Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 3 (65)

Redakcie

En la reto ni legis jenan opinion de la eldonantoj de la porinfana E-revuo La Krokodileto, aperanta ekde julio 1997 en Francio:

Ofte homoj diras al ni, ke ĝi estas valora revuo, sed ne pretas aboni ĝin, aŭ kiam ili abonas, ne montras ĝin al siaj infanoj aŭ lernantoj... Aŭ tutsimple ili ne kontribuas, kvankam ni legas iliajn nomojn en aliaj gazetoj...

Ni jam multfoje provis rilati kun aliaj tutmondaj asocioj (TEJO, ILEI, UEA, kelkaj landaj asocioj, kaj eĉ UFE, la tegmenta asocio en Francio, kies JEFO, eldonanto de La Krokodileto, estas la junulara sekcio). Ni neniam ricevis oficialan subtenon... Post iom pli ol du jaroj, ni atingis la mirindan nombron de 60 abonantoj, el kiuj nur 10 infanoj, el kiuj unu aŭ du fojfoje kontribuas. Oni diras al ni, ke Juna Amiko sufiĉas.

Jen moralo: la Esperanto-movado neniam kaptas la okazon havi interesajn agadojn. Esperantistoj preferas konservi siajn proprajn agadetojn, en sia angulo, izoliĝemante, ne rigardante tion kio okazas ĉe la najbaroj.

Evidente, pri la malsukceso de La Krokodileto kulpas ni esperantistoj (ĉar ne abonas; aŭ abonante nek reklamas nek kontribuas), niaj asocioj (ĉar ne helpas konkrete, do — buĝete), nia gazetaro (ĉar aliaj revuoj sufiĉas) kaj nia tuta movado (ĉar ĝi estas tia, kia ĝi estas). Laŭ tiu konstato, oni prefere ne fondu novajn gazetojn. Ĉu vere?

Ni ne estas tiel pesimismaj kiel la JEFOanoj, kaj antaŭ ol lanĉi La Ondon ni atente studis la konjunkturon de la gazetmerkato en Esperantujo.

Esperantujo estas plej ĝenerale difinebla kiel aro da homoj, kiuj fordonas al Esperanto la plezuron de sia libertempo. Laŭnombre, Esperantujo ne superas urbon kun cent mil loĝantoj. Estus naive esperi, ke loĝantoj en tia urbo amase ekdezirus aboni novan gazeton — jam aperas multaj: lokaj kaj centraj. Cetere, en tiu abstrakta urbo oni povus reklamcele disdoni la revuon al bibliotekoj kaj lernejoj, proponi ĝin simbolpreze al kioskoj kaj librovendejoj, lasi ĝin en lokoj publike vizitataj, alparoli la urbanojn per radio kaj televido.

La kazo de Esperantujo estas malpli avantaĝa — ni loĝas dise, kaj pli ol duono el ni estas apenaŭ atingeblaj, kaj inter la ceteraj tro multaj personoj neriĉaj, dum la pli bonstataj samideanoj estas jam troĝenataj per petoj aboni, kotizi kaj donaci. Ne estas eble sukcesigi en Esperantujo iniciaton, kies bezono ne estas sentata plurloke kaj plurnivele.

Tial ni ne plendas: ja nia abonantaro pasintjare kresketis de 283 al 303; plurkaze la abonita revuo estas legata de du aŭ de kelkaj personoj (rekordo estis starigita en Tomsk, kie la novembran kajeron sinsekve legis ... 16 personoj!); kaj, ĉefe, ni ricevas ĉiam pli multajn leterojn kiuj atentigas nin pri mankoj kaj helpas fari la revuon pli interesa.

Koran dankon pro viaj leteroj, pro viaj abonoj, pro viaj artikoloj kaj pro viaj donacoj! Ni estos ĝojaj, se la kovril-paĝa bildo instigos kelkajn el vi al plia letero. Ĝis la reskribo!

Halina kaj Aleksander

Konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de Esperanto

La Akademio de Esperanto estas lingva institucio kreita en 1905 per decido de la unua Universala Kongreso de Esperanto sub la nomo de Lingva Komitato, kies unua prezidanto estis mem Zamenhof, post kelkaj monatoj sekvata de rektoro Emile Boirac. Kvar aspektoj distingas ĝin de la naciaj lingvaj akademioj:

La unua estas la juneco de nia Akademio, kiu estis starigita nur dek ok jarojn post la apero de la unuaj tekstoj de la lingvo. Ni memoru, ke la unua teksto de la franca datas de 864 p. K., dum ĝia Akademio naskiĝis kelkajn jarcentojn poste: efektive, en 1635. La dua kuŝas en tio, ke la naciaj akademianoj estas dumvivaj kaj fariĝas senmortaj, dum la esperantistaj estas senmortaj dum solaj naŭ jaroj, sed ili rajtas rekandidatiĝi al novaj senmortecoj... La tria devenas de la historiaj cirkonstancoj de ĝia naskiĝo, intime ligitaj al la propra naskiĝo de la lingvo mem: ordinare la naciaj akademioj ne rajtas administri la evoluon de la lingvo, kaj la brazila ekzemple ne kuraĝas esplori, ĉu la senakcenta pronomo post estonta verboformo estas jam akceptinda, kvankam ĝi estas ege uzata, precipe se sekvas infinitivo. Kaj la lasta dependas de tio, ke la konsisto de nia Akademio estas diversnacia kaj diversetna, kaj tio permesas al ĝia personeco ian supernacian konduton, dum la naciismo karakterizas tiujn de la naturaj lingvoj.

La celo de la Akademio de Esperanto estas difinita per la unua Artikolo de ĝia Statuto: “La Akademio de Esperanto ... estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.” Kaj ni bone memoru, ke kontroli estas ne regi kaj komandi, sed honeste esplori la komunan uzon de ĝiaj parolantoj.

La aŭtoritato de la Akademio estas evidente nur morala — de la fakto, ke ĝi originas rekte de la Kreinto de la lingvo. Sekve de tio, ĝiaj decidoj — rekomendoj aŭ malrekomendoj kaj aproboj aŭ malaproboj — estas ordinare observataj de la plejmulto de la samideanoj, sed kelkaj ĝiaj konkludoj estis vere polemikaj, ĉar ili estis prenitaj en tre emociaj cirkonstancoj kaj sen sufiĉa esplorado. La nuna prezidanto preferas proponi al la publiko prelegojn pri aspektoj de la lingvo kadre de ĉiu Universala Kongreso, kiam estas aŭdataj la opinioj de pluraj esperantistoj ekster la Akademio: en la lasta Universala Kongreso parolis doktorino Ilona Koutny kaj la prezidanto.

La plej granda maloportunaĵo de nia Akademio estas la perdo de ĉiu tria jaro dum la okazigo de la elektoj pro la testudeco de la ordinara poŝto: unu triono de nia tuta tempo forglitas por la voĉdonado... En la 26-a de Aprilo 1996, la antaŭa prezidanto, nia kolego doktoro Werner Bormann, skribis la sekvantan plendon al la direktoroj de sekcioj kaj komisionoj de la Akademio: “La mandato de la antaŭa periodo finiĝis, laŭ konstato de d-ro Albault, en junio 1995, nun estas baldaŭ majo 1996. Unujara paŭzo estas malagrable longe. Bonvolu ekaktivi rapide en la sekcioj kaj komisionoj.” Nenia surprizo estas, ke similan plendon mi faris en la komenco de 1999, preskaŭ unu jaron post mia prezidantiĝo. La nuna estraro studas la eblecon mallongigi tian intervalon (mi konscias, ke tiu lasta vorto devias de la PIVa difino).

Multaj opinias, ke la Akademio agas malmulte aŭ eĉ tute ne agas... Ili tamen devas rekoni, ke la precipa celo de la Akademio estas ne agi, sed gardostari... Kaj gardostaranto povas maldormi la tutan nokton, kaj nur atenti, se ĝi fluas pace, kaj do nenio pravigas lian ekagon. Ni tamen konfesu, ke la akademianoj multe laboras ekster la sino de la Akademio: sur dudek unu el la dudek du tabloj kun libroj de la Libroservo en la pasintjara Universala Kongreso estis almenaŭ unu libro de akademiano, kaj ofte pluraj! Kaj la sola tablo sen kunlaboro de akademiano prezentis ekzemplerojn de unu sola libro en pluraj lingvoj, krom Esperanto, cetere kun nelingvaj temoj.

Efektive, la Akademio havas la tutan tempon de la mondo por la internaj laboroj, sed ni ne havas sufiĉan monon por disperdi per reklamoj pri ili, sed unu mi certe povas fari ĉi tie senpage, dank’ al la malavara invito de ĉi tiu revuo: nia Lingva Konsultejo, sub la respondeco de kolego Stefan Maul, estas je la dispono de la publiko por ĉiaj duboj, kiujn la lernolibroj ne solvos.

Kaj fina parolo: la venontan jaron estos elektoj, kaj por ili mi atendas la kandidatiĝon de kelkaj el la amindaj legantoj de ĉi tiu paĝo!

Geraldo Mattos

prezidanto de la Akademio

Heroldo: ĉiutage dum UK-85

Lastfoje okazis en 1933, dum UK en antisemita regno. Nun ree okazos en 2000, dum UK en Israelo. La Loka Kongresa Komitato en Tel-Avivo esprimis unuanime la principan aprobon pri la ĉiutaga apero de Heroldo de Esperanto. La redakta teamo konsistos el Marie-France Conde Rey, Stano Marĉek kaj Perla Martinelli.

La kvin numeroj de HdE formos novtipan kongresan kajeron, kiun ricevos senpage ĉiuj abonantoj de Heroldo. Ne nur la redakto, sed ankaŭ la komposto, enpaĝigo kaj preso okazos en Israelo. La eldono de HdE ne anstataŭos la kongresan kurieron, sed traktos pli profunde, per intervjuoj, referaĵoj, elzeviroj ktp la kongresan vivon. Unu kolumno estos dediĉita al ĝeneralaj novaĵoj el la monda aktualeco.

HeKo

Ĝustigo de LKK

Laŭ Heroldo Komunikas, la LKK de la Tel-Aviva UK “esprimis unuanime la principan aprobon pri la ĉiutaga apero de Heroldo de Esperanto” dum UK.

Mi ĝustigas, ke LKK nenion decidis pri tia afero nek povus decidi, ĉar decido pri ĝi, same kiel ĝenerale pri disdonado de ĉiaj materialoj en UK, apartenas al la kompetenteco de la Estraro de UEA. Tiusence mi siatempe respondis al demando de la redaktorino de HdE.

Amri Wandel

Prezidanto de LKK de la 85-a UK

AVE: duoble verdaj

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE), estis fondita en 1984 por akceli uzadon de Esperanto kiel komunikilo en la tutmonda Verda Movado (politika kaj eksterpolitika agado ekologia). En 1999 AVE havis 246 regulajn membrojn kaj 130 interesatojn.

Sukceso de Pariza Rezolucio

Kadre de la Eŭropa Kongreso de la Verdaj Partioj en Parizo (27 feb 1999) AVE, dank’ al la kunlaborantoj el SAT kaj FEJO, informis pri Esperanto kaj organizis unu el la 16 forumoj.

La konsilio de EFVP, Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj (intertempe 30 partioj en 28 landoj) en 1999 decidis pri nia rezoluci-propono, kiun ni verkis — paralele kun ERA — por du celoj. Unue, ke Esperanto povu reprezenti tiujn lingvojn, kiuj ne estas oficialaj laborlingvoj en la Eŭropa Parlamento kaj en la sistemo de la Eŭropa Unio (eŭska, gaela, kataluna, soraba, ktp.). Due, ke Esperanto iĝu libervola studobjekto en la eŭropaj lernejoj.

La komitato de EFVP kunmetis ambaŭ Esperanto-rezoluciojn kaj decidis interrete.

Fine de septembro 1999 la konsilio de la EFVP kunsidis en Bratislava. Martin Minich kaj lia kolego reprezentis tie AVE-on por informi kaj eble defendi nian rezolucion. Sed ne necesis defendi ĝin — do, nia rezolucio estas akceptita de EFVP!

Niaj renkontiĝoj

Okaze de la 84a UK en Berlino okazis la regula AVE-Renkontiĝo. Partoprenis pli ol 40 personoj. Krom mia prezento de AVE kaj respondo al kelkaj demandoj parolis Krayg Meulen pri la projekto “Sunfloroj”, celanta helpi al rifuĝintaj infanoj en Kosovo. Julius Wasik invitis al kontraŭnuklea pacorganizaĵo. Krome ni informis pri AVE en la budo de la fakaj asocioj.

La 2a AVE-Seminario pri Verda Politiko okazis en Jetrichovice (Ĉeĥio), proksime de Germanio, enkadre de turisma aranĝo de la saksaj esperantistoj, gvidata de Micha Wolf. Tie situas la tre vizitinda pitoreska sabloŝtona rokaro. Dumtage ni migradis ekologie kaj vespere diskutis pri Verda Politiko.

Informa Fako de AVE

AVE-anoj tradukis tekstojn pri la Ekologia Imposto kaj pri la Paco-Politiko de la Verda Grupo en la Eŭropa Parlamento. Mi verkis opinion pri la Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko de la Eŭropa Unio; ĝi estis demandita de la Verda Grupo en la EP.

Okazontaj aranĝoj

Aprilo. Canberra (Aŭstralio). Tutmonda Konferenco de Verdaj Partioj: AVE intencas prezenti Esperanton tie.

Aprilo. Oostende. 4a Eŭrop-Unia Kongreso: Eŭropa AVE-Renkontiĝo; partopreno je vizito de la Eŭropa Parlamento en Bruselo; vizito de ekologia bieno de Komitato Jean Pain.

Julio. Moskvo. 73a Kongreso de SAT: AVE-prezentado kaj diskuto pri Verda Politiko.

Julio. Tel-Aviv. 85a UK: Tutmonda AVE-Renkontiĝo.

Manfred Westermayer

sekretario de AVE

Germana sesio de AIS

Sojle al la jaro 2000 en la germana urbo Münster okazis la ok-taga 16a Internacia Festivalo (IF) kaj la 12a germana studadsesio de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) San-Marino — tamen estis nur unu aranĝo. Unuafoje en la kadro de IF okazis scienca konferenco kun plurtagaj kursoj. Docentoj de AIS lekciis pri jenaj temoj:

OProf. Hans-Dietrich Quednau. “Aplikado de aŭdvidaj kaj plurkanalaj rimedoj en instruado”;

ADoc. Alicja Lewanderska-Quednau. “La rolo de virinoj en socio, familio kaj politiko”;

Dr. Dirk Willkommen. “Stacioj de la eŭropa ideo”;

Mag. H. Fischer. “La rebaptistoj en Münster: ĉielo kaj infero”;

PDoc. Dr. R. Fischer. “La germana kulturo sub la premo de la usona prestiĝo”;

AProf. Amri Wandel. “La suneklipso / La misteroj de Marso”.

Ĉiuj kursoj kaj prelegoj okazis en Esperanto. La festivalanoj ne nur fervore diskutis pri la temoj, sed pli ol 30 ankaŭ utiligis la okazon akiri ateston de AIS.

