Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 6 (68)

Sur la kovrilpaĝo estas foto de Irja Melasniemi (Finnlando) Kvieta maro, kiu ricevis laŭdan mencion en nia dua Internacia Fotokonkurso.

Redakcie

“Ni, esperantistoj, estas iomete poloj”, — menciis vicprezidanto de UEA Renato Corsetti en sia gratulmesaĝo al la printempa kongreso en Krakovo.

Pro tio ni kun aparta atento observas la eventojn kaj tendencojn en la Pollanda Esperantujo. Kvankam kelkaj parolas pri krizo, ĝi ne estas okulfrapa. Ja eĉ nun, post la pezaj financaj kaj organizaj perturboj, Pola E-Asocio havas kvardekon da filioj kun preskaŭ mil membroj. Krome pluraj klub(et)oj agas eksterasocie; ekzemple, en Krakovo mankas filio de PEA, sed funkcias ses memstaraj E-societoj.

Reaktiviĝinta Pola E-Junularo okupiĝas pri kreado de junularaj kluboj en la lando. Plu parolas en Esperanto Radio Polonia. Monda Turismo kaj Internacia Studumo daŭrigas sian peresperantan agadon en Bydgoszcz. Etnografia muzeo de Torun ĉi-jare okazigos jam 20an Festivalon per Esperanto, kaj universitato Adam Mickiewicz en Poznan invitas al interlingvistikaj studoj per Esperanto. 14 E-libroj surmerkatiĝis pasint-jare en la naskiĝlando de Esperanto.

Kiam oni parolas pri la krizo, temas pri planado kaj kunordigo, pri prudenta ekvilibro inter plurismo kaj centrismo. Ja pro samtempeco de E-aranĝoj suferas ĉiu el ili, ĉar oni ne povas esti samtempe en du lokoj, kaj deko da lamritmaj lokaj informiloj ne povas kompensi la malaperon de Pola Esperantisto.

La gravecon de la manko de tutlanda gazeto mi konstatis dum mia printempa vojaĝo, post kiu en nia abonlisto Pollando devancis Usonon kaj kun 25 abonoj iĝis la lando kun plej multaj abonantoj de La Ondo (kompreneble, post Ruslando).

Kiel redaktoro, mi volonte uzas la redakcian kolumnon por plej kore danki al PEA pro la invito kaj al miaj malnovaj kaj novaj amikoj, kiuj faris tiun vojaĝon senproblema kaj agrabla: Tomasz Chmielik, Robert Kaminski, Stanislaw Mandrak, Barbara Pietrzak, Zofia Smistek, Zbigniew Warmuz, Aleksandro Zdechlik, Walter Zelazny kaj al multaj aliaj.

Mi esperas, ke la novaj (kaj la malnovaj) abonantoj de La Ondo ne grumblos pro la junia kajero kun forte reduktita informa rubriko kaj sen la kutimaj rubrikoj Tribuno kaj Frazoj. La unua somera monato estas denove pli beletra ol la aliaj, kaj ĉi-foje niaj legantoj povas legi du humurajn novelojn pri libroj kaj gazetoj.

Cetere, ĉi-somere La Ondo havos plej multajn legantojn ne en Pollando kaj eĉ ne en Ruslando. Per aparta interkonsento kun E-Asocio de Britio, ni sendos tri sinsekvajn kajerojn de La Ondo al kvincento da britaj esperantistoj, kiuj ankaŭ havas gazetan krizon, pro la provizora paŭzo de La Brita Esperantisto.

Bonan legadon!

Aleksander Korĵenkov

Bruselo: la nova Bjalistoko

Kvankam ĝi naskiĝis en Eŭropo, Esperanto ne estas eŭropa lingvo. Ĝi sukcesis iĝi vere internacia kaj tion pruvas ĝia pligrandiĝo ekster Eŭropo. Tamen de jardekoj Eŭropo prezentas multajn ŝancojn por Esperanto, kiuj alie ne ekzistus.

La evoluo de la Eŭropa Unio (EU) forte kreskigas etoson, kiu povus esti tre favora al Esperanto. Eble pro tio, individuaj esperantistoj bombardas anojn de la Eŭropa Parlamento per petleteroj kaj longaj dokumentoj. Ili nun fieras pri 80 parlamentanoj kiuj sin diris favoraj al Esperanto. Simile en la kongresoj de UEA kaj de aliaj organizoj ĉiujare oni esperas ke la EU finfine adoptos Esperanton kiel solvon de la lingva problemo. Ankaŭ en la reto Esperanto rapide evoluas kun miloj da paĝoj kaj dokumentoj, multaj en Eŭropo. Ni nun eĉ povas aŭskulti E-elsendojn en la reto, plejparte el Eŭropo. Eble tre baldaŭ videblos la unua Esperanta ret-televido. Sed ĉu Esperanto vere estas sur la bona vojo?

Ne! Esperanto iras malantaŭen ĉar ĝi ne sukcesas venki ian ofican teritorion. Speciale ĉe la Eŭropaj organizoj en Bruselo la lingvo suferas pro tre malbona bildo (se ĝi havas iun ajn bildon). Tial poresperanta agado plej ofte estas ege kontraŭefika ... Por Eŭropaj politikuloj Esperanto restas artefarita lingvo parolata de malmultaj fanatikuloj. Ĝi simple ne valoras seriozan diskuton per Eŭropaj politikuloj kaj funkciuloj.

Esperanto ne meritas diskuton, ĉar ĝi ne videblas aŭ aŭskulteblas en la Eŭropa ĉefurbo, Bruselo. Tiu fakto rekte rilatas al struktura malforteco de esperantaj organizoj.

Pro sia tutmonda devo, ekzemple, UEA devas rezigni sian Eŭropan agadon al volontuloj — t.e. al Brusela Laborgrupo pri la Lingvoproblemo en Eŭropo kaj al Eŭropa E-Unio. Tiuj volontuloj ne povas esti ĉiam profesie disponeblaj je agado ĉe politikuloj kaj ĵurnalistoj. Tamen ili laboras preskaŭ plentempe por Esperanto. Plie, tiaj nedaŭraj agadoj neniam efikos ĉar UEA restas en la malproksima Roterdamo. Ĵurnalistoj kaj eŭropaj politikuloj simple ne fidas privatulojn aŭ surpaperaĵajn organizojn sen Brusela oficejo.

Do, pro tiaj strukturaj kialoj, la E-movado malsukcesis krei Bruselan bazon por fari efikan Eŭropan politikon. Kaj ĝis nun la ofictenantoj de la movado ne komprenas la gravecon de la Eŭropa ĉefurbo. Ili ne komprenas kial jam de longa tempo tiom da landoj havas ambasadejojn kaj konsulejojn en Bruselo.

Ili ankaŭ ne vidas ke jam 2000 internaciaj organizoj havas oficejon en Bruselo por defendi siajn interesojn. Male, internaciaj esperantaj organizoj (UEA kaj SAT) elektis unulingvajn urbojn.

Eĉ la Flandra E-Ligo preferas unulingvan Antverpenon (kvankam pli da flandroj loĝas kaj laboras en Bruselo ol en Antverpeno). Ili ĉiuj ne vidas ke Bruselo estas tiel multlingva, kiel estis Bjalistoko. Ĉi tie nenia lingvo havas monopolon. La parolenda lingvo ĉiam dependas de kiam, de kie kaj de kiuj parolas. Eĉ belgoj estas ofte devigataj paroli aliajn lingvojn. Bruselo (la urbo kaj Eŭropaj instancoj) estas granda lingva eksperimento, en kiu ne partoprenas esperantistoj. En la plej multlingva Eŭropa urbo venas sep aŭ ok homoj al esperantaj renkontiĝoj. Neniam la malforta Brusela grupo organizos ĉi tie grandajn renkontiĝojn kaj altiros la intereson de ĵurnalistoj kaj EP-anoj.

Sed kial kunigi Esperantajn organizojn kaj parolantojn en Bruselo? Kial gravas ĉi tiu urbo?

Unue, peresperanta agado por lingva egalrajteco estos plej granda kontribuo al demokratio. Kun oficejo en Bruselo, ni povus efike kritiki ĉiujn formojn de lingva malegaleco en la EU. Ni povus klarigi (samtempe en Esperanto kaj naciaj lingvoj) al 1000 eksterlandaj ĵurnalistoj en Bruselo la kostojn kaj malavantaĝojn de la angla-franca lingva monopolo. Ni kritikus (ankaŭ en Esperanto kaj naciaj lingvoj) la lingvajn malegalrajtecojn, kiujn alfrontos estontaj EU-membroj kaj alfrontas malgrandaj nacioj ĉie en la mondo. La profito de tia agado estos mondskala profesia bildo por Esperanto en amaskomunikiloj.

Same kiel agado per Amnesty International kaj Greenpeace, esperanta agado estus valorega por la tuta mondo.

Due, nur en la multlingva Bruselo, kun 40% da eksterlandanoj, eblas konstrui lokon, kie oni daŭre parolas internacie. En tiu konstruado ludu gravan rolon la dek homoj kiuj, danke al esperantaj organizoj en Roterdamo kaj Parizo, nun povas sin vivteni per esperanta laboro. Tia materia kaj socia bazeto allogus esperantistojn por kongresi, por plifortigi siajn lingvajn konojn, kaj simple por resti en daŭra esperanta etoso. Ĝi ankaŭ donus ŝancojn al junuloj akiri spertojn kiel volontuloj en internaciaj esperantaj organizoj.

Trie, esperantaj organizoj uzu iom da — ege malgranda — ekonomia povo de esperantistoj. Kial pagi tiom dum niaj kongresoj al neesperantaj hoteloj, junulargastejoj, restoracioj, trinkejoj? Kial ni ne sukcesas recikli iom da tiaj malgrandaj profitoj en nian movadon? Kial ne doni ŝancojn al kelkaj personoj labori en Esperanto?

Certe iam Esperantaj organizoj komprenos ke neniam eblos fari Eŭropan politikon el Roterdamo aŭ Parizo. Sed kiam?

Kaj, ĉu estus pli efike krei novan kaj vere Eŭropan organizon, kiu tuj profesie agos? Aŭ estus pli bone batali kontraŭ inerteco kaj nescio en ekzistantaj esperantaj organizoj, ĝis ili finfine transloĝiĝos al la nova Bjalistoko, kiu estas Bruselo?

David Ferguson

4a EEU-Kongreso en Oostende

27 apr – 1 maj 2000 okazis la kvara EEU (Eŭropa Esperanto Unio)-kongreso en Oostende (Belgio) kun ĉ. 330 aliĝintoj el 20 landoj. Tiu ĉi kongreso estis eksterordinara el diversaj vidpunktoj.

1. Ĝi havis 3 temojn, nome “Ekologio, ŝlosilo por la 3a jarmilo”, “Eŭropa Unio” kaj “Interkulture”.

La ĉeftemo estis ekologio. Komitato Jean-Pain ĉeestis per belega informa budo kaj Frederik Van den Brande prizorgis prelegon. En la enirhalo estis ekspozicio de publikaĵoj pri ekologio el la EU-landoj. Parto de la kongresanoj biciklis al la ekologia centro en Oostende. Profesoro Orszach prelegis pri “Mastrumado de la akvo, analogio kun internacia komunikado” en la Eŭropa Parlamento (EP).

La dua temo “Interkulture” manifestiĝis per demonstracio de la projekto al lernejestroj en Oostende kaj dum la solena inaŭguro fare de Stefan MacGill en ĉeesto de aro da eminentuloj el la provincaj kaj urbaj instancoj, kiuj promesis subteni ĝin.

Por priparoli la lingvajn problemojn de EU ni vizitis EPon kaj diskutis kun EPano Nelly Maes. Pro parlamenta ferio aro da EPanoj, kiuj promesis partopreni, lastminute rezignis. Tie ankaŭ okazis debato pri la prelego, kiun Zlatko Tiŝljar faris la antaŭan vesperon pri “Eŭropa identeco”.

2. Ankaŭ eksterordinara estis la subteno de influhavaj personoj. La kongreso akiris la altan protekton de la belga reĝo. En la Honora Komitato de “Interkulture” estis 19 personoj, nome la tuta provinca estraro kaj la urbestraro. En la Honora Listo de la kongreso estis 10 ministroj, i.a. la ĉefministro kaj 16 EPanoj.

3. Menciinda estas la nekutima subteno de publikaj instancoj: la lokaj instancoj kunlaboris en la preparoj de la kongreso per tabuloj kaj ŝildoj, senpage disponigis kongresejon, regalon, biciklojn, eniron de muzeo; lokaj komercistoj mendis 40 reklamojn en la dua bulteno kaj kongreslibro.

4. Sendube ankaŭ la eĥo ĉe la publiko en multvizitata populara banurbo estis nekutima: 40 flagoj kun la vorto Esperanto flirtis sur la kongreseja placo meze de la urbo, ĉe la kongresejo, ĉe diversaj butikoj kaj hoteloj, sur la ekskursa ŝipo kaj ĉe la enirpordoj kie okazis la aliaj programeroj. La gazetaro raportis per grandaj artikoloj kun fotoj, la loka televido filmis du fojojn kaj okazis radiointervjuoj.

5. Plaĉa estis ankaŭ la kombino de la temoj kun turismado:

— la vizito al EP kombiniĝis kun busa kaj pieda ĉiĉeronado tra la urbo Bruselo kaj gvidataj vizitoj al la urbodomo;

— post prelego pri ekologia temo la partoprenantoj vizitis ekologian centron kaj Atlantikwall-muzeon;

— dum ŝipekskurso oni aŭdis prelegon pri “Delfenoj kaj balenoj en la norda maro” de Wim De Smet, okazis forumo de la laborgrupo Perspektivo kaj la paro Robineau rakontis pri sia ok-jara vojaĝo tra la mondo.

Malforta flanko estis tro malgranda grupo da lokaj kunlaborantoj por gvidi la kongresanojn tra la programo.

Konklude mi pensas, ke la kongreso estos memorinda kaj havis aron da elementoj kiuj povus inspiri la organizontojn de la venonta kongreso. La 5a Kongreso okazos en 2002 en Verona.

Ivo Durwael

Prezidento de Kroatio: Alta Protektanto de UK-86

S-ro Stjepan Mesiĉ, prezidento de Kroatio, akceptis la inviton de UEA fariĝi Alta Protektanto de la 86a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Zagrebo en 2001. Tiel ankaŭ la venontjara UK ĝuos la plej altan honoron, kiun povas doni la gastiganta lando.

Krom la Alta Protektanteco de la ŝtatestro, pri la prestiĝo de Esperanto en Kroatio atestas ankaŭ la multnombreco de eminentuloj de la kultura, scienca kaj politika vivo, kiuj akceptis membrecon en la Honora Komitato de UK-86.

10 maj 2000 d-ro Zdravko Jelenoviĉ, kulturkonsilanto de Stjepan Mesiĉ, akceptis reprezentantojn de la Loka Kongresa Komitato de UK-86 en la oficejo de la ŝtatprezidento. La delegacion gvidis akademiano Dalibor Brozoviĉ, prezidanto de Kroata E-Ligo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Spomenka Ŝtimec kaj Dalibor Seatoviĉ informis la konsilanton pri la evoluo de la preparlaboroj por la UK kaj pri la kontribuo de Esperanto al la internacia diskonigo de la kroata kulturo. La kulturperadaj atingoj dum naŭ jardekoj de Esperanto en Kroatio estas ne malgrandaj.

