Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto
La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004
Apenaŭ troviĝis gazeto, krom kelkaj tre fakaj organoj, kiu evitis mencii la implikojn de la elektado en Usono. Per ĉi tiu enkonduka frazo la aferon do mencias ankaŭ La Ondo.
Kutime en la redakcia kolumno aperas informoj pri nia revuo aŭ komentarietoj pri interesaj eventoj aŭ tendencoj en Esperantujo, sed la referenco al la Florida problemo ne estas hazarda. Ja ĉi-kajere aperas informo pri la komenco de elektokampanjo en UEA — la plej granda kaj riĉa el la esperantistaj asocioj.
La komitato de UEA konsistas el: komitatanoj A, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn (la asocioj mem decidas pri la delegomaniero); komitatanoj B, kiujn elektas la individuaj membroj (IM); kaj komitatanoj C, kiujn elektas la komitatanoj A kaj B. Nun en la Komitato estas 56 A-, 8 B- kaj 14 C-komitatanoj.
Estas strange, ke nur 8 personojn el la 78 (dekonon) rekte elektis IM, kvankam ĝuste ili estas la bazo de la asocio: en 1999 ili donis al UEA kotize pli ol 200 mil eŭrojn, dum la aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj pagis malpli ol 10 mil.
Ĉar la suma membraro de la aliĝintaj asocioj (kies membrojn oni nomas aligitaj = AM) estas duoble pli granda ol IM, eble estus juste se A-komitatanoj estus duoble pli multaj al B-komitatanoj, eĉ se AM-kotizo estas nur kvindekono (2%) de la IM-kotizo. Tamen ne estus juste se iu el la aliĝintaj Asocioj (kun pli ol 100 membroj) ne reprezentiĝus en la Komitato. Ĉu havi 28 B-komitatanojn? Sed tiuokaze eble ne troviĝus sufiĉaj kandidatoj, ja pasint-kampanje estis proponitaj nur 15 personoj...
La solvo devas esti kompromisa. Por preventi skismon la plimultigo de la rekte elektataj komitatanoj ne reduktu la nombron de la reprezentitaj asocioj. Do, temas pri la komitatanoj C, kiujn la komitatanoj A kaj B elektas “por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj ... ĝis la kvarono de sia propra nombro”.
Efektive, UEA bezonas spertulojn. Tamen ili estu rekte elektataj de la membroj, sed ne kooptataj. La nuna situacio, en kiu la Komitatanoj C estas preskaŭ duoble pli multaj ol la Komitatanoj B, estas ne malpli anakronisma ol la “kolegio de elektantoj” en Usono...
Vi ricevos ĉi tiun kajeron sojle de la Nova Jarmilo. La Ondo plu akompanos vin, kaj nia unua kajero post tiu grandioza (ĉu ne?) evento espereble agrable surprizos vin. Cetere, ankaŭ ĝi estos jubilea — jam sepdek-kvina! Bonvolu akcepti, kiel etan donacon, nian tradician jarfinan suplementon — ĉi-foje kolekton de rusaj amnoveloj.
Feliĉon al ĉiuj A-, B-, C-, AM-, IM-, DM-, ankaŭ al LA, PK, CO, kaj precipe al ĉiuj niaj legantoj, plej kore deziras
Ĝis la renkonto en la Tria Jarmilo!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Imagu, ke en Expo 2000 en Hanovro vi vizitus la pavilonon de Ruslando, kaj tie oni prezentus interalie inventaĵon faritan por ŝanĝi la internacian komunikadon. Eble ĝi ne multe impresus vin: Ruslando, kun malbone superrigardeblaj politiko kaj socio, ne estas konata kiel lando de moderneco kaj progreso, kaj inter la sennombraj prezentitaj Expo-aĵoj la strangaĵo el Ruslando ne konkurenckapablus.
Tiel verŝajne estis ankaŭ en 1900, kiam la monda ekspozicio okazis en Parizo. En la ruslanda pavilono estis aranĝita stando pri “Esperanto” — lingvo inventita de varsovia kuracisto antaŭ 13 jaroj.
Kiel la standanoj prezentis la strangaĵon, kaj kiel la vizitantoj akceptis ĝin?
La informiloj de tiu epoko montras, ke la reklamo troigis. “Esperanto estas lernebla en kelkaj semajnoj, sed por klera eŭropano preskaŭ tuj komprenebla; kaj eĉ nekleraj homoj, kiuj multe fuŝas la propran lingvon, skribas esperanton tute senerare...” La parolkontaktoj tiam ankoraŭ ne superis la korespondadon, nemultajn tradukitajn libretojn kaj kelkajn vojaĝojn, kaj la parolantoj estis ĉefe kleraj homoj iomete riĉaj. Tamen ili en 1900 kredis, ke iliaj nepoj parolos esperanton kiel la duan lingvon. Por tiu ideo ili akceptis la kostojn de kontaktado kaj propagando kaj moketojn de amikoj kaj neamikoj.
Sed kiel reagis la vizitintoj de la ruslanda pavilono? Esperantistoj malmulte registris la eĥon de informado kaj metis la homojn en du skatolojn. Sur unu estis skribite “simpatianto, amiko de esperanto”, kio respondis al plej malsamaj sintenoj kaj eldiroj, kaj sur la alia skatolo — “skeptikulo, malamiko de esperanto”. En tiu lasta troviĝis ankaŭ la homoj profesie okupitaj pri lingvoj. Iom post 1900 Baudouin de Courtenay emfazis, ke li ne apartenas al la “esperanto-sekto”, kvankam li defendis la ideon, kaj eĉ la projekton mem, kontraŭ kritiko.
La pariza stando staris ĉe la sojlo al nova epoko de esperanto. Post 1900 estis varbitaj kelkaj francaj intelektuloj gvidontaj la movadon ĝis la unua mondmilito, kiu metis finon al tiu epoko, kiam la kongresoj kaj asocioj fariĝis fundamento ankaŭ de la nuna movado.
Oni povas defendi la tezon, ke ĉio jam tiam estis dirita kaj ke apenaŭ io nova poste aperis en Esperantio. Niaj ĉefaj trajtoj:
1. La tri-ŝtupa argumentado por planlingvo trovis la finan formon. Unue, la “monda lingvo-problemo” kaŭzas malfeliĉon kaj obstaklojn al certaj bonoj kaj valoroj; due oni povas solvi la lingvo-problemon “kun ĉiuj pozitivaj kromefikoj” (Ivo Lapenna); trie la solvo estas ĝuste esperanto. De tiu tri-ŝtuparo ellaboriĝis la resto de propra planlingva ideologio, nome:
2. la unuintenca kaj monotona prezento de la senesperanta internacia komunikado kaj la
3. troigoj pri la kvalitoj de esperanto.
4. Kelkaj adeptoj de esperanto, kiuj longe restas ĉe la afero, montras certan sektan konduton.
La esperantismo povas esti konsiderata kiel “nekompleta ideologio”. Dum la “kompletismaj ideologioj” (ekz-e, skolastika kristanismo kaj marksismo-leninismo) celas ĉion klarigi, la nekompletaj ideologioj nek intencas tion nek kapablas ŝajnigi tion. Nudismo signifas ne nur naĝi senveste sed legitimas sin kiel sana kaj malpruda-malburĝa movado de science kaj etike pli valoraj homoj, sed nudismo ne celas klarigi la vivon post la morto aŭ la vivon en komunismo. Simile kontraŭalkohola abstinismo aŭ NIF-ismo (fantazioj pri eksterteraj kontaktoj), kiel kancero penetras fakojn kaj temojn ekster la origina paradigmo, sed devas tamen esti kombinitaj kun kompletismaj ideologioj.
Esperantisto kombinas sian ideologion kutime kun la maldekstraj ideologioj kiuj, laŭ Ernst Nolte, promesas al la homoj la paradizon sur la tero, kie forestas perforto kaj materia manko. La legitimacion la ideologianoj serĉas en Dio aŭ la naturo, kio faras la aferon universalisma kaj valida por ĉiuj homoj, kaj due ankaŭ en la historio, asertante ke tia paradizo jam ekzistis en la homara komenco. La maldekstrismo per tio estas kaj reakcia kaj futurisma. Jam la kristanismo priskribeblas kiel tia maldekstrismo, la liberalismo estas plia, kaj en la franca revolucio kaj eĉ pli en la rusa venkis la ekstrema maldekstrismo.
La paradizon neniu el ili portis kun si. Dum la modera maldekstrismo (socialliberalismo, kristandemokratio) almenaŭ plibonigis la staton de la homaro, la ekstrema en la nomo de la homaro detruis la homojn.
Esperantistoj kunnaĝis sur tiuj ondoj de la historio, sed la esperantismo mem ne devis pruvi ke ĝi ne perfortas popolojn. Unuopuloj kaj grupoj de esperantistoj montris tiun flankon de sia karaktero kadre de kompletismaj ideologioj, precipe en Sovetunio, ties eŭropaj satelitoj kaj Azio. Kiel aliaj ekstremistoj ili foje mem fariĝis viktimo de la monstro kiun ili nutris (ekz-e Drezen). Iliaj kunlaborintoj en la okcidento (Lenin: “utilaj idiotoj”) estis punitaj pli milde, tamen kiel maljunuloj ili staris antaŭ ruino de siaj vivesperoj.
Dekstraj ekstremistoj en Esperantio estas marĝena fenomeno. Ili aŭ utiligis la nacidefendan eron de la esperantismo, aŭ tentiĝis elpeli per la dekstra belzebuto la maldekstran diablon, aŭ akceptis vivi kun fortaj kontraŭdiroj.
La maldekstraj esperantistoj kunfaris preskaŭ ĉiujn modojn renkontitajn en la “reala mondo”, pli ĝuste, en la maldekstra “diskurso”.
En 1969 la gvidaj junuloj en la IJK de Tyresö montris la turnon de la malnova maldekstrismo, kiu adoris laboriston kiel povran kompatindulon, al la nova maldekstrismo, kiu pretendis advokati por la “minoritatoj”. La Deklaracio de Tyresö respegulas la modan lingvaĵon de la studenta aktivularo, kaj la ideoj de Marcuse aŭ Leary influis ĝin.
En la mondbildo de tiu generacio (ne identa kun la tuta junularo tiutempa, sed nur ĝia eta malplimulto) ekzistis t.n. “establitaj ordostrukturoj”, kiuj endanĝerigis la liberecon de la “individuo”. Pliaj danĝeroj estiĝas, laŭ tiu koncepto, pro tekniko kaj naturdetruiĝo. La ŝlosilvortoj “subpremado”, “imperiismo” kaj “diskriminacioj” emfazas la modan maldekstrecon de la Tyresanoj. La simpation ĝuas (a) la individuo kun kiu novmarksista studento povis pli bone identiĝi ol kun laboristoj perceptataj kiel konservativuloj, kaj (b) lingvaj kaj kulturaj minoritatoj aŭ malgrandaj popoloj. Precipe la dua punkto evidentiĝis kiel forta influo de la Tyresanoj, inter ili Humphrey Tonkin, al la postaj generacioj de esperantistoj. La Manifesto de Prago estas aktualigo de la terminoj kaj hipotezoj.
Esperanto restas eŭropa lingvo, parolata de hind-eŭropanoj kaj ties idoj. Azianoj aŭ afrikanoj en nia movado apartenas al tiuj sociaj segmentoj, kiuj orientiĝas je Okcidento. (La origina signifo de “orientiĝi” kreas amuzetan paradokson.) Dum en 1900 la kritikantoj deziris pli multan orientiĝon je okcidentaj lingvoj, la riproĉo en 2000 estas inversa: nun la maldekstruloj kritikas ke esperanto ne estas melanĝo de ĉiuj lingvoj de la mondo, ĉar ili ne plu konsentas ke la monda progreso venas de Eŭropo. Kaj la “artefariteco” ne estas pli alloga ol en 1900, ĉar la nova maldekstro estas, almenaŭ teorie, teknik-malamika.
Gravaj komunikaj kaj transportaj inventoj antaŭis esperanton (telegrafio, telefono kaj fervojo). Poste aperis televido, sed same kiel la aviado kaj aŭtomobilo ĉio fariĝis pagebla por grandaj homamasoj nur en la 1960aj jaroj. Poste muzikkasedo kaj kompaktdisko plifaciligis la rilatojn interne de internacia komunumo. Tiuj inventoj havis grandegajn avantaĝojn, sed ili ne meritis la finvenk-esperojn de tiutempaj esperantistoj. Ni ripetas la samajn erarojn, kaj la nuna esperilo nomiĝas interreto. En 1995 diskutrondo en hungaria junulara renkontiĝo revis pri la nova ŝanco por esperanto, sed la skeptikuloj restis pravaj: la esperantumado faciliĝis, la mondo ŝanĝiĝis, sed esperanto plu restas marĝena.
La plej tradicia kaj persistema komunika invento estas la radio, kiu konkeris la mondon en la 1920aj jaroj. Antaŭ kelkaj semajnoj Germana Poŝto jam aboliciis — pro interreto — la telegramservon; kiom longe eltenos la radio? Aŭ ĉu ĝi daŭre kunfandiĝos kun interreto?
Cetere, kiam mi en 1988 komencis esperantumi, mi preskaŭ sola el miaj samlernejanoj korespondis kun eksterlando. Ne ĉar ili nesufiĉe scipovis la anglan, sed ĉar esperanto estis por mi speciala motivo. Tial mi skribis leterojn, pagis afrankon kaj atendadis respondojn, kaj tiun “sojlon” la normala junulo ne emas supersalti. En 2000 per la reto la praktika sojlo estas multe malpli alta, kaj sekve pli da junuloj havas internacian komunikadon — tamen ne en esperanto. Ĉu ni esperantistoj ne devas timi la teknikon, kiu pruvis, ke la “komunika problemo” grandparte estis ne lingva, sed teknika?