Tiu kombino de AIS-konferenco kun Esperanto-aranĝo denove pruvis la sukceson de tiu koncepto. Jam kelkfoje, laste en Berlino, AIS prezentis kursojn kadre de Universala Kongreso de Esperanto, kaj Amri Wandel, la rektoro de la Tel-Aviva IKU (Internacia Kongresa Universitato), jam invitis fari tion ankaŭ ĉi-jare. Same la sukceso de la AIS-kursoj dum la lastjara IJF en Bellaria (Italio) instigis la organizantojn al ripeto en la ĉi-jara IJF, kiu paske okazos en Cavallino (Venecia marbordo) kaj havos la temon “Ĉu esti aŭ ne esti eŭropano?”

Pliaj aranĝoj de AIS ĉi-jare okazos pentekoste en Hradec Králové (Ĉeĥa Respubliko) kaj Sibiu (Rumanio). Aprile la Meksika AIS-asocio okazigos tritagan inaŭguron en la urbo Celaya.

Reinhard Fösssmeier

IS-2000

Pri tiu ĉi aranĝo plej ofte oni diras simple “Iso”, ne deĉifrante, ja ĉiuj scias, ke temas pri la Internacia Seminario de Germana E-Junularo. Kaj ĉiuj scias, ke ĉiuNovjare ĝi okazas en Germanio. Kaj venas tien gejunuloj de la tuta Eŭropo kaj foje eĉ de la tuta mondo.

Ĉi-foje Iso okazis 27 dec – 3 jan en Wezlar, urbeto ĉ. 70 km norde de Frankfurt-am-Mein, kiel kutime en junulargastejo. La urbeto estas belega, antikva kaj ege trankvila.

Jam dek minutojn post la enveturo en la urbon ni renkontis la unuan esperantiston, interkisiĝis, ĉar estis nia konato, kaj kune daŭrigis la vojon al la gastejo. Iom poste en nian buson eniris ankoraŭ kelkaj dorsosakitaj personoj — kompreneble ili estis alvenantaj IS-anoj — de diversaj partoj de Germanio, Hispanio, Francio kaj aliaj. Nin ili ekkonis ne tuj, ĉar ni jam demetis niajn “naci-karakterizajn apartaĵojn” — nome la dorsosakojn. “Ni pensis, ke vi estas bonaj veclaranoj, kiuj miras pri la nekutimaj dorsosakuloj”, — klarigis Ajke, knabino el iu orientgermana urbo.

La seminario ĉi-foje kunvenigis ĉ. 300 personojn. La programo estis tradicia. Mi jam partoprenis en la aranĝo antaŭ du jaroj kaj fakte formale kaj programe ĉio estis tute sama. Mi komprenas, ke tio estas valoro — ja homoj preferas antaŭscii, kio ilin atendas. Sed malaperis pluraj el la antaŭa generacio de IS-vizitantoj, venis multaj novaj homoj, parte aliaj personoj respondecis pri multaj programeroj kaj parte aliaj personoj prelegis kaj gvidis kursojn. Sed same okazis Novjara banado (amasa vizito al baseno la 30an de decembro), tuttaga ekskurso, Internacia vespero, koncerto de muzik-steloj — ĉi-foje tio estis JoMo kaj Kim Henriksen, Silvestra bufedo, same bonis diskotekoj kaj logis Gufujo per siaj bongustegaj teoj kaj noktomezaj literaturaj legadoj...

Kiel ĉiam nubis cigareda fumo kaj verŝiĝis biero kun klaĉoj en la trinkejo... Oni biliardludis, disdonadis aliĝilojn por E-aranĝoj kaj internacie interkomunikiĝis.

Eblas diri, ke jam de la unua tago senteblis la fama IS-etoso — ja por multaj estis impreso, ke oni nenien veturis, ke estas la sama antaŭa IJK aŭ IS, nur okazis kelkmonata aŭ jara paŭzo pro iaj personaj kialoj, kaj jen ĉio daŭras. Oni denove ensorbadis la feliĉon kaj plezuron de la IS-komunikado por reĝui ĝin en la rememoroj dum la cetera parto de la jaro — dum tedaj kaj grizaj labormonatoj. (Kial ne, kritikemuloj, ĉu tio estas iel malpli bona ol turismadoj al antikvaj ruinaĵoj por ekhavi sian foton sur ilia fono?)

Kaj oni ne nur umis kaj pli konkrete amindumis (neeviteblega afero en la junulara medio), sed ankaŭ ne malofte lernis. Oni eksciadis pri la aliaj landoj kaj moroj, oni aŭskultis foje riveligajn prelegojn, partoprenis kursojn kaj trejnadojn. Fakte, al tiuj, kiuj volis ripozi kaj al tiuj, kiuj volis evolui estis prezentitaj egale abundaj eblecoj por tio.

Tamen kiel ajn oni rilatu al “amuziĝemo” kaj “neseminarieco” de IS, oni memoru, ke ĝi ĉefe estas komuna festado de Novjaro — ĝoja, ne tro serioza kaj vere internacia E-renkontiĝo.

Andrej Ananjin

Du montaraj renkontiĝoj

Sankt-Nikolaa renkontiĝo

Regiona Societo Esperanto en Poprad (Slovakio) ĉiujare organizas honore al Sankta Nikolao renkontiĝon de esperantistoj el Slovakio kaj Pollando en montara vilaĝo Murzasichle, kiu troviĝas proksime al Zakopane en Pollando. Tiu tradicia aranĝo reokazis 3–5 dec 1999.

Dum la busekskurso la grupo vizitis la grandan bazaron en Nowy Targ kaj posttagmeze, per sledoj tirataj de ĉevaloj, esperantistoj faris ekskurson tra montaro, kio tre plaĉis al ĉiuj, speciale al infanoj. Vespere Sankta Nikolao disdonis donacetojn al ĉiuj gepartoprenantoj. Amika kaj amuza etoso regis dum la tuta renkontiĝo.

Vintra feriado kaj Silvestra Balo

La unuaj gastoj por la tradicia jar-ŝanĝa aranĝo venis al Poprad jam la 25 dec. Plej multaj partoprenantoj venis el Pollando, dank’ al Esperantotur en Bydgoszcz.

La Silvestra Balo okazis samtempe en du lokoj. La unua loko estis la tradicia restoracio La Ruĝa Papavo en kvartalo Velká kaj en Kulturdomo de Matejovce estis alia grupo. Entute la Silvestran Balon partoprenis 130 personoj. Krome en Poprad haltis kelkaj grupoj, kiuj veturis al la Silvestraj Baloj en Budapeŝto kaj Venecio.

Milan Zvara

AERU en la koro de la Granda Silka Vojo

Ankaŭ vin atendas la Azia Esperanto-Renkontiĝo AERO-2000 (dediĉita al la Internacia Jaro de la Kulturo de Paco kaj Senperforto), okazonta sub aŭspicioj de UEA en 2750-jara Samarkando 15-20 aŭg 2000. Sojle de la nova jarmilo AERO celas doni freŝan inspirigan aeron al la azia esperantistaro kaj akceli E-movadon en la regiono. Ni ĝojus bonvenigi gastojn el ĉiuj kontinentoj.

En la programo okazos seminario pri E-movado en Centra Azio, sinprezento de aziaj E-kluboj, instruista seminario, fakaj kunsidoj, intensaj E-kursoj por komencantoj kaj progresantoj, internacia arta vespero, ekspresa kurso de la uzbeka lingvo, E-loterio, gustumado de famaj uzbekaj vinoj, pikniko en la montaro, vizitado kun E-ĉiĉerono de mondfamaj vidindaĵoj de antikva Samarkando ktp. Laŭdezire aranĝeblos ankaŭ postaj ekskursoj al Buĥara, Taŝkento, Ŝahrisabz, Penĝikent (Taĝikistano) ktp.

Partoprenkotizo: 195 USD inkluzivas loĝadon en 2-litaj hotelĉambroj (kun necesejo, duŝo kaj lavejo en ĉiu ĉambro), trifojan manĝadon tage, surlokan transportadon, ekskursojn, vizan subtenon kaj la tutan programon.

La aliĝilon petu ĉe la organizanto, Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro:

Adreso: P.O. Box 76, UZ-703000 Samarkando, Respubliko Uzbekistano

Telefono: +998 (662) 33 17 53

Fax: +998 (662) 31 07 77

Rete: peacetur@samuni.silk.org

Anatolij Ionesov

Pri la jura statuso de la Pakto

Reference al diversaj opinioj kaj (mis)informoj aperintaj lastatempe, la Evolukomisiono memorigas ke:

a) la Pakto por la Esperanta Civito ne estas asocio, sed kontrakto inter liberaj establoj, kiuj celas helpi sin reciproke, havi komunan kondutkodon kaj prepari Konstitucian Ĉarton;

b) la naskiĝonta Esperanta Civito mem ne estos asocio, sed subjekto de internacia juro.

HeKo

Zuriko revigliĝis

La 95-a Ĝenerala Kunveno de la E-Societo Zuriko (Svislando), okazinta 14 feb 2000 en la nova E-librejo, povis konstati, ke la jaro 1999 por la societo estis sukcesa!

Elstara evento estis la sukceso de la hiphopgrupo Freundeskreis, kies kanto Esperanto dum pluraj semajnoj akiris la unuajn lokojn de la “hitparado”. Tiu evento kaj ankaŭ nia sukcesa prezento en la interreto kaŭzis amasan intereson pri nia lingvo. En la dua duono de la jaro ni ricevis pli ol 200 informpetojn, vendis grandan kvanton da lernolibroj kaj povis bonvenigi plurajn novajn membrojn en nia klubo.

En septembro ni faris standon kun bona sukceso. Kaj kulminis nia jaro je la Zamenhoffesto, kiun partoprenis pli ol 30 plenkreskuloj kaj 11 infanoj. La nove malfermita Esperanto-Librejo fariĝis bona allogpunkto.

Ni havis ankaŭ bonan eĥon en la gazetaro, aparte menciinda estas preskaŭ tutpaĝa artikolo de Martin Ebner en Neue Züricher Zeitung. Ĉar en Zuriko aperas pli ol 10 ĵurnaloj ni bedaŭrinde ne sukcesis ricevi ĉiujn de la multnombraj artikoloj aperintaj dum 1999.

Dank’ al la laboro de Stanislaw Skorupski ankaŭ regule okazis elsendoj en kaj pri Esperanto ĉe radio Lora. 15 dec Stanislaw faris kun mi 2-horan elsendon pri Esperanto.

Menciinda estas ankaŭ la malavara donacemo de nia membraro, kio permesos al ni konsiderinde kreskigi nian varbagadon sen altigi la kotizon.

Dietrich M. Weidmann

prezidanto

Hispaniaj novaĵoj

Redaktoro de Boletín afable sendis al ni kompendion pri la aktivado de esperantistoj en Hispanio, el kiu ni ĉerpas:

Tutlande. Traleginte la HEF-paĝaron, Nacho Toro, ĵurnalisto de Onda IMEFE, kontaktis la HEF-oficejon. Ana Manero estis telefone intervjuita de li la 20an de decembro je la 11.20 horo dum dek minutoj. Li serioze trastudis nian retan informilon kaj prikomentis ĝin sufiĉe favore. Ne estis demandoj kia: “Kiom da esperanto-parolantoj estas en la mondo?” kaj similaj. Male, li interesiĝis eĉ pri la vortarego de De Diego.

Asturio. En Radio “Sele” (“milda” en la astura lingvo), radiostacio kiu dissendas laŭ modulita frekvenco ĉefe en la astura lingvo (bable), Abelardo González prezentas, ĉiumerkrede je la 19a horo, programon dediĉitan al Esperanto. Fakte jam intervenis en la programo pluraj membroj de la estraro de Astura Esperanto-Asocio.

Ekstremaduro. Neesperantista fondaĵo Pío Sopena organizis du fulmajn E-kursojn. Tiu fondaĵo ne nur disponigis sian ejon, sed ankaŭ pagis la koston de la uzitaj lernolibroj. La unua kurso okazis dum la dua, longa, semajnfino de oktobro kaj la dua kurso okazis 4–8 dec en Hervás, belega montara vilaĝo de Caceres.

Eŭskio. Estas tuj aperonta la traduko de konata eŭska verko de la fama aŭtoro Bernardo Artxaga. Temas pri Memoraĵoj de eŭska bovino, tradukita de Aitor Arana. La libron eldonas neesperanta grupo.

Kanariaj Insuloj. La membroj de ESTO kunvenis en sia sidejo en la historia strato San Agustín de La Laguna. Inter aliaj aferoj, oni decidis apogi la universitatan kurson “Esperanto kaj ĝia kulturo”, kiun oni denove ofertis en la Universitato de La Laguna. La kurso okazos inter marto kaj junio 2000.

Valencio. Okazas E-kurso ĉe “Reina Dona Germana”, centro por konstanta edukado de plenkreskuloj, dependanta de la Konsilantejo pri Edukado kaj Scienco de “Generalitat Valenciana”. Ĉiumarde, po du horoj, de oktobro ĝis aprilo.

Miguel Gutiérrez

Parolas Varsovio

La Leter-Fako de Radio Polonia (radioelsendoj de Pola Radio por eksterlando) anoncis la statistikon pri leteroj kaj raportoj alvenintaj al la unuopaj redakcioj en 1999. Entute ĉiuj redakcioj de la eksterlanda programo de Pola Radio ricevis 4888 leterojn. Laŭ la raporto oni povas klare vidi, ke la E-Redakcio denove okupis la unuan lokon:

1. Esperanto-Redakcio 2 308

2. Germana Redakcio 795

3. Angla Redakcio 567

4. Bjelorusa Redakcio 396

5. Pola Redakcio* 271

6. Rusa Redakcio 215

7. Ĉeĥa kaj Slovaka Redakcio 129

8. Litova Redakcio 122

9. Ukraina Redakcio 85

* elsendoj pollingvaj por poloj loĝantaj eksterlande.

En la statistiko de la alvenintaj en 1999 raportoj pri aŭdebleco la tabelo prezentiĝas jene:

1. Germana Redakcio 3 983

2. Esperanto-Redakcio 2 448

3. Bjelorusa Redakcio 1 126

4. Angla Redakcio 713

5. Ĉeĥa kaj Slovaka Redakcio 427

6. Rusa Redakcio 321

7. Ukraina Redakcio 158

8. Pola Redakcio 76

9. Litova Redakcio 5

Entute venis 9 257 raportoj. Tamen la raportoj de la esperantistaj aŭskultantoj karakteriziĝas per tio, ke ili tre ofte enhavas aldone al la aŭdebleco mallongajn leterojn kaj rimarkojn pri la enhavo, ktp. Do, ili estas duone leter-aspektaj, kio pligrandigas ilian valoron.

Plej multaj leteroj venis el Francio, Germanio kaj Nederlando. Kreskis la nombro da ret-leteroj el ekstereŭropaj landoj, tutaparte el Brazilo kaj Usono kaj en la lastaj du monatoj de 1999 el Aŭstralio. Do, pli kaj pli ofte oni aŭskultas la elsendojn per ret-radio.