GK UEA

Shimon Peres protektas UK-85

Shimon Peres, laŭreato de la Nobel-pacpremio en 1994, akceptis la inviton de UEA esti Alta Protektanto de la 85a UK en Tel-Avivo.

La 85a UK, rekonita de Unesko kiel Flagŝipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, apenaŭ povus havi Altan Protektanton pli ligitan al la celoj de tiu Jaro kaj de ĉi tiu UK ol Peres. Li ja estas unu el la arkitektoj de la pacprocezo en la regiono kaj kuniniciatinto de la Manifesto 2000 por la Kulturo de Paco kaj Senperforto, ĉar li mem fariĝis simbolo kaj modelo de sentima agado por anstataŭigi kulturon de perforto per kulturo de paco.

Peres okupis multfoje postenon de ministro, i.a. dufoje tiun de ĉefministro. En la nuna registaro li estas ministro pri regiona kunlaboro. Li estas ankaŭ vicprezidanto de la Socialista Internacio.

Je 25 maj UK-85 havis 1111 aliĝintojn el 54 landoj.

GK UEA

UK: apenaŭ imagebla fakto

23–24 maj Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Nikola Raŝiĉ, partoprenis en EIBTM, la Eŭropa Ideoborso de Turismo kaj Renkontiĝoj, en Ĝenevo — la plej granda foiro de kongresa industrio en la mondo, ĉi-jare kun 2500 ekspoziciantoj el 130 landoj. KKS havis multajn utilajn kontaktojn kun kongresejoj, turismaj oficejoj kaj flugkompanioj de la jam elektitaj aŭ ankoraŭ potencialaj lokoj de estontaj UK-oj.

Dum EIBTM kunsidis ankaŭ la Klientara Konsilio de Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio (ICCA). Raŝiĉ estas membro de la Konsilio kaj partoprenis ĝian kunsidon.

20–23 maj okazis kadre de EIBTM la 4a Forumo de Junaj Profesiuloj. Laŭ invito de ICCA ĝin partoprenis Clay Magalhaes, asistanto de la Kongresa Fako de UEA. La gekolegojn de Magalhaes ege impresis liaj informoj pri la Universalaj Kongresoj, kun partoprenantoj el dekoj da landoj sed kun Esperanto kiel sola laborlingvo. Apenaŭ imagebla oni trovis la fakton, ke malgraŭ sia multnombreco la UK-oj estas organizataj ĉefe de volontuloj kun nur unu plentempa oficisto, dank’ al kio la aliĝkotizoj de UKoj estas tre malaltaj kompare kun aliaj kongresoj.

La vojaĝ- kaj restadkostojn de ambaŭ UEA-oficistoj kovris ICCA.

GK UEA

Komuna manifestacio en Parizo

Kadre de Kampanjo 2000, Sennacieca Asocio Tutmonda invitis ĉiujn parizregionajn asociojn kaj grupojn komune partopreni la ĉi-jaran Unuamajn manifestacion en Parizo. Pozitive respondis pluraj asocioj kaj grupoj. Malantaŭ la granda banderolo sur kiu estis franclingve skribite: “Esperanto, internacia lingvo por la laboristoj” grupiĝis ĉirkaŭ 70 esperantistoj, membroj de jenaj sindikatoj, asocioj kaj grupoj:

CGT (Ĝenerala Konfederacio de Laboro), CNT (Nacia Konfederacio de Laboro), FEN (Federacio por nacia edukado), SAT-Amikaro, Naturamikoj, AFCE (Franca Asocio de E-Fervojistoj), SAT-Junulfako, Bondy E-grupo, Esperanto 94, Universalista Movado.

Sub propra banderolo kolektiĝis membroj de FET (Esperantista Federacio de Laboro) kaj SAT-Frakcio pri Disdona ekonomio.

Estis disdonitaj 5000 flugfolioj kaj multaj personoj informiĝis aŭ petis informojn. Fine de la manifestacio oni donis rendevuon venontjare en Bruselo.

Kreŝimir Barkoviĉ

Jubileaj tagoj en Bydgoszcz

7 maj 2000 finiĝis la jubileaj 25aj Esperantaj Tagoj de Bydgoszcz, kiujn ĉi-foje partoprenis preskaŭ 150 gastoj el 16 landoj de la mondo. La ĉefa organizanto de la aranĝo estis la Internacia Asocio Monda Turismo, kies centra sidejo troviĝas en Bydgoszcz (Pollando). Inter 29 apr. kaj 7 maj. okazis tie pli ol 30 kursoj, seminarioj, preleg-serioj kaj aliaj programeroj. 1–3 maj kunsidis la Estraro kaj Revizoroj de Monda Turismo, kaj 3 maj, okaze de pola Festo de Konstitucio, en la Palaco de Junularo okazis Pola Vespero, dum kiu la gastoj rigardis sep folklorensemblojn el la regiono de Kujavio kaj Pomerelio.

Kunorganizantoj de la Tagoj estis i.a. Internacia Kultura-Turisma Centro Kujavio kaj Pomerelio, Kujavia-Pomerelia Filio de PEA, Pola E-Junularo kaj la Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz. La E-renkontiĝo eniris ankaŭ la programon de la ĝeneralaj Tagoj de Bydgoszcz, kiu estis afiŝita en miloj da ekzempleroj en la tuta urbo; raportis pri ĝi plej multe la urba gazeto Dziennik Wieczorny, la plej populara regiona radio PiK kaj E-redakcio de Pola Radio en Varsovio. Per bongustaj dolĉaĵoj regalis la gastojn la granda firmao Jutrzenka el Bydgoszcz.

Paralele al la Tagoj de Bydgoszcz okazis la 3a Bakalaŭriga Universitata Sesio (BUS) de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), pri kiu surloke zorgis la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo — klerigejo de AIS. El inter 32 planitaj BUS-kursoj okazis 29, plus unu eksterplana — el kiuj 28 estis en Esperanto.

Sukcese bakalaŭriĝis finstudintoj de ISTK el Albanio, Litovio kaj Pollando; aliaj gestudentoj el tiuj landoj, kaj ankaŭ el Bulgario kaj Rumanio, ekzameniĝis por fariĝi internaciaj vojaĝgvidantoj aŭ ĉiĉeronoj.

Tomasz Jan Kudrewicz

IJF denove invitas AIS

Dum la 24a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo (en Cavallino ĉe Venecio, Italio, 19–25 apr 2000) denove okazis studadsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino. Jam en 1999 IEJ invitis AIS fari universitatajn kursojn dum IJF, kaj pro la granda sukceso la organizantoj de IJF ripetis tion.

Kadre de la festivala temo “Ĉu esti aŭ ne esti Eŭropano” AIS proponis al la festivalanaro kursojn: “Naciismoj en Eŭropo” (Carlo Minnaja); “Ĉu ni jam konas nian lingvon antaŭ la nasko aŭ ĉu ni lernas ĝin?” (Renato Corsetti); “Eŭropaj aspektoj de komputil-programado” (Reinhard Fössmeier).

La kursoj (po ok lecionoj) trovis viglan intereson, kaj kelkaj “festival-studentoj” eĉ akiris atestojn por uzo en plua studado ĉe AIS aŭ ĉe aliaj institutoj. La atestoj estas ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la itala lingvo, kaj mencias la precipajn kurstemojn.

TEJO, kiu estis kunorganizanto de IJF, eldonos pri la IJF-kontribuoj tekstaron. Centran lokon okupos prelegserio kun la temo “Junaj Eŭropanoj por egaleca lingvopolitiko — ĉu ni estas pretaj por taŭgaj proponoj?”, kiun laŭ invito de TEJO prezentis la konata interlingvisto Detlev Blanke.

Ankaŭ pri la AIS-kursoj aperos resumoj en la tekstaro.

Reinhard Fössmeier

Nova komitato de KCE

Sonja Brun, David Buhlmann kaj Marc Hiltbrand estas la nova Komitato de la Kultura Centro Esperantista, elektita de la ordinara Asembleo 29 apr 00 en Ĉaŭdefono (Svislando). La novaj revizoroj estas Francisco Perez kaj Giorgio Silfer.

La Kultura Konsilio por 2000–04 konsistas el Arthur Baur, Ivan Bujdosó, Tomasz Chmielik, Francisko Degoul, Lucienne Dovat, Jean-Jacques Lavanchy, Perla Martinelli, Claude Piron, Nicole Piron, Giorgio Silfer, Katalin Smidéliusz, Ljubomir Trifonĉovski, Daniele Vitali, Walter Zelazny.

Aldoniĝas la delegitoj de SES (E.Lauper), LF-koop (J.Vasserot), Lauzano (F.Randin), Lucerno (P.Scherer), Esperanta PEN (J.Felszeghy) kaj CDELI (C.Gacond).

La Asembleo konstatis la rekordan alfluon de donacoj en 1999, kiuj ebligis la aĉeton de Domo Naville fare de KCE.

Ĝi ankaŭ aprobis la principojn de projekto de Esperantologia Fakultato, kiu funkcios ĉe la internacia feria altlernejo de KCE paralele al la dimensioj de klublernejo kaj de staĝejo.

HeKo

Nemovada kongreso en Krakovo

28 apr. — 3 maj. Krakovo akceptis la 30an Tutpollandan E-Kongreson. Ĉi-jare la kongreso apenaŭ havis movadan engaĝon (pri la internaj aferoj de PEA decidos delegitoj de la asociaj filioj en aparta kunveno), kaj la kongresanoj ĝuis ampleksan kulturan, klerigan kaj ekskursan programon.

Altkvalitaj estis la unuaktoraj dramoj de Jerzy Fornal (Arlekeno de Janusz Korczak) kaj Jadwiga Gibczynska (Signaloj de Karol Wojtyla kaj La Falanto de Slawomir Mrozek). La muzika parto estis tre varia: kanzonoj de Jerzy Handzlik, koruso KAMEA, operetaj arioj de Ewa Warta-Smietana kaj Witold Wrona, antikva muziko...

Multaj prelegoj kaj fakaj “atelieroj” traktis diversajn temojn, kiuj plejparte rilatis al kulturo kaj Esperanto. Agrable variigis la programon ekskursoj tra Krakovo, kiu laŭ decido de kulturministroj de EU ĉi-jare estas unu el la kulturaj ĉefurboj de Eŭropo.

Bedaŭrinde, pro la samtempaj Tagoj de Bydgoszcz, Eŭrop-Unia Kongreso en Oostende kaj pro la samtempa kaj samloka konferenco de la Pola sekcio de ILEI, nur sepdeko da esperantistoj povis ĝui la sestagan kongreson.

Aleksander Korĵenkov

Esperanto: unu el la atutoj

6–9 apr 2000 Hispana E-Federacio denove partoprenis en “Expolingua” (Madrido), kaj denove Esperanto montriĝis unu el la ĉefaj allogaĵoj de la foiro.

Niaj celoj estis la samaj kiel en la pasinta jaro: ampleksigi la konon pri la lingvo, veki pozitivan sintenon pri ĝi kaj montri decan bildon de la asocio, ĉar finfine ĝi estas montrofenestro de Esperanto en la lingvo-instrua medio.

Ni prezentis plurajn informojn pere de A5-formataj dokumentoj, kaj aldonis du novajn surmurajn afiŝojn surbaze de la libro-kovrilo de La fenomeno Esperanto de William Auld en la hispanlingva versio.

La interretaj HEF-paĝoj kaj la videokurso Mazi, denove kontribuis al la sukceso de nia stando. Ankaŭ ĉe ni eblis aŭskulti E-muzikon, por kio tre utilis Kolekto 2000 de Vinilkosmo. Elstaris la ludo-testo: kvazaŭ ekzameneto pri gramatiko kiun oni devas plenumi por partopreni lotadon kies premio estas perkoresponda kurso. Unu el la gajnintoj estas 12-jara knabo.

La materialoj estis aranĝitaj tiel, ke libroj, revuoj kaj similaj, montru ĉiajn aspektojn de la homa scio, sed ankaŭ ke ilia aspekto estu alloga kaj nuntempa. Asterikso vekis ĉies atenton, inkluzive de ĵurnalistoj, kiuj senescepte montris ĝin al la televidaj kameraoj.

Dum la unua tago ni profitis la ĉeeston de Amanda Higley, usona junulino dum preskaŭ unu jaro vojaĝanta tra Eŭropo pere de la Pasporta Servo. Sian sperton ŝi rakontis al ĵurnalisto, kaj ankaŭ al la ceteraj interesitoj.

Junuloj denove estis agrable surprizitaj ĉe nia stando. Kompreneble, ne ĉiuj el ili eklernos Esperanton aŭ aliĝos al nia asocio, sed nun ili scias ke ekzistas aliaj eblecoj, kaj tio kontribuas al plibonigo de la ĝenerala sinteno rilate la lingvon, kio fakte estis nia unua celo.

Ana Manero

Ministeria subteno al Esperanto

Ministerio por junularo kaj sporto de Serbio 13 maj 2000 definitive aprobis la projekton “Internacia E-Lernejo Interkulturo”, kiu realiĝos 1–9 jul 2000 en la junulara hotelo Junior en la montaro Kopaonik. La Ministerio kovros la restadkostojn por 35 partoprenantoj (20 junaj esperantistoj el Serbio, 10 el eksterlando kaj 5 gastoj el aliaj organizoj) kaj subvencios E-Instituton Beograd kaj Serbian E-Junularan Organizon.

La aprobita projekto sekvas la unuajn rezultojn de la projekto Interkulturo, kiu en Serbio realiĝas en kvar urboj, kaj venas post aktiva partopreno de reprezentantino de SerbEJO en la Konferenco de Ministerioj por Junularo de la landoj de sudorienta Eŭropo (Beograd, 17–20 dec 1999) kaj en Interkonsiliĝo de junularaj organizoj de Serbio (Kopaonik, 28–30 jan 2000).

Pliaj informoj, programoj kaj aliĝilo riceveblas ĉe Serbia E-Ligo (Terazije 42, YU-11000 Beograd, Jugoslavio) aŭ rete: radp@ptt.yu kaj zciric@Eunet.yu.

Radojica Petroviĉ

Slovena prezidento svenas inter la brakoj de esperantisto

Subitan vivomankon suferis Milan Kuĉan, prezidento de Slovenio, dum la regalo honore al la verkistoj de PEN-Klubo Internacia, en sia rezidenco apud Bledo. La eksvenon rimarkis unu el la apudaj gastoj, d-ro Giorgio Silfer, kiu alkuris ĝustatempe por subteni la korpon dorse, kaj eviti al la gastiganto supinan falon kaj vundiĝon.

La delegito de Esperanta PEN-Centro partoprenis interalie la poezian vesperon, okaze de la tradicia Internacia Konferenco en Bledo, 3–7 maj 2000. Li tie deklamis versojn el “La infana raso” de William Auld, kun posta traduko al la franca kaj angla (konferenclingvoj, kun la slovena).

Dum vizito en vilaĝo Vrba, kie naskiĝis la nacia slovena poeto Frane Preŝeren, multaj konferencanoj admiris la tre belan eldonon de la esperanta versio de “Krono de l’ sonetoj”, en vitrino de la muzea naskodomo. La libron produktis Vinko Oŝlak, membro de Esperanta PEN-Centro, antaŭ kelkaj jaroj.

