Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 7 (69)

Redakcie

Du jubileoj. Li naskiĝis antaŭ 120 jaroj kaj mortis antaŭ 75 jaroj. Neordinara persono, li estis oficiro en la imperia kaj en la bolŝevista armeoj. Heroo de ruslanda-japana milito kaj ruĝa diviziestro. Iniciatinto de tri ligoj: Ruslanda Esperantista Ligo, Universala Ligo kaj Ligo de Socialistoj-Universalistoj. Organizinto de la unua Ruslanda Esperantista Kongreso (plia jubileo — ĝi okazis en Peterburgo antaŭ 90 jaroj, kaj en ĝi Zamenhof faris sian faman paroladon pri la signifo de niaj kongresoj kaj pri la neceso paroli Esperanton inter la samnacianoj).

Temas pri Aleksandr Postnikov — la unua martiro de Esperanto en Ruslando. La caraj oficistoj akceptis lin, kaj komerca ministerio eĉ oficvojaĝigis lin al la 6a UK en Washington, tamen fine armea tribunalo sengradigis lin kaj kondamnis al okjara bagnado. Amnestiita de la kontraŭcarisma revolucio li ekkarieris ĉe la ruĝuloj, sed tiuj fine agis pli kruele ol la imperiaj tribunalanoj — li estis pafekzekutita.

Feliĉe lia nomo revenas. Anatolo Sidorov reprenis la stafeton de Igorj Simonov kaj Bernard Golden kaj sukcesis trovi interesan materialon pri la lastaj jaroj de la prezidanto de la unua tutlanda esperantista asocio en Ruslando.

Samtempe kun la julia Ondo aperas — kiel aparta broŝuro — ankaŭ historia skizo Esperanto en Ruslando, kiun kunverkis la eldonanto kaj redaktanto de tiu ĉi revuo. La sorto de Aleksandr Postnikov, malgraŭ ties graveco kaj tragedieco, estas nur unu el la multaj eroj en la historio de la ruslanda esperantistaro.

En tiu historio nur malmultajn ĝojajn momentojn spertis ruslandaj esperantistoj. La legantoj de nia modesta monografio refoje konvinkiĝos, ke ne hazarde pli ol duonon de la Danĝera lingvo profesoro Lins dediĉis al nia lando. Nepermesitaj kaj malpermesitaj gazetoj, kongresoj kaj organizoj, enprizonigoj kaj ekzekutoj, kalumniado kaj denuncoj, cenzurado kaj fermo, tro fruaj forpasoj kaj elmigroj, longa kripligado de mensoj kaj senĉesaj konfliktoj inter la “samideanoj”.

Spite al ĉio Esperanto ne mortis en Ruslando, kaj nia gazeto — eldonata en la kondiĉoj, kiujn neniu optimisto povus nomi favoraj — estas plia pruvo de la vivanteco de Esperanto kaj de esperantistoj.

Tamen la historio ne nur listigas faktojn. Ĝi neeviteble instruas, almenaŭ ĝi instruas tiujn kiuj deziras lerni. Sed la historio estas farata nun, de la nuntempuloj. Kaj parto de tiu historio estos la 73a Kongreso de SAT, kiun meze de julio gastigos Moskvo — almenaŭ pro tio, ke ĝi estos la unua internacia E-kongreso en la plej granda urbo de Ruslando.

UEA INVITAS DISKUTI PRI STRATEGIO

Speciala komisiono de la Komitato de UEA pretigis projekton de strategiaj dokumentoj de UEA. La Estraro de UEA proponis, ke la akcepto okazu en la Zagreba UK. Intertempe validu “Kampanjo 2000”. Tiel restas sufiĉe da tempo por funda diskutado de la nova strategio fare de ĉiuj interesitoj. Niaj legantoj estas invitataj sendi sian opinion al la ret-adreso labor-plano@esperanto.se aŭ al nia redakcio. Temas pri tri dokumentoj: 1) Ĝenerala reinterpreto de la statutaj celoj de UEA; 2) Ĝenerala laborplano; 3) Kelkaj sugestoj por la laborplano de UEA.

CEL-DEKLARO PRI UEA

UEA celas grupigi tiujn uzantojn de Esperanto, individuajn kaj kolektivajn, kiuj volas kunlabori por ties progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.

UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neŭtrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.

UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu ĝiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktiĝi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aŭ ekonomia identeco, politikaj aŭ religiaj kredoj, kaj simile.

UEA bazas ĉiun sian agadon sur respekto de la homaj rajtoj, de neperforta paca kunvivado kaj de la vivo-diverseco ĝenerale.

MEZPERSPEKTIVA PLANO
Enkonduko

Ĉi tiu mez-perspektiva plano prezentas ĝeneralan kadron por la agado kaj strategio de UEA en la periodo 2001–2010. Ĉiun trian jaron, en 2004 kaj 2007, la Komitato kritike bilancos la atingojn de UEA laŭ tiu plano, kaj laŭnecese revizios la planon mem por respondi al novaj evoluoj.

Ĝi analizas la agadon por Esperanto laŭ tri tavoloj:

— komprenigi Esperanton (ekstera informado, interna klerigado);

— paroligi Esperanton (de bazaj kursoj ĝis renkontiĝoj kaj kongresoj);

— utiligi Esperanton (por interkultura edukado kaj internacia praktika kunlaboro).

Ni rekomendas, ke ĉiu kunlaboranta E-organizaĵo analizu sian agadon en tiu kadro, kaj vastigu la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas plej malfortaj.

La plano ankaŭ identigas tri strategiajn prioritatojn aŭ kolonojn, aplikeblajn al ĉiu tavolo:

— profesiiĝon,

— plijuniĝon,

— tutmondiĝon.

Ni rekomendas, ke ĉiu organizaĵo kritike pritaksu la propran agadon surbaze de tiuj prioritatoj, kaj strebu plibonigi ĝin en ĉiuj tri direktoj.

Ĉi tiu plano estas intence ĝenerala kaj nur indikas la ĉefajn prioritatojn en ĉiu labor-tavolo kaj labor-kolono. Ĉiu organizaĵo adaptu ĝin al siaj kondiĉoj, tenante laŭeble la ĝeneralan ideon ĉi supre indikitan: la tri labor-tavolojn kaj la tri labor-kolonojn.

Apartaj detalaj laborprogramoj estos faritaj pri la praktikaj paŝoj por atingi tiujn celojn.

Plano
1a tavolo. Komprenigi Esperanton

(t.e. atingi, ke pri ĝi la celataj homoj havu proksimume ĝustajn ideojn)

Sur la ekstera kampo, necesas transiri de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado, ĉu al publiko ĝenerala ĉu al pli faka publiko.

Tiucele, ni rekomendas ke ĉiu organizaĵo pristudu la inform-kanalojn uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj en la koncernaj landoj aŭ medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektronikaj retoj por nacilingva informado. Oni ankaŭ utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.

Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de daŭra kleriĝado pri Esperanto, ĉu temas pri la lingvo mem, ĝiaj historio, literaturo, socipolitika signifo aŭ terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj troviĝas librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.

2a tavolo. Paroligi Esperanton

(t.e. atingi, ke lerniloj kaj lernokazoj — inkluzive de E-renkontiĝoj — estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj)

Necesas koncepti la esperantistiĝon kiel daŭran procezon, kiu ne finiĝas per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejniĝu pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj. Ĉiuj kursgvidantoj dediĉu parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado; laŭeble oni ankaŭ proponu konkretan daŭrigan kurson. En la planado de renkontiĝoj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone kaj retpoŝte.

3a tavolo. Utiligi Esperanton

(t.e. atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo)

Necesas transiri de la nuna situacio al vast-skala utiligo de Esperanto por praktikaj celoj de la homa vivo, kiuj povas esti la plej variaj, de scienca informiĝo al komerco. Fakaj asocioj iĝu pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj kaj en Interreto.

1a kolono. Profesiiĝo

(varbado kaj aktivigo de intelektuloj, ĵurnalistoj, sciencistoj, universitatanoj, instruistoj)

En la tavolo “komprenigo”, tio signifas unuavice la ellaboron de cel-taŭga inform-materialo. Ĝi ankaŭ signifas la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera nivelo, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj pri esperantologio kaj interlingvistiko.

En la tavolo “paroligo”, tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio.

En la tavolo “utiligo”, tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto.

2a kolono. Plijuniĝo

(varbado kaj aktivigo de gejunuloj)

TEJO kaj ĝiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa E-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je ĉiuj niveloj. Ni rekomendas ke la Estraroj de UEA kaj TEJO ellaboru apartan laborplanon por tiu celo kaj tasku ĝian efektivigon al komuna komisiito aŭ komisiono.

3a kolono. Tutmondiĝo

(varbado kaj aktivigo de anoj en landoj kie Esperanto ankoraŭ ne trovis radikojn)

Eŭropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la E-movado; ni bonvenigu kaj daŭrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en ĝiaj ĉefaj eldonaĵoj kaj aranĝoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Ĉiuj organizaĵoj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj la diversaj branĉoj de Unuiĝintaj Nacioj.

REKOMENDOJ POR LA PLANO DE UEA: 2001–2004

Ni rekomendas tute ĝenerale ke la estraro de UEA starigu kampanjan strukturon por la realigo kaj realigigo de ĉi tiu plano, kaj decidu pri la necesaj homaj kaj financaj rimedoj por ĝi.

La estraro de UEA redaktu planon por la parto pli rekte rilatanta al la centraj organoj de UEA. Tiu plano estu prezentata al la komitato dum aparta tiucela seminario antaŭ la Universala Kongreso en Zagrebo.

Elementoj konsiderendaj por la plano de UEA:
Strukturaj elementoj

Premiso: organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn celojn. Ili ne estas valoro en si mem.

Sekve la organizaj necesaj plifortigoj estu ĉiam konsiderataj en la kadro de la atingo de la tri celoj de ĉi tiu plano.

— Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por ĉiuj agantoj je ĉiu nivelo.

— Partoprenigo de komitatanoj kaj aliaj funkciuloj en la decidoj kaj en la plenumo.

— Esenca refortigo de la rolo de la komitato.

— Daŭrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kun la celo kunlaborigi ĉiujn organizaĵojn reprezentantajn la Esperanto-komunumon.

— Okazigo de la Kampanjo “Por pli vasta verdujo” por varbi kaj grandigi la membrarojn de UEA, Fakaj Asocioj kaj Landaj Asocioj.

— Okazigo de specifaj agadoj en ĉiu mondoparto por firmigi la movadon tie.

Komprenigi Esperanton

UEA zorgu pri disvastigo de informiloj pri Esperanto kun la celo produkti ĝisdatigitajn informilojn pri Esperanto kaj ĝia movado por internaciaj kaj landnivelaj uzoj.

— La estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por informi lingvistojn kaj ĵurnalistojn.

UEA starigu aŭ/kaj aktivigu informan fakon por la ekstera publiko.

UEA transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado en internaciaj medioj.

— La estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligojn kun internaciaj organizaĵoj.

UEA daŭrigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo mobilizi neregistarajn organizaĵojn ĉe UN por disvastigi la ideon kaj eblecon de internacia helplingvo.

UEA instigu al okazigo de informaj agadoj al eŭropaj instancoj.

UEA zorgu pri rilatoj kun la supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun la celo atentigi pri la lingva dimensio de Homaj Rajtoj kaj pri Esperanto kiel solvo.

Paroligi Esperanton

— La kontaktoj kaj la kursoj pere de la reto devas esti emfazataj; ne nur estu premioj por bibliotekoj, sed ankaŭ por retpaĝoj de LA, fakaj asocioj, kunlaborantaj asocioj ktp.

— Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado de Esperanto (Kastelo Grésillon kaj similaj) kaj kunlaborigi ilin inter si ankaŭ por oferti siajn servojn al neesperantistoj dezirantaj lerni Esperanton.

— La estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, reviziu la ekzistantajn instruilojn kun la celo plibonigi la instruadon de Esperanto surbaze de modernaj metodikaj malkovroj, uzante ankaŭ novajn eblecojn de komputiloj, elektronikaj retoj k.s. kaj zorgante pri la integrigo de la finstudintoj en la komunumon.

— La estraro de UEA plie subtenu la projekton Interkulturo.

UEA daŭrigu la Kampanjon “Savu Esperantaĵojn” kun la celo prizorgi kaj savi historie valorajn esperantaĵojn en bibliotekoj kaj muzeoj.

Utiligi Esperanton

— La estraro de UEA instigu fakajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri sama aŭ apuda temo.

UEA aranĝu agadojn en la regionoj en kiuj ekzistas etna/nacia streĉo por pruvi la pac-potencialon de Esperanto.

— La rolo instrua/kuntena/aktiviga de la revuo de UEA estu atentata.

— Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena kampo: por Esperanto per Esperanto.

UEA havu klaran kaj deklaritan kulturpolitikon.

Ministrino parolas Esperanton

Kroata ministrino pri turismo Pave Zupan-Ruskoviĉ kiel 16-jara lernantino konatiĝis pri Esperanto en lernejo en ŝia hejmurbo Dubrovnik. Kun siaj samklasanoj kaj E-instruisto Dinko Matkoviĉ ŝi partoprenis SAT-kongreson en Vieno en 1962. Kroata E-Ligo petis akcepton ĉe ŝi por trakti pri la Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb en 2001.

La oficejo de la ministrino dankis pri la letero kaj anoncis baldaŭan akcepton ĉe la ministrino. Dato de la akcepto ankoraŭ ne estas konata.

Spomenka Ŝtimec

Por levi prilingvan konscion

22–26 maj ĉirkaŭ 1300 homoj el 700 ne-registaraj organizaĵoj (NRO-oj) partoprenis en la Jarmila Forumo ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

UEA estis reprezentita de prof. Lee Chong-Yeong kaj d-ro Mark Fettes kaj de la konstanta UN-reprezentanto de UEA, Rochelle Grossman.

La Forumo estis iniciato de la NRO-oj mem, responde al la planoj de UN okazigi grandan pintkunsidon de ŝtatestroj en septembro 2000. La organizantoj esperis tiamaniere iom influi la interregistarajn diskutojn pri la estonteco de UN.

