Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto
La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004
En ĉiu civilizita lando ekzistas en ĉiu grandeta urbo ĉiutaga ĵurnalo, en ĉiu iom respektinda loko semajna gazeto; eĉ la plej malgranda popolo havas almenaŭ unu grandan ĵurnalon. Sole la popolo esperantista tiun ne havas.
— skribis Teo Jung en reklamo dissendita antaŭ 80 jaroj, proponante grandan ĵurnalon esperantistan, kiu devis fariĝi “estonte ĉiutaga ĵurnalo de Esperantujo”.
Blaga ideo?... Jes, sed la skribinto estis juna ne nur laŭnome; tiam li estis 28-jara — tiuaĝe Zamenhof eldonis la Unuan Libron. Plia koincido: la unua numero de Esperanto Triumfonta aperis la 14an de aprilo, je la mortodato de Ludoviko. Ekde novembro 1920 komenciĝis ĉiusemajna aperado, kiu finiĝis nur pro la interveno de Gestapo en junio 1936. La 3an de januaro 1925 la ĵurnalo renomiĝis Heroldo de Esperanto, kaj dum unu jaro aperis duonsemajne. Eĉ okaze de UKoj en Germanio (1923 kaj 1933) ĝi ja vere estis ĉiutaga.
Apenaŭ estis en Esperantujo gazeto pli populara ol Heroldo. Sed ne pro preskaŭ 2000 aperintaj numeroj kaj ne pro tio, ke Teo Jung — kombininta siajn fakajn konojn pri eldonado kaj ĵurnalismo kun la entuziasmo pri Esperanto kaj Esperantujo — iĝis unu el la nemultaj sukcesaj profesiaj esperantistoj (per sia privata E-laborado li ja perlaboris pension).
Plej gravas, ke Heroldo estis la plej konsekvenca protagonisto de la sendependa ĵurnalismo en Esperantujo. Tion ĝi atingis per honesta sinteno pri la demandoj, en kiuj la logiko eble konsilis akcepti pli sekuran flankon, kaj kvankam tiu sinteno foje provokis konflikton kun la “movadestroj”.
Esti sendependa ne signifas sendependon absurde absolutan. Temas pri sendependo de menso, pri kapablo agi kuraĝe, cedante nek al promesoj pri privilegioj, nek al tento pri bulvardiĝo, nek al natura agaco trempi la plumon en galon. Tiu sendependeco devigas la redaktoron aperigi honestan opinion, malgraŭ la tento ne komenti, prisilenti, laŭdeti trudata jen pro premo de la patrona instanco, jen pro facile komprenebla memcenzuro.
Kvankam Heroldo neniam indentiĝis kun iu el movadaj partioj, Teo Jung kaj Ada Fighiera-Sikorska (ŝi redaktis Heroldon en 1962–1996) ne evitis diri sian opinion pri la konfliktoj en Esperantujo kaj plurfoje mem deklaris malkonsenton (kun Germana Esperantisto kaj Ellersiek en la jaroj 1920aj, kun UEA en la 1930aj, kun Lapenna en la 1970aj...).
Ni sentas koran dankemon al Teo kaj Ada, kiuj portis en Esperantujo la tradiciojn de la libera ĵurnalismo, pro kiuj Heroldo pli ol unu fojon en sia historio devis sperti frapojn de l’ sorto, sed ja ne rimorsojn pro la kosto de l’ trankvila esto. Kaj ni penas sekvi la vojon, kiun iris la jubileanta Heroldo.
Halina Aleksander
Sur la kovrilpaĝo estas foto de Andrzej Sochacki (Pollando) Verda Asocio (premiita en nia unua fotokonkurso), anoncanta ke la teatra temo estos sentebla ĉi-kajere.
La pluekzistado de SAT kaj UEA estas nepre necesa. Tion trafe esprimis studentino Nikola Markarian en franclingva tezo kiun ŝi prezentis en 1997:
Cetere, neniu povas nei la eksterordinaran kapablon de la nuntempaj gvidantoj de SAT por propagandismo. Ne nur rezistanta estas SAT al la politika neŭtraleco de la universala movado reprezentita de Universala Esperanto-Asocio (UEA), supernacia organizo fondita en 1907, sed en la tempo de ĝia fondiĝo, ĝi eble ankaŭ certigis al ĝi la neŭtralecon, sorbante la plej radikalajn tendencojn.
En piednoto en rilato kun la vorto propagandismo ŝi precizigis:
Mi uzas tiun vorton propagandismo en ĝia originala senco. La franclingva sekcio de SAT, SAT-Amikaro, estas aparte aktiva sur tiu tereno.
Se temas pri ŝia konkludo, la periodo post la hamburga UK montris la danĝeron de entrudiĝo de politika doktrino, kaj ni ne kredu ke la malapero de la komunista bloko eliminis tiajn riskojn. Nekompareble pli granda danĝero kuŝas nun en la senkontrola kaj sovaĝa tutmondiĝo de la ekonomio, en freneza kapitalismo kiu forĵetas ĉian moralan regulon.
Kaj tio aldoniĝas al pli kaj pli ofta apero de la venenaj fruktoj de naciismo pri kiuj Lanti prave skribis:
La naciismo estas eĉ la sola religio, kiu ankoraŭ postulas de la homo vivoferon.
Post jarcentoj da luktado, la homoj en la pli malpli kulturitaj landoj akiris la rajton aparteni aŭ ne al iu eklezio, la liberon ĉeesti aŭ ne religiajn ceremoniojn. Sed neniu povas senpune rifuzi partopreni en la sangaj ceremonioj, la militoj, kiujn periode okazigas la diversaj naciismoj. La patriotismo estas nuntempe la plej potenca ideologio; ĝi pasiege superregas la spiritojn kaj kapablas fari el pacemaj, bonkoraj homoj batalemajn kaj sangavidajn bestojn.
Pro tio la kuraĝo de Kep Enderby estas salutinda. Kion atendas iuj homoj, tio troviĝas ĉe UEA, kion volas aliaj ĉe SAT. Ne malmultaj sentas sin hejme en ambaŭ organizoj. Estus malsaĝe esperi profiton por Esperanto per malfortigo aŭ eĉ malaperigo de unu el ambaŭ.
Tamen konsternas min atako kontraŭ Kep Enderby pro lia aparteno al la du asocioj, kaj same tiu kontraŭ la okazigo de UK en Israelo pro ties politika sinteno certe ne aprobinda. Mi mem iam tradukis esperanten franclingvan broŝuron de organizo kiu klopodis restarigi pacon inter Palestinanoj kaj Israelanoj (Paco en Proksima Oriento de Aaron Cohen), kaj pensas ke, surbaze de samaj kriterioj, restus vere malmulte da landoj kie ni povus kongresi. Kaj la nunaj teruraĵoj en Ĉeĉenio tiras en turmenton du popolojn kies regantoj (mem regataj de kaŝaj fortoj) ne estas senriproĉaj. Ĉu ankaŭ SAT devus ne kongresi en Ruslando?
Ebla kialo de malapero de la nacioj povas esti en la malapero de la vivo mem sur la Tero pro ilia manko de saĝo. Eble iam estos la mondo sen nacioj pro konscia agado, sed tio certe ne estas atingebla per radikala postulo pri ilia tuja malapero. Por tion atingi ni devas agi tiel, ke la homoj sentu ke ili apartenas al provincoj de la mondo, kaj tio postulas paciencon, pedagogian senton. Tro radikala strebo favore al detruado de la nacioj povas estigi nur same radikalan reagon.
Male, instigo al pripensado, havigo de faktoj pri la danĝeroj de naciismo, ebligo de rilatoj kaj interŝanĝoj inter ĉiuj popoloj komprenigos pli bone la vanecon de la nacioj tiel ke la naciisma veneno iĝos neŭtra, sendanĝera. Kontraŭvenenon ni havas en la interna ideo de Esperanto mem. Ni havigu ĝin al ĉiam pli multe da homoj, tamen sen kredi ke tio sufiĉos por kuraci la mondon!
Sendube ni devus ofte pensi pri frazoj kiujn Vaclav Havel prononcis en Parizo antaŭ la Akademio de Moralaj kaj Politikaj Sciencoj 27 okt 1992:
Mi konstatis kun timego, ke mia senpacienco rilate la restarigon de demokratio, havis ion komunistan aŭ, pli ĝenerale, ion naciistan — la unueco de la Lumoj. Mi volis antaŭenigi la Historion sammaniere kiel infano tiras planton por ĝin kreskigi pli rapide. Mi kredas ke necesas lerni atendi same kiel oni lernas krei. Necesas semi pacience la grajnojn, akvumi kun diligenteco la grundon kie ili estas semitaj kaj lasi al la plantoj la tempon kiu estas al ili propra.
Oni ne povas trompi planton, ne pli ol oni povas trompi la Historion. Sed oni povas ĝin akvumi. Pacience, ĉiutage. Kun komprenemo, kun humileco certe, sed ankaŭ kun amo.
Se ni fiksus al ni pli modestan celon ol radikala sennaciismo, ni atingus ĝin pli frue kaj kun malpli da detruoj, ĉar radikalismo generas kontraŭan kaj foje drastan radikalismon, kaj ili ambaŭ nutras sin reciproke en infera cirklo.
“Nia vera nacieco estas la homa genro”, — skribis Herbert George Wells en Skizo pri universala historio. Ni zorgu ke pli da homoj konsciu pri tio.
Sed ni povas trovi valorajn citaĵojn kaj ekzemplojn ankaŭ en la riĉa historio de nia propra lingvo.
Daŭre validas la memoro de la tago kiam kunvenis en Bulonjo-ĉe-Maro “ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj”. Inter tiuj popoloj okazis same teruraj konfliktoj kiel nun okazas inter serboj kaj albanoj, inter rusoj kaj ĉeĉenoj, sed intertempe la potenco de la armiloj multobliĝis.
Daŭre validas la alvoko de Hodler, kiun mi rememorigis kiam falis la unuaj NATO-bomboj sur Jugoslavio, kaj ni eraros kiam ni reliefigos surbaze de tio ke homeco ne havas ligitecon kun iu difinita popolo.
Ni skribu al amasinformiloj, ni intervenu en debatoj por montri ke ne ĉiuj homoj pretas fatalisme akcepti ĉion. Kvankam nia individua povo estas ege malgranda, ĝi ne estas nula. Ĝi estas nula nur kiam ni silentas. Akvoguto estas kvazaŭ nenio, sed nenio rezistas al inundo, kiu konsistas el akvogutoj!
Jam en si mem la vorto sennacieca kaj la citaĵo de Lanti kiu fariĝis la devizo de SAT (“SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent- pens- kaj agad-kapablo”) ebligas al ĝi havi antaŭ la publiko objektivecon, kiun ĝi ne havus se ĝi estus sennaciista. Se oni konsideras la nunan staton de ĝia Sennaciista Frakcio, estas tute certe ke la SAT-anaro falus eĉ ne al kelkdeko da membroj, se ĝi estus sennaciista anstataŭ sennacieca.
Pli ol iam ajn validas tiu devizo. Jam en si mem ĝi estas (pace) revolucia. Se SAT sukcesus nur en tio, ke la homoj kutimiĝu al samaj sent-, pens- kaj agadkapablo, tio estus belega atingaĵo pri kiu la tuta homaro estus poreterne ŝuldanta al ĝi.
Henri Masson
Flagŝipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo (25 jul – 1 aŭg 2000) registris fine de februaro 778 aliĝintojn el 49 landoj.
Pinte de la statistiko staras Germanio kun 95 kongresanoj. Sekvas Japanio (79), Francio (59), Israelo (57), Pollando (55), Nederlando (48), Italio (37), Usono (29), Brazilo (26), Ruslando (21), Korea Respubliko kaj Svedio (po 18).
GK UEA
Tra densa mallumo
Dum la lastaj jaroj Unuiĝintaj Nacioj mem devis agnoski ke ŝtataj instancoj ne sufiĉas, kiam temas pri helpo al homoj travivantaj katastrofojn. Tiuj instancoj donas malmulte kaj ĉefe donas nur al homoj kaj landoj, pri kiuj ili havas politikan esperon pri posta apogo.
Tiel, kiel ĉiuj povis konstati, dum la lastaj jaroj plimultiĝis la alvokoj de UN-agentejoj rekte al la civitanoj, al la simplaj homoj tra la mondo por ke ili donacu kaj helpu.
Efektive se temas pri helpo al subnutrataj infanoj en Timoro aŭ al malsanaj homoj en Angolo, kiu havas esperon pri posta helpo fare de ili? Certe neniu ŝtato, kaj tiel la agentejoj kiel UNICEF aŭ MSO vidas sin devigataj apelacii al la civitanoj.
La Esperanto-movado, kiu havas malnovajn tradiciojn, ĉi-rilate ankaŭ provas fari sian parton por helpi homojn envolvitajn en la densa mallumo de militaj aŭ naturaj katastrofoj.
Komence estis, kaj ankoraŭ estas, la “konto Espero”, kiu celis helpi esperantistajn viktimojn de tiuj katastrofoj, kaj tion ĝi faris kaj plufaras.
Poste, tamen, oni vastigis la agadon sub la nomo “Agado Espero” ankaŭ al neesperantistaj viktimoj.
La projektoj de 1 ĝis 5 esence pivotis ĉirkaŭ la helpo al loĝantoj en balkanaj landoj. Rapide, temis pri stipendio por kosova orfo, familiaj pakaĵoj por bosnianoj, gastigado de familioj en Francujo, kontaktado inter Esperanto-kluboj de Germanujo kaj esperantistoj en la eksa Jugoslavio cele al sendado de helpo, agadoj por interpacigi la malsamajn etnojn en tiu regiono (projekto Sunfloro).
Ĉiuj tiuj agadoj ankoraŭ daŭras, krom tiu pri la familiaj pakaĵoj (kiu estas konkludita per pli da pakaĵoj ol oni komence celis). En la kadro de la projekto Sunfloro juna esperantisto vizitas regule Kosovon, Albanujon kaj Makedonujon kaj provas, interalie envolvi lokajn esperantistojn en la interkomprenigaj agadoj. La lasta ideo, pri kiu oni nun traktas, estas starigado de Esperanto-kursoj en Priŝtino dum la venonta somero en la kadro de instruado pri etna toleremo.