PEN

Orbis Pictus” invitas

Orbis Pictus” el Trieste proponas en julio tri gravajn aranĝojn. En pitoreska istria urbeto Motovun (Kroatio) ĝi gastigos Konferencon de OSIEK (15–21 jul) kaj, paralele, la 6ajn Somerajn Kursojn.

La temon “Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado” la konferencanoj sencenzure pridiskutos post la prelegoj de: Viŝnja Brankoviĉ, Vinko Oŝlak, Bardhyl Selimi, Zlatko Tiŝljar, Eugène de Zilah kaj aliaj. Pri reformprojektoj kaj pri nova alfabeto prelegos Claus J. Günkel.

La kursanoj studos en grupoj de Zlatko Tiŝljar kaj de konata kanzonisto Georgo Handzlik, kiu ankaŭ koncertos por ĉiuj partoprenantoj.

Post la aranĝoj okazos tritagaj ekskursoj tra la slovena kaj kroata partoj de la magia nordadriatika duoninsulo.

De famili-etosaj aranĝoj, interesitoj kune povos direktiĝi al la 85-a UK en Tel-Aviv. La flugkaravano startos 23 jul 2000 el la ĉefurbo de Slovenio kaj revenos 3 aŭg. 2000 al la kroatia ĉefurbo Zagrebo.

Adreso: Via Leghissa 6; IT-34 131 Trieste, Italio

Rete: orbispictus@iol.it

Viŝnja Brankoviĉ

Dudek jarojn post Raŭmo

La Manifesto de Raŭmo, verkita dum la Internacia Junulara Kongreso en Raŭmo (Finnlando, 1980) heredigis al la dua jarcento de la Lingvo Internacia jenan defion:

“Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran”.

La Manifesto lasis kelkajn evidentajn demandojn parte neresponditaj. Tial ĝi ankaŭ estis interpretata kaj pritaksata tre varie dum sia dudekjara ekzisto. Ĝi invitis krei originalan valoran E-kulturon, sed ne precizigis, kiudirekte oni iru. Kaj ĉar iuj interpretis la Manifeston kiel inviton turni la atenton internen, al la valoroj de la komunumo mem, ĝi ne nepre kuraĝigis prezenti la E-kulturon al la ekstera mondo.

La fundamenta demando estas do: ĉu la E-kulturo devus signifi ion ankaŭ por la ekstera mondo, aŭ ĉu sufiĉas, ke ĝi estas grava por ni mem? Ĉu ni kulturu nur nin mem, aŭ ĉu ni posedas valorojn prezentindajn al eksteruloj? Kio estas tiu originala valoraĵo, kun kiu ni alproksimiĝu la mondon? La kulturo de la komunumo ekzistas ne por tio, ke la movado havu ion, pri kio fanfaroni. Sed sen la kulturo, la movado tamen havus malpli da ekzistokialoj. Kio do estas la interrilato de la Esperantaj kulturo kaj movado?

Kiel parto de la Kultura E-Festivalo 2000 en Helsinko estos aranĝita duontaga seminario pri ĉi tiuj demandoj. Ĝi okazos 22 jul 2000 sub la prezido de Christer Kiselman, kaj per prelegetoj kontribuos:

  • Jouko Lindstedt. “La Manifesto: historia enkonduko — kaj elkonduko”;
  • Sabira Stahlberg. “Ĉu internacie inda kaj interesa? Esperanto-kulturo el tutmonda perspektivo”;
  • Ilja De Coster. “Esperanto-komunumo kaj la civila socio”;
  • Anna Ritamäki. “La organizita esperantostagnado — elirvojoj 20 jarojn post Raŭmo”.

La seminarion preparos reta antaŭseminario, malfermita por ĉiuj, dum junio pere de la dissenda listo Bja-listo. La ĉefaj kontribuoj al la antaŭseminario kaj seminario estos publikigitaj enrete.

Jouko Lindstedt

Kurte

D-ro L.Zaleski-Zamenhof, nepo de la iniciatoro de E-to, meze de aprilo vizitis Brazilon, kie li kun lokaj e-istoj partoprenis en solena sesio ĉe la Distrikta Leĝdona Ĉambro en la ĉefurbo de Brazilo k estis akceptitaj de la Pollanda ambasadoro Boguslaw Zakrzewski. (Interredaktore)

En februaro 2000 Gotoo Mituo oferis al Japana E-Instituto 100 milionojn da enoj (ĉ. 910 mil eŭroj); JEI nun kolektas opiniojn de la membroj por utiligi la monsumon. (La Revuo Orienta)

Prof. Lluis de Yzaguirre reprezentis UEA en kunveno (Barcelono, 24–26 feb) de Konsulta Komitato de Unesko por Lingva Plureco kaj Multlingva Eduko. (Esperanto)

Memortabulo honore al Marko Zamenhof, la patro de la iniciatoro de E-to, estas inaŭgurita en Tykocin (Pollando) vid-al-vide al la loka sinagogo. (Heroldo de Esperanto)

Bulgara E-Junularo prezentis sin inter aliaj organizoj kadre de internacia seminario “Arto kaj informado kontraŭ perforto” en Sofio. (Heroldo de Esperanto)

Inter ĉ. 120 mil personoj, aliĝintaj al la ŝtataj lingvoekzamenoj en Hungario kadre de Fremdlingva Perfektiga Centro plej multaj elektis la anglan (54,6%) k germanan (36,9%) lingvojn; nur 480 ekzamenitoj (0,4%) elektis E-ton. (Debrecena Bulteno)

La 3a Himalaja E-Renkontiĝo okazis 26 feb. — 6 mar. en Kathmandu kun 75 partoprenantoj el 12 landoj. (La Revuo Orienta)

Unuafoje en la historio de irana E-movado, eksterlanda E-karavano vizitis Iranon dum semajno je 20–26 mar 2000. Tiu karavano konsistis el 14 gejapananoj. (Iran-Esperanto raportas)

13–23 apr 2000 okazis en la universitato de Celaya inaŭgura kongreso de AIS Meksikio. Krom ĉ. 70 Meksikiaj kongresanoj partoprenis sciencistoj el Eŭropo, Azio k Usono. (Interredaktore)

Estrarano de Kanada E-Asocio Pierre Savoie estas eksigita el KEA pro letero kun asertoj takseblaj kiel rasismaj k instigantaj al rasisme bazita perforto. (Esperanto)

Zagreba junulara E-aktivulino sukcese partoprenis en marta TV-kvizo La trian fojon vi sukcesos, gajninte 10 mil kunaojn k aŭton; ŝi aparte salutis e-istojn. (Tempo)

85 personoj vizitis la Centran Oficejon de UEA je ties Malferma Tago (13 maj); la ĉefa gasto estis Gian Carlo Fighiera. (GK UEA)

Konferenco de UES

16 apr. en Jekaterinburga liceo n-ro 88 okazis konferenco de Urala Esperantista Societo (UES). La konferenco diskutis kaj aprobis la priagadan kaj financan raportojn de la Komitato. Oni priparolis eblojn subteni novajn E-grupojn en Centra Uralo, kiuj kreiĝis dank’ al la informkampanjo de Viktor Kudrjavcev.

Cetere, Viktor Kudrjavcev denove ricevis la mandaton kiel prezidanto de UES. Lin asistos kvar komitataninoj: Olga Gavrilova, Halina Gorecka, Lidia Jerofejeva kaj Tatjana Kulakova.

Tatjana Kulakova

sekretario de UES

12a VER je Pasko

28 apr – 2 maj 2000 en Uljanovsk okazis la 12a Volgia E-Renkontiĝo. Ĝin partoprenis 90 homoj el 14 lokoj — rekorda kvanto por ĉi-jaraj Ruslandaj renkontiĝoj (REK, EoLA, Strelka ktp.).

La temo de VER-12 estis “Ekologio”. Okazis du prelegoj, aferludo kaj ekologia balo kun konkursoj pri la plej bonaj kostumo, anekdoto kaj strofetoj (“ĉastuŝkoj”) laŭ ekologia temo. Bedaŭrinde, la naturo malhelpis okazigi ekologian “descendon”, ĉar subite malvarmiĝis kaj ekneĝis. Okazis nur mallonga ekologia ekskurso por dezirantoj, kiuj saĝe kunprenis varmajn vestaĵojn.

Tamen la etoso estis tre varma. La programon plenigis multaj eroj, inter kiuj estis koncerto de ensemblo de antikva muziko Totus Floreo, psikologiaj trejnadoj, rolludo Mastrino de l’ Monteto, prelegoj pri teorio de solvado de inventaj taskoj, kursoj pri teatra ŝminko, mezepokaj dancoj, pentrarta konkurso (okaze de la Pasko oni pentris sur ovoj), E-kursoj kaj multaj aliaj. Jurij Finkel prelegis pri Esperanto en Interreto. Laŭ voĉdonado la unuan lokon inter programeroj gajnis ludo Kio? Kie? Kiam? okazigita de Sergej Vernigorenko.

En primovada kunveno oni ne findecidis pri la loko de VER-13, inter la kandidatoj estas Kineŝma, Kostroma kaj Volgograd.

Yurij Karcev

De Pacifiko al Atlantiko

LOdE jam rakontis (1998: 7) pri la Transkontinenta E-marŝo laŭlonge de la fervoja linio liganta Eŭropon kaj Azion.

1 jan 1999 sespersona grupo de ĉinaj esperantistoj startis de Lianyungang ĉe la bordo de Pacifiko. Post jarduono, 12 jul. 1999 la grupanoj finis la ĉinan parton de la marŝo kiu pasis, interalie, tra dezerto Gobia. Sed pli komplika ol la veteraj kaj klimataj malfacilaĵoj (varmego, sabloŝtormoj, manko de trinkakvo) evidentiĝis la viza problemo.

Veninte al la limo inter Ĉinio kaj Kazaĥstano la marŝantaro anstataŭ dumonata ripozo havis okmonatan (!) baraktadon por ricevi vizojn, kaj nur en marto estis ricevitaj Ruslandaj vizoj, kaj la grupo (jam nur tripersona) daŭrigis la vojaĝon. Kun nur tritaga tranzita vizo ili rapide tratrajnis Kazaĥstanon kaj venis al Ruslando en Altajo.

En la unua Ruslanda urbo Rubcovsk ilin gastigis fervoja policano. Laŭvoje al siberia urbo Omsk la grupestro kontuzis sian piedon. En Omsk ili gastis ĉe Veniamin Rozenberg, renkontiĝis kun siberiaj esperantistoj kaj daŭrigis la vojaĝon.

Ili devis kombini piedvojaĝon kun lokaj trajnoj por fine de aprilo veni al Jekaterinburg. Ĉi tie la grupo — Zheng Xuejun (gvidanto), Fu Yongjun kaj Zheng Hailin — haltis por kelkaj tagoj. En la ĉefa urbo de Uralo okazis, interalie, renkonto kun lokaj esperantistoj, ekskurso, pikniko ĉe unu el la monumentoj inter Eŭropo kaj Azio (vidu sur la suba foto) kaj konatiĝo kun la rusortodoksa Paska tradicio.

La unuan majan tagon la ĉinaj kuraĝuloj forlasis Azion kaj venis en Eŭropon. Iliaj sekvaj celoj estas Kazanjo kaj Moskvo. Por daŭrigi la vojaĝon, kies celo estas Roterdamo, la grupanoj bezonas vizojn por pliaj Eŭropaj landoj.

Halina Gorecka

Laŭdo de ĵurnaloj

de Karel Ĉapek

Ni estas tiel alkutimiĝintaj al la ĵurnaloj, ke ni ĉesis percepti ilin kiel ĉiutagan mirindaĵon. Jam tio estas miraklo, ke ili ĉiumatene aperas, eĉ se dum la antaŭa tago okazis absolute nenio; sed ĉi tiu mirindaĵo estas redakcia sekreto, kaj mi estas skribonta pri la ĵurnaloj el la vidpunkto de leganto. Iam eĉ leganto en subita ekbrilo rimarkas la mirindecon de gazetaro; ekzemple al mi tio okazis en Ballinluig, aŭ ne en Ballinluig, en Crianlarich ĝi estis aŭ en Tyndrum, sed ankaŭ en Tyndrum ne; plej verŝajne en Mallaig, ĉar ĉeestis maro, kaj mi aĉetis numeron de mi-ne-plu-scias kiu ĵurnalo por legi en trajno. Kiam mi malfermis ĝin per energia disbrakumo, miaj okuloj fiksiĝis ĉe la riporto: “Kvin mil katoj likviditaj en Ĉeské Budejovice”.

Komprenu: kiam oni sidas en trajno en Mallaig, oni estas preparita por ĉio ajn alia ol por Ĉeské Budejovice aŭ por imago pri kvin mil katoj. Mi devis fermi la okulojn, por digesti tiun baton de eventoj. Se mi anstataŭ ĵurnalon estus malferminta iun romanon, post momento mi estus sciinta, kio estas supozebla kaj kio verŝajne venos; sed neniu romanverkisto kapablus elpensi la fantazian imagon pri kvin mil katoj kaj ne rememorus el klara ĉielo pri Ĉeské Budejovice. Renkontiĝi en Mallaig kun Ĉeské Budejovice estas mirindaĵo; trovi sur unu paĝo sinjoron MacDonald kaj kvin mil katojn estas io pli fantazia ol Ali-Babo kaj la kvardek ŝtelistoj; kaj se oni rigardas samtempe al Atlantiko, oni estas venkita de tiu sovaĝa kunekzistado de ĉio, kio estas, nome de politiko, katoj, maro, socialismo kaj Ĉeské Budejovice. Per tio al oni subite riveliĝas la vasteco de la mondo kaj mirakleco de la ĵurnaloj en kurta kaj miriga ekfulmo.

*

Pardonu, ke mi restos ankoraŭ ĉe la katoj. Mi spertas iomete pri katoj kaj longe mi povus rakonti pri katoj en Nottinghill kaj Ĝenovo, pri katoj veneciaj kaj parizaj, pri bredado de katidoj, pri kiel akiri konfidon de katoj, kaj pri multaj aliaj aferoj. Nu, oni neniam trovas en la ĵurnaloj informon, ke katino kaptis paseron aŭ akuŝis tri katidojn; ĉiam oni trovas ĝin tie en speciala, neordinara kaj ofte eĉ horora aspekto, ekzemple ke rabia kato mordis leterportiston, ke iu sciencisto malkovris katan seron, ke en Plymouth aŭ ie naskiĝis naŭvosta kato, aŭ ion similan. Same vi ne trovos en la gazetaro, ke kelnero alportis al gasto glason da biero, sed jes ke li mortigis sian amatinon aŭ ke eksplodis kelnera striko. Ĉeské Budejovice ne eniras ĵurnalojn en sia trankvila ekzistado; tie devas okazi murdado de katoj aŭ almenaŭ elektoj, por ke ĉi tiu serioza urbo aperu al la mondo en ekscita kaj tragedia aspekto. Kaj se mi legas en gazetaro, ke parlamentano prezentis paroladon, mi kredas anticipe, ke temas pri io same aparta kaj drama, kiel se rabia kato mordus leterportiston aŭ kelnero mortigus sian amatinon.