Fakte la esperantistoj estas iel konservativaj aŭ konservemaj, kiel skribis Bard Hekland. Li celis la argumenton ke denaskulo en nacia lingvo estas supera al fremdlingvano, kaj skribis: “Dialogo ne estas konkuro, la fluparolanto devas adaptiĝi al la kapablo de sia kunparolanto”. Kaj ne nur naciaj aŭ lingvaj, sed ankaŭ aliaj kulturaj baroj distingas. Ekz-e 14-jarulo el Oslo en sia mondpercepto “pli similas al sia samaĝulo el Parizo ol al siaj geavoj en najbara urbeto. Tiun faktoron pretervidas la konservema etnocentra analizo esperantista” (Esperanto, 2000: 11, pĝ. 189).
Etnocentra! Tion ni esperantistoj certe ne ŝatas legi pri ni — eĉ ne mi, kiu herezas en la esperanto-rondoj. Ni venis al la demandaro pri la nacio, kaj tuj ekstaris centre de la aktuala diskuto. Se la aliaj internaciemuloj akceptis la anglan, kaj ni esperantistoj ankoraŭ kontraŭas tiu-uzan anglan kaj postulas “defendi” la naciajn lingvojn, ĉu la kontraŭ-internaciemuloj ne fariĝas aŭtomate niaj alianculoj?
Dum la reformdiskutoj pri esperanto daŭras, la batalo kontraŭ aliaj planlingvanoj perdis sian gravecon. En 1900 nia lingvo ankoraŭ ne venkis, sed en 2000 ne ekzistas konkurenculo laŭ la parolantaro, tradicio kaj kulturaj atingoj. Cinike oni povus nomi esperanton “lingvovora”, manĝanta kaj detruanta aliajn planlingvojn. Esperantistoj ŝatas moki aliajn planlingvojn same kiel neesperantistoj esperanton. Ni fingromontris al ligneroj en la okuloj de proksimuloj kaj neglektis trabojn en la propraj. Ne kredu ke la historio forgesos tion same facile kiel ni.
Post 1987 gazeto en Aŭstrio ekhavis la titolon La dua jarcento. Sed profeti pri la dua jarcento de esperanto ekde 2000? La sperto de la unua jarcento malkuraĝigas.
“Mi estas maljuna kaj malsana kaj ne vidos jam la venkon de nia sankta bela afero, sed vi ĝin vidos baldaŭ [...]. Antaŭ ol nia centjaro finiĝos, nia afero venkos, kaj la kuraĝaj konstantaj batalantoj havos dolĉan rekompencon”, — tiel Leopold Einstein, kiu mortis en 1890, parolis pri la 19a jarcento. Sed la prezidanto de UEA John Wells ŝovis en 1995 la finan venkon al postaj jarcentoj, ĝis kiam esperanto devos travivi. La paralelo al marksistoj evidentas. Simile kiel ili, ni esperantistoj volas eviti la konkludon ke la profetaĵo de la 19a jarcento estas farita por la 20a. Ĉar en la 20a jarcento la profetaĵo ne realiĝis, la historia momento perdiĝis kaj la profetaĵo pruviĝis erara.
Se la nunaj esperantistoj dum sia tuta vivo restos fidelaj al la lingvo, kaj se neniu ŝtata aŭ alia povo detruos la komunumon, esperanto ekzistos almenaŭ ĝis 2070. Sed ĝia komunumo jam ekde ĉ. 2030 ŝrumpos. Ni ne scias kiom facilos komunikado kaj transporto. Se poluado devigos plikostigi la aviadon, la partoprenantaroj de la renkontiĝoj estos tre unukontinentaj. Se la aviado pro la teknika progreso fariĝos malpli kosta, la renkontiĝoj povos fariĝi pli “globalaj”. Sed jam la unua seo estas riska supozo, ĉar se ŝrumpos la aro da homoj renkonteblaj per esperanto, ŝrumpos ankaŭ la emo esperantumi. La alternativo por la estonteco estas sobra: aŭ negativa evoluo de la mondo malebligos esperanton, aŭ pozitiva evoluo malnecesigos esperanton.
Nur unu afero estas certa — la fina venko estas la plej malverŝajna perspektivo por la dua jarcento de Esperanto.
Alta Protektanto. La prezidento de Kroatio Stjepan Mesiĉ akceptis esti la Alta Protektanto de la 86a UK, enirante tiel la riĉan liston de ŝtatestroj en tiu funkcio kaj simbolante la vastan subtenon al Esperanto en Kroatio.
Poŝtmarko. La kroata poŝto omaĝos la 86-an UK per porokaza poŝtmarko. Temos pri la unua UK-rilata poŝtmarko de post 1990.
Kongresejoj. Oni kongresos paralele en du lokoj: la eleganta koncertejo “Vatroslav Lisinski” kaj la proksima Elektroteknika Fakultato. Kelkaj programeroj okazos ankaŭ aliloke.
Vizoj. Indas jam nun esplori ĉe la plej proksima kroata ambasado/konsulejo kiuj vizo-kondiĉoj validas por oniaj lando kaj kazo. La kondiĉoj povos rapide ŝanĝiĝi. La aliĝintoj kiuj bezonos vizon, ricevos oficialan invitilon.
Loĝado. Zagrebo abundas je altklasaj hoteloj kun relative moderaj prezoj (40 ĝis 120 EUR). Studentaj loĝejoj, sufiĉe proksimaj al la kongresejoj kaj kun komforto de 2- kaj 3-stelaj hoteloj, kostos 20 ĝis 40 EUR. Plenaj informoj kun mendiloj troviĝos en la Dua Bulteno.
Ekskursoj. Oni antaŭvidas tri antaŭ- kaj post-kongresajn ekskursojn, ĉefe laŭ la rava kroata marbordo: Istrio kaj Kvarnero, Meza Adriatiko kun arkipelago Kornati, Suda Adriatiko kun Dubrovnik. Inter la tuttagaj ekskursoj elstaras la famegaj Lagoj de Plitvice, Kumrovec (la naskiĝloko de Tito), la montara Zagorje-regiono kaj la cikonia vilaĝo Ĉikoŝ.
Materialoj. Kolora afiŝo haveblas ĉe LKK kaj ĉe la libroservo de UEA por 2,70 EUR. Por mendoj ĝis 5 ekz. aldoniĝas afranko de 5 EUR. Ĉe UEA estas mendeblaj ankaŭ belaj glumarkoj (1,20 EUR por 10-marka folio). La Unua Bulteno kaj urba prospekto riceveblas laŭpete senpage ĉe UEA.
Aliĝoj. Ĝis 25 okt estis 325 aliĝoj el 40 landoj. Kvankam la unua granda aliĝ-ondo venos jarfine, la pintaj landoj verŝajne jam nun distingiĝas. Apud Kroatio (26) temas pri Germanio (33), Japanio (16), Nederlando (15), Francio (14), Brazilo (13), Italio (11) kaj Pollando (10).
GK UEA
La ruslandanoj petu aliĝilojn ĉe kaj pagu la kotizojn al la Ruslanda Kongresa Peranto, Halina Gorecka, ĉe la redakcia adreso de “La Ondo”.
Renesanca urbo Sabloneto (itale: Sabbioneta) gastigos la trian Forumon de la Esperanta Civito, 2-4 junio 2001. Al tiu mirinda arkitektura kadro la Forumon kunvokis la Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito konforme al pli frua decido de la dua Forumo en Karolovaro.
La tagordo proponas la promulgadon de la Konstitucio de la Civito, konata hodiaŭ kiel projekto de Karolovaro, morgaŭ eventuale kiel Ĉarto de Sabloneto.
Unua konsekvenco de tiu akto estos la reskribo de la Pakto, al kiu ĝis nun aliĝis pli ol 20 establoj (13 jam ratifis): nova teksto estos proponita al la Forumo, nome al la asembleo de la paktintoj, fare de la Evolukomisiono. Dua konsekvenco estos la aprobo de provizora Civitana Registro, kiu ebligos la kunvokon de la elektoj por la Senato: la daton fiksos la Forumo, kongrue al la dato de ekvalideco de la konstitucio.
La aranĝo, prizorgata de Itala Interlingvistika Centro laŭ invito de la urba magistrato, proponos ne nur la kunsidojn de la delegitoj de la paktintaj establoj.
Okazos bankedo laŭ renesanca menuo, kun la akompano de tiuepoka muziko kaj aliaj distraj programeroj. Diversaj kantistoj, aktoroj kaj verkistoj estos invititaj al matineo, kie ili prezentos sin en Festo de la Esperanta Kulturo. Koncerto en preĝejo, enurba vizito kaj diservo en Esperanto kompletigos la programon. La duka placo, la olimpia teatro, loka kirko kaj la loka sinagogo estos uzataj por la diversaj programeroj.
La Evolukomisiono fiksis je 31 dec 2000 la daton ĝis kiam la establoj devos anonci siajn delegitojn aŭ observantojn, por ke ili povu ĝui senpagan restadon.
Ĝis tiu limdato estos ankaŭ akceptitaj la lastaj rimarkoj pri la projekto de Karolovaro, submetota al la definitiva aprobo en Sabloneto.
La prezidantoj de UEA kaj de SAT estos formale invititaj ĉeesti la Forumon, kiel lastfoje.
Adreso: IIC, piazza Aspromonte 24, IT-20131 Milano
Rete: heroldo@tin.it
HeKo
En 2001 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA. Parto de tiu procezo estas elekto de komitatanoj B kiel reprezentantoj de la individuaj membroj (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidebla nombro da IM je la 31a de decembro 2000 oni elektos sep komitatanojn B por 2001–2004.
La Ĝenerala Regularo (art. 8) preskribas: “Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.”
Kompletaj proponoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo ĝis la 28a de februaro 2001. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aŭ retmesaĝoj).
Ĉiu kandidato devas esti individua membro de UEA dum du jaroj antaŭ la elektiĝo (t.e. 1999 kaj 2000) kaj kompreneble kotizi ankaŭ por 2001. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Jama komitatano estas reelektebla kondiĉe ke en la periodo 1995–2000 li/ŝi ĉeestis almenaŭ unu komitatkunsidon. Oni tamen memoru ke la elektoj estas ŝanco alporti freŝajn fortojn kaj ideojn al la gvidado de la Asocio.
Se ne estos pli ol sep validaj kandidatoj, oni konsideros ĉiujn elektitaj. Se ili estos pli multaj, la individuaj membroj ricevos en aprilo voĉdonilon por elekti siajn reprezentantojn per baloto.
Uzu vian demokratian rajton reprezentiĝi en la supera gvidorgano de UEA!
Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA
La 87a Japana Esperanto-Kongreso okazis 13-15 okt 2000 en Kumamoto kun la ĉeftemo “Arde, amuze al la nova epoko!”. Ĝin organizis Japana E-Instituto (JEI) kunlabore kun Kumamoto E-Grupo kaj Kjuŝua E-Ligo. Al la kongreso aliĝis 500 personoj, inkluzive de 204 moralaj partoprenantoj. Post la inaŭguro, kiun prezidis Unoki Takanori kaj Yasumura Zyun sekvis La Espero, silenta preĝo por forpasintoj, multaj salutoj kaj raporto pri la japana E-movado en la pasinta unu jaro (Tai Hisayuki).
Okazis multe da aliaj aranĝoj, kiuj estas listigataj ĉi-sube.
Prelegoj. “Lando de Esperanto” de Ma Yong-tae; “La Familio Zamenhof” de Zofia Banet-Fornalowa; “Urba politiko protekti la medion” de Daniel Koenig; “Ligo de Nacioj kaj d-ro Nitobe Inazoo” de Lee Chong-Yeong; “d-ro Korczak” de Zofia Banet-Fornalowa; “Tokutomi Roka kaj Esperanto” de Nakamura Seisi.
Programeroj de JEI. Azia Agado; Edukado; Ekzameno; Ĝenerala Kunsido; Projekto 21; Studraporta kunsido; UEA-delegitoj.
Fakaj Kunsidoj. Aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia; Bahaismo; Blinduloj; Budhanoj; Go-amantoj; Interreto por Esperanto; Japana Ŝako; Junuloj; Laborservo por E-movado per pliaĝuloj; Medicinistoj kaj Sciencistoj; Oomoto; Radio-Amatoroj; Rilathistorio; Rondo Ken; SAT; Virinoj.
Aliaj. Bankedo (234 personoj); Gaja-Gaja Kunsido; Ekskurso; Esperanta konversacio; Infana Kongreseto; Intersteno I; Konstanta Kongresa Komitato; Lando de Esperanto; Ossaka-Simpozio.
La solena fermo estis kronita per la kantado de La Tagiĝo.
Doi Chieko
Kongreso de Ukrainia E-Asocio okazis 3–5 nov 2000 en Kievo. La kongresejo estis bonega salono de scienca konsilio en “Akademio de laboro kaj sociaj rilatoj” ricevita dank’ al helpo de estro de unu el grandaj ukrainiaj laboristaj sindikatoj Anatolo Miĥajlenko kaj de Jevgen Kovtonjuk. Partoprenis 42 homoj el 18 urboj de Ukrainio.
3 nov okazis “sekci-fakaj” kunvenoj: estrarkunsido de UkrEA, ULEI (instruistoj), ULEJ (junularo).
4 nov okazis la ĉefaj eventoj: raportoj de la prezidanto, UkrEA-estraranoj, komisiitoj kaj klubgvidantoj, reelektoj.
La kongreso konstatis, ke UkrEA daŭre kreskas nombre kaj kvalite. La asocio havas 186 membrojn. Multaj el ili brile agadas, ekzemple, Volodimir Pacjurko (kiu kun grupo de gesamideanoj preparas por eldono plenan E-ukrainan vortaron), Vasilj Stanoviĉ (dank’ al li ni havas ukrainan-Esperantan vortaron kaj E-programon por lernejoj), Mikaelo Lineckij (kiu aktive laboras por popularigo de Esperanto en Kievo) k.m.a.