Informojn pri ĉiuj projektoj oni trovas rete ĉe “www.uea.org”, sub la indiko “Agado Espero”.
Per la 6a projekto, ĉi-sekve priskribata, la agado moviĝas al Afriko, danke al la iniciato de kongaj esperantistoj, kiuj pensis helpi angolajn rifuĝintojn en Kongo. Temas pri tre bela ekzemplo pri tio, ke la helpemo de esperantistoj estas sama ĉie trans ekonomiaj kondiĉoj kaj haŭtkoloroj.
Kongolandaj esperantistoj instruas angolajn rifuĝintojn
La Esperanto-klubo Stelaro (vic-prez. s-ro Kikondola Ngoma Jeremie (Camp CILU II No.71 A Lukala, Bas-Congo) malgraŭ ĉiuj propraj malfacilaĵoj en Kongolando decidis helpi homojn kiuj estas en ankoraŭ pli malbona situacio. Temas pri rifuĝintoj el Angolo, kiuj vivas en tendaro en Kilueka, apud Lukala.
La projekto estas: instrui Esperanton al la angolanoj kaj samtempe instrui al ili skribadon kaj legadon.
Por tio Stelaro bezonas precipe portugallingvajn vortaretojn kaj bazajn lernilojn, kelkajn kasedojn kaj aliajn esperantaĵojn. Esperantistoj povas ankaŭ esprimi sian interesiĝon kaj kuraĝigon per leteroj. Gravas la amika kontakto, pli ol la materia subtenado.
Ne sendu monon rekte al la klubo, sed (se vi volas mone helpi) prefere al la fondaĵo Afriko de UEA kun indiko: Por la projekto “Kongolandanoj helpas angolanojn”. Tiu mono iros al la landa asocio DKEA kiu ĝin disponigos laŭeble efike.
La adreson de UEA kaj la manierojn de pagado vi trovos en la Jarlibro de UEA.
Por pliaj informoj bonvolu kontakti Hans Bakker (Katelenstraat, 231-II NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando) aŭ Gebglo Koffi esp.togo@cafe.tg.
Renato Corsetti
La Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA havis 7 sesiojn en 5 landoj en 1999. Ili okazis en San-Francisko, Usono (dum la 30a Somera Esperanto-Kursaro); Castellon, Hispanio (dum la 58a Hispana Kongreso); dufoje en Berlino, Germanio (dum la 65a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj kaj la 84a Universala Kongreso); en Antananarivo, Malagasio; kaj dufoje en Lomeo, Togolando.
En la sesio en Hispanio okazis nur la meznivela ekzameno kaj en la septembra sesio en Togolando nur la elementa. En ĉiuj aliaj sesioj eblis ekzameniĝi sur ambaŭ niveloj.
Al la gramatika antaŭtesto de la elementa nivelo aliĝis 34 kandidatoj. Por la efektiva ekzameno estis akceptitaj 20 kandidatoj, el kiuj 16 sukcesis. Al la antaŭtesto de la meza nivelo aliĝis 19 kandidatoj. El ili 16 estis akceptitaj por la ekzameno, kiun 15 sukcese trapasis.
La Internaciaj Ekzamenoj okazas sub la gvido de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI kaj UEA. Por surloka realigo de la sesioj IEK havas ĉ. 60 rajtigitajn ekzamenantojn tra la mondo, sed IEK esperas ankoraŭ plimultigi ilian nombron.
Pli da informoj pri la ekzamenoj oni povas ricevi de la sekretario de IEK: s-ro Hans ten Hagen (Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando; ten.hagen.esperanto@wxs.nl).
Detala regularo troviĝas en Gvidilo al la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA, kiu haveblas ĉe la libroservo de UEA kaj aliaj bonaj libroservoj.
GK UEA
(Interredaktore) 27-29 jan 2000 en Santiago de Kubo okazis la 17a Nacia Komitatkunsido de Kuba E-Asocio. La Nacia Komitatkunsido estas la supera decidoprena organo de KEA; ĝin do partoprenas ĉiuj estraranoj kaj naciaj komisiitoj, plus komitatanoj el ĉiuj provincoj.
Post la ĵaŭda Interkona Vespero, la laborsesioj komenciĝis per ofera florkrono deponita ĉe la maŭzoleo de la Nacia Heroo José Martí en la tombejo Santa Ifigenia je lia naskiĝtago, kaj en Kubo oni kutime kaj solene omaĝas al Martí tiutage. Skipo de la nacia televido estis en la tombejo por filmi la omaĝon de diversaj instancoj, inter ili la Ĉefsekretario de la Partio en la provinco, kiu tuj rekonis nin, kaj rememoris la tempon, kiam li, tiama sekretario de la Partio en Havana Municipo, inaŭguris ekspozicion pri Esperanto. Nia omaĝo al Martí do aperis ankaŭ per la loka kaj la nacia televidoj.
Tri laborsesioj analizis ĝisfunde la estraran raporton de la jaro 1999 kaj fiksis la ĉefajn taskojn de KEA por 2000. Denove la unua ĉeftasko rilatas al informado; gravaj decidoj estis okazigi naciajn renkontiĝojn en Havano (oktobre) kaj Guantánamo (decembre), nacian seminarion pri informado en Sancti Spíritus fine de septembro, la 9an nacian seminarion por instruistoj en Havano (julie), infanan renkontiĝon en Guantánamo (julie) kaj SAEST (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Havano (maje).
Do, la jaro 2000 montriĝas plenplena je taskoj. Antaŭvideblas novaj prezentoj ĉe radiostacioj kaj televido. La venonta nacia komitatkunsido okazos en la provinco Villa Clara venontjare.
Alberto García Fumero
Sekretario pri informado en KEA
Malmultas eblecoj en Esperantujo sin dediĉi al verda teatro: tamen januara semajnfino en Barlaston, Britio — nun en sia sepa jaro — kunigis ĉefe britajn teatro-amantojn por profundiĝi en ĉi-neglektata flanko de Esperanta kulturo.
La programo konsistis el precipe du eroj: la unuan vesperon, post komuna voĉlegado, estis esplorata kaj diskutata la teatraĵo La ruĝaj formikoj de Georges Lagrange; dum la sekvaj tagoj estis provludata angla teatraĵo (tradukita Esperanten de Stephen Thompson) La fantoma trajno, de Arnold Ridley prezentota fine de aprilo dum la brita E-kongreso.
Samtempe en Barlaston organizis la brita ILEI-sekcio seminariojn pri pedagogiaj temoj kaj praktikaj kaj teoriaj. Entute partoprenis la t.n. “festivalan” semajnfinon pli ol 20 homoj, kiuj ĝuis kutime agrablan Esperanto-etoson en Barlaston.
Okazas pluraj Esperanto-kursoj, semajnfinoj kaj aliaj eventoj en Barlaston. En la jaro 2000 oni aparte festos — per kultura semajnfino, al kiu kontribuos eminentuloj kiaj Marjorie Boulton, Renato Corsetti, Anna Löwenstein kaj John Wells — 40 jarojn da sinsekvaj Esperanto-somerlernejoj en Barlaston.
Detaloj pri ĉiuj Barlaston-eventoj haveblas rete de d-ro Derek Tatton ĉe wedgwood.college@staffordshire.government.uk.
Paul Gubbins
1–8 sep 2000 okazos TEJO-trejnseminario en Varna (Bulgario) pri la temo: “Balkana junulara kunlaboro por kulturo de paco”, aparte aktuala sur Balkanoj.
La seminarion subtenas Eŭropa Junulara Fondaĵo (EJF) ĉe Konsilio de Eŭropo. Ĝi celas junajn aktivulojn el Eŭropo, precipe el balkanaj landoj, interesiĝantaj pri internacia kunlaboro kaj komunaj regionaj projektoj. EJF ankaŭ ebligas partoprenon de kelkaj ekstereŭropanoj. TEJO intencas tial speciale inviti esperantistojn el iuj aziaj landoj proksimaj al Bulgario.
Kadre de la seminario okazos trejnadoj en diversaj formoj: prelegoj, vizitoj, laborgrupoj kaj diskutrondoj. Samtempe 10–15 komencantoj partoprenos E-kurson. Ili ankaŭ partoprenos en la ĝenerala tema programo de la seminario. Kiel ekspertoj kaj prelegantoj rolos ĉefaj TEJO-funkciuloj kaj speciale invititaj fakuloj pri la balkana temo.
Lokaj organizantoj: Sabira Stahlberg kaj Aleksandar Ŝivarov: p.k. 405, BG-9000 Varna, Bulgario; kontakto@esperanto.org.
GK UEA
TEJO preparas neforgeseblan travivaĵon lige kun la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Honkongo. Temas pri trajna karavano el Moskvo al Honkongo, kiu startos 17 jul, kiam la partoprenantoj renkontiĝos en Moskvo. De tie ili vojaĝos tra Siberio, Mongolio kaj Pekino al la sudĉinia metropolo. Okazos restado en Tomsk (kun partopreno en la junulara tendaro OrSEJT-32) kaj, laŭ la elekto de la partoprenantoj, aŭ en Mongolio aŭ en Pekino.
Eblas legi en la reto pli detalajn informojn kaj printi paperan aliĝilon. Du GIF-datumaroj estas printeblaj sub la adreso: http://tpp24.net/Holger.Boos.
Bonvolu atenti, ke pro organizaj kialoj oni akceptas aliĝojn nur ĝis 1 maj!
GK UEA
La Esperantologian-Didaktikan Konferencon de Pola Sekcio de ILEI (29–30 apr 2000) akompanos Internacia Renkontiĝo de Gelernantoj el Interkulturo-klasoj. Ambaŭ aranĝoj okazos samtempe kun la Pola E-Kongreso (28 apr – 3 maj) en Krakovo, Eŭropa kultururbo en 2000. Dum la konferenco okazos prelegoj pri E-instruado, renkontiĝoj kaj debatoj de instruistoj partoprenantaj la internacian edukprogramon Interkulturo.
La gejunuloj el Interkulturo-klasoj interkonatiĝos la unuan tagon, dum dancvespero. La inaŭguro de la Pola E-Kongreso okazos sabate (29 apr) matene, programo de la Konferenco de ILEI komenciĝos la saman tagon, je la 11a horo. La duan kaj trian tagon, la gelernantoj kune vizitados la urbon, pasigos gajan posttagmezon kun ludoj kaj konkursoj, vespere vidos artprogramojn. La du lastajn tagojn ili partoprenos nur la Kongreson. Tiuj aktivaĵoj estos por multaj el ili la unua kontakto kun vivanta Esperanto. Ni esperas, ke la etoso estos bonega kiel kutime dum la polaj ILEI-Konferencoj.
La konferencanoj samtempe partoprenos la Polan E-Kongreson.
La kongresan aliĝilon eblas ricevi de s-ro Stanislaw Mandrak, prezidanto de Pola E-Asocio: ul. Kormoranów 39/16, 44 114 Gliwice, Pollando; staman@ka.onet.pl.
Maria Majerczak
pola ILEI-sekciestrino
La libroservo de UEA atingis en 1999 sian plej bonan rezulton dum la 1990aj jaroj. Ĝiaj vendoj sumiĝis je 316 230 guldenoj (EUR 143 499), kio estis 6% pli ol en 1998, kiam temis pri 298 448 guldenoj (EUR 135 430). Kompare kun la antaŭa jaro la vendoj kreskis kaj en la vendejo en Roterdamo kaj en la libroservo dum la UK en Berlino.
La bona rezulto parte sekvis el la vigleco de la propra eldona agado de UEA, kiu laŭ la esploroj de Aleksander Korĵenkov (LOdE 2000: 2) estis la plej produktema Esperanta eldonisto en 1999. Tio montriĝas ankaŭ en la multeco de UEA-eldonaĵoj inter la plej furoraj titoloj.
Unuafoje post 1990 lernolibro estis la plej multe vendita libro. Kiel en 1990, ankaŭ en 1999 temis pri Saluton! la aŭtodidakta lernilo de Audrey Childs-Mee, atinginta jam la sesan eldonon. La unua loko de Hejma vortaro inter la unuopaj vendoj estas rimarkinda, ĉar la libro aperis nur en oktobro.
Entute la libroservo de UEA vendis 18416 ekz. de 2057 diversaj titoloj de libroj, diskoj aŭ kasedoj (en 1998 — respektive 15878 kaj 1853).
En la du listoj la eldonaĵoj de UEA kaj TEJO estas markitaj per asterisko. La liston de entutaj vendoj ĉefe influas la kvantaj aĉetoj de aliaj libroservoj. Parto de tiuj aĉetoj kompreneble ne atingis individuajn klientojn ankoraŭ pasintjare. Tial estas interesa ankaŭ la alia listo, kompilita surbaze de unuekzempleraj aĉetoj, surlokaj aŭ perpoŝtaj, en la butiko en Roterdamo.