Per ĉio ĉi mi volas klarigi proksimume tion, ke la mondo de la ĵurnaloj estas farita sole el esceptaj eventoj, neordinaraj kazoj kaj ofte eĉ mirindaĵoj kaj mirakloj. Se ĵurnaloj mencias domon, do tie ne tekstas, ke la domo staras, sed ke ĝi brulas aŭ ke ĝi ruiniĝis aŭ almenaŭ estas la plej granda en la mondo aŭ entute eminentiĝis per eksterordinara maniero inter ĉiuj domoj, kiuj ĉie ajn ekzistas. Kelnero estas atentokapta persono, kiu murdas sian amatinon, kasisto fuĝas kun konfidita mono, la amo fatale saltigas homojn desur la Ponto de Legioj en la riveron Vultavo, aŭto estas instrumento servanta por rekordoj, karamboloj kaj surveturado de infanetoj aŭ maljunaj damoj. Ĉio, kio ekzistas, vidiĝas en aspekto drama kaj iom alarma. Kun ĉiu matena eldono de la ĵurnaloj la mondo transformiĝas en sovaĝejon, kie embuskas sennombraj surprizoj, danĝeroj kaj epikaj eventoj.

*

Tamen la gazetoj ne anoncas al ni per colaj literoj, ke incendio neniigis Trojon aŭ ke Herodo en intereso de publika higieno ordonis ekstermi kvin mil suĉinfanojn. Vi legos tie pri sangoplena interbatiĝo de tri seruristoj en la strato Ŝtepánská, sed oni ne bildigos al vi la sangoplenajn batalojn de Cezaro kontraŭ gaŭloj. Ne sufiĉas, ke la okazaĵo estu sanganta aŭ brulanta; ĝi devas esti nova. Ne sufiĉas, ke ĝi alparolu nian imagipovon, ĝi devas esti antaŭ ĉio laŭeble hodiaŭa. La ĵurnaloj rajtas skribi, ke hodiaŭ, la 14an de decembro 1924, pasis precize tri mil jaroj de tiam, kiam incendio neniigis Trojon; se ĝi ne estas ĝuste kaj harprecize hodiaŭ, ĝian aperigon en ĵurnaloj ne eblas pravigi. La mondo de la ĵurnaloj, simile kiel la mondo de sovaĝaj bestoj, ekzistas sole en la estanteco; la konscio de la ĵurnaloj (se eblas paroli pri konscio) estas limigita al pura estanteco, etendiĝanta de la matena eldono ĝis la vespera aŭ inverse. Se la leganto legas ĵurnalon malnovan unu semajnon, lia impreso similas al foliumado en la kroniko de Dalimil; ĝi ne plu estas ĵurnalo, sed memoraĵo. La noetika sistemo de gazetaro estas aktuala realismo: ekzistas, kio estas ĝuste nun; extra praesentiam non est existentia: ergo bibamus.

Imagu, kia tremego vin kaptus, se la ĵurnaloj alportus — ni diru — unu jaron malnovan paroladon de deputito Petrovicky. Ili povas ĝin alporti kun rimarko, ke ”hodiaŭ pasis de ĝi ĝuste unu jaro” aŭ ke “ĉi tiuj oraj vortoj validas ankaŭ hodiaŭ”; sed ia hodiaŭ devas enesti, alie ŝajnus al vi, ke la kosmo estas falanta sur vian kapon aŭ ke la kategorio de tempo freneziĝis; ĝi estus preskaŭ netransvivebla. Iu moralisto (ŝajnas al mi, ke sinjoro Gamma) skribis, ke la ĵurnaloj devus anstataŭ aktualaĵoj alportadi eternaĵojn kaj permanentaĵojn, evidente preferante aferojn eternajn antaŭ portempaj. Do ekzemple anstataŭ parolado de Ĉiĉerin presindas parolado de Cicerono favore al Plancio, kiu sendispute ne aktualas. Anstataŭ konfuza situacio en la parlamento la ĵurnaloj povus prezenti eltiraĵojn el Konfuceo, kaj anstataŭ la lasta murdo ĉapitron el Reto de Kredo de Chelĉicky. Mi konfesas, ke tian ĵurnalon (kiu eble aperas en la ĉielo) mi ne volus redakti; mi ne scius, kial ĝuste hodiaŭ presigi parolon favore al Plancio anstataŭ la tria parolado kontraŭ Verro kaj kial el vidpunkto de eterneco ĝuste hodiaŭ preferi Konfuceon antaŭ la Platona Faidono. Se tie estas ministra raporto antaŭ la parlamento, do ne tial, ĉar ĝi estas pli bona kaj por mia animo pli grava ol la Prediko sur la Monto, sed tial, ĉar diference de la Prediko sur la Monto ĝi okazis hieraŭ. Ŝtelo de peltmantelo en kafejo certe ne estas pli sensacia ol abdiko de Napoleono, sed ĝi epizodiĝis hieraŭ. Kion fari, la prezenco posedas por la homoj specialan kaj misteran allogecon; la homoj kuras amase rigardi la domon, kie tajloro per briko mortigis sian sepmembran familion, sed ne kuras amase rigardi al Ŝterboholy, kie dum la Sepjara milito falis mi-ne-scias kiom da mil homoj inkluzive de Schwerin. Fanatika intereso pri la estanteco estas unu el la misteroj de la vivo; ĝi estas ankaŭ unu el la misteroj de la ĵurnaloj.

Informo devas esti nova, sed ĝi ne devas esti kruda kaj nekonata. La ĝangalo de okazaĵoj, kiu ĉiumatene malfermiĝas en ĵurnaloj, devas esti penetrita de tramarŝitaj kaj konataj padoj, ekzemple: “Li estis transportita al ambulanca stacio”, “La loĝantaro estis ekscitita de informo, kiu disflugis fulmrapide”, “Digna agado de la kunveno estis de nenio rompita”, “La damaĝo estas granda”, “Caveant consules!”

Ĉiu tia stabiliĝinta diraĵo posedas sian estetikan valoron. Ĝi estas siaspeca ripozejo en inundo de noveco, kvazaŭ refreno, kiun la leganto povas kunkanti. Preta kadro, en kiu nova evento glate instaliĝas kaj per kio ĝi samtempe estas kontentige likvidita. Tuj kiam ĝi elmergiĝas, ĝi jam ĉesas esti io eksterordinara.

Antaŭ kelka tempo mi veturis sur platformo de tramo. Subite io ekbaraktas sur la reloj, la ŝoforo terure eksakras kaj furioze sonorigas, la vagono surloke haltas, ni ĉiuj flugas sur la ŝoforan dorson; kvazaŭ kreskinte el la pavimo, sur la reloj kirliĝas tufo da homoj, du ĝendarmoj trenas pezan pakaĵon en dompasejon, la mortpala ŝoforo viŝas sian malvarman ŝviton kaj vokas pri policano; stranga, kruda kaoso, kiu malrapide kaj kvazaŭ febre malvolviĝas; dum la tuta resto de la tago mi sentis min terure. Kaj jen, sekvamatene mi legas en ĵurnalo: “Hieraŭ je la unua horo estis en la Nacia Avenuo faligita per veturanta tramvagono Francisko Ŝ., librotenisto el Prago VII. Leĝere vundita li estis transportita al ambulanca stacio, kie li ricevis la unuan flegon”. Jen ĉio; kaj mi estis liberigita el la torturiga kaoso, kiun mi travivis; subite mi vidis, ke la kazo estas danke Dion tute simpla. Restis en ĝi absolute nenio el la febra konfuzo. Li ricevis la unuan flegon, jen normaligo. Se antaŭ la mondokreo estis kaoso, do tial, ĉar ankoraŭ ne ekzistis ĵurnaloj, kiuj stiligus la tutan epizodon proksimume jene: “Ankaŭ hieraŭ la digna agado de la eterneco estis de nenio rompita. Antaŭvespere fulmorapide disportiĝis informo, ke en Maninoj estis kreita Kosmo. Feliĉe ĝis la redaktofino la informo ne estis konfirmita. Tamen ni atentigas la aŭtoritatojn pri la insidaj komplotoj, kiuj povus grave endanĝerigi la ĝisnunan kaoson. Caveant consules!”

Sume do eblas diri, ke la beletro estas esprimado de malnovaj aferoj per eterne novaj manieroj, male la ĵurnaloj estas esprimado de eterne novaj realaĵoj per maniero stabila kaj senŝanĝa.

*

La ĵurnaloj, se ili ne implikiĝas en la politikon, parolas pri aferoj unikaj kaj konkretaj. La poeto diras, ke “ĉiu mortigas, kion li amas”. Kontraste al tio la gazetoj asertas, ke en la domo n-ro 891 kelnero Václav Zajíĉek mortigis sian amatinon, la 27-jaran Tereza Veselá. La poeto rajtas prikanti galantojn ĝenerale; sed la ĵurnaloj povas alporti nur konkretan, asertan informon, ke hieraŭ je la 3a horo 15 minutoj malfermis sian floron ĉe Podbaba la unua galanto, kaj ke la informo fulmorapide disflugis tra la tuta Prago. Tamen ankaŭ en la gazetaro de tempo al tempo aperas peceto da beletro aŭ poezio; sed ne tial, ke la literaturo apartenus speciale al la ĵurnaloj, sed tial, ke en la ĵurnaloj estas ĉio.

Malgraŭ tio la ĵurnaloj posedas komunajn trajtojn kun beletro, ekzemple, diference de scienca esplorado ili estas tute sendependaj de la realo. Foje angla ĵurnalisto pro mi-ne-scias-kia ekstravaganca scivolemo intervjuis min pri mia naskiĝloko kaj pri aliaj distaj aferoj. Sekvatage kun infaneca mirego mi legis en lia ĵurnalo, ke mi naskiĝis en sovaĝa montara izoldomo de Gigantaj Montaroj, en malriĉa familio de krudaj kaj piaj montanoj ... Senenergie mi protestis antaŭ alia viro de gazetara profesio, ke tio ne estas vero. “Ĉu vi ĝin scias certe? — diris al mi la viro. — Eble vi pravas, sed tiamaniere ĝi estas pli interesa”. Ekde tiu tempo mi legas ĵurnalojn kun pli profunda kompreno kaj ĝuo; mi trovas en ili ekscitajn aferojn, ekzemple paroladon de eksterlanda ministro, raporton pri inaŭguro de ekspozicio de drataj kribriloj en Rozmitál aŭ sensacian malkovron, ke en la Nacia Teatro estis surscenigita nova ĉeĥa dramo, kaj mi pensas ĉarmita: “Eble nenio okazis tiel, sed ĉi-maniere ĝi estas pli interesa”. Oni devas koncedi, ke kvankam la ĵurnaloj (pro principa motivo de gazetara libereco) estas sendependaj de la realo, ili uzas sian rajton je fikcio tre modere; ekzemple, la angla ĵurnalisto povus same facile skribi, ke mi naskiĝis elfalinte el pina strobilo en formo de flugilhava semo, aŭ ke mi alflosis tra akvofalo de Elbo kuŝante en korbo; sed li limigis sin je certa retuĉo de la realo en mezuro, kiu tute ne ofendas la kapablon de ordinara leganto kredi skribitan vorton. La gazetoj rajtas skribi ĉion ajn sub la kondiĉo, ke ĝi estas sufiĉe banala kaj ordinara, ke la leganto kredu tion sen penado. Ili povas devii de la realo, sed tiel delikate, ke la leganto ne ekkriu, ke tio ĉi estas sensencaĵo kaj ke la ĵurnalo opinias lin frenezulo. Sekve de tiu ĉi konsidero al oportunemo kaj modesta fantazio de la legantoj la ĵurnaloj devias de la realo multe malpli, ol oni povus teorie supozi; kaj ofte ili kroĉiĝas al ĝi — kvankam nur leĝere kaj neprecize — ĉar pli facilas reprodukti realajn aferojn ol elpensadi aferojn verŝajnajn.

*

Oni ofte riproĉas al la gazetaro anonimecon; mi opinias, ke malprave. Necesas pripensi, ke ĵurnaloj kutime ne estas verkataj de ĵurnalistoj, sed de ĵurnaloj. La stabiliĝintaj diraĵoj, kiujn mi jam menciis, ne estas posedaĵo de unuopulo, sed de la tuta gildo. Se ie pendas tabulo “Malpurigado de tiu ĉi loko estas punenda”, sub tiu ĉi ĝenerala ideo ne estas skribita la aŭtoro; kaj ĉar la ĵurnaloj ofte estiĝas el ĝeneralaj frazoj, ĝeneralaj opinioj kaj ĝeneralaj parolturnoj, ili estas same anonimaj kiel avizaj tabuletoj aŭ oficaj formularoj. Se vi devigus aŭtoron de la enkonduka ĉefartikolo subskribi ĝin, li dirus, ke tiukaze li aŭ tute ne verkus ĝin aŭ provus verki ĝin pli bone. Anonimulo en ĵurnalo ne estas viro kun masko, ĉar li estas viro sen vizaĝo. Nur nesubskribinta homo povas skribi: “La agado de la kunveno estis digna”. Subskribinta aŭtoro sub perdo de persona sincereco devus skribi: “La agado de la kunveno estis eksterordinare teda; koncerne min, mi preferus piediri ĝis Vysoĉany; mi miras, ke iu trovas amuza rakonti aferojn, kiujn jam ĉiu konas”. Kiel vi vidas, tia subskribinto estus tre malbona ĵurnalisto; kaj ekzistas tro multe da aferoj, pri kiuj skribi ne eblas alimaniere ol kun subpremo de propra personeco.

*

En la ĵurnaloj ekzistas aferoj, kiujn neniu legas, kiel ekzemple la enkonduka ĉefartikolo; plue aferoj, kiujn legas nur kelkaj, ekzemple Nacia ekonomio; kaj aferoj, kiujn legas ĉiu, kiel ekzemple Tribunalo. Sed estus eraro elĵeti el la ĵurnalo aferojn, kiujn neniu legas. La popolo volas havi en la ĵurnalo aferojn, kiujn ĝi ne legas, same kiel ĝi volas havi en la urbo konstruaĵojn, kiujn ĝi ne vizitas, ekzemple muzeojn. En la ĵurnaloj, koncize dirite, devas esti ĉio, eĉ poemo kaj statistiko de la latva komerco; sed ĉio ĉi enestas ne por tiuj kelkaj nekredeblaj unuopuloj kiuj eble tralegos ĝin, sed male por tiuj dekmiloj da mezkvalitaj kaj garantiitaj legantoj, kiuj ĝin nepre transsaltos, kontentigitaj per tio, ke ĝi simple enestas.

Koncerne min, mi ne kuraĝas aĉeti sukcese eĉ duonan dekduon da poŝtukoj, tamen ĉiumatene mi serĉas, kia estas en Liverpulo etoso rilate al kotono de Fully MiddingSakellaridis kaj ĉu Strongsheets en Londono havas denove du nulojn; eĉ se mi ne scias, kio estas Strongsheets, mi sentas agrablan impreson de la mondeco. Mi ne interesiĝas pri eventoj en Hispanio; sed plezurigas min, ke se mi volus, mi povus scii pri ili pli multe ol pri eventoj en Kardaŝova Reĉice. Mi ne estas fanatikigita por Meksikio, sed danke al la gazetaro estas Meksikio por mi malpli mistera ol najbaro post la muro. La kialoj de la Meksikia revolucio estas al mi konataj, sed mi scias nenion pri la motivoj de kvereloj ĉe la plej proksima najbaro. Ĉi tiu stato de la nuntempa homo estas nomata mondcivitaneco kaj estiĝas per legado de ĵurnaloj.