En 1999 pli ofte oni transprenis fragmentojn de niaj E-elsendoj por utiligo en lokaj radioelsendoj, ekz. en Francio (Tuluzo) aŭ Aŭstralio (Melburno). Per telefonaj intervjuoj de Pola Radio oni rapide diskonigas interesajn kaj aktualajn movadajn informojn, ofte rekte el la estrarkunsidoj de UEA. Per sonraportoj pri la Universalaj Kongresoj oni ebligas partoprenon en la plej interesaj kongresaj kunvenoj al la personoj, kiuj restis hejme. Same estos nunjare pri UK en Israelo. Mi eĉ ricevis kelkajn leterojn de gesamideanoj, kiuj speciale aĉetis komputilon kaj modemon por havigi al si alireblon al ret-radio kaj aŭskulti niajn sonraportojn el Israelo. Nunjare nia raportistino tie estos Barbara Pietrzak.

Andrzej Pettyn

Estro de la Esperanto-Redakcio

KURTE

7 sep 1999 laŭ la devizo “Nia Patrujo estas la mondo”, en Alto Paraíso (Brazilo) en ĉeesto de la urbestro estis inaŭgurita avenuo Esperanto. 24 okt en la sama urbo estis inaŭgurita la monumento al la Paco, konstruita sub la aŭspicioj de la Rotaria klubo, kun surskribo en la portugala k E-to. (Brazila Esperantisto)

En mitingo okazigita en Sabadell pri la voĉdonado al Kataluna Parlamento, s-ro Julio Anguita, ĉefa kunordiganto de la Koalicio Unuiĝinta Maldekstrularo kaj eksa ĝenerala sekretario de Hispana Komunista Partio, diris: ” Estas bone posedi la du lingvojn, la katalunan kaj la kastilian, kaj por la internaciaj rilatoj oni devas uzi tiun belan kaj mirindan lingvon, kiu estas Esperanto”. (KAE-Informilo)

Ĉe la malfermo de la 10a Sudbrazila E-Renkontiĝo en Florianópolis estis inaŭgurita Galerio Esperantista. (La Lampiro)

E-taj standoj estis en la japanaj ekspozicioj pri kalendaroj k pri historiaj gravuloj en Tokio, internacia festivalo en Nagoya, lerneja ekspozicio en Yokohama. (La Revuo Orienta)

Oktobre 1999 Bao Lin, prezidanto de la Tonglu-a E-Asocio (Ĉinio) ricevis la unuan premion en la filatela ekspozicio en la gubernio Tonglu pro sia E-stando “Niaj amikoj troviĝas tra la tuta mondo”. (El Popola Ĉinio)

Budo Esperanto estis starigita en la junulardomo de Douai (Francio) okaze de forumo de regionaj lingvoj. (Franca Esperantisto)

Internacia Traduk-Reto pere de Esperanto, fondita en 1994, havas nun 67 tradukantojn por 31 lingvoj. (Heroldo de Esperanto)

Tibor Papp, ĉefredaktoro de Debrecena Bulteno k lingvoinstruisto, lastasemajne de 1999 finis ekzameni 62 gestudentojn pri baza grado de E-to en KLTE (Sciencuniversitato “Kossuth Lajos”). En junio 1999 samloke sukcese trapasis la ekzamenon 85 gestudentoj, do sume 147 lastjare. (HeKo)

La unua romano de la argentina ĵurnalisto Rodrigo Fresán titoliĝas Esperanto, ĉar la ĉefa protagonisto nomiĝas Federico Esperanto. (Franca Esperantisto)

30-minutan filmon pri la tradicioj de nia lingvo, la E-ta literaturo k kulturo elsendis 16 jan 2000 la televidkanalo KTVM en Vraca (Bulgario). Ĝi estis dediĉita al la Internacia Literatura Forumo, kiu okazos en Vraca en majo 2000, kadre de “Botev-tagoj”. (HeKo)

REK-2000 en Ĉuvaŝio

3–6 feb 2000 en Ĉeboksary (la ĉefa urbo de Ĉuvaŝa respubliko, Volgio) okazis Rusia Esperantista Kongreso (REK) en kiu partoprenis 51 personoj el 13 loĝlokoj.

En la kongreso okazis konferenco de REU. Ankaŭ SEJM havis sian konferencon, dum kiu ĝia nomo ŝanĝiĝis al REJM kaj elektiĝis 7-kapa komitato kun kunordigaj funkcioj de Vitalij Malenko.

Kadre de REK inter Junulara E-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR), Uljanovska E-klubo Evento kaj Junulara E-teamo de Ivanovo (JETI) estis subskribita interkonsento pri funkciigo de projekto Esperanto-Kluba Iniciato (EKI), kiu celas okazigi “descendojn” al urboj, kie ne ekzistas aŭ tre malfortas E-movado — lanĉante informkampanjon, okazigante ekspreskursojn, fondante novajn E-grupojn kaj subtenante ilin.

Krom tio plenkunsido de REK akceptis 2 rezoluciojn: pri E-movado en Rusio kaj pri la kongresa nomo.

Provizore la venonta kongreso estas planata en Peterburgo en marto 2001 paralele aŭ antaŭ la festivalo EoLA. La nova estraro de REU taskigis sin pri la prepara laboro por la nova REK.

Aleksandr Blinov

Nikolao Gudskov kaj Viktor Aroloviĉ (la du legantoj en la unua vico) jam prezidis la landan asocion, tamen ne ili, sed Andrej Ananjin duafoje fariĝis prezidanto de REU.

REU kun nova estraro

Kadre de REK en Ĉeboksary okazis Konferenco de Rusia Esperantista Unio kun partopreno de 18 delegitoj.

La agado de la malnova estraro, elektita antaŭ jarduono en Tiĥvin, estis taksita nekontentiga. Dum la E-movado en la lando leviĝas kaj akiras novajn trajtojn, laboro de la landa asocio dum kelkaj lastaj jaroj estas nevidebla. La membraro de jaro al jaro malkreskas, la financo estas en plorinda stato.

Multaj aktivuloj, kiuj reale estas motoroj de E-movado, ne ŝatas partopreni la agadon de REU. Ili organizas renkontiĝojn, eldonas revuojn, instruas, sed neglektas la landan asocion, opiniante ĝin nenecesa aŭ burokrateca. Rezulte multaj ĝiaj funkcioj estas neplenumataj.

Feliĉe tiu stato ŝanĝiĝas. La prezidanto de REU estis elektita Andrej Ananjin (Ivanovo), kiu lastatempe estas unu el realaj gvidoroj de E-movado en nia lando. Tamen la elektoj ne estis simplaj, kaj dum du etapoj de voĉdonado du ĉefaj kandidatoj (Ananjin kaj Kokolija) ricevis egalan kvanton de voĉoj. Nur en la tria etapo de voĉdonado la pata situacio estis venkita.

Vicprezidantoj de REU iĝis Georgij Kokolija (Moskvo) kaj Yurij Karcev (Uljanovsk). La Konferenco decidis limigi la kvanton de estraranoj ĝis tiuj tri personoj. Krome, estis nomumitaj komisiitoj: pri libroservo kaj koresponda kurso Mikaelo Ĉertilov, pri literaturo Valentin Melnikov, pri turismo Aleksej Salomatov, pri dokumentaro Viktor Aroloviĉ, pri juraj aferoj Elena Ŝevĉenko, pri publikaj rilatoj Nikolao Gudskov. Ĉiuj komisiitoj estas moskvanoj.

Dum la Konferenco estis proponita projekto de agadprogramo de REU. Ĝi estis akceptita kiel bazo por plua evoluigo. Estas planataj, ekzemple, aktivul-trejnaj seminarioj, kreo de banko de sperto por aktivuloj, lanĉo de novaĵservo de REU, plifortigo de kontaktoj kun regionoj de la lando.

Plia informo troveblas ĉe la retpaĝo de REU: http://reu.da.ru.

Yurij Karcev

Kontraŭmilita rezolucio:
ne oficialigita en REK-2000

Dum la lasta plenkunsido en REK-2000 estis akceptita rezolucio pri la milito en Ĉeĉenio. Sed laŭ insisto de kelkaj pliaĝaj esperantistoj sekvi la Bulonjan Deklaracion ĝi ne estis akceptita kiel la kongresa, sed subskribita de ĉ. du trionoj de la ĉeestintoj kiel individuoj.

Nikolao Gudskov

La sekvaj partoprenintoj de Rusia Esperantista Kongreso, kunveninte la 3-6 feb 2000 jaro en Ĉeboksary — ĉefurbo de Ĉuvaŝa Respubliko de Rusia Federacio,

reprezentante movadon por la internacia lingvo Esperanto, kiu laŭ sia esenco strebas al paco kaj kompreno inter diversaj popoloj,

konsiderante rajton je vivo kiel la plej grava homa rajto sur la Tero,

konstatante mortigon de pluraj miloj da homoj en Ĉeĉenio,

opiniante neebla solvadon de politikaj problemoj per forto de armiloj, malgraŭ pravigo per ajnaj noblaj kialoj,

— firme kontraŭas daŭrigon de milito en Ĉeĉenio,

— elpaŝas por urĝa komenco de senperforta, paca solvo de politikaj problemoj en Ĉeĉenio. (20 subskriboj)

OrSEJT-32

Post sesjara paŭzo en Siberio okazos esperantista tendaro. La tendaron organizas Tomska E-klubo. La tendaro okazos 21–31 jul 2000. Ni estimas etoson de la tradiciaj E-aranĝoj, kaj pro tio nepre okazos vigla teama vivo, lingvaj kursoj, kutimaj tendaraj programeroj, diversaj konkursoj kaj koncertoj.

Ni atendas E-karavanon kiu veturos el Eŭropo al IJK en Hongkong kaj pasigos en la tendaro ses tagojn.

La tendaro okazos apud Tomsk en turistejo. Ni strebos variigi la loĝ-kondiĉojn por ĉies poŝo: 1–3-litaj ĉambroj, amasloĝejo, tendo.

La sola komunik-lingvo estos Esperanto!

Bonvolu informi pri via deziro veni al OrSEJT-32 plej baldaŭ, ĉar por la organizantoj estas tre grave scii proksimuman kvanton de partoprenontoj.

Aliĝkotizo por Ruslando kaj KSŜ (ruslandaj rubloj)

Aĝo ĝis 21.04 ĝis 21.06 surloke
Sub 16 jaroj 30 40 60
16-30 jaroj 40 60 90
Pli ol 30 jaroj 50 80 120

La rublajn pagojn sendu al Gennadij Fjodoroviĉ Basov laŭ la suba adreso.

Aliaj landoj (usonaj dolaroj)

ĝis 21.04 ĝis 21.06 surloke
5 8 12

La alilandanoj petu informojn pri la pagmaniero. Privatajn invitilojn por eksterlandanoj ni povas aranĝi post aparta peto.

Detalajn informojn ni sendos al interesitoj.

Adreso: RU-634055 Tomsk-55, a/k 2289, Gennadij F. Basov

Rete: gbasov@hcei.tsc.ru

Telefonoj: (3822) 258-966 (Gennadij Basov), 773-514 (jeLena Katajeva), 770-003 (Saŝuk), 536-427 (Konstantin Malasajev)

Gennadij Basov

Stagnado de la Norda Ĉefurbo

En Peterburgo estas stagnado. S-ino Abolskaja gvidas du grupojn en Espero, sed la klubaj aranĝoj preskaŭ ne okazas, ĉar ŝi ne povas “disŝiriĝi” kaj organizi ankaŭ la kluban laboron.

Ne tre sukcesis ankaŭ la provo de Svetlana Ejst revigligi la junularan movadon. Al la prezentado de Esperanto en la junularpalaco ni invitis reprezentantojn de diversaj junularaj kluboj kaj organizoj, sed nur ses personoj venis. Studentino el “Instituto pri lingvo kaj kulturo” petis min prelegi pri interlingvistiko, sed al la prelego venis ... du knabinoj, dum la ceteraj filologoj (!) restis tute indiferentaj.

Nun nia negranda junulara klubo preparas la sekvajaran EoLA. Baldaŭ okazos E-koncerto en la 271a gimnazio.

Boris Kondratjev

Gajaj ĵaŭdoj en Tiĥvin

Esperantistoj el E-klubo en Tiĥvin (200 km oriente de Peterburgo) okazigas siajn kunvenojn la trian ĵaŭdon de ĉiu monato. Lastatempe la kunvenoj iĝis pli amasaj ol antaŭe.

Pli ol tridek personoj kunvenis je la Tago de la Libro, dum kiu ni ankaŭ festis (jam la 21an de decembro) la novan jaron. La feston komencis ludoj, sekvis koncerto, en kiu partoprenis ankaŭ niaj plej junaj esperantistoj — lernantoj el la urba mezlernejo N-ro 5. Spertuloj ĝojigis la publikon per bela kantado, sub la gvido de ĉarma V.Vlasova. Dum la sekvinta gaja teumado (vidu en la suba foto) sonis gitaro kaj komunaj kantoj.

La januara ĵaŭdo estis dediĉita al Iosif Brodskij. Pri la poeto rakontis M. Bronŝtejn. Poste ni (ankaŭ ĉi-foje estis pli ol 30 personoj) povis aŭdi liajn verkojn prozajn kaj poeziajn, kaj fine estis surprizo: eksonis la voĉo de la poeto mem, kiu deklamis ĉe renkontiĝo kun esperantistoj. La aŭskultantoj petis daŭrigi la temon sekvaĵaŭde. La kunvenon kronis, je ĝojo de la infanoj, teumado kun dolĉaĵoj, kiujn donacis esperantistoj el nia ĝemelurbo en Francio.

Zoja Kaĉalova

Gastinstruistoj en Niĵnij Novgorod

22-23 jan enkadre de projekto EKI tri SEJMaj aktivuloj el Ĉeboksary, Uljanovsk kaj Niĵnij Novgorod okazigis en Niĵnij Novgorod intensan kurson de E-to por komencantoj. En la kurso partoprenis 12 gejunuloj, kiuj dum du tagoj po kvin horoj ricevis bazajn sciojn pri la lingvo kaj la movado.

Tiu estis jam la dua (dum du monatoj) kurso kaj verŝajne en februaro estos daŭriga kurso.

Konstantin Viĥrov

Du kursoj post unu prelego

Ĉar ĉi-jare la literatura salono de nia regiona scienca biblioteko, kie okazas ĉiuspecaj kunvenoj, kunsidoj kaj kursoj, ĝis januaro estis okupita, ni aranĝis kurson nur post la novjara festo.

22 jan okazis prelego pri Esperanto, anoncita en la gazetaro kaj radio. Venis pli ol 80 personoj, plejparte junaj. Ili kun intereso aŭskultis min dum preskaŭ 90 minutoj. Kaj neniu el ili respondis jese al mia fina demando: “Ĉu vi decidis, ke ne indas okupiĝi pri Esperanto?”

Al la gejunuloj estis proponite eklerni la lingvon en nia junulara E-klubo. Sekvatage tien venis dudeko da gejunuloj, al kiuj Andreo Rjazancev instruos Esperanton laŭ la Zagreba metodo. La kurson en la biblioteko gvidas mi laŭ la lernolibro de Abolskaja.

Aleksas Masiukas

Ne plu okupiĝu pri tia absurdaĵo

Mi tralegis rete la februaran kajeron de LOdE. Kiel kutime, ĝia enhavo estas plej interesplena: sinceran gratulon!