Volodimir Hordijenko denove estis elektita kiel prezidanto de UkrEA.
Lastatage oni diskutis la strategion kaj planojn de UkrEA.
En la venonta jaro oni intencas realigi oficialiĝon de UkrEA kiel nacia socia organizo, pli multe da atento doni al UkrEA-informiloj, evoluigi instruadon (ĉi-jare estis fondita Ukrainia Ligo de E-Instruistoj), kvalite plibonigi festivalon Aroma Jalto k.t.p. Grandan intereson kaj subtenon elvokis la junulara tendaro kiun planas organizi komence de julio apud Kievo la junulara grupo de Mikaelo Lineckij.
Mankis kulturaj aranĝoj kaj ekskursoj. La kongreso restas oficiala labora kunveno, sen “dolĉaĵoj”, kiuj, certe, ne estas nepraj, sed estus agrabla aldono por laciĝintaj de diskutoj kongresanoj.
Konstantin Demjanenko
Okaze de la lasta semajnfino de oktobro 2000, proksimume 35 junuloj el Francio kaj Germanio partoprenis en Normandio kuiradan semajnfinon, kiu temis ĉi-foje pri pomoj.
Efektive pomoj estas unu el la gravaj manĝaĵoj de Normandio. Oni fabrikas tie diversajn alkoholaĵojn el pomoj: la plej ofte trinkata estas cidro, sed ekzistas aliaj, kiujn oni trinkas kiel aperitivon (Pommeau) aŭ digestigilon (Calvados).
Tiu poma renkontiĝo disvolviĝis ĝuste en la franca departemento Calvados, 40 km sude de la ĉefurbo Caen. La homoj kunvenis en kampara gastejo en plena naturo kaj tute apud beleta kaj flustre fluanta rivereto.
La ĉefa agado estis preparado kaj kuirado laŭ diversaj receptoj, kiuj entenis pomojn. Kompreneble ni pasigis multe da tempo senŝeligante pomojn, sed samtempe ni povis babili kaj kelkaj personoj eĉ muzikludis por agrabligi la etoson por tiuj, kiuj laboris. Vi eble havos ideeton pri tio, kion ni kuiradis, se mi donas al vi titolojn kiel “poma omleto”, “flava gado kun pomoj kaj poreoj”, “rostitaj pomoj kun kaprina fromaĝo”, “lentokareo kun pomoj”, “sangokolbaso kun pomoj”, “brasika salato kun pomoj kaj fromaĝo”, “kokido kun cidro kaj cepoj”, ktp... sen forgesi la faman pomtorton.
Feliĉe, ni ne nur kuiradis, sed ankaŭ amuziĝis kaj ekskursis. Ekzemple, sabate ni vizitis pomarbejon, kie kulturistoj ĉiuaŭtune fabrikas cidron el diversaj pomspecoj. Ili tute ne aldonas sukeron aŭ kemiaĵojn, kaj post la gustumado (vidu sur la suba foto) ni konstatis, ke tiu cidro estas ege bongusta.
Dum la vespero post la vespermanĝo la organizantoj surprizis ĉiujn per kvar lokaj muzikistoj, kiujn ili invitis por dancigi la homojn per diversaj folkloraj kaj tradiciaj popolmuzikoj. Kaj dum du plenaj horoj estis granda festo en la gastejo.
La simpatia renkontiĝo finiĝis dimanĉe, sed tiu tago estis ankaŭ la okazo viziti la apudurbetan pomfoiron, kie eblis malkovri kaj vidi ĉiujn pomspecojn kulturitajn en Normandio.
Yves Bachimont
Preskaŭ cent personoj, inkluzive de 38 alilandanoj el 11 landoj, aliĝis al la 8a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo, kiu okazis 30 sep – 7 okt en Blanes (Katalunio — Hispanio).
Ĉiuj partoprenantoj estis akceptitaj de la vicurbestro Antoni Fernández, kiu salutis, regalis kaj sugestis ke ni petu al la magistrato la nomigon de unu el la urbaj stratoj Zamenhof aŭ Esperanto. La lokaj radio kaj televido kaj ĵurnalo La Vanguardia raportis pri la aranĝo.
La kleriga programo estis tre bona. La partoprenantoj povis aŭskulti multajn prelegojn: “La popolstilo en la poezio de García Lorca” kaj “Antonio Machado” (Marco Botella), “Ĉe la sojlo de la tria jarmilo” (Giordano Moya); “Bosnio” (Gabriele Tréanton); “La scienco de ekonomio” (Martí Guerrero); “Ĉu ni ankoraŭ vivas en triba epoko?” (Luis Serrano Pèrez). Krome oni havis tri vesperajn debatojn pri apartaj temoj.
Ni ekskursis en bela apudborda ĝardeno “Mar i Mutra”, en vulkana regiono, kaj en Tossa de Mar en Costa Brava (ŝipe). Sukcesis la vesperaj distraj programoj precipe la ĵaŭda nokto, pro la kantado de “Habaneras” fare de ensemblo Kvar Ventoj kiu entuziasmigis la ĉeestantaron. (Krome al tio oni devas aldoni trinkadon de “cremat”, fama kataluna trinkaĵo el rumo kaj sukero — sed flamigita.)
Nia itala samideanino Carla di Lorenci kiu kiel kutime ĉiam estis preta instrui Esperanton, ĉi-jare havis gravan taskon, ĉar okazis elementa ekzameno de ILEI/UEA. Al la ekzameno aliĝis dek unu kandidatoj, sed nur sep sukcesis.
Luis Serrano Pèrez
Sur la foto: Luis Serrano Pèrez (cetere, peranto de La Ondo) en la inaŭguro.
Neatenditan intereson vekis E-libroj de eldonejo KLEKS en la 52a Internacia Librofoiro en Frankfurto (18-23 okt). KLEKS estas unu el la ĉefaj pollandaj eldonejoj de lernolibroj por bazlernejoj kaj gimnazioj.
La E-libroj estis prezentitaj meze de multaj pollingvaj libroj kadre de profesie aranĝita stando. La libroj de KLEKS estis verŝajne la solaj E-libroj en la Foiro, kaj eble pro tio la vizitantoj de la stando plej ofte demandis pri libroj en Esperanto kaj tre afable rilatis al ili. La vizitantoj volonte rakontis, ke ili konas adreson de E-klubo en ilia urbo k.t.p.
Vidante la kompaktdiskon Ni tostu la verdan fortunon multaj miris, ke eblas kanti en Esperanto. Ĉiu interesito ricevis slipeton kun kelkaj E-retadresoj de kursoj kaj informoj en diversaj lingvoj. Krome, dum la foiro la posedanto de KLEKS, Georgo Handzlik, pli ol centfoje “prelegetis” pri Esperanto. Kvankam dum la Foiro oni ĝenerale negocis en la angla, tamen la unua vizitanto de la stando diris: “Ankaŭ mi parolas Esperante”. Li estis ĉeĥa eldonisto Ivo Zelezny.
En la foiro KLEKS ricevis de Ryszard Kapuŝcinski permeson eldoni lian libron Heban en Esperanto. Li diris: “Estus interese havi propran libron en Esperanto, kompreneble”.
Vekis atenton de eksterlandaj eldonistoj La granda libro de anekdotoj — kolekto de historietoj el la vivo de famuloj. Pluraj eldonistoj petis pri rajtoj por alilingvaj eldonoj. La aŭtoro de tiu pollingva libro estas Andreo Pettyn — la multjara ĉefredaktoro de la E-redakcio de Pola Radio.
Georgo Handzlik
GRUPE-4, la kvara Gliwice-a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto, okazis en sudpollanda urbo Gliwice 10-12 nov 2000. La malfermon partoprenis preskaŭ 50 personoj. Nome de la urbaj instancoj salutis prezidanto de la urba konsilantaro Zdzislaw Goliszewski.
GRUPE-4 estis ligita kun la 750-a datreveno de la urbo Gliwice.
Dum diversaj programeroj oni multe parolis pri la preparo de la novaj programoj por la instruado de nia lingvo en Pollando. Krome estis kelkaj interesaj prelegoj, interalie pri: uzado de interreto (Stanislaw Mandrak), historio de Esperanto (Zofia Banet-Fornalowa) kaj E-konkurso de Marian Zdankowski.
Dum vesperoj prezentiĝis Jerzy Fornal kun interesa filmo pri lia restado en Japanio, Jadwiga Gibczynska kun teatraĵo Verda ZOO kaj Georgo Handzlik kun ĉiam belegaj kantoj.
Dimanĉe okazis esperanta sankta meso kiun celebris pola animzorganto pastro Jozef Zielonka kaj loka E-animzorganto pastro Jan Sieminski.
Poste prezentiĝis konata krakova grupo Kamea kun interesaj kaj bone preparitaj kantoj. Okazis ankaŭ renkontiĝo kun la Ĉefa Estraro de PEA.
Stanislaw Mandrak
Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds, Svislando) kaj la najbara privata lernejo La Granda Ursino organizis sukcesan monatfinon por familioj 28–29 okt 2000. Partoprenis 18 infanoj kaj 12 plenkreskuloj, plejparte gepatroj kaj infanoj de tiu lernejo.
Du grupoj por komencantoj estis gvidataj de Jacqueline Poŭ respektive Giorgio Silfer (kun la asisto de Anjo Amika kaj ŝia gitaro), dum al ekprogresantoj instruis Olivier Tzaut, interesa pedagogo kaj kanzonisto; ankaŭ por li la gitaro kaj kantado estis utilaj helpiloj.
La lernejo proponas nian lingvon en sia deviga programo, jam la trian jaron. La lernejo mem, estrata de Vera Zaslavsky, ankaŭ esperantistino, estas malgranda: nur 24 infanoj estas akceptitaj ĉiujare.
En sia grupo d-ro Silfer eksperimentis la proponon de kulturaj detaloj, apud la strukturo kaj leksiko de la lingvo, kun kreskanta intereso ĉe la partoprenantoj. Ili cetere miris ke, per la nova metodo, ili parolas kaj komprenas Esperanton ekde la unua leciono.
HeKo
10–12 nov okazis en Prago Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko kiun aranĝis Ĉeĥa E-Asocio kiel sian kontribuon al Kampanjo 2000 sub aŭspicioj de UEA. Ĝin partoprenis entute 41 personoj el 11 landoj.
La traktado okazis en tri sinsekvaj sekcioj, nome “Ekonomio sojle al la tria jarmilo” (7 kontribuoj), “Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto” (10 kontribuoj) kaj “Scienco kaj tekniko ĝenerale” (4 kontribuoj).
Dimanĉe ĉe “ronda tablo” la partoprenantoj diskutis la estontecon de KAEST kaj decidis ke la sekva aranĝo okazos je la sama temo post du jaroj; kiel temo de la unua sekcio estis difinita “Elektronikaj rimedoj”, dum la temoj de la dua kaj tria sekcioj restos tradiciaj. Estis ankaŭ rekomendite ŝanĝi la nomon al Konferenco anstataŭ Kolokvo, kion la lokaj organizantoj akceptis. Post du jaroj do okazos KAEST 2002 “Konferenco Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko”.
Antaŭ la kolokvo okazis terminologia seminario pri fervoja transporto kaj trafiko en Dobrichovice apud Prago sub aŭspicioj de IFEF. Ĉeestis ĝin nur 8 partoprenantoj de 3 landoj, tamen ĝiaj partoprenantoj esprimis kontenton pri eblo povi profunde sen tempa premo pridiskuti terminarajn problemojn de sia fako kaj deziron ripeti ĝin antaŭ venonta KAEST.
Petro Chrdle
Same kiel en la antaŭaj jaroj, ni renkontiĝis por la sepa fojo ĉe Okemo dum la longa semajnfino de la “Malkovro de Ameriko” (7–9 okt). Okemo estas monteto en la ŝtato Vermonto, fama kiel loko por skiado, sed ĉar ni iris antaŭ la skisezono ni povis uzi nur naĝejon, kiam ne estis kunvenoj.
La renkontiĝon organizis Normand Fleuri el Montrealo. Partoprenis ne malpli ol 50 personoj el Kanado kaj Usono kaj Gonzalo Bermudez el Kolombio. La renkontiĝo estis tre vigla. Estis programeroj dum la tuta tempo, kaj ankaŭ estis baza kaj meza lingvokursoj.
Dum la renkontiĝo mi prelegis pri mia instru-disketo, kiun mi donis al ĉiu aŭskultinto. Normand Fleury prelegis pri Hongkongo. Li iris tien por E-renkontiĝo kaj restis tie dum tri semajnoj, ĉiam inter esperantistoj. Bill Maxey prelegis dufoje pri “Unu plia jaro en Esperantio” kaj “Alia perspektivo por Esperanto en Lernejoj”. Li ankaŭ estis instruisto por la meznivela kurso. Amanda Higley prelegis pri “Kelkaj pripensoj por la revivigado de Esperanto-movado en Nord-Ameriko”. Ŝi vojaĝis tra Eŭropo dum 16 monatoj kaj post sia reveno, ŝi vojaĝas en Usono por prelegi al neesperantistoj, precipe ĉe universitatoj.
La kunveno estis tre agrabla, kaj ni ĉiuj promesis reveni en oktobro 2001.
Enrique Ellemberg
Mezeŭropaj esperantistoj kiuj ŝatas montmigradon kaj naturon ĝenerale jam scias kion fari septembre — rezervi la MKR-semajnfinon, preni liberan vendredon antaŭe, prepari monttaŭgajn ŝuojn kaj aliajn ilojn por montmigradoj kaj ekskursoj kaj eki al MKRejo. Dum 10 jaroj Aŭstria E-Junularo organizis MKR-on en Aŭstrio kaj la renkontiĝo diskoniĝis pro ĝuado de naturo kaj montoj en agrabla E-etoso.
