boteleto, kaj lampo (R); 27. Centono de rublo; 28. Frukto, kiu liveras bonegan oleon; 29. Urĝa sciigo, sendita per plej rapida vojo (R); 30. Principo, kiun oni ne rajtas kontraŭdiskuti; 31. Tute ŝirmita kontraŭ infekta malsano; 32. Kondamni je infero; 33. Portebla plektita ujo (R); 34. Arkforma (R); 35. Stato de oksigeno; 36. Moviĝinta akvomaso; 37. Adverbo; 38. Ĉefo de muzulmanoj (R); 39. Ludo por du personoj sur tabulo; 40. Muzikilo kun klavaro (R); 41. Hundo (R); 42. Homido (R); 43. Emajlo, poluro (R); 44. Prepozicio, signifanta disdividon; 45. Signo de Zodiako; 46. Prefikso, montranta la peredziĝan parencecon; 47. Konstrua materialo (R); 48. Esti senaktiva, ordinare dum ĉiu nokto; 49. Sufikso por numeraloj; 50. La ĉefa revoluciisto de Ruslando; 51. Prepozicio; 52. Strio por ĉirkaŭigi la talion (R); 53. Speco de saketo, alkudrita al vestaĵo (R); 54. Gaso, konsistanta el nitrogeno kaj hidrogeno (R); 55. Persono, kiu estas daŭre komisiita de iu por fari ion; 56. Patrujo de Karl Marx (R); 57. Elstaraĵo sur frunto de ŝafo, bovo, ktp (R); 58. Antaŭe ne konata, unuafoje aperanta (R); 59. Televido.

Kompilis Tatjana Kulakova

La respondoj devos atingi la redakcion antaŭ 10 jan 2001. Unu el la respondintoj ricevos librodonacon. La respondon sendu poŝte al la redakcio aŭ rete al la rubrikestro kulakova@akb.mplik.ru.

Ni premios la plej aktivan respondemulon de la jaro.

“Verdeskaj Pensoj”
de Georgo Handzlik
(eroj de iam aperonta libro)
  • Aforismo — ĝusta ekvilibro inter nombro da ideoj kaj libera tempo de verkisto.
  • Ago-tago kaj 355 tagoj da forgeso.
  • Al ĉiu medio necesas uzi konvenan varbilon. Mi imagas reklamon: “Esperanto faciligas priŝteli internacian publikon”.
  • Al malsata gasto ne proponu konversacion.
  • Amikoj estas kiel membroj: dumvivaj aŭ kotizintaj por pli kurta periodo.
  • Amo kaj scio pli valoras ol riĉaĵo, tamen la amon kaj scion oni aĉetas per mono, ne kontraŭe.
  • Amon, muzikon kaj impostojn oni komprenas same ĉie tra la mondo.
  • Ankaŭ blindulo havas propran vidpunkton.
  • Ankaŭ libera merkato havas proprajn sklavojn.
  • Ankaŭ neniofarado lacigas homojn.
  • Aŭskultante lian paroladon mi provas kompreni kion li primutas.

(daŭrigota)

Frazoj

La malfortiĝo de la ŝtato kondukis nian movadon al certa krizo pri direkto. Dum ni povis kolektive labori por sukcesigi Esperanton ĉe UN, aŭ persvadi la instancojn enkonduki Esperanton en tiun aŭ alian medion, ni sciis kien iri. Hodiaŭ, tamen, la malnovaj metodoj kaj pensmanieroj ne plu estas adekvataj. Tiun mesaĝon laŭte kaj insiste liveradas homoj tiel malsamaj kiel Mark Fettes kaj Giorgio Silfer, ĉiu laŭ sia maniero. La homoj kiuj insistas ke Esperanto estas kulturo, socio, komunumo, miaopinie pravas. Sed tio ne konduku al la kredo ke ni ekzistas por ekzisti, ke nia ĉefa zorgo estu uzi niajn rimedojn por ĝui tiujn rimedojn kaj pligrandigi ilin.

Humphrey Tonkin. Esperanto. 2000: 9.

La ekapero de La Ondo de Esperanto en niaj leterkestoj igis nin ĉiujn pritrakti Esperantujon el iel alia, nome rusa, vidpunkto. Mi trovas ĝin refreŝiga; solvo de la enigmoj en La Ondo, ekzemple, estas por angla leganto sufiĉe streĉa afero, kiu foje necesigas foliumadon en maparo, per kiu oni multon novan lernas. La Ondo de Esperanto ne povas plenumi la rolon de La Brita Esperantisto, sed ĝi estas egale leginda.