Kontraste al la oficialaj konferencoj, la Jarmila Forumo disponis pri tre malmultaj rimedoj — malpli ol duonmilionon da dolaroj — kaj neeviteble suferis reprezente kaj organize. Forestis multaj konataj NRO-oj, kaj grandaj partoj de la mondo ĉeestis nur per manpleno da homoj. Ankaŭ la diskutoj spegulis mankon de bona preparo, tiel ke nur tre malfacile ellaboriĝis en la lastaj horoj komuna konkludaro de la delegitoj.

Malgraŭ tiuj malfortoj, la delegacio de UEA celtrafe laboris por levi la konscion pri lingvaj rajtoj kaj lingvaj problemoj. Disdoniĝis multaj centoj da informiloj, i.a. kajero kun la Manifesto de Prago en la ses oficialaj lingvoj de UN, kaj plurfoje en la pleno la delegitoj de UEA prenis la mikrofonon por atentigi pri lingva dimensio de la diskutoj. Fine, en la rekomendojn de du tem-grupoj, pri Homaj Rajtoj kaj Tutmondiĝo, ili sukcesis enmeti frazojn pri lingvaj rajtoj, la konservado de lingva diverseco, kaj la bezono de egaleca interkultura komunikado.

En la lasta tago UEA aranĝis apartan kunsidon pri “Lingvo kaj Homaj Rajtoj”, nome de la Koalicio de NRO-j por Internacia Helplingvo. Kvankam ĉeestis nur reprezentantoj de Transnacia Radikala Partio, Mondfederista Movado kaj Ŝintoismo, la kunsido montriĝis tre utila por disvolvi komunan strategion en la rondoj de UN. Tre klare sentiĝas bezono de NRO-grupo, kiu konstante konsciigu pri la rolo de lingva diverseco en socia evoluo kaj monda demokratio, kaj kiu varbu aliancanojn inter la ŝtatoj same kiel ĉe la diversaj branĉoj de UN. Nur surbaze de tiu pli vasta konscio, la kontribuo de Esperanto povos ricevi pli vastan agnoskon kaj subtenon. En la venontaj monatoj konkretiĝos agadplano surbaze de tiu ideo.

GK UEA

19a ILF en Vraco

Sukcese pasis la 19a Internacia Literatura Forumo de LF-koop organizita kunlabore kun la loka E-Societo Sukceso kaj la Kultura Departemento de la Urbestraro, inter 30 maj kaj 1 jun en Vraca (Bulgario). Partoprenis pli ol 40 personoj.

La inaŭguron ĉeestis la urbestro Rumen Stomanjarski. Li speciale invitis la oficialajn gastojn al koktelo kun deputitoj en la Bulgara Parlamento, urbestroj el la tuta lando okaze de la kulturaj festoj “Botev-tagoj” en kies kadroj estis la 19a ILF.

Enkondukis la temon “Nia gazetaro fronte al la telematika defio: kiuj ŝancoj, kiuj riskoj por la esperanto-kulturo?” d-ro Giorgio Silfer. Intervenis d-rino Sabita Stahlberg, Georgi Mihalkov, d-ro Marco Picasso, Marija Beloŝeviĉ, Radojica Petroviĉ, Zoran Ĉiriĉ, d-ro Kiril Velkov.

La programo de la Forumo en Vraca enhavis ankaŭ koncertojn, promocion de la Premio La Verko de la Jaro (Karnavale de Abel Montagut), deklamkonkurson, prezenton de la videofilmoj Antaŭen kaj Kiam Parizo estis Parizo ankaŭ por ni esperantistoj, sinprezenton de esperantaj eldonejoj kaj gazetoj, viziton al la urba muzeo kaj la arĝenta trezoro de Rogozen el la epoko de trakoj.

Kadre de la kulturfestoj Botev-tagoj, kun ĉeesto de granda publiko, Ljubomir Trifonĉovski — ĉefredaktoro de Literatura Foiro — per festparolo malfermis la librofoiron de Vraca, kie estis aranĝita ankaŭ esperanta stando. La eldonistojn salutis d-ro Giorgio Silfer kaj d-rino Sabira Stahlberg. Zoran Ĉiriĉ — prezidanto de SEL — donacis al la urba biblioteko ekzempleron de Serba Antologio.

La tutlanda kaj loka gazetaro informis pri la 19a ILF. D-ro Giorgio Silfer kaj d-rino Sabira Stahlberg estis intervjuitaj televide kaj radie.

30 maj okazis la ĝenerala Asembleo de la Esperanta PEN-Centro, kiu akceptis la sekretarian, financan kaj revizian raportojn, informiĝis pri la rezultoj de la regionaj PEN-konferencoj en Ohrid (Makedonio) kaj Bled (Slovenio) kaj diskutis pri la aktivado kadre de PEN Klubo Internacia. La partoprenantoj en la Asembleo pozitive traktis la aliĝpeton de Georgi Mihalkov (pseŭdonime Julian Modest).

La E-centro de PEN-Klubo Internacia aliĝos al la komitato por virina agado, kie ĝin reprezentos Sabira Stahlberg, redaktorino kaj eldonistino. Nuntempe E-verkistoj aktivas jam en aliaj du komitatoj: Verkistoj por Paco kaj Lingvaj Rajtoj.

La asembleo konstatis kun ĝojo la plenumon de unu el la celoj fiksitaj en 1999, nome la esperantigon de la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj. Ĝi konfirmis la decidon iniciati informan broŝureton pri nia literaturo (angle/france) kaj rekomendis al la Komitato eldoni propran hejmpaĝon.

HeKo

La nova latino

31 maj – 4 jun 2000 okazis en Hamburgo la 94a Germana Katolika Foiro. Ĉirkaŭ 50 mil homoj ĝin partoprenis por aŭskulti prelegojn, partopreni en Diservoj, viziti informstandojn ktp.

Kompare kun la antaŭaj jaroj, la organizantoj de la Katolika Foiro ĉi-jare estis aparte malfermaj al ĉiuspecaj katolikaj aŭ ekumenaj iniciativoj, sendepende de la grado de ilia fideleco al la Papo kaj la ekleziaj instruoj. Sekve unuafoje ankaŭ samseksemaj katolikoj, aidosuloj aŭ edziĝintaj ekspastroj rajtis oficiale prezenti sin en la aranĝo, kaj eĉ la fama teologo prof. Hans Küng (antaŭ longa tempo senigita de la eklezia instrupermeso) estis invitita prelegi.

Ankaŭ la tri proponitajn Esperantajn aktivaĵojn — informstando, Meso kaj prelego — la organizantoj tre afable akceptis, donante eĉ subvencion por la stando kaj repagante la trajn- aŭ flugbiletojn de la esperantistaj prelegantoj.

Pli ol mil homoj vizitis la informstandon organizitan de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) kunlabore kun Germana E-Junularo (GEJ) kaj Hamburga E-Societo (HES). Sub la slogano “Esperanto — kompreniĝo por nova jarmilo” ni disdonis milon da informiloj, lotumis ĉirkaŭ 200 senpagajn Esperanto-kursojn kaj vendis librojn kaj broŝurojn.

La ĉeestantajn esperantistojn interesis la forumo “Ĉu Eŭropo survojas al unueco? Al kia unueco?” kun la saksa ministroprezidanto prof. Kurt Biedenkopf, la ĉefepiskopo kaj iama esperantisto Kardinalo Miloslav Vlk kaj d-rino Viviane Reding, EU-komisarino pri edukado kaj kulturo. Ĉiuj prelegantoj emfazis la gravecon plibonigi la kompreniĝon inter la eŭropanoj. Plej decide tion faris s-ino Reding, kiu nomis sin iniciatinto de la “Eŭropa Jaro de la Lingvoj 2001”. Ŝi forte pledis, ke la eŭropanoj lernu la lingvojn de siaj najbaroj.

Kiam la forumo finiĝis, mi kaptis la okazon por persone alparoli s-inon Reding: “Mi ĝojas, ke vi tiel engaĝiĝas por la kompreniĝo inter la eŭropanoj, kaj ŝatus donaci al vi libron.” Ekvidante la titolpaĝon de la germanlingva libro “Esperanto — la nova latino de la eklezio”, ŝi afable akceptis ĝin kun la vortoj: “Ho, Esperanto. Dankon! Multan dankon!” Simile mi faris ĉe prof. Biedenkopf, nuntempe unu el la plej popularaj germanaj politikistoj. Vidante la vorton “Esperanto”, li diris: “Tio estis grandioza ideo. Mi nur pensas, ke hodiaŭ ni jam havas iun Esperanton, kaj tio estas la angla”.

La esperantlingva Meso okazis en katolika preĝejo ĉe la urborando de Hamburgo. Pro la diaspora regiono kaj la malproksima, malfacile trovebla loko ni ne atendis grandan ĉeestantaron; tamen pli ol 30 esperantistoj kaj pli ol 20 neesperantistaj interesatoj trovis la vojon tien. La ĉefcelebranto, ĉefepiskopo György Jakubinyi el Alba Iulia (Rumanio), finis sian predikon per la vortoj:

“Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto. Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.”

La prelego “Esperanto — ĉu la nova latino de la Eklezio?” de ĉefepiskopo György Jakubinyi kun enkonduko fare de Ulrich Matthias enhave tre bone sukcesis. Jakubinyi nomis kaj detale klarigis multajn signojn por tio, ke “la Eklezio pretas akcepti Esperanton kiel novan ‘eklezian latinon’”: elsendojn de Radio Vatikana, aprobon de la mestekstoj, salutojn de la Papo, agnoskon fare de la Papa Konsilio por Laikoj ktp. Fine Jakubinyi esprimis la opinion, ke “La Katolika Eklezio estas sur la plej bona vojo adopti Esperanton”, sed aldonis, ke “tiu ĉi vojo estas malrapida”, do eble li (54-jara) “ne plu travivos tion”.

Tiun ĉi germanlingvan prelegon ĉeestis 30-40 homoj, je du trionoj esperantistoj (multaj hamburgaj esperantistoj timis la altajn enirkostojn), kaj je unu triono neesperantistaj interesatoj.

Domaĝe estis, ke krom du intervjuoj de katolikaj gazetoj ĉe nia stando ne aperis pli granda interesiĝo pri nia afero ĉe la amaskomunikiloj. Sed estis agrable sperti, ke nenie iu emis malferme diri ion kontraŭ Esperanto — krom tio, ke “jam ekzistas la angla”, kiel foje ĉe nia stando klarigis al ni ĝuste tiaj homoj, kiuj mem ne emas lerni iun ajn plian lingvon. Kompare kun la lasta stando antaŭ du jaroj en la Katolika Foiro en Majenco, ni povis konstati etan kreskon de la interesiĝo. Ĉi-jare unu el niaj esperantistaj helpantoj ĉe la stando estis varbita ĝuste en la antaŭa Katolika Foiro, kaj eble ni ja spertos denove iujn fruktojn post tri jaroj en Berlino, kiam anstataŭ Katolika Foiro okazos la unua Germana Ekumena Eklezia Foiro.

Ulrich Matthias

La kvara kroatia kongreso

La kvara kongreso de kroataj esperantistoj en nordkroata urbo Durdevac okazis 27 maj 2000 kun 150 partoprenantoj ĉefe el Kroatio kun gastoj el Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Italio kaj Slovenio.

Al la kongreso sian saluton sendis ankaŭ la prezidento de Respubliko Kroatio, la alta protektanto de la 86a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo (2001), Stipe Mesiĉ.

Dum la kongreso estis akceptita la nova statuto de la organizo kaj estis prezentitaj kvar novaj libroj en Esperanto, inter ili la kroata kandidato por la Infanlibro de la jaro 2000, La bona arbo de Shel Sivlerstein, eldonita de Izvori kaj kroata gramatiko por progresantoj Kompendio de la Esperanta gramatiko de Mirko Mamuĉ. Tiun libron eldonis E-Societo Bude Borjan el Zagrebo kun la financa helpo de la vidvino de la aŭtoro.

Dum la Kongreso estis fondita ILEI-sekcio kaj sekcio de entreprenistoj. Sekretario de la ILEI-sekcio estas Vladimir Dujniĉ.

La kongreso donis la okazon prezenti la decidon de la estraro de UEA pri la projekto Kiel disvastigi Esperanton? La financan subtenon por disvastigo de Esperanto en Kroatio ricevis E-Societo Liberiga Stelo el Osijek por eldono de informlibreto pri Esperanto de Davor Klobuĉar kaj Viŝnja Brankoviĉ por la projekto de Orbis Pictus pri fondo de E-Societo en Istrio.

Kroata E-Ligo en 2000 havas tri novajn Esperantajn societojn: revivigitan societon en Slavonski Brod, Esperantan Ligon de Blindaj Esperantistoj kaj societon Koko el Durdevac. Tiu lasta kun granda energio realigis la kvaran kroatan E-kongreson kaj pri sia urbo konata pri kokolegendo, lanĉis ankaŭ belan prospekton kaj filatele valoran poŝtkarton.

Oficialaj reprezentantoj de la urbo Durdevac ĉeestis en la kongreso dum finance la kongreson helpis la departemento de Durdevac. Kroata Fervojista E-Societo zorgis pri nekosta kaj komforta trajneskurso al Durdevac.

Al la bona etoso de la kongreso signife kontribuis muzikkoncerto de Neven Mrzleĉki.

LKK de UK-86 havis dum la kongreso apartan kunsidon.

Spomenka Ŝtimec

Membrokunveno de UFE

1–4 jun okazis en Boulouris apud Saint Raphaël (Lazura Marbordo), membrokunveno de Unuiĝo Franca por Esperanto kaj pluraj laborgrupoj pri la ĉefaj celtemoj de la asocio. Ĉirkaŭ 50 partoprenantoj tiel laboregis en varma etoso (pro la suno).

— Estis voĉdonita la nova statuto kaj interna regularo de UFE (kies nova nomo franclingve estas nun Esperanto-France). Ĉiuj regionaj asocioj, nomataj federacioj, estas petitaj rilati kun la ĝenerala sekretario de UFE por subskribi novan laborkontrakton.

— Laborgrupo pri Eksteraj Rilatoj diskutis pri rilatoj kun la eŭroparlamentanoj, kontaktado kun francaj politikistoj, kun la nova ministerio pri edukado, kaj kun EEU (Eŭrop-Unia Esperanto Unuiĝo).