GK UEA
La foto montras la libroservon de UEA en Roterdamo. Antaŭ la komputilo sidas la libroservisto Simo Milojeviĉ. (Fotis Halina Gorecka)
Vendoj entute
Saluton! Esperanto aŭtodidakte. A.Childs-Mee* 441
Pasporta Servo. Listo de gastigantoj de TEJO* 387
Hejma vortaro. Red. J.Lindstedt* 348
Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. L.Levin* 309
Kio ni estas kaj kion ni celas? Pri la Praga Manifesto* 250
Lingva arto. Festlibro al Auld kaj Boulton. Red. V.Benczik* 207
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA* 205
Internacia Kongresa Universitato 1999. Red. M.Lipari* 188
Ĉiuj kune. Aktoj de la 1a Strategia Forumo de la E-Komunumo* 131
Spirito de Eo kaj la “samideanaj” malamikaĵoj. I.Bociort* 128
Berlino por turistoj. U.Becker 123
Grosses Wörterbuch Esperanto-Deutsch. E.-D.Krause 116
Faktoj kaj fantazioj. Progresiga legolibro. M.Boulton* 115
Saluton! (Kasedo por la lernolibro)* 112
Slango kaj ĵargono en Esperanto. W.Pilger 112
Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj. Goscinny/Uderzo 109
Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la seminario en Praga UK* 106
Esperanto Sleutel. Nederlanda ŝlosilo 104
Esperanto for beginners. M.C.Butler 102
Esperanto sen mitoj. Z.M.Sikosek 100
Monumente pri Esperanto. H.Röllinger* 100
Unuopaj vendoj
Hejma vortaro. Red. J.Lindstedt* 92
Slango kaj ĵargono en Esperanto. W.Pilger 82
Esperanto sen mitoj. Z.M.Sikosek 69
Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. L.Levin* 64
Kio ni estas kaj kion ni celas?* 63
Pasporta Servo. Listo de gastigantoj de TEJO* 57
La liturgio de l’ foiro. J.Camacho 55
Berlino por turistoj. U.Becker 52
Lingva arto. Red. V.Benczik* 50
La ŝtona urbo. A.Löwenstein 48
Spirito de Eo kaj la “samideanaj” malamikaĵoj. I.Bociort* 46
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA* 42
Faŭsto. J.W. von Goethe, trad. K.Schulze 39
Kulturo kaj evoluo. M.Claxton* 39
Saluton! Esperanto aŭtodidakte. A.Childs-Mee* 37
Por aktiva lingvopolitiko* 35
Terminologia gvidilo. H.Suonuuti* 33
Klara vortaro Esperanta-araba. G.Abraham* 33
... sed estas ne. Persone. (Kompakta disko) 32
Nova Esperanta krestomatio. Red. W.Auld* 31
Al lingva demokratio. Nitobe-simpozio. Red. Fettes/Bolduc* 31
Dudeko da personoj, el ĉiuj E-kluboj funkciantaj en Svislando, ĉeestis en Berno 12 feb en vigla debato kiun enkondukis la ĉefaj gastoj, Bruno Masala kaj Giorgio Silfer. Laŭ la demandoj kaj konkludoj evidentiĝis, ke la projekto de Esperanta Civito (malgraŭ kelkaj opinioj pri ties frueco) respondas al tio, ke Esperanto estas ankaŭ identigilo, ke homoj sentas per ĝi komunan identecon. La projekto proponas strukturiĝon kiu plenumas leĝodonan kaj prestiĝodonan rolon, kaj jam de longe sentatan bezonon pri komuna kondutkodo kaj arbitracia instanco.
Laŭ d-ro Silfer, aliĝi al la Pakto por la Esperanta Civito estas granda ŝanco por UEA: unue, per siaj pli ol 7000 membroj ĝi povus facile kontroli la evoluon de la Civito; due, pro la originala federalisma formulo de la Civito, la propono de prezidanto Enderby (kiu povus esti tre taŭga Konsulo) povus realiĝi sen danĝero de malintegriĝo en UEA — per ĝeneralaj balotoj la unuopaj civitanoj decidus pri la politika linio de Esperantio, dum la unuopaj establoj (kiel UEA) povus gardi sian statutan neŭtralecon.
La Evolukomisiono konklude rimarkas, ke tiaj debatoj estas tre utilaj, ankaŭ por karakterizi la naskiĝontan Civiton. Ni dankas al la organizinto, la Estraro de Svisa Esperanto-Societo, al la gastoj kaj al la ĉeestintoj.
HeKo
Portugala E-Asocio, post longa traktado k korespondo, per decido de la ĉefministro António Guterres ricevis la statuson de “Kolektiva institucio de publika utileco”. Laŭ tiu ĉi statuso PEA estas morale egaligita al la publikjuraj establoj apartenantaj al la malcentralizita ŝtata administra aparato; ĝi ricevis limigitan antenrajton, senŝarĝon pri tribunalaj kostoj, pri stampa takso k aro da impostoj. (Nia Bulteno)
Unuiĝo Franca por E-to partoprenis ĉe “Salon de l’Education” (Porte de Versaillers) per propra budo k entute 16 deĵorantoj. (Franca Esperantisto)
Unuafoje funkciis E-kurso en la programo de Eŭropa Vegetarana Kongreso en svislanda Widnau; la kurson gvidis italino Carla de Lorenzi. (La Letero de “Esperantista Vegetarano”)
La ĉefgasto de la 12a Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA (13 maj 2000) estos la konata movada aganto, eseisto k oratoro Gian Carlo Fighiera el Italio. (GK UEA)
La plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, spertis 14-procentan kreskon en unu jaro. La ĵus aperinta listo de gastigantoj enhavas 1075 adresojn en 76 landoj; en 1999 la libreto nombris 945 adresojn. (GK UEA)
25 nov 1999 Alicja Sakaguchi akiris ĉe universitato Adam Mickiewicz en Poznan la plej altan gradon en akademia kariero, tiun de habilitiĝinta doktoro, pro la 492-paĝa germanlingva tezo “Interlingvistiko. Objekto, celoj, taskoj, metodoj”. (Esperanto)
21 okt 1999 en Baku dudeko da e-istoj k subtenantoj fondis Azerbajĝanan E-Asocion. (Esperanto)
La seminario por instruistoj de E-to en Modena (Italio) 4–5 dec 1999 allogis preskaŭ 60 personojn, kiuj akceptis Apelon de Modena kun rekomendo pri fondo de Eŭropa Instituto de E-to. (l’esperanto)
La tradicia novjarfesta 16a Internacia Festivalo en Münster (Germanio) kolektis la rekordan nombron de 202 diverslandaj aliĝintoj. (Esperantolehti)
Kadre de REK en Ĉeboksary (3–6 feb 2000) okazis konferencoj de REU (pri ĝi Yurij Karcev raportis en la marta kajero) kaj de SEJM. La konferenco de SEJM (24 delegitoj) elektis novan sepkapan komitaton. La prezidanto iĝis Vitalij Malenko el apudmoskva urbo Ĵukovskij; la aliaj estraranoj — Jekaterina Burmisova, Jekaterina Ignatjeva, Natalia Grigorjevskaja, Konstantin Viĥrov (ĉiuj el Ĉeboksary), Onjo Ĉernyŝova kaj Oĉjo Dadaev (ambaŭ el Moskvo). SEJM — la historia nomo de la asocio, de pluraj jaroj ne deĉifrenda — estis ŝanĝita al REJM — Rusia Esperantista Junulara Movado.
Nikolao Gudskov
4–9 mar 2000 en urbo Nabereĵnyje Ĉelny (Tatarstano) okazis festivalo EoLA-12 (EsperantO — Lingvo Arta). En ĝi partoprenis pli ol 60 personoj.
En la programo estis: artaj konkursoj laŭ kelkaj branĉoj, koncertoj de eminentuloj, dancmaratono, aranĝoj okaze de la Virina festo (8 mar), konkurso pri la titolo “Animo de EoLA”.
E-klubo Gaja krokodilo el Nabereĵnye Ĉelny denove prezentis spektaklon Ŝtona gasto laŭ la tragedio de Aleksandr Puŝkin. Unuafoje tiu spektaklo en N. Ĉelny estis prezentita pasintjare dum Volgia E-Renkontiĝo.
Por la festivalo venis el Francio kaj koncertis JoMo (Jean Mark Leclerq). Post EoLA li koncertis ankaŭ por neesperantistoj en Nabereĵnyje Ĉelny kaj en aliaj urboj.
Okazis komuna kunsido de REJM-komitato kaj REU-estraranoj. Estis decidite, ke ambaŭ organizoj kunorganizos sekvontajn OkSEJT, REK kaj EoLA.
Yurij Karcev
JoMo en Tatarstano (Fotis Yurij Karcev)
26 feb en Mahaĉkala (Dagestano) okazis prelego de Abdurahman Junusov en la mezlernejo “Sahab”. La aŭskultantoj — ĉ. 50 gelernantoj kaj kelkaj instruistoj — reagis tre vigle kaj faris multege da demandoj... Rezulte la lernejo proponis al Junusov instrui Esperanton oficiale kiel fakultativan studobjekton. La necesajn oficialaĵojn oni jam komencis aranĝi.
Abdurahman Junusov
Fine de majo en Moskvo okazos kongreso de internacia PEN-klubo. Ankaŭ Esperanta PEN-Centro estos reprezentita tie per sia delegito, redaktoro de Literatura Foiro Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario).
Li partoprenos la kongreson, okazontan en moskva hotelo Redisson-Slavjanskaja (dum kiu la kongresanoj estos akceptitaj de i.a. urbestro de Moskvo Jurij Luĵkov kaj elektota ŝtatprezidanto), kaj renkontiĝos kun moskvaj esperantistoj. Bonŝance liaj planoj koincidos kun kunveno de Moskva Literatura E-klubo, do Trifonĉovski kaj moskvaj esperantistoj havos eblecon konatiĝi ne nur persone, sed ankaŭ literature, konforme al la celo de la vizito de la honora gasto.
Grigori Arosiev
19 feb la spektantoj de kanalo NTV en nova, rapide populariĝanta divenludo Ho, feliĉulo! povis vidi la nunan vicprezidanton de REU Georgij (Garik) Kokolija.
Grandega E-insigno sur lia brusto certe tuj allogis atenton, kaj laŭ peto de la ludgvidanto Garik volonte kelkfraze rakontis pri Esperanto kaj tradukis la proponitan diraĵon en nian lingvon. Kompare kun aliaj ludantoj li aspektis tre vigle kaj impone, sed en la sekva (26 feb) ludo bedaŭrinde eraris en ne tro komplika demando, tamen gajnis konsiderindan monsumon. Garik estas arda ŝatanto de pli-malpli intelektaj TV-distraĵoj kaj oni jam vidis lin en Propra ludo kaj Komprenu min — ĉiam kun la sama insigno kaj kun entuziasmaj vortoj pri Esperanto. Mi jam atentigis onin, ke tio estas bona maniero de propagando...
Uzante la okazon, mi aldonas, ke 8 apr oni povos/is vican fojon vidi min en Propra ludo (TV6), kvankam kun malpli sukcesa rezulto ol kutime...
Valentin Melnikov
Feliĉe, Tomska E-klubo sukcesas dufoje jare organizi kurson por komencantoj. Gvidas ĝin Katajeva jeLena.
Komence de marto startis nova kurso. Venis pli ol 20 homoj, kiuj apenaŭ trovis lokon en malgranda ĉambro, disponigita al esperantistoj. Tiuj kursanoj estas tre bonŝancaj, ĉar somere ili povos apliki siajn sciojn de esperanto kaj ekhavi multajn amikojn dum OrSEJT-32 apud Tomsk.
Bedaŭrinde, ekonomiaj kialoj tre malhelpas al novuloj eksenti ĉiujn plusojn kaj agrablojn de esperanta medio ĉar “kuirado en propra kaldrono” (t.e. en sia urbo) ne larĝigas la “horizonton”. Antaŭe en Siberio estis regulaj renkontiĝoj laŭvice en multaj urboj. Nun du-tri taga vojaĝo al alia urbo koste egalas al duonmonata meza salajro. Do, almenaŭ someraj tendaroj povas revivigi iaman E-aktivadon.
La tomskaj esperantistoj nun aktive preparas someran tendaron OrSEJT-32. Jam estas elektita loko, ĝi situas ĉe rivero Obj, ĉ. 60 km de Tomsk. Ni planas unutagan ekskurson al Tomsk, dum kiu niaj gastoj konatiĝu kun “Siberia Ateno” (tiel oni alinomas la urbon).
Tre baldaŭ loka organiza komitato eldonos oficialan invitilon kun detaligo de la prezoj kaj kondiĉoj.
Estas kompilata kultura programo kaj ĝin kunordigas Katajeva jeLena. Se iu volas kontribui al la programo, sendu viajn kontribuaĵojn al ŝi.
Ĉiun matenon ni dediĉos al diversnivelaj lingvaj kursoj kaj metiejoj, tial ni alvokas aktivulojn anonciĝi kiel gvidantoj de lingvaj kursoj kaj informi nin pri programo de kurso. Posttagmeze plejparte estos aktivaj aranĝoj kaj la vesperoj estos dediĉitaj al artaj kaj tradiciaj vesperaj aranĝoj.
Kaj la noktoj kiel ĉiam estos dediĉitaj ne al dormo, sed al kantoj ĉe lignofajro kaj ludoj. Ja veturi 3000 mejlojn por dormi — ne, eble po unu-du horo por okulo, ne pli, kaj matene vin vekos tradicia — “Al la matena kunveno!”
Kontaktu la organizantojn poŝte aŭ rete:
Adreso: 634055 Tomsk-55 ab. ja. 2289, Ruslando.
Rete: gbasov@hcei.tsc.ru
Gennadij Basov
Ivanova Esperanta Renkontiĝo (IvERo) okazos 2–9 jul 2000 ĉe lago Rubskoje. IvERo estas dediĉita al la 110-jariĝo de la E-klubo en Ivanovo, fondita en la pasinta jarcento laŭ iniciato de Antoni Grabowski.
En la historio de la E-movado en nia urbo, samkiel en nia lando, klare distingeblas periodoj de progreso kaj stagno, disfloro kaj plentrankviliĝo. La lastaj koincidas kun la mondmilitoj, la ekonomiaj kaj politikaj krizoj. Ĉi tio estas komprenebla ĉar esperanto, kiel la rimedo de internacia komunikado, pli sukcesas en senmilita kaj senkriza tempoj.
Al pluraj problemoj de nia ĉiutageco ni volus kontraŭstarigi nian esperanto-spiriton, nian amikecon, nian deziron revigligi la plej bonajn tradiciojn de nia klubo kaj de la ruslanda E-movado.
La renkontiĝo okazos ĉe bordo de la lago “Rubskoje”, en studenta ripozejo de Ivanova Ŝtata Universitato. Tiu loko estas fama pro la pura lago kaj pitoreska naturo.
La programo enhavos: festan koncerton okaze de la 110-a jariĝo de Esperanto en la urbo, prelegojn kaj lekciojn pri historio kaj literaturo, instruadon de Esperanto, kursojn por tradukistoj kaj interpretistoj kaj plurajn kulturajn kaj sportajn aranĝojn.