*

Speciala ĝuo por leganto estiĝas, kiam li trovas en ĵurnalo ne aferojn, pri kiuj li ne scias, sed male aferojn, pri kiuj li scias aŭ kiujn li eĉ ĉeestis. Neniam mi legas kun tia entuziasma intereso pri incendio, kiun mi ne vidis, kiel pri incendio, ĉe kiu mi hazarde okulumis de la komenco ĝis la fino; kaj mi devas konfesi, ke se la ĵurnalo nenion alportus pri ĝi, mi sentus min ofendita kaj persone tuŝita; mi opinius senskrupulaĵo, ke la evento, kiu min katenis per fajromania ĉarmo, ne valoras por la ĵurnaloj eĉ pinĉkvanton da intereso. La leganto de la ĵurnaloj konsideras sin mem la publiko; kaj kiam li legas, ke “la incendio allogis amason da spektantoj”, li sentas kun kontentiĝo, ke li ne restis nerimarkita.

Indiferente mi legas, ke en Krumlov estis proklamita malpermeso de libera kurado de hundoj; simple ĝi ne estas mia afero, ĉar mi neniam estis en Krumlov. Sed mi legas kun plezuro kaj kompreno, ke la malpermeso estis proklamita en Horice aŭ eĉ en Glasgovo, ĉar mi vizitis ambaŭ lokojn kaj sekve de tio mi havas al la evento personan kaj empirian rilaton. Mi ne scias, ĉu ne estas la plej deloga ĉarmo de la gazetaro diference de la beletro, ke ĝi liveras tiom vastan kampon al personaj rilatoj. Agrable min ekscitas, kiam en la ĵurnalo aperas parolado de la deputito Lukavsky, ĉar iam — atendu, kiam ĝi fakte estis? — nu, ne gravas, mi vidis propraokule la deputiton Lukavsky. Mi estas tuŝita de subita morto de maljuna pensiulo en Malgranda Kvartalo, ĉar mi loĝas en Malgranda Kvartalo. Interesas min la komunuma deficito en Jindrichuv Hradec, ĉar mi foje estis en Jindrichuv Hradec. Kun komprenemo mi tralegas informon pri nesolventeco de Jan Holzbach en Znojmo, ĉar mi konas persone alian Holzbach, kaj tiel plu. La ĵurnaloj referencas al personaj emocioj de la leganto multe pli abunde ol ni diru ampoemoj; por esprimiĝi en stilo de ampoemoj, ili ludas profunde sur kordoj de la animo.

*

Estus treege instrue pritrakti diferencojn inter ĵurnaloj de diversaj nacioj, de diversaj politikaj partioj kaj tiel plu; sed por tia minimume trivoluma studaĵo in folio mi malhavas kapablojn kaj paperon. Mi verkas pri la ĵurnaloj ĝenerale, pensante samtempe pri Times kaj Poselde Ĉerchov; tamen ankaŭ ĉi tiu tasko estas eksterordinare komplika, sekve mi rezignas pri ĝi, apenaŭ ĝin ekmordinte. Necesus detale pritrakti ĉion, el kio la ĵurnaloj konsistas; ekzemple, la ĉefartikolo ne torentas el viva homa scivolemo, sed el predikemo kaj speciala kapablo aŭskulti regulan predikadon. Kontraste al tio la Tribunalo estas ia anstataŭaĵo de tio, ke iam la tuta gento sidis ceremonie ĉirkaŭ fajro, kiam estis proklamataj verdiktoj. Tagaj Informoj certagrade substituas la matenan diskutadon de najbarinoj pri tio, kio nova okazis post la vespera diskutado, kaj tiel plu. Ĉiu rubriko de ĵurnaloj havas originon alian kaj sendube pramalnovan; kaj vere mirigas, ke neniu sociologo ĝis nun ekprovis analizi la kungluaĵon de pratempaj motivoj ekkonaj, ritaj, juraj, sociaj kaj aliaj, kiuj kunfandiĝis ekzemple en Nacia Politiko aŭ en Reformo.

Mi opinias vere, ke la ĵurnaloj aĝas same kiel la homaro mem. Herodoto estis ĵurnalisto, kaj Ŝarazada estas nenio alia ol orienta simbolo de la vespera ĵurnal-eldono. La pratempaj homoj eble notis la memorindajn eventojn per starigado de megalitaj konstruaĵoj; ĝi estis skribo monumenta, sed peniga. La egiptanoj ĉizis siajn gazetojn sur obeliskoj kaj templaj muroj. Imagu, ke oni ĉiumatene distribuus sesdek mil obeliskojn de la Venceslaa placo kaj ke ĉiun ekzempleron devus treni sesdek bovoj. Jen verŝajna kaŭzo, kial la ĵurnalismo en la antikva Egipto ne atingis pli altan disvolviĝon.

Same eblas konsideri siaspecaj ĵurnalistoj diversajn rapsodojn, aedojn, skaldojn kaj bardojn; Iliado estis relativa novaĵo, kiam ĝin deklamis Homero mem, en postaj tempoj ĝi fariĝis regurdado de malnovaj aferoj; en ambaŭ kazoj ĝi similas al la nuntempaj ĵurnaloj. Ĉar estas nur duona vero, ke la ĵurnaloj servas al sciigado de novaĵoj; same granda vero estas, ke ili servas al sciigado de malnovaj konataj aferoj. Eble estas novaĵo, ke hieraŭ prezentis sian grandan paroladon sinjoro Herriot, sed la fakto, ke la ĉefministro kutime parolas, estas nenia novaĵo. Estas novaĵo, ke hieraŭ iu ŝtelis peltan mantelon en la kafejo Union, sed la fakto, ke oni ŝtelas peltojn, estas malnova kaj ekzistis jam en la epokoj trogloditaj. La ĵurnaloj ĉiutage memorigas, ke en la mondo okazas novaj eventoj, sed ankaŭ ke ili okazas senĉese kaj regule. La ĵurnaloj senvualigas antaŭ ni la eternan kontinuecon de la vivo; aŭ per la terminoj de Gamma, preskaŭ ĉiuj aktualaĵoj estas en la realo permanentaĵoj.

Se en la morgaŭaj ĵurnaloj aperus horora informo, ke la ĉina armeo eksieĝis Zurikon, aperos ankaŭ informeto, ke en la Frukta Avenuo koliziis manĉareto kun tramo; do danke al Dio, la mondo ne ŝanĝiĝis. Se la vespera eldono alportus depeŝon, ke ĵus komenciĝis la fino de la mondo, ĝi alportos ankaŭ sciigon, ke la Malgranda Kvartalo suferas pro nesufiĉo de publikaj necesejoj kaj ke nepras rebonigo. Kaj se la ĵurnaloj anoncus, ke en la Nacia Teatro ĵus ekfanfaris trumpetoj de la Lasta Juĝo, ili ne forgesos anonci, ke ili revenos al la afero per detala referaĵo de sia muzika kaj tribunala referanto. La mondo de la ĵurnaloj estas ĉiam nova, sed senŝanĝa.

Finfine, por filozofa menso la legado de ĵurnaloj estas agado same kontempla kiel rigardi sunsubiron aŭ riverfluon. La gazetaro posedas periodecon kaj nevariecon de la natur-fenomenoj; anstataŭ esti la sesa grandpotenco, pli ĝuste ĝi estas la kvara naturregno.

Studi ĝiajn leĝojn kaj determini ĝiajn familiojn, genrojn kaj speciojn ne povas esti tasko de tiu ĉi artikolo, kiu volis esti nur laŭdo de la ĵurnaloj; sekve ĝi ne rajtas esti elĉerpa, ĉar laŭdon oni neniam elĉerpu ĝis la lasta guto.

Tradukis el la ĉeĥa Miroslav Malovec

Notoj

Ĉapek, Karel (1890–1938). Ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto. Laŭdo de ĵurnaloj aperis en ĵurnalo Lumir (1925).

Extra praesentiam non est existentia: ergo bibamus. Ekster la nuntempo nenio ekzistas, do ni drinku. (lat.).

Caveant consules! Konsuloj estu atentaj! (lat.).

Libra polvo

(ombroj de l’ pasinteco)

de Pjotr Gnediĉ

Edziĝinte al Ija Arkadjevna, Davido Davidoviĉ diris al ŝi, montrante sian havaĵon:

— Mia unika trezoro, Injo, konsistas en mia biblioteko; kvankam ĉi tie estas nur tri mil sescent libroj, sed ili estas zorge elektitaj. Ni havas tute liberan mallumetan ĉambron: tien ni metos ĉi tiujn sep ŝrankojn, sed por ĉi tiu ĉambro ni mendos novajn. Vi ja komprenas, ke pro mia scienca laboro, biblioteko estas mia dua vivo. La filozofo devas observi ĉion senescepte, ĉiujn fakojn de la scienco kaj arto. Mi havas nur tridek kvar jarojn, sed mi jam posedas raran trezoron. Imagu ĝin post tridek jaroj!

Sed Ija Arkadjevna responde kisis la edzan frunton kaj diris:

— Mia saĝa Davido, ni iom post iom akiros milionon da libroj kaj iĝos la plej riĉaj homoj en la mondo.

Certe, Injo ne povis scii, kio estas miliono da libroj. Por ŝi, kiel por la Moskva svatistino ĉio super dek mil estis miliono. Tamen duonan jaron post la geedziĝo ŝi rimarkigis:

— Vidu, Davideto, pro tiuj libroj amasiĝas polvo. Kial vi ne tenas ilin en ŝrankoj trans vitro?

Davideto klarigis:

— Komprenu, Injo, mia etulino, kiam oni havas seriozan laboron kaj bezonas porinforme jen tiun, jen alian, jen plian libron, tiam mankas tempo por turni ŝlosilon, malfermi pordeton, fermi ĝin. Ili ja egale restas malfermitaj. Krome, la damnindaj meblistoj ial faras la ŝrankajn pordojn eksterordinare akraj, kaj oni nepre frapas tiujn perkape. Tio precipe malagrablas, se oni kaŭre serĉas libron sur la suba breto, kaj poste ekstarante ricevas pordan frapon sur la verton, tiuloke, kie la infanoj havas la fontanelon. Ĝi estas tre danĝera loko.

— Sed, Davideto, eble oni devas pensi, atenti.

— Vi naivas, amikinjo. Verkante sciencan studon, la homo nenion atentas kaj pri nenio pensas. Ne. Mi pretas krompagi al la ĉambristino po tri rublojn monate, ke ŝi unu matenon semajne dediĉu al ĝenerala senpolvigo de la libroj. Vi diris: “polvo”. Sed la libra polvo havas specialan ĉarmon: delikata, apenaŭ sentebla aromo meze de amara migdalo kaj vanilo. Vi apenaŭ sentas tion, ĉar la flarsenta aparato de l’ virinoj estas multe malpli perceptema ol tiu de la viroj; ĝuste tial la viraj kuiristoj preparas nutraĵojn pli bone ol la virinaj.

— Ha, Davideto, ja vi halanĝas, — Ija haltigis lin. — Ĉu la viro povas havi pli akran senton ol la virino?

Tamen tiu interparolo ne fariĝis kverelo, kaj ĝin denove kronis kiso. Tiel estis dum la unua jaro de ilia geedza vivo.

* * *

La libroj estas kiel kunikloj. Se oni ekhavis printempe paron da tiuj sendanĝeraj kreitaĵoj, fine de l’ somero ili invados la korton, legomĝardenon, kampon kaj apudan boskon. Ili multiĝas tiel sukcese, ke eĉ la plej fidela membro de l’ bestoprotekta societo senbride ekdeziras pafi per ŝrapnelo el kanono aŭ aĉeti arsenikon; ĉe tio lin konsolas la penso, ke el la kunikla felo oni faras ion varman, kaj ke preferindas porti vestojn el ilia felo ol la tutan ĝardenon manĝigi al ili. Same, la libroj. Se oni pendigis unu librobreton, libroj, samkiel nasturcioj, etendiĝas laŭ la tuta muro, okupas la ŝrankojn, venas sur kaj sub la tablojn, sur seĝojn, sur fenestrobretojn kaj, fine, eĉ sur la plankon kaj en ĉiun liberan angulon.

Ne pasis eĉ kvin jaroj post la geedziĝo, sed Ija Arkadjevna jam parolis:

— Ĉu eblas bruligi iom da ili?

Davido Davidoviĉ kun timo alrigardis ŝin:

— Injo, ho Dio! Sed ĉi tie ja estas multaj raraj ekzempleroj.

Ŝi enpense rigardis al la bretoj.

— Diru, — ŝi demandis kun perplekso, — kial plimultaj libroj ne estas tranĉitaj?

— Mi ne amas tranĉi librojn. Mi donos ilin al bindisto, li alportos ilin binditaj, kaj tiam mi tralegos.

— Kiom da volumoj vi havas nun?

— Jam super dek unu miloj.

— Kaj ĉu ili plu kreskos same?

— Mi esperas. Mi jam rimarkis unu loĝejon. Tie oni povos fari super ŝrankoj du vicojn da bretoj... Kaj kial ni ne starigu tri ŝrankojn en la manĝoĉambro? Libroj estas la plej bona ornamo de ĉambro.

— Vi pretas meti ŝrankojn eĉ en la salonon!

— Kial ne? Kiujn ili ĝenos ĉe la muroj? Ve, malaperis konsciencaj bindistoj. Jen rigardu, kion oni alportis: la kovrilo estas maldika, la anguletoj ne estas rondigitaj, sur la librodorso “Hmeljnickij” estas misskribita per malnova ortografio, la paĝoindikilo estas skarlata.

— Kio do, ke ĝi estas skarlata?

— Ne diru, mi havas nur bluajn kaj verdajn: Kaj jen subite — bovsanga koloro...

* * *

La unua kolizio pro la libroj inter la geedzoj okazis je la dek-tria jaro de ilia komuna vivo. Ija Arkadjevna, dum rutina trarigardo de la enhavo de la edza skribotablo, celante trovi pruvojn pri la edza malfideleco, subite trafis lombardateston. Evidentiĝis, ke unu el la obligacioj de ŝtata prunto — parto de ŝia doto — estas deponita en lombardejo de iu Rubinstein.

Rapidpaŝe alirinte la edzon, kiu sidis sur faldebla ŝtupetaro, kiel pego sur arbo, ŝi permane logis lin malsupren kaj poste metis al lia nazo la paperon kaj venene demandis:

— Kio estas tio?

Kvankam la tempiaj haroj de Davido Davidoviĉ jam delonge arĝentiĝis, kaj li bone sciis, ke la kvina jardeko de lia vivo venas al la fino, — tamen li forte ruĝiĝis.

— Tio, Injo... Mi lombardis: Mi reaĉetos: Ricevos festan premion kaj reaĉetos...

— Kial do vi kaŝis antaŭ mi? Kia kovardo!

— Ĉu mi? Kion vi diras? Mi eĉ ne intencis... Vi vidas, ke la paperoj ne estas kaŝitaj... Mi ja scias, ke vi ĉiutage serĉaĉas en mia tablo.

Brileto de l’ fora fulmotondro por momento aperis sur ŝia vizaĝo.

— Kio estas “serĉaĉas”? Vi, Davido, devus pli atente elekti la vortojn.