Tamen post 10 jaroj venis la tempo por ŝanĝoj kaj organizadon transprenis Kroatia Esperanta Junulara Asocio kaj organizis ĉi-jare la 11-an MontKabanan Renkontiĝon en Slovenio kaj tiel la aranĝo iĝis eĉ pli internacia. Ĉi-jare estis elektita slovena parto de Juliaj Alpoj, pli precize Erjavĉeva koĉa (montkabano de Erjavec) ĉe trapasejo Vrŝiĉ en nordokcidenta angulo de Slovenio, je nur kelkaj kilometroj de la aŭstria kaj italia limoj.
Laŭ la partoprenantaro ĉi-jara MKR estis la tria plej granda. 36 homoj el 7 landoj ĉeestis kaj granda novaĵo estis ke infanoj amase venis — la aranĝo estis bona ŝanco por nova renkontiĝo de junaj denaskaj parolantoj.
Kiel kutime, la programo estis simpla — tage oni montmigris kaj vespere oni babilis, ludis aŭ simple ripozis post la tuttaga ekskurso sub la forta montara suno kaj freŝa aero. Pli fortaj kaj pli spertaj atingis la plej altajn pintojn en la ĉirkaŭaĵo (Prisojnik 2547 m, kaj Mala Mojstrovka 2332 m) kaj tiuj kiuj preferas pli facilajn promenadojn vizitis pintetojn pli proksime al la montkabano, manĝis arbarajn berojn kaj sunumis.
Lastatage ĉiuj kune vizitis fonton kaj akvofalon de rivero Soĉa kaj sunumis apud vigla kaj laŭta rivereto. La heroino de la tuta renkontiĝo estis eta 8-jaraĝa hungarino Sara, kiu sukcese surgrimpis kun sia patro István ambaŭ plej altajn pintojn.
MKR jam havas siajn kutimajn partoprenantojn kiuj venas (preskaŭ) ĉiujare, kaj la ĉefa grundo estas la senpretenda trankvila etoso, naturbelecoj ... eta paŭzo en la tempo, kiam oni ankoraŭ ne forgesis somerajn feriojn kaj E-aranĝojn kaj adiaŭas kun belaj sunplenaj tagoj.
Vanja Radovanoviĉ
17 sep 2000 okazis la aŭtuna Trilanda Renkontiĝo sur la Germania flanko de la regiono inter Lieĝo (Liège/ Luik/Lüttich), Mastriĥto (Maastricht) kaj Aĥeno (Aachen/Aix-la-Chapelle/Aken). Organizis ĝin samideano Klaus Hogen el Herzogenrath, prelegis Claus (Nikolao) Günkel el Eschweiler. Partoprenis almenaŭ tridek geesperantistoj el la tri landoj Nederlando, Belgio kaj Germanio.
La kunvenejo estis en la Eschweilera kvartalo Dürwiss tre proksima al la apuda vilaĝo Inden, kiu nun estas malkonstruata. Temo apud la prelego pri amuza etimologio estis vizito de tiu loko detruata, kie la gepartoprenantoj povis viziti ankoraŭ nur kelkajn domojn, dum la plejparto, ankaŭ la kirko, estis jam tute fordragita. Poste oni veturis al la novkonstruita vilaĝo Inden-Altdorf kun ties novaj domoj, novaj vendejoj, novaj preĝejoj, novaj stratoj tie, kie antaŭ kelkaj jaroj estis nur kampoj.
Kialo por tiu malkonstruado kaj novkonstruado: en la regiono de Eschweiler inter Aĥeno kaj Kolonjo (Köln/Cologne/Keulen) troviĝas brunkarbo, t.n. lignito, kiun oni jam dum jardekoj ekspluatas kaj surloke forbruligas en elektrocentraloj.
Claus Günkel
La Moravia filharmonio en urbo Olomouc (Ĉeĥio) dum la 55-jara ekzistado gastigis multe da famaj personoj, ekz-e, Mstislav Rostropoviĉ, Gennadij Roĵdestvenskij, Szizuka Ishikawa, Svjatoslav Riĥter, Yehudi Menuhin k.m.a.
6 okt 2000 en la filharmonio okazis eksterordinara koncerto. Kunlabore kun Master Musicians Collective Boston (Usono) la Moravia filharmonio prezentis Simfonion n-ro 1 La Esperanta kun E-teksto por mezsopranulino kaj orkestro de usona komponisto David Gaines.
La kvar movimentoj uzas tekstojn de L.L. Zamenhof, Marjorie Boulton, Penka Papazova kaj de Gaines mem. La solistoj estis Antonin Hradil (Ĉeĥio) violonisto, kaj Kimball Wheeler (Usono) mezsopranulino. La dirigento estis Vit Micka. La eksterordinaran koncerton vizitis cent aŭskultantoj el Olomouc kaj multaj esperantistoj el Moravio kaj Bohemio.
Dum la koncerto la publiko klare aŭdis, ke Esperanto servas tiel bele kiel la itala kaj la franca por esprimi ĉiujn emociojn! La simfonio daŭras 30 minutojn kaj ĝi miksas erojn, kiuj venis el la vojaĝoj de Gaines en Bulgario kaj Brazilo, kompreneble ankaŭ en Usono. La majstro komponis seriozan verkon, pro kiu ĉiu esperantisto povas fieri.
Fine de la koncerto la aŭskultantoj longe, sincere kaj varme aplaŭdis ne nur al la orkestro, solistoj kaj la dirigento, sed ankaŭ al David Gaines, kiu ĉeestis la prezenton. Laŭ liaj vortoj tio estis por li agrabla surprizo, ĉar tiom da aŭskultantoj ne estus en Usono.
Komponisto David Gaines estas rekonita internacie pro sia muziko.
Li estis gastkomponisto de la Universitato de York (Britio), Konservatorio de Reykjavik (Islando) kaj Internacia Muzika Seminario de Stara Zagora (Bulgario). D-ro Gaines posedas diplomojn de Northwestern University, American University kaj Peabody Konservatorio de Johns Hopkins University, kie li doktoriĝis en 1989. Li ricevis premiojn kaj subvenciojn de diversaj instancoj.
En 1995, la muzikfirmo HTD Records (Britio) petis lin verki la notojn por la novaj kompaktdiskaj eldonoj de Turn of the Cards (Turno de la kartoj) kaj Scheherezade And Other Stories (Ŝarazada kaj aliaj rakontoj) — du plej bonaj diskoj de la mezsepdekaj jaroj de la brita grupo Renaissance.
Antaŭ la koncerto okazis registrado de kompaktdisko, kiu estos preta en 2001. Ĝi estos havebla ankaŭ ĉe la kutimaj E-libroservoj.
Ladislav Lani
Pilgrimvojo de fido sur la tero — jen la slogano de la kristana komunejo de Taizé en orienta Francio. Komune iras tiun vojon kelkdek viroj monaĥece kunvivantaj; ĉiusemajne centoj aŭ miloj da vizitantoj, ĉefe gejunuloj; kaj aro da homoj kiuj venas por helpi dum kelkaj monatoj.
Plej gravaj en la taga ritmo en Taizé estas tri komunaj preĝadoj. Dum ili oni multe kantas la tipajn kantojn de Taizé: medita ripeto de unuopaj frazoj je melodioj ofte iom similaj al gregoriaj kantoj, dum solisto kantas strofojn. Teksto el la Biblio estas legata, kun ripeto de la ĉefaj frazoj en multaj lingvoj. Ĉiam ankaŭ estas propeta preĝo kaj tempo de silento.
Krome ĉiumatene komunejanoj (nomataj fratoj) faras enkondukon en biblian tekston. Dum la tago estas okazo diskuti pri ĝi en malgrandaj rondoj.
La vivstilo en Taizé estas simpla. La partoprenantoj loĝas en kabanoj aŭ en tendoj.
Ili — same kiel la fratoj kaj la kunlaborantoj — venas el la tuta mondo, parolas multajn lingvojn, venas el diversaj eklezioj. Certe tre konvena loko por Esperanto.
Tion opiniis ankaŭ kelkaj germanaj esperantistoj, kiuj organizis partoprenon de E-parolantoj en aŭgusto. Tio okazis nun jam la duan fojon, sed ĉi-foje estis malpli da partoprenantoj ol en 1998, kaj plej multaj estis komencantoj. Do ĉi-foje ne eblis starigi proprajn esperantlingvajn diskutrondojn. Sed tio havis ankaŭ avantaĝon, ĉar Esperanto tiel estis pli rimarkata — ni ne multe restis inter ni. Kaj oni povis konstati, ke la intereso pri Esperanto ĉe la aliaj vizitantoj estis multe pli granda ol ĉe la averaĝa loĝantaro de Eŭropo.
Kontraste al tiu ĝojiga situacio ne estas rimarkebla intereso ĉe la fratoj. Kiel jam ĉe antaŭaj okazoj ni spertis nur toleron, maksimume ioman bonvolon, sed neniun deziron okupiĝi pri la temo aŭ lasi nin uzi iujn rimedojn (tempon, spacon, ...) de ili por ĝi.
Ekzemple ne eblis dismeti foliojn kun tekstoj el la Letero el Taizé (gazeteto de la komunejo) en Esperanto apud la alilingvaj Leteroj.
Reinhard Pflüger
1–4 nov okazis en Kvinpetalo (Francio) “Rusa Semajno”, gvidita de Nina Korĵenevskaja-Gouriou, universitata instruistino pri la rusa lingvo en Aix-en-Provence. Ĉiumatene ŝi instruis al ni la rusan lingvon kies alfabeto estas tute stranga laŭ mi, ĉar mi devis alkutimiĝi al literoj nekutimaj kaj al prononcado kelkfoje malfacila.
Ĉeestis ankaŭ Natalja Aroloviĉ, instruistino pri muziko en Moskvo kaj Michel Zakovski, franco latvdevena. Tiuj tri ruslingvanoj laŭtlegis la samajn vortojn laŭ siaj regione variaj akĉentoj, kio permesis al ni aŭskulti diversajn prononcmanierojn.
Posttagmeze kaj vespere Natalja parolis al ni pri la “rusa animo”, prelegis pri rusaj pentristoj de la 19-a jarcento kun projekciado de belaj diapozitivoj. Ŝi ankaŭ montris serion da diapozitivoj pri ovoj el oro, kovritaj per ceramiko kun surprizo interne. Tiujn mendis ĉiujare la Caroj fine de la deknaŭa jarcento ĉe la franca fabrikanto Fabergé. Natalja kantis popolkantojn, ruse kaj esperante. Krome ni spektis vidbendojn.
Ni ne forgesu la rusan kuirarton: frande ni gustumis bonegajn “ŝĉi” (brasiksupo) kaj specialan salaton.
Ĉiuj rehejmiĝis kun la deziro pliprofundigi siajn sciojn pri Rusio, kaj tre kontentaj pri tiu restado.
Natalja denove prelegis pri rusaj pentristoj vespere 11 nov en Parizo, laŭ invito de SAT-Amikaro kaj kantis same kiel en Kvinpetalo. Ĉeestis ĉirkaŭ 40 personoj. Yves Peyraut, prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, dankis ŝin.
Josette Vonay
Prezidento de Israelo Moshe Katsav reciprokis la gratulojn de la organizantoj de UK-85 per dankletero al la prezidinto de LKK, d-ro Amri Wandel. (GK UEA)
Responde al la deputito Hervá Gaymard, post instigo de la asocio “Espervive Savoie”, la ministro de edukado, Jack Lang, respondis ke li konatiĝis kun la levitaj demandoj kun intereso k aldonis: “Mi tuj taskos la koncernan servon pristudi tiun dosieron kun plej granda zorgo kaj ne ignoros informi vin pri la sekvoj”. (Henri Masson)
Prezidanto de Young European Federalist, Paolo Vacca, alvokis la e-istojn partopreni 7 dec 2000 la Federistan Manifestacion en Nico, dum tie kunsidos la ŝtatestroj de EU. (Interredaktore)
Mezeŭropa E-Konsultiĝo (Zagrebo, 15–17 sep) kun delegitoj el Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Pollando, Slovakio k Slovenio proponis fondi UEA-komisionon pri Mezeŭropo. (Esperanto)
En Selce apud Crikvenica (Kroatio) renoviĝis k reprenis sian iaman nomon Esperanto-Pensiono, kvankam la nova estro ne estas e-isto. (Tempo)
Tramhaltejo sur la placo Esperanto tér estas la 12a ZEO en la hungara urbo Miskolc. (Heroldo de Esperanto)
Premio Ossaka, la plej prestiĝa E-premio en Japanio, estis ĉi-jare aljuĝita al s-ro Konisi Gaku, pro lia granda kontribuo al esperantigo de japanaj noveloj k kantoj. (La Revuo Orienta)
La estraro de E-Asocio de Finnlando subvenciis per 4 mil markoj rok-grupon Dolĉamar por partopreno en kultura festivalo en Francio. (Esperantolehti)
Brazila ILEI-sekcio raportis pri la pasintjara E-instruado en Brazilo: baza kurso — 956 kursfinintoj (el 1348 aliĝintoj); mezgrada kurso — 689 (869); supera kurso — 103 (147); instruista kurso — 21 (42); la kursoj okazis en E-Societoj, spiritismaj societoj, privataj lernejoj k en universitato. (Brazila Esperantisto)
La movada Jarlibro de Japana E-Instituto, enhavas adresojn de 15 tutlandaj k regionaj grupoj (ankaŭ JEI mem), 21 fakaj grupoj k 90 lokaj grupoj; el la lastaj 84 kluboj raportis pri siaj 1757 membroj. En JEI mem membras ĉ. 1400 e-istoj, sed multaj el ili apartenas al neniu loka societo. (La Revuo Orienta)
Kadre de sia mondvojaĝo, Rachel Prual k David Cholet post Israelo (UK-85), Jordanio, Egiptio k Turkio fine de oktobro k komence de novembro restadis en Irano; ili renkontiĝis kun lokaj e-istoj k vizitis ĉiumatenan ĵurnalon Iran (1 mln. ekz., organo de la novaĵagentejo de IRNA), kiu 9 nov aperigis artikolon pri ili. (IER)
Mil personoj kunvenis por la ĉefa programo de la Lingva Festivalo en Ĉeboksary (21-22 okt 2000) celante viziti almenaŭ 7 el proponitaj 38 lingvoj, ĝui komunikadon kun neordinaraj instruistoj-lingvoportantoj, partopreni konkurson de poliglotoj, aŭ iom babili en afrikaj lingvoj dum la konkurso “Lingua Franca”. Kaj ĉefe por malfermi la diverskoloran, neforgeseblan mondon de internacia komunikado — la mondon, kiu estas libera de lingvaj baroj kaj internacia miskompreno; la mondon, kie regas egalrajteco de lingvoj kaj nacioj, spite al ilia malsimileco.