Kotiztabelon, aliĝilojn kaj aliajn utilajn informojn bonvolu peti ĉe Irina Galicyna:
Adreso: ul. Kudrjaŝova, 82-A-37, RU-153009, Ivanovo, Ruslando
Rete: irga@interline.ivanovo.ru
Irina Galicyna
18–19 mar en Kostroma okazis ankoraŭ unu gast-kurso, kiun ĉi-foje gvidis Onjo Ĉerniŝova de Moskvo kaj Natalja Grigorjevskaja de Ivanovo. Partoprenis sep klubanoj, kiuj pliperfektiĝis pri la lingvo — instruis ilin ĉefe Onjo, kaj ankaŭ trejniĝis pri grupa laboro — tiun parton gvidis Natalja.
La kostromanoj bone prepariĝis por la kurso. Donaco por la instruistinoj estis la kluba E-gazeto, kiun oni komencis eldoni en Kostroma (prizorgas Aleksej Kuznecov).
Andrej Ananjin
La 13an de marto la eldonanto kaj redaktanto de La Ondo de Esperanto renkontiĝis kun Peterburgaj esperantistoj en la hejmo de Meri Aboljskaja. (Fotis Nina Gonĉarova)
Malgraŭ, ke pasis jam kelkaj monatoj post la 14a Ekumena Kongreso en Gliwice (LOdE. 1999: 10), ĉiam la pensoj revenas al tiuj belaj, neforgeseblaj momentoj, kiujn ni travivis dum la kristana aranĝo.
Gesamideanoj el diversaj landoj, kristanoj de diversaj konfesioj kune preĝis en la sama lingvo al la sama Dio, partoprenis diservojn, kantis kaj havis la eblecon admiri la dramon Signaloj de Karol Wojtyla — la nuna Papo Johano Paŭlo la IIa, kiun prezentis dum la arta programo pola aktorino Jadwiga Gibczynska. La aktorino bonege sukcesis transdoni al la spektantoj la enhavon de la teatraĵo, la pensojn de la aŭtoro — nia Sankta Patro.
Estas interese, ke la aktorino kaj Papo ambaŭ estas poloj el la sama urbo Krakovo. Jadwiga Gibczynska jam multfoje kaj sukcese prezentis verkojn de la nuna Papo. Ĉiuj spektintoj estas dankaj al la aktorino.
Necesas aldoni, ke la tekston de Signaloj esperantigis dum la milita stato en Pollando meritplenaj verkistoj kaj esperantistoj, jam forpasintaj, pastro Jan Kos kaj d-ro Tyburcjusz Tyblewski.
Boguslaw Sobol
Min mirigis la 2a numero de La Ondo. Mi pensis, ke la revuo estas (ĉefe) por la ruslandanoj. Sed estiĝis impreso, ke en ĝi fremdlandanoj skribas por fremdlandanoj.
Kaj tiu ĉi Civito? Ĉu parodio aŭ malbona intenco? Kaj kion proponas la ideoj pri la elito kaj plebo? Ridinda demando: kiom da plebanoj necesas por “nutri” unu elitanon?
Rememoriĝas la malnova sentenco “dividu kaj regu”. Oni nin dividas, sed kiu estas reganta?
Nikolaj Batyrev
En La Ondo 2000: 3 Tamara Durnickaja faras etan riproĉon al la nuntempaj aŭtoroj de La Ondo, interalie al mi.
Mi ne volas iel ajn repravigi min (kvankam mi dankos al tiu kiu indikos mian artikolon en La Ondo en kiu mi admiris min mem — ĉu Durnickaja povas tion fari?), sed diri jenan aferon. Kia situacio de Esperanto en la lando ekzistas — tian gazetaron ni havas. La Ondo de Esperanto (kvankam mi sufiĉe ofte kritikas ĝin) estas la sola regula bona revuo en Rusio, kaj ĝi preskaŭ ĉiam donas la indan atenton al ĉiuj E-eventoj en Rusio.
Krome menciendas ke multo dependas de la aŭtoroj: se iu ne sendas artikolon pri iu granda E-renkontiĝo en Rusio, do ĉu la redaktoro povas mem verki ĝin?!
Divido je slavofiloj kaj okcidentuloj estas, laŭ mi, tute malprava nun. Ĉu por esti opiniata patrioto de Rusio, mi devas ne vojaĝi eksterlanden, nenion skribi pri eksterrusiaj E-aferoj kaj simile? Mi vidas neniun realan kialon por fari tian disdividon.
Mi konsentas kun Durnickaja ke Slavonaj Skriboj de Sergio Pokrovskij ne estas la plej interesa, tamen mi dubas ke ankaŭ la artikolo pri lernado de Esperanto kiel lingvo de la Tutmonda Revolucio vokus amasan intereson.
Do ni estu kontentaj pri tio kion ni havas, kaj — kontribuu al La Ondo por pliinteresigi ĝin.
Grigori Arosiev
Legu en nia retpaĝaro la unuan kaj duan partojn
Esperanto estas eŭropa fenomeno; universala tiom, kiom Eŭropo estas universala, sed de tago al tago malpli. Eble la mondo bezonas Esperanton, sed certe ni eŭropanoj, kun la lingvopolitiko de la Eŭropa Unio. La plej terura idearo ligita kun la Fina Venko estas agado por la Tria Mondo. Oni pensas, dum Esperanto ne venkis en Eŭropo kaj Norda Ameriko, provi Afrikon aŭ la islaman mondon. Por realigi tiun marŝon oni bezonas monon.
Unue ĉiu esperantisto bezonas iun vivnivelon. Se la vivnivelo en la koncerna lando ne superas pokape 1000 usonajn dolarojn jare, propagandi tie Esperanton estas hipokriteco. En la Tria Mondo la lokaj elitoj estas edukitaj en Eŭropo kaj ĉefoj de la politika vivo scias, kio estas Esperanto. Ĉiukaze, Esperanto ne fariĝu ankoraŭ unu armilo de la eŭropa imperiismo, kaj certe tiel ĝi povas esti opiniata en certaj islamaj landoj. Prefere ne helpi ol malbone helpi.
Nia tasko estas helpi al ĉiu esperantisto, ĉu Vjetnama aŭ Sudana, ĉu Malagasa aŭ Nikaragva. UEA pretas eĉ pagi por kelkaj la kotizojn. Absurde, ja la kotizo valoras en certaj landoj unumonatan salajron. Kiu okcidentano pagus kotizon en la valoro de sia unumonata salajro? Prefere oni tuj metu la monon de la Fondaĵo Canuto al elspezoj de UEA (dekalkulante -SA), finfine estus la samo. Oni diras, ke pro tio certaj esperantistoj el malriĉaj landoj ĝuas la membrecon en la oficiala Movado. Mi komprenas, ke oni povas ĝui legi, vojaĝi, sed ĉu ĝui membriĝi? La koncepto de la ĝuo estas relativa. Kaj ankoraŭ pli relativa, se oni ne ĝuas, sed se iu ĝuigas onin ... pri membreco. Vera paradizo! Estas ankaŭ alia ebleco, ĉu la kotizsistemo ne estas erara?
Mi esperantiĝis antaŭ 25 jaroj — sufiĉa tempo por rimarki ŝanĝojn en la mondo kaj en Esperantio. Unu sola afero kiu ne ŝanĝiĝis estas la strukturoj de la oficiala Movado. Ĉiam la sama politike versala eksmoda koncepto neniel respondanta al la movada realeco, kopianta blinde la modelojn de la politika mondo laŭ la landlimoj ofte aranĝitaj per la rilato de fortoj, neglektanta tutajn popolojn, ekzemple, Katalunojn.
La mondo ŝanĝiĝas, ekonomio serĉas novajn eblecojn. Okazas tutmondiĝo de la merkatoj, laborfortoj kaj mono. Dum unu jaro oni povus grave pligrandigi la kapitalon de UEA per vendo de la sidejo en Roterdamo, aĉeto de nova sidejo en Prago aŭ Budapeŝto, per malcentrigo de la laboro kaj per malaltigo de salajroj de oficistoj. Kial oni gajnu la nederlandan salajron, se eblas per duono de la sama mono fari same ĉion kaj digne vivi en Krakovo, Zagrebo aŭ Karolovaro. Kial oni kolektas monon por la sidejo en Nov-Jorko? Se tiel gajnita mono devas esti elspezita por la esperantigo de la islamaj landoj, prefere oni disdonu tiun monon al malriĉaj esperantistoj, ekzemple, en islamaj landoj. Mi supozas, ke se UEA havus dekoble pli grandan kapitalon, la mono donus neniun alian rezulton ol dungon de dekoble pli da oficistoj. Nenio pli. Pro tio ĉiutaga alvoko pri varbado... Oni devas fini tiun konstantan senhontan almozpetadon sub la preteksto de la varbado de novaj membroj. Ja ni scias, ke ŝanĝinte la kotizsistemon oni povus havi 50 mil membrojn. Sed tiam ne eltenus la Centra Oficejo (CO) de UEA en Roterdamo.
Ĉi tie mi trovas paradokson: malkreskas nombro da Esperantistoj en riĉaj landoj kaj kreskas en la malriĉaj. UEA sciu, ke tio estas konstanta procezo, almenaŭ dum la jaroj de la konstruado de la Eŭropa Unio. Riĉaj iĝas iomete pli povraj, kaj povraj iĝas iomete pli riĉaj. Iam ili teorie devos egaliĝi. Tio okazas ne pro tio, ke la riĉaj disdonas monon al la povraj. La falo de la komunismo liberigis certajn ekonomiajn procezojn; la protekta socia sistemo de la riĉaj eŭropaj ŝtatoj bremsas la ekonomian evoluon. Pro tio al la kaso de UEA venas malpli da mono. Ĉu vere oni ne trovos homojn pretajn labori en Orienta Eŭropo kontraŭ duono de la nederlanda (eĉ modesta) salajro? Mi pretas doni liston de kompetentaj kandidatoj (kiu ne entenas min).
Do, ĉu bone aŭ malbone? Bone ĉar la nombro kreskas, malbone ĉar la mono malkreskas! Do pri kio temas? Se oni ne scias pri kio temas, temas pri mono.
Se mi jam havus kaj devus perdi iom da mono por Esperanto mi konstruus Esperantion. Tiel kiel judoj konstruis kibucojn. Mi elektus Hungarion, Kroation aŭ Litovion. Mi restu en Hungario, kiun mi proponas, sen eniri detalojn, ne forgesante ke ĉio estas relativa, ĉar:
— ĝi situas en la centro de Eŭropo, posedas faman metropolon;
— ĝi posedas relative multajn esperantistojn, nombre kaj ĉefe kvalite;
— Esperanto estas ligita korpe kun tiu lando (la hungara periodo), eble la plej grava por Esperanto, ne forgesante pri interlingvistiko;
— ĝia lingva situacio en Eŭropo (de la esperanta vidpunkto) estas la plej interesa;
— ĝi estas nek tro granda (kiel Rusujo), nek tro eta (kiel San Marino);
— ĝi havas stabilan reĝimon, dignan vivnivelon;
— Hungaroj ĝuas Esperanton pli ol, ekzemple, francoj aŭ poloj;
— Hungario baldaŭ fariĝos membro de Eŭropa Unio.
Mi metus tien la ĉefajn E-Instituciojn, kune kun SAT kaj CO. Sed tio estus tro por Esperantistaro, ĉar tiuj kiuj loĝas en Bruselo volas tion fari en Eŭropa Komunumo, kaj tiuj kiuj loĝas en Nov-Jorko volas tion fari por la tuta mondo! Riĉaj ambicioj, sed nenio pli! Kaj tiuj kiuj loĝas en Litomiŝlo nur apogu tiujn, kiuj loĝas en Bruselo kaj Nov-Jorko.
Kompreneble konstruo de Esperantio ne devus esti konstruo de iu ŝtato. Ĝi estus simple demando pri iu Esperanta Spaco. Anstataŭ paroli kun ĉiuj politikistoj de la mondo, oni parolu kun la hungaraj politikistoj, sciencistoj, artistoj. Se Esperanto venkus nur en unu lando, ekzemple per la oficialigo en la lerneja sistemo, tio estus preskaŭ duono de la Fina Venko. La dua duono venkos poste per si mem! Kiu kuraĝus diri, ke Propono n-ro 245 estas pli aŭ malpli serioza ol tiu pri la konkero per Esperanto de la islama mondo aŭ Kampanjo 2000?
Fine, oni ne forgesu, ke baldaŭ eniros la Eŭropan Union Ĉeĥio, Hungario kaj Pollando, eble ankoraŭ aliaj landoj, kaj tiam okazos la vera Babelturo en la pintoj de la eŭropaj organizoj. Kial strategia buroo de UEA restu en Nov-Jorko, sed ne preparu terenon en Varsovio, Prago aŭ Budapeŝto?
Ni ne havas intelektulojn. Se oni kuraĝus diri, ke tiaj estas, temas pri tiuj, kiuj jam ricevis la bacilon de Esperanto kaj faris karieron ekster la oficiala Movado. Esperantio povas pagi kelkajn oficistojn, sed neniun seriozan intelektan laboron! De tempo al tempo intelektuloj faras ion senpage por Esperanto: tia estis tuta serio de la interlingvistikaj studoj, sed plej ofte lige kun la universitata okupo de koncernulo(j), pagita per institucioj neesperantaj, kiuj en la kazo de konkreta esplorado servis ankaŭ por Esperanto. Feliĉe, tion en la lastaj jaroj oni rekonis en la oficiala Movado kiel pozitivaĵon. Mi memoras, ke iam pri la PSEK-aj seminarioj aŭ pri la Manifesto de Raŭmo estis malpermesite mencii ion ajn en la organo.
Tiun esperantologian kaj interlingvistikan intelektan laboron la oficiala Movado ricevis senpage. Simile estas pri la esperantologiaj studoj en la Universitato ELTE en Budapeŝto, en CDELI kaj aliaj lokoj.