Jack Warren. La Blanka Rozo. 2000: 218.

Miaopinie UEA devus eldoni ĉiujare specialan numeron de “Esperanto”, aŭ eĉ specialan revuon simile al “Sennacieca Revuo” de SAT, por publikigi unufoje ĉiujn verkojn premiitajn en tiujaraj Belartaj Konkursoj. Ĉu mankas al ĝi la monrimedoj por tio? Sed kiel UEA ne povas fari, kion faras ĉiujare SAT per sia “Sennacieca Revuo”? Ĉu UEA estas malpli granda kaj malpli forta ol SAT? Se mankus monrimedoj por tio, kial ne krei novan fonduson speciale por tiu celo? Mi estas konvinkita, ke multaj amantoj de esperanta literaturo el la tuta mondo volonte kontribuos siajn obolojn al tiu Fonduso. Mi mem estas preta oferi al ĝi kiel mian obolon la tutan sumon, 290 guldenojn, kiun mi ricevis en 1995 por la Premio Luigi Minnaja.

Kurisu Kei. Fonto. 2000: 233.

Antaŭ 20 aŭ 30 jaroj en Ĥartumo, Sudano, oni senprobleme trovis taksiiston parolantan la anglan. Nun, se mi estas bonŝanca, mi eble trovis maljunulon kiu komprenas la anglan. La junuloj nur parolas la araban.

Ryszard Kapuscinski

pola verkisto kaj ĵurnalisto

Der Spiegel. 2000: 42.

Nekrologoj

4 jun en Pazarĝik finiĝis la vivo de

Ljudmila Arnaudova

iam siberia, poste bulgaria aktivulino, edzino de nia kunlaboranto Petko Arnaudov kun kiu ŝi kunaŭtoris la libron Amuza matematiko por gelernantoj.

25 jul 2000 en Lauro de Freitas (Brazilo) forpasis

Leopoldo Knoedt

honora membro de UEA, la tradukinto de la epopeo La Luzidoj de Camoes kaj de pluraj aliaj verkoj.

13 sep 2000 en Koŝice (Slovakio) subite forpasis

Anton Zacharias

elstara instruanto de Esperanto laŭ la rekta metodo, unu el la plej aktivaj slovakaj esperantistoj, multfoje helpinta al niaj turismaj grupoj en Tatroj.

3 okt 2000 forpasis

Satoo Ŝooiĉi

komitatano A de Universala E-Asocio.

12 okt 2000 pli ol cent esperantistoj en Budapeŝto

adiaŭis s-inon

Zsuzsa Barcsay

kiu dum pli ol tri jardekoj laboris por la lerneja instruado de Esperanto.

Leterkesto

Tre plaĉas al mi via gazeto La Ondo, kiun ni ricevadis de kiam nia nacia gazeto malaperis. Mi esperas daŭre ricevi ĝin. Mi jam aĉetis la libron Lingvaj Respondoj de Sergio Pokrovskij.

Alwyn Kind (Britio)

Mi ricevis ĉiujn numerojn de La Ondo de Esperanto kaj kun granda ĝojo mi komencas trarigardi, legi. Miajn impresojn mi ne scipovas priskribi en kelkaj vortoj, ĉar multe da faktoroj (temoj, enhavo, fotoj ktp) influas ke la revuo estas interesa kaj helpas perfektigi la internacian lingvon. Bonvolu informi min aŭ sendi abonilon por ke mi ne malfruu reaboni Mian Novan Amikon — tiel mi nomas La Ondon, kun kiu mi renkontiĝis kaj amikiĝis surprize.

Halina Jurska-Berezowska (Pollando)

Kalendaro
2000

10–12 nov. Prago (Ĉeĥio). KAEST-2000. Kolokvo pri aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko. Adreso: Anglická 878, CZ-25229, Dobrichovice, Ĉeĥio Rete: chrdle@kava-pech.cz.

10–12 nov. Gliwice (Pollando). GRUPE-4. Adreso: PL 44-101 Gliwice, skr. poczt. 21 Rete: staman@poczta.onet.pl.