— La franca sekcio de ILEI, GEE kunvenis post pluraj jaroj da neaktiveco. Nova estraro estis elektita sub gvidado de Jo Catil.

— Laborgrupo pri publikaĵoj de UFE decidis evoluigi kaj la enhavon kaj la grafikan stilon de la eldonaĵoj. La laboro daŭros rete per nova dissendolisto.

Finfine, kontentiga sukceso ĉar pluraj lokaj kaj regionaj gazetoj parolis pri la laborkunveno en sufiĉe agrablaj vortoj.

Olivier Moreau

Sur la foto, ĉirkaŭ la tablo Jean-Louis Texier (kasisto), Bruno Flochon (vic-prezidanto pri informado), Claude Longue-Épée (vic-prezidanto pri eksteraj rilatoj), Claude Nourmont-Moon (prezidanto), Olivier Moreau (ĝenerala sekretario).

Staĝoj en Kvinpetalo

La printempaj staĝoj en Kvinpetalo estis tre sukcesaj. La unuan (pedagogio) gvidis en aprilo Claude Gacond, kiu dank’ al longa sperto antaŭ multkultura publiko povas prezenti tre originalan metodon, la dua pli modesta kaj du-nivela same plenigis la Centron. La Ĝenerala Asembleo okazis tute glate kaj proponis eventualan aĉeton de najbara domo.

Komence de majo la Ludo-staĝon partoprenis kelkaj plenkreskuloj sed ĉefe ses knabinoj de 6 ĝis 15 jaroj. Estis ludoj interne (el kiuj angla kartludo Ĉevalkuro montriĝis plej populara por ĉiuj aĝoj) kaj ĉefe ekstere (la paraŝuto!) kun Gilena Tilleŭ el Belgio.

La Botanikan staĝon en junio partoprenis ĉirkaŭ 15 personoj, inter kiuj la aranĝintoj Catrien kaj Ru Bossong (Nederlando), José Vinck (Belgio), Jean Marin (Francio), ĉiuj kun bona kono de botaniko. Okazis ĉiutagaj ekskursoj al kelkloke kotecaj sovaĝejoj kie abundis la loka flaŭro. La plej interesa kontribuo venis de nova esperantisto kiu eklernis Esperanton antaŭ nur unu jaro kaj surprizis la ĉeestantojn ne nur per sia bonega scio de la lingvo, sed ankaŭ per sia profunda kono de ĉiuj plantoj renkontitaj. Li alportis binoklan lupeon kaj mikroskopon kaj povis klarigi la mikrobojn kaŭzantajn plantomalsanojn.

Scienca fak-gazeto por kiu li verkis artikolojn franclingve petis de li resumon en la angla por “internacia uzo”. Li proponis aldoni ankaŭ resumon en Esperanto. La fakorgano malakceptis tion, sekve li rifuzis al la eldonisto sian artikolon!

Helga Rapley

Aroma Jalto

Komence de majo 2000 la tradician lingvan festivalon Aroma Jalto 2000 partoprenis 80 esperantistoj el 23 loĝlokoj de Ukrainio, Ruslando, Nederlando, Britio kaj Pollando. En Jalto (Ukrainio) okazis tri diversgradaj preparkursoj; ekzamensesio de ILEI/UEA; Cseh-Seminario “A”; multenombraj piedmarŝoj, vesperaj, noktaj distraj programeroj. Menciindas multenombra partopreno de junularo kaj tradicia amika etoso.

Volodimir Hordijenko

prezidanto de UkrEA

KAEST-2000

Pro la antaŭvidata malgranda kvanto de ĉeestantaj fakuloj, ĉi-jare dum la UK ne okazos la kutima terminologia kunveno. Sed terminologoj kunvenos en KAEST, Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Ĉeĥio (10–13 nov 2000).

En KAEST funkcios 3 sekcioj:

Ekonomio sojle al la 3a jarmilo;

Terminologiaj problemoj de Apliko de E-o en Scienco kaj Tekniko;

Scienco kaj tekniko ĝenerale.

La sinproponoj por prelegi (nepre akompanendaj per ĝis 50-vorta resumo) por ĉiuj tri sekcioj de la kolokvo estas kolektataj ĝis la fino de junio, ĝis la fino de aŭgusto ĉiu proponinto ricevos sciigon, ĉu la kontribuo estis akceptita kaj gvidliniojn por ĝia prezento (precipe limigo de tempo, kiu dependas de la nombro de akceptitaj kontribuoj).

Pliajn detalojn petu rete ĉe chrdle@kava-pech.cz.

Petro Chrdle

KCE: Formado de redaktistoj

Kiel staĝejo de LF-koop, dum jaroj La Kvinpetalo gastigis la staĝojn por formado de kadroj. Ekde la nova jarcento, tiuj staĝoj regule okazos en Kultura Centro Esperantista.

La staĝoj estas kursoj celitaj por ĉiu serioza laboremulo, deziranta plibonigi siajn teoriajn kaj praktikajn konojn je la servo de la esperanto-komunumo. Tial ili estas aparte interesaj por trejni aktivulojn en la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.

La unua staĝo estos dediĉita al la formado de redaktistoj. La informado en kaj ekster Esperantio estas fakte grava por nia kulturo. Diversaj famaj redaktoroj, ĉeestantaj en Ĉaŭdefono ankaŭ pro aliaj kursoj, alportos la kontribuon de sia sperto. Dato: 1–6 aŭg 2000.

Adreso: KCE, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando

Rete: kce.esperanto@bluewin.ch

HeKo

Lingvo kaj suvereneco

Fabrício Rodrigues Valle partroprenis, kiel observanto de Brazila E-Ligo, en la seminario “Lingvo kaj Suvereneco” okazinta 14–15 mar 2000 en Federacia Ĉambro de la Deputitoj en Brasília. La seminario okazis sub la iniciato de la federacia deputito Aldo Rebelo (Komunista Partio), kiu antaŭnelonge prezentis leĝprojekton (ankoraŭ ne voĉdonita) kies celo estas limigi la troan influon de fremdaj lingvoj, ĉefe de la angla, sur la portugalan lingvon.

La observanto de BEL distribuis en la seminario la portugalan version de la Manifesto de Prago kaj aliajn materialojn pri Esperanto kaj kontaktis plurajn seminarianojn, interalie deputitojn Aldo Rebelo kaj Michel Temer (prezidanto de la Federacia Ĉambro de la Deputitoj), verkistinon Lígia Fagundes Teles k.a. Evidentiĝis, ke neinformiteco pri Esperanto estas grandega. Plej ofte oni scias absolute nenion pri Esperanto. Juna studentino demandis al mi ĉu Esperanto estas elparolebla.

José Carlos Dorini Ramos

vicprezidanto de BEL

Informoj el Jugoslavio

Sub la signo de esperantistoj kaj abiturientoj estas titolo per kiu la provinca gazeto Dnevnik (Ĵurnalo) notis la 13an okazigon de la tradiciaj Verdaj Amikaj Tagoj en Senta, Vojvodino (norda provinco de Serbio) 9–11 jun 2000. Partoprenis pli ol 50 esperantistoj el Jugoslavio kaj Hungario. Vicurbestro de Senta pasigis kun ili komunan tagmanĝon kaj amuzan vesperon.

Tiu renkontiĝo ĉi-jare estis dediĉita al la 95-a datreveno de la unua UK kaj al la projekto Interkulturo.

Pri antaŭhistorio kaj okazigo de la Bulonja Kongreso prelegis Lajoŝ Sekereŝ. Radojica Petroviĉ prezentis praktikajn aspektojn de esperantismo kaj interkulturismo per prelego Interkulturo en Praktiko.

La renkontiĝon akompanis retrospektiva ekspozicio de grafikaĵoj kaj miniaturaj libroj de Karolj Andruŝko, esperantisto el Senta, omaĝe al lia 85a naskiĝdato.

Imre Belec aranĝis ekspozicion de E-filatelaĵoj. Estis organizita ankaŭ A-ekzameno, kiun bonege pasis du partoprenantoj.

***

Zlatoje Martinov el E-Instituto Beograd prezentis sian traktaĵon “Iuj problemoj de tradukado el la serba beletro esperanten” en la 25a Beograda Renkontiĝo de Tradukistoj okazinta 25–29 maj 2000, kiun partopenis tradukistoj el dudeko da landoj, de Usono ĝis Hongkongo. Li turnis apartan atenton al tradukado de arkaismoj, barbarismoj kaj idiomaĵoj. La prelego vekis konsiderindan atenton kaj aldonajn diskutojn inter la neesperantistaj tradukistoj. Post la renkontiĝo Martinov emfazis:

Estis belege aŭskulti minimume dekon da lingvoj en kiujn estis tradukita serba poezio, kaj aparte ekzotike aŭdi la Montaran Kronon en la armena. Esperanto ravis per sia eŭfonio kaj, mi esperas, per solida traduko, precipe la Karcero de Dis, pri kiu prof. Ĉoviĉ diris, ke li “sentis” ĝin aŭskultante la esperantan tradukon.

Radojica Petroviĉ

Fervojistoj kongresis

13–19 maj okazis en Budapeŝto la 52a Kongreso de IFEF (Internacia Fervojista E-Federacio). Ĝi ebligis al 277 partoprenantoj el 25 landoj ĝui la tradicie altnivelan fakan, amuzan, turisman kaj kulturan programon: altnivelaj fakaj prelegoj, vizito de la ĉefurbo per specialaj busoj kun trarigardo de historiaj lokoj, nacia vespero kun fervojistaj orkestroj kaj folkloraj dancensembloj, ekskurso al infanfervojo kun Nostalgia trajno, tuttaga ekskurso al la historia urbo Eger (per speciala trajno kun unuaklasaj vagonoj), kultura posttagmezo kaj multaj aliaj valoraj programeroj certe engravuriĝis en la memorojn de la partoprenantoj.

HeKo

Internacia simpozio pri lingva planado kaj leksikologio

Sub la aŭspicioj kaj kun la subteno de la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj, la Akademio de Esperanto (AdE) organizos 28–30 jul 2001 Internacian simpozion pri lingva planado kaj leksikologio en Zagrebo. La laborlingvoj estos la kroata, esperanto, la angla kaj la franca.

Simpoziejo: La Iliria Halo de la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj en Zagrebo.

Kontribuoj: Ni bonvenigas sciencajn kontribuojn al la simpozio. Sendu vian tekston en elektronika formo al profesoro Geraldo Mattos mattos@super.com.br antaŭ la fino de novembro 2000. Escepte ni povas akcepti tekston en ne-elektronika formo, sed nur post antaŭa interkonsento kun profesoro Mattos kaj nur se ĝi alvenas (Rua Dr. João Motter, 98, BR-81210-260 Curitiba PR, Brasilo) antaŭ la fino de oktobro 2000.

La akceptitaj artikoloj estos publikigitaj en volumo antaŭ la simpozio.

Partoprenado: Personoj kiuj deziras partopreni en la simpozio (eĉ sen prezento de iu verko) estas petataj informi profesoron Christer Kiselman antaŭ la fino de majo 2001.

Adreso: p.k. 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio

Rete: kiselman@math.uu.se.

Christer Kiselman

Vicprezidanto de AdE

Subvencioj por bibliotekoj

Ĉi-jare UEA disdonos por la kvara fojo subvenciojn al E-bibliotekoj el la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Pasintjare naŭ bibliotekoj povis pliriĉigi siajn kolektojn je la suma valoro de 1825 eŭroj.

Povas peti subvencion Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. La subvencipetojn devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laŭ prefero. Diskoj, kasedoj, vidbendoj k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. Se la peto estos akceptita, oni ricevos librojn por la valoro de la subvencio.

La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis 15 okt 2000.

GK UEA

Kurte

Japana ĵurnalisto Hoshina Yoshihisa el radio NHK gastis en Kroatio por kolekti sondokumentojn por japanlingva dramo inspirita per la prozaĵo de Spomenka Ŝtimec Tena — Hejmo en Mezeŭropo, elsendota 5 aŭg 2000. Spomenka Ŝtimec surbendigis enkondukan mesaĝon por la aŭskultontoj, kun klarigo, ke la verko havis sian unuan aperon en E-to en Vieno 1995. (S.Ŝtimec)

18 jun 2000 irana verkisto k e-isto prof. Mohammad-Hasan Nasereddin Saheb-Zamani prelegis pri kulturo de paco k pri E-to en la Instituto de pedagogoj en Tehrano. (IER)

E-Eldonejo KAVA-PECH (Ĉeĥio) ĉi-jare ekspoziciis 10 librojn en la konata Lepsika Librofoiro. (Starto)

La unua E-Konferenco pri ekonomio k komerco okazis 1–4 apr 2000 en Siano (Ĉinio) kun 20 partoprenantoj. (Heroldo de Esperanto)

La 33a tutlanda kunloĝado de japanaj e-istoj okazis 3–6 maj en Ŝtata Olimpika Junulara Centro en Yoyogi kun 74 E-istoj el 6 landoj; okazis prova ekzameno por la nova ekzamen-sistemo de JEI, en kiu partoprenis 38 kunloĝantoj. Poste aperis duonpaĝa kolora raporto pri la kunloĝado k E-to sub titolo “Esperanto, alternativo por la angla” en The Daily Yomiuri. (IER)

La tradicia E-renkontiĝo “Abritus” en Razgrado (Bulgario) 2–4 jun 2000 pasis kun tre granda intereso flanke de la loka esperantlingva komunumo, gastoj el Bulgario, Jugoslavio, Svislando, Germanio k Finnlando. Premiere estis prezentita la libro Vi kaj mi de Ivaniĉka Maĝarova, en la bulgara k E-to. (HeKo)

Post la demisio de Atiljo Orellana Rojas kiel sekretario de ILEI, ĝia komitato voĉdonis por nova sekretario: el la 17 voĉoj 13 iris al Mariana Evlogieva el Bulgario; tamen pro la kritiko de la nederlanda sekcio pri la proceduro la elekto estas konfirmenda per refoja voĉdono. (Esperanto)

Ĝenerala kunveno de Svisa E-Societo (8 apr, Luzern) elektis novan estraron: Bruno Graf (prezidanto), Elisabeth Lauper, Perla Martinelli, Nicole Margot, Dietrich Weidmann; la sesa kandidato (Giorgio Silfer) ricevis 3 voĉojn k ne estis elektita. (SES Informas)

La membronombro de Internacia Komercista E-Federacio kreskis de 136 fine de 1998 al 149 fine de 1999; inter la 149 membroj troviĝas 7 dumvivaj. (La Merkato, Eventoj)

8 mar 2000 estis en Thionville fondita E-klubo de la Tri-Lima lando (Luksemburgio, Germanio k Belgio); la leĝa agnosko ebligos profiti senpagan ĉambron por kunvenoj, bibliotekon k instruilaron. (Starto)

Nova teamo en Kostroma

Kostroma E-Teamo (KETo) estas tre juna.