Sed estas diverstipaj intelektuloj, unu el ili ekzemple skribis:
“Malfaciliĝanta situacio ekonomia ĉie tra la mondo ne povas pasi senspure en nia movado, kie same sentiĝas pli febla libro-merkato. Truditaj ŝparoj trafas ĉiam unue la superfluon kaj la lukson. Kiel nobla hobio Esperanto apartenas al ĉi superflua lukso”.
Se mi ne eraras, la unuan fojon pri la nobla hobio parolis Kalocsay, certe ne en la subteksto de la superflua lukso, tian Kalocsay ne posedis... Mi danku al s-ro Haupenthal, kiu prilumis nin pri la nuna monda krizo kaj Esperanto. Esperanto naskiĝis ne nur en krizo, sed en mizero. Kelkaj ĉefverkoj, ekzemple, Metropoliteno de Varankin aŭ poezio de Deŝkin naskiĝis ne en la superflua lukso, sed:
Min ne ornamas laŭra krono,
Kaj ofte trafis min malbono,
Eĉ malliberejo kaj ekzil’.
Nun mi ekscias, ke la monda ekonomio povas influi Esperanton. Kiusence? La krizo trafas ĉiujn egale, sed pli egale la malriĉajn. Kaj kie, en Germanio aŭ Usono? Ne nur en Esperantujo oni vendas malpli da libroj. Oni produktas pli kaj pli, ĉiam kun pli kaj pli malgranda eldonkvanto kaj vendas malpli. Tia estas la monda tendenco.
Estas malfacile paroli pri la influo de la ekonomia krizo al Esperanto. S-ro Haupenthal rimarku, ke la kresko de la vivnivelo en Hungario, Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio ne pligrandigis tie aĉetadon de E-libroj! Male, oni rimarkis la regreson de la oficiala kaj ne oficiala Movadoj tie, kvankam la vivnivelo kreskis. En eksa Soveta Unio la demokratigo de la politika vivo, sed ne kresko de la vivnivelo, liberigis E-fortojn.
Kabe kabeis ne pro la monda ekonomia krizo, nek pro manko de la superflua lukso. Simple li faris ĉion, kion li povis fari en Esperantio, kaj la ceteron lasis al la plebo. Esperantajn amik(in)ojn li ne trovis, nek intelektulojn; li kabeis, kiel kabeis miloj da esperantistoj. Kaj ne ekzistas pli terura kaj tragika afero por Esperantio, ol kabeado de Kabe’oj. Feliĉe ne ĉiam, aŭ ĉefe ne pro ekonomiaj kaŭzoj. Tamen se iu traktas Esperanton superflua lukso, estas normale ke tri aŭ kvar mil usonaj dolaroj pomonate ne sufiĉas por la nobla hobio.
Se mi jam havus kaj devus perdi iom da mono por la Fina Venko mi pagus unue kelkajn specialistojn pri sociologio kaj politikologio kaj starigus jenajn demandojn:
— Ĉu ekzistas tipa esperantisto aŭ tipo esperanta?
— Kiom longe restas esperantisto en la oficiala Movado, kiam li/ŝi restas ĝismorte en la oficiala Movado, kiam li/ŝi kabeas, pro kio?
— Kiel li/ŝi eksciis pri Esperanto?
— Kia estas la esperantistaro profesie, okupe, vivnivele?
— Pro kio oni restas en Esperantujo (kredas la Finan Venkon, estas raŭmisto, ĝuas Esperanton pro turismo, UK-oj ktp)?
— Kia mondkoncepto ligas lin/ŝin kun Esperanto (pacbatalo, anarkiismo, kristanismo, mondcivitaneco)?
— Ĉu la financa politiko de UEA estas ĝusta?
— Kiel informi pri Esperanto en la epoko de komputila kaj interreta periodo?
— Kia estas la reala nombro de Esperantistoj, kiom da ili restas ekster la oficiala Movado?
— Pro kio la nombro de Esperantistoj stagnas de 80 jaroj. (Se ĝi ne stagnas, UEA devus havi ne 20 mil, sed 200 mil membrojn.)
— Kiel aspektas la financa malegaleco en Esperantio?
— Ĉu esperantistoj nur verkas, ĉu ili ankaŭ ion legas?
— En kiuj landoj Esperanto estas la plej populara, pro kio? Ĉu en Hungario, Litovio pro lingvaj baroj, ĉu en Germanio pro alternativa vivo, ĉu en Kubo pro la fenestro al la mondo, ĉu en Bulgario pro Dimitrov?
— Ĉar ne eblas subvencii la tutan mondon, ĉu ne valorus trovi unu ŝtaton kiu donus juran valorigon por Esperanto? (Ne forgesu ke prof. Frank komencis de San Marino).
— Kio ŝanĝiĝos en la mondo post la Fina Venko? Ĉu tiam via vivo estos pli feliĉa? Ĉu la Fina Venko permesos al vi realigi ion alian, kion?
— Ĉu UK ne estas por vi unu semajno en la jaro, kiam vi sentas vin kiel en la esperanta patrujo?
— Ĉu varbado havas sencon?
— Kiuj estas dumvivaj esperantistoj? Per kiuj metodoj ilin selekti de la goja socio?
— Kiel malcentrigi la oficialan Movadon, kiujn strukturajn ŝanĝojn necesas fari por ŝpari monon?
— Kial en la lastaj 30 jaroj la plej brilaj atingaĵoj por Esperanto sukcesis ekster la oficiala Movado: PIV, interlingvistiko, sociolingvistiko (ligitaj kun CDELI, ELTE, PSEK, KCE, OSIEK), Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro, La Gazeto, laste La Ondo de Esperanto, eldona kaj informa politiko de HEA, la orientig-kleriga pedagogio, AIS, la politiko de Iltis-eldonejo, la sukceso de Esperanto en PEN?
Kompreneble, tiu listo estas unu el eblaj nekompletaj ekzemploj de la demandaro. Oni devus komenci de teoriaj premisoj, bone fiksi celojn de la esploro, metodojn ktp kaj komenci scii, kio estas la oficiala Movado. Sciante tion mi pli bone komprenus nian rolon post la jaro 2000! Jen la plej necesa projekto, realigebla, sen kiu ajna plua planado estas vana.
Sen la esploroj oni povas starigi ankaŭ esperantajn planojn surbaze de astrologio, kaj mi vetas, ke tuj pretos kunlabori deko da specialistoj!
(daŭrigota)
Senprecedenca kaj neimagebla oni titolis la decembran parlamentan balotkampanjon en Ruslando. Efektive, la pli multaj kandidatoj elektis ne proponi ion pozitivan sed nigrigi kaj enkotigi la konkurenculojn. Sed tiu taktiko ja havis plurajn precedencojn ĉie en la mondo, kaj ĝin bone povis imagi Mark Twain antaŭ 130 jaroj en Usono.
Nenio novas sub la sun’...
Antaŭ kelkaj monatoj mi estis proponita, kiel sendependa kandidato, por la gubernatora posteno de la glora ŝtato Nov-Jorko en baloto kontraŭ Stewart L. Woodford kaj John T. Hoffman. Iel mi sentis, ke mi havas grandan avantaĝon kompare kun tiuj ĉi ĝentlemanoj, nome — bonan reputacion. Eĉ se ili iam sciis, kio estas havi bonan renomon, oni povus facile konstati laŭ la ĵurnaloj, ke tiu tempo jam pasis. Estis evidente, ke dum la lastaj jaroj ili bone alproprigis ĉiajn hontindajn krimojn. Sed ĝuste kiam mi jubilis pro mia avantaĝo kaj sekrete ĝojis pro ĝi, malpura subfluo de ĝeno “agacis” la profundaĵon de mia feliĉo — ja mi aŭdos mian nomon menciata en proksima konekso kun la nomoj de tiuj personoj. Tio ĉiam pli ĝenis min. Fine mi skribis pri tio al mia avino. Ŝia respondo estis rapida kaj akra. Ŝi skribis:
“Dum via tuta vivo vi neniam faris hontindan agon, tute neniun. Rigardu la ĵurnalojn... Rigardu ilin kaj komprenu, kiaj individuoj estas Woodford kaj Hoffman, kaj poste pensu ĉu vi devas propravole malaltigi vin al ilia nivelo kaj komenci publikan debaton kun ili”.
Ĝuste pri tio mi pensis! Mi ne dormis eĉ unu sekundon dum tiu nokto. Sed finfine, mi ne povis retiriĝi. Mi fordonis min komplete kaj devis daŭrigi la batalon. Indiferente foliumante ĵurnalojn ĉe la matenmanĝo, mi subite trafis jenan alineon, kaj mi povas sincere diri, ke neniam antaŭe mi estis tiel embarasita:
Falsa ĵuro. Eble nun, kiam sinjoro Twain aperas antaŭ la popolo kiel kandidato por la gubernatoreco, li degnos klarigi, kio kaŭzis lian akuzon pro falsa ĵuro fare de tridek kvar atestantoj en Wakawak, Koĉinĉinio, en 1863? Per tiu falsa ĵuro li intencis forrabi de povra indiĝena vidvino kaj ties senhelpa familio ilian magran bananbedon, la solan helpon kaj subtenon en ilia aflikto kaj mizero. Sinjoro Twain devas klarigi tiun aferon al si mem kaj al la bona popolo kiun li petas voĉdoni. Ĉu li faros tion?
Mi pensis, ke mi krevos pro mirego! Tia kruela, senkora kulpigo — ja mi neniam estis en Koĉinĉinio! Mi neniam aŭdis pri Wakawak! Mi ne povus distingi bananujon de kanguruo! Mi ne sciis kion fari. Mi estis furiozigita kaj senhelpa. Dum la tuta tago mi povis fari tute nenion. La sekvan matenon en la ĵurnalo aperis ne malpli ol jenaj vortoj:
Grave. Sinjoro Twain, kiel oni rimarkas, signifoplene silentas pri la falsa ĵuro en Koĉinĉinio.
[Rim. Dum la cetero de la kampanjo, tiu ĵurnalo referencis al mi nur kiel al la “Hontinda Ĵurrompinto Twain”.]
Poste “La Gazeto” aperigis jenon:
Ni deziras scii. Ĉu la nova kandidato por la gubernatoreco degnos klarigi al tiuj el siaj samcivitanoj, kiuj intencas voĉdoni por li, kiamaniere liaj samkabananoj en Montano de tempo al tempo perdis siajn etajn valoraĵojn, kiuj poste ĉiam estis retrovataj en la poŝoj de sinjoro Twain aŭ en lia “kofro” (ĵurnalo en kiun li volvis siajn kaptaĵojn), kaj pro kio ili fine sentis sia devo amike lin admoni por lia propra bono: ili gudrumis kaj plumumis lin, rajdigis lin tia sur paliso, kaj konsilis al li senprokraste liberigi la lokon, kiun li kutime plenigis en la kampadejo? Ĉu li faros tion?
Ĉu oni povus elpensi ion pli intence malican? Ja mi neniam dum mia vivo estis en Montano.
[Poste, tiu ĉi ĵurnalo kutime parolis pri mi kiel pri “Twain, la Ŝtelisto el Montano”.]
Mi kutimiĝis preni ĵurnalojn tiel atenteme, kiel levas sian litkovrilon enlitiĝonto supozanta ke sub ĝi eble troviĝas krotalo. Iutage miajn okulojn frapis jena teksto:
Senmaskigita mensogulo! Pere de ĵure konfirmitaj deklaroj de eskviro Michael O’Flanagan de Kvinpunkto kaj sinjoroj Kit Burns kaj John Allen de Akvostrato pruveblas nun, ke la abomena aserto de sinjoro Mark Twain ke la priplorata avo de nia standardisto John T. Hoffman estis pendumita pro stratrabo estas brutala kaj senbaza mensogo sen ombrotuŝo kun la realeco. Senkuraĝigite konstatas virtaj homoj, ke por akiri politikan sukceson estas uzita plej hontinda rimedo: atako de mortintoj en ties tomboj kaj makulado de iliaj honoraj nomoj per kalumnioj. Kiam ni pensas pri la angoro, kiun tiu mizera mensogo sendube kaŭzas ĉe la senkulpaj familianoj kaj amikoj de la forpasinto, ni preskaŭ sentas emon inciti la ofenditan kaj insultitan publikon al senprokrasta kaj senjuĝa venĝo kontraŭ tiu kalumnianto. Sed ne — ni lasu lin en la agonio de lia disŝirita konscienco... (Sed se la pasio konkeros la publikon kaj se oni en blinda furiozo damaĝus la korpon de la kalumnianto, estus nur tro evidente, ke neniu ĵurio povus kondamni kaj neniu tribunalo povus puni la kulpintojn pri tiu ago.)
La inĝenia fina frazo tiunokte translokigis min rapide el la lito kaj plu movis min tra la malantaŭa pordo, kiam la “ofendita kaj insultita publiko” ensvarmis tra la antaŭa pordo, rompante meblojn kaj fenestrojn en justa indigno dum la alveno kaj forportante ĉiun porteblan proprietaĵon dum la foriro. Kaj tamen mi povas ĵuri kun la mano sur la Biblio, ke mi neniam kalumniis la avon de gubernatoro Hoffman. Eĉ pli, mi neniam aŭdis pri li, nek menciis lin ĝis tiu tago kaj dato.
[Preterpase mi menciu, ke la supre citita ĵurnalo ekde tiam referencis al mi kiel al “Twain, la Rabisto de Kadavroj”.]
La sekva ĵurnalartikolo, kiu altiris mian atenton, estis jena:
Ĉarma kandidato. Mark Twain, kiu hieraŭ vespere devintus fari sian neniigan paroladon dum la mitingo de la Sendependuloj, ne alvenis ĝustatempe. Telegramo de lia kuracisto asertis, ke li estis atake batita de fuĝinta jungitaro kaj ke lia kruro estis rompita en du lokoj — kaj la suferinto kuŝas kun grandaj doloregoj ktp, ktp, kaj multaj pliaj samspecaj absurdaĵoj. Kaj la Sendependuloj klopodis pene gluti tiun mizeran artifikon kaj pretendis ne scii la veran kialon de la malĉeesto de la senhontulo, kiun ili deklaris sia standardisto. Sed hieraŭ vespere oni rimarkis viron, kiu ŝanceliĝe venis en la hotelon de sinjoro Twain en la stato de besta ebrio. Estas nepra devo de la Sendependuloj pruvi, ke tiu bestigita brutulo ne estas Mark Twain mem. Finfine ni kaptis ilin. Tiu kazo ne toleras eviton. La voĉo de la popolo demandas tondre: “Kiu estis tiu homo?”