— Sed mi ja, ŝajne, tre atentas: — li softe balbutis.

— Por kio vi bezonis lombardi mian povran doton, — ŝi ne ĉesis.

Beata infana rideto plenigis lian vizaĝon. Li tenere prenis ŝian manon kaj diris:

— Mi ne povis maltrafi la ŝancon. Estis malkare vendataj du eldonoj: plena verkaro de Rovinskij kaj Ŝekspiro “in folio”. Mi aĉetis... Mi ne havis sufiĉe da rimedoj...

Li kisetis la edzinan maneton.

— Mi ne havis sufiĉe... Kaj mi havigis. Mi ne diris al vi, ĉar mi sciis, ke vi insultos.

Ŝi kunŝovis la brovojn.

— Montru tiun “in folio”.

Li eltrenis tre dikan libregon kaj triumfe forturnis ties rustiĝintan kovrilon.

— Sed ĝi malpuras kiel lavĉifono! — eksklamis Injo.

— Jes, malpuras, — li ekzaltite ripetis. — Ĝi estas malpuro de kelkaj jarcentoj... Eble ĝi estis juvelo en la biblioteko de la arĥiepiskopo de Canterbury! Aŭ de duko de York... Sed nun estas mi, kiu havas ĝin.

Li mankaresis la makulitan paperon kaj forte premis al sia brusto la bovidan ledon de la bindaĵo.

— Kaj kiom vi pagis pro tiu fatraso?

Li iom silentis. En lia kapo fulmis la perfida penso pri mensogo. Sed Davido Davidoviĉ neniam mensogis. Li rigardis al la edzino per siaj infanece klaraj okuloj kaj diris la sumon.

En la sama momento en la ĉambro aŭdiĝis la karakteriza sonoro de vangofrapo. La konsternita Davido Davidoviĉ reĵetis sin sur la dorson de la fotelo.

— Pro kio? — li sombre demandis.

— Pro tio, — sonis la respondo, — ke mi ne havas taŭgan robon por teatro; pro tio, ke mi ne povas ĉe vespermanĝo surtabligi por la gastoj varmegan rostbovaĵon; pro tio ke ni loĝas en la Nova Vilaĝo en iu truoza somerdometo.

— Aĉa Ija, aĉa Ija! Ja ĝi estas Ŝekspiro! — li ekhurlis.

— Diablo prenu lin kaj ankaŭ vin! — ŝi kriis kaj foriris, frapinte la pordon tiel, ke de apudporda breto forŝutiĝis broŝuroj memorigante la akvofalon Staubach.

— Pro kio? — li ripetis rigardante al la pordo.

* * *

Dum pasis jaroj, inter la geedzoj estis leviĝanta reto da kreskaĵoj, kiu disigis ilin unu de la alia — libroj.

Komence ili dece staris sur librobretoj. Poste ili komencis kunpremiĝi, donante lokon al najbaroj. Iuj kuŝiĝis, aliaj stariĝis. Ĉiam pli dense ili premis sin, jen sole, jen are, kaj disŝutiĝis en la ĉambro. De la planko ili estis atingantaj fenestrobreton, poste singardeme kaj timeme rampis sur ĝin kaj denove kreskadis tie, unue ŝirmante la suban vitron kaj baŭmante ĉiam pli alten. Kiam la plafono estis atingita, ili serpentece ĵetis sian kurbiĝon en apudan ĉambron. Tie ekaperis deko da libroj en etaĝero kaj pasint-jara scienca revuo en angulo. Poste sub la revuo, kvazaŭ kreskinte el breto, ekverdis dika volumo kun bildoj de iuj moneroj. Etaj volumoj de Voltero trovis sian strangan azilon supre kaj rebrilis en sunlumo per siaj oritaj librodorsoj, kiam vespere la suno kisis ilin per sia oblikva radio. Poste subite estis aperanta ŝranko, kaj ĉiuj libroj — kiel ratoj je la sonoj de magia fluto — impetis sur la ŝrankobretojn. Almenaŭ Ija Arkadjevna trovis ilin tre similaj al la ratoj. Davido Davidoviĉ preferis pli realan komparon. Libroj, kuŝantaj sur la planko kaj fenestrobreto, al li memorigis pasaĝerojn, kiuj longe atendis surstrate taŭgan tramon, kaj kiuj impete rapidis okupi siajn lokojn. Loko sufiĉis por ĉiuj — se ne interne, do surtegmente — kaj la dense ŝtopita ŝranko estis malrapide kovrata de polvo.

Speciala meblisto konstruis grandkapacitajn ŝrankojn. Libroj estis starigataj je tri vicoj, kaj la bretoj estis laŭdezire moveblaj. Por ke libroj ne falu de la ŝrankotegmento, flanke estis instalataj kradoj. Iusomere — kiam Ija Arkadjevna estis kuracata en Lipeck, kaj Davido Davidoviĉ ne povis veturi eĉ al Peterburgaj insuloj aŭ al iu ombrejo, ĉar li estis tre okupita pri la libro “Influo de Hegel, Fichte kaj Spencer al la rusa literaturo” — kvar senlaboraj studentoj estis diligente kompilantaj la katalogon de la biblioteko de Davido Davidoviĉ. Ĉiu libro estis registrata dufoje, sur du apartaj slipetoj — laŭ la nomoj de la aŭtoroj kaj laŭ la titoloj. Ĉio ĉi estis kunigata en longaj vicoj, kiuj kiel grizaj boaoj etendiĝis sur tablo. La studentoj ĉiutage eltrinkis tri samovarojn, sed la katalogado progresis malrapide, kaj je la tridek-unua de aŭgusto estis registritaj nur tridek tri mil titoloj.

— Do, prokrastu ĝis la sekva somero, — bonanime konsentis Davido Davidoviĉ, — sed vintre bonvolu ripozi.

* * *

Finfine okazis tio, pri kio antaŭ multaj jaroj ridis Ija Arkadjevna — la ŝrankoj alrampis ĝis la salono. Tiun inundon provizore prokrastigis tio, ke ilia solfilino edziniĝis kaj liberigis sian fraŭlinan ĉambron. La patro strebis okazigi la nupton laŭeble plej rapide, kaj iunokte, revante pri la estonta aranĝo de la vivo, li demandis la edzinon:

— Ineto, ja la edziniĝo de Ksenjo certe ne estos prokrastigita, ĉu?

— Pro kio vi demandas? — duonsonĝe diris ŝi.

— Ĉu vi scias, ke mi tre ŝatus loki en ŝia ĉambro librojn pri teologiaj problemoj.

— Freneza maniulo! — kriis Injeto kaj turnis al li sian dorson.

— Kvar ŝrankoj vice, — li revis, — kaj katolikismo apud la fenestro.

— Donu al mi trankvilon almenaŭ nokte, — finfine kriis la tenera edzino, forŝirante de si la kovrilon. — Vi ne havis la rajton edzinigi min. La homoj de via speco devas ĉiam resti fraŭlaj.

— Kaj virgaj! — li subite aldiris.

Tion ŝi ne atendis.

— Kial virgaj? — ŝi demandis post ioma pripensado.

— La edziĝinto zorgas pri sia edzino... — li timide balbutis.

— Ĉu vi multe zorgis?

Sekvatage post la nupto la ĉambro de Ksenjo estis dense, kiel vojaĝsako, ŝtopita per ĉiaspecaj libroj. Por plezurigi la edzinon, Davido Davidoviĉ komencis stoki tie verkojn pri framasonismo kaj okultismo, kaj poste tien trafis studo pri origino de kokbataloj, naŭvoluma astronomio, historio de lud-kartoj kaj aliaj libroj. Sur la planko restis nur streta pasejo, ambaŭflanke de kiu ĉiutage, kiel muroj da maturiĝanta sekalo, estis konstante altiĝantaj amasoj da libroj. Finfine la digo estis breĉita, kaj la fluo, preter la manĝoĉambro, inundis rekte en la salonon.

Injeto komence ekploris. Poste ŝi paciĝis kun sia sorto. Ŝia animzorganto diris al ŝi:

— Estu kuraĝa! Eĉ pli grandaj plagoj povas trafi la homon.

Kaj ŝi trovis kuraĝon. Ŝi indiferente rigardis, kiel la inundo de libro-lafo estis transformanta ilian loĝejon al Pompejo. La muroj jam delonge malvidebliĝis, kaj ĉiuj delonge forgesis la koloron de la tapetoj en la ĉambroj. La fenestroj estis duone ŝirmitaj de librobarikadoj kaj nur avare enlasis la lumon supre. Por servi la manĝojn la ĉambristino devis transpaŝi la historion de Holstinio. La antaŭĉambro estis apoganta sin sur la librokolonoj, kaj vizitantoj metis siajn mantelojn sur malnovajn eldonaĵojn de la Akademio. Finfine, Davido Davidoviĉ foje invitis la domadministranton al si, longe tenis lian manon kaj, finfine, dolĉe diris:

— Kara sinjoro, permesu al mi sur la ŝtuparplaceto meti unu ŝrankon kun libroj. Ĝi estas tre bone farita kaj ŝlosebla; nur kvar arŝinojn alta kaj tri arŝinojn larĝa.

* * *

Lia sano ŝanceliĝis. Aperis tusado kaj kronika korizo. En la fingroj aperis iuj spasmoj, kaj la plumo ne obeis lian manon kaj saltetis. La hepato ial pufiĝis. Je iu belega printempa tago al li venis lia malnova gimnazia kamarado, profesoro de medicino Brückner.

— Sesdek ok jaroj estas tre respektinda aĝo, — li diris. — Kaj por vivi ankoraŭ dek kvin jarojn, vi devos apliki kelkajn rimedojn.

— Kiaj laŭ vi estos la rimedoj? — li sombre demandis.

— Piediru ne malpli ol kvar horojn ĉiutage, trinku mineralan akvon, sekvu dieton kaj pensu pri nenio.

— Kaj ĉefe, li ne plu legu siajn stultajn librojn! — Ija sufloris.

— Jes, malpli multe legu, — konfirmis la doktoro. — Mi restarigos vin, kaj vi denove sentos vin en la origina stato. Aliokaze, viaj aferoj estos tre malbonaj. Mi ne garantios al vi eĉ unu vivojaron.

Davido Davidoviĉ iomete paliĝis kaj okulumis siajn librojn.

— Komprenu, ke la libroj formanĝis nin! — parolis Ija Arkadjevna. — Ili forpelis nin el la loĝejo. Ĉi tie loĝas ne ni, sed la libroj.

— Jes, mi vidas, ke eĉ sub via lito estas enciklopedioj, — diris la doktoro rigardante sub lian kuŝejon. — Ja ili malbonigas la aeron kaj malsanigas ĝin per libra polvo. Mi konsilas al vi vendi duonon aŭ eĉ naŭ dekonojn de la biblioteko.

— Ja ni luas por ili loĝejon kontraŭ mil sepcent rubloj! — emociiĝis la edzino, — Sed mem loĝas kvazaŭ en kelo; ni ne vidas la lumon kaj ne povas inviti gastojn...

— Jes, jes... Ni tion ŝanĝos, — diris Brückner. — Mi mem veturos al banurbo, kaj mi kunprenos ankaŭ lin. Ni lin restarigos. Aŭtune por vi komenciĝos “renesanca epoko”.

* * *

Do la lerneja kamarado forveturigis Davidon Davidoviĉ je kelkaj miloj da verstoj. Tie oni vekis lin matene je la sesa horo. Li legis nur gazetojn, kaj aĉetis en kiosko nur volumeton de Maupassant, pri kiu li multe aŭdis. Maupassant ŝajnis al li poeto de la homoj kun mizera mondkoncepto, sed tion li diris al neniu.

Nur unu fojon li forte ekscitiĝis, kiam la edzino skribis al li, ke ŝi ŝanĝas la loĝejon, kaj ke de la Alarĉina ponto ili translokiĝos al la Ĉernyŝova ponto... Ŝi informis, ke nur pro la veturigo de la biblioteko veturigisto postulas naŭdek rublojn, ĉar ĝi konsistigos ne malpli ol dek ŝarĝveturiloj. Davido Davidoviĉ tiel ekscitiĝis, ke li eĉ intencis senprokraste reveni en Peterburgon, sed la doktoro ne permesis al li tion kaj forveturigis lin ien por ripozo.

Post la kuracado li revenis al la sino de Ija. Ija renkontis lin en la stacio kaj diris al li, dum ili estis veturantaj hejmen:

— La loĝejo estas ĉarma. Kara, vi estos kontenta, ja ĝi estas multe pli bona ol la prizono Alarĉina.

Ŝi estis ravita pro lia sana aspekto. Li vigle suriris laŭ luksa ŝtuparo al la dua etaĝo. Li venis en la etan antaŭĉambron, en la etan salonon. Li impete ĵetis sin en la manĝoĉambron, en la dormoĉambron, en sian kabineton.

En la kabineto staris nur unu granda ŝranko, la prapatro de lia biblioteko. Aliaj ŝrankoj mankis.

— Sed kie estas la libroj? — li demandis, sentante, ke lia malsupra makzelo malleviĝas.

— Mi vendis ilin kiel makulaturon, — ŝi triumfe deklaris. — Neniu brokantisto konsenti pagi eĉ unu groŝon. Sed vidu, kia vasto estas ĉirkaŭe! Nun ni povas diri, kiel gejunuloj — ĉu vi memoras? — de la franca pentraĵo: “Enfin seuls!”

Nokte Davido Davidoviĉ havis deliron. Simile al Aŭgusto, kiu petis de Varus revenigon de la legioj, li la tutan nokton paroladis:

— Fia Ija, fia Ija, redonu al mi miajn librojn!..

Sed ili estis venditaj kiel makulaturo.

* * *

Dum ĉirkaŭ unu semajno Davido Davidoviĉ vagadis kiel ombro de Hamleto apud Ĉernyŝova ponto. Subite lin iluminis genia ideo.

Li estis staranta kontraŭ la Publika Biblioteko. Li rememoris, ke ties direktoro estas lia delonga amiko.

Post kvin minutoj li jam sidis en la direktora kabineto.

— Se vi deziros, — diris la direktoro, — ekde la deka horo matene ĝis la fermo la biblioteko estos je via servo. Mi petos meti por vi tablon en aparta ĉambro — prenu librojn el ĉiuj fakoj... Prenu ilin eĉ hejmen, se vi deziros...

Post tio la fia Ija vidis Davidon Davidoviĉ nur inter la kvina kaj sesa horoj dum la tagmanĝo. La tutan ceteran tempon li pasigis en la Publika Biblioteko laborante pri la nova studo: “Kiel John Stuart Mill komprenis la filozofion de William Hamilton”.

Tradukis el la rusa Traduka rondo de UES

Notoj

Gnediĉ, Pjotr Petroviĉ (1855–1925). Verkisto, dramaturgo, teatra aganto, aŭtoro de memorlibro pri la ruslanda teatro. Libra polvo aperis en ĵurnalo Rossija (1910).

Rovinskij, Dmitrij Aleksandroviĉ (1824–1895). Ruslanda socia aganto kaj sciencisto, akademiano, arthistoriisto. En la teksto temas pri la kvinvoluma kolekto Rusaj popolaj pentraĵoj (1881).

Nova Vilaĝo. Distrikto norde de Peterburgo, post la insuloj Jelagin kaj Kamennyj, kun somerdomoj.