Du semajnojn antaŭ STRiGo-5 (nov 1999) al Kostroma (300 km norde de Moskvo) venis Andreo Ananjin kaj gvidis dutagan kurson por novuloj. Partoprenis kelkaj lernantoj el urba klubo de pliaĝlernantoj (kie la kurso okazis) kaj studentinoj. Unu el la studentinoj, ĵurnalistino Olga Biĉaĥĉan, je la malfermo de la STRiGo-5 aperigis artikolon pri Esperanto en regiona gazeto.

Post STRiGo-5 ni organizis en Kostroma (11 dec) festivalon de kelkaj urbaj kluboj. Post tio nia teamo ĉiusemajne kunvenas. Al ni kelkfoje denove venis Andreo kaj aliaj E-instruistoj el Moskvo kaj Ivanovo.

Mi iomete instruas, sed la instruado ne sufiĉe sukcesis pro mia malsperto en E-o kaj en instruado. En nia urbo mi trovis tri E-parolantojn sed ili ne povas partopreni nian klubadon pro ilia okupiĝo per aliaj aferoj. Ni havas kelkajn numerojn de E-gazetoj, kelkajn revuojn kaj librojn por legado. Niaj aktivuloj partoprenis Novjarfeston en Pljos, aranĝon Vintro en antikva urbo (Jaroslavlj) kaj Strelka (Niĵnij Novgorod). Aperis kelkaj priesperantaj artikoloj.

14 maj ni okazigis vesperon de diversnaciaj kantoj. Venis Oĉjo Dadaev el Uljanovsk kaj helpis al ni per sia partopreno. La vesperon vizitis ĉ. 100 homoj, televido kaj radio faris raportojn, en gazeto aperis noto pri ĝi.

Aleksej Kuznecov

Ago-tago por infanoj

En aprilo kadre de la Ago-Tago por infanoj okazis en Iĵevsk (ĉefurbo de Udmurtio) prelego de Bronislav Ĉupin pri Esperanto en la Klubo de Internacia Amikeco (KIA) Hans Eisler. (Tiu klubo 30 apr havis 20-jaran datrevenon.)

La aŭskultantoj montris grandan intereson pri la internacia lingvo kaj superŝutis la preleganton per demandoj. Aperis dezirantoj lerni Esperanton, tamen ili ne povis eklerni ĝin pro la lerneja trostreĉiteco fine de la lernojaro.

Sed kiam komenciĝis feriado, ses membroj de KIA partoprenis ekspresan kurson de Esperanto. Dum du semajnoj ili alproprigis la kursmaterialon kaj je la lasta tago prezentis koncerton en Esperanto por la instruisto. Nun tiuj KIAanoj havas plian eblon por starigi amikajn kontaktojn kun samaĝuloj en la tuta mondo.

Bronislav Ĉupin

Esperanto-kulturo en la kultura ĉefurbo de Ruslando

26 maj en la koncertejo de la kulturdomo Ŝelgunov okazis granda koncerto sub la slogano “Esperanto-kulturo en Peterburgo”.

Tiu aranĝo estis trifoje anoncita de la peterburga radio. La programon partoprenis ensembloj Blua Ponto kaj Blankaj Ardeoj, koruso Eterna Muziko, lernantoj de la 271a gimnazio (kantado kaj deklamado), anoj de la klubo de nevidantaj esperantistoj Amikaro (kantado kaj deklamado) kaj Ludmila Titova (rusaj romancoj).

La koncerton ĉeestis ĉ. 100 personoj. En la vestiblo estis organizita ekspozicio pri Esperanto.

Boris Kondratjev

En Komia Respubliko

13 maj apud Syktyvkar (ĉefurbo de Komio) okazis la unua eksterurba renkontiĝo de E-societo Hiperboreo kun ŝaŝlikoj kaj vodko. La partoprenantoj dankis al Jurij Ŝevĉuk pro la unua numero de la nova gazeto Norda Stelo, kiun Jurij redaktas. Oni proponis novajn rubrikojn.

Oni diskutis ankaŭ pri la somera kurso por aborigenaj popoloj, firmigo de kontaktoj kun alilandaj esperantistoj, E-komia vortaro kaj aliaj temoj. Artur Artjejev anoncis sin preta por rezervi spacon por tradukoj el Esperanto en la literatura almanako, kiun li eldonas.

Anatolo Sidorov

OkSEJT-40

La 40-a Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro okazos 10–20 aŭg 2000 en Ivanova regiono. La jubilea OkSEJT, okazonta en la jubilea, 2000a jaro, havos kiel la temon esploron de la futuro — kaj pli ĝuste pri la fundamentoj de la futuro, konstruataj nun, en nia tempo.

La tendaro okazos en “Berjozovaja Roŝĉa” — eksa internacia junulara tendarejo de “Sputnik” — speciale konstruita komence de la 1980aj jaroj por akcepti junularajn aranĝojn. En la ripozejo estas tre bonaj haloj, inkluzive de la sporta kaj diskoteka. Kaj tian koncertan halon ni ŝajne neniam havis en niaj tendaroj! Ekzistas ankaŭ teniskortoj kaj boata stacio.

La tendarejo situas je distanco de 20 km de Ivanovo kaj ĝis ĝi regule veturadas buso. Krom betulaj boskoj, tie estas ankaŭ bela lago — simila al Caricina lago apud Tiĥvin — sed malpli granda.

Petu pli detalajn informojn ĉe la Organiza Komitato:

Adreso: ul. Ikrjanistovoj 2-28, RU-153003 Ivanovo.

Rete: oksejt2000@nm.ru

La trompulo gazetisto kaj la kredema leganto

de Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin

Iam estis gazetisto kaj estis leganto. La gazetisto estis trompulo: li ĉiam trompadis; kaj la leganto estis kredema: al ĉio li kredis. De la pratempo tiel funkcias la mondo: la trompuloj trompas kaj la kredemuloj kredas. Suum cuique.

Sidas la gazetisto en sia rabistejo kaj senĉese trompas-trompadas. “Vin gardu”, li diras, “difterio falĉas la civitanojn!” — “La pluvoj mankas ekde la komenco de la printempo, sen greno ĉi-jare ni estos!” — “Incendioj forvoras vilaĝojn kaj urbojn!” — “La havon ŝtatan kaj publikan oni disŝtelas!”

La leganto tion legas kaj opinias ke la gazetisto malfermas liajn okulojn:

— Tian, — li diras, — liberon de libropresado ni havas: kien ajn oni rigardu, ĉie estas aŭ difterio, aŭ incendio, aŭ misrikolto...

Plue — plie. La gazetisto vidas ke liaj trompoj plaĉas al la leganto, kaj ankoraŭ verviĝas:

“Niaj rajtoj” li diras “estas neniel sekurigitaj! Ne eliru, leganto, sur la straton: tuj en la arestejon vi trafos!”

Promenante sur la strato la kredema leganto admiras:

— Aĥ, kiel trafe la gazetisto esprimis nian malsekuron!

Eĉ pli ol tio: renkontante alian kredeman leganton li demandas ĉi tiun:

— Ĉu vi legis kiel lerte la gazetisto pri nia malsekuro hodiaŭ enŝovis?

— Certe mi legis, — respondas la alia kredema leganto, — virtuoze! Maleblas, absolute maleblas ĉe ni iri sur la stratoj, oni nepre vin metos en la arestejon!

Kaj ĉiuj laŭdas la liberon de libropresado:

— Ne sciis ni ke ĉie ni havas difterion, — ĥoras la kredemaj legantoj, — kaj jen, bonvolu vidi!

Tiom komfortiga estas tiu certeco, ke se la gazetisto nun deklarus ke la difterio tute finiĝis, oni probable tuj ĉesus legi lian gazetaĉon.

Nu, la gazetisto pri ĉio ĉi ĝojas, ĉar la trompo estas por li rekta profito. La veron ne ĉiu trovus — oni nur provu ĝin akiri! eĉ po dek kopekoj por linio ne sufiĉos! Tute alie pri la trompo: simple verku kaj trompu. Proponu po kvin kopekoj por linio, kaj tutajn montojn da trompaĵoj oni alportos.

Tiom la gazetisto kaj la leganto amikiĝis, ke nenio povus ilin disigi. Ju pli trompas la gazetisto, des pli li riĉiĝas (kaj nur pri tio zorgas la trompulo!); kaj la leganto, ju pli trompita, des pli da kvinkopekaj moneroj li portas al la gazetisto. Ĉu disverŝe, ĉu botele — ĉiel ajn la gazetisto enspezas kopekegojn!

— Eĉ pantalonon li malhavis! — diras pri la gazetisto enviuloj, — kaj nun, bonvolu vidi kiel li paradas! “Flatiston” li dungis! Kaj “folkloriston”! Kia lukso!

Aliaj gazetistoj provis per la vero lin superruzi: ĉu tia logaĵo altiros la abonanton? — sed spit’! Nenion volas scii la leganto, ĉiam la samon li ripetas:

Ol fiajn verojn, mi preferas

La trompon kiu nin nobligas...

Ĉu longe, ĉu mallonge daŭris tiel, sed fine troviĝis bonaj homoj kiuj kompatis la kredeman leganton. Ili venigis la trompulon gazetiston kaj diris al li: Sufiĉas por vi, ho senhonta kaj perfida homo! Ĝis nun vi komercis per la trompo — de nun komercu per la vero!

Cetere, ankaŭ la legantoj komencis resobriĝi kaj eĉ sendi reklamaciojn al la gazetisto. Ekzemple:

“Hodiaŭ mi promenis kun mia filino sur la Neva avenuo, preparinte min noktumi en policejo (la filino eĉ sandviĉojn por la okazo pretigis, “Aĥ, kiel interese!” ŝi diradis) — sed anstataŭe ni tute bonorde revenis hejmen. Kiel tian trankviligan fakton oni akordigu kun viaj ĉefartikoloj pri nia malsekuro?”

Nu, la gazetisto siaflanke nur tion atendis. Sincere dirante, lin mem tedis la trompado. Lia koro jam delonge sin klinis al la vero, sed kion li povis fari se la leganton nur trompo allogis! Li ploris kaj trompis. Sed nun, kiam de ĉiuj flankoj oni kun ponardo postulas ke li diru la veron — nu bone, li pretas! Du masonitajn domojn li akiris per trompado, nun du sekvajn necesos akiri per la vero!

De tiam li ĉiutage turmentis la leganton per la vero. Ne estas difterio, kaj fino! Arestejoj ne estas, incendioj ne estas; kaj se Konotopo ja forbrulis, tamen post la incendio ĝi ankoraŭ pli bela rekonstruiĝis. Kaj la rikolto, dank’ al la bontempaj varmaj pluvoj rezultis tiom granda ke meme ni ĝin formanĝi ne povis kaj fine ĵetis sub la tablon al la germanoj: manĝu ĝiskreve!

Sed jen interesaĵo: la gazetisto presas nuran veron, sed plu pagas po kvin kopekojn por linio. La prezo de vero falis de kiam oni komencis disverŝe ĝin vendi. Resume, ĉu vero, ĉu trompo — tutegale groŝon kostas. Kaj la gazetaj kolumnoj ne nur ne iĝis tedaj — ankoraŭ pli ili verviĝis. Ĉar se la harmonian aermikson oni komencos serioze pritrakti, tia belo rezultos, ke ĉion oni fordonus kaj ankoraŭ ne sufiĉos!

Fine la leganto tute resobriĝis, la skvamoj defalis de liaj okuloj. Jam antaŭe li nemalbone vivis, kiam la trompon li tenis kiel veron; kaj nun tute faciliĝis lia koro. En la panbutiko oni al li diras:

— Baldaŭ la pano groŝon kostos!

Kaj en la birdovianda butiko li aŭdas:

— Sendube, post iom da tempo la tetraoj estos senpagaj!

— Bonege, kaj kiom nun?

— Nun unu rublon dudek kopekojn por paro, mi petas.

Jen kia turno, dankon al Dio!

Kaj tiel eliris iufoje la kredema leganto sur la straton. Trankvile li iris “en la esper’ de glor’ kaj bono” kaj dande svingis sian bastoneton, kvazaŭ dirante: vidu kiom sekura mi estas!

Sed ĉi-foje, kvazaŭ spite, okazis jeno.

Apenaŭ li faris kelkajn paŝojn, okazis jura eraro, kaj li trafis en arestejon.

Tie li tutan tagon restis sen manĝi. Ĉar kvankam oni provis lin regali, tamen li nur melankolie rigardis kaj diris nur tion:

— Jen kiaj do estas niaj rikoltoj!

Krome, tie li infektiĝis je difterio.

Certe, je la sekva tago la jura eraro klariĝis kaj oni lin liberigis (kontraŭ garantio, kompreneble, ĉar neniu scias ĉu oni ankoraŭ lin bezonos). Li revenis hejmen kaj mortis.

La trompulo gazetisto ankoraŭ vivas. La kvaran masonitan domon li finkonstruas kaj senĉese unu aferon pripensas: per kio nun pli konvenas la leganton trompi: ĉu per la trompo, ĉu per la vero?

(1884)

Tradukis el la rusa Sergio Pokrovskij

Notoj

Saltykov-Ŝĉedrin, Miĥail Jevgrafoviĉ (aŭtenta familinomo Saltykov, pseŭdonime N.Ŝĉedrin, 1826–1889). Rusa satira verkisto kaj publicisto, redaktoro de revuo Oteĉestvennyje zapiski (Patrolandaj noticoj, 1868–1884), aŭtoro de pluraj popularaj verkoj, i.a. de Historio de urbo kaj pluraj fabeloj. La supra satiro aludas la eldonanton de Novoje vremja (Nova tempo) Aleksej Suvorin.

Suum cuique. Al ĉiu la sian (lat.).