Sed estas unu escepto. Temas pri “Propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito”.

Pardonu min, sed tio aperas al mi kiel gravega neseriozaĵo. Mi bone komprenas la du sintenojn de la esperantistaro: finvenkismon kaj raŭmismon. Mi mem partoprenas en ambaŭ: mi faras ĉion eblan, laŭ miaj modestaj fortoj, por disvastigi nian lingvon, sed samtempe mi ĝuas ĝin, legante librojn, gazetojn, TTT-paĝojn, korespondante ktp.

Sed mi ne vidas la bezonon starigi iun “kvazaŭ-ŝtaton” kun konsuloj, kortumo, parlamento kaj eĉ subigo “al la svisa civila kodo”!!

Feliĉe ke oni elektis svisan leĝaron. Imagu se oni estus elektinta la “ŝaria”-n islaman praktikatan en Saŭdi-Arabio aŭ talibana Afganistano! Pro malgrava eraro oni fortranĉus niajn manojn, la kapon ... en publika placo. La virinoj estus devigataj sin vesti per “ĉadro”, ktp.

Mi sincere kredas ke, se tiu projekto alvenos al la oreloj de malamikoj de Esperanto, ili havos bonegan materialon por ridindigi niajn lingvon kaj movadon. Ofte tiaj malamikoj taksas nin kiel frenezuloj, kaj la Esperanta Civito certe pravigus tian opinion.

Ĝi ŝajnas unu el la plej absurdegaj aferoj iam ajn aperintaj en Esperantio, jes Esperantio, kiu ne povas esti kvazaŭlando kun stultaj karikaturoj de politikaj institucioj. Reale ĝi estas aminda komunumo de homoj dise tra la mondo kiuj ŝatas la ideon de lingvo internacia kaj uzas ĝin praktike.

Mi multe ŝatus ke LOdE, tiel prestiĝa, ne plu okupiĝu pri tia absurdaĵo.

Darío Rodríguez

Virtuala Esperanto-Klubo

Ĉi-jare la unuan fojon esperantistoj de la tuta mondo kongresos en Sankta Lando, Israelo. Tio sendube estos granda evento por propagando de nia lingvo en la regiono. Dum la kongreso kiel kutime estos organizitaj kunvenoj de pluraj fakaj grupoj.

Kial ne kunvenu ankaŭ ŝatantoj de eble la plej antikva scienco — Astronomio, kies adeptoj troviĝas inter esperantistoj. Tiu ideo stimulis min iniciati Astronomian E-Klubon (AEK). De la ideo ĝis ĝia realiĝo ne pasis longa tempo, ĉar la medio kie tiu klubo ekzistu estas Interreto. Des pli ke aperis samideanoj, kiuj subtenis la ideon. Tiel naskiĝis eble la unua faka grupo funkcianta en virtuala medio — AEK.

Nun pri ĝiaj celoj kaj agadoj. La klubo kunligas ĉiujn ŝatantojn de astronomio kaj astrofiziko, profesiulojn kaj amatorojn. La ĉefa principo de la klubo estas demokratio, ne gravas kiun postenon aŭ sciencan gradon havas klubano — li/ŝi povas proponi iun ajn temon aŭ ideon. Ni havas krom TTTejo ankaŭ poŝtliston, aŭtomate dissendatan al la klubanoj. Ĉiu klubano ricevas regule informojn pri novaperantaj TTT-paĝoj, semajnfinan klubbultenon.

En la kluba TTTejo jam funkcias pluraj rubrikoj. Inter ili Amatora rondo — rubriko por komencantoj, kie amatoroj povas trovi diversajn informojn kiel eklerni la ĉielon. Oni jam sendas siajn fotojn de astroj kaj ni ilin publikigas en nia Astrofoto-galerio. Dezirantoj povas sendi sian demandon al specialisto, profesia astronomo. Laŭdezire la respondo povas esti publikigita. Al Profesia angulo oni invitas profesiulojn por priskribi siajn rezultojn, diskuti iujn pli fakajn temojn. Rubriko Astro-novaĵoj respegulas lastajn novaĵojn en la fako.

Krome ni havas sian virtualan bibliotekon, anonctabulon por diversaj anoncoj, paĝon kie eblas trovi informojn pri la klubanoj. Baldaŭ ekfunkcios aliaj paĝoj, inter ili estos Terminara paĝo, por kiu SAT donis al ni permeson interrete publikigi la astronomian parton de la baldaŭ eldonota PIV. Estas planataj ankaŭ propono de diversaj projektoj, kunlabore kun diverslandaj Astronomiaj Kluboj kaj Societoj.

Ĉi septembre en Kvinpetalo (Francio) okazos Astronomia semajno por esperantistoj. AEK aktive partoprenos la aranĝon.

La klubo konstante kreskas. Al AEK jam aliĝis esperantistoj el 8 landoj. Inter la klubanoj estas pluraj fakaj specialistoj kaj amatoroj (komencantoj kaj laikoj).

Bedaŭrinde, dume neniu aliĝis el Ruslando. Se por iu tiu formo de la kluba ekzisto estas iom malfacila, ni povus iom poste ellabori aliajn formojn de aktivado.

Fine, plej grave jen estas interreta adreso de Astronomia E-Klubo: http://members.xoom.com/astroesp

Rete: astroesp@xoommail.com

Kluba poŝtlisto legeblas de http://www.egroups.com/group/aeko

Aboni ĝin eblas sendante leteron al aeko-subscribe@egroups.com

Klaran ĉielon al ĉiu!

Aleksandr Mikishev

La Ondo de Esperanto: ĉu por novaj rusoj?

Mia kompaniano rifuzis pagi sian duonon de la abonpago. Ŝi skribis pri La Ondo:

“La ĵurnalo estas tre ampleksa kaj ĉu ĉion al ni estas interese legi? Al mi ŝajnas, ke ĝi pli multe konvenas al novaj rusoj, sed ne al nunaj pensiuloj. Plej konvenas al ni io simila al KonkordoRuslanda Esperantisto”.

Sekve la revuo perdis ankoraŭ unu abonon kaj du legantojn.

Via revuo estas interesa, riĉa, bonege eldonata! Sed ve! Sub la glacea kaj eleganta kovrilo en multegaj sekaj informoj pri diversaj esp-aranĝoj en la monda skalo, perdiĝas la spiriteco kaj sincereco. Por mi estas grava, ne kio kaj kie, sed kiu kaj kiel. Kun malĝojo mi rememoras pri Konkordo kaj Ruslanda Esperantisto, presitaj sur gazeta papero, sed pli proksimaj kaj intimaj.

Helaj kapoj!.. Kie estas nun tiuj esperantistoj: N.Griŝin, J.Davydov, R.Revo, J.Anoĥin, V.Romanov?...

La nuntempaj aŭtoroj (Melnikov, Arosiev, Pokrovskij) ne malofte admiras sin mem per siaj ekskluziveco kaj eksterordinareco. Jes, bedaŭrinde, en Ruslando esperantistoj, same kiel la tuta socio, estas disigitaj ne nur je superriĉaj kaj almozuloj, sed ankaŭ je okcidentuloj kaj slavofiloj, do ni revenis al la XIXa jarcento.

Ĉu tio estas progreso?

Anstataŭ tre specifaj artikoloj, ekzemple pri la Slavonaj skriboj, estus bone retrovi materialojn pri Esperanto en Soveta Rusio 1919–23, kiam laŭ ordono de Trockij Esperanton oni lernis en la trupoj de la Laborist-Kamparana Ruĝa Armeo kiel la lingvon de la Tutmonda Revolucio.

Rilate la estontecon de Esperanto. Ĝi ne iĝos la universala rimedo de interkomunikado. Jam aperis porteblaj aŭtomataj interpretiloj — kun ili en la venonteco vojaĝos riĉuloj.

Tamara Durnickaja

Recirkuligi niajn librojn

Unu el la gravaj partoj de nia agado kaj evoluo estas zorgi pri nia komuna trezoro — libroj. Ja Esperantaj libroj estas eldonataj tiom malmult-kvante, ke nur dekoj aŭ centoj da personoj dise en la mondo posedas ilin. Sed pro diversaj kaŭzoj venas tempo, kiam libroj iĝas ne plu necesaj. Vera esperantisto ne kapablas forĵeti Esperantajn librojn, kaj tiu nia komuna trajto povas konservigi niajn trezorojn. Sed necesas iel helpi al la homoj, kiuj ne plu bezonas siajn librojn, transdoni ilin al aliaj samideanoj, precipe al novicoj, kiuj ofte ne havas kion legi.

Niaj kluboj devas zorgigi sin pri tio. Fakte, temas pri interhelpa sistemo: apartaj esperantistoj aŭ disfalontaj grupoj transdonu senpage siajn librojn al tiuj kluboj, kiuj pliriĉigas siajn proprajn bibliotekojn kaj kolektas ekstrajn ekzemplerojn por posta transdono al aperontaj grupoj kaj apartaj esperantistoj.

Do, devas esti vaste konataj adresoj, pri kiuj oni estus certa, ke tie troviĝas loko por ĉiuj libroj, kiuj estos konservataj kaj transdonataj al legemuloj.

Parte tiel estas jam nun. Ekzemple, en Krasnojarsko (Siberio) multaj homoj iam aĉetis librojn, kaj nun ili portas ilin al la klubo, lasinte al sia dispono nur la plej ŝatatajn.

Nun tio fariĝis nia konstanta laboro, ĉar ni havas por tio materian bazon: nia klubo havas plurĉambran ejon, kaj libroj estas konservataj en la ŝrankoj en aparta ŝlosata ĉambro. Ilin povas prunti ne nur klubanoj, sed ankaŭ aliaj dezirantoj. Do, ni povas garantii, ke ĉiu ricevita libro ne perdiĝos, sed estos uzata kun danko al la transdoninto. Se ni jam havas en la biblioteko la koncernan libron, ni trovos legemulon, kiu ĝin bezonas.

Bonvolu konsideri, ke:

Krasnojarska E-Klubo pretas ricevi senpage de esperantistoj aŭ de E-kolektivoj el Ruslando nebezonatajn al ili E-librojn kontraŭ la sendokosto kaj sendi al ĉiu deziranta grupo aŭ persono po iom da senpagaj libroj el la listo de duoblaĵoj (la ricevonto pagu la sendokostojn). Eblas ankaŭ interŝanĝo.

Nia adreso: RU-660017, Krasnojarsk, ab. ja. 20825, Ruslando.

Bonvoli enmeti koverton kun via adreso, kaj ni sendos al vi la katalogon, laŭ kiu vi mendu.

Skribu al ni ankaŭ tiuj, kiuj volas transdoni siajn librojn — ni interkonsentos pri sendmaniero kaj niaflanka pago. Temas pri Ruslando kaj apudaj landoj, ĉar nun ni ne povus pagi la sendokoston el eksterlando (ekzemple, la dogano estas 30% de la kosto super $100 de la indikita kosto).

Nia klubo ne havos monprofiton pro tio; finance ni eĉ malgajnos, ĉar ni pagos la sendokoston por la ricevotaj libroj kaj nenion ricevos pro la sendotaj libroj. Nia gajno estos, unue, libra (riĉigo de la biblioteko), due — morala (reala subteno al la malfortaj grupoj kaj izolitaj esperantistoj).

Lastatempe en nia socio (ankaŭ en la Ruslanda E-Movado) oni parolas pri reciproke pagataj servoj (temas pri kapitalismigo de la Movado). Tio ne estu sola kondiĉo por nia pluvivo. Necesas reciproka interhelpo. Unue, ĝi subtenos la malfortajn, kaj per tio plifortigos la Movadon. Due, racia kaj honesta poresperanta interhelpo signos resaniĝon de la Ruslanda E-Movado. Nia Movado devas vivi ne laŭ la ĝangala leĝo “venkas la plej forta”, sed inter ni la pli forta helpu la pli malfortajn. (Sed tiu malforta devas esti honesta por ne “paraziti” sed fari ĉion laŭ siaj kapabloj.)

Jam nun ni havas centojn da librotitoloj (pli ol mil ekzempleroj), kiujn ni povas senpage sendi al la dezirantoj.

Sergej Bronov

prezidanto de KEK

Oceania komisiono aprobita

La Estraro de UEA aprobis la starigon de la Oceania Komisiono de UEA kun la jena konsisto:

Brian Fox (kunordiganto), Rosalie Schulze, Dietrich Weidemann, Kep Enderby, Renato Corsetti (membroj).

La adreso de la kunordiganto estas:

Brian Fox, 634 South Titirangi Road, Titirangi, Auckland 1007, Nov-Zelando.

Ĉiu esperantisto, kiu havas intereson pri disvastigado de Esperanto en la pacifika regiono, aŭ havas indikojn pri esperantistoj loĝantaj en tiu regiono, bonvolu kontakti ĝin. Oni povas fari tion ankaŭ per mesaĝo al oceanio@egroups.com.

Renato Corsetti

Pri ĉio kio okazas en kaj ĉirkaŭ Esperanto

En decembro Halina promesis al mi sendi provnumeron de La Ondo de Esperanto por parolado. Hieraŭ mi ricevis ne nur unu, sed eĉ tri specimenojn kune kun aldonita Ruslanda Esperantisto. Mi kore dankas. Ne sciante la rusan lingvon mi ne povas komenti pri Ruslanda Esperantisto, sed pri La Ondo de Esperanto mi povas diri, ke ĝi multe plaĉas al mi. Ĝi estas tre varia, enhavriĉa kaj informas pri ĉio kio okazas en kaj ĉirkaŭ Esperanto.

Sonja Brun

“La Ondo”. Mi fizike ne kapablas ne legi ĝin

Al mi povas io plaĉi aŭ ne plaĉi en LOdE, sed ne legi kaj ne aboni vere la plej interesan kaj gravan E-periodaĵon, eldonatan en Rusujo, mi fizike ne kapablas (ne flato, sed honesta konstato).

Nikolao Gudskov

Volontulo kunlaboras

Nia redakcia koboldo, kiun post la pasint-jara ekzorcado ni kredis malaperinta, ja reaperis en la redakciejo. Alia hipotezo estas, ke temas pri tute nova koboldo, kiun ni ekhavis kune kun la nova loĝejo.

Tiu eksteretata redakciano fervore ekplenumis sian taskon jam en la februara kajero — la unua, kiun ni redaktis en la novaĉetita lokalo. Nia Kobĉjo fuŝis la titolon de la eseo de Walter Zelazny, kaŭzis kelkajn miskompostaĵojn kaj, ĉefe, reduktis je 5 la kvanton de la libroj, eldonitaj de UEA en la teksto de nia ĉefredaktoro. Korektu do 51 librojn al 56 — cetere, ĉi tiom estas en la sampaĝa tabelo.