1–3 dec. Murzasichle (Pollando). Renkontiĝo okaze de Sankta-Nikolaa festo. Adreso: Sobotské nám. 36, SK-058 01 Poprad, Slovakio Rete: esperant@stonline.sk.

9–10 dec. Kaunas (Litovio). Zamenhofa Festo. Adreso: p.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio Rete: irenaa@takas.lt.

17 dec. Jekaterinburg (Ruslando). Tago de Zamenhof. Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab.ja. 67, Ruslando Rete: sezonoj@mail.ru.

30 dec.–2 jan. Poprad (Slovakio). Silvestra Balo kaj Vintraj Ekskursoj. Adreso: Sobotské nám. 36, SK-058 01 Poprad, Slovakio Rete: esperant@stonline.sk.

2001

4–11 mar. apud Sankt-Peterburgo (Ruslando). REK-2001 kaj EoLA-13. Adreso: RU-195274, S-Peterburgo, ab. ja. 28, Ruslando Rete: rekeola@mailru.com.

12–19 maj. Tábor (Ĉeĥio). 53a Kongreso de Internacia Fervojista E-Federacio. Adreso: Anglická 878, CZ-25229, Dobrichovice, Ĉeĥio Rete: ifef-kongreso@kava-pech.cz.

14–20 sep. Nagykanizsa (Hungario). 74a Kongreso de SAT. Adreso: Tibor Szabady, pf 66, HU-8800 Nagykanizsa, Hungario Rete: esptibor@pro.hu.

14–17 jul. Nagykanizsa (Hungario). 20a Internacia Literatura Forumo. Temo: Centjara datreveno de Gaston Waringhien. Adreso: CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando Rete: kce. esperanto@bluewin.ch.

Ruslandaj dezirantoj partopreni bonvolu peti informojn pri la kolektiva vojaĝo ĉe Halina Gorecka (nia redakcia adreso). Post la Kongreso de SAT kaj ILF-20 oni povos pluiri al Zagrebo.

14–20 jul. Stráznice (Ĉeĥio). 14a Internacia E-Konferenco. Temo: Karolo Piĉ-Onesork kaj liaj mondoj. Adreso: p.k. 36, CZ-696 62 Stráznice, Ĉeĥio Rete: vlada﹍hasala@iol.cz.

21–28 jul. Zagrebo (Kroatio). 86a Universala Kongreso de Esperanto. Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete: uea@inter.nl.net.

Halina Gorecka estas Kongresa Peranto por Ruslando, kiu akceptas pagojn por aliĝo, loĝado kaj ekskursoj. Se troviĝos sufiĉe da dezirantoj estos luita buso, kaj la grupo vizitos kelkajn mez-eŭropajn landojn. Petu informojn ĉe nia redakcia adreso.

21–28 jul. Zagrebo (Kroatio). 3a Internacia Infana Kongreseto. Adreso: Bethlen G. u. 2, HU-2030 Erd, Hungario Rete: stefan.macgill@galamb.net.

Mondfama klasika fantasta romano en esperanto

Aleksej Tolstoj

Aelita

Niĵnij Novgorod: Akileo, 2000. 143 paĝoj. Prezo: 7.50 eŭroj.

Speciala prezo por ruslandanoj: 75 rubloj, inkluzive de la sendokosto de la libro. Krom Aelita aĉetanto ricevos donace ankoraŭ unu libron en aŭ pri esperanto de antaŭaj jaroj de eldono.

La libro ne estas vendata pagoŝarĝe, nur antaŭpage.

Bv. sendu monon al Igorj Valentinoviĉ Simonov.

Adreso: 603105 Niĵnij Novgorod-105, a/ja 572

Elektronikaj kontaktoj:

Rete: akileo@akileo.bizland.com, akileo@mail.nnov.ru

http://akileo.bizland.com

Internacia Fotokonkurso

Proksimiĝas la limdato de la 3a Internacia Fotokonkurso. Ni memorigas, ke rajtas partopreni ĉiu deziranta fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10×15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la redakcia adreso de La Ondo de Esperanto RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando. La fotoj devas atingi la indikitan adreson antaŭ 15 dec 2000. La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti enmetita slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro.

Pliajn detalojn (premioj ktp) pri la konkurso legu en la du antaŭaj kajeroj de LOdE.