Post longaj kaj vanaj provoj trovi taŭgan, vastan, multĉambran ejon, la organizantoj turnis sin al la rektoro de Pedagogia Universitato de Ĉuvaŝa Respubliko. La rektoro konsentis helpi. Sed pro manko de granda koncerta halo en la Universitato, oni decidis por la solena malfermo kaj koncertoj okupi la halon de eksa Palaco de pioniroj.
Ĉi-jare la organizantoj realigis sian revon pri antaŭprogramo: pasis la semajno de fremdlingvaj filmoj en kinejoj, okazis tradicia konkurso de infandesegnaĵoj. Ege interesaj kaj neforgeseblaj estis renkontiĝoj kun honoraj gastoj en alt- kaj mezlernejoj.
Speciale al la Festivalo venis Bertrand Menciassi, reprezentanto de la Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj (Belgio); Ĵaklin Bularia, ataŝeo de la franca ambasado en Ruslando; Joĵef Goretitj, direktoro de la Kultura, scienca kaj informa centro de Hungario en Moskvo; Viktor Votinov, doktoro pri pedagogiaj sciencoj, profesoro, membro de la Internacia pedagogia akademio (Ruslando); Mohammed Al-Samaraj (Irako), doktoranto de la katedro pri irana literaturo, Veronika Acsadi, prezidanto de Hungara Esperantista Junulara Asocio; Sonja Petroviĉ, reprezentanto de la Serba E-junularo.
La Festivalo funkciis kiel bona horloĝo: glate, konkorde, senhalte. La koncerto de la grupo el Uljanovsk, kiu kantis mezepokajn kantojn, kaj internacia koncerto donis bonajn eblecojn ripozi kaj spekti la feston de diversnaciaj dancoj kaj kantoj.
Dank’ al la sukcesaj Festivaloj en Ĉeboksary, ankaŭ junularaj E-organizoj en Svedio, Serbio planas okazigi similajn Festivalojn.
Jekaterina Burmisova
Oljga Ivannikova
Vitalik Malenko
La 6a StRIGo (Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio, Ivanovo, 4–7 nov 2000) eble devus havi alian nomon, tiom malsimila ĝi aspektis al la antaŭaj StRIGoj. Verŝajne pro tio al ĝi ne venis multaj el la ĉiamaj partoprenintoj. Ili diris, ke ne interesiĝas pri la temo “Kluba agado: tra sperto kaj surpriziĝo”. Ankoraŭ pluraj ne venis, ĉar la renkontiĝo lastmomente estis transigita de Tverj (kie oni subite rifuzis pri la ejo) al Ivanovo (kie oni sukcesis ĝin rapide trovi).
Tamen pli ol 90 personoj el Kostroma, Peterburgo, Moskvo, Niĵnij Novgorod, Ĉeboksary, Uljanovsk, Nabereĵnije Ĉelni kaj Ivanovo atingis StRIGon kaj sukcese “klubumis”.
La koncepto proponita de Dmitrij Oŝĉepkov kaj realigita de Irina Gonĉarova kune kun diversurba teamo antaŭvidis, ke la teoriaj scioj tuj estis aplikataj en la praktiko: kadre de la enrenkontiĝaj provizoraj kluboj. Da tiuj estis tri. Komence ili formiĝis kiel amasaj loĝĉambroj (ja ĉiuj kiel kutime loĝis en klasĉambroj de mezlernejo), nomitaj Tverj, Tula kaj Rjazanj. Poste oni konatiĝis kaj fondis tie E-klubojn. Tiuj kluboj strukturigis sin kaj plenumis diversajn taskojn. La kluboj rezultis tre amikaj kaj agemaj kaj estis neniu tasko, kiun ili ne povus plenumi.
Fine de StRIGo oni apenaŭ povis rememori, en kiu urbo ĉio okazas. La programo estis tiom densa, ke iri eksteren tempo mankis. Krom la tema programo oni vizitis kursojn, koncertojn, partoprenis lingvajn konkursojn, aŭskultis bardojn ks.
Do, StRIGo denove sukcesis, eĉ en nova formo kaj nova konsisto.
Andrej Grigorjevskij
Kiel ni menciis en la novembra kajero de La Ondo, antaŭ nelonge Julia Dmitrijevskaja-Nilsson sukcese defendis esperantologian disertaĵon “Internacia Esperanto-movado kiel subjekto de interkultura komunikado”. La nova scienckandidato afable konsentis respondi al niaj demandoj.
En 1986 mi venis labori al norda urbo Vorkuta (Komio) kiel televida ĵurnalisto. Post unu jaro (la jaro de la centjariĝo de Esperanto), en Vorkuta ekfunkciis E-kurso de M.Bronŝtejn por kelkaj personoj, kiuj ne timis veni al la lecionoj tra neĝoŝtormoj kaj frostego. Poste mi hazarde trafis al la UK en Kubo (1990), sekvis Svedio, mia edziniĝo al skandinavo Nilsson, laboro de internacia ĵurnalisto en Afriko, Ameriko, Eŭropo, Proksima Oriento...
Tamen verŝajne la virina intuicio (ĉar ĉi tie mi renkontis mian nunan edzon) denove venigis min al Peterburgo, kie mi specialiĝis pri kulturologio en la Universitato de Sindikatoj.
Mi simple citu la vortojn de mia kuratoro, doktoro pri pedagogio kaj pri kulturologio, A.P.Markov:
Min invitis la vicrektoro kaj diris: “Al mi venis freneza junulino kun nekredebla temo kaj neimageblaj materialoj. Eble vi rigardos?”. Poste en la bankedo okaze de la brila diserto la rektoro diris: “Ja tio povus esti ankaŭ mia triumfo! Tamen mi preteratentis!
Min helpis ne multaj: M.Abolskaja; mia sveda eksedzo, kiu spite al la divorco restis mia amiko; vi Boris; kaj certe M.Bronŝtejn. Kelkaj peterburgaj esperantistoj sendis bonegan nefermitan leteron al la disert-atesta komisiono. La materialo ne mankis, ja mi dum 13 jaroj estas en la movado. Pri la teoria parto helpis fama ruslanda kulturologo, profesoro Markov, kiu post nia trijara kunlaborado aprobis Esperanton kaj alte taksis ĝin. Tamen mi konsentas kun li, ke inter la esperantistoj multas stranguloj.
Nenio simila okazis. Peterburgo estas tre tolerema urbo, kaj oni tre favore akceptis Esperanton. Mi komprenis, ke la diserto estos sukcesa ankoraŭ dum la anticipa diskutado. Sed mi ne atendis, ke fama geografo Ju.D.Dmitrijevskij surprize diros kelkajn frazojn en Esperanto, ke parenco de docento M.I.Ordĵonikidze partoprenis la 2an (!) UKon, ke profesoro Usyskin recenzis la diploman verkon de esperantistino O.S.Moisejeva pri la peterburga E-movado.
La antaŭdiserta diskutado transformiĝis je tre interesa interparolo. Ankaŭ la defendo estis interesa.
Tre emocie raportis la oponantoj: doktoro de filozofio prof. Ju.M.Ŝor kaj docento de filologio E.V.Ĵeltova. Fakte ili ne oponis, sed subtenis Esperanton. Poste oni diris al mi, ke la diserto estis absolute glata kaj brila — ĉiuj 15 profesoroj en la komisiono balotis por.
La tuta alportita materialo estis tuj disprenita; se vi vidus kun kia granda intereso la altrangaj scienculoj foliumis la porinfanan lernolibron de M. Abolskaja!
Oni povas paroli pri vera triumfo, sed por ne ŝajni tro malmodesta, ĝian pli grandan parton mi atribuas al Esperanto.
En perspektivo estas libro kun kompara analizo de proverboj en la angla, Esperanto kaj masai (lingvo en Kenjo).
Mi jam kolektis la materialon, kaj tiucele mi partoprenis sciencan ekspedicion en Afriko; baldaŭ mi denove veturos al tiu kontinento.
Eble mi verkos ankaŭ lernolibron de Esperanto. Dum tri jaroj mi instruas Esperanton, kaj al miaj lernantoj (ilia nombro jam atingis 400) ofte mankas sprita, originala lernolibro. Kaj, kompreneble, mi ne ĉesos instrui.
Mi bedaŭras nur, ke pro la multaj okupoj mi ne povas ofte viziti la tri peterburgajn E-klubojn.
Intervjuis Boris Kondratjev
Sur la foto: Julia Dmitrijevskaja-Nilsson (dekstre en la malsupra vico) kun kelkaj el siaj E-lernantoj.
(Reage al la eseo de Walter Żelazny en LOdE. 2000: 2–5)
Ĉiu organizo uzas grandan parton de siaj rimedoj por vivteni sin mem. Estas (populara) utopio ke relative granda asocio povas forigi ĉiujn dungitojn kaj dediĉi sian tutan monhavon al rekta alekstera aŭ pli videbla laboro. Pluraj grupetoj ene en Esperantujo, pro libervola laboro sukcesas agadi, eldoni altnivelajn publikaĵojn sen pagitaj dungitoj.
Sed komparante UEA kun aliaj organizoj samgrandaj, kun internacia agadkampo, mi dubas ke 11-12 oficistoj estas multe. UEA estas nia plej vigla eldonisto (14 titoloj lastjare), ofertas la senkompare plej grandan libroservon, eldonas sian Jarlibron, Esperanton kaj Kontakton, kunordigas landajn asociojn, organizas UK, per sia kontosistemo faciligas transpagon ktp. Mallonge, ĝi faras bazajn servojn kiuj helpas funkciigi la esperanto-komunumon kaj la praktikan umadon de averaĝa (monhava) esperantisto.
Ĉu Żelazny povas klarigi, kiel malcentrigo povus pliefikigi tiujn servojn? Aŭ ĉu ni bezonas tute aliajn servojn, kiujn nun ne prizorgas CO? La teknologia evoluo malgravigas distancojn kaj oficialajn strukturojn. Ĉu niaj tradiciaj asocioj sukcesos reteni la membraron per allogaj ofertoj aŭ admonado pri idealismaj predoj? Ĉu ni plu bezonos ilin?
Substanca estas la kritiko pri nenecesaj elspezoj pro lokiĝo de CO en altkosta lando. Se la samaj servoj estas plenumeblaj de aliaj landoj kun malpli altaj kostoj kaj same favoraj cirkonstancoj (kaj plimalplia certeco ke tiel restos) oni serioze diskutu, ĉu ne estus inde translokiĝi. Iu volas al Bruselo por konvinki EU. Żelazny volas Hungarion. Verŝajne la lasta estus pli realisma. Sed tiam oni ankaŭ pritraktu la eksterekonomiajn konsekvencojn de tia translokiĝo. Kiom, ekz-e, signifas la rilatoj kun vizdonaj instancoj en Nederlando, kiuj ebligas rapidan enigon de ekstereŭropanoj? Anstataŭ paroli pri oficistoj rabie trolaborantaj kvazaŭ uzurpantoj, oni diskutu, ĉu ekz estas saĝe meti mondonacojn en bankon kaj vivi per interezoj, kiam CO estas tiom malmoderna ke eĉ ĉiu unuopa retmesaĝo estas paperigata pro manko de komputiloj.
Neniu povas “ĝui membrecon”, retorike brilas Żelazny. La cetera skribitaĵo pri esperanto en la tria mondo bedaŭrinde ne same trafas. La saman vidpunkton, ke Afriko ne bezonas esperanton pro pli akraj problemoj, iam prezentis Bernard Golden. Gbeglo Koffi respondis, ke ne Afriko sed afrikanoj bezonas esperanton. Se nur la plej bazaj fizikaj bezonoj estas pli-malpli kontentigitaj, homoj bezonas ion alian por plenigi siajn vivojn. Esperanto nek en Eŭropo, nek en la tria mondo solvus “la plej gravajn problemojn”. Sed ĝi riĉigas la vivon al unuopuloj kaj potenciale povus malakrigi kelkajn problemojn rilatantajn al interetna komunikado.
Ke UEA perkampanje provas disvastigi esperanton en regionoj, kie ĝis nun “la semo ne trovis fekundan grundon” ne estas pli strange, ol ke ĉiuj organizoj provas disvastigi sian agadon kaj mondkoncepton. Ĉu la konkreta maniero estas la plej taŭga estas alia demando, efektive diskutata.
Kun alia kotizsistemo, kiu prezentus kotizojn realisme pageblajn en malriĉaj landoj, prave UEA povus havi multe pli da membroj. Sed tiuj membroj generus preskaŭ neniun enspezon kaj multajn elspezojn (kotizo pagebla por ordinara ruso ne kovrus la afrankon de Esperanto) se ili disponu la samajn servojn kiel aliaj membroj. Ĉu tion povus financi translokiĝo de CO? Kiel ilin prizorgi sen pliaj oficistoj (kiujn certe ne deziras Żelazny)?