LOdE

Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado aŭ intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj

Dua parto de la eseo de Walter Zelazny

La unuan parton legu en la februara Ondo

Eĉ Nobel-premio ne gvidos al la Fina Venko,
sed nob(e)le konfirmos nian ekziston

Ne nur grandaj rekonitaj lingvoj ricevas la literaturan Nobel-premion. Ĝin ricevis la islanda, kaj eĉ la lingvo sen ŝtato, nome la okcitana, dank’ al la poezio de Mistral. Sed la Nobel-premio al Mistral, kaj per tio al la renaskiĝanta okcitana kulturo ne helpis al la Okcitanoj defendi sian kulturon. La Francoj (pli ĝuste, la Parizanoj) sukcesis ĝuste post la Nobel-Premio al Mistral preskaŭ tute detrui la okcitanajn kulturon kaj lingvon, kiuj estis unu el la plej signifaj trezoroj de la mondaj kulturo kaj literaturo en la tempo de la trobadoroj... Kiu protestis? Ĉu francaj esperantistoj? Kaj la franca registraro faris tion en la respekto de la Homaj Rajtoj, ĝuste je la nomo de la franca naciisma ŝtato-nacio. Kaj tiel denove devu al la raŭma spirito.

Ja io mankas en la koncepto de la Homaj Rajtoj, se ties patrujo povas sen ajna konsekvenco detruadi tutajn spacojn kulturajn kaj etnajn. Sed ĉu pri tio konscias la francaj esperantistoj? Ili plimulte devenas de la fabriko jakobena, t.e. de la strukturoj de la nacia edukado, kie ili laboras. Kaj la nacia edukado metas en la kapojn unu lingvon, unu kulturon universalan, kondiĉe ke la francan.

Malfacile estus pensi, ke iu Maria Curie verkos en Esperanto pri nova speco de radioj kaj ricevos Nobel-premion. Ni revenas al la sama punkto. Oni verku ne nur tion kion oni scias, sed oni sciu kion verki. Mi havas nenion kontraŭ la aplikistoj, sed ne tie kuŝas niaj prioritatoj... Eĉ Mistral ricevis la Nobel-premion ne ĉefe ĉar li verkis en la okcitana, sed ĉar li diris en la okcitana tion, kion aliaj ne sukcesis esprimi en aliaj lingvoj.

La unua reviziisto de interlingvo

Verŝajne la unua reviziisto de la koncepto de interlingvo estis Zamenhof. Studoj pri Volapuko montras, ke jam en la volapuka movado oni parolis pri la Interna Ideo. La reviziismo de Zamenhof celis revizii ĉefe la leksikan kaj fonetikan konceptojn de Volapuko, fakte krei novan kvaliton interlingvistikan. Sen Volapuko kaj ties interna ideo ne naskiĝus Esperanto. Ni ne forgesu tion. Eble iusence aliajn reviziistojn oni povus meti al la skolo de IALA (naturalismaj tendencoj, ekz-e, Interlingua), tio estas krei interlingvon sur la alia soci-lingvistika koncepto ol Esperanto. Tiuj pruvoj en socia senco estis praktike sensignifaj, tamen ne-neglektindaj en la interlingvistiko.

Reformistoj aŭ la infana malsano de interlingvismo

Reformistoj ne estas reviziistoj. Unu el cent ekzemploj estas Ido. Estas du tipoj de reformistoj:

1) sociaj: ili pensas ke eta reformo de Esperanto faciligos ĝian sukceson. Tiele oni proksimigis Idon al la franca; fakte oni povas diri, ke Ido estas “la idiomo por omni” de la franca lingvo. Tiutempe eble Ido havis teorie fortan politikan kaj socian motivojn. Se la franca hodiaŭ havus la saman prestiĝon kiel la angla-usona, eble efektive Ido estus hodiaŭ tiu fama langue auxiliaire internationale. Bedaŭrinde, la prestiĝo de lingvo venas de ties ligoj kun la ekonomia, politika kaj kultura povoj, nur iom de demografia faktoro (la ĉina, la plej uzata, ne estas internacia). La unuaj idistoj kalkulis je la helplingvo de la franca lingvo. Ili eraris ne lingvistike, sed politike. La eraro estis la troa ligo al la franca mem en ties internacia komunika rolo, sen antaŭvidi la falon de la franca meze de la 20a jc. Tio atendas la anglan en la sekva generacio. Proksimiĝas la venko de la hispana, eĉ en “la faŭko de la leono”, tio estas en Usono mem!

2) alia tipo estas riparistoj: ili pensas, ekz-e, ke se oni ŝanĝus la manieron skribi la ĉapelitajn literojn aŭ likvidus ilin, tiam Esperanto progresus. Jam ja idistoj tion faris, ĉu ili progresis?

Iltis-istoj aŭ riĉigi Esperantan leksikon

Alia grupo, forte manifestinta sian koncepton, estas ligita kun tiel nomata Praga skolo kaj Iltis-eldonejo. Ili pensas ke Esperanto estas mizera leksike, ke ĝi posedas tro da mal-vortoj, ke ekz-e malmola ne signifas dura, kaj ke prefere knabino estu linda ol beleta. Ke la belarta lingvo meritas estetikan, leksikan riĉecon.

Ofte mi konsentas kun tia argumentado, tamen tio dependas ne de la lingvo mem, sed de ties socia uzo. Mi povus diri en la pola frazon, leksike riĉegan, kiu fakte estus en la pola korekta lingvo, sed ne komprenebla por alia polo. Intelektulo komprenos ĝin, plebano ne komprenos. Sed tiu intelektulo ankaŭ silente pensos pri mi en sia kapo: “kial tiu idioto parolas kun plebano per tia lingvaĵo”. Jam en la Biblio oni diris ke pli bone esti sana ol malsana kaj riĉa ol malriĉa. Ĉu vere la homo ne pli multe profitus, kiam li estus pli sana ol kranka aŭ pli riĉa ol povra? Claude Piron donis la respondon en La Bona Lingvo.

Pseŭdopolitikistoj

Kvankam neniam ili diros, ke ili politikumas, ili efektive politikumas. Esperantistoj estas neŭtralaj pri politiko, sed ne-neŭtralaj pri la lingvo-problemoj. Tiun sintenon mi taksas hipokrita, por ne diri ridinda! Eble estas ankoraŭ pli terure, ke ili ne vidas rektan ligon inter politiko kaj lingvo, kiu ekzistas en politiko de preskaŭ ĉiu lando, plej forte ĝuste en Francio. Ili donas impreson scii, kio estas aparte la graveda virino kaj aparte la seksumado, sed ne scii, ke inter tiuj du fenomenoj okazas ligo. La pseŭdopolitikistoj jam estis kritikitaj lige kun faŝismo kaj stalinismo. Tiu periodo feliĉe finiĝis, sed la pseŭdopolitikistoj restis.

En Francio ĉiuj estas Francoj, eĉ se ili estas Bretonoj, Baskoj, Katalunoj, Alzacanoj ktp. La ŝtato ne rekonas etnan diferencecon de siaj loĝantoj. Konsekvence ĝi rekonas nenion, kio ne estas kulture franca aŭ simple franca. Kiel Francio rekonu Esperanton, se ĝi detruas proprajn aŭtoktonajn lingvojn? Kial francaj esperantistoj regule ne protestas? Ili rajtas al tio, ili vivas en la demokrata ŝtato, neniu ilin punos pro la protestoj. Verŝajne ili pensas, ke la afero ne koncernas ilin. Eble ne, sed tiam ili ne parolu pri la Fina Venko, kaj kritiki raŭmismon de tia pozicio, kvankam ĉiam ebla, samtempe estas sensenca. Do ili prefere trinku kafon kaj kongresu.

Tiu tendenco pri la neŭtraleco eĉ pri neŭtralaj aferoj, el kiu rezultas la lingva justeco pere de Esperanto, estas grava malsano de la tuta Oficiala Movado. La plej freŝa estas la Manifesto de Prago, kiun subskribis pli ol 10 mil personoj. Por ŝpari miajn nervojn mi ĝin ne komentu! Tamen mi rajtas demandi, kia estus rezulto de tiu manifesto, se ĝin subskribus 100 miloj aŭ 100 milionoj da homoj? La sama! Estus honeste diri, okaze de la fiera informado pri la amasa subskribado de la Manifesto de Prago, ke ion similan, nome peticion al UN, lanĉis en la sesdekaj jaroj la stabo de Lapenna, kaj tiam ĝin subskribis ĉ. unu miliono da individuoj kaj preskaŭ kvar mil organizoj, sed ĝi donis neniun rezulton. Tion oni devas klare skribi en la organo. Al kiu oni sapumas okulojn! La esperanta plebo havas kurtan memoron, sed ne intelektuloj — jen ekzemplo de la manipulado.

Monda turismo

Ekzistas du tipoj de monda turismo en Esperantujo. La unua tipo estas okcidenteŭropa, kiu havas monon, sed bezonas aldone prestiĝon, tiun do li ĉiam trovos kiam li veturos de Luksemburgo al Mongolio. Mongoliano vojaĝanta al Luksemburgo ne nur ne trovos prestiĝon, sed renkontos problemojn jam en unua tago de la vojaĝo, kiam por trambileto li pagos du dolarojn. Por iom egaligi la ŝancojn servas la Monda Turismo. Ĝi servas ankaŭ por organizi amasvojaĝojn de la malriĉaj landoj al la riĉaj. Dum du semajnoj esperantaj krokodiloj promesas kaj eĉ strebas lerni Esperanton, sed post la reveno de la vojaĝo ili rigardas hejme usonajn filmojn en siaj naciaj lingvoj pensante ke jam la temp’ está komenci.

Literaturo (kia verko?)

Pli ol ortodoksaj Judoj kiuj atendas Mesion, esperantistoj atendas la ĉefverkon. En nia historio oni jam kelkfoje anoncis la ĉefverkon, sed poste okazis, ke ankoraŭ oni devas iom atendi.

Mi revas iam legi, ke oni tradukis en plurajn naciajn lingvojn La infanan rason de William Auld. Ke UEA eldonis ĝin en la serio Oriento-Okcidento en 30 lingvoj. Aldone kun kritika analizo de la tradukaĵoj. Mi estus la unua, kiu aĉetus 50 ekzemplerojn! Jen unu el la plej gravaj mankoj propagandi la lingvon. Praktike mi havas nenion por montri al miaj kolegoj profesoroj. Nenion! La Infana Raso en dek, aŭ dudek aŭ tridek naciaj lingvoj. Ĉu ion similan povas lanĉi La Ondo de EsperantoLiteratura Foiro aŭ kune? Des pli, ke oni parolas pri eventuala literatura Nobel-premio al nia literaturo.

Mi ne komprenas la blindan ununuran direkton de naciaj lingvoj al Esperanto. Feliĉe, Esperanto ankoraŭ ne krevis de ĉiuj naciaj antologioj. Cerxe nia literaturo ne kapablas naski novan Dostojevskij, Márquez aŭ Haszek. La tuta 19-jarcenta literaturo estis naciisma, pri la amo al sia popolo, eble eĉ en bona senco de la vorto. La tuta verkaro de Dostojevskij estas finfine demando pri la rolo de la inteligencio en Rusujo; la tuta verko de Mann — la sama demando por Germanio! Poste okazis Gulagoj kaj Koncentrejoj, tamen siatempe la nacia demando estis ĝusta, sed la plebo ne povis ĝin kompreni. La nuna literatura tendenco, almenaŭ en Eŭropo, varias inter prozo, poezio kaj eseo kaj finis feliĉe pri la naciaj demandoj. Tiaj estas verkoj de Czeslaw Milosz, Iosif BrodskijUmberto Eco. Tiu lasta preskaŭ povus verki en Esperanto, sed li ne verkas. Tamen li donis al Esperanto pli da internacia prestiĝo ol la ĝisnuna esperanta literaturo. Eniri en la universalan literaturon kiel iam Gogol hodiaŭ ne eblas. Ne nur per Esperanto, per neniu lingvo. La tempo de la literaturo finiĝis. Feliĉe la klasikuloj postlasis sufiĉe da verkoj.

Pedagogio (sed nur cibernetika, orientig-kleriga)

Oni opinias, ke dank’ al Esperanto oni povas akceli scipovon de aliaj lingvoj, ĉefe eŭropaj. Estas pri tio klaraj pruvoj. Problemo estas, ke de la pedagogi-lingvistika vidpunkto oni povas same fari per Ido, Interlingua, kaj aliaj “artefaritaj” lingvoj. Kial ĝuste Esperanto? Ĉar Esperanto posedas certan socian valoron, kiun ne posedas aliaj artefaritaj lingvoj.

Mia konato, bedaŭrinte jam forpasinta, profesoro pri lingvistiko ĉe Varsovia universitato Tadeusz Michalski, ripetadis: post la tuta interlingvistika periodo preskaŭ ĉiu inteligenta doktoriĝonto povas krei korektan artefaritan lingvon. Sed nur geniulo povas ĝin meti en la socian uzon. Li mem sciis Esperanton, sed li ne vidis eblecon utiligi ĝin kiel intelektulo, alia aktivado ne interesis lin. Unu el la korifeoj de la moderna lingvistiko Jan Baudouin de Courtenay sciis Esperanton, sed li ne sciis utiligi ĝin. Oni povas fari liston de unuagradaj intelektuloj, kiuj scipovis Esperanton, sed ne scipovis utiligi ĝin.

Cibernetikaj pedagogoj ŝajnus diri: se Esperanto estas bona por orientiga pedagogio ĝi estas ankaŭ bona en si mem. Jen tie kaŝiĝas konvinko, ke per tiutipa pedagogio oni valorigus Esperanton ekster Esperantio. Kion mi riproĉu al ili? Certe nenion!

Malegaleco. Neniu kulpas, sed neniu povas havi la kvietan konscion!

Ne ekzistas en la mondo alia socio, kie la vivnivela malegaleco estus tiom drasta kiom en Esperantio. Se ni prenas esperantistaron kiel tuton, la vivnivel-diferencoj inter la statistika okcidenteŭropa esperantisto kaj ties amiko en Siberio aŭ Togolando estas la sama kiel inter tiuj, kiuj devas fari distancon de kvincent kilometroj, sed la unua per aŭtomobilo, la alia per biciklo. Kompreneble — diros la unuaj — mia aŭtomobilo kostis, mi ne ricevis ĝin senpage. Ĝi povas en la vojo panei, mi devos pagi riparon, mi devas aldone aĉeti benzinon, finfine pli sane estas bicikli ktp. Laŭ la okcidenteŭropaj kriterioj (ekz-e, en Eŭropa Unio) la vivnivela diferenco inter plebo kaj meza klaso ne povas esti pli granda ol 1 : 4, se ne, ĝi produktas revolucian socian atmosferon kaj konsekvence ribelon.

Ni honeste komparu la statistikan vivnivelon en Eŭropa Komunumo kaj Bulgario, Ukrainio, Rusujo, kie vivas ne malpli da Esperantistoj ol en la Eŭropa Unio. Kaj nun ni komparu la ŝancojn esperantumadi de Svedo kaj Albano. Mi scias, ke tiuj vortoj estas dolorigaj por okcidentaj esperantistoj sed, bedaŭrinde, ili estas evidentaj. Pro tio mi ripetas: neniu kulpas, sed neniu povas havi kvietan konscion!