Alarĉina ponto estas en la distrikto Kolomna; tiutempe ĝi estis preskaŭ ekster la urbo kun provinca etoso kaj neriĉa loĝantaro.

Ĉernyŝova ponto (nun Lomonosova ponto) estas en aristokrata urboparto.

Koran dankon al Svetlana Ejst (Peterburgo) pro la tri lastaj notoj.

Ĉu infanoj komprenos pri rasismo?

Tahar Ben Jelloun. Paĉjo, kio estas rasismo? / Trad. el la fr. Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. — Rotterdam: UEA, 1999. — 52 paĝoj.

Rasismo estas socia fenomeno, kiu aperis en malklara historia pasinto, sed kiu, malgraŭ disvolviĝo de liberecaj kaj homrajtaj ideoj, en la 20a jc. ne malaperis. Eĉ male: apenaŭ iam antaŭe la rasismo kaŭzis tiom da viktimoj. Tial kontraŭrasisma edukado por generacioj, kiuj vivos en la 21a jc., estas afero ege aktuala nuntempe.

Esperanto-komunumo neniam estis for de tiu problemo, tre proksima al la esperantisma idearo. Oni rememoru nur la klasikan sciencpopularan libron de Paul Neergaard Scienco kaj pseŭdoscienco pri heredo kaj raso (SAT, 1937). Bedaŭrinde, tiu libro, brile verkita, iom malnoviĝis laŭ la scienca materialo kaj estas dediĉita al, precipe, plenkreska legantaro. Do, novaj libroj, kiuj povus helpi al esperantistoj ĝuste eduki infanojn pri la rasismo, necesas. La vakuon strebas plenigi la esperanta traduko de la libro de Tahar Ben Jelloum Paĉjo, kio estas rasismo? eldonita en 1999 de UEA (la franca originalo aperis en 1997).

Tahar Ben Jelloum estas renoma marokdevena franca verkisto (laŭreato de Premio Goncourt). Kiel homo neindiĝena por Francio, li bone sentas ĉiutagajn konsciajn kaj senkonsciajn riveliĝojn de la rasismo kaj ksenofobio kaj neceson batali kontraŭ ili. Uzante propran sperton de paroloj pri la temo kun siaj infanoj, li verkis malgrandan (52-paĝan) libron, klarigantan sur komprenebla por 8–14-jaraj infanoj nivelo esencon kaj kialojn de la rasismo, en formo de platoneca dialogo inter patro kaj eta filino.

Dum la dialogo la knabino komprenas, ke ĝenerale rasisto oni fariĝas pro timo, malklereco kaj stulteco, kvankam malbonintenculoj povas pravigi la rasismon per sciencaj argumentoj; krome, la rasismon eblas konsideri socia malsano, kiu minacas homon sendepende de ties nacieco kaj ŝtataneco, ke la rasisto mem estas samtempe malbonulo kaj viktimo. Paralele estas klarigataj pluraj gravaj nocioj ligitaj al la rasismo: genocido, sklaveco, antisemitismo, aparteco, koloniismo k.a. Tiom simpla klarigo de komplikaj nocioj estas nepre utila. La sola rimedo kontraŭ la rasismo estas, laŭ la aŭtoro, konstanta persista edukado, kiu estas multe pli efika por infanoj ol por plenkreskuloj.

Samtempe estas dubo, ke malgranda infano mem tralegos tiun libron — ja la teksto estas komprenebla, sed tro seka. Pli verŝajne, la libron uzos la gepatroj kaj instruistoj por trovi taŭgajn formulojn por vivaj konversacioj kun la gefiloj kaj lernantoj. Nu, ankaŭ tio estas tre bona.

Miajn dubojn elvokis nur sola aserto de la aŭtoro: li insistas, ke la homa specio ne disdividiĝas je rasoj, kaj la rasoj reale ne ekzistas. La aserto povas esti bonintenca kaj emocia, sed havas neniun veran sciencan bazon. La homaj rasoj ja estas egalaj de biologia, psikologia kaj sociologia vidpunktoj (minimume pro tio ke ili ja estas rasoj, sed ne specioj kaj eĉ ne subspecioj), sed ili estas tute realaj taksonomiaj unuoj. Nei tion estas nur malutile, ĉar nepruvitaj opinioj mallevas fidindecon de ĉio cetera.

Kun la du rimarkoj: ke la libron, verŝajne, legos ne plenkreskuloj kaj ke oni ne rilatu serioze al la aserto, ke la homaj rasoj ne ekzistas, la libro estas vere utila kaj rekomendinda por ĉies legado.

Menciindas ankaŭ la brila lingvaĵo de la tradukintoj: Armela LeQuint kaj Ĵak le Puil.

Nikolao Gudskov

Libroj

Claude Gacond. Pri la penso de Hector Hodler. — Svidniko: Lublina E-Instituto, 1999. — 50 pĝ.

Tomasz Chmielik el Svidniko (Pollando) eldonis fotokopie multe da valoraj tekstoj. Pri la penso de Hector Hodler enhavas eseojn de Claude Gacond, kiuj pli frue aperis en Monata Cirkulero de KCE. Vere, multaj ideoj de Hodler estas interesaj ankaŭ nun, ekzemple jena koncepto pri UEA:

Kiam, pro nia forta organizo, ni povos proponi multajn seriozajn servojn kaj profitojn, ni povas antaŭvidi, ke aliĝos al UEA ne nur gravaj komercaj firmoj, hoteloj kaj aliaj rekte interesataj en la internacia rilataro, sed ankaŭ tiaj organoj, kiuj havas gravan socian kaj ekonomian rolon, kiel komercaj ĉambroj, laboraj korporacioj, turismaj societoj, bankoj, kompanioj, internaciaj institucioj kaj oficejoj, kaj aliaj; tiel skiziĝos la skeleto de internacia organizo, unuigota per UEA kaj uzonta ĝiajn servojn.

Ne estis lia kulpo, ke UEA evoluis alidirekten. Ja, laŭ Gacond:

”... la plimulto de la esperantistoj restas naciistoj, kaj pro tio ili alergias al la hodlera mesaĝo”.

Miklós Tóth-Máthé. Trans la seĝo: Novelaro / Trad. el la hun. Tibor Papp. — Debrecen: Mélisz, s.d. — 184 pĝ., il.

La Debrecena verkisto kaj ĵurnalisto mem prefacis la E-eldonon, kiu enhavas 40 novelojn, kiuj estas tre diversaj, de seriozaj ĝis leĝeraj. Unu el tiuj proponas plurajn noticojn por “bulvardaj” gazetoj, ekzemple:

Stalin ĉu vere estis virino.

Kazan Kazankoviĉ Piterkin, iu el la privataj kuracistoj de la diktatoro deklaris surprizan publikigon. Laŭ li Iosif Vissarionoviĉ estis virino, kaj en sia infanaĝo li nomiĝis ankoraŭ Johana. Poste li klopodis likvidi ĝiajn spurojn, kune kun tiuj, kiuj sciis tion. Doktoro Piterkin scias pruvi tiun sian aserton per konkretaj pruvaĵoj.

Kaj multaj similaj, eĉ pli absurdaj pri Ŝekspiro, originalo de Dekalogo, parolanta kapro (kirgize!) k.m.a. Redaktoroj, rapidu kopii.

Kongresa libro: 30a Tutpollanda Kongreso de Esperantistoj. — Krakovo: OKK, 2000. — 52 pĝ., il.

La organizantoj de E-kongresoj kutimas eldoni kongresajn librojn, kaj iam tiuj libroj estas sukcesaj, kiel en la kazo de la Krakova kongreso. Tiu ĉi libro enhavas ne nur rutinajn informojn pri la programo kaj trafiko, sed ankaŭ 17-paĝan kronikon pri Esperanto en Krakovo, artikolojn pri la urbo kaj ties vizitindaĵoj, bibliografiojn de kvin eminentaj kongresanoj kaj eĉ kelkajn poemojn, kiujn tradukis el la pola lingvo Lidia Ligeza. Vere, utila libreto.

La verko de la jaro 1999: “Karnavale” de Abel Montagut

La abonantaro de Literatura Foiro aljuĝis per referendumo la premion La Verko de la Jaro 1999, ĉi-foje rezervita al poezia libro.

Gajnis Karnavale de Abel Montagut, eldonita ĉe IEM en Vieno. Gimnazia instruisto, membro de la Kataluna PEN-Centro, Abel Montagut estis la lasta sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj. Li aŭtoris ankaŭ Poemon de Utnoa.

Ĉi-jare kandidatis nur du pliaj titoloj: Sur Parnaso de Timothy Brian Carr kaj Moskvaro de Valentin Melnikov, Klara Ilutoviĉ, Solomon Vysokovskij kaj Oĉjo Dadaev. Ilin indikis la membroj de Esperanta PEN-Centro.

Ankaŭ en 1997 gajnis poemaro de iberiano, Miguel Fernández. La organizadon prizorgis S-ino Mari-Roza Vilain-De Wolf, estrino de la konkursfako de LF-koop.

HeKo

“Literatura Foiro” jubileas

Ĉi-jare Kooperativo de Literatura Foiro havas kelkajn jubileojn. Ĝi mem estis fondita en 1980. En la sama jaro estis lanĉita la Manifesto de Raŭmo, kiun LF-koop subskribis. Antaŭ 80 jaroj sub la titolo Esperanto Triumfonta ekaperis Heroldo de Esperanto, kiun LF-koop daŭrigas eldoni. Kaj antaŭ 30 jaroj (30 jun. 1970) enmondiĝis la unua kajero de Literatura Foiro.

Oni povus longe kaj detale analizi la vojon, kiun iris la Foiro ekde la modesta 12-paĝa tajpile kompostita bulteno de la Patrolo ĝis la plej prestiĝa kultura revuo en Esperanto, jam 56-paĝa kaj kolor-kovrila. Tamen mi preferas esti pli konciza — mi legas la Foiron, ĉar mi ŝatas ĝin.

Mi legas Esperanton kaj Heroldon, ĉar mi volas esti informita pri Esperantujo. Mi legas Monaton, ĉar kelkaj ĝiaj temoj interesas min. Mi legas La KancerKlinikon, ĉar ĝi foje bonhumorigas min. Mi legas asociajn informilojn, ĉar mi pretigas la rubrikon Kurte. Sed mi legas la Foiron, ĉar mi ŝatas ĝin.

Mi ŝatas la Foiron, ĉar ĝi estas ne esperantista revuo sed kultura revuo en Esperanto.

Mi ŝatas la Foiron, ĉar ĝi aperigas bonegajn poemojn kaj novelojn (en Sovetunio mi per la Foiro konatiĝis kun Borges).

Mi ŝatas la Foiron, ĉar en ĝi mi legas gravajn studojn pri la evoluo de nia parolkomunumo.

Mi ŝatas la Foiron, ĉar ĝi estas bonege redaktata, modele ilustrata kaj bele presata. Eĉ foliumi ĝin estas agrable.

Mi ŝatas la Foiron, ĉar ĝiaj recenzoj estas la plej kompetentaj en Esperantujo.

Mi ŝatas la Foiron, ĉar ĝi savis min por Esperantujo antaŭ dudeko da jaroj, kiam enuigis min Esperanto kiel lingvo de tedaj kunvenoj kaj kiel rimedo de politika propagando.

Mi ŝatas la Foiron, ĉar ĝin faras miaj amikoj — Ljubo, Perla, Giorgio kaj aliaj.

Foiro, mi ŝatas vin kaj tostas je via sano!

Aleksander Korĵenkov

Gazetoj
Ruslanda Esperantisto. 2000: 2

Ruslanda Esperantisto estas dumonata ruslingva ĵurnaleto pri Esperanto, eldonata en Jekaterinburg en la eldonkvanto 1000 ekz-oj. En la dua ĉi-jara RE aperas la konkluda fragmento el la porĵurnalista dosiero de Stefan Maul, kiun RE felietone publikigis ekde februaro 1998. Samnumere estas la programo de la 73a Kongreso de SAT, komentario de Aleksander Korĵenkov pri la lingvosituacio en Eŭropa Unio, pluraj informetoj el Esperantujo kaj la bibliografio Esperanto en Ruslanda gazetaro laŭ kiu pasint-jare en Ruslando aperis ne malpli ol 129 priesperantaj artikoloj, el kiuj 84 de Viktor Kudrjavcev.

Literatura Foiro. 2000: 184

La Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj (en traduko de Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer), kies unuan parton vi trovos ĉi-numere, unuan fojon aperas en nia lingvo. La didaktika rendevuo de Claude Gacond kaj Henri Dognac kondukas al Raymond Schwartz, recenzo de Nicolino Rossi pri la poemaro de Miºu Beraru Spite la vivon!, recenzo de André Cherpillod pri la romano de Anna Löwenstein La ŝtona urbo, poemo de Boguslaw Sobol kaj novelo de Lena Karpunina markas la literaturan karakteron de LF. Al ĝi kontribuas Vera Barandovska-Frank per daŭrigo de la eseo pri la nuntempaj latinaj verkistoj.

La lingvistika rubriko enhavas recenzon de Daniele Vitali pri La galla lingvo de André Cherpillod, kaj la kulturaj rubrikoj — eseon de Radoslaw Nowakowski pri la libra arto, recenzojn de Julian Modest kaj de Philippe Cousson. Anna Lászay intervjuas konatan nomon en nia muzika kulturo — Floreal Martorell.

Duobla jubileo de EPĈ

En majo 2000 El Popola Ĉinio festis sian 50-jariĝon, kaj la maja kajero de EPĈ estis la 500a.

Laŭ jubilea redakcia mesaĝo:

Eble iuj miris, kial la revuo de “malgranda lingvo” povis daŭri 50 jarojn ... Estas simpla vero: La senvaloraĵoj ne povas longe ekzisti. De la naskiĝo de la lingvo, sennombraj esperantistoj pere de praktikado, konvinkas la homojn pri ĝia valoro. EPĈ estas unu el ili.

Ni sendas korajn gratulojn al niaj ĉinaj kolegoj, esperante ke ankaŭ en estonteco EPĈ restos la plej bela, la plej profesia kaj la plej legata revuo en Esperantujo. Kaj — tio gravas — pli bonvena al maldogmaj opinioj.

LOdE

Ricevitaj gazetoj

Brazila Esperantisto. 2000/310;

Bulteno de REU. 2000/2;

Debrecena Bulteno. 2000/117;

EAB Update. 1999/1,2,3,4; 2000/5,6;

ELNA Update. 2000/1;

El Popola Ĉinio. 2000/4,5;

Esperantic Studies. 1999/12;

Esperanto. 2000/4;

Esperanto aktuell. 2000/2;

Esperantolehti. 2000/2;

Esperanto-Nyt. 2000/1;

Esperanto UEA. 2000/2;

Eventoj. 1999/159...176;

Hungaraj Paĝoj. 2000/25,26,27,28,29;

Internaciisto. 2000/2,3;

Heroldo de Esperanto. 2000/4-5,6;

Informilo por Interlingvistoj. 2000/1;

Israela Esperantisto. 2000/132;

Juna Amiko. 2000/1;

Komencanto. 2000/3;

Konkordo. 2000/43;

Kontakto. 2000/3;

La Brita Esperantisto. 1999/950; 2000/951;

La Gazeto. 2000/88;

La KancerKliniko. 2000/93;

La Ondo de Esperanto. 2000/5;

La Revuo Orienta. 2000/3,4;

La Verda Formiketo. 2000/48;

l’esperanto. 2000/3;

Le Travailleur Espérantiste. 2000/249;

Literatura Foiro. 2000/183,184;

Lodza Informilo. 2000/1,2;

Norvega Esperantisto. 2000/2;

Oomoto. 1999/443;

REJNinfo. 2000/2;

Ruslanda Esperantisto. 2000/2;

Sennacieca Revuo. 2000/127;

Sennaciulo. 2000/3,4;

Spiritisma Esperanto-Informilo. 2000/108;

Tempo. 2000/1;

TREFO. 2000/3;

Vekilo. 2000/2.