Ol fiajn verojn, mi preferas / La trompon kiu nin nobligas.... Cito el Heroo de A.Puŝkin.

Harmonia aermikso. Esprimaĵo el la Slavona liturgio.

En la esper’ de glor’ kaj bono. Cito el Stanco de A. Puŝkin.

Eklaboris kiel bov’ Anatolo Gonĉarov

La peterburga esperantistaro estas gratulinda — en nia urbo ekloĝis konata aktivulo Anatolo Gonĉarov. Dume li kun la edzino Nina loĝas en la klubejo de Espero, kiu povos iĝi ilia hejmo por longa tempo, ĉar la prezidanto de Espero kaj direktoro de turisma E-oficejo Universo Anna Butkeviĉ senpage disponigis al la Gonĉarovoj unu ĉambron en la triĉambra apartamento. Gonĉarov planas organizi kursojn kaj sekciojn kaj revigligi la tutan pereburgan E-vivon. Lia unua paŝo estis fondo de la literatura sekcio, kiu jam havas dekon da partoprenantoj, kiuj kunvenas ĉiun trian mardon de la monato. Okaze de tio li respondas al demandoj de nia redakciano.

BK. Kial vi opinias, ke estas unuavice bezonata la literatura sekcio, sed ne, ekzemple, koresponda aŭ scienca?

AG. Ĉar mi volas, ke almenaŭ la lastaj esperantistoj ne perdiĝu. Ja se iu venis en la E-kulturon, li neniam forlasos la movadon. En Espero iam ekzistis tradukista sekcio, sed miavide la literatura sekcio estas iom alia afero — pli vasta kaj pli multflanka. Krome, por ĝi tute ne estas necesa reklamo kaj aliaj elspezoj, malkiel, ekzemple, por la kursoj.

BK. Pri kio laboros la sekcio?

AG. Mi planas prezenti la E-kulturon kiel tuton, kiel fenomenon, per ĝiaj disponeblaj elementoj: tradukoj, kantoj, poemoj. Kadre de la sekcio eblos renkontoj kun tradukantoj kaj verkantoj, leksikografia laboro.

BK. Kio estas la plej “tikla” punkto en la peterburga movado?

AG. Manko de forta organizanto kaj manko de unueco. La kaŭzo estas personaj ambicioj kaj longtempa starado flanke de SEJM.

BK. Oni scias, ke vi ne longe sidas sur la sama loko. Kie vi intencas ekloĝi post nia urbo?

AG. Miaj translokiĝoj, faritaj pro premo de la malfacila vivo, estis vere oftaj. Sed mi tre esperas, ke ili finiĝos ĝuste en Peterburgo.

Intervjuis Boris Kondratjev

La temaro vekas la atenton

Permesu al mi, kiel privata leganto, publike gratuli pro la aperigo de interesaj artikoloj pri la evoluo de la esperanto-komunumo, interalie la longa eseo de Walter Zelazny.

La multeco de la reagoj pruvas, ke la temaro vekas la atenton de la publiko, eĉ se la reagoj ne ĉiam estas objektivaj. Ekzemple, kiel povas esti objektivaj la reagoj senditaj al la redakcio antaŭ la apero de la lasta ĉapitro? Ne eblas juĝi tutan verkon nur surbaze de la unuaj paĝoj... Tial ĉe kelkaj, specife Gudskov kaj Fettes, mi flaras antaŭjuĝojn. Notu bone, ke mi same malfidus je pozitiva reago antaŭ la fino de la felietono...

Atendinte la lastan ĉapitron, mi trovas la eseon pli historia ol aktuala. Ĝi povus porti la daton de vintro 1996/1997, do post la Manifesto de Prago kaj antaŭ la kunvoko de la unua Forumo de la Esperanta Civito kaj ties sekvoj: La Kvintezo, la Pakto por la Esperanta Civito, la projekto de Karolovaro. La eseo estas unuavice tre signifa resumo pri la suferoj de multaj en Orienta Eŭropo, dum la 80aj jaroj. Mi ĝojas kaj fieras, ke tiaj junaj intelektuloj, kiaj Leyk, Revesz, Zelazny mem kaj aliaj (ankaŭ en Sovetunio, evidente) trovis amikan referencon kaj eĉ azilon en la medio de Literatura Foiro.

Bedaŭrinde grava makulo (sed ne la unua: pensu pri 1933–39) en la historio de la tradicia E-movado estas la konduto de ĝia gvidanta klaso, rilate al la eventoj en la pola Esperantio, 1985–87: de la denunco kontraŭ prezidanto Leyk kaj komisarado de PEA ĝis la bloka demisio de la LKK de la Jubilea Kongreso kaj la malpermeso organizi SAT-kongreson. Proteste mi ne partoprenis en la Varsovia UK, nek en la postaj (laste mi vizitis la Budapeŝtan en 1983), dum mi ĉeestis kaj prelegis pri la esperanto-literaturo en la SAT-kongreso 1987 (Bulonjo-ĉe-Maro).

En Raŭmo, 1980, 106 individuoj kaj kolektivoj lanĉis proponon de nova strategio kiu anticipis la tempojn je tuta jardeko. Nur en 1991 la teksto de la Manifesto fine aperis ankaŭ en la UEA-organo (je honoro de ĝia nova redaktoro, István Ertl, kiu stafetis tuj post... Mark Fettes!). Tra la 80aj jaroj, dum montriĝis pli kaj pli evidente la simptomoj de la granda krizo en la sovetia imperio, la UEA-sistemo fakte insistis (kiam prezentiĝis la okazo) subteni la betonan flankon. Kaj en la 90aj jaroj la sistemo fatale pagis siajn historiajn erarojn, interalie per iompostioma trioniĝo de la asocia membraro: 36.351 en 1987, 12.096 en 1999!

Laŭ Gudskov, la raŭmistoj estas “ne pli ol marĝena parto de la tradicia kaj oficiala Esperantio”. Eble. Sed li atentu ke tiu “marĝena” parto kreskadas ekstere kaj, pro la historiaj eraroj de la “nemarĝena”, riskas esti la enterigisto de ĉi tiu (sin mortiganta) parto, kaj samtempe la akuŝisto de nova Esperantio.

Giorgio Silfer

Milito de formikoj

Mi ricevis N-ron 5 de La Ondo de Esperanto perfekte. La longa verko de Walter Zelazny temas nur pri problemoj en nia tre malgranda E-mondeto. Kial vi donas spacon kaj atenton al eseo pri enaj bataloj de la paseo? Kial vi ne pli verkas pri la diligentaj laborantoj kaj volontuloj de nia movado? Ĉu ĝi ne similas al milito de formikoj?

Frans Cobben

Humanisma spirito

Ekaboni La Ondon estis vere bona ideo! Mi legadas ĝin de paĝo al paĝo pli kaj pli interesiĝante, ne nur pro vere altkvalita materialo de la artikoloj, sed ankaŭ pro ties humanisma interna spirito kaj atentokapta varieco.

Jadwiga Gibczynska

Tagiĝo en la Korea Duoninsulo

Post la dua mondmilito, pro la milita kaj politika konsidero, Usono kaj Sovetunio dividis Korean Duoninsulon en du landojn; komunisma Norda kaj kapitalisma Suda Koreioj, kaj tiel estas jam dum 55 jaroj. Nun Koreioj estas la nuraj dividitaj landoj en la mondo. En la dividita malgranda duoninsulo estas pli granda nombro da armiloj ol en la tuta Afrika kontinento. Estas la plej danĝera municiejo en la mondo.

Ŝajnas ke la tagiĝo por reunuiĝo de la du Koreoj kaj paco venas. 15 jun 2000 la prezidantoj de ambaŭ landoj konsentis pri 5 punktoj, laŭ kiuj ili: 1) Klopodos por unuiĝo sen aliaj intervenoj; 2) Rekonas komunajn elementojn en la unuiĝaj proponoj de ambaŭ landoj; 3) Aranĝos intervizitojn de dividitaj familianoj ekde la 15a de aŭgusto; 4) Interŝanĝos kunlabore en la terenoj de ekonomio, kulturo, sporto, sano kaj naturmedio; kaj 5) Komencos plej baldaŭ oficialajn komunikadojn inter la du landoj por plenumi la interkonsenton.

Ĉiuj koreoj — sudaj kaj nordaj — bonvenigas la interkonsenton kaj ambaŭ landoj nun prepariĝas por detale plani ĝian plenumon. Kompreneble, reala unuiĝo, se ĝi sukcesos, venos post multaj jaroj.

La interkonsento havas signifon ankaŭ en la Esperanto-movado. Antaŭ longa tempo estis multaj esperantistoj en Norda Koreio. Antaŭ 25 jaroj Choi Duk-Shin, tiama prezidanto de la (Suda) Korea E-Asocio, pro politika konflikto kun la registaro de Suda Koreio, iris al Norda Koreio, kaj rendevuis kun la prezidanto de Norda Koreio Kim Il-Sung. Ni aŭdis nenion pri li post tiam. Ankaŭ Ĉina E-Ligo aŭdas nenion el Norda Koreio, kvankam ĈEL regule sendas tien sian organon El Popola Ĉinio. Mi supozas, ke nia movado en Norda Koreio estas dormanta. Tio donas al sudkoreaj esperantistoj novan taskon veki ĝin. Se regula intervizito okazos, ni iros al Norda Koreio por alporti tagiĝon en la dormanta Nordkorea Esperantujo. Mi esperas ke la Tutkorea E-Kongreso okazos ene de 10 jaroj.

Grava peto! Se vi konas iun nordkorean esperantiston, bonvole sciigu al mi rete lee@esperanto.net.

Lee Chong-Yeong

prezidanto de Korea E-Asocio

Pri Tero, Ĉielo kaj vojoj al perfekto

En letero ne sendita al la redaktoro de LOdE mi bedaŭris ke sur la paĝoj de la revuo mankas rusa aktualo, kiu, certe, interesus eksterlandajn legantojn. Sed, post medito, mi decidis ke Esperanto havas sufiĉe da sia propra spaco sur kiu gazetisto povas libere baziĝi. La redaktoro rajtas elekti: la internacia temaro estas plej proksima al la internacia publiko. Tio estas vera. Kaj tamen, leginte la leteron de Carlo Nicolodi el Svislando (LOdE. 2000: 5), mi vidis ke tiu vero ne estas plena. Samkiel la aspekto de la mondo de kiu oni tranĉis certajn tro substancajn detalojn.

Esperantio ne ŝvebas en Ĉielo. Esperantio kreskas el elementoj de reala konkreta tera vivo. Certe, ekzistas homoj kiuj interesiĝas sole pri la problemaro de la lingvouzo kaj tiu de l’ varbado de adeptoj. Sed ilia pura kaj faka intereso similas la intereson de puŝkinisto, kiu plene koncentriĝis je la interpunkcio de Eŭgeno Onegin.

Esperanto havas homajn valorojn. Mi konstatas kun ĝojo, ke Kep Enderby bone komprenas ilian gravon. Esti neŭtrala ne signifas esti nenia.

“Ĉu Ruslando pereas en barbareca mezepoko?” — demandas Carlo Nicolodi. Ĉu oni povas respondi restante en la kadro de esperantista eldono? Kial ne? Ja sur la samaj paĝoj ni legis impresajn skizojn pri Kalifornio kaj instruan socikulturan analizon el Hungario. La leganto prave atendas de rusa gazeto ion analogan pri Ruslando.

Kio estas la kaŭzo de la silento de LOdE pri la interna stato de la lando? Evidente, ne la “rozkoloraj okulvitroj”. Pli verŝajne, la redakcio respektas sian oldan tradicion naskitan en la tempo de la almanako Sezonoj. Tiam amputi certajn informtavolojn, eviti “politikon” signifis “ne partopreni en la mensogo”. Mi pensas, ke nun la stato estas iom alia. Nun eviti “politikon” povas signifi la inversan.

La amputa mondkoncepto de la pasinta epoko strange aspektas en la nova realo. Iam prudenta, la memcenzuro iĝas foje ridinda. Loĝanto de Novosibirsko tre sprite priskribis Amerikon, ĉu iu trovos trafajn vortojn ankaŭ por nia patrio?

Estante ruso, mi malpli akre ol alilandano sentas la menciitan lakunon en la korpo de la revuo. Por esti justa, LOdE donas bonan ŝarĝon al la menso: laŭ mi tio estas sufiĉa komplimento pri la nivelo de gazeto.

Sed la vojoj al perfekto ne havas finon...

Alen Kris

Ho Ŝaumo de Esperanto!

Se tia “imperfekta beletro”, kiun prezentas la traduko de Daniel Luez en LOdE. 2000: 2, servas kiel modelo de E-normo, la revuo ne meritas la honoran titolon de La Ondo. Mi trovis misuzon de E-leksemo en ĉiu tria linio, kaj en ĉiu alineo almenaŭ tri stumblojn pri stilo kaj sintakso. Tia traduko respegulas la situacion priskribitan en la novelo de Boris Vian — sendube ankaŭ Daniel Luez estis vokita traduki ion alian, sed anstataŭe faris lutadon irisforman por ornami la nudan paĝon de via eldonaĵo. Mi refermas la numeron kaj “tio vidiĝas, ke estas via firmao, kiu faris la instalaĵon”, anstataŭ liberorda kaj malpli longa: “videblas, ke la instalaĵon faris via firmao”.

Miaj vejnoj sur la kolo “ŝveliĝas” kiel ŝnuroj, kaj mi “ĉesas” pririgardadon de tia diable merda bordela instalaĵo. Dank-al-Di’, mi ne estis komisiita redakti la folion kun tiu bastarda teksto. Evidente neniu okupiĝis pri tia tasko. Neniu kuraĝis korekti la plumon de Okcidentano. Videblas laŭ tio, ke mankas harmonia ekvilibro inter senfleksia rigida vortordo kaj libera sintakso fleksia.

Verkanto en lingvo internacia devas esti tre singarda pri internaciaj homonimoj (homografoj kaj homofonoj), ĉar naciaj semantikoj de tiaj vortoj ne kongruas. Necesus konstante konsulti etalonan semantikan vortaron, se tia ekzistus.