Estis nekredeble, tute nekredeble, almenaŭ tiumomente, ke mia nomo vere estis ligita kun tiu skandala suspekto. Jam dum tri longaj jaroj mi eĉ ne gustumis ajnspecan elon, bieron, vinon aŭ likvoron.
[Evidentiĝis, ke la tempo efikis je mi, kaj mi preskaŭ sen angoro vidis, ke en la sekva numero de la ĵurnalo mi estis titolita “Sinjoro Delirium Tremens Twain”, kvankam mi sciis, ke tiu ĵurnalo kun monotona fideleco daŭre tiel epitetos min ĝis la fino mem.]
Ekde tiu tempo anonimaj leteroj fariĝis grava parto de miaj poŝtaĵoj. Tiu formo estis ĝenerala.
Kaj kio pri la oldvirino kiun vi piedforĵetis de via konstruaĵaro, kiu estis almozpetanta. Paŭlo Spion’.
Kaj jeno:
Kaj estas aĵojn, kiu estas nekonadata al ĉiu krom mi. Vi prefere eksendu iom da mono al subskriptanto aŭ vi legos en la gazeto ion de Lerta Berta.
Tio donas ĝeneralan impreson. Mi povus daŭrigi ilin ĝis la supersatigo, se oni dezirus.
Baldaŭ la ĉefa ĵurnalo de la Respublikuloj “kondamnis” min pro amasa subaĉetado kaj la gvidorgano de la Demokratoj “senmaskigis” min pro grandskala ĉantaĝado.
[Tiel mi alproprigis du pliajn nomojn: “Twain, la Naŭza Koruptulo” kaj “Twain, la Abomena Ĉantaĝisto”.)
Tiutempe jam estis tiom brua postulo pri “respondo” al ĉiuj teruraj akuzoj kontraŭ mi, ke la redaktantoj kaj gvidantoj de mia partio diris, ke plua silento signifus por mi politikan ruiniĝon. Kaj por fari ilian alvokon eĉ pli akra, sekvatage en unu el la ĵurnaloj estis presita jeno:
Vidu, kia homo! La Sendependa kandidato ankoraŭ gardas la silenton. Ĉar li ne kuraĝas paroli. Ĉiu akuzo kontraŭ li estis abunde pruvita kaj apogita, kaj estas reapogata pere de lia propra elokventa silentado ĝis la hodiaŭa tago, kaj li estas kondamnita por ĉiam. Vidu vian kandidaton, Sendependuloj! Rigardu tiun Hontindan Ĵurrompinton, la Ŝteliston el Montano, la Rabiston de Kadavroj! Pripensu la personigitan Delirium Tremens, vian Naŭzan Koruptulon, la Abomenan Ĉantaĝiston! Fikse rigardu lin, profunde pristudu lin kaj tiam diru, ĉu vi povas doni viajn honestajn voĉojn al tiu ulo, kiu ricevis per siaj hidaj krimoj tiom konsternan kolekton de epitetoj kaj kiu ne kuraĝas malfermi sian buŝon por refuti almenaŭ iun el ili!
Ne estis alia rimedo por elturniĝo, kaj mi en profunda humileco ekverkis “respondon” al la senbazaj akuzoj kaj malnoblaj kaj malicaj mensogoj. Sed mi neniam finfaris la laboron, ĉar sekvamatene venis gazeto kun nova hororaĵo — la freŝa kalumnio serioze akuzis min, ke mi bruligis frenezulejon kun ĉiuj enloĝantoj, ĉar ĝi ĝenis la vidon el mia domo. Tio certagrade panikis min. Sekvis la akuzo, ke mi venenis mian onklon por havigi al mi lian havaĵon, kaj oni postulis nepre malfermi lian tombon. Tio puŝis min al la rando de frenezeco. Aldone oni akuzis min pro postenigo de miaj sendentaj kaj malkompetentaj oldaj parencoj por prepari manĝaĵon en la hospitalo por trovitaj infanoj, kiam mi estis ties direktoro. Mi ŝanceliĝis... ŝanceliĝis. Kaj fine venis la atendita kaj taŭga kulmino de la senhonta persekuto, kiun la partia malico estis trudinta al mi: dum publika mitingo naŭ etaj anaspaŝantaj infanoj de ĉiuj haŭtkoloroj kaj ĉifongradoj, laŭ instruo, sturmis la podion, brakumante miajn krurojn kaj nomante min “paĉjo”.
Mi rezignis. Mi malhisis la flagon kaj kapitulaciis. Mi ne kapablis plenumi la postulojn por la Gubernatora Kampanjo en ŝtato Nov-Jorko, kaj tial mi sendis mian deklaron pri retiriĝo de la kandidateco kaj subskribis ĝin amarspirite:
“Sincere via,
Iam deca homo, sed nun
MARK TWAIN, H.Ĵ., Ŝ.M., R.K., D.T., N.K kaj A.Ĉ.”
(1870)
Tradukis el la angla Antônio de Ruyter kaj Wolfgang Kirschstein
Anja Karkiainen, laŭreato de Liro-99, loĝas en kamparo proksime al Tampereo (Finnlando). Ŝi lernis la profesion de teknika tradukisto sed laboras kiel kontoristino en firmao, kiu instalas kaj ekipas malgrandajn aŭtobusojn. Lerninte Esperanton en 1996 ŝi jam sekvajare komencis verki versaĵojn kaj gajnis pro ili premiojn en Belartaj Konkursoj de UEA (1998, 1999) kaj EKRA-99. Anja hobias pri literaturo, koruskantado kaj esperantigo de poemoj kaj kantotekstoj; ŝi estas ano en la organiza komitato de la Kultura Esperanto-Festivalo, kiu okazos ĉi-julie en Helsinko.
* * *
Patrino, patrinet’!
Nun vin pro datreveno
memoras mi kun spleno
kaj ploras en sekret’.
Patrino, patrinet’!
Jam pasis plua jaro
sopira en amaro,
soleca en kviet’.
Patrino, patrinet’!
Pro paraliz’ vi feblas
rulseĝe, kaj ne eblas
sur plankon firma tret’.
Patrino, patrinet’!
Kun manoj en la sino
vi spektis, nov-vidvino
la edzon en portret’.
Patrino, patrinet’!
La amikinoj same
forpasis, iras lame.
Maldensas tre la ret’.
Patrino, patrinet’!
Vi laciĝinta sidas,
nenion plu avidas,
maloftas ajna pet’.
Patrino, patrinet’!
Pro sort’ de vi mi foras.
Des pli al ni valoras
eĉ kuna momentet’.
Patrino, patrinet’!
Vizitoj miaj raras,
sed ege al mi karas
vi, mia patrinet’.
***
en arbo
senpretenda
fruktoj orgojlaj
branĉbalancile
petolas en vento
ĝis
maturaj
falas
misien ? mise ien ?
Skuu arbon venteg’!
— aŭ trankviliĝu
lasu en paco
la fruktojn
la arbon
***
Libroj
nelegitaj
neglektitaj
sub polvo
atendas
atentajn momentojn
Aŭdu!
la folioj
flustretas
pri ĝu’
Post la sukcesaj konkursoj Liro-97, Liro-98 kaj Liro-99 Urala Esperantista Societo (UES) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en Liro-2000.
Kadre de Liro-2000 okazos kvar konkursoj.
1. Originala prozo: ajnatema novelo kun amplekso ne pli ol 20 mil literoj (tajperoj)
2. Originala poezio: la temo kaj amplekso ne estas limigitaj
3. Traduka prozo el la rusa lingvo: novelo de Anton Ĉeĥov “Sapogi”
4. Traduka poezio el la rusa lingvo: poemo de Sergej Jesenin “Ustal ja ĵitj v rodnom kraju...”
En ĉiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj.
Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekz-ojn de la konkursaĵo ĝis la 1a de oktobro 2000 je la adreso RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando.
Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.
Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.
La laŭreatoj de Liro-2000 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2002 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis la 1a de februaro 2001.
Bonŝancon!
Gubbins, Paul. Konto de l’ vivo: Originalaj teatraĵoj / Antaŭpar. Zofia Banet-Fornalowa. — Antverpeno: FEL, 1998. — 139 paĝoj. — (Serio “Stafeto”; N-ro 22).
Paul Gubbins estas moderna kaj vaste konata publicisto. Li ne estas novulo en verkado de porteatraj tekstoj. Kvar el liaj teatraĵoj ricevis premion en Belartaj konkursoj de UEA. Li estas lingvisto-instruisto, doktoro, docento. Li trejniĝis kiel ĵurnalisto kaj laboris en redakcio de regiona gazeto. Paul Gubbins estas kunredaktoro de Monato kaj onidire tre gaja homo.
En 1996 Esperanto-teatro festis sian 100-jariĝon. Oni povas konstati, ke dank’al sindediĉa laboro de entuziasmuloj — aktoroj, reĝisoroj, verkintoj kaj ĉiuj teatroŝatantoj, la E-teatro vivas, funkcias kaj montras al la mondo, ke Esperanto estas fenomeno ne nur socia, sed ankaŭ kultura.
Samokaze oni tamen devas konstati, ke E-teatro ne atingis dume tian signifon, kian, dezirinde, ĝi devas roli en esperanto-kulturo. Des pli, ke la originalaj teatraĵoj en la internacia lingvo ne oftas kaj plejparte estas ne tiom altnivelaj, kiel tiuj en la naciaj lingvoj. Krom tio, la originalaj E-dramverkoj plejparte ne atingas la nivelon de originalaj prozaĵoj kaj poeziaĵoj.
La kialo sendube estas tio, ke la dramo estas la plej malfacile verkebla ĝenro de literaturo kaj la verkisto-dramisto krom literaturaj talentoj devas same bone koni la leĝojn de la sceneja arto. Eĉ en la naciaj literaturoj bonaj dramistoj estas nemultaj, des pli maloftas ili en Esperanto.
Sed tamen, kiel el ĉiu regulo ekzistas escepto, tiel same troviĝas bonaj dramverkantoj en la internacia lingvo, inter ili Paul Gubbins, kies originalajn dramverkojn kuraĝis eldoni Flandra Esperanto-Ligo por popularigi ĝenron de teatraĵoj per tre bona ekzemplo.
En la kolekto troviĝas verkoj: Konto de l’ vivo, Hotelo de l’ teatro, Lunĉo de Luĉinda kaj Bela la mateno. La tuta libro estas skribita per lerta kaj tre agrabla lingvaĵo kaj la dram-kapablojn de la aŭtoro ni prezentu ĝuste laŭ Konto de l’ vivo.
Do, bonvolu imagi provincan urbon ie en la evoluinta lando. Sur la scenejo dum la tuta spektaklo estas modesta sed agrabla apartamento de homo, “kiu loĝas por vivi, sed ne vivas por loĝi”. La loĝejo apartenas al Justus Fridlander, 70-jara magistratano, kiu la tutan sian vivon dediĉis al la laboro por sia ŝatata urbo, kies problemoj, sukcesoj kaj malĝojoj estis la senco de tuta lia vivo.
Rolas ankaŭ lia 30-jara filino Anabel, ŝia fianĉo, 35-jara sed jam sukcesa kaj riĉa “kapitalista ŝarko” Bertven Dator, juna sindikatisto Jose Felan, hejma kuracisto maljuna Rolf Nilsen kaj la dommastrino Lisbeta Traŭr.
Fabrikisto Dator planas konstrui en la urbo cigaredan fabrikon. Ĝi devas doni novajn laborlokojn al la urbanoj, suferantaj pro senlaboreco, precipe por juna generacio. Anabel ege amas s-ron Dator kaj ambaŭ aspektas kiel feliĉaj gefianĉoj, nur unu paŝo apartigas ilin for de la feliĉa geedziĝo kaj “miela monato”.
Tiutage la urba magistrato en sia kunsido planas konfirmi la decidon pri la konstruado de la tabak-fabriko. Multaj magistratanoj, urbanoj... ŝajnas esti por, eĉ la juna sindikatisto-socialisto Jose Felan, kiu ne ŝatas kapitaliston Dator. Multaj, sed ne ĉiuj. La patro de Anabel, s-ro Justas Fridlander.
Tiu eminenta magistratano estas ege estimata en la urbo kaj fakte de lia opinio plene dependas decido de la urbmagistrato. S-ro Fridlander kontraŭas la cigaredfabrikon pro la tre simpla kialo — “por la sano fumado estas venenado”.
Tamen la intrigo estas tio, ke ĝuste ĉi-vespere, kiam devas okazi la decid-kunsido, s-ro Fridlander sentas sin tre malbone, li ege malsanas, lia doktoro malpermesis al li aktivi. Sen lia ĉeesto la magistrato tute verŝajne povas kliniĝi al la argumentoj “por la fabriko”.
Tial klare por s-ro Dator gravas restigi Fridlandero’n hejme. Tiucele li uzas sian fianĉinon Anabel, la filinon de Fridlander. La enigman rolon ludas la dommastrino Lisbeta... Kio fine rezultiĝis, vi ekscios leginte la teatraĵon mem.
“Preterpasis al mi la tuta vivo. Kaj mi konkludis: iam oni devas ekvilibrigi la konton ... Mi devas nun ekvilibrigi mian vivo-konton” — diras s-ro Fridlander. En tiu citaĵo estas la filozofia kerno de la verko.
La enhavon de la restintaj tri teatraĵoj ni ne rakontu, nur menciu, ke Hotelo de l’ teatro estas farso, en kiu prezentiĝas, kiel kutime en la “hotelaj verkoj”, diversaj personoj. Ĉiuj ili, estinte anonimaj, deziras ludi rolojn, kiujn ili, evidente, neniam ludos en la reala vivo. La hotelo troviĝas apud teatro...