Bard Hekland
Marcel Hardy en la novembra Ondo penis defendi la sekton “Teorio de Feliĉo”, kiun mi nomis faŝisma.
Li deflanke observis tiun koterion dum unu semajno, sed mi persone konas ilin dum pli ol jardeko (vd. LOdE. 1994:3-4) — nu, kies opinio estas pli bazita?
Li citas el La danĝera lingvo de Lins: favoro al Esperanto ne akordiĝas kun faŝismo kiu persekutis esperantistojn. Prave, sed ja kelkaj germanaj esperantistoj siatempe subtenis faŝismon — kio, cetere, ne savis ilin de ekstermo... Por iom trankviligi s-ron Hardy, mi diru, ke la “feliĉulojn” apenaŭ eblas nomi esperantistoj — tre malbone ili posedas la lingvon, kiu por ili ja estas nura reklamilo. Ankaŭ ilia monhelpo (fakte, bagatela) al la moskva kongreso de SAT estis nenio alia ol ĉipa reklamkampanjo.
S-ro Hardy skribas pri “la sukceso de la Kongreso de SAT”. Sendube, la kongreso sukcesis finance, donis profiton pro enorme altaj kotizoj. El aliaj vidpunktoj la kongreso ja preskaŭ komplete fiaskis kaj al objektive pensantaj homoj iĝis evidente, ke SAT ne havas perspektivojn.
Legante la replikon de s-ro Hardy kaj pesante liajn argumentojn, mi rememoris, ke antaŭ kelkaj jaroj en Ruslando certan organizon oni opiniis faŝisma. Tiam en televido dokt-aspekta juristo seriozmiene diris, ke oni ne povas nomi tiun organizon “faŝisma”, ĉar en ĝiaj titolo kaj statuto tiu vorto ne estas.
Ĉu li, samkiel mia oponanto, estis sincere naiva, aŭ?..
Valentin Melnikov
Organiza teamo de TEJO-seminario “Lingva ĉielarko — ponto al kulturaj trezoroj”, kiu okazos 25 mar – 1 apr 2001 en Eŭropa Junulara Centro (Budapest, Hungario), serĉas interpretiston.
La interpretisto devas:
— perfekte kapabli la anglan kaj Esperanton;
— esti sperta pri la interpretado;
— esti preta kunlabori por la seminario pri antaŭaj tradukoj de bezonotaj tekstoj kaj poste pri raportoj,
— aparteni al TEJO-aĝo (ne nepras, tamen pli bonus).
La laboron, vojaĝkostojn, loĝadon kaj manĝadon pagos la Eŭropa Junulara Centro.
Rete: kat-jevl@cbx.ru, molod@chuvashia.com
Jekaterina Jevlampieva
kunordiganto de la seminario
Invitita de la oficejo de Nelly Maes (Regionalista Partio) al la Eŭropa Parlamento (EP) 10 okt 2000 mi disdonis la opinio-enketon de Germain Pirlot kaj la bultenon de AVE (Socio de Verduloj Esperantistaj) en la angla kaj franca lingvoj al ĉiuj leterkestoj de la EPanoj de la frakcio V/ALE (Verduloj/Regionalistoj). Membro de EP Monica Frassoni (Belgio) jam resendis ĝin kun sia subskribo.
Mi ĉeestis la vesperan kunsidon de la frakcio. Tiu kunveno ne havis favorajn kondiĉojn, ĉar dum la antaŭa semajno du germanaj verduloj forlasis la frakcion kaj aliĝis al la socidemokratoj. Tamen pozitiva efiko de tiu grava perdo de du membroj estas ke nun 24% el la frakcio V/ALE subtenas la Pirlot-Liston.
Pri la akcepto de Esperanto mi parolis kun kelkaj parlamentanoj kaj helpantoj. Neniu estas rekte kontraŭ Esperanto. Mi povis klarigi la funkcion kaj eblan rolon de Esperanto al EPanoj kiuj ĝis nun ne subskribis: Heidi Hautala (FI), Reinhold Messner (IT), Heide Ruehle (DE), Elisabeth Schrödter (DE).
Manfred Westermayer
Inter ĉiuj neregistaraj organizaĵoj UEA troviĝas sur la 14a loko en la monda statistiko de kolektantoj de subskriboj por Manifesto 2000. Ĝis 10 okt pli ol 60 milionoj da homoj donis per sia subskribo apogon al tiu dokumento, iniciatita de grupo de Nobel-premiitoj pri paco kadre de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Duono de la subskriboj estis kolektita de Monda Spirita Universitato Brahma Kumaris. Pli ol unu milionon atingis ankaŭ Monda Federacio de Unesko-Kluboj, -Centroj kaj -Asocioj.
La 20 plej aktivaj NRO-j laŭ la nombro de kolektitaj subskriboj:
La kolektado de subskriboj daŭras. Oni povas subskribi en Interreto ĉe www.uea.org/2000.html aŭ per letero al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Ĉe UEA eblas ricevi faldfoliojn kun la teksto de Manifesto 2000 kaj kupono por subskribo.
GK UEA
La urba partnereco inter Zuriko kaj Kunming estis granda paŝo portita de la vizio progresigi interkomprenon inter la popoloj. Pro la granda distanco kaj la lingvaj baroj, tiu partnereco hodiaŭ estas limigita al oficialaj kaj komercaj kontaktoj. Kun unu escepto: E-Societo Zuriko estas la sola neregistara organizo, kiu tenas kontaktojn je neŝtata nivelo kun esperantistoj en Kunming.
Nia societo nuntempe subtenas kursprojekton inter turismofakuloj kaj membroj de etnaj minoritatoj. La societo posedas longan tradicion en la subteno de popolkonektaj projektoj kaj pro tio aktive agadas por klara JESo okaze de la Zurika baloto por la kreditoj por la urbopartnereco Kunming-Zuriko!
Dietrich M. Weidmann
Eĉ unu jaron ne aĝas la Astronomia E-Klubo, sed unu el ĝiaj projektoj jam kreskis al 1056 artikoloj (je 26 okt). Kunlaboras rete 15 redaktoroj el kvar kontinentoj por kolekti fakterminojn el la E-literaturo pri astronomio. Ili sendas siajn kontribuojn retpoŝte al servilo, kiu arĥivas ĉion en datumbazo (http://esperanto.warande.uu.nl).
La artikoloj konsistas el difinoj por la diversaj sencoj de la terminoj, indikoj pri fonto kaj subfako, ekzemploj de uzo, referencoj al aliaj artikoloj, kaj tradukoj al 14 lingvoj (la portugala, angla, germana, franca, itala, rusa, ĉeĥa, turka, japana, hispana, pola, hebrea, kataluna kaj hungara). Oni preparas la sistemon ankaŭ por la korea kaj ĉina lingvoj. Dum la projekto plu kreskadas, la teamanoj atakas la malfacilan taskon prilabori la materialon laŭ terminologi-sciencaj principoj. Tial estas ankoraŭ serĉataj pluaj teamanoj kun sperto en terminologio, kiuj ne nepre devas scii pri astronomio; ankaŭ kunlaboro pri tradukoj en la menciitaj kaj multaj aliaj lingvoj estas tre bonvena.
Interesatoj turnu sin al Helio Jaques Rocha-Pinto:
Rete: atreyu@rocketmail.com.
Alex Mikishev
Esperantistoj el Lodzo (Pollando) pruvis per sia agado, ke ni devas senti la devon zorgi pri ofte forgesataj ZEO objektoj.
16 sep 2000 en ĉeesto de invititaj ĵurnalistoj ili purigis la bronzan tabulon kun bareliefo de Ludoviko Zamenhof pendantan ĉe la strato de nia Majstro. Purigitaj estis ankaŭ ĉiuj strataj tabuletoj laŭlonge de la strato Zamenhof.
Tiu ĉi agado okazis dum la 81a datreveno de la atribuo de la Zamenhofa nomo al la unua strato en Pollando. Samtempe ĝi estis bona okazo por propagandi per flugfolioj la ideon de internacia lingvo kaj rememorigi al la loĝantaro pri la ekzisto de la E-movado en la urbo. Pri la evento aperis intervjuoj en du lokaj brodkastejoj, raportoj en la loka televido kaj lokaj gazetoj.
Aleksander Kaminski
Subite li plaŭdis en akvon! Brr! La akvo estis tiel akre malvarma, ke li tuj haltis kaj konsterniĝis. Li ne sciis ĉu temis pri flako, aŭ subtera rivero kiu transiris la tunelon, aŭ pri bordo de granda submonta lago. La glavo apenaŭ brilis. Li staris senmove, kaj kiam li zorge aŭskultis, li aŭdis gut-gutadon de sur iu nevidebla plafono al la malsupra akvo. Tio estas la ununura sono, kiun li kapablis aŭdi.
“Ĝi estas do aŭ flako aŭ lago, kaj ne subtera rivero”, — li pensis. Tamen, li ne kuraĝis vadi en la mallumon. Li ne sciis naĝi, kaj li timis aĉajn ŝlimajn estaĵojn kun grandaj ŝvelantaj okuloj, eble tordiĝantaj en la akvo. Strangaj bestoj vivas en la subteraj basenoj kaj lagoj: fiŝoj kies parencoj ennaĝis tien jam de multaj epokoj kaj neniam elnaĝis, dum iliaj okuloj ŝvelis grandaj por vidi en la senlumo. Kaj ekzistas tie aĵoj pli strangaj ol fiŝoj. Eĉ en la tuneloj kaj kavernoj fositaj de goblenoj vivas estaĵoj de ili ne konataj, kiuj enrampis de ekstere por sin kaŝi en la mallumo. Kelkaj el tiuj kavernoj devenas de epokoj antaŭ la goblenoj, kiuj nur plilarĝigis ilin kaj ligis ilin kun aliaj tuneloj, kaj la originaj loĝantoj ankoraŭ ŝtele vagas kaj snufas tie en diversaj anguloj.
En tiu ĉi profundaĵo apud la senluma akvo vivis la maljuna Golumo, kreitaĉo ŝlimoza kaj malgranda. Mi ne scias de kie li venis, nek kiu aŭ kio li estis. Li simple estis Golumo, tiel malhela kiel la mallumo, krom du grandaj rondaj okuloj en la magra vizaĝo. Li posedis etan boaton, kaj li remis ĝin tute senbrue en la lago. Kaj efektive temis pri lago, kiu estis larĝa, profunda kaj glacie malvarma. Li padelis per siaj grandaj piedoj pendantaj de la boataj flankoj, sed li ne kreis ondetojn. Li efektive tre lertis. Liaj palaj ampolecaj okuloj serĉis blindajn fiŝojn, kiujn li klake kaptis per siaj longaj fingroj. Sed li ŝatis diversajn viandojn. Goblenkarnon li tre alte taksis, kiam li povis akiri ĝin, sed li tre atentis, ke ili ne eltrovu lin. Li simple strangolis ilin de malantaŭe, se ili okaze aventuris ĝis la akvobordo dum li spionvagis. Tamen ili tre malofte venis, ĉar ili suspektis, ke io malagrabla kaŭris tie en la montofundo. Ili trafis tiun lagon, kiam ili fosis tunelojn jam tre delonge, kaj ili ne povis plu iri. La vojo do ĉesis tie, kaj ne plu restis kialo veni tien, krom kiam la Goblenestro tion ordonis. Foje li kaprice mendis fiŝon el la lago, kaj kelkfoje nek gobleno nek fiŝo revenis.
Golumo fakte loĝis sur ŝlima roka insulo meze de l’ lago. Li jam delonge gvatis Bilbon per siaj palaj teleskopecaj okuloj. Bilbo ne povis vidi lin, sed tiu tre scivolis pri Bilbo, ĉar li konstatis, ke Bilbo ne estis gobleno.
— Ssankta ssango, trezoro mia! Mi vetus, ke ĝi provizus bonan festenon, almenaŭ bonan manĝopecon por ni, golum’! — Kaj kiam li diris “golum’”, li eligis teruran glutan bruon el sia gorĝo. Jen kial li nomiĝis tiel, kvankam li ĉiam nomis sin “trezoro mia”.
La hobito tiel ektimis kiam li aŭdis la sibladon, ke li preskaŭ saltis el sia haŭto kaj tuj vidis la elstarantajn palajn okulojn, kiuj gvatis lin.
— Kiu vi estas? — li diris, ŝovante sian ponardon al Golumo.
— Kio li estass, trezoro mia? — flustris Golumo kiu ĉiam parolis al si, ĉar li kutimis paroli al neniu alia. Li ja venis rigardi Bilbon, ĉar tiumomente li ne estis tro malsata sed simple scivolema. Aliokaze, li unue kaptus kaj manĝus sian predon, kaj al si parolus nur poste.
— Mi estas sinjoro Bilbo Baginzo. Mi perdis la gnomojn, kaj mi perdis la sorĉiston, kaj mi ne scias kie mi estas. Kaj tion mi ne tro volas scii, ĉar mi nur volas eliri de ĉi tie.
— Kion li havas en siaj manetoj? — diris Golumo, rigardante la glavon, kaj ĝin ne ŝatante.
— Glavon. Klingon, kiu devenas de Gondolino!
— Sss, — diris Golumo, kiu tuj iĝis ĝentila. — Eble, ni sidiĝu ĉi tie kaj klaĉu iom kun ĝi, trezoro mia? Eble plaĉass al ĝi enigmoj, ĉu?
Li volis montri sin agrabla, almenaŭ tiumomente, ĝis kiam li povus eltrovi pli da informoj pri la glavo kaj la hobito, ĉu li vere tie venis sola, ĉu li estis bongusta, kaj ĉu Golumo mem vere estis malsata. Nur enigmoj venis en lian cerbon tiumomente. Starigi kaj solvi enigmojn estis la sola ludo, kiun li ludis kun la aliaj strangaj kreitaĵoj en siaj truoj jam de tre longe, antaŭ ol li perdis siajn amikojn, kaj forpeliĝis, fuĝante sola al la profunda mallumo de la submontoj.