Videble, la Fundamento bezonas urĝan riparon. Mi ne posedas PIVon, sed se samaj riparistoj redaktas la novan eldonon, mi ne deziras tian produkton, en kiu svarmas falsaj amikoj de la tradukisto kaj mankas preciza distingo de sinonima tezauro. Kaj se la okcidenteskaj tradukoj ignoras la eblecojn de la esperanta sintakso, por kio servu la potencaj 17 finaĵoj?

Ho sezonoj, kiaj tonoj, ĉu tion esperis la pioniroj de la antaŭpasinta jarcento? Kaj ĉu vin sur la Siberia limo de la kontinento, kontentigas la situacio Atlantiko-flanke? Kaj kiun devas observi ni, anoj de la centro de la kontinento, naskiĝlando de la Majstro?

Valdo Banajtis

postmilita antaŭfestivala ondano

Ankoraŭfoje pri Aleksandr Postnikov
Eseo de Anatolij Sidorov

Estas personoj, kiuj penetras historion kvazaŭ meteoro, renversas la kutiman ordon kaj senspure foriras. Tia estis Aleksandr Postnikov: li fondis Ruslandan Esperantistan Ligon (1908), organizis la unuan Ruslandan E-Kongreson (1910) kaj preskaŭ senspure malaperis. Eĉ la Enciklopedio de Esperanto indikis nek lian patronomon, nek la naskiĝdaton [2].

Bernard Golden la unua trovis liajn spurojn kaj artikolis pri Postnikov en Fenomeno kaj en La Ondo de Esperanto [3,4]. Poste en La Ondo de Esperanto aperis artikolo de Igorj Simonov [6]. La esploroj de Simonov finiĝis per la jaro 1917, kaj la legantoj ne sciis, kion faris Postnikov post la liberigo, kio okazis al lia amatino Muza Zike, kaj en kiuj cirkonstancoj li mortis en 1925 — tiun jaron mencias Aleksandr Saĥarov [5] kaj Ernest Drezen [1].

Ĉar Simonov skribis:

Evidente oni povas trovi iujn informojn... en la arkivoj de GPU [6]

mi sendis petleteron al FSB, kiu heredis la aferojn kaj tradiciojn de GPU. Neatendite mi ricevis el FSB stokon da dokumentoj, kiuj ebligas daŭrigi la historion de la car-armea oficiro, kiu poste instruis militarton al ruĝarmeanoj.

La civitana edzino

Pro ĝentileco ni komencu de la virino.

Muza Zike en ruslandaj gazetoj, ekzemple en Rusa Vorto kaj Sonorilo estis nomita respektive “la civitana edzino” kaj “pagamatino” de Postnikov. Tamen ili sukcesis poste oficialigi siajn rilatojn. Kaj post la du juĝprocesoj Aleksandr Postnikov estis enprizonigita en la fortreso de Petro kaj Paŭlo (Peterburgo).

Pri Muza Zike estas mencio en la Raporto de la Petrograda societo Espero [7]. Tiu raporto mencias, ke pri Zike M. oni “vidu Postnikova” (jam!). Kaj pri Postnikova M. oni legas, ke ŝi

estas membro de la Societo ekde 1913, ofertis jaran pagon al la Societo kaj estas membro de la Ligo antaŭ 1911.

Aleksandr Postnikov

Aleksandr Postnikov naskiĝis 23 apr 1880 en Kovno. Lia patro estis ekskolonelo, kiu naskiĝis en Vologda gubernio. En 1897 Postnikov finis la oficirlernejon (kadetskij korpus) en Pskov kaj en 1899 la militistan altlernejon Pavlovskoje. Aleksandr servis en la 1a Orient-Siberia Artileria taĉmento, partoprenis en subpremado de la “boksista ribelo” en Ĉinio, en 1903–1907 li lernis en la Akademio, sed ekde mar 1904 ĝis sep 1905 li partoprenis en la milito inter Japanio kaj Ruslando. Dum la milito li estis unu jaron ĉe la Ĉefa Servo de Kozakaj trupoj kaj tri monatojn en artileria taĉmento. Poste li gvidis roton en regimento Preobraĵenskij ĝis oktobro 1909.

En 1910 Postnikov aliĝis al la Milit-Medicina Akademio kaj oficis tie kiel staba oficiro. Tie li instruis ĝis 10 apr 1911, kiam li estis arestita kaj metita al la fortreso de Petro kaj Paŭlo. Post la juĝprocesoj, pri kiuj detale skribis Simonov [6], A.Postnikov estis lokita en Peterburga prizono, poste en la Vladimira prizono, kie li restis ĝis oktobro 1912. Sekvis Ŝlisselburga fortreso (ĝis dec 1914), Centra prizono Aleksandra en Irkutska gubernio (ĝis okt 1915), etapa prizono en Peterburgo (ĝis apr 1916), denove centra Aleksandra prizono (ĝis okt 1916) kaj fine prizono en Ĉita, kie A.Postnikov renkontis la Februaran Revolucion 1917.

Laŭ dekreto de la Provizora Registaro pri amnestio de politikaj malliberigitoj, la kazo de Postnikov estis traktita en la Arondismenta tribunalo en Ĉita. La tribunalo konsiderinte prizonajn dokumentojn, dokumentojn de la liganoj, atestojn de politikaj malliberigitoj, kiuj loĝis apud Postnikov, decidis ke li estis politika malliberigito konforme al la Registara dekreto [9].

La prezidinto de REL rericevis liberon.

Post la Oktobra Revolucio: arestoj kaj postenoj

Simonov skribis, ke “Post la Oktobra Revolucio (1917) li alvokis subteni bolŝevistojn”. Tamen ĝuste dum la bolŝevista regado li estis kvarfoje arestita: 5 jun 1919, 13 dec 1919, nov 1921, kaj fine 28 feb 1925 laŭ ordono de OGPU, kiun subskribis komisaro Skvorcov.

Tamen A.Postnikov ne nur restadis en bolŝevistaj prizonoj kaj koncentrejoj, li ankaŭ laboris — ja li estis fakulo pri militarto. Li instruis la militarton, kaj pro tio li jam en 1917 ricevis la kolonelan rangon.

La kariero de la kolonelo estis kalejdoskopa. En dec 1917 Postnikov servis sub la gvido de ĉefkomandanto Krylenko en la stabo de Petrograda armea arondismento. En Petrogrado, la Ligo de Socialistoj-Universalistoj (LSU) elektis lin al la Petrograda Soveto.

En 1918 Postnikov estis inspektisto de la fervojoj en la Petrograda arondismento. En januaro 1919 li eklaboris en Moskvo kiel la ĉefo de la Stabo pri gardo kaj defendo de ĉiuj fervojoj de la respubliko.

Post la liberigo el la Ivanova koncentrejo, 23 okt 1920 Postnikov estis sendita al la stabo de la Okcidenta fronto en Smolensk, de tie li venis al la stabo de la 16a armeo en Mogiljov. Tie Postnikov dum du monatoj estis komandanto de la 10a fusilista divizio, kaj poste ĝis novembro 1921 li servis en la Stabo de Laborist-Kamparana Ruĝa Armeo.

En novembro 1921 Postnikov estis arestita kaj kondamnita al dujara bagnado en Nova-Pskova koncentrejo. Sed 8 maj 1922 li estis liberigita. Poste li laboris kiel pedagogo en la Centra klubo de Komsomolo (distrikto Sokoljniki). Ekde oktobro 1924 li perdis la laboron, registriĝis en laboroficejo, sed restis senlabora ĝis la lasta aresto, kiu okazis 28 feb 1925.

Oni povas konstati, ke li klopodis prezenti sin instruisto, ĉar li sukcese finis la oficirlernejon (1897), militistan altlernejon (1899), Akademion de la Ĝenerala Stabo (1907) kaj eĉ Arkeologian instituton (ĝusta jaro ne estas konata). Krom la militarton, Postnikov instruis la francan lingvon kaj Esperanton.

Dum la enketado li indikis siajn parencojn:

Edzino — Muza Maksimiljanovna; frato — Fjodor Postnikov, ekde 1905 loĝas en Usono; fratino — Anna Aleksejevna (48 j.), loĝas ĉe mi; bopatrino — Augusta Karlovna Zike (70 j.), ankaŭ ŝi loĝas ĉe mi; nevo — Anton Petroviĉ Markoviĉ, inspektisto ĉe Militista aŭtomobila deponejo; [nevo] Boris Petroviĉ Postnikov estas ĝenerala konsulo en Afganio.

Postnikov kaj lia Ligo

25–28 feb 1925 OGPU arestis 14 membrojn de LSU inkluzive de A.Postnikov mem. Ĉiuj arestitoj, escepte de Muza Postnikova, estis viroj. El la 14 arestitoj pli ol duono estis cararmeaj oficiroj aŭ finintoj de militistaj lernejoj.

Ĉar en LSU dominis viroj kaj oficiroj, oni supozis ke la Ligo estas kontraŭsovetia organizaĵo, kiu intencas kapti la potencon en la lando.

Aleksandr Postnikov bone komprenis la danĝeron, kaj klopodis konvinki la enketiston, ke la vera celo de la Ligo ne estis damaĝi la sovetan potencon. Por tio li jene klarigis la ekziston de la Ligo:

La fina tasko de la Ligo estas fondo de internacia laborista asocio en la tuthomara skalo. Ni planis konstrui ĝin per du vojoj; unue, per armita okupado de necivilizitaj kaj maldense loĝataj teritorioj, kaj en civilizitaj landoj per fondo de akcia kooperativa komisiono, kiu devus formi ĉelojn. Tiun internacian gvardion ni intencis organizi el internacia senhava aventurema junularo, kiu havas nenion por perdi. La gvardio povus ekzisti nur dank’ al Sovetia registaro [10].

Postnikov jene klarigis la diferencon de LSU disde Ruslanda Komunista Partio (bolŝevista):

Niaj programaj diferencoj en la ĝenerala parto estas jenaj: ni, unue, estas oponantoj de la mortpuno; ni estas kontraŭ pure formala divido de la loĝantaro laŭ la klasoj kaj ankaŭ kontraŭ privilegioj kiujn oni donas laŭ la skema aparteno al la certa klaso; ni ne konsentas ke RKP(b) ne iniciatis demandon pri la internacia lingvo; ni estas subtenantoj de la libero de la vorto kaj de la gazetaro, de la klerigo, de la ribelo, de la transloĝiĝo; ni estas kontraŭ la nuntempa formo de la solvo de la nacia problemo kaj aperigo de aŭtonomaj naciaj respublikoj; laŭ nia opinio la Ligo de Socialistoj-Universalistoj devus en la ĉefa kerno esti kompletigata de laborista intelektularo [10].

La verdikto

Fine de la enketado Postnikov kategorie neis, ke la ĉefa celo de la Ligo estis kontraŭbatali la Sovetan potencon. Tiun supozon pravigas la sufiĉe molaj punoj, kiujn ricevis la arestitoj.

2 personoj el la 14 estis ekzilitaj al Zyrjana teritorio (nun Komia Respubliko), 6 personoj — ankaŭ Muza Postnikova — ricevis trijaran bagnadon en koncentrejoj. 5 personoj perdis por tri jaroj la rajton loĝi en la grandaj urboj (Moskvo, Kievo, Odeso, Ĥarjkovo, Leningrado kaj Rostov-ĉe-Dono) kaj en ties gubernioj. Nur unu persono estis kondamnita al mortpafo — Aleksandr Postnikov.

Li estis mortpafita 19 jun 1925. Kolonelo A.Postnikov estis enterigita en teritorio de Jauza malsanulejo en Moskvo [8]. Ĉiuj kondamnitoj estis rehonorigitaj en 1993.

Ni laboru

Sed malgraŭ la supre listigitaj faktoj, multaj demandoj restas sen respondoj.

Kio okazis al la ekzilitoj kaj bagnuloj post la fino de la punperiodoj? (La liberigitoj ne rajtis loĝi en la supre menciitaj urboj kaj regionoj.) Kio okazis al Muza Postnikova? La laborkampo ne estas finplugita. Necesas labori, labori, labori.

Mi pretas kunlabori kun ĉiuj, kiuj havas intereson pri la historio de Esperanto en Ruslando. Dezirantoj notu mian adreson: RU-167031, Komi resp., Syktyvkar, ab. ja. 1316, Ruslando.

Referencoj

1. Drezen E.-W. Historiaj studoj. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. P.154.

2. Enciklopedio de Esperanto. Budapest: HEA, 1986. P.451.

3. Golden B. Fjodor Postnikov // La Ondo de Esperanto. 1996. N-ro 6. P.17-19.

4. Golden B. La tri Postnikovoj // Fenomeno. 1993. N-ro 2. P.11.

5. Saĥarov A. Rememoroj de centprocenta esperantisto. Moskvo: Impeto, 1993. P.99.

6. Simonov I. Aleksandr Postnikov // La Ondo de Esperanto. 1995. N-ro 1. P.14-20.

7. Otchjot Komiteta Petrogradskogo Obŝĉestva “Espero” za 1913, 1914, 1915 kaj la unua jarduono 1916. Petrograd, 1916.

8. Pisjmo-otvet iz FSB RF ot 22 aprelja 1996 N-ro 10/A-C-544.

9. Protokol doprosa ot 16 marta 1925. Cenraljnyj arĥiv FSB RF. Delo N-ro R-45424, l. 104-105 ob.

10. Protokol doprosa ot 26 maja 1925. Cenraljnyj arĥiv FSB RF. Delo N-ro N-ro R-45424, l.197-199 ob.

Sur flaviĝinta foto el la unua (kaj la sola — ĝi aperis en aprilo 1911!) kajero de Universala Ĵurnalo, redaktita de Muza Zike, estas la Organiza Komitato de la 1a Ruslanda Esperantista Kongreso (Peterburgo, majo 1910). Sidas: A.Ivanickij, V.Barabanova, A.Postnikov, P.Vasilkovskij, M.Zike; staras: V.Beringer, A.Dadajev, E.Nozikova, S.Petrov.

KIA DISK’...

Kore. Kia viv’: Kompakta disko. — Donneville: Vinilkosmo, 2000.

La sendube brava Kolekto 2000 — Vinilkosmo, efektivigita de Eurokka kun subteno de FAME-fondaĵo, estis finita per iom miriga kompakta disko (KD) Kia viv’ de bando Kore el Nantes (Francio).