Lunĉo de Luĉinda estas vere amuza, facila kaj agrable legebla farso kun tre bona intrigo. La eterna temo pri amorado, aludo kaj ĉio, kun tio ligita...
Tute alias Bela la mateno. Ĝi estas avangarda kaj... iel ligiĝas kun “teatro de absurdo”. Temas pri la mondo de ideoj... de tiuj, kiuj ne povas trovi en la vivo sian lokon.
La tuto legiĝas interese, facile kaj pensige. Ĉiu verko havas sian “filozofian kernon”. Sed krom la enhavo tre bona estas la formo de la teksto, la lingvaĵo, komparoj, proverb-eldiraĵoj, komparoj kaj bonaj frazoj, brilantaj tie kaj tie... Jen ekzemple:
ĉeno de estonto, estanto kaj pasinto;
— vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA... netuŝitaj;
— naŭze estas, kiam homo naskiĝas kun ora kulero en la buŝo;
— tage rumon englutu — neniam kuraciston salutu;
— ni parolu malkaŝe, vir’-viren, amik’-amiken;
— kion vi volapukas?
— ĝis neniam revido!
— anekdoktoro;
kaj multaj aliaj.
Mi, kune kun la eldonintoj esperas, ke la legantoj trovos la teatraĵetojn de tiu kolekto interesaj kaj ke profesia aŭ amatora trupo enscenigos ilin.
Agrablan legadon!
Viktor Kudrjavcev
Hejma vortaro: Vortareto de hejmaĵoj en Esperanto / Red., antaŭpar. Jouko Lindstedt. — Rotterdam: UEA, 1999. — 62 paĝoj.
Ne tre ofte, sed regule ni legas pri internaciaj familioj, uzantaj Esperanton por ĉiutaga vivo.
Ekzistas eĉ stranguloj — unu el tiuj estas mi mem — parolantaj en Esperanto hejme, kie ĉiuj denaske posedas saman nacian lingvon. Mia filino diris sian unuan vorton en Esperanto kaj ĝis la dujara aĝo faris eraretojn en la rusa laŭ esperanta modelo; trijara libere tradukis tien kaj reen. (Espereble, iam mi revidos ŝin!..)
Kaj neniu dubas ke Esperanto kiel plenvalora lingvo devas enhavi ĉiujn leksikajn tavolojn. Do Hejma vortaro estas vere bezonata kaj la iniciato de Jouko Lindstedt, kolektinta tiucele grandan internacian teamon, nepre laŭdindas.
La 62-paĝa vortaro enhavas Esperanto-vortojn kun difinoj kaj tradukoj al 13 lingvoj: la ĉefaj “grandaj”, kaj el la “malpli grandaj” — tiuj de la landoj kun tradicie forta Esperanto-movado (hungara, japana, nederlanda), ankaŭ de la ĉi-jara kongreslando (hebrea).
Tia formo estas, verŝajne, optimuma — ĉar el PIVaj difinoj (precipe pri nomoj de bestoj kaj plantoj) ofte ne klaras, pri kiu konkreta nocio temas. La vortstoko koncernas nutraĵojn, manĝilaron, vestojn, higienon, hejmajn teknikaĵojn ktp. Forestas simplaj vortoj kiel tablo aŭ sapo, kies uzado prezentas nenian problemon — la broŝuro traktas spritajn kunmetaĵojn kaj la vortojn, kies kompreno dependas de landaj kutimoj, do povas varii.
La ĉefredaktoro skribas preface, ke aperon de la vortaro anticipis granda retforuma diskuto, kio ebligis akumuli sperton de pluraj E-familioj kaj denaskuloj. Al mi tre plaĉas, ekzemple, la vortoj krevmaizo/pufmaizo kaj lapfermilo. Suplemente estas listigitaj kelkdek son-imitaj verboj — sen tradukoj, sed kun necesaj ekzemploj. Ankaŭ tiu listo estas utila kaj interesa.
Certe, ajna pionira laboro ne povas esti senmanka. Almenaŭ, la rusa parto enhavas kelkdek malĝustaĵojn kaj du krudajn erarojn: lavtuketoestas tradukita kiel polotence, kio reale signifas viŝtukon; kaj sonaparato, laŭpriskribe konforma al muzika centro, tradukita kiel sluĥovoj apparat — portata helpilo por aŭd-handikapuloj!
Krome, mankas unueco en transskribo de rusaj vortoj, ŝ alternas kun sh, moliga j kun apostrofo ktp. La erarojn povis kaŭzi teknika miso, aŭ la fakto, ke la rusan parton redaktis Aleksandro Shlyafer, delonge loĝanta en Usono kaj perdinta ligojn kun ruslingva medio. Probable eraroj ĉeestas ankaŭ en aliaj lingvoj, kaj sufiĉe oftas demandsignoj, indikantaj mankon aŭ necertecon de iu traduko — precipe en la hebrea, japana kaj sveda partoj.
Tute kontraŭlogika (kaj kontraŭa la realan lingvouzon!) estas difino de sojo kiel saŭco, sed ne planto — ĉi tie estas blinde ripetita la eraro de PIV, kvankam PVS enhavas la ĝustan difinon. Certe, planto devas esti baza vorto, kaj saŭco — derivita. La kontraŭaj ekzemploj pri kafo kaj teo nenion pruvus: ja el tiuj plantoj oni fabrikas nur respektivajn trinkaĵojn kaj nenion alian, do miskompreno ne eblas; sed el sojfaboj — dekojn da tute diversaj nutroproduktoj, neniel rilatantaj saŭcon. Atentindas, ke absolute ĉiuj naciaj lingvoj, prezentitaj en HV, uzas la esprimon soja saŭco, do ankaŭ ni uzu tiun racian modelon!
Espereble por reeldono redaktoro Lindstedt sukcesos korekti erar(et)ojn, eventuale pliampleksigi la vortstokon kaj eble eĉ aldoni plia(j)n lingvo(j)n, kvankam ankaŭ en la nuna formo la Hejma vortaro vere utilas. Kaj mi aliĝas al la espero de la redaktoro, ke ĝi ”...helpos novajn Esperant-lingvajn parojn kaj familiojn pensi malpli pri la lingvo mem, kaj pli pri la tuthomaraj valoroj, kiujn ĝi peras kaj portas”.
Valentin Melnikov
Jaan Ojalo. Esperantaj sinonimoj. 3a eld. — Rotterdam: UEA, 1999 — 96 pĝ.
Okaze de sia 85-jariĝo Jaan Ojalo faris bonan donacon per aperigo de du vortaroj. La unua estas estona-Esperanta vortaro, kaj la alia Esperantaj sinonimoj.
Ofte oni sentas la bezonon vigligi kaj variigi sian stilon per uzo de sinonimoj aŭ de preskaŭsinonimoj. Por helpi en tio, Jaan Ojalo kompilis la vortaron Esperantaj sinonimoj, kies unua eldono aperis samizdate en 1985 kaj la dua ĉe UEA en 1993. Ĵus aperis la tria, korektita eldono. La sinonima vortaro estas bazita sur PIV; ĝi enhavas 1925 kapvortojn. La serĉadon simpligas 5500-vorta indekso.
Miĥail Lermontov. Mcyri / Trad. el la rusa B.Tornado. — Moskvo: Eŭropa Jura Universitato “Justo”, 1999. — 24 pĝ.
Kvankam la broŝureto tion ne indikas, ankaŭ tiu ĉi verko aperis unue samizdate, antaŭ pli ol tridek jaroj en almanako Fajrero (fragmente en Por la Paco). Oni devas havi grandan paciencon aŭ esti fanatika ŝatanto de Lermontov por ĝui en Esperanto pli ol dudekpaĝan poemon, kun nur viraj rimoj, kiujn Tornado transdonas per apostrofigo kaj abunda rimado de ke/tre, vi/ĉi, li/pli, min/vin, mi/li k.t.p. Kompreneble, la traduko estus pli senstumble legata, se (la) tradukanto alternigus rimojn virajn kaj inajn, sed tiel malaperus la ritma adekvateco. Iu diris, ke tradukoj similas al virinoj: la fidelaj ne estas belaj, kaj la belaj ne estas fidelaj.
Arnau Torras, Kavlan, Laŭrenco Septier, Serge Sire. Desegnoj. Desegnitaj bendoj. Komiksoj. — Thaumiers: La KancerKliniko, 1999. — 24 pĝ.
Ĉiujare suplemente al la ajnista La KancerKliniko aperas La KromKancerKliniko. Ĉi-foje aperis kajero kun po unu “komikso” de la kutimaj kunlaborantoj de LKK. La etoso kaj stilo estas konata: vi vidos surbildajn stupidulojn, spritulojn, seksilojn kaj (mis)spitajn tekstojn. Nu, frazo de Valentin la Senkompata bone taŭgas por karakterizi ĉi tiun LKKK: “Plene evoluinta, matura literaturo enhavas ĉiujn ĝenrojn” (LOdE. 2000: 2).
IpI estas bulteno, eldonata de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo) kiu informas pri interlingvistika kaj esperantologia aktivado kaj pri aperintaj ĉi-rilataj artikoloj kaj libroj. Tio i.a. koncernas lingvopolitikon, problemojn de internacia lingva komunikado, la fenomenon de planlingvo (universala lingvo, monda helplingvo). La bulteno estas bibliografie orientita, tamen ĝi ankaŭ publikigas recenzojn, raportojn kaj aliajn materialojn.
Se vi serioze okupiĝas pri la sciencaj aspektoj de Esperanto aŭ ĝenerale pri planlingvoj, vi ne rajtas maltrafi ĉi tiun informfonton. Ĝi povas ŝpari al vi temporaban bibliografian serĉadon. Apero: po kvar kajeroj jare, kun sume almenaŭ 60 paĝoj. Ĝis la fino de 1999 jam aperis 31 kajeroj. Ĉiuj ankoraŭ haveblas por informiĝi pri okazintaĵoj. Abonu kontraŭ 15 nederlandaj guldenoj por unu jaro. Ruslandanoj pagu nur la rublan ekvivalenton de 5 usonaj dolaroj (plus 2%) al Halina Goreckaje la adreso de LOdE.
Komenciĝis nova eldonjaro de la ruslingva informilo pri Esperanto Ruslanda Esperantisto, eldonata en Jekaterinburg.
La ĉefartikolo de la numero estas Esperanto en 1999 de Aleksander Korĵenkov, kiu reverkis ĝin ruslingve. Ĉeestas kelkaj primovadaj artikoloj, E-diĝesto, informoj pri la okazontaj E-aranĝoj kaj la bibliografio Esperanto en Ruslanda gazetaro.
La abonantoj de La Ondo povas aboni RE kontraŭ nur 15 rubloj (per poŝtmarkoj al la redakcia adreso).
HG
La finiĝanta jardeko vidis estingiĝon de kelkaj kulture gravaj gazetoj esperantistaj. Unue estis fermita Hungara Vivo — luksa revuo, kiun HEA dum tri jardekoj eldonadis en Budapeŝto. Nur sep jarkolektojn sukcesis havi Iltis-Forumo — eliteca revuo redaktita de Reinhardt Haupenthal. En la februara Ondo aperis informo pri eldonfino de la japana interkultura revuo Riveroj.
La funebra stafeto estis reprenita de Kulturaj Kajeroj — informada kaj kultura revuo de la Kulturdomo de Franclingvaj Esperantistoj en Grésillon. KK, malkiel HV kaj IF, estis finance ekvilibrita, senprofita kaj sendeficita revuo komplete farata per propra kopiilo. La kialon de estingiĝo de KK klarigas la Redakcia Komitato en la lasta kajero 1999: 3–4:
Venis nun la tempo por la redaktantoj rezigni pro la aĝo. Neniu sin proponis por pluvivigi “Kulturaj Kajeroj”-n. Tio estas granda bedaŭro de tiuj, kiuj ĝis nun prizorgis ĝin... Sed ni tamen esperu! La titolo ankoraŭ ekzistas kaj, eble, nova skipo decidos preni sur siajn ŝultrojn tiun laboron kelkfoje pezan sed plej ofte agrablan, riĉigan, fonton de grandaj plezuroj.
AK
Antaŭen. 1999/23;
Apudvistula Bulteno. 1999/7, 2000/1;
Argentina E-Vento. 1999/3;
Bulteno de REU. 2000/1;
Debrecena Bulteno. 2000/116;
Esperanto. 2000/2;
Esperanto aktuell. 2000/1;
Esperanto en Azio. 1999/3;
Esperantolehti. 2000/1;
Esperanto USA. 2000/1;
Franca Esperantisto. 2000/515;
Heroldo de Esperanto. 2000/1;
Informilo por Interlingvistoj. 1999/3,4;
Internaciisto. 2000/1;
Juna Amiko. 1999/4;
Kataluna Esperantisto. 1999/309;
Kontakto. 2000/1;
Kulturaj Kajeroj. 1999/3-4;
La Letero de Esperantista Vegetarano. 1999/16;
La Ondo de Esperanto. 2000/3;
l’esperanto. 2000/1;
Le Travailleur Espérantiste. 1999/217,218;
Monato. 2000/2;
Nia Bulteno. 2000/76;
Ruslanda Esperantisto. 2000/1;
Sennaciulo. 2000/1;
Vekilo. 2000/1;
Vestnik Esperanto. 2000/1;
Konkordo. 1999/42.
Ni ricevis 8 respondojn por la japana krucenigmo en la januara LOdE. Ĉiuj venintaj respondoj estas tute ĝustaj. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Miĥail Maĥnaĉ el Smolensk. Ni gratulas lin!
La ĝusta solvo estas:
En la kvadratoj de la krucvortenigmo estas la unuaj literoj de ĉiuj vortoj-respondoj, sube estas la demandoj. Via tasko estas nur difini horizontalecon kaj vertikalecon de la respondoj kaj nigrigi malplenajn kvadratojn.