— Konsentite, — diris Bilbo, kiu deziris kunlabori, ĝis kiam li lernus pli multe pri tiu estaĵo, ĉu li estis tute sola, ĉu li estis kruela aŭ malsata, kaj ĉu li estis amiko de la goblenoj. — Vi starigu la unuan, — li diris, ĉar li ne jam havis la tempon elpensi enigmon.
Do Golumo siblis:
Kio sen radikoj
pli altas ol salikoj,
supren-supren krestas
sed neniam kreskas?
— Facile! — diris Bilbo. — Monto, mi supozas.
— Ĉu ĝi divenass faccile? Ĝi devus havi konkursson kun ni, trezoro mia! Se trezoro mia starigos enigmon, kaj ĝi ne solvos ĝin, ni manĝos ĝin, trezoro mia. Se ĝi starigos ĝin, kaj ni ne solvos, tiam ni faross kion ĝi volass, ĉu ne? Ni montross al ĝi la elirejon, jes!
— Nu bone! — diris Bilbo, kiu ne kuraĝis malkonsenti, kaj freneze streĉis sian cerbon por trovi enigmojn, por ne esti formanĝita.
Tridek ĉevaloj ruĝmonte sin trovas,
unue krampas,
poste stamfas,
poste senmovas.
Jen la sola kiu venis al li, ĉar tiumomente la ideo pri manĝado iom okupis lian spiriton. Tio estis iom ordinara enigmo, kaj Golumo sciis la respondon, kiel vi ja scias ĝin.
— Malfreŝa ŝerco, — li siblis. — Dentoj, dentoj! Trezoro mia, sed ni nur havass seson da ili!
Tiam li starigas sian duan enigmon:
Senvoĉe kriaĉas,
sen-ale veturas,
sendente ĝi maĉas,
senbuŝe murmuras.
— Momenteton! — kriis Bilbo, kiu ankoraŭ pensis malkviete pri manĝado. Feliĉe, li aŭdis ion similan antaŭe, kaj revigle trovis la solvon. — La vento, la vento, kompreneble! — Li diris, kaj li tiel kontentis, ke li tuj inventis enigmon senhezite. “Ĝi ja mistifikos tiun etan subteran kreitaĉon”, — li pensis:
Okulo sur blua vizaĝo
vidis okulon sur verda vizaĝo.
“Similas l’ okulon l’ okulo, —
diris l’ unua okulo, —
sed malaltaloke,
Ne altloke”.
— Ss, ss, ss, — diris Golumo. Li jam delonge vivis subtere, kaj forgesis pri tiaj aferoj. Sed dum Bilbo esperis, ke la mizerulo ne povus respondi, Golumo revenigis al si memorojn pri fora epoko, kiam li loĝis ĉe sia avino en truo en tero apud rivero. — Sss, sss, trezoro mia, — li diris. — Temas pri suno super la lekantetoj, jes.
Sed lin enuigis enigmoj pri ĉiutagaj superteraj aferoj. Kaj ili ankaŭ memorigis lin pri tagoj, kiam li estis malpli soleca, ŝtelema kaj ŝlimoza, kaj tio igis lin malbonhumora. Plie, tiaj ideoj malsatigis lin, do li provis ion pli malfacilan kaj malagrablan:
Nevidebla, nepalpebla,
neaŭdebla, neflarebla,
malantaŭ steloj, submontete,
plenigas truojn ĝi komplete,
antaŭiras kaj postfinas,
vivon, ridojn, mortdestinas.
Malfeliĉe por Golumo, Bilbo aŭdis ion similan antaŭe, kaj krome, la respondo ĉirkaŭis lin.
— Mallumo, — li diris, sen eĉ grati al si la frunton, aŭ cerbumi.
Sen kovro, sen ĉarniro la skatolo.
Tamen enestas ĝin valora oro.
Ĝis li povus elpensi vere malfacilan enigmon, tiun li starigis por gajni tempon. Li konsideris ĝin facila vortludo, kvankam li ne uzis la kutiman formulon. Sed ĝi tre perpleksis Golumon. Li siblis al si, kaj kiam li ne trovis respondon, li flustris kaj balbutis.
Post longa daŭro, Bilbo iĝis malpacienca.
— Nu, kio ĝi estas? — li diris. — La respondo ne estas superŝutanta bolilo, laŭ la bruo de via pensado.
— Donu al ni ŝancon. Ke ĝi al ni donu unu ŝancon, trezoro mia. Ss, ss.
— Nu, — diris Bilbo, post kiam li donis longan ŝancon al li. — Kio pri via respondo?
Subite Golumo rememoris, ke li ŝtelis el nestoj jam delonge, kaj sidis sub la rivera bordo, kie li rigardis la kukolon demeti... rigardis la kukolon demeti...
— ...Ovon! — li siblis. — Temas pri ovo!
Tiam li demandis:
Senspire vivkarna,
mortece malvarma;
nek soifas, nek trinkas,
kirasite ne tintas.
Siavice li konsideris tiun terure facila, ĉar li ĉiam revis pri la respondo. Sed, li ne povis elpensi ion pli malfacilan, ĉar li estis tre konsternita de la ovo-provo. Tamen ĝi ŝajnis tre malfacila al Bilbo, kiu nenion sciis pri akvo, kaj nenion deziris scii. Mi supozas, ke vi jam scias la respondon, kompreneble, aŭ povus diveni post palpebrumo, ĉar vi sidas trankvile hejme, kaj vin ne ĝenas la risko, ke oni manĝos vin. Tiam Bilbo sidis kaj nervoze tusis, sed ne havis respondon.
Baldaŭ Golumo komencis sibli al si kun memkontento.
— Ĉu ĝi estass bona, trezoro mia, ĉu ĝi estass sukoza? Ĉu ĝi estass bonguste krakmaĉebla? — li komencis gvati Bilbon el la mallumo.
— Momenteton! — diris la hobito, tremetante. — Mi ĵus antaŭe donis al vi tre longan ŝancon!
— Ĝi devas hassti, hassti! — diris Golumo, kiu grimpis el sia boato al la lagobordo por aliri Bilbon. Sed kiam lia piedo tuŝis la akvon, fiŝo elsaltis pro timo kaj falis al la piedfingroj de Bilbo.
— Aĉe! Ĝi estas malvarma kaj humidaĉa, — li diris, kaj dank’ al tio li divenis. — Fiŝo, fiŝo! — li kriis. — Temas pri fiŝo!
Tio senkuraĝigis Golumon, sed Bilbo starigis novan enigmon kiel eble plej rapide, por ke Golumo revenu al sia boato por cerbumi.
Senkruro sur unukruro restis,
dukruroj sur trikruroj sidis,
kvarkruroj kelkon ricevis.
Ne estis la bona momento por tia enigmo, sed Bilbo ne disponis tempon. Se li starigus ĝin alitempe, ĝi estus malfacila por Golumo. Sed pensante pri fiŝoj, “senkruro” ne estis tiom malfacila: “Fiŝo sur tableto, viro apude sur trikrura tabureto, kaj la ostoj restas por la kato”. Jen evidente la solvo, kiun Golumo tuj diris. Nun li opiniis, ke venis la momento starigi tre malfacilan kaj malagrablan enigmon. Li parolis jene:
Ĉi tiu voras ĉiujn estojn:
arbojn, florojn, birdojn, bestojn;
maĉas feron, ŝtalon mordas;
durajn rokojn piste tordas;
reĝojn, urbojn, mortsvenigas,
altajn montojn ebenigas.
La kompatinda Bilbo sidis en la mallumo kaj pensis pri ĉiuj nomoj de gigantoj kaj ogroj, kiujn oni rakontis en fabeloj, sed neniu el ili rolis kiel en la enigmo. Li emis pensi, ke la solvo estis tute alia, kaj ke li devus scii ĝin. Sed li ne povis ĝin elpensi. Li komencis timi, kaj timo ne taŭgas por cerbumado. Golumo grimpis el sia boato. Li plaŭdis en la akvon, kaj vadis al la bordo. Bilbo vidis liajn okulojn alproksimiĝi. Lia lango ŝajnis fiksiĝi en sia buŝo, kaj li volis ekkrii “Donu al mi pli da tempo! Mankas al mi tempo!” Sed li balbute nur pepis:
— Tempo, tempo!
Bilbo estis savita de bona fortuno. Ĉar li diris, kompreneble, la ĝustan respondon. Golumo denove senkuraĝiĝis, kaj nun koleriĝis kaj enuiĝis pri la ludo. Kaj tio komencis tre malsatigi lin. Ĉi-foje li ne revenis al la boato. Li sidis en la mallumo apud Bilbo. Tiu iĝis tre malkomforta kaj konfuzita.
Tradukis Chris Gledhill kaj William Auld (poezio)
Georgo Handzlik. Ni tostu la verdan fortunon...: Kompakta disko. Bielsko-Biala: KLEKS, 1999.
Kantoj de Georgo Handzlik estas po trione filozofia, sarkasma kaj lirika priskribo de socie aktualaj temoj. Ankaŭ ofte la ĉeftemo de liaj kantoj estas Esperantujo. Ne eblas tranombri ĉiujn, sed jen kelkaj: Kabeiĝos iam mi, Esperantisto ekesto kaj malapero, Ripetado. Pri nia movado li plejparte ridas (sed ne nur, certe):
Pro la kluba prezidanto kiu hontas porti stelon,
Pro kasisto, kiu prenis kason kun kotiztabelo,
Pro la libroj nevenditaj kaj abonoj nelegitaj
Kabeiĝos iam mi, kabeiĝos iam mi.
Inter la ceteraj temoj tuŝataj de Handzlik elstaras la milita temo, pri tio temas en la kantoj La knaboj de nigra-blanka foto, Justaj bomboj. Tamen, ĉiam esprimante sian opinion, la aŭtoro ne ĉiam estas objektive prava (kvankam ĉi-foja praveco aŭ malpraveco estas diskuto por alia rubriko):
Kaj amik’ el Ĉeĉenio
vivas nun en montarbaro,
ĉar lin ĉasas ne ludante
mila rusa soldataro.
Rusa barda tradicio kutimigas la ŝatantojn de tiaspecaj kantoj al la konstanta (jam de pli ol 30 jaroj!) aspekto de vera bardo. Temas pri homo tre dece vestita, kies kantoj estas plenumataj ne tro profesie el teknika vidpunkto, nome estas nek profesia voĉo, nek klasika gitarludado, sed tio ne tre gravas ĉar dominas la enteksta senco, eĉ se laŭ formo ankaŭ tekstoj ne perfektas. La kantoj de Handzlik pruvas, ke ne nur en eksUSSR vorto “bardo” signifas la samon (nu, pri vestoj ne eblas juĝi laŭ la KD).
La kantoj estas ludataj tre simple, kun sporada agrabla enplektiĝo de piano kaj violono. Preskaŭ ĉiujn kantojn Handzlik komponis mem, kaj ĉiujn tekstojn (escepte de du tradukitaj) verkis.
Lia kantmaniero estas same tradicia por la bardoj. Malofte, sed tamen falsetanta, la voĉo de l’ kantisto postlasas agrablan impreson. Menciindas ke fojfoje li prefacas certajn kantojn per mallonga priskribo (ekzemple en la sama Kabeiĝos li klarigas kiu estis Kabe k.t.p.). Estas bezonata, kvankam eble ne ĉiam lerta metodo.
En la KD troviĝas ankaŭ vere lirikaj kantoj — ekzemple Finnlando. Estas tre harmonia kanto, en kiu Handzlik priskribas naturon, sunon, etoson de Finnlando, kaj daŭre ripetas ke li ne povas forgesi “belajn okulojn de Anna”.
Speciale frapa estas la kanto Egalec’ per lingvo. En la kanto la aŭtoro akre priskribas sorton de senmona kaj senlabora malfeliĉulo, kiu estas atakata de la vivo, kaj kiu konstante aŭdas pri Egalec’ per lingvo. Sed ne nuntempe povas ekzisti vera egaleco en la mondo, eĉ se ĉiuj parolus la saman lingvon...
Estas bedaŭrinde, ke la bonkvalite eldonita KD ne enhavas libreton kun la tekstoj de la kantoj, ĉar en tiaj kantoj gravas vortoj, kaj foje estas necese reveni al ĵusa verso por pli bone kompreni kion celas la aŭtoro.
Ĉi tiu KD ne povas esti fona muziko, ĉar bardaj kantoj ĝenerale estas destinitaj ne por orelumi fluantajn sonojn, sed ĝuste por aŭskulti. Kaj la disko de Handzlik Ni tostu la verdan fortunon... estas vere aŭskultinda.
Grigori Arosev
Vi diras: “Egalec’ per lingvo”,
Kaj nia lingvo taŭgas plej,
Sed vi per aŭto kaj mi perpiede
Iras al sama kongresej’.
Vi diras: “Egalec’ per lingvo”,
Kun kafo ĉe la televid’,
Dum mi malsatas sur la placo.
En poŝo nur dolaroj tri.
Vi diras: “Egalec’ per lingvo”,
Viandon vi aĉetis por la kat’
Kaj mi malseka pro la pluvo
Tranokton serĉas sur la strat’.
Vi diras: “Egalec’ per lingvo”,
Sed tio ne funkcias pli,
Ĉar vi ĉe Volvo trovis la laboron,
Nepagipova estas mi.
Teksto kaj melodio
de Georgo Handzlik
“En truo en tero vivis hobito. Ne aĉa, malpura, malseka truo plena je vermstumpoj kaj ŝlima odoro, nek seka, dezerta, sabla truo sen sidlokoj aŭ manĝaĵoj. Ĝi estis hobito-truo, kaj tio signifas komforton”.