Zamenhof estis relative malriĉa kompare kun tiutempaj okulistoj varsoviaj. Li kuracis multajn homojn senpage. Se ni volas havi esperantistojn en la malriĉaj landoj ni devas ankaŭ priservi ilin, kiel Zamenhof la malriĉajn. Pro tio mi ne povas kompreni ĉiujn paŝojn por konkeri per Esperanto la Trian Mondon, precipe, la islaman mondon (tio estas aparta problemo). Se malriĉaj esperantistoj ne havos eblon aĉeti esperantajn produktojn (ĉefe librojn) kaj profiti iusence de la turismo esperanta, ili ne partoprenos nian kulturon, ili estos nur objekto de niaj koloraj fotoj.

daŭrigota

Ĥameleono

Novelo de Anton Ĉeĥov

Sur bazara placo iras polica inspektoro Oĉumelov en nova uniforma palto, kun saketo enmane. Post li marŝas rufa policano kun kribrilo plenplena da konfiskitaj grosoj. Regas silento... Sur la placo estas neniu... La malfermitaj pordoj de butikoj kaj drinkejoj gapas al la mondo triste, kvazaŭ malsataj faŭkoj; apud ili ne estas eĉ almozuloj.

— Do, vi mordemas, malbenita? — subite aŭdas Oĉumelov. — Hej, knaboj, ne lasu ĝin forkuri. Nun mordi ne licas. Tenu ĝin! Ha... a!

Aŭdiĝas hunda jelpo. Oĉumelov rigardas flanken kaj vidas, ke de la hejtligna magazeno de negocisto Piĉugin sur tri kruroj saltkuras hundo, de tempo al tempo retrorigardante. Ĝin persekutas viro en indiena amelita ĉemizo kaj malbutonita veŝto. Li kuras post ĝi kaj, ĵetinte la korpon antaŭen, falas teren kaj kaptas la malantaŭajn krurojn de la hundo. Aŭdiĝas duafoje la hunda jelpo kaj krio: “Tenu ĝin!” El la butikoj elŝoviĝas dormemaj vizaĝoj, kaj baldaŭ ĉe la magazeno, kvazaŭ el sub la tero, aperas homamaso.

— Ŝajne, estas malordo, via moŝto!.. — diras la policano.

Oĉumelov faras armeeskan duonturnon liven kaj marŝas al la amaso. Ĉe la pordego de la magazeno li vidas la supre menciitan viron en la malbutonita veŝto kiu, levinte supren la dekstran manon, montras al la amaso sian sangantan fingron. Sur lia duonebria mieno kvazaŭ estas skribite: “Jen mi prenos de vi kompenson, kanajlo!” kaj la fingro mem aspektas kiel signo de l’ venko. Ĉi tiun viron Oĉumelov rekonas kiel juveliston Ĥrjukin. En la centro de la homamaso, dismetinte la antaŭajn krurojn kaj tremante per la tuta korpo, sur la tero sidas la kaŭzanto de l’ skandalo — blankfela levrelido kun akra muzelo kaj flava makulo sur la dorso. En ĝiaj larmantaj okuloj estas esprimo de angoro kaj timego.

— Pro kiu okazo ĉi tie? — demandas Oĉumelov puŝante sin tra la amaso. — Kial ĉi tie? Kial vi la fingron?.. Kiu kriis?

— Mi iris, via moŝto, neniun incitante... — ekparolas Ĥrjukin, tusante en la pugnon. — Por trakti pri hejtligno kun Demetrio Dmitriĉ, kaj subite tiu pleba hundo, tute sen kaŭzo, mian fingron, jen... Pardonu min, sed mi estas viro, kiu laboras. Mia laboro estas subtila. Oni do pagu al mi, ĉar tiun ĉi fingron mi eble dum semajno ne povos uzi... Neniu leĝo, via moŝto, preskribas tion, ke oni pro bestaĉo suferu... Se ĉiu mordos, prefere oni ne vivu en tiu ĉi mondo.

— Hm!.. Jes... — Oĉumelov severe diras, tusante kaj movante la brovojn. — Jes... Kies estas la hundo? Mi tion ne lasos senpuna. Mi montros al vi, kio farendas, se oni lasas hundojn sen prizorgo. Necesas atentigi pri la sinjoroj, kiuj neglektas ordonojn. Post kiam oni monpunos tiun fiulon, li scios, kion signifas hundo kaj alia senprizorga bestaro. Mi lin draŝos plej ekzemple!.. Jeldyrin, — li diris al la policano, — eksciu, kies estas la hundo kaj verku protokolon! Kaj la hundon necesas ekstermi. Senprokraste! Probable ĝi estas rabia... Mi demandas, kies estas la hundo?

— Ĝi eble estas de generalo Ĵigalov! — krias iu el la amaso.

— Ĉu de generalo Ĵigalov? Hm!.. Forprenu, Jeldyrin, mian palton. Terura varmego! Probable baldaŭ pluvos. Mi nur ne komprenas, kiel ĝi povis vin mordi? — Oĉumelov adresas sin al Ĥrjukin. — Ĉu ĝi kapablas atingi vian fingron? Ĝi estas eta, sed vi estas jena grandegulo! Vi verŝajne ĝissange vundis la fingron per najlo, kaj poste ekhavis la ideon pri kompenso. Vi ja... konata popolo estas! Mi bone konas vin, diablojn!

— Li, via moŝto, en ĝian muzelon ŝovis cigaredon, por amuzo, kaj ĝi sin montris ne dupo kaj mordis. Kverelema ulo li estas, via moŝto.

— Vi mensogas, unuokululo! Vi nenion vidis, kial do vi mensogas. Lia moŝto estas saĝa sinjoro, kaj li komprenas, kiu mensogas kaj kiu parolas sincere kvazaŭ antaŭ Dio... Sed se mi mensogas, ni iru al la juĝisto. En lia leĝo ĉio estas skribita. Nun ĉiuj estas egalaj. Mia frato ja servas kiel ĝendarmo, se vi deziras scii...

— Ne palavru!

— Ne, ĝi ne estas generala... — saĝ-aspekte rimarkigas la policano. — Tiajn la generalo ne havas. Li havas plejparte halthundojn.

— Ĉu vi certe scias tion?

— Certe, via moŝto.

— Ankaŭ mi scias. La generalo tenas multekostajn purrasajn hundojn, sed tiu ĉi estas diablo-scias-kia! Nek felo, nek muzelo: nura plebeco... Ĉu teni tian hundon? Via cerbo iris promeni! Ĉu vi scias, kio okazus, se tian hundon oni vidus en Peterburgo aŭ en Moskvo? Tie oni ne konsultus la leĝon, sed tuj mortigus. Vi, Ĥrjukin, estas viktimo kaj ne lasu la aferon nefinita... Necesas doni bonan lecionon! Jam!

— Sed eble ĝi estas generala... — la policano pensas voĉe. — Ja sur ĝia muzelo nenio estas skribita... Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis tian hundon en lia korto.

— Certe, ĝi estas generala! — voĉis iu en la amaso.

— Hm!.. Metu, frato Jeldyrin, sur min la palton... Ial vento aperis... Mi febretas... Konduku ĝin al la generala domo kaj demandu tie. Diru, ke mi ĝin trovis kaj sendis al li. Kaj diru, ke oni ne ellasu ĝin eksteren... Ĝi eble estas multekosta, kaj se ĉiu porkulo pikaĉos ĝian nazon per cigaredo, ĝi baldaŭ estos kripligita. La hundo estas besto delikata... Sed vi, ŝtipkapulo, mallevu la manon. Ĉesu elmontri vian stultecan fingron! Vi mem kulpas!...

— Jen iras la generala kuiristo, ni lin demandu... Hej, Proĥoro! Venu ĉi tien! Vidu la hundon... Ĉu via?

— Jen vi elpensis! Tiaspecajn ni neniam havis.

— Do, ne estas pri kio demandi, — diras Oĉumelov. — Ĝi estas senmastra. Ne necesas longe paroli... Se estas dirite, ke ĝi estas senmastra, ĝi do estas senmastra. Necesas ekstermi ĝin kaj fino.

— Ĝi ne estas nia... — daŭrigas Proĥoro. — Ĝi apartenas al la frato de la generalo, kiu venis antaŭ nelonge. Nia generalo ne ŝatas levrelojn. Sed lia frato estas ŝatanto...

— Ĉu vere venis la frato de l’ generala moŝto? Ĉu Vladimiro Ivanoviĉ? — demandas Oĉumelov, kaj lian tutan vizaĝon inundas humila rideto. — Ho, Dio! Sed mi ne sciis! Ĉu li bonvolis veni por gasti?

— Jes, por gasti...

— Ho, Dio!.. La fraton vidi li sopiris... Sed mi eĉ ne sciis! Do la hundeto estas lia, ĉu? Mi tre ĝojas... Prenu ĝin... Tamen la hundeto estas nemalbona... Tre vigla... Jen, kaptis la fingron de tiu ulo! Ha-ha-ha... Nu, kial vi tremas?.. Rrr... Rr... Koleras, kanajlo, la hundidĉjo...

Proĥoro vokas la hundon kaj foriras kun ĝi de la magazeno... La amaso ridegas pri Ĥrjukin.

— Mi ankoraŭ traktos vin! — minacas lin Oĉumelov kaj, kunbaskigante la palton, daŭrigas sian iron sur la bazara placo.

Tradukis Tatjana Vŝivceva

Pro tiu ĉi traduko nia fidela leganto Tatjana Vŝivceva (Miass) iĝis laŭreato de “Liro-99”. Ŝia traduko aperos en la unua volumo de la “Rusa Antologio”.

Japanio plu aktivas eldone

La rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto en 1999 registris nur tri librojn el Japanio, tamen en la lando de l’ Sunleviĝo pasint-jare estis eldonitaj pli ol dek libroj en kaj pri Esperanto. Kaj tamen oni eldonis pli da japanlingvaj ol esperantlingvaj libroj. La suba artikolo pri la pasint-jara E-eldonado en Japanio, unue aperis en la februara kajero de La Movado, kaj la aŭtoro tre afable reverkis ĝin speciale por La Ondo.

Japana E-Librokooperativo (JELK), la librofako de Kansaja Ligo de E-Grupoj eldonis konversacian gvidlibron Nova klaso de interparolo en Esperanto parte reverkitan de Takeuti Yosikazu. JELK eldonis ankaŭ japanlingvan esearon de Miyamoto Masao (1913-1989), Elektitaj eseoj pri literaturo omaĝe al la deka datreveno de lia morto.

Eldonejo Riveroj ankaŭ eldonis unu esperantan kaj du japanlingvajn librojn: la esperanta estas Vivo kaj verkoj de Miyamoto Masao, kolekto de memorigaj artikoloj verkitaj de William Auld, Ulrich Lins, Vilmos Benczik, Giorgio Silfer, Manuel de Seabra kaj aliaj; kaj la japanlingvaj estas Pri esperantaj libroj de Yamaguti Mitio, kolekto de liaj recenzoj publikigitaj en La Movado, kaj Tri semajnoj en Pollando de s-ino Tahira Masako, raporto pri ŝia vojaĝo. Kvankam la revuo Riveroj akurate aperis ĉiusezone, ĝi ĉesis en la lasta novembro, lasante entute 26 numerojn.

Japana E-Instituto estas la plej multmembra inter la landaj asocioj aliĝintaj al UEA. Sed ĝi aktivas ankaŭ eldone. La ĉevalo de Motizuki estas kompleta muziklibro por kvarvoĉa korusa suito kun Esperanta traduko de Konisi Gaku apud la originala japanlingva teksto. Ĉu vi parolas Esperante? estas nova eldono de la konata konversacia sonbendo el Pollando kun la nove kompostita tekstlibro. JEI cetere iniciatis novan serion de broŝuretoj Ponto-Libroj, por malmultekoste liveri klerigajn dokumentojn pri utileco de Esperanto al la japana publiko.

Libroteko Tokio de s-ino Syozi Keiko riĉigis sian katalogon je du novaj. Vera biografio de Zamenhof estas nova japanlingva, cetere senlegenda, biografio de Zamenhof verkita de s-ro Ito Kanzi surbaze de lia Plena Verkaro de Zamenhof. Raportoj el Japanio 2 de s-ro Hori Yasuo estas daŭrigo de lia sukcesa Raportoj el Japanio en 1997.

Hori Yasuo mem eldonis kolekton de siaj japanlingvaj artikoloj Invito al Esperanto. Ankaŭ alia veterano, Kurita Kimiaki, kolektis siajn japanlingvajn artikolojn pri la lingvo kaj proprakoste eldonis ilin.

Oni eldonis japanlingvan tradukon de Tena de Spomenka Ŝtimec faritan de Mori Singo. Tiu traduko estas laŭdita ankaŭ en la lando de la aŭtorino.

Oomoto eldonis esperantan tradukon de Diaj Revelacioj — fundamenta verko de Deguĉi Onisaburo, la fondinto de Oomoto.

Studrondo pri Lingvaj Rajtoj en Tokio kompilis kaj eldonigis ĉe ekstermovada eldonejo studkolekton Lingvaj rajtoj. La libro pri la lingvaj rajtoj estas unika kaj, laŭdire, la unua en la japana lingvo.

S-ro Egawa Harukuni, kiu kunlaboris kun ekstermovada grupo antaŭ du jaroj, denove sukcesis eldoni libron ekster Esperantujo. Li tradukis japanlingvan bildrakonton Minakata Kumagusu pri fama japana natursciencisto. La bildrakonto paralele kun la originala japana teksto estas eldonita de grupo de bildrakontoj en la urbo de la tradukinto.

Ne mankis eldonaĵo pri la movado. Jokohama E-Rondo eldonis broŝuron de agadraporto de la lastaj dek jaroj okaze de sia 30a datreveno.

Mine Yositaka

Ĝui la misteran mirmondon

Carroll, Lewis. Alico en Mirlando: Fabelo / Tradukis el la angla Donald Broadribb. — 2a eldono, korektita — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. — 80 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Vol 8)

Fabeloj estas gravega parto de nia vivo, sendepende de tio ĉu ni konscias pri tio aŭ ne. De bebeco ni aŭdas ilin de panjoj, poste legas lernante legi kaj nepre ĉiam estas instruataj de ili pri la vivo kaj ties senfinaj kaj gravaj saĝaĵoj. Sendube fabeloj estis la plej unua speco de literaturo, iam ankoraŭ senskriba, poste en formo de libroj. Verki fabelon povis nur “la popola saĝo” kun nepra kondiĉo ke aŭtoro havas senfinan amon al la legonto kaj la tuta mondo. Oni devige devas scii multon pli ol kuŝas surface. Fabelo instruas amuzante, pensigas kaj gvidas, eĉ post multaj jaroj, kiam la infaneco estas delonga historio.

Pastro, brila matematikisto, amanta patro Charles Lutwidge Dodgson konata kiel Lewis Carroll, aŭtoris unu el la plej famaj fabeloj pri aventuroj de malgranda knabino Alico en iu Mirlando, en kiun ŝi trafas en unu somera posttagmezo. Ŝi facile kaj nature akceptas tiun defion kaj sekvas serĉeme kaj kuriozeme la plej neordinarajn eventojn, renkontante bizaregajn kaj neforgeseblajn heroojn. Sufiĉis nur sekvi kuniklon en ties truon por trafi Mirlandon plenan de freneza logiko, kie absurdaĵo kaj malrealaĵo estas naturaj kaj kutimaj.