Oni devas konstati ke apud la bonegaj KDoj (el ĉiuj vidpunktoj) de Kajto, Persone, Jacques Yvart, troviĝas bedaŭrinde perfekte mezkvalita albumo. La mezkvaliteco certe ne rilatas al la sono kaj interna aranĝo de la disko — ambaŭ estas modelaj kutime por Eurokka. La tekstolibreton oni eĉ povas nomi plej bela inter ĉiuj KDoj de tiu serio. Sed la muziko mem estas tute neinteresa. Ĝi, laŭ priskribo de eldonistoj mem, estas “varietea” kaj “rok-gruva”. Kio ĝi estas reale? Sendube, “varietea” tiusence, ke la muziko jes taŭgas por varieteo. Tamen la recenzanto, estante delonga rok-ŝatanto, povas atesti, ke Kore neniukaze eblas nomi rok-grupo — nur “pop”.

La intenco de Eurokka estas klara: montri Esperantan muzikon kiel fenomenon entenantan ĉiun stilon kaj direkton en la moderna tutmonde populara muziko (mi substrekas vortojn “tutmonde populara”, ĉar, ekzemple, E-alternativuloj ne estas reprezentitaj en la Kolekto 2000, kvankam tiuj ja ekzistas, sed populareco de E-“alternativo” analogias kun la tutmonda, do malgrandas). Nur per tio eblas pravigi aperon de Kia viv’. La muziko estas treege ordinara — tian ni ĉiutage povas aŭskulti en iu ajn radiostacio, la voĉo de ĉefkantisto (Kris Spitzer) ne havas iun ajn elstaran trajton, kvankam ja li kantas profesie kaj senriproĉe.

Pri la tekstoj oni povas diri fakte malmulton. Jen kion skribas pri ili la eldonistoj mem: “La tekstoj prezentas ekstremajn ĉiutagajn vivproblemojn (aidoso, frenezo, danĝera stirado, morto, amo, surstrata vivo, pasio, disiĝoj, ktp...)”. Tamen la temoj kaj la lingvaĵo estas primitivaj:

Frenezo, vi estas daŭra ĝeno,

Plenigas min per la veneno,

Mia mem’ ne restas sam’,

Vi haltu, troas jam...

(“Ĵaluzo”)

(ankaŭ ĉe Persone la poezio ne estas modernisma, sed tamen tre profunda), la ritmo estas simpla, kaj (plej grave!) la vortoj iel perdiĝas en la muziko. Mankas deziro mergiĝi en la tekston, la tuta KD aŭskultiĝas pretere, ne kaptante atenton (ve!). La rimoj estas ĝenerale normalaj, sed tamen kelkloke kritikindaj:

Ĉiutage koro mia ŝajnas estingita,

...

Tiukaze, kara mia, staras mi fuŝita...

(“Sen ĝu’”)

Estas krome aliaj netrafaj rimo-paroj (turmentita/ĉagrenita, vin/vi, nul’/ĝu’). Tamen enestas ankaŭ tre interesaj pecoj:

Sinjoro, estiĝas tragedio,

Sinjoro, vi agas sen konscio,

Vi pagas por ĉi amor’,

Vi pagas kaj iras for —

pasanta pasio.

Kiel oni povas klarigi ĝeneralan aperon de Kore kiel ensemblo, kaj ĝian evidentan ĝisnunan ne tro grandan sukceson (deko da miaj amikoj, aŭskultinte la diskon, konfesis pri neŝato de la KD, kaj tio jam estas tendenco)?

La niĉo de tiu “leĝera” muziko, simile al “trajna legaĵo”, estas delonge vaka en Esperantujo. Eŭropaj aŭskultantoj kutimas aŭ al bardaj-folkaj kantoj (Kajto, M. Bronŝtejn, Ĵomart & Nataŝa), aŭ al vera roko (Persone, JoMo kaj Mamutoj/Liberecanoj, antaŭ dek kvin jaroj Amplifiki), kaj por la kompetenta muzik-ŝatanto Kore sonos de unu flanko — tro nekutime, ĉar pop-muziko en Esperanto estas raraĵo, aliflanke — tro kutime, ĉar la muziko estas vere mezkvalita kaj averaĝa. Paradokse? Tute ne. Por ne tedi legantojn mi ne donu statistikon pri la jaroj kiam esperantistiĝis niaj ĉefaj muzikistoj, sed la minimumo estas antaŭ 15–20 jaroj.

Do, ĉiuj ili perfekte konas la muzikan merkaton de E-muziko, kaj scias pri la bezonoj de esperantistoj. Sed la motoro de Kore, Kris Spitzer, estas esperantisto nur de iom pli ol unu jaro (laŭ komuniko de Eurokka). Oni povas imagi ke li, evidente profesia muzikisto, ekvolis okupi la “verdan” niĉon de pop-muziko, sed ankoraŭ ne sukcesis esplori la situacion en E-muziko.

Nu, Kore ludas sendube profesian muzikon, sed dume ne tro interesan. Mi sincere deziras al la grupo grandajn sukcesojn en baldaŭa estonto.

Grigori Arosiev

Libroj

Miroslav Malovec. Gramatiko de Esperanto. — 2a eldono. — Dobrichovice: KAVA-PECH, 2000. — 144 pĝ.

Kutime oni opinias, ke post la eldono de PAGE oni povas facile verki gramatikon, koncizigante kaj reordigante la materialon de la plej plena el la Esperantaj gramatikoj. Unuavide ankaŭ la gramatiko, kiun verkis la redaktoro de Starto Miroslav Malovec, estas tradicia. Tamen krom la kutimaj ĉapitroj pri leksiko, fonetiko, ortografio, vortfarado, morfologio, kaj sintakso de Esperanto, en la libro estas ĉapitroj pri lingvoevoluo, stilistiko kaj tradukado, ja la lingvo, laŭ la aŭtoro:

“devas esti sufiĉe malsimpla kaj komplika, por ke ĝi kapablu esprimi ĉiujn ideojn, ĉiujn delikatajn nuancojn de la homa pensado, kiujn la uzantoj bezonas esprimi en la vivo, laboro kaj literaturo”.

Ne nur devas esti, sed ĝi estas tia.

János Csohány. La vivovojo de Jesuo Kristo / Trad. el la hun. Tibor Papp. — Debrecen: Debrecena E-Societo, 1999. — 29 pĝ., il.

En hungaria urbo Debreceno aperas interesa dumonata revuo Debrecena Bulteno kaj kelkfoje jare estas eldonataj libr(et)oj en Esperanto. La verketo de János Csohány (en la komunisma tempo ĝi estis distribuata samizdate) celas nur persvadi la legantojn koni la Biblion. Kvankam temas pri mil-kaj-unua provo sistemigi kaj kompendiigi la vivon de Kristo surbaze de la Sankta Skribo, la legantoj eble trovos ion interesan, ekzemple la ilustraĵojn de Ákos László.

Betty Salt. Lito apud la fenestro. — Rotterdam: UEA, 1999. — 111 pĝ., il.

“La sekvan tagon dum kunsidoj ŝi sukcesis kompreni la esencon de ĉiuj diskutoj, perdante nur kelkajn detalojn. Sed ĉar, antaŭ la kongreso, ŝi eĉ ne unufoje estis en grupo, kiu parolis nur Esperanton, ŝi ege surpriziĝis ke tiom estas komprenebla al ŝi. Tian simplan lingvon la tuta mondo ja devus koni kaj uzi”.

— skribis la kanada esperantistino Betty Salt (1907–1994) en la novelo Ŝia unua kongreso.

Tiu ĉi kaj aliaj originalaj rakontoj, teatraĵetoj, poemoj kaj kelkaj tradukoj konsistigas la libron, eldonitan de UEA. Fakte UEA eldonis lastatempe plurajn pli valorajn librojn. Kial aperis tiu ĉi? Ĉu pro tio, ke “ŝi estis dotita ankaŭ per la talento verki”? Aŭ pro tio, ke “ŝi estis granda mecenato de UEA”? Aŭ ĉar “tian simplan lingvon” devus koni eĉ la plej nelegipovaj samideanoj?

“Resurekto” estas eldonita!

“La historio de la arestitino Maslova estis tre ordinara...”, — povis legi niaj abonantoj en la specimena ĉapitro de Resurekto, en la maja Ondo.

Eĉ tute reala estis tiu historio. Fama juristo Anatolij Koni (ĝuste li akceptigis la absolvan verdikton en la kazo de Vera Zasuliĉ, atencinta la vivon de la peterburga urbestro Trepov) rakontis en 1887 al Lev Tolstoj la vivhistorion de Rozalia Onni. Ŝi post la morto de la patro loĝis ĉe riĉa bienistino. En la aĝo de dek ses jaroj ŝin delogis kaj forlasis parenco de la bienistino, kiu forpelis Rozalian post ŝia patriniĝo. La senhejmulino eklaboris en bordelo, tie ŝtelis monon de kliento, kaj en la proceso inter la asizaj ĵurianoj hazarde estis ŝia deloginto.

Fine de 1889 Tolstoj malnete finis la unuan version de la romano, tamen sekvis longa polurado kaj evoluigo de la temo. Nur post dek jaroj la romano estis finpolurita. La kombino de la romantika intrigo kun la filozofia, morala kaj etika problemaro faris Resurekton unu el la plej legataj verkoj, iam ajn verkitaj en la rusa lingvo, eĉ se kelkaj kritikistoj nomis ĝin tro engaĝita.

Nun Resurekto estas legebla ankaŭ en Esperanto per la traduko de Viktor Sapoĵnikov. Sezonoj (Jekaterinburg, Ruslando) eldonis ĝin kiel la sesan volumon en la libroserio Rusa literaturo. La libro havas 368 paĝojn, fortikan bindon kaj kromkovrilon de Maŝa Baĵenova.

La libro estas mendebla ĉe UEA kaj aliaj gravaj libroservoj kontraŭ 24 eŭroj. La abonantoj de La Ondo povas mendi la romanon rekte ĉe la redakcio sendinte 35 respondkuponojn. La ruslanda prezo estas 89 rubloj (plus sendokosto).

Halina Gorecka

LIBRO PRI LA NATO-ATAKO AL JUGOSLAVIO

Ĉiriĉ, Zoran. Vespermesaĝoj. — Varna: Bambu Ltd, 2000. — 68 pĝ. — 6 eŭroj.

Ĵus aperis Vespermesaĝoj de Zoran Ĉiriĉ (Jugoslavio). Tiu libro estas kolektaĵo de retmesaĝoj senditaj de Zoran al amikoj kaj konatoj dum la NATO-atako al Jugoslavio printempe 1999. Ĝi rakontas pri la aŭtentikaj travivaĵoj de juna esperantisto dum militaj kondiĉoj meze de Eŭropo. Persona, originala atesto de junulo, kiu per malfermitaj okuloj rigardas la mondon, kaj la politikon, kaj plu — malgraŭ la bomboj — esperas kaj laboras por paco kaj protekto de nia Tero.

Aldone aperas en la verko kronologio pri la bombado kaj oficialaj interkonsentoj pri la transpreno de Kosovo fare de UN.

Mendebla ĉe Bambu Ltd Adreso: p.k. 405, BG-9000 Varna, Bulgario Rete: bambu@mailroom.com.

Sabira Stahlberg

Gazetoj
Franca Esperantisto. 2000: 518

Ĉiujare Franca Esperantisto aperas kelkajn fojojn kiel literatura kajero. Tiuj kajeroj celas al iom-post-ioma formado de antologio de la franca literaturo en Esperanto.

En aprilo 2000 veran frandaĵon ricevis literatur-amantoj — aperis la unua parto (duono) de La ŝaŭmo de l’ tagoj de Boris Vian. Claude Longue Épée surprenis veran defion per traduko de la romano, priskribanta la mondon kies fundamentaj reguloj “estas fundamente malsamaj de la niaj”.

Multaj taksas tiun ĉi romanon netradukebla pro la tute individua lingvouzo de Vian. La tradukinto mencias tri ĉefajn lingvajn vojojn, kiujn Vian iras:

“Laŭ la unua vojo — kiun mi nomas Schwartzeska — li rifuzas ĉian stilbildon kaj ĉian metaforon, li uzas la vortojn laŭ ilia strikta signifo. Tial oni komprenas, kial la rakontanto opinias, ke estas trompema tiu, kiu uzos trinkmonon por manĝi ... Sed en la Viana romano estas multegaj tiaj vortoj, kies duobla signifo en la franca lingvo tute ne ekzistas en alia lingvo, inkluzive Esperanton ... De tiuj Vianaĵoj la laŭvorta traduko havas nenian sencon, kaj ĝenerale ties laŭsenca Schwartzigo ne eblas. Restas nur la ambicia, ĉiam malfacila kaj plej ofte vana, elserĉo de anstataŭanta Schwartzaĵo.

“Sur la dua vojo — kiun mi nomon slanga — Boris Vian proponas al ni duone kreitajn vortojn per kripligo de tradiciaj vortoj ... Simila misformado de esperantaj vortoj estas pli malfacila ol oni povus kredi; ĉiuokaze tia misformado estas malpli cerbotrafa en lingvo, en kiu malmisas la konstanta sinteza formado de la vortoj...

“Sur la tria vojo — kiun mi nomos la Zamenhofeca — Boris Vian fabrikas kompletajn kreitaĵojn. Ili baziĝas sur du geniaj principoj: la aglutinado de la radikoj, kaj la uzado de konata sufiksaro ... Sed, se “députodrome” aŭ “antiquitaire” en franca teksto instigas la leganton al miriga neatenditeco, oni devas konfesi, ke “deputitejo” aŭ “antikvaĵisto” en esperanta teksto ne ridetigus... Tiukaze la apriora deziro tamen elvoki vortan strangecon al la leganto trudas al la tradukanto alispecajn vortludojn aŭ intence balastajn kunmetojn, kiuj povas rapide transformiĝi de vortspicoj al ... gramatikaj eraroj”.

Laŭ Raymond Queneau La ŝaŭmo de l’ tagoj estas la plej korŝira el ĉiuj nuntempaj amromanoj. La enkondukinto mencias, ke Vian “vekas nuntempe, ĉefe ĉe la junularo, brilan denovan intereson”, kaj tio estas vera, almenaŭ se temas pri intelektema studentaro en Ruslando. Ni atendu la duan parton.

A.K.