Per tiuj vortoj komenciĝas La hobito, aŭ tien kaj reen, kiun oksforda filologo John Ronald Reuel Tolkien origine verkis kiel ĉekamenan vesperan rakonton al la propraj infanoj.
Oni konas la sekvon. La teksto estis preskaŭ hazarde eldonita en 1937, kaj komenciĝis la triumfa marŝado de Bilbo Baginzo tra la mondo. La hobiton sekvis post la mondmilito trivoluma eposo La Mastro de l’ Ringoj, kiu fariĝis unu el la kultaj romanoj kun milionoj da adorantoj ĉiulande kaj — laŭ la opinisondo de BBC — la plej grava literatura verko de la 20a jarcento.
En 1995 per eldono de La Kunularo de l’ Ringo, kiu estas la unua parto de La Mastro de l’ Ringo, eldonejo Sezonoj ekrealigis la projekton “Tolkien en Esperanto”. Sekvis La du Turegoj kaj La reveno de la Reĝo. La 1400-paĝa traduko de William Auld, eldonita en Jekaterinburg, trovis tre favoran akcepton de la legantaro kaj kritiko, kaj fine de 2000 la projekton kompletigis enmondigo de La hobito.
William Auld ja partoprenis en la tradukado de La hobito per esperantigo de la poeziaĵoj, sed la tutan prozan parton tradukis d-ro Christopher Gledhill, universitata lekciisto pri la franca lingvo kaj lingvistiko en la universitato de St.Andrews (Skotlando).
Sezonoj eldonis La hobiton kiel la naŭan volumon en la libroserio Mondliteraturo, en kiu antaŭe aperis ankaŭ La Mastro de l’ Ringoj. La libro havas 224 paĝojn, fortikan bindon kaj trikoloran kovrilon de Maŝa Baĵenova. Ŝi kreis ankaŭ bildojn por ĉiu ĉapitro (entute 19). La libro entenas ankaŭ mapon kaj etimologian klarigon pri la nomoj en la verkoj de Tolkien. La hobito estos mendebla ĉe UEA, FEL, ELNA kaj aliaj gravaj libroservoj kontraŭ 15 eŭroj. La abonantoj de La Ondo povas mendi la romanon rekte ĉe la redakcio sendinte 24 respondkuponojn. La ruslanda prezo estas 59 rubloj (plus sendokosto).
Halina Gorecka
La oktobra LF proponas al siaj legantoj interesajn legaĵojn pri diversaj temoj. En ĝi komenciĝas eseo “Eŭropo post 1989: ĉu pli aŭ malpli da literaturaj lingvoj?” per kiu Daniele Vitali analizas la etnan renaskiĝon kaj la malgrandajn lingvojn dum la lasta jardeko de la finiĝanta jarcento, la gravecon de la lingvopolitiko kaj la diferencon inter naciismo kaj etnismo. Samnumere trovas lokon la prelegoj de Radojica Petroviĉ kaj Marija Beloŝeviĉ, prezentitaj en la 19a ILF (Vraca) pri la temo “Nia gazetaro fronte al la telematika defio — kiuj ŝancoj, kiuj riskoj por la esperanta kulturo?”
La revuo represas la Deklaron de la Pola Studenta E-Komitato okaze de la 20-jara jubileo de la Raŭma Manifesto. Originalaj poemo de Leen C. Deij kaj hajkoj de Nicolino Rossi, originala rakonto de Julian Modest, didaktika dialogo de Giacomo Leopardi en traduko de Carlo Minnaja, poemoj de du braziliaj poetinoj tradukitaj de Pekim Vaz kaj recenzo de Dimitar Haĝiev pri libro kun aforismoj de Veselin Georgiev konfirmas la literaturan titolon de la revuo. Bibliografio de Tibor Sekelj ellaborita de Boriŝa Miliĉeviĉ kompletigas la literaturan fakon en LF-187.
Eseo de Radoslaw Nowakowski kaj recenzo de Anna Laszay pri la nova kompakta disko de Kore estas en la muzika rubriko, kaj eseo de Zofia Banet-Fornalowa pri la unuaj dramverkistoj en nia lingvo — en la teatra rubriko.
La revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. LF estas organo de la Esperanta PEN-Centro. Ĝi aperas dumonate. Perantoj de Literatura Foiro estas en 36 landoj, ankaŭ en Ruslando (Halina Gorecka).
HeKo
Fine de novembro ĉi-jare mi planas transloĝiĝi kaj “kunporti” la redakcion de TEJO Tutmonde al Japanio. La dato ankoraŭ ne estas fiksita, do bonvolu ekde nun ne plu sendi paperajn poŝtaĵojn al mia adreso en Bristol, Britio. Kiam mi efektive ekloĝos tie, mi anoncos mian novan adreson.
Ĝis anonco de adreso en Japanio, bonvolu sendi poŝtaĵojn por TT al TEJO ĉe Centra Oficejo de UEA, aŭ preferinde atendi tiun anoncon kaj sendi ilin al Japanio. La ret-adreso tejo-tutmonde@esperanto.org ankoraŭ funkcias.
Rick Newsum
Redaktoro de TEJO Tutmonde
Aŭstria Esperanto-Revuo. 2000/7-9;
Brazila Esperantisto. 2000/312;
Bulgara Esperantisto. 2000/1,2,3;
Debrecena Bulteno. 2000/120;
ELNA Update. 2000/3;
El Popola Ĉinio. 2000/10;
Esperanto en Skotlando. 2000/182;
Esperantolehti. 2000/5;
Esperanto-nyt. 2000/3;
Esperanto USA. 2000/5;
Heroldo de Esperanto. 2000/11-12;
Informilo por Interlingvistoj. 2000/34;
Informoskop. 2000/1;
Internaciisto. 2000/6;
Konkordo. 2000/45;
Kontakto. 2000/5;
Komencanto. 2000/7;
La gazeto. 2000/90;
La Ondo de Esperanto. 2000/11;
La Revuo Orienta. 2000/10;
La Verda Formiketo. 2000/50;
L’Esperanto. 2000/;7;
Literatura Foiro. 2000/186,187;
Norvega Esperantisto. 2000/4;
Monato. 2000/10;
REGo. 2000/1;
SAT-Amikaro. 2000/553,554;
Sennaciulo. 2000/8-9,10;
Starto. 2000/4;
Tempo. 2000/2-3;
Vestnik Esperanto. 2000/3.
Ni ricevis 11 solvojn de la postferia krucvortenigmo el la numero septembra. El ili 7 estis tute korektaj, la ceteraj havis erarojn. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Ludoviko De Doncker (Belgio).
Ni gratulas!
La ĝustaj respondoj: 1. sento; 2. oktobr’; 3. reklam’; 4. membrokarto; 5. orient’; 6. taktik’; 7. kakatu’; 8. ursino; 9. ortodoksa; 10. albatros’; 11. stafeto; 12. oksikoko; 13. ofic’; 14. citron’; 15. nas’.
En la kvadratoj de la japanaj krucenigmoj kaŝas sin ne vortoj, sed bildoj. La tasko estas pentri bildon laŭ numeraloj, kiuj estas maldekstre kaj supre de la kvadratoj. La numeraloj montras, kiom da grupoj de kolorigitaj kvadratoj situas en la indikita linio kaj kiom da kunligitaj kolorigitaj kvadratoj enhavas ĉiu grupo.
Ekzemple, numeraloj 2, 5 kaj 4 montras, ke en ĉi tiu linio estas 3 grupoj, konsistantaj: la unua — el du, la dua — el kvin, la tria — el kvar kolorigitaj kvadratoj. La grupoj estas dividitaj per almenaŭ unu malplena kvadrato. Malplenaj kvadratoj povas esti ankaŭ en la komenco kaj fino de linioj. La plej malfacila tasko estas diveni, kiom da malplenaj kvadratoj estas inter la kolorigaj grupoj.
Nun mi proponas al vi kvar japanajn krucenigmojn. Vi devas solvi ilin, poste kompreni kion vi pentris kaj skribi tiujn vortojn en kvadratojn, kiuj situas sub ĉiu krucenigmo. Finfine provu deĉifri la frazon. Se vi sukcesos fari ĉion, sendu al ni ĉiujn krucenigmojn, ĉiujn vortojn kaj la frazon.
Kompilis Tatjana Kulakova
La respondoj atingu la redakcion antaŭ 10 feb 2001. Je la Novjara Konkurso ni tradicie lotumos tri libropremiojn inter la trovintoj de la ĝustaj respondoj. La respondon sendu poŝte al la redakcio aŭ rete al la rubrikestro: kulakova@akb.mplik.ru.
En la januara numero ni gratulos la plej aktivan partoprenanton de la jaro 2000.
de Georgo Handzlik
(eroj de iam aperonta libro)
[A] (LOdE-73)
[B]
Batalante por mondpaco oni devas agi singarde por ne akiri mondpecojn.
Blindulo uzas hundon, senpiedulo rulseĝon, homo sen lingvokono tradukiston.
Bona konscienco riproĉas nur laŭ peto de l’ posedanto.
Bona konsilo donas profiton al konsilanto.
Bona politikisto: homo, kiu promesas nenion konkretan kaj konsekvence tion plenumas.
Bonantagulo estas komencanto, kiu povas diri nur “Bonan tagon”. Mi konas tamen kelkajn “jeviasanulojn”.
Proksimiĝas Kristnasko. Ansero demandas siajn kolegojn:
— Mi ne povas kompreni, kial mi la tutan nokton sonĝis pomojn?
* * * * *
— Karulo, post kelkaj tagoj estos Novjara festo! Eble ni iru rigardi iujn felaĵojn?
— Brila ideo! Tamen ni rapidu, ĉar la zoo baldaŭ fermiĝos.
* * * * *
Du meleagroj filozofiumas. Unu diras:
— Kiel vi opinias, ĉu ekzistas vivo post Kristnasko?
* * * * *
Dum festado de alveninta jaro 2000, TV-ĵurnalisto demandas al iu preterpasanto surstrate:
— Kiujn planojn vi havas por ĉi tiu jarmilo?
— Sufiĉe moderajn. Plejparton de la jarmilo mi ne estos vivanta.
* * * * *
Viro, aktive festinta alvenon de l’ nova jaro, matene, kun ruĝaj okuloj, ŝvelinta vizaĝo, nerazita, staras kaj rigardas sin en spegulo:
— Jen kiel vi aspektas, homo de la 3-a jarmilo...
Plukis kaj tradukis Grigori Arosev
Ronda dato. Kaj zumas babilo:
kia estos la tria jarmilo?
Do abunde aperas nun pluraj
horoskopoj, tabeloj aŭguraj,
profetaĵoj, nebulaj supozoj
kaj science bazitaj prognozoj:
“Ĉiujn nin, sen escept’, amas Dio!
Ĉiu ion ricevos pro tio!
Nia lando bonstatos, prosperos,
bonaj homoj neniam mizeros,
ĉiu klare aliajn komprenos
(eble eĉ Fina Venko alvenos!);
harmonios teknik’ kaj naturo,
per ĉefverkoj riĉiĝos kulturo,
venos novaj rekordoj en sporto...”,
...kaj — tutcerte al ĉiuj — la morto.
Bedaŭrinde la Movado havas ankoraŭ primitivan manieron ekzisti kie pli gravas almozpetado kaj kolekto de mono por salajroj de oficistoj ol financa rekompenco de talentoj ĉefe el malriĉaj landoj.
Walter Żelazny. Literatura Foiro. 2000: 186.
Plendante kelkaj opinias ke ni ne sufiĉe agas eksteren. Ni plejparte okupiĝas pri kafumado inter malnovaj amikoj kaj kantado de himnoj, ĉirkaŭataj de verdaj flagoj. Ĉu vere? Kvankam ni neniel informas kaj instruas sufiĉe, mi ne povas rekoni tian bildon. Se malnovaj amikoj parolas Esperanton kune, tio estas brila! Kaj ke ili kreas bonan etoson ĉirkaŭ si estas eĉ pli brile. Se ili kantas himnon, tio signifas, ke homoj ankoraŭ konas malnovajn poemojn klasikajn. Surbaze de agrabla etoso eble ili eĉ povas konvinki pli da homoj aliĝi al la sama rondo.
Torstein Kvakland. Norvega Esperantisto. 2000: 4.
La esperantismo estas pozitiva progresema ideologio. Ne estante reakcia, ĝi ne rajtas perdi tempon en batalado kontraŭ ia ajn alia ideologio. Sed celante sian propran idealon, ĝi ankaŭ ne rajtas sin limigi, nur por eviti konfliktojn, per sanktaj bovinoj de aliaj ideologioj. Se ni volas progresi al niaj celoj ni devas travadi la naciisman marĉon.
Eugène de Zilah. La Gazeto. 2000: 90.
La esenco de la ideo Esperanto, entenas ideon pri kosmopoliteco, pri mondcivitaneco. De pluraj jardekoj ni ne aŭdis pri aliaj seriozaj projektoj, dume Esperanto vivetas malgraŭ la esperantistoj. Esperanto havas la necesajn kondiĉojn por esti la internacia, la tutmonda lingvo. Kredeble aliaj lingvoj, ĉu artaj, ĉu naciaj, tute ne.
Gilbert Ledon. Brazila Esperantisto. 2000: 312
Kelkaj eble ankaŭ ne ŝatas SAT-on pro malagrablaj personaj spertoj kun SAT-anoj. Tio ŝajnas al mi nelogika konduto, ĉar SAT mem ne respondecas por ĉiuj vortoj kaj agoj de siaj membroj. SAT-ano, kiu stulte agas aŭ stulte parolas, mem respondas por tio. Kaj ĉiuokaze, al kiu utilus kleriga organizo, en kiu troviĝas nur tute kleraj homoj? Ĉiu homo, eĉ SAT-ano, povas erari...
Vinko Markov. SAT-Amikaro. 2000: 553.