Certe ĉiuj bestoj kaj entoj povas paroli, sed ne nur: ili argumentas, kontraŭas, disputas, kondutas plej neatendite, ĉiam tre ĉarme, kvankam ofte timige. Alico, afabla, bonkora, scivolema knabino reagas nature al ili ĉiuj kaj iliaj faroj. Evidente ŝi estas ankoraŭ tute nescia, kion pruvas ŝiaj supozoj pri la obla tabelo, geografio, historio kaj aliaj kampoj. Sed ŝi kuraĝas kaj ĉiam restas firma en sia konduto. Jen ŝi kvazaŭ disduiĝas kaj parolas kun si mem. Ŝi malkovras rimedon ŝanĝi sian dimension kaj jam kvazaŭ regas tiun kapablon. Sonĝo estas, sed sonĝo regata. Verŝajne ne malmultaj infanoj spertis fenomenon kiam ili sonĝas kaj scias ke sonĝas kaj povas regi la eventojn. Ekkoni la mondon estas afero nefacila, postulanta certan koncentriĝon kaj mens-emoci-penigon.

La aŭtoro gvidas sian heroinon tra la senfina serio de tute neatendeblaj eventoj. Kune kun Alico la leganto iĝas pli kaj pli “kuriozige kurioziĝa”, jam senpacience atendante kio sekvos en la sekvanta momento.

Unu el la plej naturaj rimedoj de la atentokapto estas vortludo — la plej malfacile tradukebla afero. La vortludoj estas la lingva kerno de la tuta libro, kune kun ties specifaĵoj de la anglaj kaj anglalingvaj realaĵoj. Leganto dekomence perceptas la vican paradokson kaj nur poste komprenas la veran signifon de la evento. Ĉi-rilate la libro ŝajne estas principe netradukebla en alian lingvon, kvankam de alia flanko ĉio estas tradukebla. Donald Broadribb brave akceptis la defion.

La tradukinto tre atente kaj diligente prilaboris la tutan tekston, klopodante precize transdoni ĉiujn necesajn leksikajn kaj stilajn specifaĵojn. Leksike ĉio fluis glate, kvankam de tempo al tempo mi sentis ke ne sufiĉis emocia intenseco de kelkaj esprimoj, ekzemple “Alico fikse rigardis ĝin” devus esti “Alico fikse kaj maltrankviliĝe rigardis ĝin”, aŭ ”[birdoj] pepis aŭdeble” devus esti “ridpepis”, “Al Alico ne plaĉis la informo” eble devus esti “Tamen al Alico tute ne plaĉis ke oni tiel diris tion” kaj en “Sed ĉagrenate ŝi trovis ĝin malplena” mankis “tre” antaŭ “ĉagrenate”.

Iam mi havis impreson ke iuj propozicioj estas tro mekanike transdonintaj la anglan originalon, sed post kelka relego al mi tio ŝajnis jam ne tiom malglata. Ja nia lingvo rajtas akcepti ne nur la longe fiksitajn normojn, sed ankaŭ ion alian, freŝan. Ekzemple frazon “Kaj mi diras ke estas domaĝe, mi diras” mi mem dirus “Mi diras ke iĝas jam tute domaĝe ja”, sed la tradukaĵo de Donald estas tute bona. Ni ne timu “naci-lingv-ismojn” en esperanto! Iusence la lingvaĵo de la traduko estas ia defio al la tro teda realaĵo ĉirkaŭa.

Mi legis kun plezuro. Mi kredas ke Broadribb mem ricevis plezuregon tradukante la verkon. Li bone uzas riĉajn rimedojn de esperanto por krei flekseblajn vortsignifojn (kiel ekzemple “tutdume”, “heliko heligas” — “nigriko”, “multe multa”, eĉ “rigardi Dun”, kie ’-n’ estas akuzativa finaĵo. Tre ĉarmas la aritmetikaj “ambicio”, “subbrakado”, “multplikado” kaj “sinvido” kaj multaj aliaj trovaĵoj. Broadribb senhezite enkondukas novajn interjekciojn “plaŝ”, “trump”, “tt, tt” kaj aliajn, aldone al la PIVaj “ĉit”, “uf”.

Sed certe ne ĉiam (principe!) eblis transdoni la originalajn vortludojn, komencante de la uzo de vorto “seka [historio]”, kiu angle jam pli profunde, laŭ mia persona gusto, ol en esperanto, signifas “tediga”, kaj plue tra la neceso transdoni la anglajn “tale (rakonto) — tail (vosto)” aŭ “turtle-tortoise-porpoise-taught us” kaj multaj aliaj okazoj. Tamen tio kion la tradukinto sukcesis el tio fari, estas mirinda. Mi aldonu ke la versaj tradukoj laŭ mi estas precipe bonaj.

La libro estas nepre leginda de ĉia infano (aŭ aŭdata kiam gepatroj legas ĝin). Ankaŭ adoltoj plezure legos ĝin, ĝuante la valoran lingvon. La ĉefa impreso estas ĝuste plezuro tuŝi la fabelon, serĉi misterojn, simple ridi je absurdaĵoj, kunsenti kaj kuntravivi la misterajn kaj instruajn aventurojn kiuj nepre bone finiĝu. Alico en Mirlando estas unu el la plej famaj libroj ŝatataj de infanoj en multaj landoj. Ĝia sekreto kuŝas en la vivo mem, en kiu amo, kuraĝo, scivolemo kaj senlaca preteco akcepti kaj fari ion novan donas la sencon vivi. Ni lernas ke ofte necesas fari nur unu, kvankam trovotan kaj ne-tuj-facilan, paŝon por penetri al la instruaj misteroj de la mondo.

Gratulon al Donald Broadribb pro la farita traduklaboro, kiu ebligis espereble al multaj pluaj homoj ĝui la misteran mirmondon de nia vivo!

La libron akompanas bonegaj ilustraĵoj de John Tenniel el la originala eldono kaj ĉarma pentraĵo Alica sur la kovrilo (eble tro aĝa aspekte). La grafika aspekto estas senriproĉe plaĉa. Koboldojn aŭ misortografiaĵojn mi ne trovis, krom eble manko de unu apostrofo. Ĉi eldono ne havas la plilongigitan versaĵon el la postaj originalaj eldonoj — espereble en la tria eldono ĝi aperos.

Andrej Peĉonkin

Enkete kompili la liston

Kompili liston de la plej eminentaj esperantistoj de la 20a jarcento estas tasko interesa kaj respondeca, almenaŭ por mi.

Interesa, ĉar la laboro postulos foliumi dikajn volumojn de jarkolektoj de revuoj, arkivajn dosierujojn kaj albumojn de fotoj, el kiuj eblas elfosi interesajn faktojn nekonatajn aŭ jam de longe forgesitajn.

Respondeca, ĉar la elekto de tiuj, kiujn ni nomus la plej eminentaj esperantistoj de la 20a jarcento, devas esti kiel eble plej objektiva. Meti aŭ ne meti nomon en tia leksikono povus influi por eterne, aŭ almenaŭ por (tre) longa tempo, en la pritakso de konkretaj person(ec)oj kun signifa kontribuo al nia lingvo kaj komunumo.

Tial enketo multe helpos por orientiĝi, eventuale kiujn nomojn konkrete mencii en la libro La cent plej eminentaj esperantistoj de la 20a jarcento, eldonota de LF-koop. Invitataj respondi al la demandoj de la enketo estas la legantoj de Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, La Ondo de Esperanto kaj Debrecena Bulteno (la revuoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito).

La preferoj, rezulte de la enketo, influos ankaŭ la decidon, kiun kriterion elekti por selektado de la nomoj en la libro:

La unua ebleco: la listo enhavu la nomojn gravajn nur mikrosocie: pro siaj kontribuoj por nia lingvo, kulturo, literaturo, organizo.

La alia ebleco: la listo konsistu el nomoj kun makrosociaj meritoj. Kvankam kelkaj el ili ne vivis tre aktive sian esperantistecon, ili iam lernis, parolis, uzis kaj propagandis esperanton, kaj nun akcentante al ilia esperantisteco, tio levos la prestiĝon de la esperantistaro.

Selekti laŭ unu el tiuj du kriterioj por kompili la liston de la eminentuloj, povus kaŭzi ke la libro fariĝos neplena, ne tute objektiva kaj tendenca. Por eviti tion, eblus selekti ankaŭ miksite, laŭ ambaŭ jam menciitaj kriterioj.

Ĉiukaze Zamenhof estas la unua en la listo. Al ĉio cetera respondos la enketo.

La respondoj al la enketo pri la libro La cent plej eminentaj esperantistoj de la 20a jarcento (naskitaj ĝis la Zamenhofa jaro 1959) bonvenas ĝis 10 jul 2000 al la adreso: Literatura Foiro, p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), aŭ al la retadreso lofo@usa.net.

Ljubomir Trifonĉovski

Demandoj de la enketo

proponita(j) nomo(j) por la listo:

motivoj por propono de la nomo(j):

propono pri eventuala(j) aŭtoro(j) de la artikolo(j):

eventualaj fontoj por detaloj pri la proponita(j) nomo(j):

Atentigo por la ruslandanoj

Ruslandaj esperantistoj povas ŝpari kaj sendi siajn respondojn per la enlanda tarifo al la redakcio de La Ondo, kiujn ni kolektos kaj plusendos al la kompilanto.

Gazetoj

Kiu defendos la rajtojn de la esperantistoj?

La novjara mesaĝo de la prezidanto de LF-koop koncernis gazetaron.

La regula apero de LF kaj de HdE, kun kreskanta intereso fare de la publiko, ekde marto 1999 riĉiĝas per tria periodaĵo: la novaĵagentejo Heroldo komunikas. HeKo, je la servo de ĉiuj aliĝintoj al la Pakto por la Esperanta Civito, ne estas nia sola telematika atingo. Ekde 2000 Heroldo estos produktata plejparte en Slovakio, kaj Literatura Foiro eĉ komplete (inkluzive de preso kaj ekspedo) en Bulgario.

Jen rezulto de la globaliĝo, por kiu ni investis finance kaj energie. Eble neniu entrepreno en Esperantio, nuntempe, produktas tiom da periodaĵoj en tiom da landoj. Samtempe LF-koop donis decidan impulson, per siaj laborfortoj kaj eksteraj kontaktoj, al la saviĝo de KCE en Svislando. La 14an de junio 1999 KCE fine fariĝis laŭleĝa posedanto de la unusola domo kiu restis el sep ekzistantaj antaŭ la granda krizo de Gastejo Edmond Privat. Tio sekurigas definitive la futuron de la kulturcentro.

Nia kooperativo ludis gravan rolon ankaŭ en la unua vivojaro de la Pakto por la Esperanta Civito. Danke al nia kontribuo la dua Forumo povis okazi kaj sukcesi, interalie lanĉante la projekton de Karolovaro, nome la Konstitucion de la naskiĝonta Civito.

Dum la finiĝinta jaro la strategia debato paralele evoluis en Esperantio. La jam enradikiĝinta dualismo en la percepto pri Eo kaj ĝia parolkomunumo ŝajnas enfokusiĝi je la vorto rajtoj. En Berlino kolego Kep Enderby proponis ke UEA transformiĝu al perlingva movado, celanta la defendon de la Homaj Rajtoj. Nobla celo, povus respondi la “civitanoj” de Karolovaro; sed kiu defendos la rajtojn de la esperantistoj, aŭ esperantianoj?

La komuna demando estas: kiel situigi nin vidalvide al la neesperantistoj? La respondoj diverĝas: ĉu ni fariĝu unu el la movadoj batalantaj por la homaj rajtoj, aŭ ni fariĝu subjekto de internacia juro, profilante nian propran, unikan identecon transnacian?

Mi dediĉas ĉi tiun novjaran mesaĝon al ĉiuj geamikoj kiuj klopodas, intelekte kaj praktike, evoluigi la demokratan debaton. Kun la espero ke, same kiel niaj periodaĵoj ne ignoras alies proponojn, la aliaj donu ĝustan informadon pri la niaj.

Marc Hiltbrand

prezidanto de LF-koop

Ricevitaj gazetoj

Aŭstria Esperanto-Revuo. 1999/10-12;

Boletin Informativo. 1999/10-12;

Brazila Esperantisto. 1999/309;

Cerbe kaj Kore. 1999/1,2,3,4,5,6-8,9,10,11,12, 2000/1,2;

El Popola Ĉinio. 2000/1,2;

Franca Esperantisto. 2000/514;

Heroldo de Esperanto. 1999/16;

KAE-Informilo. 2000/29;

Komencanto. 2000/1;

La gazeto. 2000/86;

La Lampiro. 1999/94;

La Ondo de Esperanto. 2000/2;

La Revuo Orienta. 2000/1;

La Verda Formiketo. 1999/47;

L’esperanto. 1999/9;

Libera Penso. 1999/1;

Monato. 2000/1;

Norvega Esperantisto. 1999/6.

Mozaiko

Tri premioj

Ni ricevis 13 respondojn por la Novjara konkurso. La tasko estis komplika, kaj inter la venintaj respondoj nur 3 estis tute ĝustaj. Tamen kelkaj respondoj havis nur po unu erareto. Ni promesis tri premiojn kaj ilin ricevos la plej atentemaj, nome: Nikolaj Batyrev (Udmurtio), Tore Johansson (Svedio) kaj Petras Ĉeliauskas (Litovio). Ni gratulas ilin kaj deziras ĉion bonan en la veninta jaro de la blanka drako.

La ĝustaj respondoj de la novjara konkurso:

1. blanka; 2. anas’; 3. semi; 4. odori; 5. inko; 6. fianĉ’; 7. ondo; 8. ofte; 9. fino; 10. animalo; 11. ran’; 12. lantern’; 13. kredo; 14. dat’; 15. eĥo; 16. konfirm’; 17. map’; 18. naskiĝo; 19. kri’; 20. angi’; 21. vana; 22. do; 23. nutri; 24. kalpak’; 25. loĝio; 26. rad’; 27. lio; 28. aso; 29. teatro; 30. metr’; 31. Irak’; 32. Lion’; 33. dekado; 34. mala; 35. Neĝulino; 36. neta; 37. mag’; 38. oni; 39. kosmetik’; 40. du; 41. tro; 42. ozono; 43. ekonomio; 44. spic’; 45. aneks’; 46. nea; 47. krono; 48. stagni; 49. ĵaluzi; 50. buton’; 51. nep’; 52. adi; 53. leg’; 54. glu’; 55. cent’; 56. tuj; 57. ĵurnalo; 58. mil; 59. bicikl’; 60. japan’; 61. egala; 62. car’; 63. tri; 64. tabl’; 65. jarmilo; 66. bar’; 67. mat’; 68. Eden’; 69. leterkest’; 70. REU; 71. pigo; 72. erari; 73. zenito; 74. man’; 75. latun’; 76. suit’; 77. edz’; 78. aluno; 79. plaĉa; 80. odo; 81. ora; 82. piko; 83. litr’; 84. kon’; 85. tag’; 86. klasa; 87. rol’; 88. atak’; 89. toleri; 90. SAT; 91. ĉasa; 92. oktobro; 93. agat’.

Bildoj: kandeloj, ĉampano, nokt’, drako, kat’.