A. Pentraĵ’, farita per akvosolveblaj farboj. Prepozicio. Sovaĝa porko.
C. Regnestro en Ruslando. Nekontraŭstaro. Ŝtat’-insul’.
D. Floro. Difinita kvant’ de io. La unua, ... , tria.
E. Spirita atmosfero.
F. Establo destinita por monaj donacoj (R). Fotografi.
G. Perioda presaĵ’. Rabobird’.
I. Prepozicio.
K. La truo en vulkano.
L. Ĉina mezurunuo.
M. Tag’ de la semajno. Esperanto-... .
N. Malblanka. Mallonga skriba rimark’.
O. Oni elpafas ĝin per kanono (R). Pacifiko.
P. Prepozicio. La urb’ de la 81a Universala Kongreso de Esperanto.
R. Kvarangulo. Floro. Ĥemia element’.
S. Tutmonda Esperanto-Asocio. Ujo el ligno, kartono aŭ ledo (R). Sezono.
U. Fabriko por metalproduktado.
Kompilis Tatjana Kulakova
La respondoj devos veni al la redakcia adreso antaŭ 10 jun. Unu el la respondintoj ricevos librodonacon. La respondon sendu al la redakcia poŝta adreso aŭ rete al la rubrikestro: kulakova@akb.mplik.ru. Interalie, jarfine ni premios la plej aktivan respondemulon.
Teatra reĝisoro admiras la roladon de juna aktorino:
— Via suferado en la lasta akto estis absolute malfalsa!
— Jes, pro la malbenita najleto en mia pantoflo.
— Je Dio, ne forigu ĝin ĝis la fino de l’ teatra sezono.
* * *
Amikoj interparolas:
— Hieraŭ mi forgesis kunpreni pafilon al la ĉasado.
— Kaj kiam vi rimarkis tion?
— Bedaŭrinde, nur kiam mi alportis leporon al la edzino.
* * *
Alia ĉasisto en ĝangalo demandas indiĝenan akompananton:
— Ĉu estas vero, ke se mi nokte portos flamantan torĉon, sovaĝaj bestoj ne damaĝos min?
— Tio dependas de la rapideco, kun kiu vi portados ĝin, sinjoro.
* * *
Psikiatro demandas pacienton:
— Diru, ĉu okazas al vi aŭdi voĉojn sen scii, kiu kaj de kie parolas?
— Jes, certe okazas.
— Kaj kiam tio okazas?
— Kiam mi demetas la telefonaŭskultilon.
* * *
— Sinjoro direktoro, mi oficas ĉi tie jam dudek jarojn, kaj ankoraŭ neniam petis vin altigi mian salajron.
— Ĝuste tial, karulo, vi oficas ĉe ni dum tiel multaj jaroj.
* * *
Edzino plendas al la edzo:
— Karulo, en via vivo vi havas unualoke futbalon, sed ne min!
— Vi ne pravas, karulino! Estas ankaŭ hokeo.
* * *
Fraŭlo konsultas komizon en oficejo pri geedzigoj:
— Mia estonta edzino devos esti nealta, simpatia, ŝi devos ŝati fiŝkaptadon kaj ne malhelpi min per babilado.
— Do vi devos edzinigi pingveninon.
* * *
— Ĉu vi jam havas planon pri la feriado?
— Kiucele? Pri la kieno decidos la edzino, pri la kiamo — la ĉefo, kaj pri la kiomo — la monujo.
Plukis kaj tradukis Halina Gorecka
Ankaŭ la pasinta jaro donas la okazon por mediti pri zenitoj kaj nadiroj, atutoj kaj misatutoj, en la E-historio. Apud la kvar beletraĵoj kiuj gajnis la premion La verko de la jaro mi mencius la libron de Ziko Marcus Sikosek Esperanto sen mitoj, kiu fariĝis eĉ merkata sukceso.
Sikosek esprimas la senton de vasta interna malkontento en la tradicia Esperantio. Li ne faras tion en maniero konstrua; tial laŭ stilo li tute ne estas raŭmisto, kvankam enhave parte jes. Jam la kajero Esperanto post la jaro 2000 de Aleksander Korĵenkov (1998) heroldis ondon de malkvieto. Kion alportos la jaro 2000? ...
Tra la gazetaro mi laŭde mencius ankoraŭ La Ondon de Esperanto, se mi ne estus jam laŭdinta en 1997. Tial mi asignas la laŭron al alia periodaĵo, ankaŭ el eksa Sovetunio: Litova Stelo, ĉefredaktata de Petras Ĉeliauskas. Male, la nigran stampon de kverelisto de la jaro sendiskute meritas László Szilvási, eldonisto de Eventoj.
Perla Martinelli.
Heroldo de Esperanto. 2000: 1
Tri estraranoj kaj la kasisto de ELNA ŝanĝiĝos ĉi-jare plus duono de la deĵorantaro en la CO. Tamen se la estraro konsideros ke unu sola persono povas plenumi ĉiujn taskojn en la oficejo ankaŭ la alia duono ŝanĝiĝos.
Ionel Onet. Esperanto USA. 2000: 1
Eĉ se la nova kontinento de Interreto estas same senlima kiel Esperantujo, gravas memori ke ankoraŭ ne la tuta mondo transmigris tien. Ne ĉiuj havas monon por la bileto. Ankaŭ en Svedio, kiu estas unu el la pintaj landoj de la nova elektronika revolucio, duono de la loĝantaro ankoraŭ ne havas aliron al la reto. En multaj aliaj landoj la majoritato eĉ ne havas propran telefonon. La reto estas ne nur grandioza internacia ligilo, ĝi estas samtempe ankaŭ nova barilo, kiu dividas la mondon.
Kalle Kniivilä. Esperanto. 2000: 2
Ĝenerale, oni povas diri ke multaj E-istoj simple venas klaĉ-al-klaĉe: oni konas jam E-iston kiu klarigas siamaniere pri kio temas, oni entuziasmiĝas pro la entuziasmo de l’ aliulo, kaj alproksimiĝas. En multaj homoj miarimarke ludas gravan rolon la ekzoteco de la lingvo, la fascino, la ĉarmo de la sekreto: malmultaj konas ĝin, do mi povas uzi ĝin por elitigi min.
Federico Gobbo. l’esperanto. 2000: 1
Mi plej kore dankas al Osmo Buller kaj al ĉiuj laborantoj en la Centra Oficejo de UEA kiuj senproblemigis mian semajnan restadon en Roterdamo!
Halina Gorecka
16 apr. Jekaterinburg (Ruslando). Konferenco de Urala Esperantista Societo. Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando Rete: sezonoj@mail.ru.
19–25 apr. Cavallino (Venezia, Italio). 24a Internacia Junulara Festivalo. Adreso: Manuel Giorgini, S.Polo 606, IT-30125 Venezia, Italio Rete: ijf.admin@esperanto.it.
21–23 apr. Celaya (Meksikio). Inaŭgura Kongreso de Meksikia AIS-Filio Rete: 103163.3356@compuserve.com.
27 apr—1 maj. Oostende (Belgio). 4a Eŭrop-Unia E-Kongreso: “Ekologio, ŝlosilo por la tria jarmilo”. Adreso: Frankrijklei 140, BE-2000, Antwerpen, Belgio.
28 apr—3 maj. Krakovo (Pollando). 30a Tutpollanda E-kongreso. Adreso: ul. Armii Krajowej 2/14, PL 30-150 Kraków, Pollando.
1–9 maj. Jalto (Ukrainio). Aroma Jalto 2000. Adreso: UA-252133, Kijiv 133, p.k. 35, Ukrainio.
19–21 maj. Atlanta (Usono). 48a Kongreso de ELNA. Adreso: P.O.Box 1129, El Cerrito, CA 94530, USA. Rete: elna@esperanto-usa.org.
25–28 maj. Staszów (Pollando). XIIaj Esperantaj Tagoj. Adreso: Andrzej Sochacki, PL 28-200 Staszów, Mickiewicza 24/20, Pollando Rete: asochacki@poczta.fm.
27 maj.–4 jun. Vraco, Razgrado (Bulgario). 19a Internacia Literatura Forumo. Temo “Nia gazetaro fronte al la telematika defio: kiuj ŝancoj, kiuj riskoj por la esperanto-kulturo?” Adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario Rete: lofo@usa.net.
30 maj—11 jun. Mielno (Pollando). 22a Ĉebalta E-ista printempo Adreso: PEA, Box 30, PL 75-016 Koszalin, Pollando.
30 jun—5 jul. Saint-Chamond (Francio). Festivalo Solidaraj Tagoj. Adreso: Clément Picard, 8 quai de Bondy, FR-69005 Lyon, Francio.
1–9 jul. Kislovodsk (Ruslando). Renkontiĝo de nevidantaj esperantistoj. Adreso: Anatolij Ivanoviĉ Masenko, Gerojev-Medikov 15-1, RU-357739 Kislovodsk, Ruslando. Rete: rean@narzan.com.
2–9 jul. Ivanovo (Ruslando). IvERo. Adreso: ul. Kudrjaŝova, 82-A-37, RU-153009, Ivanovo, Ruslando Rete: irga@interline.ivanovo.ru.
2–8 jul. Tallinn (Estonio). 36aj Baltaj E-Tagoj Adreso: Helju Lainjärv, str. Käo 21-2, EE-11311 Tallinn, Estonio.
5–9 jul. Toulouse (Francio). 2a Kultura Arta Festivalo de Esperanto. Adreso: Esperanto Kultur-Centro, 1 rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio.
10–16 jul. Bulgario kaj Turkio. 10a Internacia E-Kongreso. Adreso: ul. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.
10–15 jul. Valencia (Hispanio). 2a Mediteranea Kultura E-Semajno. Adreso: Augusto Casquero de la Cruz. Avenida Burjasot, 29, A-31, ES-46009 Valencia, Hispanio Rete: a-casquero@redestb.es.
15–21 jul. Motovun (Kroatio). Internacia E-Konferenco. Temo: “Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado”. Adreso: Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio.
15–23 jul. Moskvo (Ruslando). 73a Kongreso de SAT. Adreso: RU-105318 Moskva, ab. ja. 57, Ruslando.
Antaŭkongreso Koro de malnova Ruslando okazos 10–14 jul en Vladimir. Postkongreso Moskvo — urbo de artoj okazos 24–27 jul en Moskvo.
17–23 jul. Helsinki (Finnlando). Kultura Esperanto-Festivalo. Adreso: Siltasaarenkatu 15 C 65 FI-00530 Helsinki, Finnlando Rete: kef2000@esperanto.fi.
21–31 jul. Tomsk (Ruslando). OrSEJT-32. Adreso: RU-634055 Tomsk-55, ab. ja. 2289, Ruslando Rete: gbasov@hcei.tsc.ru.
25 jul—1 aŭg. Tel-Avivo (Israelo). 85a Universala Kongreso de Esperanto. Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete: uea@inter.nl.net.
Halina Gorecka estas Kongresa Peranto por Ruslando, kiu akceptas pagojn por aliĝo, loĝado kaj ekskursoj. Bonvolu kontakti je nia redakcia adreso.
31 jul – 6 aŭg. Volgograd (Ruslando). Intermondo-3. Adreso: Mironova Irina, RU-400078 Volgograd, ul. Mamajevskaja, 25a Rete: intermondo@esperanto.nu.
4–17 aŭg. Poprad (Slovakio). Somera E-Lernejo. Adreso: Sobotské nam. 36, SK-058 01, Poprad, Slovakio.
5–12 aŭg. Honkongo (Ĉinio). 56a Internacia Junulara Kongreso. Temo: “La transiro al tutmondiĝo. Tutglobismo en la 21a jarcento” Adreso: ĈJEA, P.O.Kesto 77, Beijing, CN-100037, Ĉinio Rete: epc@china-report.com.
15–20 aŭg. Samarkando (Uzbekistano). Azia E-Renkontiĝo. Adreso: P.O.Box 76, UZ-703000 Samarkand, Uzbekistano Rete: peacetur@samuni.silk.org.
17–22 aŭg. Budapeŝto (Hungario). 3a Eŭropa E-Festivalo. Adreso: HU-1061 Budapest, Andrássy ut 27, Hungario.
19–25 aŭg. Budapeŝto-Sümeg-Budapeŝto (Hungario). 16a Simpozio pri E-Turismo. Adreso: HU-1095, Budapest, Soroksári ut 117/D.
19–20 aŭg. Pusan (Koreio). 32a Korea Kongreso de Esperanto Adreso: Jisan Nurse Institute, 390-20, Yangjong 3-dong, Pusan, Koreio 614-053.
1–8 sep. Varna (Bulgario). TEJO-trejnseminario: “Balkana junulara kunlaboro por kulturo de paco” Adreso: p.k. 405, BG-9000 Varna, Bulgario Rete: kontakto@esperanto.org.
30 sep.–7 okt. Blanes (Katalunio, Hispanio). 8a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Adreso: H.E.F., Apartado 15037, ES-08080 Barcelona, Hispanio.
Nia plej populara gazeto
kun 75-jara tradicio,
fidele informanta pri ĉio
aktuala en la E-mondo
Grandformata (A3),
belaspekta gazeto
sur kvalita brila papero
Almenaŭ 16 numeroj jare, inkluzive de detala printempa kalendaro, ampleksa kongresa numero, specifaj numeroj pri diversaj temoj (ĝis nun teatro, futbalo kaj malkovroj...), utiligeblaj ankaŭ kiel interesvekaj didaktikaj helpiloj en la kursoj
Moderna gazeto, kiu ne manku en via hejmo aŭ klubo!
Perantoj en 33, legantoj en pli ol 60 landoj
Internacia jara abono: 45 svisaj frankoj (CHF)
50-procenta rabato por ekssocialismaj landoj! (22,5 CHF)
Administrejo: CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando
POR VERDAN MONDON EKKONI
NECESAS HEROLDON ABONI!
Por la subaj tri fotoj Pavla Zemanová el Ĉeĥio ricevis specialan premion de Urala Esperantista Societo en nia dua Internacia Fotokonkurso.
Ni gratulas la fotinton kaj la fotiton!