Ricevitaj gazetoj

El Popola Ĉinio. 2000/6;

Esperanto. 2000/5;

Esperanto aktuell. 2000/3;

Franca Esperantisto. 2000/517,518;

Heroldo de Esperanto. 2000/7;

Kataluna Esperantisto. 2000/310;

La Esperantista Laboristo. 2000/250;

La Ondo de Esperanto. 2000/6;

La Revuo Orienta. 2000/5;

Monato. 2000/4,5;

Norda Stelo. 2000/[1];

Service de Presse. 2000/548,549,550;

Starto. 2000/2;

Svisa Esperanto-Societo Informas. 2000/3;

Trampo. 2000/6;

Venezuela Stelo. 1999/66;

Wydarzenia Esperanto Esperanto -Polska. 2000/5.

M O Z A I K O

Ni ricevis ok respondojn por la krucvortenigmo “Alfabeto” el la aprila Ondo. Ĉiuj venintaj respondoj estis tute ĝustaj. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Sergej Paĥomov el Kirov (Ruslando). Ni gratulas lin!

Vidu la ĝustan solvon ĉi-sube:

Geografia krucvortenigmo

Skribu en la malgrandaj rondoj respondojn kaj poste en la granda rondo vi trovos geografian vorton (R). Skribi necesas laŭ la direkto de la horloĝa montrilo.

1. Ĉeesti por helpi al iu pro ofica devo; 2. Lando en Skandinavio; 3. Ĉefurbo de kaŭkaza ŝtato (R); 4. Lando en Baltio (R); 5. Rivero, enfluanta en Jenisejon; 6. Urbo en Italio; 7. Lando en Baltio; 8. Ĉi-jare, la kongresurbo de SAT.

Kompilis Tatjana Kulakova

La respondoj devos veni al la redakcia adreso antaŭ 10 sep 2000. Unu el la respondintoj ricevos librodonacon. La respondon sendu al la redakcia poŝta adreso aŭ rete al la rubrikestro: kulakova@akb.mplik.ru. Fine de la jaro ni premios la plej aktivan respondemulon.

Malfalsaj interparoloj

Dum kverelo edzino krias al la edzo:

— Mi certas, ke vi edziĝos la sekvan tagon post mia morto!

— Ne, karulino, mi ripozos kelkajn tagojn.

***

Sekretariino raportas al la ĉefo:

— En la akceptejo estas viro, kiu deziras interparoli kun vi pri iuj fakturoj.

— Hm... Kaj kiel li aspektas?

— Li aspektas tiel, ke vi prefere pagu al li.

***

Edzo ĝoje sciigas la edzinon:

— Karulino, imagu, ke mi aĉetis loterian bileton kontraŭ dek eŭroj kaj gajnis kvincent!

— Kio?! Ĉu vi kuraĝis sen mia permeso elspezi dek eŭrojn!

***

Du amikoj interbabilas:

— Ĉu vi konsentas, ke blondulinoj havas pli teneran karakteron ol inoj kun kaŝtanaj aŭ nigraj haroj?

— Mia edzino jam estis ĉiu el ili, sed mi ne rimarkis la diferencon.

***

Ĉasisto fanfaronas, ke li povas diveni la aĝon de ajna besto. Oni montris al li azenon.

La ĉasisto longe ekzamenis ĝiajn dentojn, poste prenis ĝin je la oreloj kaj kompetente deklaris:

— Tiu leporo supozeble aĝas ĉirkaŭ cent jarojn.

Plukis kaj tradukis Halina Gorecka

El la Fundamento de Esperanto

Kvin frazoj el la Ekzercaro (Ekzerco N-ro 20):

  • Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis.
  • Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.
  • Kial vi ne respondas al mi? Ĉu vi estas surda aŭ muta? Iru for!
  • Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa.
  • Morti pro la patrujo estas agrable.

L.L. Zamenhof

La studan sezonon en la E-klubo de Tiĥvin tradicie finis turista marŝo. Nek vento, nek pluvo povis malhelpi al viglaj ludoj, gajaj dancoj kaj kantoj ĉe la fajro sur bordoj de kunfluiĝantaj riveroj Tiĥvinka kaj Ribejka. La pitoreska naturo, amika rondo kaj adiaŭe — bongustaj ŝaŝlikoj. Ĝis aŭtuno! (Zoja Kaĉalova)

Frazoj

Se vi prenas la Strategian Planon kaj reklamilojn de UEA unumane kaj ĝiajn spezokontojn en la alia, impresas kvazaŭ la du devenas el malsamaj asocioj, por ne diri universoj. La ŝlosilaj celoj de disvastigo (informado, instruado), utiligo (servoj, kontaktoj) kaj edukado al tutmonda konscio komencos preni realan signifon nur kiam projektoj sur tiuj kernaj kampoj ricevos adekvatajn rimedojn.

Stefan MacGill. Esperanto. 2000: 5.

La Komunismo estas nia celo, sed Esperanto estas nia instrumento. Tiel rigardata la afero, jam ne povas ekzisti dubo pri nia rolo en la mondo. Temas pri rolo kiu ne povas esti plenumata de ne-esperantistoj eĉ se tre aktivaj komunistoj. En mondo kiu antaŭeniras al la tutmondiĝo de la ekonomio kaj la plenintensiĝo de la internaciaj rilatoj ĉiunivele, la internacia lingvo Esperanto povos kaj devos ludi gravan rolon ankaŭ en la klasbatalo kiu de nun nepre disvolviĝos je tutplaneda skalo.

Faustino Castaña Vallina, prezidanto de IKEK. Internaciisto. 2000: 2.

Neniu scias nombri kiom da homoj parolas Esperanton. Oni eĉ ne konsentas kiujn oni tiam devas nombri. Pli facile devus esti pri organizitaj esperantistoj, ĉar temas “simple” pri membroj de organizaĵoj, abonantoj de gazetoj kaj partoprenantoj de renkontiĝoj. Tamen, eĉ tiu nombrado ne eblas, ĉar tro multaj kaŝas siajn statistikojn. Neniu povas devigi ekzemple konatajn internaciajn E-gazetojn publikigi la nombron de siaj abonantoj. Laŭvole ili povas mistifiki nin per nekontroleblaj aludoj pri “kresketo”, “stabileco” aŭ io same enigma. Tiom pli laŭdindaj estas la esceptoj, kiuj ja aplikas publikecon.

Osmo Buller. Esperanto. 2000: 4.

Nur malmultaj volas lerni fremdan lingvon pro nura scivolemo. Plej multaj almenaŭ subkonscie atendas, ke ili havos ian utilon pere de la lingvo. Ni ĉiuj scias, ke Esperanto montris certajn utilojn al ni. Restas do nia tasko montri, ke indas scii paroli kaj skribi Esperanton.

Jukka Laaksonen. Esperantolehti. 2000: 2.

Por kiu ajn gazeto la plej grava juĝanto estas tamen la publiko. Feliĉe, la abonantaro de HdE konstante kresketis dum la lastaj tri jaroj. Kaj tio okazis malgraŭ (aŭ danke al) kampanjo kontraŭ Heroldo mem, kontraŭ la gazeto de Teo Jung kaj Ada Sikorska. La insultoj kaj mensogoj kontraŭ mia persono, kontraŭ miaj kunlaborantoj kaj specife kontraŭ mia edzo, d-ro Giorgio Silfer, estas parto de tiu kampanjo.

Perla Martinelli. Heroldo de Esperanto. 2000: 4–5.

Oni ne povas diri, ke la slogano “Esperanto fariĝu la dua lingvo por ĉiuj apud la nacia”, prava aŭ malprava, apartenas al la tradicio de SAT. Precipe, Lanti kaj liaj aprobantoj tiris la logikan konsekvencon de tiu slogano kaj anticipis, ke Esperanto estu la ĉefa lingvo almenaŭ inter la membroj de SAT. Tamen, la slogano povas esti alimaniere komprenata. Nome: dua lingvo estas duaranga lingvo, kiun oni nepre ne uzu, se oni povas uzi la unuan. Tiel komprenata, la “dua” lingvo fariĝas la lasta lingvo por ĉiuj, la lingvo, kiun nepre neniu uzu, se oni povas uzi alian.

Petro Levi. Sennaciulo. 2000: 4.

A N O N C E T O J

Ĉiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond-kuponon. La pagon sendu al Halina Gorecka je la redakcia adreso.

E-geklubanoj el Ĉeská Trebová (Ĉeĥio) volas gaje renkonti la novan miljaron. Dum solena adiaŭo kun nuna miljaro ni aranĝos letervesperon. Bonvolu sendi al ni belan bildkarton el Via lando ĝis la fino de novembro 2000. Unu el la gesendintoj estos elektita kaj povos travivi senpage unu semajnon en nia urbo (escepte de la vojaĝkosto). Ĉiu sendinto de salutbildkarto ricevos E-bildkarton de nia urbo.

Anna Pistorova Adreso: Nove nam. 1746, CZ-560 02 Ĉeská Trebová, Ĉeĥio.

Tangshana E-Asocio (Ĉinio) okaze de sia 15-jariĝo okazigos jarfine kongreson, en kies kadro okazos ekspozicio de diverslandaj moneroj. Ni reciprokos la senditajn monerojn laŭ via deziro.

Adreso: P.O.Box 3, CN-063000 Tangshan Hebei, Ĉinio

Lingvisto deziras korespondi tutmonde en diversaj lingvoj (itale, hispane, germane, latine, france ktp), scias la brajlon. Interesoj: lingvoj kaj sciencoj.

Kalegin S.N. Adreso: RU-385060, resp Adygeja, g. Majkop, st. Ĥanskaja, ul. Gorjkogo 28, Ruslando.

36-jara fraŭlo deziras korespondi pri lingvoj, artoj, vojaĝoj kun instruistino el Usono aŭ Francio.

Gennadij Andrijaŝ Adreso:UA-71112, Berdjansk, pr. Proletarskij,228-53, Ukrainio.

Mi estas la filo de Honoré Bourguignon, aktiva franca esperantisto en la intermilita periodo, IAREVano, eldoninto de Proleta Literaturo kaj Internacia Literaturo. Li korespondis kun sovetiaj esperantistoj V.Kuzmiĉ, E.Miĥalski k.a. Post la aresto de E.Miĥalski NKVD kunprenis multajn dokumentojn, interalie, kelkajn leterojn de mia patro al li. Mi ŝatus ricevi kopiojn de tiuj leteroj. Ĉu iu povas helpi?

Lucien Bourguignon Adreso: 1013, Quartier Mouret, Route des Pinchinats, FR-13100 Aix-en-Provence, Francio.

Speciala somera oferto

Ni proponas somerajn rabatojn por kelkaj libroj eldonitaj en Jekaterinburg. Ĉiuj libroj estas riceveblaj kontraŭ internaciaj respondkuponoj. Mendu ĉe nia redakcia adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando.

Kvarteto. Poemoj de Viktor Ĉaldajev, Gafur Gazizi, Alen Kris kaj Nikolai Lozgaĉev. Enkonduko de William Auld. 80 paĝoj. 9 IRK.

Vivo kaj morto de Wiederboren. 12 humuraj kaj satiraj noveloj (William Auld, Clelia Conterno, Lorjak, István Nemere, Reto Rossetti, Raymond Schwartz, Sándor Szathmári, Johán Valano k.a.). 80 paĝoj. 9 IRK.

La ĉashundo de la Baskerviloj. Krimromano de Arthur Conan Doyle. Tradukis William Auld. 14 IRK.

La stratoj de Aŝkelono. Scienc-fikcia novelo de Harry Harrison. Tradukis William Auld. 2 IRK.

Maigret hezitas. Krimromano de Georges Simenon. Tradukis Daniel Luez. 128 paĝoj. 12 IRK.

Princidino Mary. Romaneto de Miĥail Lermontov. Tradukis Nikolaj Danovskij. 72 paĝoj. 6 IRK.

La morto de Ivan Iljiĉ. Novelo de Lev Tolstoj. Tradukis Valentin Melnikov. 56 paĝoj. 6 IRK.

William Auld — 75 jaroj. Aŭtobiografio, poemoj, bibliografio, multaj fotoj. 56 paĝoj. Ilustrita. 6 IRK.

Lingvaj Respondoj. 10 esperantologiaj eseoj de akademiano Sergio Pokrovskij. 80 paĝoj. 9 IRK.

Esperanto en Ruslando. Historia skizo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. 40 paĝoj. 6 IRK.

Bonan legadon!

“RUSA ANTOLOGIO”

Daŭras la laboro pri la unua volumo de la Rusa Antologio, kiu enhavos tradukojn de noveloj el la 19-jarcenta rusa literaturo. Sezonoj eldonos la libron en la sekva jaro.

La antologio devos esti bona kiel enhave, tiel forme (bona preso, fortika bindo, eleganta kromkovrilo). La eldonkvanto devos esti almenaŭ duoble pli granda ol la supozata vendokvanto en la proksimaj jaroj, kaj tiel la libro estos havebla en la merkato dum sufiĉe longa tempo.

La vendoprezo de la unua volumo estos 24 eŭroj, sed la prezo en Ruslando estos malpli alta — nur 170 rubloj je la nuna kurzo, aktualigota laŭ la inflacio — por ke ĝin povu aĉeti ankaŭ neriĉaj literatur-amantoj en nia lando.

Jam nun ni akceptas antaŭpagojn (24 EUR aŭ 170 rubloj). Paginte nun, vi ŝparos la sendokostojn kaj ricevos la libron tuj post la eldono rekte de Sezonoj.

Pli bonstataj samideanoj, societoj kaj entreprenoj povas sponsori la projekton per donaco de, respektive, 50 eŭroj aŭ 500 rubloj. Ĉiu “sponsoro” ricevos ekzempleron de la libro kaj diplomon de la eldonejo. La listo de la donacintoj aperos en la libro mem kaj en La Ondo.

Ruslandanoj sendu pagojn al Halina Gorecka je la redakcia adreso aŭ banke (petu informojn). Moskvanoj povas pagi al Oksana Kostousova (tel. 498 7212). Alilandanoj pagu al nia UEA-konto avko-u.

La unua antaŭpaginto estas Nikolaj Batyrev. La unuajn subtenajn kotizojn ni ricevis de Bard Hekland kaj Walter Zelazny.

Koran dankon!

Halina Gorecka