Tatjana Kulakova

Krucvortenigmo

Horizontale: 3. Fari ĉion necesan, por ke io iom post iom efektiviĝu, realiĝu, estiĝu; 6. Maldika, plata kvarangula objekto, plej ofte farita el papero, kaj servanta kiel grundo por skribataj tekstoj aŭ pentrataj grafikaĵoj; 8. Kava parto en la kapo de besto (do ankaŭ de homo), per kiu la lasta sin nutras; 9. Konigi sian penson per vortoj, esprimi; 10. Dekfoje dek; 11. Perforte forpreni tion, kio apartenas al aliulo; 12. Havigi al si; 15. Povanta fari ion; havanta la ecojn aŭ plenumanta la kondiĉojn necesajn por fari ion.

Vertikale: 1. Spirebla nesimpla gaso, kiu ĉirkaŭas la teron; 2. Trempi, meti iun aŭ ion en akvon, fluaĵon, por lavi aŭ kuraci; 4. Ligna peceto ŝmirita per fosforo aŭ speciala substanco, kiu ekbrulas per frotado; 5. Plaĉa, plezuriga; 6. Nefacile rompebla, solida, fortika; 7. Eligi materiajn nevideblajn korpetojn, kapablajn impresi flarsenton; 13. Parto de la korpo, enhavanta la cerbon; 14. Vesto, kiun portis la viroj en iamaj tempoj, kaj nun portas la virinoj kaj infanoj.

Kompilis Ikar’ Akimenko

La respondoj devas atingi al redakcion antaŭ 10 maj 2000. Vi povas respondi al la redakcia adreso aŭ al la retadreso de la rubrikestro: kulakova@akb.mplik.ru.

El la ciklo “Socia moralo”

Kial oni malaprobas naturismon?

(Al patrino kaj filino G.)

Varmega tag’! Do serĉas ni riveron,

fuĝante de polvoza urba strato

por ĝui sunon, akvon kaj aeron

per tuta korpo en natura stato.

Jes ja, nudumi estas plej racie

en kompanio saĝa kaj bonkora,

sed iu sinjorin’ laŭtradicie

sin kroĉas firme al moral’ pudora:

Indigne ŝi protestas kaj akuzas

nin pri malĉasta aĉa fiintenco.

Honestas ŝi! Do certe ŝi rifuzas

nudiĝi antaŭ vir’... sen rekompenco.

Moralo de l’ fablo

... Samtiel ankaŭ ni, libere kaj sen tim’

ĝojigas unu la alian per intim’.

Foje okazis

Evidenta konkludo?

Iufoje aŭstria fizikisto Ernest Mach (1838–1916) klarigis al aŭskultantaro la esencon de la tiel nomata “nula komenco de termodinamiko”, nome: se du sistemoj A kaj B termike ekvilibras kun la tria sistemo C, do ili nepre termike ekvilibras inter si.

— Hm, sinjoro profesoro, — mire balbutis iu el la aŭskultantoj, — sed via konkludo estas tro evidenta!

— Ĝi ne ĉiam estas evidenta! — vigle kontraŭdiris Mach. — Ekzemple, virino A amas viron C, kaj ankaŭ virino B amas la viron C. Ĉu tio signifas, ke la virino A amas la virinon B?

Adaptis kaj pentris Gennadij Ŝlepĉenko

Frazoj

Sendube estas dezirinde, ke kiel eble plej da homoj parolu nian lingvon. Tamen ni pripensu: kiu procentaĵo havas la inteligenton, mensan disciplinon, lernemon kaj volan forton por atingi tiun nivelon? Certe ne ĉiuj, kiuj komprenas la utilon kaj gravecon de Esperanto... Ridindigi kaj malŝategi ilin, kiel “krokodilojn” ne utilas al niaj intencoj...

En ĉiuj niaj rondoj kaj kunestadoj ni trovas kernon da esperantistoj, kiuj regas la lingvon. Aliaj ĝin balbutas iom. La tria kategorio eble scias nur kelkajn vortojn, sed ili ŝatas la ideon kaj la etoson. Tiujn lastajn oni povas konduki iom post iom al la dua, eĉ al la unua nivelo, se oni partoprenigas ilin tre prudente. Konsekvence ni estu flekseblaj! Tro da rigoro malmultigas niajn vicojn, prudenta fleksebleco plimultigos ilin. Inter tiuj, kiuj regas la lingvon, sendube konvenas, ke ili ĝin uzu, kiel eble plej. Ĉu ni ne povas lerni de mezepokaj metiistoj kaj framasonoj? Ili sin dividas je majstroj, kunuloj kaj lernantoj.

Werner Schad.

Brazila Esperantisto. 1999: 309

La angla plue disvastiĝos. Ni devas helpi tiun ĉi disvastiĝon ĉar ĝi venas el la deziro komuniki internacie, kaj tian komunikadon postulas la “amikeco inter popoloj”. Kiel “la funkcio kreas la organon”, tiel la ekzistanta internacia komunikado kreas la emon komunikadi. Kiam tiu ĉi emo fariĝos urĝa bezono, oni ekkonscios ke oni bezonas internacian lingvon kreitan por esti internacia, ke tia lingvo ekzistas kaj oni jam duone ellernis ĝin dum etfruktaj klopodoj por majstri la anglan.

... Se vi konscias kiacele nia lingvo estis kreita, vi ankaŭ komprenas, ke la angla nuntempe estas nia ŝildo. Ni rajtos forĵeti ĝin nur tiam kiam ni havos alian.

Eugène de Zilah. La gazeto. 2000: 86

Estas vero, ke nun ŝrumpas la membronombroj en pluraj riĉaj landoj, ĉar jam delonge UEA vivas per homoj membriĝintaj en la tre aktivaj tridekaj kaj kvindekaj jaroj. Unuflanke tio kreskigas la kapitalon, pro testamentoj, kaj aliflanke ĝi malkreskigas la spezokonton, kio estas pli zorgiga. Povus ja esti, ke kelkajn tradiciajn agadojn ni ne plu povos teni samnivele. Sed samtempe malfermiĝas grandegaj novaj perspektivoj, pro teknikaj kaj sociaj ŝanĝoj. Jam Interreto, ekzemple, simple forviŝis kelkajn el la plej grandaj baroj al la lernado kaj uzado de Esperanto, ekzemple en Ameriko, kie grandaj distancoj ofte disigas la homojn.

Mark Fettes.

Norvega Esperantisto. 1999: 6

Stanjo forpasis

Stanislava Chrdlová, en Esperantujo konata kiel Stanjo, naskiĝis 1 okt 1954 kaj esperantiĝis en 1969, sukcesis en la ekzameno de ĈEA pri kapablo instrui en 1972. Finstudinto de la universitato en Olomouc, fako pedagogio. Ŝi instruis Esperanton precipe en intensaj kursoj en Ĉeĥio, kaj eksterlande, interalie en San Marino kaj en Koreio (post tuttaga instruado de la ĉeĥa lingvo al universitataj studentoj).

Kunverkinto de la Baza ĉeĥa konversacio (kun Miroslav Malovec) kaj de lernolibro por ĉeĥoj Esperantem za tri mesíce (ankaŭ en ĝi ŝi verkis la konversaciajn partojn).

El la E-agado de Stanjo ni menciu ŝiajn prelegojn ĉe AIS pri sia fako pedagogio; dum UK en Prago ŝi gvidis la kurson de la ĉeĥa eksprese, prelegis pri Prago kaj memstare preparis la nacian folkloran vesperon. En 1999, jam sciante pri sia sorto kaj malesperiga prognozo, ŝi prelegis pri okcidentbohemiaj banlokoj dum la SAT-kongreso en Karlovy Vary kaj vigle partoprenis la organizajn laborojn de SAT-kongreso kaj ILEI-konferenco.

Sendube tiuj, kiuj aŭdis ŝiajn prezentaĵojn de ĉeĥa kaj moravia naciaj folkloroj (kantojn kaj dancojn) kaj admiris ŝin en Moravia nacia kostumo, apenaŭ forgesos tiun travivaĵon. Entuziasme ŝi ĉiĉeronis tra Prago kaj la tuta Ĉeĥio.

Ŝi apartenis al viglaj aktivuloj de la Ĉeĥa E-movado kaj ekde 1995 ŝi plenumis taskon de ĉefdelegito de UEA kaj UK-peranto por Ĉeĥio.

Sian heroan sed vanan batalon kontraŭ la kruela malsano Stanjo malvenkis la 28an de januaro 2000. Ŝi senteble mankos ne nur al la familio, sed ankaŭ en Esperantujo. Ni petas ĉiujn, kiuj konis ŝin, ke ili dediĉu al memoro de Stanjo momenton da trankvilaj rememoroj.

Vera Podhradská, prezidantino de ĈEA

Petro Chrdle, edzo

La redakcio de La Ondo kaj la komitato de UES plej profunde funebras kaj kondolencas. Ni perdis bonan amikon kaj elstaran helpanton.

En 1999 nin forlasis por ĉiam: Sergej Fajzullin

Lev Perevertajlo

Umid Raĥmatullin

Ni funebras kaj kondolencas.

Donacoj

FONDUSO “AMIKO”

La donacoj al la fonduso Amiko estas uzataj por evoluigo de La Ondo de Esperanto

Anonima (Moskvo, Ruslando) 71.00 RUR

Nikolaj Batyrev (Ruslando) 103.00 RUR

Yurij Karcev (Uljanovsk) 43.00 RUR

Kataluna E-Asocio 16.70 EUR

Dario Rodrígues (Hispanio) 10.00 EUR

Tapio Sormunen (Finnlando) 22.00 EUR

Eric Walker (Britio) 30.00 EUR

Manfred Westermayer (Germanio) 10.00 UER

Entute en 1999 96.45 EUR

ABONHELPA FONDUSO

La abonhelpa fonduso financas sendadon de nia revuo al la personoj, kiuj ne povas mem pagi sian abonon.

Anonima (Moskvo, Ruslando) 195.00 RUR

Bard Hekland (Ruslando) 360.00 RUR

Carmen Llapart (Hispanio) 180.30 EUR

Entute en 1999 200.12 EUR

FONDUSO “INFORMADO”

La fonduso financas informadon pri Esperanto per disvastigo de flugfolioj pri esperanto, ekspedo de Ruslanda Esperantisto al amaskomunikiloj kaj aŭtoritatoj, aperigo de reklamoj k.<|>s.

Larisa Ŝapoŝnikova (Ruslando) 38.00 RUR

Entute en 1999 1.36 EUR

FONDUSO “TRANS LA KRADO”

La fonduso estas uzata por ekspedo de lernomaterialo, gazetoj kaj libroj en Esperanto responde al informpetoj, kiujn ni ricevas el prizonoj.

Bard Herland (Ruslando) 425.00 RUR

Entute en 1999 15.18 EUR

Eĉ la plej etaj sumoj estas bonvenaj.

La rublajn donacojn sendu perpoŝte al Galina Romanovna Goreckaja (620077, Jekaterinburg-77, ab. ja. 67). La moskvanoj povas pagi al nia moskva reprezentanto Oksana Kostousova (Telefono: 4987212).

Donacoj de alilandaj amikoj estas bonvenaj ĉe UEA-konto avko-u.

Koran dankon pro la subteno!

Kio estas “La Gazeto”?

Celoj kaj rimedoj

La Gazeto estas mondkultura revuo sendependa ne nur de politikaj, ŝtataj, religiaj kaj alitipaj organizaĵoj, sed ankaŭ de ĉiaj skoloj, grupoj kaj grupetoj naciaj aŭ internaciaj. Ĝia celo estas alporti al esperantlingvanoj kiel eble plej fidindajn informojn malpropagandajn pri ĉiuj fundamentaj aspektoj de civilizacioj, civilizoj kaj kulturoj estantaj kaj estintaj, kiuj iel gravas al la esperanta mondkoncepto.

Por realigi tian grandiozan projekton ĝi disponas malgrandajn rimedojn: nur po ses 32-paĝajn kajerojn jare, sed tiuj ĉi kajeretoj akurate aperadas jam de 14 jaroj. Eldonadas ilin la Esperanto-Klubo de Metz, direktoras la revuon Madeleine de Zilah, redaktas, kunredaktas, enpaĝigas, enretigas, disdonas kaj prizorgadas ĝin teamo, kies kerno estas en vilaĝeto nordfrancia kaj la pulpo disŝutita en Ameriko, Azio kaj Eŭropo.

La rubrikoj

Vortoj de la redaktoro: eseoj de Eugène de Zilah pri esperanto, pri esperantismaj moralo kaj ideologio, pri mondkulturaj problemoj.

Leteroj: grumblaj aŭ kontentaj komentoj de LG-legantoj, obĵetoj, utilaj precizigoj, scivolaj demandoj, sagacaj sugestoj.

Nia vivo: vervaj raportoj, rektaj intervjuoj, surprizaj membiografietoj.

Nia tribo: arkivaj anekdotoj pri verduloj.

Ni legis: recenzoj, opinioj, sciigoj pri verkoj Esperantaj aŭ ne, fare de eminentaj kunlaborantoj.

Nia lingvo: studoj pri la plej tiklaj problemoj de Esperanto.

Ili diris...: mallongaj densaj tekstoj de po unu fama pensulo.

Ludoj: krucvortenigmoj, ŝakproblemoj...

Ni ridetu: gajigaj tekstoj.

Rakontoj: beletra aliro al kondutoj, moraloj, opinioj de homoj el diversaj kulturoj.

Revuoj: atentigoj pri rimarkindaĵoj en aliaj gazetoj.

Historio: analizo de historiaj eventoj mondkulture gravaj.

Nia kulturo: artikoloj pri plej variaj temoj, de beletro kaj arto ĝis sociaj kutimoj kaj mistikaj vojoj, de tradukarto ĝis prisciencaj meditoj. Tradukoj de mensofrapaj paĝoj de famaj verkistoj (Mishima, Rushdie, Malraŭ, Fukuyama, Krishnamurti, Kafka, Churchill, Brodskij, Baudrillard, Brecht, Cezaro...).

Debatoj: sencenzura pridiskutado de problemoj ĝentlemane esprimitaj (LG ne publikigas atakojn kontraŭ personojn nek permesas utiligi ad personam argumentojn) pri ia temo (naciismo, raŭmismo, Sacco kaj Vanzetti, Usono, reformoj de Esperanto, ktp).

Praktikaj informoj

Vi trovas kolektojn de la revuo en la bibliotekoj de UEA (Roterdamo), de la Viena E-muzeo, de Hispana E-Muzeo (Sant Pau d’ Ordal).

Vi povas informiĝi pri ĝi en la reto: http://osiek.org/lagazeto

Vi povas ĝin aboni:

ĉe La Gazeto, FR-55210 Creuë, Francio, sendante 165 francajn frankojn al poŝtkonto La gazeto 1025 02 T, Nancy, per franca bankoĉeko aŭ per eŭroĉeko;

ĉe UEA: 59 guldenoj al konto edzi-k;

ĉe FEL: 1100 belgaj frankoj;

ĉe perantoj en multaj landoj; ekzemple, ruslandanoj simple sendu al Halina Gorecka (je la adreso de LOdE) rublan ekvivalenton de 12 usonaj dolaroj.

Vi povas peti provekzempleron ĉe La Gazeto.