M o z a i k o

Ni ricevis 7 solvojn de la marta krucvortenigmo. Ĉiuj solvoj, krom du, estis tute korektaj. Per lotumado libropremion gajnis Oleg Vasiljev (Uljanovsk). Gratulojn!

La ĝustaj solvoj:

Horizontale: 3. prepari; 6. folio; 8. buŝo; 9. diri; 10. cent; 11. rabi; 12. akiri; 15. kapabla.

Vertikale: 1. aero; 2. bani; 4. alumeto; 5. agrabla; 6. forta; 7. odori; 13. kapo; 14.robo.

Linia krucvortenigmo

1. Prepozicio; 2. Malutile; 3. Plenumi ceremonion; 4. Eŭropa land’; 5. Gigant’; 6. Bicikl’ por du personoj; 7. Diabl’; 8. Parenc’; 9. Ar’ de lernantoj; 10. Plant’; 11. Plant’; 12. Ŝmiraĵ’; 13. Preciza lok’, kie iu loĝas; 14. Mallongigita prezento de io; 15. Parto de la floro (R); 16. Vegetaĵ’; 17. Plant’; 18. Sufikso.

Kompilis Tatjana Kulakova

La respondoj devos veni al la redakcia adreso antaŭ 10 aŭg 2000. Unu el la respondintoj ricevos librodonacon. La respondon sendu al la redakcia poŝta adreso aŭ rete al la rubrikestro: kulakova@akb.mplik.ru. Memoru, ke jarfine ni premios la plej aktivan respondemulon.

Foje okazis
Iam sinjorino diris...

Fama kemiisto August Hofmann (1818–1892) dum lekcioj ŝatis impresi aŭskultantojn per ekstravagancaj komparoj. Ekzemple, dirante pri la specifa odoro de benzolo, li neserioze ĵetis frazon:

— Iam sinjorino sincere diris al mi, ke ĝi odoras je lavitaj gantoj.

Tamen la profesoro tiom ofte ripetis la frazon, ke iu studento kuraĝis krii de sia sidloko, kiam la profesoro estis dironta sian faman frazon:

— Iam sinjorino diris al mi, ke benzolo odoras je lavitaj gantoj!

— Ĉu vere? — serioze maltrankviliĝis Hofmann. — Ĉu ankaŭ vi konas ŝin? Sed kion ankoraŭ ŝi diris al vi?

Adaptis kaj pentris Gennadij Ŝlepĉenko

Valentin Melnikov
El la ciklo “Socia moralo...”

IOM PRI HONORO

Fraŭlinon oni pribabilis foje,

ke perdis ŝi honoron.

Ĉar laŭ deziro kaj inklino, ĝoje

praktikis ŝi amoron.

Do, tamen, eble vi respondi provus

(pardonu pro la moko!):

Ĉu vere la honor’ situi povus

nur en ĉi tiu loko?

RUSA OPTIMISMO

Ekspert’ en gazeto rezonas,

kaj mi preskaŭ kredas al li:

La vivo ne tiom malbonas!

... Sed multe pli.

Esperanto bone fartas

Du samideanoj fone de la ŝtona E-monumento inaŭgurita 4 apr 1998 en Castellón (Hispanio). Dekstre estas la sendinto de tiu ĉi foto, Luis Serrano Pérez el Sabadell.

Kalendaro

21–29 jun. Kislovodsk (Ruslando). Renkontiĝo de nevidantaj esperantistoj. Adreso: Anatolij Ivanoviĉ Masenko, Gerojev-Medikov 15-1, RU-357739 Kislovodsk, Ruslando. Rete: rean@narzan.com

30 jun—5 jul. Saint-Chamond (Francio). Festivalo Solidaraj Tagoj. Adreso: Clément Picard, 8 quai de Bondy, FR-69005 Lyon, Francio.

2–9 jul. Ivanovo (Ruslando). IvERo. Adreso: ul. Kudrjaŝova, 82-A-37, RU-153009, Ivanovo, Ruslando. Rete: irga@interline.ivanovo.ru

2–8 jul. Tallinn (Estonio). 36aj Baltaj E-Tagoj Adreso: Helju Lainjärv, str. Käo 21-2, EE-11311 Tallinn, Estonio.

5–9 jul. Toulouse (Francio). 2a Kultura Arta Festivalo de Esperanto. Adreso: Esperanto Kultur-Centro, 1 rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio.

10–16 jul. Bulgario kaj Turkio. 10a Internacia E-Kongreso. Adreso: ul. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.

10–15 jul. Valencia (Hispanio). 2a Mediteranea Kultura E-Semajno. Adreso: Augusto Casquero de la Cruz. Avenida Burjasot, 29, A-31, ES-46009 Valencia, Hispanio. Rete: a-casquero@redestb.es

15–23 jul. Moskvo (Ruslando). 73a Kongreso de SAT. Adreso: RU-105318 Moskva, ab. ja. 57, Ruslando.

15–21 jul. Motovun (Kroatio). Internacia E-Konferenco. Temo: “Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado”. Adreso: Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio.

17–23 jul. Helsinki (Finnlando). Kultura Esperanto-Festivalo. Adreso: Siltasaarenkatu 15 C 65 FI-00530 Helsinki, Finnlando. Rete: kef2000@esperanto.fi

21–31 jul. Tomsk (Ruslando). OrSEJT-32. Adreso: RU-634055 Tomsk-55, ab. ja. 2289, Ruslando, Rete: gbasov@hcei.tsc.ru

25 jul—1 aŭg. Tel-Avivo (Israelo). 85a Universala Kongreso de Esperanto. Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: uea@inter.nl.net

Halina Gorecka estas Kongresa Peranto por Ruslando, kiu akceptas pagojn por aliĝo, loĝado kaj ekskursoj. Bonvolu kontakti je nia redakcia adreso.

31 jul – 6 aŭg. Volgograd (Ruslando). Intermondo-3. Adreso: Mironova Irina, RU-400078 Volgograd, ul. Mamajevskaja, 25a. Rete: intermondo@esperanto.nu

4–17 aŭg. Poprad (Slovakio). Somera E-Lernejo. Adreso: Sobotské nam. 36, SK-058 01, Poprad, Slovakio.

5–12 aŭg. Honkongo (Ĉinio). 56a Internacia Junulara Kongreso. Temo: “La transiro al tutmondiĝo. Tutglobismo en la 21a jarcento” Adreso: ĈJEA, P.O.Kesto 77, Beijing, CN-100037, Ĉinio. Rete: epc@china-report.com

10–20 aŭg. Ivanova regiono (Ruslando). OkSEJT-40. Adreso: ul. Ikrjanistovoj 2-28, RU-153003 Ivanovo, Ruslando. Rete: Rete: oksejt2000@nm.ru

15–20 aŭg. Samarkando (Uzbekistano). Azia E-Renkontiĝo. Adreso: P.O.Box 76, UZ-703000 Samarkand, Uzbekistano. Rete: peacetur@samuni.silk.org

17–22 aŭg. Budapeŝto (Hungario). 3a Eŭropa E-Festivalo. Adreso: HU-1061 Budapest, Andrássy ut 27, Hungario.

19–25 aŭg. Budapeŝto-Sümeg-Budapeŝto (Hungario). 16a Simpozio pri E-Turismo. Adreso: HU-1095, Budapest, Soroksári ut. 117/D.

19–20 aŭg. Pusan (Koreio). 32a Korea Kongreso de Esperanto. Adreso: Jisan Nurse Institute, 390-20, Yangjong 3-dong, Pusan, Koreio 614-053.

1–8 sep. Varna (Bulgario). TEJO-trejnseminario: “Balkana junulara kunlaboro por kulturo de paco” Adreso: p.k. 405, BG-9000 Varna, Bulgario. Rete: kontakto@esperanto.org

7–10 sep. Poprad (Slovakio). Mikologia seminario. Adreso: Sobotské nam. 36, SK-058 01, Poprad, Slovakio.

23 sep.–1 okt. Bydgoszcz (Pollando). 26a Internacia Forumo pri turismo, edukado kaj kulturo. Adreso: ul. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.

30 sep.–7 okt. Blanes (Katalunio, Hispanio). 8a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Adreso: H.E.F., Apartado 15037, ES-08080 Barcelona, Hispanio.

10–13 nov. Prago (Ĉeĥio). KAEST-2000: Kolokvo pri aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko. Adreso: Anglická 878, CZ-25 228, Dobrichovice, Ĉeĥio. Rete: Rete: chrdle@kava-pech.cz

30 dec.–2 jan. Poprad (Slovakio). Silvestra Balo kaj Vintraj Ekskursoj. Adreso: Sobotské nam. 36, SK-058 01, Poprad, Slovakio.

Nova Jerusalemo

En la SAT-kongreso en Moskvo estas antaŭvidata granda ekskursprogramo.

Inter diversaj ekskursoj okazas ankaŭ ekskurso al fama loko Nova Jerusalemo. Ja la jaron 2000 oni konsideras kiel jubilean jaron de Jesuo Kristo kaj eĉ pli vaste de la kristanismo, kaj tial festas tutmonde — la kristanismo, kiel ajn oni rilatu al ĝi, ludis treege gravan rolon en la monda historio. Ne hazarde la Universala Kongreso estas organizata ĉi-jare en Palestino, kie naskiĝis kaj predikis Jesuo. Certe, la centro de tiu festado estas la centro de Palestino — Jerusalemo, kiu estas la sankta urbo de tri religioj kaj centro de pilgrimado ne nur de judoj, kristanoj kaj muzulmanoj, sed ankaŭ de nekredemaj kultur-, art- kaj historiŝatantoj.

Tamen ne ĉiam estis facile pilgrimi al Jerusalemo, tial en diversaj landoj estis entreprenataj provoj krei alternativajn pilgrimcentrojn, por iel anstataŭi Jerusalemon. Tia provo okazis ankaŭ en Ruslando, kie aperis la Novjerusalema Releviĝa monaĥejo, kiu troviĝas je ĉ. 60 km nordokcidente de Moskvo. Ĝi situas super rivereto Istra rande de negranda samnoma urbo.

La monaĥejon fondis en 1656 patriarko Nikono, kiu komencis meze de la 17a jc. grandan eklezian reformon direktitan al plifortigo de la reĝa povo pere de la eklezio (cetere, la reformo kaŭzis skismon en la rusortodoksa eklezio...). La monaĥejo, laŭ la ambiciaj planoj de la patriarko, devis esti centro de pilgrimado (ĉar pilgrimi al Jerusalemo, troviĝinta sub la turka regado, en la 17a jc. estis por la rusoj komplike), kaj ĝenerale fariĝi unu el la ĉefaj centroj de la kristana mondo. La monteto, sur kiu la monaĥejo estis konstruita, estis nomita Ciono, kaj la baziliko de la monaĥejo devis ripeti la bazilikon de Releviĝo en Jerusalemo. Kaj vere, laŭ la ĝenerala plano inter ili estas granda simileco, kvankam la grandioza (100 m longa, 50 m larĝa) novjerusalema baziliko estas konstruita en la rusa ornama stilo kun abunda apliko de koloraj ceramikaĵoj (arkitekto Averkij Mokejev). Al la okcidenta parto de la ĉefa preĝejo estis alkonstruita granda rotondo kun tendoforma tegmento, sub kiu troviĝas kapelo de la Ĉerko de la Sinjoro, al la orienta parto — “subtera” preĝejo de Konstanteno kaj Helena.

La konstruado de la monaĥejo tamen ĉesis en 1666, kiam Nikono ekpretendis ke la povo de la patriarko devas esti pli alta ol tiu de la reĝo. Reĝo Aleksio tion ne toleris, forigis la patriarkon de la posteno kaj ekzilis lin kiel simplan monaĥon. La monaĥejo estis finkonstruita en la 1680–90-aj jaroj, laste aperis en la moskva baroka stilo muroj kun turetoj kaj superpordega preĝejo de Eniro en Jerusalemon (arkitekto Jakov Buĥvostov). La monaĥejo estis riĉa feŭdulo, la tuta konstruado estis efektivigata de ĝiaj servutuloj.

En 1698 proksime de la monaĥejo okazis batalo inter ribelaj pafistoj kaj taĉmentoj de la reĝo Petro la Granda. La ribelintoj estis poste kruelege turmentitaj kaj ekzekutitaj.

En 1723 la brika tegmento super la rotondo falis, kaj meze de la 18a jc. oni rekonstruis ĝin el ligno en la stilo de malfrua rusa baroko. Malfrubarokaj elementoj aperis post riparoj ankaŭ sur aliaj partoj de la baziliko. En 1920 en la monaĥejo estis kreita muzeo de Moskva provinco, en kiu formiĝis granda arta kaj etnografia kolektoj.

Dum la tuta tempo de ĝia ekzistado la monaĥejo estis ne nur eklezia centro kaj loko de pilgrimado, sed ankaŭ grava kultura centro. La konstruado kaj rekonstruado en ĝi efektiviĝis far la plej famaj arkitektoj. Ĉi tie laboris diversaj artistoj, evoluis la plej brilaj atingoj de la ceramika arto, en la 17a jc. aperis originala poezia skolo. En la 18a kaj 19a jc. la belecoj de la monaĥejo inspiris por kreado poetojn Derĵavin kaj Lermontov. Fine de la 19a jc. apude dum pluraj jaroj loĝis Ĉeĥov, pejzaĝojn de la ĉirkaŭaĵoj oni povas vidi sur bildoj de la fama pentristo Levitan.

Inter 27 nov kaj 11 dec 1941 Novan Jerusalemon okupis germanaj nazioj. Forirante ili eksplodigis la Releviĝan bazilikon kaj la turojn. Pro la eksplodoj kaj incendioj pereis ankaŭ la riĉega etnografia kolekto de la muzeo (nur parton de la arta kolekto oni sukcesis anticipe evakui). Dum la postmilitaj jaroj daŭris longa kaj skrupula restaŭrado de la belegaj konstruaĵoj kaj ornamoj, ĝi ne estas finita ĝis nun. Aktive vivas la muzeo, kies kolektoj de la rusa pentroarto, juvelaĵoj, manuskriptoj kaj raraj libroj faras ĝin la plej riĉa en Moskva provinco.

En la parko apud la monaĥejo en la 1970aj jaroj oni komencis krei arkitektur-etnografian muzeon (skanzenon) de la regiono. En ĝi estas lignaj konstruaĵoj: vilaĝa preĝejo, malgranda kapelo, ventmuelejo, kamparanaj domoj kaj pormastrumaj konstruaĵoj. En ili estas ekspozicioj de la malnova vivmaniero de la kamparanoj en Centra Ruslando.

Nikolao Gudskov